Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2006. № 8–9 (142–143)

Fotis Bert Schumann

Kovrilpaĝe. La Turon en Pizo apogas (de live dekstren) tri infankongresetaninoj: Lelia el Britio, Gretel el Francio kaj Michaela el Germanio. (Fotis Bert Schumann)

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Vortoj de Komitatano Z

Nordkorea vento en UEA

Sekretemo infektis nian mondan asocion. La pinton atingis Michela Lipari, sekretario de la Belartaj Konkursoj, kiu unue publikigis la rezultojn de la ĉi-jara konkurso dum publika programero en la UK kaj tuj poste deklaris ilin sekretaj, por ke UEA povu diskonigi ilin tra siaj oficialaj kanaloj. Imagita povo super aliaj verŝajne donis grandan plezuron al nia serĝentino, sed la lerta redaktoro de Libera Folio premiis ŝin per publika ridindigo. Plej bone ridas, kiu laste ridas.

Lipari ne estas la sola kaŝemulo en UEA. Pli serioza estas la deziro de Lee Chong-Yeong sekretigi la elekton de la nova estraro. En Florenco la eksprezidanto, nun ano de la elekta komisiono, anoncis, ke la kandidatoj devos resti sekretaj “ĝis la lasta minuto”. Eĉ tiam la membraro ne ekscius ilin, ĉar la komisiono “rajtas informi nur la komitaton”. Lee diras, ke lia celo estas apliki la “azian kutimon” ŝpari al la malvenkintoj perdon de vizaĝo. Ĉu estas interkultura analfabeteco dubi la pravon de Lee? Oni ne perdas vizaĝon, se oni perdas en demokratia elekto. Tio certe validas ankaŭ en aziaj demokratioj, kie elektoj sur ĉiuj niveloj de la publika vivo estas jam establita praktiko kun venkintoj kaj venkitoj.

Sendepende de kulturaj diferencoj la elektoj devas sekvi la regulojn de UEA, kiuj siavice sekvas la leĝojn de Nederlando. La komisiono devos raporti pri kandidatoj jam kelkajn monatojn antaŭ la elektoj, ankaŭ pri tiuj, kiujn ĝi ne rekomendos. Kiam la raporto atingos la komitaton, ĝi ne plu estos konfidenca. En tiu ĉi rubriko ni ofte pledis por kreo de elekta etoso en UEA kiel ŝanco por ĝenerale aktivigi la membraron. Tiurilate vasta publikeco tra la tuta elektoprocezo estas nepra kondiĉo. Baldaŭ UEA ekserĉos kandidatojn por komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn. Ĉu al la fina baloto oni allasos nur tiom da kandidatoj, kiom oni elektos, por ke neniu perdu vizaĝon? Ĉu imiti TEJOn, kie por ses komitatanoj B aperis du kandidatoj?

Alia eksprezidanto, kiu ekstaris kontraŭ la “tiel nomata demokratio”, estas Humphrey Tonkin. Li volas, ke la komisiono proponu estraron kun nur unu kandidato por ĉiu loko. “La komitato miskomprenas sian rolon, se ĝi kredas esti parlamento”. Tonkin elreviĝis, ĉar la komitato kutime produktas estrarojn, kies anoj poste plejparte montriĝas netaŭgaj. Estas tamen danĝere malpromocii la komitaton al nura stampilo de la elektokomisiono aŭ de kiu ajn alia grupeto de saĝuloj. Oni vere devas koncepti ĝin kiel parlamenton, ĉar tiel oni emfazas ĝian rolon en la demokratio de UEA. Elekti kaj kontroli la estraron estas la kulmino de tiu rolo. La komitato reprezentas la membrojn kaj tiel donas al ili la senton, ke UEA estas ilia asocio. Se ĝi estus kastrita tiel, kiel Tonkin proponas, forfalus bazo de tiu sento. Cetere, se la komitato emas elekti fuŝajn estrarojn, kiel ĝi povus esti pli sukcesa elektante la estrar-elektan komisionon?

Ju pli da kandidatoj kaj ju pli da publikeco, des pli bona la rezulto. Norda Koreio ne estu la modelo.

Komitatano Z


91a Universala Kongreso de Esperanto

Florenco. 29 jul – 5 aŭg 2006

Varmega kongreso

En la fermo la ĝenerala sekretario de UEA Ulla Luin eknomis la florencan Universalan Kongreson “La suna kongreso”. Mi volonte nomus ĝin “varmega”, ĉar sunajn kongresojn ni ja havis ankaŭ en malpli varmaj landoj. La komenco de la kongresa semajno estis aparte varma, eble multe super 30 gradoj. Kiam komenciĝis la komitata kunsido en la unua tago, ekpluvis, sed post la fino de la kunsido ne plu eblis rimarki, ke la pluvo iel influis, eble nur fortigis la sufokecon de la varmo per plia humido.

“Ni ne venas al Florenco nur pro la kongreso, — komentis ruslanda amiko kaj daŭrigis, — se la urbo estus iu alia, la kondiĉoj estus neakcepteblaj”.

Nu vere, jes. La kongresejo estis malnova palaco aŭ pli ĝuste tri diversaj konstruaĵoj kun la granda korto inter ili. La ĉefa kongresejo estis fakte pli granda interne ol de ekstere, ĉar randa parto situis sub la tero. Sub la tero estis ankaŭ la disdonado de dokumentoj, kaj, se rigardi el la ĉefa pordo, ĝia situo estis la plej malproksima. Eĉ mi, plurfoja kongresano, devis komence demandi kien iri, ĉar la gvidtabulo, kiu indikis la ĝustan direkton estis kaŝita malantaŭ pordo.

Antau la kongresejo (Fotis Maurice Sujet)La kongresejo estis klimatizita, sed ĉi-foje la ĉefa kongreseja hotelo ne situis tuj apude, sed necesis piediri en varmego 300 metrojn. Fine de la semajno kiam la ekstera temperaturo komencis proksimiĝi al la kutimaj nordaj temperaturoj, la klimatiza sistemo ne plu same fidinde laboris kaj foje estis pli varme interne ol ekstere. Iam en la fino de la semajno kiam estis aparte agrable malvarmete interne, iu italo jam flustris ĉu ne estas tro malvarme ĉi tie.

La korto estis centra loko kaj necesis trapasi ĝin plurfoje tage de unu ejo al alia. Multaj ankaŭ restis sur la korto ĝuante la kongreson. La korto estis ankaŭ loko por la Movada foiro, nova aranĝo kiu ebligis al landaj kaj fakaj asocioj kaj al plej diversaj esperantistaj organizoj, ni ja povas imagi ilin, prezenti siajn estontajn aranĝojn aŭ alimaniere informi pri sia ekzisto kaj varbi novajn anojn. Foje la kombinoj estis amuzaj: kune prezentis sin blinduloj kaj samseksemuloj aŭ ateistoj kaj naturistoj. Ne ĉiam facilis rekoni ĉu la konato sidanta ĉe la tablo reprezentis tiun aŭ la alian organizon.

La kongresejo ankaŭ ĉi-foje ne estis planita por nia Universala Kongreso, do mankis la ĉefa salono por du mil homoj.

Ĉi-foje la solvo estis proksime, trans la strato en fortikaĵo Basso, sed la salono tie estis aparte malpraktika. Nur triono el partoprenantoj povis spekti la malfermon rekte, dum en la flankoj du trionoj devis kontentigi sin kun ekranoj (el kiuj videblis fakte pli bone ol en la meza parto de malantaŭ).

Librojn elektas Bertilo Wennergren, la autoro de PMEG, kiu rapide elcherpighis en la kongresa libroservo. (Fotis  Kalle Kniivila)En la malfermo la kongreso havis eksteran gaston kun esperantlingva prelego. Temis pri François Grin, kiu ne estas esperantisto, sed kiu kapablis legi esperantan tekston. Lia prelego estis certe interesa, sed la legado ne donis al la teksto necesan parolan stilon kaj tiel ĝi ne aŭskulteblis ĉiam kun plezuro. (Ni lernis pri tio: Humphrey Tonkin faris brilan prezenton kun Wera Blanke pri la publika parolado dum la kleriga lundo.) Espereble la prelega teksto de Grin legeblos baldaŭ en iu revuo aŭ rete.

Krome Grin diris ankaŭ tion, kion esperantistoj kutime ne aŭdis pri si mem aŭ ne emas aŭdi. Ekzemple, ke la mesaĝo de esperantistoj ne ĉiam allogas neesperantistojn aŭ ke esperanto ne estas iu mirakla solvo por lingvaj problemoj.

Krome necesas laŭdi la prezidanton Corsetti pro lia brila parolado: nome li kuraĝe deklaris ke Esperanto naskiĝis en Florenco. Ne, li ne freneziĝis kaj ne fanfaronis antaŭ la urba reprezentanto, sed emfazis, ke moderna pensmaniero, kies unu rezulto Esperanto estas, naskiĝis en Florenco. Tie naskiĝis, dum la libera respubliko de Florenco estis sieĝata de la imperiestra armeo, ankaŭ la statuo de Davido, kiu por Corsetti reprezentis esperon, ke ankaŭ la esperanta Davido povas venki super la nuntempe reganta lingva ordo.

Vera bonŝancilo estis la prospekto Kiel manĝi sen bankroti en Florenco, kie troveblis favorkostaj kaj bonaj eblecoj manĝi. Ĝi krome estis havebla en la retejo de la kongreso jam pli frue kaj tiel utilis al tiuj, kiuj alvenis al Florenco antaŭ la komenco de la kongreso. La vera perlo estis la fervojista manĝoservo, kie prezoj ne nur malaltis, sed kie per kongreseja kupono eblis ricevi sep-procentan rabaton. Kelkplada manĝo kun vin-boteleto kostis nur malpli ol sep eŭroj. Simile kostis kafo kaj eta kuko en urbocentra kafejo, kien mi foje eraris eniri dum vespera promeno.

Kongresa foto de Jukka PietilainenPor tiuj, kiuj mem ne tiom kongresumis, ankaŭ la kongresa insigno estis bonŝancilo: nome eblis viziti la muzeojn (inkluzive la famajn artajn muzeojn) senpage per simpla montrado de la insigno. Tiel ankaŭ la vicoj fariĝis malpli grandaj, ĉar eblis rekte iri al enirejo kaj ne unue viciĝi por biletoj. Mi mem estis tro ligita al la kongresejo, sed mia edzino uzis unu tagon por muzeoj.

En la kongreseja hotelo liftoj funkciis nur hazarde, kelkaj hoteloj ruze, optimisme promesis pli da ĉambroj ol ili fakte havis (esperante ne-alvenon de kelkaj kongresanoj) kaj devis aranĝi por kromaj gastoj alian tranoktejon (pri kiu la alvenantoj aŭdis nur en la hotelo), en la kongresejo foje praktike ne eblis aĉeti eĉ kafon, ĉar unu kelnerino provis servi al deko da klientoj kaj kuris intertempe al telefono, la kongresa kuriero malfruis kaj netroveblis facile, reta konekto mankis… Nu, feliĉe ankaŭ fermotempoj ne estis tre ekzaktaj, la plurlingva malpermeso rampi sur la herbejo ne estis aplikata, reta konekto troveblis plurloke en la urbo.

Jukka Pietiläinen
La Ondo de Esperanto. 2006, № 8–9.


Rezolucio de la 91a Universala Kongreso de Esperanto

La 91a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Florenco (Italujo) kun 2209 partoprenantoj el 62 landoj,

konstatinte,

— ke la Jardeko de Edukado por Daŭropova Evoluigo 2005–2014 estas grava kadro por iniciatoj cele al evoluo kiu estu socie dezirinda, ekonomie vivkapabla, kulture taŭga kaj ekologie daŭrigebla;

— ke nuntempe ekzistas gravaj minacoj kaj al biodiverseco kaj al kultura kaj lingva diversecoj, pro la reciproka dependeco inter la homo kaj la naturmedio;

— ke la nuna superrego je monda skalo de unu lingvo havas maltrankviligajn ekonomiajn, sociajn, kaj edukajn efikojn koncerne daŭropovecon, lingvan ekologion kaj la rajton je komunikado;

— ke la strebado de la Esperanto-movado al lingva demokratio kongruas kun la valoroj de transnacia edukado celanta informitajn, aktivajn civitanojn, kiuj estu kapablaj kritike kompreni sin mem kaj la ĉirkaŭan mondon por partopreni la evoluprocedon respondece kaj solidare.

Alvokas la Esperanto-komunumon aktive engaĝiĝi en la agadoj kiuj, sur diversaj niveloj, strebas antaŭenigi praktikojn koherajn kun la principoj de la bezonata ŝanĝoprocezo, kaj utiligi siajn lingvon kaj retojn serve al tiuj klopodoj.

Rekomendas al la Estraro de UEA doni al la ĉi-rilataj problemoj pli da atento en estontaj kongresoj kaj agadoj, partnere kun neesperantistaj organizaĵoj.

Konfirmas la pretecon de la Esperanto-komunumo kunlabori kun Unesko kaj aliaj organizaĵoj cele al tutviva edukado por paco, socia justeco kaj kultura diverseco, kaj atentigas ilin pri la lingva aspekto de daŭropova evoluigo.


Francoj plejmultis en Florenco

Al la Florenca UK aliĝis 2209 kongresanoj el 62 landoj. Rimarkinda estas la relative granda proporcio de aliĝoj el landoj ekster Eŭropo, entute 494 (22,4%). Surloke enskribiĝis multaj italaj kongresanoj sed ne sufiĉe por detronigi Francion for de la pinta loko. Laŭ la definitiva statistiko al la 91-a UK aliĝis 302 esperantistoj el Francio kontraŭ 279 el Italio. Pli ol cent kongresanojn sendis ankaŭ Japanio (181), Germanio (159) kaj Pollando (129).

