[Titolo]

SENDEPENDA ÆIUMONATA REVUO. 1999. No 6 (56)


Æi tiu dokumento uzas la signaron ISO-8859-3 (Latina-3a)

Kovrila foto: Helenjo de Vasnecov


ENHAVO

REDAKCIE

  • Halina Gorecka, Aleksander Kor¼enkov. Al la legantoj
  • ÆEFARTIKOLO

  • Kep Enderby. Donu þancon al paco
  • INFORMOJ: TRA LA MONDO

  • Renkonte al la dua forumo
  • István Ertl. La dekan fojon Roterdame
  • Anna Ritamäki. Finnlando: duobla æeflando en 2000
  • ELTE-Universitato invitas aliøi
  • Spomenka Þtimec. Novaj ejoj en Zagreb
  • Nekrologoj
  • Kurte
  • INFORMOJ: TRA RUSLANDO

  • Konstantin Vihrov. Sukcesa VER en Tatarstano
  • Tatjana Kulakova. Biblioteko siberien
  • TRIBUNO

  • Renato Corsetti. Hodlerismo
  • Bronislav Æupin. Du gravaj materialoj en majo
  • Wolfgang Kirschstein. Þlosilo al la "rusa animo"
  • Mike Leon. Nov-Zelanda verdikto
  • Ljubomir Trifonæovski. Pakto por la Esperanta Civito: Kiel retiriøi
  • Mi¶ail Ma¶naæ. Esperanta saluto el la jaro 1946
  • BELETRO

  • Aleksandr Puþkin. Æerkisto (Tradukis Nikolai Lozgaæev)
  • Aleksandr Puþkin. Avara kavaliro (Tradukis Nikolai Lozgaæev)
  • Aleksandr Puþkin. Car' Nikita kaj kvardek liaj filinoj (Tradukis Valentin

  • Melnikov)

    BIBLIOTEKO

  • Grigorij Arosjev. Kiun celon havas grupo "Nifo"?
  • Miguel Gutiérrez Adúriz. Kiu estas A.Thorkent
  • Halina Gorecka. "Lingvaj respondoj" de Sergio Pokrovskij
  • Halina Gorecka. Esperantaj libroj el Ruslando kaj USSR
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Tatjana Kulakova. Martaj konkursoj
  • Trovu vortparojn
  • Literaturaj anekdotoj (Tradukis Halina Gorecka)
  • DIVERSA¬OJ

  • Frazoj
  • Internacia Fotokonkurso de "La Ondo"
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Al la legantoj

    Junio: Sezona bildo de Maþa Ba¼enova


    Æi tiu estas la unua tema kajero de La Ondo de Esperanto -- ja øuste æi-junie oni celebras la 200-jaran jubileon de la plej granda rusa poeto Aleksandr Puþkin.

    Miloj da ruslandaj gazetoj aperigas nun jubileajn artikolojn, kvizojn kaj historia¼ojn. Radio kaj televido en Ruslando abunde nutras la legantojn per la Puþkina menuo. Kompreneble, nia modesta revuo apenaý povas diri pri Puþkin ion, kion oni ne jam legis, aýdis aý vidis. Ni do decidis ne publikigi materialojn teoriajn aý sensaciajn, sed proponas al la internacia legantaro tri reprezentajn tradukojn, kiuj estas faritaj ekskluzive por La Ondo.

    La Æerkisto kaj Avara kavaliro unue aperis en la kolektoj "Noveloj de Belkin" kaj "Malgrandaj tragedioj" respektive. La aperigo de la du klasika¼oj estas nia omaøo ankaý al karmemora Nikolai Lozgaæev, kiu tradukis ilin, kvankam li ne sukcesis finpoluri la tradukojn. La du verkojn seriozajn sekvas pli leøera fabelo, kiu dum la totalisma periodo estis tre malofte publikigata, sed tre populara. Tute nature, øin tradukis nia nelacigebla Valentin Melnikov.

    Sed æi tiu kajero estas nekutima ankaý pro la maj-meza aperdato. Tiu frusalto en la someron okazis pro la staøado de nia redaktanto en Bulgario -- probable li raportos pri sia sperto en la kajero julia.

    Cetere, øuste pri la restado en Balkanoj ni aludis en la januara kajero, kaj øi kaýzos bedaýrindajn øenojn de la aper-ritmo æi-somere. Bonvolu do, se eble, ne tro koleri pri la pigrema redakcio, se vi kelkfoje trovos la revuon en via poþtkesto ne je la kutima tempo. Ni certe renormaligos la ritmon aýtune.

    La tria nova¼o estas, ke nia redakcio (pro registra kondiæo niaj redakcianoj estas oficiale "konstantaj kunlaborantoj") plivastiøas kaj internaciiøas. Nia nova redakciano, danlanda germano Wolfgang Kirschstein, prizorgos precipe la tradukan prozon kaj literaturologion.

    La kvara nova¼o estas la reokazigo de nia fotokonkurso, al kiu æiuj fotemuloj estas bonvenaj. Tamen sur la kovrilpaøo vi vidas bildon pasint-jarcentan -- pri la kialo vi legos en la interesa materialo de Mi¶ail Ma¶naæ (paøo 6).

    Havu do paciencon øis la sekva Ondo, kiu atingos vin supozeble el la Nigra Maro.

    Halina Gorecka
    Aleksander Kor¼enkov
     


    DONU ÞANCON AL PACO

    La tuta internacia Esperantistaro estas konsternegita kaj hororigita de kio okazas en la Balkanaj landoj.

    Legantoj komprenas, ke pri tia terura politika milita afero, mi ne rajtas paroli nome de la membraro de UEA, nur nome de mi mem persone. Kadre de tio, tamen, mi skribas kiel Prezidanto de asocio kies fina baza celo estas paca mondo en kiu regas interpopolaj frateco kaj justeco, ecoj ne ofte trovataj en la aktuala mondo.

    Krom la kruela mortigado de tiom da senkulpaj homoj, kaj la detruo de hejmoj kaj poseda¼oj, aparta kaj pli specifa perdo estas perdo de la vero, unua trafita viktimo. Ree memevidentiøas, ke tiuj kiuj kulpas en tiaj aferoj, æiam provas influi, flamigeble, aliajn mensoge, tro ofte sukcese.

    Krom la hororo, kaj nia konsterniøo, kiujn do, ni devus kulpigi? Kion dirus Zamenhof se li ankoraý vivus?

    Sendube, ne la ordinarajn homojn. Ili estas viktimoj, ofte iloj ankaý, sed æiam viktimoj. Pli bona demando estus, kiu avantaøas pro la kreo de tiu situacio? Eæ respondo al tia demando ofte ne sufiæas doni la tutan veron. Profesiaj generaloj posedante tre modernajn armilojn volonte kontribuas, lude, prov-uzante tiajn armilojn. Ankaý ili kulpas eæ pli grave kiam ili havas la proksimajn orelojn de regantaj politikistoj.

    Æu ambiciaj politikistoj povas tiel roli ekspluatante religiajn kaj malnovajn historiajn plendojn? Æu homoj tiaj povas esti tiom fiaj? Jes, ja, laý mi, kiam ili akceptas siajn proprajn mem kreitajn antaýjuøojn, tiam ili ja havas tian kapablon, kaj uzante øin, klare meritas ricevi niajn plejfortajn kondamnojn, æar ili havas la potencon. Estas tiaj kiuj respondecas.

    Inter ili estas tiaj kiuj preterpasis la Sekurecan Konsilion de UN, la nun paralizita æefa internacia instanco donite la rolon preventi tiajn katastrofojn. Ne decas en Esperanta ¼urnalo mencii specifajn registarajn nomojn. Æu rememorigo de la Ligo de Nacioj? Ia ajn, laý mi, vere senleøa skandalo.

    Kio atendos nin?

    Nepre, politika malstabileco en tiu parto de la mondo; longtempe rikolto de amara kaj longdaýra memoro pri la maljusta¼oj kiuj okazis; malameco kaj venøo atendos multajn, eæ nin kiuj ne estas envolvataj; terorismo, tia kia minace daýros tra multaj generacioj.

    Niaj nepoj kaj nepinoj pagos por tio kion niaj regantoj okazigas al ni en la Balkana duoninsulo.

    Æu tia analizo sufiæas. Certe ne!

    Ni devas klopodi kompreni pli bone, juste, tion kio okazis, kaj kiel plej bone ripari la terura¼ojn jam okazintajn.

    Ni æiuj pledu kaj aktiviøu celate al tiu kiu havas la potencon, laýte kaj æiam pli laýte dirante al ili: æesigu la mortigadon, donu þancon al paco! Vivu la paco!

    Kep Enderby
    Prezidanto de UEA

    Beogrado: La placo de la respubliko


    HODLERISMO

    Mi finfine estas kontenta ke Perla Martinelli disvastigis al pli ampleksaj rondoj komenton iom þercan, kiun mi faris al þi. Mi diris:
    "Finfine UEA estas la plej granda raýmisma asocio en la mondo, kiu tamen insistas deklari sin finvenkisma." (LOdE. 1999: 5)
    Kaj tia þajnas al mi la efektiva situacio. Hector Hodler, en la komenco de la nuna jarcento, decidis fondi asocion, kies celo estis helpi la esperantistaron realigi en la praktiko la potencialon de la internacia lingvo. Tion li faris. La asocio prosperis kaj progresis. La esperantlingva komunumo komencis vivi sian kontaktan vivon æiam pli intense.

    Tiuj komencaj ideoj estas ankoraý nun skulptitaj en la statuto de la nuna UEA, kies celoj estas, interalie

    (c) plifaciligi la æiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraý diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aý lingvo;

    (æ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi æe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj."

    Tiuj komencaj ideoj restas ne nur en la statuto, sed en la æiutaga praktika laboro de UEA. Se vi rigardas la lastan jar-raporton (Esperanto. 1998: 6) kaj iom atente ekzamenas la grafika¼on kiu bildigas la elspezojn de UEA, vi vidas ke preskaý la tuto estas dediæata al agadoj por kunteni la komunumon (salajroj por oficistoj, kiuj prizorgas la libroservon, korespondas kun la membroj, eldonas la revuojn kaj la jarlibron, ktp.).

    Se ni ne volas nomi tion raýmismo (por eviti pliajn konfuzojn en la mensoj de la legantoj), ni nomu øin hodlerismo, kio verþajne estas pli aýtenta nomo.

    Pro tio mi, konata pracelano kaj finvenkisto, iom þerce diris al Perla ke "(UEA) tamen insistas deklari sin finvenkisma." Oni devas kompreni tiun mian rimarkon ne kiel kritikon al la finvenkismaj elementoj en UEA sed al la hodlerismaj. Mi, kiel konvinkita pracelano, estas relative indiferenta je la komunumo de la Esperanto-parolantoj kaj de la kulturaj kaj literaturaj valoroj (kiujn ili asertas krei), sed estas multe pli atenta je la klopodoj disvastigi Esperanton kiel rimedon por interkompreniøo inter neesperantistoj.

    Ne miskomprenu min. Mi, kiel ni æiuj, estas tre enplektita en la esperantisma vivo, øuas niajn renkontiøojn, aæetas niajn librojn, legas niajn revuojn, interþanøas þercojn kun la aliaj esperantistoj, ktp. unuvorte "vivas en Esperantujo" kaj estas fiera pri øiaj atingoj kaj pri la valoroj antaýenportataj de niaj homoj.

    Aliflanke, mi kredas ke nia devo estas plibonigi la situacion de la tuta homaro ne nur de nia popoleto. Disvastigi Esperanton þajnas al mi pli grave ol nur øui øin. Pro tio mi volonte vidus malpli raýmisman UEA-n. Sed la fakto ke UEA estas tia, kia øi estas, klare pravigas alian aserton: La distingoj inter hodlerismo kaj raýmismo ne baziøas sur konkreta malsameco de ideoj, sed sur aliaj faktoroj, kiujn mi preferas prisilenti.

    Renato Corsetti
    vicprezidanto de UEA
     


    RENKONTE AL LA DUA FORUMO

    Karlovy Vary, 27-29 jul. 1999
    (HK) Sekve de ies leteroj al la sidejo de SAT, la Evolukomisiono de la Pakto por la Esperanta Civito petas diskonigi la suban oficialan komunikon, kiun øi ricevis de SAT:
    La SAT-Plenumkomitato atente studis vian proponon pri la organizado de la dua Forumo por la Esperanta Civito kadre de la SAT-kongreso en Karlovy Vary. Ni akceptas tiun proponon kaj esperas ke tiu Forumo estos plensukcesa. Ni kompreneble tuj informos la Organizan Kongresan Komitaton kaj konsilas al vi turni vin rekte al øi.

    Samtempe ni informos niajn membrojn pri tio pere de Sennaciulo, kaj informas UEA, indikante ke tiu Forumo okazos sub nur via kaj kompleta respondeco. Ni opinias ke tio estas nepre necesa por ke la rilatoj inter la diversaj asocioj de la øenerala Esperanto-movado daýre estu bonaj. Æi-jare iu membro de la Plenumkomitato de SAT partoprenos fizike parton de la Forumo, kiel observanto.

    Kun niaj koraj kaj sennaciecaj salutoj, por la PK de SAT.

    Yves Peyraut, prezidanto.

