Titolo

SENDEPE\NDA ĈIUMONATA REVUO. 2005. № 12 (134)

Foto de Aleksandr Tarakanov


ENHAVO

KOMENTARIO

ĈEFTEMO

TRA ESPERANTUJO

TRIBUNO

LITERATURA SUPLEMENTO

BELETRO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Redakcie

Ŝajne, en la tuta bunta aro del ruslandaj festoj la Novjaro estas la sola, kiu staras relative firme kiel dato kaj kiel evento. Eble pri la dato mi tro optimismas, ĉar laŭ la malnova rusa kalendaro la jaro finiĝas dusemajne pli malfrue. Tamen pri la evento oni ne diskutas. Almenaŭ dum la lastaj 70 jaroj, kiam la festo estas adoptita komplete kun sia simbolaro. Koncerne la aliajn solenajn datojn kaj eventojn regas la plej priplorinda ĥaoso, anarkio kaj perturbo del mensoj. La populara Tago de virino estas atakata duflanke: de feminist(in)oj kaj patriotoj. La unuajn ofendas apartigo de la virino ĝis subspeco, la duajn — kosmopolitaj fantomoj posteventaj. La Armea Tago gluiĝas al la dato de venka atako fare de bolŝevisma taĉmento, dum la nuna ŝtatideologio sin deklaras antibolŝevisma. Same kun la festo del 1a de Majo naskita en klasbataloj kontraŭ la kapitalo. La ĉefa ŝtatfesto — Tago de Sendependeco — restas tiomgrade ignorata, ke oni (ve, ankaŭ mi) ne memoras eĉ la daton.

En tiu malesperumo la ŝtataj cerboj proponis radikalan solvon de la festa problemo: rivelis la eventon, indikis la daton, identigis la spiriton, kurte — anoncis al la ruslandanoj ke en 2005 kaj laŭeble ĉiam poste oni jubileu sian ĉefsolenaĵon — la datrevenon de la liberigo del Moskva Kremlo de polaj okupantoj… Oni klarigis, ke la liberigon antaŭis enorma impeto de popola solidariĝo… do oni havu la feston de Nacia Unueco.

Bedaŭrinde, la perturbo ne malkreskis, sed (en la spirito de stranga kaj persista tradicio) iĝis ankoraŭ pli ĝenerala. Dato tiom malproksima (4 nov 1612) forestas en la popola memoro. Kaj historiistaj konsultoj metas la konscion en plenan stuporon. Malgravas, ke ne koincidas la tago de la kapitulaco del kremla garnizono. Malgravas, ke tiu kapitulacis ne sub atako de la milico, sed pro kruela malsato. Gravas, ke la pola taĉmento ĉeestis ne por agreso, sed invitite de tiamaj regantaj familioj, inter kiuj la estontdinastia Romanova. La estonta caro kaj lia patro estis kun la misfortunaj poloj en tiu grupo de ĉirkaŭitaj kremlanoj. Gravas ankaŭ, ke ĉi-epoke nek antaŭ, nek dum, nek post tiu drameca ĉirkaŭkremla epizodo la nacio disŝirata en civila militado demonstris iun ajn markon de unueco.

Evidente ne temas pri historiaj premisoj. Sed pri kio do? Oni povus opinii esoteraj la sekretajn motivojn de la eknovaĵo. Oni povus kredi metafizika la risorton de tiu stranga iniciato. Tio estus almenaŭ flata (pli flata ol supozo pri certaj fobioj kontraŭpolaj, tute senraciaj aktuale).

Ni rigardu la problemon iom pli panorame. Eble tiam, kiel en pentra reprezento, ĥaosa hazarda absurda amaso da makuloj rivelos al ni sian komunan ĉiopacigan substancon… Armea voko “kamarado” kaj ruĝa stelo kompanie kun monarĥia ŝtatsimbolo. Ŝtathimno ŝanĝinta la tekston, sed kun la sama sovetepoka melodio. Altranga komunista pasinteco kaj arda antikomunismo altrangula. Ĉio ĉi sugestas la refrenon:

Unuiĝu por la Patro-Caro
Sub la flago del Soveta Registaro.

De sub la postmodernisma absurdo elplonĝas jen la substrato de solidareco, ĝi estas lojala fideleco. Ne datoj, ne eventoj (puraj kaj nuraj konvenciaĵoj), sed praa pagana idoladoro monolita de la potenco.

Se temas pri monolitoj, ĉu decas dubi pri unueco?

Alen Kris

Sur la kovrilpaĝo: Ankaŭ en Kaliningrado ĉiujare okazas vintro, eĉ se dum kelkaj semajnoj. (Fotis Aleksandr Tarakanov)


Nia muzika jaro

Revuo de Floréal Martorell

Jam pasis kvin jaroj post la komenco de la tria jarmilo kaj dum ĉi tiuj jaroj aperis preskaŭ tiom da muzikproduktaĵoj kiom en la lasta jardeko de la dua jarmilo!

Paradokse: tiu eksplodo okazas ĝuste kiam ekaperas problemoj en la muzika mondo kaj en la muzika distribuado: disfalo de la vendoj en la muzika merkato pro ekonomia krizo kaj eksplodo de interreto kiu disponigas elŝuteblan muzikon senpagan.

Vinilkosmo

2005 profitis el la jaro 2004, la plej produktiva jaro por Vinilkosmo, dum kiu estis produktita kaj surbendigita en ĝia studio la albumo Civilizacio de “Strika Tango”, la nova bando de Alejandro Cossavella el Argentino. La disko estas frukto de intensa internacia kunlaborado ebligita de la evoluo de la modernaj komunik-rimedoj, nome: Interreto kaj radio. Parto de la disko estis registrita en Buenos Aires kaj parto en Donneville, kaj partoprenis en la surbendigo argentinaj muzikistoj, francaj kaj norvega (la Esperanta trumpetisto David Emil Wickström). La diskon eblis eldoni rapide dank' al interreto kiu donis la eblon al la argentinanoj sekvi la faritan laboron tra la elsendoj en Tuluzo ĉe la radio Suda Kanalo arkivitaj de la radioarkivejo de Scott Redd en Nebrasko. Tio tute ne estis pensebla antaŭ dek jaroj!

Sekvis la dua albumo de “Esperanto Desperado”, Hotel Desperado, kiu ankaŭ estis granda aventuro, ĝi estis surbendigita en 3 aŭ 4 diversaj studioj en Kopenhago kaj ankaŭ parto de unu kanto por la voĉo de JoMo en Donneville kaj por tiu de Martin Wiese en Stokholmo…

Alia albumo, kies surbendigo okazis en la studio de Vinilkosmo kaj kiu aperis kun iom da prokrasto pro atendo de la permesoj por kvin kantoj de famaj artistoj el Francio kaj Kanado, estas la albumo de Ĵak Le Puil Mi estas. En ĝi partoprenis ankaŭ JoMo kiel muzikisto (basgitaro, gitaro, piano, perkutiloj kaj aliaj instrumentoj).
 

La tuta bando “Kaj Tiel Plu” dum 3 semajnoj instaliĝis en Donneville por la surbendigo de la dua albumo Plaĉas al mi kaj tio vere estis ege plaĉa aventuro — tio aspektis kvazaŭ kataluna tendaro, kun ĉio, la muziko kaj la etoso… ankaŭ neforgesebla sperto!

La lasta albumo preparita de Vinilkosmo fine de la jaro 2004, sed aperinta oficiale en la komenco de 2005, estas Rebela sono de “Dolchamar”.

… kaj ne nur ĝi

Kompreneble, ne nur Vinilkosmo eldonis KD-ojn en 2004 kaj kies tajda ondo influis la tutan jaron 2005!

En Germanio la afrika bando de Denis Rock Tamba, “La Rolls”, eldonis albumon Sunradio (bedaŭrinde en majo 2005 la kantisto Denis Rock Tamba estis forpelita el Germanio al Kongo), kaj Ralph Glomp novan albumon Nokto iĝas tag', kaj Jürgen Wulff la senstreĉigan albumon La lumpiramido — ambaŭ aperis ĉe la eldonejo Nigra Kato.

Kaj Stridel, kiu ludas en ĵaz-Esperanto-triopo en Svedio, eldonis la KD-on Jazsperanto.

En Francio Tjeri Faverial eldonis sian duan albumon La ŝosoj de l' utopi' kaj la bretona koruso “Meven” eldonis novan albumon kun maraj kantoj el la tuta mondo Ondumoj tra la mond'.

El Frislando (Nederlando) “Kajto”, kiu debutis kun sia unua albumo en 1989, eldonis la kvinan albumon Lokomotivo, rulu nun! En Rio-de-Ĵanejro nova kantistino, Vera Jordan, eldonis albumon Esperanta voĉo kun kantoj verkitaj de Sylla Chaves, kaj en Ukrainio aperis la unua volumo Ukrainiaj kantoj de la ĥora ensemblo “Espero” sub la gvido de Mikaelo Lineckij.

La jaro 2005

La diskoj, listigitaj supre, estis prezentataj, reklamataj, vendataj, radiosendataj, aŭskultataj kaj recenzataj dum la tuta jaro 2005.

Sed en 2005 mem malmultaj diskoj aperis: jam estis citita la disko de “Dolchamar” Rebela sono (januaro), la disko de Ralph Glomp Komune aperis en oktobro. Krom tio estis retrovita en la kelo de LF-koop stoketo de kasedoj de “Amplifiki” Tute ne gravas sen banderoloj; Vinilkosmo refaris banderolojn kaj reeklanĉis la legendan kasedon ĝis kompleta elĉerpiĝo de tiu retrovita stoko.

Estis reeldonita ankaŭ la unua disko de “Akordo” Muzikpluvo, kiu elĉerpiĝis antaŭ pluraj jaroj. Reeldonis ĝin la eldonejo de Roel Haveman Tekstoj en Nederlando. Reaperis en Britio, nun kiel KD, la kanto-kolekto Londono kantas.

La litovia grupo “Asorti” utiligis la jubilean UK en Vilno por lanĉi sian novan diskon Lernejaj amikoj kun kantoj propraj kaj tradukitaj el la lingvoj rusa kaj litova.

JoMo kaj lia bando Liberecanoj enstudiiĝis la 10an de oktobro por surbendigi la trian albumon kiu navigos inter rokenrolaj kaj tradicipopolaj slavecaj muzikoj… la surbendiga laboro ankoraŭ ne finiĝis kaj daŭros ĝis la komenco de 2006. Sed nepre atentu: tiu nova disko de JoMo estos vera juvelo…

Tri novaj voĉoj inaj

Kromaj novaĵoj en 2005 estas la malkovro de novaj artist…inoj. Ja estas bonege, ke novaj junaj inaj voĉoj aperas en la Esperanta muziko.

Dum ARKONES ni malkovris Zuzanna Kornicka el Poznano (Pollando), kaj Natalia Striĵnjova el Kaliningrado (Ruslando) — belaj kaj elstaraj voĉoj kiuj meritus prilaboradon por diskoprojektoj…

Kantistino el Maŭricia insulo Mary-Jane Gaspard surbendigis Esperanto-kanton laŭ insula Segaa ritmo — ĉe http://www.madir-music.com/Mary-Jane_Gaspard.html eblas aŭdi fragmenton de la kanto Nur amiko.

Riĉa jaro festivala

2005 estis ankaŭ la jaro de riĉaj muzikaj programoj en Esperanto-aranĝoj kaj festivaloj… jam dum la Paska semajno okazis en Bulonjo jubilea Kongreso omaĝe al la unua UK. Tie prezentiĝis antaŭ internacia publiko Jacques Yvart kun novaj kantoj, kiuj aperos en lia eldonota disko, kaj la bretona koruso “Meven”. Poste dum KEF en Helsinki prezentiĝis la aktuala kremo de la Esperanta muziko kun sudamerikaj artistoj (Flavio Fonseca, Alejandro Cossavella de “La Porkoj” kaj “Strika Tango”, DĴ Roĝer', kaj Rogener Pavinski), sed ankaŭ kun la francoj JoMo kaj “Liberecanoj”, el Svedio Martin Wiese kaj Ĵomart, Nataŝa kaj Karina; la germano DĴ Kunar kaj la hispaneca DĴ Arnaŭ, la finnaj Timo Vaananen, Liisa Viinanen kaj “Dolchamar”, la danoj, kaj la bosno de “Esperanto Desperado”.

