Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2002. №1


Ĉi tiu dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8

Kovrilbildo: Foto de Jelena Chepinoga


ENHAVO

REDAKCIE

  • Alen Kris. Redakcie
  • ĈEFARTIKOLO

  • Aleksander Korĵenkov. Esperanto en 2001
  • TRA ESPERANTUJO

  • Halina Gorecka. Osmo Buller: la Esperantisto de la Jaro
  • IKU invitas prelegi
  • La estraro de UEA. Novaj oficistoj en Roterdamo
  • Lee Chong-Yeong, Renato Corsetti. Fosi kanalon
  • Renato Corsetti. Lingvo de paco
  • Elektita la unua Senato
  • Aida Čižikaitė. Litovio: Jarkunveno kaj festo
  • Zamenhofologie ĉe KCE
  • Ans Bakker-ten Hagen. Lingvojaro fermita Zamenhof-Tage
  • Halina Gorecka. Unuafoje en Kaliningrad
  • Miroslav Malovec. Ĉeĥio: sukcesoj, duonsukcesoj kaj malsukcesoj
  • Volodimir Hordijenko. Ukrainia kongreso
  • Jakvo Schram. Esperanto kaj ideologio
  • Post 32-jara servado
  • David W.Bisset. Libroj de Auld en la Skota Nacia Biblioteko
  • Nova komisiito pri ZEOj
  • Kvinpetalo en 2002
  • Tatjana Auderskaja. Unuafoje en Odessa
  • Andrej Obrezkov. La Festivalo malfermas pordojn
  • Boris Kondratjev. Esperanto en ... Kremlo
  • Liu Jianguo. Nova sekcio de Monda Turismo
  • Kurte
  • TRIBUNO

  • Dafydd ap Fergus. Vide el Bruselo: Koleraj grekoj
  • Valentin Melnikov. Reage al reagoj
  • Sabira Ståhlberg. Sabira Ståhlberg rezignas pri la Literatura Sekcio
  • Robert Pontnau. Mi malaprobas la aperigon
  • Detlev Blanke. Longan vivon!
  • Maurice Wittenberg. Nefermita letero al Emanuelo Kantio
  • Augusto Casquero. Profesoro serĉata en Hispanio
  • Lucien Giloteaux. Devas okazi staĝoj pri la arto taŭge rebati
  • Ulrich Matthias. EQUAL: ĉu ŝanco por Esperanto?
  • BELETRO

  • Anton Ĉeĥov. Post la Kristnasko (Tradukis Aleksander Korĵenkov)
  • BIBLIOTEKO

  • Alen Kris. Iom da suno en malvarma akvo
  • Aleksej Birjulin. La unua blino
  • Halina Gorecka. Liro-2001
  • Belartaj konkursoj de UEA en 2002
  • Georgo Handzlik. Rakontolibro por Fortalezo
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Tatjana Kulakova. Mozaiko
  • Vladimir Vyĉegĵanin. Krucvortenigmo
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (M)
  • DIVERSAĴOJ

  • Niaj jubileoj kaj datrevenoj en 2002
  • Leterkesto (Ian Mac Dowall, Brigitta van der Arend, Leonid Daŝevskij, Albert H. Lindsay)
  • Frazoj
  • Anoncetoj
  • Kaliningrad — Königsberg (Fotoj de Jelena Ĉepinoga
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono


  • Vinjeto de Larisa Jakovleva


    Redakcie

    Antaŭ kelka tempo mi skribis al la redaktoro de ĉi tiu revuo leteron, en kiu mi koncernis la problemon de la enhavo. Mi esprimis simplan ideon — nome, la esperantisto ne estas iu estaĵo senkorpa kaj seninteresa rilate ĉion, kio situas ekster lia/ŝia pure esperantista tereno. Ĉar ne ekzistas pura kaj nura germano aŭ ruso, ĉasisto aŭ tenisisto, katamanto aŭ bibliofilo. Puraj kaj nuraj povas esti sole skemoj: tiu de germano kaj tiu de katamanto. Sed nature: la fakuloj havas siajn fakajn eldonojn, — patriotoj — pri sia nacia majesto; animalistoj — pri siaj ĉevaloj kaj katoj, — kaj ili rajtas ilin havi. Ankaŭ la esperantistoj estas fakuloj kun siaj specifaj problemoj, kiujn ili bezonas diskuti. Sole, eĉ en sia “puro kaj nuro”, la esperantisto estas iu, kiu posedas certan dimension, do havas volumon kaj ne enkuŝiĝas en skemon. Plensanga lingvo bezonas sin nutri de la pleno de la vivo. Tion faras la rusa kaj la germana, normale ke tion faru ankaŭ Esperanto. La cigana — lingvo iom simila al Esperanto, sen leĝe fiksita hejma teritorio — kompare kun ĉi-lasta havas avantaĝon: ĝi dimensias en la pleno de la cigana vivo…

    Mi ne sendis la leteron, ĉar trovis ke mi ne povas postuli de unu eldonaĵo, ke ĝi prezentu la plenon de la vivo. Tamen la ideo meritas pripensadon. Jam certaj fremdaj naciaj lingvoj konkeras lokon por reprezenti nian nefakan intereson: en politiko, scienco, moralo. Ekzemple, la angla: neangloj uzas ĝin ne nur por komunikado, sed ankaŭ por larĝigo de la persona informa kampo; alivorte, ili trovas en ĝi ĝuste tion, kio determinas la destinon de la lingvo.

    Mi opinias, ke kompreninte bone kaj klare la nerealecon de la pretendoj de la lingvo de Zamenhof iĝi vere universala, tutmonda kaj farinte sen paniki certajn praktikajn kaj sobrajn konkludojn, oni tamen ne evitis unu gravan eraron: deklarinte la rajton pri la privata ekzisto de Esperanto, oni komencis praktiki certan eskapismon, kiu, kiel ĉiu izola biologia fenomeno, kondukas al redukto kaj degrado. Kuiri sin en la propra suko signifas sekiĝi. Neanglo-esperantisto legas en la angla ion pri politiko, scienco, moralo. Kial ne en Esperanto? Eble, la esperantistoj ne interesiĝas pri politiko, scienco kaj moralo? Eble ili interesiĝas sole pri la problemoj de Esperanta Civito aŭ pri tiuj de “prudenta E-komunumo”? Mi divenas ke la redaktoroj de E-gazetoj tiel ne pensas. Kio do igas ilin tiel moderaj pri la ĉefaj temoj de la reala homa ekzisto? Mi supozas, ke la “tolerantismo”, kiu, unuflanke, havas fonton en la esperantista tradicio de neŭtraleco, kaj, aliflanke, respegulas tre fortan tendencon de la nuna civilizo. La tolerantismo, aplikita al la tereno de la ĵurnalistiko, havas speciale fortan efikon, tial ke en tiu sfero la reguloj de la vendo-aĉeto postulas, ke la minimumo de la konsumantoj estu malkontenta.

    Mi ne volas kaŝi, ke mi forte dubas pri la valoreco de tiu kapablo toleri ion ajn, kaj precipe — pri la kapablo de tiu kapablo elteni la neindiferenton. Paradokse, la tolereco naskas netoleremon. Por ekzemplo mi proponas la reagon de usonano (LOdE. 2001: 12) al la repliko pri la bombatako de Afganio (LOdE. 2001: 11). “La repliko ŝokas”, — diras la usonano. Vi povas relegi kaj vi apenaŭ trovos ion ŝokantan. En la esenco, ŝokanta estas jam opinio, kiu ne koincidas kun la kutimo. Mi povus doni aliajn ekzemplojn, kiuj same koncernus Usonon. Kaj ĝuste en Usono la ideo de toleremo ricevis precipan signifon kaj iĝis angula ŝtono de la moralo.

    Ĉu mi klare esprimis mian penson? La respekto de la rajto de la alia havi sian propran takson ne devas esti konsiderata sinonima kun la nekapablo aŭ nedeziro taksi. Egale la neŭtraleco ne estu traktata kiel rifuzo formuli sian vidon de la situacio. Oni revenu al la eskapismo. Tiu eleganta viva filozofio pli decas al la malaperanta gento de aristokratoj, homoj kun relative stabila estanteco sed tute sen futuro. Por esperantistoj, se ili zorgas pri la morgaŭo, tiu filozofio ne taŭgas.

    Alen Kris


    Esperanto en 2001

    En la januara Ondo ĉiam aperas dupaĝa panoramo de la esperantista vivo en la antaŭa jaro. Ankaŭ ĉi-jare la redaktoro ekverkis ĝin, kaj ĝi estis aperonta, sed dum la pretigado de ĉi kajero okazis du eventoj, kiuj fermis la aferojn, kiuj dum la lasta jaro altiris la atenton de la esperantistoj — krizo en UEA kaj la instituciiĝo de la Civito. Legu pri tio en la sekvaj du paĝoj, sed anstataŭ la planita artikolo aperas nur la suba komentarieto.

    En la jaro, kiam UEA estis proponita por la pacpremio de Nobel, ĝiaj gvidaj oficistoj — Osmo Buller, Pasquale Zapelli kaj István Ertl — demisiis pro neeblo kunlabori kun la du estraranoj, kiuj kompromitiĝis per sia rolo en la traktado de la kalumnioj, lanĉitaj de d-rino Ståhlberg kontraŭ COano Veuthey kaj kontraŭ Buller mem. Kvankam la kalumnioj montriĝis senbazaj, foriris la persekutitoj, ne la (kun)persekutintoj.

    Tamen kaŭzis la krizon ne tiom la personaj konfliktoj, kiom la elektostrukturo en UEA.

    En la komitato (nia parlamento) nur dekonon da anoj ĉi-jare elektis la individuaj membroj, kiuj vivtenas la asocion. La pli multajn parlamentantojn delegis la landaj asocioj, kaj strange estas ke la kooptitaj komitatanoj C estas pli multaj ol la rekte elektitaj B-komitatanoj.

    La situacio estas eĉ pli absurda en la senalternative elektita Estraro (nia registaro), en kiu nur unu “ministro” estas B-komitatano rekte elektita, unu A-komitatano, sed la ses ceteraj “ministroj” (75%) estas C-komitananoj, kiujn elektis nek la individuaj membroj, nek la asocioj.

    La ĵusa nomumo de la novaj oficistoj probable restabiligos la laboron de la Centra Oficejo (nia ŝtat-aparato), sed nur post la ŝanĝo de la arkaiĝinta elektosistemo kaj post la unua demokratia balotado UEA povos rekonkeri siajn membrojn kaj reputacion. Cetere, sciante pri la provizora solvo de la kadrokrizo en UEA, la internacia ĵurio elektis eksdirektoron Buller la Esperantisto de la Jaro 2001.

    La dua evento de la jaro tute rekte koncernis la elektadon — je la Zamenhofa Tago estis anoncita la rezulto de la balotado por la Senato de la Esperanta Civito. Oni povas aprobi aŭ malaprobi la Esperantan Civiton, sed oni ne povas malaprobi la eblon demokratie elekti la tutan Senaton (ne nur dekonon de la Komitato, kiel en UEA) el la personoj proponitaj en du konkurencaj listoj.

    La “venko” de Walter Żelazny ŝajnas bona rezulto por ni ĉiuj. Doktoro pri sociologio, ŝtatano de Francio kaj Pollando, li lastatempe multe prelegis kaj artikolis pri la neceso reorganizi Esperantujon laŭ federa strukturo, organiziĝi “surbaze de la digno esti Esperantisto” kaj protekti la specifajn rajtojn de la esperantistoj. Nun la unua Konsulo de la Civito devos ekplenumi tiujn celojn, kaj nur laŭ la faroj, ne laŭ la jam multaj polemikaĵoj ni vidos la valoron de tiu plej diskutata iniciato en Esperantujo.

    Foliumante la jarkolekton de La Ondo, oni facile ekscios pri aliaj gravaj eventoj en Esperantujo. Jen kelkaj el ili:

    — La esperantistoj apenaŭ utiligis por siaj celoj la Eŭropan Jaron de la Lingvoj; cetere la averaĝa eŭropano ne interesiĝis pri tiu temo.

    — En la unua jaro sen El Popola Ĉinio atentindan evoluon havis la asociaj revuoj en Francio kaj Brazilo.

    — Ŝtataj aŭtoritatoj en Litovio kaj Ĉinio demonstris nekutime favoran sintenon al Esperanto invitante UKojn al siaj landoj.

    — Nur dum jarduono 18 mil ekzempleroj de elektronikaj libroj estis elŝutitaj pere de la senpaga sveda retservo eLibrejo — tiu kvanto superas la nombron de la paperaj libroj, kiujn la libroservo de UEA kutime vendas dum la tuta jaro.

    — Kastelo Grésillon kaj la Esperanto-redakcio de Aŭstria Radio daŭras malgraŭ la pesimismaj prognozoj.

    — Kreskis la movado de la Lingvaj Festivaloj.

    — La Akademio de Esperanto unuafoje organizis simpozion kunlabore kun nacia Akademio.

    Legu pli en La Ondo, por kiu ĉi-jare la plej grava tamen estis la migro al Eŭropo.

    Aleksander Korĵenkov


    Osmo BullerOsmo Buller: la Esperantisto de la Jaro

    La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. La unua laŭreato en 1998 estis William Auld; en 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 la honoran titolon ricevis tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt.

    Ĉi-jare la kandidatigantoj proponis 15 personojn, al kiuj la elektantoj povis doni siajn voĉojn. La rezulto de la voĉdonado estas jena:

    Laŭ la Regularo pri la Esperantisto de la Jaro: “Se pli ol unu persono ricevos egale plej multajn voĉojn, kiel laŭreato estos proklamita tiu, kiun proponis pli multaj kandidatigantoj”. Sekve Osmo Buller estas elektita kiel la esperantisto de la jaro 2001, ĉar li ricevis du kandidatigojn kaj Piron nur unu.

    Osmo Buller per sia demisio en 2001 finis la rezultoriĉan deĵorperiodon kiel Ĝenerala Direktoro de UEA. Dank' al li la Gazetaraj Komunikoj de UEA regule kaj objektive informas la esperantistaron pri UEA. Lia septembra restado en Ĉinio kaj Litovio aktivigis la movadon tie kaj faris la rilaton de aŭtoritatoj en tiuj du landoj pli favora al Esperanto.

    Proponantoj (Kandidatigantoj):

    Marija Belošević (HR): ekssekretario de ILEI;
    Višnja Branković (IT): direktoro de Orbis Pictus;
    Renato Corsetti (IT): prezidanto de UEA;
    István Ertl (NL): demisiinta redaktoro de Esperanto;
    Edmund Grimley Evans (GB): prezidanto de EAB;
    Judit Felszeghy (HU): sekretario de la Esperanta PEN-Centro;
    Aleksander Korĵenkov (RU): redaktoro de La Ondo de Esperanto;
    Bruno Masala (FR): gvidanto de AERA (OSIEK);
    Valentin Melnikov (RU): poeto, ĵurnalisto, tradukanto;
    Yamasaki Seiko (JP): membro de la Akademio de Esperanto.

    Elektantoj:

    Petr Chrdle (CZ): direktoro de KAVA-PECH;
    Lee Chong-Yeong (KR): vicprezidanto de UEA;
    Stano Marček (SK): redaktoro de Heroldo de Esperanto;
    Geraldo Mattos (BR): prezidanto de la Akademio de Esperanto;
    Stefan Maul (DE): prezidanto de TEĴA, ĉefredaktoro de Monato;
    Mine Yositaka (JP): eksredaktoro de Riveroj;
    Sergio Pokrovskij (RU): sciencisto, tradukanto, eseisto;
    Anna Margareta Ritamäki (FI): komitatano de UEA;
    Roland Rotsaert (BE): kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato;
    Ljubomir Trifonĉovski (BG): ĉefredaktoro de Literatura Foiro.

    Halina Gorecka, sekretario


    UK-87: la kongresa emblemoIKU invitas prelegi

    En Fortalezo okazos la 55a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas prelegi universitataj profesoroj aŭ personoj kun simila kvalifiko. Ili estas invititaj sendi siajn prelegproponojn al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. d-ro Hans Michael Maitzen:
    Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1230 Wien, Aŭstrio
    Rete: maitzen@astro.univie.ac.at.