    ***

    Same kiel en la unua, Akademio de Esperanto estos oficiale reprezentita ankaý en la dua Forumo por la Esperanta Civito. Ankaý æi-jare la Akademion reprezentos s-ino Perla Ari Martinelli, laý komisio de la estraro de AdE. Diferenco estas, ke en 1998 þi aliøis kiel plenrajta delegito (komisiita de la antaýa estraro), dum en 1999 þi aliøis kiel observanto (do æi-foje þi ne estos voædonrajta). Krome, æar delegito ne pagas la restadon (gasto de la organizantoj), sed observanto jes, þi mem kovros la koncernajn kostojn kaj tio æi-foje aperos eæ en la bilanco de AdE, pluse kiel donaco kaj minuse kiel kostoj pro partopreno de AdE en la dua Forumo por la Esperanta Civito. La statuson de observanto konsilis al AdE Perla Ari Martinelli mem, laý kiu "estas oportune ke AdE atente sekvu la evoluon de æiuj iniciatoj (inkluzive de la Strategia Forumo de UEA), sed nur kiel observanto, por garantii sian sendependan rolon de pure lingva institucio".

    ***

    La sekretario de Kataluna E-Asocio (aliøinta al, sed ne partopreninta en la unua Forumo por la Esperanta Civito) ¼us informis la Evolukomisionon, tra KCE, ke la Asembleo de KEA, meze de marto, decidis prokrasti la ratifon de la Pakto, pro diversaj interpretduboj. KEA eventuale proponos modifojn. KCE transdonis la leteron al la membroj de la Evolukomisiono, kun la afabla rimarko ke ili volonte respondos laý sia kompetento, se KEA bonvolos esprimi tiujn dubojn. Aliflanke, nur la Forumo de la Paktintoj rajtas modifi la Pakton mem. KEA (kaj Kataluna Esperantisto) rajtos je observantoj okaze de la dua Forumo.
     


    LA DEKAN FOJON ROTERDAME

    Sukceso iøas preskaý rutino por la Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo de UEA se juøi laý la nombro de vizitantoj kaj, precipe, laý la æiam familieca etoso.

    24 apr. 85 esperantistoj gastis en la Roterdama domo de UEA, veninte el 12 landoj: duone el Nederlando, sed ankaý el Germanio, Francio, Hispanio, Italio, eæ Litovio, Pollando kaj Usono.

    Atendis ilin kvin okazejoj tra la domo: En salono Zamenhof, Marjorie Boulton tri fojojn prelegetis kaj pacience respondis al demandoj pri Esperanta verkado kaj... nu, pri katoj. En la Libroservo, kun la malferm-tage kutima rabato de 10%, vendiøis varoj je 2317 eýroj -- i.a. æiuj disponeblaj titoloj de Marjorie Boulton. Æambro Epstein proponis bazaron de esperanta¼oj. En Biblioteko Hodler okazis senæesa montrado de vidbendoj.

    Laste sed ne balaste, refreþiga¼oj atendis en la babilemiga kaf-æambro.

    La sekva Malferma Tago okazos la 27an de novembro 1999.

    István Ertl
     


    FINNLANDO: DUOBLA ÆEFLANDO EN 2000

    Kultura E-Festivalo, la festo de originala esperantokulturo, translokiøas de Svedio kaj Danio al Finnlando. KEF 2000 okazos venontjare 13-20 aýg. en komforta kaj bone ekipita kursejo proksime al Helsinko.

    En 2000 Helsinko estos unu el la eýropaj kulturaj æefurboj. Samjare Finnlando pere de KEF pretas akcepti la rolon de kultura æeflando en Esperantujo.

    Muziko, literaturo kaj teatro estas la plej gravaj kampoj de la originala esperantokulturo, de kies facetoj ni promesas oferti vastan kaj interesan interpreton. Plekta¼o de klerigaj kaj festivalaj programeroj celas spertigi nin pri la viveco de nia kulturo. Esperanta kinejo, plene esperantlingva diskoteko, akustikaj kaj rokaj koncertoj, literaturaj rondoj, laýtlegoj kaj prelegoj, teatraj prezentoj kaj ekzercoj -- tiuj estas nur eroj en fascina reto de la semajna kultura festivalo.

    La porinfana esperanta kulturo kaj la bonfarto de la KEF-etuloj øenerale ricevos apartan atenton. Ni planas junece bonetosan Kulturan E-Festivalon.

    Adreso: KEF 2000, Siltasaarenkatu 15 C 65, 00530 Helsinki

    Rete: aritamak@ra.abo.fi

    Anna Ritamäki
     


    ELTE-UNIVERSITATO INVITAS ALIØI

    La fama budapeþta universitato (ELTE) daýre proponas al enlandaj studentoj kurson pri interlingvistiko kaj esperantologio, kadre de la katedro pri øenerala kaj aplika lingvistiko.

    Eksterlandanoj povas aliøi al la internacia kurso, kiu post tri jaroj kondukas al ekzameno kaj diplomiøo. Necesas restadi en Budapeþto du semajnojn jare, kutime en frua aýtuno kaj en februaro.

    Por pliaj informoj:

    Adreso: Universitato ELTE, Esperanto-Fako, Piaristak 1, HU-1061, Budapest.
     


    NOVAJ EJOJ EN ZAGREB

    (IR) Kroata E-Ligo ricevis leteron de la urbestrino de Zagreb Marina Matuloviæ-Dropuliæ kun la informo, ke la municipo decidis disponigi al esperantistoj novajn ejojn en Zagreb, strato Kneza Mislava 11, tri etaøoj, urbocentre, proksime al la Hotelo Sheraton. La ejoj estas disponigitaj por ebligi pli bonajn preparojn por UK-86, kiu okazos en Zagreb en 2001. Per tiu æi letero la urbestrino dankis al UEA, kiu elektis Zagrebon por la loko de sia unua kongreso en la nova jarmilo.

    Æar la ejoj bezonas renovigon tial, dum daýras la konstrulaboroj, la æefa Esperanta adreso en Zagreb restos en strato Amruþeva 5.

    Spomenka Þtimec


    Je la Zamenhofa tago en Le Lignon, apud Øenevo, forpasis

    Henri Vatré (1908-1998)

    plumnome Henri Baupierre aýtoro de pluraj poemoj, tradukoj, recenzoj, pastiæoj (Specimene) kaj aliaj verkoj, interalie de Neologisma Glosaro, kiu ekde 1983 havis 4 eldonojn.


    La 5an de januaro en Pekino forpasis pro karcero

    Ye Junjian (1914-1999)

    pseýdonime Cicio Mar, fama æina verkisto, tradukisto, vicprezidanto de la Æina Tradukista Asocio, honora prezidanto de la Æina E-Ligo, vicprezidanto de la æina societo "Amikoj de Esperanto", konsiliano de la redakcio de El Popola Æinio.


    La 21an de januaro neatendite forpasis

    Eva Seemanová (1920-1999)

    konata aktorino, poetino kaj aýtoro de tradukoj, fondinto de artisma kolektivo, poste nomita "Verda æaro de Julio Baghy", honora membro de Æe¶a E-Asocio kaj de UEA.


    La 14an de februaro en Kalifornio æesis la vivo de

    Catherine Louise Schulze (1913-1999)

    þlosila figuro en la usona movado, en la jaroj 1970-80 vicprezidanto de ELNA, redaktorino de ELNA Newsletter, iniciatoro de la fama Somera E-Kursejo en la San-Franciska Universitato, honora membro de UEA.


    La 29an de aprilo forpasis

    d-ro Ivan Kiræev (1923-1999)

    fondinto kaj prezidanto de la Esperantista Domo de Kulturo en Razgrad, honora membro kaj eksestrarano de BEA, honora urbano de Razgrad.

    Ni funebras kaj kondolencas.
     


    KURTE

    22-23 mar. prezidanto de UEA Kep Enderby, Vincent Charlot k François Lo Jacomo vizitis en Parizo plurajn Unesko-respondeculojn, francan ministerion pri junularo k sporto; poste Enderby k Hans Erasmus havis utilajn renkontiøojn en la Eýropa Parlamento. (Esperanto)

    Kep Enderby donis februare paroladon pri E-to k UEA antaý la Asocio de Eksterlandaj Literaturistoj en Sidnejo. (Esperanto)

    Vespere 16 mar. estis registrita miliona vizito al la ret-informejo de la Sveda E-Federacio; la kvanto da vizitantoj atingas nun 90 mil æiumonate. (La Espero)

    Asocio E-ista de Rio de Janeiro en la lasta semestro de 1998 aktive disvastigis E-ton per 44 gazetartikoloj, 7 radiaj k televidaj prezentoj, 4 prelegoj, 8 paneloj k 1 ekspozicio. (Brazila Esperantisto)

    21 feb. Bolonja E-Grupo (Italio) malfermis la Semajnon de Internacia Amikeco kunlabore kun Amnesty International per prelegoj pri homaj rajtoj, defendo de etnaj kulturoj k komuna internacia lingvo. (L'esperanto)

    En Svislando surstrata enketado de 700 personoj, samproporcie viroj k virinoj, junuloj, plenkreskuloj k emeritoj montris, ke nur kvinono de la junularo scias pri E-to kompare al duono de la plenkreskuloj. (SES Informas)

    Malgranda fabriko de specialaj sportaj aýtomobiloj Panozauto en Usono produktas sportan, elegantan aýto-modelon kun la nomo Esperante. (Interredaktore)

    Je 25 apr. al la Berlina UK aliøis 2250 personoj el 55 landoj. (CO)

    Pli ol 400 adresoj en 40 landoj estas en la Amikeca Reto (1999-2000); novaj landoj estas: Makedonio, Benino, Usono kaj Aløerio. (Amikeca Reto)

    En 1998 porinfana E-revuo Juna Amiko havis 1771 pagintajn abonantojn, (kompare kun 1826 en 1997) inter ili -- 723 en Brazilo. (Stefan MacGill)

    Malgraý la malfacila situacio æi-somere okazos staøoj en la E-kastelo Grésillon (Francio): oni staøos en la kastelo, sed loøos ekster øi. (Franca Esperantisto)

    Ziko Sikosek æesis redakti la organon de GEA Esperanto aktuell. (Esperanto aktuell)

    Meksikia filio de la Internacia Akademio de la Sciencoj 2 feb. estis leøigita en Meksikio kiel Civila Asocio. (Ruben Feldman-Gonzalez)

    Æesis aperi Voæo el Turingujo kaj La Socialisto. (Esperanto)
     


    SUKCESA VER EN TATARSTANO

    21-25 apr. en Nabere¼nyje Æelny (Tatarstano) sukcese pasis la 11a Volgia E-renkontiøo kun æ. 60 partoprenantoj el 6 urboj (N.Æelny, Uljanovsk, Tomsk, Moskvo, Æeboksari, Kazanj). VER-11 estis dediæita al la teatro: ni vizitis tataran teatron, spektis bonegan spektaklon "Þtona gasto" preparitan de Æelnanoj, partoprenis prelegon pri teatra þminko.

    La renkontiøo estis dediæita ankaý al Puþkin, kaj lige kun tio estis teatra konkurso: du teamoj devis dum tuta periodo prepari spektaklojn laý fabeloj de Puþkin ("Ruslan kaj Ludmila" kaj "Fabelo pri caro Saltan") kaj dum la lasta vespero okazis la prezentoj. Krome okazis ekskursoj (N.Æelny kaj Jelabuga); ni vizitis moskeon kaj muzeojn de Cvetajeva kaj Þiþkin.

    Konstantin Vihrov
     


    BIBLIOTEKO SIBERIEN

    La Kolektiva E-Biblioteko (KEB), kolektinta en Jekaterinburg dum la 16 jara funkciado æ. 1800 volumojn, 28 apr. estis kontenere sendita al la siberia urbo Krasnojarsk. Ekde nun øin prizorgos la Krasnojarska EK, kiu reprenas la stafeton de UES per la decido de la Konferenco de tiu lasta.

    Eldonantoj bonvolu ekde nun sendi librojn kaj gazetojn al la adreso RU-660017, Krasnojarsk-17, p.k. 20825.

    Tatjana Kulakova
    sekretario de UES
     


    DU GRAVAJ MATERIALOJ EN MAJO

    En la maja kajero de La Ondo, min aparte interesis du materialoj.

    Legante la eseon de Vilmos Benczik Þrumpanta legokultuto (ne nur) en Hungario mi kaptis min je la penso, ke en øi estas priskribita la situacio, kiu estas en Ruslando. La problemo de la legokulturo estas gravega por la homa socio. Dum la lastaj jaroj la homoj legas æiam pli malmulte. Televido (kaj komputilo) forigis libron el la manoj de la homo. Mi rimarkis, ke junuloj, kiuj malmulte legas aý tute ne legas librojn, elmontras malriæan lingva¼on dum parolado, nescipovon klare esprimi per vortoj siajn pensojn, nekapablon fantazii.

    Potenco de la socio dependas de la homoj, kiuj konsistigas øin. Ju pli altkulturaj estas la homoj, des pli potenca estas la socio. Mi opinias, ke en lernejoj oni devas eduki al infanoj inklinon al legado kaj verkado, por ke nia socio estu potenca.

    La taglibro de l' verkisto de Fjodor Dostojevskij estas aktuala verko por hodiaýaj tagoj. Øi respegulas æiujn karakterizajn flankojn de la ruslanda vivo. Problemoj, kiujn spertis nia socio antaý 120 jaroj, estas similaj al la nuntempaj (aý eæ la samaj).

    Juøante laý la enkonduko La taglibro facile legeblas. Øi tuj kaptas la atenton de la leganto kaj ne lasas øin øis la lasta linio. Mi pensas, ke øi estas interesa por la enlandaj kaj eksterlandaj legantoj de La Ondo.

    Bronislav Æupin (Udmurtio, Ruslando)
     


    ÞLOSILO AL LA "RUSA ANIMO"

    Se vi demandas min pri mia plej þatata rusa verkisto, mi devus unue pensi pro "embaraso de riæeco". Post ioma pripenso mi dirus verþajne -- spite al æio -- la nomon Dostojevskij. Spite al æio, æar multaj facetoj de lia verkaro estas abomenaj. Liaj ideoj pri saviøo pere de pento estas kvazaý el alia mondo. Tamen liaj verkoj estas tiel modernaj. Neniam antaýe verkisto boris tiom profunde en la homan animon. Pro tio mi æiam revenas al la ampleksa verkaro de tiu genia ruso.