Bedaŭrinde post la Esperanto-aranĝoj someraj “Dolchamar” kaj “Esperanto Desperado” anoncis pri ilia disiĝo, sed ja ni nun scias pri ilia renaskiĝo… “Dolchamar” revenas al la frua stilo de la “Dolcxamar” duope aŭ triope (tion ni povis konstati dum ARKONES) kaj el “Esperanto Desperado” renaskiĝas du novaj bandoj: unu kun Kim, Brian kaj aliaj muzikistoj de la eksa bando sub la nomo “Hotel Desperado” (ankaŭ la titolo de la lasta albumo), kaj alia bando kun Amir kaj novaj muzikistoj (la nomo de la bando ankoraŭ ne estas oficiale anoncita).
 

Dolcamar en KEF (Fotis Sakari Kauppinen)
Krio de Morto en IJK (Fotis Andrzej Sochacki)

Kompreneble ne eblas silenti pri la elstara muzika programo en la 61a IJK en Zakopane: (“Krio de Morto”, JoMo, “Esperanto Desperado” — ilia lasta koncerto). Interesa estis ankaŭ la festivalo FESTO en Francio proksime de Carcassonne kun “Kaj Tiel Plu” el Barcelono en aŭgusto kaj la famega kaj bonega ARKONES okazinta en Poznań en septembro kun elstaraj koncertoj, interalie de “Krio de Morto”, JoMo, Paŭlo Moĵajev, Ĵak Le Puil, Georgo Handzlik kaj aliaj.
IJK-61 en Zakopane: Oni shatas la Esperantan muzikon (Fotis Andrzej Socacki)
La programo de la 90a UK en Vilno havis plurajn koncertojn, sed neniu el ili, eble krom la Internacia Arta Vespero (en kiu, inter aliaj, debutis Natalia Striĵnjova) altiris la tutan kongresanaron. Kiel malfrutempa koncertejo servis en Vilno la amasloĝejo, en kiu post longa paŭzo sin montris Gleb Malcev kun sia grupo “Piĉismo”.

Aliaj projektoj

Kiel ĉiam, ankaŭ ĉi-jare radio-stacioj ludis grandan rolon en diskonigo de la Esperanta muziko. Modelo inter ili estas Pola Radio. Sed multaj aliaj stacioj plenumas ankaŭ ne malpligravan agadon… ili facile atingeblas pere de la radioarkivejo.

Projektoj naskiĝis en 2005: de DĴ Roĝer' Super Nova — vi aŭdos baldaŭ pri ĝi; tutesperanta albumo de “Krio de Morto” kun video-klipo (muzika filmeto); kantaroj kun DĴ Kunar kaj MusicExpress (Flavio Fonseca); partnereco por reeldonado sub licenco de la diskoj de Vinilkosmo en Brazilo, definitiva lanĉo de ITV fare de Flavio Rebelo, lanĉo kaj ampleksigo de la artista datenbazo ktp…

Pluraj diversaj iniciatoj kiuj riĉigos la Esperanto-kulturon kaj donos al la jaro 2006 pli grandan dimension kaj perspektivojn al la Esperanta muziko. 


Lerni kun d-rino Kováts

D-rino Katalin Kováts, gvidantino kaj redaktoro de la porinstruista hejmpaĝo www.edukado.net estas vojaĝanta metodikisto, gvidanta multajn Esperanto-kursojn kaj metodikajn seminariojn tra la tuta mondo (dise en la mondo).

Ŝi akceptis inviton gvidi 28–30 okt 2005 Metodikan Seminarion en Antverpeno (Belgio).

La programo komenciĝis vendredvespere en la Antverpena Esperanto-klubo La Verda Stelo per la prelego pri Andreo Cseh okaze de lia 110-jara naskiĝdatreveno. La vesperon partoprenis entute ĉ. 30 esperantistoj. Katalin prezentante la faman Esperanto-pedagogon rakontis pri multaj nekonataj, foje kortuŝaj faktoj el la privata vivo de Cseh. Oni povis vidi ankaŭ malgrandan ekspozicion kun multaj fotoj kaj eksposedaĵoj de Andreo Cseh, ekzemple, lian junaĝan memorlibron, aliajn personajn objektojn, familiajn fotojn kaj dokumentojn.

La partoprenintaro konsistis el personoj, kiuj instruas Esperanton aŭ deziras instrui ĝin. La tutan sabaton de la 10a ĝis la 19a horo kaj dimanĉon inter la 13a kaj 19a horo la 12 entuziasmuloj (dek flandroj, unu valono kaj unu germano) kleriĝis kaj spertiĝis pri diversaj temoj el kiuj ni listigas sube kelkajn.

Kadre de la seminaria programo oni lernis pri instrumetodoj, precipe pri specifaj Esperanto-metodoj. Por ke la instruantoj povu kompreni la instrumetodojn, Katalin ne nur teorie transdonis konojn, sed gvidis ankaŭ plurajn aktivaĵojn, donante eblojn al la partoprenintoj mem sperti la efikon de paroligaj ekzercoj, gramatikaj prezentaĵoj (i.a. pri amuza kaj efika instruado de refleksivo: kvar rolludantoj per siaj grandaj paperaj kombiloj devis kombi sin/lin/ŝin/unu la alian). Sukceson havis ankaŭ la porinstruista rolludo de serĉado kaj vendado de instruhelpiloj.

La seminarianoj povis admiri la riĉan “instruistan kofron” de Katalin (kopienda kaj imitenda instruhelpilaro en kvanto de pluraj kofroj kaj kestoj) kies kreado bezonis certe plurjaran laboron. Gravan rolon ricevis ankaŭ la Eŭropa Lingva Dokumentujo kaj ties utilo, diversaj instruhelpiloj kaj taksosistemoj, testoj (ankaŭ amuzaj). La publiko spektis fragmentojn de la instrufilmo Pasporto al la tuta mondo.

Danke al la surloka retkonekto Katalin informis la ĉeestintojn pri la nova versio de www.edukado.net.

La tutan seminarion trateksis la prezento kaj aludoj al la ĵus eldonita Manlibro pri instruado de Esperanto, redaktita de Katalin. La partoprenintoj povis aĉeti tiun helpilon kaj plurajn aliajn en la libroservo de la Flandra Esperanto-Ligo, kiu situas en la sama konstruaĵo.
Katalin Kovats en Antverpeno (Fotis Iwona Kocieba)
Dimanĉmatene la seminarianoj faris duhoran kulturan serĉpromenon tra Antverpeno. Fine de la bonetosa programo ĉiu partopreninto persone dankis al Katalin pro la tre lerniga kaj interaktiva semajnfino. Ĉiuj konstatis, ke la daŭriga seminario devas esti organizota. La problemo estis, kiel kutime, la tempomanko kaj amaso da priparolindaj temoj. Ja kun Katalin oni lernas ĉiam novajn instrutrukojn kaj ekscias multajn novajn instruerojn.

Iwona Kocięba


La “klerigejoj” de AIS San-Marino

AIS San-Marino, la Akademio Internacia de la Sciencoj, estas ofte nomata “la universitato de Esperantujo”, kvankam ĝi konsideras sin nur uzanto de la lingvo, ne movada instanco. AIS havas nek propran domon nek konstantan ĉeestan instruprogramon; ĝi estas en vera senco virtuala universitato. Tamen kelkaj tradici-sencaj klerigejoj (kun domoj kaj daŭra instruado) kunlaboras kun AIS.

Kelkaj el ili ricevis la statuson de “klerigejo de AIS”. Tio signifas, ke AIS sen plia kontrolo agnoskas parton de ilia instruprogramo kiel studpoentojn necesajn por diplomiĝo ĉe AIS. La oficiala regularo (iom jurist-lingva) legeblas rete: http://www.ais-sanmarino.org/klerigofico/regularo_klerigejo.html

Praktike ĉio ĉi signifas, ke la klerigejoj proponu al siaj studentoj Esperanto-kursojn, ĉar scio de Esperanto ja estas necesa por studi ĉe AIS. Ankaŭ certa kvanto de la kursoj de la klerigejo okazas pere de Esperanto. Ĉiu klerigejo devas ĉiujare aligi almenaŭ dek el siaj studentoj kiel AIS-studentojn; tiuj studentoj do studas paralele ĉe la klerigejo kaj ĉe AIS kaj (laŭ deziro) fine akiros du diplomojn. La akiro de la AIS-diplomo ne estas deviga, sed iuj studentoj deziras pruvi per tia diplomo, ke ili plenumis aldonajn studadojn (grava afero en tempo de senlaboreco en multaj landoj) kaj akiris internacian sperton.

Kelkaj partoj de la menciita regularo funkcias tre bone, aliaj ankoraŭ malpli bone. Interese, ke el la klerigejoj venas kompare malmultaj el la (nun ĉ. 300) findiplomitoj de AIS; tamen estas multaj klerigejaj studentoj, kiuj akiras parton de siaj scioj en kursoj instruataj per Esperanto. Inverse la reputacio de AIS estas por studentoj motivo studi ĉe iu ties klerigejo.

Sibio: En chi tiu domo Andreo Cseh faris sian unuan kurson en 1920La klerigejojn de AIS administras ties klerigofico, kiun estras OProf. Quednau. La plej aktiva AIS-klerigejo sendube estas tiu en Sibio-Hermannstadt (Rumanio), kie la ŝtata Universitato Lucian-Blaga (ULBS) enkorpigis la AIS-docentaron kiel “akademian departementon”. Tiu departemento okazigas proprajn studojn, en kiuj regule en Esperanto instruas AIS-docentoj alvojaĝantaj. (La aŭtoro de tiu ĉi raporteto ĵus revenis de sia sepa kurso tie.) Efektivaj membroj de AIS, kiuj regule instruas ĉe ULBS, ricevas honoran profesorecon de ULBS. En Sibio okazis jam 15 studad-sesioj de AIS.

En Karlovo (Bulgario), kie en aŭgusto 2005 okazis la AIS-konferenco SUS 28 (http://www.ais-sanmarino.org/aranĝoj/sus/sus28), aktivas kiel klerigejo la Internacia Universitato Karlovo (IUK), kies rektoro estas prof. Leonov.

En Komárno (pliparte hungarlingva urbo en suda Slovakio) AIS fondis sian propran klerigejon LEUKAIS (Libera Europia Universitato Kelemantia de AIS) kaj momente intertraktas kun la slovakia klerigministerio pri la diplomadrajto.

En Ruslando AIS kunlaboras kun Moskva Ŝtata Industria Universitato, kun Moskva Ŝtata Geologi-esplora Akademio, kun la privata Jura Universitato Justo kaj kun la privata universitato Info-Rutenia, kiu proponas al studentoj aldonan studadon por plivalorigi sian diplomon. Mi havis okazon partopreni en fin-ekzamenaj komisionoj de Info-Rutenia kaj konstatis, ke la studentoj devas aldone al sia ruslingva kandidatprelego prezenti resumon en du aliaj lingvoj, inter kiuj devas esti Esperanto.

En Pollando ekzistas la Akademia Klerigejo Bydgoszcz (AKB), kiu nun estas kungvidata de du eksterlandaj profesoroj (ĝi ne estas identa kun la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, kiu ne estas AIS-klerigejo). Krom en Bydgoszcz okazis polaj AIS-konferencoj en Bjalistoko kaj Lublin.

