Titolo

SENDEPE\NDA ĈIUMONATA REVUO. 2005. № 10 (132)

Autuna foto de Olga Shipovalenko


ENHAVO

KOMENTARIO

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

LINGVO

BELETRO

CIVILIZO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Vortoj de Komitatano Z

Atendante duan direktoron

UEA disvastigis bonan novaĵon: ĝi jam havas pli da individuaj membroj ol pasintjare kaj ĉi-jare la membraro eĉ superos 6000, kio laste okazis en 2001. En tiu tumulta Zagreba jaro estis 6479 membroj, el kiuj kvazaŭ per turno de mano malaperis pli ol dekono en la posta jaro, kiam la nombro kolapsis al 5713.

Pri prognozata reatingo de 6000 membroj jam kelkfoje raportis gazetaraj komunikoj de UEA. Ilia aŭtoro, kiu evidente estas ĝenerala direktoro Buller mem, detenis sin de komentoj, kiuj povus esti pikaj al la post-Zagrebaj kaj parte nunaj estraranoj, kun kiuj li en siatempaj polemikoj forte malkonsentis pri la kaŭzoj de la membrofalo. Laŭ la estraranoj la kaŭzoj estis eksteraj, laŭ Buller internaj. Nun Buller preferas silenti pri interpretoj, kvankam li povus montri la statistikan evoluon kiel pruvon de sia pravo. Se vere la falo okazis pro eksteraj fortoj — precipe de fuĝo al interreto for de gazetoj, libroj kaj organizaĵoj — ĝi devus plu daŭri. Se UEA jam ĉi-jare reatingos la nivelon de 2001, la klarigoj de la post-Zagreba estraro pruviĝos kamuflaj pretekstoj.

Gvidantoj de ĉiu ajn alia organizaĵo tamburus pri kreskanta membraro, ĉar normale tia populariĝo de asocio indikas ankaŭ popularecon de ĝiaj gvidantoj. La estraro de UEA emas tamen silenti pri la bona evoluo. Jam pasintjare estis kresko, sed anstataŭ fiere reliefigi ĝin en la enkonduko de la agadraporto pri la jaro 2004 ĝi ŝovis tiun informon en la finan ĉapitron pri administrado, kvazaŭ ĝi estus nur administra detalo. Tiu malpromocio de esenca informo tamen samtempe estis neintence denunca: pri la forkuro de membroj ja multe kulpis ĝuste la disfalo de la administra strukturo, la Centra Oficejo, kiu ĉefe respondecas pri la produktado de servoj, por kiuj la membroj kotizas. Ju malpli oni parolas pri la nuna pozitiva tendenco, des malpli necesas ĝin klarigi. Pli bone do silenti, ŝajnas pensi la estraro.

La reatingo de 6000 membroj koincidas kun la rekuniĝo en la CO de la sama direktora paro, post kies foriro UEA falis sub tiun limon. Meze de la jaro Buller revenigis sian longtempan dekstran manon Pasquale Zapelli, kvankam sen direktora titolo kaj ne plentempe. Sen tiuj limigoj lia reveno eble ne estis digestebla al Renato Corsetti kaj Ans Bakker, la reelektitoj el la antaŭa estraro, kiu suspendis la du-direktorecon kiel “troan lukson”. En la koridoroj en Vilno ŝvebis tamen susuroj, ke Buller planas restarigi ĝin, kiam la financa resaniĝo de UEA tion permesos. Ĉar la buĝeto, komponita de Buller mem, ne antaŭvidas pli da oficistoj ol nun, li eble kalkulas pri dua direktoro en la elektojaro 2007. Por ke Jokohamo ne fariĝu nova Zagrebo, la elektokomisiono certe aŭskultos liajn dezirojn pli atenteme ol en 2001, precipe ĉar membras en ĝi István Ertl, unu el la Zagrebaj demisiintoj. Multa roterdamologia talento ne necesas por diveni, ke unu el la deziroj-postuloj de Buller estos havi kundirektoron apud si.

Komitatano Z


Deklaracio pri la esenco de la esperantismo

La suba teksto, prenita el la Originala verkaro de Zamenhof (Leipzig, 1929), enhavas la Zamenhofan projekton de la Deklaracio kaj ĝian definitivan tekston, akceptitan de la Kongreso. La partoj, kiujn oni forstrekis, estas kursivigitaj. Legu pli pri la Deklaracio ĉi-kajere.

Ĉar pri la esenco de la esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia kongreso esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon:

1. La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu “ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn”, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la esperantismo estas lia afero pure privata, por kiu la esperantismo ne respondas.

2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj pruvoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante, ke teoria disputado kondukos al nenio, kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo. [Sed se kontraŭ ĉiu atendo iam montriĝus, ke per ia alia vojo la ideo de lingvo internacia povas esti realigita pli bone, pli rapide, ol per Esperanto, tiam la aŭtoro de Esperanto aliĝos al tiu nova vojo kaj kune kun li espereble ankaŭ ĉiuj esperantistoj.]

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas “nenies propraĵo”, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola, unufojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj, fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo “Fundamento de Esperanto” en kiu neniu havas la rajton fari [eĉ la plej malgrandan] ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj “tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto”. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la “Fundamento de Esperanto”, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

[5. Pri ĉiuj duboj, kiuj aperas ĉe la uzado de la lingvo Esperanto decidas ĉiam la Centra Komitato Esperantista, elektata de la esperantistoj de la tuta mondo en la internaciaj kongresoj esperantistaj. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato, tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo estas devigaj por ĉiuj uzantoj de la lingvo Esperanto; ĉiuj decidoj, tuŝantaj la manieron de praktika agado estas devigaj nur por tiuj personoj, kiuj deziras aparteni al la aktiva organizacio esperantista.]

5.[6] Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

[7. Por faciligi al la komencantaj esperantistoj la elekton de fideblaj libroj kaj gardi ilin kontraŭ uzado de libroj, kiuj instruas tute eraran lingvon, estas eldonita serio da libroj, kiuj portas sur si la aprobon de la aŭtoro de la lingvo. Tiu ĉi aprobo tamen havas nur la signifon de konsilo por la komencantoj, sed ĝi havas en si nenion devigan. Ĉiu esperantisto povas libere uzi ĉiun libron aŭ gazeton, kiun li deziras.]


ZamenhofZamenhof pri la Bulonja Deklaracio

Tre multajn personojn fortenas de nia afero nur la nesciado de ĝia esenco. Oni pensas, ke ni volas mortigi la naciajn lingvojn, ke ni havas iajn kaŝitajn celojn, ke Esperanto estas unu el multaj ekzistantaj lingvoj internaciaj, kies reciproka konkurado ne estas ankoraŭ finita, ke ni batalas ne por ideo de lingvo internacia, sed nur nepre por nia partia lingvo, ke Esperanto estas ia pure persona afero kaj ĉiuj ĝiaj partianoj dependas ĉiam de la konstante ŝanĝiĝontaj kapricoj de ĝia aŭtoro, ke nia afero estas ia entrepreno komerca ktp. Se ĉiuj esperantistoj estas sufiĉe elokventaj, por rebati ĉiujn diritajn atakojn, kaj se ili eĉ rebatas, oni ne kredas al ili, ĉar ili ne povas prezenti sufiĉe kredindajn pruvojn. Tial mi pensas, ke estus utile, se ni uzos la Kongreson en Boulogne-sur-Mer por ellabori ian oficialan deklaracion pri la esenco de la esperantismo, por ke tiu deklaracio subskribita de la reprezentantoj de la esperantismo el ĉiuj landoj de la mondo, povu servi kiel plej bona rebatilo kaj fermu la buŝon al niaj kontraŭuloj kaj kalumniantoj.

(Lingvo Internacia. 1905, №14) 


Asembleo de EEU en Vilno

La 26an de julio 2005 okazis kadre de UK en Vilno Asemblea kunveno de Eŭropa Esperanto-Unio. Temis pri unua oficiala asembleo, ĉar EEU estas leĝe registrita asocio ekde majo 2005 en Bruselo. Ĉeestis asembleanoj el 18 landoj kaj pli ol 40 gastoj kaj interesitoj ĉefe el Eŭropaj landoj.

La Asembleo perdis plej multan tempon diskutante la problemon de neklaraj financoj el 2003/2004 kiujn postlasis la tiama kasisto Johan Derks. Oni decidis proklami la 2700 eŭrojn, kies elspezokaŭzo mankas, kostoj de Johan Derks kaj tiel povi konti la probleman sumon. La nuna ekonomia stato de EEU estas kontentiga. Plej granda kvanto de la landaj asocioj pagis siajn kotizojn kaj ankaŭ multaj individuoj donacis diversajn sumojn tiel ke la kostoplano havas sekurajn rimedojn por 2005.

Jerzy Handzlik tralegis referaĵon pri la stato en EU-parlamento, kiun verkis Margareta Handzlik. Estontaj planoj de EEU estos forte kunordigataj kun Margareta — EU-parlamentanino kaj esperantistino.

La Asembleo akceptis la laborplanon por 2005 kaj provizoran projekton de la laboro por 2006. Eŭropa Bulteno plu aperos monate redaktata de Vesna Obradović sed nur elektronikforme kaj la funkcion de direktoro de BKC plu tenos Ben Indestege. Oni elektis novan estraron. Prezidanto: d-ro Seán Ó Riain (Irlando), vicprezidantino kaj kasistino: Flory Witdoeckt (Belgio), sekretario Zlatko Tišljar (Slovenio), membroj: Jerzy Handzlik (Pollando) kaj Peter Balaž (Slovakio).

Zlatko Tišljar


Ankaŭ manuskriptoj brulas…

bz-berlin.deĈi tie estis aperonta artikolo pri 12-persona junulara laborbrigado, kiu dum du semajnoj laboris ĉi-somere en la Berlina Esperanto-Domo (strato Einbecker 36). Sed la 8an de septembro germana retinformilo BZ (BZ-berlin. de) alportis ŝokan informon: la antaŭan nokton okazis incendio en ĉi tiu Domo.

Laŭ informoj de BZ kaj de la blogo de la Germana Esperanto-Junularo (GEJ), plene forbrulis la tegmento kaj la subtegmenta etaĝo. La domloĝantoj sukcesis forlasi la domon, sed ĉiuj ĉambroj de la supra etaĝo estas detruitaj. Estas parte detruita aŭ damaĝita la Germana Esperanto-Arkivo. Multajn esperantaĵojn en la dua etaĝo difektis akvo, kiun uzis fajrobrigadanoj.

Malplej suferis la teretaĝo, en kiu estis BerO, la Berlina Oficejo de GEJ, tamen oni provizore luis alian ejon por BerO en la strato Salzwedeler 4.

La polico kaj asekurkompanio (la domo estis fajr-asekurita) esploras la kaŭzojn kaj damaĝojn de la incendio.

La Domon, kiu ekfunkciis antaŭ kvar jaroj, bone konas berlinaj esperantistoj kaj multaj orient-eŭropanoj, kiuj venis trajne al stacidomo Lichtenberg, proksime de kiu situas la Domo.

