Titolo

SENDEPENDA ÆIUMONATA REVUO. 2000. No 12


Æi tiu dokumento uzas la signaron ISO-8859-3 (Latina-3a)

Grave! 
Ekde januaro 2001 La Ondo de Esperanto rete uzos la unikodan signaron!

Festa Kovrilbildo

Feliæan Novan Jaron!
Gajan Kristnaskon!


ENHAVO

REDAKCIE

  • Al la legantoj
  • ÆEFARTIKOLO

  • Ziko Marcus Sikosek. La Jarcento de Esperanto
  • INFORMOJ: TRA LA MONDO

  • Renkonte al Zagrebo
  • La Civito naskiøos
  • Osmo Buller. UEA elektos novan Komitaton
  • Doi Chieko. Landa kongreso kun 500 aliøintoj
  • Konstantin Demjanenko. Ukrainia asocio kreskas
  • Yves Bachimont. Poma Semajnfino
  • Luis Serrano Pèrez. Samideanece apud maro
  • Georgo Handzlik. Niaj libroj en Frankfurto
  • Stanislaw Mandrak. La kvara GRUPE
  • Por infanoj kaj komencantoj
  • Petro Chrdle. KAEST 2000: renkontiøo de fakaj aplikantoj de Esperanto
  • Enrique Ellemberg. Okemo 2000
  • Vanja Radovanoviæ. Montkabana renkontiøo
  • Claus Günkel. Trilanda Renkontiøo
  • Lavislav Lani. Esperanta Simfonio
  • Reinhard Pflüger. Pilgrimvojo
  • Josette Vonay. Rusa semajno en Francio
  • Kurte
  • INFORMOJ: TRA RUSLANDO

  • Jekaterina Burmisova, Oljga Ivannikova, Vitalik Malenko. Festivalo en Æuvaþio
  • Andrej Grigorjevskij. StRIGo en nova formo
  • Julia Dmitrijevskaja-Nilsson. Oni povas paroli pri vera triumfo
  • TRIBUNO

  • Bard Hekland. Ankoraý kelkaj plebaj komentoj
  • Valentin Melnikov. Æu sincera naivo?
  • Jekaterina Jevlampieva. Lingva æielarko
  • Manfred Westermayer. En Eýropa Parlamento
  • Manifesto 2000: UEA dek-kvara
  • Dietrich M. Weidmann. Translima amikeco
  • Alex Mikishev. Astronomia Terminaro
  • Aleksander Kaminski. Zorgi pri ZEOj
  • BELETRO

  • J.R.R.Tolkien. La hobito, aý tien kaj reen: Fragmento el la 5a æapitro (Trad. Chris Gledhill kaj William Auld)
  • BIBLIOTEKO

  • Grigori Arosev. Ni tostu la verdan fortunon
  • Halina Gorecka. Bilbo aventuras Esperante
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Tatjana Kulakova. Granda Novjarfesta Konkurso (Japanaj krucenigmoj)
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (B)
  • Jarfina humuro (Trad. Grigori Arosev)
  • Valentin Melnikov. Meditoj dum jarmilþanøo
  • DIVERSA¬OJ

  • Frazoj
  • Perantoj de "La Ondo de Esperanto"
  • Kolofono

  • Vinjeto de Maþa Ba¼enova


    Redakcie
    Apenaý troviøis gazeto, krom kelkaj tre fakaj organoj, kiu evitis mencii la implikojn de la elektado en Usono. Per æi tiu enkonduka frazo la aferon do mencias ankaý La Ondo.

    Kutime en la redakcia kolumno aperas informoj pri nia revuo aý komentarietoj pri interesaj eventoj aý tendencoj en Esperantujo, sed la referenco al la Florida problemo ne estas hazarda. Ja æi-kajere aperas informo pri la komenco de elektokampanjo en UEA — la plej granda kaj riæa el la esperantistaj asocioj.

    La komitato de UEA konsistas el: komitatanoj A, kiuj reprezentas la aliøintajn asociojn (la asocioj mem decidas pri la delegomaniero); komitatanoj B, kiujn elektas la individuaj membroj (IM); kaj komitatanoj C, kiujn elektas la komitatanoj A kaj B. Nun en la Komitato estas 56 A-, 8 B- kaj 14 C-komitatanoj.

    Estas strange, ke nur 8 personojn el la 78 (dekonon) rekte elektis IM, kvankam øuste ili estas la bazo de la asocio: en 1999 ili donis al UEA kotize pli ol 200 mil eýrojn, dum la aliøintaj landaj kaj fakaj asocioj pagis malpli ol 10 mil.

    Æar la suma membraro de la aliøintaj asocioj (kies membrojn oni nomas aligitaj = AM) estas duoble pli granda ol IM, eble estus juste se A-komitatanoj estus duoble pli multaj al B-komitatanoj, eæ se AM-kotizo estas nur kvindekono (2%) de la IM-kotizo. Tamen ne estus juste se iu el la aliøintaj Asocioj (kun pli ol 100 membroj) ne reprezentiøus en la Komitato. Æu havi 28 B-komitatanojn? Sed tiuokaze eble ne troviøus sufiæaj kandidatoj, ja pasint-kampanje estis proponitaj nur 15 personoj...

    La solvo devas esti kompromisa. Por preventi skismon la plimultigo de la rekte elektataj komitatanoj ne reduktu la nombron de la reprezentitaj asocioj. Do, temas pri la komitatanoj C, kiujn la komitatanoj A kaj B elektas "por certigi al la Asocio la kunlaboron de spertuloj ... øis la kvarono de sia propra nombro".

    Efektive, UEA bezonas spertulojn. Tamen ili estu rekte elektataj de la membroj, sed ne kooptataj. La nuna situacio, en kiu la Komitatanoj C estas preskaý duoble pli multaj ol la Komitatanoj B, estas ne malpli anakronisma ol la "kolegio de elektantoj" en Usono...

    Vi ricevos æi tiun kajeron sojle de la Nova Jarmilo. La Ondo plu akompanos vin, kaj nia unua kajero post tiu grandioza (æu ne?) evento espereble agrable surprizos vin. Cetere, ankaý øi estos jubilea — jam sepdek-kvina! Bonvolu akcepti, kiel etan donacon, nian tradician jarfinan suplementon — æi-foje kolekton de rusaj amnoveloj.

    Feliæon al æiuj A-, B-, C-, AM-, IM-, DM-, ankaý al LA, PK, CO, kaj precipe al æiuj niaj legantoj, plej kore deziras

    Øis la renkonto en la Tria Jarmilo!

    Halina Gorecka
    Aleksander Kor¼enkov


    Ziko Sikosek (Foto de Bard Hekland)La jarcento de Esperanto

    Eseo de Ziko Marcus Sikosek

    Imagu, ke en Expo 2000 en Hanovro vi vizitus la pavilonon de Ruslando, kaj tie oni prezentus interalie inventa¼on faritan por þanøi la internacian komunikadon. Eble øi ne multe impresus vin: Ruslando, kun malbone superrigardeblaj politiko kaj socio, ne estas konata kiel lando de moderneco kaj progreso, kaj inter la sennombraj prezentitaj Expo-a¼oj la stranga¼o el Ruslando ne konkurenckapablus.

    Tiel verþajne estis ankaý en 1900, kiam la monda ekspozicio okazis en Parizo. En la ruslanda pavilono estis aranøita stando pri "Esperanto" — lingvo inventita de varsovia kuracisto antaý 13 jaroj.

    Kiel la standanoj prezentis la stranga¼on, kaj kiel la vizitantoj akceptis øin?

    La informiloj de tiu epoko montras, ke la reklamo troigis. "Esperanto estas lernebla en kelkaj semajnoj, sed por klera eýropano preskaý tuj komprenebla; kaj eæ nekleraj homoj, kiuj multe fuþas la propran lingvon, skribas esperanton tute senerare..." La parolkontaktoj tiam ankoraý ne superis la korespondadon, nemultajn tradukitajn libretojn kaj kelkajn vojaøojn, kaj la parolantoj estis æefe kleraj homoj iomete riæaj. Tamen ili en 1900 kredis, ke iliaj nepoj parolos esperanton kiel la duan lingvon. Por tiu ideo ili akceptis la kostojn de kontaktado kaj propagando kaj moketojn de amikoj kaj neamikoj.

    Sed kiel reagis la vizitintoj de la ruslanda pavilono? Esperantistoj malmulte registris la e¶on de informado kaj metis la homojn en du skatolojn. Sur unu estis skribite "simpatianto, amiko de esperanto", kio respondis al plej malsamaj sintenoj kaj eldiroj, kaj sur la alia skatolo — "skeptikulo, malamiko de esperanto". En tiu lasta troviøis ankaý la homoj profesie okupitaj pri lingvoj. Iom post 1900 Baudouin de Courtenay emfazis, ke li ne apartenas al la "esperanto-sekto", kvankam li defendis la ideon, kaj eæ la projekton mem, kontraý kritiko.

    Æio estas jam dirita

    La pariza stando staris æe la sojlo al nova epoko de esperanto. Post 1900 estis varbitaj kelkaj francaj intelektuloj gvidontaj la movadon øis la unua mondmilito, kiu metis finon al tiu epoko, kiam la kongresoj kaj asocioj fariøis fundamento ankaý de la nuna movado.

    Oni povas defendi la tezon, ke æio jam tiam estis dirita kaj ke apenaý io nova poste aperis en Esperantio. Niaj æefaj trajtoj:

    1. La tri-þtupa argumentado por planlingvo trovis la finan formon. Unue, la "monda lingvo-problemo" kaýzas malfeliæon kaj obstaklojn al certaj bonoj kaj valoroj; due oni povas solvi la lingvo-problemon "kun æiuj pozitivaj kromefikoj" (Ivo Lapenna); trie la solvo estas øuste esperanto. De tiu tri-þtuparo ellaboriøis la resto de propra planlingva ideologio, nome:

    2. la unuintenca kaj monotona prezento de la senesperanta internacia komunikado kaj la

    3. troigoj pri la kvalitoj de esperanto.

    4. Kelkaj adeptoj de esperanto, kiuj longe restas æe la afero, montras certan sektan konduton.

    La esperantismo povas esti konsiderata kiel "nekompleta ideologio". Dum la "kompletismaj ideologioj" (ekz-e, skolastika kristanismo kaj marksismo-leninismo) celas æion klarigi, la nekompletaj ideologioj nek intencas tion nek kapablas þajnigi tion. Nudismo signifas ne nur naøi senveste sed legitimas sin kiel sana kaj malpruda-malburøa movado de science kaj etike pli valoraj homoj, sed nudismo ne celas klarigi la vivon post la morto aý la vivon en komunismo. Simile kontraýalkohola abstinismo aý NIF-ismo (fantazioj pri eksterteraj kontaktoj), kiel kancero penetras fakojn kaj temojn ekster la origina paradigmo, sed devas tamen esti kombinitaj kun kompletismaj ideologioj.

    Maldekstrismo

    Esperantisto kombinas sian ideologion kutime kun la maldekstraj ideologioj kiuj, laý Ernst Nolte, promesas al la homoj la paradizon sur la tero, kie forestas perforto kaj materia manko. La legitimacion la ideologianoj seræas en Dio aý la naturo, kio faras la aferon universalisma kaj valida por æiuj homoj, kaj due ankaý en la historio, asertante ke tia paradizo jam ekzistis en la homara komenco. La maldekstrismo per tio estas kaj reakcia kaj futurisma. Jam la kristanismo priskribeblas kiel tia maldekstrismo, la liberalismo estas plia, kaj en la franca revolucio kaj eæ pli en la rusa venkis la ekstrema maldekstrismo.

    La paradizon neniu el ili portis kun si. Dum la modera maldekstrismo (socialliberalismo, kristandemokratio) almenaý plibonigis la staton de la homaro, la ekstrema en la nomo de la homaro detruis la homojn.

    Esperantistoj kunnaøis sur tiuj ondoj de la historio, sed la esperantismo mem ne devis pruvi ke øi ne perfortas popolojn. Unuopuloj kaj grupoj de esperantistoj montris tiun flankon de sia karaktero kadre de kompletismaj ideologioj, precipe en Sovetunio, ties eýropaj satelitoj kaj Azio. Kiel aliaj ekstremistoj ili foje mem fariøis viktimo de la monstro kiun ili nutris (ekz-e Drezen). Iliaj kunlaborintoj en la okcidento (Lenin: "utilaj idiotoj") estis punitaj pli milde, tamen kiel maljunuloj ili staris antaý ruino de siaj vivesperoj.

    Dekstraj ekstremistoj en Esperantio estas marøena fenomeno. Ili aý utiligis la nacidefendan eron de la esperantismo, aý tentiøis elpeli per la dekstra belzebuto la maldekstran diablon, aý akceptis vivi kun fortaj kontraýdiroj.

    Æiuj modoj ankaý esperante

    La maldekstraj esperantistoj kunfaris preskaý æiujn modojn renkontitajn en la "reala mondo", pli øuste, en la maldekstra "diskurso".

    En 1969 la gvidaj junuloj en la IJK de Tyresö montris la turnon de la malnova maldekstrismo, kiu adoris laboriston kiel povran kompatindulon, al la nova maldekstrismo, kiu pretendis advokati por la "minoritatoj". La Deklaracio de Tyresö respegulas la modan lingva¼on de la studenta aktivularo, kaj la ideoj de Marcuse aý Leary influis øin.

    En la mondbildo de tiu generacio (ne identa kun la tuta junularo tiutempa, sed nur øia eta malplimulto) ekzistis t.n. "establitaj ordostrukturoj", kiuj endanøerigis la liberecon de la "individuo". Pliaj danøeroj estiøas, laý tiu koncepto, pro tekniko kaj naturdetruiøo. La þlosilvortoj "subpremado", "imperiismo" kaj "diskriminacioj" emfazas la modan maldekstrecon de la Tyresanoj. La simpation øuas (a) la individuo kun kiu novmarksista studento povis pli bone identiøi ol kun laboristoj perceptataj kiel konservativuloj, kaj (b) lingvaj kaj kulturaj minoritatoj aý malgrandaj popoloj. Precipe la dua punkto evidentiøis kiel forta influo de la Tyresanoj, inter ili Humphrey Tonkin, al la postaj generacioj de esperantistoj. La Manifesto de Prago estas aktualigo de la terminoj kaj hipotezoj.