La landoj kun pli ol 20 aliĝintoj estas: Ruslando (97), Brazilo (73), Belgio (72), Hispanio (64), Litovio (58), Usono (49), Britio kaj Nederlando (po 47), Svislando (44), Svedio (43), Hungario (42), Kroatio (41), Danio (40), Ĉeĥio (38), Ĉinio (34), Korea Respubliko (32), Serbio (31), Finnlando kaj Israelo (po 29), Bulgario (27) kaj Kanado (22).

GK UEA


Kvizo? Ne. Kvizoludo!

Marian ZdankowskiKutime la kvizo, kiun mi gvidas en Esperantujo (FREŜO, GRUPE, BEF k.a.) okazas po unu horo ĉiutage dum kelktaga renkontiĝo. Por la kvizo oni bezonas salonon kun tabloj (ĉe kiuj kvizanoj sidas kaj skribas solvojn) kaj komputilon kun printilo.

Sed en la Florenca kongresejo ne estis salono kun tabloj! Ĉu rezigni? Ne! Necesis ŝanĝi la koncepton por adapti la kvizon al la novaj cirkonstancoj.

Tiun novkonceptan kvizon oni spektis 1 aŭg 2006 en la salonoCanuto en la Florenca UK. Malgraŭ la teknikaj problemoj la kvizo trakuris glate kaj preskaŭ senprobleme (85% de la plano), ĉar la sep kviz-helpantoj (italo, judo, ĉinino kaj gepoloj) pli frue ricevis la scenaron kaj kelkfoje renkontiĝis por trejni sin.

La nova koncepto konsideris du principojn:

— la demandoj rilatu al Esperanto (movado, historio ktp.), ja la kvizo okazas en la Universala Kongreso de Esperanto;

— la tuta aranĝo estu pli spektaklo (angle: show) ol la ordinara kvizo; tial mi preferas nomi ĝin “kvizoludo”.

Premioj estas bezonataj por ke venkintoj ricevu ne nur kontenton, sed ankaŭ ion plian. Por Florenco mi ricevis premiojn de Margareta Handzlik (multaj malgrandaĵoj kaj Esperanto-libroj), de Kazimierz Leja (abonoj de Pola Esperantisto kaj Esperanto-libroj), de Sezonoj (abono de La Ondo de Esperanto), de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz (senpaga studado en Esperanto en la Studumo en Bydgoszcz).

Inter naŭ kvizanoj, kiuj prezentiĝis surpodie, la unuan premion gajnis István Ertl (Luksemburgio), kiu ricevis diplomon, botelon da vino, Esperanto-librojn kaj jarabonojn de La Ondo de Esperanto kaj Pola Esperantisto. La duan premion konkeris Tatjana Auderskaya (Ukrainio), kiu krom diplomon kaj Esperanto-librojn gajnis jarabonon de Pola Esperantisto.

La kvizoludo, laŭ mi, estis sukcesa, ĉar la salonego estis preskaŭ plenplenigita de kvizemuloj, neniu dormis, kaj nur malmultaj foriris dum la aranĝo.

Mi volonte plu okazigos kvizoludojn dum Esperanto-aranĝoj, precipe se estos interesaj premioj por la venkintoj.

Marian Zdankowski

La Ondo gratulas la du venkintojn, kiuj (ĉu hazarde?) estas niaj konstantaj kunlaborantoj! Venontjare Marian Zdankowski denove gvidos sian kvizoludon en la 4a Balta Esperanto-Forumo en Kaliningrado.


34 geknaboj + 8 gepatroj

Ĉu vi jam spertis tian sociologian fenomenon, ke 4 virinoj kaj 4 viriĉoj vivas kun 20 knabinoj kaj 14 knabiĉoj? Ĉiuj kune loĝas en iu junulgastejo. Tio daŭras nur 7 tagojn kaj 7 noktojn, poste ĉiuj reiras al siaj originaj hejmlandoj: Brazilo, Eŭropo, Israelo, Japanio. Kutime, tiuj 8 geviroj nomatas "gvidantoj" kaj estas gepatroj de iuj el la 34 infanoj. Almenaŭ unu el tiuj gvidantoj konas la landon, ĝian lingvon kaj aparte bone la urbon de la junulgastejo.

Kion faras tiu granda familio dum tiuj 7 tagoj? Ili vizitas palacon antikvan, turon oblikvan, biskvit-bakejon, zoon reedukanta bestojn. Ili saltas el 5-metra alto en naĝejan basenon, ili vadas tra kaj baniĝas en montara rivereto. Ili lernas manĝi per bastonoj, kalkuli per sorobano, vesti kimonon, origame faldi paperon, tiel kiel japanoj. Ili lernas novajn kantojn kaj tiujn prezentas al skabeno urbodoma. Unu el la knabinoj eĉ koncertas kun siaj gepatroj publike antaŭ ĉiuj.

Kion faras tiu granda familio dum tiuj 7 noktoj? Nu, multaj dormas kaj revas. Iuj junaj knaboj batalas per kusenoj ĝis laciĝo. Pli aĝaj kuŝas sur teraso, babilas longe kaj serĉas verdajn stelojn en LaktoVojo.

Se vi ankoraŭ ne scias, pri kio mi skribas: Temas pri IIK (Internacia Infana Kongreseto) okazinta samtempe kun UK en Prato apud Florenco. Nun relegu de komence! Poste rigardu fotetojn pri ĝi je retadreso: bertosch.free.fr/iik2006fotoj

NB: Tiuj 34 infanoj neniam plu mensogos, ĉar ili aŭdis pri la historio de Pinokjo kaj eĉ vizitis tiun parkon Pinokjo, kiel terure!

Bert Schumann


Refreŝiga Ondo de Esperanto!

Ĉi-jara NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) okazis en montaro, apud Brattleboro (Vermonto, Usono). Entuziasmo, bonhumoro kaj petolemo radiis de la komenco ĝis la fino, malgraŭ la peza varmego. Partoprenis 25 lernantoj, plejparte el Usono, sed venis ankaŭ homoj el Japanio, Kanado, Belgio, Kroatio kaj Nepalo.

Ĉiu lernanto devis registriĝi je unu el tri malsamnivelaj kursoj. Ĉar nur la duanivela kurso okazis antaŭtagmeze (posttagmeze okazis la du aliaj kursoj), eblis partopreni Esperantajn lecionojn dum 6 horoj ĉiutage! Sed ne ĉiuj verduloj estas kapdolorĝuistoj: kelkaj pli ŝatis ĉeesti lecionojn dum nur tri horoj kaj krome promeni en arbaro aŭ naĝi en apuda rivero.
Instruistoj en NASK 2006 (Fotis Margaretha Symoens)
Mi preskaŭ ĉiutage partoprenis la duanivelan kaj trianivelan kursojn kaj ja povas atesti ke ambaŭ estis tre interesaj kaj lernigaj. Sylvain Lelarge talente gvidis la duanivelan kurson per kunkantado, amuzaj rakontoj kaj vigligaj ludoj. Katalin Kováts profesie temigis la tutan trianivelan kurson ĉirkaŭ la vivo de pentristo Vincent Van Gogh. Lee Miller, instruisto de la unua nivelo, laŭdire ankaŭ tre sperte instruis kaj dum la emociplena lasta vespero pluraj komencantoj kontente raportis pri siaj belegaj progresoj.

Ne nur la instruado estis altkvalita, sed ankaŭ la lernantaro. Ĉiuj diligente plenumis siajn hejmtaskojn kaj pluraj skribis artikoletojn por la NASK-a Fasko aŭ prezentis programerojn dum kulturaj vesperoj. Ĉiuj emis lerni de la aliaj kaj peresperante komunikadi.

Ne facilas enkapigi lingvon kiun oni ne povas uzi ĉiutage. Pro tio, NASK-2006 estis ne nur tre agrabla sed ankaŭ tre valora sperto: la lernantoj rapide progresis, ĉar ili uzis Esperanton senhalte dum tri semajnoj. Pluraj NASK-anoj menciis emon popularigi Esperanton revenonte al siaj loĝejoj. La kialo estas simpla: se neniu krom mi parolas Esperanton en mia urbo, mi devos trovi esperontistojn kaj kuraĝigi ilin lerni, por mem havi eblecojn pluuzi ĉi tiun belegan lingvon ĝis onta NASK!

Brattleboro peze varmegis. En la tuta mondo 2005 estis la plej varma jaro de la jarcento, kaj ĉi tiu jaro ŝajne estos eĉ pli varma. NASK-2007 okazos en San Diego. Eĉ tie esperantistoj ne povos eskapi la rapidan tutmondan varmiĝon. Tio rememorigas min pri klera diraĵo de partopreninto el Japanio:

En la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, la japania Esperanta movado estis sufiĉe vigla, multaj junuloj ekinteresiĝis pri la lingvo; Esperanto estis ligata al paca idealo, tiutempe tre forta idealo en nia lando. Esperanto glitis sur popola ondo de pacemo. Sed la junuloj maljuniĝis, la pacema ondo kaj ankaŭ la Esperanta movado malfortiĝis. Junaj esperantistoj nun tre malmultas en Japanio, kaj ĝenerale japaniaj esperantistoj havas malmultajn kontaktojn kun eksterlandanoj. La pacema japania konstitucio estas serioze minacata de nuntempaj militemaj politikistoj. Ni do urĝe devas revigligi la porpacan idealon en Japanio. Sed nia Esperanta movado ankaŭ bezonas alkroĉiĝi al nova tutmonda, transnacia idealo. Kaj tiu idealo estas media prizorgado. Kiel responsaj homoj ni rapide haltigu nian frenezan memdetruan militon kontraŭ la planedon, por savi ĝin, por savi nin. Kiel esperantistoj, ni ankaŭ glitu sur pormedia ondo, sciante ke pli forta Esperanta movado ankaŭ signifas pliajn eblecojn kunagadi pormedie kaj porpace.
Mi tute konsentis. Ĉar NASK ebligas al ni uzi nian amatan lingvon pli lerte, internacie kaj ĝuige, ĝi vere estas refreŝiga “Ondo de Esperanto”. Dum la “Ondo de Esperanto” en San Diego 2007, ni ankaŭ glitu sur tiuj mirindaj kaj emociigaj maraj ondoj kiujn nia planedo donacas al ni. Kaj, inter NASK-oj, ni plifortigu tiujn aliajn gravegajn ondojn sur kiuj la Esperanta movado nature glitas.

Boris-Antoine Legault


SETaninojSET-54: nur 19 el 107

Ĉi-jare okazis la 54a Somera Esperanto-Tendaro en Lančov (Ĉeĥio), denove en tri dusemajnaj etapoj. El entute 107 kursanoj lernis Esperanton 19 personoj, la anglan 74 geknaboj kaj la germanan 14 homoj. Plie 6 el ili provis posttagmeze ankaŭ la hispanan.

Preskaŭ 200 litoj restis neokupitaj, do esperantistoj povus facile superi eĉ la anglan kurson, se ili ne evitus la tendaran vivon. Fine de la tria etapo renkontiĝis dudeko da iamaj tendaranoj, ankoraŭ de la tempo, kiam ĉiuj tri etapoj estis plenŝtopitaj de esperantistoj. Ĉe tendarfajro ili rememoris kaj kantis. Venontjare la tendaro festos sian 55an jaron kaj la ekstendaranoj sian 10an renkontiĝon.

La kursanoj estas en la aĝo 8–15 jaroj, escepte pli junaj. La pli aĝaj (super 16 jaroj) kutime laboras kiel t.n. “praktikantoj”, aŭ grupestroj, kiuj preparas la posttagmezan programon kun ludoj kaj zorgas pri la infanoj post la instruado. Kelkaj mem instruas aŭ helpas dum la instruado. La kursoj ne estas identaj kun la grupoj — en grupoj la geknaboj estas dividitaj laŭ la aĝo, en kursoj kompreneble laŭ la lernata lingvo.

Plenkreskaj kursanoj estas nur en Esperanto-kursoj. Tamen ankaŭ la infanoj el la angla kaj germana kursoj ricevas bazan informon pri Esperanto kaj ĝia movado, almenaŭ dum unu komuna instruhoro. La tuta tendaro kantas Esperante ĉe vespera malhisado de la flagoj (ĉeĥa kaj Esperanta).

Antaŭtagmeze oni lernas dum kvar instruhoroj kaj dum la kvina oni lernas komune kanti en la lernataj lingvoj simplajn kantojn. Posttagmeze la grupoj ludas sportajn ludojn kaj vespere kulturajn: oni ekzemple konkursas, kiu elpensos plej spritan reklamon laŭ televidaj modeloj, aktoras scenetojn el famaj filmoj, prezentas fabelojn aŭ siajn talentojn. La kultura programo kulminas dimanĉe en la mezo de la etapo per procesio de spritaj maskoj kaj per sekreta balotado por elekti plej belajn kaj plej simpatiajn tendaranojn. Realiĝas ankaŭ pluraj ekskursoj.

La trian etapon partoprenis francaj esperantistoj, geedzoj Claire kaj Laurent Philippe, kiuj baldaŭ akiris simpatiojn de ĉiuj infanoj, eĉ el la kursoj de la angla kaj germana, kiuj pro ili lernis kelkajn esperantajn kaj francajn vortojn.

Miroslav Malovec


BET-42 sur insulo

La 42aj Baltaj Esperanto-Tagoj okazis 4–8 jul 2006 en Kuressaare sur la insulo Saaremaa (Estonio) kun la slogano “Por unueco kaj diverseco de la popoloj ĉe la Balta Maro!” Partoprenis 137 personoj el 11 landoj.

Dum la tuta BET flirtis super la ĉefa enirvojo de Kuressaare bonveniga verda banderolo en Esperanto kaj la estona. La urbo montris sian favoron tiel, ke en la solena malfermo salutparolis s-ino Urve Tiidus, la urbestro de Kuressaare.

La programo konsistis el Somera universitato (prelegoj), amuzaj vesperoj, amatorarta konkurso, lingvokurso, ekskursoj, diservo k.a. La plej granda parto de la prelegoj temis pri Estonio: kuraclokoj kaj kuracado, naciaj kostumoj en la insularo, evoluo de estonlingva instruado, evoluo de Saaremaa, estonoj inter la finn-ugraj gentoj, Estonio hodiaŭ. Aldone ni aŭdis pri aliaj popoloj ĉe la Balta Maro, pri harmonio inter homo kaj naturo, kaj rememorojn pri unuaj BEToj.