Ne estas konate, kiam la Esperanto-Domo remalfermos siajn pordojn por oficistoj de BerO, por luloĝantoj, por kunvenoj kaj por vojaĝantaj samideanoj. Sed estas klare, ke multaj valoraj dokumentoj pri la historio de Esperanto pereis por ĉiam, mallaŭ la banala maksimo: “La manuskriptoj de brulas”.

AlKo


Du semajnojn post la incendio

Du semajnojn post la incendio mi parte jam kapablas denove normale pensi. La fajro detruis multon de la laboro mia kaj aliaj de pli ol tridek jaroj. Asekuroj mildigos la situacion, ĉefe la financan, sed la moralan kaj idealan perdon ne eblos rekompenci.

La arkivo mem apenaŭ estas trafita, ĉar ĝi estis ĉefe en ŝrankoj fermitaj kaj la akvo de fajrobrigado de trafis ĝin. Estis nur ne multaj dokumentoj, kiujn mi ankoraŭ ne enordigis kaj kiuj pro tio kuŝis surtable kaj malsekiĝis.

Forbrulis multaj kolektoj de gazetoj. Kvankam mi havas en mia domo en Harz-montaro duoblaĵojn, iuj numeroj mankos estonte. Multaj libroj valoraj forbrulis, sed pro disdivido de duoblaĵoj al diversaj partoj de la domo la perdo estas ĉ. 10–30 %.

La polico intertempe trovis spurojn de enfajriganta substanco kaj tiel estas verŝajne ke iu de ekstero venis la domon de malantaŭo, kie pro konstrulaboroj ne estis eble fermi.

La membroj de GEJ multe helpis rapide savi tion, kion eblis savi. Du semajnojn mi laboris tage kaj nokte por ne pensi pri tio, kio okazis. La incendio instigas estonte pli rapide kaj pli bone protekti niajn esperantaĵojn. Ni pli profunde pensu pri protekto de nia posedaĵo, ĉar se ni perdos pli kaj pli nian pasintecon “surpaperan”, ankaŭ nia estonteco ne estos bona. Bonvolu instigi per LOdE, ke ĉiu pripensu la protektadon de esperantaĵoj por havi ilin ankaŭ estonte.

Fine mi volas informi pri mia plej granda ĝojo — dum aŭ pro la fajro neniu homo perdis vivon aŭ estis damaĝita.

Johano Pachter


Multflanka kunlaboro Finnlando — Svedio

La tradiciaj seminario de Sveda Esperanto-Instituto (SEI) kaj Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) kunfandiĝis 16–18 sep 2005 en Esperanto-Gården (Esperanto-Domo), Lesjöfors, Svedio. Malgraŭ nefavora decido de la Kultura fonduso Finnlando—Svedio al nia petskribo la evento realiĝis multflanka.

La busveturo tra la malnovaj fertraktintaj regionoj kun tradiciaj ruĝkoloraj domoj inaŭguris la temon Literaturo kaj muziko. Anita Dagmarsdotter rakontis kaj muziko ludiĝis. En Avesta ni kafopaŭzis en la Jularbo-muzeo, nomita laŭ la legenda tirharmonikisto.

Tiun instrumenton dum la semajnfino multfoje traktis Lauri Liukkonen kun Tiina Oittinen violone kaj Anja Karkiainen kante. La finna triopo kun Martin Strid brile sukcesis kantigi la 58-personan publikon (27 el Finnlando, 2 el Norvegio kaj 29 el Svedio). La melodiojn Martin prezentis krom violone ankaŭ tonsilabe. Temas pri sistemo, kiu indikas melodion sen muziknotoj.

La sabatmatena literatura kvizpromeno preparita de Sten Johansson kaj Carola Antskog postulis, same kiel pluraj aliaj programeroj, kunagadon trans la kulturaj limoj. Karkiainen prezentis siajn proprajn esp-rimaĵojn kaj rakontis pri Aleksis Kivi, la frua finnlingva verkisto, kies verko Sep fratoj lasis multajn spurojn en la finna socio. Interese estis lerni pri lia vivo mizera, kiun sekvis rekono nur post la morto. Kerstin Rohdin rakontis pri Astrid Lindgren, la multflanka persono kaj verkistino, kiu per Pipi Ŝtrumpolonga enkondukis infanedukan revolucion. Ekskurso al Mårbacka, muzea bieno je 100 km-a distanco de Lesjöfors, konatigis la vivon de la verkistino Selma Lagerlöf. Kiel farmistino ŝi donis laboron al multaj senlaboruloj. Ŝi vere bezonis la nobelpremian monon. Remburita ansero rememorigas pri Akka en La Mirinda Vojaĝo de Nils Holgersson. Lagerlöf donis la rajton al Esperanto traduki ĉiujn siajn verkojn.

Realiĝis kunvenoj de Kristana Esperanto-Ligo de Finnlando, eldona societo Esperanto, koopera societo Esperanto-Gården kaj SEI. Spertojn dum nokta babilado interŝanĝis la estraroj de EAF kaj Sveda Esperanto-Federacio (SEF).

Kun granda malĝojo ni aŭdis ke Franko Luin, eksprezidanto de SEF, post mallonga malsano forpasis. Bengt-Olof Åradsson, la nova prezidanto de SEF, faris funebran parolon. Ni kune kantis svedan himnon.

La “pensisto” Bertil Nilsson faris kavalkadon de diversaj trajtoj en la historio de Esperanto. Odd Tangerud, prezentita de Lars Forsman kiel “la leono de Norvegio” deklamis poemojn ĝislarme tuŝajn kaj per unupersona realigo La svato, triprotagonista dramo de Ĉehov, provizis dignan finon al la seminario.

La bona etoso daŭris enbuse. En Stokholmo ni diris “Ĝis la revido” kaj la finnoj plu ŝipis al Turkuo, la urbo de la sekvaj Vintraj Tagoj 25–26 mar 2006.

Siv Burell, Anna Ritamäki
Foto de Carola Antskog
La vojaĝo inter Stokholmo kaj Lesjöfors estis bone planita kaj gvidata de Anita Dagmarsdotter. Maldekstre de ŝi staras Siv Burell, Bruno Lehtinen kaj Anja Karkiainen. Dekstre aŭskultas Bertil Nilsson kaj Roland Lindblom. (Fotis Carola Antskog)


41aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

BET-41 okazis 15–21 jul en Rigo, en la Domo de Latva Societo de Rigo. Partoprenis 150 esperantistoj el 20 landoj kaj kvar kontinentoj.

La programo de BET estis riĉa kaj interesa. Okazis Esperanto-kursoj por komencantoj kaj paroligaj kursoj. Multaj esperantistoj kun granda intereso vizitis bazan kurson de la latva lingvo, kiun gvidis Biruta Rozenfelde.

En la tradicia Somera Universitato, kiun gvidis Aivars Kalniņš, estis diversaj prelegoj — “Unumonata restado en Togolando kaj Benino” (Agnes Geelen el Belgio), “1905, paŝoj antaŭen” (Tuomo Grundström el Finnlando), “Genealogio — scienco ĉu ŝatokupo” (Tadeusz Ejsmont el Pollando), “La unua latva esperantisto Rudolfs Libeks”, “Latva literaturo en Esperanto” (Margarita Želve), “Antikva latva jarciklo” (Genovefa Tamane), “Eduka sistemo en Latvio”, “De kie devenas Homaro” (Aldis Bušs).

Precipe impresa estis vizito de Muzeo pri Okupacio kaj prelego “Deportadoj el Latvio, Litovio kaj Estonio dum sovetiaj tempoj”, prelegis Biruta Rozenfelde, kiu estis deportita al Fora Oriento en 1949.

Okazis seminarioj pri agado de Esperanto-kluboj kaj pri Esperanto en turismo, ankaŭ AVE kunsido. Por esperantistoj estis bone organizita akcepto en la urbodomo de Rigo.

Antaŭ la malfermo en preĝejo de St. Maria Magdalena okazis ekumena diservo. Kaj dum la malfermo oni havis unikan eblecon aplaŭdi al esperantistoj el 3 Baltiaj landoj, estintaj studentoj, kiuj en 1958 decidis organizi Baltiajn Esperanto-Tendarojn — Biruta Rozenfelde (Latvio), Zenonas Sabalys (Litovio) kaj Mart Vabar (Estonio).

La kulturan programon de BET partoprenis ĉambra koruso Ars Longa kaj aliaj famaj artistoj de Latvio. Specialan intereson elvokis koncerto de Austra Pumpure kun siaj gelernantoj-esperantistoj. Piankoncerton prezentis Ian Fantom el Britio.

Dum BET okazis kelkaj ekskursoj. Ĉiutage funkciis ekspozicioj de Esperanto-literaturo kaj de pentraĵoj de Alise Mediņa, Aija Turka, Edīte Ulasēviča, Dace Lukevica kaj Lelde Lazda.

En radio kaj televidelsendoj oni povis multe aŭdi pri Esperanto kaj niaj esperantistoj kaj vidi la eventojn de BET.

Biruta Rozenfelde, Margarita Želve


Verdstelanoj sur verdaj ludkampoj

Nonda Shabani (en la blanka chemizo)Junulara futbala turniro “Nosha 2005”, ricevinta sian titolon laŭ Nonda Shabani — la plej fama futbalisto de D.R.Kongo, kiu ludis en Monaco (Francio) kaj nun ludas en A.C. Roma (Italio) — komenciĝis 30 jul en la stadiono de Masina kun ĉeesto de edukministro kaj aliaj aŭtoritatoj. Antaŭ la malferma ludo parade marŝis la ludantoj de ĉiuj partoprenantaj teamoj. S.A. Esperanto, venkinto en “Nosha 2004”, marŝis kun la Esperanta flago.

16 teamoj estis dividitaj je kvar grupoj po kvar teamoj. Laŭ la regularo, du teamoj de ĉiu grupo daŭrigis la turniron. S.A. Esperanto gajnis du matĉojn kaj malgajnis unu kaj kun 6 poentoj okupis la duan lokon post F.C. Star de Lemba, kiu gajnis ĉiujn matĉojn.

20 aŭg S.A. Esperanto en la kvaronfinalo venkis la teamon Maluku F.C. 3 kontraŭ 1 en la stadiono de Masina. Sed 27 aŭg en la duonfinalo la verdstelaj futbalistoj malgajnis al F.C. Star en streĉa batalo: 2 kontraŭ 3.

1 sep en la stadiono Velodromo de Kintambo nia teamo malgajnis la “bronzan” matĉon kun senkuraĝiga rezulto: 0 kontraŭ 4. La saman tagon en la finalo F.C. Star venkis la teamon Mani Sport 1 kontraŭ 0.