    La propono enhavu koncizan resumon (maksimume ĉ. 200 vortoj) de la prelego, koncizan biografion kaj personan bibliografion. Necesas aldoni ankaŭ foton taŭgan por publikigo. La prelegoj prefere, sed ne devige, rilatu al la kongresa temo “Diverseco: ŝanco, ne minaco”.

    La elektitaj prelegantoj ricevos modestan honorarion sed ne repagon de siaj kostoj. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Aparte bonvenaj estas junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj antaŭe ne prelegis en IKU.

    Limdato por la kandidatiĝoj: 15 jan 2002.

    GK UEA


    Novaj oficistoj en Roterdamo

    La estraro de UEA nomumis Agantan Ĝeneralan Direktoron por la jaro 2002. Temas pri Trevor Steele.

    William Trevor Steele naskiĝis 14 maj 1940 en Mareeba, Aŭstralio, kaj havas aŭstralian naciecon. Li estas vaste konata kiel instruisto en pluraj landoj kaj sukcesa verkisto. Li decidis akcepti la defion restarigi kunlaboran etoson en UEA kaj pli ĝenerale en la movado. Lia personeco kaj entuziasmo por la nova tasko estas sufiĉaj garantioj pri lia sukceso, pro kio la estraro formulas multajn bondezirojn kaj petas la esperantistojn, membrojn kaj nemembrojn, kunlabori kun li.

    Li estos en Roterdamo kaj ekoficos la 1an de januaro 2002.

    La estraro nomumis redaktoro de la revuo Esperanto de UEA por la jarkolekto 2002 Stano Marček el Slovakujo. Stano, 48-jara, havas longan historion de redaktado de pluraj revuoj landaj kaj internaciaj. Li estas konata ankaŭ kiel aktivulo en pluraj kampoj de la movado (fondo de la junulara sekcio, instruado ktp.). Li ekredaktos la numeron 1an de la jarkolekto 2002.

    Ambaŭ nomumoj estas por la transira jaro 2002, dum kiu la Oficeja Komisiono de UEA pluserĉos kandidatojn por pli long-tempaj kontraktoj por ambaŭ postenoj. Kompreneble kaj Trevor kaj Stano estos inter la kandidatoj por tiuj kontraktoj.

    Fermiĝas per tio la unua fazo de la laboro de la Oficeja Komisiono, kiu jam komencis okupiĝi pri aliaj bazaj problemoj: reorganizado de la komputila sistemo de UEA kaj helpo al malfermo de la “komunikad-centro” de EEU en Bruselo, dum daŭras konstanta provo reharmoniigi la funkciadon de la Asocio.

    La estraro de UEA


    Fosi kanalon

    Prezidanto de UEA Renato Corsetti kaj vicprezidanto Lee Chong-Yeong vizitis Ĉinujon 21-25 nov 2001. La vizito estis aranĝita de la Ĉina E-Ligo (esencan rolon havis Tan Xiuzhu, la prezidantino, kaj Yu Tao, la ĝenerala sekretario).

    Inter la renkontitaj reprezentantoj de la ĉina registaro ni menciu unue la unuan vic-ministron pri Eksteraj Aferoj, s-ron Li Zhaoxing. La UEA-delegitaro klarigis la nuntempan mondan lingvan problemon, aparte en UN kaj aliaj interŝtataj organizaĵoj, kiu karakteriziĝas per la troa tendenco al uzo de nur unu etna lingvo. La UEA-delegitaro klarigis la bezonon de neŭtrala internacia lingvo, kaj petis Ĉinujon ludi pli grandan rolon por konstrui “novan internacian lingvan ordon”. Tute praktike ni petis subtenon por la konata rezolucio de NROj en Seulo, kiu petas la Ekonomian kaj Socian Konsilantaron de UN (ECOSOC) okupiĝi pri pli demokrata lingva sistemo en UN. La UEA-delegitaro ankaŭ petis la ĉinan subtenon al la paŝoj farataj de UEA ĉe Unesko por ke oni transiru de belaj sed tro ĝeneralaj rezolucioj al pli praktika kunlaboro kun la Esperanto-movado.

    La vic-ministro atente aŭskultis la petojn, klarigis sian penson pri la graveco de la ĉina lingvo, kiu devus esti pli rekonata en internaciaj rilatoj, kaj konsentis plustudi la tutan problemaron kunlabore kun UEA kaj ĈEL.

    24 nov la UEA-reprezentantoj estis akceptitaj de Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Alilandaj Popoloj. Li klarigis la oficialan politikon de la ĉina registaro por la mondo, en kiu ne ekzistu hegemoniismo de unu aŭ kelkaj landoj sed plureco de kundecidado. Tiu politiko estis pensita ĉefe rilate al ekonomiaj kaj ĝenerale politikaj problemoj, sed ĝi perfekte taŭgas ankaŭ en la kultura kaj lingva kampo, kaj ĝi kongruas kun la idealo de la Esperanto-movado. Kvankam li ne kaŝis la malfacilaĵojn konvinki nekonvinkitojn pri Esperanto, li mem proponis, laŭ ĉina proverbo, la programon: “fosi kanalon por ke la akvo fluu en ĝi”, per aliaj vortoj “daŭrigi la kontaktojn kun la ĉina kaj aliaj registaroj por ke ili estu pretaj post pristudo de la problemo apogi niajn internaciajn iniciatojn”.

    S-ro Chen, kiu estas preta reprezenti Ĉinujon en internacia asocio de “amikoj de Esperanto”, promesis daŭrigi la kontaktojn pri ĉiuj temoj prezentitaj kaj tute aparte pri porpacaj iniciatoj. Li ankaŭ promesis, ke li parolos en Esperanto, se la UK okazos en Pekino en la jaro 2004.

    Kun la vic-prezidanto de la ĉina Parlamento, Xu Jialu, la interparoloj estis iom pli “teĥnikaj”. Estante mem lingvisto, li respondecas pri la ĉina grupo, kiu sekvas la klopodojn de Unuiĝintaj Nacioj por krei komputilan internan traduk-lingvon. Li ne kaŝis sian seniluziiĝon pri la manko de praktike aplikeblaj rezultoj de tiu projekto, kaj li tre volonte kundiskutis pri la ideoj siatempe aplikitaj en la projekto DLT, kiu uzis Esperanton kiel pontlingvon.

    Konklude, la impresoj pri la vizito kaj la kontaktoj indikas, ke ekzistas pli da malfermitaj pordoj ol ni sukcesas eniri. Certe estas malfacile konvinki registaron de tiel granda lando fari oficialajn paŝojn subtene al Esperanto en internaciaj medioj, sed la fosado de la kanalo de informado, kiu devos porti al tio, komenciĝis.

    Lee Chong-Yeong
    Renato Corsetti


    Lingvo de paco

    La Esperanto-movado en pluraj manieroj bedaŭris pro la viktimoj de la atencoj en Usono dum la pasinta septembro. Same bedaŭrindaj estas la senkulpaj viktimoj de la milito en Afganujo. Ne estas multo, kion ni povas fari en ĉi tiu milito. La gloraj agoj de niaj antaŭuloj dum, ekzemple, la unua mondmilito ne estas nun ripeteblaj. Por tamen substreki la respekton por ĉiuj viktimoj, kaj ankaŭ por substreki la fakton, ke esperantistoj dum sia tuta historio ĝenerale ne akceptis militon kiel normalan manieron solvi intergentajn konfliktojn (“ne al glavo sangon soifanta” — diras tre konata linio de nia himno), la Azia Komisiono de UEA, kun la helpo de kelkaj neaziaj esperantistoj, decidis lanĉi kampanjon, per kiu ni rekte prenas la flankon de la nunaj viktimoj, la afganaj rifuĝintoj en najbaraj landoj.

    Nur por doni ekzemplon de la situacio, mi diru, ke en Irano kaj Pakistano loĝas pli ol 4 milionoj da afganoj kiel rifuĝintoj. La plejmulto estas analfabetoj sed ekzistas inter ili instruistoj, inĝenieroj kaj kuracistoj, kiuj en sia lando havis bonan vivon sed pro la longa milito rifuĝis al Irano. Similaj estas la kondiĉoj en aliaj najbaraj landoj.

    La kampanjo, kies nomo en la persa (vaste parolata en ĉiuj landoj de tiu mondo-parto) kaj en Esperanto estas “Zaban-e-Salam/Lingvo de Paco”, konsistas el tri eroj:

    1. kursoj de Esperanto por afganaj intelektuloj en la najbar-landaj rifuĝejoj;

    2. kursoj por alfabetigi en la nacia lingvo afganajn analfabetajn rifuĝintojn;

    3. materia helpo al la rifuĝintoj.

    Al tiuj tri eroj laŭgrade aldoniĝos kvara ero, tio estas la starigo de ret-listo “dialogo inter civilizoj” por favori en pluraj lingvoj (inkluzive de Esperanto) dialogon inter azianoj kaj eksterazianoj.

    La unuaj konkretaj agadoj komenciĝos en Irano pere de la helpo de iranaj esperantistoj kaj iranaj neesperantistaj asocioj, kiuj jam okupiĝas pri alfabetigo. Laŭgrade ili estos vastigataj al aliaj najbaraj landoj.

    La funkciigo de kurso de Esperanto por 20 rifuĝintoj kostas 100 usonajn dolarojn (multobligo de disdonotaj materialoj, ktp.). Jam estas planataj du kursoj en Teherano kaj Maŝhado, kiuj komenciĝos en venonta januaro.

    Perkoresponda kurso de Esperanto por afganaj rifuĝintoj, anoncota pere de lokaj gazetoj, kostas po 15 usonajn dolarojn (materialoj kaj sendokostoj). Ankaŭ ĝi komenciĝos en januaro.

    Alfabetigo de unu analfabeta afgana rifuĝinto kostas 15 usonajn dolarojn (materialoj kaj vojaĝado al la tendaroj de la rifuĝintoj). Ĉi tiu agado komenciĝos tuj, kiam venos la unuaj kontribuoj de esperantistoj, kiuj volas fariĝi subtenanto de unu afgana analfabeto, kiu lernu legi kaj skribi.

    Mi certas, ke pluraj el vi volos partopreni kaj instigi la esperantistojn de sia lando partopreni. La maniero por kontribui estas simpla: sendu vian monan subtenon al la konto Azia Fondaĵo ĉe UEA, per la kutimaj pagmanieroj al UEA. Vi rajtas indiki “lingvo de paco 1”, “lingvo de paco 2” kaj “lingvo de paco 3” depende de la celo, kiun vi volas subteni. Se vi indikos nur “lingvo de paco” ni disdividos vian kontribuon inter la tri celoj.

    Se vi volas rekte korespondi pri la kursoj de Esperanto kaj pri la alfabetigaj kursoj, bonvolu sendi mesaĝon al Reza Torabi ( reza@esperanto.org). Se vi volas rekte korespondi pri materiaj helpoj, bonvolu sendi mesaĝon al Hans Bakker ( hbakker@groenlinks.nl). Se vi volas korespondi ĝenerale pri la kampanjo kaj pri la maniero popularigi ĝin inter esperantistoj, bonvolu sendi mesaĝon al Atilio Orellana (iei001@worldonline.nl).

    Renato Corsetti
    prezidanto de UEA


    Walter ZelaznyElektita la unua Senato

    Per preskaŭ 70% de la voĉoj la Verda Listo (gvidata de Walter Żelazny kaj Ljubomir Trifonĉovski) gajnis super la Blanka (gvidata de Vinko Ošlak kaj Nelly Holevitch). La ĝisnuna manko de kontakto kun unu, malpli grava tamen necesa, balotejo malhelpas komuniki la definitivan rezulton.

    La Verda Listo gajnis en ĉiuj areoj, escepte de la Danuba (Aŭstrio, Ĉeĥio, Hungario, Kroatio, Slovakio, Slovenio). Aparte vasta la sukceso en la Mediteranea (Grekio, Israelo, Italio) kaj en la Franca (Francio), dum en la Svisa (Liĥtenŝtejno, Svislando) la rezulto de la du listoj estas pli ekvilibra.

    Inter la kandidatoj estas rimarkinda la persona sukceso de Perla Martinelli (Verda) kaj de Anna Lászay (Blanka). La ĉefkandidatoj estas kompreneble la plej balotitaj.

    Laŭ la ĝisnuna situacio, ĉiuj Verdaj kandidatoj fariĝos senatanoj, dum regas malcerteco pri la nomo de la Blanka kiu akompanos Ošlak, Holevitch kaj Lászay. Pormomente estus Alessandro Beltramini, la plej juna kandidato.

    Tre malmultaj estas la voĉoj en blanko, kaj ankaŭ la nevalidaj: kio pruvus ke la elektomekanismo estis bone elpensita. Ni donas ĉi-sube la balotprotokolojn de la Svisa kaj de la Mediteranea Areoj.

    Svisa balotprotokolo

    Balotrajtaj: 189. Balotis: 41. Nevalidaj: 2 (4,87%). En blanko: 1 (2,43%).

    Verda Listo: 22 (53,65%). Blanka Listo: 16 (39,02%).

    Preferoj: Martinelli 20, Żelazny 18, Trifonĉovski 16, Nuñez Hernández 7, Skorupski 5, Rogora 4, Rooke 4, Felszeghy 3, Gonĉarov 2, Montagner 2, Conde Rey 1. Ošlak 14, Holevitch 14, Lászay 13, Weber 6, Gabrielli 4, Conti 3, Beltramini 2, Nawrocki 2.

    Mediteranea balotprotokolo

    Balotrajtaj: 176. Balotis: 36. Nevalidaj: neniu. En blanko: neniu.

    Verda Listo: 28 (77,78%). Blanka Listo: 8 (22,22%).

    Preferoj: Żelazny 23, Trifonĉovski 23, Picasso 19, Martinelli 16, Nuñez Hernández 11, Rogora 11, Rooke 8, Montagner 7, Conde Rey 1, Felszeghy 1, Gonĉarov 1, Maĝarova 1, Nilsson 1. Beltramini 7, Ošlak 5, Holevitch 5, Conti 5, Lászay 3, Gabrielli 2.

    La Parlamento de la Esperanta Civito havos siajn unuajn sesiojn en Svislando, 22–24 feb 2002. La Civita Parlamento konsistas el la Forumo kaj la Senato. En la Forumo estas po du delegitoj de la paktintaj establoj (sed unu establo = unu voĉo). En la Senato estas la 19 elektitoj de la tuta civitanaro.

    Prezidante la Civiton, la Konsulo submetos al la aprobo de la Senato ankaŭ sian estraron, nomatan Kapitulo.

    HeKo


    Litovio: Jarkunveno kaj festo

    8–9 dec en Kaunas okazis la 37a kunveno de Litova E-Asocio (LitEA) kaj tradiciaj Zamenhof-Tagoj. Partoprenis 294 samideanoj el Litovio kaj aliaj baltaj landoj.

    Prezidanto de LitEA, Povilas Jegorovas, raportis pri la asocia agado en 2001. La restadon en Litovio de Osmo Buller prezentis esperantista parlamentano Stasys Kružinauskas. Antanas Mekys prezentis la ĵus eldonitan poŝan lernolibron de Esperanto. Algirdas Skūpas parolis pri instruado de Esperanto en Vilniusa universitato. Multaj aliaj aktivuloj raportis pri sia agado kaj faris proponojn por la asocio.

    Aparte kunsidis Litova sekcio de IKUE. Litova Esperantista Junulara Ligo (LEJL) en sia kunsido traktis preparadon por IJK en Litovio (2003) kaj ŝanĝojn en la statuto de LEJL.

    Posttagmeze komenciĝis Zamenhof-Tagoj. Post la solena malfermo sekvis prelegoj. Aleksander Korĵenkov prelegis pri Gaston Waringhein. Halina Gorecka rakontis pri la historio de Esperanto en Ruslando. Halina kaj Aleksander duope prezentis sian dekjaran profesian E-agadon en Sezonoj kaj La Ondo de Esperanto. Regina Grzębowska prezentis Mondan Turismon. Poste oni rakontis pri ĉi-jaraj E-aranĝoj.

    Vespere okazis koncerto fare de profesiaj kaj amatoraj artistoj el Litovio kaj Pollando.

