Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2003. № 8-9 (106-107)


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Vochdono en Gotenburgo (fotis Kalle Kniivila)


ENHAVO

REDAKCIE

ĈEFARTIKOLO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

BELETRO

LINGVO

BIBLIOTEKO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Larisa Jakovleva


Redakcie

La nova Ruslando festas sian dekan datrevenon. Antaŭ dek jaroj, septembre 1993, prezidento Jelcin preterleĝe dekretis la disigon de la parlamento kaj ordonis blokadon de la Blanka Domo, kie kunsidis la deputitoj. La sieĝo finiĝis per masakro kaj aresto de parlamentanoj.

Sed komence Jelcin hezitis. Kvin jaroj de libero, abundaj malbenoj adrese al la bolŝevistaj perfortoj, popolaj manifestacioj surstrate. Kaj aliflanke, pli proksime, avida klano de novaj riĉuloj instiganta al sango. La prezidento drinkis kaj spite al histeriaj alvokoj prokrastis anonci la lastan atakon… Kriza momento, kiu daŭris du semajnojn…

Ruslando eniras novan elektan kampanjon. La reklamo de politikaj partioj miksiĝas kun tiu de biero kaj ŝaŭmas surekrane kiel optika enkarniĝo de nekontestebla plurismo. La elektoj iĝis aktuale vizitkarto de demokratio, eble la sola rito simbolanta la novan liberan ordon, des pli zorge la ĉeftrona klano klopodas prezenti ilin al la enlanda kaj internacia komunumo.

Elekto ergo sum — mi elektas, do mi ekzistas. Kiel civitano. Ŝajne ne estas en la mondo alia lando, kie vodevila hipostazo de la vota ceremonio estus tiel naive malfermita al spektado.

Mia ekskolego-politikisto diris al mi lastavizite pri unu nova partieto: “Ne subtaksu tiun asocion. Ili scipovis organizi tutan movadon. Kelkaj miloj da subskriboj en ilia publika demando — kaj nur por dek rubloj pro ĉiu subskribo”.

Dek rubloj — triono da dolaro — estas hodiaŭ la minimuma kosto de unuopa politika movo. Cetere, ne tro malgranda por la lando, kie la meza salajro ne atingas 100 dolarojn. Sed, aliaspekte, absolute mizera por la socio, kie ajnan politikan movon — ĉu unuopan, ĉu amasan — mendas miliarduloj.

Tamen nia plej kara politika trezoro — la voĉo de elektanto — restas ordinare ekster ĉiu interezo. Je tio iom kulpas formalismo de voĉdono kaj eble nia eterne fama rusa idealismo. Ja la rajto voĉdoni estas valoro en si mem kaj tiukvalite ĝi ne bezonas materian rekompencon. Kaj ni voĉdonas laŭ nia esotera konceptolisto, kaj oni korektos nin voĉkalkule, se nia elekto ial devios de la prognozita. Post la pafatako kontraŭ la parlamento oni ne bezonas uzi pli radikalan korektometodon. Tamen tiam — antaŭ dek jaroj — la popolo ankoraŭ havis politikan pezon, kiun ĝi (foje kriple, foje deforme) materiigis en siaj deputitoj.

Tiam ankoraŭ ne validis la leĝo de ĝenerala aĉeteblo. Malgraŭ riĉaj promesoj (kaj spite al tre seriozaj minacoj) la plimulto da parlamentanoj restis surplace. Kaj miloj da tute nepagitaj aktivuloj konstruis kaj defendis barikadojn ĉirkaŭ la Blanka Domo.

Ĉu oni memoras la nombron da viktimoj en la atako kontraŭ la Vintra Palaco en 1917? Ili estis sep. La nombro da pafmurditaj defendantoj de la parlamento oficiale estas ĉ. 1500. Ili estis pacaj homoj sen iuj armiloj. Kiel reagis la okcidento, tiel sentema al iu ajn rompo de la homaj rajtoj? Tre maldiskreta demando, sed oni ja vidis la kontraŭSadaman fervoron. Cetere, demando retorika. Ĉu ne estus malĝentile rememorigi la kialon? La nova riĉa klaso bezonis enorman mason da dolaroj. Fabriki ilin estis tre nekosta afero, sed tiuj paperoj havis mem tute validan koston, kaj la novaj rusoj volonte ŝanĝis ilin kontraŭ tertrezoroj de la lando.

Tiel estis aĉetita la politika aĉeteblo. Ankoraŭ longe — poparte — ni ĝin pagos.

Alen Kris

Ke ankaŭ en Esperantujo oni elektas kaj voĉdonas montras la kovrilpaĝa foto de Kalle Kniivilä, kiun li faris en la kunsido de la Komitato de UEA en Gotenburgo.


Vortoj de Komitatano Z

Esperigaj signoj el Gotenburgo

La emblemo de UK-88Ĉi-foje la Kongresan Ondon ni komencas per Vortoj de Komitatano Z, kiu komentas la ĉi-jaran ĉefeventon en Esperantujo — la Universalan Kongreson, kiu okazis 26 jul – 2 aŭg en Gotenburgo kun 1791 aliĝintoj. En la sekvaj paĝoj vi trovos aliajn informojn pri la Kongreso.

Bildkartoj kaj komentoj de miaj kongresintaj geamikoj elspiras, ke la Universala Kongreso en Gotenburgo estis por ili agrabla sperto. Evidente la 88a sukcesis almenaŭ kiel travivaĵo de ordinara kongresano. Gratulon al LKK kaj al la freŝbakita KKS pro tio! Mi esperas, ke venontjare ni trovos inter la novaj honoraj membroj Roland Lindblom, la solan vivantan LKK-prezidanton de du UK-oj, kvankam verdire oni estus devinta distingi lin jam ĉi-jare en lia “propra” kongreso.

Ankaŭ en Gotenburgo la nombro de aliĝintoj denove ne imponis. Kontraŭ la fono de diversaj plagoj, kiuj lastatempe subfosis internacian turismon, ĝi tamen ŝajnas kontentiga. La pasintjara UK en Fortalezo estis multe malpli nombra ol la antaŭa UK tiulande en 1981, sed Gotenburgo allogis nur dekon da aliĝintoj malpli ol Stokholmo en 1980. Se Pekino venontjare proksimiĝos nombre al la unua UK tie en 1986, ni havos kaŭzon je optimismo, des pli ĉar litovoj laŭdire garantias pli ol 2000 kongresanojn en Vilnius en 2005.

En Gotenburgo la estraro faris strangan eksperimenton, kiu espereble ne ripetiĝos: inaŭguro en lundo. Oni klarigis, ke tio ebligos al pli da ĵurnalistoj, diplomatoj k.a. oficialuloj ĉeesti, sed tiu celo ne realiĝis. Pasintjare mi plendis pri degenero de la inaŭguro. Evidente ĉi-jare ĝuste la oficialuloj kontribuis al ĝia malsolenigo per nekutime longaj alparoloj. Ne estis saĝe lasi ilin lacigi per tedaj ŝablonaĵoj la publikon, kiu devis poste aŭdi ankaŭ franclingvan prelegon pri la kongresa temo, interesan kaj valoran, sed certe suferigan al multaj post ĉio antaŭa. En Pekino la nuna estraro aperos lastfoje sur la inaŭgura podio. Ĝi devus zorge manuskripti sian finan akton, tiel ke la inaŭguro vere agordu la brustojn de la kongresanaro kaj difinu etoson por la tuta semajno — tasko, por kiu la tria tago estas tro malfrua. En tiu levo de animoj estas nenio sekteca. Temas pri daŭra neceso de socia movado reŝargi la entuziasmon de siaj membroj.

Bele fermi la Pekinan UK estos jam tasko de nova estraro. El Gotenburgo venis signoj, kiuj donas esperon pri pli deca elektoprocezo ol tiu, el kiu rezultis la nuna aro da estraranoj. Laŭdinda estis la okazigo de publika kunveno de la elekta komisiono, en kiu ĉiu ajn rajtis proponi nomojn de eblaj kandidatoj. Eble pro nesufiĉa reklamado ĝi ne estis amase vizitata, sed ĝi ĉiukaze donas impreson pri aktiva kaj aktiviga komisiono.

Al la bonaj signoj apartenas ankaŭ la multeco kaj vigleco de la publiko en “Estraro respondas”. Kiel raportis Libera Folio, estraranoj tamen respondis “kolere”. Ilin precipe agacis ĝuste Libera Folio, kiu jam ĵetis lumon sur multajn evoluojn, kiujn la estraro evidente preferis aŭ prisilenti aŭ plibeligi. Informado tamen estas fundamenta elemento de demokratio kaj plenumi tion ne estas malica opoziciaĵo. Libera Folio faris multe da bono en mallonga tempo por instigi interesiĝon kaj diskuton pri la sorto de UEA. Ĝia lanĉo estis vere la ago de la jaro. Al ĝi parte ŝuldiĝas plia pozitiva signo el Gotenburgo, nome ke nekutime granda publiko observis la laboron de la komitato. Mankas al mi ankoraŭ informoj por komenti tiun laboron, sed nun estas plej grave konstati, ke io tre grava okazas: membroj de UEA ekinteresiĝas pri sia asocio. Tio neeviteble kunportas ĝenajn demandojn al la estraro, pro kio precipe Libera Folio estas ruĝa tuko por iuj en ĝi. Per sia kolero en Gotenburgo ili projekciis al Libera Folio frustriĝon pri sia propra malsukceso.

Komitatano Z
Foto de Kalle Kniivila
Verda standardo flirtas antaŭ la kongresejo (Fotis Kalle Kniivilä)


Kongresaj impresoj

La tutmondecon de nia lingvo atestas ankaŭ niaj kongreslandoj. Pasintjare Brazilo aldonis karnavalan etoson, freŝecon kaj apartan fascinon por kutime seka aranĝo. Sed ĉi-jare la skandinaviaj malparolemo, retenemo en kontaktoj kaj ŝato al ordo reliefiĝis en la glate kaj senstumble funkcianta kongreso.

“Ili [UK-oj] estas kaj samaj kaj unikaj. Ni rekonas la tradiciajn erojn — ni volas, ke ili okazu, kiel ni spertis ilin dum la pli fruaj kongresoj — sed ĉiu el ili estas ankaŭ unika pro nenombrebla kvanto da detaloj”, — diras LKKano Franko Luin.

Certe, neniu UK imageblas sen la komitatkunsidoj, diskutoj pri la kongresa temo, fakaj kunsidoj .ks. Sed indas almenaŭ iel modifi la erojn. Ĉi-jare tio okazis, ekzemple, pri la Belartaj Konkursoj. Sed tute pale de jaro al jaro pasas la aranĝo Libroj de la Jaro kiam la samaj eldonistoj rapidparolas por prezenti siajn eldonaĵojn. Pli vigle pasas la Aŭtoraj duonhoroj.

En la dimanĉa “kleriga” programo Ziko M. Sikosek tute ravis min per “Informado estas pli ol scioj. Prelego kun simulludo” kaj “Silentado kaj la movadaj militoj”. Mirinde aktivan partoprenon oni notis en la diskutgrupoj pri la kongresa temo “Lingvaj rajtoj kaj respondecoj”, ankaŭ en kelkaj kunvenoj, kiuj traktis la agadojn de EEU kaj BKC. Cetere, la stilo de Dafydd ap Fergus profunde penetris en la Esperantan gazetaron. Ne nur Libera Folio, sed ankaŭ grandparte la kongresa Kuriero estas stampita per lia stilo. Pli moderna aspekto, multaj fotoj allogis. Sed ĝenis ege multaj mistajpoj kaj fuŝe skribitaj nomoj. Eĉ unu artikoleto aperis dufoje. Kiam oni maturiĝos por dungi profesiajn redaktoron kaj provleganton por ne diskrediti la aferon? Ĉu ne estas tasko de TEĴA?

Kultura programo ne estis tiom abunda. Tute kuriozan efikon kaŭzis kunligo en la sama vespero de leĝera Kabaredo kun tragika Aniaro. La ĉeestintoj en la fama klubejo Jazzhuset (ankaŭ neesperantistoj) ĝuis prezentadon de “Esperanto Desperado”.

La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson de Selma Lagerlöf inspiris la organizantojn de la Nacia Vespero. Ni travojaĝis Svedion helpe de lumbildoj, naciaj kantoj kaj dancoj. La landon konigis kelkaj specialaj programeroj, ankaŭ la bela numero de La Espero, kiun ricevis ĉiu kongresano.

Pravas Georgo Handzlik, ke la alta protektanto estas “ulo, kiu anstataŭ viziti kongreson sendas telegramon”. Ĉefministro Göran Persson feriis. Cetere, ekzistas onidiro, ke la solena malfermo ne okazis dimanĉe, ĉar la oficistoj de la kongresejo nepre bezonas havi ferian tagon dimanĉe, precipe somere.

Halina Gorecka

PS. Mi plezure rememoras la vojaĝon kaj la restadon en la kampadejo Corunakun la litova grupo, kiun mi sincere dankas pro la harmonia kaj agrabla etoso.

UK-88. Foto de Kalle Kniivila

Sur la foto: Ionel Oneţ havis multege da laboro en la Gotenburga libroservo. (Fotis Kalle Kniivilä)

Premioj aljuĝitaj

En Gotenburgo estis anoncitaj laŭreatoj de la tradiciaj premioj de UEA.

Premio Deguchi (2 mil eŭroj) rekompencas “kontribuon al plifirmigo de internacia amikeco”; ĝin financas Oomoto kaj aljuĝas la Estraro de UEA. Ĝin ricevis Don Harlow (Usono) pro laboro por Esperanto en interreto, kaj Franciska Reisel (Germanio) pro apogado de la movado en Nepalo.

Trofeo Fyne, starigita memore al Adam kaj Erica Fyne el Kanado, estas donata ĉiun duan jaron al la plej sukcesa landa asocio de UEA. Ĝin ricevis Litova Esperanto-Asocio.

Subvencio Cigno (ĉ. 4.500 eŭroj) financas Esperanto-projektojn en la tria mondo kaj en la eksaj socialismaj landoj. Ĝi estis aljuĝita al Armena Esperanto-Asocio kaj al Federacio Esperanto de Barato.

Fondaĵo Grabowski subtenas la Esperanto-kulturon. Ĉi-jare ĝi helpis al Litova Esperanto-Asocio, Laŭlum (Ĉinio), Mikaelo Bronŝtejn (Ruslando) SAT-Amikaro kaj eldonejo “Bero”.


Novaj Honoraj Membroj de UEA

Ĉiujare la Komitato de UEA elektas kiel honorajn membrojn tiujn esperantistojn, “kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda Esperanto-movado”.

En Gotenburgo novaj Honoraj Membroj de UEA iĝis: Edwin Burg (Nederlando), Adolf Burkhardt (Germanio), Imre Ferenczy (Hungario), Salah Ghanem (Libano), Josef Kavka (Ĉeĥio), Antanas Mekys (Litovio).


Sukcesa IJK en Svedio

(TEJO-aktuale). La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazinta en Lesjöfors (Svedio) kunigis ĉ. 230 partoprenantojn. Okazis interesaj prelegoj kaj ardaj diskutoj pri la temo Al Libera Kulturo, koncertoj, konkursoj, kursoj, ekskursoj ktp.

Estis elektita nova TEJO-estraro: Bertrand Hugon, Francio (prezidanto); Sonja Petrović, Jugoslavio (vicprezidanto, KER, rilatoj kun UEA); Aleks Kadar, Francio (ĝenerala sekretario); Katja Ignatieva, Rusio/Svedio (financaj aferoj kaj subvencioj); Jevgenij Gaus, Litovio (informado).


Anna Ritamaki en Gotenburgo (fotis Ziko Sikosek)La komitato en Gotenburgo: 
ĉu jam konstrue al stabila tutmonda asocio?

Somero en Esperantujo — sed debata frosto en UEA mi titolis mian prezidantan kolumnon en Esperanta Finnlando 2003/3. Spekulinte pri eventuale neintenca sufoko de la debato per komfortigcelaj redaktoraj kaj vicprezidantaj vortoj, mi finis la kolumnon per miaj komitatanaj — ankaŭ komfortigcelaj — vortoj:
Se UEA ne kuraĝas montri sian doloron ni membroj fremdiĝas. Se ni ne konas la situacion ni ne povas doni nian varmon kaj subtenon. Kiam la komitato kunsidos en Gotenburgo mi provos kontribui al pli varma klimato en UEA, honesta kaj malferma. Mi sopiras al nova printempo, al freŝa spiro, al fido pri stabila tutmonda asocio kaj ĝuoplena partopreno en ritmo de somero en Esperantujo.
Nun mi konstatas, kun ioma hezitemo, ke la debata klimato en UEA iom varmiĝis inter Fortalezo kaj Gotenburgo. Tio ne sentiĝis en ĉiuj kunsidoj — aparte ne en evento, kiun mi renomus “Estraro evitas respondi” — sed ioma agnosko pri la malfacilaĵoj senteblis.

La estrara raporto estis pli klara kaj eksplicita. Baze ĝi kontentigis eĉ la plej laŭtajn kritikantojn de la pasinta jaro, ankaŭ min. Mia ĉefa kritiko rilatis al la laborplano, kies laborkampoj informado, instruado kaj utiligado estis emfazitaj, dum la same esencaj labordirektoj plijuniĝo, tutmondiĝo kaj profesiiĝo ne estis elstarigitaj. Tiu tendenco ripetiĝis en la dujara pritakso de la laborplano de UEA 2001–2010 Al lingva demokratio.

La spezokontoj esprimis dolorajn faktojn. Pasintjare “la situacio en la CO” kaŭzis pli da elspezoj por estraraj vojaĝkostoj kaj por dungitoj. Pro la falinta membronombro la kotizaj enspezoj limiĝis al 210 mil eŭroj, 40 mil sub la buĝetita nivelo. Pri la nuna jaro konstateblis komputilaj kaj homfortaj problemoj pro kiuj pliakutiĝis la perturboj en la administrado.

Inter la kvarhoraj plenkunsidoj sabate kaj vendrede eblis intense diskuti kaj antaŭprepari la finajn decidojn en almenaŭ naŭ kunsidoj de la ok temaj subkomitatoj, kiujn ĉi-jare prezidis neestraranoj. Mi partoprenis en tri subkomitatoj, kiujn ligis komuna zorgo pri stabileco: financo kaj administrado, junularo kaj informado.

Aparte atentinda estis la skriba raporto de la Oficeja Komisiono funkciinta de aŭgusto 2001 ĝis aprilo 2003. Ni ricevis konkludojn pri la nuna stato de la domo en Roterdamo. La taksoj pri ĝia valoro kaj fortikeco kulminis en la decido investi ĝis 300 mil eŭrojn por riparo kaj plibonigo de la domo. Klaras ke la CO de UEA restos en Roterdamo.

Alia leginda dokumento estis “Propono de TEJO rilate al oficeja modernigo, investa politiko de UEA kaj ekhavo de TEJO-oficisto”, kiun la Estraro de UEA transdonis al la Komitato por pritrakto. TEJO per sia propono sukcesis levi sian situacion al unu el la ĉeftemoj de la plej alta organo de UEA. La Estraro estis petita prepari analizon pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj de eventuala akiro de propra jura personeco por TEJO kaj la manieroj tion realigi “kun minimuma ŝanĝiĝo de la nunaj rilatoj inter TEJO kaj UEA”. Hokan Lundberg kaj Sonja Petrović, komisiitaj de la TEJO-komitato, klarigis ke TEJO ne deziras proteste disiĝi de UEA, nur bezonas eblecojn respondece regi siajn proprajn aferojn. Ŝanĝo de la statuso de TEJO postulas ŝanĝon de la statuto de UEA. Krome la Komitato petis ke parto de la tempo de ekzistanta plentempa oficisto estu dediĉita al la specifaj bezonoj de la junulara sekcio.

Dum la subkomitataj diskutoj estis viglaj kaj ofte koncentriĝis je esencaj temoj, la fina plenkunsido ripetis bedaŭrindajn trajtojn de la pasintjara tendenco al silentigo. Komence de la kunsido je la pritrakto de la buĝeto mi proponis altigon de la buĝetitaj kostoj per 100 mil eŭroj al 550 mil, kio egalas al la realaj kostoj de la pasinta jaro. Mi argumentis, ke konscia dediĉo de mono de la kapitalo estas motivita cele al stabiligo de la administrado kaj reakiro de la fido de la membraro. La sintenon de la ceteraj partoprenantoj en la subkomitataj diskutoj pri la temo klarigis Edvige Tantin-Ackerman — “Ne estas mono.” — sekve de kiu Renée Triolle proponis ĉesigi la diskuton. 32 komitatanoj ne volis aŭdi pliajn argumentojn antaŭ la voĉdono. Do mia klarigo pri la ekzisto de pli ol 2 milionoj da kapitala mono neniam estis esprimita. La buĝeto estis akceptita per 43 voĉoj por, 3 kontraŭ kaj 6 sindetenoj.

Pri la Brusela Komunikadcentro pluraj komitatanoj longe diskutis kvazaŭ konkurencante pri la plej elokventa esprimo pri ĝia graveco. Nun, kiam temis pri deziroj, ne konkretaj decidoj — BKC estu financata, sed ne de UEA — neniu proponis ĉesigi la diskuton.

La bazan kotizon ni altigis per kvar eŭroj al 54 laŭ revizora rekomendo.

Krome la Komitato traktis plurajn aliajn temojn.

Ni interalie rekomendas realigon de du kandidatiĝoj al Unesko, UEA por pacpremio Felix Houpheouet-Boigny kaj la tradicio de la Universalaj Kongresoj por agnosko kiel kultura heredaĵo. Ni akceptis dokumenton “Eldona agado de UEA”, elektis ses novajn honorajn membrojn kaj Flory Witdoeckt kiel novan komitatanon C.

La Elekta Komisiono promesis provizi la Komitaton per reala elekto inter pluraj kandidatoj por la Estraro en Pekino. Ĉi-kuntekste mi volas rememorigi pri la instigo al elekta etoso, kiun prezentis la antaŭa ĝenerala direktoro okaze de la pasintfoja elekto de B-komitatanoj. Ĝi validos ankaŭ nun!

Anna Margareta Ritamäki
Komitatano A, Finnlando


Sukcesa kurso en Valamo

La ĉi-jara kurso en la Popola Instituto de Valamo, kiu okazis 14–18 jul, ricevis apartan atenton en amaskomunikiloj. En la plej granda ĵurnalo en Finnlando, Helsingin Sanomat, aperis 17 jul artikolo Esperanto logis svison Charly Knuchel al Valamo. La redaktorino Satu Konttinen partoprenis la elementan kurson lunde-marde kaj skribis pri propraj spertoj kiel lernantino.

Plejparto de la kursanoj alvenis al Valamo jam dimanĉe kiel ankaŭ la instruistoj Atilio Orellana Rojas (ĉefinstruisto) kaj Tiina Oittinen (helpinstruisto & kursorespondeculo). La kurson partoprenis 9 gelernantoj el Finnlando, Svislando kaj Ruslando.