La fina rezulto:

  1. 1. F.C. Star (Lemba)
  2. 2. Mani Sport (Kinshasa)
  3. 3. La Grace (Bumbu)
  4. 4. A.S. Esperanto (Makala)
2 sep okazis granda junulara festo: Nonda Shabani venis el Romo. Unue, li disdonis atestojn al la 16 prezidantoj de la teamoj kiuj partoprenis la turniron. Due, al ĉiuj ludantoj de 16 teamoj, akompanitaj de iliaj gepatroj, li disdonis po 100 USD kaj lernilojn.

Ferdinand Kinkani
Kultura Konsilanto de DKEA, prezidanto de A.S. Esperanto


ĈEL kun nova prezidanto

9–10 sep 2005 okazis en Quanzhou, Fujian-provinco, la 6a Ĉina Kongreso de Esperanto. Ĝin partoprenis pli ol 230 esperantistoj el Ĉinio kaj alilandaj samideanoj laborantaj en Ĉinio. La kongresa temo estis: “Esperanto kaj konstruo de harmonia socio”.

Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, ĉeestis la inaŭguron kaj faris salutparoladon. La kongreson salutis ankaŭ reprezentanto de la registaro de Quanzhou. Al la kongreso sendis salutmesaĝon Xu Jialu, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, Cai Mingzhao, vicministro de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro kaj direktoro de la Ĉina Fremdlingva Eldona Grupo, kaj prezidanto de UEA Renato Corsetti.

Dum la kongreso la ĉeestantoj aŭskultis kaj diskutis la laborraporton de ĈEL; reviziis kaj aprobis novan statuton; elektis novan komitaton kaj novan estraron. Ĝia prezidanto nun estas s-ro Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj.

La kongresanoj retrorigardis la laborojn en la pasintaj 2 jaroj, precipe la preparajn laborojn por la 89a UK, taksis la aktivajn rolojn luditajn de Esperanto-organizoj kaj individuoj en internaciaj interŝanĝoj, en antaŭenpuŝo de la loka ekonomio, disvolviĝo de socio kaj aliaj kampoj, diskutis pri laŭebla kontribuo al starigo de harmonia socialisma socio pere de Esperanto. Samtempe oni prezentis konsilojn por solvi la problemojn kaj defiojn, frontatajn de la ĉina Esperanto-movado en ĝia disvolviĝo, kaj esprimis la komunan volon, sin konformi al la postuloj de la nova situacio, daŭre progresigi la ĉinan Esperanto-movadon kaj fari kontribuon al la grandioza konstruado de starigo de harmonia socialisma socio.

Nova prezidanto de ĈEL, Chen Haosu, diris:

“Mi ĉiam opinias, ke Esperanto estas justa, nobla kaj glora afero. Ĝi dissemas socian progreson, popolan amikecon kaj mondpacon. Kvankam nia afero vizaĝas al multaj malfaciloj kaj havas antaŭ si longan vojon al la sukceso de nia idealo, tamen ĝi meritas nian persistan batalon kaj sinoferemon. Mi laŭeble klopodos kune kun ĉiuj samideanoj por antaŭenpuŝi nian Esperanto-aferon al senĉesa progreso kaj plena sukceso”.

Wang Lihua


Esperanto en kuntekstoj

En la kunteksto de la vive interesa debato ĉirkaŭ leksikero koncernanta la osciladon de la marnivelo mi kuraĝas mencii unu ankoraŭan lingvan problemon, kiu iom aktualiĝis lastatempe, konfronte al novaj, ne ĉiam lingvaj, cirkonstancoj. Koncernante konkrete la vorton tajdo, mi diru sole, ke mi trovas ĝin taŭga. Sed mi ne trovas tia la analogion kun progreso. Mi preferus pli apudan ekzemplon, tiun de brizo. Almara kaj kontraŭa al ĝi demara movo del aero havas la saman nomon, kaj tio neniom ĝenas ruslingvanon, — simple ĉar en la rusa ĉio ĉi nomiĝas samleksikere.

Inter multaj postuloj de la interlingvistiko la fama formulo de Otto Jespersen havas tre solidan reputacion. “La plej bona internacia lingvo, — deklaras la dana lingvisto, — estas tiu, kiu prezentas maksimuman facilecon al maksimuma nombro da homoj”. Preskaŭ cent jaroj pasis de la momento, kiam tiu tezo estis prononcita, — dum la tuta tempo, ŝajne, neniu ekdubis, ke ĝi estu aksiomo. Oni disputis nur pri ĝia apliko. Edgar de Wahl insistis, ekzemple, ke gravas tuja kompreneblo, liaj oponantoj emfazis la scipovon de aktiva uzado.

Tamen la aŭtoritato de la formuloj vivas pli longe (cetere, foje) ol ilia praktika valoro. La principo de la maksimuma facileco mem ne provokas atakon, ĝi estas pure scienca postulato bazata sur senriproĉa logiko. Atakeblas ĝia kombino kun la superlativo de bono. Ja krom la facileco ne povas ne ekzisti aliaj kriterioj. Ekzemple, la bezono de adekvata tradukado necesigas iun flekseblecon de la lingvo. Kaj tiu fleksebleco (abundo da afiksoj, participaj formoj ktp) ja iom malfaciligas la gramatikon. Jespersen mem, kiu neniam dubis pri la vereco de sia aforismo, probable miris, kial lia sufiĉe regula kaj samtempe pli facila (almenaŭ al edukita eŭropano) Novial stabile malgajnis en la konkuro kun Esperanto. Oni povas supozi, ke la dana lingvisto iom subtaksis la kriterion de la produkta povo de la lingvo, kiu tre gravas al kreema lingva konsumanto. Rimarku, interalie, kiel naiva povas aspekti nuda pragmatismo kun sia orientado al praktika komunika uzado: grandega amaso da esperantistoj adoptis tiun lingvon ne pro bezonoj de pasaĝera komuniko, sed pro aliaj, tre diversaj motivoj.

La tempo moketis ĉirkaŭteme de nepra komunika bezono. La angla lingvo en sia surogata “internacia” varianto plene satigis preskaŭ ĉiun turistan bezonon de komuniko. Ĝenerale uzata, elemente simpla, minimume leksika — ĝi konvenis maksimume al la principo de la facileco, en ĉiu okazo, multe pli ol Esperanto. Egalbone ĝi konvenis en la branĉo de komerco kaj tekniko, ĉar tiuj preskaŭ ne postulas iun gramatikon, sed plejparte rekoneblan terminaron. Se en tiu ĉi situo oni daŭrigas la propagandon de Esperanto sur la bazo de la akcentado de ĝia facileco kaj utileco en la turista praktikado, tio demonstras nur bedaŭrindan inerton de menso.

La nova kunteksto reliefigas momentojn, ignoritajn en la formulo de Jespersen. Ankaŭ tiujn, kiuj estas tradiciaj en la poresperanta propagando. La angla lingvo ne estas neŭtrala, tiuaspekte ĝi ne ideale konvenas al oficialaj kaj aferaj bezonoj de Eŭropa Unio. Sed kio plej gravas, la angla, prenita en sia nereduktita kompleta potenca amplekso plenvalora, estas tro peza, tro speciala, tro embarasita kaj embarasanta komunika rimedo, se temas pri serioza kultura, scienca, arta transdono de senco. Kaj tia estas la sorto de ĉiu nacia (“natura”) lingvo, aperta al la hazardoj de longa historia evoluo.

Oni aŭdas, ke ĝuste en tiu punkto la voĉoj de la esperantistaj propagandistoj febliĝas perfide. La timemo ĝenas ilian impeton. La grandega aŭtoritato de la kulturaj mondaj lingvoj de unu flanko, kaj de la alia — “retorta infano”, io pri kio oni fieras, ke al ĝi estas donita la rajto de ekzisteto.

Certaj psikologiaj kompleksoj, ia troa respekto al kvantaj karakterizoj…

La naciaj lingvoj ne kulpas pri sia internacia mallerteco. Esceptoj, taŭtologioj, lakunoj devigis ilin meti nuancojn de senco en neripeteblajn kombinojn de vortoj, transportis la funkcion de la formulado al ekstergramatika nivelo, naskis funkcie neeviteblan idiomaron. Tia estas la necesa pago de t.n. natura evoluo. Ĝi kondukas ĝis la stato, kiam la plejparto de la denaskaj konsumantoj de la nacia lingvo ĝin parolas tutavive kun eraroj. Kaj ĝi igas la lingvon nekapabla al fleksa, elasta, efika, konforma — adekvata — traduko.

Kaj en tiu ĉi kunteksto estus oportune aŭdigi pli plenan kaj ĝustan formulon de la plej bona internacia lingvo. Sendube, ĝi estas tiu, kiu kapablas plej ĝuste transdoni ĉiujn nuancojn de senco kaj stilo.

Alivorte, la plej bona internacia lingvo estas tiu, kiu sin prezentas kiel la plej konforma tradukilo. Jen kvalita momento tute pasinta preter la atento de Jespersen. Estas la tempo kiam la esperantistoj povus eligi ĝin del forgeso. Esperanto estas fleksebla lingvo kun riĉa krea aŭtonomio. En tio ĝi ege superas sian ĉefan konkuranton Interlingua, kiu, ve, krom ceteraj (sukcesaj aŭ ne) imitoj el la naturaj lingvoj imitis ankaŭ ilian rigidecon (ne povante, cetere, permesi al si la lukson de idiomara abundaĵo). La eraro kaŝiĝas en la principo: oni ne povas aŭtente kopii brodon, inkruston, poluron de centjaroj.

Nia moderna modesta skeptikismo kaj la ĝenerala modesteco de niaj povoj ne instigas min proponi tie ĉi diskuton, kiu postulas, certe, pli larĝan implikon en la aferon ol niaj interesaj esploroj pri la semantiko de marnivela variado. Sed, se estus permesite alvoki la neeblan, mi mendus debaton pri la funkcia potencialo de la naturaj lingvoj kaj tiu de certaj “homunkuloj” en certaj konsideroj de komunikaj bezonoj, aŭ, almenaŭ, pri kelkaj mankoj de la homunkulo Esperanto en la lumo de la samaj bezonoj (ekzemple, la febleco de ĝia temp-aspekta paradigmo).

Almenaŭ, la samon alvokas la kuntekstoj.

Alen Kris


Vide el Bruselo

Lingvaj demandoj en Bruselo

BlairPli ol unu jaron post la pligrandiĝo de la Eŭropa Unio (EU) per dek novaj membroŝtatoj kaj dek novaj lingvoj, pligrandiĝas ankaŭ la nombro de oficialaj demandoj en la Eŭropa Parlamento pri lingva uzado.

Liberaluloj, fakte italaj radikaluloj, Marco Pannella kaj eks-komisionanino Emma Bonino pensis komence de aŭgusto pri la justeco de lingva komerco. Laŭ raporto de la profesoro Grin, komisiita de la HCEE (franca altkonsilio por lernejoj), Britio gajnas nete ĝis €18 miliardojn jare, pro la superregado de la angla, kvankam instruado de Esperanto ebligus la tutan Eŭropon ŝpari ĝis ĉirkaŭ €25 miliardojn jare.