    Eýropa lingvo iam kaj nun

    Esperanto restas eýropa lingvo, parolata de hind-eýropanoj kaj ties idoj. Azianoj aý afrikanoj en nia movado apartenas al tiuj sociaj segmentoj, kiuj orientiøas je Okcidento. (La origina signifo de "orientiøi" kreas amuzetan paradokson.) Dum en 1900 la kritikantoj deziris pli multan orientiøon je okcidentaj lingvoj, la riproæo en 2000 estas inversa: nun la maldekstruloj kritikas ke esperanto ne estas melanøo de æiuj lingvoj de la mondo, æar ili ne plu konsentas ke la monda progreso venas de Eýropo. Kaj la "artefariteco" ne estas pli alloga ol en 1900, æar la nova maldekstro estas, almenaý teorie, teknik-malamika.

    Tekniko

    Gravaj komunikaj kaj transportaj inventoj antaýis esperanton (telegrafio, telefono kaj fervojo). Poste aperis televido, sed same kiel la aviado kaj aýtomobilo æio fariøis pagebla por grandaj homamasoj nur en la 1960aj jaroj. Poste muzikkasedo kaj kompaktdisko plifaciligis la rilatojn interne de internacia komunumo. Tiuj inventoj havis grandegajn avantaøojn, sed ili ne meritis la finvenk-esperojn de tiutempaj esperantistoj. Ni ripetas la samajn erarojn, kaj la nuna esperilo nomiøas interreto. En 1995 diskutrondo en hungaria junulara renkontiøo revis pri la nova þanco por esperanto, sed la skeptikuloj restis pravaj: la esperantumado faciliøis, la mondo þanøiøis, sed esperanto plu restas marøena.

    La plej tradicia kaj persistema komunika invento estas la radio, kiu konkeris la mondon en la 1920aj jaroj. Antaý kelkaj semajnoj Germana Poþto jam aboliciis — pro interreto — la telegramservon; kiom longe eltenos la radio? Aý æu øi daýre kunfandiøos kun interreto?

    Cetere, kiam mi en 1988 komencis esperantumi, mi preskaý sola el miaj samlernejanoj korespondis kun eksterlando. Ne æar ili nesufiæe scipovis la anglan, sed æar esperanto estis por mi speciala motivo. Tial mi skribis leterojn, pagis afrankon kaj atendadis respondojn, kaj tiun "sojlon" la normala junulo ne emas supersalti. En 2000 per la reto la praktika sojlo estas multe malpli alta, kaj sekve pli da junuloj havas internacian komunikadon — tamen ne en esperanto. Æu ni esperantistoj ne devas timi la teknikon, kiu pruvis, ke la "komunika problemo" grandparte estis ne lingva, sed teknika?

    Nacio kaj esperanto

    Fakte la esperantistoj estas iel konservativaj aý konservemaj, kiel skribis Bard Hekland. Li celis la argumenton ke denaskulo en nacia lingvo estas supera al fremdlingvano, kaj skribis: "Dialogo ne estas konkuro, la fluparolanto devas adaptiøi al la kapablo de sia kunparolanto". Kaj ne nur naciaj aý lingvaj, sed ankaý aliaj kulturaj baroj distingas. Ekz-e 14-jarulo el Oslo en sia mondpercepto "pli similas al sia samaøulo el Parizo ol al siaj geavoj en najbara urbeto. Tiun faktoron pretervidas la konservema etnocentra analizo esperantista" (Esperanto, 2000: 11, pø. 189).

    Etnocentra! Tion ni esperantistoj certe ne þatas legi pri ni — eæ ne mi, kiu herezas en la esperanto-rondoj. Ni venis al la demandaro pri la nacio, kaj tuj ekstaris centre de la aktuala diskuto. Se la aliaj internaciemuloj akceptis la anglan, kaj ni esperantistoj ankoraý kontraýas tiu-uzan anglan kaj postulas "defendi" la naciajn lingvojn, æu la kontraý-internaciemuloj ne fariøas aýtomate niaj alianculoj?

    Aliaj planlingvoj

    Dum la reformdiskutoj pri esperanto daýras, la batalo kontraý aliaj planlingvanoj perdis sian gravecon. En 1900 nia lingvo ankoraý ne venkis, sed en 2000 ne ekzistas konkurenculo laý la parolantaro, tradicio kaj kulturaj atingoj. Cinike oni povus nomi esperanton "lingvovora", manøanta kaj detruanta aliajn planlingvojn. Esperantistoj þatas moki aliajn planlingvojn same kiel neesperantistoj esperanton. Ni fingromontris al ligneroj en la okuloj de proksimuloj kaj neglektis trabojn en la propraj. Ne kredu ke la historio forgesos tion same facile kiel ni.

    La dua jarcento

    Post 1987 gazeto en Aýstrio ekhavis la titolon La dua jarcento. Sed profeti pri la dua jarcento de esperanto ekde 2000? La sperto de la unua jarcento malkuraøigas.

    "Mi estas maljuna kaj malsana kaj ne vidos jam la venkon de nia sankta bela afero, sed vi øin vidos baldaý [...]. Antaý ol nia centjaro finiøos, nia afero venkos, kaj la kuraøaj konstantaj batalantoj havos dolæan rekompencon", — tiel Leopold Einstein, kiu mortis en 1890, parolis pri la 19a jarcento. Sed la prezidanto de UEA John Wells þovis en 1995 la finan venkon al postaj jarcentoj, øis kiam esperanto devos travivi. La paralelo al marksistoj evidentas. Simile kiel ili, ni esperantistoj volas eviti la konkludon ke la profeta¼o de la 19a jarcento estas farita por la 20a. Æar en la 20a jarcento la profeta¼o ne realiøis, la historia momento perdiøis kaj la profeta¼o pruviøis erara.

    Se la nunaj esperantistoj dum sia tuta vivo restos fidelaj al la lingvo, kaj se neniu þtata aý alia povo detruos la komunumon, esperanto ekzistos almenaý øis 2070. Sed øia komunumo jam ekde æ. 2030 þrumpos. Ni ne scias kiom facilos komunikado kaj transporto. Se poluado devigos plikostigi la aviadon, la partoprenantaroj de la renkontiøoj estos tre unukontinentaj. Se la aviado pro la teknika progreso fariøos malpli kosta, la renkontiøoj povos fariøi pli "globalaj". Sed jam la unua seo estas riska supozo, æar se þrumpos la aro da homoj renkonteblaj per esperanto, þrumpos ankaý la emo esperantumi. La alternativo por la estonteco estas sobra: aý negativa evoluo de la mondo malebligos esperanton, aý pozitiva evoluo malnecesigos esperanton.

    Nur unu afero estas certa — la fina venko estas la plej malverþajna perspektivo por la dua jarcento de Esperanto.


    Emblemo de UK-86Renkonte al Zagrebo

    Alta Protektanto. La prezidento de Kroatio Stjepan Mesiæ akceptis esti la Alta Protektanto de la 86a UK, enirante tiel la riæan liston de þtatestroj en tiu funkcio kaj simbolante la vastan subtenon al Esperanto en Kroatio.

    Poþtmarko. La kroata poþto omaøos la 86-an UK per porokaza poþtmarko. Temos pri la unua UK-rilata poþtmarko de post 1990.

    Kongresejoj. Oni kongresos paralele en du lokoj: la eleganta koncertejo "Vatroslav Lisinski" kaj la proksima Elektroteknika Fakultato. Kelkaj programeroj okazos ankaý aliloke.

    Vizoj. Indas jam nun esplori æe la plej proksima kroata ambasado/konsulejo kiuj vizo-kondiæoj validas por oniaj lando kaj kazo. La kondiæoj povos rapide þanøiøi. La aliøintoj kiuj bezonos vizon, ricevos oficialan invitilon.

    Loøado. Zagrebo abundas je altklasaj hoteloj kun relative moderaj prezoj (40 øis 120 EUR). Studentaj loøejoj, sufiæe proksimaj al la kongresejoj kaj kun komforto de 2- kaj 3-stelaj hoteloj, kostos 20 øis 40 EUR. Plenaj informoj kun mendiloj troviøos en la Dua Bulteno.

    Ekskursoj. Oni antaývidas tri antaý- kaj post-kongresajn ekskursojn, æefe laý la rava kroata marbordo: Istrio kaj Kvarnero, Meza Adriatiko kun arkipelago Kornati, Suda Adriatiko kun Dubrovnik. Inter la tuttagaj ekskursoj elstaras la famegaj Lagoj de Plitvice, Kumrovec (la naskiøloko de Tito), la montara Zagorje-regiono kaj la cikonia vilaøo Æikoþ.

    Materialoj. Kolora afiþo haveblas æe LKK kaj æe la libroservo de UEA por 2,70 EUR. Por mendoj øis 5 ekz. aldoniøas afranko de 5 EUR. Æe UEA estas mendeblaj ankaý belaj glumarkoj (1,20 EUR por 10-marka folio). La Unua Bulteno kaj urba prospekto riceveblas laýpete senpage æe UEA.

    Aliøoj. Øis 25 okt estis 325 aliøoj el 40 landoj. Kvankam la unua granda aliø-ondo venos jarfine, la pintaj landoj verþajne jam nun distingiøas. Apud Kroatio (26) temas pri Germanio (33), Japanio (16), Nederlando (15), Francio (14), Brazilo (13), Italio (11) kaj Pollando (10).

    GK UEA

    La ruslandanoj petu aliøilojn æe kaj pagu la kotizojn al la Ruslanda Kongresa Peranto, Halina Gorecka, æe la redakcia adreso de "La Ondo".


    La Civito naskiøos

    Renesanca urbo Sabloneto (itale: Sabbioneta) gastigos la trian Forumon de la Esperanta Civito, 2-4 junio 2001. Al tiu mirinda arkitektura kadro la Forumon kunvokis la Evolukomisiono de la Pakto por la Esperanta Civito konforme al pli frua decido de la dua Forumo en Karolovaro.

    La tagordo proponas la promulgadon de la Konstitucio de la Civito, konata hodiaý kiel projekto de Karolovaro, morgaý eventuale kiel Æarto de Sabloneto.

    Unua konsekvenco de tiu akto estos la reskribo de la Pakto, al kiu øis nun aliøis pli ol 20 establoj (13 jam ratifis): nova teksto estos proponita al la Forumo, nome al la asembleo de la paktintoj, fare de la Evolukomisiono. Dua konsekvenco estos la aprobo de provizora Civitana Registro, kiu ebligos la kunvokon de la elektoj por la Senato: la daton fiksos la Forumo, kongrue al la dato de ekvalideco de la konstitucio.

    La aranøo, prizorgata de Itala Interlingvistika Centro laý invito de la urba magistrato, proponos ne nur la kunsidojn de la delegitoj de la paktintaj establoj.

    Okazos bankedo laý renesanca menuo, kun la akompano de tiuepoka muziko kaj aliaj distraj programeroj. Diversaj kantistoj, aktoroj kaj verkistoj estos invititaj al matineo, kie ili prezentos sin en Festo de la Esperanta Kulturo. Koncerto en preøejo, enurba vizito kaj diservo en Esperanto kompletigos la programon. La duka placo, la olimpia teatro, loka kirko kaj la loka sinagogo estos uzataj por la diversaj programeroj.

    La Evolukomisiono fiksis je 31 dec 2000 la daton øis kiam la establoj devos anonci siajn delegitojn aý observantojn, por ke ili povu øui senpagan restadon.

    Øis tiu limdato estos ankaý akceptitaj la lastaj rimarkoj pri la projekto de Karolovaro, submetota al la definitiva aprobo en Sabloneto.

    La prezidantoj de UEA kaj de SAT estos formale invititaj æeesti la Forumon, kiel lastfoje.

    Adreso: IIC, piazza Aspromonte 24, IT-20131 Milano

    Rete: heroldo@tin.it

    HeKo


    UEA elektos novan Komitaton

    En 2001 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA. Parto de tiu procezo estas elekto de komitatanoj B kiel reprezentantoj de la individuaj membroj (IM) en la Komitato de UEA. Laý la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por æiu komencita milo da IM. Laý la antaývidebla nombro da IM je la 31a de decembro 2000 oni elektos sep komitatanojn B por 2001–2004.

    La Øenerala Regularo (art. 8) preskribas: "Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaý biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn."

    Kompletaj proponoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo øis la 28a de februaro 2001. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aý retmesaøoj).

    Æiu kandidato devas esti individua membro de UEA dum du jaroj antaý la elektiøo (t.e. 1999 kaj 2000) kaj kompreneble kotizi ankaý por 2001. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Jama komitatano estas reelektebla kondiæe ke en la periodo 1995–2000 li/þi æeestis almenaý unu komitatkunsidon. Oni tamen memoru ke la elektoj estas þanco alporti freþajn fortojn kaj ideojn al la gvidado de la Asocio.

    Se ne estos pli ol sep validaj kandidatoj, oni konsideros æiujn elektitaj. Se ili estos pli multaj, la individuaj membroj ricevos en aprilo voædonilon por elekti siajn reprezentantojn per baloto.

    Uzu vian demokratian rajton reprezentiøi en la supera gvidorgano de UEA!

    Osmo Buller
    Øenerala Direktoro de UEA


    Landa kongreso kun 500 aliøintoj

    La 87a Japana Esperanto-Kongreso okazis 13-15 okt 2000 en Kumamoto kun la æeftemo "Arde, amuze al la nova epoko!". Øin organizis Japana E-Instituto (JEI) kunlabore kun Kumamoto E-Grupo kaj Kjuþua E-Ligo. Al la kongreso aliøis 500 personoj, inkluzive de 204 moralaj partoprenantoj. Post la inaýguro, kiun prezidis Unoki Takanori kaj Yasumura Zyun sekvis La Espero, silenta preøo por forpasintoj, multaj salutoj kaj raporto pri la japana E-movado en la pasinta unu jaro (Tai Hisayuki).

    Okazis multe da aliaj aranøoj, kiuj estas listigataj æi-sube.

    Prelegoj. "Lando de Esperanto" de Ma Yong-tae; "La Familio Zamenhof" de Zofia Banet-Fornalowa; "Urba politiko protekti la medion" de Daniel Koenig; "Ligo de Nacioj kaj d-ro Nitobe Inazoo" de Lee Chong-Yeong; "d-ro Korczak" de Zofia Banet-Fornalowa; "Tokutomi Roka kaj Esperanto" de Nakamura Seisi.

    Programeroj de JEI. Azia Agado; Edukado; Ekzameno; Øenerala Kunsido; Projekto 21; Studraporta kunsido; UEA-delegitoj.

    Fakaj Kunsidoj. Aýskultantoj de Æina Radio Internacia; Bahaismo; Blinduloj; Budhanoj; Go-amantoj; Interreto por Esperanto; Japana Þako; Junuloj; Laborservo por E-movado per pliaøuloj; Medicinistoj kaj Sciencistoj; Oomoto; Radio-Amatoroj; Rilathistorio; Rondo Ken; SAT; Virinoj.