Pri la universitataj aspektoj de ĉio ĉi eblus multon diri. El la lingvaj aspektoj elstaras, ke en la klerigejoj de AIS estas studentoj, kiuj “devas” lerni Esperanton pro ekstera motivo, ne pro intereso pri la lingvo mem. Tio kondukas al interesaj fenomenoj, ĉar motivado ja estas centra en lingvolernado. Ekzemplo: kiam mi kunekzamenis studentojn de Info-Rutenia, unu kandidato elstaris ne nur fake, sed ankaŭ lingve, kaj mi rimarkigis tion al loka profesoro. La respondo estis: “Nu, li ja estas esperantisto”. Tiel oni (kontraŭe al la deklaracio de Bulonjo, sed eble prave) distingis tiujn, kiuj uzas la lingvon pro intereso pri la lingvo. La aliaj studentoj, kiuj lernis Esperanton nur pro la devo uzi ĝin en studado, estis malpli fluparolaj.
Sibio: Komunaj studentoj de ULBS kaj de AIS en la kurso pri informadiko, kiun OProf Foesmeier prezentis en novembro 2005 kadre de la AIS-departemento en ULBS
Ankaŭ en Sibio multaj studentoj timemas pri la aktiva uzo de Esperanto kaj lekci-paŭze alparolas siajn profesorojn en alia lingvo, kvankam ili sen grandaj problemoj sekvas sciencajn kursojn en Esperanto kaj sukcese (skribe, per elekt-respondoj) ekzameniĝas pri ili. Eble mankas al ili la paroliga medio de loka klubo, kun sia tabuo de krokodilado.

Reinhard Fössmeier


Unuiĝo en Ruslando

La komitato de REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado) kaj la estraro de REU (Rusia Esperantista Unio) interkonsentis ekde la novembro 2005 unuigi siajn membrarojn. Ĉiuj ĉi-jaraj membroj de REJM, kiuj ne estas samtempe REU-membroj, ricevos la membrokartojn de REU por 2005. Kaj ekde 1 jan 2006 ĉiuj membroj de REU, kiuj aĝas malpli ol 31 jarojn, estos aŭtomate konsiderataj membroj de REJM.

Por efektivigi tion, REJM jure iĝos junulara sekcio de REU, laŭ la sama modelo kiel TEJO estas junulara sekcio de UEA. Sed praktike REJM restas memstara organizo kun propra statuto kaj apartaj financoj. Ĝian komitaton elektos nur la membroj de REJM. La REU-estraro garantiis plenan respekton al tiu memstareco.

La estraro de REU alvokas al ĉiuj siaj membroj helpi reaktivigi Rusian Esperantistan Junularan Movadon.

La Estraro de REU
La komitato de REJM


Vide el Bruselo

Eŭropa pligrandiĝo — kien?

“Bazaj eŭropaj valoroj devas esti komprenataj”, — diris Komisionano por Pligrandiĝo Olli Rehn. Ĉi-semajne li prezentis antaŭ eŭropaj deputitoj decidojn pri la programo de pligrandiĝo por la okcidenta Balkanio. Precipe oni timas, kaj ne nur en Bruselo, pri Turkio.

RehnRehn, ĉiam diplomata, diris, ke Turkio kaj Kroatio, ekde la 4a de oktobro oficialaj kandidatoj al membriĝo en la Eŭropa Unio, plenumas la politikajn kriteriojn, t. e. ke ambaŭ landoj estas bone funkciantaj demokratioj. “Tamen, Turkio devas fari pli multe, precipe pri la rajtoj de virinoj, sindikatanoj, religiaj minoritatoj kaj la rajto sinesprimi pace. Turkio certe plenumas la kriteriojn por komenci pritraktadojn, sed ankoraŭ ne por fini ilin”, — diris Rehn.

Eŭropaj diplomatoj, instigitaj de neregistaraj organizoj, estas ŝokitaj per serio de bruaj kortumkazoj en Turkio. La plej brua estis la kazo de Orhan Pamuk, kiu defiis publike demandi pri la traktado de la kurda minoritato kaj pri la historio de Turkio dum la armena popolmasakro.

Laŭ la artikolo 301/1 de la nova turka punkodo: “homo, kiu eksplicite insultas la estadon de Turkio, la Respublikon aŭ la Turkan Grandan Asembleon, estos punita per mallibero dum periodo de ses monatoj ĝis tri jaroj”.

Turkio ankaŭ estas instigata, daŭre sen rezulto, plene agnoski Kipron kaj permesi al ties ŝipoj kaj aviadiloj uzi turkajn flug- kaj mar-havenojn.

Sed ne nur Turkio pensigas en Bruselo. Ankaŭ Kroatio devas fari pli multe. “Kroatio devas daŭrigi politikon de plena kunlaborado kun la Internacia Kriminala Kortumo por Jugoslavio ĝis kiam ĉiuj akuzitoj estos en Hago”, — Rehn referencas al Ante Gotovina, eksgeneralo de la kroata armeo akuzita pri murdado de centoj da serboj.

Spite al la plendoj pri “Eŭropo”, io ŝanĝiĝas en la politiko de la pligrandiĝo. La deprimo kaj negativismo, sekve al la franca kaj nederlanda malakcepto de la proponita Konstitucio skuis la komprenon ke Eŭropa Unio pli kaj pli pligrandiĝos. “Ni bezonas paŭzon por pripensi”, — diras politikistoj publike. Kaŝe, ili timas la malriĉajn “najbarojn” el Turkio kaj Balkanio.

Ankaŭ komisionano Rehn daŭre ripetas la bezonon je “firmigado” kaj “pripensado” de la pligrandiĝa politiko. Tamen li senbrue — ja li estas finno — daŭrigas pligrandiĝon: “Zorge mastrumata pligrandiĝa proceduro estas unu el la plej potencaj kaj plej sukcesaj politikaj iloj, kiujn posedas la Eŭropa Unio. La deziro aliĝi al EU helpas la demokratian kaj ekonomian ŝanĝiĝon en tiuj landoj”.

EU nun ofertas tiel nomatan eŭropan futuron al ĉiuj landoj en la okcidenta Balkanio: Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kroatio, Serbio kaj Montenegro, Makedonio, kaj Turkio. Krome, Rumanio kaj Bulgario, se ili plenumos siajn reformpromesojn, aliĝos al EU la 1an de januaro 2007. Kaj EU, sen fiksi daton, malfermis lastsemajne pritraktadojn kun Makedonio pri membriĝo.

Ĉu la fino de pligrandiĝo? Ĉu Eŭropa Unio ne plu akceptos novajn membrojn? Multaj politikistoj — ne nur dekstruloj sed ankaŭ maldekstruloj sub la premo de sindikatoj, kiuj timas pli malmultekostajn laboristojn en novaj eŭropaj landoj — ne volas pli grandan Eŭropon.

Tamen, kaj sen kaŝi la negativajn flankojn de “Eŭropo”, ne estas multaj aliaj manieroj redukti koruptadon, falsitajn voĉdonojn, kaj — dum longa periodo — sanigi ekonomiojn en la vasta parto de Eŭropo, kiu ne ankoraŭ havas la eŭropan futuron, kiel membro de la Eŭropa Unio.

Dafydd ap Fergus


Vasilij JhukovskijLiteratura Suplemento 2005

Vasilij Ĵukovskij

Svetlana

  • Enkonduko
  • Svetlana
  • Pri la aŭgurado
  • Pri la tradukinto
  • Enkonduko

    Nur pro hazardo Svetlana restas nekonata en Esperantujo. Ja fragmento el Svetlana antaŭas, kiel epigrafo, la tekston de La neĝa blovado de Aleksandr Puŝkin. Tamen Antoni Grabowski, kiu uzis La neĝan blovadon por lerni la rusan lingvon kaj samtempe tradukis ĝin en Esperanton, ne tradukis la epigrafon, kaj do en nia unua beletra libro nek la balado Svetlana nek ĝia aŭtoro, Vasilij Andrejeviĉ Ĵukovskij (1783–1852) estas menciitaj. Nur antaŭ du jaroj La neĝa blovado aperis kun la epigrafo en la Rusa Novelaro (Kaliningrado: Sezonoj, 2003). Aperiginte la epigrafon, kuntradukitan de Klara Ilutoviĉ kaj Valentin Melnikov, ni decidis eldoni la tutan baladon.

    Iom pri la aŭtoro. Ekstergeedza filo de bienulo Afanasij Bunin kaj ties servistino, turkino Sajĥa, Vasilij estis fariĝonta servutulo. Tamen lin adoptis kiel sian filon seninfana nobelo Andrej Ĵukovskij, kaj la estonta poeto nobeliĝis kaj ricevis bonan kleron.

    Li ekverkis poezie jam en sia 8-jara aĝo, kaj en 1797 estis publikigita lia Maja mateno. Iom post iom li forlasis la sentimentalisman skolon kaj iĝis unu el la fondintoj kaj kolonoj de la rusa romantikismo. Li verkis poemojn, baladojn kaj fabelojn, tradukis verkojn de Homero, Goeto, Ŝilero kaj Bajrono, redaktis Heroldon de Eŭropo, recenzis kaj kritikis. La unua strofo de lia Gardu la Caron Di' kun muziko de princo Aleksandr Lvov dum 1833–1917 estis la ŝtata himno de Ruslando.

    Baldaŭ post la milito kontraŭ Napoleono, Ĵukovskij ekservis ĉe la Imperiestra familio, kie li, interalie, instruis la rusan lingvon kaj ekde 1826 iĝis por pli ol dek jaroj “mentoro” de la heredanto, posta Imperiestro Aleksandro la Dua. Sian pozicion Ĵukovskij ofte uzis por helpi viktimojn de la burokrata ŝtat-maŝino (i.a. Lermontov, Herzen, Ŝevĉenko). Precipe grava estis lia helpo al Puŝkin, kies testamenta plenumanto li estis. En 1841 Ĵukovskij demisiis kaj forveturis al Germanio, kie li geedziĝis kun 19-jara Elizabeth Reitern. Li forpasis en 1852 en Baden-Baden kaj estis entombigita en Peterburgo.

    Svetlana (1812) estas lia dua adapto de la balado Lenore (1773) de la germana poeto Gottfried August Bürger (1747–1794). Ĝi estas pli proksima al la rusa tradicio kaj do multe pli sukcesa ol lia unua tradukprovo (Ludmila, 1808). Svetlana estis nupta donaco al lia nevino, Aleksandra Protasova (1795–1829, post la edziniĝo: Vojejkova), kiu ĝis la vivofino estis kromnomata Svetlana.

    Svetlana reaperas en la verkoj de Puŝkin, kiu komparas kun ŝi sian Tatjana en Eŭgeno Onegin (III: 5, V: 10). Versojn el Svetlana Puŝkin prenis kiel epigrafojn por La neĝa blovado kaj la 5a ĉapitro de Onegin, kiu enhavas priskribon de Epifania aŭgurado, same kiel Svetlana.

    En 1831 Ĵukovskij triafoje tradukis la baladon de Bürger kun la titolo Lenora — pli proksima ol la originalo ol Ludmila kaj Svetlana, sed en la kolektiva rusa konscio li estas memorata kiel “la aŭtoro de Svetlana”.

    Koran dankon al Michel Duc Goninaz, Kris Long, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, kiuj afable legis la tradukon kaj donis valorajn konsilojn.

    Aleksander Korĵenkov


    Vasilij JhukovskijVasilij Ĵukovskij

    Svetlana

    Dediĉita al A.A. Vojejkova

    Kristobapte en vesper'
    Fraŭlinar' sorĉetis:
    La ŝueton kun esper'
    Post pordegon ĵetis,
    Neĝon skuis, pri l' destin'
    Ĉe ŝutrar' demandis,
    donis grajnojn al kokin',
    Brilan vakson fandis.
    Puras akvo en teler'
    Kun smeralda kolier'
    Kaj ringetoj oraj,
    Blankas tuk' laŭ la kutim',
    Kaj fluadas el anim'
    Kantoj ritsonoraj.

    Palas la krepuska lun'
    Tra nebulo trema,
    Kaj Svetlana estas nun
    Triste silentema.
    “Kara, ne silentu plu
    Kaj ne malserenu,
    Sub laŭronda kantoflu'
    Tuj ringeton prenu;
    Kantu pri la ora kron'
    Por la edziniĝa bon',
    Pri la ringo ora;
    Estu beno tiu kron',
    Tiu ringo — nupta bon'
    Ĉe altaro glora”.