Bonino kaj Pannella, ambaŭ malnovuloj en Bruselo, recitis aliajn “gravajn” dokumentojn kiel la Dell'Alba raporton el 2003, cirkuleron 21-22 de la Itala Edukadministerio el 1995, kaj eĉ raporteton el 1996 pri “La kostoj de lingva nekomunikado en Eŭropo”. La du italaj deputitoj ankaŭ ne kontentas pri nova itala leĝo (dekreto 59 el 2004) laŭ kiu la angla estos la nura deviga fremdlingvo por italaj infanoj.

“Ĉu la Komisiono konscias pri la fakto ke, laŭ Eurobaroter (cf. EB55.1, Spring 2001), tiuj homoj en Eŭropo, kiuj elspezas malplej da tempo lernante fremdajn lingvojn kaj kiuj havas la plej malaltan lingvan scion, estas en tiuj landoj — Britio kaj Irlando — en kiuj estas parolata tiu lingvo plej vaste lernata de la aliaj eŭropaj popoloj?” — demandas Bonino kaj Pannella.

Belga deputito Mathieu Grosch, de la Eŭropa Popolpartio, dediĉis tempon al la temo “lingva diskriminacio sur la labormerkato”. La terminoj “denaska parolanto” kaj “gepatra lingvo” estas ofte uzataj en dunganoncoj kaj dungoproceduroj. “Ĉu tiaj kriterioj ne estas diskriminaciaj, kaj ĉu ili ne kontraŭas EU-leĝojn respekte al privataj firmaoj, publikaj firmaoj kaj ŝtataj instancoj? Jeskaze, kion intencas fari la Komisiono por kontraŭi?”

Malpli uzataj lingvoj kaptis la intereson de Koenraad Dillen, ankaŭ belgo, sed flandra ekstremdekstrulo: “Irlando sukcesis akiri la agnoskon de la irlanda kiel la 21a oficiala lingvo de la Eŭropa Unio, kiu, laŭ amaskomunikiloj, kreos 30 novajn laborlokojn en eŭropaj instancoj je jara kosto de ĉirkaŭ €3.5 milionoj. Estas aliaj malpli uzataj lingvoj en EU, ankoraŭ parolataj, por kiuj oficiala agnosko alportus pozitivan apogon por kultura diverseco ene de EU”. Menciante interalie la bretonan, la katalunan kaj la eŭskan, Dillen pledas por la agnosko de pli da malpli uzataj lingvoj.

Dafydd ap Fergus


Finfine! Arabaj esperantistoj en Israelo!

Kiel multjara aktivulo de la Esperanto-movado en Israelo mi estis multfoje demandita de eksterlandaj samideanoj: “Ĉu vi havas ankaŭ arabajn esperantistojn?” Mia respondo restis ĉiam la sama: “Bedaŭrinde ne. Nia movado konsistas nur el judoj”.

Mi estis ĉiam ĉagrenita pro tio, ke la israelaj araboj (palestinanoj), kiuj konsistigas kvinonon de la loĝantaro de nia ŝtato, ne havas prezentiĝon inter ni. Dum la lastaj jardekoj aliĝis al niaj elementaj kursoj kelkaj arabaj gelernantoj, sed neniu el ili finis la kurson.

Ĉi-jare okazis ŝanĝo: Al elementa unusemestra kurso de Esperanto, okazinta en la Politekniko de la urbo Hajfa, aliĝis du studentoj-geamikoj: U'asim Zaher kaj Fidaa Mugrabi. U'asim estas kristana arabo el Nazaret Ilit (juda urbo kun araba minoritato apud la fama araba urbo Nazareto, kiu estas sankta por kristanoj); li studas inĝenieradon. Fidaa estas islama arabino el la antikva ĉemara urbo Akko (miksita urbo de judoj kaj araboj); ŝi studas medicinon.

Tiuj simpatiaj gejunuloj finis la kurson en majo kaj decidis veturi al la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Zakopane, Pollando. Ili aliĝis al pliaj ses junaj Israelanoj kiuj iris al la IJK.

En Zakopane montriĝis ke la du novuloj, kiuj bone regis la ĵus lernitan lingvon, fariĝis integra parto de la israela grupo. Ĉiuj israelanoj kune preparis du prezentojn por la Lingva Festivalo: la judoj pri la hebrea lingvo kaj la araboj pri la araba. Eĉ la materialon por la du prezentoj (afiŝoj ktp) ili kune preparis. La araba paro, malgraŭ sia novbakiteco, plene sukcesis prezenti la araban lingvon al la ĉeestantoj.

Fidaa kaj U'asim revenis hejmen el Zakopane plene entuziasmaj. “Mi jam atendas la venontjaran IJK-on”, — ŝi diris al mi pertelefone. La internacia etoso de junulara amikeco, reganta ĉiujare dum IJK, enhavis ĉi-jare unuafoje plian modelan esprimiĝon: amikeco inter judoj kaj araboj el Israelo. Pri tio raportis kelkaj el la israelaj partoprenintoj post la reveno.

Mi diris al la fervorplenaj Fidaa kaj U'asim: “Vi estas la unuaj arabisraelaj esperantistoj, sed mi esperas ke aliaj sekvos vin baldaŭ.”

Finfine mi ne plu devos honti kiam oni demandos min dum UK: “Ĉu vi havas ankaŭ arabajn esperantistojn?”

Josef Ŝemer
Israelanoj en IJK
Sur la foto. Sep el la ok israelaj partoprenantoj de la 61a IJK (de maldekstre): U`asim, Fidaa, Tali, Alon, Eran, Adi, Esti. 


Kolektantoj

de Liven Dek

Al Joxemari Sarasua
Sub la plumba ĉielo de novembra tago, fantome trenas sin la obskura figuro de Andreo Mur, senfortuna kolektanto de suspiroj.

Fonas indiferente la kuraĝaj konturoj de la Guggenheim-Muzeo, dum li, trompita de siaj esperoj, malproksimiĝas lante sur la rivera promenejo, kun poŝkasedilo en la mano.

Kia disreviĝo. Centoj da homoj antaŭ la plej grandaj verkoj de la moderna pentroarto, centoj da renkontoj kun toloj gravedaj je genio kaj talento, kaj, tamen, en la fascinaj spacoj de la vasta pinakoteko mankis suspiroj. Jes. Ŝajnas apenaŭ kredeble, sed la poŝkasedilo de Andreo Mur registris eĉ ne unu suspiron. Eĉ ne unu.

Absolute deprimita, li trairas la promenejon lante, refoje aŭskultante la sonbendon, kiu insiste redonas nur senkuraĝigan serion de aĥoj, bafoj kaj fuoj de retenataj ridoj, kiam, subite, io eksterordinara kaptas lian atenton: sur la parapeto de la Blanka Ponto, viro, ligita per ŝnuro al tre peza balasto, pretas ĵeti sin en la fridon de la riveraj akvoj.

Andreo, kompreneble, reagas tuj kurante al la suicidonto kun sia poŝkasedilo en la mano, kaj la firma decido akiri superban ekzempleron de suspiro.

Sur la ponta balustrado, Mario Salikar, senespera esperantisto decidinta fordoni sian vivon al la malpura akvofluo, rimarkas mirigita la kuriozan viron kiu, neatendite, sturmas lin armita per poŝkasedilo.

— Ĉu… ĉu intervjuo? — anksie li demandas.

— Nn… ne, — respondas Andreo kun evidenta embaraso.

— Ĉu vi ne estas ĵurnalisto?

— Ho, ne.

— Sed la lingvoproblemo…

— Kiu problemo?

— Es… Es… Esperanto… — balbutas Mario almontrante kun konsterno al la balasto, kompakte aranĝita stako da plenaj kaj ilustritaj vortaroj.

Andreo retropaŝas, faras gravan mienon kaj klarigas kun emfazo:

— Nu, sinjoro, mi estas Andreo Mur, kolektanto de suspiroj.

Sur la balustrado, Mario hieratike gapas dum kelkaj sekundoj, kaj, fine, eksplodas per sonora ridego.

En plena ŝoko, Andreo rigardas sian poŝkasedilon kaj, preskaŭ nekonscie, komencas spasme ridi. Fakte, eĉ la tuta strukturo de la ponto kunridas, vibrante tiel intense ke la kompatinda Mario subite perdas la ekvilibron kaj falas de la balustrado… feliĉe, sur la duran plankon.

Rompita kruro signas la favoran turnopunkton. Dumonata konvalesko sufiĉas, ne nur por reordigi la oston, sed ankaŭ por rektmetoda kurseto de la Zamenhofa lingvo, kiu, sendube, kontribuas cementi solidan amikecon inter la du viroj.

De tiam ne necesas esti aparte observema por rimarki ĉi kuriozan paron en ĉiu esperanta aranĝo. En la plej modesta loka renkontiĝo aŭ en tumulta Universala Kongreso, Mario paradas elmontrante kun fiero sian novan adepton, dum Andreo, entuziasmigita, pli kaj pli kreskigas sian originalan kolekton de suspiroj per senegala gamo internacia. 


Omaĝo al Lucy Escott

de Jean-Marie Ries

I) Sonĝo

Okazas dum plenlunaj noktoj, ke mi dronas
trankvile en la mar' de l' harmoni' plej pura.
Subite mi troviĝas sub ĉiel' lazura.
Nubar' el sukervat'. La suno lampionas.

Mil folaj birdoj, kies nomojn mi ne konas,
ĝojigas min per kvivitado trubadura.
Okazas dum plenlunaj noktoj, ke mi dronas
trankvile en la mar' de l' harmoni' plej pura.

Aperas vi kaj kantas. Kiom softe sonas
en mia hela sonĝo via voĉ' velura!
Eterne vivi en pejzaĝo malobskura!
Ĉi tie ĉiam restos mi. Ĉu vi oponas?

Nun vidu, Lucy: en plensuna ĝoj' mi dronas.

II) Vojaĝo

Per la oreloj
sur 1' ocean' de 1' sonoj:
Du ŝipoveloj.

III) Aromoj

Via melodi'
kompareblas kun parfum':
Rozoj, neroli'.

IV) Sensoifigaĵo

Pala kaj sala
via kanto surlange:
Larmo kristala.

V) Karesoj

Per vokalizo
vi unktas mian haŭton:
Muzika kiso.

VI) Vizioj

Malfermiĝas, Lunjo, viaj lipoj lante.
For la nigra nokto, Apolono ridas.
Blaptoj, strigoj … for! Kolibrojn mi nun vidas.
Ĉio ĉielarkas, brilas diamante.

Via softa voĉo min ensorĉas mante.
Makaonoj ĉirkaŭ vi asteroidas.
Malfermiĝas, Lunjo, viaj lipoj lante.
For la nigra nokto, Apolono ridas.

El la griza mondo, kie diletante
luktas mi, al luma templo vi min gvidas,
kie Klio kaj Eŭterp' kariatidas.
Mia kor' ĉielen soras, vin aŭdante.

Malfermiĝas, Lunjo, viaj lipoj lante.