    Mi øojas speciale, ke nun aperas porcioj el Taglibro de l' verkisto. Ofte mi havis la impreson, ke tiuj felietonaj komentoj pri tiom da malsamaj aferoj povus esti kvazaý þlosilo al la "rusa animo". (Ofte ni nomas "rusa animo" tiun parton de ruseco, kiun ni ne komprenas.)

    Tial mi atendas plian klerigon el la plumo de Dostojevskij.

    Wolfgang Kirschstein (Danlando)
     


    NOV-ZELANDA VERDIKTO

    En la aprila Ondo aperis mia artikolo pri la ruslandaj maristoj en Nov-Zelando.

    La 27an de aprilo novzelanda kortumo aljuøis la plenajn petitajn salajropagojn al la ses maristoj restantaj en Nov-Zelando, kaj ankaý kompenson de 10 mil nov-zelandaj dolaroj (proksimume 5 mil USD) al æiu maristo. La aljuøo estas provizora, æar Karelrybflot povas apelacii, sed la maristoj kaj iliaj amikoj øojas.

    Mike Leon (Nov-Zelando)
     


    PAKTO POR LA ESPERANTA CIVITO: KIEL RETIRIØI

    (HK) Kiel tagprezidanto de la unua Forumo por la Esperanta Civito øuste kiam estis akceptita la teksto de la Pakto (1998 08 10), mi sentas la devon atentigi, ke ies asertoj pri la ne ebleco retiriøi el la Pakto estas malveraj.

    Se iu establo aliøinta al la Pakto ial ne estus kontenta pri la evoluo de la afero, tiu establo povus plendi æe la Kortumo. Tiu æi arbitracia instanco ekzamenus la faktojn, kaj verdiktus. Se la verdikto ne plaæus al la plendinta establo, øi povus retiriøi tuj de la Pakto. Probable celkonscia kaj objektiva paktinto ne eksiøus tuj, sed unue apelacius æe la Forumo de la paktintoj kontraý la neþatata verdikto, kaj nur post duagrada verdikto eventuale retiriøus.

    Kompreneble la Kortumo (kaj nur øi) povas ankaý verdikti eksigon: ankaý tiam la eksigita establo rajtus apelacii æe la Forumo, kiu povas peti de la Kortumo reekzameni la aferon en dua grado.

    Fine, por æiu ne klara punkto eblus referenci al la Svisa Civila Kodo, kiu difinas la naturon kaj limojn de la reciprokaj intersocietaj engaøoj. Necesas aldoni ke al la Pakto rajtas aliøi kiu ajn establo uzanta esperanton: pri la akcepto de la aliøpeto decidas la Forumo de la paktintoj. La sekva forumo okazos en Karlovy Vary, 27-29 jul. 1999, dum la SAT-kongreso.

    Ljubomir Trifonæovski
    membro de la Evolukomisiono
     


    ESPERANTA SALUTO EL LA JARO 1946

    En la familia arkivo mi trovis du poþtkartojn kun nigrablankaj reprodukta¼oj de bildoj averse. Unu prezentas portreto de Lev Tolstoj faritan de Kramskoj, la dua -- "Aljonuþka" (Helenjo) de Vasnecov. "La trova¼oj" jam pli frue trafis antaý miajn okulojn, sed mi ne atentis ilin pro reversoj netuþitaj de skribiloj. Nur nun mi konstatis, ke la titolo "Poætovaja kartoæka" estas ankaý en Esperanto -- "Poþta karto".

    Kiel en la jaro 1946 vortoj en Esperanto aperis en eldona¼o de la þtata galerio Tretjakov? Æu tio okazis laý desupra ordono aý la cenzuro ne rimarkis la memstaran decidon de la redaktoro G.A.Kuzjmin? Tamen tiutempe æiuj en la profesia eldona æeno certe sciis, kion ili skribas, legas kaj presas. Eble la bildkartoj estis destinitaj por eksterlanda uzado, aý por montri la pretecon de tiu uzado. En novembro 1946 ekfunkciis la statuto de UNESCO, sed USSR aliøos al øi nur post kelkaj jaroj -- el tiu vidpunkto la "Poþtaj kartoj" estas elemento de la prepara laboro al tiu aliøo.

    Nur helpe de aliaj (eble, arkivaj) materialoj oni povas respondi certe, kio kaýzis la aperon de poþtkartoj en la "danøera lingvo" dum la regado de la tirano Stalin kaj subpremado de la esperantistoj. Sed ni povas konstati la fakton mem: en 1946 en USSR estis eldonataj poþtaj kartoj kun vortoj en Esperanto.

    Mi¶ail Ma¶naæ
     


    Pushkin

    ÆERKISTO

    Novelo de Aleksandr Puþkin

    Ni vidas æiutage æerkojn --
    grizharojn de l' kaduka mondo.
    Der¼avin
    La lastaj hejma¼oj de æerkisto Adriano Pro¶orov estis levitaj sur la katafalkan droþkon, kaj paro da magraj æevaloj kvaran fojon ektrenis øin de la strato Basmannaja al Nikitskaja, kien la æerkisto estis transloøiøanta kun la tuta hava¼o kaj hejmanoj. Þlosinte la butikon, li najlis al la pordego anoncon pri tio, ke la domo estas vendata aý donata lue, kaj ekiris piede al la nova nesto. Proksimiøante al la flava dometo, tre longe tentinta lian imagopovon kaj finfine aæetita pro konsiderinda sumo, la maljuna æerkisto kun miro sentis, ke lia koro ne øojis. Transpaþinte la nekonatan sojlon kaj trovinte en sia nova loøejo tumulton, li suspiris pri la kaduka kabano, kie dum dek ok jaroj æio estis aranøita en la plej strikta ordo. Li ekinsultis siajn ambaý filinojn kaj la servistinon pro ilia malrapideco kaj mem komencis helpi ilin. Baldaý la ordo establiøis: ikonoþranketo, þranko kun manøilaro, tablo, sofo kaj lito okupis la angulojn, destinitajn por ili en la malantaýa æambro; en la kuirejo kaj salono lokiøis la metia¼oj de la mastro: æerkoj de æiaj koloroj kaj dimensioj, krome þrankoj kun funebraj æapeloj, talaroj kaj toræoj. Alte super la pordego estis fiksita þildo, bildiganta korpulentan Amoron kun renversita toræo enmane kaj surskribon: "Vendado kaj tapetado de æerkoj simplaj kaj farbitaj, ankaý luado kaj riparado de æerkoj malnovaj". La fraýlinoj iris en sian æambron. Adriano æirkaýiris en sia hejmo, sidiøis æe la fenestro kaj ordonis funkciigi samovaron.

    La klera leganto scias, ke Shakespeare kaj Walter Scott prezentis siajn tombistojn homoj gajaj kaj þercemaj, por pli forte surprizi nian imagon per tiu kontrasto. Pro la estimo al la vero ni ne povas sekvi ilian ekzemplon, kaj mi devas konfesi, ke la karaktero de nia æerkisto perfekte kongruis kun lia sombra metio. Adriano Pro¶orov kutime estis moroza kaj enpensiøinta. Li rompis la mutecon eble nur por riproæi siajn filinojn, kiam li trafis ilin gapi senage la postfenestrajn pasantojn, aý por postuli pro siaj verkoj troan sumon de tiuj, kiuj havis malfeliæon (sed iam ja feliæon) bezoni ilin. Do, Adriano, sidante æe fenestro kaj trinkante la sepan tason da teo, laý sia kutimo triste meditadis. Li pensis pri la pluvego, kiu antaý unu semajno trafis æe la urbolimo sepultoprocesion de eksiøinta brigadestro. Multaj talaroj pro tio mallongiøis, multaj æapeloj kurbiøis. Li antaývidis neeviteblajn elspezojn, æar lia malnova stoko de funebraj kostumoj senindulge kadukiøis. Li esperis kompensi la malprofiton dank' al maljuna komercistedzino Trju¶ina, kiu jam preskaý unu jaron kuþis antaýmorta. Sed Trju¶ina estis mortanta en la distrikto Razguljaj, kaj Pro¶orov timis, ke þiaj heredontoj, malgraý la promeso, pigros voki lin el lia forangulo kaj akceptos pli proksiman oferton.

    Tiuj æi meditoj estis subite rompitaj de tri framasonaj frapoj sur la pordo. "Kiu estas?" -- demandis la æerkisto. La pordo malfermiøis, kaj viro, kiu estis tuj divenebla kiel germana metiisto, eniris en la æambron kaj kun gaja aspekto proksimiøis al la æerkisto. "Pardonu, afabla najbaro, -- li diris en tia þajnrusa idiomo, kiun ni øis nun ne povas aýdi sen rido, -- pardonu, ke mi malhelpis vin... mi deziris pli rapide konatiøi kun vi. Mi estas þuisto, mia nomo estas Gottlieb Schulz, mi vivas trans la strato de vi, en tiu dometo, kontraý viajn fenestrojn. Morgaý mi festos mian arøentan geedzigon, kaj mi petas vin kaj viajn filinojn tagmanøi æe mi kamarade". La invito estis favore akceptita. La æerkisto invitis la þuiston sidiøi kaj tetrinki, kaj dank' al la aperta karaktero de Gottlieb Schulz, ili baldaý konversaciis amike. "Kiele komercas via afabla moþto?" -- demandis Adriano. "E-he-he, -- respondis Schulz, -- iel kaj tiel. Mi ne plendu. Kvankam, mia varoj ne samas kun la viaj: la vivanto sen botoj ne lamas, sed mortinto sen æerko ne iras". -- "Tute vere, -- konsentis Adriano, -- tamen, se vivanto ne povas pagi, li, volu ne koleri, iras nudpiede; sed mizera mortinto eæ senpage æerkon prenas". Tiele ilia konversacio daýris ankoraý kelkan tempon. Finfine la þuisto ekstaris kaj adiaýis la æerkiston, ripetante sian inviton.

    Cherkisto, bildo de la autoro
    La sekvan tagon, øuste je la dek-dua horo, la æerkisto kaj liaj filinoj eliris tra la pordeto de la korto de la novaæetita domo kaj direktis sin al la najbaro. Neglektante la kutimon de la nunaj romanistoj, mi priskribos nek la rusan kaftanon de Adriano Pro¶orov, nek la eýropajn vestojn de Akulina kaj Daria. Tamen mi opinias ne superflua konstati, ke ambaý fraýlinoj vestis sin per flavaj æapeloj kaj ruøaj þuoj, kio okazis al ili nur en solenaj okazoj.

    La malvasta loøejo de la þuisto estis plena je gastoj, plejparte metiistoj germanaj kun ties edzinoj kaj submajstroj. El oficistoj rusaj estis nur postenbuda policisto, finno Jurko, kiu malgraý sia modesta rango, sukcesis havi apartan favoron de la mastro. Æirkaý dudek kvin jarojn li fidele kaj fervore oficis sur tiu posteno, kiel la poþtisto de Pogoreljskij. La incendio de la jaro dek-dua, neniiginta la unuan Ruslandan tronurbon, ne indulgis ankaý lian flavan budon. Sed tuj post la forpelo de la malamikoj sur øia loko aperis nova budo -- griza kun blankaj dorikaj kolonetoj; kaj Jurko denove paþadis apud øi "kun hakileg', en tolkiraso". Li konis plejparton de germanoj loøantaj apud la Nikita pordego; iuj el ili eæ foje noktumis æe Jurko postdimanæan nokton. Adriano tuj konatiøis kun li kiel kun homo, kiu baldaý aý poste eble estos necesa, kaj kiam la gastoj venis al la festa tablo, ili sidiøis apude. Gesinjoroj Schulz kaj ilia filino Lottchen, manøante kun la gastoj, æiam kune regalis kaj helpis la kuiristinon servi. Biero abundis. Jurko manøis kvazaý kvar personoj; Adriano sekvis lian ekzemplon; la filinoj afekte ceremoniumis; la multvoæa germana parolo fariøis æiam pli brua. Subite la mastro postulis atenton kaj malkorkante rezinumitan botelon, laýte diris en la lingvo rusa: "Je la sano de mia bona Luiza!" Gasvino ekþaýmis. La mastro tenere kisis la freþan vizaøon de sia kvardekjara kunulino, kaj la gastoj brue trinkis je la sano de la bona Luiza. "Je la sano de miaj karaj gastoj!" -- deklaris la mastro, malkorkante la duan botelon, kaj la gastoj dankis lin, revakigante siajn glasetojn. Nun la tostoj eksekvis unu post la alia. Oni trinkis aparte je la sano de æiu el la gastoj, je la sano de Moskvo kaj de dekduo da germanaj urbetoj; ili trinkis je la sano de æiuj gildoj øenerale kaj de æiu gildo speciale; ili trinkis je la sano de la majstroj kaj submajstroj. Adriano trinkis fervore kaj gajiøis tiom, ke li mem proponis iun þercan toston. Subite unu el la gastoj, dika bakisto, levis la glaseton kaj eksklamis: "Je la sano de tiuj por kiuj ni laboras -- unserer Kundleute!" La propono, kiel la ceteraj, estis akceptita gaje kaj unuanime. La gastoj komencis riverenci unu al la alia, la tajloro al la þuisto, la þuisto al la tajloro, la bakisto al ili ambaý, æiuj al la bakisto kaj tiel plu. Meze de tiu reciproka riverencado Jurko ekkriis al sia najbaro: "Kio do? Trinku, estimata, je la sano de viaj mortintoj". Æiuj ridegis, sed la æerkisto sentis sin ofendita kaj paýtis. Neniu rimarkis tion, la gastoj plu trinkadis kaj forlasis la tablon nur je la sonorado invitanta al la vespera meso.