    LEJL aranĝis apartan noktan programon por gejunuloj — Zamenhofan Nokton. Dimanĉe oni diskutis pri aktualaj problemoj. Post la solena fermo Bonvoje organizis ekskurson tra Kaunas.

    Aida Čižikaitė


    Zamenhofologie ĉe KCE

    Ju pli oni studas la zamenhofan parton de la verko orientita al hilelismo kaj homaranismo, des pli oni ekkonscias la riĉan kompleksecon de tiu penso, kiu resendas nin samtempe al la tiamaj epoko kaj zamenhofa vivo, sed ankaŭ al la nunaj Esperantio, individua identeco kaj ekstera mondo.

    Okaze de la centjara datreveno de la ruslingva broŝuro Hilelismo kaj de la letero al Kofman, Giorgio Silfer prezentis tiun etapon de la penso zamenhofa kiel la plej radikalan, pro ĝia signifo: “Esperantistoj el ĉiuj gentoj formu unu popolon, esperantistoj el ĉiuj religioj unuiĝu”.

    Ne konsentis Francisko Degoul, al kiu la plej radikala elpaŝo ŝajnas ne tiu transdono de la alvoko el la judoj al la tuta esperantistaro, sed la lasta invito, kiu en 1913 alvokas al unuiĝo ne nur esperantistojn sed “ĉiun, kiu aprobas la ideon” de homaranismo.

    Walter Żelazny siaflanke insistis pri la strangaj konverĝoj inter la zamenhofa vidpunkto kaj la penso de novliberaluloj en Nord-Ameriko, kiaj estas Rawls kaj Kymlicka. Por ili libereco valoras nur kondiĉe, ke per ĝi ne okazu malavantaĝoj al malpli favorataj homoj, kiel ajn ili troviĝu minoritataj en la socio.

    HeKo


    Lingvojaro fermita Zamenhof-Tage

    En la landoj de Eŭropa Unio oficiale ekzistas egalrajteco de la ŝtataj lingvoj. Praktike nur kelkaj lingvoj estas labore uzataj, kaj inter tiuj la angla lingvo pli kaj pli fariĝas la ĉefa laborlingvo. La jaro 2001, laŭ decido de Eŭropa Komisiono, devis doni atenton al tiu situacio. En Nederlando oficialaj instancoj plenumis tiun taskon, kaj 15 dec fermis tiun tutjaran kampanjon per brila programo en luksa teatro.

    Esperanto Nederland sukcesis en tiu ĉi granda solenaĵo prezentiĝi. Je nia agrabla surpriziĝo multaj interesiĝis pri “la sola racia solvo por la eŭropa lingvo-problemo”. La oficiala programo mem ĉefe akcentis la neceson instrui al nederlandanoj aliajn lingvojn ol la anglan. La uzado de la angla estas ne kontestata; oni eĉ ne plu konsideras ĝin “fremda lingvo”. Sed la germana, franca, itala, hispana nun bezonas aktivan disvastigadon.

    Esperanto Nederland, kvankam ekster la oficiala cirkvito de subvenciatoj, kontribuis siamaniere al la Jaro, inter alie eldonante dum du jaroj kvaronjaran periodaĵon Monditaal (pri la monda lingvoproblemo) disvastigitan al bibliotekoj, mezgradaj lernejoj, altlernejoj kaj universitatoj, parlamentanoj kaj aliaj.

    En la sama periodo ĉiusemajne aperis anonco en gazeto, kiu dum kvin tagoj semajne senpage estas disponebla por trajnvojaĝantoj.

    Ans Bakker-ten Hagen


    Unuafoje en Kaliningrad

    Kaliningrad: la semajnfinejo (Foto de HaGo)

    Malfermante la Zamenhofan Semajnfinon en Kaliningrad, Maksim Kejda emfazis ke ĝi estas la unua internacia E-renkonto en ĉefurbo de la plej okcidenta regiono de Ruslando. Por tiu unuafojaĵo 15–16 dec 2001 en Kaliningrad kunvenis 24 esperantistoj el Litovio, Pollando, Svedio kaj Ruslando.

    La sabata programo okazis en la Kulturpalaco de maristoj (eksa borso de Königsberg, vidu la foton maldekstre), ornamita per sloganrubando pri Esperanto. Kadre de seminario pri balta kunlaboro Edward Kozyra (Pollando) kaj Bengt Nordlöf (Svedio) prezentis interesajn projektojn, en kiuj planas partopreni ankaŭ esperantistoj el Kaliningrad kaj Klajpeda.

    La redaktoro de La Ondo prelegis dufoje: pri Waringhien okaze de ties centa naskiĝdatreveno, kaj pri la eksterlingvaj ideoj de Zamenhof. Krome li rakontis pri Esperanto al la urbanoj, kiuj venis al la seminariejo dank' al gazeta kaj radia informado. La partoprenantoj kaj urbanoj plezure konatiĝis kun okpanela Internacia Fotoekspozicio.

    Ĉar la ruslandanoj estis malpli multaj ol la gastoj, la etoso estis vere internacia, precipe en la komuna vespermanĝo.

    Dimanĉe Maksim Kejda promenigis la alilandajn gastojn kaj kelkajn kaliningradanojn tra la urbo de Kantio.

    Halina Gorecka


    Ĉeĥio: sukcesoj, duonsukcesoj kaj malsukcesoj

    La 8a konferenco de Ĉeĥa E-Asocio okazis 19–21 okt en Podđbrady kun 84 personoj el 54 lokoj kaj gastoj el Germanio kaj Slovakio. En la loka ĵurnalo aperis intervjuo kun la asocia sekretario Pavel Polnický pri la konferenco kaj pri Esperanto ĝenerale.

    Kiel kutime la vendreda vespero estis alvetura, ekloĝa kaj interkona. Post la vespermanĝo vicprezidanto Petro Chrdle informis pri IFEF-kongreso en Tábor kaj UK en Zagrebo, kaj redaktoro de Starto Miroslav Malovec pri OSIEK-konferenco en Strážnice dediĉita al Karolo Piĉ.

    La ĉefa konferenca programo okazis sabate. La konferencon inaŭguris la vicurbestro Miroslav Novák.

    La ĉefan paroladon prezentis prezidantino Vđra Podhradská. Ŝi informis pri sukcesoj, duonsukcesoj kaj malsukcesoj dum la pasinta jaro. Laŭdon meritas aranĝoj kiel Adonido Ratíškovice, 100-jariĝo en Brno, 90-jariĝoj en Podđbrady kaj Olomouc, IFEF-kongreso, OSIEK-konferenco, Kultura Festivalo en Ústí n.L., Esperantista balo en Česká Třebová, biciklado IBIRE, tendaraj kursoj en Sebranice, Nekvasovy, Skokovy kaj Lančov, kvankam la lasta bezonus pli da intereso flanke de esperantistoj. En Dobřichovice konsultiĝis reprezentantoj de mezeŭropaj E-asocioj.

    En la konferencaj materialoj ĉiuj ricevis kajeron Aktuala gvidlibro tra Ĉeĥa Esperanto-Asocio (ĉeĥlingve). Klarigo necesis pri transprenado de libroj de la iama scienc-teknika sekcio. Nesufiĉe funkcias la nova sekcio de informadiko kaj ankaŭ retaj komunikoj ne realiĝis laŭ la origina ideo. En Francio aperis “propaganda” flugfolio pri Esperanto en fuŝa ĉeĥa lingvo, kaj iu sub pseŭdonimo “Pakus el Brno” dissendas al ĵurnaloj nerealajn fantaziojn pri Esperanto, sed ĉar li sekretigas siajn verajn nomon kaj adreson, ne eblas kun li diskuti. Por 2003 aŭ 2004 estas denove preparata komuna germana-ĉeĥa kongreso.

    Pavel Polnický informis pri ekonomia situacio de la asocio.

    Poste la vicprezidanto de ĈEA prezentis la ĉeestantajn honorajn membrojn kaj sekvis raportoj pri sekcioj kaj komisionoj: informado (D.Kočvara), blinduloj (J.Vychodil), IKUE (M.Šváček), IFEF (Z.Polák), informadiko (M. Malovec). En vasta diskuto la aliĝintoj prezentis agadon de siaj rondetoj kaj kluboj. La sabatan vesperon fermis la tradicia danc-amuzo.

    Dimanĉe antaŭtagmeze Marie Prchalová el la loka muzeo (komencanta esperantistino) prezentis al la konferencanoj la banurbon Podđbrady, lokan historion kaj la muzeon. El la kastela muzeo ni transiris kelkajn metrojn al la Ĉeelba muzeo, en kiu estas nun instalita duĉambra ekspozicio pri Esperanto, aranĝita de Ladislav Fiala okaze de la kluba 90-jariĝo.

    Miroslav Malovec


    Ukrainia kongreso

    La 12an kongreson de Ukraina E-Asocio (3–4 nov, Kijiv) ĉeestis 30 partoprenantoj el 14 urboj de Ukrainio. La kongreso pasis en streĉa atmosfero — la skisman agadon daŭrigas s-ro M.Lineckij.

    La rezultoj de la Kongreso. Esperantisto de la jaro iĝis Dmitrij Cibulevskij. En la prezidion de UkrEA eniris: Volodimir Hordijenko, Tatjana Auderskaja, Pavel Moĵajev, Sergeo Ŝmatkov, Ivan Neĉes, Nina Daniljuk, Konstantin Demjanenko.

    La plej memorinda programero okazis vespere, tio estis koncerto. Ĵitomira pupteatro prezentis fragmenton el la spektaklo “Ginjol en Parizo”. Du komencantinoj kantis popularajn kantojn, kaj Pavel Moĵajev, novelektita prezidanto de ULEJ, prezentis bardajn kantojn en traduko de Jefim Zajdman. Kutima etoso regis dum la noktaj diboĉoj.

    Volodimir Hordijenko
    prezidento de UkrEA


    Esperanto kaj ideologio

    Antaŭ du jaroj kelkaj aktivuloj decidis organizi studtagon, kiu okazis 20 okt 2001 en Gent (Belgio).

    La temo, Esperanto kaj ideologio, anoncas sin mem kiam ni rigardas ĉirkaŭ ni. Kie situas Esperanto en ĉi tiu nova politika situacio? Oni povas propagandi sin neŭtrala, sed la realeco estas ke ankaŭ la plej neŭtrala neŭtralulo flosas sur la tajdo de la ekzistantaj politikaj konceptoj.

    Detlev Blanke pritraktis la historion de Esperanto en rilato kun politiko. Li parolis pri la 1920-30aj jaroj kiam Laborista Esperanto-movado estis forta, kaj pri la periodo de la 1960-80aj jaroj kiam la Laborista Esperanto-movado, kvankam ne plu forta kiel antaŭe, daŭre havis grandan valoron kaj signifon. Spertulo pri la Esperanto-movado en la socialismaj landoj, li parolis pri la historio kaj la nuna periodo en la sama regiono. La preleganto levis la demandon pri instruoj el la historio kaj pri la eventualaj kadroj de politika engaĝiĝo de la Esperanto-komunumo komence de la 21a jarcento.

    Elstaran prelegon faris Alberto Fernandéz, kiu ĉiam aktivis en la laboristaj movadoj kaj precipe en Mondpaca Esperantista Movado. Li parolis pri “La ideologia stumblo inter socialismo kaj internacia lingvo”. Pri internacia lingvo kiu nur povas plene flori en medio de socialisma idearo. Socialismo kies movado fine ne subtenis la ideon de “Universala lingvo”. Post la dua mondmilito la socialismaj movadoj diversgrade rezignis sian tradician ideologion kaj ties internaciismon. La laborista esperantismo tiel perdis sian varboterenon kaj preskaŭ ĉie malaperis.

    Francisko Degoul parolis pri la politikaj ideoj de Zamenhof kaj la ĝenerala ligo de Esperanto al politiko.

    Renato Corsetti propagandis la ideon de multtendenceco en Esperanto kaj inter la praktikantoj de la lingvo. Li substrekis la neceson de kunlaborado inter la diversaj tendencoj sed precipe pri la neceso de multegaj malsamaj grupoj, ĉiuj kun la propraj ideoj kaj opinioj.

    Post la prelegoj Jan Superter malfermis la debatojn. Sur la podio sidis ankaŭ Kreŝo Barkoviĉ. Malgraŭ la esperoj de la organizantoj, la debatoj ne iris al direkto de estonteco por Esperanto, sed restis en pasinteco. Barkoviĉ devis ekspliki, ke sennaciismo kaj sennacia estas du malsamaj konceptoj. Ke Sennacieca Asocio estas tute malsama ol Sennaciisma Asocio.

    La leteroj kaj mesaĝoj, kiuj poste venis al la organizantoj, montris ke multaj homoj kontentis pri la simpozio. Ĉiuj bedaŭris ke la estonteco de Esperanto ne estas bone pritraktata, sed evidente neniu malpermesas la duan simpozion kun temo Esperanto kaj ideologio (kiel rolu la Esperanto-movado politike).

    La simpozio havis la subtenon de la Genta Esperanto-Grupo La Progreso, sen kiu la organizado de la simpozio plej verŝajne ne eblus.

    Jakvo Schram


    Post 32-jara servado

    La purigistino de la Centra Oficejo de UEA, s-ino Ina Merceij, emeritiĝos fine de decembro, finante la 32-jaran servadon al la Asocio. Ŝi estas la plej longtempa dungito de UEA, eklaborinte en 1969 same kiel Rob Moerbeek, kiu emeritiĝis en majo.

    Kun s-ino Merceij UEA adiaŭas ankaŭ ŝian edzon Wim, kiu ofte helpis ŝin en la purigado de la granda UEA-domo.

    GK UEA


    Libroj de Auld en la Skota Nacia Biblioteko

    70 homoj ariĝis en la Nacia Biblioteko en Edinburgo 7 dec 2001 por celebri la malavaran donacon de la libraro de Bill (William) Auld. Partoprenis ĉefstabanoj de la Biblioteko, Bill Auld kun amikoj kaj familianoj, kaj esperantistoj el Skotlando kaj Anglio. Etose la vespero estis neformala, klera kaj ĝojplena.

    Komence la bibliotekestro, Ian McGowan, emfazis la gravecon de la donaco, sian konvinkon ke William Auld estas elstarega skota literaturisto, kaj feliĉon pri la Auld-kandidateco por la Nobelpremio pri literaturo. Li aludis ankaŭ la rimarkindan variecon de la Aulda verkaro kaj la fakton ke la Nacia Biblioteko nun posedas mond-rangan kolekton Esperantan. Espereble la kolekto malfermiĝos printempe kaj reta katalogo pretos samtempe.

    Post la enkondukaj vortoj li ĝentile petis Bill Auld respondi. Bill ridetis, faris spritan komenteton por malpezigi la atmosferon kaj komencis paroli flue el la koro pri sia sento de la honorigo pro la akcepto de sia kolekto de la Nacia Biblioteko substrekante la nekredeblan fakton, ke liaj libroj nun apudas librojn de la plej grandiozaj homoj en skota literaturo. Li paŭzis, rigardis la aŭskultantaron kaj finfine diris: “Miaopinie tio sufiĉas!” La ovacio estis longa.

    Don Lord, emerita lekciisto pri Esperanto en la Universitato de Liverpulo trafe parolis pri la tutmonda reputacio de Auld, pri liaj mirindaj tradukaj kaj poeziaj kapabloj kaj pri lia larĝanimeco.

    David Bisset, sekretario de EAS, mallonge pritraktis la signifon de la akcepto de la Auld-kolekto por Esperantaj bibliotekoj en Britio kaj la tuta mondo. Li esprimis la esperon, ke la Nacia Biblioteko daŭre akiros Esperantajn librojn por la Ĝenerala Kolekto, ĉar la biblioteko nun havas Esperantan materialon de monda signifo. Fine, por substreki la universalan estimon por la rimarkinda homo, li citis ĵus ricevitajn vortojn de Aleksander Korĵenkov, la lastatempa eldonisto de Bill Auld:

    Aparte ĝojigas min, ke inter la libroj estas kelkaj, kiuj estis eldonitaj dank' al la kunlaboro de nia modesta eldonejo kaj de la plej grava inter la nun vivantaj esperantistoj — Majstro Auld.

