Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2006. № 10 (144)

Fotis Jaroslaw Skupien

Sur la kovrilpaĝo: Amir Hadziahmetović kantas en koncerto, organizita de ICK en la ĵazklubo “Pod Basztą”, en Andrychów (Fotis Jarosław Skupień)


ENHAVO

KOMENTARIO

MEMORO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Ne forgesu reaboni

La kutima frazo “Ne forgesu reaboni”, kiu aperas ĉi-kajere en la 21a paĝo, anoncas novan abonkampanjon. Probable vi atentos tion kaj trovos en la kolofono ĉi-maldekstre, ke la baza abonprezo de La Ondo altiĝis de 27 al 32 eŭroj.

Kvankam ni scias, ke tiu altiĝo decidigos kelkajn legantojn malaboni, ni ne povis lasi la prezon senŝanĝa. Eĉ pli, ni devintus fari tion antaŭ unu jaro, kiam en septembro pasint-jara nin konsternis informo pri duobliĝo de la poreksterlanda poŝta tarifo en Ruslando. Sed tiam ni jam estis anoncintaj la abonprezon por 2006 senŝanĝa, kaj ekde la pasint-jara oktobra Ondo ĝis nun ni devas pagadi pli multe, ol ni ricevis. La kolektitaj kotizoj sufiĉis eble nur por sep kajeroj, sed ni eldonis dum la jaro La Ondon ĉiumonate, kun nur du duoblaj revuoj.

Ĉi tiel ni klarigis la situacion al movadgravulo, kies nomon ni ne menciu. La gravulo estis mirinde bone informita (aŭ, bone preparita). Li diris: “La presado de unu ekzemplero por vi kostas €0,40 kaj la ekspedo nur €0.80, sume €1,20 por unu numero, do nur €13,20 por la jaro, ĉar 11 numerojn vi faras. Sed vi prenegas de ni po €27. Rabistoj!” Li rapidege multiplikis 27 eŭrojn je 550 abonoj kaj trovis, ke ni ŝtelas dum la jaro ĉ. 8 mil eŭrojn de li mem. Li sakris kaj foriris… Por li ĉio klaras. Sed ni vidu la ĉefajn spezojn:

Esperanto-eldonado estas nia sola profesio, kaj la revuo ne povus aperi, se ni ne pagus la loĝejprezon kaj akvon, se ni ne manĝus ĉiutage, se ni ne aĉetus vestojn, se ni ne riparus la loĝejon, se ni ne aĉetus medikamentojn, ktp. Feliĉe, neniom por feriado (ni neniam feriis en la kutima senco de ĉi tiu vorto), neniom por aŭto (ni ne havas ĝin), nek por aliaj luksaĵoj.

Enspezoj? 550 abonoj (ni ricevis ĝis nun po 23 el 27 eŭroj, ĉar la perantoj ja ricevas makleraĵon; kaj venont-jare ni ricevos po 27 el 32 eŭroj; tamen la orienteŭropa kaj ruslanda tarifoj donas neniom da profito). Kaj donacoj (vd. pĝ. 23). Punkto.

Se vi bilancos, vi konstatos, ke ĉi tiel oni preskaŭ ne povas vivi. Sed ni vivas. Kaj ni eldonas. Ankaŭ librojn, kiuj helpas al ni eldoni la revuon. Do: ne forgesu reaboni!

HaGo, AlKo


William AuldSonas plu la tondra teksto

Mi ne pretendas ploron ĉe mia povra ĉerko…
la mondo min forgesu, kaj lasu min malvarma.
— tiel versis iam la homo juna kies mortnovaĵo disatingis nian komunumon ekde la 11a de septembro, dato de nun misaŭgura ankaŭ por ni, esperantistoj. Falis turo — falis la turo olda, turo impona, sed ne ebura. Forvelkis voĉo ne velura, dure pura. Forglitis plumo sen miso kaj kompromiso. La silento de kelkaj lastaj jaroj fariĝis definitiva.

Ĉe la ĉerko ni ne ploras. Ne ĉar ĉeestas pastro kiu fablojn knedas / pri dio, kristo, sankta petro, sed ĉar ni ne forgesas. Nin William Auld, la prafilo de Ruben, nia verstajlor-prapatro, ne lasas malvarma. Ni staras orfaj, sed kun heredaĵo riĉa, kiu ne la manojn plenigas. Ne mortas kiu por hom-miriadoj / el sia vivtrezor' faris regalon: / skuinte for ĉi-teran la penadon, / li portas plu vivigan idealon.

La lasta cito venas de János Arany — iom-tiom la hungara Auld, same verkinto epopea kaj tradukinto de Ŝekspiro. (Johano la Ora, Vilhelmo Olda…) Infanaĝe mi kur-ludis ĉirkaŭ statuaj piedoj de Arany. Student-aĝe mi ĉirkaŭbrakis piedojn ĉe Auld, ĉu tiujn klasikajn de tavernistino siria, ĉu gambon filigranan de Anna… kaj lascive eksopiris traduki hungaren La Infanan Rason. Traduki, jes, eĉ multaj tion faris: Danvy en la francan, Verloren nederlanden, Knoedt al la portugala… jen, certe miaflanke, surogata kreo, monaka omaĝo de kiu kolektas vortojn pige; komentariaĉo al tondra teksto.

Dum ni surogatis, William Auld kreis, kreadis. Ne nur literaturon, sed pli: komunumon, en multaj manieroj rektaj kaj malrektaj. Multas la atestoj pri lia helpemo, societemo, instruivo, senmoŝteca aŭtoritato. Rekte, mi havis bonŝancon sperti lin nur unu fojon, en Roterdama vespero, kiu kun viskio rapide fariĝis nokto… Malrekte, mi memoras svisan semajnon en kultura centro, kie entuziasma grupeto, en verdfamilia varmo, klopodis komprenige dissekci La Infanan Rason, helpe ankaŭ de ĉiaj komentoj kiujn Auld mem afablis sendi… kaj mi memoras slovakian renkontiĝon de homoj tradukintaj la aŭldan verkegon ĉiu al sia lingvo… pluraj el ni, pri “Unu el ni”.

En iu kamp' soleca mi estu nova sterko:
el mia koro kresku salik' simbole larma.
Ne estas soleca lia kampo — kiun li prisemis, plugis, sterkis… plu ĝisverkis. Dekoj kunkultivis kun li tiun agron, sed dekmiloj profitis el la rikolto, paŝante al plena posedo. Eĉ lia morto kunvenigis nin en kampo de sentkomuneco, dum larmis simbole interretaj paĝoj, kun kondolencoj de legantoj el Ĉilio kaj Ĉinio, Bharato kaj Irano… «se ni akceptu ke Auld haltis, nur povas temi pri “halto en alto”» — omaĝis teheranano. Mem Auld iam diris, ne kun orgojlo, sed kun malbedaŭro pri sia decido verki ne angle: “miaj libroj estas legataj tra la tuta mondo”…

La tuta mondo: jen kio esencas. Grandulo en la infanrase sinsekva vico Zamenhof-Kalocsay-Miĥalski-Lapenna, la postveninta (“genio post mi venonta”) Auld kreis ne nur la legaĵon, sed same la tutmondecon. Ankaŭ la Majstro aŭ Baghy jam estis legataj en klubanguloj ĉie, sed Auld atingis pli vasten: li parte trafis, parte kunkreis la epokon en kiu la ĉie-eco de nia komunumo estas pli ol pia deziro, ja evidentaĵo. Panegirante al Lapenna, revivigante Zamenhofon, verkante porokazajn salutojn aŭ jubilean poemon, li rolis kvazaŭ nacia poeto de nia preternacia komunumo. Per La Infana Raso li iĝis, transe, tuthomara.

William Auld malfermis la horizonton de eŭropa nuno al mondskala ĉiamo, kaj fuelis ĉe legantoj skeptikan entuziasmon tiom konvenan al la duvizaĝa naturo de esperantismo mem, disŝirata inter alta idealo kaj sekulara nesukceso. La perfidita juno de Auld ne povis triumfe transpaŝi la murdinstruan mondbuĉadon sen konscii ke la batalo estis por kapitalo… Per ĉiama dozo jen da socia kritiko, jen da amaro, ironio aŭ humuro, li kreis vastgaman verkaron, kvazaŭ neprus ke li unupersone traarku beletran breĉon jarcentan, anhele-dormbedaŭre nuligu nian kulturan malfruon, prenu modernisman elanon por piloti nin al altoj kie ne plu gravas estetikaj etiketoj kaj etikedoj. Kaj preter tio, preter tio… laŭbezone, li surmetis la togon de akademiano, la talaron de ĵuriano, la kompleton de estrarano… prenis krajonon de korektisto, kreton de instruisto, tajpilon de redaktoro, notaron de kantemulo… Tantalaj bezonoj kreis Protean plenumanton.

En la neekzistantaj liceoj de Esperantujo, kie Auld estas pli ol vicestro, diligentaj adoleskuloj studas kaj studos La Infanan Rason… sed ankaŭ intersendos amajn kaŝleterojn kun aŭldaj vortoj, ebriiĝos kun Vilĉjo kamarade kaj komplice, kaj eĉ trovos furaĝon por siaaĝa ribelo en liaj teme aŭdacaj lascivotajdoj kaj liaj poezi-pintaj Provizore, Akcepto strangas kaj Noktaj pensoj…

Tiuj liceanoj estas ni. En niaj studoj ni alvenas la finofaran strofon:

Kiam mi kuŝos tombe, mi plu ne devos senti,
nek pensi, nek esperi, nek esti turmentata;
ne devos mi pajaci, nek vortojn, farojn penti,
sed putros sendolore en mort' agrable glata.
Ne estas inter ni nun alia homo de liaj staturo kaj portkapablo.

Estu, William Auld, al vi la mort' agrable glata: ĝi eble longe daŭros, sed dume Vi estos ĉiam legata.

István Ertl

Notoj

1. Tago de la (minuskle!!!) pinoĉeta puĉo, en 1973, kontraŭ prezidento Allende — sed amiko Daŝgupto atentigas ke “la 11a de septembro estas ankaŭ la tago en kiu mahatma gandhi lanĉis la satjagrahon”, la principon de senperforta rezisto. Kaj tiutage hungaroj malfermis sian feran kurtenon en 1989.

2. La sepulton de Auld enkadrigis religia ceremonio. Ĝia ĉefa lingvo estis, paradokse sed evidente, la angla.

3. Mi ne pretendas ploron, el la ciklo Spiro de l' pasio.


Aleksandr Dmitrijevich DulichenkoInterlingvistiko por ĉiuj

En junio 2005 ni aperigis intervjuon kun profesoro Aleksandr Duliĉenko (Tartua Universitato, Estonio), kiel kun la prezidanto de Internacia Asocio de Interlingvistiko. Hodiaŭ li denove estas nia gasto, ĉar antaŭnelonge Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) eldonis lian libron En la serĉado de la mondolingvo, aŭ interlingvistiko por ĉiuj, kaj pro grava scienca premio, kiun li ricevis, interalie, pro sia interlingvistika agado.

LOdE: Via libro havas preskaŭ Drezenan titolon. Ĉu tio estas hazarda?

AD: La libro ricevis tian titolon por montri la kontinuecon de interlingvistiko ekde la 1920–30aj jaroj ĝis la komenco de la 21a jarcento, kaj tion mi menciis en mia Antaŭparolo. Ja Ernest Drezen estis unu el la fondintoj de interlingvistiko kaj esperantologio en USSR. Liaj studoj ĉiam interesis min. Mi pensas, ke, malgraŭ la tre malfacila tempo, dum kiu li vivis, li sukcesis sufiĉe profunde penetri en la esencon de la internacilingva teorio ĝenerale kaj de la movado por la internacia helplingvo. Siatempe mi riĉigis miajn interlingvistikajn sciojn, legante liajn artikolojn kaj librojn. Min tre zorgigas, ke nun oni preskaŭ ne reeldonas liajn ruslingvajn verkojn. Se troviĝus eldonanto, mi volonte pretigus por reeldono lian monografion Por universala lingvo (За всеобщим языком) kaj kelkajn aliajn. Temas ne pri stereotipa represo (tiu aperis en 2004 en Moskvo) sed pri vera reeldono korektita, kun ampleksa komentario.

LOdE: Nia eldonejo ricevis kelkajn leterojn de tiuj, kiuj volas mendi ĉi tiun “lernolibron de interlingvistiko”. Ĉu efektive temas pri lernolibro?

AD: En la movado por internacia lingvo oni delonge sentis bezonon pri libro kun sistema priskribo, unuflanke, de la historio de interlingvistiko, kaj, aliflanke, de ĝia nuntempa stato en la ĝenerala lingvistika kunteksto. Mi celis verki sciencan libron, tamen por vasta legantaro — do, scienc-popularan libron. Kvankam ĝi ne estas lernolibro, oni povas principe uzi ĝin kiel lernolibron. Mi strebis montri, ke lingvoprojektado estas objektiva procezo, evoluanta dum pluraj jarcentoj. Ĉi tiu evoluo estas dense ligita kun la lingva vivo de la socio kaj kun ties bezonoj, kio favoris aperon de projektoj, kiuj sukcesis ensociiĝi, — Volapuko, Esperanto, kaj kelkaj aliaj.

LOdE: Kiam naskiĝis la ideo pri ĉi tiu libro?