    “Kiel sonu mia vort'?
    La amato foras.
    Pensoj pri l' soleca mort'
    La animon boras.
    Pasis jaro sen leter' —
    Ame mi sopiras.
    Belas nur pro li la ter'
    Kaj la koro spiras.
    Mi lin vokas ĉiam pli…
    Kiulande estas li?
    Ĉu li min memoras?
    En angora kormalhel'
    Pri konsolo de l' anĝel'
    Preĝas mi kaj ploras”.

    Jen sur tablo sub vual'
    Ĉe spegulo rita
    Por duopo la regal'
    Staras prilumita.
    Svagas lumo de kandel'.
    Aŭdu vi la vorton:
    En la pura vitrohel'
    Noktomeze l' sorton
    Al vi montros la spegul' —
    Pordon frapos la karul'
    Tuj per mano juna,
    Kaj defalos la serur'
    Por ke pasu en plezur'
    La manĝado kuna.

    En solec' la belulin'
    Al spegul' eksidas,
    Kaj en ĝia brilo sin
    Ŝi timeme vidas.
    La spegulon la malhel'
    Nebuligi emas.
    Eta lumo de kandel'
    En silento tremas.
    Kio gvatas el proksim'?
    Premas necedema tim'
    La ardantan koron.
    Krake sonis fajrotrem',
    Gril' anoncis per ekĝem'
    Noktomezan horon.

    Apoginte sin per brak',
    Ŝi apenaŭ spiras.
    Jen aŭdiĝas porda krak' —
    Iu, ŝajne, iras.
    Alspegule la rigard'
    Febre maltrankvilas.
    Ĉu malantaŭ ŝi je ard'
    La okuloj brilas?
    La spiriton venkas tim'.
    Tuŝis kordojn de l' anim'
    Flustro la tenera:
    “Jenas mi, ho mia bel',
    Trovis benon de l' ĉiel'
    Via pet' sincera!”

    Ŝi rigardas: la amat'
    Vokas ŝin fascine.
    “Kune estu, ho beat',
    Mia, ni senfine.
    Tuj veturu. Pastro jam
    Nepre maltrankvilas,
    Kantas ĥor' pri nuptofam',
    Templ' impone brilas”.
    Jesas la rigarda vort';
    Ili kune al la kort',
    Al pordego iras.
    La ĉeval' ĉe preta sled'
    Pro l' atenda malkviet'
    Kondukilojn ŝiras.

    Tuj ekkuris la ĉeval';
    Fumas la naztruoj,
    Supersledis neĝofal'
    Pro la hufaj bruoj.
    Step' la nuda, kav' kaj dun',
    Hirte neĝoj vilas,
    Kaj sub la nebula lun'
    Kampoj pale brilas.
    L' antaŭsentojn kaptas trem'.
    Ŝi demandas kun timem'
    Pri silento lia.
    Rigardante al la lun',
    Muta estas li ĝis nun
    Kaj melankolia.

    Sub la sled' la densa neĝ'
    Kirliĝadas blanke.
    Jen soleca dom' de preĝ'
    Videbliĝas flanke.
    Skuis ties pordojn vent'.
    Ene multas homoj.
    Velkas lukso de arĝent'
    Pro incensaromoj.
    Nigras ujo de la mort',
    Sonas la tirata vort':
    “Prenu lin la tero!”
    Ŝin timigas ia fat'.
    Morna estas la amat',
    Pala, sen espero.

    De l' ventego ĉirkaŭbrak'
    Neĝoflokojn ŝutas,
    Kaj la sledon korva grak'
    Fajfe persekutas.
    Ĝi aŭguras pri dolor'.
    La ĉeval' hastemas
    Akrasente for kaj for,
    La kolharoj tremas.
    Jen ekbrilis eta flam'.
    En kampar' videble jam
    Staras la dometo.
    Neĝokirle la ĉeval'
    Vigle kuras rekte al
    Tiu je l' impeto.

    Alkuregis ili… Sed
    Fulme malaperis
    La amik', ĉevalo, sled',
    Kiuj ĉu malveris?
    Nek tegmento nek l' amik'.
    En mallum' kaj sola
    Ŝi senhelpas en panik'
    Sub neĝado bola.
    Flagras lum' en la kaban';
    Pordon frapas ŝia man',
    Preĝas ŝi krucfare.
    Hurlas la senvoja neĝ';
    Jen la pord' al ŝia preĝ'
    Malfermiĝis knare.

    Ho, la ĉerko en malhel'
    Blankas tolkovrite,
    Kaj briletas la kandel'
    Ĉe ikon' ermite.
    Dio helpu, junulin',
    Kies hejmo estas?
    La loĝanto muta vin
    Per teruro vestas.
    Je humilo, trem' kaj plor'
    Al Jesuo kun fervor'
    Preĝis ŝi, enpaŝis
    Kaj kun kruc' de l' Eternul'
    Sub ikonoj en angul'
    Sin timeme kaŝis.

    Neĝventego foras nun;
    La kandelo flagras:
    Jen ekbrilas ĝia lum',
    Jen ĝi velke magras.
    Regas dormo, kaj la tim'
    Venkas kaj konkeras.
    He, Svetlana, en proksim'
    Iu milde kveras.
    La neĝblanka kolombet',
    Rigardanta kun kviet'
    Kaj serena lumo,
    Lokis sin sur ŝia mam',
    Kaj defendas ĝin kun am'
    La flugilbrakumo.

    En silento sen konsol'
    Jen ŝi jam vizias,
    Ke l' mortinto sub la tol'
    Kvazaŭ konvulsias.
    Kaj la tolo estas for
    De l' kabandemono
    Kun makabro de angor'
    Sub edziĝa krono.
    Kaj eksonis lia ĝem':
    Brakojn li pro la vivem'
    Liberigi penas.
    Tremas plu la junulin'
    Ĉe l' pereo, tamen ŝin
    La birdeto benas.

    Ĝi flugilojn sen hezit'
    Flirte disetendis,
    Kaj al sin' de l' mortigit'
    Rean morton sendis.
    Grincis dentoj pro dolor'
    Sonis ĝem' satana,
    Kaj rigardo de l' horor'
    Brilis al Svetlana.
    Tuj palec' rekaptis lin;
    En l' okuloj lia fin'
    Mortobildon formis.
    Ho kruela ŝia fat',
    Vere mortis la amat'!
    Aj!.. Ne plu ŝi dormis.

    Ĉe spegulo la maten'
    Vive ŝin brakumas.
    Alfenestre tra kurten'
    Sunradioj lumas.
    Per flugiloj bruas kok',
    Tagon gloras kante.
    Ĉio brilas. Nokta ŝok'
    Ŝin konfuzas hante.
    Tiu sonĝo… Hu, terur'!
    Ne pri ĝojo la aŭgur' —
    Pri amar' kaj ĝemo!
    Ho mister' de l' onta hor',
    Kio venos al la kor',
    Ĉu plezur' aŭ premo?

    Ŝia brusto pro malĝoj'
    Sopirige feblas.
    Larĝa strio de la voj'
    Tra nebul' videblas.
    En aŭror' la neĝa bril'
    Rozkoloras glime.
    Aŭdu: jen la sonoril'
    Bruas malproksime.
    Kuras laŭ la neĝpulvor'
    La ĉevaloj kun fervor'
    De flugem' pasia.
    Kio estas la person'
    Belstatura ĉe l' peron'?
    Destinito ŝia.

    Ĉu plu restas la horor'
    Nokta kaj turmentoj?
    Venis la amik' el for',
    Samas liaj sentoj —
    Kaj la am' en la rigard'
    Kun ridetoj varmaj,
    Kaj kun juna dolĉa ard'
    La paroloj ĉarmaj.
    En preĝej' tra l' sankta hel'
    Flugu do al la ĉiel'
    Via ĵura vorto.
    Tintu glasoj, kantu ĥor'
    Longan vivon en favor'
    De l' supera forto.

    Nun ridetu, karulin',
    Pri balado mia —
    La mirakloplena ŝpin',
    Sed misharmonia.
    De rigardoj viaj lum'
    Karas pli ol pompo.
    Tiu vere estas fum',
    La mondumo — trompo.
    Jenon diras la balad':
    Kredu ni dum la vivad'
    Je la sorta vojo.
    Gracas leĝ' de la Sinjor'
    Pri malĝoj' de nokta hor'
    Kaj matena ĝojo.

    Sonĝoj ne timigu vin,
    Ho Svetlana mia,
    En feliĉ' de la destin'
    Kaj favoro dia.
    Ne vizitu ŝin sufer'
    Nek ĉagren' momenta,
    Preterfluu ŝin river'
    De malbon' turmenta.
    Kiel ĉarme brila roj',
    Estu hela ŝia voj'
    En feliĉa paco.
    Juna ĝoj' de la humor',
    Kiel en iama hor',
    Estu ŝia graco.

    Tradukis el la rusa lingvo Klara Ilutoviĉ


    Pri la aŭgurado

    Epifanio (alia nomo Kristobapto, aŭ la Bapto de la Sinjoro) estas festata la 6an de januaro. (Pri la nomo de la festo legu la eseon de Sergio Pokrovskij Religiaj notoj de aziano en La Ondo de Esperanto. 2001. №3.) Dum la tuta festa periodo inter Kristnasko kaj Epifanio fraŭlinoj aŭguris la sorton, precipe temis pri la estonta fianĉo.

    Laŭ kamparana superstiĉo, Dio estis tre kontenta pro la naskiĝo de la Filo kaj okaze de tio Li malfermas la pordojn de la Transa Mondo kaj permesas al diabloj forlasi la inferon kaj veni surteren dum la 12-tagaj Festoj (ruse: Svjatki). La lastan nokton de sia surtera restado, antaŭ Epifanio (de la 5a al la 6a de januaro), la diabloj plej aktivas, kaj danke al ili tiunokte la aŭgurado estas senerara. Tian aŭguradon Puŝkin priskribis en la kvina ĉapitro de Eŭgeno Onegin. (Legu la tradukon de Valentin Melnikov, kiun Sezonoj eldonis en 2005.)

    Vasilij Ĵukovskij en la unua strofo de Svetlana mencias kelkajn manierojn de Epifania aŭgurado:

    Ŝuoj. Oni demetis la maldekstran ŝuon kaj ĵetis ĝin el la korto trans la pordegon. La direkto de la ŝuo montras la domon de la estonta edzo. Se la ŝuo montris reen al la pordego, la fraŭlino ne edziniĝos dum la tuta jaro.

    Neĝo. (1) Nuda fraŭlino eliris en la straton, prenis neĝon, ĵetis ĝin traŝultren kaj atente aŭskultis: de kie venis sono (kutime, bojado de hundo), tien oni veturigos ŝin post la edziniĝo. (2) Oni ĵetis neĝon supren por vidi kiel ĝi falas: rapida falado signifis junan edzon, malrapida falado — maljunan.

    Ŝutroj. Fraŭlino haltis ĉe hazarde elektita fenestro kaj aŭskultis, pri kio kaj kiel oni parolas. Se la temoj estis gajaj, ankaŭ la vivo post la edziniĝo estos gaja, kaj male.

    Kokino. (1) Antaŭ ĉiu fraŭlino oni metis grajnojn — kies grajnojn la alportita kokino elektis, tiu unue edziniĝos. (2) Se kokino rapide bekis ĉiujn grajnojn, la vivo estos riĉa, kaj male. (3) Oni kalkulis la nombron da restintaj grajnoj.

    Vakso. Estis pluraj manieroj trakti la vaksfigurojn, kiuj formiĝis post verŝado de fandiĝinta vakso en akvon.