En ekspozicioj estis montrataj bildkartoj de ĉiuj urboj de la UKoj de 1905 ĝis 2006 kaj multaj specioj de birdoj kun estonaj, latinaj kaj Esperantaj nomoj. La Libroservo plenigis tutan klasĉambron, kie mirinde multaj Esperanto-emblemoj kovris unu tablon. Ĉiuj partoprenantoj ricevis bele presitajn turismajn broŝurojn.

La amatorarta konkurso Kannel (Kantelo) havis plurajn branĉojn: kantado (sola aŭ ensemble), deklamado de versaĵoj, aktorado, verkado de poezio, komponado de muziko.

Raita Pyhälä


Katolikoj kongresis en Ĉeĥio

8–15 jul 2006 okazis en la urbeto Velehrad en Ĉeĥio la 59a Kongreso de IKUE kun pli ol 130 gesamideanoj el 11 landoj.

La kongresa temo estis Eŭkaristio — renkonto kun Jesuo Kristo, kaj la kongresa emblemo enhavis ne nur la kongresan temon, sed ankaŭ Krucon. Temis pri Kruco Cirila-Metodia, strikte ligita kun aktivadoj de kunpatronoj de Eŭropo sanktaj Cirilo kaj Metodio en Velehrad. La kruco ankaŭ memorigis gravan eventon — viziton de Johano Paŭlo la Dua en Velehrad en aprilo 1990. Tiu ĉi granda blanka kruco kun la Papa blazono staras meze de la placo antaŭ Baziliko en Velehrad. La verda stelo kun la kruco kun la Papaj koloroj meze simbolas la katolikan Esperanto-movadon.

Velehrad estas fama spirita centro, loko de oftaj ekleziaj pilgrimoj, renkontiĝoj kaj Cirilaj-Metodiaj festoj.

La kongreso estiĝis sub protektado de eminentaj katolikaj esperantistoj: Mons. Miloslav Kardinalo Vlk, patrono de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE), Mons. Jan Graubner, ĉefepiskopo de Olomouc kaj Metropolito de Moravio, kaj Mons. Karel Otčenášek, ĉefepiskopo de Hradec Králové. Ili honoris la kongresanojn per siaj salutvortoj. Ankaŭ la prezidanto de la Papa Konsilio por Laikoj, ĉefepiskopo Stanisław Rylko, honoris la IKUEanojn per varmaj bonvenigaj vortoj.

La Kongreso pasis en frateca kaj amikeca etoso. La aĝo de la kongresanoj estis diversa, ĉie regis reciproka komprenemo kaj toleremo. La plej juna kongresano estis Elizabeth Masala el Francio, kiu alvenis kun siaj gepatroj.

La kongreson riĉigis interesaj prelegoj kaj ekskursoj — perpieda al civito Modrá kaj vizito de areo Lednice.

Ĉiuj kongresanoj ricevis la Kongresan Libron, kiu enhavis, interalie, tre interesan priskribon de la Katolikaj Esperantistaj Tendaroj Kiel ni aranĝis Katolikajn Esperanto-Tendarojn en totalisma sistemo.

Ĉi-jare nialandaj IKUEanoj kontribuis al libra propono pere de sia senprofita traduko de libro de D-ro Drlík Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko pri la vivo de la nudpiedaj karmelanoj en misio de Centrafrika respubliko, kie vivis d-ro Drlík senprofite unu jaron por helpo al tiu malriĉega parto de la mondo.

Olga Glendová


Forta impulso en Armenio

Internacia Somera Lernejo en Armenio (2–9 jul 2006) komenciĝis ĉe la montara perlo de Armenio — la lago Sevan. Kvardeko da esperantistoj el kvar landoj piknikis, interamikiĝis, kune kantis kaj dancis. Ĉi tie okazis ankaŭ enkonduka prelego de la prezidanto de ILEI, Radojica Petrović, kiu afable konsentis gvidi la instrumetodikan seminarion dum ISLA-2006 kaj prezenti la projekton “Interkulturo”.

La Lernejo daŭris en Diliĝan, fama montara kuracloko, kien venis pli malgranda grupo el 25 homoj. Ĉi tie komenciĝis serioza laboro. Instruistino Araksja (Inna) Elbakjan sukcese paroligis eĉ preskaŭ neparolantajn lernantojn, uzante dum la instruado elementojn de la rekta metodo. La progresigan kurson gvidis Reza Torabi (Irano).

Tre interesaj temoj estis elektitaj por la metodika seminario, kiujn prezentis Radojica Petrović. Prelegoj koncernis interkulturan lernadon kaj edukadon, instruadon al diversnacia studantaro, protektadon de kultura kaj lingva diverseco. Okazis diskutoj pri problemoj de interkultura komunikado. Iranlingva interpretado helpis la komencantojn el Irano aktive partopreni la diskutojn.

Estis detale priparolitaj la problemoj kaj substrekitaj la sukcesfaktoroj de lingvoinstruado. Aparta atento estis dediĉita al Esperanto kulturo kaj celoj kaj rezultoj de Esperanto instruado. Ĉi-rilate interesajn prelegojn prezentis Reza Torabi (Esperanto-kulturo) kaj Gian Piero Savio (Etna humuro).

La lernejanoj ne nur okupiĝis pri serioza lernado, sed ankaŭ havis eblecon uzi siajn sciojn dum la ekskursoj kaj amuzaj vesperoj. Gustumado de naciaj manĝaĵoj, aŭskultado de naciaj kantoj, partopreno en tradiciaj ceremonioj, konatiĝo kun naciaj kulturaj valoraĵoj — ĉio tio helpis ne nur kompreni la nacian karakteron kaj la originon de kulturaj diversecoj, sed ankaŭ trovi multon komunan en tiu “diverseco”.

En la infana ripozejo Gugark ĉiuj por momento forgesis pri sia aĝo kaj revenis en sian helan infanecon. Ĉi tie okazis ankaŭ Lingva Festivalo, dum kiu iranano Morteza Habibpoor prezentis la internacian lingvon kaj instruis kelkajn Esperantajn vortojn kaj frazojn, kiujn ĉiuj infanoj ĥore ripetis.

En Gugark kaj poste en Erevan okazis kunsidoj de ILEI, dum kiuj estis diskutataj demandoj de disvastigado de ILEI kaj plifortigado de kunlaboro de KAEM en la regiono, organizado de ILEI sekcio en Armenio. Pluaj laboroj en tiu direkto estos farataj kunlabore kun Iranaj Esperantistoj sub gvidado de Reza Torabi.

Karine Arakeljan

Partoprenantoj de ISLA-2006 sur la Respublika Placo en la ĉefurbo de Armenio. (Fotis Reza Torabi)


Valamo: la plej internacia

La ĉi-jara Esperanto-kurso en Valamo (3–7 jul), la sepa sinsekve, estis ĝis nun la plej internacia. De la kursanoj 2 venis el Francio, 1 el Svedio, 5 el Finnlando kaj 4 el Ĉinio. La ĉefinstruisto estis denove Atilio Orellana Rojas el Argentino/Nederlando. Kiel kursogvidanto kaj helpinstruisto agis ankaŭ ĉi-jare Tiina Oittinen. Ĉiuj kursanoj jam havis iujn bazajn sciojn pri Esperanto. Ili dividiĝis en du grupoj laŭ lingvoscioj kaj interesoj.

La kursosemajno komenciĝis alimaniere ol kutime, ĉar el la regiona televida kanalo venis redaktoroj por fari mallongan raporton en regionaj novaĵoj. Ili filmis kaj la instruadon kaj la konatiĝan rondiradon, kiun ĉiĉeronis Esperante Jukka Laaksonen. Krome la instruistoj kaj kursanoj estis intervjuitaj.
Valamo-kursanoj 2006 dum la ekskurso che la krucho de la migranto. (Fotis Hannu Meriniemi)
Dum la libertempo ni krozis surŝipe en la lago Juojarvi, migris al la kruco de la migranto kaj vizitis la monaĥejan tombejon. Merkrede ni ekskursis al fumsaŭno kaj ĵaŭde havis festan vespermanĝon laŭ Valamo-stilo. Unu el niaj ĉinaj partoprenantinoj prezentis kanton dum la festa vespero, aliaj programeroj estis teatraĵeto kaj muzikado.

La kursanoj informiĝis pri eventoj de Esperantio kaj estis bonvenigitaj al la venontjara Festivalo Arta Lumo en Kuopio. Venontjara kurso okazos 23–27 jul kun la samaj ĉefinstruisto kaj kursogvidanto. Lige al Arta Lumo estos aranĝita antaŭekskurso al Valamo 26–27 jul. Al la ekskursa programo apartenos la festa vespermanĝo laŭ Valamo-stilo, konatiĝo en la monaĥeja areo kaj komuna ŝipvojaĝo el Heinavesi al Kuopio.

Tiina Oittinen


La Sukcena Vojo

Kadre de Slovakia Esperanta Federacio (SKEF) aktivas sekcio de vojaĝantoj. Estas konataj jam realigitaj projektoj de la sekcio: biciklado laŭ Danubo, ĉiujara turisma renkontiĝo “Ekkonu Altajn Tatrojn”, piedturisma “Dek du monatoj — dek du montopintoj”, kaj “Sovaĝaj flosadoj”.

La partoprenantoj de la nova biciklista projekto Sukcena Vojo planas trabicikli landojn inter la Balta kaj Adria maroj. La projekto komenciĝis en 2004. Tiam ni biciklis de la slovaka urbo Žilina, laŭlonge de Vistulo, ĝis Varsovio. Ĉi tie komenciĝis la dua etapo en 2005, kiu denove kondukis laŭlonge de Vistulo ĝis la Balta Maro en la urbo Frombork. Por 2006 ni planis la trian etapon de Frombork tra ĉebaltaj landoj ĝis Talino (Estonio).

Sed la tria etapo komenciĝis malsukcese. Inter Slovakio kaj Frombork ni uzis aŭtomobilon por transporto de la partoprenantoj, bicikloj kaj ekipaĵo. La vojaĝo komenciĝis 30 jun 2006, vendrede. En tiu tago komenciĝis somera feria periodo, kaj tre malbonajn polajn vojojn plenŝtopis rapidaj aŭtomobiloj. Nokte, 112 km norde de Varsovio saltis en nian vojon granda alko. Ĝi tute disrompis nian aŭtomobilon kaj mem mortis. Por ni komenciĝis komplika tempo: ceremonioj kun policanoj, komplika transportado de la frakasita aŭtomobilo en Varsovion kaj poste en Slovakion. Tamen danke al fortaj nervoj post tri tagoj ni decidis daŭrigi la vojaĝon laŭ nova plano.

De Varsovio ĝis la urbo Mamonovo en Kaliningrada regiono (Ruslando) ni vojaĝis per trajno. De Mamonovo ni biciklis en Kaliningradon. Ĉi tie por ni preparis agrablan programon lokaj esperantistoj Halina Gorecka kaj Nikolaj Penĉukov. En la ĝardeno de la familio Penĉukov ni konstruis tendaron. Halina montris al ni Kaliningradon. Kompreneble ni vizitis la tombon de la filozofo Kantio. Sub la gvido de Nikolaj ni trarigardis la muzeon de sukceno kaj sovetunian armean submarŝipon E-443, admirante la konstruintojn de la fera grandegaĵo.
En la korto de la familio Penchukov
Post dutaga restado en Kaliningrado ni, kune kun Aleksej Korĵenkov, biciklis el Kaliningrado al la Kurŝa Terlango, preskaŭ egale dividita inter Ruslando kaj Litovio. Ambaŭflanke estas naciaj parkoj. Sur la tuta ruslanda teritorio estas belaj arbaroj kaj pitoreskaj strandoj. La somero estis ekstreme varma ankaŭ en tiu ĉi parto de Eŭropo, kaj la baltaj strandoj montriĝis pli belaj ol tiuj kiuj situas ĉirkaŭ sudaj maroj. Naĝi en vespera maro post longa vojo dum sunsubiro estis romantike, kaj la homoj sentis kiel iliaj animoj pleniĝas per boneco kaj feliĉo. Sekvatage ni, krom aliajn interesaĵojn, vizitis la vilaĝon Rybaĉij, kie ni manĝis fumaĵitajn fiŝojn kun la rusa biero Siberia Krono. Nin surprizis la vilaĝa kulturdomo kun interesaj ekspozicioj kaj kulture aktivaj vilaĝanoj. Krom unu partoprenanto ĉiuj estis unuafoje en Ruslando. Ili konstatis, ke Ruslando havas alian karakteron kompare kun la landoj de la Meza Eŭropo. Granda problemo ĉi tie estas malpureco, sed la homoj estas tre bonaj kaj gastamaj. El la altaĵo Efa, kiu estas la plej alta duno, ni trarigardis belecon de la Terlango kun sablaj dunoj kaj arbaroj. Varmega tago kun sablaj montoj revokis impreson, ke mi estas ie en Afriko. Antaŭ la altaĵo estas “Dancanta arbaro”.
La sukcena vojo
Trairinte la landlimon post la vilaĝo Morskoje ni troviĝis en alia mondo. En ĉi tiu parto de Litovio estas forta turisma trafiko: multaj homoj, hoteloj, privataj vilaoj, restoracioj, diversaj atrakcioj kaj bone markitaj biciklovojoj. Ĝis Smiltynė kondukas biciklovojo inter belegaĵoj, naturaj interesaĵoj kaj laŭlonge de bela marbordo. Perturba aperaĵo estas kondukilo de elektra alttensio en la nacia parko. Smiltynė krakis de multaj vizitantoj. Longaj vicoj antaŭ mara akvario kaj oceana muzeo decidigis nin viziti muzeon de litova kamparo kaj ekspozicion de ŝipoj.