AD: La ideo aperis ankoraŭ en la 1980aj jaroj. Mi rakontis pri ĉi tiu ideo al eminenta lingvisto kaj esperantologo akademiano Paul Ariste, kaj li subtenis min. Sciante la rilaton de la sovetuniaj aŭtoritatoj en Moskvo al interlingvistiko, mi planis komence eldoni ĝian estonan tradukon en Estonio. Kiam la libro estis tradukita en la estonan, profesoro Ariste verkis farovan recenzon pri ĝi por la talina eldonejo Valgus. Valgus konsentis eldoni la libron, sed prokrastis la eldonon pro kelkaj problemoj en la estona traduko. Poste, dum “la zenito de la perestrojko”, iĝis klare, ke la libro ne estos eldonita… En la 1990aj jaroj Estona Enciklopedio akceptis la libron por eldono, sed baldaŭ la redaktoro ŝanĝiĝis, kaj la novaj gvidantoj, orientitaj al amas-literaturo, decidis, ke la libro ne povos trovi legantojn en Estonio, ĉar, laŭ ilia opinio, ĉi tie estas tro malmultaj interesitoj pri ĉi tiu problemaro.

Nur post la realigo de la iniciato de Povilas Jegorovas pri eldono de la litova traduko ĉe la Eldona Instituto pri Sciencaj kaj Enciklopediaj Libroj (Vilno, 2003), pri la libro ekinteresiĝis la eldonejo de la Tartua Universitato. En 2004 la libro aperis estone, kaj mi plurfoje aŭdis, ke ĝi ĝuas grandan popularecon. Ĉi-somere estis eldonita la Esperanta traduko, iom korektita kaj aktualigita kompare kun la originalo. Sed la sorto de la rusa originalo estas malpli sukcesa. Kelkaj eldonejoj en Moskvo postulis, ke mi pagu ĉiujn eldonkostojn, kion mi apenaŭ povus fari. Finfine, antaŭ nelonge unu moskva eldonejo konsentis pritrakti la eblon eldoni ĝin, sed ĝis la finklarigo de ĉiuj demandoj mi preferas ne nomi la eldonejon…

LOdE: Verŝajne, ĉi tiu jaro estas memorinda por vi ne nur pro la apero de Interlingvistiko por ĉiuj, sed ĉefe pro la premio Humboldt, kiun oni ofte nomas “Nobel-premio por la germanlingva kaj eŭropa mondo” aŭ “malgranda Nobel-premio”.

AD: La ricevo de la internacia scienca premio de Alexander von Humboldt estis tute surpriza por mi, ĉar mi sciis, ke ĉi tiun prestiĝan kaj altan premion oni tre malofte donas al filologoj. En la eksa USSR antaŭ mi ĝin ricevis nur du moskvaj akademianoj: Derenik Apresjan kaj Andrej Zaliznjak. Min kandidatigis grupo de okcidenteŭropaj (kompreneble, ankaŭ germanaj) sciencistoj. La komitato de Alexander von Humboldt-Stiftung ricevis de fakuloj el pluraj landoj sendependajn opiniojn pri miaj sciencaj studoj, kaj tiuj taksoj estis tre pozitivaj. Krome, ĉe la premiado oni konsideras internacian citadon de verkoj kaj referencon al ili, iliajn tradukojn al diversaj lingvoj, ilian valoron por progreso en diversaj sciencaj fakoj kaj disciplinoj ktp.

La decido de la eksperta komisiono de Humboldta Komitato, voĉlegita en marto en Bamberg dum la enmanigo de la diplomo, mencias pri mia formulado kaj enkonduko en la sciencan uzadon de la kategorio “slavaj literaturaj mikrolingvoj”, pri la fundamenta esplorado de la procezoj en la rusa lingvo de la fino de la 20a jarcento (temas pri mia monografio La rusa lingvo fine de la XXa jarcento, München, 1994), pri la esplorado de la problemoj de la internacia lingvokomunikado — interlingvistiko kaj kreo de la enciklopedia konsultlibro Internaciaj helplingvoj (Международные вспомогательные языки. Tallinn, 1990).

Estis konsideritaj ankaŭ la sciencaj skoloj pri esplorado de slavaj mikrolingvoj kaj pri interlingvistiko, kiujn mi fondis ĉe la Tartua Universitato. (En la dua kazo temas pri la Tartua-Moskva skolo de interlingvistika esplorado, pri kies ekzistado “kulpas” ne nur mi, sed ankaŭ profesoro de la Moskva Universitato Sergej Kuznecov). Poste mi eksciis, ke mi devis elteni konkuradon kun 50 kandidatoj el la tuta mondo.

LOdE: Bonvolu iom rakonti pri viaj slavistikaj esploroj.

AD: Mi jam menciis mian kontribuon pri la formulado de la kategorio “slavaj mikrolingvoj” (da kiuj nuntempe estas ne malpli ol 18!), kaj pri ilia esplorado. Komence mian atenton altiris la jugoslavia-rutena mikrolingvo, kiun parolas ĉ. 24 mil personoj en la eksa Jugoslavio. La plej lasta, el la studitaj de mi, estis, verŝajne, la pomaka lingvo en Grekio – mikrolingvo de bulgara islamigita loĝantaro.

En 2003–2004 en Tartu estis eldonita mia duvoluma verko Slavaj literaturaj mikrolingvoj. Krome mi sisteme okupiĝas pri esplorado de problemoj de la rusa, serba-kroata, slovena kaj kelkaj aliaj slavaj lingvoj, pri historio de la ĝeneralaj slavistikaj problemoj, pri historio de slava filologio ktp. Ekde 1985 mi eldonas en Tartu sciencan serion Slavica Tartuensia, kiu estas internacie konata. Mi havas multajn publikaĵojn pri la ĝenerala lingvoteorio, pri sociolingvistiko, pri etnolingvistiko, pri finnougristiko, eĉ pri ciganologio.

LOdE: Supozeble, vi estas la unua Humboldt-laŭreato rekonita (ankaŭ) pro interlingvistikaj esploroj. Kion vi faris kaj faras en ĉi tiu sfero?

AD: Jes, mi eksciis, ke la Humboldta Komitato antaŭe premiis meritojn de neniu sciencisto en interlingvistiko. Interlingvistiko havas gravan lokon en mia scienca laboro. Mi ekokupiĝis pri ĝi komence de mia scienca vojo, kaj mi neniam ĉesis okupiĝi pri ĝi. Mi havas pli ol cent interlingvistikajn publikaĵojn inkluzive de kvin libroj en la lingvoj rusa, litova, estona kaj Esperanto. Ekde 1982 mi eldonas sciencan serion Interlinguistica Tartuensis, en kiu aperas artikoloj ankaŭ en Esperanto. Jam longe mi kolektas materialon kaj faras notojn por iam verkota monografio Fundamento de Interlingvistiko, kiu, laŭ mia espero, kompletigos (sed ne ripetos) la ruslingvan libron de profesoro Kuznecov Teoria fundamento de interlingvistiko (1987). Krome, mi multe laboras pri la teoria bazo de t.n. “slava interlingvistiko”, kies esplorobjekto estas projektoj de tutslavaj aŭ interslavaj lingvoj en la historio de la slavaj popoloj. Al starigo de ĉi tiu nova scienca direkto mi jam kontribuis per pluraj artikoloj. Mi ankaŭ revas ordigi mian interlingvistikan arkivon kaj publikigi kelkajn gravajn tekstojn. Kaj mi ŝatus okazigi en Tartu ankoraŭ kelkajn sciencajn interlingvistikajn konferencojn…

Interalie, ankaŭ kelkaj tagoj mi revenis el Sheffield (Anglio), kie mi partoprenis en internacia scienca konferenco pri problemoj de frua sovetunia sociolingvistiko, organizita de la loka universitato. Mian raporton Ideo de la internacia planlingvo en la ĝangalo de la frua sovetia sociolingvistiko estis akceptita kun granda intereso, kiun atestis ne nur la diskutado, sed ankaŭ postaj neformalaj interparoloj pri ĝi. Mi parolis pri la formiĝo de la internacilingva movado en la 1920–30aj jaroj, pri la teoriaj esploroj de Ernest Drezen kaj Jefim Spiridoviĉ, kaj de juna (tiam) lingvisto Jevgenij Bokarev. Fine mi anoncis al la kunvenintoj pri la apero de la Esperanta traduko de mia libro En la serĉado de la mondolingvo, kaj tio elvokis grandan intereson de pluraj konferencanoj, kiuj demandis pri la eblo aĉeti la libron. Ja la ideon de la internacia lingvo oni povas kaj devas propagandi ne nur inter esperantistoj, sed ankaŭ inter diversdisciplinaj lingvistoj.

LOdE: Nian revuon legas nur tiuj, kiuj praktikas la ĝis nun plej sukcesan planlingvon — Esperanton. Ankaŭ vi bone konas Esperanton, sed malofte partoprenas vivon esperantistan. Kial?

AD: Mi havas kontaktojn kun pluraj sciencistoj kaj ordinaraj homoj, kiuj konas Esperanton. Mi korespondas en ĉi tiu lingvo. Mi havas grandegan arkivon de korespondaĵoj en Esperanto. Sed mi ĉiam estis troŝarĝita de la scienca kaj instrua agado. Mi scias, ke iuj lingvistoj, sciantaj Esperanton, partoprenas praktikajn esperantistajn aranĝojn — tendarojn, renkontiĝojn, kongresojn k.s. Tia estas, ekzemple, la jam menciita profesoro Kuznecov. Mi memoras, ke en la sovetunia tempo, kiam Esperanto oficiale ne estis subtenata, li aktive partoprenis esperantistajn kunvenojn. Oni ĉie akceptis lin tre varme, liajn paroladojn en Esperanto aŭskultis tre atente centoj kaj miloj da esperantistoj. Sed mi estas alitipa persono. Eble, pli kabineta. Malgraŭ tio en la 1980aj jaroj mi partoprenis la Baltan Esperanto-Tendaron, kiun en Tartu okazigis estona esperantisto Madis Linnamägi. Tiam mi prelegis en Esperanto pri la historio kaj nuna stato de interlingvistiko. Pasintsomere mi intencis veni al Vilno, por prezenti prelegon en la 90a Universala Kongreso de Esperanto, sed pro konsilo de mia doktoro mi devis urĝe veturi suden por kuraci min — bedaŭrinde, alian eliron mi ne havis.

LOdE: En via libro aperis respondoj de viaj eminentaj kolegoj, Paul Ariste kaj Pent Nurmekund, al la demando pri la perspektivo de la lingva evoluo en la mondo: “Ĉu multeco de lingvoj, aŭ komuna lingvo? Aŭ ambaŭ kune?” Kio estas via opinio?

AD: Efektive, iam mi intervjuis ilin pri la lingva estonteco de la homaro kaj publikigis iliajn respondojn en mia lasta libro. Mi mem delonge kaj multe meditas pri tio kaj diras miajn konsiderojn al miaj studentoj kaj aspirantoj. Al mi ŝajnas, ke la lingva vivo de la homaro dum tre longa tempo daŭros same kiel la kultura vivo. La lingva vivo baziĝas sur dialektiko: apud grandaj lingvoj evoluos ankaŭ malgrandaj, kvankam la malgrandaj lingvoj iom malmultiĝos pro la progresanta asimil(iĝ)a procezo. Inter la grandaj lingvoj evoluos transetnaj tendencoj, rezulte de kiuj iujn apartajn transetnajn funkciojn eble plenumos kelkaj “naturaj”, t.e. vivantaj etnaj lingvoj (eble malsamaj lingvoj en malsamaj mondregionoj!) kaj, apud ili, racie kreitaj lingvoj. Sed ĉiutagajn internajn, netransetnajn, funkciojn plenumos etnaj lingvoj, kiuj malmulte cedos la asimiladon. Eble tiamaniere formiĝos malproksima dialektiko de la lingva vivo… Sed, vi bone komprenas, ke prognozado en scienco, precipe prognozado ligita kun la sorto de lingvoj, estas tre riska afero. Kaj mi ne insistas pri mia vidpunkto.

LOdE: En intervjuo oni ne povas eviti la plej tradician demandon — pri viaj planoj.

AD: Pri miaj interlingvistikaj planoj mi jam diris. Se la tempo kaj la sano permesos, mi ne haltos ĉe tio, kiom mi jam faris. Mi kolektis tutan maron da materialo! Kaj mi ne deziras, ke post mia forpaso ĝi estu disigita.

La libro estas aĉetebla ĉe la libroservoj de UEA, ELNA, FEL, JEI kaj aliaj grandaj libroservoj. 


Eŭropa identeco en la pola Davos

Krynica estas sudpollanda kuracloko en la Beskid-montaro, proksime al Novsonĉo (Nowy Sącz). En 1992, kiam por Pollando malfermiĝis la ŝanco aliĝi al la Eŭropa Unio, ĝuste en Novsonĉo naskiĝis la ideo establi forumon de sendependa diskutado pri aferoj de la centra kaj orienta Eŭropo. La ideon kaj la nomon de la Ekonomia Forumo en Krynica inspiris la Monda Ekonomia Forumo en Davos, kaj ĝi baldaŭ famiĝis kiel la “pola Davos”. Ĉi-jare el 40 landoj venis 1800 personoj, reprezentantoj de la ekonomia, socia, kultura kaj politika vivo. En tiu elita societo la unuan fojon eklumis la verda stelo.

