Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Kep Enderby

Ni ne devas esti sen influo laborante
por plibonigi la mondon

Intervjuo kun Kep Enderby

En januaro ni informis, ke la prezidanto de UEA Kep Enderby estas proklamita La Esperantisto de la Jaro 1999. La laŭreato afable konsentis respondi al niaj demandoj.

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Enderby: Unue, kun grandaj surprizo kaj miro. Memoru ke mi Esperantiĝis nur en 1987. Kompare al multaj aliaj, mi estas relative novbakita Esperantisto. Tamen, mi taksas ĝin granda honoro kaj provos pravigi ĝin.

LOdE: La internacia elektantaro aparte menciis pri du flankoj de via aktivado: komunuma (aktiva partopreno en esperantistaj kongresoj: UK, SAT, Azia kaj naciskale) kaj movada (precipe la sukcesa pledo por Esperanto en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organizaĵoj en Seulo). Kia, laŭ via opinio, devas esti la ekvilibro inter la interna kaj ekstera flankoj de la vivo esperantista?

Enderby: La respondo grandparte dependas de decido de la individuo, ĉar tia ekvilibro estas afero de juĝo. Ĝenerale, vidate de la vidpunkto de la Esperanto-movado, ege gravas kapablo sufiĉe bone regi la lingvon, kaj tio bezonas tempon. Kontraŭe, samtempe egale gravas movade, la kapablo eksponi al neesperantistoj la valorojn de la uzo de Esperanto por komunikiĝi kun alilingvanoj. Kadre de tio, ege gravas la estimo de viaj konatoj en la neesperanta mondo.

Rimarku, ke mi ne uzas la esprimon internacie ĉi tie, ĉar, parolante tute persone, kaj mi esperas honeste, malgraŭ ĉiuj aktualaj problemoj en la mondo — tiom ofte kaŭzataj de la malbeno de politikoj de aparteco aŭ de identeco — mi persone kredas ke la koncepto de nacioj estas artefarita. La celo de Esperanto estas pliharmoniigi la popolojn de la mondo kaj ne helpi en la disigado de ili.

LOdE: Kiujn tendencojn en la nuntempa Esperantujo vi opinias plej subtenindaj?

Enderby: Ĉiujn, kiuj celas la atingon de la baza idealismo de la origina Esperanto-ideo. Ĉi tie mi aludas ne al la distingoj inter, ekzemple, finvenkismo kaj raŭmismo, nek al la respektivaj meritoj de tiuj du Esperanto-skoloj aŭ -vidpunktoj, sed al la espero ke ĉiuj homoj, interlingve, sen rigardo al lingvaj, rasaj, aŭ aliaj etne similaj kulturaj baroj, vivu laŭ spirito de frateco.

LOdE: Dankon. Kaj kion vi opinias negativa?

Enderby: La kontraŭajn de tiuj, kiujn mi ĵus menciis: ĉiujn kiuj elmontras mankon de toleremo al aliaj kaj al tiuj aliaj vidpunktoj kaj tendencoj: alivorte, tiujn kiuj sektigas Esperantistojn. La homa naturo estas tia kia ĝi estas, la elekto inter la du ne ĉiam estas facila.

LOdE: Al kiu(j) persono(j) vi mem donus via(j)n voĉo(j)n, se vi estus elektanto ĉi-jare?

Enderby: Tio estas malfacilega demando. Fakte, spite de mia plezuro ricevi tiun honoron, mi havas dubojn pri la meritoj de sistemoj laŭ kiuj honoroj estas donataj. Honoraj sistemoj havas kaj pozitivajn kaj negativajn flankojn. Sendube devas esti multaj, multaj aliaj meritindaj Esperantistoj, nekonataj al mi, kiujn estus malĝuste preterpasi. Ne ĉiuj el ili estas anoj de UEA. Tamen mi opinias, ke se oni volas doni tian honoron al homo, escepte laŭ eksterordinaraj cirkonstancoj, oni devus ne doni ĝin al profesia Esperantisto, kiom ajn meritplena li estas.

Se vi premas min, inter miaj konatoj, estas multaj kiuj meritas tian honoron. Mi pensus pri iuj el miaj kolegoj en UEA, ekzemple Renato Corsetti kaj Michela Lipari. Menciindaj ankaŭ estus Mark Fettes, Lee Chong-Yeong, Yamasaki Seikô, Giorgio Silfer, kaj Paulo Desajlley. Mi ĝojas, ke mi ne devas fari konkretan decidon.

LOdE: Iam populara demando: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

Enderby: Respondo dependus de kiom longe mi restus sur la insulo. Sufiĉus diri ke mi unue pensus pri La danĝera lingvo, La Dekamerono kaj Sed nur fragmento.

LOdE: Kion vi opinias pri la estonteco de Esperanto?

Enderby: Nepre bonega, kvankam, ĉar mi ne estas aŭguristo, pri detaloj mi ne volas konjekti. La baza ideo de Esperanto restas bonega kaj ĝi inspiris multajn homojn dum la pasinta jarcento. Tio daŭros, kaj sendube la mondo estus pli bona loko, se pli da homoj uzus Esperanton. Tamen oni devas memori, ke uzata lingvo estas multe pli ol lingvo elektita de uzanto. Ĝi estas identigilo. Lingvo ankaŭ estas formo de superstrukturo, multe influita de la ekonomika kaj socia bazo, testamentita al popoloj kiuj vivtenas sin kadre de tiu ĉi heredita ekonomika kaj socia bazoj. Kontraŭe, iagrade, lingvo reciproke influas tiujn ekonomikan kaj socian bazojn.

La rezulto estas, ke okazas speco de objektiva historia procezo, en kiu la personaj voloj kaj preferoj de homoj rolas multfoje nur marĝene, kvankam kelkfoje grave. Ankaŭ politikistoj havas siajn proprajn rolojn. Ankaŭ ŝanco ludas gravan rolon. Ĉiurilate, la kaŭzoj de la nuntempa hegemonio de la angla lingvo memevidente konfirmas ĉiujn tiujn faktorojn. Ĉu tiu hegemonio daŭros, mi ne scias. Racio favoras Esperanton, sed racio ne ĉiam regas en la reala mondo. Intertempe, Esperantistoj ĉie — ĉu anoj de UEA, ĉu de SAT, ĉu ano de iu ajn speco de alia Esperanto organizo — devus strebi alvoki al tiu racio kaj plejefektivigi la realajn, idealismajn kaj praktikajn valorojn de Esperanto kaj eksponi tiujn al la cetera mondo. La monda esperantistaro estas minoritato ĉie, sed tio ne signifas, ke ĝi devas esti sen influo laborante por plibonigi la mondon.

LOdE: Ĉu vi havas komentojn pri la kvar kritikaj rimarkigoj faritaj en Esperanto en 1999?

Enderby: Nur por diri, ke vi pravis. Mi neniam sugestis ke la tasko faciliĝos.

Intervjuis Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto. 2000. №2 (64).


Al la indekso pri la historio