Per pramo ni venis en la marhavenan urbon Klaipėda. Pro manko de la tempo, kiun ni perdis en Varsovio, ni komencis revenadi. Plua celo de nia biciklado estis Nemano. Ĉi tiun imponan riveron ni trarigardis de la delto ĉe la urbo Šilutė ĝis la urbo Jurbarkas. En Jurbarkas ni turniĝis suden kaj tra la urboj Marijampolė kaj Kalvarija ni biciklis en polan urbon Suwałki, de kie ni per trajno revenis en Slovakion.

Jano Vajs


Vide el Bruselo

La irlanda oficialiĝas

Kiam Irlando aliĝis al la Eŭropa Unio en 1971, ĝiaj ministroj “forgesis” peti oficialan statuson por la irlanda lingvo, verŝajne sub la premo de la eŭropa organizaĵo eĉ tiam konscia pri tradukkostoj. Ĝis la unua de januaro 2007 la irlanda estas “traktatlingvo” — duonoficiala statuso dividita kun la luksemburga. Tio signifis, ke traktatoj estis tradukitaj al la du lingvoj kaj civitanoj povis skribe peti kaj ricevi informojn propralingve.

Irlando ne petis oficialan statuson por la irlanda lingvo en 1971, kiam ghi alighis al la Europa Komunumo.Fine de 2004 Irlando komencis peti plene oficialan statuson kaj ekde la unua de januaro la gaela lingvo, “flue” parolata de inter 80 kaj 300 mil personoj depende de starpunkto, ĝuos la samajn rajtojn aŭ privilegiojn kiel la aliaj 20 oficialaj lingvoj.

“La registaro multe laboris por ekhavi oficialan kaj laboran statuson por nia nacia lingvo. Spite al lastatempa skeptiko de certaj homoj, ke la necesaj postenoj ne estos plenumitaj, nun klaras ke ekzistas forta deziro por tiuj tre allogaj kaj interesaj laboroj. Tio alportos la irlandan al la institucioj de Eŭropo”, — diris Ministro pri Eŭropaj Aferoj Noel Treacy.

Komence de junio la Komisiono fermis alvokon por 30 tradukistoj de la irlanda. Laŭ la registaro, ĉio bonas kaj ne estos problemoj en la venonta jaro. “Mi estas ege kontenta pro la tre forta intereso pri tiuj gravegaj postenoj, kiuj estos tiom esencaj en la promocio de nia lingvo sur la sceno eŭropa”, — diris Treacy.

Iomete alia estas la opinio de opoziciaj partioj kaj observantoj en Bruselo. Por eviti tro da negativaj efikoj en la amaskomunikiloj, la ĝenerala sekretario de la Eŭropa Parlamento prezentis siajn planojn antaŭ la somerpaŭzo. Laŭ la propono, nur la fina teksto de reguloj estos tradukitaj irlanden, kaj tiuj, kiuj volas paroli irlande devos antaŭanonci sin. Pli signife por la malmultaj homoj, kiuj parolas la lingvon, aŭ havas intereson en la laboro de la Parlamento, la irlanda ne estos uzita, laŭ la propono, por “ĉiutaga uzo”, t.e. en broŝuroj, publikaĵoj, gazetaraj renkontiĝoj, ttt-ejoj kaj por labordokumentoj.

“Kiel ofte okazas kun tiaj aferoj, tia politike sentebla dokumento estis proponita ĝuste antaŭ la somerpaŭzo, kiam EU-oficistoj antaŭvidas pli malfortan reagon”, diras EP-ano Bairbre de Brún. “Mi forte oponos ĉiujn provojn malsuprenigi la statuson de la irlanda en EU”.

La oficaligo de la irlanda en la Eŭropa Parlamento jare kostos inter 100 kaj 677 mil eŭroj por unu flua irlandparolanto en la Parlamento. Ekde la 15a de januaro 2007, kiam komenciĝos la unua venontjara plenkunsido de la Parlamento, eble nur kvin politikistoj uzos la novajn interpretservojn. Pro manko de interpretistoj estos aŭdigitaj nur skribitaj paroladoj, sed ne buŝaj komentoj, rimarkoj kaj neskribitaj alparoladoj.

Tamen la sola EP-ano kiu parolas la irlandan kiel sian gepatran lingvon, Seán Ó Neachtain, estas tre kontenta. “Ĝenerale la gajno pro multlingveco kaj kultura diverseco estas multe pli granda ol la kostoj”, — Ó Neachtain diris al Brusela novaĵservo Eupolitix. — “Ekzistas nova sento en la irlanda lingvo. Ĝi estas simbolo de la popolo, pli ligita al identeco ol al komunikado”.

Tamen Bairbre de Brún agnoskas problemojn. “Mi agnoskas, ke aldono de ĉiu oficiala kaj labora lingvo alportas problemojn en la komenco. Post la pligrandiĝo de EU en 2004, naŭ novaj lingvoj estis aldonitaj kiel oficialaj lingvoj. Tio alportis multan laboron por sekurigi konformecon. Tamen post legado de la raporto de la ĝenerala sekretario, klaras ke li metas tre malaltajn postulojn, kiujn la Parlamento eventuale iam provos atingi”.

Dafydd ab Iago

Pro tio ke mi nun oficiale uzas nur la kimran version de mia nomo, Dafydd ab Iago, mi ne plu uzos mian duonkimran-esperantlingvan nomon Dafydd ap Fergus.


Nova malnova letero de Ludoviko Zamenhof

Zamenhof en 1887Antaŭvortoj

La libro Mi estas homo (MEH) entenas pli ol 70 tekstojn de Zamenhof pri temoj sociaj, religiaj, ideologiaj. Plejparte ili estas teoriaj, sed kelkaj havas praktikan karakteron, ĉar Zamenhof, same kiel en Esperanto, en la sociaj sferoj estis ne nur teoriisto, sed ankaŭ organizanto. Tia estas, inter aliaj, lia letero al biluanoj, verkita 18 nov (30 nov, Gregorie) 1883, kiam la 23-jara Ludoviko estis studento en Varsovio kaj aktivulo en la (pra)cionista movado.

Kvankam ĉi leteron bone konas zamenhofologoj kaj tiuj esperantistoj, kiuj legis la Plenan Verkaron de L.L. Zamenhof (PVZ) eldonitan en Japanio, la nova publikigo ne estas simpla represo. Unuafoje ĝi aperas en fidinda traduko.

Ĉu la antaŭa(j) traduko(j) ne estis fidinda(j)? Nu, ja ne tute fidindaj, ĉar temis pri “tradukitaj tradukoj”.

Ĉi tiu ruslingva letero estis trovita en 1936 en la domo de biluano Ŝlomo Zalman Cukerman en Gedera (Israelo). Ĝia angla traduko aperis en la Tel-Aviva revuo Zionism (1980, №2, pĝ. 151–158), sekvis hebrea traduko (Alter Drujanov. Atestoj el leteroj pri la historio de Ĥibat Cion kaj la setligado de la Lando Israelo. Volumo 2 / Red. Ŝulamit Laskov. Tel Aviv: Instituto pri esplorado de cionismo, 1985). Ĉar la originala rusa teksto ne estis publikigita, en Esperanto aperis nur du tradukoj de la angla traduko: de William Auld (PVZ, vol. 10, pĝ. 1–7) kaj de David Mager (Israela Esperantisto, 1985, №91, pĝ. 2–8).

Ĉe la kompilado de MEH mi konvinkiĝis, ke, ekzemple, la tradukoj de Adolf Holzhaus el la rusa ne estas bonaj, kaj mi do nove tradukis ambaŭ cionismajn artikolojn de Zamenhof el Razsvet (1882) kaj atente redaktis la plurfoje represitan Holzhausan tradukon de Hilelismo (1901). Mi decidis denove traduki ankaŭ la leteron al biluanoj, sed la rusan tekston havis neniu el la kontaktitaj fakuloj. Mi do petis al Josef Ŝemer, leganto de La Ondo kaj prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo, ke li retrovu la originalon.

Se mi scius, ke mia peto kaŭzos al Josi horojn da esploroj, foreston de la laborejo, pendoladon inter arkivoj kaj bibliotekoj, kaj renkontiĝojn kun ne ĉiam komprenemaj oficistoj (sed ankaŭ kun la maljuna Ŝulamit Laskov — jes, la vivkunulino de Ĥaim Laskov, la estro de la Ĝenerala Stabo de la Defendarmeo de Israelo), mi verŝajne ne zorgigus lin… Sed Josi “atingis la celon en gloro” kaj finfine retrovis la ruslingvan manuskripton en la arkivo de la Instituto por esplorado de la juda diasporo ĉe la universitato de Tel-Avivo (dokumentaro “Cukerman”, №372) kaj sendis al Kaliningrado fotokopion de la sespaĝa letero. Halina kaj Aleksej, miaj edzino kaj filo, post longa penado sukcesis deĉifri la tekston (vi ja konas la skribmanieron de kuracistoj, krome la 19-jarcenta letero ne ideale konserviĝis), kaj al mi restis nur traduki ĝin, aldoni kelkajn notojn kaj kore danki ĉiujn, kiuj kunlaboris en la projekto.

Verŝajne mi devas aldoni kelkajn frazojn pri la ricevintoj, kies agadon Zamenhof (tute mature, ne junulece) komentas kaj kritikas, do pri biluanoj — ja ne ĉiuj konas la historion de la setligado de Palestino.
La unuaj biluanoj kun tradiciaj arabaj kapvestoj
BILU estis junulara socialisma grupo de la pracionisma movado Ĥibat Cion (Amo al Ciono). Ĝi estis fondita 21 jan 1882 en la loĝejo de Israel Belkind (1861–1929) en Ĥarjkov (Ukrainio). BILU estas hebrea akronimo de biblia frazo Bejt Ja'akov Leĥu Venelĥa (…domo de Jakob, venu, kaj ni iru”, Jes 2: 5).

Biluanoj (biluim) celis starigi en Palestino socialismajn agrikulturajn komunumojn kaj fabrikojn de diverslandaj judoj por setligi la landon. Tio estis nova, ja la antaŭa migrado de judoj al Palestino estis religie motivita (pilgrimi al Palestino kaj poste morti tie estis laŭdinda ago), kaj tiajn “revenintojn” subvenciis la monda juda diasporo, sed la biluanoj intencis vivteni sin per laborado sur la tero de la prapatroj. Poste fondiĝis grupo de BILU en Moskvo. En julio 1882 la unua bilua grupo venis al Palestino, kie la venintoj eklaboris en Mikve Israel. Anoj de la buroo de BILU (krom Belkind) iris al Konstantinopolo por trakti kun Turkio.

En novembro Belkind kun kelkaj biluanoj, malkontentaj pri la laborkondiĉoj en Mikve, dungiĝis ĉe kolonio Riŝon Lecion, fondita ĵus antaŭ la enmigro de la unuaj biluanoj. Baldaŭ reprezentantoj de barono Edmond James de Rothschild (1845–1934) aĉetis preskaŭ la tutan kolonion, kaj konfliktoj daŭris ankaŭ tie, ĝis biluanoj finfine starigis sian propran komunumon en Gedera.

Entute al Palestino venis 59 biluanoj, sed nur kelkaj restis tie ĝis la fino. La projekto fiaskis, sed la vizio pri la laboro kaj vivo en la prapatrujo fariĝis tasko de la baldaŭ fondita politika cionisma movado.

Nun en Gedera, en la domo konstruita en 1886 de biluano Elijahu Sverdlov (kuzo de bolŝevista gvidanto Jakov Sverdlov), funkcias muzeo de BILU. Konserviĝis ankaŭ la antaŭdoma sonorilo, kiu avertis laborantajn biluanojn pri atakoj de araboj kaj aliaj danĝeroj.

Aleksander Korĵenkov


Letero de L.L.Zamenhof al la anoj de BILU

Varsovio. 18/30. XI. 1883
Karaj sinjoroj!

Pardonu min pro tio, ke mi tiel longe ne respondis vian leteron: lastatempe mi estis ege okupata kaj, ĉefe, mi havis multajn klopodojn kaj ne povis trovi eĉ unu trankvilan minuton por respondi vian leteron. Nun mi estas denove trankvila, mi povas iom ripozi kaj kun plezuro mi prenas mian plumon por iom interparoli kun vi.