Margareta Handzlik en Krynica (Fotis Halina Komar)En Novsonĉo aktivas grupo de esperantistinoj, kiun komandas Halina Komar. Pasintjare ili sukcesis enkonduki Esperanton en la studprogramon de la loka Universitato de la Tria Aĝo. Tiu socia altlernejo ĝuas prestiĝon en la urbo dank' al ĝia dinamika direktorino W. Borczyk. Ĝuste ŝi aranĝis al la universitato la rajton partopreni la forumon. La esperantista grupo proponis temon, kiu evidentiĝis bonvena: Lingva politiko – kia modelo por Eŭropo?

La propono kongruis kun la ĝenerala temo de ĉi-jara forumo: Eŭropaj defioj – demandoj pri nova identeco de Eŭropo. Necesis urĝe selekti okpersonan teamon por la diskutpanelo. Ne mankas en Pollando esperantistoj kompetentaj por tiu rolo. La ĉefrolanto nature devis esti Margareta Handzlik, deputito de la Eŭropa Parlamento. La paneldiskuto okazis la 8an de septembro 2006. Oni uzis tri laborlingvojn, la polan, anglan kaj rusan. Jam en tiu fakto estis videbla problemo. Suferis ĝin Zlatko Tišljar. Scipovante kelkajn eŭropajn lingvojn, li devis legi sian referaĵon en la angla, kiun li ne parolas.

Margareta Handzlik brile prezentis la lingvan problemon en la Eŭropa Parlamento.Ŝi demonstris komplikan reton de la reciprokaj tradukpadoj inter la 21 lingvoj de la eŭropuniaj landoj, kaj ties financajn implicojn kalkuleblajn en miliardoj da eŭroj. La parlamentanino atentigis pri malobservo de la fundamenta principo de la Eŭropa Unio, nome la samrajteco de ĉiuj lingvoj. Konklude ŝi prezentis avantaĝojn laŭ la jura, ekonomia kaj morala vidpunkto, kiuj rezultus el akcepto de unu neŭtrala pontolingvo.

Barbara Despiney, doktoro pri ekonomio, reprezentanta la Nacian Centron de Sciencaj Esploroj ĉe la pariza Sorbono, priparolis rilaton inter la kultura identiĝo en regionoj kaj ĝia ekonomia evoluo. Rezulte de siaj esploroj en minoritataj regionoj, ŝi konstatis des pli efikan ekonomian evoluon, ju pli forte identiĝas kun koncerna regiono ĝiaj loĝantoj.

Zlatko Tišljar, teoriulo pri la temo “eŭropa identeco”, kaj sekretario de la Eŭropa Esperanto-Unio difinis diversajn aspektojn de la nocio “identeco”, pledis por sistema tiudirekta edukado. La preleganto, kiu mem konsideras sin kroato, sloveno kaj eŭropano samtempe emfazis la alian kondiĉon por konstrui komunan eŭropan identecon, nome komunan lingvon, kiu garantius al eŭropanoj reciproke rilatiĝi surbaze de la lingva egaleco. Peter Baláž, junulo el Slovakio, nome de TEJO prezentis informfilmon pri Esperanto, aranĝitan en 25 lingvoj.

La publiko (Fotis Halina Komar)La diskuton ardigis alparolo de brito, konsideranta la lingvan problemon en la mondo solvita per la angla. Li kontraŭstaris Esperanton, kiel senkulturan lingvon. D-ro Ilona Koutny, kiu gvidas Interlingvistikajn Studojn en la Universitato de Poznano, konsciigis al la brito, ke Esperanto estas lingvo, kiu absorbis la ĉefajn verkojn de la monda literaturo, kaj en kiu kreiĝas originala literaturo. Tiel valora literaturo, aldonis d-ro Zbigniew Galor el la sama universitato, ke la brito William Auld estis nomita kandidato al Nobel-premio.

D-ro Witold Stępniewski, vicrektoro de la Teknika Universitato en Lublino starigis demandon: “Kion signifas la nocio lingvokono”? Li aludis magran rezulton de ĉi-jaraj maturecekzamenoj pri la pola lingvo. Jen la 19-jaraj gejunuloj fiaskas pro la lingvo, kiun ili parolas denaske kaj krome studis en lernejoj dum 12 jaroj. Kiel do mezuri la konon de fremda lingvo? Kian ŝancon havas ne-brito, kiu kuraĝas konkurenci je posteno en eŭropunia instanco kontraŭ denaska brito? La subskribinto de tiu ĉi artikolo ankaŭ kontribuis al la diskuto, rakontante pri sia sperto dum la instruado de Esperanto en la Pekina Universitato. Ĉiuj miaj studentoj lernas jam ok jarojn la anglan lingvon kaj neniu ĝin parolas, post trimonata lernado de Esperanto kelkaj personoj ekparolis ĝin.

En Krynica la esperantistoj sukcesis prezenti la lingvan problemon en Eŭropo al neesperantista publiko en ĝia influpova, elita nivelo. Krome la kvar panelanoj estis prezentitaj en la albumo de la aktivaj partoprenantoj, kaj en la programlibro estas esence priparolita la temo de la paneldiskuto. Krome funkciis en Krynica informa stando pri Esperanto, organizita kaj priservata de la Pola Esperanto-Junularo, kiun reprezentis Anna Stachowicz el Varsovia Vento kaj Leszek Dobrowolski el Poznano. Tiel okazis malofta en nia movado intergeneracia kunlaboro, la triaaĝuloj kaj la gejunuloj man-en-mane agis por la sama celo.

La vera heroino estas Halina Komar, kiu iniciatis la enkondukon de Esperanto en la Ekonomian Forumon. Ŝi havis stabon de sindonemaj kunlaborantoj, kiel Danuta Kowalska, Jolanta Kieres kaj aliaj. Ili ne nur faris la organizan laboron, sed ankaŭ gastigis la alvenintajn esperantistojn. Ili loĝis ĉe Halina Komar mem, sed ankaŭ ĉe Stanisława Zaczyk, Krystyna Kulej-Dulak kaj Krystyna Stendera.

La lingva panelo de la 16-a Ekonomia Forumo en Krynica estis unu el la cento da diverstemaj diskutoj, tamen ĝi estis unusola, kiun organizis nek iu ŝtata instanco, nek riĉa entrepreno aŭ organizaĵo, sed la grupo de entuziasmuloj. Jen la Novsonĉa fenomeno.

Roman Dobrzyński


SAT fronte al financa krizo

Pli multnombre partoprenita ol la pasintjara estis la SAT-kongreso en Beogrado (19–26 aŭg 2006) kun 150 kongresanoj el pli ol 20 landoj. Organizis OKK prezidita de Tereza Kapista.

Neevitebla laborkunsida temo estis la jam kriznivela financproblemo de SAT. En la Gvidrezolucio la kunvenintaj membroj “esprimas sian fidon al la PK” por “solvi la financan krizon laŭ la plej bona maniero samtempe por SAT kaj por Kreŝimir Barkoviĉ”, kiu “okaze de maldungo ricevu la diferencon inter sia antaŭa salajro kaj la ŝtata senlaborula kompenso”. Vendon de la sidejo oni ne ekskludas. Malgraŭ ŝanĝiĝontaj kondiĉoj en la “centralo”, la kongresanoj projektis estontan agadon. Interalie oni ekzamenis proponon pri eldonkooperativo. Unu laborkunsidon plenigis debatoj pri socipolitikaj temoj: la situacio en Mezoriento, la protestmovado kontraŭ la unuadunga kontrakto en Francio, naciismo kaj edukado en Japanio kaj aliaj landoj, kaj la politika flanko de Esperanto-informado: tio, ĉu la SAT-medio prezentu Esperanton samstile kiel la “neŭtrala”.

Kunveno gvidita de Colette kaj André Weiss pritraktis la problemon de la grapolbomboj — kiuj entenas “grapolon” de pli malgrandaj bomboj kaj ilin disvastigas en ampleksa areo. Nova kampanjo kontraŭ tiuj armiloj sekvas antaŭajn agadojn de la du aktivuloj kiel la kontraŭmina kampanjo. SAT petos aliĝon al la Monda Koalicio kontraŭ tiuj armiloj.
Colette kaj Andre Weiss en la kunveno pri malarmado (Fotis Gary Mickle)
Kunvenis la frakcioj liberpensula, komunista, ĉielarka, sennaciisma, kaj ekologiista, kaj la Poresperanta Fako. Revigliĝis la porpaca frakcio. En la kultura programo figuris i.a. teatraj prezentoj de Vida Jerman kaj Jerzy Fornal, kaj koncerto de la filharmonio de gejunuloj el Beogrado.

La kongresa Deklaracio kontraŭas ŝtatan kaj ne-ŝtatan terorismon kaj postulas liberigon de la malliberigitoj de la usonaj “koncentrejoj en Guantanamo kaj aliaj lokoj”. Por la Mezoriento ĝi alvokas “prepari kondiĉojn de longdaŭra paco” per “historia klerigado” kaj “disvolvo de interfratiĝaj rilatoj”. Pri tio estis debato kaj disopinieco. Preskaŭ duono de la voĉdonantoj preferis aŭ proponon, ke UN altrudu tujan fondon de palestina ŝtato, aŭ pledon por la t.n. “unuŝtata solvo” sur la historia teritorio de Palestino.

Gary Mickle


RET — Rekorde Etaj Tagoj

Ĉi-jare loko kaj aliaj kondiĉoj por Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET-06 okazis 12–19 aŭg 2006 proksime al Volgograd en la ripozejo Krasnij Sad, ĉe rivero Aĥtuba) estis difinitaj nur lastmomente. Eble pro tio la partoprenintoj tre malmultis: nur deko da plentempaj. La renkontiĝo iĝis kvazaŭ eksperimenta: ĉu povas la tuta programo formiĝi kaj okazi “per si mem”, sen la ĉiama gvidoro kaj nomumitaj responsuloj?

Evidentiĝis ke jes: multaj spertaj aktivuloj havas sufiĉan konsciencon (precipe dankendas Galina Terentjeva el Ĉelabinsk kaj Tatjana Vtorova el Volgograd). Do okazis rakontoj (pro malmulteco de ĉeestantoj — en formo de konversaciaj rondoj): pri vizititaj landoj, pri la ĵusa UK, pri E@I, pri intelektaj ludoj (kaj certe la ludoj mem). Anstataŭ unueca libroservo ĉiu deziranto mem vendis siajn librojn kaj diskojn. Dum plejparto de la tempo mankis gitaristoj — tamen poste venis Helena Melnikova kaj Mikaelo Bronŝtejn. Anstataŭ sportaj konkursoj oni simple sunbruniĝis kaj naĝis.

Estas amuze, ke la antaŭanoncita ĉeftemo Kluba laboro preskaŭ neniun interesis, oni ekparolis prie nur post veno, pli proksime al la aranĝofino, de la nuna kaj eksa REU-prezidantoj (kaj la etoso tuj rimarkeble malboniĝis). Do la vivo pruvis, ke RET kaj ruslanda Esperanto-movado ĝenerale povas bone ekzisti sen REU.

Lastatage okazis kunveno de 13 REU-membroj, kiu post longa disputo proklamis sin REU-konferenco (rekorde malmultnombra kaj mallonga, akceptinta nur formalajn bagatelajn decidojn). Oni voĉdone agnoskis laboron de REU-estraro “kontentiga”, ĉar kelkaj el la estraranoj ja ion faris. La REU-estraro (2 el 6 anoj degnis aperi en la lasta tago) plu zorgas nur pri si mem. Senutilan anemian asocion oni ne povas eĉ likvidi laŭstatute: por tio necesus voĉoj de 2/3 el ĉiuj REU-membroj (onidire, nun ĉ. 200), el kiuj plejmulto, t.n. “asociitaj”, apenaŭ konscias sian membrecon, ricevitan aŭtomate per decido de klubgvidanto…

Ĝenerale la programo de RET estis magra (por nialandaj aranĝoj; eksterlande ĝi estus taksata riĉa) — sed tio eĉ bonas, ĉar oni ĝissate ĝuis la sunon, riveron ktp. La vetero perfektis, eĉ kuloj forestis. Do oni bonege ripozis, satdormis (ankaŭ “nokta programo” forestis), bonguste manĝis (dankon al Ilja Ĉugunkin, kiu ĉiun momenton, liberan de kuirado, uzis por progresigi sian Esperanton).

Tuj post RET samloke komenciĝis OkSEJT, al kiu restis kelkaj RET-partoprenintoj kaj venis iom da gejunuloj. Por sekva jaro la “REU-konferenco” rekomendis kunigi tiujn du aranĝojn, por atingi pli decan kvanton da partoprenontoj — tamen oni ne certas ke entute io okazos…

Valentin Melnikov


Romaa ŝtono en Malborko

12 aŭg jam la 33an fojon renkontiĝis en Malbork polaj kaj eksterlandaj esperantistoj por partopreni ceremonion — nun pro plantado de la romaa pino kaj malkovro de la Ŝtono de romaoj.
Fotis Henryk Jankowski
La ceremonion preparis la Esperanto-rondo Kastelo el Malborko kaj Arba Ŝelo el Rokitki (antaŭurbo de Tczew) kun la helpo de Verda Stelo el Pelplino, i.a., de la junulara ensemblo Kvarope. Venis multe da gastoj kaj aŭtoritatoj de la du urboj.