    La gastoj foriris malfrue kaj preskaý æiuj estis ebrietaj. La dika bakisto kaj bindisto, kies vizaøo þajnis bindita en ruøa marokeno, subaksele kondukis Jurkon en ties budon, estimante æi-fare la rusan proverbon: la þuldo bonas, se pagita. La æerkisto revenis hejmen ebria kaj kolera. "Kial do, finfine, -- li rezonis voæe, -- mia metio estas malpli estiminda ol la ceteraj? Æu la æerkisto estas kiel ekzekutisto? Pro kio ridas la paganoj? Æu la æerkisto estas jula histriono? Mi ja deziris inviti ilin je mia enloøiøa festenego: sed tio ne okazos! Sed tiujn mi invitos, por kiuj mi laboras: la mortintojn ortodoksajn". -- "A¶, kion vi diras, estimata? -- diris la servistino, kiu tiutempe estis senbotiganta lin, -- kion vi blagas? Krucosignu vin! Voki mortintojn al la festo enloøiøa! Kia teruro!" -- "Je Dio, mi vokos, -- daýrigis Adriano, -- kaj tuje, morgaý. Bonvenu, miaj bonfarantoj, la morgaýan vesperon festeni æe mi; ne rifuzu mian regalon, kiun Dio donis". Post tiuj vortoj la æerkisto iris al la lito kaj baldaý ekronkis.

    Cherkisto: bildo de Pushkin
    Sur la korto estis ankoraý mallume, kiam Adriano estis vekita. La negocistedzino Trju¶ina tiunokte mortis, kaj kuriero de þia administranto alrajdis al Adriano kun tiu informo. Pro tio la æerkisto donis al li dek kopekojn por vodko, rapide vestis sin, prenis fiakron kaj venis al Razguljaj. Antaý la pordego de la mortintino jam estis postenigitaj policistoj kaj negocistoj paþadis kvazaý korvoj elflarintaj kadavron. La mortintino kuþis surtable, vakse flava, sed ankoraý ne hidigita de putrado. Apud þi amasiøis parencoj, najbaroj kaj servistoj. Æiuj fenestroj estis malfermitaj; kandeloj brulis; pastroj preøis. Adriano aliris la nevon de Trju¶ina, juna negocisto en moda surtuto, kaj anoncis al li, ke la æerko, kandeloj, drapira¼o kaj aliaj sepultaj akcesora¼oj tuj estos liveritaj en bona ordo. La heredanto distrite dankis lin kaj diris, ke li ne maræandos pri la prezo, kaj plene fidas je la honesto de Adriano. La æerkisto, laý sia kutimo, ¼uris je Dio, ke li ne prenos superflue, interþanøis signifoplenajn rigardojn kun la administranto kaj forveturis por klopodi. La tutan tagon li veturadis de Razguljaj al la Nikita pordego kaj reen, je la vespero li faris æion kaj piediris hejmen, liberiginte sian fiakriston. La nokto estis lunhela. La æerkisto bonorde atingis la Nikitan pordegon. Æe la preøejo de la Æieliro lin vokis nia konato Jurko, kiu rekonis la æerkiston kaj deziris al li bonan nokton. Estis malfrue. La æerkisto jam estis proksime de sia domo, kiam al li subite þajnis, ke iu venis al lia pordego, malfermis la klappordeton kaj malaperis post øi. "Kion tio signifas? -- pensis Adriano. -- Kiu bezonas min denove? Eble þtelisto penetris en mian domon? Aý amantoj vizitas miajn stultulinojn? Dio gardu min!" La æerkisto jam estis vokonta por la helpo sian kompanon Jurko. Tiumomente ankoraý iu proksimiøis al la pordeto kaj deziris eniri sed, rimarkinte la kurantan mastron, haltis kaj demetis la triangulan æapelon. Lia vizaøo þajnis konata al Adriano, sed pro la hasto li ne sukcesis øin bone esplori. "Vi degnis veni al mi, -- anhele diris Adriano, -- eniru do, estu afabla". -- "Ne riverencu, estimata, -- tiu obtuze respondis, -- iru antaýen, montru la vojon al la gastoj!" Adriano efektive ne havis tempon por riverencado. La pordeto estis malfermita, li iris sur la þtuparon kaj la ulo sekvis lin. Al Adriano þajnis, ke en liaj æambroj vagas homoj. "Diabla¼o!" -- li pensis kaj rapide eniris... liaj gamboj fleksiøis. La æambro estis plena je mortintoj. La transfenestra luno lumigis iliajn flavajn kaj bluajn vizaøojn, kaviøintajn buþojn, malklarajn duonfermitajn okulojn kaj akriøintajn nazojn... Adriano kun teruro rekonis en ili homojn, kiuj estis sepultitaj dank' al liaj klopodoj, kaj en la gasto veninta kune kun li li identigis la brigadestron, entombigitan dum la pluvego. Æiuj ili, damoj kaj viroj, æirkaýis la æerkiston kun riverencoj kaj salutoj, escepte de mizerulo antaý nelonge entombigita senpage, kiu rimorsis kaj hontis pro siaj æifonaj vesta¼oj kaj humile staris en angulo. La ceteraj estis dece vestitaj: mortintinoj -- en kufoj kaj rubandoj; mortintaj þtatoficistoj -- en uniformoj, sen kun nerazitaj barboj; komercistoj -- en festaj kaftanoj. "Jen do, Pro¶orov, -- diris la brigadestro, komisiite de la tuta bona kompanio, -- ni æiuj leviøis laý via invito; hejme restis nur tute senpovaj kiuj tute forputris, kaj tiuj kiuj konsistas el nuraj ostoj kaj haýto, sed eæ el æi-lastaj unu ne povis bridi sin, æar li tre volis gasti æe vi..." Æi tiam malgranda skeleto trapuþis la amason kaj proksimiøis al Adriano. Lia kranio tenere ridetis al la æerkisto. Flokoj de hel-verda kaj ruøa drapo kaj de kaduka tolo kelkloke pendis sur li, kiel sur stango, kaj la gambaj ostoj frapis en altaj botoj kiel pistiloj en pistujoj. "Pro¶orov, vi ne rekonis min, -- diris la skeleto. -- Æu vi memoras la gvardian eksserøenton Petro Petroviæ Kurilkin, por kiu en la jaro 1799 vi vendis vian unuan æerkon -- cetere, la pinan kvazaý kverkan?" Æe tiuj vortoj la mortinto etendis al li la ostojn por brakumo, sed Adriano kolektis siajn fortojn, ekkriis kaj forpuþis lin. Petro Petroviæ þanceliøis, falis kaj tute dissplitiøis. La mortintoj indigne ekrumoris. Æiuj ili deziris defendi la honoron de sia kamarado, adresis al Adriano insultojn kaj minacojn, kaj la kompatinda mastro, surdigita pro ilia kriado kaj preskaý tretita, perdis la bravecon, falis sur la ostojn de la eksserøento kaj svenis.
    Cherkisto (bildo)
    La suno estis jam delonge lumiganta la liton, sur kiu la æerkisto kuþis. Finfine li malfermis la okulojn kaj vidis antaý si la servistinon, kiu aranøis fajron en la samovaro. Terurite, Adriano rememoris la hieraýajn eventojn. Trju¶ina, la brigadestro kaj serøento Kurilkin svage bildiøis en lia imago. Li silente atendis, ke servistino alparolu lin kaj raportu la konsekvencojn de la nokta aventuro.

    -- Vi tre longe dormis, kara Adriano Pro¶oroviæ, -- diris Aksinia donante al li negliøon. -- Vin vizitis la najbara tajloro, kaj la loka policisto kure venis kaj anoncis, ke li havas hodiaý nomfeston, sed vi degnis dormi, kaj ni ne deziris veki vin.

    -- Sed æu iu venis el la hejmo de la mortinta Trju¶ina?

    -- Mortinta? Æu þi mortis?

    -- Stulta vi! Æu ne vi hieraý helpis min ordigi þian sepulton?

    -- Kion vi diras, estimata? Æu via cerbo iris promeni, aý la ebrio hieraýa ne jam forlasis vin? Æu sepulto hieraý estis? Vi la tutan tagon festenis æe l' germano, revenis ebria, falis liten kaj dormadis øis la nuna horo, preter la sonorado por la taga meso.

    -- Æu tiel? -- diris la øojigita æerkisto.

    -- Kompreneble tiel, -- respondis la servistino.

    -- Se tiel, do rapide donu teon kaj voku la filinojn.

    Tradukis Nikolai Lozgaæev
     


    NOTOJ

    1. brigadestro. Armea rango pli alta ol kolonelo kaj malpli alta ol generalo.

    2. arøenta geedzigo. Festo okazigata je la 25-jara geedziøa datreveno.

    3. ... la poþtisto de Pogoreljskij. Poþtisto Onufriæ, protagonisto de la novelo Laferta kukistino de Antonij Pogoreljskij (pseýdonimo de Aleksej Perovskij), kiu dudek jarojn oficis en la Moskva poþtejo.

    4. La incendio de la jaro dek-dua. Temas pri la granda incendio en Moskvo, kiu okazis kiam la armeo de Napoleono okupis la urbon en 1812.

    5. "kun hakileg', en tolkiraso". Verso el la fabelo La stulta Pa¶omovna de Aleksandr Izmajlov.

    6. unserer Kundleut. Niaj klientoj (fuþgermane).

    LOdE
     


    Pushkin

    AVARA KAVALIRO

    Scenoj el la tragikomedio de Chenstone "The Covetous Knight"

    Malgranda tragedio de Aleksandr Puþkin

    Sceno I

    En turo.
    Alber kaj Ivano
    Alber
    Mi malgraý æio venos al turniro.
    Ivano, montru al mi mian kaskon.

    Ivano donas al li la kaskon.

    Tratrua, fuþigita. Ne plu eble
    øin vesti. Akirendas jam la nova.
    Ho, kia bato! Damna graf' Delorge!

    Ivano

    Sed ankaý vi repagis lin sufiæe:
    kiam el piedingoj elbatite,
    kadavre li kuþaæis dum diurno
    sen rekonsci'.

    Alber

    Sed li ne malprofitis;
    lia kiraso brusta sen difekto,
    sed lia propra brust' ne kostas groþon;
    por si li ne aæetos la alian.
    Kial mi ne demetis lian kaskon!
    Sed mi demetus, se ne estus honte
    æe l' damoj kaj la duko. Damna grafo!
    Prefere li frakasus mian kapon.
    Kaj veston mi bezonas. Lastan fojon
    la kavaliroj sidis en atlaso
    kaj en veluro; nur mi en kiraso
    æe l' duka tablo. Mi sukcesis blagi,
    ke la turniron mi hazarde trafis.
    Sed kion diri nun? Ho, malriæeco!
    Kiel øi humiligas nian koron!
    Kiam Delorge per sia peza lanco
    trabatis mian kaskon preterrajde,
    kaj mi kun sendefenda kapo spronis
    mian Emiron, flugis uragane,
    je dudek paþoj for¼etinte l' grafon,
    kiel paøion etan; kiam damoj
    ekstaris a¶e; kiam mem Klotilda
    vizaøon þirmis, kriis neintence,
    kaj gloris la heroldoj mian baton, --
    tiam neniu pensis pri la kaýzo
    de la kuraøo kaj miriga forto!
    Mi freneziøis pro l' truita kasko,
    la heroa¼on kaýzis nur avaro.
    Jes, la infekto kiun ajn influus
    sub tiu æi tegment' de mia patro.
    Kiel Emiro povra fartas?

    Ivano

    Lamas.
    Vi ne priselos øin dum kelka tempo.

    Alber

    Nu, kio do, Ruanan mi aæetos.
    Pro øi ne multan monon oni petas.

    Ivano

    Ne multon, tamen mono al ni mankas.

    Alber

    Sed kion diras Solomon' sentaýga?

    Ivano

    Li diras, ke sen la garantia¼o
    li ne plu povas prunti al vi monon.

    Alber

    Garantia¼o! Kie mi øin prenu!

    Ivano

    Mi diris.

    Alber

    Kio do?

    Ivano

    Li mute snufas.

    Alber

    Kial ne diris vi, ke mia patro
    riæegas kiel judo, kaj ke fine
    mi æion æi heredos.

    Ivano

    Diris mi.

    Alber

    Kaj kio do?

    Ivano

    Li snufe mutas.

    Alber

    Plage!

    Ivano

    Li mem deziris veni.

    Alber

    Dank' al Dio!
    Sen elaæeto mi lin ne forlasos.

    Oni frapas la pordon.

    Kiu?

    La judo eniras.

    La judo

    Via servanto.

    Alber

    Ha, kompano!
    Damnita judo, digna Solomono,
    bonvenu al mi: vi, kiel mi aýdis,
    ne kredas min.

    La judo

    Favora kavaliro,
    mi ¼uras: mi kun øojo... sed ne povas.
    Kie mi prenu monon? Mi bankrotis,
    helpante verve al la kavaliroj.
    Neniu pagas. Volis mi demandi,
    æu vi redonus parton...

    Alber

    Ho, rabisto!
    Se monon havus mi, æu mi parolus
    kun vi, bastardo fia. Nu, sufiæas,
    ne obstinadu, kara Solomono;
    monerojn donu. Þutu al mi centon,
    dum oni ne priseræas vin.

    La judo

    Æu centon!
    Se havus tiomege mi!

    Alber

    Aýskultu!
    Æu vi ne hontas, ne helpante viajn
    amikojn?

    La judo

    Sed mi ¼uras...

