“Ni ne venas al Florenco nur pro la kongreso, — komentis ruslanda amiko kaj daŭrigis, — se la urbo estus iu alia, la kondiĉoj estus neakcepteblaj”.
Nu vere, jes. La kongresejo estis malnova palaco aŭ pli ĝuste tri diversaj konstruaĵoj kun la granda korto inter ili. La ĉefa kongresejo estis fakte pli granda interne ol de ekstere, ĉar randa parto situis sub la tero. Sub la tero estis ankaŭ la disdonado de dokumentoj, kaj, se rigardi el la ĉefa pordo, ĝia situo estis la plej malproksima. Eĉ mi, plurfoja kongresano, devis komence demandi kien iri, ĉar la gvidtabulo, kiu indikis la ĝustan direkton estis kaŝita malantaŭ pordo.
La kongresejo estis klimatizita, sed ĉi-foje la ĉefa kongreseja hotelo ne situis tuj apude, sed necesis piediri en varmego 300 metrojn. Fine de la semajno kiam la ekstera temperaturo komencis proksimiĝi al la kutimaj nordaj temperaturoj, la klimatiza sistemo ne plu same fidinde laboris kaj foje estis pli varme interne ol ekstere. Iam en la fino de la semajno kiam estis aparte agrable malvarmete interne, iu italo jam flustris ĉu ne estas tro malvarme ĉi tie.
La korto estis centra loko kaj necesis trapasi ĝin plurfoje tage de unu ejo al alia. Multaj ankaŭ restis sur la korto ĝuante la kongreson. La korto estis ankaŭ loko por la Movada foiro, nova aranĝo kiu ebligis al landaj kaj fakaj asocioj kaj al plej diversaj esperantistaj organizoj, ni ja povas imagi ilin, prezenti siajn estontajn aranĝojn aŭ alimaniere informi pri sia ekzisto kaj varbi novajn anojn. Foje la kombinoj estis amuzaj: kune prezentis sin blinduloj kaj samseksemuloj aŭ ateistoj kaj naturistoj. Ne ĉiam facilis rekoni ĉu la konato sidanta ĉe la tablo reprezentis tiun aŭ la alian organizon.
La kongresejo ankaŭ ĉi-foje ne estis planita por nia Universala Kongreso, do mankis la ĉefa salono por du mil homoj.
Ĉi-foje la solvo estis proksime, trans la strato en fortikaĵo Basso, sed la salono tie estis aparte malpraktika. Nur triono el partoprenantoj povis spekti la malfermon rekte, dum en la flankoj du trionoj devis kontentigi sin kun ekranoj (el kiuj videblis fakte pli bone ol en la meza parto de malantaŭ).
En la malfermo la kongreso havis eksteran gaston kun esperantlingva prelego. Temis pri François Grin, kiu ne estas esperantisto, sed kiu kapablis legi esperantan tekston. Lia prelego estis certe interesa, sed la legado ne donis al la teksto necesan parolan stilon kaj tiel ĝi ne aŭskulteblis ĉiam kun plezuro. (Ni lernis pri tio: Humphrey Tonkin faris brilan prezenton kun Wera Blanke pri la publika parolado dum la kleriga lundo.) Espereble la prelega teksto de Grin legeblos baldaŭ en iu revuo aŭ rete.
Krome Grin diris ankaŭ tion, kion esperantistoj kutime ne aŭdis pri si mem aŭ ne emas aŭdi. Ekzemple, ke la mesaĝo de esperantistoj ne ĉiam allogas neesperantistojn aŭ ke esperanto ne estas iu mirakla solvo por lingvaj problemoj.
Krome necesas laŭdi la prezidanton Corsetti pro lia brila parolado: nome li kuraĝe deklaris ke Esperanto naskiĝis en Florenco. Ne, li ne freneziĝis kaj ne fanfaronis antaŭ la urba reprezentanto, sed emfazis, ke moderna pensmaniero, kies unu rezulto Esperanto estas, naskiĝis en Florenco. Tie naskiĝis, dum la libera respubliko de Florenco estis sieĝata de la imperiestra armeo, ankaŭ la statuo de Davido, kiu por Corsetti reprezentis esperon, ke ankaŭ la esperanta Davido povas venki super la nuntempe reganta lingva ordo.
Vera bonŝancilo estis la prospekto Kiel manĝi sen bankroti en Florenco, kie troveblis favorkostaj kaj bonaj eblecoj manĝi. Ĝi krome estis havebla en la retejo de la kongreso jam pli frue kaj tiel utilis al tiuj, kiuj alvenis al Florenco antaŭ la komenco de la kongreso. La vera perlo estis la fervojista manĝoservo, kie prezoj ne nur malaltis, sed kie per kongreseja kupono eblis ricevi sep-procentan rabaton. Kelkplada manĝo kun vin-boteleto kostis nur malpli ol sep eŭroj. Simile kostis kafo kaj eta kuko en urbocentra kafejo, kien mi foje eraris eniri dum vespera promeno.
Por tiuj, kiuj mem ne tiom kongresumis, ankaŭ la kongresa insigno estis bonŝancilo: nome eblis viziti la muzeojn (inkluzive la famajn artajn muzeojn) senpage per simpla montrado de la insigno. Tiel ankaŭ la vicoj fariĝis malpli grandaj, ĉar eblis rekte iri al enirejo kaj ne unue viciĝi por biletoj. Mi mem estis tro ligita al la kongresejo, sed mia edzino uzis unu tagon por muzeoj.