La ŝtonon malkovris du romaoj el Olŝtino — Zdzisław Federowicz, altrangulo de la Romaa Societo, Adamo “Lulek” Fedorowicz, estro de la folklor-ensemblo Hitano, kaj granda amiko de romaoj — la sciencisto de Varsovia Politekniko d-ro Mario Zając.

Post la oficiala parto, sur la estrado apud la muroj de la Teŭtona Kastelo okazis koncerto de Hitano kaj Kvarope, kaj ankaŭ komuna kantado en la pola, romaa kaj Esperanta lingvoj. La ceremonion ornamis fajrospektaklo kaj bataloj de mezepokaj kavaliroj el la malborka kastelo. Aperis pri tiu evento kelkaj artikoloj en la gazetoj de Malborko kaj Tczew.

Edward Kozyra


Atentigo pri hispanaj familinomoj

Kiam la redakcio de La Ondo de Esperanto enretigis la recenzon kiun mi verkis pri la libro de Antonio Marco Botella, Esperanto en Katalunio (LOdE-140), leviĝis dubo, kiu ofte trafas alilandajn kaj alilingvajn homojn kiam temas pri hispanaj kaj hispanlingvaj amerikaj landoj: kio estas Marco? Ĉu propra aŭ familia nomo?

Mi respondos per pli ĝenerala klarigo pri la sistemo de familiaj nomoj en Hispanio. Kion mi komentos tie ĉi, ankaŭ validas por la plejmulto de hispanamerikaj landoj, kun la grava escepto de Argentino, kiu sekvas pli eŭropecan manieron. Tio povas taŭgi por eviti tre oftajn erarojn en Esperanta medio, kiel la nomado de Juan Régulo Pérez kiel sinjoro Pérez, aŭ la malĝusta ordigo de nomoj kiu ekzistis ĝis antaŭ nelonge en Vikipedio, ĉe la enretigo de la Enciklopedio de Esperanto.

La ĉefa komencpunkto estas ke en Hispanio la virinoj neniam perdas sian familinomon ĉe sia edziĝo. Ambaŭ geedzoj donas siajn nomojn al la filoj, tiel ke tiuj ĉi havas oficiale du oficialajn familinomojn. Ĝenerale la nomo de la paĉjo iras unue, sed de antaŭ kelkaj jaroj estas permesite ke la paro elektu ke la patrina familinomo aperu antaŭe, kondiĉe ke tiu ordo estu la sama por ĉiuj gefiloj de la paro.

La du familinomoj estas skribataj aŭ elparolataj sinsekve, aŭ kunigitaj per la vorteto “y” (kaj). Tiu ĉi lasta proceduro estas la plej ofta en Katalunio, kie tamen la konjunkcio estas “i” (latina anstataŭ greka i). En la ceteraj partoj de Hispanio ĝi estas uzata nur pro eŭfonio aŭ por eviti miskomprenojn. Multaj hispanoj en internaciaj kuntekstoj uzas streketojn por kunigi la du komponantojn, kaj tiel eviti miskomprenojn.

ManzanoUnu el la sekvoj estas ke la hispanaj nomoj estas ĝenerale longaj. Ili povas esti eĉ pli longaj se la familinomo estas kunmetaĵo de du aliaj. Ekzemple, tio okazas kiam filo de konata persono kunmetas ĉe si la familinomojn de la patro, kiu estis konata per ambaŭ nomoj, kaj tiel tiu kombino ne perdiĝas. Ankaŭ multaj familinomoj de vaska deveno povas esti sufiĉe longaj. Do, vi povas trovi tian monstraĵon, kia estas la nomo de la antaŭa urbestro de Madrido: José María Álvarez del Manzano y López del Hierro, kiun ĉiuj nomis… simple Manzano.

Tio kondukas al la ĝenerala uzado en la ĉiutagaĵo nur de unu familinomo. Tamen, la uzo de ambaŭ estas ankaŭ ofta, speciale por oficialaj aŭ profesiaj okazoj. Ekzemple, mia profesia retadreso enhavas ĉiujn miajn du bapto- kaj familinomojn.

Eĉ pli, se oni konsideras ke neniu perdas siajn antaŭajn familiajn nomojn, ofte okazas ke homoj konas siajn kvar unuajn familinomojn (du de la paĉjo kaj du de la panjo, alterne kombinitaj), kaj eĉ ok aŭ dek ses. En la pasinteco tio estis eĉ pli kutima, kaj estis uzata kiel elmontro de deveno, ne nur inter nobeluloj. Oni diras ke la verkisto Pío Baroja konis siajn unuajn 1024 familinomojn, kaj certigis ke ĉiuj krom unu estis eŭskaj.

La uzado de ambaŭ familinomoj kune estas ankaŭ kutima, kiam la unua aŭ la du estas tre oftaj, tio estas, kiam ĝi estas García aŭ iu finiĝanta per -ez (kiu etimologie signifis “filo de”). Tio estas la kazo, ekzemple, de la kolombia verkisto Gabriel García Márquez, aŭ de la meksika politikisto Andrés Manuel López Obrador. Ne maloftas ke en tiu kazo oni konu la homojn per la dua familinomo: famaj ekzemploj estas la poeto Lorca (plennome, Federico García Lorca) aŭ la nuna prezidento de la hispana registaro, Zapatero (José Luis Rodríguez Zapatero).

Ankaŭ tio sama okazas kiam unu el la familinomoj havas la formon de propra nomo. Alia proceduro por eviti miskomprenojn en tiu kazo estas antaŭmeti la vorton “de” (kiel ĉe la tradukisto Fernando de Diego) aŭ uzi la menciitan “y” (kiel ĉe la nobelpremiita medicinisto Santiago Ramón y Cajal, kies frato Pedro Ramón y Cajal estis pionira esperantisto).

Ni alvenas do al la solvo de la demando starigita ĉe la komenco. Marco ne estas propra nomo (ne en la hispana, kie ĝi estus Marcos, kaj ankaŭ ne en la kataluna: Marc), kaj kiam Antonio Marco Botella ne uzas siajn du familinomojn, li estas simple Antonio Marco.

Ah, kaj Juan Régulo Pérez estos ĉiam sinjoro Régulo!

Toño del Barrio
ankaŭ konata kiel José Antonio del Barrio Unquera 


Komitatano Z estu prezidanto de UEA!!!

Neniu diris tiel dum la “malfermita kunsido” de la UEA-elektokomisiono, kiu okazis dum unu horo kadre de la pasinta UK en Firenze. La malfermita kunsido estis programita en la kongreslibro kaj publike anoncita sur la kongreskuriero.

Ĉirkaŭ 20 kongresanoj, inkluzive de Humphrey Tonkin kaj Renato Corsetti, partoprenis. La partoprenintoj estis petitaj esprimi siajn opiniojn pri la preferindaj ĝeneralaj kriterioj de la kandidatoj de la venontaj UEA-estraranoj. Aŭskultante la preferindajn kriteriojn, oni povus pensi la rekomendinda(j)n aŭ elektinda(j)n kandidato(j)n. Por rekomendi nomo(j)n de specifika(j) kandidato(j), la rekomendantoj estis petitaj skribi rekte al unu el la 4 elektokomisionanoj, kies retadresoj estis distribuitaj dum la kunsido. La Revuo Esperanto ankaŭ petis tiel. (Mia spiono informis al mi, ke ili jam ricevis “kelkajn” nomojn).

Krome, iu ajn povas skribi aŭ paroli kun iuj ajn por rekomendi sin mem aŭ alia(j)n taŭga(j)n kandidato(j)n. Eĉ nun en Esperantujo, iu ajn povus krii: “Komitatano Z estu la venonta prezidanto!”, kvankam eble tre maloportune estus krii tiel laŭte surstrate en Norda Koreio.

Mi aŭdis, ke la elektokomisiono aŭskultos ĉiujn rekomendojn kaj raportos pri sia rekomendo al la Komitato en marto venontjare, ĉar la komisiono estas tiel taskigita de la Komitato. Dum la komitatkunsido en Jokohamo en aŭgusto venontjare, la komitato diskutos la finan raporton de la komisiono por konsideri la rekomenditajn kandidatojn, aŭ iu ajn komitatano povas rekomendi alia(j)n kandidato(j)n por elekti. Ni ankoraŭ havas longan tempon pripensi aŭ rekomendi.

Ŝajnas, ke la informanto de Komitatano Z ne estis tiel efika kiel malnova KGB, aŭ li havas problemon en sia aŭdkapablo. Aŭ, “la nordkorea vento” blovas ne en Rotterdam, sed pli norde. (Vidu: Nordkorea vento en UEA en La Ondo de Esperanto, 2006, №8–9, pĝ. 2)

Komitatano Ikso


Vide el Bruselo

EU malŝparis milionojn da eŭroj pro tradukado

Eŭropa Financkontrola Kortumo en speciala raporto severe kritikis eŭropajn instancojn pro malŝparo de ĉirkaŭ 11 milionoj da eŭroj en la uzado de sendependaj tradukistoj. Ĉefe la lingvoj de la novaj membroŝtatoj kaŭzas kapdolorojn por tradukmanaĝeroj. “Pro la neglata distribuo de tradukbezonoj dum la jaro, aŭ pro foje nesufiĉa interna kapablo, eŭropaj instancoj bezonas sendependajn tradukistojn aldone al la dungitaj”, — raportas la Eŭropa Financkontrola Kortumo.

Ne chiu interpretisto en Bruselo volas lerni la lingvojn de la novaj membroj de EULa eŭropaj financkontrolistoj ekzamenis la manieron laŭ kiu la Komisiono, Parlamento kaj Konsilio plenumas tradukadon. Ĉu oni realigas la tradukpetojn kaj ĉu oni evitas nenecesajn tradukojn? Ĉu tradukoj venas rapide, kaj ĉu ili estas sufiĉe altkvalitaj? Ĉu la instancoj sukcesis prizorgi tradukkostojn?

La Kortumo notis, ke la Konsilio kaj la Komisiono malaltigis la nombron de tradukoj. Ĝenerale ili mallongigis dokumentojn kaj limigis pli al trilingva komunikado — angle, france kaj ofte germane. “Tamen grava parto de ĉiuj tradukpetoj ne estas regita laŭ tradukgvidlinioj adoptitaj de ĉiu instanco. Neniu el la instancoj havas klaran kaj koheran proceduron por tradukpetoj”.

Mankas ankaŭ klaraj kalkuloj pri la tradukkostoj. Laŭ la Kortumo, la kosto de unu tradukpaĝo estis €194 en la Komisiono, €276 en la Konsilio, kaj nur €119 en la Parlamento. Kiel la Parlamento sukcesis malaltigi la kostojn, kvankam ili altiĝis en la Konsilio kaj Komisiono?

Preskaŭ samtempe, la Parlamento publikigis raporton pri traduk- kaj interpretkostoj kritikante EP-anojn por malŝparo da mono. “La plena kosto da interprettago estas je 30% pli alta en la Parlamento ol en la Konsilio kaj Komisiono”, — EP-ano Alexander Stubb klarigis. Interpretisto en la Eŭropa Parlamento kostas ĉirkaŭ 1500 eŭrojn por unu tago. En la Eŭropa Komisiono interpretisto kostas “nur” 1000 eŭrojn tage.

Stubb kalkulas, ke ĉirkaŭ 16% de la totalaj EU-interpretkostoj estis malŝparitaj pro tio ke la interpretadservo finfine ne estis uzita aŭ nuligita tro malfrue.

“Plentaga renkontiĝo kun interpretado signifas dudek lingvojn, kun tri interpretistoj po traduk-kabino. Tio kostas 118.000 eŭrojn en la Eŭropa Parlamento. Se estus uzata nur la angla, franca kaj germana lingvoj, la kosto estus nur 8.900 eŭroj, — klarigis Stubb. — Multe da mono estas malŝparita. Mia raporto devus veki tiujn EP-anojn, kiuj petas interpretiston pro principo, kaj poste ne venas al kunveno. Ili estas malgranda malplimulto, sed ankaŭ la aliaj povus esti pli atentaj”.

Nuntempe Bruselo preparas pligrandigon de EU per Bulgario kaj Rumanio. Sekve, la eŭropaj instancoj devos ekde 1 jan 2007 “bonvenigi” la bulgaran kaj rumanan. Sed ankaŭ la irlanda plene oficialiĝis. La sola EP-ano, Seán Ó Neachtain, kiu gepatre parolas la irlandan lingvon, jam solene deklaris, ke li uzos ĝin. Tio necesigos interpretservon por la irlanda lingvo, kvankam la EP-ano, cetere ne la plej aktiva, maksimume parolos dum tri minutoj en sesio.

La oficialigo de la irlanda en la Eŭropa Parlamento jare kostos €677.000, aŭ iomete pli ol €100.000 po unu irlandparolanto en la Parlamento. Eble nur kvin politikistoj uzos la irlandan en la Parlamento. Tamen pro manko de interpretistoj nur skribaj paroladoj estos tradukitaj, sed ne parolaj komentoj, rimarkoj kaj neskribaj alparoladoj.

Samtempe kun la diskuto pri traduk- kaj interpretkostoj organiziĝis granda konferenco en la Komitato pri Regionoj. Eŭropa Komisionano respondeca pri multlingvismo, Jan Figeľ, prezentis sian agadplanon por multlingvismo en Eŭropo. Robert Phillipson, de Copenhagen Business School, kies verkoj ofte tradukiĝas esperantlingven, ĉeestis kaj flirtis kun la koncepto de Esperanto.