Kvar kursanoj (kaj la redaktoro lunde-marde) partoprenis la elementan kurson kaj kvin la progresantan. Evidentiĝis, ke post 3-4 taga studado la kursanoj estas tiel samnivelaj, ke en la lasta tago eblis kunigi la grupojn por la lastaj lecionoj de Atilio.

Ankaŭ la vesperaj kunestadoj estis afablaj kaj lernigaj. Ni ludis lunde interkonatiĝajn kaj lernigajn ludojn sub gvidado de Carola Antskog, aŭdis marde prelegon de Atilio pri historio de la inkaa muziko, saŭnis en fumsaŭno merkrede kaj bonege manĝis kaj amuziĝis ĵaŭde. Dum la ĵaŭda adiaŭa vespero la programo variis de teatraĵeto, kiun la kursanoj prezentis laŭ gvidlinioj de preta teksto, ĝis ludado de violono kaj kantelo kaj dancado.

La preparlaboroj por la venontjara kurso (4–9 jul 2004) jam komenciĝis. Ankaŭ la venontjara kurso havos almenaŭ du nivelojn: la komencantan kaj la progresantan. Por la progresantoj estas planita sugestopedia kurso de Atilio Orellana Rojas, kaj li instruos ankaŭ la komencantojn 1–2 horojn tage. Aliaj instruistoj estos Carola Antskog kaj Tiina Oittinen.

Kontaktuloj: Tiina Oittinen (Puutarhakatu 26 A 11, 20100 Turku, Finnlando, Rete: sekretario@esperanto.fi) kaj Carola Antskog (Dragfjardsvagen 690, 25700 Kimito, Finnlando, Rete: cantskog@kolumbus.fi).

Tiina Oittinen


Postkongresa Akademia Simpozio

Akademio de Esperanto, kun financa subteno de la Sveda Akademio kaj en kunlaboro kun kelkaj profesoroj de Universitato de Gotenburgo, aranĝis 2–3 aŭg 2003 Simpozion pri Interkultura Komunikado en Gotenburgo.

La ĉefan respondecon pri la praktikaj aranĝoj portis Christer Kiselman, vicprezidanto de Akademio de Esperanto.

La ĉefa figuro inter la svedaj profesoroj estis Sture Allén, konata specialisto en komputa lingvistiko kaj eĉ pli konata kiel iama longatempa sekretario de la Sveda Akademio, kiu aljuĝas la Nobel-premion pri literaturo. Prof. Allén tuŝis en sia anglalingva kontribuo plurajn problemojn de lingva egalrajteco, kaj li ankaŭ (la sola inter la neesperantistaj partoprenantoj, se mi ne eraras) ĉeestis la tutan simpozion, kvankam ĝi kelktempe fariĝis plene Esperant-lingva — la laborlingvoj oficiale estis Esperanto kaj la angla.

La du aliaj ne-esperantistaj prelegantoj, Sven-Göran Malmgren kaj Lars-Gunnar Andersson, pritraktis respektive fremdajn influojn en la sveda vortprovizo kaj la koncepton de lernofacileco de lingvo. Inter la Esperant-lingvaj kontribuoj, ankaŭ tiu de Renato Corsetti temis pri lingvolernado, nome pri ampleksa kompara analizo de la lingvaĵo de sume 111 diversnivelaj lernantoj de Esperanto kun la gepatraj lingvoj angla, hungara, persa kaj rusa. Detlev Blanke prilumis tradukitan literaturon Esperantan el la vidpunkto de tradukscienco. Jouko Lindstedt prelegis pri la “kaŝita unueco” de Balkanio, nome pri la gramatika konverĝo inter la balkanaj lingvoj.

Probal Daŝgupto prelegis pri “Kulturaj limoj kaj la civila socio en multlingva socio”, Ilona Koutny pri “Esperanto kaj la angla kiel interkulturaj komunikiloj” kaj Humphrey Tonkin pri “Esperanto: la kultura dimensio”. Laŭ Tonkin, “la ideologio de esperantismo emas supozigi, ke lingva harmonio egalas al socia kaj kultura harmonio. Manko de konscio pri kulturaj diferencoj (ankaŭ ene de la Esperanto-komunumo — J.L.) nur fortigas ilian negativan efikon kiel obstakloj al la komunikado.” Tio sonis kvazaŭ eĥo de la ĵus finiĝinta Universala Kongreso, kie denove evidentiĝis kelkaj malakordoj en UEA (persone mi tamen ne pretus paroli pri “krizo”).

La komponisto Franz-Georg Rössler prelegis pri “La muziko — ĉu vere internacia lingvo?”, montrante kaj demonstrante, ke ĉiuj muzik-stiloj estis kaj estas multmaniere influataj unu de la alia, sed ke vera tutmonda muzikstilo ne povas ekzisti, ankaŭ ne en Esperantujo.

Fine, Zlatko Tiŝljar demandis: “Ĉu interkulturaj diferencoj helpas aŭ malhelpas la interkulturan dialogon?” Laŭ li, iu ajn homa grupo ekde geedza paro ĝis Eŭropa Unio devas havi almenaŭ iujn komunajn celojn por povi harmonie kunagi. Persone mi tamen trovis kelkajn dubindajn punktojn en liaj tezoj: Estas malfacile kompreni, kiel laŭ lia koncepto Esperanto povus fariĝi la komuna lingvo de ĉiuj kontinentoj kaj ne nur la loka lingvo de la eŭropa imperio. Krome, estas laŭ mi danĝere vidi ankaŭ interhoman toleremon kondiĉi iujn komunajn celojn: por mi, toleremo estas fundamenta valoro, ne derivebla de aliaj valoroj, sed ĝuste la bazo por la serĉo de ĉiuj ajn komunecoj. Sed mi certas, ke kun pli multe da tempo por diskutoj Tiŝljar povintus forigi parton de miaj duboj.

Speciale interese en la simpozio estis, ke pluraj kontribuoj konverĝis al la temo “tradukado kaj Esperanto”. Temis ne nur pri scienca analizo de tradukado Esperanten (Blanke), sed ankaŭ pri — se mi rajtas tiel formuli sen peti la konsenton de la koncernaj kontribuintoj — “Esperanta kulturo kiel tradukita kulturo” (Daŝgupto, Tonkin, Rössler, iusence ankaŭ Koutny). Post kiam ni jam antaŭ longa tempo lernis pruvi, ke Esperanto ne estas lingvo sen kulturo, ni estas fine maturaj ankaŭ agnoski, ke en sia kultura rolo Esperanto tamen estas unuavice perilo inter diversaj naciaj aŭ etnaj kulturoj; ke ĝiaj bonoj devenas de la bonoj de tiuj aliaj kulturoj, kvankam ankaŭ originala Esperanta kreado ekzistas.

Por doni mian propran ekzemplon, ni povas rigardi Persone kiel Esperantan, eĉ indiĝene Esperantan bandon, sen bezoni nei ĝiajn evidentajn influojn el la sveda kaj eŭropa popularmuziko. Por doni alian propran ekzemplon, ni ne bezonas honti pro tio, ke la plimulto de la legindaj romanoj en Esperanto tamen estas tradukoj, ĉar Esperanto ja estis kreita por la rolo de ponto interkultura. (Similajn pensojn pli frue prezentis, interalie, Jorge Camacho kaj Eugène de Zilah.)

La programo de la simpozio, kun ampleksaj resumoj de la prelegoj, troviĝas ĉe http://www.math.uu.se/~kiselman/sik2003eo.html

Jouko Lindstedt


Ĉaŭdefono: Du kongresoj en unu

Mi havis la impreson ke mi ĉeestas du kongresojn: tiun de SAT kaj alian. En tiu de SAT temas pri laborkunsidoj malofte interesaj, dum la alia, kun siaj prelegoj, literaturaj kafumoj, spektakloj kaj kursoj, estas tre interesa.
Tiel sin esprimis kongresano el Germanio, unuafoje partopreninta la SAT-aranĝon. Efektive la 76a SAT-Kongreso en Ĉaŭdefono, 12–19 jul 2003, brile sukcesis organize kaj kulture. Pri la politika parto estas malfacile doni opinion, ĝuste ĉar ĝi estis parte eksterkongresa, pro la sesio de la Civita Parlamento kaj de diversaj Civitaj instancoj.

La kongreson inaŭguris politike altnivela festparolado pri globalismo de Kep Enderby (bedaŭrinde ne ĉeestanta pro malsano: laŭtlegis Kreŝimir Barkoviĉ, ĝenerala sekretario). Oficiale salutis la magistrato, per la skabenino pri kulturo, Lise Berthet, kiu longe kaj kompetente parolis pri la signifo de federismo. Salutis ankaŭ la Mondcivitana Registro (per la svisa reprezentanto Claudine Fischer) kaj la Konsulo de la Esperanta Civito, Walter Żelazny. Mankis salutmesaĝo de UEA: venis nur privata saluto de Renato Corsetti, mem SAT-ano. Inter la postaj gastoj, estas rimarkinda la vizito de la prezidanto de la svisa komunista partio, Alain Bringolf, kiu renkontis la komunistan SAT-frakcion kaj la ruĝan grupon de la Civita Senato (kiu lin invitis).

Dum la kongreso estis baptita nova ZEO: la Esperanto-Verdejo — bela pomĝardeno apud Kultura Centro Esperantista, la kongresa organizanto.

La preskaŭ 170 aliĝintoj havis la eblecon, krom politikumi en la diversaj frakcioj, forumoj kaj ĝeneralaj kunsidoj, lerni pri la japana kulturo kun Viola, pri la muziko kaj dancoj de Kubo kun Mayra Nuñez Hernández, kaj pri esperanto mem kun Agnes Verrasztó.

Elstaraj prelegistoj pritraktis la novan PIV (Michel Duc Goninaz kaj Perla Martinelli), zamenhofologion (Francisko Degoul), ideologiojn de Esperantio (Walter Żelazny), lingvajn minoritatojn (Jakvo Schram), lingvan juron (Giorgio Silfer). Interesaj estis ankaŭ la prelegoj de Natalia Aroloviĉ (rusa arkitekturo), Daniel Durand (mondcivitismo), Jacques Morin (ekologio), Eduardo Vargas (eŭska lingvo kaj muziko). Tre sukcesaj estis la literaturaj kafumoj, kie gastis Hans-Georg Kaiser kaj István Nemere.

Eblis spekti entute dek unu filmojn en esperanto; ĝui folkloran vesperon kun la loka ensemblo Dans'alors Neuchâtel; entuziasmiĝi pri klezmera muziko kun la ensemblo Razzmatazz (kun enkonduko de Tomasz Chmielik); aprezi mozaikan vesperon kun la operaj kantoj de Jean-Thierry von Büren kaj Loretta Geiger (Raduca Péquignot ĉe la fortepiano), la poezia kubismo de Jarlo Martelmonto kaj la melodieco de Anjo Amika. Atutis la monda premiero de la dramo La familio de Anto Speri: aŭtoro Giorgio Silfer, reĝisoro Jordan Todorov, prezentis Torina Nova Trupo.

Estis rimarkinda la ĉiutaga apero de Heroldo de Esperanto, unuafoje post 1933: vera ĵurnalo, ne nur modesta kongresa kuriero, kiun realigis en tempo rekorda Perla Martinelli kaj Marie-France Conde Rey. La organizantojn helpis mirinda vetero, tre komforta kaj bonege ekipita kongresejo, agrabla kongresa restoracio. Indas aldoni la sukcesan antaŭkongreson de KCE en Grindelvaldo, sub la gvido de Francisko Degoul, kiu dum la kongreso responsis ankaŭ pri ŝatata ekskursa tago.

Konklude: la 76a SAT-kongreso markis proksimiĝon de SAT-anoj kaj Civitanoj (modela, tiurilate, la deklaro de Kep Enderby favore al la Pakto), kvankam ĉiuj plu marŝas laŭ la propraj vojoj — eĉ dum la Eŭropa Socia Forumo en Parizo; ĝi estis sendube pli altkvalita ol kutime rilate al la kulturaj programeroj, ankaŭ pro la intelekta nivelo de pluraj, nekutimaj partoprenantoj; kaj ĝi konsekris la urbon kiel tre taŭgan kongreslokon de Esperantio.

HeKo

76a SAT-Kongreso

La inaŭgura estrado de la 76a SAT-Kongreso: de maldekstre Kreŝimir Barkoviĉ, ĝenerala sekretario; Jakvo Schram, prezidanto de la Plenum-Komitato; Perla Martinelli, vicprezidanto de KCE; Lise Berthet, reprezentanto de la magistrato; Walter Żelazny, Konsulo de la Esperanta Civito. (Foto de L'Impartial/L'Express)

La blankanoj ekster la Kapitulo

La ordinaran sesion 16 jul 2003 markis krizo de rilatoj inter majoritato kaj minoritato en la Senato de la Esperanta Civito.

Per la redono de la delego pri informado fare de sen. Vinko Oŝlak, estro de la blanka grupo, kaj la akcepto fare de la Konsulo, formaliĝis la fino de la unua politika periodo en nia juna parlamenta demokratio. Tiun periodon (feb 2002 — jul 2003) karakterizis la ĉeesto de ĉiuj tri parlamentaj grupoj en la registaro aŭ Kapitulo.

Aldone, la opozicio konfrontiĝis kun la majoritato pri rezolucio “inspirita de kristanaj valoroj”, kiu kondamnas kaj aborton kaj klonadon. Sen. Nelly Holevitch fine anoncis ke la blanka grupo reprenas sian rezoluciproponon.

Pli serena estis la diskuto koncerne la partoprenon de la Civito en la Eŭropa Socia Forumo.

Ljubomir Trifonĉovski, unua Vickonsulo, klarigis al la Senato la ĉefliniojn de la dekreto kiu, en dato 2 jun 2003, starigis Fonduson “Pro Esperanto”, nome la unuan ŝtupon de la Civita Banko. La asembleo esprimis konsenton pri tiuj ĉeflinioj.

Bertil Nilsson, vickonsulo pri kulturaj aferoj, prezentis la novan Sciencan Instituton Dietterle, dediĉitan al historiografiaj, demografiaj kaj statistikaj esploroj pri la esperanto-diasporo: la Senato aprobis ĝian ekziston kadre de la Civito, apud Instituto Zamenhof.

HeKo


La emblemo de UK-90Litovia kalejdoskopo

La kongresa emblemo

Estas preparita oficiala emblemo de la 90a UK, kiu okazos 23–30 jul 2005 en Vilnius. Ĝin kreis konata litova pentristo-grafikisto, aŭtoro de multaj bildkartoj, poŝtmarkoj, varmarkoj k.a. Jokubas Zove. Li dum multaj jaroj kunlaboras kun esperantistoj kaj faris emblemojn por kelkaj BEToj kaj por la 65a kongreso de SAT en Kaunas (1992).

Tri filmoj en Esperanto

Antaŭ la Gotenburga UK aperis tri filmoj en Esperanto pri Litovio: 20-minuta Baltmara sukceno, 36-minuta Kaunas — urbo ĉe riverkunfluo, kaj 45-minuta Litova kalendaro. Festoj, moroj, tradicioj. Ili estas destinitaj por eksterlandaj esperantistoj kun la celo konatigi ilin anticipe kun la lando de la 90a UK. La reĝisoro kaj filmisto estas Arvydas Barysas. Tiuj filmoj ekzistas ankaŭ en kelkaj aliaj lingvoj. La Esperantan tekston legas Ruta Vaiciunaitė. La filmoj estas faritaj en du variantoj: 100 ekz-oj vidbende kaj 100 ekz-oj kompaktdiske.

… kaj du novaj informiloj

Prepare al la 90a UK en Vilnius en 2005 Turisma fako de la Litovia ĉefurbo eldonis 3000 ekz-ojn de la Esperanta versio de riĉe ilustrita 20-paĝa turisma informilo Vilnius. Neforgesebla harmonio kaj ĉarmo. Sur la frontpaĝo de la broŝuro estas la oficiala emblemo de UK-90. La informilo por Turisma fako kostis ĉirkaŭ 10 mil lidojn (2900 eŭrojn).

Litovia turisma fondaĵo kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio eldonis 3000 ekz-ojn de la Esperanta versio de riĉe ilustrita 28-paĝa turisma informilo Litovio. Jarmilo en Eŭropa centro. La informilo por Turisma fondaĵo kostis ĉ. 12 mil lidojn (3478 eŭrojn). Sur la 22a paĝo de la broŝuro estas foto de monumento Zamenhof en urbeto Veisiejai en Suda Litovio.

Senpaga faldfolio

Eldonejo Tri steletoj preparis kaj presis por LitEA 2000 ekz-ojn de litovlingva faldfolio pri Esperanto kaj de vizitkarto, sur kies unu flanko estas adreso de retejo de LitEA www.esperanto.lt kaj sur alia flanko adreso de la retejo kun lecionoj de Esperanto en diversaj lingvoj. La eldonejo tion preparis kaj presis senpage interŝanĝe al senpaga traduko el la litova al Esperanto de la porinfana libreto de Jeronimas Laucius La tria frato Teoristo.

Du ekspozicioj

30 jun – 21 jul en publika biblioteko de distrikta urbo Trakai funkciis ekspozicio pri Esperanto, kiun iniciatis loka juna esperantistino Olga Baŝkir. 9 jul okazis oficiala prezento de la ekspozicio, en kiu parolis prezidanto de LitEA Povilas Jegorovas, parlamentano Stasys Kružinauskas, prezidanto de la Vilniusa filio de LitEA Gediminas Degėsys, respondeca sekretario de LitEA Irena Alijošiūtė, kaj krome la gvidantino de urba fako pri kulturo kaj edukado, kaj la gvidantino de la biblioteko. Estas multaj interesiĝantoj. Aŭtune oni planas aranĝi kurson de Esperanto en Trakai.

11 aŭg en Vilnius, en regiona biblioteko de Kalvarijos estis malfermita ekspozicio Esperanto – internacia lingvo. Ĝin organizis oficistino de tiu biblioteko esperantistino Jūratė Bartaškienė. Dum la malfermo parolis Povilas Jegorovas, Gediminas Degėsys kaj Antanas Mekys, kiu donacis al la biblioteko kelkajn siajn librojn. Poste kunvenintoj konatiĝis kun la ekspozicio, en kiu estas montrataj libroj en Esperanto, revuoj, fotoj pri agado de litovaj esperantistoj, afiŝoj pri Universalaj kongresoj kaj aliaj, diversaj esperantaĵoj. Pri la malfermo de la ekspozicio anoncis respublika gazeto Lietuvos aidas. La ekspozicio funkcios unu monaton.

Pri Esperanto en la etero

26 jul kaj 9 aŭg speciala informa radio en Litovio Žiniu radijas po dufoje (entute kvarfoje) disaŭdigis unuhoran diskuton Pri kiu internacia lingvo la mondo devus interkonsenti. Diskutis Povilas Jegorovas, kiu pledis por Esperanto, profesoro Rolandas Pavilionis, eksrektoro de Vilniusa universitato, nuna prezidanto de parlamenta komitato pri scienco, kulturo kaj edukado, unu el nemultaj skeptikuloj pri Esperanto en Litovio (li pledis por nuna ekzistanta ordo, tamen li emfazis neceson de multlingveco), kaj doktoro pri filologio, scienca sekretario de akademia instituto pri litova lingvo kaj folkloro Sigitas Narbutas (neŭtrala pri Esperanto, li pledis por serĉo de racia solvo de la problemo). La diskuto estis tre sukcesa kaj Esperanto estis kvalite kaj profesie defendita. Argumentoj de Rolandas Pavilionis estis tre ĝeneralaj kaj tre malproksimaj de la realo, krome, li ne bone konis la temon. Jam estas ricevitaj multaj pozitivaj reeĥoj pri la diskuto, ĉefe de neesperantistoj.

13 aŭg en la dua programo de litova nacia radio okazis duonhora intervjuo en rekta etero kun Gediminas Degėsys. Li rakontis pri la 88a UK en Gotenburgo, pri partopreno de litovaj esperantistoj tie, pri prepariĝo al la 90a UK en Vilnius, pri agado de LitEA kaj ties Vilniusa filio k.s. La intervjuo poste estis kelkfoje ripetita. Estis demandoj de aŭskultantoj, kiujn la intervjuito respondis.

Ekspozicie varbi por kurso

12 jul sur placo de malnova urboparto de Vilnius (skvaro antaŭ ambasadejo de Francio) okazis foiro de junularaj organizaĵoj de Litovio. En ĝi sukcese reprezentiĝis junuloj de LitEA kaj de Vilniusa junulara Esperanto-klubo Juneco kaj junaj esperantistoj el Panėvežys sub gvido de Vytautas Drasutis. Ĉiu organizaĵo havis sian standon kaj tablon. La stando de esperantistoj estis unu el la plej interesaj. Ankaŭ esperantistoj prezentis sin sur scenejo (ĉiu organizaĵo rajtis okupi la scenejon ĝis 5 minutoj) — pri esperantista agado parolis prezidantino de Juneco Jolanta Dudenaitė kaj juna aktivulino Olga Baŝkir. La foiron vizitis miloj da homoj. Ĉ. 50 personoj tuj aliĝis al estonta Esperanto-kurso.

En la oficiala ĉefurba retejo

Ekfunkciis retpaĝo pri Vilnius en Esperanto. Ĝi estas en la ĝenerala informa turisma retejo pri Vilnius, pri kiu zorgas la municipo de la litova ĉefurbo. La adreso de la retejo estas http://www. turizmas.vilnius.lt. Tiu ĉi retejo funkcias en la litova, angla, rusa, germana, pola, franca kaj ekde nun ankaŭ en Esperanto.

La esperantlingva versio havas jenajn rubrikojn: Estu nia gasto, Urbo de kulturo, Plonĝu en la urbon, Litovio dum jarcentoj kaj jenajn subrubrikojn: Situo de Vilnius, Historiaj eventoj, Plej granda malnova urboparto en Orienta Eŭropo, Utilaj informoj, Pintoj el pasinteco, Natura beleco, Ĝeneralaj informoj pri Litovio.

Povilas Jegorovas


La dua Balta Esperanto-Forumo

Riĉan klerigan programon havis la dua Balta Esperanto-Forumo, kiu okazis 17–22 jul 2003 en Olsztyn (Pollando) kun 55 partoprenantoj el ses landoj.

La ĉefan temon de la Forumo, “Slavaj influoj en Esperanto”, laŭ la aspektoj lingva, movada, ideologia kaj kultura, prezentis Aleksander Korĵenkov.

Aliaj prelegoj estis dediĉitaj al: Esperanto-vortaroj en la reto (Witold Czerwiński); interkultura komunikado per Esperanto kaj la angla (Ilona Koutny); EEU (Johan Derks); Olsztyn (Elżbieta Leonowicz-Frenszkowska); Prusujo sen legendoj (Wolfgang Kirschstein); mitoj kaj opinioj pri nevidantoj (Irena Łowińska); “Solidareco” en Kaliningrad (Alen Kris); nacia, eŭropa, internacia niveloj de identeco (Zbigniew Galor); Siberio hodiaŭ (Aleksej Birjulin).