    Kantoj ritsonoraj, aŭ “Teleraj kantoj”. Ĉiu el la kunvenintaj fraŭlinoj donis unu objekton (ringo, fingringo k.s.), kiuj estis metataj en teleron kun tritiko, karberoj, moneroj. Ĉiuj kune kantis etajn kantojn, kaj post ĉiu kanto la mastrino eligis el la telero (kovrita per tuko) unu objekton, kies posedantino do ricevis la sorton aŭguritan en la ĵusa kanto (edziniĝo, fraŭlineco, riĉeco, mizero, sano, morto k.a.).

    La nokta antaŭspegula aŭgurado de Svetlana estas priskribita en la balado mem. 


    Pri la tradukinto

    Klara Ilutoviĉ (1946–), loĝas en Elektrostal, proksime de Moskvo. Studis en la filologia fakultato en la Moskva Ŝtata Universitato. Esperantistiĝis en 1991. Komencis versi en 1995. Ŝiaj poemoj aperis en Cerbe kaj Kore, Ruslanda Esperantisto, Moskva Gazeto, La Ondo de Esperanto, Scienco kaj Kulturo, Litova Stelo. Okupiĝas pri verkado de poemoj kaj tradukado el la rusa. Laŭreato de la literatura konkurso Liro en 1997 kaj 1998. Poemaroj: Sincere via (1997), Moskvaro (kun V.Melnikov, S.Visokovskij, O.Dadaev, 1998), Survoje (2005). 

    Kruckavaliro en la 14a jcPaĝoj el la historio de la Sukcena Lando

    Halina Gorecka

    La kvina paĝo

    La administrado

    La Teŭtona Ordeno konsistis el ekleziaj kaj mondumaj fratuloj. Ekleziaj fratuloj necesis kiel pastroj en la ordenaj komunumoj por sendependeco de la episkopoj. Mondumaj fratuloj dividiĝis je kavaliroj kaj ordinaraj fratuloj. La unuaj portis blankajn mantelojn kun nigra kruco kaj rajtis je altaj postenoj; la duaj, t.n. grizaj manteloj, okupis malaltajn oficojn. Sed ankaŭ ili partoprenis en militoj, servis en la honora gardistaro de la grandmajstro, voĉdonis en elektokunveno por grandmajstro.

    La ordeno estis dividita je provincoj, kaj tiuj je distriktoj. La ĉefo de provinco — komandoro — rezidis en unu el la ĉefaj kasteloj. La grandmajstro rezidis en la kastelo de Marienburg. Distriktestroj kunvenigis siajn konsiliojn ĉiun vendredon, komandoroj — ĉiun dimanĉon.

    La disciplino en la ordeno baziĝis sur ĝia religia statuto. Fratuloj votis ĉastecon; la statuto malpermesis al ili kisi eĉ siajn patrinojn kaj fratinojn. Ili ĵuris senkondiĉan obeadon, tial ili havis mallongajn harojn; ili ĵuris malriĉecon; ili havis neniun propraĵon, neniujn ornamaĵojn por ŝildo aŭ kiraso; armilojn kaj ĉevalojn oni povis preni ĉe unu fratulo kaj transdoni al alia. Ĉiu vestodetalo estis determinita per la statuto kaj ĉiu vivminuto estis preskribita. La fratuloj dormis en komuna dormejo, ili enlitiĝis duonvestitaj kun spado apude. Ili malrajtis havi sekretojn kaj korespondi sen scio de sia estro.

    La ordeno administris ne nur sin. La ordeno kreis Prusujon kaj regis ĝin. Al episkopoj (nomumitaj de Romo), liberaj civitanoj, feŭduloj, proprietuloj, urbanoj kaj kamparanoj — al ĉiuj ĝi indikis certan lokon kaj devojn.

    Tri prusaj episkopejoj ĉe sia fondo ricevis riĉajn parcelojn. Dum milito episkopoj devis havigi al la ordeno soldatojn. Sed ili memstare administris siajn posedaĵojn, logante koloniantojn kaj fondante urbojn kaj vilaĝojn.

    En la tuta Prusujo funkciis la sama monunuo, ĝia valoro estis senŝanĝa. Merkatoj estis liberaj de vojaj kaj doganaj impostoj. Ordenaj oficistoj kolektis en siaj distriktoj terimposton kaj la dekonaĵon konsentitan kun episkopoj.

    En la 14a jarcento la impostoj kaj militservo por la civitanoj ne estis pezaj. La ordeno posedis grandajn rimedojn kaj mem estis regula armeo. La ordeno repagis al siaj subuloj militan damaĝon, helpis ilin dum malsato. Severa polico gardis ĉiujn vojojn.

    La floranta 14a jarcento

    La disfloro de la teŭtona ŝtato ŝajnas nekredeble mirinda. Sed tion konfirmas multaj atestoj kaj faktoj. Tiutempe Prusujo havis 85 urbojn, el kiuj 60 estis fonditaj en la 14a jc, 1400 germanajn vilaĝojn kaj plurajn vilaĝojn prusajn kaj polajn. La ordeno ĉiel helpis evoluigon de terkulturado. Funkciis administrejoj por drenado kaj irigacio. Ĉiu vilaĝo devis zorgi pri pureco de riveroj, baraĵlagoj kaj putoj. En Prusujo oni plantis tritikon, sekalon, hordeon, avenon, fabojn, pizojn kaj karotojn. Krucistoj enkondukis novajn plantojn. En la kontlibroj estas menciitaj papriko kaj safrano, kiujn oni kultivis, same kiel lupolon, sur pli grasaj teroj. En la kroniko ni legas, ke dum la severa vintro 1392 frosto pereigis vitojn kaj morusarbojn.

    Kun aparta zorgemo oni bredis ĉevalojn. Krom la loka raso, malalta kaj senlaca, uzata por poŝto kaj malpeza kavalerio, estis selektitaj ĉevaloj por terkulturado kaj por peza kavalerio. Estis bredataj multegaj ŝafoj. Abundis kaprinoj kaj kortbirdoj. Laŭ la kontlibroj, komence de la 15a jarcento la ordeno posedis ĉ. 16 mil ĉevalojn, 10 mil 500 bovinojn, 61 mil ŝafojn, 19 mil porkojn.

    Greno estis la ĉefa prusuja eksporto. Profitdona estis ankaŭ ligno. Oni ĉasis bizonojn, ursojn, lupojn, kastorojn, sciurojn kaj mustelojn. Ĉasbirdoj abundis tiom, ke ili estis uzataj kiel provianto por la armeo. Per kolektado de mielo de sovaĝaj abeloj sin vivtenis vilaĝetoj rande de la Dezerto (tiel oni nomis la vastan, arbarkovritan spacon inter Prusujo kaj Litovio).

    Metioj en Prusujo estis la samaj kiel en la aliaj landoj: bakistoj, muelistoj, viandistoj, ŝuistoj, multegaj bierproduktantoj, frizistoj kaj kirurgoj, medicinistoj, apotekistoj-sukeraĵistoj (krucistoj kunprenis iliajn dolĉaĵojn en siajn militirojn), ŝipkonstruantoj…

    Por administrado la ordeno dungis skribistojn kaj termezuristojn, por la festoj — kantistojn, mimojn, arlekenojn kaj aliajn amuzistojn. Por siaj preĝejoj kaj kasteloj ĝi havis orgenkonstruantojn, skulptistojn kaj pentristojn.

    Tra Prusujo iris varoj el Polujo kaj Suda Rusujo al la Balta Maro. La ĉefa vojo pasis laŭ Vistulo. La ordeno malpermesis navigadon de fremdaj ŝipoj; korporacio de vistulaj ŝipposedantoj, fondita kun la permeso de la ordeno, ĝuis privilegiojn kondiĉe, ke ĉiuj havenoj kaj kajoj estu ĉe la dekstra, t.e. prusa riverbordo.

    Granda komerco en Prusujo estis en la manoj de la urboj, kiuj apartenis al Hanso. La potencon de tiuj urboj konfirmas la fakto, ke la prusaj urboj devis kompletigi trionon de la hansa armeo okaze de militoj kontraŭ piratoj aŭ nordiaj reĝoj.

    La ordeno estis granda konsumanto kaj granda produktanto, samtempe ĝi estis komerca domo kun vastaj komercaj ligoj.

    Armea potenco

    La ordeno posedis militŝiparon sur la maro kaj riveroj. La armeo konsistis el kampuloj kiuj servis ĉe ŝarĝveturiloj, kaj en infanterio; el malpeza kavalerio en kiu servis liberaj prusoj, kaj el peza kavalerio al kiu apartenis kruckavaliroj kun siaj vasaloj kaj dungitoj. Krucistoj atentis ĉiujn inventojn en la armilaro kaj tuj adoptis ilin. La ordeno aparte fieris pri gisado de grandegaj kanonoj. Ĝi senĉese evoluigis sian taktikon. La taĉmento moviĝis en strikte difinita ordo. Neniu rajtis senpermese forlasi sian lokon aŭ formeti kirason. 

    Pri mia naiva broŝuro

    Ĉar s-ro Żelazny en sia recenzo (LOdE-133) multvorte diris preskaŭ nenion pri la enhavo de mia naiva broŝuro, mi almenaŭ atentigu pri la enhavtabelo:

    1. Enkonduko (1.1. La temo, 1.2. La aŭtoro);
    2. Laborista Esperanto-movado (2.1. Esperanto — politika instrumento, 2.2. Pri la skismo en la laborista Esperanto-movado);
    3. Persekutoj sub Hitler kaj Stalin;
    4. Esperanto en orienteŭropaj landoj (4.1. Rekomenco, 4.2. Kelkaj faktoroj influaj al la soclanda movado, 4.3. La famaj Konsultiĝoj, 4.4. Kelkaj problemoj kaj tabuoj, 4.5. Pri la “komunista puĉo” kontraŭ Ivo Lapenna, 4.6. Kelkaj atingoj;
    5. Konkludoj;
    6. Mallongigoj;
    7. Literaturo.

    Soclanda movado = eble malbela mallongigo por “Esperanto-movado en la socialismaj landoj”.

    Detlev Blanke


    Ĉu li celis sin mem?

    Kun amuziĝo mi legis la artikolon de s-ro Żelazny en la novembra Ondo. Ni mem siatempe bone sciis kaj diskutis pri la fundamentaj eraroj de niaj socialismaj partioj kaj registaroj, kaj ni nun tute ne bezonas ian rekomendon de eksteruloj, kiel ni devus agi dum la pasinta tempo.

    Sed leginte tiun artikolon mi ne komprenis, kontraŭ kio aŭ kiu s-ro Żelazny baraktas: ĉu kontraŭ la E-movadoj de la ŝtatoj sub la sovetia influo, aŭ nur kontraŭ d-ro Blanke? Se temas pri la regulaj konsultiĝoj de Esperanto-Asocioj de socialismaj landoj, tion mi traktis kaj traktas kiel bonegan fruktedonan ideon. Mi tre miras pri la vere naiva kritiko de s-ro Żelazny, ke la politika linio de tiuj konsultiĝoj sekvis la konkretan socian situacion. Kiun linion oni do tiam devus sekvi por sukcesigi kaj antaŭenigi nian ideon en la socialismaj landoj?

    Se temas pri d-ro Blanke, mi konas lin ekde kelkaj jardekoj (do, tute alie kiel s-ro Z, kiu fakte ne konas lin) kaj mi devas strikte rifuzi la dubon pri lia honesteco koncerne al la Esperanto-movado de GDR aŭ al iuj personoj. Ni tiam tre feliĉis, ke d-ro Blanke estis la ĝusta persono kun ĝusta talento je ĝusta loko en GDREA. Ĉiu, kiu nur iom konas la rezultojn de la agado de d-ro Blanke el la tempo de GDR, devas lin prijuĝi kun respekto, ankaŭ se oni apartenas al tute alia politika skolo kaj ne povas akcepti lian politikan vidpunkton.

    Oni facile rimarkas, ke s-ro Żelazny tute malserioze argumentas, ĉar li uzis la fivorton “kanajlojn” por homoj el E-organizoj el socialismaj landoj — aŭ ĉu li celis sin mem?