    Poste oni fotiĝis, babiladis, parolis kun bibliotekistoj kaj la Majstro mem; kaj fine elirinte englutis la magion de vintra Edinburgo kaj pripensadis ke unu el la grandiozaj kulturaj institucioj de la mondo nun apartenas al Esperantujo!

    David W. Bisset


    Nova komisiito pri ZEOj

    S-ro Raymond Boré daŭrigas la laboron de la forpasinta Hugo Röllinger kiel komisiito de UEA pri Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEOj).

    Boré kunlaboris kun Röllinger jam dum multaj jaroj pri la registrado de ZEO-j kaj interalie kolektis reprezentan fotoarkivon pri ili. De longe li estas ankaŭ fakdelegito pri ZEO-j. Nature la Estraro de UEA turnis sin ĝuste al li, kiam ĝi alfrontis la bezonon elekti posteulon de Röllinger.

    Boré jam skizis sian laborplanon, pri kiu li skribis al UEA interalie:

    La lasta ZEO registrita de Röllinger estis notita kiel n-ro 1260. Fine de oktobro la listo atingis n-ron 1283. Tiu laboro nepre necesigas helpon. Tial mi provos arigi plurajn ZEO-simpatiantojn, instigante ilin al fakdelegiteco pri ZEOj en sia propra lando kaj mem listigi la enlandajn ZEOjn. Por Pollando tio jam estas farita: Robert Kamiński listigis la polajn ZEOjn, samkiel mi faris por Francio.
    La adreso de la nova ZEO-komisiito estas: Raymond Boré, 481 square Zamenhof, FR-73000 Chambéry, Francio.

    GK UEA


    Kvinpetalo en 2002

    Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM), fondita en 1985. La centron estras kaj mastrumas Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot.

    La Centro konsistas el pluraj kamparaj dometoj ĉirkaŭantaj herban korton. Ĝi povas akcepti dudekon da staĝanoj samtempe. Ĝi organizas staĝojn por instrui Esperanton kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, jogo, trikado, astronomio, piedmigrado, botaniko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas, konstante praktikas la lingvon kaj ankaŭ ripozas en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝuas la familian etoson kaj bongustan kuirarton de la domo.

    Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de Gaston Waringhien kaj Roger Bernard. Ĝia libroservo proponas al la staĝanoj la plej novajn eldonitaĵojn. Kvinpetalo organizas perkorespondan kurson kvarnivelan.
    La Kvinpetalo
    Programo 2002

    19–23 feb. Praktikado de Esperanto: 2a nivelo por infanoj kaj plenkreskuloj (Josée Lafosse)
    26 feb – 2 mar. Preparado al la parola parto de la ekzameno Kapableco (Georges Lagrange)
    25–29 mar. Praktikado de la lingvo: du niveloj (Nora Caragea, Suzanne Bourot)
    9–13 apr. “La ŝtona urbo” kaj la nerona tempo (Anna Löwenstein)
    19–25 apr. “Baza Legolisto” de William Auld: enkonduko al la baza literaturo (Ed Borsboom)
    29 apr – 3 maj. Botaniko (Phillipe Pellicier, Ru Bossong)
    8–12 maj. Piedmigrado (Monique Dussenty, Thérèse Pinet)
    9–12 maj. Ĝenerala Asembleo de F.E.T. (Fédération Espérantiste du Travail)
    18–22 jun. Altnivela lingvokurso kun muziko (Terry Page)
    9–16 jul. Leviĝas la kurteno: aktorarto kaj aktorado (Paul Gubbins kaj Colin Simmonds); Inicado kaj praktiko de jogo (Arlette Plutniak)
    19–23 jul. Preparado al altaj studoj (Janine Dumoulin, Georges Lagrange)
    6–10 aŭg. Preparado al la skriba parto de la ekzameno Kapableco (Georges Lagrange)
    21–27 okt. Praktikado de la lingvo (1a, 2a niveloj, Suzanne Bourot; 3a nivelo, Georges Lagrange)
    10–15 dec. Unu Jarcento de Esperanto tra la verkoj de Valo (Thérèse Pinet, Georges Lagrange)

    Adreso: Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio.
    Telefono, Fakso +33 (0) 5.49.42.80.74
    Rete: kvinpetalo@club-internet.fr


    La Festivalo malfermas pordojn

    Ivanovo: Esperantistoj en la festivalo
    17 nov en Ivanovo (Ruslando) okazis kadre de la urbaj aranĝoj, dediĉitaj al la Eŭropa Jaro de Lingvoj, la 3a Lingva Festivalo. Sed eĉ se tiu ĉi jaro ne estus proklamita Jaro de Lingvoj, la Festivalo okazus. Unue, ĝi estas unu el ĉefaj, prioritataj aranĝoj de Ivanova E-klubo. Due, antaŭ unu jaro fermante la Duan Lingvan Festivalon, ni promesis, ke okazos la sekva, kaj ni ne rajtis senagi…

    Denove liceo №21, kie okazis la LF, gastame malfermis siajn pordojn al gelernantoj, gestudentoj kaj al personoj, kiuj interesiĝas pri lingvoj. Ĉi-foje la Festivalo kolektis pli ol 200 personojn. Al ili ni proponis 26 lingvajn sekciojn. Funkciis ankaŭ la sekcio “Sen lingvo tra la mondo”, kiun gvidis konata Ivanova vojaĝanto Pjotr Plonin. La lingvojn prezentis eksterlandaj studentoj de superaj lernejoj, instruistoj de la lernejo pri naciaj kulturoj, instruistoj kaj studentoj de filologiaj fakultatoj de la Universitato.

    Spertaj geesperantistoj de nia klubo V.Poltirev, T.Loskutova kaj A.Obrezkov gvidis la sekcion pri la Internacia Lingvo. Post kvin serioj de prezentiĝoj okazis koncerto.

    La Festivalo okazis dank' al la administracio de la liceo, estro de la Regiona sindikata komitato pri klerigo, kaj fervoro de la anoj de nia E-klubo. Ivanova radio kaj televido informis pri la Festivalo.

    Andrej Obrezkov


    Unuafoje en Odessa

    24–25 nov 2001 en Odessa (Ukrainio) okazis Lingva Festivalo, dediĉita al la Eŭropa Jaro de Lingvoj.

    24 nov estis la sola pluva tago en tiu monato; tamen la urba lernejo №52 estis plenŝtopita de homoj. Al prezentado de 19 lingvoj venis pli ol 200 infanoj el lernejoj, studentoj de Pedagogia Universitato kaj lingvemuloj.

    Post la laboro, la lernejo organizis por ĉiuj prezentantoj Rondan Tablon kun abundaj ukrainiaj naciaj manĝaĵoj; estis prezentitaj ankaŭ arabaj kaj hindaj naciaj manĝaĵoj fare de studentoj de Medicina Universitato.

    En la konkurso de poliglotoj lernantoj kuris de unu prezentado al alia, penante skribi en pli multaj lingvoj la faman frazon de Puŝkin “Do, mi loĝis tiam en Odessa…” — la lastan frazon de Eŭgeno Onegin.

    La dua parto de la Konkurso okazis 25 nov, kiam 3 teamoj de poliglotoj solvadis taskojn, similajn al intelekta ludo Kio? Kie? Kiam?

    La Festivalon finis Internacia koncerto, kiun partoprenis artaj kolektivoj de Junulara Kultura Centro, de kelkaj urbaj lernejoj, Greka Kultura Asocio kaj diverslandaj studentoj de Medicina Universitato.

    Tatjana Auderskaja


    Esperanto en… Kremlo

    21–22 nov en Kremlo kunvenis “Civitana Forumo”, kiun partoprenis kelkaj miloj da reprezentantoj de diversaj neprofitcelaj organizoj. La E-movadon reprezentis Anna Butkeviĉ (prezidanto de la peterburga E-societo Espero) kaj Abduraĥman Junusov (Dagestano).

    Estas strange, sed, laŭ la aserto de Anna Butkeviĉ, la moskvaj esperantistoj tute ignoris tiun bonegan eblon prezenti sin al vasta publiko. Dum la tuta forumo la prezidanto de Espero aktive propagandis Esperanton kaj sukcesis veki grandan intereson de multaj.

    Anna enmanigis al vicĉefministro de Ruslando, Valentina Matvijenko, dosieron kun materialo pri Esperanto.

    Boris Kondratjev


    Monda Turismo: EmblemoNova sekcio de Monda Turismo

    20–21 okt 2001 en Hefei Universitato de Teknologio (Ĉinio) okazis Konferenco pri Esperanto-Turismo, kiun prezidis Liu Jianguo de Hefei-a Verdstelo Esplora Instituto pri Turismo.

    Laŭ la statuto de Monda Turismo ĉinaj anoj iniciatis fondi Ĉinan Sekcion de MT, akceptis la regularon kaj elektis la estraron de la Sekcio: prezidanto Liu Jianguo el Hefei, vicprezidanto Zhuang Qixiong el Nanjing, ĝenerala sekretario Li Guoxuan el Huainan kaj vicĝenerala sekretario Wang Xue el Suzhou.

    Oni diskutis reciproke pri la disvolvado de Esperanto-turismo, precipe pri studentoj, instruado, scienca grado pri E-turismo, laborigo de studentoj kaj aliaj aferoj. Ĉiuj ĉeestantoj unuvoĉe deziras okazigi la 19an Internacian aranĝon de MT en Ĉinio en marto 2003.

    Ĉeestantoj vizitis la eksponan fenestron por la propagando de Esperanto al geinstruistoj kaj gestudentoj en Hefei Universitato de Teknologio. Poste la ĉeestantoj ekskursis en Hefei.

    Liu Jianguo


    Kurte

    Vicministrino pri eksterlandaj aferoj de Kroatio, Vesna Cvjetković-Kurelec akceptis delegacion de Kroata E-Ligo k konsentis, ke Kroatio proponu rezolucion pri E-to en la venonta Ĝenerala Konferenco de Unesko en Parizo. (Tempo)

    Renoma germana gazeto Frankfurter Allgemeine Zeitung aperigis trikolumnan artikolon pri E-to okaze de UK-86 (Zagrebo); kontraŭe al la kutima moketa-distanciĝa tono la etoso de la artikolo estas justa, trafa k respektema. (Esperanto aktuell)

    La urbestraro de Zaozhuang (Ĉinio) donis al Zaozhuanga E-Asocio 10 mil juanojn por vizito de japanaj esperantistoj; la asocio okazigos kelkajn internaciajn aktivadojn kun subteno de la urba registaro. (Nun)

    22 sep – 9 okt en Parizo okazis ekspozicio pri la laborista E-movado. (Sennaciulo)

    21–23 sep en Dobřichovice (Ĉeĥio) okazis la 5a Konsultiĝo de Mezeŭropaj E-Asocioj, kun delegitoj el Hungario, Pollando, Slovakio, Kroatio k Ĉeĥio, pri la temo “Konservo de la kulturoj de landoj aliĝontaj al EU”. (Tempo)

    24 nov okazis la 16a malferma tago de UEA en Roterdamo, kies multaj vizitantoj ĝuis prelegojn de Humphrey Tonkin k Trevor Steele, vidbendojn k 10-procentan rabaton en la Libroservo. Ĝi estis ankaŭ adiaŭa tago, ĉar la inventinto de la malfermaj tagoj, Osmo Buller, baldaŭ reiros al Finnlando por plenumi alian postenon. (Nun)

    La Estraro de UEA elektis novan estraron por Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) el kvin elstaraj fakuloj. La esplorfakon de UEA nun gvidas prof. Humphrey Tonkin (kunordiganto), d-ro Detlev Blanke, d-ro Mark Fettes, d-rino Ilona Koutny k prof. Jouko Lindstedt. (GK UEA)

    18 mil elektronikaj libroj estis elŝutitaj pere de eLibrejo (http://esperanto.nu/eLibrejo) inter 13 jun k 13 dec 2001; La eta princo de Saint-Exupéry stabiliĝis kiel la plej populara libro, sekvata de Esprimo de sentoj en Esperanto de Privat k pluraj libroj de Zamenhof. (Nun)

    Kontenta pri la alta nivelo k bona organizo de la antaŭaj Kolokvoj pri Aplikado de Esperanto en Scienco k Tekniko, la estraro de UEA asignis aŭspiciojn de UEA ankaŭ al la venonta okazigo de tiu tradicia aranĝo de KAVA-PECH. (GK UEA)

    Altaj afrankotarifoj k aliaj komplikaĵoj embarasas la produktadon de Kontakto en Ukrainio; eble la revuo estos presata k ekspedata en Pollando. (HeKo)


    Anton ChehovPost la Kristnasko

    Novelo de Anton Ĉeĥov

    I

    — Kion skribi? — demandis Jegor kaj trempis plumon en inkon.

    Vasilisa jam dum kvar jaroj ne renkontiĝis kun sia filino. Ŝia filino Efimia post la edziniĝo forveturis kun la edzo en Peterburgon, sendis du leterojn kaj poste senspure malaperis, kaj neniu sciis ion pri ŝi. Melkante la bovinon matene, hejtante la fornon, aŭ dormetante nokte — la maljunulino ĉiam pensis nur pri la samo: kio okazis al Efimia, ĉu ŝi vivas? Necesis sendi al ŝi leteron, sed ŝia maljuna edzo ne sciis skribi, kaj mankis iu, kiun ŝi povus peti pri helpo.

    Kiam komenciĝis Kristnaska festaro, Vasilisa ne eltenis kaj iris en gastejon al frato de l' gastejmastrino, Jegor, kiu reveninte el armeo pasigis senfare la tempon hejme, en la gastejo. Onidire li povosciis bone skribi leterojn kontraŭ deca pago. En la gastejo Vasilisa interparolis kun kuiristino, poste kun la mastrino, poste kun Jegor mem. Ili interkonsentis pri dek kvin kopekoj.

    Nun — je la dua festa tago post la Kristnasko, en la gasteja kuirejo — Jegor sidis ĉe tablo tenante la plumon. Vasilisa staris antaŭ li enpensiĝinte, kun zorgoplena kaj malĝoja mieno. Kun ŝi venis ankaŭ ŝia maljuna edzo Petro, tre magra, alta, kun bruna kalvo; li staris kaj rigardis senmove kaj rekte, kiel blindulo. Sur la forno en kaserolo estis kuirata porkaĵo; ĝi siblis kaj snufis kaj ŝajnis ke ĝi parolas: “Flu-flu-flu”. Estis sufoke.

    — Kion skribi? — denove demandis Jegor.

    — Ĉu kion! — diris Vasilisa kolere kaj suspekteme rigardante al li. — Ne urĝu! Ja vi skribas ne senpage, sed kontraŭ mono! Nu, skribu. Al nia kara bofilo Andreo Ĥrisanfoviĉ kaj al nia amata solfilino Efimia Petrovna ni sendas kun amo profundan riverencon kaj neniam rompeblan gepatran benon.

    — Farite. Pafu plu.

    — Ankoraŭ ni gratulas okaze de la festo Kristnaska, ni estas vivaj kaj sanaj kaj deziras ke tion ankaŭ al vi donu Sinjoro… Reĝo de l' Ĉielo.

    Vasilisa iom pensis kaj interŝanĝis rigardojn kun la maljuna edzo.

    — Kaj deziras ke tion ankaŭ al vi donu Sinjoro… Reĝo de l' Ĉielo… — ŝi ripetis kaj ekploris.

    Ŝi povis diri nenion plu. Sed antaŭe, kiam ŝi pensadis dum la noktoj, al ŝi ŝajnis, ke eĉ dek leteroj ne sufiĉus por ĉio. Post la forveturo de la filino kun la edzo pasis multe da tempo, la maljunaj geedzoj vivis kiel orfoj kaj peze ĝemis nokte, kvazaŭ post entombigo de la filino. Dum tiu tempo en la vilaĝo estis tre multaj diversaj okazintaĵoj, multaj nuptoj kaj mortoj. Tre longaj estis la vintroj! Tre longaj noktoj!

    — Varmege! — diris Jegor, malbutonante la veŝton. — Eble sepdek gradoj. Kio plu? — li demandis.

    La gemaljunuloj silentis.

    — Kion via bofilo tie faras? — demandis Jegor.