La ricevo de via letero tre plezurigis min: tiam mi sentis tion, kion sentas ekzilito, ricevanta leteron el sia malproksima patrujo, mi ĝuis la belegan aspekton de la karaj lokoj, bildigitaj sur via sigelo, — sed ve, la enhavo de via letero tute ne kontentigis min. Antaŭ ĉirkaŭ du jaroj, kiam viaj delegitoj estis en Varsovio, rakontante pri la agado de via rondeto kaj varbante volontulojn, mi, malgraŭ la skeptikemo kiun donis al mi mia peza sperto, tiel entuziasmiĝis, ke en la unua minuto mi preskaŭ decidis adiaŭi mian pasintecon, neglekti la longajn jarojn dum kiuj mi preparadis min por difinita agadkampo, kaj forveturi — nur por eklabori en Palestino je du jaroj pli frue. Via estonta agado kaj ties rezulto prezentiĝis al mi en plej alloga aspekto. Kvankam mi ne revis simile al s-ro Minc pri milionoj, kiuj ŝutiĝos al la biluanoj, tamen mi longe estis konvinkita, ke la biluanoj faros grandegan servon por nia popolo malgraŭ tro malgranda subteno. Ja mi pensis: “Jen grupo da junuloj, kiuj ne devas zorgi pri edzinoj, infanoj, fratinoj kaj gepatroj, kaj kiuj do povos almenaŭ dum kelkaj jaroj tute fordoni sin por la amata afero. Tiaj homoj povas fari miraklojn: iliaj bezonoj estas minimumaj, sed ilia energio estas sufiĉe granda. El la historio oni scias, kion faris grupetoj da liberaj junuloj, dediĉintaj sin al iu afero. La plej bonaj dungitoj, provizitaj per la plej riĉaj rimedoj, ne povas fari tion, kion faras grupeto da junuloj, kiuj posedas nur dek fortajn fingrojn, sed ankaŭ klarajn mensojn kaj varmajn korojn. Vi povus ekloĝi sur dezerta roko kaj transformi ĝin en surteran paradizon per komuna laboro, per konstanta disvastiĝo eksteren, per plimultiĝo kaj per interna pliboniĝo. Kaj la roko transformiĝus en vilaĝon, kaj la vilaĝo — en potencan Romon…” Sed tio estas nur fantazioj, ĉar tute mankas eĉ ĝermoj! Vi forveturis jam antaŭ unu jaro kaj duono, sed via afero statas same kiel en la komenco. Ne, pli malbone, ege pli malbone! Tiam estis espero, tiam via afero ankoraŭ aperis al ĉiuj en plej rozaj koloroj, sed nun vi preskaŭ ĉie tute perdis ĉian fidon. Pri tio mi, bedaŭrinde, devis ĉiupaŝe konvinkiĝi: eĉ en la optimista “Kolonist” mi legis malkontenton pri vi. Laŭ mia deflanka kompreno, tio okazis pro tio, ke “bakisto komencis fari botojn”. Ve al la popolo, en kiu Aĥiloj prikantas la konkeron de Trojo, sed maljunaj Homeroj devas batali kontraŭ Hektoroj. Prefere maljunaj Bismarkoj fondu diplomatiajn kancelariojn, sed junaj Körneroj donu siajn muskolozajn brakojn al la patrujo, donu al ĝi sian fajron, sian flaman kaj konscian patriotismon! Jam la duan jaron vi estas ekster Ruslando, sed kion vi faris? Per la mono, kiun por vi uzis vi mem aŭ viaj samgentanoj, vi jam delonge povus bonege kaj ekzemplodone establiĝi kaj montri al la mondo la rezulton de via tuta laboro en la formo de modele aranĝita kolonio, sufiĉa ne nur por vi mem, sed ankaŭ por novaj kolonianoj, kiuj laŭ vi estus taŭgaj. Sed ĝis nun vi faris nenion. Kiam oni eksciis, ke grupo da inteligentaj junuloj direktiĝas al Palestino, ĉiu pensis, ke la diferencoj de ĉi tiu grupo de ĉiuj ceteraj agantoj kaj koloniantoj de Palestino estas: a) nesperteco, malgrava socia stato kaj, sekve, malgranda politika influo kaj malgranda aŭtoritateco — sed kompense b) juneca fajro kaj senlima sindono al la afero, kleraj mensoj, manko de familia ŝarĝo, kio ebligas al la homo plezure oferi siajn interesojn al la interesoj de sia komunumo, anstataŭanta por li la familion, kaj de sia popolo; noblaj junecaj ambicioj kreantaj Davidojn kaj Bar Koĥbaojn, Muciusojn Scaevolojn, Makabeojn kaj ferajn pionirojn, kiuj sen groŝo en la poŝo iris al foraj transoceanaj landoj por transformi tie sovaĝajn arbarojn en florĝardenojn kaj por altigi tie la nomon kaj forton de sia popolo; ankaŭ manko de tiuj bagatelaj ambicioj, per kiuj tiel distingiĝas nia popolo kripligita de la sklaveco, bagatelaj ambicioj kaj politikumado, kiuj devigas la homojn pereigi unu la alian per intrigoj kaj denuncoj pro “ŝíŝi” kaj “ŝlíŝi”, pro loko ĉe la orienta muro, pro regado super ĉiuj kaj pro gvidado de la afero, bagatelaj ambicioj transformantaj junulojn en Donkiĥotojn, kiuj pensas savi sian popolon per kancelariaj formalaĵoj, per diplomataj ludoj, per presado de formularoj kun frapantaj titoloj kaj diversaj sigeloj, per intertraktado kun registaroj (temas pri homoj junaj, nespertaj kaj konataj de neniu!), kaj per sendado de neinvititaj gvidantoj al kolonioj ekzistantaj kaj fondiĝantaj.

Ĉiu, kiu aŭdis pri via grupo, supozis ke ĝi havas ĉiujn menciitajn pozitivajn kvalitojn kaj neniun el la negativaj, — sed… rezultis seniluziiĝo. Kaj nun oni rigardas vin kiel vagantajn nihilistojn (ne socialistojn), kaj tiel jam iu skribis pri vi en “Kolonist”. Perditaj, perditaj estas la brilaj junaj fortoj, kiuj ŝajnis la aŭroro de la savo, nia nomo estas malhonorita, ĉar ni montris al la mondo, ke nia junularo diferencas de junularo de aliaj popoloj…

Sed vi ja povus fari ion! Se vi, same kiel ĉiuj kolonianoj, senprokraste veturus al la loko por tuj ricevi grundon sub la piedoj kaj establiĝi en difinita loko, vi kun viaj malmultaj bezonoj jam delonge povus aranĝi tion kontraŭ viaj propraj groŝoj, kiujn vi havis, kaj precipe kontraŭ la mono, kiun vi uzis por kunsidadi en Konstantinopolo, “intertrakti kun la Alta Portalo”, funkciigi grandan kancelarion ktp. Se, kontraŭ la atendo, ĉiuj tiuj rimedoj ne sufiĉus, vi povus, anstataŭ dissendi tra la mondo multajn malklarajn alvokojn kaj leterojn, predikojn kaj mensogojn, — anstataŭ tio vi povus unu fojon turni vin al iu riĉulo aŭ al la popolo kun alvoko pri tio, ke vi intencas fondi kolonion kaj ke mankas al vi certa sumo, kaj tiuokaze ĉiu volonte donus monon, ĉar ĉiu volonte subtenas nove fondatajn koloniojn, precipe tiun kolonion, kiun vi povus fondi, sed ĉiu forturnas sin de homoj, kiuj simple petas monon, ĉiam petas monon, sen difinita celo, nur por havi la eblon plu ekzisti kaj plu peti monon. Kio tiukaze estas la diferenco inter vi kaj la homoj kiuj vivtenas sin per haluka? Tio, ke ili studas la Talmudon, sed vi skribas leterojn!

Ni scias ion pri ĉiuj forveturintoj al Palestino, ni vidas rezultojn de ilia agado, pri kiu ni havas detalajn informojn, malgraŭ tio ke skribado de leteroj por ili estas nur ripozo, sed ne la ĉefa afero. Tamen ni scias nenion pozitivan pri vi, ĉar ĉiuj viaj leteroj (mi parolas [ne] nur pri tiuj, kiujn mi ricevis) konsistas el ĉiama ripetado de la samaj altaj vortoj, foje kun faktoj pri aliaj personoj kaj kolonioj, kiujn ni jam scias, sed estas neniuj faktoj pri vi mem! Nur malofte ni ekscias pri viaj diversaj rifuzoj. Ekzemple, en via lasta letero al mi estas skribite, ke Rothschild volas loĝigi 30–50 biluanojn ĉe Riŝon Lecion, sed vi rifuzis! Kion vi faris? Finfine vi ricevis la eblon stariĝi sur firma grundo, sed vi rifuzis. Kiel Riŝon Lecion ĝenus vin? Vi povus establiĝi ĉe ili tute sendepende, ĉar ĉiuokaze la komunaj devoj, kiujn vi havus rilate al la tuta kolonio, estus tute malgravaj kaj ili ne malhelpus al vi per fortoj komunaj zorgi pri fondo kaj plifortigo de via parto, kaj poste, firmiĝinte, vi povos per viaj propraj fortoj fondi plurajn koloniojn aŭ unu grandan kolonion. Se al vi ne plaĉas la interna vivo de la kolonianoj (kiuj tamen nun ĝuas ĉie pli grandan simpation ol vi), influu ilin per via bona ekzemplo, kiu efikos infekte, sed ne per paroladoj kaj riproĉoj. Ĉiam memoru, ke nun necesas multon pardoni, kaj, se ni ne volas pereigi la novan aferon kiu ankoraŭ ne firmiĝis, nia slogano nun devas esti plena unueco, reciproka amikeco kaj helpemo. Kaj kiam vi ĉesos flugadi en la aero, stariĝos sur firma grundo, kaj la popolo vidos iajn rezultojn de via laboro, tiam vi denove havos la simpation de la popolo, kiel jam delonge devus esti. Uzu ĉiujn viajn fortojn por establiĝi (en la komenco eble ĉe alia kolonio, sed kune) kaj komenci klare difinitan laboron! Forĵetu vian politikumadon kaj agu tiel, kiel devas agi grupo de junaj pioniroj. Kiel via sincera amiko, kiel via frato en la ideoj kaj aspiroj, eble kiel via estonta kamarado, mi tre petas vin pripensi miajn vortojn. Ne ofendiĝu pro la enhavo de mia letero, ĉar ĉi tiun leteron al mi diktis ne deziro aflikti vin.

Mi supozas, ke pro malagrabla impreso de mia letero vi eble ekkrios: “Jen la moralisto! Por li estas facile prediki, sed ĉu li mem jam multe da tero fosis?” Eble vi tiel ekkrios kaj konsideros vin mem jam pravigitaj. Ĉi tie, certe, ne estas loko por respondi tiajn supozatajn ekkriojn, sed mi petas vin ne kontentiĝi pri tiu maniero de reago al mia opinio. Imagu, ke ĉi tiu letero estas sendita de anonimulo, kaj pensu nur pri tio, kio estas skribita en ĝi.

Ankoraŭfoje mi ripetas mian opinion: Necesas senprokraste establiĝi surloke, forĵeti la rolon de diplomatoj, administrantoj ktp, kaj influi aliajn kolonianojn kaj logi novajn pionirojn nur per la modeleco kaj prospero de via energie prilaborata, firmigata, vastigata kaj plibonigata kolonio. Vi ne konvinkos min, ke mia opinio estas teorie erara, sed eble ĝi estas fakte neĝusta, pro tio ke ĝi fontas el nescio de lokaj kondiĉoj kaj nesufiĉa konatiĝo kun via agado, do… vi scias, ke mi kun plezuro ricevas ĉiun informon de vi, kvankam mi konfesas, ke ĝis nun min plezurigis la ricevado mem de la leteroj, sed la enhavo… preskaŭ tute mankis.

Pri nia komitato ĉi tie dume ne estas tre multaj konsolaj informoj. Kun peno ni sukcesis fari ion, tamen neniu volas labori, sed ĉiu pretas brui kaj bremsi. Efektive, laboras nur niaj studentoj kaj sinjoro Rabinoviĉ (la komitato evoluis el nia “kaso”, pri kiu mi iam skribis al vi); la komitato dume nur “kunsidas” kaj bremsas. Ni certe esperas je pliboniĝo. Nun la enspezo estas ĉirkaŭ 250–300 rubloj monate.

Mi senpacience atendas la statuton kaj la programon de via estonta agado, kiujn vi promesis. Mi estus tre ĝoja, se vi donus al mi iun eblon restarigi vian krediton ĉi tie. Ĝis nun ni scias pri vi nenion pozitivan: kiom da vi estas, ĉu vi plu konsistigas unu grupon, ĉu la laboristoj, elirintaj el BILU, havas iun rilaton al la biluaj kancelarianoj, ĉu vi havas gvidanton, elektitan de vi kaj rekonitan de ĉiuj, kie estas viaj fortoj, kiujn rimedojn vi havas, por kiuj kaj kiel estas uzata la mono sendita al vi? Ĝenerale, estas dezirinde ricevi iun raporton pri via agado (sed ne tiun raporton, kiu aperis en “Hamagid”, ĉar tiu raporto diras nenion, el ĝi ni scias nur, kion faras kelkaj personoj elirintaj el BILU, sed kion la tuta grupo faras kiel grupo?)

Via amiko,
L.M. Zamenhof

Notoj

1. Sur la sigelo estis pejzaĝo de la Judea Montaro.

2. Reprezentanto de BILU, Moŝe Minc, promesis, ke judaj kapitalistoj financos la komunumon de BILU en Palestino.

3. Preskaŭ neniu biluano havis familion. Laŭ la statuto, poste akceptita, biluanoj ne rajtis edziĝi dum tri jaroj. Tamen inter la biluanoj estis moskvaj gefianĉoj Ĥaim Ĥisin kaj Fanja Frizer, kiuj geedziĝis en Palestino.

4. “Der Kolonist” (La Koloniano). Germanlingva semajna gazeto en Kattowitz (nun Katowice en Pollando).

5. El la fablo de Ivan Krilov La kato kaj la ezoko: “Ĝi estos malfeliĉ', se bakos la botisto / kaj botojn faros la bakisto” (Krilov I. Elektitaj fabloj / Trad. S. Rublov. Antverpeno; La Laguna, 1979, pĝ. 137).

6. Körner, Karl Theodor (1791–1813). Germana poeto, aŭtoro de patriotaj kantoj. Kiel volontulo batalis kontraŭ Napoleono kaj pereis dum la milito.

7. Bar-Koĥba, Ŝimon (bar-Koziba). Gvidanto de ribelo kontraŭ Romio dum 132–135 p.K. La ribelantoj sukcesis liberigi Jerusalemon, sed romia armeo venkis ilin kaj kruele punis la venkitojn.

8. Scaevola, Caius Mucius. Romiano, kiu laŭ legendo en 507 a.K., kiam etruskoj sieĝis Romon, penetris en la etruskan tendaron por mortigi ilian reĝon Porsenna. Kaptite, li por montri sian indiferenton pri torturoj metis sian brakon en fajron kaj silentis dum ĝi estis brulanta.

9. La tria kaj la sesa (hebree). Du el la sep legaĵoj de la Sanktaj Skriboj en la sinagogo. La voĉlegado estis honorigo por la leganto.

10. Sidlokoj ĉe la orienta muro en la sinagogo, rezervitaj por gravuloj.
La emblemo de BILU
11. Citaĵo el la raporto pri BILU en la semajna hebrealingva ĵurnalo Hamagid (aŭ Ha-Maggid, t.e. Predikanto) 25 jul 1883, eldonata ekde 1856 en Lyck (tiam Prusio, nun Ełk en Pollando), poste en Berlino (1890–1892) kaj Krakovo (1892– 1903). “Alta Portalo” estas kutima eŭfemismo por la sultana registaro en Turkio.