Dafydd ab Iago


Apneaŭ birdebla fileĉo
aŭ “Ĉu vi ne sentas la nevideblan
sonadon de l' krespoj nesimetriaj?”

de Jean-Marie Ries

I

Dimanĉon, la duan de oktobro 2005. Kune kun mia familio mi pasigas agrablan vesperon. Mia edzino legas iun literaturan magazinon, mi mem solvas krucvortenigmojn. Horizontale: opero de Verdi; vertikale: la komponisto de Aida?! Ho, tio estas malfacila! Ksenja, nia 15-jara filino, sidas en iu angulo de la ĉambro kaj ludas kun siaj haluksoj.

— Ĉu vi enuas? — mi demandas ŝin.

— Tute ne! — ŝi afable respondas. — Vi interesiĝas pri Faŭsto. Sed Ŝekspiro estas morta jam de 200 jaroj! Mia generacio havas aliajn spertojn, aliajn interesojn, aliajn vivcelojn! Pri zen-meditado vi nenion komprenas! Pri tio mi neniam povas diskuti kun vi!

Kaj mia edzino aldonas:

— Ne skoldu la povran knabinon! Ŝi nenion scias pri Ŝillero. Sed pri tio ne kulpas ŝi. Tiaĵojn oni jam ne lernas en la nuntempaj lernejoj!

Nu jes! Nia junularo havas aliajn interesojn. Masaĝi al si la haluksojn: kia nobla hobio! Ksenja ludis kun pupoj, kiam ŝi estis 5-jara knabino. Nun ŝi sidas en iu ĉambro-angulo kaj knedas al si la haluksojn. Kion ŝi faros, kiam ŝi estos 40-jara? Eble ŝi denove ludos kun pupoj. Kun la pupoj de sia 15-jara filino kiu, jam ne ludante kun pupoj, tute verŝajne dediĉas sian vivon al… nu! eble al har-taŭzado.

Kaj Ksenja diros al sia filino: “Mirjam, vi ĉiam taŭzas al vi la hararon. Ĉu vi ne havas pli noblajn vivcelojn? Miatempe oni ankoraŭ amuziĝis kun piedfingroj. Sed tio ne interesas vin. Vi estas tro malserioza!”

Kaj Mirjam eble flustros: “Panjo, tio ne estas har-taŭzado! Tion oni nun nomas transcenda triĥotilomanio. Kaj tio tute ne estas nura hobio, sed serioza scienco!”

Subite mia edzino ekkrias:

— Jen io por vi!

Kaj ŝi svingas la literaturan magazinon.

— Aŭskultu! “La redakcio de la literatura magazino La Hulo invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en la konkurso Harpo-2005, kiu havas 3 branĉojn: Originala poezio, originala prozo kaj eseo. Unua premio: 100 €; dua premio: 50 €; tria premio: 25 €. Krome la laŭreato de la branĉo Prozo estos proponata kiel kandidato por la venonta Nobel-premio. Oni sendu siajn konkursaĵojn en ne malpli ol 17 ekzempleroj al bla bla bla bla…” Vi ja ĉiam plendas, ke neniu publikigas viajn novelojn kaj versaĵojn. Jen bona ŝanco por vi!

Kion diri? Mia edzino ja pravas. Mi tuj formetas mian krucvortenigmon kaj jubilas: “Mi tuj komencas!”

Dirite, farite! Post unu horo Ksenja rukulas:

— Ĉu vi jam finis vian novelon?

— Ho ve, ho ne! — mi veas. — Mi havas nur la titolon. Sed eĉ la titolo ne plaĉas al mi. Eble mi ŝanĝu ĝin!

II

Dimanĉon, la 9an de oktobro. Intertempe mi 44-foje ŝanĝis la titolon de mia rakonto, sed mi ĉiam sidas ĉe blanka paperfolio. Inspiro tute mankas. Nervoze mi prenas iun gazeton, trafoliumas ĝin, legas iom … Kaj subite mi eksaltas, kuras en la kuirejon, diras al mia edzino:

— Ĉu vi scias, kion mi ĵus legis??? Eminentaj lingvistoj eltrovis, ke la unua kaj la lasta litero de ĉiu vorto estas la plej gravaj. Eĉ se oni intermiksas la ceterajn literojn, la vorto restas rekonebla kaj bone komprenebla, kondiĉe ke la unua kaj la lasta litero estas ĝustaj. Jen ekzemplo: “Fubtalo mutle itrenesas min”.

— Ne, tio ne estas ĝusta! — protestas mia edzino. — Futbalo tute ne interesas vin; vi abomenas futbalon.

— Ho, vi nenion komprenis! — mi ĝemas. — Mi ja scias, ke mi abomenas futbalon. Aŭ pli bone dirite: Mi amobenas fubtalon. Sed tio ne gravas. Do jen alia ekzemplo: “Bnovlou dnoi al mi iom da fomraĝo!”

— Ho ne! — ekkrias mia edzino. — Vi certe ne havos fromaĝon. Vi ja ĵus manĝis spagetojn kun parmezano. Kaj ankaŭ savarinon. Vi estas dikiĝanta. Ĉu tion vi jam rimarkis?

— Ho, vi ja kompernas nineon! — mi bojas. Kaj mi kuras reen en la vivĉambron.

— Mi tre bone komprenis! — ŝercas mia edzino, kiam mi estas fermanta la pordon. — Vi manĝis kvar telerojn da spagetoj kun parmezano. Do fromaĝon vi ne havos!

Sed nun mi denove sidas antaŭ mia blanka paperfolio. Kia bona ideo: mi skribos mian tutan rakonton en tiu ĉi intence fuŝa lingvaĵo! Kaj la titolo ne estu “Apenaŭ bridebla feliĉo”, sed nepre “Apneaŭ birdebla fileĉo”.

— Per tiu ĉi mriiga rokanto mi crete ganjos la knokruson! — mi diras al mi mem. — Taiĵon la juĝkmoisoino ja lgeis nenaim atnaŭe!

III

Lundon, la l0an de oktobro. Mia novelo estas preta. Mi ne nur skribis ĝin unufoje, sed eĉ kopiis ĝin 17-foje permane: mi ja havas nek komputilon nek fotokopiilon je mia dispono.

— Ĉu vi jam knoas la laareŭton de la Nboel-perimo 2006? — mi demandas mian edzinon. — Li jam straas atnaŭ vi!!

Post tiu ĉi fulma eldiro mi rapidas al proksima poŝtoficejo.

— Tuin ĉi kvoerton mi dzerius snedi al Murrrmannnsk! — mi ĝoje diras al la afable ridetanta sinjorino en la giĉeto. — Koim tio ksotas?

La rufhara sinjorino nun gapas al mi, diras nenion. Ĉu ŝi meditas?

Do mi ripetas:

— Tuin ĉi kroveton mi vloas snedi al Murmansk. Koim tio ktosas?

La verdokula sinjorino ĉiam gapas, diras nenion.

Sed subite ŝi kompreneme kaj kompateme ridetas, svingas la brakojn kiel sorĉistino kaj flustras:

— Lululu?? Guci-guci?! Muŝ-muŝ-muŝ!!

IV

Ĵaŭdon, la 29an de decembro. Kiom da tagoj pasis! Ĉiutage mi scivoleme rigardis en mian leterkeston tuj post alveno de la poŝtisto kaj … nenio! Denove nenio, ĉiam nenio! Kia kruela mondo! Ili volas mortigi min, absolute volas murdi min. Ho jes! mi hatas konkursojn.

Sed hodiaŭ?? En la leterkesto troviĝas granda koverto. Ĝin sendis ne la sekretariino, sed eĉ la prezidanto de Harpo-2005, kiel mi konstatas. Haste mi malfermas ĝin. Mi elprenas falditan leteron. Samtempe 243 paper-ŝiraĵoj falas el ĝi.

Kion signifas tiuj ĉi konfetoj? Mi ja tuj vidas, ke ili estas la restaĵoj de mia 17-obla teksto, de mia bela rakonto, de la superba novelo, kiun mi sendis al Murmansk antaŭ 2½ monatoj.

— Kaj nun? — demandas ŝerce mia edzino. — Ĉu vi fnifnie gnajis la ĉi-jraan knokruson? Ĉu vi nun etsas leŭraato de Hparo-2005?

— Lasu min en paco! — mi nervoze grumblas. — Lasu min legi la leteron!

Kaj mi legas:
 

Etismata snijoro,

La skereatriino de la lirteatrua knokruso “Hrapo-2005” ĵus ifmornis min, ke bedŭarinde ŝia hnudo diŝsiris vian nvoelon kaj eĉ mnaĝegis praton de ĝi. Tmeas pri suĉife jnua hnudo, kiu akronaŭ ne sicas, ke oni ne rjatas vroi mnauskirptojn. Beŭdarinde la kmoisoino ne kapalbis defiĉri vian altvolaran knotirbuaĵon, keis tritsajn retsaĵojn mi nun snedas al vi, knue kun tiu ĉi lteero. Nerpe ne malkruaĝiĝu!

Frank Zajtnŝvanc
Perzdianto de Hrapo-2005


— Kaj? — ĝentile insistas mia edzino. — Vi drias nineon?!

— Grmbln! — mi grumblas. Kaj mi enŝaltas la televidilon.

Mia edzino miras:

— Vi rigradas fubtal-mtaĉon. Ĉu vi malsnaas?

— Grrmmblln! — mi grumblas.

Ŝi ne komprenas. Ŝi ne scias, ke futbalo ege interesas min. Nenio estas pli interesa ol futbalo! Sed tion ŝi rifuzas admeti. Ŝi neniam scias ion ajn! Kaj mi hatas hundojn. Mi abomenas hundaĉojn, kiuj disŝiras kaj voras miajn manuskriptojn. Grrmmblln!

V

Vendredon, la 30an de decembro. En la leterkesto troviĝas alia koverto. Alia letero rilate al Harpo-2005.

Sed ĝi ne estas por mi, sed por Ksenja, mia haluksumema filino.

— Hura! Mi trifoje gajnis la unuan premion! — ŝi gaje ĉirpas, montrante al mi tri diplomojn.

— Mi ne sciis, ke ankaŭ vi partoprenis en la konkurso! — mi diras.

— Mi certe partoprenis! — ŝi kvivitas. — Mi pensis eĉ pri vi, ĉar mia rakonto titoliĝas: “Kiel Paĉjo gajnis la unuan premion en literatura konkurso”. La titolo de mia eseo estas “Interlingvistiko sur la pintoj de l'piedfingroj”. Kaj mi ankaŭ partoprenis en la branĉo Poezio. Vi ja scias, kiom sentimentala, romantika kaj revema mi estas! Sed nun mi legas al vi mian poemon. Ĝi titoliĝas “Izohipsoj”. Aŭskultu!

Izohipsoj

Sss! … Sss!
Vobl-vobl!
Sss! Sss! Sss!
Vobl! … Vobl-vobl!
Kio? Ho kio? Kio nunas?
Ragnarok?!
Ding-dong, ding-dong! Dingdong!

— Nun diru, paĉjo! Ĉu mia glore premiita poemo plaĉas al vi?

— Mi timas, ke mi ne komprenas ĝin! — mi hezite konfesas.

— Fi! Vi estas enviema! — ekkrias mia edzino. — Hontu! Hontu! Ĉu vi ne kapablas lasi al via propra filino la plezuron esti laŭreato de la konkurso? Fi! Fi! Fi!

— Pardonu min! — mi mallaŭte balbutas. — Sed mi tute ne komprenas la sencon de la poemo.

Bildo de Serge Sire— Ho, li ne mensogas! — konstatas Ksenja. — Li ververe ne komprenas mian poemon!

Ĵetante fajran rigardon al mi, ŝi demandas:

— Do vi ne sentas la nevideblan sonadon de l' krespoj nesimetriaj???

— Jes, diru! — papage kaj riproĉeme ripetas mia edzino. — Ĉu vi ne sentas la nevideblan sonadon de l' krespoj nesimetriaj???

— Grrmmblln! — mi grumblas kaj enŝaltas la televidilon.

— Li denove rigardas futbalmatĉon! — konstatas mia edzino. — Li malsanas!

— Grmbln! — mi grumblas.

— Nun vidu, panjo! — subite ekkrias Ksenja, mia filino. — Nun li ludas kun siaj haluksoj!

— Grmbln! — mi komentas la aferon.

Sed Ksenja pli kaj pli entuziasmiĝas.

— Finfine vi serioziĝas! — ŝi ĝojkrias. Kaj aldonas: — Finfine vi kondutas kiel normala plenkreskulo!

Ŝi arde brakumas kaj kisas min.

Ldaŭa mnecio en la lirteatrua knokruso Liro-2005

Bildo el Courier International (Francio)Putrinta cepo?

de Wolfgang Kirschstein

Dum la lastaj semajnoj preskaŭ ĉiu gazeto kaj intelektulo en Germanio havis ion por diri pri nur unu temo. Ĉu eble ili finfine perdis la paciencon kaj trovis la kuraĝon por nomi la abomenaĵojn en Sudano genocido? Aŭ eble ili aprobis la malfortikan demokration en Irako aŭ en Afganio, preskaŭ dronantaj en sango? Aŭ… Ne, ili opiniadis ion pri faro de iu fama verkisto, kiu faris mispaŝon antaŭ pli ol 60 jaroj. Kio okazis?