    Werner Pfennig


    Nia unua afrika abonanto

    Membroj de la munkena Esperanto-klubo, kiuj legas La Ondon de Esperanto, decidis subteni afrikan esperantiston per donac-abono de La Ondo.

    Zimbabvano Kelly Londoni bonege parolas Esperanton. Pasint-somere li vizitis Munkenon kaj prelegis en la somera “Malgranda Munkeno”, en kiu la infanoj spertas la gvidadon de la urba vivo, parlamento, universitato, policejo, malsanulejo ktp. Kelly tie tre vigle rakontis pri sia lando kaj la infanoj eĉ faris intervjuon kun li (vidu la foton de Karl Breuninger).
    Foto de Karl Breuninger
    Tiel, danke al la solidareco de niaj munkenaj amikoj, La Ondo unuafoje en sia historio ekhavis abonanton en Afriko.

    LOdE


    La nigra birdo

    Novelo de Paulo Sergio Viana

    Brazilano Paulo Sergio Viana naskiĝis en 1948, esperantistiĝis en 1960, kaj diplomiĝis kiel kuracisto en 1972. Aktivis en la Brazila Esperantista Junulara Organizo, poste en la plenkreskula movado. Tradukas el la brazila literaturo (kvar liaj tradukoj aperis libroforme), kontribuas al Fonto, Brazila Esperantisto, La Ondo de Esperanto k.a. Viana trifoje estis premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj ricevis laŭdan mencion en Liro-2004 en la branĉo Originala prozo.

    Ĝi estis nigra birdo, laŭ koloro parenca al ombro. La tre malgrasa virino montris al mi ĝian malkvietan, relumantan figuron en kaĝo, ĉe la enirejo de la domaĉo. Ĝi ŝajnis esperi de ni, vizitantoj, ian faron. Kaj flagradis la okuloj, kohere nigraj.

    La domaĉo apartenis al malbonodora, ulcerhaŭta viro, kiun la tre malgrasa virino decidis helpi. Ĝentile mi iris, ni iris. Ankaŭ la animo de la viro fetoris; malsato kaj mizero igis lin fia. Li ridis pri ni, pri sia propra malhavo, pri la karitato de la tre malgrasa virino. La viro mokadis pri la vivo, pri la muŝoj, pri la marĉo ĉirkaŭe. Per rido sarkasma, kraĉa, kun senrespekta malestimo pri nia bonkoreco. Li ja akceptis la kuracilojn, la nutraĵojn, la bandaĝojn, la fazeolon, kvazaŭ komplezeme. Per fiera grandanimeco — kompatindaj karitatemuloj.

    Ni iom babilis, je ĉiu demando li rigardadis nin de supre malsupren, kiel iu, kiu miras pri tiom da impertinento. Kiu rajtigis nin pridemandi? Tamen li respondis, ŝpareme.

    — Jes, pluvas en la domon, sed poste sekiĝas. Ja varmas, kiam la posttagmeza suno falas sur la ladan tegmenton. Multe da muŝoj, jes, dum vesperiĝo. Fojfoje serpento, jes, jen la koncerna bastono mortiga. Kaj jes araneoj, kiujn oni pli facile premfrakasas. Birdaro kantas, jes, dum mateniĝo, mi eĉ havas ĉe mi nigran birdon en kaĝo.

    — Ni vidis ĝin. Sed estas tiom da birdoj ĉirkaŭe, matene, kial teni ĉi tiun enfermita en tiel strikta kaĝo?

    — Tio estas promeso: ĝis mi liberiĝos de ĉi tiu aĉa ulcero, ĝis mi povos denove libere paŝadi en la arbaro, ĝis tiam ankaŭ ĝi ne foriĝos de la kaĝo — ĝi ja paradis kun sia libereco antaŭ mia vizaĝo!

    — La birdo certe ne havis tian intencon.

    — Sed mi havas tian intencon, kaj ĝi nun scias pri mia intenco. Kaj Dio en la Ĉielo, se Li ekzistas, antaŭ ol kompati ĝin, devos kompati unue min. Se ne, ni ambaŭ restados enkaĝe.

    Mi pensis: nigra birdo, malhela viro. Kaj ni, la tre malgrasa virino kaj mi? Ni ankoraŭ babilis ioman tempon. Pri la biografio de tiu grandega, potenca ulcero, naskita de veneno de perfida insekto, mikse kun sorĉrigardo, enkaĝiganta la viron. Pri la tempo, kiam li laboris en bieno kaj ne akceptis ordonojn. Pri la valoro de alumeto, kiu bruligis la fornon, laŭ preciza kaj detala kalkulo, po unu alumeto ĉiutage, po tridek aŭ tridek unu monate. Ĉi tie oni senŝpare uzas nur impertinenton. Neŝparita lumo estas nur la suna aŭ la luna, kiam ili ĉeestas. La nigra birdo dumnokte kvietiĝas, oni eĉ ne vidas ĝin, miksitan kun mallumo, rezignan.

    — Ĉu rezignan? Ne verŝajne. Kiam ni alvenis, ĝi moviĝis post la kradoj, ĝi aflikte rigardis, petis spacon, elpepis esperon: ĉu iu bonvolos liberigi min?

    La viro rikanis kiel ekzekutisto.

    — Nur atendu… kiam mi liberiĝos antaŭe…

    — Ĉu?

    — Sed kiam?

    — Tamen.

    — Kaj se mi proponas al vi pagi dudek por la nigra birdo, kun la kaĝo?

    La viro rigardis min mire, unuafoje kun duona rido.

    — Ĉu dudek? — Li restis dum momento en la surprizo. Sed tuj: — Kontraŭ tridek mi vendos, kune kun mia promeso.

    — Konsentite.

    Mi intence malfermis la kaĝopordeton antaŭ li, stariginte ĝin kontraŭ la fenestro. La birdo bezonis unu kroman momenton por alkutimiĝi al la vakuo de libero, poste ĝi forsagis kaj eĉ ne kaptis la okazon venĝi sin kontraŭ sia torturinto. Ĝi malaperis, nigra, anhela. Mi ne emis kunporti la kaĝon, ĝi restis surplanke. La viro tenis sian malestiman rikanon. En paco la malgrasulino adiaŭis kaj ni revenis. Kelkajn metrojn ekstere, ŝi komentis per ruza tono:

    — Vi uzis lertan manieron donaci al li tiujn tridek, ne ŝajnigante almozon; vi certe scias, ke morgaŭ li jam havos alian nigran birdon en la kaĝo, eventuale la saman, se ĉi tiu revenos por manĝi facilajn grajnojn.

    Mi iĝis kolereta. Ne temis pri la tridek, ne temis pri tiu naŭza, delikata karitato, temis ja pri la malhumaneco de tiu kruele malgranda kaĝo, kie ne eblis al la birdo eĉ malfermi la nigrajn flugilojn! Mi silentis. Tia malgrasa, karitatema virino ne povus kompreni la enfermitecon de nigra birdo.

    Post kelkaj monatoj, mi renkontis ŝin surstrate.

    — Ĉu vi scias? Oni trovis la viron morta en la domaĉo, pro brando. Kaj la nigran birdon en la kaĝo, pro malsato. 


    Ni lernas kaj ludasNi lernas kaj ludas

    Adomauskienė, Stanislova. Ni lernas kaj ludas. Lernolibro de Esperanto por infanoj de 8 jaroj aŭ pli junaj: La unua jaro. — Marijampolė: [S.Adomauskienė], 2005. — 32 pĝ., il.

    La lernolibro de Stanislova Adomauskienė Ni lernas kaj ludas: La unua jaro estas destinita por fakultativa lernado de Esperanto en klaso de elementa lernejo. La aŭtorino mem instruas en la tria klaso, ŝia metodo uzeblas por lernantoj proksimume okjaraj, kies gepatra lingvo havas latinan alfabeton.

    La kurso konsistas el 30 lecionoj: la materialo de ĉiu leciono okupas unu paĝon en la libro kaj konsistas el nova materialo kaj ripeto. La libro estas riĉe ilustrita per koloraj fotoj kaj per pentraĵoj faritaj de lernantoj mem. Ĉiu nova temo estas markita per aparta koloro.

    Dum tiu unua jaro la geknaboj ekscias kaj memorfiksas la bazajn elementojn de Esperanto: vortfinaĵojn -o, -a, -j, -n, -as, personajn pronomojn, numeralojn ĝis dek, prefikson mal-, kelkajn gravajn sufiksojn, lernas formi simplajn frazojn. La lernolibro havas suplementan folion — liston de 185 Esperanto-vortoj kun litovaj tradukoj; tiun liston oni povas laŭbezone anstataŭigi per Esperanto-alinacia.

    Plejparto de Esperanto-lernolibroj estas verkitaj por plenaĝuloj, do espereble tiu ĉi porinfana estos rimarkita kaj uziĝos diverslande. Certe, bezonatas plena kompleto por ĉiuj lernojaroj.

    Valentin Melnikov


    Vana vivo universala

    Ĉeĥov, Anton. Onklo Vanja: Scenoj el vilaĝa vivo en kvar aktoj / Tradukis el la rusa Mikaelo Povorin. — Moskvo: [G.Kokolija], 2005. — 44 pĝ.

    Inter la kvar klasikaj dramoj seriozaj de Anton Ĉeĥov, Onklo Vanja estas la dua laŭ tempo de estiĝo, verkita en 1896–97. Iasence ĝi tamen estas la unua, ĉar ĝi baziĝas sur pli frua, ne tiel matura teatraĵo, kiu ne sukcesis sursceneje kaj ne estis presita dum la vivo de la aŭtoro. Ĝi krome estas la plej malampleksa inter ili, kaj tiu kun plej malmultaj roloj.

    Ĉiuj kvar seriozaj dramoj de Ĉeĥov esprimas ian malkontenton, malhejmsenton en la sociaj roloj kaj kondiĉoj. Se Tri fratinoj esprimas ĉefe sopiron liberiĝi el la postuloj de prema, sufoka vivo, en Mevo kaj Ĉeriza ĝardeno ĉeestas forta klasa perspektivo. En Onklo Vanja tiuj aferoj ne tiom gravas. Tie ĉefe rolas la vana vivo, la neuzitaj okazoj, la neeblaj amoj. Pro tio ĝi sendube estas tiu el la ĉeĥovaj dramoj, kiuj malplej dependas de sia medio, la supera rusa socio antaŭ jarcento. Kompreneble, la konvencioj kaj inhibicioj estas epoke kaj loke stampitaj, sed la vivenuo kaj angoro, la amaro pro misdirektitaj agoj kaj perditaj ŝancoj, estas universala. La jenaj vortoj de Onklo Vanja do povus validi por iu ajn hodiaŭa leganto:

    “Tage kaj nokte, kvazaŭ koboldo, turmentas min la penso, ke vivo mia estas perdita senrevene. La pasinto ne estas, ĝi estas stulte disipita por bagateloj, kaj la nuntempo estas terura pro sia absurdeco. Jen al vi mia vivo kaj mia amo: kien mi direktu ilin, kion mi faru kun ili?”
    La stilo de la traduko estas sufiĉe plaĉa. Oni facile sekvas la dialogojn, ĝuante la malsamajn karakterojn de la diversaj roluloj. Jen kaj jen oni ja povus demandi sin, ĉu ne eblus trovi pli kutiman, komunuzan vorton ol ekzemple toporo (pĝ. 10), undino (pĝ. 24), suicidi (pĝ. 37) kaj kopso (pĝ. 40). Esceptokaze mi eĉ supozas erareton — arbaraj kaproj (pĝ. 27) sendube devus esti kapreoloj.

    Tamen la sola vere ĝena detalo de la traduko estas la kelkloka uzo de ci en la dialogo.

    Traduki signifas transponi ideon el la kategorioj de unu lingvo en la kategoriojn de alia lingvo. Traduki ne signifas inventi en unu lingvo la kategoriojn de alia lingvo.