Notoj

Pro ĉi tiu Omaĝo Jean-Marie Ries (Luksembrurgio) iĝis laŭreato de Liro-2004 en la branĉo “Originala poezio”.

Lucy Escott. Primadono el la 19a jarcento. Lucy Escott estis bela kaj ĉarma; ŝia voĉo havis tembron eksterordinare agrablan. Kun bravuro ŝi kantis interalie la rolon de Amina en la opero La somnambulino de Vincenzo Bellini.

vokalizo (Vatré, Neologisma glosaro). Kantado sur vokaloj, prefere sur “a”.

Klio, Eŭterpo. Helenaj muzoj (epiko kaj historio / muziko). 


Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando

La kvara paĝo

Ekspansio de la ordeno

Kvankam la deklarita celo de la teŭtona ordeno estis kristanigo de la paganaj popoloj en Baltio, la strategia celo estis kreo de propra ŝtato. La konkerita teritorio estis tro granda, por ke la krucistoj povu mem prizorgi ĝin. Ili intencis allogi koloniistojn el Germanio. Sed tiu plano montriĝis neatendite malfacila — dum la unua jarcento ĉi tien venis nur ĉ. 30 mil homoj.

Krucistoj logis ankaŭ aŭtoĥtonojn por kreo de la ŝtato. Kiel memdeklarita posedanto de la tuta tero en Prusujo, la ordeno per privilegioj allogis la lokan nobelaran, konservinte iliajn terposedaĵojn kaj doninte novajn terojn. Ribelemaj prusoj devis batali ne nur kontraŭ la krucistoj, sed ankaŭ kontraŭ siaj samgentanoj, kiuj pro la ricevitaj privilegioj devis servi en la krucista armeo.

La ekspansia politiko de la ordeno estis danĝera por ĝi mem. Alianco kun aliaj ordenoj kondukis al vastigo de la teritoriaj interesoj. La unuiĝo kun la glavistoj (1237) postulis unuigi la teritoriojn de Prusujo kaj Livonio, al kio malhelpis Ĵemajtio kaj Litovio. Preskaŭ ĉiujare krucistoj entreprenis atakojn, kies celo estis ĉefe Ĵemajtio. Ankaŭ litovoj kaj ĵemajtoj sukcese militiris al Prusujo kaj Livonio.

Okcidentaj rusaj princlandoj trafis al la interesosfero de la ordeno. Estis entreprenita la militiro kontraŭ Pskovo kaj Novgorodo, kiu senglore finiĝis sur la lago Ĉudskoje en 1242. En 1260 “la fratuloj el Prusujo kaj Livonio” estis venkitaj de kurŝoj kaj litovoj ĉe la rivero Durbe (nun en Latvio). Tiuj malvenkoj kuraĝigis prusojn, kies ribelo daŭris 15 jarojn. Negrandaj trupoj da krucistoj sin kaŝis en sieĝataj fortikaĵoj. Por helpi la sieĝatojn estis organizita speciala ekspedicio, kiu sukcesis en januaro 1262. La ribelantoj ne estis kunorganizitaj kaj tio malhelpis ilin okupi la ĉefajn kastelojn de la ordeno en Prusujo: Kenigsbergo, Elbing, Balga, Memelburg. Baldaŭ la krucistojn refortigis helpo, kaj ili subpremis la ribelon.

Por havi sekuran ligon al la plej proksima germana teritorio — Brandenburgia Marko — la ordeno militakiris la Orientan Pomerion. En 1309 la ordena ĉefurbo iĝis Marienburg (nun: Malbork en Pollando). La teŭtona ordeno ekdominis en la sud-orienta Baltio: de la Finna golfo ĝis Vistulo. Fino de la 14a kaj komenco de la 15a jarcentoj estis periodo de la zenito de la teŭtona ŝtato.

Kenigsbergo kaj la tri urboj

Ankoraŭ en 1242 komercistoj kaj urbestraro de Lübeck traktis kun la ordeno pri fondo de komerca urbo ĉe Pregel. Sur la loko de prusa setlejo la krucistoj en 1255 konstruis etan lignan fortikaĵon Kenigsbergo. Apud ĝi aperis la unua urbeto, kiu estis bruligita dum la ribelo de prusoj.

Dum la prusa ribelo ambaŭ militantaj flankoj konstatis la strategian situon de la fortikaĵo Kenigsbergo. La batalo por ĝi estis aparte persista. Por kontraŭstari la krucistojn, prusoj konstruis ŝiparon kaj ponton kun gardoturoj super Pregel por malhelpi perriveran provizadon de la sieĝatoj. La sieĝo daŭris pli unu jaron, nur kun grandaj perdoj la krucistoj eltenis la sieĝon.

Por protekti la gravan punkton la krucistoj konstruis pliajn fortikaĵojn kaj evoluigis Kenigsbergon mem. Anstataŭ lignaj konstruaĵoj aperis ŝtonaj kaj brikaj. Digo baris la rivereton Löbebach. Remparo ĉirkaŭis fosaĵon plenigitan per akvo. Aperis baraĵlago Kastela (nun: Malsupra). En 1270 estis formita la Supra baraĵlago, kies nivelo je 22 metroj superis la nivelon de Pregel. Estis konstruitaj tri muelejoj.

Post la prusa ribelo de 1261 estis formita nova loĝloko inter la fortikaĵo Kenigsbergo kaj la norda branĉo de Pregel. La deklivo de la Reĝa Monto estis firmigita, la rivervalo drenita kaj la bordoj fortikigitaj.

Sian urbon la loĝantoj konstruis dum pli ol 20 jaroj. 28 feb. 1286 la urbanoj ricevis dokumenton pri la fondo de la urbo Altstadt.

La akson de la urbo (de la okcidento al la oriento) formis tri ĉefaj stratoj: Wassergasse, Langgasse kaj Bergstrasse ĝis 500 metrojn longaj. Kun ili interkruciĝis multaj stratetoj. Apud la foirejo Marktplatz en 1310 oni konstruis la urbodomon.

La urboj en la ordeno estis fondataj por difinita kvanto da loĝantoj. La teritorio estis dividata je kortoj kaj kiam ĉiuj ĉeloj de la reto estis plenigitaj, oni konsideris la urbon finkonstruita. Oni ne rajtis dividi la kortojn aŭ vastigi la urbon. Novaj venintoj povis lui loĝejon en la urbo aŭ ekloĝi post la pordego, sed ili ne povis akiri urbajn civilajn rajtojn, krom se nova urbo estis fondata.

Ambaŭflanke de la vojo, kiu iris tra la muelejo al Pregel ekloĝis metiistoj, ankaŭ multaj teksistoj venintaj el Thorn. La urbo, komence nomita Neustadt (Nova Urbo), sed fine ricevinta la prusan nomon Löbenicht, ricevis urborajtojn 27 maj 1300 kaj modestajn terposedaĵojn, rajton fiŝkapti kaj uzi arbarojn. La urbo estis tute malgranda, ĉ. 260 metroj je 400 metroj.

La tria urbo ĉe la Kenigsberga kastelo estis fondita danke al la eklezio. La episkopo ricevis la orientan flankon de la insulo, kiun formis la du branĉoj de Pregel, por konstruado de katedralo. Li ankaŭ rajtis kunligi per ponto siajn malnovajn posedaĵojn kun la novaj kaj forbari sian parton de la insulo Kneiphof. En la okcidenta parto de la insulo jam ekloĝis komercistoj. 6 apr 1327 la nova urbo ricevis urborajtojn, unue sub la nomo Pregelmünde aŭ Neustadt, sed definitiviĝis la malnovprusa nomo Knipab en sia germana formo Kneiphof.

Dum kvarcent jaroj la tri urboj vivos kiel etaj suverenaj ŝtatoj kun propraj leĝoj, urbestroj, armeoj, fajrobrigadoj, havenoj kaj stokejoj. Jam en la 13a jc la urboj estis ĉirkaŭitaj per fortikigitaj muroj. Foje ili konfliktis inter si. Nur en 1724 ili estis unuigitaj.

Halina Gorecka


Historio de Esperanto de Aleksander KorzhenkovEn Bulonjo antaŭ cent jaroj…

el “Historio de Esperanto” de Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto estas fragmento el Historio de Esperanto de Aleksander Korĵenkov, premiere prezentita en la 90a Universala Kongreso en Vilno. Ĝi estas adaptita por gazeta aperigo. La libro estas aĉetebla ĉe la libro-servo de UEA kaj aliaj movadaj libroservoj kontraŭ 12 eŭroj.

7–8 aŭg 1904, okaze de motorŝipeta konkurso en la Manika Kanalo, Esperanto-kluboj de Calais (Francio) kaj Dover (Britio) okazigis la unuan internacian Esperanto-kunvenon kun 200 partoprenantoj, inkluzive de gastoj el Alĝerio, Aŭstrio, Belgio kaj Germanio.

Advokato Alfred Michaux iniciatis organizi “veran kongreson” en aŭgusto 1905 en Bulonjo-ĉe-Maro, kie li amase instruis Esperanton. Michaux sukcesis ricevi por la kongreso konsenton de la ĉefaj francaj movad-gvidantoj, kaj la kongresan invitilon subskribis Louis de Beaufront (prezidanto de la franca asocio SFPE, tiutempe la plej forta en la mondo, kaj redaktoro de la plej influa Esperanto-gazeto L'Espérantiste), Ballif (gvidanto de la franca Touring Club, kiu subtenis Esperanton), Carlo Bourlet (gvidanto de la Pariza Esperanto-Grupo kaj reprezentanto de Hachette, kiu tiam eldonis la plej gravajn verkojn en Esperanto) kaj Michaux mem.

Ilia konsento kaj apogo de Zamenhof faris la kongreson en Bulonjo-ĉe-Maro taŭga okazo por difini la socian kaj lingvan statuson de Esperanto. Tamen en la antaŭkongresa kajero de L'Espérantiste estis publikigita klarigo de juristo pri la rajtoj de la kongreso:

Ĉar tiu kongreso ne estas parlamento, leĝodona kolektiĝo da deputatoj aŭ delegatoj, ricevintaj de la Esperantistoj rajtigon por doni al ili konstitucion aŭ leĝojn, ĝi ne havas la rajton altrudi al ili ian devon. Ĝi povas nur esprimi dezirojn. Ĉiuj ĝiaj decidoj povas do havi nur deziran valoron.

Du solvendaj problemoj

Zamenhof intencis solvi la organizan kaj lingvan problemojn nepre en Bulonjo. Lia influo en Esperantujo malkreskis, ĉar aperis personoj pli kompetentaj organize kaj literature, kaj lian opinion la francaj gvidantoj — precipe Bourlet kun la centra pozicio ĉe Hachette kaj en Parizo — ĉiam malpli atentis, kvankam formale ili apelaciis al li kiel al la plej alta esperantista instanco.

