Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Osmo Buller: Esperantisto-2001

Demokratio kiel aktiviga forto

En januaro ni informis, ke Osmo Buller estas proklamita La Esperantisto de la Jaro 2001. La laŭreato afable konsentis respondi al niaj demandoj.

LOdE: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

OB: Ĝi kompreneble tre ĝojigis min, des pli ĉar ĝi venis ĉe la fino de mia dungoperiodo ĉe UEA. Ĝi eĉ impresis iel konsole, ĉar mia lasta jaro estis samtempe la plej malfacila kaj peza el ĉiuj.

LOdE: La internacia elektantaro honorigis vin pro la sukcesa kaj rezultoriĉa deĵoro en Roterdamo, interalie pro la Gazetaraj Komunikoj, kiuj atingas rekte aŭ per aliaj informiloj praktike la tutan esperantistaron kaj pro la vizitoj al Ĉinio kaj Litovio. Bonvolu komenti tiujn du aferojn.

OB: Gazetaraj Komunikoj naskiĝis en majo 1998. Unue mi fakte intencis lanĉi internan informservon por komitatanoj, ĉefdelegitoj kaj perantoj de UEA pri la praktika funkciado de UEA kaj precipe de la Centra Oficejo, ĉar mi ĉiam sentis kiel grandan ĝenon la nesufiĉan informitecon de tiuj kernaj funkciuloj. Poste devis sekvi renasko de la iama Internacia Gazetara Servo de UEA por la E-gazetaro kaj ekstera publiko. Mi tamen konkludis, ke la laborforto ne sufiĉas por dece funkciigi ambaŭ, tiel ke GK fine naskiĝis kiel ilia miksaĵo. Mi kredas, ke almenaŭ la informado inter esperantistoj pri la agado de UEA fariĝis pli efika, sed pri la ekstera informado restas ankoraŭ multo por fari. La sukceso de miaj vizitoj al Ĉinio kaj Litovio tute ne estas nur mia merito, ĉar mi estus povinta fari nenion sen la preparlaboroj de la lokaj movadanoj. Mi volas aparte elstarigi la viziton al Litovio, kie mi renkontis pli da altranguloj ol dum ĉiuj miaj aliaj UK-esploraj vizitoj kune, kaj mia restado estis vaste raportata de amaskomunikiloj. Tio estas unuavice merito de Povilas Jegorovas.

LOdE: Ĉi-jare la plej legata teksto en Esperantujo verŝajne estis via demisia deklaro. Ĉu nun, kelkajn monatojn poste, vi farus ŝanĝojn en ĝi, se tempomaŝino reportus vin al la julia Zagrebo?

OB: Tiu deklaro ne estis origine celita por publiko, sed ĝi estis adresita nur al la Estraro de UEA, kiu aparte petis min surpaperigi la kialojn de mia demisio. Poste la Estraro plu sendis ĝin al la komitatanoj — prave, ĉar ili postulis klarigon de la Estraro pri la demisioj de mi kaj miaj kolegoj. Mi iom pentas, ke mi ne faris apartan publikan deklaron, kiu evidente estus iom alimaniere vortumita ol dokumento celita por internaj bezonoj, kvankam ĝia esenco kompreneble ne povus esti malsama. Tamen, la fakto ke ĉiuj tri demisiaj leteroj “likis” eksteren kaj aperis eĉ en klubaj bultenoj, estas iom nekutima pruvo pri la vere grava rolo de UEA en Esperantujo.

LOdE: Kiel vi nun ĉe via foriro retrorigardas vian vivon en Roterdamo?

OB: Kiel mi diris ankaŭ en mia demisia letero, mi foriras almenaŭ 2-3 jarojn pli frue ol mi origine planis, kaj sekve mia laboro multrilate restis nefinita kaj la realigo de pluraj planoj eĉ ne povis esti komencita. Mi tamen estas kontenta ekzemple pri tio, ke mi povis kontribui al financa ekvilibrigo de la Asocio, al la vigligo de la eldona agado kaj, antaŭ kelkaj jaroj, al la savo de la oficialaj rilatoj de UEA kun UN kaj Unesko. Mi nepre devas mencii ankaŭ la stabilan kaj efikan funkciadon de la CO — laŭ iuj la CO funkciis eĉ tro efike — kaj mia plej granda perdo nun estas disiĝo de miaj multjaraj gekolegoj.