    — Li estas ekssoldato, karulo, vi ja scias, — la maljunulo respondis mallaŭte. — Li revenis el la armeo samtempe kun vi. Li estis soldato, kaj nun li do estas en Peterburgo en akvokuracejo. La doktoro kuracas malsanulojn per akvo. Li do estas la pordisto de l' doktoro.

    — Jen ĉi tie estas skribite… — diris la maljunulino, prenante el la tuko leteron. — Efimia sendis ĝin antaŭ longe. Eble ili jam ne estas en ĉi tiu mondo.

    Jegor iom pensis kaj komencis rapide skribi.

    “En la nuna tempo, — li skribis, — ĉar la sorto via per si difinis la Militan Karieron, do ni konsilas al Vi konsulti la Statuton de Disciplinaj Punoj kaj de Krimaj Leĝoj de Fako Milita, kaj Vi konstatos en ĉi Leĝo la civilizon de la Rangoj de Fako Milita”.

    Li estis skribanta kaj voĉleganta la skribitan tekston, kaj Vasilisa pensis ke necesas skribi pri la pasintjara mizero: greno ne sufiĉis eĉ ĝis la Kristnasko kaj ili devis vendi la bovinon. Necesas peti monon, necesas skribi, ke la maljunulo ofte malsanas kaj, verŝajne, baldaŭ rekomendos sian animon al Dio… Sed kiel eblas esprimi tion per vortoj? Kion diri unue kaj kion poste?

    “Bone volu atentiĝi, — Jegor daŭrigis skribi, — al la 5a volumo de Dekretoj Militaj. Soldato estas Nomo komuna, Fama. Soldato estas nomata la plej unua Generalo kaj la lastega Ano de Armeo”.

    La maljunulo movis la lipojn kaj mallaŭte diris:

    — Vidi la genepojn — tio estus bona.

    — Kiuj genepoj? — demandis la maljunulino kaj kolere rigardis al li. — Ja ili eble eĉ ne estas!

    — Ĉu genepoj? Sed eble ja estas. Kiu scias!

    “Kaj pro tial Vi povas juĝi, — rapidis Jegor, — kiu malamiko estas Fremduja kaj kiu Interna. Nia plej unua Interna Malamiko estas: Bakĥo”.

    La plumo knaris, farante sur la papero strangajn signojn similajn je fiŝhokoj. Jegor rapidis kaj ĉiun linion tralegis kelkfoje. Larĝe dismetinte la krurojn sub la tablo, li sidis sur tabureto sata, sana, larĝmuzela, ruĝnuka. Li estis enkorpiĝo de la trivialeco — kruda, aroganta, nevenkebla, fiera pro sia naskiĝo kaj maturiĝo en la trinkejo — kaj Vasilisa estis bone komprenanta, ke temas pri la trivialeco, sed ŝi ne povis tion esprimi per vortoj kaj nur rigardis al Jegor kolere kaj suspekteme. Pro lia voĉo, nekompreneblaj vortoj, pro la varmego kaj sufoko ŝin ekdoloris la kapo, ŝiaj pensoj konfuziĝis, kaj ŝi ne plu parolis, ne plu pensis, kaj nur atendis kiam li ĉesos knari. Sed la maljunulo rigardis kun profunda fido. Li kredis ankaŭ al la maljunulino, kiu venigis lin ĉi tien, al Jegor; kaj kiam li ĵus estis mencianta la akvokuracejon, laŭ lia vizaĝo estis videble ke li kredas kaj la kuracejon kaj la kuracan efikon de la akvo.

    Finskribinte, Jegor ekstaris kaj tralegis la leteron de la komenco. La maljunulo nenion komprenis, sed fideme kapjesis.

    — Bone, glate… — li diris, — Dio donu sanon al vi. Bone…

    Ili metis sur la tablon tri kvinkopekajn monerojn kaj eliris el la gastejo. La maljunulo rigardis senmove kaj rekte, kiel blindulo, kaj sur lia vizaĝo vidiĝis profunda fido, sed Vasilisa, dum ili estis elirantaj, svingis la manon kontraŭ hundo kaj kolere diris:

    — Ho, vipuro!

    Maltrankviligita pro siaj pensoj, la maljunulino ne dormis la tutan nokton, kaj matene ŝi ekstaris, preĝis kaj iris al la stacio por sendi la leteron.

    Ĝis la stacio estis dek unu verstoj.

    Bildo de Larisa jakovleva

    II


    La akvokuracejo de doktoro B.O. Moselweiser ankaŭ je la Novjarfesta tago funkciis same kiel je la ordinaraj tagoj, kaj nur la pordisto Andreo Ĥrisanfoviĉ surhavis uniformon kun novaj galonoj, kaj liaj botoj iel aparte brilis. Ĉiujn venintojn li estis gratulanta okaze de la Nova jaro kaj deziris al ili novan feliĉon.

    Estis mateno. Andreo Ĥrisanfoviĉ staris ĉe la pordo legante ĵurnalon. Ekzakte je la deka horo eniris generalo, konata de li, unu el la kutimaj klientoj, kaj post li eniris poŝtisto. Andreo Ĥrisanfoviĉ formetis la palton de la generalo kaj diris:

    — Feliĉan Novan jaron, kaj novan feliĉon al vi, via Ekscelenco!

    — Dankon, karulo. Ankaŭ al vi.

    Suprenirante sur la ŝtuparo, la generalo kapmontris al pordo kaj demandis (li demandis tion ĉiutage kaj poste ĉiam forgesis):

    — Kio estas en ĉi tiu ĉambro?

    — Kabineto por masaĝo, via Ekscelenco!

    Kiam la paŝoj de la generalo silentiĝis, Andreo Ĥrisanfoviĉ rigardis la ricevitajn poŝtaĵojn kaj trovis unu leteron al sia nomo. Li malfermis ĝin, legis kelkajn liniojn, poste nehaste, rigardante la ĵurnalon, iris al sia loĝĉambro, kiu estis fine de la koridoro en la sama domo. Lia edzino Efimia sidis sur la lito kaj mamnutris infanon; alia infano, la plej aĝa, staris apud ŝi metinte sian krispan kapon sur ŝiajn genuojn, la tria infano dormis sur la lito.

    Veninte en sian ĉambreton, Andreo donis la leteron al la edzino kaj diris:

    — Verŝajne el la vilaĝo.

    Poste li eliris, ne formetante la okulojn de la ĵurnalo, kaj haltis en la koridoro proksime de sia pordo. Li aŭdis, ke Efimia tremvoĉe legis la unuajn liniojn. Pli multe ŝi ne povis legi; ĉi tiuj linioj tute sufiĉis por ŝi; ŝi eklarmis kaj ekparolis, brakumante kaj kisante sian unuenaskiton, kaj oni ne povus kompreni, ĉu ŝi ploras aŭ ridas.

    — Ĝi venis de la avinjo, de la avĉjo… — ŝi estis diranta. — El la vilaĝo. Ho, Reĝino de l' Ĉielo, sanktuloj kaj anĝeloj. Tie nun la neĝo atingas la tegmentojn… La arboj blanke blankas. La infanoj etaj sur luĝetoj… Kaj la kalva avĉjo sur la forno… kaj la flaveta hundinjo… Aĥ, miaj karuloj!

    Aŭskultante, Andreo Ĥrisanfoviĉ rememoris, ke tri aŭ kvar fojojn la edzino donis al li leterojn kaj petis ke li sendu ilin al la vilaĝo; sed li ne sendis ilin, ĉar iuj gravaj aferoj malhelpis, kaj la leteroj ie perdiĝis.

    — Kaj leporetoj kuradas sur kampo, — larmeganta Efimia lamentis, kisante la filon. — La avĉjo estas kvieta, bona, ankaŭ la avino estas bona, kompatema. En la vilaĝo oni vivas laŭ la animo kaj timas Dion… Preĝejeto estas en la vilaĝo, en la ĥorejo kampuloj kantas. La Reĝino de l' Ĉielo, protektema Dipatrino, forportu nin de ĉi tie!

    Andreo Ĥrisanfoviĉ revenis en sian ĉambreton por fumi dum neniu estis venanta, kaj Efimia subite ĉesis paroli, eksilentis kaj viŝis la okulojn, nur la lipoj tremis. Ŝi lin tre timis, ho, kiel ŝi timis! Ŝi tremegis kaj teruriĝis pro liaj paŝoj, pro lia rigardo, kaj kuraĝis diri neniun vorton dum lia ĉeesto.

    Andreo Ĥrisanfoviĉ ekfumis, sed ĝuste ĉi tiam supre iu sonorigis. Li estingis la cigaredon kaj, farinte la vizaĝon tre serioza, kuris al sia ĉefpordo.

    De supre iris generalo, rozkolora, freŝa pro la bano.

    — Kio estas en ĉi tiu ĉambro? — li demandis montrante pordon.

    Andreo Ĥrisanfoviĉ stariĝis rekte, armeane metis la manojn al la flankoj, kaj laŭte diris:

    — Duŝo de Charcot, via Ekscelenco.

    (1900)

    Tradukis Aleksander Korĵenkov
     


    Noto

    En la rusa familia domo estas brika, granda forno, kun kuŝejo sur la fornosupro.
     


    Dafydd ap FergusVide el Bruselo

    Koleraj grekoj

    Ĝuste dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj civitanoj estas ege malĝentilaj al eŭropaj moŝtoj. Plej akrajn insultojn ricevas grekino Anna Diamantopoulou.

    En intervjuo por la greka gazeto Kathimerini la membro de Eŭropa Komisiono (EK) pri sociaj aferoj proponis la oficialigon de la angla lingvo kiel la dua lingvo de Grekujo, oficialigon por kontraŭi la lingvan izoladon de Grekujo. “Por multaj grekoj tia rimedo estus la morto de la greka lingvo”, — klarigas Efthimios Mavrogeorgiadis de la Helena Esperanto-Asocio.

    Diamantopoulou, respondeca pri sociaj aferoj kaj egalaj ŝancoj ĉe la Eŭropa Komisiono, volas nur helpi junajn samlandanojn, kiuj pro eŭropa unuiĝo estas devigataj preskaŭ denaske scipovi la anglan: “Ni nun devas zorgi pri la estonteco de niaj infanoj”. Tamen fama profesoro Giorgos Babiniotis koleras: “Estas nekredeble, ke greka membro de la Eŭropa Komisiono tiel provokis la grekan popolon”, — diras la atena lingvisto. Ankaŭ kamparano ne dividas la ideojn de la greka moŝtino ĉe Eŭropa Unio: “Mi eĉ ne bone skribas la grekan. Ĉu mi estonte devos skribi miajn administrajn petojn angle al la greka registaro?”
    Romano Prodi, prezidanto de EK
    Malĝentilaj civitanoj kaŭzas problemojn ne nur al eŭropa gravulino Diamantopoulou. Je la fino de septembro la fama germana gazeto Die Zeit raportis pri kampanjo de Eŭropa Esperanto-Unio kontraŭ la lingva diskriminacio en internaciaj organizoj financataj de la Eŭropa Komisiono en Bruselo. Pli kaj pli tiaj oficejoj postulas ke kandidatoj por tuteŭropaj postenoj denaske scipovu la anglan. “Precize dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj, prezidanto de la Eŭropa Komisiono ricevis admonleteron. Temo: diskriminacio de civitanoj kiuj ne denaske scipovas la anglan. Eŭropa Esperanto-Unio volas scii de la lingve malmulte talenta italo kia estas la situacio de egalaj rajtoj en Eŭropa Unio”, — akre skribas la germana ĵurnalisto aludante pri Romano Prodi, prezidanto de la EK. Anglaj gazetoj daŭre kritikas la malbonŝancan italon Prodi pro lia malbona angla. Umberto Broccatelli, prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio, defendas sian samlandanon de la akra plumo de ĵurnalisto de Die Zeit: “La aludo pri Romano Prodi estas tute malĝentila. La prezidanto de la Eŭropa Komisiono estas politikisto, ne tradukisto, kaj havas lingvajn konojn certe superajn al tiuj de multaj aliaj politikistoj.”

    Leginte la artikolon en Die Zeit, Willi Rothley, ano de la Eŭropa Parlamento (EP) por la germanaj socialistoj, faris unu el kvar demandoj en EP pri lingva diskriminacio dum la lastaj du monatoj. Post ok monatoj, la Komisiono ankoraŭ ne respondas al manpleno da demandoj pri lingva diskriminacio ĉe Komisionaj oficejoj.

    Do certe nur post la Eŭropa Jaro de Lingvoj, germana socialisto Rothley ricevos tipe svagan respondon pri eŭropa diskriminacio kontraŭ nedenaskaj parolantoj de la angla.

    Dafydd ap Fergus


    Valentin MelnikovReage al reagoj

    Mi vere ne atendis tiom multajn reagojn pri mia modesta komento en 2001:9. Ĝia baza ideo estis, ke drastaj reformoj, proponataj de diletantoj (veraj spertuloj facile trovas ĉiujn esprimeblecojn en la ekzistanta lingvo, kaj do reformojn ne proponas), povus nur malutili al Esperanto. Idon mi menciis nur pretere, preskaŭ metafore. Kiam poeto uzas en lirika versaĵo la vorton “koro”, ne indas lanĉi kardiologian diskuton kaj akuzi lin pri nescio de anatomio kaj fiziologio…

    Mi absolute nenion havas kontraŭ la ŝatantoj de Ido kaj Volapük, des pli ili por praktika interkomunikiĝo regule uzas Esperanton. (Fakte mi malŝatas unusolan specon de homoj: la diletantojn, kiuj volas aspekti grave, kaj por tio furioze atakas verajn kompetentulojn; kiuj ne interesiĝas pri realaj faktoj, ne volas lerni kaj facilanime detruas alies kreaĵojn, ĉar ne konscias ties valoron…)

    Dankon al s-roj Lazian kaj Hekland pro sobraj kaj raciaj leteroj, ankaŭ pro interesaj informoj. Nur unu rimarketo: por korekte kompari ion, oni apliku unuecan kriterion. Do, depende de la difino, oni parolu aŭ “optimisme” pri 20 000 000 esperantistoj kaj 500 idistoj (kaj 500 000 000 anglalingvanoj), aŭ skeptike — pri 100 000 esperantistoj kaj 20 idistoj. Tamen preferindas kompari la objektive mezureblajn nombrojn, rilatajn al reala lingvouzo: kvanton de eldonataj libroj kaj diskoj; klubojn, renkontiĝojn ktp.

    Kaj la letero de s-ro Petik (2001: 11), plena de juneca vervo kaj r-r-revolucia patoso, bone amuzis min. Kiom multajn belajn vortojn (espereble, ankaŭ ties signifojn…) li scias! Kaj la stilo — aĥ! — kvazaŭ el sovetiaj gazetoj de 1930aj jaroj! Neniigi la burĝajn dogmojn kaj ties adeptojn (kaj senmaskigi malamikajn agentojn!), detrui ĉion ĝis la fundo — kaj kion konstrui sur la ruinoj (nepre ion belan kaj perfektan, sed dume neniu scias — kian), oni pensos poste… Oni nur toleru kelkajn jardekojn en mizero kaj, se vi restos viva, vi nepre feliĉos! Kaj se ne — do certe kulpas la kaŝitaj malamikoj de la progreso, ni punu ilin kaj komencu novan eksperimenton…

    Do, laŭ Petik, mi estas fosilia dogmulo kaj reakciulo, agnoskanta nenion ekster la Fundamento. Tre agrable. Ja antaŭnelonge (1998: 8–9) A.Gofen riproĉis min pro nemotivita uzado de nefundamentaj vortoj, “anarkiemo kaj nedisciplinemo”. Apenaŭ necesas diri, ke mia pozicio dum lastaj jaroj ne ŝanĝiĝis.