    Aliaj. Bankedo (234 personoj); Gaja-Gaja Kunsido; Ekskurso; Esperanta konversacio; Infana Kongreseto; Intersteno I; Konstanta Kongresa Komitato; Lando de Esperanto; Ossaka-Simpozio.

    La solena fermo estis kronita per la kantado de La Tagiøo.

    Doi Chieko


    Ukrainia asocio kreskas

    Kongreso de Ukrainia E-Asocio okazis 3–5 nov 2000 en Kievo. La kongresejo estis bonega salono de scienca konsilio en "Akademio de laboro kaj sociaj rilatoj" ricevita dank' al helpo de estro de unu el grandaj ukrainiaj laboristaj sindikatoj Anatolo Mi¶ajlenko kaj de Jevgen Kovtonjuk. Partoprenis 42 homoj el 18 urboj de Ukrainio.

    3 nov okazis "sekci-fakaj" kunvenoj: estrarkunsido de UkrEA, ULEI (instruistoj), ULEJ (junularo).

    4 nov okazis la æefaj eventoj: raportoj de la prezidanto, UkrEA-estraranoj, komisiitoj kaj klubgvidantoj, reelektoj.

    La kongreso konstatis, ke UkrEA daýre kreskas nombre kaj kvalite. La asocio havas 186 membrojn. Multaj el ili brile agadas, ekzemple, Volodimir Pacjurko (kiu kun grupo de gesamideanoj preparas por eldono plenan E-ukrainan vortaron), Vasilj Stanoviæ (dank' al li ni havas ukrainan-Esperantan vortaron kaj E-programon por lernejoj), Mikaelo Lineckij (kiu aktive laboras por popularigo de Esperanto en Kievo) k.m.a.

    Volodimir Hordijenko denove estis elektita kiel prezidanto de UkrEA.

    Lastatage oni diskutis la strategion kaj planojn de UkrEA.

    En la venonta jaro oni intencas realigi oficialiøon de UkrEA kiel nacia socia organizo, pli multe da atento doni al UkrEA-informiloj, evoluigi instruadon (æi-jare estis fondita Ukrainia Ligo de E-Instruistoj), kvalite plibonigi festivalon Aroma Jalto k.t.p. Grandan intereson kaj subtenon elvokis la junulara tendaro kiun planas organizi komence de julio apud Kievo la junulara grupo de Mikaelo Lineckij.

    Mankis kulturaj aranøoj kaj ekskursoj. La kongreso restas oficiala labora kunveno, sen "dolæa¼oj", kiuj, certe, ne estas nepraj, sed estus agrabla aldono por laciøintaj de diskutoj kongresanoj.

    Konstantin Demjanenko


    Poma Semajnfino

    Okaze de la lasta semajnfino de oktobro 2000, proksimume 35 junuloj el Francio kaj Germanio partoprenis en Normandio kuiradan semajnfinon, kiu temis æi-foje pri pomoj.

    Efektive pomoj estas unu el la gravaj manøa¼oj de Normandio. Oni fabrikas tie diversajn alkohola¼ojn el pomoj: la plej ofte trinkata estas cidro, sed ekzistas aliaj, kiujn oni trinkas kiel aperitivon (Pommeau) aý digestigilon (Calvados).

    Tiu poma renkontiøo disvolviøis øuste en la franca departemento Calvados, 40 km sude de la æefurbo Caen. La homoj kunvenis en kampara gastejo en plena naturo kaj tute apud beleta kaj flustre fluanta rivereto.

    La æefa agado estis preparado kaj kuirado laý diversaj receptoj, kiuj entenis pomojn. Kompreneble ni pasigis multe da tempo senþeligante pomojn, sed samtempe ni povis babili kaj kelkaj personoj eæ muzikludis por agrabligi la etoson por tiuj, kiuj laboris. Vi eble havos ideeton pri tio, kion ni kuiradis, se mi donas al vi titolojn kiel "poma omleto", "flava gado kun pomoj kaj poreoj", "rostitaj pomoj kun kaprina fromaøo", "lentokareo kun pomoj", "sangokolbaso kun pomoj", "brasika salato kun pomoj kaj fromaøo", "kokido kun cidro kaj cepoj", ktp... sen forgesi la faman pomtorton.

    Feliæe, ni ne nur kuiradis, sed ankaý amuziøis kaj ekskursis. Ekzemple, sabate ni vizitis pomarbejon, kie kulturistoj æiuaýtune fabrikas cidron el diversaj pomspecoj. Ili tute ne aldonas sukeron aý kemia¼ojn, kaj post la gustumado (vidu sur la suba foto) ni konstatis, ke tiu cidro estas ege bongusta.
    Frandado de cidro en la Poma Semajnfino
    Dum la vespero post la vespermanøo la organizantoj surprizis æiujn per kvar lokaj muzikistoj, kiujn ili invitis por dancigi la homojn per diversaj folkloraj kaj tradiciaj popolmuzikoj. Kaj dum du plenaj horoj estis granda festo en la gastejo.

    La simpatia renkontiøo finiøis dimanæe, sed tiu tago estis ankaý la okazo viziti la apudurbetan pomfoiron, kie eblis malkovri kaj vidi æiujn pomspecojn kulturitajn en Normandio.

    Yves Bachimont


    Samideanece apud maro

    Preskaý cent personoj, inkluzive de 38 alilandanoj el 11 landoj, aliøis al la 8a Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo, kiu okazis 30 sep – 7 okt en Blanes (Katalunio — Hispanio).

    Æiuj partoprenantoj estis akceptitaj de la vicurbestro Antoni Fernández, kiu salutis, regalis kaj sugestis ke ni petu al la magistrato la nomigon de unu el la urbaj stratoj Zamenhof aý Esperanto. La lokaj radio kaj televido kaj ¼urnalo La Vanguardia raportis pri la aranøo.

    La kleriga programo estis tre bona. La partoprenantoj povis aýskulti multajn prelegojn: "La popolstilo en la poezio de García Lorca" kaj "Antonio Machado" (Marco Botella), "Æe la sojlo de la tria jarmilo" (Giordano Moya); "Bosnio" (Gabriele Tréanton); "La scienco de ekonomio" (Martí Guerrero); "Æu ni ankoraý vivas en triba epoko?" (Luis Serrano Pèrez). Krome oni havis tri vesperajn debatojn pri apartaj temoj.

    Ni ekskursis en bela apudborda øardeno "Mar i Mutra", en vulkana regiono, kaj en Tossa de Mar en Costa Brava (þipe). Sukcesis la vesperaj distraj programoj precipe la ¼aýda nokto, pro la kantado de "Habaneras" fare de ensemblo Kvar Ventoj kiu entuziasmigis la æeestantaron. (Krome al tio oni devas aldoni trinkadon de "cremat", fama kataluna trinka¼o el rumo kaj sukero — sed flamigita.)

    Nia itala samideanino Carla di Lorenci kiu kiel kutime æiam estis preta instrui Esperanton, æi-jare havis gravan taskon, æar okazis elementa ekzameno de ILEI/UEA. Al la ekzameno aliøis dek unu kandidatoj, sed nur sep sukcesis.

    Luis Serrano Pèrez
    Inaýguro de la Semajno en Blanes
    Sur la foto: Luis Serrano Pèrez (cetere, peranto de La Ondo) en la inaýguro.


    Niaj libroj en Frankfurto

    Neatenditan intereson vekis E-libroj de eldonejo KLEKS en la 52a Internacia Librofoiro en Frankfurto (18-23 okt). KLEKS estas unu el la æefaj pollandaj eldonejoj de lernolibroj por bazlernejoj kaj gimnazioj.

    La E-libroj estis prezentitaj meze de multaj pollingvaj libroj kadre de profesie aranøita stando. La libroj de KLEKS estis verþajne la solaj E-libroj en la Foiro, kaj eble pro tio la vizitantoj de la stando plej ofte demandis pri libroj en Esperanto kaj tre afable rilatis al ili. La vizitantoj volonte rakontis, ke ili konas adreson de E-klubo en ilia urbo k.t.p.

    Vidante la kompaktdiskon Ni tostu la verdan fortunon multaj miris, ke eblas kanti en Esperanto. Æiu interesito ricevis slipeton kun kelkaj E-retadresoj de kursoj kaj informoj en diversaj lingvoj. Krome, dum la foiro la posedanto de KLEKS, Georgo Handzlik, pli ol centfoje "prelegetis" pri Esperanto. Kvankam dum la Foiro oni øenerale negocis en la angla, tamen la unua vizitanto de la stando diris: "Ankaý mi parolas Esperante". Li estis æe¶a eldonisto Ivo Zelezny.

    En la foiro KLEKS ricevis de Ryszard Kapuþcinski permeson eldoni lian libron Heban en Esperanto. Li diris: "Estus interese havi propran libron en Esperanto, kompreneble".

    Vekis atenton de eksterlandaj eldonistoj La granda libro de anekdotoj — kolekto de historietoj el la vivo de famuloj. Pluraj eldonistoj petis pri rajtoj por alilingvaj eldonoj. La aýtoro de tiu pollingva libro estas Andreo Pettyn — la multjara æefredaktoro de la E-redakcio de Pola Radio.

    Georgo Handzlik


    La kvara GRUPE

    GRUPE-4, la kvara Gliwice-a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto, okazis en sudpollanda urbo Gliwice 10-12 nov 2000. La malfermon partoprenis preskaý 50 personoj. Nome de la urbaj instancoj salutis prezidanto de la urba konsilantaro Zdzislaw Goliszewski.

    GRUPE-4 estis ligita kun la 750-a datreveno de la urbo Gliwice.

    Dum diversaj programeroj oni multe parolis pri la preparo de la novaj programoj por la instruado de nia lingvo en Pollando. Krome estis kelkaj interesaj prelegoj, interalie pri: uzado de interreto (Stanislaw Mandrak), historio de Esperanto (Zofia Banet-Fornalowa) kaj E-konkurso de Marian Zdankowski.

    Dum vesperoj prezentiøis Jerzy Fornal kun interesa filmo pri lia restado en Japanio, Jadwiga Gibczynska kun teatra¼o Verda ZOO kaj Georgo Handzlik kun æiam belegaj kantoj.

    Dimanæe okazis esperanta sankta meso kiun celebris pola animzorganto pastro Jozef Zielonka kaj loka E-animzorganto pastro Jan Sieminski.

    Poste prezentiøis konata krakova grupo Kamea kun interesaj kaj bone preparitaj kantoj. Okazis ankaý renkontiøo kun la Æefa Estraro de PEA.

    Stanislaw Mandrak


    Por infanoj kaj komencantoj

    Kultura Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds, Svislando) kaj la najbara privata lernejo La Granda Ursino organizis sukcesan monatfinon por familioj 28–29 okt 2000. Partoprenis 18 infanoj kaj 12 plenkreskuloj, plejparte gepatroj kaj infanoj de tiu lernejo.

    Du grupoj por komencantoj estis gvidataj de Jacqueline Poý respektive Giorgio Silfer (kun la asisto de Anjo Amika kaj þia gitaro), dum al ekprogresantoj instruis Olivier Tzaut, interesa pedagogo kaj kanzonisto; ankaý por li la gitaro kaj kantado estis utilaj helpiloj.

    La lernejo proponas nian lingvon en sia deviga programo, jam la trian jaron. La lernejo mem, estrata de Vera Zaslavsky, ankaý esperantistino, estas malgranda: nur 24 infanoj estas akceptitaj æiujare.

    En sia grupo d-ro Silfer eksperimentis la proponon de kulturaj detaloj, apud la strukturo kaj leksiko de la lingvo, kun kreskanta intereso æe la partoprenantoj. Ili cetere miris ke, per la nova metodo, ili parolas kaj komprenas Esperanton ekde la unua leciono.

    HeKo


    KAEST 2000: renkontiøo de fakaj aplikantoj de Esperanto

    10–12 nov okazis en Prago Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko kiun aranøis Æe¶a E-Asocio kiel sian kontribuon al Kampanjo 2000 sub aýspicioj de UEA. Øin partoprenis entute 41 personoj el 11 landoj.

    La traktado okazis en tri sinsekvaj sekcioj, nome "Ekonomio sojle al la tria jarmilo" (7 kontribuoj), "Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto" (10 kontribuoj) kaj "Scienco kaj tekniko øenerale" (4 kontribuoj).

    Dimanæe æe "ronda tablo" la partoprenantoj diskutis la estontecon de KAEST kaj decidis ke la sekva aranøo okazos je la sama temo post du jaroj; kiel temo de la unua sekcio estis difinita "Elektronikaj rimedoj", dum la temoj de la dua kaj tria sekcioj restos tradiciaj. Estis ankaý rekomendite þanøi la nomon al Konferenco anstataý Kolokvo, kion la lokaj organizantoj akceptis. Post du jaroj do okazos KAEST 2002 "Konferenco Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko".

    Antaý la kolokvo okazis terminologia seminario pri fervoja transporto kaj trafiko en Dobrichovice apud Prago sub aýspicioj de IFEF. Æeestis øin nur 8 partoprenantoj de 3 landoj, tamen øiaj partoprenantoj esprimis kontenton pri eblo povi profunde sen tempa premo pridiskuti terminarajn problemojn de sia fako kaj deziron ripeti øin antaý venonta KAEST.

    Petro Chrdle


    Okemo 2000

    Same kiel en la antaýaj jaroj, ni renkontiøis por la sepa fojo æe Okemo dum la longa semajnfino de la "Malkovro de Ameriko" (7–9 okt). Okemo estas monteto en la þtato Vermonto, fama kiel loko por skiado, sed æar ni iris antaý la skisezono ni povis uzi nur naøejon, kiam ne estis kunvenoj.

    La renkontiøon organizis Normand Fleuri el Montrealo. Partoprenis ne malpli ol 50 personoj el Kanado kaj Usono kaj Gonzalo Bermudez el Kolombio. La renkontiøo estis tre vigla. Estis programeroj dum la tuta tempo, kaj ankaý estis baza kaj meza lingvokursoj.

    Dum la renkontiøo mi prelegis pri mia instru-disketo, kiun mi donis al æiu aýskultinto. Normand Fleury prelegis pri Hongkongo. Li iris tien por E-renkontiøo kaj restis tie dum tri semajnoj, æiam inter esperantistoj. Bill Maxey prelegis dufoje pri "Unu plia jaro en Esperantio" kaj "Alia perspektivo por Esperanto en Lernejoj". Li ankaý estis instruisto por la meznivela kurso. Amanda Higley prelegis pri "Kelkaj pripensoj por la revivigado de Esperanto-movado en Nord-Ameriko". Þi vojaøis tra Eýropo dum 16 monatoj kaj post sia reveno, þi vojaøas en Usono por prelegi al neesperantistoj, precipe æe universitatoj.