    Multaj lingvoj uzas du (aŭ eĉ pli) malsamajn pronomojn por distingi intiman kaj ĝentilan alparolon al unu persono. Aliaj, kiel Esperanto, la angla kaj la araba, uzas aliajn rimedojn por fari tian distingon en kazo de bezono. En Esperanta parolo oni uzas ekz. titolon, kompletan aŭ familian nomon kaj diversajn komplezajn kromvortojn por alparoli ĝentile. Por intimi oni alparolas sentitole, senpere kaj uzante nur personan aŭ karesan nomon. Plej ofte tia distingo tamen ne estas bezonata.

    En sia traduko Mikaelo Povorin ne uzas tiujn ekzistantajn rimedojn por traduki la rusajn ty (xx) kaj vy (xx). Jen li tradukas ambaŭ per vi, jen li distingas inter ci kaj vi. Tio impresas strange. Kaj plej strange estas, ke en tiu loko de Onklo Vanja, kie subita ŝanĝo de vy al ty ludas grave draman rolon — en akto 3, kie Astrov kisas la manojn de Jelena Andrejevna — li uzas neniun ajn distingan rimedon. Male, en aliaj lokoj agacas tiu aborta ci, kiu sabotas la naturecon de la dialogoj, ĉar oni ja neniam aŭdas ĝin reale, en la vivo.

    Sten Johansson


    Du recenzoj pri unu libro

    Korĵenkov, Aleksander. Historio de Esperanto. — Kaliningrado: Sezonoj, 2005. — 128 paĝoj, 1000 ekz. — (Serio Scio; №5).

    Aleksander Korzhenkov. Historio de EsperantoHonesta, ne hagiografa

    “… la kuracista praktikado estis ĉeno de senĉesaj malsukcesoj. […] Li simple estis malbona kuracisto, kaj — sincere dirante — li nenion faris por gajni iajn ajn atingojn en ĉi tiu fako”.
    Se oni legas ĉi frazojn, kaj oni ekscias, ke ili rilatas al la adorata kaj gloregata Majstro oni eksaltas de sur la seĝo. Ĉu vere blasfemulo aŭdacis tiel skribi? Ĉu iu konscienca verdstelano aŭdacis ilin transskribi sen kuntrahiĝo de la manaj nervoj?

    Nu jen kelkaj sentoj, kiuj trapenetras la leganton de la 128-paĝa Historio de Esperanto de Aleksander Korĵenkov. Ĉar ja, la libro estas honesta, ne hagiografa. La movado montris kaj bele idealismajn flankojn, kaj multe pli homece prihontindajn malnoblaĵojn. Jam temp' esta' ke ni senmaske kaj objektive raportu pri ni mem. Personoj kiuj estas allogataj de la internacia lingvo devas scii, kia mondo estas/is malantaŭ ĝi, kiel ĝi rilatas/is al la ĉirkaŭo. Al la movado oni riproĉas, ke ĝi ne havas bazajn tekstojn unuigitajn, kiuj rolu kvazaŭ historiaj tekstoj legataj en la elementaj lernejoj de ĉiuj etnoj; la Esperanto-popolo ne havas lernejojn kie oni lernas la lingvon sisteme, kune kun ĝia kulturo. Tamen jam de kelke da jar(dek)oj ekzistas lernejoj, aŭ minimume mallongaj kursoj, pri la Esperanto-kulturo. Ekzistas universitatoj kiaj AIS San Marino, kie la internacia lingvo estas la ĉefa, kvankam ne la sola, instrulingvo. Sed pri la Esperanto-kulturo oni apenaŭ legas en la apendicoj de la bazaj lernolibroj. Ekzistas ja pluraj aliaj verkoj kiuj pritraktas jen la literaturan faceton, jen la movadan, jen la lingvohistorian; ekzistas la primitiva sed siatempe prave furora Historio de la lingvo Esperanto de Privat; ekzistas la ĉionenhava kaj la ĉiun-temon-tuŝa Esperanto en Perspektivo (ĉefredaktita de Lapenna, tamen atinganta nur 1974); ekzistas la modernstila kaj alloga dua eldono de Vojaĝo tra la Esperanto-lando de Kolker; sed, nu, svelta libreto kia la nuna preskaŭ ne havas antaŭulojn. Ĝi originis ĝuste el kursoj pri la movado faritaj dum pluraj jaroj de la aŭtoro, el kiuj specife prestiĝa estas tiu ĉe la Universitato de Poznań.

    La libreto, kiel konfesite jam dekomence, ne estas homogene distribuita. Al iuj temoj estas dediĉitaj pli da paĝoj, aliaj temoj kiuj povus esti same gravaj, estas nur pretere tuŝitaj. Ĉiu kurso spegulas la sentojn kaj la gustojn de la docento; do ne mirige, ke la personeco de Zamenhof kaj precipe lia interesiĝo pri hebreismo kaj cionismaj societoj estas pritraktataj pli vaste ol alitekste. Ĉar ja, se la hagiografio prezentas d-ron Esperanto kiel internaciiston, oni sciu, ke la lingvo estis frukto de komenca forta naciismo hebrea. Tiun naciismon poste Zamenhof forrifuzis, sed ĝi lasis fortan spuron en la animo de la juna doktoro. Same kelkaj paĝoj estas dediĉitaj al la unuatempaj reformproponoj: ankaŭ Korĵenkov sekvas la teorion de Waringhien kaj Ludovikito, ke Zamenhof volis, ke la reformoj fiasku, ĉar li estis konvinkita, ke lia ellaboraĵo estas pli bona ol tiu kiun la reformoj estus produktintaj, kaj tamen li volis ne aspekti diktatoreca, sed ja bonvolema al la reformemuloj. Se estus venkintaj la reformemuloj, nun ni havus lingvon sen akuzativo, kaj sen pluralo kaj akuzativo en la atribua adjektivo. Ĉu preferinde?

    Same, komparo inter la nuna libreto kaj la Historio de la lingvo Esperanto de Privat montras akcentojn malsamajn. De Privat la historio de la movado estas pritraktata el okcidenta vidpunkto: la franca periodo aspektas grandioza, kaj la kreiĝo de gravaj Esperanto-centroj en Parizo kaj Svislando ŝajnis loki la movadon en la umbilikon de la mondo. Sukcesoj (kaj duonsukcesoj) en aliaj mondopartoj estas nur pretere traktataj; kio okazis en “Sovjetruslando” estas likvidita per naŭ linioj. Korĵenkov male dediĉas plenan dense presitan paĝon al la prezento de la internacilingva demando ĉe la Komunista Internacio (Kominterno), kaj montras kiel al belaj promesoj kaj al duonfirmaj decidoj respondis tre magra efektivo. Ni lernas ankaŭ ke dum certa tempo, ne nur antaŭ sed ankaŭ post la unua milito Ido staris sufiĉe firme kaj efektive rolis kiel rivalo al Esperanto kiam iuj mondaj institucioj alproksimiĝis al decido pri la internacia lingvo.

    La aŭtoro distingas la historion de la neŭtrala movado disde la laborista, ĉefe inter la du militoj. Tiu divido estas kutime akceptata, kaj troviĝas jam en la Historio de Privat. Por la laborista movado la lingvo estis ilo helpa al la klasbatalo aŭ ĉiukaze al la laborista klaso, do asocioj, revuoj, kursoj estis pluraj, kaj certagrade amasaj; por la “neŭtrala” movado tiu impeto ne estis tiel forta, kaj la asocioj de la du tendencoj tre atente volis marki distingiĝon. Ambaŭ montris tamen la saman malfortan flankon: emon al interna kontrasto. SAT suferis eksiĝojn kaj eksigojn, ankaŭ laŭ la evoluo de la ideo de proletismo, antaŭe tutmonda, poste helpa al la celoj de Sovetio. Tamen, legante tiun historion, oni rimarkas, ke esperanto estis iam ege pli sukcesa ol nun (SAT havis pli ol 5000 membrojn); ke ĝi estis preskaŭ ĉe la fina venko tamen nur optimistoj povis esperi. Sed eĉ post la dua mondmilito, malgraŭ la naciismoj kaj la granda buĉado kiu pereigis multajn milojn da samideanoj, flanka asocio uzanta esperanton, la Universala Ligo, havis 11 mil membrojn.

    En sia unua formo, la kursoteksto kiun ĉi broŝuro prezentas, finiĝis per la jubilea jaro 1987, certagrade sukcesa per la plej impona UK kaj la samtempaj alilokaj celebradoj, kaj pro la mildiĝo de iamaj akraj kontrastoj. Fluo de la tempo, pliaĝiĝo de la batalantoj kaj ŝanĝiĝo de la monda politika situacio kun la fino de la malvarma milito kreis novan terenon por esperanto. Tial estas tre interesaj la aldonitaj paĝoj “post la falo de la Berlina muro”, ĉar la movado troviĝis en krizo pro la daŭra ekspansio de la angla. Esperanto ne plu estis la sola fenestro al la mondo por pluraj popoloj al kiuj novaj fenestroj estis ĉiutage malfermataj. Necesis trovi aliajn vojojn, aliajn kialojn, aliajn ekzistorajtojn; la ĝenerala dominado de la angla lingvo, kaj, paralele, ĝia barbariĝo estas ne plu sentataj kiel problemo. Tial formiĝis alicelaj asocioj, komunumoj, revuoj: la esperantlingvanoj (eĉ ne plu “esperantistoj”, termino kiu posttrenas ideologion tempe difinitan) konsistigas diasporan popolon, kies unuiga kaj identiga trajto estas la lingvo. Korĵenkov, male al pli UEA-orientitaj eseistoj, taŭge reliefigas la atingojn de ĉi tiuj aliaj fluoj. Oni povas bedaŭri, ke la lastaj paĝoj estas preskaŭ nur nomlistoj, ĝuste ĉar la iniciatoj estas ege multnombraj, kaj la kroniko ankoraŭ ne fariĝinta historio ne permesas selekti tiujn kiuj pleje meritas mencion.

    Korĵenkov montriĝas bona instruisto, tre atenta kaj detala pri nomoj kaj datoj, sed ankaŭ kapabla prezenti resume. Li mem antaŭdiras, ke oni povus vidi la verkon kiel aron da unutemaj ĉapitroj pli ol homogenan ĉenon da sinsekvaj eventoj. Senbombaste li prezentas la sukcesojn ĉe Unesko, sed li evidentigas, ke la sekvoj, kvankam ne grandskalaj ekstere, tamen estis ege fortigaj kaj unuigaj interne. Tute saĝe kaj ekvilibre li prezentas la finon de la Lapenna-periodo, finon kiu ĝis antaŭ nemultaj jaroj estis ankoraŭ tabua temo por historiistoj. Li abunde citas rekte el dokumentoj, lasante al la leganto la taskon eltiri proprajn konkludojn, ne ja influante lin per sia ideologio aŭ mondrigardo.

    La libron oni legas volonte kaj flue; laŭ okcidenteŭropa studritmo kalkulebla per universitataj studunuoj, kurso surbaze de tiu teksto povus okupi 16 horojn. Biografietoj kaj esenca bibliografio riĉigas la lastajn paĝojn de ĉi tiu kvina volumo de Serio Scio, eldonita de Sezonoj.

    Carlo Minnaja


    Aleksander Korzhenkov. Historio de EsperantoEsperanto inter revo kaj realo

    La historio de la lingvo kaj movado Esperanto estas reale ekzistanta plej malfrue ekde 1887, sed ĝis nun nur malmultaj esperantistoj kuraĝis — aŭ kapablis — entrepreni provon priskribi ĝin en ties multfaceteco kaj plena amplekso. Diversaj ĝeneralaj referencaj verkoj kiel Historio de Esperanto 1887–1912 de Zakrzewski (Z.Adam) el la jaro 1913, Historio de la lingvo Esperanto de Privat (1923–1927), Enciklopedio de Esperanto de Kökény/Bleier (1933), Historio de Esperanto de Courtinat (1964–66), Esperanto en Perspektivo (1974) aŭ aliaj ne plu estas ĝisdataj aŭ parte nesciencaj, ofte nefidindaj, mankohavaj, anekdotecaj aŭ tendencaj. Krome ili estas elĉerpitaj kaj lastatempe eĉ ne represitaj.