    Kiel do klarigi la paradokson? Ja tre simple: mi libere kaj aktive uzas Esperanton dum 20 jaroj, do nature povas diri vorton aŭ trakti detalon nekonatan/nekompreneblan por novulo aŭ eterna komencanto. Certe, mi aprobas lingvoevoluon — se ĝi okazas laŭnature (se iu volas plifortigi siajn muskolojn, preferindas gimnastiko, sed ne operacio — precipe se la kirurgo komencis lerni anatomion nur antaŭ duonjaro!) Jes, mi preskaŭ ne menciis konkretajn argumentojn — ĉar esperis (ŝajne, tro optimisme), ke por saĝaj personoj kelkaj aferoj memevidentas… (Alico en Mirlando bone memoris: se oni tro multe trinkos el botelo surskribita “veneno”, oni preskaŭ certe baldaŭ sentos ioman malbonfarton…)

    Strange, ke al iu necesas longe klarigi, ke duoble du estas kvar, kaj ke plene evoluinta kaj aktive uzata lingvo kun akumulita dum 115 jaroj riĉa kaj varia kulturo estas pli valora, alloga kaj vivkapabla, ol 1001a teoria reformprojekto. Tamen, nenio malhelpas s-ron Petik aliĝi, ekzemple, al la projekto “Edo” (priskribita sur apuda paĝo en LOdE. 2001: 11) — kaj ties anonima aŭtoro havos kun kiu paroli.

    La unusola senchava frazo de Petik ne eltenas kritikon: ja por konkludi, ke Esperanto havas “makulojn”, oni devas dekomence ĝin lerni! Reale kursfinintoj amase malaperas, ĉar simple ne scias — por kio oni povas utiligi Esperanton: niaj aktivuloj tro malmulte pensas pri tio, okupitaj per varbado kaj elementa instruado de ĉiam pliaj novicoj. Ve, pluraj esperantistoj restas for de la E-kulturo, kaj pro tio facilanime proponas reformojn, ne konsciante eblajn postsekvojn…

    Do mi tutkore (kardiologoj, bonvolu ne atenti tiun vorton!) deziras al s-ro Petik kaj ceteraj reformemuloj plu lerni Esperanton — multaj bonaj vortoj ekzistas ekster la Fundamento, kaj eĉ PIV ne estas dogmo. Legi bonajn librojn — da ili en Esperanto ekzistas pluraj centoj. Ekzerci. Koncize, mi deziras al ili iĝi kleraj kaj seriozaj esperantistoj. Kaj post kvin aŭ dek jaroj ni povos reveni al la temo pri reformoj — se s-ro Petik tion plu volos.

    Kaj se iu daŭre suferas pro obseda jukado de reformemo — li provu dekomence reformi iun nacian lingvon. Tiu tasko pli facilas, ja ĉiu nacia lingvo havas centoble pli da mallogikaĵoj ol Esperanto. (Bernard Shaw siatempe proponis grandan premion al tiu, kiu raciigos terure nelogikan anglan lingvon. Ĝis nun neniu ricevis — do vi havas ŝancon!) Ne forgesu poste raporti pri eventuala sukceso…

    … Kaj tamen, se Ido (ne parolante jam pri cento da aliaj reformprojektoj) estas pli perfekta ol klasika Esperanto — kial do adeptoj de la klasika dekmiloble pli multas?..

    (Viajn respondojn bonvolu ne sendi al la redakcia adreso.)

    Valentin Melnikov (Ruslando)


    Sabira Ståhlberg rezignas pri la Literatura Sekcio

    (HeKo) Laŭ la nombro de voĉoj por mia direktoreco ĉe la Literatura Sekcio mi konkludas, ke la programo proponita de mi por tiu Sekcio ne ricevas subtenon de plimulto de la akademianoj.

    Pro tio mi redonas la mandaton al la estraro, petante ĝin trovi alian direktoron por la Literatura Sekcio. Mi dankas al ĉiuj, kiuj subtenis min en tiuj ĉi elektoj, kaj aparte al tiuj, kiuj kuraĝige reagis pri mia programpropono. Mi kunlaboros en aliaj Sekcioj kiel ordinara membro.

    Sabira Ståhlberg (Bulgario)


    Mi malaprobas la aperigon

    Mi ĵus ricevis kiel ĉiam kun kontento la Ondon de Esperanto (2001: 11) kaj tuj tralegis ĝin. Mi legis la versaĵon pri Esperanta Civitaneco de Aroloviĉ. Mi estas unu el la malmultaj francoj, kiuj bone lernis vian rusan lingvon kaj konas eĉ la sovetrusan literaturon, do komprenis la pastiĉon, kiu certe estas literature laŭdinda, sed mi malaprobas la aperigon de simila teksto. Persone la kreado de fikcia esperantista ŝtato kun leĝaro kaj parlamento nur amuzas min. Mi plej timas, ke ĝi ridindigos la movadon kaj kreskigos la personan povon de iu s-ro Ari, sed tio estas nur supozo.

    Sed la gravaj atakoj kontraŭ E-organizoj, kaj precipe kontraŭ UEA, estas ege malutilaj al nia movado. La esperanto-movado (ĉu finvenkisma aŭ ne) dependas ĉefe de E-organizoj kaj la plej grava estas UEA. Eĉ se mi ne kredas je la fina venko, mi pensas, ke UEA plej altskale efektivigas la E-vivon ekzemple per la plej amasaj kongresoj.

    Pro tio mi timas la senĉesajn atakojn de la Esperanta civito kontraŭ (cetere ne nur) UEA, ne reabonos Heroldon (kiun mi abonas de mia esperantistiĝo en 1979!) kaj ĝojus, se LOdE ne malutilus al esperanto aperigante similan atakon, eĉ se ĝi estas nur persona kaj se oni konsideras la literaturan aspekton.

    Robert Pontnau (Francio)


    Longan vivon!

    Rimarkante ke mia adverba nomo rolis en versaĵo de la majakovskieska Viktor Aroloviĉ (LOdE. 2001: 11), mi tre ĝojis pri la honoro.

    Mi deziras al la multtalenta V.A. longan vivon, multajn novajn poemojn kaj utilajn agadojn por kaj per Esperanto, ĉu en aŭ ekster la Civito.

    Detlev Blanke (Germanio)


    Nefermita letero al Emanuelo Kantio

    Mi bedaŭras, sinjoro Kantio, ke la terorismaj okazoj en Usono tute refutis viajn teoriojn pri la praktika racio.

    Vi diris, ke la moralo devas esti bazita sur la koncepto, ke oni devas alpreni kiel regulon de konduto nur tiujn maksimojn, kiujn oni povas konsekvence voli esti leĝoj por ĉies konduto. La teroristoj klare kredas, ke murdo de senkulpaj homoj, se ties registaro ne akordas kun ili, estas tia regulo.

    Vi diris, ke kredo je Dio kaj senmorteco certigus, ke la homoj estu moralaj. La teroristoj profunde kredas je Dio kaj senmorteco, kaj estas tre malmoralaj.

    Alia bazo ol la via estas bezonata por la moralo. Kial ne ĉi tio?

    La homaro bezonas ordan socion por esti feliĉa. Se la homoj senĉese malutilas unu al alia, nenia orda socio estas ebla, kaj ili estas tre malfeliĉaj. Kiel diris la angla filozofo Hobbes, kiam ekzistas “senĉesa milito de ĉiu kontraŭ ĉiu”, la vivo de la homo estas “soleca, malriĉa, fia, besteca, kaj mallonga”.

    Ni ĉesigu la malutilon de unu al alia kaj la mondo fariĝos paradizo, kie ĉiu povas pace vivi kaj fari utilan laboron por la bonfarto de la tuta homaro. (Oni rimarku, ke oni nun konscias, ke malutilo al la vivmedio estas ankaŭ grava malutilo al la homaro.) La vera bazo por la moralo?

    Maurice Wittenberg (Usono)


    Profesoro serĉata en Hispanio

    Estas bezonata profesoro, kiu instruos Esperanton kaj hispanan lingvon dum la lasta semajno de junio 2002. La instruado okazos ĉiutage (ses tagojn), po du horoj entute, por grupo de eksterlandanoj, kiuj okaze de la 75a SAT-Kongreso venos al Valencia.

    La profesoro ricevos por tiu semajno loĝadon kun tri manĝoj tage en junulara restadejo, tre bela kaj bone ekipita, situanta ĉe la plaĝo de la bela turisma urbo Benicassim (apud Castellón), kaj ĉirkaŭ 30.000 pesetojn.

    Interesiĝantoj kontaktu rete:

    augustocasquero@infonegocio.com

    Augusto Casquero (Hispanio)


    Devas okazi staĝoj pri la arto taŭge rebati

    Unu el viaj rubrikoj ne tiom plaĉas al mi, kompare kun la aliaj paĝoj de La Ondo. Temas pri Vide el Bruselo de Dafydd ap Fergus (DF).

    Kial?

    — La tekstoj ne estas ĉiam facile kompreneblaj. Ne ĉiu leganto bone konas la arkanojn de l' eŭropaj institucioj, teorie kaj ĉefe praktike.

    — Ĉu DF estas eŭropa funkciulo aŭ nur aktiva observanto?

    — Ĉu la esperantistoj, kiuj laboras ĉe Eŭropaj Institucioj samopinias kun DF? Ekzistas rezervo-devigo sed, private, estus interese scii iom pli pri la pritraktitaj temoj.

    En la oktobra Ondo mankas grava parto de la raporto: la enhavo de la interŝanĝitaj korespondaĵoj. Kion efektive skribis P.? Mistero, eĉ post la legado de La Ondo.

    Verki taŭgajn rebat-leterojn, kritikajn sed ne ofendajn, estas malfacila tasko. Malmultaj aktivaj/fervoraj esperantistoj tamen riskas tion fari, ofte tro kolere.

    Eble devus okazi staĝoj pri la arto taŭge rebati, sugesti, laŭdi, kritiki… ankaŭ staĝoj pri redaktado de artikoloj sendotaj al ĵurnaloj ktp.

    Tion ni devas pripensi kaj eventuale programi dum internaciaj aŭ naciaj studsemajnoj, ĉiam pli oftaj en nia Esperanta mondo.

    Resume, mi opinias, pro personaj spertoj en la gazetara medio: Verki ĝustan rebat-leteron estas vere pli malfacile ol verki artikolon por anonci aŭ raporti pri Esperanta evento.

    Lucien Giloteaux (Francio)


    EQUAL: Ĉu ŝanco por Esperanto?

    La projekto “EQUAL” de la Eŭropa Unio celas subteni “novajn vojojn por kontraŭbatali diskriminacion kaj malegalecon, kiun spertas dungitoj kaj laborserĉantoj.”

    Certe diskriminacio pro malsamaj gravecoj de gepatraj lingvoj estas ege ofta, sed ĝis nun — ekster Esperantujo — ne multe atentata problemo.

    Mi mem laboras en firmao en kiu anglo estas sekciestro, dum turkoj purigas la fenestrojn kaj italinoj la necesejojn.

    Kontaktinte la organizantojn de “EQUAL”, mi eksciis, ke principe ankaŭ iniciativoj, kiuj realigas lingvan egalrajtecon pere de Esperanto, estas bonvenaj.

    La subvencioj estas sufiĉe altaj, entute pli ol 500 milionoj da eŭroj por la jaroj 2000–2006 eĉ nur en Germanio. Ŝancojn akiri iom de tiu sumo do havus ankaŭ firmaoj aŭ asocioj, kiuj internacie kunlaboras pere de Esperanto.

    Pliaj informoj troviĝas ĉe:

    http://europa.eu.int/comm/employment_social/equal/

    Ulrich Matthias (Germanio)


    Iom da suno en malvarma akvo

    Soros, Tivadar. Maskerado ĉirkaŭ la morto: Nazimondo en Hungarujo. — 2a eld. — Rotterdam: UEA, 2001. — 318 pĝ., il.

    Langlet, Nina. Kaoso en Budapeŝto / Tradukis el la sveda Kalle Kniivilä. — Varna: Bambu, 2001. — 168 pĝ. — (Serio Kargo; Vol 3.).

    Rusa verkisto V.Ŝalamov, kiu havis amaran sperton de mallibero dum la tempo de Stalin, opiniis, ke vivo sub tre pena premo (ekzemple en Stalin-tempa malliberejo) transformas en bruton iun ajn homon. Laŭ li, ekzistas iu sojlo, post kiu la rezistokapablo de individuo rompiĝas. Kaj ĉiuj iĝas egalaj, t.e. ĉiuj iĝas malnoblaj.

    Juda psikiatro A.Frankl, kiu samtempe kun Ŝalamov havis samteruran sperton de Hitlera neniigejo, faris alian konkludon: la ĉelima (postsojla) situo akrigas, akcentas la principan, bazan orientiĝon de la individuo: ĉiuj — la noblaj kaj la malnoblaj — pli hele manifestas sian internan naturon.

    Feliĉe la plejparto de la legantaro de LOdE ne havas senperan sperton por konsenti aŭ malkonsenti kun unu el la du opinioj. Sed ekzistas kaj transdoneblas al la aliaj la fiksita memoro de martiroj kaj herooj de la svagaj tempoj de la pasinta jarcento.

    Per stranga, feliĉa kaj certe ne hazarda koincido la esperantistoj ricevis ĉi-jare du dokumentojn de tia speco: en la serio Kargo aperis la rememoroj de Nina Langlet pri la faŝista agonio en Hungario, kaj preskaŭ samtempe UEA aperigis libron de Tivadar Soros laŭ la sama temo.

    La titoloj de la libroj elokventas: Kaoso en Budapeŝto kaj Maskerado ĉirkaŭ la morto. Vico da koincidoj kaj paraleloj formas al ni certan intelektan kombinon, kiu tute enlogas la menson kaj donas egan nutron al la imago kaj medito. Nina Langlet (origine Borovko) estas filino de fama rusa pioniro de Esperanto, Nikolaj Borovko. Ŝia edzo, kies nomo entenas anglan aludon, kies praavoj estis francoj, devenas el Svedio. Dum sia juneco li venis Ruslandon, ĉar volis praktiki Esperanton en la lando kie unue ĝi sukcesis vegeti. En 1945 li venis en Hungarion por savi tieajn judojn el nazia araneaĵo. Tiutempe en la sama urbo loĝas kaj faras la saman aferon Tivadar Soros, judo, la patro de la fama financisto George Soros, esperantisto, homo en kies pasintenco ankaŭ estis Ruslando. Ambaŭ — Langlet kaj Soros — eldonis siavice revuojn tre gravajn por la sorto de Esperanto: Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Nun ambaŭ en la antaŭmorta ĥaoso de la hitlerismo klopodis “helpi al kiel eble plej multaj”. Oni legu ambaŭ dokumentojn (tiu de N.Langlet tradukita el la sveda, tiu de Soros originale skribita en Esperanto) kaj konsentu: ĝuste tio estis la tempo de maksimuma premo: de tiu, kiu rompas la ostojn kaj eligas la sangon.

    — Stranga missento laboras en mi eĉ hodiaŭ kaj malhelpas kredi la okazintaĵojn, — diras Soros. Tamen oni ne povas dubi, ke tio estas la vero. Fakta, seka, tute ne patosa ekspozo de la faktoj donas tre fidindan tuton, interferan de ambaŭ aŭtoroj. Ne estas kazo por fari recenzon en la klasika senco de la vorto. Mi ne laŭdos la stilon (kiu tamen estas bona) kaj ne rezonos ĉirkaŭ pluraj menciindaj momentoj: mi nur rimarkigu, ke tiuj du dokumentoj atestas kontraŭ V.Ŝalamov kaj por A.Frankl. En ilia virtuala (fakte, universala) disputo pri la naturo de la homo ja estas tuŝitaj kelkaj bazaj etikaj principoj. Ĉu bono aŭ malbono efektive ekzistas? Kaj se la bono efektive estas realo, kia estas ĝia rezistokapablo? La spertoj de la geedzoj Langlet kaj de T.Soros montras, ke ĝi estas sufiĉe granda por iĝi konsiderinda faktoro de la vivo. Jes, en tiu surtera infero ĉiu valoro tuj efektiviĝas. N.Langlet detale priskribas la ondon de denuncado, kiu kovris tiaman Hungarion, kaj ŝi donas — aliflanke — amason da ekzemploj de heroismo kaj sinofero.