    Alber

    Nu, sufiæas.
    Garantia¼on volas vi? Stulta¼o!
    Kion mi donu al vi? Porkan ledon?
    Se ion havus mi, mi jam delonge
    øin vendus. Aý la kavalira vorto
    por vi, hundaæo, ne sufiæas?

    La judo

    Certe,
    øi multe kostas, dum vi estas viva.
    Øi kiel talismano tuj malfermos
    æiujn kofregojn de l' riæuloj flandraj.
    Sed se al mi øi estos transdonita,
    hebreo kompatinda, kaj post tio
    vi mortos (Dio gardu vin), do tiam
    en mia man' similos øi þlosilon
    de for¼etita maren skatoleto.

    Alber

    Æu mortos mi pli frue ol la patro?

    La judo

    Ni niajn tagojn ja ne mem kalkulas;
    junulo floris ¼us kaj mortis nun,
    kaj jen lin kvar olduloj portas jam
    sur siaj øibaj þultroj en la tombon.
    L' barono sanas. Dank' al Dio, dekon
    aý dudek, tridek jarojn li travivos.

    Alber

    Hebreo, vi mensogas: post trideko
    mi iøos kvindekjara, tiam monon
    por kio mi bezonos?

    La judo

    Mono? -- mono
    en æiu aøo, æiam al ni taýgas;
    tamen junulo igas ilin servi
    kaj sen domaøo sendas ien-tien.
    Sed maljunul' amikoj traktas ilin
    kaj gardas ilin kiel la okulojn.

    Alber

    Ha! l' patro ne servistojn, nek amikojn
    en ili vidas, sed siajn sinjorojn;
    kaj servas kiel aløeria sklavo,
    kiel æenhundo. En malvarma budo
    vegetas, trinkas akvon, maæas krustojn,
    maldormas nokte, bojas kaj kuradas.
    Sed lia oro kuþas kun trankvilo
    en siaj kofroj. Sed silentu! Iam
    øi servos min, forgesos pri ripozo.

    La judo

    Ho, dum sepulto de l' baron' verþiøos
    pli da moneroj, ol de larmoj. Sendu
    la Dio al vi hereda¼on.

    Alber

    Amen!

    La judo

    Sed eblus...

    Alber

    Kio?

    La judo

    Pensis mi, rimedo
    ekzistas...

    Alber

    Kia do rimedo?

    La judo

    Simpla --
    mi konas unu povran olduleton,
    apotekist', hebreo...

    Alber

    Uzuristo,
    la sama kiel vi, aý pli honesta?

    La judo

    Ne, kavalir', Tovi' aliel gajnas --
    tinkturon li kompilas... tre mirakle
    efikas øi.

    Alber

    Sed kiel mi øin uzu?

    La judo

    Sufiæas nur tri gutoj en pokalo
    da akvo... sen koloro kaj sen gusto;
    sed homo sen kolikoj kaj sen naýzo
    la vivon adiaýas senrevene.

    Alber

    Via oldul' venenon vendas.

    La judo

    Jes --
    Ankaý venenon.

    Alber

    Kion do vi pruntos?
    Æu ducent flakonetojn da veneno,
    po unu pro monero. Æu do tiel?

    La judo

    Vi mokas min, sinjoro -- ne; mi volis...
    mi pensis... eble vi dezirus tion...
    ke la barono baldaý devos morti.

    Alber

    Veneni l' patron! Vi aýdacis filon...
    Ivano! Tenu lin. Æu vi aýdacis!..
    Æu scias vi, fiul', anim' judaæa,
    serpento, hundo! ke mi tuj pendigos
    sur ia pordego vin.

    La judo

    Mi estas kulpa!
    Pardonu: þercis mi.

    Alber

    Ivano, þnuron.

    La judo

    Mi þercis... Mi al vi alportis monon.

    Alber

    For, hundo!

    La judo foriras.

    Jen al kio puþas min
    de l' patro propra avarec'! Judaæo
    aýdacis kion! Donu al mi vinon,
    mi tremas tute... Sed, Ivano, monon
    bezonas mi. Postkuru l' damnan judon,
    akceptu la monerojn. Kaj æi tien
    alportu inkon por al æi fripono
    ateston skribi. Sed ne enkonduku
    tiun Judason... Tamen haltu, ne,
    liaj moneroj per venen' odoros,
    kiel arøento de lia praulo...
    Mi petis vinon.

    Ivano

    Ni ne havas vinon --
    eæ guton

    Alber

    Sed æi tiu, kiun sendis
    Remon' donace el hispana lando?

    Ivano

    Vespere donis mi botelon lastan
    al la forøist' malsana.

    Alber

    Jes, mi scias...
    Do akvon al mi donu. Damna vivo!
    Finfine, jes -- mi iros peti helpon
    de l' duko: li devigu mian patron
    min zorgi kiel filon, sed ne muson,
    naskitan en la kelo.

    Sceno II

    La kelo.

    La barono

    Kiel junulo danda rendevuon
    atendas kun æiesulin' malpura
    aý stultulin' trompita, same mi
    atendis tage l' tempon de l' descendo
    la kaþan kelon al fidelaj kofroj.
    Feliæa tago! Mi hodiaý povas
    en la neplenan sesan kofron þuti
    la plenan manon da þparita oro.
    Ne multe þajnas, sed po iomete
    trezoro kreskas. Iam mi tralegis,
    ke iu car' ordonis al soldatoj
    kunmeti termanplenojn en amason,
    kaj mont' fiera kreskis, kaj la caro
    de l' supro povis gaje observadi
    plata¼on kun blankantaj foren tendoj
    kaj maron kun naøantaj þipoj for.
    Mi same, alportante po manpleno,
    de la tribut' kutima al la kel',
    la monton levis -- kaj de øia alto
    mi povas vidi, kion mi regadas.
    Kion ne povus fari mi? Demone
    de l' mont' la mondon regi povas mi;
    mi nur ekvolu -- kaj altkreskos temploj;
    en superbelajn øardenegojn miajn
    kunflugos nimfoj per amas' rapida;
    kaj muzoj la tributon al mi portos,
    kaj la geni' libera al mi servos,
    kaj virto kaj laboro de sendormo
    atendos pace mian gratifikon.
    Mi fajfos, kaj al mi humile, time
    enrampos la sanganta malicago
    kaj lekos mian manon kaj l' okulojn
    rigardos, divenante mian volon.
    Obeas æio min, sed mi -- nenion;
    mi -- super la deziroj, mi trankvilas;
    mi scias mian povon: mi kontentas,
    æi tion konsciante...

    Li rigardas sian oron.

    Þajnas vanta,
    sed kiom da penado homa kostas,
    da trompoj, larmoj, preøoj kaj kondamnoj
    prezentas tiu peza atesta¼o!
    Æi tie kuþas jen -- dukat' antikva.
    Vidvino al mi donis øin hodiaý,
    sed antaý tio þi kun tri infanoj
    genuis duontagon kun lamento.
    Pluvadis, æesis pluvo kaj repluvis --
    l' afektulino ne moviøis for;
    mi povus þin forpeli, sed mi sentis,
    ke l' þuldon de la edzo þi alportis
    kaj ne deziros iri en prizonon.
    Kaj tiun æi al mi Tibo' alportis --
    pigrulo kaj fraýdul' -- kie li prenus?
    Certe forþtelis; aý okazis miso
    æe granda vojo, nokte, en bosketo...
    Ho! Se la tutaj larmoj, þvit' kaj sango,
    verþitaj pro æi tiu depona¼o,
    leviøus foje el la terprofundo,
    diluvo reokazus -- dronus mi
    en la fidela kelo. Tamen, tempo.

    Li intencas malþlosi la kofron.

    Mi æiufoje, kiam mi al kofro
    alpaþas kun þlosil', eksentas tremon.
    Ne tim' þvitigas min (kiun mi timus?
    Mi havas mian glavon: pro la oro
    respondas fero), tamen mian koron
    øenadas iu sento nekonata...
    Doktuloj diras: estas homaj tipoj,
    trovantaj en la murdo agrabla¼on.
    Þovante en seruron la þlosilon,
    travivas mi la senton de murdisto,
    merganta klingon en la predon: timo
    kaj øuo kune.

    Li malfermas la kofron.

    Jen la beateco!

    Li enþutas la monon.
    Avara Kavaliro
    Eniru, æesu vagi tra la mondo,
    servante al pasioj kaj bezonoj
    de homo. Dormu pace kaj plenforte,
    kiel dioj dormas en æiel' profunda...
    Hodiaý volas mi aranøi feston:
    kandelon æendi antaý æiu kofro,
    aperti æiun kaj ekstari mem,
    rigarde al la brilaj amasegoj.

    Li bruligas kandelojn kaj malfermas
    la kofrojn unu post la alia.

    Mi reøas!.. Ho, kia magia brilo!
    Obeas min, fortikas mia regno;
    en øi -- feliæo, gloro kaj honoro!
    Mi reøas... tamen kiu min postsekvos
    akcepti l' povon? Mia heredanto!
    Freneza dando, juna diboæulo,
    kunulo de obscenaj fikompanoj!
    Post mia mort' li tuj æi tien venos,
    sub tiujn pacajn kaj silentajn volbojn
    kun flatular', avidaj korteganoj;
    þlosilojn þtelos de mia kadavro,
    la kofrojn kun ridaæo li malfermos.
    Kaj do trezoro mia fluos en
    atlasebrilajn kaj truplenajn poþojn.
    Frakasos li la sanktajn trezorujojn,
    per sanktole' trinkigos kotularon...
    Li fordiboæos... Sed laý kiu rajto?
    Æu sen penado mi ricevis tion,
    aý lude, kiel kartfraýdisto, kiu
    ¼etante kubojn amasigas monon?
    Æu scias iu pri la obstinado,
    bridado de pasioj, pezaj pensoj,
    pri tagaj zorgoj kaj sendormaj noktoj,
    kiujn mi pagis? Aý æu mia filo
    riproæos min pro l' muskiøinta koro,
    pro indiferenteco, kaj pro tio,
    ke min neniam konscienc' riproæis;
    la konscienco, best', gratanta koron,
    la gasto seninvita, sintrudulo,
    la kruda kreditoro, diablino,
    pro kiu ombras sin la lun' kaj tomboj
    ekhontas kaj elpelas la kadavrojn?..
    Ne, vi riæa¼on vian elsuferu,
    kaj poste ni rigardu, æu l' povrulo
    disipos l' akiritan per la sango.
    Ho, se mi povus de rigard' malinda
    la kelon kaþi! Se mi el la tombo
    alveni povus per la garda ombro,
    sur kofro sidi kaj de la vivantoj
    mian trezoron gardi kiel nun!..

    Sceno III

    En la palaco.

    Alber, la duko.

    Alber

    Sinjoro, kredu, mi toleris longe
    la honton de malriæ'. Se ne ekstremo,
    æi tiun plendon vi neniam aýdus.

    La duko

    Mi kredas, kredas: nobla kavaliro,
    kia vi estas, l' patron ne kulpigus
    sen kaz' ekstrema. Æi fiuloj pokas...
    Trankvila restu: vian patron mi
    admonos vid-al-vide, sen atesto.
    Mi lin atendas; longe lin ne vidis.
    Al mia avo estis li amiko.
    El mia infanaøo mi memoras,
    kiel li min sidigis sur æevalon
    kaj kovris min per sia peza kasko
    kvazaý per sonorilo.

    Li rigardas en fenestron.

    Kiu iras?
    Æu li?

    Alber

    Jes, øuste li, sinjor'.

    La duko

    Do iru
    en la flankæambron øis revok'.

    Alber foriras; eniras la barono.

    Barono,
    mi øojas vidi vin en san' kaj viglo.

    La barono

    Feliæas mi, sinjor', havante l' forton,
    æi tien veni laý via ordono.

    La duko

    Barono, antaý longe ni disiøis.
    Æu vi memoras min?

    La barono

    Mi? Ho, sinjoro!
    Mi kiel nun vin vidas antaý mi --
    infanon viglan. Karmemora duko
    al mi diradis: Nu, Filip' (li æiam
    Filipo nomis min), kion vi diros?
    Post dudek jaroj, vere, vi kaj mi,
    ni iøos stultaj antaý æi etulo...
    Do, antaý vi...

    La duko

    Ni nian konatecon
    religu. Vi forgesis pri l' kortego.

    La barono

    Sinjor', mi maljuniøis: nun kortege
    kion mi faru? La junuloj þatas
    turnirojn, festojn. Sed en tiuj mi
    ne estas taýga. Tamen, se militon...
    Mi pretas al æevalo þanøi liton;
    ankoraý fort' sufiæos por la glavon
    pro vi elingi per tremanta mano.

    La duko

    Vian fidelon konas mi, barono;
    amik' de mia avo; estimata
    de mia patro. Ankaý mi vin taksas
    kuraøa kavaliro -- sed sidiøu.
    Æu vi infanojn havas?

    La barono

    Nur la filon.

    La duko

    Kial do mi ne vidas lin apude?
    L' korteg' vin tedis, sed la filo indas
    æe l' aøo kaj titolo kun ni esti.

    La barono

    Ne þatas li monduman bruan vivon;
    laý moro li sovaøas kaj krepuskas --
    arbare vagas æirkaý la kastelo
    kiel juna cervo.

    La duko

    Sed ne estas bone
    eviti homojn. Ni alkutimigos
    lin al la festoj, baloj kaj turniroj.
    Al ni lin sendu; kaj al lia rango
    konvenan donu materian helpon...
    Vi malserenas, æu laciga vojo
    konsumis vin?

    La barono

    Sinjor', mi ne laciøis;
    sed mi embarasiøas. Antaý vi
    ne volus mi konfesi, tamen min
    devigas vi rakonti pri la filo,
    kion mi volus kaþi de l' sinjoro.
    Li, ve, ne indas, kara protektanto,
    de vi nek la favoron, nek atenton.
    Junecon li pasigas en malvirtoj,
    en fiorgioj...