    La kunveno estis tre agrabla, kaj ni æiuj promesis reveni en oktobro 2001.

    Enrique Ellemberg


    Montkabana Renkontiøo

    Mezeýropaj esperantistoj kiuj þatas montmigradon kaj naturon øenerale jam scias kion fari septembre — rezervi la MKR-semajnfinon, preni liberan vendredon antaýe, prepari monttaýgajn þuojn kaj aliajn ilojn por montmigradoj kaj ekskursoj kaj eki al MKRejo. Dum 10 jaroj Aýstria E-Junularo organizis MKR-on en Aýstrio kaj la renkontiøo diskoniøis pro øuado de naturo kaj montoj en agrabla E-etoso.

    Tamen post 10 jaroj venis la tempo por þanøoj kaj organizadon transprenis Kroatia Esperanta Junulara Asocio kaj organizis æi-jare la 11-an MontKabanan Renkontiøon en Slovenio kaj tiel la aranøo iøis eæ pli internacia. Æi-jare estis elektita slovena parto de Juliaj Alpoj, pli precize Erjavæeva koæa (montkabano de Erjavec) æe trapasejo Vrþiæ en nordokcidenta angulo de Slovenio, je nur kelkaj kilometroj de la aýstria kaj italia limoj.

    Laý la partoprenantaro æi-jara MKR estis la tria plej granda. 36 homoj el 7 landoj æeestis kaj granda nova¼o estis ke infanoj amase venis — la aranøo estis bona þanco por nova renkontiøo de junaj denaskaj parolantoj.

    Kiel kutime, la programo estis simpla — tage oni montmigris kaj vespere oni babilis, ludis aý simple ripozis post la tuttaga ekskurso sub la forta montara suno kaj freþa aero. Pli fortaj kaj pli spertaj atingis la plej altajn pintojn en la æirkaýa¼o (Prisojnik 2547 m, kaj Mala Mojstrovka 2332 m) kaj tiuj kiuj preferas pli facilajn promenadojn vizitis pintetojn pli proksime al la montkabano, manøis arbarajn berojn kaj sunumis.
    Esperantistoj en la 11a MKR
    Lastatage æiuj kune vizitis fonton kaj akvofalon de rivero Soæa kaj sunumis apud vigla kaj laýta rivereto. La heroino de la tuta renkontiøo estis eta 8-jaraøa hungarino Sara, kiu sukcese surgrimpis kun sia patro István ambaý plej altajn pintojn.

    MKR jam havas siajn kutimajn partoprenantojn kiuj venas (preskaý) æiujare, kaj la æefa grundo estas la senpretenda trankvila etoso, naturbelecoj ... eta paýzo en la tempo, kiam oni ankoraý ne forgesis somerajn feriojn kaj E-aranøojn kaj adiaýas kun belaj sunplenaj tagoj.

    Vanja Radovanoviæ


    Trilanda Renkontiøo

    17 sep 2000 okazis la aýtuna Trilanda Renkontiøo sur la Germania flanko de la regiono inter Lieøo (Liège/ Luik/Lüttich), Mastri¶to (Maastricht) kaj A¶eno (Aachen/Aix-la-Chapelle/ Aken). Organizis øin samideano Klaus Hogen el Herzogenrath, prelegis Claus (Nikolao) Günkel el Eschweiler. Partoprenis almenaý tridek geesperantistoj el la tri landoj Nederlando, Belgio kaj Germanio.

    La kunvenejo estis en la Eschweilera kvartalo Dürwiss tre proksima al la apuda vilaøo Inden, kiu nun estas malkonstruata. Temo apud la prelego pri amuza etimologio estis vizito de tiu loko detruata, kie la gepartoprenantoj povis viziti ankoraý nur kelkajn domojn, dum la plejparto, ankaý la kirko, estis jam tute fordragita. Poste oni veturis al la novkonstruita vilaøo Inden-Altdorf kun ties novaj domoj, novaj vendejoj, novaj preøejoj, novaj stratoj tie, kie antaý kelkaj jaroj estis nur kampoj.

    Kialo por tiu malkonstruado kaj novkonstruado: en la regiono de Eschweiler inter A¶eno kaj Kolonjo (Köln/Cologne/Keulen) troviøas brunkarbo, t.n. lignito, kiun oni jam dum jardekoj ekspluatas kaj surloke forbruligas en elektrocentraloj.

    Claus Günkel


    David GainesEsperanta Simfonio

    La Moravia filharmonio en urbo Olomouc (Æe¶io) dum la 55-jara ekzistado gastigis multe da famaj personoj, ekz-e, Mstislav Rostropoviæ, Gennadij Ro¼destvenskij, Szizuka Ishikawa, Svjatoslav Ri¶ter, Yehudi Menuhin k.m.a.

    6 okt 2000 en la filharmonio okazis eksterordinara koncerto. Kunlabore kun Master Musicians Collective Boston (Usono) la Moravia filharmonio prezentis Simfonion n-ro 1 La Esperanta kun E-teksto por mezsopranulino kaj orkestro de usona komponisto David Gaines.

    La kvar movimentoj uzas tekstojn de L.L. Zamenhof, Marjorie Boulton, Penka Papazova kaj de Gaines mem. La solistoj estis Antonin Hradil (Æe¶io) violonisto, kaj Kimball Wheeler (Usono) mezsopranulino. La dirigento estis Vit Micka. La eksterordinaran koncerton vizitis cent aýskultantoj el Olomouc kaj multaj esperantistoj el Moravio kaj Bohemio.

    Dum la koncerto la publiko klare aýdis, ke Esperanto servas tiel bele kiel la itala kaj la franca por esprimi æiujn emociojn! La simfonio daýras 30 minutojn kaj øi miksas erojn, kiuj venis el la vojaøoj de Gaines en Bulgario kaj Brazilo, kompreneble ankaý en Usono. La majstro komponis seriozan verkon, pro kiu æiu esperantisto povas fieri.

    Fine de la koncerto la aýskultantoj longe, sincere kaj varme aplaýdis ne nur al la orkestro, solistoj kaj la dirigento, sed ankaý al David Gaines, kiu æeestis la prezenton. Laý liaj vortoj tio estis por li agrabla surprizo, æar tiom da aýskultantoj ne estus en Usono.

    Komponisto David Gaines estas rekonita internacie pro sia muziko.

    Li estis gastkomponisto de la Universitato de York (Britio), Konservatorio de Reykjavik (Islando) kaj Internacia Muzika Seminario de Stara Zagora (Bulgario). D-ro Gaines posedas diplomojn de Northwestern University, American University kaj Peabody Konservatorio de Johns Hopkins University, kie li doktoriøis en 1989. Li ricevis premiojn kaj subvenciojn de diversaj instancoj.

    En 1995, la muzikfirmo HTD Records (Britio) petis lin verki la notojn por la novaj kompaktdiskaj eldonoj de Turn of the Cards (Turno de la kartoj) kaj Scheherezade And Other Stories (Þarazada kaj aliaj rakontoj) — du plej bonaj diskoj de la mezsepdekaj jaroj de la brita grupo Renaissance.

    Antaý la koncerto okazis registrado de kompaktdisko, kiu estos preta en 2001. Øi estos havebla ankaý æe la kutimaj E-libroservoj.

    Ladislav Lani


    Pilgrimvojo

    Pilgrimvojo de fido sur la tero — jen la slogano de la kristana komunejo de Taizé en orienta Francio. Komune iras tiun vojon kelkdek viroj mona¶ece kunvivantaj; æiusemajne centoj aý miloj da vizitantoj, æefe gejunuloj; kaj aro da homoj kiuj venas por helpi dum kelkaj monatoj.

    Plej gravaj en la taga ritmo en Taizé estas tri komunaj preøadoj. Dum ili oni multe kantas la tipajn kantojn de Taizé: medita ripeto de unuopaj frazoj je melodioj ofte iom similaj al gregoriaj kantoj, dum solisto kantas strofojn. Teksto el la Biblio estas legata, kun ripeto de la æefaj frazoj en multaj lingvoj. Æiam ankaý estas propeta preøo kaj tempo de silento.

    Krome æiumatene komunejanoj (nomataj fratoj) faras enkondukon en biblian tekston. Dum la tago estas okazo diskuti pri øi en malgrandaj rondoj.

    La vivstilo en Taizé estas simpla. La partoprenantoj loøas en kabanoj aý en tendoj.

    Ili — same kiel la fratoj kaj la kunlaborantoj — venas el la tuta mondo, parolas multajn lingvojn, venas el diversaj eklezioj. Certe tre konvena loko por Esperanto.

    Tion opiniis ankaý kelkaj germanaj esperantistoj, kiuj organizis partoprenon de E-parolantoj en aýgusto. Tio okazis nun jam la duan fojon, sed æi-foje estis malpli da partoprenantoj ol en 1998, kaj plej multaj estis komencantoj. Do æi-foje ne eblis starigi proprajn esperantlingvajn diskutrondojn. Sed tio havis ankaý avantaøon, æar Esperanto tiel estis pli rimarkata — ni ne multe restis inter ni. Kaj oni povis konstati, ke la intereso pri Esperanto æe la aliaj vizitantoj estis multe pli granda ol æe la averaøa loøantaro de Eýropo.

    Kontraste al tiu øojiga situacio ne estas rimarkebla intereso æe la fratoj. Kiel jam æe antaýaj okazoj ni spertis nur toleron, maksimume ioman bonvolon, sed neniun deziron okupiøi pri la temo aý lasi nin uzi iujn rimedojn (tempon, spacon, ...) de ili por øi.

    Ekzemple ne eblis dismeti foliojn kun tekstoj el la Letero el Taizé (gazeteto de la komunejo) en Esperanto apud la alilingvaj Leteroj.

    Reinhard Pflüger


    Rusa semajno en Francio

    1–4 nov okazis en Kvinpetalo (Francio) "Rusa Semajno", gvidita de Nina Kor¼enevskaja-Gouriou, universitata instruistino pri la rusa lingvo en Aix-en-Provence. Æiumatene þi instruis al ni la rusan lingvon kies alfabeto estas tute stranga laý mi, æar mi devis alkutimiøi al literoj nekutimaj kaj al prononcado kelkfoje malfacila.

    Æeestis ankaý Natalja Aroloviæ, instruistino pri muziko en Moskvo kaj Michel Zakovski, franco latvdevena. Tiuj tri ruslingvanoj laýtlegis la samajn vortojn laý siaj regione variaj akæentoj, kio permesis al ni aýskulti diversajn prononcmanierojn.

    Posttagmeze kaj vespere Natalja parolis al ni pri la "rusa animo", prelegis pri rusaj pentristoj de la 19-a jarcento kun projekciado de belaj diapozitivoj. Þi ankaý montris serion da diapozitivoj pri ovoj el oro, kovritaj per ceramiko kun surprizo interne. Tiujn mendis æiujare la Caroj fine de la deknaýa jarcento æe la franca fabrikanto Fabergé. Natalja kantis popolkantojn, ruse kaj esperante. Krome ni spektis vidbendojn.

    Ni ne forgesu la rusan kuirarton: frande ni gustumis bonegajn "þæi" (brasiksupo) kaj specialan salaton.

    Æiuj rehejmiøis kun la deziro pliprofundigi siajn sciojn pri Rusio, kaj tre kontentaj pri tiu restado.

    Natalja denove prelegis pri rusaj pentristoj vespere 11 nov en Parizo, laý invito de SAT-Amikaro kaj kantis same kiel en Kvinpetalo. Æeestis æirkaý 40 personoj. Yves Peyraut, prezidanto de la Plenumkomitato de SAT, dankis þin.

    Josette Vonay


    KURTE

    Prezidento de Israelo Moshe Katsav reciprokis la gratulojn de la organizantoj de UK-85 per dankletero al la prezidinto de LKK, d-ro Amri Wandel. (GK UEA)

    Responde al la deputito Hervá Gaymard, post instigo de la asocio "Espervive Savoie", la ministro de edukado, Jack Lang, respondis ke li konatiøis kun la levitaj demandoj kun intereso k aldonis: "Mi tuj taskos la koncernan servon pristudi tiun dosieron kun plej granda zorgo kaj ne ignoros informi vin pri la sekvoj". (Henri Masson)

    Prezidanto de Young European Federalist, Paolo Vacca, alvokis la e-istojn partopreni 7 dec 2000 la Federistan Manifestacion en Nico, dum tie kunsidos la þtatestroj de EU. (Interredaktore)

    Mezeýropa E-Konsultiøo (Zagrebo, 15—17 sep) kun delegitoj el Æe¶io, Hungario, Kroatio, Pollando, Slovakio k Slovenio proponis fondi UEA-komisionon pri Mezeýropo. (Esperanto)

    En Selce apud Crikvenica (Kroatio) renoviøis k reprenis sian iaman nomon Esperanto-Pensiono, kvankam la nova estro ne estas e-isto. (Tempo)

    Tramhaltejo sur la placo Esperanto tér estas la 12a ZEO en la hungara urbo Miskolc. (Heroldo de Esperanto)

    Premio Ossaka, la plej prestiøa E-premio en Japanio, estis æi-jare aljuøita al s-ro Konisi Gaku, pro lia granda kontribuo al esperantigo de japanaj noveloj k kantoj. (La Revuo Orienta)

    La estraro de E-Asocio de Finnlando subvenciis per 4 mil markoj rok-grupon Dolæamar por partopreno en kultura festivalo en Francio. (Esperantolehti)

    Brazila ILEI-sekcio raportis pri la pasintjara E-instruado en Brazilo: baza kurso — 956 kursfinintoj (el 1348 aliøintoj); mezgrada kurso — 689 (869); supera kurso — 103 (147); instruista kurso — 21 (42); la kursoj okazis en E-Societoj, spiritismaj societoj, privataj lernejoj k en universitato. (Brazila Esperantisto)

    La movada Jarlibro de Japana E-Instituto, enhavas adresojn de 15 tutlandaj k regionaj grupoj (ankaý JEI mem), 21 fakaj grupoj k 90 lokaj grupoj; el la lastaj 84 kluboj raportis pri siaj 1757 membroj. En JEI mem membras æ. 1400 e-istoj, sed multaj el ili apartenas al neniu loka societo. (La Revuo Orienta)

    Kadre de sia mondvojaøo, Rachel Prual k David Cholet post Israelo (UK-85), Jordanio, Egiptio k Turkio fine de oktobro k komence de novembro restadis en Irano; ili renkontiøis kun lokaj e-istoj k vizitis æiumatenan ¼urnalon Iran (1 mln. ekz., organo de la nova¼agentejo de IRNA), kiu 9 nov aperigis artikolon pri ili. (IER)


    Festivalo en Æuvaþio

    Rusa danco en la Internacia Koncerto

    Mil personoj kunvenis por la æefa programo de la Lingva Festivalo en Æeboksary (21-22 okt 2000) celante viziti almenaý 7 el proponitaj 38 lingvoj, øui komunikadon kun neordinaraj instruistoj-lingvoportantoj, partopreni konkurson de poliglotoj, aý iom babili en afrikaj lingvoj dum la konkurso "Lingua Franca". Kaj æefe por malfermi la diverskoloran, neforgeseblan mondon de internacia komunikado — la mondon, kiu estas libera de lingvaj baroj kaj internacia miskompreno; la mondon, kie regas egalrajteco de lingvoj kaj nacioj, spite al ilia malsimileco.

