Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Fjodor Postnikov

de Bernard Golden

Ne tri Postnikovoj, sed kvin!

Antaŭ kelkaj jaroj mi publikigis artikolon titolitan La tri Postnikov-oj[Referenco 1], ĉar laŭ la limigitaj fontoj haveblaj al mi tiutempe, mi povis informiĝi pri nur tri el la kvin fratoj Postnikov. Ĉe la fino de mia verko mi esprimis la esperon, ke movad-historiistoj en la estonteco malkovros pli da donitaĵoj pri la familio. Ĝuste tiun taskon plenumis Igorj Simonov en sia historia skizo Aleksandr Postnikov[Referenco 2]. Li skribis, ke la vivo de Fjodor Postnikov estas la plej interesa por esperantistoj. La evidenta kialo estas, ke lia agado en la esperanto-movado estis esence pozitiva.

Sekvas resumo de la faktoj prezentitaj de Simonov kun aldono de kromaj informoj. Poste mi pritraktos kontribuaĵojn de Fjodor Postnikov al la esperanto-movado en Usono.

Frua agado en Ruslando

Fjodor Aleksejevic Postnikov naskiĝis la 29an de februaro 1872 en Kovno (nun Kaunas, Litovio) kaj esperantistiĝis en 1891 en Kamen-Ribolov, regiono de Juĵno-Ussurijsk [Referencoj 3,4]. Laŭ la propra eldiro, li lernis la tutan gramatikon de esperanto dum unu tago per la Esperanto-Rusa ŝlosilo de d-ro Zamenhof, kaj skribis sian unuan leteron al alilandano en 1892 [Referenco 5].

En la jaroj 1897–1899 li oficis kiel la tria prezidanto de la peterburga societo Espero, la unua oficiala esperantista societo en Ruslando. Li servis en la rusa armeo kiel kozaka leŭtenanto, kaj en 1899 ricevis diplomon de la Imperia Inĝeniera Akademio.

Post la jarŝanĝo li estis postenita en Vladivostoko, kie li havis la rangon de kapitano de inĝenieria korpuso kaj supera konstruisto de la haveno. De 1902 ĝis 1905 li estis la prezidanto de la vladivostoka esperanto-grupo. En 1902 Hutabatei sime (pseŭdonimo de Hasegama tatunosuke), pioniro de la moderna japana literaturo, renkontis Fjodor Postnikov en Vladivostoko kaj akceptis ties komision kompili aboco-libron en esperanto por japanoj. Li plenumis sian promeson en 1906 per verko titolita Esperanto, la mondlingvo. Tiel Fjodor Postnikov respondecis pri la frua enradikiĝo de esperanto en Japanio [Referencoj 6,7].

Dum la ruslanda-japana milito (1904-1905) Fjodor Postnikov atingis la rangon de leŭtenanto-kolonelo, estro de aernavigantoj. Tiutempe, helpe de privataj kvestoj, li konstruis la unuan esperanto-balonon Espero, kiu estis donacita al la ruslanda registaro. En 1905 li faris tro liberalan paroladon, kiun malaprobis liaj oficiraj kolegoj fidelaj al la monarkio, do ili malpermesis al li aperi en la oficira kunvenejo [Referenco 2]. Post la ruslanda revolucio de 1905 li forlasis Ruslandon.

La poresperanta agado de Fjodor Postnikov en Usono

Fjodor Postnikov enmigris en Usonon en 1906, ekloĝis en la ŝtato Kalifornio kaj en 1907 ricevis la gradon de magistro pri scienco (M.S.) de la Universitato de Kalifornio. Li estis profesoro en inĝenieria akademio kaj laboris ankaŭ kiel inĝeniero kaj termezuristo. Dum la unua mondmilito li estis kapitano en la usona armeo.

Inter la usonaj esperantistoj Fjodor Postnikov estis konata kiel Kapitano Post. En 1907 li fondis kaj estis la prezidanto de la unua esperanto-rondo en Kalifornio. Dum multaj jaroj li instruis esperanton en klasoj de altlernejoj en Berkeley kaj San Jose, kaj dum la somero de 1915 li gvidis du kursojn en la ŝtata universitato, unu por komencantoj kaj alian por progresantoj. Poste li transloĝiĝis al Little Rock en la ŝtato Arkansaso kaj loĝis en farmbieno Espero. Helpis lin en lia laboro Alice H. Post, instruistino en publikaj lernejoj, kiun li edzinigis en 1940.