LOdE: Ĉu vi antaŭvidas, ke vi povos daŭrigi la realigon de viaj nefinitaj planoj, ne plu laborante en Roterdamo?

OB: Tion mi ne antaŭvidas, ĉar en mia nova laboro kiel direktoro de la literatura Päätalo-Instituto en Finnlando, mi verŝajne sekvos mian principon dediĉi sin samtempe nur al unu afero. LOdE: Ĉu laŭ viaj spertoj UEA bezonas iajn reformojn?

OB: La demokratio en UEA devus esti plifortigita. Unue, individuaj membroj nun elektas nur dekonon el la membroj de la Komitato, kvankam el la tuta membraro de UEA ili estas unu triono. Anstataŭ la nuna regulo, laŭ kiu oni elektas po unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj, oni povus elekti po unu por ĉiuj 500 membroj. Due, nun la Estraro gvidas la Komitaton funkciante kiel ĝia prezidio, kio ne konformas al la spirito de demokratio. La Komitato devus kontroli la agadon de la Estraro sendepende, sed nun la Estraro mem gvidas sian propran kontroladon, kio en la praktiko paralizas la superan organon de UEA. Necesas ke la Komitato kaj Estraro havu malsamajn prezidantojn. Mi kredas je demokratio kiel aktiviga forto: ju pli la individuaj membroj ĝenerale kaj komitatanoj aparte sentos, ke ili mastras sian Asocion, des pli aktivaj ili certe fariĝos.

LOdE: En Zagrebo UEA ricevis novan laborplanon. Ĉi vi atendas de ĝia realigo bonajn fruktojn?

OB: Mi emas al pesimismo, ĉar ni faris jam tiom da planoj, kiujn ni poste rapide forgesis. En Zagrebo la Komitato forgesis tuj ĉe la elekto de nova Estraro, ke unu el la bazaj celoj de tiu plano estas plijunigo de nia aktivularo, kaj elektis Estraron kun averaĝa aĝo 10 jarojn super tiu de la antaŭa Estraro, kiam ĝi estis elektita. La Komitato devis mem doni bonan ekzemplon pri tio, ke la laborplano estu prenita serioze. Tio denove montris, ke la Komitato estas paralizita, pro kio eĉ en la elektado de la Estraro ĝi ne estis sufiĉe veka.

LOdE: Preskaŭ samtage kun via laŭreatiĝo estis anoncita la rezulto de la balotado por la Senato de la Esperanta Civito. Kiun opinion vi havas pri ĝi?

OB: Mi trovas ĝian bombastan veston malplaĉa kaj eĉ ridinda. Kvankam ĝi finfine restos nur marĝena fenomeno, ĝi ja ĝenas per siaj ekscesoj kaj per la paranoja ĉikanado pri UEA fare de iuj ĝiaj protagonistoj. Mi esperas, ke pli prudenta sinteno al UEA tie tamen baldaŭ superregos. Cetere, kun intereso mi notis, ke la partoprenaktiveco en la balotado de la Civito estis konsiderinde malpli alta ol en la balotado pri la komitatanoj B de UEA.

LOdE: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, ekzilote al neloĝata insulo?

OB: Unue, En barko senpilota por povi ĝui tie la tutan verkaron de William Auld kaj ne nur La infana raso. Due, Malvivaj animoj de Gogol, ĉar ĝi obstine fascinas min ekde mia lerneja aĝo kaj mia amiko prizorgis ĝian Esperantan eldonon. Trie, Esperanto en perspektivo por havi memorapogilon por rezonado pri la afero, al kiu mi dediĉis min sur la kontinento.

La Ondo de Esperanto. 2002. № 2 (88) 


Al la indekso pri la historio