Du jubileantaj libroj ricevis apartan pritrakton: la 100-jara Fundamenta Krestomatio (Halina Gorecka) kaj la 75-jara La tajdo de Nikolao Hohlov (Aleksander Korĵenkov). Nora Caragea rakontis pri siaj tradukoj. Sed la plej interesa literatura evento de la Forumo estis lanĉo de la Rusa Novelaro, ĵus eldonita de Sezonoj — la tuta stoko, kunprenita al Olsztyn, estis rapide disaĉetita je speciala unuataga prezo, kaj la tri ĉeestantaj tradukantoj havis agrablan taskon subskribi ĵusaĉetitajn ekzemplerojn.

Al la diskutrondo pri UEA skribe kontribuis Renato Corsetti, István Ertl, Giorgio Silfer kaj Jakvo Schram, kiuj diverstendence traktis la temon. Alia diskutrondo estis dediĉita al la Esperanta gazetaro ĝenerale kaj speciale al La Ondo de Esperanto, kies pluraj redakcianoj, kunlaborantoj kaj legantoj ĉeestis. Aktivuloj el norda Pollando, Litovio kaj Kaliningrada regiono havis plian sesion de la tradicia seminario pri kunlaboro en ĉi tiu regiono.

Ekskursoj gvidis la forumanojn al la urbo mem, kiu ĉi-jare festas sian 650-jariĝon, kaj al interesa skanzeno en Olsztynek. La streĉan laborprogramon variigis interkona vespero ĉe fajro kun kolbasetoj kaj biero, pola vespero en regionstila restoracio Karczma Warmińska, orgena koncerto en la katedralo kaj la adiaŭa vespero en restoracio Kolorowa. Preskaŭ ĉiutage Marian Zdankowski amuzis kaj pensigis la ĉeestantojn en FREŜO — eble la plej fama kviza programo en Esperantujo.

Kvankam en la ĉefa urba gazeto Gazeta Olsztynska aperis kelkaj artikoletoj pri la Forumo, aŭdiĝis plendoj pri tro magra ekstera informado, kompare kun la unua BEF pasintjare en Kaliningrado. Alia riproĉo, kiun la kunorganizantoj (Varmia-Mazuria Esperanto-Societo kaj La Ondo de Esperanto) ricevis en la lasta kunveno, estis la tro densa programo, kaj por bani sin en la belaj (apud)urbaj lagoj oni devis malĉeesti interesajn prelegojn kaj kunvenojn.

Venontjare BEF verŝajne ne okazos, kaj ĝiaj prizorgantoj preparos specialan klerigan programon kadre de Baltaj Esperanto-Tagoj en Litovio, sed en 2005 la Forumo revenos al Kaliningrado.

Halina Gorecka

BEF-2. La kaliningrada grupo (A.Sochacki)

Ĉi-jare en Olsztyn kaliningradanoj unuafoje partoprenis amase internacian esperantistan aranĝon. Ĉu nur pro la proksimeco? (Fotis Andrzej Sochacki)

BET-39

Baltlandaj esperantistoj aranĝas ĉiusomere lingvajn tagojn, dum kiuj oni diskutas ankaŭ pri aktualaj problemoj. La 39ajn Baltlandajn Esperanto-Tagojn aranĝis ĉi-jare Estona Asocio de Esperanto kaj ĝia ĉeftemo estis Baltaj landoj survoje al Eŭropa Unio.

BEToj komenciĝis en 1959, kiam grupo da litovaj, latvaj kaj estonaj studentoj-esperantistoj aranĝis someran tendaron por profundigi esperantlingvajn spertojn. Ekde tiam oni aranĝas ĉiusomere kunvenojn por praktiki la internacian lingvon. BETojn organizas laŭvice Esperanto-asocioj de Baltaj landoj. Se dum la sovetia tempo partoprenis BET-ojn ankaŭ esperantistoj el aliaj respublikoj de USSR, post la resendependiĝo de la Baltaj landoj anstataŭas ilin reprezentantoj el okcidentaj ŝtatoj. 10–14 jul la 39an BETon en Tartu partoprenis 80 esperantistoj el 9 ŝtatoj — ĉefe el landoj ĉe Balta Maro.

La prelegoj de la somera universitato traktis aktualajn ĉiutagajn problemojn: pri ekonomia, kultura kaj socia vivo, lerneblecojn de junularo, lingvajn kaj naciajn problemojn.

Prezidanto de Estona Asocio de Esperanto, Tõnu Hirsik, analizis por- kaj kontraŭargumentojn pri aliĝo al la Eŭropa Unio. Gazetesploristo el Tamperea Universitato, Jukka Pietiläinen, prezentis resumon de sia doktora disertaĵo pri la disfalo de Soveta Unio kaj spegulado de tio en ruslingva gazetaro. Reprezentanto de Germana Esperanto-Asocio, Robert Bogenschneider, parolis pri uzeblecoj de komputilo inter lingvointeresiĝantoj.

Interesan aranĝon “Familio kaj amikoj” aranĝis familio de Kalle Vilbaste el Tartu, montrante gravecon de muziko, naturo, arto kaj religio en kreaĵo de homoj kaj en internaciaj rilatoj. Anglalingv-inklina Miina Härma Gimnazio, kie BET okazis, diskonigis kontaktojn de siaj lernantoj kun pluraj ŝtatoj.

Kantisto kaj komponisto Jüri Homenja koncertis multlingve. Vic- urbestro de Tartu Vladimir Šokman estis varme akceptita, ĉar konatigan prezentadon de urbo Tartu li komencis angle sed ĉefan parton li faris esperante, kiun li iam lernis.

Oni konatiĝis kun Tartu, kun ties universitato kaj muzeoj. Okazis esperantlingva diservo, kiun celebris Erikas Laiconas el Litovio.

BET-40 okazos venontjare en Litovio.

Ahto Kaljusaar


Intime en Prago

19–25 jul en la Praga hotelo Opatov okazis Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK, kiun partoprenis kvardeko da personoj (malpli ol atendate, eble pro tio, ke antaŭ du jaroj OSIEK-anoj konferencis en Strážnice).

Gerrit Berveling - laureato de OSIEK-premio 2003 (P.Chrdle)La konferencejo en la 20a etaĝo donis vidon al la tuta kvartalo Opatov. Tamen en posttagmezaj promenadoj kun Eva Hajíčková oni ekkonis ankaŭ la historian centron de la urbo. La programon riĉigis koncerto de Miroslav Smyčka kun pianistino Bohuslavá Dvořáková kaj vizito de pantomimo en Nigra Teatro en la urbo (aktoroj en nigraj vestoj ne estas videblaj, tial objektoj en iliaj manoj ŝajnas flugi en aero) kaj solena vespermanĝo en restoracio troviĝanta en la naskiĝdomo de Franz Kafka.

La konferencon inaŭguris ekumena diservo en husana preĝejo de Sankta Nikolao apud la Malnovurba placo kaj fermis ĝin greka vespero preparita de la prezidantino Mantha Christou. Dum la tuta konferenco funkciis Libroservo kun du centoj da libroj.

La ĉefa programo estis la antaŭtagmezaj prelegoj pri la temo “Intimaj temoj en la Esperanto-beletro”. Dimanĉe Vlastimil Kočvara prezentis la vivon kaj verkon de la ĉeĥa romantika poeto Karel Hynek Mácha, kaj Jiří Patera bildigis historion de Prago. Lunde Christian Declerck analizis, kio propre estas intimeco en la literaturo, kaj Gerrit Berveling atentigis pri intimaj temoj en Biblio. Marde Maria Butan montris, kiel atendadoj en nia vivo povas esti riĉaj je emocioj, kaj Miroslav Malovec prezentis la vivon kaj verkon de Eli Urbanová, kies romano Hetajro dancas (OSIEK-premio 2001) inspiris la temon de ĉi tiu konferenco. La verkistino ĉeestis kaj subskribis sian novan poemaron Rapide pasis la temp'. Posttagmeze Josef Dörr prezentis kelkajn provojn senĉapeligi Esperanto-alfabeton, kaj Petro Chrdle skizis eblojn de profesia uzo de Esperanto, precipe de eldonistoj.

Merkrede Jean-Luc Tortel metis demandon “Ĉu aŭtobiografiaĵoj estas literaturo?” kaj provis respondi ĝin per aŭtobiografiaj verkoj esperantlingvaj. Gerrit Berveling prezentis siajn du grandajn traduk-projektojn, nome Antologion Latinan (kies 3a kaj 4a volumoj aperos jarfine kaj estas planataj ankaŭ latinaĵoj mezepokaj, renesancaj kaj barokaj) kaj Duakanonajn Librojn de Biblio. Ĵaŭde Eugène de Zilah defendis la rajton de aŭtobiografiaj verkistoj malkaŝi ĉion pri si mem, eĉ plej intimajn aferojn, kaj Christian Declerck analizis rilaton inter fikcio kaj realo en intimaĵoj de aŭtobiografiaj verkoj, kion li ekzemplis per Hetajro dancas, Litomiŝla tombejo k.a., precipe per sia propra nova verko Tarokoj kaj epokoj.

Vendredo estis dediĉita al OSIEK-jarkunveno, kiu decidis, ke IEK 2005 okazos en la greka Rafina kaj ke la OSIEK-premion 2003 ricevas Gerrit Berveling pro Antologio Latina.

Miroslav Malovec


ILEI-konferenco

Tuj post la UK en Gotenburgo 2–7 aŭg okazis Konferenco de Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj (ILEI) en Hoganas en la tre taŭga kursejo Orestrand kun belega situo ĉe la maro. Partoprenis 58 personoj el 22 landoj.

La estraro kaj la komitato diligente laboris traktante multege da problemoj. Samtempe okazis trejnseminario por 10 estontaj grupgvidantoj kaj helpantoj en la projekto Interkulturo 2. Tio estas lernado de kulturoj pere de Esperanto, celita al klasoj aŭ grup(et)oj ekster lernejo, kiuj havas eblecon uzi interreton.

Dum la konferenco oni povis konstati, ke la uzo de interreto estas tre grava afero en la nuntempa vivo. Por lerni, uzi aŭ instrui la internacian lingvon oni trovas multe da helpo en pluraj paĝaroj.

La Konferenco elektis novan estraron: prezidanto Radojica Petrović, vicprezidanto Stefan MacGill, sekretario Atilio Orellana Rojas, kasisto Boo Mee Kim-Lindblom, Mauro La Torre, Aleksandr Blinov, Hokan Lundberg.

La membrokotizo al ILEI altiĝis al 18 eŭroj. Krome ni aŭskultis interesajn prelegojn, ekzemple, de Humphrey Tonkin. La tutan konferencan tempon regis bela, varma somera vetero kun iom mildiga vento el la maro.

Sylvia Hämäläinen


“En Esperantujo: ĉe Kvinpetalo en Bouresse.”

Staĝo okazis de 22 ĝis 26 jul 2003.

— Kion vi faris dum la somera ferio?

— Ferio! por mi libertempo signifas ĉefe plibonigi mian Esperanton!

— Jes, sed kie?

— En Esperantujo: ĉe Kvinpetalo en Bouresse.

— Ĉu?

— Jes! Tie oni ĉiam renkontas homojn el la tuta mondo kiuj parolas Esperanton kaj kiuj volonte kunlaboras pri io aŭ alio, esperante.

— Pri kio vi laboris?

— Ni provis fari skeĉojn sub la gvido de Serge Sire kaj Georges Lagrange. Ni estis dek amatoraj aktoroj kaj duope studis tekstojn kiujn poste Serge registris sur diskon. Ni aŭskultis niajn voĉojn kaj provis korekti malbonan prononcon. Kvinpetalo havas sufiĉe da loko por ĉiu grupo kiu volas aparte prov-ripeti. Krome, en du aliaj klasĉambroj, Manette Bernardin kaj Suzanne Bourot instruis, je la unua kaj dua niveloj, dek du lernantojn laŭ la pedagogio Freinet, kiuj parolis, diskutis, kantis.

— Ĉu vi neniam krokodilis?

— Jes, kompreneble. Ĉar ni devis klarigi kelkajn vortojn al komencantoj — krome, escepte, en tiu staĝo ni ĉiuj estis francoj.

La regiono ĉirkaŭ Kvinpetalo kaŝas tiom da indaj antikvaj vivospuroj — kavernoj, kasteloj, abatejoj, preĝejoj, vilaĝoj — ke multaj, de ĉiuj aĝoj, ekinteresiĝas pri ĝi… dank' al Esperanto!

Marthe Poher


Radio: “La Lingvo de Frateco”

Radioprogramo Esperanto, la Lingvo de Frateco de Radiostacio Rio-de-Ĵanejro, estas la kvara plej aŭskultata programo, inter 22 aliaj, en Rio. La rezulto aperis en la lasta bulteno de IBOPE, la plej grava esplorad-instituto en Brazilo. La programo estas aŭskultata de ĉirkaŭ 10300 personoj. La radiostacio ĉiam faras Esperanto-programojn en la nivelo de la plej aŭskultataj aliaj stacioj. Oni povas aŭskulti la programon ĉiumarde, je 3h00 ptm, kaj ĉiuvendrede, je 11h00 ptm en www.radioriodejaneiro.am.br aŭ per 1400 kHz AM.

Fabiano Henrique


Amasa kongreso en Brazilo

La 38an Brazilan Esperanto-Kongreson en Belo Horizonte, kiu okazis 20–24 jul, partoprenis 539 personoj, inkluzive de 3 eksterlandanoj.

La tre taŭga Kongresejo (Feriejo SESC Vendas Novas), kunigis ĉiujn homojn en unusola loko, kie ĉiuj loĝis, manĝis kaj kunvenis. En la halo de la ĉefa kunvenejo funkciis impona libroservo de BEL kaj pluraj standoj de diversaj organizaĵoj.

En la solena malfermo dimanĉe (20 jul) pluraj movadgvidantoj salutis la kongresanojn post la prezentado de Verda Opereto, ludita de geinfanoj de Belo Horizonte. Vespere okazis koktelo kun muzika partopreno de Markone Froes el Merlin.

Lundo estis la unua labortago kun pluraj kunvenoj, interalie: lanĉoj de didaktikaj libroj de Aloísio Sartorato, Sylla Chaves, Jair Salles kaj Alcione Koritzy; pluraj prelegoj; vidbendoj; fakaj kunvenoj kaj debato “Esperanto en Lernejoj”. Dum la unua Arta Vespero prezentis sin Rosinha Mattos, Neide Barros Rêgo, “rapisto” Antonio, kaj grupo Minadouro.

Sep prelegoj, kvar kunvenoj kaj Ĝenerala Asembleo de Brazila Esperanto-Ligo estis en la marda programo, kiun kronis la dua Arta Vespero kun Tarcísio Lima, bando Magia Ŝuo, bando Merlin.

Ankaŭ merkredon plenigis diversaj prelegoj kaj kunvenoj, inkluzive de la ĉeftema debato “Esperanto kaj Civitaneco” (Saliba, Passini kaj Sylla Chaves). Vespere okazis la balo kun la partopreno de bando Ediçóo Especial kaj prezentado de ventro-danco fare de esperantistino el Brasília.

Dum tiuj tri tagoj funkciis Cseh-kurso (Mima) kaj “minikurso” de Esperanto (Jair Salles); oni povis plenumi ekzamenojn de ILEI/BR je pluraj niveloj.

La junularo (BEJO) kongresis aparte kaj havis la tre varian programon, ekzemple: Teknikoj pri surmura grimpado; Etaj Olimpikoj (Futbalo, Volejbalo, kaj “Peteca”); Integriĝo al Esperanta Movado; Lernado pri Persona Defendo kaj prezentado pri Kung Fu.

Ĵaŭde (24 jul) la kongresanoj adiaŭis unu la alian promesante renkontiĝi venontjare en Maceió. Post transdono de la Kongresa Flago al la organizontoj en Maceió, la Kongreso finiĝis per komuna kantado de La Espero.

Aloísio Sartorato


Armenoj konferencis

20 jun okazis konferenco de Armena Esperanto-Asocio (AEA). La prezidantino de AEA, Lida Elbakjan, raportis pri la agadoj de AEA dum la tri lastaj jaroj, kiuj atestas pri pli alta aktiveco de la asocia membraro.

— Okazis kursoj por plenkreskuloj kaj infanoj en AOKS (Armena Asocio pri kulturaj ligoj kun eksterlando), en unu el urbaj mezlernejoj, kaj en la centra infana biblioteko “Khnko Aper”;

— 11-foje en Armenio kaj eksterlande aperis artikoloj pri Esperanto kaj AEA (armene, ruse, esperante). 7-foje okazis radiaj kaj televidaj elsendoj;

— pretas por eldono armena-Esperanto-rusa kaj Esperanto-armena-rusa vortaro;

— estis eldonita libreto Armenio invitas vin, dediĉita al la 1700-jariĝo de la oficiala akcepto de Kristanismo en Armenio;

— dum 6 monatoj en la centra parto de Erevano estis prezentita Esperanto sur la 8-metra stando;

— dufoje armenaj esperantistoj partoprenis Esperanto-aranĝojn eksterlande (UK en Tel-Aviv kaj prelegvojaĝo kun PSI en Germanio);

— en 2002 en AEA ekfunkciis Armena reprezentejo de Aŭstralia ekologia projekto “Purigu nian mondon”.

— armenaj esperantistoj partoprenis multajn aranĝojn de la Ŝtata Registaro kaj de AOKS.

La Konferenco taksis la agadon de la estraro de AEA kontentiga. Estis elektita nova estraro: Lida Elbakjan (prezidanto), Karine Arakeljan (vicprezidanto), Araksja Elbakjan, Bella Karapetjan, Levon Hakobjan, Levon Margarjan, Stepan Sargsjan (estraranoj).

Karine Arakeljan


Internacieco kaj Internacia Esperanto-Partio

La 3a Balatona Esperanto-Renkontiĝo okupiĝis pri politiko.

En Alsóörs je la norda bordo de Balatono en Hungario kunvenis je la unua somera semajnfino 15 personoj el Germanio kaj Hungario por diskuti aktualajn problemojn en la tutmondiĝanta mondo. Internacieco estis la temo de la unua tago, la ebleco fondi partion estis diskutata dum la dua tago.

La prezentado de la projekto “Internacia Esperanto-Partio” (IEP) gvidis al vigla diskutado. Kelkaj partoprenantoj argumentis kontraŭ la partio, ĉar la partia sistemo estas — laŭ ilia opinio — kvazaŭ “plena” kaj ne lasas liberan lokon por nova partio. Aliaj — la plimulto — argumentis favore al la IEP, ĉar ili pensas, ke nepras politika agado.

La provizora programo de la IEP celas la pacan kunvivon de ĉiuj homoj, sendepende de la naciecoj. Krome ĝi postulas la utiligon de la internacia lingvo Esperanto kiel komunikilo por ĉiuj homoj. Esperanto ankaŭ estos la laborlingvo de la IEP.

La partoprenantoj de la renkontiĝo decidis daŭrigi la preparadon de la IEP kaj fondi ĝin kiam estas sufiĉe da membroj.

Unu semajnon poste oni denove diskutis la IEP-projekton dum la Germana Esperanto-Kongreso en Kaufbeuren en la sudgermana regiono Algovio.

Alfred Schubert

3a cheBalatona renkontigho

Sur la foto: Post la sukcesa laboro la partoprenantoj de la 3a ĉe-Balatona renkontiĝo festis en tipa hungara restoracio en Alsóörs.

Instrua tendaro apud Volgo

4–12 aŭg apud Kostroma okazis la 43a OkSEJT (Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro), kiu jam la duan jaron estas instrutendaro de REJM. Ĉi-jare ni plene sukcesis organizi ĝuste instruan tendaron: venis nur organizantoj, lernantoj kaj instruistoj.

La tendaron partoprenis 53 personoj el Hungario, Pollando, Ruslando kaj Usono. Plej multe da partoprenantoj venis el Ivanovo kaj Kostroma (po 8).

En OkSEJT-43 estis tri niveloj de instruado: por startuloj (gvidis Blazio Vaha el Hungario), komencintoj (gvidis Oksana Burkina el Peterburgo) kaj parolantoj/progresantoj (la lastaj ĉefe ludis lingvajn ludojn kaj simile etosumis, sed ja en Esperanto, ĉar tiun grupon partoprenis tri eksterlandanoj).

Ĉiutage estis po 5–6 horoj da Esperanto-kursoj plus lingvaj ludoj, primovadaj prelegoj kaj ĉelignofajra kantado. Sabate la 9an ni havis diskutrondon pri IJK, dum kiu aperis kelkaj eventualaj organizantoj kaj novaj ideoj.

La tendaron partoprenis kelkaj menciindaj vojaĝantoj: la fama pola paro Marzena kaj Wojtek el Toruno; geedzoj Akimenko, kiuj venis petveture el Siberio, kaj du knabinoj — Sofja kaj Aljona el tre fora Jakutsk. Ĉe REJM-paĝaro (www.tejo.org/rejm) jam eblas rigardi fotojn de la tendaro kun komentoj.

Ni dankas organizantojn, instruistojn, lernantojn, eksterlandajn gastojn kaj ĉiujn, kiuj kredis je sukceso de nia aranĝo.

Nun en REJM okazas diskuto, ĉu organizi OkSEJTon sekvajare. Instrutendaro povus iĝi tro peza kromŝarĝo por la ruslanda Esperanto-junularo, kiu nun okupiĝas pri la 60a Internacia Junulara Kongreso.

Slavik Ivanov

OkSEJT-43

Geedzoj Akimenko (rande) kaj Oksana Burkina (meze) aktivis en la instrutendaro apud Volgo (Fotis Slavik Ivanov)

La Esperanta PEN asembleis

(HeKo). La prezidanto István Nemere gvidis la ĝeneralan Asembleon de la Esperanta PEN-Centro, 15 jul 2003 en Ĉaŭdefono.

Ĝi konstatis la aktivecon de siaj delegitoj Giorgio Silfer kaj Ljubomir Trifonĉovski en la asembleo de PEN Internacia kaj en la komisionoj Verkistoj por paco kaj Tradukado kaj Lingvaj Rajtoj. Aparte menciendas la aktivado ankaŭ en la Virina komisiono, per la agado de la Esperanto-delegito Sabira Ståhlberg.

La partoprenantoj konkretigis la ideon, ke la Esperanta PEN-Centro esploru la eventualon organizi la mondkongreson de PEN-Klubo Internacia, plej probable 2006 en Ĉaŭdefono. Tio donos eblecon al kelkcento da verkistoj el la tuta mondo pli bone konatiĝi kun niaj literaturo kaj kulturo.

Esperanto, kiel laborlingvo de la kongreso, apudos la oficialajn anglan, francan kaj hispanan por ĉiuj kunsidoj kaj diskutoj.

Grava decido estis la propono ke LF-koop ŝanĝu la nomon de la premio La verko de la Jaro al Premio de Esperanta PEN.