    Post longaj kaj vanaj provoj trovi taýgan, vastan, multæambran ejon, la organizantoj turnis sin al la rektoro de Pedagogia Universitato de Æuvaþa Respubliko. La rektoro konsentis helpi. Sed pro manko de granda koncerta halo en la Universitato, oni decidis por la solena malfermo kaj koncertoj okupi la halon de eksa Palaco de pioniroj.

    Æi-jare la organizantoj realigis sian revon pri antaýprogramo: pasis la semajno de fremdlingvaj filmoj en kinejoj, okazis tradicia konkurso de infandesegna¼oj. Ege interesaj kaj neforgeseblaj estis renkontiøoj kun honoraj gastoj en alt- kaj mezlernejoj.

    Speciale al la Festivalo venis Bertrand Menciassi, reprezentanto de la Eýropa Buroo por malpli uzataj lingvoj (Belgio); ¬aklin Bularia, ataþeo de la franca ambasado en Ruslando; Jo¼ef Goretitj, direktoro de la Kultura, scienca kaj informa centro de Hungario en Moskvo; Viktor Votinov, doktoro pri pedagogiaj sciencoj, profesoro, membro de la Internacia pedagogia akademio (Ruslando); Mohammed Al-Samaraj (Irako), doktoranto de la katedro pri irana literaturo, Veronika Acsadi, prezidanto de Hungara Esperantista Junulara Asocio; Sonja Petroviæ, reprezentanto de la Serba E-junularo.

    La Festivalo funkciis kiel bona horloøo: glate, konkorde, senhalte. La koncerto de la grupo el Uljanovsk, kiu kantis mezepokajn kantojn, kaj internacia koncerto donis bonajn eblecojn ripozi kaj spekti la feston de diversnaciaj dancoj kaj kantoj.

    Dank' al la sukcesaj Festivaloj en Æeboksary, ankaý junularaj E-organizoj en Svedio, Serbio planas okazigi similajn Festivalojn.

    Jekaterina Burmisova
    Oljga Ivannikova
    Vitalik Malenko


    StRIGo en nova formo

    La 6a StRIGo (Studa Renkontiøo de Iniciatema Generacio, Ivanovo, 4–7 nov 2000) eble devus havi alian nomon, tiom malsimila øi aspektis al la antaýaj StRIGoj. Verþajne pro tio al øi ne venis multaj el la æiamaj partoprenintoj. Ili diris, ke ne interesiøas pri la temo "Kluba agado: tra sperto kaj surpriziøo". Ankoraý pluraj ne venis, æar la renkontiøo lastmomente estis transigita de Tverj (kie oni subite rifuzis pri la ejo) al Ivanovo (kie oni sukcesis øin rapide trovi).

    Tamen pli ol 90 personoj el Kostroma, Peterburgo, Moskvo, Ni¼nij Novgorod, Æeboksary, Uljanovsk, Nabere¼nije Æelni kaj Ivanovo atingis StRIGon kaj sukcese "klubumis".

    La koncepto proponita de Dmitrij Oþæepkov kaj realigita de Irina Gonæarova kune kun diversurba teamo antaývidis, ke la teoriaj scioj tuj estis aplikataj en la praktiko: kadre de la enrenkontiøaj provizoraj kluboj. Da tiuj estis tri. Komence ili formiøis kiel amasaj loøæambroj (ja æiuj kiel kutime loøis en klasæambroj de mezlernejo), nomitaj Tverj, Tula kaj Rjazanj. Poste oni konatiøis kaj fondis tie E-klubojn. Tiuj kluboj strukturigis sin kaj plenumis diversajn taskojn. La kluboj rezultis tre amikaj kaj agemaj kaj estis neniu tasko, kiun ili ne povus plenumi.

    Fine de StRIGo oni apenaý povis rememori, en kiu urbo æio okazas. La programo estis tiom densa, ke iri eksteren tempo mankis. Krom la tema programo oni vizitis kursojn, koncertojn, partoprenis lingvajn konkursojn, aýskultis bardojn ks.

    Do, StRIGo denove sukcesis, eæ en nova formo kaj nova konsisto.

    Andrej Grigorjevskij


    Oni povas paroli pri vera triumfo…

    Kiel ni menciis en la novembra kajero de La Ondo, antaý nelonge Julia Dmitrijevskaja-Nilsson sukcese defendis esperantologian diserta¼on "Internacia Esperanto-movado kiel subjekto de interkultura komunikado". La nova scienckandidato afable konsentis respondi al niaj demandoj. En 1986 mi venis labori al norda urbo Vorkuta (Komio) kiel televida ¼urnalisto. Post unu jaro (la jaro de la centjariøo de Esperanto), en Vorkuta ekfunkciis E-kurso de M.Bronþtejn por kelkaj personoj, kiuj ne timis veni al la lecionoj tra neøoþtormoj kaj frostego. Poste mi hazarde trafis al la UK en Kubo (1990), sekvis Svedio, mia edziniøo al skandinavo Nilsson, laboro de internacia ¼urnalisto en Afriko, Ameriko, Eýropo, Proksima Oriento...

    Tamen verþajne la virina intuicio (æar æi tie mi renkontis mian nunan edzon) denove venigis min al Peterburgo, kie mi specialiøis pri kulturologio en la Universitato de Sindikatoj.

    Mi simple citu la vortojn de mia kuratoro, doktoro pri pedagogio kaj pri kulturologio, A.P.Markov:
    “Min invitis la vicrektoro kaj diris: "Al mi venis freneza junulino kun nekredebla temo kaj neimageblaj materialoj. Eble vi rigardos?". Poste en la bankedo okaze de la brila diserto la rektoro diris: "Ja tio povus esti ankaý mia triumfo! Tamen mi preteratentis!”
    Min helpis ne multaj: M.Abolskaja; mia sveda eksedzo, kiu spite al la divorco restis mia amiko; vi Boris; kaj certe M.Bronþtejn. Kelkaj peterburgaj esperantistoj sendis bonegan nefermitan leteron al la disert-atesta komisiono. La materialo ne mankis, ja mi dum 13 jaroj estas en la movado. Pri la teoria parto helpis fama ruslanda kulturologo, profesoro Markov, kiu post nia trijara kunlaborado aprobis Esperanton kaj alte taksis øin. Tamen mi konsentas kun li, ke inter la esperantistoj multas stranguloj. Nenio simila okazis. Peterburgo estas tre tolerema urbo, kaj oni tre favore akceptis Esperanton. Mi komprenis, ke la diserto estos sukcesa ankoraý dum la anticipa diskutado. Sed mi ne atendis, ke fama geografo Ju.D.Dmitrijevskij surprize diros kelkajn frazojn en Esperanto, ke parenco de docento M.I.Ord¼onikidze partoprenis la 2an (!) UKon, ke profesoro Usyskin recenzis la diploman verkon de esperantistino O.S.Moisejeva pri la peterburga E-movado.

    La antaýdiserta diskutado transformiøis je tre interesa interparolo. Ankaý la defendo estis interesa.

    Tre emocie raportis la oponantoj: doktoro de filozofio prof. Ju.M.Þor kaj docento de filologio E.V.¬eltova. Fakte ili ne oponis, sed subtenis Esperanton. Poste oni diris al mi, ke la diserto estis absolute glata kaj brila — æiuj 15 profesoroj en la komisiono balotis por.

    La tuta alportita materialo estis tuj disprenita; se vi vidus kun kia granda intereso la altrangaj scienculoj foliumis la porinfanan lernolibron de M. Abolskaja!

    Oni povas paroli pri vera triumfo, sed por ne þajni tro malmodesta, øian pli grandan parton mi atribuas al Esperanto.

    En perspektivo estas libro kun kompara analizo de proverboj en la angla, Esperanto kaj masai (lingvo en Kenjo).

    Mi jam kolektis la materialon, kaj tiucele mi partoprenis sciencan ekspedicion en Afriko; baldaý mi denove veturos al tiu kontinento.

    Eble mi verkos ankaý lernolibron de Esperanto. Dum tri jaroj mi instruas Esperanton, kaj al miaj lernantoj (ilia nombro jam atingis 400) ofte mankas sprita, originala lernolibro. Kaj, kompreneble, mi ne æesos instrui.

    Mi bedaýras nur, ke pro la multaj okupoj mi ne povas ofte viziti la tri peterburgajn E-klubojn.

    Intervjuis Boris Kondratjev
    Julia Dmitrijevskaja-Nilsson
    Sur la foto: Julia Dmitrijevskaja-Nilsson (dekstre en la malsupra vico) kun kelkaj el siaj E-lernantoj.


    Ankoraý kelkaj plebaj komentoj

    (Reage al la eseo de Walter ¯elazny en LOdE. 2000: 2–5)

    Æiu organizo uzas grandan parton de siaj rimedoj por vivteni sin mem. Estas (populara) utopio ke relative granda asocio povas forigi æiujn dungitojn kaj dediæi sian tutan monhavon al rekta alekstera aý pli videbla laboro. Pluraj grupetoj ene en Esperantujo, pro libervola laboro sukcesas agadi, eldoni altnivelajn publika¼ojn sen pagitaj dungitoj.

    Sed komparante UEA kun aliaj organizoj samgrandaj, kun internacia agadkampo, mi dubas ke 11-12 oficistoj estas multe. UEA estas nia plej vigla eldonisto (14 titoloj lastjare), ofertas la senkompare plej grandan libroservon, eldonas sian Jarlibron, Esperanton kaj Kontakton, kunordigas landajn asociojn, organizas UK, per sia kontosistemo faciligas transpagon ktp. Mallonge, øi faras bazajn servojn kiuj helpas funkciigi la esperanto-komunumon kaj la praktikan umadon de averaøa (monhava) esperantisto.

    Æu ¯elazny povas klarigi, kiel malcentrigo povus pliefikigi tiujn servojn? Aý æu ni bezonas tute aliajn servojn, kiujn nun ne prizorgas CO? La teknologia evoluo malgravigas distancojn kaj oficialajn strukturojn. Æu niaj tradiciaj asocioj sukcesos reteni la membraron per allogaj ofertoj aý admonado pri idealismaj predoj? Æu ni plu bezonos ilin?

    Substanca estas la kritiko pri nenecesaj elspezoj pro lokiøo de CO en altkosta lando. Se la samaj servoj estas plenumeblaj de aliaj landoj kun malpli altaj kostoj kaj same favoraj cirkonstancoj (kaj plimalplia certeco ke tiel restos) oni serioze diskutu, æu ne estus inde translokiøi. Iu volas al Bruselo por konvinki EU. ¯elazny volas Hungarion. Verþajne la lasta estus pli realisma. Sed tiam oni ankaý pritraktu la eksterekonomiajn konsekvencojn de tia translokiøo. Kiom, ekz-e, signifas la rilatoj kun vizdonaj instancoj en Nederlando, kiuj ebligas rapidan enigon de ekstereýropanoj? Anstataý paroli pri oficistoj rabie trolaborantaj kvazaý uzurpantoj, oni diskutu, æu ekz estas saøe meti mondonacojn en bankon kaj vivi per interezoj, kiam CO estas tiom malmoderna ke eæ æiu unuopa retmesaøo estas paperigata pro manko de komputiloj.

    Neniu povas "øui membrecon", retorike brilas ¯elazny. La cetera skribita¼o pri esperanto en la tria mondo bedaýrinde ne same trafas. La saman vidpunkton, ke Afriko ne bezonas esperanton pro pli akraj problemoj, iam prezentis Bernard Golden. Gbeglo Koffi respondis, ke ne Afriko sed afrikanoj bezonas esperanton. Se nur la plej bazaj fizikaj bezonoj estas pli-malpli kontentigitaj, homoj bezonas ion alian por plenigi siajn vivojn. Esperanto nek en Eýropo, nek en la tria mondo solvus "la plej gravajn problemojn". Sed øi riæigas la vivon al unuopuloj kaj potenciale povus malakrigi kelkajn problemojn rilatantajn al interetna komunikado.

    Ke UEA perkampanje provas disvastigi esperanton en regionoj, kie øis nun "la semo ne trovis fekundan grundon" ne estas pli strange, ol ke æiuj organizoj provas disvastigi sian agadon kaj mondkoncepton. Æu la konkreta maniero estas la plej taýga estas alia demando, efektive diskutata.

    Kun alia kotizsistemo, kiu prezentus kotizojn realisme pageblajn en malriæaj landoj, prave UEA povus havi multe pli da membroj. Sed tiuj membroj generus preskaý neniun enspezon kaj multajn elspezojn (kotizo pagebla por ordinara ruso ne kovrus la afrankon de Esperanto) se ili disponu la samajn servojn kiel aliaj membroj. Æu tion povus financi translokiøo de CO? Kiel ilin prizorgi sen pliaj oficistoj (kiujn certe ne deziras ¯elazny)?

    Bard Hekland


    Æu sincera naivo?

    Marcel Hardy en la novembra Ondo penis defendi la sekton "Teorio de Feliæo", kiun mi nomis faþisma.

    Li deflanke observis tiun koterion dum unu semajno, sed mi persone konas ilin dum pli ol jardeko (vd. LOdE. 1994:3-4) — nu, kies opinio estas pli bazita?

    Li citas el La danøera lingvo de Lins: favoro al Esperanto ne akordiøas kun faþismo kiu persekutis esperantistojn. Prave, sed ja kelkaj germanaj esperantistoj siatempe subtenis faþismon — kio, cetere, ne savis ilin de ekstermo... Por iom trankviligi s-ron Hardy, mi diru, ke la "feliæulojn" apenaý eblas nomi esperantistoj — tre malbone ili posedas la lingvon, kiu por ili ja estas nura reklamilo. Ankaý ilia monhelpo (fakte, bagatela) al la moskva kongreso de SAT estis nenio alia ol æipa reklamkampanjo.

