Resurekto

Lev Tolstoj. Resurekto

Tolstoj, Lev. Resurekto: Romano / Tradukis el la rusa Viktor Sapoĵnikov; Notoj de Aleksander Korĵenkov. – Jekaterinburg: Sezonoj, 2000. — 368 paĝoj. – (Serio Rusa literaturo; Volumo 6).

“La historio de la arestitino Maslova estis tre ordinara…”, – ĉi tiel komenciĝas la 2a ĉapitro en unu el la plej legataj romanoj en la rusa literaturo.

Ne nur ordinara, sed tute reala estis ĉi tiu historio. La fama Ruslanda juristo Anatolij Koni (ĝuste li akceptigis la absolvan verdikton en la kazo de Vera Zasuliĉ, atencinta la vivon de la peterburga urbestro Trepov) rakontis en 1887 al Lev Tolstoj la vivhistorion de Rozalia Onni. Post la morto de sia patro Rozalia loĝis ĉe riĉa bienistino. En la aĝo de dek ses jaroj ŝin delogis kaj poste forlasis parenco de la bienistino. La bienistino forpelis el la hejmo Rozalian post ŝia patriniĝo. La senhejmulino eklaboris en bordelo, tie ŝi ŝtelis monon de kliento, kaj en la proceso inter la asizaj ĵurianoj hazarde estis ŝia deloginto.

Fine de 1889 Tolstoj malnete finis la unuan version de la romano, tamen sekvis longa polurado kaj evoluigo de la temo. Nur post dek jaroj la romano estis finita. La kombino de la romantika intrigo kun la filozofia, morala kaj etika problemaro, tipe de Tolstoj, faris Resurekton unu el la plej legataj verkoj, iam ajn verkitaj en la rusa lingvo, eĉ se kelkaj kritikistoj nomis ĝin tro engaĝita socie.

En 2000 Sezonoj eldonis Resurekton, kiun tradukis Viktor Sapoĵnikov. Ĝi aperis kiel la sesa volumo en la libroserio Rusa literaturo. La libro havas 368 paĝojn, fortikan bindon kaj kromkovrilon de Maŝa Baĵenova.

En nia retejo estas legeblaj du ĉapitroj el Resurekto: la 2a ĉapitro kaj la 15a ĉapitro el la unua parto. La 15a ĉapitro estas ankaŭ aŭskultebla.

Legu ankaŭ la recenzon de Wolfgang Kirschstein.

La romano Resurekto de Lev Tolstoj estas mendebla ĉe UEA kaj aliaj gravaj libroservoj.