Ljubomir Trifonĉovski


Internacia geedziĝo

Nuptofoto

La prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, Andreas Emmerich, kaj s-ino Olena Payuk el Ukrainio geedziĝis je la 19a de julio en Brombachtal (Germanio). Sian unuan vojaĝon kiel novgeedzoj ili faris al la UK en Gotenburgo. La nova internacia paro salutas ĉiujn samideanojn.

Lena kaj Andreas


Teatra jubileo

19 maj en Sofio Bulgara Esperanto-Teatro celebris sian 45an jubileon.

La aktoroj meritas admiron pro siaj neforgeseblaj spektakloj per kiuj ili ĝuigis la mondan esperantistaron dum Universalaj kaj Naciaj Kongresoj, festivaloj, konferencoj. La elstaraj aktoroj Belka Beleva, Luna Davidova kaj Teo Jurukov, kiu nun ankaŭ reĝisoras, Veneta Zjumbjuleva, Darinka Goranova, Nikolaj Uzunov, Ivan Zlatarev, Mihail Zdravev, Pavel Dubarev ludas en tiu teatro preskaŭ ekde la komenco.

Per BET vivas sur la teatra scenejo la riĉega kultura agado jam 45 jarojn. La internacia esperantisto ekkonis la komediojn de bulgaraj klasikuloj Ivan Vazov (Ĉasantoj de oficoj), St. L. Kostov (Akridoj kaj Virina regno), Jordan Jovkov (La milionulo), Elin Pelin (Dio absolvu kaj Ventmuelejo), Panĉo Panĉev (Fabeloj pri kalpakoj).

El la mondaj klasikuloj ili prezentis Edziĝpropono kaj Urso de Ĉeĥov, Kara mensogulo de Kilti, La rozoj kaj Mi ne plu konas vin de Benedetti, Epifanio de Ŝekspiro, Malnovmoda komedio de Arbuzov, La gastejestrino de Goldoni, Aŭgsburga kretocirklo laŭ Brecht k.a.

En la lastaj jaroj ili prezentas spektaklojn de Esperantaj aŭtoroj: Budapeŝta ekzameno de Sándor Száthmari sub la reĝisorado de Jurukov, Triptiko kaj Espere Despere de Giorgio Silfer. En la BEA-kongreso (Velingrad, 2001) BET prezentis premiere la komedion Invento de l' jarcento de Julian Modest. Tiun spektaklon ĝuis ankaŭ la internacia esperantistaro en la IFEF-kongreso (Plovdiv, 2002). La saman jaron en Trojan bulgaraj esperantistoj kaj gastoj ĝuis la spektaklon Dramigo laŭ la korespondado inter la komponisto P. I. Ĉajkovski kaj lia mecenato N. F. von Mek.

Grozdenka Filipova

Teo Jurukov kaj Belka Beleva

Sur la foto: Teo Jurukov kaj Belka Beleva en Mi ne plu konas vin (Aldo de Benedetti).

Kurte

12 jul en prestiĝa brita gazeto The Guardian aperis ampleksa artikolo de David Newnham pri Esperanto. 11 aŭg populara usona magazino NewsWeek International aperigis artikolon de Ginanne Brownell Paroli por Esperanto. (AlKo)

Esperanto-budo estis starigita en la mondkunveno de Rotary International, kiu okazis 1-4 jun 2003 en Brisbano (Aŭstralio) kun 17 mil partoprenantoj el 120 landoj. (Esperanto sub la Suda Kruco)

10 jul strato Esperantolaan estis malfermita al la trafiko; je la limo de la urbo Oostende (Belgio) ĝi ligas Brugsesteenweg kun la kanalo “Gent-Oostende” kaj kondukas al Oudenburg. (BKC)

Anna Ritamäki kaj Radojica Petrović troviĝis inter 500 partoprenantoj en la Unesko-konferenco pri interkultura edukado en Jyväskylä 15-18 jul 2003. (Bja-listo)

En la 16a Internacia Odontologia Kongreso, kiu okazis en julio en Rio de Janeiro kun pli ol 30 mil personoj, Aldenora Mendonca starigis Esperanto-standon. (Nun)

Drama sekcio de la Kroata Esperantista Unuiĝo prezentis kelkajn spritajn skeĉojn, tradukitajn el Esperanto, en la Surstrata Festivalo kiu lastan semajnon de junio okazis en Zagrebo. (Nun)

85 lingvostudantoj el la universitato en Karlstad vizitis la Esperanto-Domon en Lesjöfors (Svedio) por konatiĝi kun ĝi kaj kun Esperanto. (La Espero)

Kataluna Esperanto-Asocio aliĝis al Asembleo de Intelektuloj, Profesiuloj kaj Artistoj, kiu protestas kontraŭ la fermo de la eŭska ĵurnalo Egunkaria.(Kataluna Esperantisto)

La Akademio de Esperanto en marto nuligis siajn decidojn de 1988 kaj deklaris, ke “neniu el la landnomoj Koreo, Koreujo, Koreio; Egipto, Egiptujo, Egiptio malobeas al la reguloj de la Fundamento de Esperanto. (Lumo)

Memore al Hans ten Hagen, forpasinta en marto 2003, estas starigita fondaĵo Hans por eduki instruistojn en Afriko; la komencan kapitalon de 100 mil eŭroj disponigis la familioj Hagen-Renses kaj Bakker-ten Hagen. (Kuriero)

Post la fino de la dungokontrakto kun Christian Lavarenne, la revuon Le Monde de l'Espéranto provizore redaktas Claude Nourmont, vicprezidanto de Espéranto France. (Le Monde de l'Espéranto)

Jarkunveno de Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj en Gotenburgo ne sukcesis trovi novan estraron kaj decidis, ke ASLE ripozu ĝis la venonta jarkunveno en Vilnius (2005), kiam oni decidos pri la estonteco. (Kuriero)


Diskutrondo pri UEA en la 2a Balta Forumo

Kadre de la 2a Balta Esperanto-Forumo (17–22 jul 2003 en Olsztyn, Pollando) estis organizita diskutrondo pri la nuna stato kaj estonteco de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun speciala emfazo de la nuna krizo en la plej granda esperantista asocio.

Post konciza enkonduko de Aleksander Korĵenkov, estis voĉlegitaj de Marian Zdankowski kaj Halina Gorecka kvar korespondaj kontribuaĵoj, kiujn laŭ peto de la organizantoj sendis: prezidanto de UEA Renato Corsetti; unu el la demisiintoj, eksredaktoro de Esperanto István Ertl, konata raŭmisto Giorgio Silfer, kaj prezidanto de la Plenumkomitato de SAT Jakvo Schram.

Fine aŭskultantoj diris siajn opiniojn pri UEA kaj pri kelkaj ideoj, kiujn ilin aŭdis. 


Renato CorsettiRenato Corsetti

UEA: ne krizo sed neceso adaptiĝi

Mi ne scias, ĉu la fina venko okazos morgaŭ aŭ postmorgaŭ aŭ post du jarcentoj, kaj neniu scias tion. Dum la historio de Esperanto de tempo al tempo aperis profetoj, kiuj diris, ke la fina venko okazos nun aŭ neniam. La lastaj el tiuj profetoj nun asertas, ke la fina venko okazos nun en Bruselo aŭ neniam. Eble ili pravas, eble ili malpravas, sed neniu el ni sincere scias.

Kunlige kun tio tiuj profetoj diras: ni uzu nun niajn tutajn havaĵojn, ĉar ĝuste estas nun aŭ neniam, ke Esperanto triumfos. Ni uzu nun nian kapitalon. La estonteco ne gravas.

Mi mem emas pensi, ke la estonteco ja gravas, kaj ke ni devas teni niajn kapablojn agi en ordo ankaŭ en la estonteco. Kiel ŝatis diri la eksa Ĝenerala Direktoro de UEA: ni respondecas ne nur al ni mem, sed ankaŭ al la estontaj generacioj de esperantistoj. Ni, nun estas ree mi, kiu parolas, ne rajtas foruzi nun nian kapitalon por planoj neklaraj kaj necertaj.

Kial ĉi tio rilatas al la temo de ĉi tiu kunveno? Ĝi rilatas, ĉar pluraj el la demisioj, pri kiuj vi legis, kaj pluraj el la malkontentoj, pri kiuj vi ne legis, baziĝas ĝuste je tio: UEA ne volas uzi sian kapitalon por fari tion aŭ alion.

Laŭ mi simple ni ne rajtas detrui nin mem, kiel la tiama UEA faris komence de la 1920aj jaroj. Cetere UEA kaj ĝenerale Esperanto, laŭ mi, estas io al kiu oni donas ne de kiu oni prenas.

Ĉu temas pri kriza krizo aŭ pri ŝanĝo-krizo?

Laŭ mi temas pri ŝanĝo-krizo. La mondo, kiun ni konis, ne plu ekzistas kaj sekve ni devas alfronti du grandajn problemojn:

— la homoj, kiuj abunde kaj ĉiam pli lernas rete, ne sentas lojalecon al lokaj grupoj, landaj asocioj aŭ UEA. Se temus nur pri misadministrado de UEA, kial la brita, germana, franca, itala … Asocioj perdas membrojn? La fenomeno estas tre pli ĝenerala kaj profunda ol oni emas prezenti ĝin. Mi neas, simple, ke la koloro de la kovrilo de la Jarlibro aŭ la reguleco de la revuo (cetere tre pli regula nun) havas ion por fari kun la membronombro. Kunlige kun tio oni devas trovi novan manieron atingi esperantistojn kaj igi ilin “pagi” por servoj. La tuta malnova koncepto pri landaj perantoj, kolektado de kotizoj, ktp. estas en krizo. Kompreneble oni ne forigu ilin en unu tago, sed oni komencu pensi pri la estonteco (vidu postan sekcion).

— la homoj ekster la ekonomie fortaj landoj simple ne povas pagi niajn servojn. Eble ili membriĝus, eble ili legus niajn librojn kaj revuojn, sed ili simple ne povas pagi. Ni, en Roterdamo, proponas niajn varojn nur al homoj el tiuj landoj. Neniu ĝis nun volis agnoski ke ekonomiaj kurtenoj povas esti pli rezistaj eĉ ol feraj kurtenoj. Cetere en la ekonomie fortaj landoj la tradiciaj movadanoj maljuniĝas kaj mortas. Tio estas io natura kaj neeskapebla. El la ekonomia vidpunkto por UEA kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj en tio estas ankaŭ avantaĝoj pro la heredaĵoj, sed en la longa daŭro tio ne sufiĉas por ekvilibrigi enspezojn kaj elspezojn.

— tria granda kaj pli ĝenerala problemo estas la rolo de la angla nun. Ni troviĝas en la usona imperio (vi rajtas pensi, ke ĝi estas la “usona libereco-paradizo” aŭ io simila, la esenco ne ŝanĝiĝas). En tiu imperio, kiu emas iĝi tutmonda, la lingvo de la gvidantoj emas iĝi la lingvo de ĉiuj. Jam Ibn Khaldun en la araba mezepoko komprenis, ke “la venkito ĉiam volas simili al la venkinto”. Vi komprenas, ke realistoj, real-politikistoj, emas eĉ eviti paroli pri Esperanto, unu el tiuj utopioj pri justeco kaj samrajteco, kiuj ne havas civitanecajn rajtojn en ĉi tiu mondo, en kiu la merkato, la fortuloj regas. Mi ne estas nun donanta mian valorjuĝon, mi estas nur rakontanta faktojn, pri kiuj povas konsenti kaj tiuj, kiuj ŝategas Usonon, kaj tiuj, kiuj malŝategas ĝin.

Oficismo: maljunula malsano de esperantismo

Unu el la solvoj, kiuj ĉiam revenas por kiu ajn problemo, estas: ni dungu oficiston por tio. Tio estas la simptomo de maljuna movado, kiu ne plu havante aktivulojn, pensas solvi la problemon per oficistoj. Sed nia movado havas sencon kaj vivas per siaj aktivuloj. Sen tio neniu oficisto utilas. Ĉu vi pensas, ke politika partio povas gajni elektojn per siaj oficistoj? Certe profesiuloj necesas, >sed sen volontuloj kaj vizioj ili estas senutilaj. Mi ne volas fari ekzemplojn por ne ofendi iun, sed se la Asocio de Bervalaj Esperantistoj ne havas estraron, kiu pretas labori ekster siaj normalaj laborhoroj por pensi pri agadoj kaj plani ilin kaj kunmeti la realigantojn, eĉ kvar oficistoj en la oficejo de ABE estos senutilaj. Ili ja povas registri la membrojn kaj produkti la revuon, ktp. sed ili ne povas fari la veran agadon, kiu, laŭ mi kaj en nia kazo, estas disvastigo de Esperanto, informado, instruado, ktp.

Unu el la ĉefaj eraroj de kelkaj eŭropaj esperantistoj estas, laŭ mi, ke ili pensas, ke oni povas disvastigi Esperanton en Grekujo sen grekaj esperantistoj (aŭ, ke ĉiukaze grekaj esperantistoj ne gravas por la venkoj en Bruselo, sufiĉas havi oficiston tie).

Ĉu solvoj?

La solvoj estas pli facilaj se oni parolas pri ili ol se oni provas realigi ilin.

— Pri la ekonomia aspekto, la falo de la membronombro, ktp. mi ĉiam pensis, ke oni devas rigorege defendi la nun ekzistantan kapitalon kaj klopodi pligrandigi ĝin, ĉar nur tio donas la bazon por agado en la estonteco, kiam oni apenaŭ havos membrojn. Tio ne ŝajnus blago. Mi jes antaŭvidas, ke se ŝanĝiĝas la socia klimato (efikeco, merkato, malidealoj, ktp.), malpli kaj malpli da homoj volos aliĝi nur por subteni la ideon. Tiam ni havos nur klientojn kaj samopiniantojn, kiuj eventuale pagos por agadoj, kiuj interesas ilin, sed ne por la strukturaj elspezoj. Sekve la agadoj de UEA devas transformiĝi al speco de unuoj, kunordigitaj sed sendependaj, kiuj kapablas resti en la merkato, en Esperantujo kaj vivi per tio, kion ili produktas. Unuaj ideoj pri tio komencas aperi inter komitatanoj, sed estas tro frue por detaligi ion. La strukturaj elspezoj, en tiu kadro, devas esti pagataj de la kapitala rento.

Certe iam devos ekzisti iu parto de UEA en Bangladeŝo aŭ ie tie, kiu povas produkti je kostoj akcepteblaj por homoj en similaj landoj, aŭ simple oni devas veni kun pli originala penso por solvi la problemon. Ideoj estas bonvenaj.

Ĉio cetera, la malfruo de la jarlibro aŭ la krucvortenigmo en la revuo estas malpli gravaj aferoj. 


Istvan ErtlIstván Ertl

Krizo ofte anoncas resaniĝon

Malofte en mia vivo mi spertis tian senton de liberiĝo kiel en tiu julie varmega Zagreba tagmezo, kiam mi, sekve al kolegoj Osmo Buller kaj Pasquale Zapelli, decidis demisii kiel oficisto de UEA. Tuj ekkirliĝis en mi ĉiaj pensoj kaj planoj, plej senformaj kaj malcertaj … sed pri unu afero mi estis certa: nia demisio nepre komprenigos al Esperantujo ke io putras en UEA. Nun ni ja estos liberaj publike klarigi kial frustras kunlabori kun homoj kiel Renato Corsetti kaj Michela Lipari, kial ne verŝajnas ke nova estraro, gardinta ilin siasine, antaŭenigos la aferojn de UEA. Kaj se ekestos publika kompreno pri tio, estraro tia ne povos daŭri.

Ho, kiel naiva mi estis! Unue, dum la resto de mia oficista periodo tamen ne eblis por mi ĉion malkaŝe diri, ĉar… mi ankoraŭ estis oficisto, submetita al ia minimumo da lojalo. (Parentezege: nome de tia lojalo, nuntempe Corsetti bremsas la esprimliberon de la Brusela Komunikadcentro, kiun financas plejparte UEA.) Due, mi devis kompreni ke multaj — ĉu plej multaj? — esperantistoj timas konfliktojn, timas kompromiton al la varmeco de la familia rondo. “Paco, harmonio kaj kunlaboro je ĉia prezo” estas ilia moto.

Forlasinte Roterdamon, mi sentis novan certecon: mi restos indiferenta pri la evoluoj ĉirkaŭ UEA; Esperanton ekde nun mi vivos verkante, tradukante, flegante personajn kontaktojn… neniel movade! Ho ve, tiu certeco daŭris eĉ malpli ol la antaŭa: nur kelkajn semajnojn. Divorcoj ja ĉiam postlasas spurojn, kaj neniam eblas rompi ĉiujn ligojn.

Mi maleskapis tiagrade ke mi eĉ devas trovi min nun respondanta al invito de La Ondo de Esperanto verki pri la krizo de UEA! Ho ve.

Do, ĉu ja krizo? Jes ja. La membraro ŝrumpas, la financoj ŝanceliĝas, internaj konfliktoj daŭras. Regas estraro plejparte nekompetenta, helpata de ĝenerala direktoro daŭre novica.

Tamen, kvankam kelkaj krizaj jaroj povas detrui la atingojn de pozitiva jardeko, mi kredas (nu, ĉar mi emas tion kredi…) ke bonaj ŝanĝoj povas veni rapide. La estraro ja devos foriri plej malfrue en 2004, kvankam la Komitato gajnus tutan jaron por ni ĉiuj se tio okazus jam en Gotenburgo. (Re)konstrui glate kaj pli moderne funkciantan Centran Oficejon estas jam pli granda defio, sed kun nova estro ankaŭ tio devus ebli ene de kelkaj jaroj.

Vi diros al mi ke miaj komentoj estas mallongvide personaj, kvazaŭ mi ankoraŭ estus UEA-oficisto, facile pli sentema pri ĉiutaga rutino ol pri longa perspektivo. Aliaj movadaj rolantoj ja proponas pli vastrigardajn klarigojn.

Laŭ Civitano Silfer, ekzemple (majstro de distingoj, li fajne dirus ke li estas ne movadano, sed lingvokomunumano), ĉiuj UEA-anoj kaj UEA-emuloj estas finvenkistoj, kontraste al la sol-sava religio de raŭmismo, kaj UEA estas en krizo ĉar la eksmoda finvenkismo ne laŭas nian epokon.

Nu, la koncepta paro finvenkismo-raŭmismo estas inter la plej sterilaj neologismoj de la lasta kvaronjarcento, tamen kun nepra utilo por Silfer mem: per ĝi li povas pli kaj plu profili sian apartecon. Mi ĉiam bedaŭris ke la Proklamo de Voss el 1991 restis tiom nerimarkata, kvankam ĝi plej inspire kaj takte klarigis ke finvenkismo kaj raŭmismo, se entute nomi ilin tiel, kunloĝas en ĉiu el ni. (“…konflikto inter kultur-flegemaj kaj fin-venkemaj esperantistoj estas transpontebla…” — diras la Proklamo.)

Mi dirus ke ideologiaj konsideroj certe gravas por prijuĝi kiel UEA fartas, sed ne laŭ tiu ĉi kontrastiga klarig-linio. Mi kredas ke UEA pli facile kreskus kaj florus se la membroj vidus bone difinitajn celojn kaj disponus daŭrajn raportojn pri ties atingado. UEA devus senhezite prioritatigi iujn el siaj statutaj celoj kaj labori pri ĝuste tiuj prioritatoj. Nome, klerigi pri kaj batali kontraŭ lingva diskriminacio ŝajnas al mi la celo laŭstatuta kiu kaj helpus pli klare profili la Asocion eksteren kaj estus pli stimule inspira agmotivo ol unuavicigi la disvastigadon mem de Esperanto. Tio ŝajnas paŝo for de poresperanteco al peresperanteco — paŝo kiun emis fari jam UEA-prezidanto Kep Enderby. En tio li estis aplaŭdinda, sed ne en lia emo ligi Esperanton al ajnaj entreprenoj mondplibonigaj, emo komuna kun la nuna estro Renato Corsetti, vicprezidinto de la komunismema Mondpaca Esperantisma Movado. Corsetti mem verŝajne kredas ke lia politiko “floru ĉiuj floroj” utilas por kuraĝigi ĉiajn iniciatojn Esperantajn, sed preter liaj personaj afablo kaj helpemo, tia ajnemo nur kreas senton de malcerteco pri tio kien fakte navigas — drivas? — UEA. Preĝmueli la mantron “informado, instruado, utiligado” ne multe helpas por forigi tiun senton pri svageco.

Corsetti ankaŭ kutimas aserti ke la krizo ne estas en UEA, sed ekstere: kulpas ne ni, sed la sendanka mondo. Laŭ li, riĉmondanoj lernas Esperanton per la reto, kaj poste fajfas klubumi kaj kotizi, dum malriĉmondanoj povas eble klubumi, sed nek retumi nek kotizi. Se mi bone komprenas lian argumentadon, Esperantujon minacus simila demografia evoluo kiel Eŭropon: ĝiaj anoj estas mezume pli kaj pli aĝaj, kaj mortas riĉaj, dum enmigro/enmovadiĝo de triamondanoj estas tre malfacila.

Ĉe Corsetti mi trovas pli da pripensindaĵoj ol ĉe Silfer. Jes, UEA (kaj ĉiuj ceteraj movadaj strukturoj) devas adaptiĝi al ŝanĝoj en la mondo. Mi memoras ke Humphrey Tonkin lanĉis en 2001, en la itala landa kongreso, interesan pensbalonon pri kelkaj adaptaj ŝanĝoj: modifi la nomon de UEA al “Esperanto Internacia”, kaj fleksebligi la membrokategoriojn, enkondukante multe pli da servoj komputilaj. La italoj aklamis liajn ideojn, sed poste Tonkin ŝajne restis izolita kun ili en la estraro kiu lin englutis. Tio bedaŭrindas, ĉar ideoj pri tia reformo estas necesaj, daŭre ripetindaj kaj evoluigendaj, por ke ili penetru kaj iom post iom konkeru la publikan konscion en Esperantujo. Anstataŭ tia idea diskuto, nun ni tamen atestas pitajn batalojn, rezignemon kaj malakordojn, kiuj (laŭ UEA-estrarano kiun mi citas senpermese kaj tial anonime) “disŝprucis tra la tuta E-movado, kiu sinkas nun en ian fetoron kapitulacan kaj nenifaran”.

Sed ne forgesu ni ke la unua ekzemplofrazo en PIV estas: “Krizo ofte anoncas resaniĝon”. PIV estas nia Biblio (krom de Corsetti, kiu opinias ĝin la Biblio de diablo), do prenu ni tiun frazon kvazaŭ dimanĉan predikon — tio estas, ion el kio ni ĉerpas esperon kaj inspiron, antaŭ ol alfronti la malfacilajn lundojn, mardojn kaj ceterajn ĉiutagojn.