Imagu jenon: La familio sidas komforte ĉe la tablo, kaj subite avino anoncas, ke ŝi junaĝe vivtenis sin kiel putino, ĝuste tiu avino kiu ĉiam defendis la moralon kiel la lastan fortikaĵon de la civilizacio kaj verve, vigle kaj insiste vergis ĉiun deflankiĝon de prudenteco.

Tio estas kvazaŭ redukto al absurdo, sed foje troigo rapidigas la komprenon. Günter Grass estis aŭtoritato por tiuj, kiuj bezonas moralan lumturon. Pri tio, kion li diris “el la katedro”, oni ne rajtis dubi en certaj maldekstrulaj rondoj.

Kaj nun ni scias, ke tiu Grass adoleskante prostituis sin per membriĝo en Waffen SS, la elita roto de la nazioj. La novaĵo venis kune kun la anonco pri lia memorlibro Senŝeligante la cepon. Nur nun, post pli ol ses jardekoj, diris Grass, li kapablis fosi en sia memoro, forprenante tavolon post tavolo kun ĝismedola sincereco, kaj finfine malkaŝi al la gapema publiko tiun intiman sekreton.

La plej interna ŝelo de la cepo

Ni sekvu lian vojon. La libro de Grass komenciĝas je la fino de lia infaneco kaj je la erupto de la dua mondmilito. Adoleskanto Grass estis entuziasma nazio, sed evidente li ne tro bone konis la enhavon de la nazia kredo. Almenaŭ li ne konis bone la oficiale aprobitan estetikon, ĉar li jen kaj jen aprezis verkojn el literaturo kaj arto, kiuj kontraŭis la oficialan kulturon. Tiel li iom post iom sentis kvazaŭ ironian distancon inter si mem kaj la nazia diktaturo.

Literaturo jam tiam estis elirejo el la ĉiutaga premo. Grass fantaziis pri mezepokaj kruckavaliroj. Lia unua literatura klopodo estis historia romano pri la kaŝuboj. Ni ne konas tiun provon, ĉar la skribaĵoj el la danciga tempo de Grass ne plu ekzistas. Sed tiu temo ja estis inter oficialaj temoj, ĉar la mezepoko estis unu el la plej preferitaj epokoj de nazia kiĉa literaturo. Fantazii pri la “germana misio en la oriento” eblis sen ajna distanco al la reĝimo. “Ironia distanco” ja estas pritakso de la nuntempa Grass. Kiel knabo Grass estis senpripensema entuziasma knabo. Junuloj estas tiaj. Sed Grass apenaŭ estis konvinkita nazio.

Grass asertas, ke li intencis militservi sur la maro, sed estis kontraŭvole sendita al Waffen SS. Ĝi havis la famon de ĉiam venkanta, elita trupo. Laŭ kelkaj historiistoj, ĉi tiu scenaro estas tre neverŝajna. Ni ne perdiĝu en detaloj; la esenca fakto estas, ke Grass libervole pretis militservi. Li do estis pli ol nur devigita “kontraŭaviadila” helpanto, sed klopodis havi pli aktivan rolon en la nazia hierarkio. Por iu, kiu — kiel Grass — venis el simplaj kondiĉoj, tio ja estis unu el malmultaj manieroj forlasi tiun socian tavolon.

Post la publikigo de la Grassaj rememoroj aperis anonco de aliaj, tute sensensaciaj (tamen tre legindaj) rememoroj de historiisto Joachim C. Fest. La familio de Fest venis el la konservativa kontraŭnazia opozicio. La gepatroj de Fest havis pli firman politikan pozicion ol tiuj de Grass. Alia ekzemplo: la familio de Joseph Ratzinger (la nuna papo Benedikto XVI) venis el la eklezia opozicio. En la familio de Ratzinger oni partoprenis la naziismon nur tiom, kiom nepre necesis, por pretervivi la reĝimon. Fest kaj Ratzinger havis alian edukon ol Grass; ili havis alternativon, kiun Grass ne havis. Grass volis fuĝi el la senperspektiva vivo de sia etburĝa familio kaj utiligis la unuan eblecon — ne eblas malaprobi, ke li agis en tia maniero.

“Ni ne faras tion”

Same kiel multaj aliaj germanoj, ankaŭ Grass ne kapablis demandi sin, ĉu la nazia maniero estis legitima aŭ ne. Grass diras, ke li antaŭ la fino de la milito sciis nenion pri la krimoj de Waffen SS, sed ankaŭ kiam li vidis krimojn, li ne konsciis la kriman karakteron de certaj agoj. En lia trejna taĉmento estis membro de la Atestantoj de Jehovo, kiu persiste rifuzis tuŝi armilon. Li nur respondis: “Ni-ne-faras-tion”. Pro tio la knabo estis unue punita per punlaboroj, foje la tuta grupo estis kolektive punita, kaj poste Grass kaj liaj kamaradoj venĝis sin kontraŭ tiu militrifuzanto. Fine tiu knabo estis sendita al Stutthof, koncentreja kampo proksime de Dancigo. Pro la eltenemo de tiu junulo kreskis en Grass “spireto de dubo”, sed antaŭ ĉio li sentis faciliĝon, ĉar tiu “kontaĝa patogenulo” jam estis for.

Rasismon li rekonis nur dum la reedukado post la milito, kiam li vidis, kiamaniere la usona armeo traktis siajn “nigrojn”. Li do ne kapablis demandi pri la diskriminacio de la kaŝuba parto de sia familio. La bruligon de la sinagogo en Langfuhr, lia propra urboparto de Dancigo, li tute ne mencias.

La konscio pri justeco kaj maljusteco venis efektive nur post la milito. Tiu reedukado evidente bone funkciis, kvankam Grass ne vere lasas nin travivi sian transformiĝon. Reedukite, li ĉiam havis la “politike korektajn” opiniojn (porsocialistaj-kontraŭkapitalistaj, kompreneble) de siaj artistaj rondoj, kaj rapide Grass fariĝis unu el tiuj eminentuloj, kiuj ĉiam pretis kritiki la prisilentadon de naziaj krimoj en la postmilita germana socio.

Sendube, li ne povintus akiri tiun pozicion, se li sojle de sia kariero estus konfesinta sian membrecon en Waffen SS. Sed ni ankaŭ devas demandi, ĉu la pozitiva agado de Grass ne pezas pli ol unu junaĝa mispaŝo. En sia politika agado Grass kaj aliaj intelektuloj de la verkista rondo Grupo 47 ofte agis kiel vokantoj en la dezerto. Ili ĝenis per siaj vokoj la babileman silenton en la fruaj jaroj de FRG. Ke li profunde estis parto de tiu prisilentiga komploto sendube ĝenis la honestecon de Grass. Fari mem ion, kion oni kritikas, ĉe aliaj estas hipokriteco, sekve Grass estas hipokritulo. Ĉu li devintus rakonti al ni tion pli frue? Kiam do?.. Grass sentis, ke li ne estis preta, kaj tio do estas la persona tragedio de Grass. Mi kredas, ke por li estis vera bezono rakonti pri tiu parto de sia vivo. Ĉu ni vere bezonis scii tion pli frue?

“Kaj tiu estis modelo por ni?”

Grass miskalkulis la reagon de la — antaŭ ĉio duarangaj — intelektuloj. Tio estas unu el pli oftaj misperceptoj de la hodiaŭa mondo. Iuj skribantoj, plej ofte el la generacio de Grass mem, uzis la okazon por remalfermi malnovajn kverelojn. Aliaj, plej ofte jam aĝaj verkantoj, uzis la okazon por afiŝi sian indignon; kaj iu — ne indas mencii lian nomon — aplombe konstatis: “Grass inside akiris la Nobelan Premion”. La kampanjo, kiun la “buldogoj” de la nuna pola registaro klopodis iniciati, ankaŭ estas senmezure stulta, ĉar ili bezonas kalumnion por siaj enlandaj politikaj celoj.

Mi ne komprenas, kiel tiu nuna — eble tro malfrua — konfeso povas malfari 50 jarojn da agoj por paco kaj interkompreniĝo inter Pollando kaj Germanio. La vera ŝoko estas, ke en tia maniero reagas personoj, kiuj devus havi pli grandan komprenon pri la mensaj kondiĉoj de Grass, ĉar ili mem spertis diktaturan reĝimon. Espereble temas pri portempa konflikto, kvazaŭ unu el la lastaj bataloj de la dua mondmilito. Junaj intelektuloj en Germanio kaj en Pollando ne tre aktive partoprenis la debaton pri Grass. Ili notas, ke la piedestalo de Grass ne plu staras tiom firme kiel antaŭe, kaj ili ne uzas tion por profiligi sin mem. Kion faris avino antaŭ 60 jaroj ne utilas por solvi nuntempajn problemojn. 


Notoj

1. Mi pruntas tion de Henryk M. Broder (http://www.spiegel.de/kultur/ gesellschaft/0,1518,431695,00.html).

2. La libro de Fest Mi ne aperos post nia limdato. Fest mortis 11 sep 2006. Kelkaj fragmentoj aperis anticipe. Fest rememoras interparolon de siaj gepatroj. La patrino proponis al sia maldungita edzo, ke li aliĝu al la partio por ŝajnigi, ke ankaŭ li estas nazio kaj tiamaniere savi la karieron. “Ŝajnigi, ke oni ne opozicias ja estas la armilo de ordinaraj homoj”, — ŝi diris. La patro de Fest respondis: “Ni ne estas ordinaraj homoj, sed en tiu kazo ni estas ordinaraj homoj”. Ĉu ankaŭ la patro de Grass havis tiajn konsiderojn?

3. Tial la akuzo de iuj britaj klaĉgazetoj pri la aneco de Ratzinger en Hitler Jugend montras, ke ili havas nenian komprenon de la germana historio.

4. En la lastaj jaroj ofte li misjuĝis situaciojn. Lia takso de la desegnaĵoj pri Mahometo (vidu pri tio en LOdE, 2006, №4–5) ne trafis ion ajn esencan. Krome li ripetis iom tro senkritike la tezojn de Harold Pinter (vidu pri tio en LOdE, 2006, №1). Bedaŭrinde, mi ne havas lokon por pli detala komento.


Fragmente el “Senŝeligante la cepon”

Guenter Grass -- dekstreSed mi mem povas zorgi pri kulpigo, pritakso kaj finjuĝado. Kiel Hitlera knabo mi ja estis junnazio. Kredanta ĝis la fino. Ne nepre fanatike en la unua vico, sed per reflekse senmova rigardo al la standardo, pri kiu oni diris, ke ĝi estas “pli ol la morto”, mi restis egalpaŝe en la vicoj. Neniu dubo ĝenis la kredon, neniu renversa ago, ekzemple la distribuo de flugfolioj, povis kvitigi min. Per neniu ŝerco pri Göring mi fariĝis suspekta. Male, mi perceptis, ke la patrujo estis minacata, ĉar ĝi estis ĉirkaŭata de malamikoj.

Post kiam la legado de la abomenaj raportoj pri la “Sanga Dimanĉo en Bromberg” teruris min, raportoj, kiuj tuj post la komenco de la milito plenigis la paĝojn en Danciga Antaŭpostenulo kaj faris el ĉiu polo insidan murdiston, ĉiu germana ago ŝajnis esti pravigita kiel venĝo. Eventualan kritikon mi direktis al la lokaj potenculoj de la partio, tiel nomataj orfazanoj, kiuj malkuraĝe evitis servi ĉe la fronto, tedis nin post longaj manifestacioj, per enuigaj alparoloj kaj ĉiam misuzis la sanktan nomon de la Gvidanto, je kiu ni kredis — ne, je kiu ni kredis tiom longe pro nepraktika nedemandemo ĝis kiam ĉio, kiel jam anoncita en la fama kanto, fariĝos rompopeceto.

Tiel mi vidas min en la retrospegulo. Tio ne estas forviŝebla, ne estas skribita sur ardeza tabuleto, ĉe kiu prete pendas spongo. Tio restas. Ankoraŭ, nun tamen kun interspacoj. Ankoraŭ restas la kantoj: “Antaŭen, antaŭen vervas la brilaj fanfaroj, antaŭen, antaŭen, juneco ne konas danĝerojn…”

Por senŝargi la knabon, do min, eĉ ne eblas diri: “Oni delogis nin”. Ne, ni, mi permesis, ke ili delogis nin.

<…>

Do sufiĉe da elturniĝoj. Sed mi rifuzis dum jardekoj agnoski al mi mem tiun vorton, tiun duoblan konsonanton. Kion mi akceptis kun stulta orgojlo junaĝe, tion mi klopodis prisilenti antaŭ mi post la milito pro postkreskinta honto. Sed la pezo restis kaj neniu povis senŝargi min.

<…>

Nun mi vidas la beletan leŭtenanton, kiu senbride faras gestojn el truo en turo, kvazaŭ li volus propramane forŝoveli ĉion el la pafdirekto, vidas nun la sileziajn kamparanojn, kiuj ne volis lasi siajn porfuĝajn pakaĵojn, vidas pupetsimilajn infanojn sur forglitanta ĉaro, vidas kriantan virinon, sed mi ne aŭdas ŝian kriadon, vidas jen proksime jen malproksime la grenadtrafaĵojn — sensone ili trovas siajn celojn — kaj mi gapas nun, por eviti pluan rigardadon, al mia sup-restaĵo en lada manĝvazo; unuflanke mi ankoraŭ malsatas, aliflanke mi mirigite spektas, estas atestanto kaj kvazaŭ nepartoprenanto de tiu mutfilmeska okazaro <…> kredas, ke mi revas, sed mi estas kaj restas maldormega, ĝis kiam la ŝtalkasko, kies rimeno senstreĉiĝis, forŝiriĝas de mia kapo kaj mi perdas konscion.