    Tial oni povas bonvenigi novajn — diversaŭtorajn kaj diversvalorajn — provojn, kiuj lastatempe provis prezenti la historion de Esperanto laŭ iom aktuala maniero. Unu el tiuj klopodoj estas dankinda al Aleksander Korĵenkov, bone konata ruslanda esperantisto, redaktoro de la revuo La Ondo de Esperanto, kies redaktejo troviĝas en Kaliningrado.

    Lia libreto aperis ĝustatetmpe en 2005 por la jubilea 90a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno kaj laŭ mia scio en diversaj okazoj jam kontentige vendiĝis, tiel ke eblas atendi duan eldonon, plibonigitan — kaj ĉefe kompletigitan.

    Ĉe Historio de Esperanto de Korĵenkov temas pri fruktoj de laboro kadre de nekompleta kurstekstaro verkita por diversaj Esperanto-aranĝoj (precipe Jekaterinburg, Kaŭno kaj Poznań).

    En tio ĝuste situas la ĉefa manko de la libro: la aŭtoro konscias, ke lia libro ne ambicias oferti plenan historion de Esperanto, sed plenumi pli modestan celon: skribi ĉapitrojn el la historio de Esperanto.

    Pli da atento la libro do dediĉas al unuopaj epizodoj el la historio de la Esperanto-movado: al la frua historio de Esperanto kaj al la aktivecoj de Zamenhof kadre de la ĝenerala movada evoluo. Al tio apartenas ankaŭ la pli profunda analizo de la ĝenerale ne tre konata neŭtrala Esperanto-movado kaj de la t.n. neŭtralismo, kiu pontas inter la du mondmilitoj por formi taŭgan transiron de la 1920aj jaroj al la tempo post la dua mondmilito. En tiu parto de la libro troviĝas ankaŭ la priskribo de la tragika sorto de Esperanto en la nacisocialisma Germanio kaj stalinisma Sovetunio.

    La historia prezento de Korĵenkov komenciĝas per kelkaj paĝoj pri la iniciatoro (aŭ iniciatinto) de Esperanto, Zamenhof (1859–1917). Kiel ĉefaj fontoj servis la “klasikaj” kontribuaĵoj de Maimon, Holzhaus, Waringhien, Cherpillod kaj Ludovikito. Oni ekscias diversajn detalojn pri deveno, nomo, gepatroj de Zamenhof. Ĝuste kaj grave estas rimarkigi, ke Zamenhof neniam kaŝis sian judecon. Tio pravigas lian agadon por la frua cionismo en la Ruslanda Imperio, por la jida lingvo kaj por la hilelismo, kiu, transformita al homaranismo, laŭ la intenco de Zamenhof volis esti ligita kun la esperantismo. En la kunteksto kun la identeco de Zamenhof necesus ne forgesi aldoni ankaŭ la informon, ke Zamenhof konsideris sin “rusa” (Ludovikito), respektive “ruslanda hebreo” (letero al Michaŭ, 1905; al Ĉejka, 1906), kaj kiel gepatran lingvon Zamenhof konsideris la rusan (al Thorsteinsson kaj Ĉejka). Tiuj informoj estas esencaj, ĉar esperantistoj ofte ne certas pri tiuj demandoj, ekzemple kiam ili deklaras la “majstron” “pola kuracisto” aŭ simile. Por forigi dubojn, ĉiuokaze estus utile represi en ĉi tiu ĉapitro parton de la fama letero al Michaŭ de la 21a de februaro 1905, en kiu Zamenhof klarigis ĉion gravan pri si mem kaj pri la motivoj krei Esperanton.

    La ĉefa merito de la libro de Korĵenkov ne nepre estas do la nura laŭvicigo de sennombraj gravaj faktoj, kion la aŭtoro ja sendube devis fari. La merito estas alia. La ĉefa intereso de la aŭtoro koncentriĝas pri la esencaj sukcesoj kaj malsukcesoj de abundaj ideoj kaj projektoj, intencoj kaj revoj, kiuj “fantomis” en la cerboj de Zamenhof kaj de ties kunbatalantoj. En tio konsistas la ruĝa fadeno kiu iras tra la tuta libro.

    La vico de malsukcesoj estas longa, realaj sukcesoj malmultas. Inter la plej prominentaj malsukcesoj de Zamenhof necesas mencii lian cionisman agadon (pri kiu li baldaŭ rezignis), lian reformagadon por la jida lingvo, lian hilelismon-homaranismon, kiun la esperantistoj ne volis oficiale adopti, lian nekapablon starigi Tutmondan Ligon Esperantistan, lian fiaskon kun la lingvaj reformoj, liajn problemojn kun la eldono de gazetoj kaj libroj, liajn misojn kun la francaj samideanoj, kiuj enkondukis la Ido-skismon. Al tiuj malsukcesoj de la Esperanto-movado aldoniĝas poste ankaŭ la malvenko de Esperanto en Ligo de Nacioj, la disdivido de la movado inter neŭtralisma kaj laborista, la malforto rezisti la diktaturon kaj la neeblo porti Esperanton en la publikajn lernejojn de la mondo, malgraŭ Unesko-rezolucioj.

    Sed Korĵenkov emfazas ankaŭ la sukcesajn flankojn (plej ofte lanĉitajn de aliaj ol de Zamenhof mem aŭ ne ĉiam laŭ liaj imagoj): kongresojn (organizis aliaj), revuojn (redaktis aliaj), lingvoreformojn (realigis aliaj), movadajn asociojn (kreis aliaj). Finfine Zamenhof, kiu ankaŭ ne aparte sukcesis en sia profesia kariero kiel okulkuracisto, faris saĝan paŝon, eble ĉar li komprenis, ke lia laboro estas plenumita kaj en la konscio, ke li ne povos fari pli: li retiriĝis en 1912/13 de publikaj devoj kaj kvazaŭ transdonis sian Esperanton al “la homaro”, al kiu li intuicie fidis, ke ĝi ne detruos lian verkon. Malkiel ekzemple Schleyer, kiu deklaris sian Volapukon sankta kaj grandparte kulpis persone pro la falo de sia movado en profundan abismon, aŭ malkiel la tro sciencece intelektaj-akademiecaj fondintoj de Ido, kiuj interesiĝis nur pri lingvistikaj problemoj.

    Sed ne temas nur pri la projektoj de Zamenhof kaj liaj kunkurantoj aŭ konkurentoj mem, kiujn Korĵenkov mencias. La internacia Esperanto-movado naskis larĝan spektron de individuaj sub-projektoj kun plej diversaj nomoj kaj mallongigoj: UEA, ICK, IEL, SAT, TLES, IPE, EKRELO, ALLE, CED, EKI, IEI, EKK, IOE, ILEI, TEJO, MEM, IPR, NEM, TRP, FEL, PEN-klubo, Stafeto, LF-koop, Heroldo de Esperanto, Norda Prismo, Sennaciulo, Juna Amiko, Interkulturo, Paco, Scienca Mondo, Hungara Vivo, El Popola Ĉinio, Kontakto, Monato, Fonto, Eventoj, Sezonoj, La Ondo de Esperanto, Libro-Mondo, Eŭropa Klubo, Civito, Vinilkosmo, KAVA-PECH, KLEKS, OSIEK, Praga Manifesto, Mazi en Gondolando, ktp. ktp. Multaj el tiuj projektoj fiaskis aŭ malaperis, aliaj ekzistas ankoraŭ nun, sendube novaj inventiĝos laŭ iniciato de unuopaj esperantistoj.

    La projekto Esperanto mem dum sia tuta ekzistado travivis ĉiujn tiklajn periodojn, bonvolajn aŭ ne, egale ĉu Ido minacis ĝin, ĉu la UEA-IEL-skismo dividis ĝin, ĉu SAT aŭ NEM konkurencis ĝin, ĉu la nacisocialismo kaj stalinismo persekutis ĝin, ĉu la falo de la berlina muro reduktis ĝin. Oni povus kredi, ke la fiasko de la komunismo kaj la venko de la angla lingvo ŝajne faris Esperanton superflua. Tamen, ne ĉio estas perdita — la esperantistoj ne rezignis kaj verŝajne ankoraŭ longe eltenos, malgraŭ pesimismaj prognozoj.

    Kompreneble kadre de tiu recenzo ne havas sencon prikomenti ĉiun ĉapitron laŭ la kriterio de eventualaj mankoj, kiujn la aŭtoro konas mem aŭ povas ekscii el la reagoj de atentaj legantoj. Lia libro ne povas kaj ne volas esti pli ol enkonduko, skizo, kiu konsideras la internacie signifajn punktojn. Dum sennombraj laborhoroj la teksto estis serioze prilaborita kaj strukturita, kaj tio estas rimarkebla. Por dua eldono oni povus longe diskuti, kion revizii, kion aldoni, kion pli detale klarigi, kiujn Esperanto-verkistojn pli forte konsideri. Sed la amplekso de tia libro estas grava ekonomia kriterio. Oni povus inkluzivi signifajn historiajn tekstojn kiel la Deklaracion de Homaranismo, la Deklaracion de Esperantismo aŭ la menciitan leteron al Michaŭ de 1905. La prezentita biografiaro ne estas kontentige ekvilibrita. Indus aŭ separi la famajn pionirojn disde la nuntempaj aktivuloj, aŭ listigi ĉiujn nomojn menciitajn en la libro kun la aldono de iliaj vivodatoj kaj ĉefaj funkcioj/meritoj. Ne devus manki kronologia prezento de la plej gravaj datoj kaj eventoj.

    Povas esti, ke Historio de Esperanto de Korĵenkov ne liveras esence novajn ekkonojn, tamen la maniero verki tian libron estas konsiderinda. Por komencantoj ĝi estas resuma, klarvida, flue legebla kaj lingve korekta enkonduko en la historion de la lingvo kaj movado Esperanto. Por digesti la maron de faktoj kaj informoj tamen necesas iom da tempo kaj pacienco. Por konantoj de la historio de Esperanto la libro modelas por seka pritrakto de esencaj ĉapitroj el tiu historio, kiu ofte faras la impreson de kurioza kaj konfuza epizodo en fenomenologio, ne nur por observantoj ekster la Esperanto-medioj.

    Kvankam la aŭtoro restis en sia libro modera kun personaj opinioj, interpretoj kaj juĝoj, mankas aparta ĉapitro, kie povus troviĝi lia interesa komento. Ĉar Korĵenkov ne estas konata kiel homo, kiu ne havus propran opinion pri multaj movadaj aferoj.

    La Esperanto-historiografio urĝe bezonas inteligentajn lego- kaj lernolibrojn, kiuj traktas tiun unikan movadon objektive kaj sentabue. Ideale estus tamen se la historion de Esperanto povus verki kune historiistoj, (soci)lingvistoj, psikologoj, sociologoj, etnologoj, interlingvistoj el pluraj diversaj nacioj. Por eviti unuflankecan vidon aŭ antaŭjuĝan sintenon al la aferoj far unusola aŭtoro (tion mi neniel riproĉas al la aŭtoro de ĉi tiu Historio de Esperanto, kiu brile solvis sian malfacilan taskon).

    Andreas Künzli


    Foto de l' monato

    Kruckavaliroj restis en la Sukcena Lando nur en festivaloj.

    Fotis Olga Ŝipovalenko.
    Foto de Olga Shipovalenko
    Musklaku la supran bildeton por vidi pli bonkvalitan foton. 


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2005. № 12 (134)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein, Boris Kondratjev, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Maria Sokolova
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
    Telefono: (0112) 656033
    Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2006:
    — Internacia tarifo: 27 eŭroj
    — Orienteŭropa tarifo: 15 eŭroj
    — Ruslanda tarifo: 340 ruslandaj rubloj
    — Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
    Anonctarifo:
    — Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
    — Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
    — Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
    — Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
    — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
    — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2005.
    Subtitolo