Laŭ Zamenhof «interkonsentigi ĉiujn opiniojn estas neeble, kaj tial ni devas esti indulgaj unu kontraŭ aliaj kaj atendi pacience la kreiĝon de la estonta “Centra Komitato”».1

Antaŭ la kongreso Zamenhof triafoje, post la du malsukcesaj provoj en la 1890aj jaroj, proponis fondi esperantistan mondorganizon por solvi la lingvajn kaj organizajn demandojn. Lia projekto de Tutmonda Ligo Esperantista estis verkita en aprilo 1905. Kiel membroj de la Ligo estus konsiderataj ĉiuj abonantoj de la Centra Organo de Esperanto, eldonata de la Ligo, sed la voĉdonrajton havus nur la grupoj kun ne malpli ol dek membroj de la Ligo.

Laŭ la projekto de la Regularo:

La Ligo estas la plej alta kaj decidanta aŭtoritato en ĉiuj aferoj koncernantaj la lingvon Esperanto, kaj ĉiuj decidoj de la Ligo estas devigaj por ĉiuj esperantistoj egale, ne esceptante ankaŭ la aŭtoron de la lingvo Esperanto.
La Ligon devus regi Centra Komitato, kunvenanta ĉiujare en la Internacia Kongreso Esperantista. Interkongrese la kurantan laboron devus efektivigi specialaj komitatoj. Zamenhof enmetis en la Regularon kelkajn komitatojn kun la konkretaj nomoj de la komitatestroj:

La Komitato de Agado estis la ĉefa el la komitatoj, kaj ĝiaj membroj devis loĝi en la sama urbo. En ĝiaj manoj devis esti la revuo kaj la kaso de la Ligo. La prezidanto de la agadkomitato aŭtomate ricevis la oficon de la sekretario de la Ligo. Laŭ Zamenhof

Kiel unua Komitato de Agado estas elektata la Pariza Grupo Esperantista, sub la prezidado de s-ro C.<|>Bourlet kaj ĝi konservas senŝanĝe sian oficon (se ĝi konsentos ĝin akcepti) tiel longe, ĝis por ia kaŭzo la Ligo decidos transdoni tiun oficon al ia alia grupo esperantista.
Krome devus esti fonditaj komitatoj pri lingvo (de Beaufront), kongresoj (Michaux), cenzuristoj (Cart), ekzamenistoj (Boirac).

Malgraŭ tio, ke ĉiu el la francaj gvidantoj ricevus sian propran parton da “potenco”, ili ne rapidis aprobi la projekton de Zamenhof. Antaŭ publikigo de la Zamenhofa projekto, la Komitato de la Pariza Grupo publikigis en Lingvo Internacia projekton de Internacia Ligo Esperantista kaj proponis al Zamenhof elekti provizoran komitaton, kiu preparu la fondon de la Ligo en la sekva kongreso.

Gaston Waringhien jene klarigis la reagon de la francaj gvidantoj:

… por ili, ĉia internacia organizo signifus nur la eblon al unu el ili akapari la gvidadon de la movado: Beaufront k Cart timis, ke Bourlet fariĝos la despoto de Esperanto, Bourlet timis, ke despoto fariĝos Beaufront k.t.p. Tiu intima konvinko, ligita al la absoluta manko de kolektiva, ekipeca spirito ĉe la tiutempaj francaj universitatanoj — ĝisostaj individuistoj — klarigas la negativan sintenon de la “eminentuloj” kontraŭ la projekto de Zamenhof. Plej bona ekzemplo estas Cart, kiu simple petis Zamenhof forĵeti sian projekton.

… ili agis ĉe Michaux, tiamaniere, ke la projekto de Zamenhof estu kiel eble plej malfrue publikigita: ĝi aperos nur en la Julia n-ro de “Lingvo Internacia”, k eĉ tute ne en “L'Espérantiste”. Jen kiel oni praktikis, en tiu bela tempo, la respekton al la libera penso kaj la lojalecon al la “Majstro”.2

Zamenhof devis forigi la nomojn de la gvidantoj, sed tio kreskigis reciprokajn suspektojn kaj malfidon inter la gvidantoj, kiujn kontentigis la stato, en kiu ĉiu el ili, post la dorso de Zamenhof kaj apogante sin sur lia aŭtoritato, povis arbitre agi ligitaj de neniu internacia kadro krom la organizoj kaj revuoj, kiujn ili mem fond(ig)is. Sed Zamenhof povis esperi nur pri ilia subteno, ĉar neniu krom ili en Esperantujo havis realan influopovon.

Li ŝanĝis sian planon kaj decidis unue voĉdonigi en Bulonjo la proponon pri dezirindeco de la Tutmonda Ligo. Se la kongreso malakceptos tion, en Bulonjo oni elektu por provizora Centra Komitato:

1. la redaktorojn de ĉiuj gazetoj esperantistaj, kiuj estis eldonataj ne malpli ol en la daŭro de ses monatoj;

2. la prezidantojn de ĉiuj grupoj esperantistaj, kiuj havas ne malpli ol 100 membrojn;

3. la prezidantojn de ĉiuj tutlandaj societoj esperantistaj.

La elektitoj poste mem dividu la postenojn kaj zorgu pri la estonta agado.

En la maja L'Espérantiste aperis projekto de SFPE pri la Centra Komitato, kiu antaŭklarigis, ke:

Esperanto estas lingvo kaj nur lingvo… Ni do ne devas serĉi por ĝi alion, ol la garantion de la lingva unueco. La ceteron oni devas lasi al la libera iniciativo de niaj Societoj kaj de niaj adeptoj, laŭ la kondiĉoj specialaj de la landoj kaj lokoj. Sed por la lingva unueco, tute evidente sufiĉas lingva Centra Komitato Internacia…
La alia solvota problemo, krom la organiza, estis lingvoreforma. Franca eksparlamentano Emile Javal, membro de la Akademio pri Medicino, blindiĝinta en 1900, subtenis kampanjon kontraŭ la supersignoj en Esperanto, sekvinte similan kampanjon por forigo de diakritaĵoj en la franca lingvo.

La lokaj organizantoj de la 1a UK, Alfred Michaux kaj Paul Boulet, devis mem solvi preskau chiujn organizajn problemojn  -- malfelicha por nia afero estas la reciproka malamo inter ghiaj chefaj batalantoj! (La foton sendis Roy McCoy, CO UEA)La kunlaboro mankis

La Kongreso proksimiĝis, sed la kunlaboro mankis. Zamenhof 12 jun 1905 amare skribis al Bourlet:
Mi forte bedaŭras, ke s-ro Michaux ne konsiliĝadis pri ĉio kun la 3 kunorganizantoj de la kongreso (t.e. kun Vi, s-ro Ballif kaj s-ro de Beaufront); sed bedaŭrinde la reciproka rilato inter Vi tri estas tiel malamika, ke trankvila konsiliĝado estus preskaŭ ne ebla, kaj tial vole-nevole s-ro Michaux devis aranĝadi ĉion mem. Ho, kiel malfeliĉa por nia afero estas la reciproka malamo inter ĝiaj ĉefaj batalantoj!3
La streĉitecon plifortigis Paul Fruictier — redaktoro de Lingvo Internacia kaj komerca direktoro de PES (Presa Esperantista Societo — la unua pure esperantista entrepreno en la mondo). 15 jul 1905 en Lingvo Internacia li aperigis draste “senvualigan” artikolon kontraŭ Hachette kaj Bourlet, kiuj klopodis malebligi al PES eldonon de la granda vortaro de L. de Beaufront:
Lingvon, tutmondan lingvon oni volas monopoligi, kvazaŭ petrolon aŭ kotonon!.. Ne, ne! Tio ne povas esti!.. Ni montros al la monuloj, ke ilia mono nenion servas ĉe ni; kaj inter la libereco kaj la sklaveco, inter la vivo kaj la morto, ni elektos la vivon!4
Zamenhof kredis, ke la artikolon verkis Cart, la ĉefa figuro en PES, kaj ilia korespondado estis ĉesigita por du jaroj. Bourlet planis elvoki Fruictier al duelo en Bulonjo.

Antaŭ la kongreso en Parizo kunvenis Boirac, Bourlet, Cart, Javal, Sebert kaj Michaux. Michaux tralegis la tekstojn de la Kongresa parolado kaj de la mistika poemo Preĝo sub la verda standardo, kiujn Zamenhof sendis al li5. La antaŭkongresan vesperon en Bulonjo ili klopodis konvinki Zamenhofon forĵeti la mistikajn lokojn, sed tiu konsentis nur pri forigo de “la plej freneza” strofo el la Preĝo, instiganta al unuiĝo de la eklezioj.

La du solvoj: “kripla, aborta kaj neleĝa formo”

La unua Universala Kongreso de Esperanto okazis en Bulonjo-ĉe-Maro 5–13 aŭg 1905 kun 688 oficialaj aliĝintoj el dudeko da landoj, inkluzive de Antoni Grabowski, Kazimierz Bein (Kabe) kaj la tuta franca eminentularo krom Ballif kaj de Beaufront, forestinta pro malsano (Zamenhof laŭ instigo de Javal preskaŭ sekrete vizitis lin en Rouen antaŭ la kongreso; kaj la kongreso sendis al li salut-telegramon).

Malgraŭ la antaŭtimo de la parizaj gvidantoj la parolado de Zamenhof estis akceptita aklame, kaj la kongresa etoso estis festa. Forte emociis la partoprenantojn vespera koncerto en la urba teatro, kie estis prezentita antaŭ 1200 spektantoj Edziĝo kontraŭvola de Moliero. La kongresa programo enhavis plurajn amuzajn aranĝojn, ekskursojn, Sanktan Meson en Esperanto (celebris Emile Peltier), naciajn kunvenojn, kaj ĝeneralajn laborkunsidojn.
UK-1. Grupfoto
Kiel la kongresa prezidanto estis elektita Zamenhof, tamen la laborkunsidojn prezidis franca filozofo Emile Boirac, universitata rektoro. Boirac bone manovris inter la interesoj de la konkurencaj grupoj kaj sukcesis fari tiel, ke la plej akraj problemoj — organiza kaj lingva — trovis nur nedefinitivan solvon aŭ estis prokrastitaj.

La kongreso malakceptis la proponon de Zamenhof pri la Ligo kaj pri la Centra Komitato, ĉefe pro kontraŭstarado de Cart, kiu akceptigis jenan proponon:

“La Kongreso esprimas la deziron, ke la naciaj societoj esperantistaj pli multe rilatiĝu inter si”.

Estis decidite, ke la Kongresa Estraro (prezidanto Zamenhof; vicprezidantoj Boirac, Michaux, Mybs, Pollen, Sebert; kaj kvar sekretarioj), elektita en la unua ĝenerala kunveno, (1) estu la Organiza Komitato de la sekva kongreso en Svislando aŭ Britio; kaj (2) esploru la demandojn, kiujn oni ne sukcesis solvi en la unua kongreso.

Estis starigita provizora Lingva Komitato por konsiliĝi kun Zamenhof pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo, kies membrojn (ĉirkaŭ 100) proponis Zamenhof mem.