Tradukis el la germana Wolfgang Kirschstein


Grava kiel la Fundamento

Zamenhof, L.-L. Mi estas homo / Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2006. — 288 paĝoj; 500 ekz. — (Serio Scio; №6).

Kvankam ĉiuj sciis, legis, prikonsideris… ĝis nun, dum pli ol unu jarcento, ni ne havis libron, kiu kolektis ideologiajn temojn lanĉitajn de Zamenhof. Mi revis iam pri io tia, kaj mi diskutis pri tio kun Aleksander Korĵenkov. Mi diris al li, ke mi atendas ian ideologian kanonon de la verkaro de Zamenhof, el kiu oni povu traduki en naciajn lingvojn la penson de Zamenhof, prikonsideri kaj komentarii ĝin. Neniam ni konvinkos pri Esperanto, montrante nur facilecon de la lingvo, sen montri profundajn motivojn de la Zamenhofa penso, tradukindajn en aliajn lingvojn.

Kaj jen Sezonoj en la belega serio Scio eldonis 288-paĝan krestomation de tio, kion sendube oni povas nomi la kanono de la ideologia penso de Zamenhof, sub la komuna titolo Mi estas homo. La volumo konsistas el 77 eroj — dek kelkaj eseoj, dekoj da elektitaj leteroj kaj leterfragmentoj de Zamenhof, kaj unu intervjuo kun li. Ni ŝuldas ĉi tiun kolekton al la streba laboro de Aleksander Korĵenkov, kiu kompilis kaj redaktis la tutan volumon, komentis kaj pliriĉigis ĝin per notoj kaj montris profunde primarajn fontojn. Lia laboro estus malfacila sen kunlaborado kun kelkaj esperantologoj, kiujn ni aparte memorigu: E. Grimley Evans, D. Blanke, U. Lins, Z. M. Sikosek, Ŝ. Laskov, D. Modan, J. Raba, J. Ŝemer, A. Čižikaitė, P. Jegorovas, R. Moerbeek, I. Oneţ, E. Kozyra, H. Gorecka, A. Künzli, I. Uffrecht-Peters.

La redaktoro diskutis kaj prikonsideris kun la kunlaborantoj la tutan koncepton de la kanono kaj fine decidis, kio estu en ĝi. Li elektis la diakronan metodon prezenti la artikolojn, eseojn, leterojn, polemikaĵojn de Zamenhof. La elekto de la metodo estis sendube ĝusta. Tiel ni vidas, paŝon post paŝo, kiel evoluas la penso de Zamenhof. De Judo, certasence cionisto, kiu amas sian perditan patrion, do Palestinon, kiu jam apartenas al aliaj kiuj ankaŭ vidas en ĝi sian patrujon. De Judo, kiu celis krei en Ameriko la Judan Ŝtaton, ĝis la Homo, kiu celis krei la doktrinon laŭ kiu homoj traktas sin kiel “fratoj”, sed… (tio estas esenco de la Zamenhofa penso, nekomparebla kun aliaj doktrinoj humanismaj) ne deŝirante sin de sia patrujo, lingvo, religio, venkante kontraŭdirojn de sia deveno por esti Homo.

La recenzanto ne celas mallongigi la penson de Zamenhof ĝis unu frazo, sed opinias necese montri tri naciajn doktrinojn tiuepoke perfektiĝantajn, kiujn Zamenhof ne povis akcepti:

A) la usona kaj la franca revolucioj;
B) la imperia ordo Aŭstra-Hungara;
C) naciismo.
Sur ĉiuj menciitaj doktrinoj (escepte de la Usona) kliniĝis aŭ antisemitismo akra (la Orienta Eŭropo kun pogromoj), aŭ antisemitismo “delikata” (ekzemple, la afero de Dreyfus en Francio).

A1) En sia religia penso Zamenhof estis plej proksima de la usona koncepto de la religia toleremo, kreita de protestantoj, kiuj proklamis egalecon de ĉiuj interpretoj de la Biblio jam en la 17a jarcento, poste englutante al la koncepto de la toleremo religia aliajn religiojn — judaismon, budhismon, islamon… Diferenco de Zamenhof estas, ke, laŭ la usona ideo de melting pot la toleremo estis la vojo al la miksaĵo en la granda kaldrono de ĉiuj rasoj, religioj, moroj por krei Amerikanon. En ĉi tiu koncepto partoprenis la Judoj mem, kiuj kontraŭstaris krei la nacian judan ŝtaton en Usono, ĝuste deŝirante homon de sia lingva kaj nacia deveno, kio kontraŭis la ideojn de Zamenhof.

A2) En la socia penso, Zamenhof akceptis la vokfrazojn de la franca revolucio: frateco, egaleco kaj justeco, kiuj ripetiĝas en multaj lokoj de liaj ideoj. Sed la franca ideo revolucie detranĉis grandan nombron de civitanoj (Bretonoj, Vaskoj, Okcitanoj, Mozelanoj k.a.) de iliaj lingvoj kaj gentoj. Por esti libera, laŭ la revoluciuloj, oni devas esti Franco. Ne ekzistas alia ebleco. Ankaŭ tion ne povis akcepti Zamenhof. Judoj en la revolucia Francio (konkrete, dum Napoleono) ricevis rajtojn esti Izraelidoj laŭ individua religia koncepto, sed ne la rajton ekzisti en Francio kiel la juda gento!

B) La multnacia Aŭstra-Hungara Imperio respektis certe la diferencon lingvan kaj etnan de la popoloj de la imperio, sed la civitanoj devis respekti la “superecon” de la romkatolika konfesio kiel la imperia religio, kvankam Vieno jure toleris aliajn konfesiojn. Habsburgoj estis toleremaj religie, sed ne metis religiojn sub la reĝimon de la jura egaleco. Ankaŭ tion ne povis akcepti Zamenhof.

C) Nacioj historiaj — laŭ la koncepto de Marx kaj Engels — estas tiuj nacioj, kiuj iam kreis ŝtatojn, ekzemple: Svedoj, Poloj, Serboj, Ĉeĥoj, Norvegoj, Armenoj, Grekoj. Zamenhof opiniis ilin kiel la plej “naturajn” naciŝtatojn, sed timis, ke ili realigas unuavice sian nacian intereson, do la naciismon kaj ne intereson de ĉiuj loĝantoj de ĉi tiuj ŝtatoj.

Nun ni revenu al la ĉefa ideo de Zamenhof. Ĉiuj homoj vivas en iu nacio, ŝtato, parolas sian lingvon, havas sian religion. Plimulto da homoj opinias ĉi tiun staton natura: Polo vivas en Pollando, estas romkatoliko, parolas la polan lingvon ktp. Sed ni ne forgesu, ke Eŭropo de Zamenhof estis ne Eŭropo de naci-ŝtatoj — tia Eŭropo aperos post la Unua Mondmilito — sed Eŭropo de imperioj. Plimulto da homoj vivis en iuj “nenaturaj” cirkonstancoj. Se ili havis, kiel Poloj, sian religion, teritorion, lingvon, ili ne havis sian ŝtaton; se ili havis sian ŝtaton, ili ne havis sian religion (Ĉeĥoj forĵetis romkatolikecon); se ili havis sian ŝtaton, ili ne havis sian lingvon (Belgoj, Norvegoj) ktp. Ni lasu detalojn. Oni povas diri, ke ĉiam kaj ĉie certaj homoj dominas aliajn: Hispanoj dominas Katalunojn, Angloj dominas Skotojn, Blankuloj en Usono dominas Nigrulojn, Muzulmanoj en Egiptio dominas kristanajn Koptojn. Kiel venki tiun — kiel nomas ne ĝuste Zamenhof “malverecon” kaj “kontraŭparolon” — do kiel venki tiun kontraŭdiron: kiel krei la situacion kie homo, ne deŝirante sin de sia patrio, lingvo, religio, restus Homo kaj Frato por alia en iu ajn ŝtato? Tie aperas alia “malfeliĉa vorto” de Zamenhof: neŭtraleco. Jen la bazo por pluaj konsideroj, kiujn ni ĉerpu inspiritaj de Zamenhof. Jen nia tasko trovi por la penso de Zamenhof ĝustajn sciencajn vortojn kaj priskribi ĝin laŭ la nunaj sociaj sciencoj per la moderna lingvo de ideoj, en kiuj ankoraŭ mankas ĉi tiu Zamenhofa ebleco vivi sen “kontraŭdiroj” de sia ekzisto.

La Zamenhofa ideologio ĉiam renkontis atakojn de diversaj naciistoj. Kiel honta por certaj polaj esperantistoj devas esti la antisemitismo, kiu tuŝis dolore Zamenhof-on mem (pĝ. 221), honta por certaj francaj esperantistoj primoko de Zamenhof pro lia homaranismo (pĝ. 151, 162), eĉ la delikata primoko de Judoj mem, ke Zamenhof kaŝas sian judecon (pĝ. 200), ktp.

Oni devas redoni al Aleksander Korĵenkov gloron retraduki kaj korekti tradukojn de longaj eseoj de Zamenhof, verkitaj en la rusa, antaŭe tradukitaj ĉefe de Holzhaus. Mi jam rimarkis, ke Zamenhof turnante sin al emocioj, esprimiĝadis en la rusa; esprimante la “racion”, li faris tion en la franca. En Esperanto li esprimis kaj la emociojn kaj la racion. La notoj (pĝ. 255–285) de Korĵenkov montras modelan precizecon de la fontoj de la cititaj tekstoj. Aparte mi laŭdu la notojn de Korĵenkov, kiuj komprenigas tekstojn. Jen majstreco de la noto troviĝanta sur la paĝo 270 por prilumi profetan (ne disciplinigitan) stilon de Zamenhof, kiu neglektadis regule montri la fontojn de sia scio, ekzemple, tiun pri pensoj de Hilelo kaj de Jesuo, kio vekadis miskomprenon por pli bone kompreni lian mesaĝon. Sur la paĝo 262 aperas modela klarigo de la letero de Zamenhof al Kofman. Fine Korĵenkov skribas: “Al ĉi tiu letero referencas la raŭmistoj, kiuj konsideras ĝin atesto pri la Zamenhofa deveno de la raŭmismo mem”. Kvankam mi persone alimaniere formulus ĉi tiun ideon, certe Korĵenkov ne eraras farante asocion de la letero al Kofman kun la raŭmismo. Mi ne rimarkis gravajn erarojn en la notoj; male, mi mem eksciis multon.

Mi estas homo estas minejo de ideoj, kiujn nun, post unu jarcento pritraktas sociologio, politologio, juro, kultura kaj socia antropologio kaj aliaj sociaj sciencoj. Valorus ke ankaŭ Esperantistoj strebu kompreni fenomenojn, kiuj venas de la Zamenhofa ideologio. La unua, la plej grava paŝo estis farita per la eldono de la kanonaj ideologiaj tekstoj. Kvankam ne mankas apartaj studoj pri la Zamenhofa ideologio de Waringhien, Blanke, Haupenthal, Maimon, Silfer k.a., venas tempo ankoraŭfoje science priskribi ilin. La bazon ni jam posedas dank' al Sezonoj. Certe, Mi estas homo devas esti same grava kiel la Fundamento de Esperanto.

Walter Želazny


Fabellibro el Finnlando

Sarastamo, Markku-Tapio. Kreivitär ja hänen huikea elämaänsä = La grafino kaj ŝia fantasta vivo / Trad. el la finna Raita Pyhälä. — Hämeenlinna: Markku Sarastamo, 2006. — 92 paĝoj, il.; 300 ekz.

Malofte oni ekscias pri novaj esperantlingvaj verkoj en Finnlando. Tamen iam kaj tiam okazas ĉi-rilate feliĉaj surprizoj. Markku Sarastamo eksplodigis veran informan bombon. Liaj fabelaj figuroj aventuras sur la paĝoj de nova publikaĵo ĉi-aŭtuna La grafino kaj ŝia fantasta vivo, kiu legeblas inter la samaj kovriloj kaj finne kaj en Esperanto. La aŭtoro estas krome artisto, kies ilustraĵoj multkoloraj bele kompletigas la tutaĵon.

Kolomano Kalocsay antaŭ longega tempo invitis gesamideanojn jene: “Al la lando de mil lagoj, muskaj montoj murmurantaj, vetflugante kun la vento vokis voĉ' de Väinämöinen.” Nun nia nova bardo montras fepotencan fabelforton, kiu tegas tutan teron kaj taŭgas por la tutgloba vilaĝo de niaj samlingvanoj kiel esprimas la aferon usonano Sylvan Zaft el Detroit. Preskaŭ nekonata estas al mi ĉi tiu fantazia mondo, kiun tamen per ĉarma maniero malfermis al mi Markku Sarastamo. La verkisto kultivas vere fekundan vortaran kampon, sur kiu kreskas multaj raraj, tre belaj kaj koloraj esprimoj. La tradukinto Raita Pyhälä sukcese venkis malhelpajn ŝtonojn sur la interpretada vojo. Ambaŭ gekolegaj kunlaborantoj meritas sinceran kaj varman gratulon. Iujn preserarojn mi simple transsaltis, ĉar ili apartenas al flankaferetoj amataj de ĉiuj presejaj koboldoj kaj harsplitantoj.