    S-ro Hardy skribas pri "la sukceso de la Kongreso de SAT". Sendube, la kongreso sukcesis finance, donis profiton pro enorme altaj kotizoj. El aliaj vidpunktoj la kongreso ja preskaý komplete fiaskis kaj al objektive pensantaj homoj iøis evidente, ke SAT ne havas perspektivojn.

    Legante la replikon de s-ro Hardy kaj pesante liajn argumentojn, mi rememoris, ke antaý kelkaj jaroj en Ruslando certan organizon oni opiniis faþisma. Tiam en televido dokt-aspekta juristo seriozmiene diris, ke oni ne povas nomi tiun organizon "faþisma", æar en øiaj titolo kaj statuto tiu vorto ne estas.

    Æu li, samkiel mia oponanto, estis sincere naiva, aý?..

    Valentin Melnikov


    Lingva æielarko

    Organiza teamo de TEJO-seminario "Lingva æielarko — ponto al kulturaj trezoroj", kiu okazos 25 mar – 1 apr 2001 en Eýropa Junulara Centro (Budapest, Hungario), seræas interpretiston.

    La interpretisto devas:

    — perfekte kapabli la anglan kaj Esperanton;

    — esti sperta pri la interpretado;

    — esti preta kunlabori por la seminario pri antaýaj tradukoj de bezonotaj tekstoj kaj poste pri raportoj,

    — aparteni al TEJO-aøo (ne nepras, tamen pli bonus).

    La laboron, vojaøkostojn, loøadon kaj manøadon pagos la Eýropa Junulara Centro.

    Rete: kat-jevl@cbx.ru, molod@chuvashia.com

    Jekaterina Jevlampieva
    kunordiganto de la seminario


    En Eýropa Parlamento

    Invitita de la oficejo de Nelly Maes (Regionalista Partio) al la Eýropa Parlamento (EP) 10 okt 2000 mi disdonis la opinio-enketon de Germain Pirlot kaj la bultenon de AVE (Socio de Verduloj Esperantistaj) en la angla kaj franca lingvoj al æiuj leterkestoj de la EPanoj de la frakcio V/ALE (Verduloj/Regionalistoj). Membro de EP Monica Frassoni (Belgio) jam resendis øin kun sia subskribo.

    Mi æeestis la vesperan kunsidon de la frakcio. Tiu kunveno ne havis favorajn kondiæojn, æar dum la antaýa semajno du germanaj verduloj forlasis la frakcion kaj aliøis al la socidemokratoj. Tamen pozitiva efiko de tiu grava perdo de du membroj estas ke nun 24% el la frakcio V/ALE subtenas la Pirlot-Liston.

    Pri la akcepto de Esperanto mi parolis kun kelkaj parlamentanoj kaj helpantoj. Neniu estas rekte kontraý Esperanto. Mi povis klarigi la funkcion kaj eblan rolon de Esperanto al EPanoj kiuj øis nun ne subskribis: Heidi Hautala (FI), Reinhold Messner (IT), Heide Ruehle (DE), Elisabeth Schrödter (DE).

    Manfred Westermayer


    Manifesto 2000: UEA dek-kvara

    Inter æiuj neregistaraj organiza¼oj UEA troviøas sur la 14a loko en la monda statistiko de kolektantoj de subskriboj por Manifesto 2000. Øis 10 okt pli ol 60 milionoj da homoj donis per sia subskribo apogon al tiu dokumento, iniciatita de grupo de Nobel-premiitoj pri paco kadre de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. Duono de la subskriboj estis kolektita de Monda Spirita Universitato Brahma Kumaris. Pli ol unu milionon atingis ankaý Monda Federacio de Unesko-Kluboj, -Centroj kaj -Asocioj.

    La 20 plej aktivaj NRO-j laý la nombro de kolektitaj subskriboj:

    1. Monda Spirita Universitato Brahma Kumaris 30 588 855
    2. Monda Federacio de Unesko-Kluboj, -Centroj kaj -Asocioj 1 101 481
    3. Studrondo Guru Gobind Singh 247 365
    4. Jubillenium 102 168
    5. Monda Konfederacio de Instruistoj 90 014
    6. Fonda¼o Dhammakaya 70 026
    7. Pax Christi Internacia 66 816
    8. Caritas Internationalis 35 109
    9. Soka Gakkai Internacia 30 000
    10. Monda Packonsilio 13 399
    11. Pacboato 11 622
    12. Soroptimista Internacio 9 578
    13. Fonda¼o Alvoko de Nobel-Premiitoj 9 216
    14. Universala Esperanto-Asocio 5 669
    15. Kunordiga Komitato de Internacia Volontula Servo 4 769
    16. Kunularo de Aktivuloj por Homara Bonfarto 3 243
    17. Monda Organiza¼o por Antaýlerneja Edukado 2 707
    18. Monda Skolta Asocio 2 586
    19. Pacfonda¼o Goi 1 629
    20. Internacia Konsilio de Organiza¼oj de Folkloraj Festivaloj kaj Popola Arto 1 522
    La kolektado de subskriboj daýras. Oni povas subskribi en Interreto æe www.uea.org/2000.html aý per letero al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Æe UEA eblas ricevi faldfoliojn kun la teksto de Manifesto 2000 kaj kupono por subskribo.

    GK UEA


    Translima amikeco

    La urba partnereco inter Zuriko kaj Kunming estis granda paþo portita de la vizio progresigi interkomprenon inter la popoloj. Pro la granda distanco kaj la lingvaj baroj, tiu partnereco hodiaý estas limigita al oficialaj kaj komercaj kontaktoj. Kun unu escepto: E-Societo Zuriko estas la sola neregistara organizo, kiu tenas kontaktojn je neþtata nivelo kun esperantistoj en Kunming.

    Nia societo nuntempe subtenas kursprojekton inter turismofakuloj kaj membroj de etnaj minoritatoj. La societo posedas longan tradicion en la subteno de popolkonektaj projektoj kaj pro tio aktive agadas por klara JESo okaze de la Zurika baloto por la kreditoj por la urbopartnereco Kunming-Zuriko!

    Dietrich M. Weidmann


    Astronomia Terminaro

    Eæ unu jaron ne aøas la Astronomia E-Klubo, sed unu el øiaj projektoj jam kreskis al 1056 artikoloj (je 26 okt). Kunlaboras rete 15 redaktoroj el kvar kontinentoj por kolekti fakterminojn el la E-literaturo pri astronomio. Ili sendas siajn kontribuojn retpoþte al servilo, kiu ar¶ivas æion en datumbazo (http://esperanto.warande.uu.nl).

    La artikoloj konsistas el difinoj por la diversaj sencoj de la terminoj, indikoj pri fonto kaj subfako, ekzemploj de uzo, referencoj al aliaj artikoloj, kaj tradukoj al 14 lingvoj (la portugala, angla, germana, franca, itala, rusa, æe¶a, turka, japana, hispana, pola, hebrea, kataluna kaj hungara). Oni preparas la sistemon ankaý por la korea kaj æina lingvoj. Dum la projekto plu kreskadas, la teamanoj atakas la malfacilan taskon prilabori la materialon laý terminologi-sciencaj principoj. Tial estas ankoraý seræataj pluaj teamanoj kun sperto en terminologio, kiuj ne nepre devas scii pri astronomio; ankaý kunlaboro pri tradukoj en la menciitaj kaj multaj aliaj lingvoj estas tre bonvena.

    Interesatoj turnu sin al Helio Jaques Rocha-Pinto:

    Rete: atreyu@rocketmail.com.

    Alex Mikishev


    Foto de Robert KaminskiZorgi pri ZEOj

    Esperantistoj el Lodzo (Pollando) pruvis per sia agado, ke ni devas senti la devon zorgi pri ofte forgesataj ZEO objektoj.

    16 sep 2000 en æeesto de invititaj ¼urnalistoj ili purigis la bronzan tabulon kun bareliefo de Ludoviko Zamenhof pendantan æe la strato de nia Majstro. Purigitaj estis ankaý æiuj strataj tabuletoj laýlonge de la strato Zamenhof.

    Tiu æi agado okazis dum la 81a datreveno de la atribuo de la Zamenhofa nomo al la unua strato en Pollando. Samtempe øi estis bona okazo por propagandi per flugfolioj la ideon de internacia lingvo kaj rememorigi al la loøantaro pri la ekzisto de la E-movado en la urbo. Pri la evento aperis intervjuoj en du lokaj brodkastejoj, raportoj en la loka televido kaj lokaj gazetoj.

    Aleksander Kaminski


    TolkienLa hobito, aý tien kaj reen

    Fragmento el la 5a æapitro 
    de la mirfabelo de J.R.R.Tolkien

    Subite li plaýdis en akvon! Brr! La akvo estis tiel akre malvarma, ke li tuj haltis kaj konsterniøis. Li ne sciis æu temis pri flako, aý subtera rivero kiu transiris la tunelon, aý pri bordo de granda submonta lago. La glavo apenaý brilis. Li staris senmove, kaj kiam li zorge aýskultis, li aýdis gut-gutadon de sur iu nevidebla plafono al la malsupra akvo. Tio estas la ununura sono, kiun li kapablis aýdi.

    "Øi estas do aý flako aý lago, kaj ne subtera rivero", — li pensis. Tamen, li ne kuraøis vadi en la mallumon. Li ne sciis naøi, kaj li timis aæajn þlimajn esta¼ojn kun grandaj þvelantaj okuloj, eble tordiøantaj en la akvo. Strangaj bestoj vivas en la subteraj basenoj kaj lagoj: fiþoj kies parencoj ennaøis tien jam de multaj epokoj kaj neniam elnaøis, dum iliaj okuloj þvelis grandaj por vidi en la senlumo. Kaj ekzistas tie a¼oj pli strangaj ol fiþoj. Eæ en la tuneloj kaj kavernoj fositaj de goblenoj vivas esta¼oj de ili ne konataj, kiuj enrampis de ekstere por sin kaþi en la mallumo. Kelkaj el tiuj kavernoj devenas de epokoj antaý la goblenoj, kiuj nur plilarøigis ilin kaj ligis ilin kun aliaj tuneloj, kaj la originaj loøantoj ankoraý þtele vagas kaj snufas tie en diversaj anguloj.

    En tiu æi profunda¼o apud la senluma akvo vivis la maljuna Golumo, kreitaæo þlimoza kaj malgranda. Mi ne scias de kie li venis, nek kiu aý kio li estis. Li simple estis Golumo, tiel malhela kiel la mallumo, krom du grandaj rondaj okuloj en la magra vizaøo. Li posedis etan boaton, kaj li remis øin tute senbrue en la lago. Kaj efektive temis pri lago, kiu estis larøa, profunda kaj glacie malvarma. Li padelis per siaj grandaj piedoj pendantaj de la boataj flankoj, sed li ne kreis ondetojn. Li efektive tre lertis. Liaj palaj ampolecaj okuloj seræis blindajn fiþojn, kiujn li klake kaptis per siaj longaj fingroj. Sed li þatis diversajn viandojn. Goblenkarnon li tre alte taksis, kiam li povis akiri øin, sed li tre atentis, ke ili ne eltrovu lin. Li simple strangolis ilin de malantaýe, se ili okaze aventuris øis la akvobordo dum li spionvagis. Tamen ili tre malofte venis, æar ili suspektis, ke io malagrabla kaýris tie en la montofundo. Ili trafis tiun lagon, kiam ili fosis tunelojn jam tre delonge, kaj ili ne povis plu iri. La vojo do æesis tie, kaj ne plu restis kialo veni tien, krom kiam la Goblenestro tion ordonis. Foje li kaprice mendis fiþon el la lago, kaj kelkfoje nek gobleno nek fiþo revenis.

    Golumo fakte loøis sur þlima roka insulo meze de l' lago. Li jam delonge gvatis Bilbon per siaj palaj teleskopecaj okuloj. Bilbo ne povis vidi lin, sed tiu tre scivolis pri Bilbo, æar li konstatis, ke Bilbo ne estis gobleno.

    — Ssankta ssango, trezoro mia! Mi vetus, ke øi provizus bonan festenon, almenaý bonan manøopecon por ni, golum'! — Kaj kiam li diris "golum'", li eligis teruran glutan bruon el sia gorøo. Jen kial li nomiøis tiel, kvankam li æiam nomis sin "trezoro mia".

    La hobito tiel ektimis kiam li aýdis la sibladon, ke li preskaý saltis el sia haýto kaj tuj vidis la elstarantajn palajn okulojn, kiuj gvatis lin.

    — Kiu vi estas? — li diris, þovante sian ponardon al Golumo.

    — Kio li estass, trezoro mia? — flustris Golumo kiu æiam parolis al si, æar li kutimis paroli al neniu alia. Li ja venis rigardi Bilbon, æar tiumomente li ne estis tro malsata sed simple scivolema. Aliokaze, li unue kaptus kaj manøus sian predon, kaj al si parolus nur poste.

    — Mi estas sinjoro Bilbo Baginzo. Mi perdis la gnomojn, kaj mi perdis la soræiston, kaj mi ne scias kie mi estas. Kaj tion mi ne tro volas scii, æar mi nur volas eliri de æi tie.

    — Kion li havas en siaj manetoj? — diris Golumo, rigardante la glavon, kaj øin ne þatante.

    — Glavon. Klingon, kiu devenas de Gondolino!

    — Sss, — diris Golumo, kiu tuj iøis øentila. — Eble, ni sidiøu æi tie kaj klaæu iom kun øi, trezoro mia? Eble plaæass al øi enigmoj, æu?

    Li volis montri sin agrabla, almenaý tiumomente, øis kiam li povus eltrovi pli da informoj pri la glavo kaj la hobito, æu li vere tie venis sola, æu li estis bongusta, kaj æu Golumo mem vere estis malsata. Nur enigmoj venis en lian cerbon tiumomente. Starigi kaj solvi enigmojn estis la sola ludo, kiun li ludis kun la aliaj strangaj kreita¼oj en siaj truoj jam de tre longe, antaý ol li perdis siajn amikojn, kaj forpeliøis, fuøante sola al la profunda mallumo de la submontoj.
    Bildo de M.Ba¼enova
    — Konsentite, — diris Bilbo, kiu deziris kunlabori, øis kiam li lernus pli multe pri tiu esta¼o, æu li estis tute sola, æu li estis kruela aý malsata, kaj æu li estis amiko de la goblenoj. — Vi starigu la unuan, — li diris, æar li ne jam havis la tempon elpensi enigmon.