12. Distribuado de mono, kolektita en la internacia juda diasporo, inter la judoj loĝantaj en Israelo precipe pro religiaj kaŭzoj.

13. La rilatoj de la maldekstremaj biluanoj kun kapitalisto Rothschild kaj ties reprezentantoj estis malfacilaj. Kelkajn semajnojn post ĉi tiu letero de Zamenhof, Belkind estis eksigita el Riŝon Lecion.

14. Societo de Ĥovevej Cion (Amantoj de Ciono) fondiĝis en Varsovio 18 aŭg 1883 per unuiĝo de du societoj de Ĥibat Cion kun la studenta societo Ŝeerit-Israel (Restaĵo de Izraelo), organizita de Zamenhof en 1882.

15. Rabinoviĉ, Ŝaul Pinĥas (Rabinowicz, ps. Ŝefer, 1845–1910). Juda socia aganto kaj literaturisto, sekretario de Ĥovevej Cion en Varsovio. Israel Jasinowski (1842–1917) estis prezidanto, kaj Zamenhof — ĉefo de la plenumkomitato.

16. Ĉar Ŝeerit-Israel okupiĝis plejparte pri kvestado por Palestino, ĝi estis nomata ankaŭ Ĥevrat-Govim (societo de kasistoj).

17. Temas pri la grupo de Belkind, kiu en Razsvet (1882, №48) deklaris rompon kun la buroo en Konstantinopolo. La situacio pliboniĝis, kiam Jeĥiel Miĥal Pines (1843–1913) helpe de Ĥovevej Cion aĉetis por biluanoj terenon, sur kiu en decembro 1884 estis fondita kolonio Gedera. (Ankaŭ Cukerman kaj Belkind ekloĝis tie.) 


Postvortoj

Ĉi tiu letero estas nur unu el 77 Zamenhofaj verkoj, presitaj en MEH. Pri tiaj verkoj oni diras, ke “ĉiu esperantisto devas ilin legi almenaŭ unu fojon”. Nun tio estas ebla. Prenu do la libron MEH, malfermu ĝin, ekzemple, je la 99a paĝo kaj legu:
Zamenhof. Mi estas homo«… mi estas hebreo, kaj ĉiuj miaj idealoj, iliaj naskiĝo, maturiĝado kaj obstineco, la tuta historio de miaj konstantaj bataladoj internaj kaj eksteraj — ĉiuj estas sendisige ligitaj kun tiu ĉi mia hebreeco. Mi neniam kaŝas mian hebreecon kaj ĉiuj esperantistoj tion ĉi scias; mi kun fiereco alkalkulas min al tiu ĉi tiel antikva kaj tiom multe suferinta kaj batalinta popolo, kies tuta historia misio konsistas, laŭ mia opinio, en la unuigo de la nacioj en la celado al “unu Dio”, t.e. unuj idealoj por la tuta homaro…

Se mi ne estus hebreo el la ghetto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. La malfeliĉon de la homara disiĝo neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo el la ghetto. La necesecon de lingvo sennacia, neŭtrale homa neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo, kiu estas devigata preĝi al Dio en jam longe mortinta lingvo, ricevas sian edukadon kaj instruadon en lingvo de popolo, kiu lin forpuŝas, havas samsuferanojn en la tuta mondo kaj ne povas kun ili kompreniĝadi. Mi havas nun nek tempon, nek paciencon por detale klarigi al vi la situacion de la rusaj hebreoj, kaj la influon de tiu ĉi situacio sur mian tutan celadon kaj bataladon. Mi nur simple diros al vi, ke mia hebreeco estis la ĉefa kaŭzo, kial mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro.

Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo — pri la tuta cetera parto mi ne ĉesas pensi kaj revi; kaj pli aŭ malpli frue (eble tre baldaŭ), kiam Esperanto jam ne bezonos min, mi elpaŝos kun unu plano, por kiu mi jam de longe prepariĝas…»

(Letero al Michaux, 21. II. 1905)


Ivan FrankoLa farbita vulpo

de Ivan Franko

Ivan Jakovleviĉ Franko (1856–1916) kune kun Taras Ŝevĉenko kaj Lesja Ukrainka apartenas al la plej fama triopo de la ukrainlingva literaturo. Li naskiĝis antaŭ 150 jaroj, la 27an de aŭgusto 1856, apud Drohobiĉ (nun: Lviva provinco en Ukrainio). Studis filozofion kaj literaturon en la universitato de Lviv, doktoriĝis pri slavistiko en Vieno. Pli ol 50-voluma verkaro de Franko enhavas poemojn, prozon, dramojn, porinfanajn verkojn, studojn pri ekonomiko, filozofio, politiko. Li redaktis revuojn en la lingvoj ukraina, pola, germana; tradukis en la ukrainan el lingvoj klasikaj kaj modernaj, kaj el la ukraina en la polan kaj germanan. Oni ofte nomas lin “Ŝtonisto” laŭ lia samtitola poemo. Multaj liaj poemoj estis tradukitaj en Esperanton, ili kaj La Farbita Vulpo aperos en la Ukrainia Antologio.

En iu arbaro vivis Vulpo Mikito, ruza-ruzega. Kelkfoje postkuris lin ĉasistoj, persekutis hundoj, oni starigis kontraŭ li kaptilojn, lasis por li venenitan viandon, sed neniel oni povis mortigi lin. Vulpo Mikito primokis onin, preterpasis diversajn danĝerojn, eĉ avertis aliajn siajn kamaradojn. Kaj kiam li ekĉasis, ĉu en kokejo, ĉu en provizejo, tiam ne estis pli kuraĝa, pli inventema kaj pli lerta ŝtelisto, ol li. Eĉ tagmeze li ĉasadis kaj neniam revenis sen predo.

Pro tiu ĉi eksterordinara sukceso kaj pro la ruzeco li fariĝis fierega. Ŝajnas al li, ke ekzistas nenio malebla por li.

— Kion vi opinias! — li fanfaronis antaŭ siaj kamaradoj. — Ĝis nun mi vagadis tra vilaĝoj, sed morgaŭ mi iros urben tagmeze kaj forŝtelos en bazaro Kokinon.

— Ne diru sensencaĵojn! — persvadis lin la kamaradoj.

— Kion, sensencaĵojn! Vi vidos! — daŭrigis Vulpo.

— Ni aŭ vidos aŭ ne vidos. Tie tra stratoj amase vagas hundoj, nur se vi aliformiĝos je Pulo, ili ne vidos vin kaj ne disŝiros.

— Tamen vi vidos, ke mi ne estos aliformita je Pulo kaj ne estos disŝirita! — pistis siajn vortojn Vulpo kaj decidis morgaŭ, dum bazartago, kuri urben kaj forigi Kokinon de la vendoplaco.

Sed ĉi-foje povra Mikito miskalkulis. Inter maizo kaj kanabo li sekure rampis ĝis antaŭurbo; tra legomĝardenoj, saltante trans barilojn kaj kaŝante sin en tritiko, li atingis la urbocentron. Sed jen malsukceso! Necesis nur por unu momento elsalti surstraten, kuri al vendoplaco kaj reveni. Sed sur la strato kaj sur la vendoplaco estas bruo, kriado, senordo, kaleŝoj knaras, radoj tondras, ĉevaloj frapas per hufoj, porkoj kvikas, kamparanoj blasfemas — resume, estas tia tumulto, kian nia Mikito eĉ ne povis imagi.

Sed kion fari! Se oni ekis, do, necesas fini la komenciton. Sidinte dum kelkaj horoj inter loloj ĉe barilo, li kutimiĝis al bruego. Foriginte la unuan timon kaj taksinte, kien kaj kiel estas la plej bone kuri por atingi la celon, Vulpo Mikito kuraĝiĝis, kurstartis kaj saltis trans barilo surstraten. Tie multaj homoj iris kaj veturis, ĉie turbulis polvo. Preskaŭ neniu rimarkis Vulpon, al neniu li estis interesa. “Jen Hundo kiel Hundo”, — pensis preterirantoj. Kaj Mikito ĝojis pri tio. Li konfuziĝis, kurbiĝis kaj ekkuris tra la fosaĵo al la vendoplaco, kie en longaj vicoj sidis virinoj, vendocele tenantaj en kribriloj, korboj kaj saketoj ovojn, buteron, fungojn, tolon, semojn, kokojn, anasojn kaj aliajn belaĵojn.

Ne sukcesis li atingi la vendoplacon — kuras al li renkonten Hundo, de alia flanko proksimiĝas la dua, jen li vidas la trian. Hundojn ne trompos nia Mikito. Ili tuj flarsentis, kio li estas, ekhurlis kaj ĵetis sin al Vulpo! Dio mia, kia teruraĵo! Nia Mikito ŝrumpis, kiel muŝo en bolanta akvo: kion fari? kie malaperi? Li tuj glitiris en la plej proksiman malfermitan vestiblon, de tie — korten. Li denove kurbiĝis kaj ĉirkaŭrigardis pensante, kie kaŝi sin, kaj fiksaŭskultis, ĉu alkuras hundoj. Jen! Oni aŭdas ilin! Jam proksime! Ekvidis Vulpo barelon en angulo. Kaj ne longe pensante, li saltis en la barelon kaj tie kaŝis sin.

Feliĉa li estis, ĉar apenaŭ li kaŝiĝis, en la korton alkuris hundamaso bojanta, hurlanta, flaranta.

— Li estis ĉi tie! Li estis ĉi tie! Serĉu lin! — kriis antaŭstarantoj.

La tuta amaso disiĝis sur la malvasta korteto, tra ĉiuj anguletoj, ili fosetis, flaris, gratis — Vulpo kvazaŭ elvaporiĝis. Kelkfoje ili proksimiĝis al la barelo, sed ĝia fiodoro forpelis ilin. Fine, trovinte neniun, ili kuris plue. Vulpo Mikito estis savita.

Savita, sed kiel!

La barelo, kiu senatende utilis al li, estis pli ol duone plenigita per dense oleigita blua farbo. Sciu, ke en la domo loĝis kolorigisto, kiu farbis murojn, barilojn kaj ĝardenbenkojn.

Ĝuste morgaŭ li devos kolorigi iun barilpecon kaj pretigis tiucele la tutan barelon da farbo kaj starigis ĝin en kortangulo. Ensaltinte la solvaĵon Vulpo Mikito unue plonĝis tutkorpe kaj preskaŭ sufokiĝis. Poste, atinginte per siaj piedoj barelfundon, li staris kun la korpo farbenigita kaj nur la kapo, ankaŭ kolorigita blue, iom eliĝis super la farba supraĵo. Tiel li atendis forpason de la danĝero. La koro de la povrulo bategis, malsato tordis la intestojn, la oleodoro preskaŭ sufokis lin, sed kion fari! Dank' al Dio li vivas! Kaj kiu scias, kio okazos, se venos barelmastro kaj trovos lin ĉi tie?

La situacio estis senkonsola. Preskaŭ mortante pro la timo, la kompatinda Mikito devis sidi en la farbo ĝis vespero, bone sciante, ke se nun, en tiu vestaĵo li aperus surstrate, tiam ne hundoj, sed homoj persekutus lin kaj ne lasus lin pluvivi. Nur dum krepusko Vulpo Mikito fulmrapide elsaltis el sia neordinara banejo, transiris la straton kaj, observate de neniu, enrompis ĝardenon kaj de tie, tra lolaro kaj brasikbredo, trans bariloj kaj maizo li kuregis al la arbaro.

Ankoraŭ dum longa tempo, ĝis la farbo estis forviŝita kaj sekigita, lin postsekvis bluaj piedsignoj. Jam sufiĉe vesperiĝis, kiam Mikito atingis la arbaron, nur ne la flankon de sia hejmo, sed la kontraŭan. Li estis malsata, laca, apenaŭ viva. Li devis plukuri ankoraŭ du mejlojn, sed fortoj mankis. Tial, manĝinte kelkajn ovojn, trovitajn en la nesto de Koturno, li enrampis la unuan liberan ter-kavon, enfosiĝis en foliamason kaj ekdormis efektive, kvazaŭ post varmakva banado.

Sekvatage li vekiĝis, ĉu frue aŭ ne — oni ne menciis en libroj, nur estas konate, ke vekiĝinte, oscedinte kun plezuro kaj trifoje kraĉinte tiun flankon, kie hieraŭ li spertis fiaventuron, li singarde, vulpe elrampis el la kaŝejo. Rig-rig! Flar-flar! Ĉie estis kviete, mallaŭte, pure. Ekbatis la koro en la vulpa brusto. “La tempo taŭgas por ĉasado!” — li pensis. Sed en tiu momento li ĉirkaŭrigardis sin — Dio mia! Eĉ ekkriis povrulo. Kio ĝi estas? Ektiminte li ekkuris, sed oni ja ne povas forkuri de si mem!

Li haltis kaj denove fiksrigardis sin: ĉu estas mi? Ĉu miaj estas ĉi pelto, ĉi vosto, ĉi piedoj? Ne, ne povis li ekkoni ilin. Jen stranga kaj terura besto, blua-blua, kun fiodoraĉo, kovrita ĉu per skvamo, ĉu per dornaj nodoj, ĉu per erinacaj pikiloj, jen vosto — ne vosto, sed io granda kaj peza, kiel batilo aŭ pistilo, kaj ankaŭ dorna.

Haltis mia Vulpo kaj fiksrigardis tiun monstron, en kiun li transformiĝis, ĉirkaŭflaris ĝin kaj provis taŭzi sin — sensukcese. Jen li penis ĉirkaŭruliĝi sur herboj — malsukceso! Jen li provis forgrati la skvamon per la ungegoj — la haŭto doloras, sed ne lasas! Jen li penis leki — vane denove! Li alkuris al flako, saltis akven por forlavi la farbon — diablo prenu ĝin! La farbo ja estis olea, ĝi sekiĝis kaj rigidiĝis en varmo dum nokto. Faru, kion vi volas, povrulo Mikito!