    La duko

    Evidente tial,
    ke solas li, barono. La soleco
    kaj enuad' junulojn pereigas.
    Al ni lin sendu: tiam li forgesos
    kutimojn, formiøintajn en dezerto.

    La barono

    Pardonu, vere, min, mia sinjoro,
    por tio, ve, konsenti mi ne povas...

    La duko

    Sed kial do?

    La barono

    Kompatu l' maljunulon...

    La duko

    Sed mi postulas: kaýzon de l' rifuzo
    malfermu antaý mi.

    La barono

    Je mia filo
    Koleras mi.

    La duko

    Pro kio?

    La barono

    Pro la krimo.

    La duko

    Klarigu la esencon de l' afero.

    La barono

    Indulgu, duko...

    La duko

    Tio estas stranga,
    aý æu vi hontas diri?

    La barono

    Jes... mi hontas...

    La duko

    Sed kion faris li?

    La barono

    Li volis min
    mortigi.

    La duko

    Æu mortigi! Mi lin juøos
    kiel krimulon nigran kaj malican.

    La barono

    Ne pruvos mi, kvankam mi øuste scias,
    ke li avidsoifas mian morton,
    mi øuste scias, ke li min intencis
    prirabi...

    La duko

    Æu!

    Alber ¼etas sin en la æambron.

    Alber

    Barono, vi mensogas.

    La duko

    (Al la filo)

    Kiel aýdacis vi?..

    La barono

    Æu vi æi tie?..
    Æu vi aýdacis diri al la patro,
    ke mi mensogas! Antaý la sinjoro!..
    Æu mi ne kavalir'?

    Alber

    Vi -- mensogulo.

    La barono

    Ho, Dio, kial la æiel' ne tondras!
    Do, levu, kaj la glavo juøu nin!

    Li ¼etas la ganton, la filo haste øin levas.

    Alber

    Jen la donac' unua de la patro. Dankon.

    La duko

    Kion mi vidis? Kio do okazis?
    La fil' akceptis la defion patran!
    En kia tempo mi sur min surmetis
    la æenon de la dukoj! Frenezulo,
    kaj vi, tigrido! Ambaý eksilentu!

    (Al la filo)

    La ganton ¼etu; donu do.

    Forprenante øin.

    Alber

    (Flanken)

    Domaøe.

    La duko

    Enigis la ungegojn øin! -- ho, monstro!
    Foriru: ne aýdacu reaperi
    æe la okuloj, antaý ol mi vin
    invitos.

    Alber eliras.

    Vi, oldulo kompatinda,
    æu hontas vi...

    La barono

    Sinjoro, senkulpigu...
    Ne povas stari mi... miaj genuoj
    sen fort'... aeron!.. Kie la þlosiloj?
    Miaj þlosiloj! Ho!..

    La duko

    Li mortis. Dio!
    Terura tempo, kaj teruraj koroj!

    Tradukis Nikolai Lozgaæev
     


    CAR' NIKITA KAJ KVARDEK LIAJ FILINOJ

    Fabelo por plenkreskuloj de Aleksandr Puþkin

    Nikita01
    Vivis iam car' Nikita --
    gaja, riæa, dorlotita,
    sen klopodoj pri regad',
    do prosperis lia þtat'.
    Agis car' poiomete,
    manøis, trinkis, kaj kviete
    kun diversaj li patrinoj
    kreis opon da filinoj:
    kvardek junulinoj belaj,
    bonkondute puranøelaj,
    ravaj korpe kaj anime.
    Kiaj gamboj -- ho, sublime!
    Nigraj haroj -- sen riproæ',
    la okuloj, æarma voæ',
    brila saøo, belstaturoj...
    Do, de l' kapo øis la kruroj
    æio logis kaj majestis;
    sola a¼o nur forestis.
    Kio estis do mankanta?
    Vere, bagatelo vanta.
    Tre malgranda detaler',
    tamen -- mankis sen esper'.
    Kiel tion do klarigi,
    por ne tute kolerigi
    stultulinon nian pian,
    la cenzuron prude fian?
    Kiel... Helpu Dio nure!
    Caridinoj interkrure...
    Ne, tro klare tiel estus
    kaj danøere malmodestus,
    do aliel, laý prefer':
    Belas mamoj de Vener',
    lipoj, gamboj -- por adoro,
    sed fajrujo de amoro,
    dezirata mia cel'...
    Kio estas?.. Bagatel'!..
    Tre malgranda detalero,
    sed ja -- mankis sen espero
    al la caridinoj etaj,
    petolemaj, vigli pretaj.
    Tre konsternis onin tio.
    Tristis cara familio.
    Vartistina klaæ-parol'
    baldaý trafis al popol'.
    Eksciinte tion, certe,
    æiu gapis buþ-aperte,
    veis, miris aý ne fidis,
    kaj alia, eæ se ridis,
    do mallaýte voæis tion,
    por eviti Siberion.
    Foje laý alvok' de l' caro
    kolektiøis servistaro.
    Jene sonis la ordon':
    "Se okaze pri malbon'
    la filinojn vi sciigos,
    aý pripensi nur instigos,
    aý aludos opinion,
    ke malhavas ili ion;
    diros ion dubasence,
    aý figestos senintence, --
    do--sen þerc'-- neglekte rangon
    al virinoj tranæi langon,
    sed al viroj -- eæ pli grave,
    kio povas iøi mave".
    Car' severis, sed prudentis.
    La ordono elokventis;
    æiu klinis sin kun trem',
    pro la tim' kaj obeem',
    kaj atente, sindetene
    la hava¼on gardis pene.
    La edzinoj sentis timon,
    ke ne faru l' edzoj krimon;
    Pensis edzoj en sekret':
    "Kulpu, kara edzinet'!"
    (eble, krudis laýnature).
    Caridinoj jam mature
    kreskis. Caro pro l' kompat'
    konsilion de la þtat'
    vokis; diris li sekrete
    la problemon, kaj diskrete,
    kaþe de servista greg'
    ekmeditis la korteg':
    kion fari por riparo
    de la øena korpdifekt'.
    Kaj subite jen bojaro,
    sin klininte pro respekt',
    kalvan frunton pugni ekis,
    al la caro tiel blekis:
    "Moþta car'! Pro l' interven'
    volu lasi min senpuna,
    se pri l' karna abomen'
    diros mi. En aøo juna
    pri l' parigistin' mi aýdis
    (Kion nun þi faras? Æu --
    plej probable -- same plu).
    Tiam multaj þin tre laýdis:
    onidire -- soræistin'.
    Æiajn morbojn þi kuracis,
    korpajn fortojn redonacis.
    Eble indas trovi þin.
    Soræistino helpi pretos,
    la manka¼ojn tuj enmetos".
    -- "Urøe þin retrovi penu! --
    tiel diras car' Nikita
    kun mieno sulkigita:
    -- Ke þi helpu. Kaj se ne -- nu,
    se þi trompos nin fripone,
    ne akiros laýbezone,
    se intence, en arog'
    nin ofendos per mensog' --
    -- estu mi ne car', sed hundo,
    se mi dum la Pura Lundo
    ne kondamnos þin je brul'
    por la glor' de l' Eternul'."

    Jen tra tuta lando slava
    por plenum' de l' tasko grava
    æien rajdas en sekret'
    kurieroj laý dekret'.
    La æevalojn ili pelas,
    soræistinon trovi celas.
    Pasas jaro, pasas du --
    la nova¼oj mankas plu.
    Fine iu ulo brava
    trovis: jen la spuro grava.
    En arbaro, en malhel'
    (diablo gvidis lin al cel')
    vidas li: domet' arbara,
    loøas soræistin' grizhara.
    Nikita02
    Estis cara li sendit',
    do envenis sen hezit',
    klinsalute þin aliris,
    la aferon caran diris:
    pri la caridinoj lindaj
    kaj la mankoj bedaýrindaj.
    Soræistin' komprenis bone,
    pelis lin desurperone,
    diris tiel: "Iru for,
    sen rigardi mian neston,
    aý vi tuj ricevos peston...
    Post tri tagoj -- venu por
    havi jam la pretan keston,
    tamen nepre -- æe l' aýror'."
    Þi enfermis sin por soræo,
    provizinte sin per toræo,
    dum tri tagoj soræis, ritis,
    do demono þin vizitis.
    Por plenumi l' caran volon,
    mem alportis li skatolon,
    plenan de la peka var',
    kiun þatas la virar':
    Tre diversaj laý grandeco,
    laý koloroj -- æia speco,
    luksaj, buklas la harar'...
    Ilin soræistin' inspektis,
    la kvardekon elselektis,
    tuken volvis la provizon
    kaj enþlosis en valizon;
    kun øi sendis kurieron,
    por la vojo eæ moneron
    donis. Rajdas li sen øen'...
    Ekripozas je maten',
    manøas panon kun viando,
    plezurigas sin per brando:
    Al la car' li bone servis,
    æion por la voj' rezervis.
    Nikita03
    La æeval' sin paþtas. Revas
    la bravul' -- ke l' car' lin levas,
    nomas grafo plej solene...
    Kio do troviøas ene?
    Kion soræistino sendas? --
    pensas nia kurier'.
    Rigardindas la mister',
    sed valizo ja senfendas.
    Kaptas lin la scivolemo,
    tiel ke obsedas tremo.
    La orelo æe l' serur'
    ne perceptas ion. Nur
    tra l' kovrilo la odoron
    sentas nazo kuriera...
    Damne! Jen miraklo vera!
    Þatus fari li esploron.
    Kurieron venkis tent'...
    Li malfermis -- post moment'
    la birdetoj -- flug! -- elane,
    kaj eksidis sur la branæ'.
    Logas ilin li per manø',
    disþutante -- tute vane:
    Panon ili ne bezonas
    (ja alias la konsum'):
    sur la branæoj kanti bonas --
    kial sidi en mallum'?
    Jen sur pad' sin trenas peze
    kun bastono oldulin' --
    kurba nazo, øiba spin'.
    Genuiøis li kompleze:
    Nikita04
    "Avineto, savu min!
    Helpu per konsil' aý ag'!
    Vidu, trafis kia plag':
    Kapti ilin mankas povo,
    kion fari por retrovo?"
    Oldulin' rigardis sor,
    kraæis, siblis en rankor':
    "Aæas via scivolem',
    sed ne ploru senutile...
    Vi nur montru -- kaj facile
    tuj alflugos ili mem."
    "Dankon!" -- diris li tutkore,
    montris -- kaj birdetoj tuj
    lin alflugis plenfavore
    kaj lokiøis æe la uj'.
    Nikita05
    Ke ne estu plu minac',
    senprokraste kaj singarde
    li enþlosis æiujn kvardek
    kaj rapidis al palac'.
    La princinoj ilin prenis
    kaj en kaøoj zorge tenis.
    Pro triumfo de l' reven'
    tuj okazis la festen':
    oni dum semajn' festenis,
    dum monat' -- ripozo plenis;
    konsilion sian car'
    rekompencis sen avar',
    ankaý soræistinon same:
    al þi sendis el muze'
    grandan stumpon enbalzame
    (tiun, konsternigan tre),
    plus du bufoj kaj skeleto
    el la sama kabineto...
    Æiuj kun la caro festis,
    æiuj kun donacoj restis.
    Same ankaý kurier' --
    Jen la fino de l' afer'.

    ***

    Multaj damnas min kolere
    kaj demandus nun severe:
    Kial stultas þerca dir'?
    Tute simple! Laý dezir'...

    Tradukis Valentin Melnikov
     


    KIUN CELON HAVAS GRUPO "NIFO"?

    Orbito nula: Sciencfikcio kaj fantasto. Vol 1. / Trad. el div. lingvoj. -- Santander: Grupo Nifo, 1995. -- 142 p.
    Thorkent A. La imperio Ornaks: Sciencfikcia romano / Trad. el la hisp. Liven Dek. -- Santander: Grupo Nifo, 1995. -- 96 p. -- (Serio Future. Vol. 1).

    Æe hispania eldonejo Grupo Nifo samtempe aperis du libroj kun sciencfikcia lega¼o. La unua estas kolekto da noveloj, la dua -- romaneto La imperio Ornaks de A.Thorkent.

    Ambaý libroj estas bone presitaj, sed la enhavo de la unua libro estas iom stranga. La kompilintoj anoncis titolpaøe, ke temas pri fantasto kaj sciencfikcio, sed reale el 13 noveloj oni povas opinii vere sciencfikciaj nur 7 (do nur duono). La libro komenciøas de tutmonde fama La sono de tondro (A Sound of Thunder) de Ray Bradbury. Krome enestas novelo de Arthur Clarke En la kometon (Into the Comet). Ambaý estas bone tradukitaj -- respektive de Krys Ungar kaj José Francisco del Pozo -- kaj pozitive impresas. Sed strange estas ke pluraj noveloj (Renkonto, Handikapito, La lasta flugo de d-ro Ajn k.a.) havas neniun rilaton al sciencfikcio kaj fantasto. Ili estas sufiæe svagaj rakontoj, kiujn oni povus konsideri psikologiaj. Fakte en tiuj noveloj temas pri iuj tute normalaj eventoj en homaj vivoj, sed la eventoj plejparte estas tiom neinteresaj, kaj foje eæ abstraktaj, ke oni povas supozi ke temas pri publikigitaj partoj de iu granda romano (aý simple pri stilekzercoj).

    La aliaj noveloj estas pli interesaj. Mi ne konas la aýtorojn, tamen la noveloj meritas atenton. Tre amuza kaj vere fantasta estas Perfekta mutaciulo de Viorel Pîrligras. La alia atentinda novelo estas Ciklo de Kamrad Akrami, kiu laý stilo similas al Bradbury aý Asimov.