    Do Golumo siblis:

    Kio sen radikoj
    pli altas ol salikoj,
    supren-supren krestas
    sed neniam kreskas?

    — Facile! — diris Bilbo. — Monto, mi supozas.

    — Æu øi divenass faccile? Øi devus havi konkursson kun ni, trezoro mia! Se trezoro mia starigos enigmon, kaj øi ne solvos øin, ni manøos øin, trezoro mia. Se øi starigos øin, kaj ni ne solvos, tiam ni faross kion øi volass, æu ne? Ni montross al øi la elirejon, jes!

    — Nu bone! — diris Bilbo, kiu ne kuraøis malkonsenti, kaj freneze streæis sian cerbon por trovi enigmojn, por ne esti formanøita.

    Tridek æevaloj ruømonte sin trovas,
    unue krampas,
    poste stamfas,
    poste senmovas.

    Jen la sola kiu venis al li, æar tiumomente la ideo pri manøado iom okupis lian spiriton. Tio estis iom ordinara enigmo, kaj Golumo sciis la respondon, kiel vi ja scias øin.

    — Malfreþa þerco, — li siblis. — Dentoj, dentoj! Trezoro mia, sed ni nur havass seson da ili!

    Tiam li starigas sian duan enigmon:

    Senvoæe kriaæas,
    sen-ale veturas,
    sendente øi maæas,
    senbuþe murmuras.

    — Momenteton! — kriis Bilbo, kiu ankoraý pensis malkviete pri manøado. Feliæe, li aýdis ion similan antaýe, kaj revigle trovis la solvon. — La vento, la vento, kompreneble! — Li diris, kaj li tiel kontentis, ke li tuj inventis enigmon senhezite. "Øi ja mistifikos tiun etan subteran kreitaæon", — li pensis:

    Okulo sur blua vizaøo
    vidis okulon sur verda vizaøo.
    "Similas l' okulon l' okulo, —
    diris l' unua okulo, —
    sed malaltaloke,
    Ne altloke".

    — Ss, ss, ss, — diris Golumo. Li jam delonge vivis subtere, kaj forgesis pri tiaj aferoj. Sed dum Bilbo esperis, ke la mizerulo ne povus respondi, Golumo revenigis al si memorojn pri fora epoko, kiam li loøis æe sia avino en truo en tero apud rivero. — Sss, sss, trezoro mia, — li diris. — Temas pri suno super la lekantetoj, jes.

    Sed lin enuigis enigmoj pri æiutagaj superteraj aferoj. Kaj ili ankaý memorigis lin pri tagoj, kiam li estis malpli soleca, þtelema kaj þlimoza, kaj tio igis lin malbonhumora. Plie, tiaj ideoj malsatigis lin, do li provis ion pli malfacilan kaj malagrablan:

    Nevidebla, nepalpebla,
    neaýdebla, neflarebla,
    malantaý steloj, submontete,
    plenigas truojn øi komplete,
    antaýiras kaj postfinas,
    vivon, ridojn, mortdestinas.

    Malfeliæe por Golumo, Bilbo aýdis ion similan antaýe, kaj krome, la respondo æirkaýis lin.

    — Mallumo, — li diris, sen eæ grati al si la frunton, aý cerbumi.

    Sen kovro, sen æarniro la skatolo.
    Tamen enestas øin valora oro.

    Øis li povus elpensi vere malfacilan enigmon, tiun li starigis por gajni tempon. Li konsideris øin facila vortludo, kvankam li ne uzis la kutiman formulon. Sed øi tre perpleksis Golumon. Li siblis al si, kaj kiam li ne trovis respondon, li flustris kaj balbutis.

    Post longa daýro, Bilbo iøis malpacienca.

    — Nu, kio øi estas? — li diris. — La respondo ne estas superþutanta bolilo, laý la bruo de via pensado.

    — Donu al ni þancon. Ke øi al ni donu unu þancon, trezoro mia. Ss, ss.

    — Nu, — diris Bilbo, post kiam li donis longan þancon al li. — Kio pri via respondo?

    Subite Golumo rememoris, ke li þtelis el nestoj jam delonge, kaj sidis sub la rivera bordo, kie li rigardis la kukolon demeti... rigardis la kukolon demeti...

    — ...Ovon! — li siblis. — Temas pri ovo!

    Tiam li demandis:

    Senspire vivkarna,
    mortece malvarma;
    nek soifas, nek trinkas,
    kirasite ne tintas.

    Siavice li konsideris tiun terure facila, æar li æiam revis pri la respondo. Sed, li ne povis elpensi ion pli malfacilan, æar li estis tre konsternita de la ovo-provo. Tamen øi þajnis tre malfacila al Bilbo, kiu nenion sciis pri akvo, kaj nenion deziris scii. Mi supozas, ke vi jam scias la respondon, kompreneble, aý povus diveni post palpebrumo, æar vi sidas trankvile hejme, kaj vin ne øenas la risko, ke oni manøos vin. Tiam Bilbo sidis kaj nervoze tusis, sed ne havis respondon.

    Baldaý Golumo komencis sibli al si kun memkontento.

    — Æu øi estass bona, trezoro mia, æu øi estass sukoza? Æu øi estass bonguste krakmaæebla? — li komencis gvati Bilbon el la mallumo.

    — Momenteton! — diris la hobito, tremetante. — Mi ¼us antaýe donis al vi tre longan þancon!

    — Øi devas hassti, hassti! — diris Golumo, kiu grimpis el sia boato al la lagobordo por aliri Bilbon. Sed kiam lia piedo tuþis la akvon, fiþo elsaltis pro timo kaj falis al la piedfingroj de Bilbo.

    — Aæe! Øi estas malvarma kaj humidaæa, — li diris, kaj dank' al tio li divenis. — Fiþo, fiþo! — li kriis. — Temas pri fiþo!

    Tio senkuraøigis Golumon, sed Bilbo starigis novan enigmon kiel eble plej rapide, por ke Golumo revenu al sia boato por cerbumi.

    Senkruro sur unukruro restis,
    dukruroj sur trikruroj sidis,
    kvarkruroj kelkon ricevis.

    Ne estis la bona momento por tia enigmo, sed Bilbo ne disponis tempon. Se li starigus øin alitempe, øi estus malfacila por Golumo. Sed pensante pri fiþoj, "senkruro" ne estis tiom malfacila: "Fiþo sur tableto, viro apude sur trikrura tabureto, kaj la ostoj restas por la kato". Jen evidente la solvo, kiun Golumo tuj diris. Nun li opiniis, ke venis la momento starigi tre malfacilan kaj malagrablan enigmon. Li parolis jene:

    Æi tiu voras æiujn estojn:
    arbojn, florojn, birdojn, bestojn;
    maæas feron, þtalon mordas;
    durajn rokojn piste tordas;
    reøojn, urbojn, mortsvenigas,
    altajn montojn ebenigas.

    La kompatinda Bilbo sidis en la mallumo kaj pensis pri æiuj nomoj de gigantoj kaj ogroj, kiujn oni rakontis en fabeloj, sed neniu el ili rolis kiel en la enigmo. Li emis pensi, ke la solvo estis tute alia, kaj ke li devus scii øin. Sed li ne povis øin elpensi. Li komencis timi, kaj timo ne taýgas por cerbumado. Golumo grimpis el sia boato. Li plaýdis en la akvon, kaj vadis al la bordo. Bilbo vidis liajn okulojn alproksimiøi. Lia lango þajnis fiksiøi en sia buþo, kaj li volis ekkrii "Donu al mi pli da tempo! Mankas al mi tempo!" Sed li balbute nur pepis:

    — Tempo, tempo!

    Bilbo estis savita de bona fortuno. Æar li diris, kompreneble, la øustan respondon. Golumo denove senkuraøiøis, kaj nun koleriøis kaj enuiøis pri la ludo. Kaj tio komencis tre malsatigi lin. Æi-foje li ne revenis al la boato. Li sidis en la mallumo apud Bilbo. Tiu iøis tre malkomforta kaj konfuzita.

    Tradukis Chris Gledhill kaj William Auld (poezio)


    Ni tostu la verdan fortunon

    Georgo Handzlik. Ni tostu la verdan fortunon...: Kompakta disko. Bielsko-Biala: KLEKS, 1999.
    Kantoj de Georgo Handzlik estas po trione filozofia, sarkasma kaj lirika priskribo de socie aktualaj temoj. Ankaý ofte la æeftemo de liaj kantoj estas Esperantujo. Ne eblas tranombri æiujn, sed jen kelkaj: Kabeiøos iam mi, Esperantisto ekesto kaj malapero, Ripetado. Pri nia movado li plejparte ridas (sed ne nur, certe):
    Pro la kluba prezidanto kiu hontas porti stelon,
    Pro kasisto, kiu prenis kason kun kotiztabelo,
    Pro la libroj nevenditaj kaj abonoj nelegitaj
    Kabeiøos iam mi, kabeiøos iam mi.
    Inter la ceteraj temoj tuþataj de Handzlik elstaras la milita temo, pri tio temas en la kantoj La knaboj de nigra-blanka foto, Justaj bomboj. Tamen, æiam esprimante sian opinion, la aýtoro ne æiam estas objektive prava (kvankam æi-foja praveco aý malpraveco estas diskuto por alia rubriko):
    Kaj amik' el Æeæenio
    vivas nun en montarbaro,
    æar lin æasas ne ludante
    mila rusa soldataro.
    Rusa barda tradicio kutimigas la þatantojn de tiaspecaj kantoj al la konstanta (jam de pli ol 30 jaroj!) aspekto de vera bardo. Temas pri homo tre dece vestita, kies kantoj estas plenumataj ne tro profesie el teknika vidpunkto, nome estas nek profesia voæo, nek klasika gitarludado, sed tio ne tre gravas æar dominas la enteksta senco, eæ se laý formo ankaý tekstoj ne perfektas. La kantoj de Handzlik pruvas, ke ne nur en eksUSSR vorto "bardo" signifas la samon (nu, pri vestoj ne eblas juøi laý la KD).

    La kantoj estas ludataj tre simple, kun sporada agrabla enplektiøo de piano kaj violono. Preskaý æiujn kantojn Handzlik komponis mem, kaj æiujn tekstojn (escepte de du tradukitaj) verkis.

    Lia kantmaniero estas same tradicia por la bardoj. Malofte, sed tamen falsetanta, la voæo de l' kantisto postlasas agrablan impreson. Menciindas ke fojfoje li prefacas certajn kantojn per mallonga priskribo (ekzemple en la sama Kabeiøos li klarigas kiu estis Kabe k.t.p.). Estas bezonata, kvankam eble ne æiam lerta metodo.

    En la KD troviøas ankaý vere lirikaj kantoj — ekzemple Finnlando. Estas tre harmonia kanto, en kiu Handzlik priskribas naturon, sunon, etoson de Finnlando, kaj daýre ripetas ke li ne povas forgesi "belajn okulojn de Anna".

    Speciale frapa estas la kanto Egalec' per lingvo. En la kanto la aýtoro akre priskribas sorton de senmona kaj senlabora malfeliæulo, kiu estas atakata de la vivo, kaj kiu konstante aýdas pri Egalec' per lingvo. Sed ne nuntempe povas ekzisti vera egaleco en la mondo, eæ se æiuj parolus la saman lingvon...

    Estas bedaýrinde, ke la bonkvalite eldonita KD ne enhavas libreton kun la tekstoj de la kantoj, æar en tiaj kantoj gravas vortoj, kaj foje estas necese reveni al ¼usa verso por pli bone kompreni kion celas la aýtoro.

    Æi tiu KD ne povas esti fona muziko, æar bardaj kantoj øenerale estas destinitaj ne por orelumi fluantajn sonojn, sed øuste por aýskulti. Kaj la disko de Handzlik Ni tostu la verdan fortunon... estas vere aýskultinda.

    Grigori Arosev


    Egalec' per lingvo

    Vi diras: "Egalec' per lingvo",
    Kaj nia lingvo taýgas plej,
    Sed vi per aýto kaj mi perpiede
    Iras al sama kongresej'.

    Vi diras: "Egalec' per lingvo",
    Kun kafo æe la televid',
    Dum mi malsatas sur la placo.
    En poþo nur dolaroj tri.

    Vi diras: "Egalec' per lingvo",
    Viandon vi aæetis por la kat'
    Kaj mi malseka pro la pluvo
    Tranokton seræas sur la strat'.

    Vi diras: "Egalec' per lingvo",
    Sed tio ne funkcias pli,
    Æar vi æe Volvo trovis la laboron,
    Nepagipova estas mi.

    Teksto kaj melodio
    de Georgo Handzlik


    Vinjeto de M.Ba¼enova
    "En truo en tero vivis hobito. Ne aæa, malpura, malseka truo plena je vermstumpoj kaj þlima odoro, nek seka, dezerta, sabla truo sen sidlokoj aý manøa¼oj. Øi estis hobito-truo, kaj tio signifas komforton".
    Per tiuj vortoj komenciøas La hobito, aý tien kaj reen, kiun oksforda filologo John Ronald Reuel Tolkien origine verkis kiel æekamenan vesperan rakonton al la propraj infanoj.

    Oni konas la sekvon. La teksto estis preskaý hazarde eldonita en 1937, kaj komenciøis la triumfa marþado de Bilbo Baginzo tra la mondo. La hobiton sekvis post la mondmilito trivoluma eposo La Mastro de l' Ringoj, kiu fariøis unu el la kultaj romanoj kun milionoj da adorantoj æiulande kaj — laý la opinisondo de BBC — la plej grava literatura verko de la 20a jarcento.

    En 1995 per eldono de La Kunularo de l' Ringo, kiu estas la unua parto de La Mastro de l' Ringo, eldonejo Sezonoj ekrealigis la projekton "Tolkien en Esperanto". Sekvis La du Turegoj kaj La reveno de la Reøo. La 1400-paøa traduko de William Auld, eldonita en Jekaterinburg, trovis tre favoran akcepton de la legantaro kaj kritiko, kaj fine de 2000 la projekton kompletigis enmondigo de La hobito.

    William Auld ja partoprenis en la tradukado de La hobito per esperantigo de la poezia¼oj, sed la tutan prozan parton tradukis d-ro Christopher Gledhill, universitata lekciisto pri la franca lingvo kaj lingvistiko en la universitato de St.Andrews (Skotlando).