En ĉi momento neatendite venis fraĉjo Lupo. Ankoraŭ hieraŭ li estis bona konato de nia Mikito, sed nun, ekvidinte ĥimeran bluan beston kovritan de dornoj kaj piknodoj, kun tiu grandega vosto, kvazaŭ el kupro gisita, li ekhurlis pro timo kaj, rekonsciiĝinte, fulme ekkuris. En la arbaro li renkontis Lupinon, poste Urson, Apron, Cervon — ĉiuj demandis lin, kio okazis, kial li forkuras, sed Lupo ploretis, larĝigis la okulojn kaj nur balbutis:

— Tien! Tien! Ĝi estas tiom timegiga! Ho, kaj tiel teruraspekta!

— Tamen kiu kaj kia? — ne ĉesis demandi lin parencoj.

— Mi ne scias! Mi ne scias! Ĝi estas tiel terura!

Kia miraklo! Kunvenis ĉirkaŭe multaj bestoj, konsolis lin, donis trinki akvon. Simio Fruzja eltondis al li tri harfaskojn inter la okuloj kaj lasis ilin flugi laŭ vento por ke lia timo disbloviĝu, sed ĉio vanis. Vidinte, ke Lupo spertis malfeliĉon, la bestoj decidis iri en la direkton, montritan de Lupo, por rigardi, kio timiga estas tie. Ili venis al tiu loko, kie ankoraŭ turniĝis Vulpo Mikito, ekvidis lin kaj diskuris. Dum la mondo ekzistas kaj la arbaro kreskas, neniu vidis tiun beston nek aŭdis pri li. Kaj kiu scias pri lia forto, pri liaj dentoj, liaj ungegoj, kaj kiun volon li posedas?

Kvankam multe turmentis Vulpon Mikito lia nova aspekto, li bone komprenis, kiel ĝi impresis komence Lupon kaj nun aliajn bestojn.

“Hej, — pensis la ruza Vulpo, — sed ne malbonas, ke ili tiel timas min! Tiel mi povos bone profiti! Nur atendu, mi montros min!”

Kaj levinte la voston, fiere pufinte sin, li marŝis en arbaran densaĵon, kie, li sciis, estis kunvenejo por la tuta arbara loĝantaro. Tiutempe la famo pri la nova neordinara kaj terura besto disflugis tra la arbaro. Bestaro, loĝanta en la arbaro, volis almenaŭ de malproksime rigardi la novan gaston, sed neniu kuraĝis alproksimiĝi. Kaj Vulpo Mikito kvazaŭ ne vidante tion, marŝis majeste, kvazaŭ profunde pensante, kaj veninte al la centro de besta placo, li sidiĝis sur tiu ŝtipo, kie kutime ŝatis sidi Urso.

Jen li sidas kaj atendas. Post malpli ol duonhoro kunvenis ĉirkaŭ la placo nekalkulebla bestamaso. Por ĉiuj estis interesa la novaperinto, ĉiuj timis ĝin, neniu kuraĝis aliri. Ili staris malproksime, tremis kaj atendis momenton por forkuri.

Tiam Vulpo afable sin turnis al ili:

— Miaj karaj! Ne timu min! Venu pli proksime, mi devas diri al vi ion gravan.

Sed bestoj ne aliris kaj nur Urso, apenaŭ elspirinte, demandis:

Bildo de Niko Voloshin— Kiu vi estas?

— Iru pli proksimen, mi ĉion rakontos al vi, — karese kaj dolĉe parolis Vulpo. La bestoj iom moviĝis, sed ne proksimiĝis.

— Aŭskultu, miaj karaj, — parolis Vulpo Mikito, — kaj ĝoju! Ĉi matene sankta Nikolao modlis min el ĉiela argilo — rigardu, kiel ĝi bluas! Kaj viviginte min per sia spirito li diris: “Ho Besto-Saĝulo! En la besta mondo ekregis senordeco, maljusta juĝo kaj maltrankvilo. Ĉies vivo kaj ĉies havaĵo estas malsekuraj. Iru sur la teron kaj estu caro por la bestoj, starigu ordon, juĝu laŭ vero kaj lasu al neniu ofendi miajn bestojn!”

Aŭdinte tion, la bestoj aplaŭdis.

— Ho, sinjoro nia! Ĉu vi estos nia bonfarulo, nia caro?

— Jes, ho infanoj, — respektoplene diris Vulpo Mikito.

Neordinara ĝojo ekestis en la besta regno. Ĉiuj komencis ordigi ĉion. Agloj kaj falkoj kaptis kokojn, lupoj kaj ursoj buĉis ŝafojn, bovidojn kaj alportis viandamason al la nova caro. Tiu ĉi prenis parteton por si mem kaj la reston juste disdividis inter ĉiuj malsatuloj.

Denove ĝojo, denove krioj de admiro kaj danko. Jen caro! Jen bonfarulo! Jen saĝa Salomono! Kun tiu caro ni vivos eterne, kiel en Dia paradizo!

Tagoj pasis post tagoj. Vulpo Mikito estis bona caro, justa kaj bonkora, des pli, ke nun li ne bezonis ĉasi, spionobservi kaj murdi. Ĉion pretan, buĉitan, eĉ senplumigitan kaj sentripigitan portis al li komplezemaj ministroj. Kaj lia justeco estis kiel kutime besta: ju pli forta, des pli bona, kaj kiu estis pli malforta, tiu neniam gajnis proceson.

La bestoj vivis sub la nova caro same, kiel sen li: kiu ion kaptis aŭ trovis, tiu manĝis, kaj kiu malsukcesis, tiu malsatis. Kiun pafmortigis ĉasistoj, tiu devis perei, kaj kiu forfuĝis, tiu, dank' al Dio, vivas ĝis nun. Tamen ĉiuj ĝojis, ke ili havas saĝan, potencan kaj afablan caron, kiu tute malsimilas al la aliaj bestoj.

Kaj Vulpo Mikito, iĝinte caro, vivis kiel en Dia paradizo. Li nur timis, ke la farbo ne malaperu de lia pelto, ke bestoj ne rekonu lin. Pro tio li neniam foriris dum pluvo, ne iris en arbaran densaĵon, ne gratis sin kaj dormis nur sur mola matraco. Kaj ĝenerale li atentis por ne perfidi sin antaŭ la ministroj, ke li estas Vulpo, sed ne Besto-Saĝulo.

Tiel pasis unu jaro. Venis datreveno de tiu tago, kiam li okupis la caran tronon. Bestoj decidis solene festi tiun daton kaj aranĝi grandan koncerton. Kolektiĝis koruso de vulpoj, lupoj, ursoj, oni komponis belegan glorkanton kaj vespere post la imponaj procesio, tagmanĝo kaj elpaŝoj omaĝe al la caro, la koruso grupiĝis kaj ekkantis.

Miraklo! Ursoj muĝegis base tiel, ke kverkoj tremis. Lupoj ektonis tenoron tiel, ke okuloj velkis. Sed kiam junaj vulpinoj en popolkostumoj soprane ekhurlis, la caro ne povis plu elteni. Lia koro estis superplena, lia singardemo ekdormis kaj li, levinte buŝegon, mem vulpe ekhurlis.

Dio mia! Kio okazis? Ĉiuj kantistoj tuj eksilentis. Ŝajnis, ke iu forprenis vualon de la okuloj de ĉiuj ministroj kaj caraj servistoj. Tiu ja estas Vulpo! La simpla farbita Vulpo! Kaj kolorigita per iu olea farbaĉo! Fi! Kaj ni pensis, ke li estas caro! Hej vi, mensogulo! Hola, trompulo!

Kaj forgesinte lian bonkorecon, lian senliman saĝecon, koleraj pro tiom longa trompado, ili kaptis la kompatindan Vulpon Mikito kaj disŝiris lin je pecetoj.

Kaj de tiu tempo originas eldiro: se iu homo kredas al falsa kamarado kaj permesas al li moktrompi; se iu fripono mensoge nebuligis vin, priŝtelis kaj vi sekve fariĝis iomete pli saĝa, oni diras: “Nu, mi tion sciis delonge! Mi tion spertis, kiel bestoj — farbitan Vulpon.”

Tradukis el la ukraina lingvo Viktor Pajuk


Poemoj el Madagaskaro

de Henriel Fidilalao

Henriel Fidilalao, la sola malagasa Esperanto-poeto, naskiĝis en Madagaskaro antaŭ 40 jaroj. Magistriĝis pri la instruado de la lingvo kaj literaturo franca. Instruis la francan lingvon en ŝtata gimnazio kaj liceo; nun mastrumas Esperanto-firmaon pri importado kaj eksportado. Patro de kvar filoj. Esperantisto ekde 1986. Diplomita Cseh-instruisto, prezidanto de la Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj. Verkas poemojn kaj prozon, tradukas el Esperanto malagasen, kaj el la malagasa kaj franca en Esperanton, partoprenas en kompilado de la Esperanta-malagasa kaj malagasa-Esperanta vortaroj. Antaŭnelonge estis eldonita lia koresponda kurso de Esperanto por malagasoj.

Henriel FidilalaoDuonvorte

eterne kuŝos en mi sekretoj
pri amo, pri murd' aŭ pri krim'.
Sanktaj. Kaj ilin per mil epitetoj
silent' ornamos ĝis la fin'

atentu ĉar nur al vi tio dirindas
— fidinduloj — kies eco dissemi grajnojn
fikcie similas al tiu de judas
pri kio komplezem' poluras ŝajnon.

nur al vi direblas ti'
eston on-ete apertu mi.

Nuboj

Vesperas la somero
nur la pluvminaco
grize frisketas
kaj okulojn ekkaptis nuboj.
Kia stranga pastaĵo enĉiele,
modlita kvazaŭ frenezume!
Aŭ dratformas aŭ, kiel spongo
post bruliĝo, ŝvelas nuboj.
Nubo speguloza ĉe kontur':
jen nazo mestiza
jen jesukrista menton'
jen faŭko iom monstra.
Dume, neniu knedis la plej supran
blankon, (Por kiu mi vizie enviis )
oron ĉe pinto, plumbon ĉe angul'
bunta — tamen netretebla — reliefo
pura fascino kontraŭ hipokrita metaleco
diste ĝuinda neĝo de l' sudanoj.
Nub' unu etaĝas aliajn
de la nigra peza kumulus'
al gracila leĝera cirus'
kies faskradio malfruas
sur la flanko de mia vizaĝo.

Sen(a)muze

Mi fidis je iu Muzo efemera
Eĉ folitremeto inspiris min
Tiel same tenero aŭ plor' karcera
Sed nun, jam venas la fin'.
Mi kredis je dieca knabino
Por kiu eĉ sanktul' sin dronas
Perfidaj okuloj tranĉas sen timo
Koron ebrian kiu ame ŝin kronas.
Ĉu daŭros la sufer'?
— Ne! Findecidas viktim' —
Kaj li kiel mi mem suĉas la sukon
el grundo sterila: turmento de senamul',
Plu sekiĝas la font'. Inspiro ŝvebas
Elrete saltanta kaj ĉikanoj sinsekvas.
Kiu fakte knedus am-paston? Mi trovos tamen
flakon, kiu glisigos min surpapere.

Lernu rezigni

Jam pasis temp' ĉion regi
ĉion mastri kiel solhavant'
ankaŭ aliul' rajtas flegi
ŝian amon — kun konkerĉant'!

Tamen, persistas spura amo
pro, eble, mispaŝo novica
sed liakoren tralikas de mamo
vivaromo, iom ome laŭvica.

Lernu pardoni, lernu je pacienc',
rezigni simile al pacribelo.
Jam promesiĝis rekompenc':
ne gumindas vi de ŝia fabelo. 


Sensoj, sentoj, sencoj

Boito, Camillo. Senso / Tradukis el la itala Jean-Luc Tortel; Antaŭparolo de Carlo Minnaja. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2004. — 72 paĝoj.

Ne multon verkis la italo Camillo Boito (1836–1914), arĥitekto kaj arta kritikisto, sed lia novelo Senso iĝis tre fama, grandparte ĉar sur ĝi baziĝis la samtitola filmo de Visconti en 1954 (kaj plia fare de Brass en 2001). Temas pri sekreta taglibro de Livia, 39-jara grafino, kie ŝi rakontas sian iaman adultan amrilaton kun oficiro (kiam ŝi aĝis nur 23, kun dikventra edzo 62-jara). Ambaŭ tempoj alternas: la tiama, kun la milito de 1866 inter Italujo kaj Aŭstrujo kiel fono, kiun mi trovas tre interesa; kaj tiu posta de Livia, kiam ŝi rememoras kaj priskribas la kokran aventuron kaj ĝiajn krudajn sekvojn rekte, sentabue, senrimorse, eĉ cinike, tamen senpeziĝe.

La titolo aludas ŝian amon al sensaĵoj kaj plezuroj:

Venecio, kiun mi neniam ankoraŭ vidis, sed tiom deziris koni, parolis pli al miaj sensoj ol al mia spirito: ĝiaj monumentoj, kies historion mi ne konis, kaj kies belecon mi ne kaptis, malpli gravis al mi ol ĝiaj akvo verda, ĉielo stelplena, luno arĝenta, krepuskoj oraj kaj precipe ĝiaj nigraj gondoloj, kie, kuŝante, mi allasis min al plej voluptaj fantazioj.
La plursenca itala vorto “senso” verŝajne rilatas ankaŭ al ŝiaj sentoj dum ambaŭ periodoj de ŝia vivo. La rakonta voĉo elektita de Boito fikcias esti virino, kaj foje oni kvazaŭ perceptas interlinie liajn “voluptajn fantaziojn” pri la karaktero de Livia aŭ ĝenerale pri la virina karaktero, se io tia entute ekzistas. Sed oni ne legu ĉi novelon kiel verkitan en 2006. Probable oni jam tro kutimiĝis al romanoj kaj filmoj, kies aŭtoroj fikcias esti seria murdisto, horsulo, luksa putino aŭ reviviĝinta mumio.