Giorgio SilferGiorgio Silfer

UEA: de problemoj al krizo

Kvankam pri la krizo de UEA (kaj de la finvenkisma sistemo ĝenerale) aperis jam multaj leteroj kaj artikoloj diversloke, ŝajnas ke ekzistas ĝis nun nur unu oficiala star-punkto, en formo de deklaro aprobita fare de instanco. Temas pri la deklaro de la Kapitulo de la Esperanta Civito, datita la 19an de aprilo 2003, laŭ propono de sen. Bertil Nilsson, vickonsulo pri kulturaj aferoj. Samtempe aliaj opinioj en la Civita organo mem (la retagentejo “Heroldo komunikas”) ne esprimas oficialan vidpunkton, eĉ se ili estas interesaj, trafaj aŭ kongruaj.

La deklaro de la ekzekutiva instanco tekstas do jene:

La Kapitulo de la Esperanta Civito,

rekonante ke Universala Esperanto-Asocio per biblioteko Hodler, per sia jarlibro, sia libroservo kaj organizado de kongresoj plenumas utilajn funkciojn en nia parolkomunumo;

konstatinte ke de pluraj jaroj okazas granda potencokonflikto interne de UEA, kiu povas kaŭzi damaĝojn al tiuj servoj kaj eĉ kompromiti la bildon de Esperantio;

rekomendas al ĉiu Esperantiano mobilizi siajn energiojn por rapidigi en paco kaj harmonio la konstruadon de tia demokratia, plurcentra kaj federa Esperantio, kie ĉiu kun plena respekto al alies konvinkoj povos servi al nia parolkomunumo laŭ siaj propraj konvinkoj pri justo kaj efikeco.

La Kapitula deklaro artikiĝas laŭ tri punktoj: du premisoj kaj unu rekomendo.

La premisoj estas a) agnosko pri la ĝisnuna utilo de UEA kaj b) tre sinteza klarigo pri la situacio.

Laŭ la unua “UEA plenumas utilajn funkciojn en nia parolkomunumo”, kaj tiuj funkcioj estas (precipe aŭ eĉ nur) kvar servoj: biblioteko Hodler, jarlibro, libroservo, UK (eventuale ankaŭ IJK). Rimarkinde, ke inter tiuj servoj estas menciitaj nek revuo Esperanto nek la ĝirkonta sistemo nek la retadresaro.

Laŭ la dua la “interna potencokonflikto povas kaŭzi damaĝojn al tiuj servoj”.

Laŭ tre strikta adhero al tiu logiko: UEA meritas vivi pro kvar servoj, kaj ni zorgas pro la sorto de UEA (nur) ĉar tiuj kvar servoj riskas damaĝon. La adverbo “nur” restas interkrampe, ĉar la deklaro aldonas ke la potencokonflikto povas “eĉ kompromiti la bildon de Esperantio”.

Supozante ke UEA mortus, laŭ tiu logiko eblus eviti larmojn kaj doloron se:

1) tiuj kvar servoj daŭrus aliloke, eventuale eĉ pli bone ol nun (pli malbone signifus nur ĉesi, almenaŭ por la jarlibro);

2) el tiu morto ne estus kompromitita la bildo de Esperantio.

La kondiĉo 1 estas facile imagebla: UKoj ekzistis pli ol tridek jarojn ekster UEA (1905–1933 kaj 1937–1947), do ili povus ree ekzisti sendepende de tiu asocio; bonaj libroservoj estis ĉiam multaj krom tiu de UEA, kaj eĉ nun tiu de Japana E-Instituto almenaŭ titole pli riĉas, dum tiu de KCE almenaŭ brokante pli gravas; Biblioteko Hodler ĉiam estis malpli util(igat)a ol IEM en Vieno, kaj ankaŭ aliaj, ekzemple CDELI en Svislando; kaj la jarlibro, se juĝi laŭ la lastaj eldonoj kaj laŭ la situacio de la delegita reto, fariĝis nur turmento.

La kondiĉo 2 postulas pli da fantazio, precipe ĉar oni ne komprenas tuj en kio la nuna UEA-krizo kompromitus la bildon de Esperantio: ĉe kiu? ĉu internaciaj aŭ interŝtataj organizoj? El la fina rekomendo oni komprenas ke la giganta UEA-kverelo, kun insultoj, sputoj kaj disputoj, kraĉoj kaj klaĉoj, pamfletoj kaj demisioj de kaj inter finvenkistoj kompromitas la bildon de Esperantio ĉe la finvenkistoj mem. Bone, en tiu kazo ili simple ne pagu plu kotizon al UEA; sed eble ĉe la finvenkistoj la sento de eklezia/partia identeco estas tiel forta, ke por multaj forlasi UEAn sinonimus al definitiva apostateco. Ilia psika problemo, fakte. Kiel ajn, la deklaro implice konsideras la ŝancon, ke iam UEA ne plu ekzistos, nome ĝi pereos kune kun la sinkanta finvenkisma sistemo.

Kaj ĝuste tial la Kapitulo rekomendas “al ĉiu Esperantiano” (tio estas: Esperanta Civitano — aliajn ĝi ne rajtas iom ajn devigi) “mobilizi siajn energiojn por rapidigi en paco kaj harmonio la konstruadon de tia demokratia, plurcentra kaj federa Esperantio, kie ĉiu kun plena respekto al alies konvinkoj povos servi al nia parolkomunumo laŭ siaj propraj konvinkoj pri justo kaj efikeco.”

Tia Esperantio evidente ne estas la nuna UEA, sed eventuale povus ankoraŭ inkluzivi ĝin.

Fakte, se hodiaŭ UEA, post oficiala decido de sia suverena instanco (la Komitato), petus la aliĝon al la Pakto por la Esperanta Civito, ne estus tuj certe ke la Forumo akceptus la peton. Eĉ UN ne volonte akceptus novan membroŝtaton, se en ĝi daŭre flamus interna milito… Estus saĝe kaj utile por UEA peti la aliĝon, sed ĉu same saĝe kaj utile estus akcepti? Nu, se konsideri ke tia aliĝpeto signifus aliĝi al raŭmismo (la paktaniĝo ne postulas financan kotizon, sed jes moralan doganon), probable la Forumo konsentus — sed ne sen debato.

Ni alvenas al la konkludo. Laŭ la deklaro, ni deduktas ke UEA krizas esence ĉar ĝi ne kapablis konstrui “tian demokratian, plurcentran kaj federan Esperantion, kie ĉiu kun plena respekto al alies konvinkoj povos servi al nia parolkomunumo laŭ siaj propraj konvinkoj pri justo kaj efikeco.”

Se UEA estus konstruinta ion tian, ne estus okazanta “de pluraj jaroj” granda potencokonflikto en ĝia interno.

Legu pli en Literatura Foiro kaj Heroldo de Esperanto.

Dankante pro la invito, kore salutas

Giorgio Silfer
(interveninta je privata titolo) 


Jakvo SchramJakvo Schram

Eble la fama Esperanto-amikeco povas alporti solvon

En diversaj forumoj mi klopodas havi superrigardon pri la krizo kiun suferas UEA. Mi devas konfesi ke mi kiel sindikatisto neniam komprenis la kialon de la amasa demisio de dungitoj de CO en Roterdamo.

Vagis tra Esperantio multaj onidiroj, kiuj valoras lokon en skandalgazetaro, pri homoj kiuj kulpigis aliajn pri la plej skandalaj aferoj, sed mi vere ne legis atente ĉi tiun novaĵon, same kiel mi ne okupiĝas pri aliaj sensencaĵoj en la denaska lingvo.

Kiel dirite, mia sindikatista koro ne komprenas: kial la dungitoj de la CO en Roterdamo demisiis, ĉu pro malkontento pri la estraro? Nu mi povas imagi ke demisias unu malkontenta persono, sed en la laborista medio mi lernis ke, se vi havas rimarkojn aŭ volas protesti kontraŭ reguloj aŭ estraro kaj vi ne estas sola — vi devas unuiĝi kaj postuli de la “kulpulo” ke li aŭ solvu vian problemon aŭ malaperu de la gvida posteno. Kiam oni amase maldungas homojn, mi ĉiam nervoziĝas, sed kiam plenkreskuloj decidas demisii, nu bone decido farita kaj punkto fino. Se ili pensas ke tio estas la solvo, kial fari bruon pri tio?

Mi klopodis jam plurfoje krei bildon pri la malfaciloj, kiuj trafas UEA, legante la paĝojn de Libera Folio, Ĝangalo kaj La Ondo de Esperanto. Bedaŭrinde la tuta afero restas enigma por mi. Abundas en la koridoroj de Esperantujo onidiroj, sed mi legas malmultajn faktojn, kiuj pravigas la krizon aŭ malnebuligas la tuton al komprenebla por eksterulo.

Por mi la strukturo de UEA estas tro peza, kaj mi timas ke estas tre malfacile ŝanĝi ion en la strukturo. Mi ja scias tion (kvankam ĝi estas nur mia propra opinio) de la tago kiam mi aliĝis al UEA kaj legis ties statuton. Tro burokrata laŭ mia gusto, tro piramida por progresemulo, kia mi estas. Ĉi tiu ne estas riproĉo, eĉ male, mi povas imagi, ke plejmulto da membroj sentas sin tute komforte en la strukturo.

UEA estas neŭtrala movado, kies tasko estas disvastigi Esperanton (aŭ mi tute devas miskompreni la aferon?). Do la tuta energio devas iri por disvastigo de Esperanto, sed pluraj homoj perdas nun energion al aliaj aferoj. Ĉu ili malkontentas pri la Estraro? Nu elektu alian. Ĉu kandidato jam tro longe estas en la Estraro, trovu alian, kiel amiko Gilbert Ledon nomis ilin, utilan idioton, kiu volas plenumi la taskon.

Ilja De Coster konkludis en Libera Folio, ke la ĉefa problemo de UEA estas manko je profesia mastrumado. Nu De Coster estas tre juna kaj nur antaŭ kelkaj monatoj forlasis la universitatan vindotukon. Li bone povas teorii, sed problemo estas ke post konkludo li ne alportas pageblan solvon.

Mi esperas, ke ĉiuj ludantoj en la katastrofo ĉirkaŭtabliĝu en la venonta UK pro trovi solvon de la nuna krizo. Ili devas scii, ke en ĉi tiu situacio neniu povas esti gajninto, se ili ne kapablas fari amikan interkonsenton.

La protagonistoj havas la ilon bezonatan por interkompreniĝi, la genian lingvon Esperanto.

Eble ankaŭ ne estas malbone, se ili pensas pri miloj da homoj, kiuj dum jaroj donis sian forton kaj monon al Esperanto, al UEA. De la plej fervora eterna komencanto ĝis la zelota UEA-ano, ĉiuj rajtas havi UEA-on en kiu regas amikeco, kompreno kaj la volo laboregi por mondvaste disvastigi Esperanton.

Tute honeste, mi ne bone komprenas la tutan malagrablan batalon, kiu nun iom post iom malkonstruas UEA-on kaj certe pli kaj pli ankaŭ la tutan Esperanto-movadon.

Neniam antaŭe ekzistis nepra bezono ol nun al interamika lingvo apud la komerca angla. UEA povas doni alternativan lingvon al la potencaj lingvoj kiujn oni preskaŭ altrudas al la amaso.

Plenkreskuloj demisiis, tio okazas ĉiun tagon milfoje kaj do ne valoras mencion. Plenkreskuloj diskutas kaj malsamopinias, nu bone ankaŭ nenio revolucia. Oni nur ne forgesu, ke giganta tasko estas plenumota. Disvastigi Esperanton, jen la tasko, kiun unue atentu la nunaj batalantoj.


Niaj progresoj kaj malprogresoj

Ekde 1998 la studgrupo Perspektivo organizas enketon pri la progreso kaj malprogreso de la Esperanto-afero en la antaŭa jaro.

La metodo estas la sama kiel antaŭe: iu listigas aron da konstatitaj eventoj, kiujn oni povas koncepti kiel progresaĵon, kaj same aron da tiaj, kiujn oni povus nomi malprogresaĵoj en la tutmonda Esperanto-afero. Poste oni havigas tiujn du listojn al aro da Esperanto-aktivuloj, ke ili indiku, kiun eventon ili konceptas kiel la plej gravan, kiun kiel la duan plej gravan ktp. Poste oni adicias la poentojn kaj per tio oni akiras listojn.

La metodo ne estas ideala, sed ĝi povas servi ĝis kiam iu statistik-spertulo lanĉos ion pli konvenan.

La enketo, kiu rilatas al 2002, montras specialan rezulton — unu fakto estas elstare alte taksita, kaj sekve ekzistas granda poento-diferenco inter ĝi kaj la aliaj.

Progresoj en 2002

La nekontesteble ĉefa evento de la jaro 2002 estas eldono de la Nova PIV. 22 el la 25 respondintoj citis tiun ĉi fakton, kaj por 15 el ili ĝi estas la ĉefa evento de la jaro. Tiuj respondoj havigis al tiu fakto 183 poentojn el la 250 eblaj.

Jen la unua eventodeko

1. Eldono de NPIV 183
2-3. Retpaĝoj de PEA kaj de Franko Luin kun pli ol miliono da vizitoj jare 114
2-3. Agado de BKC en Bruselo 114
4. Junularo konsistigis unu trionon de la partoprenantoj en UK-87 93
5. Refunkciis la kurso pri Interlingvistiko kaj Esperanto en la Komunuma Universitato de Amsterdamo 83
6. Libro de George Kersaudy Langues sans frontières favore informis pri Esperanto 74
7. Sukcesa fino de la trijara sesio de la Interlingvistikaj Studoj en la Universitato de Poznań 53
8. Finredakto kaj konsultebligo de la katalogo Trovanto en IEM (Vieno) 50
9. Inaŭguro de Libera Eŭropa Universitato en Komarno je iniciato de AIS 49
10. 6 mil 484 gejunuloj en Hungario partoprenis oficialan ekzamenon pri Esperanto 46

Malprogresoj en 2002

La plej malagrabla montriĝis, ke denove malkreskis la individua membraro de UEA, 19 el la 25 respondintoj indikis tion, kaj por 6 el ili ĝi estas la ĉefa malprogresaĵo; la adicio de iliaj malpoentoj kondukis al 67 el la 100 principe atingeblaj.

1. Malkresko de la individua membraro de UEA 67
2. Viena Radio forstrekis sian Esperanto-elsendon 55
3. La ĉeso de la funkciado de Monda Turismo 50
4-5. Foriris pluraj funkciuloj de CO de UEA 45
4-5. Rifuza respondo de Neil Kinnock el EU pri la uzado de Esperanto 45
6. Ĉesis aperi Eventoj 30
7. Kreskanta misinformado en Heroldo de Esperanto 18
8. La Jarlibro de UEA malfrue aperis 15
9. Iu vere skandaleca teksto en Heroldo de Esperanto pri la studgrupo Perspektivo 10

W.M.A. De Smet (Belgio)


“Komunismo kulpas pri nuraj 100 milionoj da vivoj: donu al ĝi ankoraŭ ŝancon!”

LOdE ĉesas eviti politikajn temojn. Ŝajnas bone: ĉu? Kaj por malfermi la novan epokon de sia ne plu “sterila” enhavo ĝi trovas ion supozeble la plej konvenan por ĉi tiu signifoplena momento. Kaj la plej konvena montriĝas … la komunisma klasbatalo (!) tiel ke la lando de “venkinta socialismo” (kaj de ĝia plej pompa fiasko) invitas intervjuon de “fosilia” komunisto… Komunisto el lando, kie “klimato estas mola kaj valuto — firma” (tiom aspirata de altrangaj eks-sovetiaj funkciuloj ellaseblaj eksterlanden).

Naskita ankoraŭ dum Stalin, mi estis bonŝanca sufiĉe frue eklerni iom da vero pri la Sovetia sistemo de miaj parencoj, kaj poste — el la literaturo, kaŝe cirkulanta en lego-rondoj. El verkoj de Solĵenicin mi eksciis, ke jam ek de fino de la 1920aj jaroj iuj el prizonuloj de GULAG foje estis bonŝancaj sukcese fuĝi al la Okcidentaj landoj. Foje iuj el altrangaj sovetiaj oficialuloj aŭ spionoj fuĝis tien ankaŭ.

Do ek de tiuj fruaj jaroj ili penadis “malfermi okulojn” al la Okcidentaj registaroj kaj la intelektularo pri la vera realeco de la venkinta socialismo. Aperadis iliaj libroj, raportoj, sed ve, vane. Neniuj faktoj kapablis ŝanceli konvinkojn de tiel nomata okcidenta liberalisma intelektularo, adoranta komunismon tie, en ilia komforta “kapitalisma infero” je sekura distanco de ilia rev-lando.

Ke tiuj kvazaŭ intelektaj homoj en liberaj landoj kun ĉiuj informebloj (malkiel ni) restis apologetoj de la plej katastrofa en la historio “socia eksperimento”, ŝajnis al mi tiom fia, ke ek de tiam mi ekmalamis ilin por ĉiam… Precipe renkontinte la vivajn ekzemplerojn nuntempe, 12 jarojn post la kolapso de ilia revo, la revo kiu determinis la brutalan esencon de la 20a jarcento.

Do jen, la moderna “ruĝ-vindaĵa bebo” (mamnutrito de tiutempaj ard-koraj komunistoj en Britujo) aperas kiel honora gasto sur la unua paĝo de LOdE kun la sama “programo” por la tuta homaro: gvidi nin ĉiujn el la “kapitalisma infero”… La “utila idioto” (esprimo de Lenin) salutas la utiligitajn…

Alexander Gofen (Usono)


Deklari sin popolo

Dum lasta censado la pola registaro eksciis havi novan, kaj aldone la plej grandan, nacian minoritaton: la silezianoj.

Ĉirkaŭ 180 mil ŝtatanoj de Pola Respubliko deklaris sin silezianoj. Daŭras jura batalo pri la loko de la “nova” minoritato kadre de la pola ŝtato, membro de Eŭropa Unio ekde la 1a de majo 2004.

La silezianoj deklaris sin popolo ne laŭ teritoriaj kriterioj (ekz. loĝado de vojevodioj sileziaj kaj apudaj), sed laŭ sia aparteno al aparta kulturo, nek pola nek germana, nur silezia.

La Konsulo de la Esperanta Civito montras per tiu ĉi fakto, ke ĉiam ekzistas ebleco deklari nin popolo kadre de Eŭropa Unio, kun la juraj, kulturaj kaj lingvaj konsekvencoj. Interalie tiucele la Esperanta Civito kreis la kadrojn, por ke esperantistoj povu deklari sin popolo.

Antaŭ ni malfermiĝas neantaŭvideblaj eblecoj esti agnoskitaj kiel popolo kaj konfirmitaj kiel subjekto de internacia juro.

Walter Żelazny
Konsulo de la Esperanta Civito


TEJO estas bezonata kaj bezonas subtenon de CO

Komitatano Z en LOdE-102 konstatas ke demisioj de estraranoj estas dubinda tradicio en TEJO. Li forgesas mencii ke demisioj okazis ankaŭ inter la dungitoj de la CO. Ĉu ne tiuj demisioj estas same dubindaj? Aŭ ĉu ne ĉiuj demisioj same grave montras ke io estas plibonigenda ĉe UEA?

Kiel kaŭzo por kolero inter la TEJOanoj komitatano Z konstatas ke la nunaj gvidantoj de UEA disŝutas belajn vortojn kaj promesojn sed ne pensas pri la plenumeblecoj. Tio ja kolerigas ankaŭ la membrojn, kaj la membronombro falas. Kion oni povas fari por reakiri la fidon de la membraro?

Laŭ komitatano Z la ekstera mono, kiun ricevis TEJO, influis negative ĝian rilaton kun la membroj. Liaj konkludoj estas iom strangaj. Ĉu ne la seminarioj, kiujn TEJO povis aranĝi danke al tiu mono, donis forton al TEJO? Ĉu ne aktiveco estas la plej grava varbilo? Samtempe oni devas konfesi ke seminarioj ne estas por ĉiuj kaj la estraro devus havi fortojn ankaŭ por aliaj taskoj. Tial ili bezonas helpon de oficisto ĉe CO.

Kompreneble ankaŭ la aliaj servoj de UEA estas gravaj. Ne ĉiuj membroj pensas ke plej gravas nur pagi monon al UEA. Ili ankaŭ postulas servojn. La revuo, la jarlibro kaj la UEA-kontoj devus funkcii. Sed samtempe oni devas trovi la monon por investi en la estonto, en la subteno de TEJO. Manko de mono estas iel relativa afero, se oni rigardas la bilancon de UEA.

Laŭ mi TEJO estas ege bezonata organizo. Ĝi ja estas la bazo por la pluvivo de UEA.

Pensanta pensiulo


Paul GubbinsFinsezone

novelo de Paul Gubbins

La rano — strangolata — tuj kaptis lian atenton. Kaj vibrigis la kordojn de lia koro — se entute, kiel li poste rezonis, koro kordojn havas. Tamen el inter ĉiuj aliaj neaĉetitaĵoj finsezone restantaj — ringoj kaj pneŭmatikoj, delfenoj kaj balenoj — la rano aparte mizera aspektis. Nu, ankaŭ vi mizerus, se ĉirkaŭkola ŝnuro vin strangolus — sed ne nur simple tial. Ne, ne — temis pri voĉo, voĉeto, apenaŭ aŭdebla, sed al tiuj, kiuj orelojn posedas: “Akvokvakvo… akvokvakvo… al la akvo… kvakoakvo…” kaj li estis transironta la strateton — la unusolan en la iama fiŝkaptista vilaĝo kaptita nun de ŝarkoj de la turismo-industrio — por pli atente aŭskulti la rankanzonon, kiam “huuuup!”, kaj el okulo-angulo li konstatis ĵipon kriĉbremse hupe haltantan nur fingrodikon for de — nu — la fingroj de lia dekstra mano. Samtempe de malantaŭe li sentis akran doloron en la dorso kaj li trovis sin lanĉata trans la strateton — rano-randen — dum inaj virinaj edzinaj riproĉoj draŝis kraŝis. “Walter!” langovipis lia edzino — ŝi, kiu puŝis lin for de la faŭko de la ĵipo-monstro — “Walter! Iam mi ne apudos por savi vin… do pensu, pajlokap'!” Sin turnante, por atentigi, ke fakte la ĵipo jam haltis kaj ke savado — por ne paroli pri dorsdoloroj — tute superfluas, Walter subite trovis sin mergiĝanta, dronanta en la marobluaj okuloj de la plej gracia, la plej diina estaĵo — sidanta apud barboza kaj rikananta ĵipisto — kiun li iam ajn vidis. “Aj…!” elbuŝigis Walter, dum la ĵipo — sur kies flanko la ekenamiĝinto registris nur la grekliterajn vortojn “marbardo” kaj “savo” — subite preterakcelis kaj perdiĝis en polvo kaj polucio. “Haltu”, raŭkis Walter. “Ho, haltu, mirinda, mirakla…” “Walter!” skue skoldis lia edzino. “Ĉu vi plene idiotas? Aŭ ĉu ja trois, kiel mi avertis, la kroma metaxa, pri kiu vi postmanĝe obstinis? He…?” Sed Walter, kompatindulo, ekbalbutis nur pri diino kaj la bluo de la maro kaj pri rano soifanta je akvo, eventuale libero… “Rano?” eksplodis lia edzino. “Kiu rano?” Walter gestis svage, malantaŭen, vendejon indikante. “Rano… ?” miris lia edzino. “Nur aermatracojn mi vidas”. Kaj, strabante: “Nu jes… ranoforman…” — “Ĝuste”, ekscitiĝis Walter. “Kaj la kvakadon… ĉu vi ne aŭdas?..” — “Nenion mi aŭdas”, frostis helseptembrotage la edzino. Aldonante, misaŭgure: “Post la ferio, kiam ni hejmeniros, vi vizitos kuraciston. Ho, jes, kara mia. Ĉar via frenezo… nu… ĝi frenezigas min”.