    Tra diversaj homoj (malgraŭ ilia esperantisteco), Langlet kaj Soros, trovas komunan grundon, sur kiu baziĝas io esenca en la individuo. “Grava ja estas homo, ne lia religio, raso aŭ koloro”, — simple konstatas Soros. Kaj plu: “Se leĝoj enkorpigas certajn moralajn regulojn, devus esti iuj fundamentaj principoj de la justeco, kiujn neniu ŝtato rajtas malobservi”. Kaj ankoraŭ: “Civitano devas malakcepti maljustecon aŭ arbitrecon, faritan de la ŝtato al kiu li apartenas”. Tiel pravigas sian pozicion T.Soros. Li estas juristo, do scias respekti la leĝojn, kaj li estas pragmata, vere ŝatanta etajn plezurojn de la vivo. Tamen li trovas necesa ribeli, kaj li ne hezitas sekvonte la vojon de la idealisto Langlet. Ĉar funde, principe, esence ili ambaŭ estas ne judo kaj kristano, ne advokato kaj ŝtatoficisto, sed homoj, kiel tiuj hungaraj amikoj de unu juda familio, kiuj kudris flavan stelon sur la bruston, kiel signon de solidareco.

    La homoj de la ĵus pasinta jarcento ŝokas kaj promesas maltrankvilan futuron. Sed — iom da suno en malvarma akvo — samegale ili donas unu optimisman lecionon: la historion de la homa digno oni povas fini nur kun “la fina solvo”, radikala aranĝo de la homa demando.

    Eble onin ĝenas tiu patoso: “digno”, “bono — malbono”. Do legu la librojn, kaj ĉiu missento malaperos.

    Alen Kris


    La unua blino

    Tolstoj, Aleksej Nikolajeviĉ. Aelita, aŭ La Marso formortanta / Trad. el la rusa E.Pill; Antaŭpar. Igorj Simonov. — 2a eldono. — Niĵnij Novgorod: Akileo, 2000. — 144 pĝ.

    Marso“Se oni ekbruligas stelojn sekve iu tion bezonas”, — diris klasikulo. Daŭrigante analogion: se oni eldonas (aŭ intencas eldoni) librojn, tion iu bezonas. Kiu aŭ kio? Unue, la eldonisto — por ricevi profiton. Due, la legantaro, kiu per la mono voĉdonas ĉu taŭga aŭ ne estas la eldonita libro. Kaj trie, la aŭtoro, kiu ricevas famon kaj honorarion. Escepte de tiuj aŭtoroj, kiuj laŭ la trafa esprimo de Valentin Melnikov — sukcesas eldoni sian dudekan libron kontraŭ mono ricevita pro vendo de makulatura stoko de siaj antaŭaj libroj (LOdE. 2001: 12, pĝ. 14).

    Ĉefan, gvidan kaj pli gravan rolon el tiuj “tri fontoj kaj tri komponaĵoj” de la libroproduktado havas certe la eldonisto kun ties sperto, deziro, eblo kaj povo, kaj — grave — scio kaj sento pri la libromerkato, ties kondiĉoj, postuloj, detaloj, deziroj kaj inklinoj de la kaprica onta legantaro.

    Eldona grupo, sin nomanta eldona kolegaro (en la retpaĝo: “neformala kaj neoficiala eldona kolegareto” ) Akileo komencis sian eldonan agadon en la esperanta tereno per eldono de la fama Aelita — romano de Aleksej N. Tolstoj en la traduko de E.Pill (1928).

    Mi ne rerakontu la enhavon de la romano. Necesas nur noti ke ĝi estis verkita en 1922 en Berlino kie la aŭtoro loĝis elmigrinte. En la romano estas komplika interplekto de diversĝenraj direktoj ne ĉiam glate harmoniaj.

    1) Temo aŭ direkto scienc-fikcia kun certaj teknikaj kaj teoriaj detaloj — similaj al tiuj en la tiutempe popularaj SF-romanoj de Jules Verne kaj Herbert Wells.

    2) Priskribo de sentoj kaj turmentoj de inĝeniero Losj forte superas laŭ impresiveco amnovelojn.

    3) Makabraj epizodoj en Kosmo kaj en Marso estas majstre faritaj en stilo de t.n. dekadenca romano.

    4) Bataloj, ribeloj, pafoj kaj flugoj — tipaj trajtoj de aventura romano.

    Ĉio supre nomita estas prezentita kun nemalmulta kvanto de ideologio porsovetia. Marso kun ties indiĝenoj devas, laŭ Gusev, esti sovetia, tuj necesas gvidori en la ribelo de la marsanoj kontraŭ ties potenculoj sub saŭco de Socialisma revolucio. Kaj tiel plu.

    La ĉapitroj estas kurtaj kaj la temlinioj ŝanĝiĝas rapide. Pro tio aperas impreso de malharmonia miksaĵo. Vere seriozajn kaj dramajn scenojn de rememoroj de Losj aŭ priskribon de la senlima Kosmo ŝanĝas scenoj de burleska ĝis klaŭneco fanfaronado kaj mensogo de t.n. “revolucia soldato”, friponema Gusev.

    Endas noti ke en la traduko de mistera E. Pill estis prezentita la plej unua varianto de la romano (1922–1923) — malpli ideologiplena. La posta varianto (1939) — pli konata al la sovetia legantaro — estis senteble aŭtore relaborita. La aŭtoro malplifortigis pesimismajn trajtojn de Losj, pozitivigis kaj heroigis la karakteron de Gusev kaj deprenis tro naturismajn elementojn el priskriboj de la sovetia Peterburgo. La tria varianto — adaptita por junularo — estis redaktita por montri la aventuran kaj teknikan temaron de la verko.

    La romano iĝis tre populara. Nun oni nomas ĝin legenda kaj “signa” romano. Kial?

    Unue, post tradukoj de romanoj de Jules Verne, ĝi estis preskaŭ sola tiuĝenra verko multfoje reeldonata en Sovetunio kaj atingebla por la vasta legantaro.

    Due, senteblas la majstra lingvaĵo. Sed en la nuna tempo la verko estas apenaŭ interesa en la sciencfikcia aspekto; jam en la 60aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam mi tralegis la porinfanan varianton de la verko, la teknikaĵoj impresis kiel enuaj kaj primitivaj.

    Eble pro tio mi ne sukcesis trovi en librovendejoj de Tomsk (Siberio) modernan reeldonon de la libro.

    Recenzanto de la tradukita verko devas diri ion pri la traduknivelo. En la antaŭparolo de la dua eldono Igorj Simonov skribas, ke ne estas informoj pri la tradukisto E. Pill kaj eĉ pri la nacieco de li (aŭ ŝi). Mi riskas supozi ke la tradukinto estis ruso aŭ ruslingvano. Tion montras pluraj kaj evidentaj rusismoj en la traduko. Sed ne por montri la manieron de la rusa parolo. Endas noti la plej okulfrapajn — neuzo de demanda participo “ĉu” en demandaj propozicioj, uzo de “tiu sama” anstataŭ “la sama”, uzo de “li” anstataŭ “ĝi” pri flugaparato ĉar en la rusa lingvo ĝi apartenas al la vira genro.

    La traduko entute lasas impreson esti farita rapide sen konscienca (sin)redakto. Estas momentoj vere okulfrapaj — ekzemple, uzo de termino “maldiligentaj” pri okuloj (en senco “trankvilaj”, “kvietaj” ). Ankaŭ arkaismoj senteblas — “elpendaĵo” anstataŭ “anonco”, same uzo de “ci” en senco de malestimo kaj malamo. Esence la traduko estas pli oficialstila ol arta. La lingvaĵo de Tolstoj estas komplika kaj impresiva pro la uzo de elipsoj, ŝanĝo de kutima vortordo, slangaĵoj. En la esperantigita varianto de E.Pill tio ne senteblas.

    Aspekte la libreto estas modeste bindita en grize-blua mola papera kovrilo kun neklara kaj nekolora pentraĵo. Ankaŭ interne ĝi ne aspektas luksa.

    Do la esperanta libromerkato ricevis novan specimenon kun glora titolo, diskutinda de la literatura valoreco kaj ideologiplena enhavo, neperfekta traduko kaj griza aspekto.

    Laŭ mi la libro taŭgus, ekzemple, por serio “Literaturaj memoraĵoj de la 20a jarcento” kun aldonaj artikoloj kaj komentoj. Kaj la ekstera aspekto povus esti pli luksa. Sufiĉas rememori Sferojn, kun naŭdekprocente bagatela enhavo, sed imponantaj kaj allogaj per buntaj ilustritaj kovrilpaĝoj kaj abundaj kaj bonkvalitaj ilustraĵoj interne.

    La unua libro de la eldona kolegaro Akileo aperis. Ĉu temas pri la proverba rusa unua blino, kies fuŝiteco estas pardonebla?.. Ni atendu la duan.

    Aleksej Birjulin


    Liro: vinjetoLiro-2001

    Je la Tago de Zamenhof estis anoncita la rezulto de la tradicia belarta konkurso Liro-2001, kunorganizita de Urala Esperantista Societo kaj La Ondo de Esperanto.

    La kvinpersona juĝkomisiono de Liro-2001 (Aleksej Birjulin, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov) ricevis 41 konkursaĵojn de 19 personoj el 10 landoj — Ĉeĥio, Francio, Hungario, Italio, Jugoslavio, Kroatio, Ruslando, Svedio, Ukrainio, Usono.

    La rezulto de Liro-2001

    Originala prozo

    La konkurso ne okazis, ĉar konkursas nur unu persono.

    Originala poezio

    Laŭreato: Nicolino Rossi (Italio) pro “Kien la homo?”.
    Laŭdaj mencioj: Aleksandr Uljanov (Ruslando) pro “Ĝis la!”
    Lucija Borčić (Kroatio) pro “Por la orfoj kaj plorantoj”
    Julius Balbin (Usono) pro “Boule-de-Suif”.

    Traduka poezio el la rusa (Николай Гумилёв. “Шестое чувство”)

    Laŭreato: Nikolao Gudskov (Ruslando).
    Laŭdaj mencioj: Aleksandr Uljanov (Ruslando);
    Tatjana Auderskaja (Ukrainio).

    Traduka prozo el la rusa (Павел Бажов. “Серебряное копытце”)

    Laŭreato: Aleksandr Uljanov (Ruslando).
    Laŭdaj mencioj: Tatjana Vŝivceva (Ruslando);
    Tradukista grupo de societo “Espero” gvidata de Meri Abolskaja (Ruslando).

    Traduka prozo el la angla (O Henry. “The Cop and the Anthem”)

    Laŭreato: Sten Johansson (Svedio).

    Recenzo de “Rusaj amnoveloj”

    Laŭda mencio: Klara Ilutoviĉ (Ruslando).

    Ĉiu laŭreato ricevos diplomon kaj valoran librodonacon. Konforme al la regularo de Liro, la organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2003 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto aŭ en aparta eldonaĵo, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 feb 2002.

    Gratulon al la laŭreatoj!
    Dankon al ĉiuj partoprenintoj!

    Halina Gorecka
    sekretario de Liro-2001


    Belartaj Konkursoj de UEA en 2002

    Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
    Prozo: Maksimuma longo 200×65 tajpospacoj. Tri premioj.
    Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
    Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK, “Diverseco: ŝanco, ne minaco”. Premio “Luigi Minnaja” kaj du aliaj premioj.
    Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj aŭtoroj. Premio “An-Song-san” kaj du aliaj premioj.
    Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo (vd. ĉe Eseo). Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.
    Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2001. Unu premio.

    Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekz., por la infanlibra branĉo en tri ekz. Ĉiuj alvenu plej laste 31 mar 2002. Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron ĝis 1 jul 2002. Ĉion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. La konkursaĵoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas. Detala regularo haveblas ĉe UEA:
    Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
    Rete: uea@inter.nl.net.


    Rakontolibro por Fortalezo

    Eldonejo KLEKS sub aŭspicioj de EVA kaj kun helpo de Esperanta Redakcio de Pola Radio planas eldoni por UK en Fortalezo rakontolibron. Similan rakontolibron, titolitan Mondoj, KLEKS eldonis por UK en Zagrebo. Ni atendas sinproponojn de esperantlingvaj aŭtoroj kun ne pli ol 7 paĝaj rakontoj, kiuj estas originale verkitaj en Esperanto, kaj prefere antaŭe ne publikigitaj. La rakontoj estu interesaj kaj en klara Esperanto. La tekstoj kun 110 vorta biografieto de la aŭtoro venu rete al handzlik@kleks.pldtch@wp.pl aŭ eventuale al helikpoŝta adreso de KLEKS: PL 43-346 Bielsko-Biała str. Braterska 41, Pollando.

    Georgo Handzlik


    Ricevitaj gazetoj

    Bulgara Esperantisto. 2001/4;
    Bulteno [Londona E-klubo]. 2001/nov-dec;
    Esperanto aktuell. 2001/4;
    Esperanto. 2001/10;
    Fonto. 2001/249,250;
    Juna Amiko. 2001/3;
    Kataluna Esperantisto. 2001/318;
    Kontakto. 2001/5;
    La Esperantista Laboristo. 2001/259;
    La Gazeto. 2001/96;
    La Movado. 2001/11;
    La Ondo de Esperanto. 2001/12;
    La Revuo Orienta. 2001/11;
    Mallonge. 2001/38;
    Monato. 2001/10;
    Norvega Esperantisto. 2001/5;
    REGo. 2001/5;
    Sennacieca Revuo. 2000-2001/128-129;
    Sennaciulo. 2001/11;
    Tempo. 2001/3;
    Trampo. 2001/3.


    Mozaiko

    Ni ricevis 17 solvojn de la krucvortenigmo en la oktobra Ondo. Ĉiuj estis ĝustaj. La ĝustajn respondojn sendis: Malcolm Jones, Vilĉjo Walker (Britio), Erkki Kemppainen (Finnlando), Andrzej Kołpanowicz, Hanna Skalska (Pollando), Lucien Giloteaŭ, Yenovk Lazian (Francio), Hans-Burkhard Dietterle (Germanio), Petras Čeliauskas (Litovio), Mario Machlik (Norvegio), Ludmila Orajevskaja (Ukrainio), Svetlana Konjaŝova, Oleg Sevruk, Anatolij Sidorov, Oleg Vasiljev, Vladimir Vyĉegĵanin (Ruslando).

    Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Viktor Alikin el Permo (Ruslando).

    Ni gratulas!

    La ĝusta solvo

    1. Ĉarm'; 2. Patriotismo; 3. Kanario; 4. Imuna; 5. Akurata; 6. Biciklo; 7. Kamer'; 8. Unio; 9. Krestomatio; 10. Sobra; 11. Stab'; 12. Ideal'; 13. Etna; 14. Dajmono. En la plenigita krucvortenigmo estas 2 literoj “B”.

    La plej aktiva partoprenanto dum 2001 denove iĝis Vladimir Vyĉegĵanin el Niĵnij Tagil (Ruslando). Kvankam li ankoraŭ ne sendis la solvon de la novjara krucvortenigmo, li estas la unua. Li ricevos librodonacon. Aktivaj estis ankaŭ Svetlana Konjaŝova, Viktor Alikin (Ruslando), Erkki Kemppainen (Finnlando), Hanna Skalska (Pollando). Dankon al ĉiuj!

    Sed Vladimir ne plu ricevados librodonacojn, ĉar ekde ĉi tiu kajero li mem redaktas Mozaikon, kaj mi nur devos anonci la venkintojn de la novembra kaj decembra konkursoj.

    Mi plej kore dankas ĉiujn, kiuj sendis al mi siajn respondojn kaj konkursaĵojn dum pli ol sep jaroj de mia redaktado de ĉi rubriko en Ruslanda Esperantisto kaj La Ondo.

    Tatjana Kulakova


    Krucvortenigmo

    Vidu la bildon

    Horizontale:

    5. Ŝipestro (R); 7. Estimata ofico, asignita al iu; 8. Muzika komponaĵo (R); 11. Delikata, agrabla odoro; 14. Ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro; 15. Konjekto pri okazontaĵo, bazita sur difinitaj signoj (R); 16. Venena serpento; 17. Rapida malpliiĝo de la fortoj; 20. Plej altranga maroficiro (R); 22. Subita ŝanĝiĝo en la evoluo de malsano; 23. Aparato por suprenlevi personojn ĝis la diversaj etaĝoj de domo; 26. Tiu, kiu havas, en ordeno, gradon superan je tiu de oficiro; 27. La kvar semajnoj antaŭ Kristnasko; 28. Grado de boneco.

