Nerezignebla renovigo: por kaj kontraŭ

La artikolo Nerezignebla renovigo de Giorgio Bronzetti en la septembra kajero de La Ondo de Esperanto kaŭzis interesajn reagojn de Probal Dasgupta, Ivo Durwael, Miroslav Malovec, Bruno Graf, kaj Hans Eichhorn en la oktobra Ondo.
Legu ĉi sube du pliajn komentojn pri la strategio de la plej granda esperantista mondorganizo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto. Ilin verkis Renato Corsetti (Italio) kaj Scott Page (Usono).


Idealismo kaj la praktika agado

Bonvenon al Giorgio Bronzetti kaj al liaj ideoj. Mi legis lian artikolon Nerezignebla renovigo (LOdE, №154–155) kaj la reagojn de legantoj (LOdE, №156).

Mi ne vere havas multon por komenti pri la artikolo de Giorgio Bronzetti [krom tio, ke li uzas la neoficialan radikon “old-”, kaj pro tio li havos multajn problemojn en la tago de la lasta juĝo. Vidu: http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_O]. Pri sia eŭropemo ĉiu respondecas mem.

Sed, pri iom pli seriozaj aferoj: la ideoj de Giorgio pri tio, ke oni devas iri al la normala homo kaj konvinki lin pri la praktikaj avantaĝoj de Esperanto, trovas min tute malfermita. Eventuale Giorgio iom subtaksas la malfacilaĵojn realigi tiujn ideojn, por kies realigo ĝis nun ne troviĝis unu (mi substrekas: unu) aktivulo preta labori senpage por aranĝi transsiberian vojaĝon kun Esperanto aŭ dumsomera instruado de Esperanto sur la plaĝoj de la mondo. Sed estas oportune, ke li subtaksas, ĉar tiel li entuziasme antaŭeniras kaj eble iu en la fino konvinkiĝos.

Pri la fakto, ke mi volas plibonigi la mondon per Esperanto, tio estas konata. Mi kredas, ke apud la praktika agado, pri kiu parolas Giorgio, la idealisma ankaŭ devas resti. Se generacioj de esperantistoj tenis la lingvon vivanta tra unu jarcento, tra militoj kaj aliaj teruraĵoj, tio certe ne ŝuldiĝis al la praktikaj avantaĝoj de Esperanto sed al la misiisma sinteno de la esperantistoj. Giorgio mem estas bona ekzemplo de tiu misiismo. Li senpage (alivorte page de li mem) laboras por Esperanto multe pli ol se oni pagus lin.

Aliflanke, la profitantoj de la praktikaj utilaĵoj de Esperanto, pri kiuj parolas Giorgio kaj aliaj, ne estas homoj, kiuj senpage laboras por alies praktika utilaĵo. La plej granda krizo en la evoluintaj landoj estas krizo de “vokiĝoj”. Homoj volas nek iĝi pastroj nek iĝi volontulaj aktivaj esperantistoj. Tion certe ne povas solvi la estraro de UEA.

Mi volas kapti la okazon por reaserti mian fidon je la nova estraro kaj je ĝia prezidanto. Mi kredas ke la kritikoj al li, kiujn mi legis, estas efektive senbazaj.

Cetere, se vi permesas, mi apartenas al tiu pensoskolo, kiu pensas, ke ne Hitler sola, sed la germanoj kaj amaso da eŭropanoj en aliaj landoj, murdis la judojn kaj faris aliajn malbonaĵojn. Alivorte estas malmulto, kion la estraro povas fari kaj multo, kiun devas fari ni mem.

Renato Corsetti (Italio) 


Esperantujo, insulo de ekvilibro

Kun interesiĝo mi legis la artikolon de Giorgio Bronzetti, kaj la aliajn pri tiu temo. Mi supozas ke ĉar la UEA havas novan prezidanton, estas la sezono pensi pri renovigo en la Esperanto-movado. Kaj eble oni emas kulpigi iom la antaŭan prezidanton ĉar, post lia deĵorperiodo, Esperanto ankoraŭ ŝajnas malpragmata strangaĵo al multaj homoj.