*

Temis ja pri la fino de la turisma sezono. Ĉe la sennombraj taverna-oj kaj restoracioj en la vilaĝo ĉiuhore haveblis sidlokoj, eĉ ĉe tiuj romantike situantaj fronte al la maro. Efektive pro kliento-manko kelkaj el la malpli favorataj taverna-oj jam fermiĝis: ties posedantoj jam aŭtunen, enlanden, familien fuĝis. La orkoloran plaĝon de la preskaŭ perfekta golfeto ankoraŭ makulis la vulgaraj ruĝoj kaj verdoj kaj flavoj de la strandoseĝoj — tage lueblaj kun sunombrelo kontraŭ nur kvin eŭroj — tamen plejparte ili vakis: la infanoj al lernejoj revenis, la patroj al oficejoj, la patrinoj — ho! kiu scias, al kiuj revoj revenas patrinoj. Krome jam senteblis unuaj pluvogutoj de la aŭtuno — nekarakterize frue, kiel saĝis la kelneroj, kulpigante tergloban varmiĝon (neniel la gasojn vate, kruce striantajn iam lazurajn ĉielojn; haladzajn gasojn el aviadiloj, turisto- kaj trinkmono-transportiloj, de kiuj ne nur la kelneroj sed ankaŭ la insula ekonomio nepre dependis). Kaj jes, kiel rezignacie konstatis Walter, jam je la sepa kaj duono vesperiĝas — eĉ pli frue ol hejme. Certe — finsezona etoso. Kaj, jes, finsezona rano: pro tio, sendube, ĝi apelaciis al li — infana ludilo tamen seninfana. Nedezirata, nesopirata. Kaj krome — strangolata. Kiel Walter mem. Kiu ne povis ne konstante vidi la ranon (malkiel la ĵipa ravulino, kiun li vane serĉadis — ete-diskrete, memevidente, por eviti la galon de lia edzino, kiu taksus lin krom frenezulo ankaŭ sendube erotomaniulo): la rano pendis ekster superbazaro — subbazaro, amare notis la edzino de Walter, malaprobe ekzameninte la stokon — situanta meze de la sola vilaĝa strateto, kaj sekve preterpasenda plurfojojn tage survoje al manĝejo aŭ maro, butiko aŭ buso. Kaj ju pli Walter vidis la ranon, des pli li sentis sin bezonata — unuafoje, unike en sia vivo vere bezonata — por helpi al iu — al io — plenumi sian destinon; ja ranan, aermatracan destinon, sed ĉiaokaze destinon. Krome, pli nebule, li sentis la sorton de la rano iel kunligata kun tiu de la estaĵo en la ĵipo; eble, se li povus iel utili al la rano, do tiam ŝi kaj li… “Walter!” elrevigis lin konata kriĉo. “Sur kiu planedo vi nun staras?” — “Sur neniu”, mensogis Walter. “Vi estas mia tuta konstelacio…” kaj li subride ĝuis la grimacon de lia edzino, “mia suno, mia luno… mia puno”, li flustre aldonis. Kaj subite: “Vidu… la ranon. Sendube ĝi malmultekostas… nur kelkajn eŭrojn…” — “Vi kaj la ranca rano”, elkraĉis suno kaj luno de Walter. “Kio estas al vi kaj la damninda aermatraco? Diable, se pinglon mi havus…” — “Ne, ne”, nervozis Walter, lokante sin rapide inter rano kaj edzino, “mi petas vin… ne. Sed vidu … kiel malgaje ĝi aspektas…” — “Mi malgajigos vin, se ranon… aermatracon… vi aĉetos”, tondris la edzino. “Imagu… mezaĝulo… mezaĝulo plus”, ŝi malicis, “surstrande kun stulta tia ludilo. Plue…”, kaj fendiĝis ŝiaj okuloj, “laŭproverbe rano je marĉo, ne maron sopiras. Kaj ĉi tie… eble vi ankoraŭ ne rimarkis… estas maro. Maro, kara mia, ne marĉo… krom marĉo en via kapo”. Kaj, tiel atutinte, ŝi turnis sin sur la kalkano kaj, alte tenante la nazon, formajestis en la direkto de la hotelo. Dume, el la alia direkto: “Akvokvakvo… akvokvakvo… al la akvo… kvakoakvo…” — “Ve”, ĝemis Walter. “Oble ve”. Kaj: “Frenezaĵo”, skuis sin la turmentato. “Kiu aŭdis pri rano parolanta… por ne mencii aermatracon”. Kaj kiel bona edzo, obeeme, li postkuretis sian edzinon — postkuretis racion, postkuretis enuon. Ĉar ĉu ne la vivo monotonas sen la voĉoj, kiujn nur vi aŭdas, kiuj nur vin alparolas? La voĉoj de — de kie? De kiu, kio? Ho, Walter, Walter — vi feriis por ripozi, malstreĉiĝi; sed jen adade akvokvako-kvakoakvo neeltenebla ĉiam pli insista urĝe skurĝe raciorompa ĝis — ĝis alproksimiĝis la benata-malbenata tempo, kiam, kiel ĉiam, el ferio fariĝis foriro. Kiam Walter — ho, jes, kiam Walter estis plene konvinkiĝinta, ke la rano — nenia nura aermatraco, diable — lin elektis, nur lin, savonto.

Kaj do, kelkajn horojn antaŭ ol estis alvenonta la aŭtobuso, por veturigi feliĉajn-malfeliĉajn feriintojn flughavenen, kaj dum la Walter-ino zorge ĉion pakis — “Simple lasu min, Walter, mi valizumos: vi ĉion fuŝos, kiel kutime” — Walter prenis (nu, ŝtelis) kvindek-eŭran bileton el la monujo de sia edzino kaj, apenaŭ konsciante pri siaj agoj, direktis siajn paŝojn al la subbazaro kaj — ho, kiel facile! — liberigis la ranon. Kaj, nevidate, ĉar jam vesperiĝis, kvazaŭ somnambulo iris plaĝen, maren, kaj lanĉis suronden la ranon. “Bonan vojaĝon, karega”, deziris Walter. “Bonan vojaĝon”. Tiel adiaŭinte, li revenis hotelen. “Do vidu”, elfaŭkis la edzino, “ĉio preta”. — “Jes, ja”, konsentis Walter, eble por la unua fojo en sia vivo. “Ĉio preta”.

*

La ĉefo de la marborda sekureca servo oscedis, kaj trakurigis la x-an fojon siajn fingrojn tra la barbo. Tiam, senpeziĝante, li malŝaltis la radio-aparaton, kiu dum la tuta nokto grigrigis kaj ĉirĉiris kiel insekta batalkampo. Ekstere videblis la unuaj radioj de la mateniĝanta suno. Damne, se antaŭ — kiom da horoj? — li ne estus restinta en la oficejo kelkajn minutojn post deĵorĉeso, babilante kun Miko pri la ŝancoj de la nova golisto en la nacia futbalteamo (pri futbalo li vere ne interesiĝis, sed kiu masklo kuraĝas en la nuna socio ne kliniĝi antaŭ la ĉiopotenca dio Futbalo?), li estus evitinta la alarmsignalon ricevitan de fiŝkaptisto ie en la golfo, kiu elakvigis anstataŭ sardinojn aermatracon. Tiam paniko: ĉu estas droninta infano? Nepris telefoni al ĉiu hotelo, ĉiu pensiono ne nur en la vilaĝo sed laŭlonge de la marbordo: ĉu iu raportis malaperinta infanon? Necesis ankaŭ mobilizi serĉ-skipon, kun helikoptero: la provincestro insistis, ke kaze de perditaj honoro hundo hometo kaj por protekti la reputacion de la turismo-industrio oni videble ĉion entreprenu por ĝustigi la malĝustaĵon. Egale, ke ekfunkciigo de la unusola insula helikoptero pro ne tute kompreneblaj kialoj paralizis la flughavenon: oni tamen agu. Tamen tamen — se antaŭ kelkaj momentoj li estus povinta eskapi, li estus vekiĝanta anstataŭ en sia oficejo do en la brakoj de sia amatino, la plej gracia, la plej diina estaĵo, kiu iam ajn ornamis ĵipon survoje al aŭ revene de sekretaj renkontiĝoj for de la okuloj de frida, fiŝcerba, fiŝkaptista edzo. Damnindaj turistoj: sendube kulpas idiota germano aŭ kretena brito pri la aermatraca fuŝaĵo. Tamen — kaj la barbulo profunde elspiris — proksimiĝas, dank' al Io, la fino de la turisma sezono. Anstataŭ alarmoj, nur ĝojlarmoj de volupto—, diboĉoplenaj noktoj. Noktoj seninterrompaj. Jes, ankoraŭ nur du-tri semajnoj kaj tiam… inferen la pestaj turistoj.

*

Dume, hejmenirante, en matena aviadilo — dum horoj prokrastita pro stulta sekureco-krizo — plurmilmetrojn ie super okullazura maro, sur kiu videblis nigraj, ŝaŭm-ĉirkaŭataj punktetoj de fiŝkaptistaj boatoj, ridetis Walter. Unuafoje ekde la komenco de la ferio.

Pro ĉi tiu novelo Paul Gubbins iĝis laŭreato de Liro-2002 en la branĉo Originala prozo.


Fjodor Sologub

La disipanto

Mi la korpon liveris al ŝimo,
Disipinte trezoron de l' sort'.
Jen mi staras ĉe la noktolimo
En nudeco, senhelpa, sen fort'.

Kaj mi petas de la Dia graco
— senkomparas la preĝa sincer'! —
“Nur iomon da forto donacu
Al mi, kiun lacigas la ter'.

Sub ĉi-teraj ĉagrenoj mi sklavas,
Por mi troas la tera plenum',
Sed printempo min, ho kiom! ravas,
Kaj freŝigas min akva brakum'.

Kiom ruĝe aŭroroj ĉi ardas,
Kiel revas jasmena arbet',
Kiel milde lazuro rigardas,
Kiel kisas la lipa impet'!

Dezirata eĉ pli, ol kisado,
Kaj aroma eĉ pli, ol jasmen',
Estas forto de sonĝa persvado
Kaj de versoj la milda refren'.

Ĉar Vi, Di', kompatemas, kaj vere
En Vi — gloro kaj fort', lumoflu'.
Donu iom da vivo surtere,
Por ke kantojn komponu mi plu!”

Tradukis el la rusa Michel Duc Goninaz

Pro ĉi tiu traduko Michel Duc Goninaz fariĝis laŭreato de Liro-2002 en la branĉo Traduka poezio.


Goncalo NevesĈu Esperanto konas hermafroditojn?

Studo de Gonçalo Neves pri la vorto virkuracisto kaj aliaj kunmetaĵoj 












Antaŭ nelonge mi aŭdis la riproĉon, ke la genrojn Esperanto esprimas konfuze kaj nebule, ke ekzemple laŭtradicie la vorto virbovo signas masklon, dum modernmore la vorto virkuracisto povas indiki virinon. Ĉu en Esperanto ekzistas hermafroditaj vortoj? Ĉu nia genrosistemo estas tiel ambigua kaj nekonsekvenca? Nu, antaŭ ol rekte respondi tiun ĉi demandon, mi unue promenigu lupeon super:

LA GENROJ EN ESPERANTO

Koncerne la supran temon mi supozas, ke oni povas konsideri kvar “klasojn” de substantivoj:

a) Bestnomoj

Kiam temas pri tiaj nomoj, senafiksa substantivo ne indikas la sekson de la besto. Jen ekzemple la PIVa difino pri bovo: “Granda dombesto, kies ino liveras lakton, k kies kastrita virseksulo estas uzata kiel jungbruto.”

Por indiki la masklon (aŭ virseksulon), oni prefikse uzas la radikon vir: virbovo. Por indiki la femalon (aŭ inon), oni almetas la sufikson -in-: bovino. Por iuj maskloj ekzistas apartaj radikoj, kiuj evitigas la prefiksan aplikon de vir: taŭro (virbovo), okso (kastrita virbovo), stalono (virĉevalo), boko (virkapro aŭ vircervo), kapono (kastrita juna virkoko). Da apartaj radikoj por femaloj mi konas nur du: guno (juna bovino, ankoraŭ negravedigita), pulardo (kastrita juna kokino).

Atenta observado de la lingvouzo — kaj parola, kaj skriba — evidentigas, ke femalojn oni indikas ege pli ofte ol masklojn, aŭ alidire, ekzemple la vorto kokino estas uzata ege pli ofte ol la vorto virkoko. Tio signifas ke, kiam oni certas ke temas pri femalo, kaj oni sentas la bezonon tion indiki, tiam oni ĉiam aldonas la sufikson -in-, sed pri maskloj oni ne agas same: ne ĉiam oni prefikse aldonas la radikon vir, eĉ kiam oni certas, ke temas pri masklo, kaj kiam oni sentas la bezonon tion indiki. Kial? Ĉar ial — la kialo(j)n mi nun ne esploros, pro spacomanko — la lingvouzantoj iom post iom starigis la konvencion, ke ĉe manko de klara seksomontrilo oni subkomprenas, ke temas pri masklo.

Parenteze mi diru, ke en la frua periodo de Esperanto la vorto viro ĝuis signifon pli vastan, ol ĝi rajtas hodiaŭ. Jen kion diras pri ĝi la vortaro de Kabe (1910): “Homo aŭ besto apartenanta al la forta sekso (kontraŭo de la virino, de la ino)” Kaj pri virino: “Homo aŭ besto apartenanta al la malforta sekso.” Kaj pri bovo: “Hejma kornbesto: la viroj estas uzataj kiel jungbrutoj, la inoj liveras lakton.” Tiam viro havis do ne nur la hodiaŭan signifon de virseksa homo, sed ankaŭ la ĝeneralan signifon de masklo. Ĉar ĝi ĝuis tiun signifon, oni tiam ne hezitis eĉ ĝin uzi kvazaŭsufikse: bovoviro (taŭro), ĉevalviro (stalono), kaproviro (boko) ks. Tamen tiun kutimon oni baldaŭ forlasis, el tri motivoj:

1) Sufikse uzi radikon konsonantkomencan estas maloportune, ĉar oni ofte sentas la bezonon aldoni interan vokalon, por faciligi la prononcon (ekz-e bovoviro), kaj tio igas la vortojn tro longaj kaj tro plumpaj.

2) Iuj el tiuj vortoj koliziis kun aliaj konceptoj. Ekz-e la vorto kaprovirokonfuziĝis kun faŭno, kaj ĉevalviro karambolis kun centaŭro.

3) Iom post iom oni eksentis la bezonon limigi la signifon de viro al virseksa homo.

Tial oni komencis tiun radikon uzi prefikse anstataŭ sufikse, kaj tiu uzado restas ĝis nun.

En 1933 Grosjean-Maupin jene difinis la vorton viro en sia Plena Vortaro de Esperanto (PV): “Viro. 1 Animalo de la sekso organizita por demeti en aliseksan animalon la semon de ido (kontraste kun ino): virbesto, virbovo, virŝafo, vir(seksul)o. 2 Virhomo (kontraste kun homino). 3 Maturaĝa virhomo (kontraste kun infano).” En 1954 finfine registriĝis la vortoj masklo kaj femalo (en la suplemento de PV): “masklo: virseksulo”; “femalo: inseksa estaĵo”. Tiujn vortojn oni tamen uzas neofte, eĉ hodiaŭ, kio estas bedaŭrinda, laŭ mi, ĉar temas pri vortoj tre klaraj, tre belsonaj kaj kun konsiderinda internacia subteno.

En 1970 PIV iom limigis la signifon de viro (“1 Homo, apartenanta al la sekso organizita por demeti en inon la semon de ido. 2 Tia homo, rigardata en la matura aĝo kontraste kun infano.”), sed retenis la prefiksan uzon (“La radiko vir estas regule uzata kiel prefikso, por signifi la masklon de besta specio: virĉevalo, virkato, virŝafo”).

b) Nomoj de familianoj

Kiam temas pri tiaj nomoj, oni konvencie indikas la inon per la sufikso -in- kaj la viron per sufikso nula: patrino, patro; onklino, onklo; ks. Por indiki la paron patro + patrino oni pluraligas la radikon kaj aldonas la prefikson ge-: gepatroj = patro + patrino.

Por indiki nur unu el la gepatroj — aŭ la patron, aŭ la patrinon, sen indiko pri la sekso — Esperanto apartan rimedon (ankoraŭ) ne havas. Pokrovskij proponis la vorton genitoro, sed neniu ĝis nun sekvis lian proponon, kiom mi scias. Ĉu eble tial, ke tiun vorton oni uzas en Ido? Ĉiaokaze, la vorto genitoro solvus nur parton de la problemo. Kion pri aŭ-onklo-aŭ-onklino, aŭ-avo-aŭ-avino, ktp, ktp?

Iuj pledis por gepatro, geonklo, geavo ks, sed tiu uzo ne estas subtenebla, ĉar ĝi renversus la prefikson ge- kaj rompus la tutan sistemon. Temas pri tio, ke dum la prefikso ge- estas laŭdifine sekskuniga, en tiuj vortoj ĝi funkcius seksdisige, aŭ alidire, ĝi alprenus rolon ne nur alian, sed eĉ tute malan. Se tiun renverson oni allasus, tiam neniu plu certus pri la ĝusta signifo de esprimoj kiel gepatra permeso ks: ĉu temus pri permeso de la gepatroj (t.e. ambaŭ gepatroj permesas) aŭ permeso de nur unu el ili (t.e. unu permesas, sed ne la alia). Tio estus vera kaĉigo de klara prefikso, kiu tutan jarcenton sengrince funkciis. Bedaŭrinde la nova PIV jam sigelis tiun kaĉigon, enlasinte jenon: “gepatro: patro aŭ patrino”.

La anomalio de gepatro kuŝas do ne en ĝia singulareco, sed en ĝia renverso de la signifo de ge-. Tute male, senplurala uzo de ge- estas ne nur allasebla, sed eĉ salutinda, se ĝi nur ne renversas la signifon de la prefikso. Ekz-e ĉe la iom ŝercaj vortoj gelernejo, gedormi, gelito, geparo, geumi, gefari, gea ks, la prefikso retenas sian fundamentan signifon sekskunigan, kaj tial tiuj vortoj ne nur ne rompas la sistemon, sed eĉ atestas la sukan vivantecon de Esperanto. Ekz-e gelernejo estas lernejo, kiun frekventas lernantoj el ambaŭ seksoj, kontraste kun lernejo nur por knaboj aŭ lernejo nur por knabinoj. Iam dum matenmanĝo Schwartz faris ŝercon per jena demando al paro da geedzoj : “Ĉu vi bonege dormis?” (jes, laŭ la intonacio oni povus kompreni “Ĉu vi bone gedormis?”…)

La vorto gepatroj ks estas duoble plurala: dum la finaĵo -j esprimas pluralecon de individuoj, la prefikso ge- esprimas pluralecon de seksoj. En la vorto gelernejo nur la pluraleco de seksoj estas esprimita, ĉar temas nur pri unu objekto. Evidente ankaŭ la vorton gelernejo oni povas pluraligi duoble, uzante la finaĵon -j, kiam temas pri pli ol unu objekto: ekz-e “en nia urbo ekzistas tri gelernejoj”.

Pluraligi en Esperanto oni povas per la finaĵo -j, per la prefikso ge- kaj ankaŭ per la sufikso -ar-. Ankaŭ ĉi lasta esprimas pluralecon de individuoj aŭ objektoj, sed pluralecon iom alian ol tiu indikata de la finaĵo -j. Dum la finaĵo -j pluraligas individuige, la sufikso -ar- pluraligas grupige; krome, ĝi ne nur pluraligas, sed ankaŭ provizas la pluraligiton per novaj ecoj: arbaro estas ne nur arboj, kaj eĉ ne nur grupo da arboj, sed densa grupo da arboj, kovranta vastan spacon (ĉi-okaze do la sufikso aldonas tri ecojn al la pluraligito: grupecon, densecon kaj vastecon); la homaro estas ne nur homoj, kaj eĉ ne nur grupo da homoj, sed la tuto de la homoj (ĉi-okaze do la sufikso aldonas du ecojn al la pluraligito: grupecon kaj tutecon). Evidente ankaŭ la vorto arbaroj estas duoble plurala: dum -ar- pluraligas, grupigas kaj nuancas la objekton, -j pluraligas la nuancitan grupon. Teorie oni povus ŝpini eĉ vorton trioble pluralan (ekz-e geŝafaroj), sed tio eble estus jam tro!

c) Nomoj de profesiuloj

Kiam temas pri tiaj nomoj, oni aplikas la saman konvencion, kiel ĉe la nomoj de familianoj: la inon oni indikas per la sufikso -in- kaj la viron per sufikso nula: kuracistino, kuracisto. Tamen konsiderinda parto de la nunaj esperantistoj indikas per sufikso nula ankaŭ la profesiulinon, precipe se ŝia sekso jam estas montrita de antaŭa pronomo aŭ de alia vorto seks-montra: ekz-e “ŝi estas profesoro ĉe Kembriĝo”.

Mi nun ne povas esplori la demandon por sciiĝi, kiam komenciĝis tiu tendenco, sed mi supozas, ke tian sensufiksan uzadon favoras precipe anglalingvanoj, eble ne nur pro ilia seksegaliga severeco, sed ankaŭ tial, ke la angla lingvo ne kapablas inigi tiajn vortojn: ekz-e minister estas ambaŭgenra, dum portugaloj, hispanoj kaj italoj bone elturniĝas per ministra). Nu, temas pri tendenco, kaj tendencojn oni ordinare senantaŭjuĝe kaj senkomente observu, trankvile atendante ilian evoluon, se ili nur ne estas danĝeraj aŭ lingvorompaj (kaj tia la nuna tendenco ŝajne ne estas). Kvankam mi mem tiun tendencon ĝenerale (ankoraŭ) ne sekvas, tamen mi agnoskas, ke en pluraj okazoj ĝi povas faciligi frazon kaj leĝerigi la stilon. Verdire, en la nuna Esperanto oni pli ŝparas afiksojn, ol en la frua tempo (precipe la afiksojn ek-, ge-, -ec-, kaj -ad-); la seninigo de profesiulaj nomoj ŝajnas do sekvi tiun ĝeneralan tendencon.