    Vertikale:

    1. Diametro interna de tubo; 2. Unu el la kvar emblemoj de ludkartoj; 3. Dividita aŭ disdonata parto de tutaĵo (R); 4. Peni trovi la elementojn de kombinaĵo aŭ kompleksaĵo; 6. Komenca parto de romano, kies intrigon ĝi enkondukas kaj klarigas; 9. Tuj kaj senprepare verki; 10. Saltotabulo (R); 12. Antaŭludo al muzika verko; 13. Longa mallarĝa sledo por malsuprengliti sur neĝo aŭ glacio (R); 18. Fiŝo vivanta en riveroj de Amazonio konata pro siaj akregaj dentoj; 19. Organizita taĉmento da laboristoj; 21. Rajdanto, portanta ordonojn aŭ depeŝojn; 24. Perdo de la vivo; 25. Brile lerta en sia arto.

    Kompilis Vladimir Vyĉegĵanin

    Sendu la solvojn tiel, ke ili atingu nin poŝte (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 10 mar 2002.


    Verdeskaj Pensoj
    de Georgo Handzlik

    Eroj el la aperonta libro

    A (LOdE-73)
    B (LOdE-74)
    C, Ĉ (LOdE-75)
    D (LOdE-76)
    E (LOdE-77)
    E (LOdE-78)
    F, H (LOdE-79)
    I, J (LOdE-80)
    K (LOdE-81)
    L (LOdE-82)
    L (LOdE-84)
    M (LOdE-86)

    M

    Malsato estas plej bona aperitivo.

    Mi konas reformemulon, kiu proponis ŝanĝi en la gramatiko ĉion, kion li ne ellernis.

    Mi ne emas al fina venko, mi ne ŝatus Esperante klopodi ĉe doganisto.

    Mi ne ŝatas la propagandistojn de la angla lingvo. Precipe se ili pravas.

    Mi neniam vidis tombon de nekonata generalo.

    Mi preferas prezenti lin: “Li parolas Esperanton” ol “Li estas esperantisto”.

    Mi renkontis tian samideanon, kiu ne havis iun ajn ideon.

    Miaj sukcesoj estas efiko de laboro, diligenteco, inteligenteco; sukcesoj de aliaj — nur hazardo.

    Mian gepatran lingvon parolas pli da homoj ol mi povas renkonti en mia vivo, sed mi ne volas paroli kun ĉiuj ili, kaj ne nur kun ili.

    Milito: ludo de plenkreskaj viroj, en kiu mortas la soldatoj, ploras la virinoj kaj medalojn ricevas la generaloj.

    Mokante iun vi mem povas iĝi ridinda.

    Mono estas pli bona komunikilo ol lingvo; pafilo pli elokventas ol lango.

    Miraklo pri nekompetenteco: plejmulto da kritikantoj de Esperanto ne konas la lingvon.


    Niaj jubileoj kaj datrevenoj en 2002

    Antoni Grabowski
    Ivan Shirjajev
    La Unua Libro
    Literatura Mondo: Kovrilo de la unua kajero
    Antoni Grabowski (145)
    Ivan Ŝirjajev (125)
    La Unua Libro (115)
    Literatura Mondo (80)

    1857. (Antaŭ 145 jaroj) Naskiĝis Antoni Grabovwski.

    1862. (Antaŭ 140 jaroj) Naskiĝis Vasilij Devjatnin.

    1872. (Antaŭ 130 jaroj) Naskiĝis Kabe (K. Bein) k Fjodor Postnikov.

    1877. (Antaŭ 125 jaroj) Naskiĝis Ivan Ŝirjajev.

    1887. (Antaŭ 115 jaroj) Aperis la Unua libro de L.L.Zamenhof. Naskiĝis Hector Hodler.

    1892. (Antaŭ 110 jaroj) Naskiĝis Teo Jung, Ernest Drezen k Vilho Setälä. Oficiala registro de societo Espero (Peterburgo).

    1897. (Antaŭ 105 jaroj) Naskiĝis Eŭgeno Miĥalski k Sándor Szathmári.

    1902. (Antaŭ 100 jaroj) Fondiĝis Svisa E-Societo k Hungaria E-Asocio. Naskiĝis Lajos Tárkony k Vladimir Varankin.

    1907. (Antaŭ 95 jaroj) Fondiĝis Brazila E-Ligo, Bulgara E-Asocio, E-Asocio de Finnlando, Internacia Scienca Asocio E-ista. Aperis la unua originala E-romano (Kastelo de Prelongo de H.Vallienne) k la Zamenhofa traduko de La Revizoro (Gogol).

    1912. (Antaŭ 90 jaroj) Naskiĝis Albert Goodheir, Lorjak (J.-L.Mahé) k Tibor Sekelj. Mortis Johann Martin Schleyer.

    1917. (Antaŭ 85 jaroj) Mortis L.L.Zamenhof k Emile Boirac. Ĉesis aperi La Ondo de Esperanto.

    1922. (Antaŭ 80 jaroj) Ekaperis en Budapeŝto Literatura Mondo. La 3a Asembleo de Ligo de Nacioj oficialigis raporton “Esperanto kiel Internacia Helplingvo”. Kontrakto de Helsinki inter UEA kaj Centra Oficejo.

    1927. (Antaŭ 75 jaroj) Aperis Historio de la lingvo Esperanto de E.Privat.

    1932. (Antaŭ 70 jaroj) Naskiĝis Lee Chong-Yeong. Fondiĝis Internacio de Proleta E-istaro. Aperis Parnasa Gvidlibro k Sekretaj Sonetoj.

    1937. (Antaŭ 65 jaroj) Naskiĝis Hans Bakker k Victor Sadler. Persekutoj kontraŭ e-istoj en USSR. Ekzekuto de Ernest Drezen k Eŭgeno Miĥalski. Aperis Verda koro de J.Baghy.

    1947. (Antaŭ 55 jaroj) Fondiĝis Hispana E-Federacio. Ekaperis Esperanto en Skotlando. Suicidis Eŭgeno Lanti.

    1952. (Antaŭ 50 jaroj) Fondiĝis Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED). Per poemaro Kvaropo startis Stafeto. Fondiĝis E-Ligo por Norda Ameriko. Mortis Vasilij Jeroŝenko k Fjodor Postnikov.

    1957. (Antaŭ 45 jaroj) La 6a Tutmonda Festivalo de Junularo k Studentoj en Moskvo.

    1962. (Antaŭ 40 jaroj) Fondiĝis Komisiono pri Internaciaj Ligoj de Sovetiaj E-istoj k Belga E-Federacio. Mortis Edmond Privat.

    1967. (Antaŭ 35 jaroj) Ekaperis Koncize. La unua Sovetia E-ista Junulara Tendaro (SEJT-9). Mortis Julio Baghy, Georgo Deŝkin, Johannes Isbrücker, Hans Jakob k Ferenc Szilágyi.

    1972. (Antaŭ 30 jaroj) Fondiĝis Portugala E-Asocio.

    1977. (Antaŭ 25 jaroj) Fondiĝis Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj.

    UK-72, Varsovio1982. (Antaŭ 20 jaroj) Fondiĝis Federacio E-to de Barato, Kolektiva E-Biblioteko, Urala E-Komitato (UEK) k Ekzakte. Aperis Iluzioj de Lorjak k sonkasedo de J.Valano Frandu Piron.

    1987. (Antaŭ 15 jaroj) Festado de la centjariĝo de E-to. Rekorda UK-72 en Varsovio. Fondiĝis “Esperanto” Radikala Asocio. Mortis Ivo Lapenna.

    1992. (Antaŭ 10 jaroj) Fondiĝis Ruslanda E-Asocio. UEA establis konton Espero. Mortis Lorjak.

    1997. (Antaŭ 5 jaroj) La unua UK en Aŭstralio. Kompletiĝis E-versio de La Mastro de l' Ringoj de Tolkien. Aperis Monumente pri Esperanto de H.Röllinger. Fondiĝis Koalicio de Neregistaraj Organizaĵoj por Internacia Lingvo.


    Leterkesto

    Ek de kiam mi ĉiumonate ricevas La Ondon de Esperanto, mi intencis skribi al vi, por diri kiel multe mi ĝuas legi ĝin. Mi esperas, ke post la translokiĝo al Kaliningrad, kiu estas urbo kiu longtempe interesas min, vi ĉiuj sentas vin nun ĉehejme en la Balta regiono kaj ke la translokiĝo bone kaj senprobleme glatis.

    Mi deziras al vi ĉiuj longdaŭran sukceson ne nur por vi mem, sed kompreneble ankaŭ por La Ondo, kiu donas al ni tre interesajn, internaciajn artikolojn, leterojn ktp kiujn mi alte taksas, kaj bone elmontras la valoron de nia lingvo al la mondo. Mi aparte ĝuas la kontribuojn de Sergio Pokrovskij Diversaj ioj.

    Ian Mac Dowall (Britio)

    Dankon pro la laŭdo. La translokiĝo ĉiam donas problemojn, sed ni klopodegis fari ĉion eblan por ke niaj legantoj ne suferu pro tiuj problemoj, jam plejparte solvitaj. (LOdE)


    Koran dankon pro la alsendo de la gazeto La Ondo de Esperanto, ĝi ne plaĉas al mi. De vialanda verkisto F.M. Dostojevskij mi estas leganta la libron Prestuplenije i nakazanije (Krimo kaj puno) en nederlanda traduko. Ĝi estas bela. De li mi legis krome la Idioton kaj aliajn verkojn. Mi legis librojn ankaŭ de Nikolaj Gogol kaj Lev Tolstoj, eĉ de Maksim Gorjkij.

    Brigitta van der Arend (Nederlando)

    Krimo kaj puno jam aperis en Esperanto, kaj nun ni planas reeldoni ĝin kiel la duan volumon en la kvinvoluma verkaro de Dostojevskij; kaj Idioto aperos kiel la tria volumo. (LOdE)


    Por via rubriko Tribuno, en kiu antaŭnelonge oni diskutis pri “fiaskoj” de kelkaj planlingvoj, mi volus aldoni surprizan informon pri apero de “Lernolibro de Espa lingvo por esperantistoj”…

    Leonid Daŝevskij (Ruslando)

    Ni dankas pro la afabla sendo de la artikolo kaj alia materialo pri la Espa lingvo. Sed La Ondo ne disponigos sian spacon al la reformprojektoj de Esperanto kaj al novaj planlingvoj. Sed la reformemaj samideanoj kaj lingvoaŭtoroj povas informi en la rubriko Anoncetoj. (LOdE)


    Dankon pro la daŭra sendado de La Ondo — bonega gazeto. Ni angloj alte taksas ĝin. Al ĉiu stabano de La Ondo mi sendas festsalutojn!

    Albert H. Lindsay (Britio)


    Frazoj

    Literatura Foiro lanĉis antaŭ pli ol jaro tre interesan iniciaton: kompili la liston de la cent plej eminentaj esperantistoj. Mankis indiko pri la kriterio de la esperantisteco: tial Lev Tolstoj aŭ Jules Verne povus esti indikitaj apud la belga movadestro Jaumotte, aŭ prezidento Franz Jonas apud la eksdungita Buller (kies nomo, post kelkaj jaroj, signifos ne pli ol tiu de f-ino Vermaas nuntempe).

    Heroldo Komunikas. 2001: 149.


    Mi emas kabei, kaj rakontos kial… De jaregoj mi ne plu provas varbi iun ajn per niaj kutimaj, duonfalsaj argumentoj. Same perdiĝis la emo iri al kongresoj (kie, post kvinjara partopreno, oni renkontas konstante la samajn vizaĝojn, la samajn gurditajn temojn) aŭ legi niajn revuojn kaj gazetojn. Mi ja admiras la lingvon esperanto; sed la afero esperanto, kiun mi lastatempe opiniis nobla hobio, nun, kiel hobio, oscedigas min. Mi fajfas pri la sorto de niaj institucioj aŭ pri la estontado de nia lingvo. La mondo, la tuta mondo kun ĉiuj siaj loĝantoj, montriĝas multe pli vasta kaj interesa: sufiĉas legi la unuan paĝon de grava nacilingva ĵurnalo en iu ajn tago de la semajno.

    Jorge Camacho. Fonto. 2001: 250.


    Ekzistas knaboj, kiuj en ĉiu Esperanto-renkontiĝo trovas novan knabinon, ofte komencantinon. Dum unu semajno ili amuziĝas kune, kaj li kredigas al ŝi, ke ŝi estas por li la unusola kaj unika, ĝis fino de la viv'. Ekzistas knabinoj, kiuj kredas je tio kaj enamiĝas. Sed post la renkontiĝo la kontakto iom post iom malaperas. Dum ŝi plu lin amas, li jam preparas sin por venonta renkontiĝo, en kiu li trovos venontan knabinon. Evidente, la knabino neniam plu partoprenos en Esperanto-aranĝo. Ĉu vi notis, ke en TEJO nur 30 procentoj de la membroj estas knabinoj?

    Sjoerd Bosga. Kontakto. 2001: 5.


    Anoncetoj

    Sen Kontakto malfacilas kompreni la mondonKontakto: Logo

    Kontakto estas la plej

    En 2002 Kontakto aperos 6-foje. Abonu rekte ĉe UEA/TEJO aŭ ĉe viaj kotizperantoj.

    Provekzempleroj mendeblas en la Centra Oficejo de TEJO,

    Nieuwe Binnenweg 176
    NL-3015 BJ Rotterdam
    NETHERLANDS
     


    Kaliningrad – Königsberg

    Ĉi-jare La Ondo prezentos Kaliningradan regionon.

    Ĝi estas la plej okcidenta kaj la plej nova regiono de Ruslando, kiu ricevis ĝin laŭ la decido de la Potsdama Konferenco (1945), dispartiginta Orientan Prusujon. La teritorio de la regiono estas 15,1 mil km². En ĝi loĝas ĉirkaŭ 930 mil homoj.

    Kaliningrada regiono altiras amason da turistoj pro la milda klimato, belaj strandoj, sukceno kaj Kurŝa terlando.

    Nian fotoprezenton ni komencas de la ĉefa urbo de la regiono, Kaliningrad, pli bone konata kiel Königsberg. La fortikaĵon kun tiu nomo fondis kruckavaliroj en 1255. Kvankam dum la Dua Mondmilito kaj sub la komunisma regado la urbo estis forte damaĝita, oni povas vidi en ĝi plurajn malnovajn konstruaĵojn, ankaŭ la faman Katedralon (sur la kovrilpaĝo) ĉe kies muro estas la tombo de Kantio.

    Sur la fotoj de Jelena Ĉepinoga:

  • Artgalerio ĉe la Pordego de Friedland
  • Pupteatro
  • Kulturpalaco de maristoj (ĉi tie ĵus okazis la Zamenhofa Semajnfino)
  • Ŝipoj en la haveno

  • PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
    Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
    Rete: libroservo@ans.com.au

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    Rete: apmarks@ping.at

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    Rete: bel@brnet.com.br

    BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

    BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800, Nykoping F.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    Rete: esperantofrance@esperanto.org

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
    Rete: behrmann@snafu.de
                           Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
                           Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    Rete: juazvi@terra.es
                         Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
    Rete: luis_serrano@e-milio.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
    Rete: esperantohea@matavnet.hu

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    Rete: noviresp@eircom.net

    ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
    Rete: f.esp.it@infinito.it
                  Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
    Rete: phopkins@cymfony.com

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
    Rete: mbelosev@public.srce.hr

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    Rete: ritavalc@takas.lt

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: Gwenda Sutton, 12c Herbert Gardens, 186 The Terrace, Wellington, NZ-6001
    Rete: gwenda.s@ihug.co.nz

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                          Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Rete: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 620077, Екатеринбург-77, абон. ящик 67
    Rete: sezonoj@yandex.ru

    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad
    Rete: milanzvara@hotmail.com

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2002. № 1 (87)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@yahoo.com
    Hejmpaĝo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2002:
        — Internacia tarifo: 24 eŭroj aŭ 24 usonaj dolaroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        — Ruslanda tarifo: 180 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 1100 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (1200 rub.)
        — Duona paĝo: 60 EUR (720 rub.)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (420 rub.)
        — Okona paĝo: 20 EUR (240 rub.)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 6 rubloj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2002.
    Subtitolo