Mi konsentas kun Giorgio Bronzetti kaj Ivo Durwael ke “oni alcelu la normalan homon”. Nuntempe, kiam normalaj homoj vojaĝas pli kaj pli, la nekono de aliaj lingvoj sentiĝas pli kaj pli. La turisma komerco ebligas turistojn vojaĝi tra landoj kun minimuma konversado kun la loĝantaro. Unufoje mi vojaĝis aŭtobuse tra Italio kun grupo de usonaj turistoj. La hotelpersonaroj kaj la gvidistoj, ĉiuj tre gastigemaj, parolis angle. Ni vizitis multajn vidindaĵojn, kaj aŭdis klerajn informojn de la bone informitaj, angleparolantaj gvidistoj, sed post nelonge la aŭtobuso fariĝis speco de kokono el kiu mi malofte eliris.

Granda kontrasto al la vojaĝo, kiun mi faris antaŭ jaroj en Meksiko kaj Centra Ameriko, kie mi povis paroli kun ĉiuj, ekzemple la kamionisto en Nikaragvo, kiu klarigis ke la truoj kaj fajrodamaĝo ĉe lia kamiono okazis kiam li transportis provizaĵojn por la sandinistoj, kaj proksime eksplodis fosfora grenado. Tian konversadon oni malofte havas kun turismogvidisto.

Do, pli bone ol Esperanton estus regi la tiean lingvon. Sed oni ne povas lerni ĉies lingvon. Por la normalaj homoj, kiuj ne povis loĝi longtempe en Britio aŭ Usono, la angla servas nur iomgrade kaj malprofunde.

Por atingi tiujn normalajn homojn, la artikoloj diras ke esperantistoj “normaliĝu”. Mi estas novulo, sed ŝajnas al mi ke Esperantujo ne inkluzivas pli da stranguloj ol aliaj grupoj. Fakte, komparita kun multaj movadoj, Esperantujo estas insulo de ekvilibro. Sed jes, esperantistoj kondutu normale, amike, kaj honeste.

Honeste, esperantistoj agnosku ke la lingvo ne havas ekonomian aŭ politikan potencon, ne estas laŭmoda aŭ “sexy”. Esperanto ne estas misio aŭ ekskluziva klubo. Ĝi estas lingvo kiu povus solvi multajn komunikadproblemojn, sed ne ĉiujn. Studi Esperanton ne signifas ke oni ne devas studi aliajn lingvojn. Ĉiam estos bezono kaj volo studi naciajn lingvojn.

Amiko mia iam diris ke “per fremdlingvoj plej gravas konversadi”. La normalaj homoj volas konversadi. La plej grava aliro de Esperanto estas tio ke ĝi bone taŭgas por la konversado. La plej grava avantaĝo estas ĝia facileco. Neesperantistoj eble grumblos pro la laboro lerni eĉ unu fremdlingvon, memorante la licean frustracion, sed Esperanto estas ege pli facila, kaj tial pli pragmata. Oni povas interparoli kun fremdlingvanoj sen pasigi jarojn en la klasĉambro aŭ monatojn en tiu lando. Do, la venontan fojon ke vi trovas vin parolante anglan (aŭ alian lingvon) Boratmaniere, demandu al via kunparolanto: ĉu li/ŝi parolas Esperanton. Se ne, demandu kial ne. Neniu ĝin parolas? Mi ĝin parolas. Ne pragmata? Ĝi estus tre pragmata en la nuna situacio.

Eble unu tagon fama supermodelino anoncos ke ŝi parolas Esperanton kaj ĉeestos la venontan UK kun ĉiuj siaj paparacoj. Tio pliigus intereson pri Esperanto... eble. Ĝis tiam ni dependu de normalaj homoj.

Scott Page (Usono)

Per la vorto “Boratmaniere” mi aludas al la filmo Borat, kiu aperis antaŭ unu jaro. Ĝi estas komedio (laŭ kelkaj) kaj temas pri stranga raportisto, nomita Borat, el Kazaĥstano. Li estas vestita per malbelegaj, tute eksmodaj kompletoj, kaj vojaĝas tra Usono. Tie li ekkonas kaj uzas, la unuan fojon, klozeton, mikro-ondan fornelon, elektron kaj aliajn inventaĵojn, kiuj ŝajne ne haveblas en Kazaĥstano (aŭ en aliaj malriĉaj, ekzotikaj landoj). La celo estas satirigi kaj la senpripensan, provincisman, usonan, konsumeman socion kaj la adoron de malriĉa, ravita fremdlandano por ĉiuj facetoj, aparte la plej ridindaj, de la usona vivmaniero.

La Ondo de Esperanto, 2007, № 11 (157)


Novaĵoj | Enirpaĝo