LA VORTO “VIRKURACISTO” KAJ NIA KUNMETADO

Jes ja, virkuracisto povas signi virinon, same kiel profesoro, inĝeniero ks, se oni preterlasas la sufikson -in-, sekvante la supre menciitan tendencon. Tamen ĉe la vorto virkuracisto la radiko vir havas rolon tute alian, ol ĉe la vorto virbovo. Dum ĉe ĉi lasta ĝi funkcias prefikse (analoge al bo-, pra- ks) kaj seksmontre (analoge al -in-), ĉe la unua ĝi rolas substantive kaj celmontre: virkuracisto estas do kuracisto por viroj, same kiel infankuracisto (aŭ pediatro) estas kuracisto por infanoj kaj bestkuracisto (aŭ veterinaro) estas kuracisto por bestoj. La radiko vir funkcias prefikse nur ĉe bestnomoj. Kial? Ĉu pro ĉiopova kaj mistera leĝo gramatika? Ne, simple ĉar tion iom post iom kaj sendekrete kunŝpinis la kvar potencaj fortoj, kiuj regas en ĉiu vivanta lingvo, kia estas ankaŭ Esperanto: simetrio, analogio, tradicio kaj konvencio. Antaŭ tiaj fortoj devas genufleksi kaj humiliĝi la plej severa logiko. Jen pluraj ekzemploj, kiuj tion sen ombro da dubo pruvas:

a) Naztruo estas aperturo de la nazo, dum butontruo estas ne aperturo de butono, sed aperturo de vesto, tra kiu ŝoviĝas butono, same kiel ŝlosiltruo estas ne aperturo de ŝlosilo, sed aperturo de seruro, kien eniĝas ŝlosilo. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

b) Preĝlibro estas libro da preĝoj, dum telefonlibro estas ne libro da telefonoj, sed libro da telefonnumeroj, kaj poŝlibro estas ne libro da poŝoj, sed libro sufiĉe malgranda, por povi esti enŝovata en poŝon. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

c) Akvomelono nek estas melono, nek enhavas akvon en la sama maniero, kiel akvokruĉo: ĝi tamen estas melonsimila kaj ĝia sukoriĉa pulpo estas akveca; de tie do venas ĝia nomo, pro konvencio kaj tradicio. Kion pri vinbero? Ĝi estas ja bero, sed ĝia pulpo tute ne estas vineca; tamen el suko vinbera oni faras moston, kaj el mosto vinon; de tie do venas ĝia nomo, pro konvencio kaj tradicio. Ankaŭ sojfabo nek estas fabo, nek enhavas sojon: ĝi tamen estas iom (sed ne tro!) faboforma, kaj el ĝi oni preparas saŭcon nomatan sojo; de tie do venas ĝia nomo, pro konvencio kaj tradicio.

d) Dum vaporŝipon movas vaporforto, velŝipon movas ne velforto, sed ventoforto helpe de veloj, kaj aviadilŝipo ne estas movata de aviadiloj, sed mem portas ilin, same kiel petrolŝipo portas petrolon, karboŝipo karbon kaj plezurŝipo homojn, kiujn plezurigas la vojaĝo. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

e) Dum dentrado estas rado el dentoj (kvankam ne buŝaj), dentbroso estas broso ne el dentoj, sed por dentoj, kaj dratbroso estas broso ne por dratoj, sed el dratoj. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

f) Dum avenkaĉo (aŭ poriĝo) estas kaĉo el aveno, branpano estas pano ne el brano, sed el greno ne senbranigita. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

g) Dum okulŝirmilo ŝirmas la okulojn, ventŝirmilo ŝirmas ne la venton, sed ion kontraŭ la vento, kaj lampŝirmilo ŝirmas nek lampon, nek ion kontraŭ lampo, sed ion kontraŭ la lumo de lampo. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

h) Dum pluvmantelon oni surmetas por ŝirmi sin kontraŭ la pluvo, banmantelon oni surmetas por ŝirmi sin ne kontraŭ bano, sed kontraŭ la malvarmo post bano. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

ĥ) Dum sunfloro estas floro sin turnanta al la suno, sunfrapo ne estas frapo sin turnanta al la suno, sed frapo kaŭzita de la suno. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

i) Dum tirkeston oni tiras, trenŝipon nenio trenas, sed ĝi mem ion trenas, kvankam ambaŭ verboj (tiri kaj treni) estas egale transitivaj. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

j) Dum poŝtmarkon oni metas sur poŝtaĵon, poŝtkeston oni ne metas sur poŝtaĵon, sed male, oni metas poŝtaĵon en poŝtkeston; tamen oni ne metas poŝtaĵon en poŝtkarton, sed poŝtkarton en poŝtkeston. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

ĵ) Dum poŝtukon oni metas en poŝon, naztukon oni ne metas en la nazon, sed male, oni metas la nazon en naztukon. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

k) Dum lipharoj staras super la lipoj, nazharoj staras ne super, sed en la nazo, kaj vangoharoj staras nek super, nek en la vangoj, sed sur la vangoj, kaj okulharoj staras nek super, nek en, nek sur la okuloj, sed sur la palpebroj. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

l) Dum stratpordo kondukas al strato, klappordo ne kondukas al klapo, sed konsistas mem el klapo. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

m) Dum marondo estas ondo el maro, fiŝhoko estas hoko ne el fiŝo, sed por kapti fiŝojn, kaj pordhoko estas hoko ne por kapti pordojn, sed por “kapti” vestojn sur pordo. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

n) Dum litvagono estas vagono enhavanta litojn, kamentubo estas tubo ne enhavanta kamenojn, sed staranta super kameno. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

o) Dum el sukerkano oni ekstraktas sukeron, el olivoleo oni ne ekstraktas olivojn, sed male, el olivoj oni ekstraktas olivoleon. Kial? Pro konvencio kaj tradicio.

Nu, sat. Centojn da ekzemploj mi povus ankoraŭ prezenti, sed mi supozas, ke la ĉefa mesaĝo jam estas liverita: kunmetaĵoj konsistas ne nur el sekaj morfemoj, el nudaj radikoj, sed ankaŭ el ideoj, sentoj, pensoj kaj deziroj, kiujn influas kaj cementas la kvar potencaj fortoj de simetrio, analogio, konvencio kaj tradicio, kaj — en kelkaj okazoj — ankaŭ la altira forto de iu(j) el la plej konataj nacilingvoj. Tial kunmetaĵojn oni ne povas dissekci per la bisturio de plej severa logiko: gravas ankaŭ la cirkonstancoj, kiuj ĉirkaŭas ilian aplikon; kunmetaĵoj per si mem signifas nenion: ilin vivigas kaj signifoŝargas situacioj, frazoj kaj kuntekstoj. Kiam tiuj situacioj, frazoj kaj kuntekstoj ofte ripetiĝas kaj parole kaj skribe, tiam la kunmetaĵojn memortenas la popolo kaj envortarigas leksikografoj. Kion ekz-e signifas piedmasaĝo? Ĉu temas pri masaĝo farata per la piedoj de masaĝisto, aŭ pri masaĝo, kiun masaĝisto mane faras al la piedoj de paciento? Mi ne scias. La masaĝa fakterminaro ankoraŭ ne ellaboriĝis en Esperanto. Tamen mi scias, ke ambaŭ masaĝtipoj ekzistas kaj estas tre oftaj kaj gravaj. Se iam oni komencus vaste kaj fake masaĝi en Esperanto, tiam la iompostioma uzado certe enkondukus kaj sankcius unu el tiuj signifoj. Mi supozas, ke ĝi sankcius la duan signifon (ĉar tia masaĝo konsistigas apartan branĉon, dum la unua estas nur parto de alitipa masaĝo farata ne nur per la piedoj), sed povus okazi tute male, ekz-e pro la analogio aŭ simetrio (jen du el la kvar potencaj fortoj!) de piedfrapi kaj piedpremi.

La menciitaj fortoj regas la formadon kaj vivigon ne nur de kunmetaĵoj, sed ankaŭ de amaso da esprimoj ne kunmetaj: ekz-e dum ĝardena pordo estas pordo de ĝardeno, helika ŝtuparo estas ŝtuparo ne de heliko, kaj eĉ ne helikforma, sed iom helikokonk-forma. Vivanta lingvo estas tia. Tia estas ankaŭ Esperanto. Ne maŝino, sed vivanta organismo.

NI PLU BUTU NIAJN TERPOMOJN

Se paroli pri kunmetaĵoj, mi transiru al vorto, kiu jam fluigis multe da inko. Kiam oni grumblas pri terpomo, forgesante la vorton akvomelono kaj multon da aliaj, kiuj spicas kaj pulsigas la lingvon, tiam venas al mi en la kapon vortoj kiel la grekdevenaj ornitorinko, rinocero kaj hipopotamo. Kial ili ne elvokas proteston? Nur tial, ke ili odoras science. Vortoj kiel birdonazo, nazkorno kaj riverĉevalo certe ne renkontus la saman aprobon, kvankam teorie ili havas ĝuste la saman signifon, kiel la antaŭaj. Se anstataŭ terpomo Zamenhof estus proponinta la elgrekaĵon melogeo, eble hodiaŭ neniu protestus, kvankam teorie la du vortoj estas samsignifaj. Tiaj ni estas, kion fari? Tamen la lingvo plu emas ŝpini tiajn kunmetaĵojn: jen nia gorĝpomo (aŭ adampomo), kaj la dornpomo (frukto de la daturo), kaj eĉ la slangaĵo ĉur-ovoj por signi la testikojn (interese, ĉar en la ĉina, se mi ne eraras, terpomojn oni nomas per vorto ekvivalenta al ter-ovoj), se ne paroli pri la figokakto (nopalo aŭ opuntio), kies frukto iom similas la frukton de vera figarbo. Analogio, simetrio, ĉiam.

Ni do ne estu pedantoj kaj akceptu la naturfontojn, kiuj impulsas nian vivantan lingvon.


Spegulo ridiga aŭ ĝustiga

István Ertl. La postdomo:Paŭsaĵo. — Rotterdam: Bero, 2003. — 86 pĝ.

Lastatempe oni surmetis Korseton sur la esperantistojn. Kiel konate, la funkcio de tia umo estas, ke ĝi premas internen en unu loko, kaj la afero puŝiĝas elen aliloke. Jen, ekzemple, eliĝis eldono de satiraĵo. La postdomo de István Ertl portas la ĝenrodifinon “paŭsaĵo”. Kion ĝi do paŭsas? Ĉefe la okazaĵojn en la Centra Oficejo de UEA dum la lastaj jaroj. Ĉiu leganto ja komparos ĝin kun siaj scioj aŭ supozoj pri kio vere okazis. Tial mi komencas per mia subjektiva bildo de “la vero”.

En la CO laboris aro da talentaj dungitoj, kiuj bone kunlaboris, eĉ amikiĝis. Kiel en aliaj ideaj organizoj, la dungitoj kaj precipe la dungita estro preferis elektitan estraron malfortan. Kiam UEA ekhavis fortan prezidanton, kiu krome havas riskemajn ideojn kaj bizaran laborstilon, kulminis konflikto kaj pluraj dungitoj demisiis. La idea konflikto ŝajnas esti tiu sama, kiu de jarcento hantadas UEA'n — konflikto inter uzantoj kaj propagandantoj de Esperanto, inter rondoj internacia kaj naciaj, inter membroj individuaj kaj asociaj. En la CO laboras ankaŭ junaj TEJO-volontuloj. En TEJO estiĝis suspekto, ke unu dungito sekse miskondutis kontraŭ tiuj junuloj. En similaj okazoj, ofta procedo estas ĉion kaŝi, prisilenti, kaj diskrete forigi la asertitajn viktimojn, “por ne malutili al nia kara afero”. Aĉa metodo, laŭ mi. Ĉi-kaze, ĝi ne eblis, dank' al insisto de Sabira Ståhlberg, pro kio ŝi meritus respekton. Sed male, oni daŭre ĵetadas al ŝi koton pro ŝia “falsa akuzo”. Post esploroj faritaj de UEA, eblis nenion pruvi. Tamen, supozeble, restis malbona etoso en la CO, kiu sendube kontribuis al la demisioj de ĝiaj oficistoj.

En La postdomo troviĝas aludoj al amaso da literaturaj verkoj, zorge listitaj librofine. Malmultajn el ili mi legante rimarkis kaj rekonis. Mi ja rekonis unu bazan aludon, tiun pri la taglibro de Anne Frank. Aliaj aludoj celas esperantistojn kaj diversajn verdajn eventojn kaj rondojn. Tiujn mi pli facile identigis. La esperantistoj aperas sub leĝere modifitaj nomoj. Tiu kutimo ludi per nomoj estas tradicia en Esperantaj satiraĵoj. Jam en la Verda Biblio de Lejzerowicz el 1935 oni trovas provojn kiel Junio Pagi kaj Kalsurmano Galoŝej. Ĉe Ertl tiu arto de komikaj metamorfozoj atingas pinton de inventa kapablo. Mi aŭguras, ke longe oni aŭdos (sen)intencan (mis)uzadon de tiuj alinomoj inter esperantistoj (des pli, ĉar oni emas pli facile memori ilin ol la verajn nomojn).

Sed Ertl aludas ankaŭ amasegon da detaloj pri aferoj de la CO, agoj, trajtoj, kutimoj kaj manioj de la oficistoj, UEA-estraranoj kaj aliaj korifeoj. Nek mi nek alia leganto povas koni la bazon de tiuj klaĉoj. Ekzemple oni legas pri estrarkunsido en la CO: “Entute ne venis la nipona estrarano Hufumoto Vakuo, ĉar ĉi-sezone la Boterhamaj meblovendistoj ne ofertis rabatojn” (pĝ. 35). Nu, leganto kiu posedas malnovan jarlibron ja povas trovi, ke UEA havis estraranon nomitan Tacuo Huzimoto. Ĉu li aparte ŝatas nederlandajn meblojn ne informas la jarlibro, malbedaŭrinde.

Se temus pri kelkaj aludoj tiaspecaj, ne estus problemo, sed necesas diri, ke La postdomo konsistas je alta grado el vicego da similaĵoj. Aliaj oftaj ŝercoj estas en aŭ pri la nederlanda lingvo. Kiu do estas la celgrupo de ĉi libro? Ĉu eksaj UEA-oficistoj bone regantaj la nederlandan? Iom ekskluziva eldono, tiuokaze!

István Ertl havis bonan ideon, miksante la paŭsatajn UEA-klaĉojn kun tute alia dramo, pli grava kaj konata. Temas pri la murdo de la nederlanda oportunista politikisto Pim Fortuyn kaj la sekva balotsukceso de lia “listo”. Montriĝas, ke en la paŭsa versio esperantistoj grave implikiĝis en tiu murdo. Mi tamen opinias, ke tiu neatendita kaj bone trovita kunplektiĝo ne estas sufiĉe utiligita. La tuto iomete impresas kiel teatra komedio, kie aktoroj kuras tien-reen sur la scenejo, senĉese stumblante kaj kunpuŝiĝante, sed la spektantoj ne komprenas kial ili tiel diable kuradas.

El pure lingva vidpunkto La postdomo estas modela kaj krome funkcias kiel eta specimenaro de diversaj stiloj. Lingvajn erarojn oni trovas nur kie Ertl intence plantis ilin por ion “paŭsi”, ekzemple en artikolo de “novaĵmagazino Minuto, obstine eldonata de Freek Veearts en Flankujo” (pĝ. 15).

La aŭtoro kelkloke evidentigas, ke li ŝatas kompari sian verkon kun La Majstro kaj Martinelli de Jorge Camacho (Giorgio Kacmacho en la postdoma versio). Sed en La postdomo mankas io, kio abundas ĉe Camacho — la pasio, la pika malico, la propra konvinko, ke li juste batalas kontraŭ la Malbono. Mankas eble ankoraŭ io: la artista leĝero, la milda absurdo, kiu regas en la verko de Camacho. Kompare, Ertl estas tre sprita kaj inventipova, sed kie La Majstro kaj Martinelli ŝvebas per flugiloj de falsiga vanto, La postdomo rampas antaŭen, fosante sian sulkon per la nazo en fremda vazaro.

Unu ero de La postdomo, kiu impresas al mi freŝe, estas ĝiaj aludoj pri tiu parto de la Esperanta mondo, kiu ĉi-libre trafe nomiĝas “ŝaŭmistoj”. Oni legas ekzemple, ke “Silber forestis pro PEN-konferenco. Ni povis renkonti nur vic-konestablon Ország kaj ĉefpromulgiston Ĵaluznik. Ország donacis al ni pentraĵon de Koruptski: ‘Stare, en balteo el purpura silko, la dekstran manon levita, la senatanoj ĵuras'. Ĵaluznik klarigis ke, se IEA subskribas la Karton kaj aliĝas al la Akto, ni povas fariĝi subsidue suverena establo, subjekto de internacia juro tra la strukturoj de la Akto” (pĝ. 20). Kaj aliloke la Senato “rekomendas al ĉiu Esperantiano rapidigi en paco kaj kunlaboro la malkonstruadon de la faraone eksdataj piramidaj IEA-strukturoj kaj mobilizi siajn energiojn por fortikigi la harmonie memsufiĉan, sinkonvinkan kaj centrifugan Esperantion de la konfederacie preterracia aktanaro” (pĝ. 67).

Kial tiu parto de la verko ŝajnas pli akra kaj freŝa ol la ceteraj partoj? Eble la kaŭzo estas, ke tie insidas vera idea celo, ke tiuj pikoj estas esprimo de forta malsameco de konceptoj pri la mondo kaj la homoj, kaj ŝajnas verkitaj el profundo de la koro. Dume, la cetera parto de la satiro havas nebulan celon kaj ŝajnas duone produkto de frustriĝo, duone intelekta ludo.

Nu, mi tamen konfesu, ke kiel tia ludo ĝi estas lertege teksita kaj kapturne riĉa. Ertl direktas ridigan spegulon al la esperantistoj, spegulon kiu mistordante iliajn figurojn eble redonas al ili la ĝustajn proporciojn. Mi do deziras al la legantoj ĝuan malkovradon de la “paŭsaĵoj”.

Sten Johansson


Sezonoj kun Sten Johansson

Sten Johansson. Memor' mortiga: Krimromano. — Skövde: Al-fab-et-o, 2003. — 79 pĝ. — (Serio Sezona krimo).

La leganto ne nur de la lastaj libroj de Sten Johansson klare sentas, ke sezonoj estas grava afero en Svedio:

“Estas aŭtuno ĉe la maro. Juna virino iras sur vojeto. (...) Estas nuba vetero, kaj ŝi estas sola. (...) La aŭtuna maro estas griza.

La nomo de la virino estas Katrina. (...) Katrina volas vojaĝi. En somero ŝi ofte vojaĝas. Sed nun estas aŭtuno, la suno ne brilas, la nuboj kaj la maro estas grizaj. Estas aŭtuno, kaj Katrina nun ne povas vojaĝi. Aŭtune ŝi devas labori”.

La lingvaĵo evidente estas simpla kaj tre taŭga por komencantoj, sed la emfaza ripetado de kelkaj vortoj donas al la teksto preskaŭ poezian ĉarmon.

La sveda instruistino Katrina estas la ĉefprotagonisto de la facillega kaj facilega serio de eldonejo Al-fab-et-o. En 2001 ni vojaĝis (en somero!) kun Katrina al Germanio, kie ŝi kulpis pri “krimo” kaj ankaŭ en la nova epizodo temas denove pri vojaĝo, sed la krimulo nun estas aliloke — kaj konsiderinde pli perfida ol Katrina iam ajn povas esti.

Iam mi plendis pri tio, ke la legaĵoj por niaj komencantoj ofte enhave estas tro senpretendaj. Feliĉe Sten Johansson ne opinias, ke komencantoj povas toleri nur banalajn ŝercojn kaj idiliojn. Katrina vivas en nuntempa Svedio kaj la problemoj de la reala mondo trudas sin ankaŭ al ŝia klasĉambreto. Esperanto montras sian utilecon, sed ĝuste pro tio la rakonto fariĝas iom tro pedagogia kaj edifa, almenaŭ por mi.

La “teknika postklarigo” eksplikas kiajn lingvajn strukturojn la leganto renkontas en tiu verko. Nepre legu ankaŭ la glosojn kaj vi vidos, kiom facile eblas klarigi vortojn. Kolao estas “bruna gastrinkaĵo” — jen!

Ĉiuspecaj krimuloj ne konas sezonojn. Ankaŭ la polico devas labori en ĉiuj sezonoj:

“La sunbrilo vekas printempajn florojn en ĉiuj parkoj kaj boskoj. Leontodoj ekinvadas la gazonojn kvazaŭ galaksioj el flava stelaro. (...)

La homoj, male, ne vigliĝas pro la suno. En ĉiu parko, sur ĉiu apudmura benko, sur ĉiu balkono kaj altano turnita suden vidiĝas homaj korpoj, palaj kaj senmovaj kiel mortintoj. Ili kolektas energion. (...)

Roger Svedberg en sia ofica ĉambro ne vere nudigas sin, sed li pendigas sian lanan jakon sur la seĝodorson. Pli ol tiom oni ne postulu de sveda polickomisaro”. (pĝ. 25)

Printempa Memor' mortiga finas la serion de sezonaj krimoj. Sten Johansson metas eĉ tre efikan kaj nekonvencian finpunkton al la fino de la serio.

La legantoj de krimromanoj scias, ke gravas la motivo: se vi havas la motivon, vi baldaŭ kaptos la kulpinton. Komisaro Svedberg klopodas labori laŭ tiu regulo, kiam okazas la unua murdo. La murdanto tamen agas tre celkonscie kaj ne laŭ la ĝisnunaj spertoj de Svedberg:

“La planita mortigo per unu pafo montras ian kombinon de zorgo kaj pacienco kun aŭdaco kaj riskemo, kaj tiu kombino tute ne plaĉas al li. Laŭ la sperto de Svedberg, la plej multaj murdantoj estas fuŝuloj, kiuj mastras nek siajn emociojn, nek la praktikajn detalojn necesajn por plenumi sian agon kaj eskapi de ĝi. Sed ĉi tiu murdinto sciis elekti ĝustan momenton, ĝustan lokon, pacience kaj diskrete atendi, sed ankaŭ efike kaj senkompate ekbati, kaj poste nevidate foriri. Li demandas sin, kia murdanto havas tiujn kapablojn”. (pĝ. 13)

Okazas plia murdo, ŝajne tute sen ligo al la unua, do necesas trovi ligon inter la unua kaj dua viktimoj, sed antaŭ ol tio sukcesas okazas plia murdo en alia urbo, sed laŭ la sama maniero. Svedberg ne estas komisaro, kiu trovas la krimulon per eminenta erudicio, kontraŭe: liaj intelektaj kapabloj estas ŝajne nur iom pli ol averaĝaj. Trovi murdanton en printempa Svedio estas evidente treege teda laboro, ĉar temas pri kolekti spurojn, kompari listojn kaj ie ja troviĝas la solvo de la enigmo.