La problemo pri la supersignoj estis komisiita al la Lingva Komitato, sed ĝi faris nenion gravan ĝis 1908, kiam ĝi estis reorganizita.

Por karakterizi la organizan solvon, atingitan en Bulonjo, ni donu plian citaĵon de Waringhien:

Tiel realiĝis la du organismoj dezirataj de Zamenhof, sed en kripla, aborta k neleĝa formo, kio estonte venenos ĉiun ilian agon. La Lingva Komitato, tro grandnombra por povi labori… havas difinitajn nek rolon, nek rajtojn … k la valoro de ĝiaj decidoj ĉiam restos duba… Same la Kongres-estraro ne povos agadi sen unu konkreta bazo… Entute la ĵaluzoj k malfidoj inter la francaj ĉefoj, k la senvola timemo, la troa modesteco de Zamenhof malhelpis la starigon de rajtigita reprezentantaro de la movado, kiu, kiam venos la krizo, trovos sin sen taŭgaj, efikaj organoj k sen legitimaj gvidantoj.6
En Bulonjo generalo Sebert proponis al la Kongresa Estraro (= Organiza Komitato) establi oficejon, sendependan de ĉiu funkcianta societo, kiu estus bazo por la Lingva kaj Organiza Komitatoj, elektitaj en Bulonjo, kaj gvidataj, respektive, de Boirac kaj Sebert “laŭ la deziro de D-ro Zamenhof”. Gabriel Chavet estis dungita kiel la sekretario de la Esperantista Centra Oficejo. La oficejon kunfinancis Sebert kaj Javal.

La Deklaracio: sen du Zamenhofaj artikoloj

La plej rimarkinda decido de la kongreso estis akcepto de la Deklaracio pri la esenco de la esperantismo. La projekto de la Deklaracio (konata kiel la Bulonja Deklaracio) estis verkita de Zamenhof kun sep artikoloj, sed ĝin redaktis la Kongresa Estraro (kompletigita en la dua ĝenerala kunveno “por ke estu prezentitaj pli multaj nacioj”), kiu restigis nur kvin artikolojn.

Kvankam la tekston bone konas la esperantistoj, kelkaj forgesas, ke la unua artikolo mencias inter la oficialaj celoj de la esperantismo la pacigan rolon de Esperanto en diversnaciaj landoj sed ne ligas Esperanton al starigo de paco inter landoj, kvankam por tio forte pledis Leo Belmont.

Estis forstrekita la lasta frazo de la dua artikolo, en kiu Zamenhof konsideris ebla alian solvon de la lingva problemo:

se kontraŭ ĉiu atendo iam montriĝus, ke per ia alia vojo la ideo de lingvo internacia povas esti realigita pli bone kaj pli rapide, ol per Esperanto, tiam la aŭtoro de Esperanto aliĝos al tiu nova vojo kaj kune kun li espereble ankaŭ ĉiuj esperantistoj.
Estis malakceptitaj du artikoloj — pri la Centra Komitato kaj pri la Kolekto Aprobita. Zamenhof en sia parolado antaŭ la prezentado de la Deklaracio devis aparte klarigi sian kontrakton kun Hachette kaj promesis, ke li ŝanĝos la kontrakton tiel, ke ĝi rilatos nur al liaj verkoj, ne plu al la verkoj de aliaj aŭtoroj, kaj en unu el postaj laborkunsidoj li anoncis pri ĉesigo de la Kolekto Aprobita, kvankam li restis kontrakte ligita kun Hachette.

La tria artikolo eksplicite diras, ke “ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj”.

La kvara artikolo fiksis la lingvan bazon de Esperanto: Fundamento de Esperanto. La Fundamento, verkita de Zamenhof antaŭ la kongreso, enhavas kvinlingvan Fundamentan Gramatikon (alfabeto kaj 16 reguloj), Ekzercaron kaj Universalan Vortaron. Al la esperantistoj estis rekomendite “imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto”.

La klasika difino pri la esperantisto en la kvina artikolo (“persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, sendepende pri la celoj de la uzado”) celas distancigi Esperanton de partiaj, naciaj, religiaj kaj aliaj grupoj, kiuj eble uzos la lingvon por realigi siajn celojn internacie. Do, esperantisto (lingvouzanto) ne nepre devas esti adepto de la esperantismo (movado por disvastigi la lingvon).


Referencoj kaj notoj

1. Zamenhof L. Originala Verkaro / Komp. J.Dietterle. — Leipzig, 1929. — pĝ. 531.

2. Leteroj de L.-L. Zamenhof / Komp., koment. G.Waringhien. — Paris, 1948. — Vol. 1, pĝ. 143–144.

3. Leteroj de L.-L. Zamenhof. Vol. 1, pĝ. 160

4. Leteroj de L.-L. Zamenhof. Vol. 1, pĝ. 169–170.

5. Oni povas malfacile prezenti al si, kia estis la mirego kaj skandaliĝo de tiuj francaj intelektuloj, kun sia kartezia kaj racia spirito, reprezentantoj de laika universitato aŭ apogantoj de ekleziofremda registaro, jam de longe kutimiĝintaj identigi liberpensadon kun sendieco, kiam ili aŭdis tiun flaman preĝon al “la alta morala Forto”, kaj tiun aŭdacan alvokon al unuiĝo de la eklezioj: “Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj / Ni ĉiuj de Di' estas filoj…”

“Sed estas juda profeto!” ekkriis Bourlet, kaj Cart siaflanke: “Jen la slavo! Neniam Michaux kapablos bridi tiun frenezulon!” — kaj Sebert lamentis: “Ni ruiniĝos de ridindeco!” (Leteroj de L.-L. Zamenhof. Vol. 1, pĝ. 175)

6. Leteroj de L.-L. Zamenhof. Vol. 1, pĝ. 176–177.


Ne plu danĝera ul'

Ĵak le Puil. Mi estas: KD. — Donneville: Vinilkosmo, 2004.

La konata franca muzika Esperanto-eldonejo Vinilkosmo (www.vinilkosmo.com) eldonis lumdiske muzikan albumon de la fama franca Esperanto-kantisto kaj Esperanta kulturhomo, Ĵak le Puil, kun elvokiva titolo Mi estas. Ĝi enhavas dek kvar zorge elektitajn kanzonojn. La bela ujo kunhavas broŝuron kun ĉiuj kanzonaj tekstoj kaj referencoj, iom da ĉarmaj laŭtemaj desegnaĵoj, inter kiuj ĉefas arbo kun granda papilio, kaj kelkaj fotaĵoj de la nun-kun-barba Ĵak en studio. Mi supozas ke la arbo povas simboli la vivon mem.

La muzikon al ok titoloj Ĵak le Puil komponis mem je tekstoj de diversaj, liadire, “komplicoj” — poetoj kaj tradukistoj, inter kiuj ne mankas famaj nomoj, kiaj Feliks Zamenhof, André Cherpillod, Stefan Maul, Georges Langrange, Claus J. Günkel kaj aliaj. Kio gravas, enestas akurataj indikoj pri ĉiuj aŭtoroj, eldonrajtoj kaj koraj dankoj al ĉiuj helpintoj. Mi trovis unu kanzonon, Tion, neniam vidis mi, kiun Ĵak le Puil kantis en kasedo Danĝera Ul' eldonita antaŭ jarcentokvarono. La bona malnova amiko sonas freŝe kaj eble pli… trankvile.

Unu post alia, la kanzonoj fluas glate kaj imprese, en leĝera stilo — iam balada, iam kabaredeska, kun la voĉo trankvila kaj sincera, akompanata de gitaro plus iam ie modeste aldonataj aliaj muzikiloj orkestre aŭ ĥore, kaj diversaj sonefektoj. La prononco de Ĵak estas ĉarme franca kaj brile klara, kaj la melodioj kaj kunsonado estas kompleta kaj senriproĉa. La muziko de diversaj kanzonoj, kvankam diversa stile kaj instrumentkonsiste, impresas kvazaŭ intence simpligita, en ties harmonioj kaj melodioj — kaj en la komponaĵoj de la kantisto kaj de la aliaj aŭtoroj.

Sed tio tute ne malpliigas la tre bonan impreson, kaj la tuta disko impresas tre tuteca kaj bela. Sendube, la tekstoj mem ludas gravan rolon kaj portas la mesaĝon.

La ĉeftitola kanzono je la teksto de Eŭgeno Miĥalski (el 1918), Mi estas, harmonie sonas kiel programa:

Mi estas pokalo de belpoezio
Mi estas martelo de ver',
Mi estas fontano de versfantazio,
Potenca liber'!
[…]
Mi kreas por krei. Sen ia kromcelo.
Mi kreas poemojn el kor'.
Mi kreas per ĝi monumenton de l'Belo
En versa kolor'.
La temoj ĝenerale koncentriĝas ĉirkaŭ vivo, amo, aktiva rilato, satire, al la nuna civilizacio, kaj varias de atenta humura priskribo de, ekzemple, unu tago En l'haven' de Pont-Aven dum atendo de ties maristoj; absurda situacio pri kokrata ebriulo en Tion, neniam vidis mi; kontraŭ milito (La dizertonto), kontraŭ rasismo (Lili), kontraŭ politikaj intrigoj (La Prezidenta ĉaso), ĝis la sombre ŝoka lulkanto Dormu dolĉe, anĝeleto! por infano kiu, ve, alfrontos ĉiujn fiaĵojn de nia nuna mondo.

Ne mankas interne esperantistaj temoj, kiel ekzemple en Foirfesta kanto pri Esperanto-instruisto formanĝita de ties instruitoj-kanibaloj, laŭ la teksto de Pumpr, aŭ La kongresurboj — duonfantazia priskribo de diversaj aranĝoj en partoprenataj kongresoj — bunta bildo ironia.

Ofte la maĵoraj melodioj kontrastas kun la draste ŝokaj tekstoj kio akrigas la percepton.

Strebo al Amo kiel solvo de ĉio sonas tra multaj kantoj de Ĵak le Puil. Ni aŭdas lian tremetantan koron sindonan en la emociplena Por vi, por vi kaj la surrande pesimisma Ekkiam regos am' sur ter' (Alvenos tagoj sen malsato / Ne plu premegos la mizer' / Sed ni, jam estos mortaj, frato!).

Iuj historioj aspektas banalaj kiaj en Senverbaĵo — amo/adulto/morto, do kvazaŭ la vivo estus sencela, aŭ en La Prezidenta ĉaso — priskribo de politike engaĝita evento kun partopreno de gravuloj kiuj pensas ke ili regas la mondon. Sed malantaŭ la videbla satiro kaj primoko, aŭ eĉ simpla amuziĝo, oni ne povas ne sensi doloron pri la diversaj negativaĵoj tro konataj. Kaj la kantoj kiaj La dizertonto — letero al prezidento de la lando, ne estas nur politika protesto sed forta alvoko al vera vivo, sen buĉado.