    Sezonoj eldonis La hobiton kiel la naýan volumon en la libroserio Mondliteraturo, en kiu antaýe aperis ankaý La Mastro de l' Ringoj. La libro havas 224 paøojn, fortikan bindon kaj trikoloran kovrilon de Maþa Ba¼enova. Þi kreis ankaý bildojn por æiu æapitro (entute 19). La libro entenas ankaý mapon kaj etimologian klarigon pri la nomoj en la verkoj de Tolkien. La hobito estos mendebla æe UEA, FEL, ELNA kaj aliaj gravaj libroservoj kontraý 15 eýroj. La abonantoj de La Ondo povas mendi la romanon rekte æe la redakcio sendinte 24 respondkuponojn. La ruslanda prezo estas 59 rubloj (plus sendokosto).

    Halina Gorecka


    Gazetoj

    Literatura Foiro. 2000: 187

    La oktobra LF proponas al siaj legantoj interesajn lega¼ojn pri diversaj temoj. En øi komenciøas eseo "Eýropo post 1989: æu pli aý malpli da literaturaj lingvoj?" per kiu Daniele Vitali analizas la etnan renaskiøon kaj la malgrandajn lingvojn dum la lasta jardeko de la finiøanta jarcento, la gravecon de la lingvopolitiko kaj la diferencon inter naciismo kaj etnismo. Samnumere trovas lokon la prelegoj de Radojica Petroviæ kaj Marija Beloþeviæ, prezentitaj en la 19a ILF (Vraca) pri la temo "Nia gazetaro fronte al la telematika defio — kiuj þancoj, kiuj riskoj por la esperanta kulturo?"

    La revuo represas la Deklaron de la Pola Studenta E-Komitato okaze de la 20-jara jubileo de la Raýma Manifesto. Originalaj poemo de Leen C. Deij kaj hajkoj de Nicolino Rossi, originala rakonto de Julian Modest, didaktika dialogo de Giacomo Leopardi en traduko de Carlo Minnaja, poemoj de du braziliaj poetinoj tradukitaj de Pekim Vaz kaj recenzo de Dimitar Haøiev pri libro kun aforismoj de Veselin Georgiev konfirmas la literaturan titolon de la revuo. Bibliografio de Tibor Sekelj ellaborita de Boriþa Miliæeviæ kompletigas la literaturan fakon en LF-187.

    Eseo de Radoslaw Nowakowski kaj recenzo de Anna Laszay pri la nova kompakta disko de Kore estas en la muzika rubriko, kaj eseo de Zofia Banet-Fornalowa pri la unuaj dramverkistoj en nia lingvo — en la teatra rubriko.

    La revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro. LF estas organo de la Esperanta PEN-Centro. Øi aperas dumonate. Perantoj de Literatura Foiro estas en 36 landoj, ankaý en Ruslando (Halina Gorecka).

    HeKo


    TEJO Tutmonde: Adresþanøo

    Fine de novembro æi-jare mi planas transloøiøi kaj "kunporti" la redakcion de TEJO Tutmonde al Japanio. La dato ankoraý ne estas fiksita, do bonvolu ekde nun ne plu sendi paperajn poþta¼ojn al mia adreso en Bristol, Britio. Kiam mi efektive ekloøos tie, mi anoncos mian novan adreson.

    Øis anonco de adreso en Japanio, bonvolu sendi poþta¼ojn por TT al TEJO æe Centra Oficejo de UEA, aý preferinde atendi tiun anoncon kaj sendi ilin al Japanio. La ret-adreso tejo-tutmonde@esperanto.org ankoraý funkcias.

    Rick Newsum
    Redaktoro de TEJO Tutmonde


    Ricevitaj gazetoj

    Aýstria Esperanto-Revuo. 2000/7-9;
    Brazila Esperantisto. 2000/312;
    Bulgara Esperantisto. 2000/1,2,3;
    Debrecena Bulteno. 2000/120;
    ELNA Update. 2000/3;
    El Popola Æinio. 2000/10;
    Esperanto en Skotlando. 2000/182;
    Esperantolehti. 2000/5;
    Esperanto-nyt. 2000/3;
    Esperanto USA. 2000/5;
    Heroldo de Esperanto. 2000/11-12;
    Informilo por Interlingvistoj. 2000/34;
    Informoskop. 2000/1;
    Internaciisto. 2000/6;
    Konkordo. 2000/45;
    Kontakto. 2000/5;
    Komencanto. 2000/7;
    La gazeto. 2000/90;
    La Ondo de Esperanto. 2000/11;
    La Revuo Orienta. 2000/10;
    La Verda Formiketo. 2000/50;
    L'Esperanto. 2000/;7;
    Literatura Foiro. 2000/186,187;
    Norvega Esperantisto. 2000/4;
    Monato. 2000/10;
    REGo. 2000/1;
    SAT-Amikaro. 2000/553,554;
    Sennaciulo. 2000/8-9,10;
    Starto. 2000/4;
    Tempo. 2000/2-3;
    Vestnik Esperanto. 2000/3.


    M O Z A I K O

    Ni ricevis 11 solvojn de la postferia krucvortenigmo el la numero septembra. El ili 7 estis tute korektaj, la ceteraj havis erarojn. Ni lotumis libropremion kaj øin gajnis Ludoviko De Doncker (Belgio).

    Ni gratulas!

    La øustaj respondoj: 1. sento; 2. oktobr'; 3. reklam'; 4. membrokarto; 5. orient'; 6. taktik'; 7. kakatu'; 8. ursino; 9. ortodoksa; 10. albatros'; 11. stafeto; 12. oksikoko; 13. ofic'; 14. citron'; 15. nas'.
     


    Granda Novjarfesta Konkurso

    En la kvadratoj de la japanaj krucenigmoj kaþas sin ne vortoj, sed bildoj. La tasko estas pentri bildon laý numeraloj, kiuj estas maldekstre kaj supre de la kvadratoj. La numeraloj montras, kiom da grupoj de kolorigitaj kvadratoj situas en la indikita linio kaj kiom da kunligitaj kolorigitaj kvadratoj enhavas æiu grupo.

    Ekzemple, numeraloj 2, 5 kaj 4 montras, ke en æi tiu linio estas 3 grupoj, konsistantaj: la unua — el du, la dua — el kvin, la tria — el kvar kolorigitaj kvadratoj. La grupoj estas dividitaj per almenaý unu malplena kvadrato. Malplenaj kvadratoj povas esti ankaý en la komenco kaj fino de linioj. La plej malfacila tasko estas diveni, kiom da malplenaj kvadratoj estas inter la kolorigaj grupoj.

    Nun mi proponas al vi kvar japanajn krucenigmojn. Vi devas solvi ilin, poste kompreni kion vi pentris kaj skribi tiujn vortojn en kvadratojn, kiuj situas sub æiu krucenigmo. Finfine provu deæifri la frazon. Se vi sukcesos fari æion, sendu al ni æiujn krucenigmojn, æiujn vortojn kaj la frazon.

    Kompilis Tatjana Kulakova

    La respondoj atingu la redakcion antaý 10 feb 2001. Je la Novjara Konkurso ni tradicie lotumos tri libropremiojn inter la trovintoj de la øustaj respondoj. La respondon sendu poþte al la redakcio aý rete al la rubrikestro: kulakova@akb.mplik.ru.

    En la januara numero ni gratulos la plej aktivan partoprenanton de la jaro 2000.


    Krucenigmo 1


    Krucenigmo 2


    Krucenigmo 3


    Krucenigmo 4


    Krucenigmo


    Verdeskaj Pensoj

    de Georgo Handzlik

    (eroj de iam aperonta libro)

    [A] (LOdE-73)

    [B]

    Batalante por mondpaco oni devas agi singarde por ne akiri mondpecojn.

    Blindulo uzas hundon, senpiedulo rulseøon, homo sen lingvokono tradukiston.

    Bona konscienco riproæas nur laý peto de l' posedanto.

    Bona konsilo donas profiton al konsilanto.

    Bona politikisto: homo, kiu promesas nenion konkretan kaj konsekvence tion plenumas.

    Bonantagulo estas komencanto, kiu povas diri nur "Bonan tagon". Mi konas tamen kelkajn "jeviasanulojn".


    Jarfina humuro

    Bildo de M.Ba¼enova

    Proksimiøas Kristnasko. Ansero demandas siajn kolegojn:

    — Mi ne povas kompreni, kial mi la tutan nokton sonøis pomojn?

    * * * * *

    — Karulo, post kelkaj tagoj estos Novjara festo! Eble ni iru rigardi iujn fela¼ojn?

    — Brila ideo! Tamen ni rapidu, æar la zoo baldaý fermiøos.

    * * * * *

    Du meleagroj filozofiumas. Unu diras:

    — Kiel vi opinias, æu ekzistas vivo post Kristnasko?

    * * * * *

    Dum festado de alveninta jaro 2000, TV-¼urnalisto demandas al iu preterpasanto surstrate:

    — Kiujn planojn vi havas por æi tiu jarmilo?

    — Sufiæe moderajn. Plejparton de la jarmilo mi ne estos vivanta.

    * * * * *

    Viro, aktive festinta alvenon de l' nova jaro, matene, kun ruøaj okuloj, þvelinta vizaøo, nerazita, staras kaj rigardas sin en spegulo:

    — Jen kiel vi aspektas, homo de la 3-a jarmilo...

    Plukis kaj tradukis Grigori Arosev


    Valentin Melnikov

    MEDITOJ DUM JARMILÞANØO

    Ronda dato. Kaj zumas babilo:
    kia estos la tria jarmilo?
    Do abunde aperas nun pluraj
    horoskopoj, tabeloj aýguraj,
    profeta¼oj, nebulaj supozoj
    kaj science bazitaj prognozoj:
    "Æiujn nin, sen escept', amas Dio!
    Æiu ion ricevos pro tio!
    Nia lando bonstatos, prosperos,
    bonaj homoj neniam mizeros,
    æiu klare aliajn komprenos
    (eble eæ Fina Venko alvenos!);
    harmonios teknik' kaj naturo,
    per æefverkoj riæiøos kulturo,
    venos novaj rekordoj en sporto...",
    ...kaj — tutcerte al æiuj — la morto.
    Novjarfesta bildo de M.Ba¼enova


    Frazoj


    Bedaýrinde la Movado havas ankoraý primitivan manieron ekzisti kie pli gravas almozpetado kaj kolekto de mono por salajroj de oficistoj ol financa rekompenco de talentoj æefe el malriæaj landoj.

    Walter ¯elazny. Literatura Foiro. 2000: 186.


    Plendante kelkaj opinias ke ni ne sufiæe agas eksteren. Ni plejparte okupiøas pri kafumado inter malnovaj amikoj kaj kantado de himnoj, æirkaýataj de verdaj flagoj. Æu vere? Kvankam ni neniel informas kaj instruas sufiæe, mi ne povas rekoni tian bildon. Se malnovaj amikoj parolas Esperanton kune, tio estas brila! Kaj ke ili kreas bonan etoson æirkaý si estas eæ pli brile. Se ili kantas himnon, tio signifas, ke homoj ankoraý konas malnovajn poemojn klasikajn. Surbaze de agrabla etoso eble ili eæ povas konvinki pli da homoj aliøi al la sama rondo.

    Torstein Kvakland. Norvega Esperantisto. 2000: 4.


    La esperantismo estas pozitiva progresema ideologio. Ne estante reakcia, øi ne rajtas perdi tempon en batalado kontraý ia ajn alia ideologio. Sed celante sian propran idealon, øi ankaý ne rajtas sin limigi, nur por eviti konfliktojn, per sanktaj bovinoj de aliaj ideologioj. Se ni volas progresi al niaj celoj ni devas travadi la naciisman maræon.

    Eugène de Zilah. La Gazeto. 2000: 90.


    La esenco de la ideo Esperanto, entenas ideon pri kosmopoliteco, pri mondcivitaneco. De pluraj jardekoj ni ne aýdis pri aliaj seriozaj projektoj, dume Esperanto vivetas malgraý la esperantistoj. Esperanto havas la necesajn kondiæojn por esti la internacia, la tutmonda lingvo. Kredeble aliaj lingvoj, æu artaj, æu naciaj, tute ne.

    Gilbert Ledon. Brazila Esperantisto. 2000: 312


    Kelkaj eble ankaý ne þatas SAT-on pro malagrablaj personaj spertoj kun SAT-anoj. Tio þajnas al mi nelogika konduto, æar SAT mem ne respondecas por æiuj vortoj kaj agoj de siaj membroj. SAT-ano, kiu stulte agas aý stulte parolas, mem respondas por tio. Kaj æiuokaze, al kiu utilus kleriga organizo, en kiu troviøas nur tute kleraj homoj? Æiu homo, eæ SAT-ano, povas erari...

    Vinko Markov. SAT-Amikaro. 2000: 553.


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AÝSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg

    AÝSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: fel@mail.agoranet.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970

    BRITIO: Peul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

    BULGARIO: Ljubomir Trifonæovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ÆE¦IO: Vladislav Hasala, A.Dvoráka 1, CZ-696 62 Stráznice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800, Nykoping F.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11215, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Unuiøo Franca por Esperanto, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
                          Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
                          Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
                        Luis Serrano Pérez, Font Nova 32, ES-08202
    Rete: luis_serrano@mixmail.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W

    ISRAELO: Aleksandr Mikiþev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aþdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
                  Viþnja Brankoviæ, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sidney, BC, Canada V8L 3S6

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esp.oslo@sn.no

    NOV-ZELANDO: Gwenda Sutton, 12c Herbert Gardens, 186 The Terrace, Wellington, NZ-6001

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                          Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Reto: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Galina Romanovna Goreckaja, RU-620077 Jekaterinburg-77, p.k. 67
    Rete: sezonoj@mail.ru

    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO.
    2000. N-ro 12 (74)
    Aperas æiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Sa¶arov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Kor¼enkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Ba¼enova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Wolfgang Kirschstein
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 281711
    Telefakso: (3432) 775252 Esperanto 281711
    Elektronika adreso: sezonoj@mail.ru
    Hejmpaøo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2001:
        -- Internacia tarifo: 24 eýroj aý 24 usonaj dolaroj
        -- Orienteýropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        -- Ruslanda tarifo: 145 ruslandaj rubloj
        -- Aerpoþta aldono: 4 eýroj aý usonaj dolaroj
    Konto æe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 999 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla æe nia elektronika adreso kontraý 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        -- Plena paøo: 100 EUR (1000 rub.)
        -- Duona paøo: 60 EUR (600 rub.)
        -- Kvarona paøo: 35 EUR (350 rub.)
        -- Okona paøo: 20 EUR (200 rub.)
        -- Malpligrandaj: 0.50 EUR aý 5 rubloj por 1 cm²
        -- Kovrilpaøa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj æe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aý æe nia konto avko-u æe UEA (devizoj).
    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.
    (c) La Ondo de Esperanto, 2000.
    Subtitolo