La ĉefrolulino estas Malgranda Pirolo, kiu dum sia aventurriĉa vivo renkontas kaj fantaziajn kaj realajn estaĵojn. Tutan tempon leganto plukas amuzajn kaj instruajn erojn, kiuj posedas magnetan atentotiran kapablon. Infanoj egale kun plenkreskuloj preskaŭ forgesas spiri dum streĉaj momentoj kaj ege entuziasme sekvas okazintaĵojn. Por finnoj estas en la fino de la libro klariga vortareto. Similan liston esperanteparolantoj ne bezonas. Sen hezito kaj prokrasto revenis en mian memoron J.E. Leppäkoski, kiu tradukis nian nacian epopeon Kalevala en Esperanton tiel brile, ke finnoj ne bezonas por esperantlingva versio iujn klarigojn, sed por la nacilingva eldono helpiloj estas nepre bezonataj pro arkaikaj esprimoj.

Indas noti, ke la teksto taŭgas bonege por bezonoj de diversaj studrondoj — precipe en Finnlando, sed ankaŭ aliloke, kie vivas ŝatantoj de la finna lingvo. La enpaĝigo iomete ĝenas senperan komparadon, tamen mi jam spertis, ke tiajn erojn oni povas facile sen grandaj problemoj venki. Ege malofte ĝis nun fabellibroj ricevis konstantan neston en miaj manoj. Tio estas bedaŭrinda fakto. Verŝajne estus saĝe iom reĝustigi mian direkton sur la literatura maro, ĉar Markku Sarastamo donis al mi novajn sugestojn kaj pensojn. Indas ekkoni kaj sekvi la aventurojn de liaj geherooj.

Jorma Ahomäki


Pelmele tra la kongresa sezono

Someraj (laŭ la Eŭropa vidpunkto) kongresoj kaj festivaloj pasis, projektoj evoluis kaj akumuliĝis informoj… Jen do pelmele plej freŝaj muziknovaĵoj…

En junio okazis la brazila kongreso en Campinas kaj tie estis pluraj artistoj, inter ili JoMo, Alejandro Cossavella, DĴ Roĝer' kaj la brazila repisto Antonio Moreira. La etoso estis bona, krom spektakloj okazis interesa kunveno inter artistoj kaj publiko gvidata de Rogener Pavinski aktuala reprezentanto de EUROKKA ĉe TEJO.

En la Florenca UK okazis kelkaj interesaj koncertoj, interalie, de Solotronik, Ĵomart, Nataŝa kaj Karina. Karina, la juna filino de Ĵomart kaj Nataŝa, estis vera stelulino dum la koncertoj en UK kaj en la infana kongreseto. Estis preparita por tiu okazo naŭtitola KD Karina kantas Esperante. Kompreneble estis junulara programo, en kiu partoprenis Dolchamar kaj DĴ Roĝer… sed ankaŭ aliaj… En la kongreso ankaŭ stelulis la gramatikemula artisto Bertilo Wennergren.

Post UK iru al IJK en Sarajevo, kiu laŭdire estis frenezdiboĉa, kun sufiĉe ĥaosa programo… Ja koncertoj tie okazis kun Amir de Esperanto Desperado akompanata de violistino Fran<@231>oise Noireau, ankaŭ Dolchamar koncertis, kaj estis freneza preskaŭ 3-hora koncerto de JoMo, kiun etosigis varmege la katalunoj kiuj surscenejiĝis por kunkanti “Al la barikadoj” kaj “l' estaka”, dum la publiko vigle dancegis… Katalunoj venis kun diboĉaj intencoj, kiel kutime, kaj por tion anonci iliaj flavaj T-ĉemizoj provoke avertis “Alkohol', alkohol', alkohol', ni alvenis por ebriiĝi kaj fajfi pri esperant'…”

Kaj tuj poste, ĉu al IJS en Hungario?.. Jes kompreneble… Dum la IJS okazis bonegaj koncertoj de La Kuracistoj el Germanio kaj Dolchamar. Fine la du bandoj ludis kelkajn kantojn kune. La Kuracistoj nun preparas eblan koncerton por IS kaj intencas finfine surbendigi demoalbumon.

Fine de aŭgusto okazis unusemajna FESTO en la kastelo Grezijono, kie muziko svarmis kun francaj artistoj FAMo, Duobla unu, Kore kaj La Pafklik.

FAMo (Fabrice Morandeau) prezentis sian akordionan spektaklon kun propraj kantoj, kiuj aperis en memeldonita KD. La spektaklo estis dulingva, franca kaj Esperanta, kun tre franceca etosa repertuaro. Parto de la spektaklo estis akompane kun Duobla unu.

Duobla unu prezentis ankaŭ propran spektaklon kun internacia programo, kun kantoj en Esperanto sed ankaŭ en 16 aliaj lingvoj kiuj vojaĝigis la spektantojn…

Kore ne povis ludi, ĉar la pianisto havis gravan aŭto-akcidenton la antaŭan nokton, sed Kris — la kantisto kaj la animo de la bando — kun sia gitaristo proponis spektaklon omaĝe al la bando Queen. Plejparte la spektaklo estis en la angla, sed dum la kantado Kris improvizis kelkajn Esperanto-adaptiĝojn. Fine li prezentis tutan kanton en Esperanto, kiun Roel Haveman tradukis el la originalo de Queen. Kris promesas reveni kun tutesperanta repertuaro kaj kun pianisto.

Dum FESTO okazis vera revelacio por ĉiuj partoprenantoj — malkovro de La Pafklik, kiu donis efikan kaj viglan repan koncerton. Ili vere bone etosigis la publikon. Se Dolchamar per “Ĉu vi pretas? Ĉu vi pretas por la veno de Dolchamar?” frenezigis la publikon dum KEFoj, KAFE, Arkones aŭ IJKoj, “Jen la paf! Jen la klik! Jen la pafklik” furoros baldaŭ en ĉiuj junularaj renkontiĝoj… kaj certe ne ĉiuj prudaj kaj konservativaj esperantistoj ŝatos ilian cinikan engaĝitan gangstelan(gangstar) humuron… La Pafklik malfermos novan vojon antaŭ si… do, atentu uloj!
La Pafklik en FESTO (Fotis Sylbie Roques)
Fine de la koncerto kiel gasto de La Pafklik repis Marteno Miniĥ. Jen novaj steluloj de la hiphopa Esperanto-movado! Tio ja indikas ke la projekto de la hiphopa kompilo bone evoluas… La Pafklik prepariĝas, sed ankaŭ Marteno Miniĥ, Dolchamar, DĴ Roĝer, Eterne Rima, Antonio Moreira el Brazilo, La zinfonia el Ĉilio, kaj aliaj.

Se mi diras Farbskatol', vi povas pensi ke temas pri kolora pentroarto, kaj vi ne malpravus, sed temas pri nova formo de reta televido, kiu arkivas videofilmojn kaj tie vi povos trovi muzikan rubrikon kun jam kelkaj etaj muzikvideoj ĉe http://farbskatol.net. Vi tie povos konstati kiel kreivaj kaj artemaj estas junaj esperantistoj kaj ke vidmaterialo pli kaj pli prosperas…

Afrika sed en Parizo la ekzilita Zhou Mack donacas al vi regean juvelon kiun li registris kun sia bando la Fève (la Fabo). Li disponigas libere al ĉiuj kiuj volas tiun regean himnon Internacia amo ĉe http://www.lafeve.com/.

Sed… legu pli post unu monato.

Flo!


Ricevitaj libroj

83a Germana Esperanto-Kongreso: Kongreslibro. — [Braunschweig]: [LKK], 2006. — 27 pĝ., il. — [Donaco de Halina Gorecka].

Kaunas, Povilas Antanas. Galaktikos širdies sakmė = Legendo pri galaksa koro: Dulingva fantasta novelo / Tradukis el la litova Laimius Stražnickas. — Kaunas: Ryto varpas, 2005. — 80 pĝ., il.; 1000 ekz. — [Donaco de LitEA].

Klag, Walter. Sat.iroj el Aŭ.strio. Unua kajero. — Vieno: Eldonejo Klag, 2006. — 16 pĝ., il. — [Donaco de Walter Klag].

Popoloj rakontas: Fabloj, fabeloj, rakontoj, legendoj, rakontoj pri Afanti-Afandi / Kompilis Palmira Lukoševičienė. — Panevėžys: Panevėžio spaustuvė, 2001. — 88 pĝ.; 300 ekz. — (Panevežysa biblioteko de Esperanto; №13). — [Donaco de LitEA].

Sarastamo, Markku-Tapio. Kreivitär ja hänen huikea elämaänsä = La grafino kaj ŝia fantasta vivo / Tradukis el la finna Raita Pyhälä. — Hämeenlinna: Markku Sarastamo, 2006. — 92 pĝ., il.; 300 ekz. — [Recenzoekzemplero].

Zamenhof, Lazaro-Ludoviko. Mi estas homo / Kompilis, komentis Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2006. — 288 pĝ.; 500 ekz. — (Serio Scio; №6).


La puno

— Venu, Peĉjo, donu al onklino unu kison!
— Sed panjo, nun mi faris nenion malbonan!

Ruze

— Panjo, vi diris al la servistino, ĉu ne, ke ŝi ĉiam bone ŝlosu la pordon de la provizejo?
— Jes, fileto mia. Sed kial vi demandas tion?
— Ĉar hieraŭ ŝi ne ŝlosis ĝin, kaj mi donis al ŝi bonan instruon, mi manĝis la tutan torton!

Povas esti tiel

Instruisto: Se unu purigistino bezonas du horojn por purigi iun domon, kiom da tempo bezonas du purigistinoj?
Peĉjo: Kvar horojn!

El La Praktiko (jaro 1936) plukis Halina Gorecka


Donacoj en januaro-aŭgusto 2006

Abonhelpa Fonduso

Anonima s-ro (Nederlando) 123.00 EUR
Ignat Bociort (Germanio) 28.00 EUR
István Ertl (Luksemburgio) 40.00 EUR
Kurisu Kei (Japanio) 27.00 EUR
Valentin Melnikov (Ruslando) 180.00 RUR
Entute, en 2006 223.30 EUR

Amiko

Bård Hekland (Norvegio) 10.00 EUR
Josef R. Koch (Svislando) 19.00 CHF
Gerd Bernhard (Germanio) 8.00 EUR
Povilas Jegorovas (Litovio) 300.00 LTL
Ursula Niesert (Germanio) 100.00 EUR
Hans Burkhard Dietterle (Germanio) 51.79 EUR
Werner Pfennig (Germanio) 60.00 EUR
Entute, en 2006 328.71 EUR

Koran dankon al ĉiuj donacintoj!

Ruslandanoj sendu help-sumojn poŝte (al la redakcia adreso), banke, aŭ elektronike. Alilandaj donacoj estas bonvenaj ĉe UEA-konto avko-u. Ĉe abonado por 2007 konsideru, ke multaj el niaj perantoj akceptas donacojn.

HaGo


Bonvenu al ĉarma ĉelaga urbo

Esperanto-Asocio de Finnlando (1907–2007) invitas al festivalo Arta Lumo, kiu okazos en Kuopio (Finnlando) 27 jul – 1 aŭg 2007.

Kuopio, fondita 1775 meze de la lago Kallavesi, estas la plej granda urbo en la orienta Finnlando (91 mil loĝantoj) kaj la centro de la regiono Savo. Triono de ĝia areo konsistas el lagaroj. La Savo-anoj estas konataj kiel bonhumoraj kaj gastamaj, ankaŭ ŝercemaj, eĉ iom frenezaj.
Kuopio
Muzikcentro de Kuopio, konstruita en 1985, apartenas al la landa elito de koncert- kaj kongresejoj kun ĉiujare pli ol 300 aranĝoj kaj 100–150 mil vizitantoj. La centro estas la hejmo de la Simfonia Orkestro de Kuopio kaj lernejo de estontaj muzik- kaj dancartaj profesiuloj. La ĉefa koncertejo havas 1064 sidlokojn. En la muzikcentro konvene aranĝeblas ekspozicioj, prelegoj, kinejo, teatro, diskoteko kaj multo plia. Programon ni okazigos ankaŭ ekstere kaj verŝajne en lernejo, kie situos la amasloĝejo.

Kuopio situas ĉirkaŭ 400 km nordorienten de Helsinko facile atingebla per trajno (5 h 10 min), buso kaj aviadilo (50 min), kaj same facile per propra aŭto (4 h 45 min) aŭ biciklo. Aŭ venu ŝipekskurse de Heinävesi tra la bela lagaro!

Bonvenon ankaŭ vi!

Rete: ArtaLumo@esperanto.fi
Poŝte: Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki
http://www.esperanto.fi


Du aŭtunaj fotoj de Olga Ŝipovalenko

Pro la unua foto ŝi ricevis la trian premion en la 8a Internacia Fotokonkurso de La Ondo de Esperanto.

Por vidi la pli grandajn fotojn bonvolu klaki la miniaturojn.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2006. № 10 (144)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2007:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2006.
Subtitolo