La disko invitas reaŭskulti sin pli kaj pli. Vi komprenas ke vi volas kunkanti al la sonantaj voĉo kaj orkestro, lerni la kantojn, kaj travivi ties sentojn kaj ideojn — riĉajn kaj variajn. Vi komprenas ke vi ne povas ne fidi la kantiston kaj ĉiujn liajn kunaŭtorojn. Vi komprenas ke vi havas trezoron kiu ne palos dum jaroj en via kolekto de kantoj en la stranga internacia lingvo kiu kunigas centojn kaj milojn de plej diversaj homoj en la mondo. Por Esperanto-instruisto, la kanzonkolekto povas servi kiel bona fonto de riĉa leksiko instruenda al novicoj.

Danke al tia voĉo oni povas konsciiĝi pri multaj gravaj veroj de nia vivo, el ŝajne simplaj kantoj kun ŝajne simplaj sed koren celantaj vortoj. La vortoj kaj sonoj plenigas vian animon, kaj ĝi kuniĝas kun la animo de la kantisto kiu siavice prezentas la valorojn de la sinteza kulturo de la homaro kiu ankoraŭ estas tiom disigita je pekoj kaj eraroj. En simpla maniero. Sen kria voĉo. Ne sola. Kuniganta nin ĉiujn kaj bonkore ridetanta. Aŭskultu lin.

Indas aldoni ke la tuta eldonaĵo estas eleganta kaj tuteca, ĉu se temi pri la sonkvalito ĉu pri la kuna broŝuro. Mi trovis nur du lokojn en la teksto kiam anstataŭ la printita vorto sonis logike ebla alia.

Nepre aĉetu la diskon Mi estas kaj vi neniam bedaŭros. Espereble Ĵak le Puil plu ĝojigados nin per pluaj eldonotaj diskoj.

Andrej Peĉonkin


Belaj porinfanaj libroj el la Kongreslando

Nėris, Salomėja. Piceo, la reĝino de kolubroj: Poemo / Tr. el la lit. Petras Čeliauskas; Il. Indrė Gečiauskaitė. — Kaunas: Ryto varpas, 2005. — 40 p., il.; 1000 ekz.

Liberiginto de la Suno: Litova popola fabelo / Tr. el la lit. Petras Čeliauskas; Il. Vladimiras Beresniovas. — Kaunas: Ryto varpas, 2005. — 32 p., il.; 1000 ekz.

Antaŭnelonge (LOdE-126) mi recenzis tri belajn porinfanajn librojn el Litovio. Jen aperis du pliaj, kaj oni povas nur laŭdi kaj admiri la laboron de mirinde senlaca tradukisto Petras Čeliauskas, dank' al kiu la mondo ekscias trezorojn de la litova kulturo. Same laŭdindas la eldonejo Ryto varpas kaj la nekonata samideano, kiu sukcesis aranĝi tie aperon de multaj libroj riĉe ilustritaj, kun vere bona kvalito, plaĉa aspekto kaj 1000-ekzemplera eldonkvanto.

Piceo, la reĝino de kolubroj estas poemo de litova klasikulino Salomėja Nėris (1904–1945) laŭ popola fabelo. Simpla rakonto, verŝajne tipa por ĉiu apudmara popolo. Mara reĝido edzinigas teran fraŭlinon; ili kunvivas feliĉe, sed post kelkaj jaroj ŝi eksopiras revidi la hejmon. La kondiĉo estas, ke teranoj ne sciu la nomon de ŝia edzo, alikaze li pereos. Ve, la plej juna filino ne eltenas, diras la nomon de sia patro, do povra Piceo ne povas reveni al la amato; ŝi kun la gefiloj transformiĝas al arboj… Tre belaj versoj en modela Esperanto, la klasika ritmo bone konata laŭ Johano la brava, kiu en la lasta parto ŝanĝiĝas al alia, malpli rapida — ambaŭ iel memorigas plaŭdadon de maro.

Liberiginto de la Suno estas proza popola fabelo; el la lasta paĝo de la libro eblas ekscii, ke ĝi estas eldonita almenaŭ en 17 lingvoj. Mi trovis paralelojn kun kvin rusaj fabeloj. Probable ankaŭ vi konas fabelojn, kie la heroo pro arda scivolemo malfermas sekretan pordon, spite emfazan malpermeson tion fari. Rezultas malfeliĉo, juna belulino mistere forflugas ien, kaj povra junulo devas vagadi dum jaroj por retrovi ŝin, peze labori, batali kontraŭ monstroj, uzi helpon de diversaj parolkapablaj bestoj… kompreneble ĉio finiĝas feliĉe. La fabelo iom tro longas miaguste, infano certe ne povas legi/aŭdi ĝin dum unu fojo senpaŭze. Nu, eble iu ŝatas “multseriajn” fabelojn; sed konatiĝi kun la litova kulturo — des pli en la jaro kiam en Litovio okazas UK kaj Esperanto estas grave atentata — ja estas utile kaj interese.

Bedaŭrinde ambaŭ libroj ne liberas de komposteraroj. Ŝajnas, ke la tekston de Piceo oni skanis kaj aŭtomate deĉifris sen posta provlego: kelkloke mankas spacoj inter vortoj, “rn” transformiĝis al “m” ks. Ankaŭ en Liberiginto ie-tie elfalis literoj kaj spacoj, sur pĝ. 5 legeblas “ekfloris” anstataŭ “ekploris”. Tamen ni laŭdu niajn litovajn kolegojn, kaj mi povas ripeti la samon, kion mi diris en la antaŭa recenzo: estus bone, se ĉiu ano de ĉi-jara Internacia Infana Kongreseto ricevus tiujn librojn.

Valentin Melnikov


La kovrilpaghoRenkonti la pasintecon

Simenon, Georges. Amiko el la junaĝo de Maigret: Krimromano / Trad. el la fr. Daniel Luez; Antaŭpar. Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2004. — 128 p., 500 ekz.

Antaŭ kelkaj monatoj mi renkontis en “virtuala klasĉambro” post pli ol tri jardekoj kelkajn el miaj iamaj samklasanoj. Estas strange, interese kaj foje embarase renkonti ilin denove kaj konstati, en kiaj malsamaj direktoj ili estas evoluantaj. Unu fariĝis profesoro pri sociologio, alia zorgas pri la surmerkatigo de pneŭoj, plia kandidatis por la komunistoj en la lasta baloto, alia fariĝis librotenanto por loka ĉarpentisto — sed neniu riparas meblojn aŭ paradas kiel antikvaĵisto.

Iun tagon prezentas sin malnova samklasano en la buroo de komisaro Maigret. Tiu Florentin nomas sin antikvaĵisto kaj neniam estis konata pro agrablaj karaktertrajtoj. Lia konkubantino, Jozinjo, estas morta. Verŝajne murdis ŝin unu el ŝiaj aliaj adorantoj. Jozinjo akceptis unu amoranton tage (sen kalkuli ŝian liberan tagon), do estas sufiĉe granda elekto de potencialaj murdistoj. Kaj por tio Florentin anoncas sin ĉe Maigret.

Tiu kondukas la esploron en sia kutima maniero. Kaj fine li trovas la truojn en la klarigoj, malkaŝas ĉiujn mensogojn de la suspektatoj kaj kaptas la murdiston.

Bone, tion ni ankaŭ atendis, do kial legi tiun romanon? Estas pluraj bonaj kialoj, mi pensas (krom, kompreneble, trovi distron sur alta nivelo).

Simenon kapablas priskribi la personecon de siaj roluloj en tre trafa, tamen tre ekonomia, maniero. Ekzemple tiel:

“Liaj brunaj haroj, maloftiĝintaj, estis ŝovitaj sur lian kalvon, kiun ili nur parte kaŝis, kaj li havis malgrandajn lipharojn tro nigrajn por ne esti tinkturitaj.” (pĝ. 40)
Jam ni antaŭsentas la tragedion de mezaĝulo, kiu ne kapablas fronti sian kadukiĝon. Kaj same li faras kun ĉiuj aliaj personoj de tiu romaneto. Simenon skizas sian personaron kvazaŭ akvarele, sed tio plene sufiĉas.

Jozinjo ja vendas revojn. Oldiĝantaj burĝoj, en kies geedza vivo komplete mankas stimuloj, aĉetas ĉe ŝi la iluzion, ke ankaŭ ili ankoraŭ povas ĉarmi allogan virinon. Ili nepre volas konservi la belan fasadon “por la galerio”, sed ili ja ne povas kaŝi de si mem, ke ili fizike kaj psike havas bezonojn, kiujn la krustigita socia ordo ne permesas al ili. Estas multe da soluloj en tiu romano. Ĉu estas mirinde, ke Simenon verkis ĝin en 1968, la jaro kiam serioze komenciĝis la t.n. “seksa revolucio”. (Be, niaj malruĝaj faŝistoj jen certe vidas pravigon de siaj tezoj: ĉiam tiuj el la feĉo de la socio devas paroli pri sekso, tamen ne estas mia kulpo, ke la personoj de la romano kondutas en tiu maniero.) En tiu senco Simenon estas preskaŭ la Balzac de la 20a jarcento. Kaj tiu romano estas plia ono el la verŝajne neniam kompletigota plena verkaro de Simenon en Esperanto.

Ni spertas en Amiko el la junaĝo de Maigret la etoson de Parizo en la 1960-aj jaroj. Por ke ni pli orientiĝu la eldonisto indikis proksimuman prononcon de kelkaj francaj nomoj. Por pli bona orientiĝo estas kelkaj notoj, kvankam mi ne povas vidi, laŭ kiu principo la klarigoj estis elektitaj. (Ni trovas ekzemple klarigon pri preĝejo Sankta Koro, sed ne pri preĝejo Magdalena.)

La leganto tamen devas alkutimiĝi al unu neofta trajto. Por indiki mankantan distancon, se ne kvazaŭan intimecon, inter Maigret kaj ties amiko de junaĝo, la tradukanto Daniel Luez bezonis la preskaŭ arkaikan pronomon ci. Mi devis alkutimiĝi al ĝi, sed kiam mi vidis, ke ĝi estas nepre bezonata, mi senprobleme akceptis ĝin.

Baldaŭ venos “longaj vintraj vesperoj”; kun tiu romaneto vi povos eskapi al la somero de 1968.

Wolfgang Kirschstein


La Verda Kato

Foto de Slavik Ivanov
Dum mia lasta translokiĝo mi rearanĝis librojn en mia ŝranko. La kato interesiĝis pri la aferoj sur la bretoj, mi lasis ĝin kuŝi tie kaj iris matenmanĝi. Reveninte post dek kelk minutoj mi trovis la fotindan situacion. La NovJaran gratulkarton la kato suprenŝovelis el sub si; sed kiel bele la tuto aspektas! Rimarku ankaŭ la junian numeron de La Ondo de Esperanto.

Slavik Ivanov (Peterburgo, Ruslando)


LA ONDO DE ESPERANTO

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2005. № 10 (132)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein, Boris Kondratjev, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (0112) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2005:
— Internacia tarifo: 27 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 290 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2005.
Subtitolo