Literatura kaj redakta agado

Fjodor Postnikov kontribuis per originalaĵoj kaj tradukitaj verkoj al Lingvo Internacia kaj L'Espérantiste. Esperantaj prozaĵoj, kolekto de fabeloj, noveloj kaj skizoj, eldonita de Hachette en 1906 enhavas kelkajn el liaj originalaj skizoj [Referencoj 7,8]. Li skribis multajn artikolojn pri esperanto en la angla, rusa kaj esperanto. Inter la titoloj estas: Kvin tagoj en Finlando, Dekdu movadoj de la terglobo, Tri proponoj (verda stelo, unua Esperanto-libro por legado kaj Esperanto-hejmo). Li faris tradukojn ankaŭ de la rusa poezio kaj popolkantoj. Li estis la direktoro de Verda-Stela Gefrataro (VSG), organizaĵo, pri kiu pluaj informoj mankas.

En Kalifornio li eldonis kaj redaktis du periodaĵojn, kiuj aperis en Berkeley: Pacifika Espero (eble semajna) de 1913–1916 kaj 1926–1928; Kalifornia Folieto (trimonata) de 1925–1926 [Referenco 9]. La unua numero de Pacifika Stelo (aŭgusto 1913) instigis usonajn esperantistojn al efektivigo de la 11a Universala Kongreso en SanFrancisko en 1915.

La plej grava eldonaĵo de Kapitano Post estis Kiu estas kiu inter Nord-Amerikaj esperantistoj [Referenco 5], kies unua eldono aperis en 1945 kaj la dua en 1947. Ĝi estas tre valora gvidlibro por la tiutempa nord-amerika movado kun nomoj, adresoj kaj biografiaj skizoj de 377 usonaj kaj 24 kanadaj esperantistoj.

La lastaj jaroj de Kapitano Post

Mi renkontis Kapitanon Post la unuan fojon nelonge antaŭ lia morto, okaze de lia vizito en la klubejo de la esperanto-grupo de la urbo Novjorko. Krom prelegi kaj kanti, li ankaŭ dancis sur unu el la tabloj!

Fjodor Postnikov malsaniĝis pro kormalsano kaj mortis en 1952. Kvankam li postlasis sian tutan havaĵon al la esperanto-movado, la tribunalo ne volis rekoni la testamenton laŭleĝa.


REFERENCOJ

1. Golden B. La tri Postnikov-oj // Fenomeno. 1993. №2. P.11.

2. Simonov I. Aleksandr Postnikov // La Ondo de Esperanto. 1995. №1. P.14-20.

3. Holzhaus A. Doktoro kaj lingvo Esperanto. Helsinki: Fondumo Esperanto, 1969. P.258.

4. Enciklopedio de Esperanto / Red. L.Kókény, V.Bleier. Budapest: Literatura Mondo, 1933-1934. P.450.

5. Postnikov F. Kiu estas kiu inter Nord-Amerikaj esperantistoj. Little Rock: F.Postnikov, 1947.

6. Miyamoto masao. Historieto de la japana Esperanto-movado. Oosaka: KLEG, 1975. P.12. (La aŭtoro erare mencias pri A.Postnikov anstataŭ Fjodor Postnikov.)

7. Stojan P. Bibliografio de la Internacia Lingvo. Hildesheim; New York: Georg Olms, 1973 (fotorepreso). (Numero 2745)

8. Esperanto en perspektivo / Red. I.Lapenna, U.Lins, T.Carlevaro. London; Rotterdam: CED, 1974. P.137, 293, 195.

9. Takács J. Katalogo de la Esperanto-gazetaro. Jablonné N. Orl.: Ant. Prazák, 1934. (Numeroj 948 kaj 660)

Bernard Golden (Hungario)

La Ondo de Esperanto. 1996. №6 (31).


Al la indekso pri la historio