    Signifa manko de ambaý libroj estas manko de ajnaj informoj pri kelkaj aýtoroj (forestas eæ mencio pri iliaj devenlandoj!). Krome sufiæe ofte aperas miskomposta¼oj.

    La imperio Ornaks estas eæ malpli interesa ol la unua. Æiuj eventoj okazas æirkaý kapablo de æefheroo Bard modli sian vizaøon. El tio la aýtoro tiris longan rakonton pri Bard kaj liaj aventuroj en la imperio Ornaks. Li fuøis de la Tero pro diversaj malfacila¼oj. Iu kantinestro pagis liajn þuldojn kaj devigas lin labori æe si. Sed aperis junulino, kiu sin nomis princino Ajmarla de la imperio Ornaks. Þi proponis al li labori por þi en la imperio. Li konsentis kaj forflugis kun þi. Dumfluge þi rakontis, ke þia frato Foksten la 3a estas ne homo, sed roboto gvidata de iu malbona admiralo. La admiralo puþas fraton-roboton al terura milito, kaj pro tio necesas mortigi la roboton.

    Bard konsentis. Por iu festo estis invititaj ambasadoroj de pluraj planedoj, ankaý de Tera Respubliko. Bard devis modli sian vizaøon kaj ludi Teran ambasadoron. En iu þanø-planedo la vera ambasadoro estis perforte dormigita, Bard sidiøis en lian spacþipon kaj ekflugis jam en ambasadora aspekto. Intertempe Bard kaj Jala enamiøis unu al la alia.

    Kiam Bard proksimiøis kaj pafis al Foksten, anstataý þraýbetoj ekfluis vera sango (la aýtoro verþajne volis frape surprizi legantojn, sed tio estis facilege divenebla, ankaý pro troofta uzado de vortoj "roboto" kaj "klonulo" dum la klariga parolo de la princino). Bard estis malliberigita, kaj la imperiestroj, pensante ke Bard estas la ambasadoro, decidis uzi la mortigon de Foksten kiel kialon por ekmiliti kontraý la Flanka Federacio. Baldaý evidentiøis, ke la princino reale estas nur sekretariino Jala de iu ministro. Þi estis sendita al Bard por envolvi lin en la mortigon, sed þi estis trompita -- ankaý þi pensis ke Foksten estas roboto. Dank' al sia modl-kapablo Bard liberiøis kaj eksciis, ke la vera celo de la imperiestroj estas ataki la Teron. Li avertas la Teron kaj per tio savas øin. Post longa venka batalo Bard forflugas al la Tero kun sia amatino.

    La libro postlasas ambiguan senton -- aý øi estas tro longa novelo, aý tro kurta romano. Ambaý variantoj estas malbonaj. La baza ideo de la libro estas savo de la Tero, sed uzante tiun intrigon oni povus rakonti la saman historion multe malpli longe, evitante plurajn tedajn detalojn. Temas, ekzemple, pri la banalega amhistorio de la æefherooj, tro longa priskribo de fina batalo (necesas diri ke multaj pli famaj verkistoj "pekas" pri trodetala priskribo de tiaj epizodoj) kaj aliaj. Tre bremsas glatan legadon multaj neologismoj, foje tre stultaj ("kidnapi" -- forkapti, forrabi personon por ricevi monon aý alian kompenson kontraý ties liberigo, "graý" -- malo de malgraý, øuste tial, maltamen).

    Oni povas konkludi, ke la celo de la Grupo Nifo estas malfacile komprenebla. Se øi intencis prezenti varian fantastan lega¼on sed malbonkvalitan -- do tio estas sukcese plenumita. Tamen se la celo estis traduki kaj eldoni altnivelajn proza¼ojn -- la elekto de aýtoroj kaj verkoj devis esti alia. Oni povis tute senprobleme forigi kelkajn ekstertemajn novelojn kaj anstataýigi ilin per tiuj konataj de aliaj aýtoroj (Harrison, Asimov, Sheckley, Simak), kun kiuj la libro aspektus pli dece. Kaj tute same pri La imperio Ornaks -- ekzistas multaj pli eldonindaj sed dume ne eldonitaj romanoj. Ni esperu, ke ankaý ili baldaý aperos!

    Grigorij Arosjev
     


    KIU ESTAS A.THORKENT?

    A.Thorkent estas la pseýdonimo de Angel Torres Quesada, hispana SF-verkisto el Cadiz, kiu en la komenco devis unue uzi anglecan nomon (nur verkojn el angleparolantoj oni vendis tiuepoke) kaj due fari absolute senpretendajn verketojn (t.n. trajnliteraturo), kun difinita nombro da paøoj (æiam 94), por vivteni sin. La originala lingvo estas la hispana (kastilia). Nuntempe, la verkoj de ATQ aperas sub lia reala nomo kaj, kvankam ili daýre havas aventurajn fonojn, ili estas literature pli altkvalitaj.

    Fakte, la apero de la serio "Future" celis þtopi trueton en nia kulturo havigante al la esperanta sf-leganto tre malmultekostan trajnliteraturon. Sed mi timas, ke ne æiuj komprenis la celon, kaj mi devos uzi la dorskovrilon de la sekva numero por klarigi, ke temas pri aventuroj el "pafo-kiso-kuro".

    Miguel Gutiérrez Adúriz
     


    "LINGVAJ RESPONDOJ" DE SERGIO POKROVSKIJ LinResp

    Pokrovskij, Sergio. Lingvaj respondoj. -- Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, 1999. -- 80 paøoj. -- (Serio Scio; Volumo 3).
    Dum kelkaj jaroj Sergio Pokrovskij, membro de la Akademio de Esperanto, de tempo al tempo respondas al demandoj de legantoj de Ruslanda Esperantisto kaj de La Ondo. Pluraj personoj proponis eldoni tiujn respondojn libroforme. Komence de majo æe Ruslanda Esperantisto aperis la longe atendita esearo de Sergio Pokrovskij Lingvaj Respondoj en la serio Scio. Preparante la respondojn al la reeldono, la aýtoro reviziis la tekston. La 80-paøa libro enhavas 10 eseojn: Æar niaj legantoj ne bezonas specialan prezenton de Sergio Pokrovskij kaj ties verkoj, mi plezure kaj senhezite rekomendas al æiuj havigi al si la Lingvajn Respondojn de nia eminenta akademiano. Mendu øin æe UEA, FEL, ELNA kaj aliaj grandaj libroservoj kontraý 6 eýroj, aý rekte æe la redakcio de La Ondo kontraý 10 internaciaj respondkuponoj. Ruslandaj abonantoj de La Ondo simple sendu poþtmarkojn por 14 rubloj por ricevi la volumon kun la julia kajero.

    Bonan legadon!

    Halina Gorecka
     


    ESPERANTAJ LIBROJ EL RUSLANDO KAJ U.S.S.R.

    Aperis la 3a eldono de la katalogo de KEB

    Katalogo de esperantaj kaj interlingvistikaj libroj el Ruslando kaj Sovetunio / Kompilis H.Gorecka, A.Kor¼enkov; Prefaco de H.Gorecka. -- 3a eld. -- Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. -- 28 paøoj.
    Kolektiva Esperanta Biblioteko (KEB) estis fondita en oktobro 1982 kiel sendependa centro por kolekti, konservi, studi kaj popularigi la esperantan literaturon. De la komenco KEB starigis prioritatan taskon: kolekti librojn kaj perioda¼ojn en/pri Esperanto kaj planlingvistiko, kiuj estis eldonitaj en nia lando.

    Ricevinte kuraøigon kaj valorajn konsilojn de Nikolaj Danovskij kaj Povilas Jegorovas, en 1986 ni eldonis la unuan katalogon kun datumoj pri 73 libroj. La dua eldono (eldonita en 1991) enhavas priskribon de 251 volumoj. La ¼us eldonita katalogo listigas 419 volumojn. Kompreneble, nia katalogo enhavas informojn nur pri la libroj, kiujn la biblioteko kolektis per aæetoj kaj donacoj.

    KEB esprimas la plej korajn dankojn al æiuj donacintaj personoj kaj institucioj kaj esperas, ke la novaj prizorgantoj de la biblioteko sukcese daýrigos en Krasnojarsk la laboron, kiu estis farata en Jekaterinburg dum sesona jarcento.

    Por ricevi la katalogon sufiæas sendi al la redakcio de La Ondo poþtmarkojn je 12 rubloj (Ruslando) aý 5 internaciajn respondkuponojn (alilandanoj).

    Halina Gorecka
    eksdirektoro de KEB
     


    GAZETOJ

    Literatura Foiro. 1999: 178

    (HK) La numero 178 de LF gastigas poetojn Venelin Mitev kaj Enkela Xamaj (originalan voæon el Albanio!), proponas specimenon el romano de Jozefo Spini, abundas je recenzoj pri libroj kaj diskoj lastatempaj, dediæas eseon kaj belegan tradukon (per la plumo de Carlo Minnaja) al Giacomo Casanova. Inter la æi-numeraj kunlaborantoj troviøas Paul Gubbins, Julian Modest, Aleksandar Þivarov, Zofia Banet-Fornalowa. Aparte interesa estas la debato inter Radoslaw Nowakowski kaj Giorgio Silfer, pri la esperantista identeco. Nowakowski longe kaj sociologieme eseas favore al Eo kiel "lingvo senkultura, sennacia, maletna, komunikilo kiel eble plej malaltkunteksta. E-þtato, E-nacio, E-kulturo -- neniam!" Giorgio Silfer replikas imagante konversacion kun Ken Follett, kiu en iu ekverkita romano volus roligi esperantistojn. En la romano temas pri teritorio en Eýropo, æe la Balta maro, iam germana, nun rusa, kies æefurbo estas Kaliningrad/Königsberg. En iu ne tro fora estonteco, Rusio volus vendi øin al Germanio, sed la najbaroj (Pollando kaj Litovio) oponas kaj okcidentaj (eks)potencoj kalcitras. Fine aperas la ideo loki tie esperantistojn. Sed tie naskiøos nek nova þtato nek nova nacio. Silfer enkondukas, paralele al la koncepto de sprachraum (lingvoareo) por Eo, tiun de hinternationale sprache (retronacia lingvo) anstataý internationale sprache.


    Ekzakte. 1999: 1 (64)

    La partoprenantoj de la Urala E-Konferenco (Jekaterinburg, 18 apr. 1999) ricevis la 64an kajeron de Ekzakte, informilo de uralaj esperantistoj eldonata ekde 1982. Øi enhavas ses-paøan raporton de la komitato de UES pri la agado en 1998 inkluzive de la financa raporto kaj kompleta membro-listo. Sed la plej interesa materialo estas 11-paøa kroniko de la E-agado en Uralo, aperigita je la 10-jariøo de UES. La panorama prezento estas tre impona kaj leginda de æiu "vera aktivulo". La kajero enhavas ankaý bibliografion de gazetartikoloj, omaøon al Boris Sokolov kaj kelkajn loke gravajn informojn.

    Nemembroj de UES povas ricevi la 64an kajeron de Ekzakte sendinte poþtmarkojn por 12 rubloj al la redakcio de La Ondo.

    TK
     


    Ricevitaj gazetoj

    Argentina E-Vento. 1998/2-3;
    Brazila Esperantisto. 1999/306;
    El Popola Æinio. 1999/5;
    Esperanto. 1999/4;
    Esperanto aktuell. 1999/2;
    Esperanto-Nyt. 1999/1;
    Esperanto USA. 1999/1,2;
    Franca Esperantisto. 1999/506;
    Juna Amiko. 1999/1;
    La Espero. 1999/1;
    La Hirundo. 1999/4;
    La Ondo de Esperanto. 1999/5;
    l'esperanto. 1999/3;
    Litova Stelo. 1999/2;
    Monato. 1999/3;
    Oomoto. 1999/441;
    Spiritisma Esperanto-Informilo. 1999/101;
    Svisa Esperanto-Societo Informas. 1999/2.
     


    MARTAJ KONKURSOJ

    En la konkurstasko de la FREÞO (Pollando) estis eraro. En la vortenigmo 13 anstataý HOM(xxxx)NTO devas esti HON(xxxx)NTO. Sed malgraý tio homoj trovis diversajn vortojn. Entute ni ricevis 8 respondojn, el ili nur 5 estis korektaj. Senpagan restadon por la FREÞO'99 kaj niajn gratulojn gajnis Vladimir Vyæeg¼anin el Ni¼nij Tagil (Ruslando). Bonan vojaøon kaj multajn gajnojn!

    La solvoj: 1. Kor(uso)no; 2. Let(ero)tiko; 3. Øir(afo)rismo; 4. ¬art(elo)kvento; 5. Þan(celo)fano; 6. Improv(izo)leco; 7. Gor(øo)jo; 8. Obl(ato)mo; 9. La(mento)ro; 10. Budu(aro)mato; 11. Urt(iko)no; 12. Ne(bulo)njo; 13. Hon(esto)nto.

    Ni ricevis entute 11 respondojn al la printempa krucvortenigmo de Tatjana Kulakova. Preskaý æiuj respondoj estis korektaj. Ni lotumis libropremion kaj øin gajnis nia konstanta leganto Sergej Pa¶omov el Kirov. Ni gratulas!