En la kongreseja hotelo liftoj funkciis nur hazarde, kelkaj hoteloj ruze, optimisme promesis pli da ĉambroj ol ili fakte havis (esperante ne-alvenon de kelkaj kongresanoj) kaj devis aranĝi por kromaj gastoj alian tranoktejon (pri kiu la alvenantoj aŭdis nur en la hotelo), en la kongresejo foje praktike ne eblis aĉeti eĉ kafon, ĉar unu kelnerino provis servi al deko da klientoj kaj kuris intertempe al telefono, la kongresa kuriero malfruis kaj netroveblis facile, reta konekto mankis… Nu, feliĉe ankaŭ fermotempoj ne estis tre ekzaktaj, la plurlingva malpermeso rampi sur la herbejo ne estis aplikata, reta konekto troveblis plurloke en la urbo.
Jukka Pietiläinen
La Ondo de Esperanto. 2006, № 8–9.
konstatinte,
— ke la Jardeko de Edukado por Daŭropova Evoluigo 2005–2014 estas grava kadro por iniciatoj cele al evoluo kiu estu socie dezirinda, ekonomie vivkapabla, kulture taŭga kaj ekologie daŭrigebla;
— ke nuntempe ekzistas gravaj minacoj kaj al biodiverseco kaj al kultura kaj lingva diversecoj, pro la reciproka dependeco inter la homo kaj la naturmedio;
— ke la nuna superrego je monda skalo de unu lingvo havas maltrankviligajn ekonomiajn, sociajn, kaj edukajn efikojn koncerne daŭropovecon, lingvan ekologion kaj la rajton je komunikado;
— ke la strebado de la Esperanto-movado al lingva demokratio kongruas kun la valoroj de transnacia edukado celanta informitajn, aktivajn civitanojn, kiuj estu kapablaj kritike kompreni sin mem kaj la ĉirkaŭan mondon por partopreni la evoluprocedon respondece kaj solidare.
Alvokas la Esperanto-komunumon aktive engaĝiĝi en la agadoj kiuj, sur diversaj niveloj, strebas antaŭenigi praktikojn koherajn kun la principoj de la bezonata ŝanĝoprocezo, kaj utiligi siajn lingvon kaj retojn serve al tiuj klopodoj.
Rekomendas al la Estraro de UEA doni al la ĉi-rilataj problemoj pli da atento en estontaj kongresoj kaj agadoj, partnere kun neesperantistaj organizaĵoj.
Konfirmas la pretecon de la Esperanto-komunumo kunlabori kun Unesko kaj aliaj organizaĵoj cele al tutviva edukado por paco, socia justeco kaj kultura diverseco, kaj atentigas ilin pri la lingva aspekto de daŭropova evoluigo.
La landoj kun pli ol 20 aliĝintoj estas: Ruslando (97), Brazilo (73), Belgio (72), Hispanio (64), Litovio (58), Usono (49), Britio kaj Nederlando (po 47), Svislando (44), Svedio (43), Hungario (42), Kroatio (41), Danio (40), Ĉeĥio (38), Ĉinio (34), Korea Respubliko (32), Serbio (31), Finnlando kaj Israelo (po 29), Bulgario (27) kaj Kanado (22).
GK UEA
Sed en la Florenca kongresejo ne estis salono kun tabloj! Ĉu rezigni? Ne! Necesis ŝanĝi la koncepton por adapti la kvizon al la novaj cirkonstancoj.
Tiun novkonceptan kvizon oni spektis 1 aŭg 2006 en la salono Canuto en la Florenca UK. Malgraŭ la teknikaj problemoj la kvizo trakuris glate kaj preskaŭ senprobleme (85% de la plano), ĉar la sep kviz-helpantoj (italo, judo, ĉinino kaj gepoloj) pli frue ricevis la scenaron kaj kelkfoje renkontiĝis por trejni sin.
La nova koncepto konsideris du principojn:
— la demandoj rilatu al Esperanto (movado, historio ktp.), ja la kvizo okazas en la Universala Kongreso de Esperanto;
— la tuta aranĝo estu pli spektaklo (angle: show) ol la ordinara kvizo; tial mi preferas nomi ĝin “kvizoludo”.
Premioj estas bezonataj por ke venkintoj ricevu ne nur kontenton, sed ankaŭ ion plian. Por Florenco mi ricevis premiojn de Margareta Handzlik (multaj malgrandaĵoj kaj Esperanto-libroj), de Kazimierz Leja (abonoj de Pola Esperantisto kaj Esperanto-libroj), de Sezonoj (abono de La Ondo de Esperanto), de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz (senpaga studado en Esperanto en la Studumo en Bydgoszcz).
Inter naŭ kvizanoj, kiuj prezentiĝis surpodie, la unuan premion gajnis István Ertl (Luksemburgio), kiu ricevis diplomon, botelon da vino, Esperanto-librojn kaj jarabonojn de La Ondo de Esperanto kaj Pola Esperantisto. La duan premion konkeris Tatjana Auderskaya (Ukrainio), kiu krom diplomon kaj Esperanto-librojn gajnis jarabonon de Pola Esperantisto.
La kvizoludo, laŭ mi, estis sukcesa, ĉar la salonego estis preskaŭ plenplenigita de kvizemuloj, neniu dormis, kaj nur malmultaj foriris dum la aranĝo.
Mi volonte plu okazigos kvizoludojn dum Esperanto-aranĝoj, precipe se estos interesaj premioj por la venkintoj.
Marian Zdankowski
La Ondo gratulas la du venkintojn, kiuj (ĉu hazarde?) estas niaj konstantaj kunlaborantoj! Venontjare Marian Zdankowski denove gvidos sian kvizoludon en la 4a Balta Esperanto-Forumo en Kaliningrado.
La Ondo de Esperanto. 2006, № 8–9.