Bona krimromano priskribas la socion kaj ĝuste tion faras Sten Johansson. Ni renkontas rekoneblajn homtipojn kaj reale ekzistantajn problemojn kun vivanta lingvouzo sur tre diversaj niveloj. Kompreneble — pro la manko de spaco — ne estas loko por profundaj psikologaj analizoj, sed nur por skizaj portretoj. Tamen la murdanto eĉ komentas la policajn fuŝserĉojn per interna monologo.

Rekomendenda por ĉiuj, kiuj kapablas legi.

Wolfgang Kirschstein


Rezulto de Belartaj Konkursoj 2003

La rezulto estis anoncita en Gotenburgo. Bedaŭrinde, ĉi-jare ne estis menciita la kvanto de la ricevitaj konkursaĵoj. Ni prenis la rezultojn el Libera Folio.

Infanlibro de la jaro. Premio ne aljuĝita

Kanto
1a premio: Nargis Mondjazib (Usono) pro Page Wickie A.M.S. United America
2a premio: Nargis Mondjazib (Usono) pro Maxwell California Where Lean
a premio: Nargis Mondjazib (Usono) pro Le note senza cuore

Poezio
1a premio: Anja Karkiainen (Finnlando) pro Ne plu
2a premio: Anja Karkiainen (Finnlando) pro Plu kaj plu
3a premio: Christian Rivière (Francio) pro Tra l'aero

Teatraĵo
1a premio: Jorge Teles (Brazilo) pro Samhufo kaj la morto
2a premio: Stefan MacGill (Hungario) pro Trombo

Eseo
1a premio: Jukka Pietiläinen (Finnlando) pro La kvara periodo en esperanta literaturo
2a premio: Christian Rivière (Francio) pro La pluralo
3a premio: Paulo Sergio Viana (Brazilo) pro La tri doktoroj

Prozo
1a premio: Martin Weichert (Svedio) pro La kernproblemo de doktoro Plutonio
2a premio: Christian Rivière (Francio) pro Go-ludo
3a premio: Sten Johansson (Svedio) pro Aŭtobuse

Vidbendo
1a premio: Ralf Kuse (Germanio) pro Esperanto en Meklenburgio-Antaŭpomerio
honora mencio: Odesa Junulara Esperanto-Klubo Verdaĵo pro Perlo de Ĉenigramarujo


Gazetoj

Literatura Foiro. 2003. №203

Tri zamenhofologiaj tekstoj estas en la junia numero de revuo Literatura Foiro. Carlo Minnaja rememorigas la centan datrevenon de Fundamenta Krestomatio. La Majstro aperigis ĝin en 1903 ĉe Hachette. Nicolino Rossi daŭrigas sian esplorvojaĝon tra la originalaj poemoj de Zamenhof. Dimitar Haĝiev esploras, kiel du ruslingvaj judaj enciklopedioj prezentas sur siaj paĝoj la iniciatoron de nia lingvo.

La intereso al la verda teatro renaskiĝas. Tion pruvas la aperigo de la originala dramo La familio de Anto Speri de Giorgio Silfer en ĉi tiu numero.

La ĉefredaktoro Ljubomir Trifonĉovski komentarias la rezultojn de la ĉi jara voĉdono por la Premio La Verko de la Jaro. En la literaturaj rubrikoj la legantoj ĝuos la uverturan poemon Hodiaŭ estas mia naskiĝtago de Jan Stanisław Skorupski, la rakonton Pura, bone ilumigita kafejo de Ernest Hemin- gway (tradukitan de Hans-Georg Kaiser), la recenzon de Jarlo Martelmonto pri La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson kaj la recenzon de Sabira Ståhlberg pri antologio de la virina literaturo eldonita kelklingve de PEN-Klubo Internacia. Milena Makaveeva recenzas la kompaktan diskon Elektronika kompilo.

HeKo


Helpi al la Ondo

Lastatempe ni havas ĉiam pli multajn teknikajn problemojn, ĉar nia aparataro estis aĉetita antaŭ sep jaroj. Por pli glata funkciado estas bezonataj novaj komputilo, printilo, skanilo, modemo, k.a., sed bedaŭrinde, ni ne povos aĉeti ilin el nia modesta familia buĝeto.

Tial ni starigis fonduson Ilaro, el kiu estos financata iom-post-ioma aĉetado de la necesaj aparatoj. Ni tuj metis en ĝin 200 eŭrojn (kaj do rezignis la delonge sopiratan ripozon en Altaj Tatroj). Ni alvokas ĉiujn niajn amikojn laŭeble kontribui al la plibonigo de la revuo, kiun ni eldonas por vi.

Ruslandanoj sendu donacojn poŝte al nia redakcia adreso je la nomo de Xxxxx Xxxx Xxxx aŭ banke (petu informojn pri la konto). Alilandaj donacoj estas bonvenaj ĉe nia UEA-konto avko-u.

Ĉiu donacinto ricevos dankleteron, kaj en La Ondo regule aperos la nomoj de la donacintoj.

Antaŭdankon pro la helpo!

Halina kaj Aleksander


Ricevitaj libroj

Aïvanhov, Omraam Mikhaël. La jogo de nutrado / Trad. el la franca Claude Piron. — Fréjus: Prosveta, 1992. — 135 pĝ. — (Kolekto Izvor, №204). — [Recenzoekzemplero].

Aïvanhov, Omraam Mikhaël. Sub la signo de la Kolombo: paco regu / Trad. el la franca Claude Piron. — Fréjus: Prosveta, 1995. — 155 pĝ. — (Kolekto Izvor, №208). — [Recenzoekzemplero].

Aïvanhov, Omraam Mikhaël. Espero por la mondo: spirita galvanoplastiko / Trad. el la franca Claude Piron. — Fréjus: Prosveta, s.d. — 191 pĝ. — (Kolekto Izvor, №214). — [Recenzoekzemplero].

Aïvanhov, Omraam Mikhaël. Oraj reguloj por la vivo ĉiutaga / Trad. el la franca Claude Piron. — Fréjus: Prosveta, 2002. — 143 pĝ. — (Kolekto Izvor, №227). — [Recenzoekzemplero].

Blanke, Detlev. Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo. — Rotterdam: UEA, 2003. — 40 pĝ. — (Esperanto-dokumentoj, №39E). — [Donaco de UEA].

Cherpillod, André. Konciza etimologia vortaro. — Rotterdam: UEA, 2003. — 520 pĝ. — [Donaco de UEA].

Ertl, István. La postdomo: Paŭsaĵo. — Rotterdam: Bero, 2003. — 86 pĝ. — [Recenzoekzemplero].


Ricevitaj gazetoj

Apudvistula Bulteno. 2003/8,9;
EAB Update. 2003/22;
Esperanto-Notícias. 2003/93;
Esperanto sub la Suda Kruco. 2003/4;
Heroldo de Esperanto. 2003/8,9,10,11;
Internaciisto. 2003/4;
Juna Amiko. 2003/105;
KAE-Informilo. 2003/43;
Kataluna Esperantisto. 2003/326;
Kontakto. 2003/3;
Kuriero [UK-88, Gotenburgo]. 2003/A,1,2,3,4,5,6,7;
La Espero. 2003/3-4;
La Movado. 2003/628,629;
La Ondo de Esperanto. 2003/7;
La Revuo Orienta. 2003/7;
Le Monde de l'Espéranto. 2003/540;
Le Travailleur Espérantiste. 2003/267;
Literatura Foiro. 2003/203;
Litova Stelo. 2003/3;
Lumo. 2003/1;
Monato. 2003/7-8,9;
Norvega Esperantisto. 2003/3;
Oomoto. 2002/449;
Pola Esperantisto. 2003/4;
REGo. 2003/3;
SAT-Amikaro. 2003/580;
Scienco kaj Kulturo. 2003/3;
Scottish Esperanto Bulletin. 2003/2.

M O Z A I K O

Por la maja linia krucvortenigmo venis 29 respondoj. 28 el ili estas ĝustaj (al du niaj legantoj ni pardonas ilian malatentemon — ĝuste solvinte la taskon, ili ne nomis po unu vorton).

La ĝustajn solvojn sendis: Albert Reiner (Aŭstrio); Les Burridge, Edmund Grimley Evans, Malcolm Jones, Vilĉjo Walker (Britio); Erkki Kemppainen, Bruno Lehtinen, Erkki Röntynen (Finnlando); Hans-Burkhard Dietterle, Gunter Ebert (Germanio); Antanas Grincevičius, Ludomir Sobański (Litovio); Jean-Marie Ries (Luksemburgio); Ester Olsen (Norvegio); Zbigniew Czupkałło, Hanna Skalska (Pollando); Ivars Barŝevskij, Bronislav Ĉupin, Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Nikolaj Neĉajev, Nikolaj Penĉukov, Valentin Puŝkarjov, Oleg Sevruk, Sergej Strelec (Ruslando); Eric Castell, Roland Larsson (Svedio); Ludmila Orajevskaja (Ukrainio).

La libropremion lote gajnis Albert Reiner. Ni gratulas!

Solvo de la maja krucvortenigmo: 1. Karbo, 2. Karbono, 3. Noval', 4. Valuto, 5. Utopi', 6. Piment', 7. Menton', 8. Onkl', 9. Kliko, 10. Ikono, 11. Nodo, 12. Dogan', 13. Ganto, 14. Tost', 15. Stari, 16. Arizono, 17. Zono.


Birdoj kaj plantoj

Premu por vidi la bildon

Kunmetu nomojn de 11 birdoj kaj 10 plantoj el du duonoj. La komencon de ĉiu vorto (la unua litero mankas) prenu el la supra parto de la tabelo kaj aldonu la finon el la malsupra parto. Poste el unuaj literoj de la ricevitaj vortoj kunmetu nomojn de unu birdo kaj unu planto. Sendu tiujn du vortojn kiel solvon de la tasko tiel, ke ili atingu nin poŝte (Vladimir Vyĉegĵanin: ab. ja. 71, RU-622049, Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 1 okt 2003. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion.

Kompilis Viktor Alikin


Spritaj splitoj kaj preskeraroj (9)

el la kolekto de la reduktoro

La unua parto
La dua parto
La tria parto
La kvara parto
La kvina parto
La sesa parto
La sepa parto
La oka parto

Indiketoj pri kometoj

Mi opinias ke la interpunkcio de la Fundmaneto ne estas Fundamenta kaj ne devigas. (Yamasaki Seikô, en Internacia Ĵurnalisto. 1993: 4)

Eksa dekstra murdestro

En Kroatio regas eksterm-dekstra naciisto nomita Tudjman. (Novaĵoj Tamtamas. nov. 1993)

Kaprice kaj sakre

… trajnoj ne plu veturis sur la alkonduka fervojlinio, nur la surlokaj loĝantoj pelis siajn kapricojn kaj anserojn al la reloj paŝtigi la altajn sakrherbaĵojn. (Hungara Fervojista Mondo. 1993: 3)

Terura rutino

Transigi rutinajn taskojn al hororariitoj (Vertikale. sep. 1992 — sep. 1993)

Sekretoj de la marestaĵoj?

…priskribo de Esperanto kaj mezurado de ĝia propono kiel internacia lingvo, enfokigante ĝiajn karakterizaĵojn kiel konstriita lingvo… (Dorskovrila teksto de Bilinguismo: Utopia ou antibabel? de José Passini, 1995)

Sen gener(aci)a baro

La jaro 1993 donis al mi kortuŝan surprizon: mia filino faris al mi avinon. (Olga Peña, en Antaŭen. 1994: 1)

Povra prezidanto

Kara Renato <…> mi volas ke vi donu aldone senhavajn enhavajn komentojn… (Ilja B.S. De Coster en la diskutlisto [uea-membroj], 6 jul 2003)

Io putris en Gotenburgo

Plurfoje dum la Kongreso ekflaris disputoj pri la vendo de “Libera Folio” en la libroservo. (Kongresa Kuriero Gotenburga. 2003: 7)

Tra dezerto kaj praarbaro

La tradicia Internacia Foiro de Esperanto-Turismo oazos en Bydgoszcz… (Eventoj. 1 sep. 1993, trovita de Bernard Golden en Le Travailleur Espérantiste. 1994: 2)

Kolektis István Ertl


Ni memorigas, ke la plej aktiva mozaikano de la jaro estos premiita. Ĉi-jare la plej aktivaj estas: Vilĉjo Walker (Britio), Erkki Kemppainen kaj Bruno Lehtinen (Finnlando), Hans-Burkhard Dietterle (Germanio), Jean-Marie Ries (Luksemburgio), Valentin Puŝkarjov kaj Jurij Kivajev (Ruslando), Hanna Skalska (Pollando).

Ĝis nun venis 165 solvoj de ĉi-jaraj enigmoj, kiujn sendis 57 esperantistoj el 17 landoj. 46 solvoj venis el Ruslando (sendis 18 solvintoj), 26 el Finnlando (8), 22 el Britio (7), 20 el Pollando (5), 13 el Germanio (4), 8 el Svedio (2), 7 el Litovio (2), 6 el Norvegio (2) ktp.

Vladimir Vyĉegĵanin


Leterkesto

Estimataj samideanoj el Sezonoj, — aĉetinte kaj leginte jam la kvar librojn de Tolkien eldonitajn en Esperanto de via eldonejo (la triopo de La Mastro de l' Ringoj kaj La Hobito), mi scivolas ĉu estas iu plano/projekto eldoni la verkon La Silmariliono en Esperanto. Ĉu iu tradukas(is) ĝin? Ĉar mi treege volas legi ĝin kaj mi ne scias ĉu mi aĉetu la nacilingvan mem aŭ ĉu mi atendu esperantan version. Do, se vi havas iun informon ĝi helpos min decidi…

Jimes Vasco Milanez (Brazilo)

Bedaŭrinde, ni dume ne planas eldoni en Esperanto ĉi tiun verkon de Tolkien, ĉar tro malgranda estus ĝia legantaro, kaj ni ne scias ion pri ĝia esperantigo. Do, legu ĝin angle aŭ portugale. (AlKo)


Korege mi gratulas la tradukanton, redaktoron kaj eldoninton de la literatura kajero de La Ondo de Esperanto. Pli frue mi legis en Esperanto nur fragmentojn de Eŭgeno Onegin … Nun mi legas ĝin en la pola lingvo. Poste mi tralegos, eble la tutan verkon, en la rusa lingvo. Por mi, nesperta tradukanto de la pola poezio, komparo de diversaj tradukoj estas vere interesa kaj instrua.

Mi proponas, ke la nova traduko de Eŭgeno Onegin aperu en la serio Oriento-Okcidento kiel Elektitaj fabloj de Krilov, La majstro kaj Margarita de Bulgakov, Krimo kaj puno de Dostojevskij, Malvivaj animoj de Gogol.

Zbigniew Czupkałło (Pollando)


Mi volas partopreni en la konkurso Liro. Bonvolu sendi al mi tekstojn de Tjutĉev por la traduko.

Nikolaj Neĉajev (Ruslando)

Sukcesojn en la konkurso! Oni povas traduki iun ajn poemon de Tjutĉev, kaj ni ne sendos lian ampleksan Plenan Poemaron. (HaGo)


Bonvolu skribi pri aŭskulteblo de Radio Polonia en Esperanto.

Olga Medvedkina (Ruslando)

Laŭ la retpaĝaro de la Esperanta Redakcio de 30 mar ĝis 25 okt 2003 oni povas aŭskulti laŭ jena horaro (tempo GMT)

08.30-08.59 SAT
10.00-10.29 SAT
15.00-15.25 41.26 m (7270 kHz) 41.18 m (7285 kHz)
18.00-18.25 41.18 m (7285 kHz)
19.00-19.29 SAT

SAT — paralele al la mallongaj kaj mezlongaj ondoj iuj elsendoj estas emisiataj per satelito Eutelsat II F-6-Hot Bird, 13 gradoj de la orienta latitudo; frekvenco 11,474 GHz, polarizado horizontala (H); subportanto 7,38 MHz. En Eŭropo estas rekomendata parabolo kun la diametro de 80 cm. En aliaj mondpartoj rekomendinda estas parabolo kun la diametro de 1.8 m.


Nekrologe

10 maj 2003 forpasis 69-jara

Antoni Golonka

dum multaj jaroj ĉefdelegito de UEA en Pollando, membro de la Ĉefa Estraro de PEA, kunlaboranto de AIS.


23 maj 2003 en Reus forpasis

Salvador Gumà i Clavell (1901-2003)

dojeno de la hispana Esperanto-movado, verkisto, tradukanto, recenzanto, esperantisto ekde 1917, kunredaktinto de Horizonto.


19 jul 2003 forpasis

inĝ. Bolesław Staszczak (1932-2003)

instruisto kaj fervora populariganto de Esperanto, multjara kunlaboranto de Pola Radio, eksa ĝenerala sekretario de PEA.


12 aŭg 2003 en Tomsk forpasis

Marija Jakovlevna Ŝljafer (1923-2003)

membro de la Tomska Esperanto-Klubo en la 1980aj jaroj, patrino de aktivaj esperantistoj Aleksandr kaj Miĥail Ŝljafer.

Ni funebras kaj kondolencas.

La mondo ridas

En Moskva juĝejo

— Kamaradino, ni absolvas vin de la akuzo pri la ŝtelo de horloĝo, pro manko de pruvoj.

— Ĉu tiam mi povas reteni la horloĝon, kamarado juĝisto?


Vivsigno

— Mia edzo ricevis hieraŭ sciigon el Ameriko, ke lia onklo Fredo mortis.

— Nu, fine li tamen donis pri si vivsignon.


En kafejo

Juna sinjorino: Diru, kelnero, ĉu ĉirkaŭ la kvina horo unu sinjoro ne demandis pri iu sinjorino en blua vesto?

Kelnero: Jes, sinjorino. Li atendis dum pli ol unu horo, kaj poste li foriris kun sinjorino en verda vesto.


Antaŭvido

— De kie vi venas?

— De la dungejo. Mi dungis du servistinojn.

— Kial du samtempe?

— Unu por nun kaj la alian por post du semajnoj.


Konkludo

— Ĉu en ĉi tiu domo loĝas gesinjoroj Bergfeld?

— Ne. Sed sur la unua etaĝo loĝas sinjoro Berg kaj sur la kvara etaĝo sinjorino Feld.

— Aha! Do ili disiĝis.


Ŝercema lernanto

Instruisto: Kiel nomiĝas tia homo, kiu parolas ĉiam multe kaj ne rigardas, ĉu iu aŭskultas lin aŭ ne?

Lernanto: Instruisto!


La granda vojaĝisto

— Kaj ĉu vi ofte estis en vivdanĝero?

— Ho, jes! Ekzemple unufoje mi preskaŭ dronis.

— Ah, bonvolu rakonti tiun interesan aventuron!

— Mi ekdormis en la bankuvo kaj forgesis fermi la akvokranon.


Kun takto

— Rigardu, panjo, kiel multe tiu hundo similas al onklino Frida!

— Silentu, ne decas diri tian aferon.

— Sed panjo, la hundo ne aŭdis!


Prava demando

— Patrino, kiel estas nun? Vespere vi diras, ke mi estas tro malgranda por malfrue enlitiĝi kaj matene vi diras, ke mi estas tro granda por longe resti en la lito.

La eterna vanteco

— Kiom da jaroj vi havas, bona maljunulo?

— Kun la helpo de Dio jam naŭdek-ok.

— Belega aĝo! Do sendube vi estas la plej maljuna loĝanto de la vilaĝo.

— Verdire mia edzino estas tiu, sed mi ne kuraĝas diri, ĉar se ŝi ekscius, ŝi mortbatus min.


Familia rondo

— Kara edzo, vi nepre devas vin fotografi.

— Kial?

— Ĉar vi tiom malofte estas hejme, ke mi baldaŭ forgesos, kiel vi aspektas.


Negocaj principoj

— Sinjoro direktoro, mi prenas al mi la kuraĝon peti vin pri bonvola salajro-altigo. Nome, mi edziĝis.

— Mi bedaŭras, sinjoro, sed nia firmao ne kutimas pagi domaĝmonon pro akcidentoj okazintaj ekster la negoco.


Sovjeta humoro

— Hontu, Sonja! Vi uzas dentobroson, kiel la burĝoj.

— Unue, ĉi tiu dentobroso apartenas ne al mi, sed al mia najbarino. Due, mi ne uzas ĝin por purigi la dentojn, sed por kirli la teon.


Idilio en la cirko

— Se vi havas kuraĝon, venu el la kaĝo!

Internacia Fotokonkurso

Post kvin sukcesaj konkursoj (1998, 1999, 2000, 2001, 2002) la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la sesa Internacia Fotokonkurso.

La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

En la konkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10×15 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando). La fotoj devas atingi la sekretarion antaŭ la 15a de decembro 2003.

La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis premiitaj aŭ publikigitaj.

Tripersona juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj:

1a premio: 50 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2004.

2a premio: 25 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto 2004.

3a premio: abono de La Ondo de Esperanto 2004.

Specialan premion (libroj de Sezonoj kontraŭ ekvivalento de 50 eŭroj) ricevos la plej bona foto teme ligita kun Esperanto.

Ĉiu premiito ricevos diplomon.

La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2005 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Sukcesojn!



PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
Rete: libroservo@ans.com.au

AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
Rete: apmarks@ping.at

BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
Rete: bel@brnet.com.br

BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

BULGARIO: Petko Arnaudov, N.Popkonstantinov 40, ap 8, BG-3000 Pazarĝik
Rete: pa@telecablenet.com

ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
Rete: vlada_hasala@iol.cz

DANLANDO: Frederik Eriksen, Haraldsgade 100, 3. tv. DK-2100, København Ø.
Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
Rete: esperantofrance@esperanto.org

GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
Rete: behrmann@snafu.de
            Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz
Rete: wolfgang.schwanzer@esperanto.de

HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
Rete: juazvi@terra.es
            Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
Rete: luis_serrano@mixmail.com

HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
Rete: esperantohea@matavnet.hu

IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
Rete: noviresp@eircom.net

ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
Rete: mikisal@math.tau.ac.il

ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
Rete: f.esp.it@infinito.it
            Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
Rete: orbispictus@iol.it

JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
Rete: phopkins@cymfony.com

KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
Rete: keast@soback.kornet21.net

KROATIO: Josip Pleadin, Grkinska 1, HR-48350, Đurđevac
Rete: grafokom@kc.hinet.hr

LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
Rete: litova.ea@mail.lt

NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
Rete: uea@inter.nl.net

NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
Rete: esperanto@online.no

NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
Rete: gddewar@ihug.co.nz

POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
Rete: nepo@eletkron.pl
            Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
Rete: staman@ka.onet.pl

PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
Rete: sezonoj@gazinter.net

SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
Rete: elna@esperanto-usa.org


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2003. № 8-9 (106-107)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 566033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2004:
    — Internacia tarifo: 25 eŭroj aŭ 25 usonaj dolaroj
    — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
    — Ruslanda tarifo: 250 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2003.
Subtitolo