    La solvoj de la printempa krucvortenigmo:

    1.Arbo; 2. Irland'; 3. Nud'; 4. -it-; 5. Miopa; 6. Po; 7. Pompe; 8. Anaso; 9. Acero; 10. Roboto; 11. Mamuto; 12. Metii; 13. Unika; 14. Odoro; 15. Abrikot'; 16. Rebus'; 17. LKK; 18. Odo; 19. Printempo; 20. Uson'; 21. La; 22. ERK; 23. Donac'; 24. Balono; 25. Bru'; 26. Iomete; 27. Irak'; 28. Ido; 29. Sur; 30. Kopek'; 31. Idiot'; 32. Okazo; 33. Banto; 34. Oldulo; 35. Timo; 36. Aboco; 37. Oksikoko; 38. Sapvezik'; 39. Primato; 40. Majo; 41. Tono; 42. Bild'; 43. Ost'; 44. Dekolti; 45. Dino; 46. Liceo; 47. Ideo; 48. Oazo; 49. Ovacio; 50. Francie; 51. Eýrop'; 52. Nadir'; 53. Irjak'; 54. Katjono; 55. Aerpoþt'; 56. Ov'; 57. Katar'; 58. Nepo; 59. Apodoj; 60. Aero; 61. Ark'; 62. Parenc'; 63. Melodio; 64. Þaloto; 65. Tik'; 66. Absint'; 67. Ombrelo; 68. Am'; 69. Bot'; 70. Po; 71. Dam'; 72. Mil; 73. Mi; 74. Portiko; 75. Metra; 76. Labor'; 77. Oratoro; 78. Sportkep'; 79. Epitet'; 80. Lordin'; 81. Inundo; 82. Hund'; 83. Unio; 84. Dano; 85. Ene; 86. Liniil'; 87. Beko; 88. As'; 89. Jogan'; 90. Utopi'; 91. Nobelio; 92. Ajler'; 93. Nobleco; 94. Elo; 95. Dajmon'; 96. Opi'; 97. Omo; 98. Anal'; 99. Barono; 100. Etni'; 101. Ber'; 102. Balet'; 103. Alo; 104. Doto; 105. Led'; 106. Marok'; 107. Ina; 108. Arane'; 109. Rara; 110. Ide'; 111. Ibiso; 112. Galopi; 113. Irano; 114. Or'; 115. Italio; 116. Re-; 117. Ale'; 118. Ikono; 119. Angin'; 120. Edr'; 121. Oleo; 122. -ot-; 123. Anodo; 124. Orakolo; 125. Livreo.

    Tatjana Kulakova
     


    Trovu vortparojn!

    Æar la sperto montris, ke la someraj konkursoj havas malmultajn solvantojn, ni proponas nur etan taskon, afable senditan de la bravaj olþtinanoj.

    Do faru vortparojn el la vortoj en la du subaj kolonoj kaj sendu ilin al la redakcio tiel, ke ili atingu nin antaý la 15a de julio. Libropremio lotumota inter la solvontoj.
     
     
    Birda
    bazaro
    Cikonia
    cerbeto
    Cigna
    energio
    Formika
    kanto
    Hunda
    koro
    Kata
    kareso
    Kolomba
    malsato
    Lupa
    maniero
    Pula
    nesto
    Testuda
    paþo
    Ursa
    stelo
     


    LITERATURAJ ANEKDOTOJ

    Daniil ¦arms kaj pluraj liaj epigonoj kreis fantazian mondon de "harmsa¼oj", en kiu loøas kaj amuzas nin øis nun la þatataj aýtoroj. Jen manpleno da ili.

    ***

    Lev Tolstoj kaj Fjodor Mi¶ajloviæ Dostojevskij (bone li vivu en la æieloj) vetis je cent rubloj: kiu pli bone verkos romanon. Turgenev estis invitita por juøi. Tolstoj alkuris hejmen, enfermis sin en la kabineto kaj rapide ekverkis la romanon -- kompreneble pri infanoj (li tre amis ilin). Sed Dostojevskij sidis hejme kaj rezonis: "Turgenev estas timida. Li nun sidas kaj pensas: "Dostojevskij estas nervoza. Se mi diros, ke lia romano estas malpli bona, li eble buæos min." Kial mi penegu? Mi intence verku malbone, ja egale la mono estos mia".

    Samtempe Turgenev sidis hejme kaj timide rezonis: "Dostojevskij estas nervoza. Se mi diros, ke lia romano estas malpli bona, li eble buæos min. Tamen Tolstoj estas ja grafo. Prefere ne rilati kun ili".

    Turgenev ektimis kaj post du horoj forveturis al Baden-Baden.

    ***

    Puþkin ofte gastis æe Vjazemskij, longe sidis sur ties fenestrobreto de kiu li æion vidis kaj sciis. Li sciis, ekzemple, ke Lermontov amindumas lian (de Puþkin) edzinon. Tial li opiniis malkonvena transdoni al li Poezian Liron. Do, li decidis sendi øin eksterlanden al Tjutæev, sed la dogano ne permesis, æar øi estas valora propra¼o de Rusujo. Kaj Nekrasov ne plaæis al li kiel homo. Puþkin suspiris kaj lasis la Liron al si.

    ***

    Turgenev deziris iøi kuraøa kiel Lermontov kaj venis vendejen por aæeti sabron. Puþkin iris preter la vendejo kaj konstatis lin tra la fenestro. Tuj li intence kaj intense kriis: "Vidu, Gogolj", -- kvankam Gogolj mankis apude, -- "vidu -- Turgenev aæetas sabron. Ni aæetu fusilon!" Turgenev ektimis kaj post du horoj forveturis al Baden-Baden.

    ***

    Foje Puþkin skribis leteron al Robindronath Tagor: "Kara fora amiko! Mi vin ne konas, kaj vi min ne konas. Mi tre þatus konatiøi. Æion bonan. -- Aleæjo." Ricevinte la leteron Tagor profundege enpensiøis. Tiel profunde li meditis, ke oni neniel povis elstuporigi lin. La edzino lin puþis-tiris, alvizaøigis la leteron, sed Tagor ne reagis.

    Cetere, Tagor sciis neniom el la rusa lingvo. Do la konatiøo ne okazis.

    Plukis kaj tradukis Halina Gorecka


    Ke oni legas ne nur La Ondon pruvas la suba foto de Pavla Zemanová el Æe¶a Respubliko.
    Leganto
    Komencanto
    estas interesa internacia gazeto
    RU-620041 Jekaterinburg, p.k. 132, Ruslando
     


    Fotilo

    INTERNACIA FOTOKONKURSO

    Post la pasintjara sukceso (40 fotoverkoj de 15 personoj el 9 landoj) la redakcio de La Ondo de Esperanto kaj Urala Esperantista Societo invitas al partopreno en la internacia fotokonkurso. La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

    En la konkurso rajtas partopreni æiu deziranta fotemulo amatora aý profesia, sendepende de la loølando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume tri fotoj. La minumuma formato estas 10 x 15 cm. Fotoj povas esti koloraj aý nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj.

    La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la redakcia adreso de La Ondo de Esperanto RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando. La fotoj devas atingi la indikitan adreson antaý la 15a de decembro 1999.

    La konkursa¼oj devas esti subskribitaj per pseýdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti enmetita slipo kun la pseýdonimo, aýtenta nomo kaj poþta adreso de la aýtoro. Oni povas aldoni titolon aý klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga.

    En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis publikigitaj.

    Tripersona juøkomisiono (la redaktoro de La Ondo, delegito de UES kaj fakulo pri fotoarto) aljuøos maksimume tri premiojn al la laýreatoj:

    1a premio: du minimumaj ruslandaj monataj salajroj kaj abono al La Ondo de Esperanto

    2a premio: unu minimuma ruslanda monata salajro kaj abono al La Ondo de Esperanto

    3a premio: abono al La Ondo de Esperanto

    Specialan premion (libroj en la Urala libro-servo kontraý ekvivalento de unu minimuma ruslanda salajro) ricevos la plej bona foto teme ligita kun esperanto.

    Æiu premiito ricevos diplomon. Ruslandaj laýreatoj ricevos monpremiojn en ruslandaj rubloj. Alilandaj laýreatoj ricevos la monpremion per la kontosistemo de UEA en nederlandaj guldenoj.

    La organizantoj rezervas al si la rajton øis la 31a de decembro 2001 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

    Fotokonkurso denove!


    FRAZOJ

    Osmo Buller, Øenerala Direktoro de UEA komentas la membrostatistikon de UEA:

    En kelkaj landoj UEA eksperimente jam havis du perantojn. La spertoj kuraøigas nin liberigi la kotizmerkaton æie. Estas ja absurde ke la perado de UEA-kotizoj estu ies monopolo. Tio eble ne plaæas al tiuj landaj asocioj por kiuj la perado de UEA-kotizoj estas fonto de enspezoj. Konkurenco kun entreprenemaj individuoj kaj aliaj asocioj, kiuj pretos varbi membrojn por UEA, devus tamen sproni ankaý la landajn asociojn al pli vigla varbado. Krome, pli forta UEA estas ankaý en ilia intereso. Pasiveco estas peko kiun oni ne povas absolvi, eæ kiam temas pri landa asocio de UEA.

    Esperanto. 1999: 4


    El Tiæino li [Tazio Carlevaro. -- LOdE] povis kunporti nur malbonajn nova¼ojn, nome la anoncon pri la antaývidita likvido de Tiæina E-Ligo kaj de Grupo Esperantista de Lokarno. Æi tiuj strukturoj lamas jam delonge kaj post la forpaso de pluraj aktivuloj preskaý mortis ...

    Mi persone kredas, ke la "vendo", propagando kaj popularigo de esperanto devus prepari sin kaj efektiviøi surbaze de la sana miksa¼o de pluraj, tradiciaj kaj novtipaj konceptoj, kiuj povas enhavi erojn el pracelismo, homaranismo-esperantismo, sennaciismo kaj raýmismo. Gravas, ke ankaý la esperanto-movado adaptiøu al la þanøiøantaj kondiæoj de la koncerna epoko, sen perdi la proprajn valorojn.

    Andy Künzli. SES Informas. 1999: 2


    Gjergji Gusho, delegito de UEA el Albanio, rakontas pri vizito de franca konsulejo en Tirano antaý vizito de Francio:

    "Viaj dokumentoj estas regulaj", diris la konsulo, "sed, bedaýrinde, tre malfacilas akiri francan vizon, æar e-istoj ne bone kondutis en Francio kaj iuj el ili ne plu revenis en sian landon." Post du tagoj li diris, ke mia vizpeto ne estis aprobita. Æagrenitaj ni revenis hejmen kaj petis telefone niajn samideanojn en Francio interveni æe sia konsulejo. Ni ankaý skribis al la ambasadoro kaj al la kultura ataþeo. Post semajno ni nin prezentis denove æe la konsulejo, kie alia viro tre kore akceptis nin kaj post du tagoj donis la vizojn. Ni partoprenis la konferencon kaj revenis al Albanio. Ironie: kun surprizo ni trovis negativan respondon de la kultura ataþeo kun jena motivo: "bedaýrinde ni ne povas doni vizojn al vi, ne pro via kulpo, sed pro tiuj kiuj ne bone kondutis, precipe homoj el Rusio, Æinio, Pakistano, Bulgario kaj Albanio."

    Esperanto. 1999: 4


    En Kolombio mem þajne ekzistas multaj bonaj esperantistoj, sed laý ilia propra konfeso mankas la organizado inter ili pro la konata falsa "individuismo". Oni bedaýru la mankon de landa asocio (tamen oni provas organizi unu) kaj vanaj diskutadoj ne alportas la solvon por unuigo ankaý ne en Kolombio.

    G.L. Brazila Esperantisto. 1999: 306


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AÝSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    AÝSTRALIO: Libroservo de AEA, P.O.Box 230 Matraville N.S.W. 2036
    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    BRITIO: Esperanto-Asocio de Britio, 140 Holland Park Avenue, London, W11 4UF
    BULGARIO: Ljubomir Trifonæovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    ÆE¦IO: Vladislav Hasala, A.Dvoráka 1, CZ-696 62 Stráznice
    DANLANDO: Wolfgang Kirschstein, Hvedebjergvej 30, DK-8220 Brabrand
    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-0012 Tallinn
    FINNLANDO: Oy Mendoservo Ak., Kivistöntie, FI-05510 Hyvinkää
    FRANCIO: Unuiøo Franca por Esperanto, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
            Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn
    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    HUNGARIO: Attila Kovacs, Pf. 374, HU-7601, Pécs
    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    ISRAELO: Aleksandr Mikiþev, 20/1 Hameleh-Amacja-str., IL-77484 Aþhod
    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
            Višnja Brankoviæ, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    KANADO: Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sidney, BC, Canada V8L 3S6
    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo.
    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa
    RUSLANDO: Nade¼da Mi¶ajlovna Þeludjko, RU-620077 Jekaterinburg-77, p.k. 67
    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad
    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby
    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    UKRAINIO: Dmitrij Cibulevskij, ab. skr. 9307, UA-310003, ¦arkiv
    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO.
    1999. N-ro 6 (56)
    Aperas æiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Sa¶arov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Kor¼enkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Ba¼enova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 104503
    Telefakso: (3432) 775252 Esperanto 104503
    Elektronika adreso: hrgo@sbank.e-burg.su
    Hejmpaøo: http:/www.geocities.com/Athens/Acropolis/3438/
    Abontarifo por 1999:
        -- Internacia tarifo: 24 usonaj dolaroj aý 48 nederlandaj guldenoj
        -- Orienteýropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        -- Ruslanda tarifo: 115 ruslandaj rubloj
        -- Aerpoþta aldono: 4 usonaj dolaroj
    Konto æe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla æe nia elektronika adreso kontraý 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        -- Plena paøo: 200 NLG (800 rub.)
        -- Duona paøo: 120 NLG (480 rub.)
        -- Kvarona paøo: 70 NLG (280 rub.)
        -- Okona paøo: 40 NLG (160 rub.)
        -- Malpligrandaj: 1 NLG aý 4 rubloj por 1 cm²
        -- Kovrilpaøa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj æe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aý æe nia konto avko-u æe UEA (devizoj).
    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.
    (c) La Ondo de Esperanto, 1999.
    [Subtitolo]