La traduko legiĝas flue, kiel originalo. En la antaŭparolo Minnaja skribas ke “la traduko de d-ro Tortel preferis rezigni pri paŭsado de la frazostrukturo kaj donis prioritaton al la travideblo: ofte li malimplikas la originaltekstajn frazojn kaj rekonstruas ilin pli klaraj”. Li povintus fari same pri sufiksoj, ekzemple en la sekva frazo: “Cetere bonulo, tute atentema, laŭ sia maniero, al sia juna edzino, diboĉema, laŭokaze blasfemema, senlaca fumanto, aroganta aristokrato, perfortema al timuloj kaj timema al perfortuloj, vigla rakontanto de maldecaj anekdotoj ĉiaokaze ripetataj, nek avara, nek malŝparema”, kie 6-foja ripeto de “-ema” (mal)fidele respondas al pluraj sufiksoj de la itala (el kiuj “-ore” aperas nur kvarfoje); ja en alia okazo li aŭdace senbalastigas al “belinoj” kaj “stultino”. Agrable impresas ankaŭ disfoja apostrofado, kvankam ĝi povus jen soni komike okaze de laŭtlego: “l' ardaj misteroj de l' amo vera”.

Temas entute pri rekomendinda libreto plena je emocioj, pasioj kaj diversaj fioj.

Jorge Camacho


Mejloŝtona verko klerigas

Phillipson, Robert. Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al lingva politiko / Tradukis el la angla István Ertl. — Rotterdam: UEA, 2004. — 254 paĝoj.

Ekde la 1a de majo 2004 estas 20 “oficialaj lingvoj kaj laboraj lingvoj de la Komunumaj institucioj” (Regularo n-ro 1, 1958). La Regularo difinanta la lingvojn uzendajn de la Eŭropa Ekonomia Komunumo estis la unua regularo, la plej unua dokumento “deviga kiel tuto kaj rekte aplikenda en ĉiuj membroŝtatoj”, en normala lingvaĵo la plej unua “EU-leĝo”. Ĝi baziĝas sur artikolo 290 (origine 217) laŭ kiu “la aranĝojn pri la lingvoj […] fiksas la Konsilio aganta unuanime”.

La regularo restas enhave tute senŝanĝa ĝis nun. La nuraj ŝanĝoj estas la aldono de pliaj lingvoj de la originalaj 4 de la 6-ŝtata organizaĵo al la nunaj 20 de la 25-ŝtata (2 en 1973, 1 en 1981, 2 en 1986, 2 1995, 9 2004, kaj ankoraŭ en 2007 estos aldono de la irlanda).

La esperanta traduko de Regularo n-ro 1 aperas sur paĝo 122 de Ĉu nur-angla Eŭropo? de Robert Phillipson. Tial, tiupaĝe, jam post la mezo de la libro, mi komencas la recenzon. Por mi, kiel esperantista aktivulo kun aparta intereso al la juraj aspektoj de la lingvoreĝimo, la 8 artikoloj de Regularo n-ro 1 havas apartan valoron kiel jura bazo por sistemo, tiom ofte kritikata. Regularo n-ro 1 devus esti deviga ero de la baza kleriĝo por ĉiuj agantoj en la lingvopolitika EU-tereno. Konante ĝin kaj la realon, bazitan sur tiu regularo, sed ankaŭ maskitan de la sama, ni havas ŝancon influi.

La multaspekta libro de Phillipson ne estas jura trarigardo, sed kleriga verko por ĝenerala interesita publiko verkita de kompetenta lingvisto. Ĝi estas popularigo de konoj akiritaj dum multaj jaroj de honesta engaĝiĝo por kompreni dinamikojn de la lingvopovaj rilatoj. La anglalingva libro vekis vastan atenton ankaŭ en mia lando. Tamen tradukita ĝi estas nur al unu lingvo, al esperanto. La traduko de István Ertl estas fidela kaj flua. Ĝi helpas nin esprimi nin, nialingve, pri la lingvopolitikaj temoj tiom karaj al ni.

Ĉu nur-angla Eŭropo? priskribas la 11-lingvan 15-ŝtatan Eŭropan Union, sed ĝi ne estas malnova. Ne nur la jura bazo restas la sama, ankaŭ la problemoj. Aliflanke, pro la ĉiam pli forta anglalingviĝo, ankaŭ la politika atento al la lingvaj problemoj kreskas. Por la kresko de la prestiĝo de esperanto la verko estas mejloŝtona pro la senantaŭjuĝa atento al la lingvo.

Notinde estas ke ankaŭ la citoj dorskovrile estas la samaj kiel en la originalo. Inter Neil Kinnock, tiama vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, Joseph Lo Bianco, direktoro de nacia lingvo-instituto, ĝi citas la tiaman ĝeneralan sekretarion de Eŭropa Esperanto-Unio, Dafydd ap Fergus: “Nepra legaĵo, se ni preventu lingvan katastrofon en Eŭropo rapide anglalingviĝanta”. En la antaŭparolo, kies la du unuajn alineojn Phillipson verkis speciale por la esperanta eldono, pluraj esperantistoj estas dankitaj pro siaj sciigoj pri la evoluoj en la eŭropa lingva politiko.

Anna Ritamäki


Hej horilko, kiu blankas…

jOmO slavumas: K-Disko. — Donneville: Vinilkosmo, 2006.

Japana rusroka bando Niplets el Osako multe pli slavas ol la freŝa albumo de jOmO/Liberecanoj/Solniŝka parte jida, romaa, hungara kaj eĉ tjurka, abunde kovrita per matrjoŝkoj, ĥoĥlomaj ornamoj kaj atlasa kozaka pufpantalono (por plena feliĉo aĉetendu lutreola ĉapo kun sovetarmea kokardo) por bombaste ŝprucu balalajke ĉipa estetiko de Aliosza Awdejew kaj Ivan Rebroff, des pli Cossack Patrol (pardonon, Kampeto kampo) same enestas kaj ekzotikaj krokodilaĵoj (“raz, dva, tri, jeszcze raz”, “ja bo bo bo bom ja bo boj”, “o, romale, o, ĉavale, deluli ĉaĉo nane”, “hajde, dajde” ktp.) ankaŭ ne mankas.

Oni prave rajtas priridi falsukrainaĉan pseŭdofolkloran figrafomaniaĵon por la belorusa popolpopo Kasiŭ Jasj kanjuŝinju kun regea gitarritmo de Manu Chao kaj preskaŭparodian strebon superi la pimpon de Nataŝa Gerlaĥ en la refreno de kvazaŭaŭtentika EoLA-movada bardaĵo, sed se socie akcepteblas la parizumo de Vopli Vidopljasova el Kievo, kial do k-do Jean-Marc Leclerq ne kantu Rozprjahajte ĥlopci konej en Tuluzo?! Honeste dirante, kiu krom francoj vere amas nin, la slavojn, en Eŭropo?!

Slavumo estas rara mensmalsano — sufiĉas la manfingroj de unu homo por kalkuli ĉiujn slavemajn eksterslavanojn: Robotniĉka, Vialka, The Ukrainians, Milovan Srdenoviĉ kaj kelkaj imitantoj de Goran Bregoviĉ havas nulan ŝancon konkuri kun Californication de Red Hot Chili Peppers. Konsole Kalifornio produktis Rocky IV kun la kapitano Ivan Drago, Red Heat kun la kapitano Ivan Danko, la generalon el Six-String Samurai kaj la idioton nome Taras “Made In USA” Bulba.

Bremsita far ĥimera ideologio, stalinisma propagandmaŝino anstataŭ efektiva strategio de masiva atakado per agresiva kulturviruso poiomus disbalancigi la esencon de antagonisma sistemo, elspezis valoran homarenergion stultege kaj nelogike: absurda impeto totalkontroli la kopirajton per absoluta monopolo de oficiala mondkoncepto, tabuigo de egoaj kreaj impulsoj, demonigo del' tutspaco for del' getta limruĝo. Rezulte protesta intereso al ĉio “kapitalisma” transformiĝis en amasmanion, “komunismo” sukcese bankrotis, ĉar ne eblas eterne vivteni la karnon sur la peka Tero kreante nenion krom la halucinoj… La berlina muro gaje dispecigitas, Okcidentan Eŭropon ekskualis gastlaboristaj svarmoj el t.n. “socialisma landaro” kaj evidentiĝis, ke “civilizita mondo” same kruele punas pro senpermesa distribuo de io ajn kaj ne tre studemas la geografion oriente de Odero… Sed pluse nenion komprenas pri slavoj.

Tamen Jomo ja estas ne tia!! Li havas polan edzinon, koncertis por 300 prizonuloj en Ivanovo, babilis “Maĥno-maniere” en Guljaj-Pole… Oftaj vizitoj al eks-USSR donis utilan sperton pri primitivisma aranĝspecifiko de orienteŭropaj rokuloj, eĉ ekrusis ĉiama franca prononco… Ĉu li vere trovis la ŝlosilon por mirakla slava animo?? Mi 100-procente certas, ke ne.

Plej sukcesas la titoloj kie Jomo ne kantas (se li trinkus vodkon, ne aspektus tiom aliplanedume), t.e. Ĝelem ĝelem kun Neno kaj Verda saliko de Zirka. Sincerintensa voĉdolĉo de Irina Lebedeva estas apenaŭ unusola adekvata elemento en tiu internacia surrealisma cirko de senriproĉaj orelplezuristoj nostalgie ŝlagri dank' al sonsorĉo de Triboulet.

Ricevonte la diskon ne rapidu mokkomenti mp3-ojn icq-e. Prefere organizu kuireje intiman esperanto-kunvenon por jomoroke ŝikvesperi helpe de pimenta brando, lardo kaj salitaj tomatoj, do post la horo viaj gastoj nepre postulos la ripeton, eĉ se neniam antaŭe slavumis.

Glebo Malcev


Ricevitaj libroj

Boito, Camillo. Senso / Tradukis el la itala Jean-Luc Tortel; Antaŭparolo de Carlo Minnaja. — Dobřichovice: KAVA-PECH, 2004. — 72 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Cibulevskij, Dmitrij. Enciklopedio de historio de la E-movado en USSR. — Ĥarkiv: dmic, 2002. — 168 pĝ., il. — [Aĉeto].

Gvidlibro 2006 / Red. Roy McCoy. — Rotterdam: UEA, 2006. — 96 pĝ., il. — [Donaco de UEA].

Jarkolekto de TAKE. 2005 / Red. Jan Werner. — Wintzenheim: TAKE, 2005. — 68 pĝ., il. — [Donaco de B.Ĉupin].

Jarlibro 2006 / Red. Roy McCoy. — Rotterdam: UEA, 2006. — 286 pĝ., il. — [Donaco de HaGo].

Nguefack Zedong, Chamberline; Nyeck Liport, Herman. Historioj... Rakontu! Aŭ la Saĝulo, la Ruzulo kaj la Idiotulo: Instruaj rakontoj el Afriko. Douala: Afrik-Naturo-Esperanto, 2006. — 127 pĝ., il. — [Donaco de Skonpres].

Pasporta Servo 2006: La adreslibro de gastigantoj sub aŭspicioj de TEJO / Kompilis Derk Ederveen. — Rotterdam: TEJO, 2006. — 226 pĝ., il. — [Membroekzemplero].

Poška, Antanas. Requiem: Miniaturoj. En la litova kaj Esperanto / Tradukis el la litova Vida Beinortienė. — Kaunas: Ryto varpas, 2005. — 270 pĝ.; 1000 ekz. — [Donaco de LitEA].

Serrano Pérez, Luis; Torné i Grau, Santiago. Diccionari Català-Esperanto. — Barcelona: Barcelona Esperanto-Centro, 2006. — 8 pĝ. + 271 pĝ. — [Donaco de BEC]. 


15 jaroj da Ondo

La Ondo vivas jam dek kvin jarojn post la refondo, kaj mi gratulas la respektindan magazinon okaze de ĉi tiu jubileo:

Dek kvin jarojn La Ondo kuras
Tra la mond' al la verda kor'
Kaj per lum' de la vort' poluras
Novan senton dum la labor'.

Verve helpas la lingvon regi
Spritaj splitoj, versaĵ', rakont',
Kaj recenzoj invitas legi —
Plivastiĝu la horizont'!

“Lir'” alvokas, kaj kursoj pasas
En vastejoj de l' tuta mond'.
Ion gravan ĉu preterlasos
La impete kuranta Ond'?

Esperantologiaj skizoj
Inklinigas al esplorem',
Kaj en bru' de movadaj krizoj
Vivas dubo, disput', problem'.

Jen parolas elstaraj homoj,
Bolas voĉoj de l' fid' kaj fam'
Grandaj faroj kaj grandaj nomoj —
Ĉu l' ideo ne venkis jam?!

Laŭ la literaturdestino
En la ĉiam pli multa kvant'
Vivu longe la magazino
Por la lingvo kaj la legant'!

Klara Ilutoviĉ



La mondo ridas

Jen plia fasko da ŝercoj el La Praktiko: “gazeto, kiu instruas kaj amuzas”. Ili estas plukitaj el la kolekto 1936.

Kritiko

— Kiel plaĉas al vi mia fianĉino? Mi faris bonan elekton, ĉu ne?

— Jes, certe! Sed ŝajnas al mi, ke la elekto ne estis granda.

En manĝejo

Gasto: Mi pagos per ĉeko: tio estas al mi pli facila.

Kelnero: Pardonu, sinjoro, sed ni havas interkonsenton kun ĉiuj bankoj, ke ni ne akceptas ĉekojn kaj ili ne servas tagmanĝojn.

La nova servistino

Mastrino: Kial vi purigas la fenestrojn nur de interne kaj ne ankaŭ de ekstere?

Servistino: Por ke vi povu elrigardi, sinjorino, sed la homoj ne povu enrigardi!

En vilaĝa hotelo

Gasto: Hieraŭ vespere mi metis miajn ŝuojn antaŭ la pordon, sed neniu atentis ilin.

Mastro: Eĉ vian monujon kaj horloĝon vi povas elmeti. La homoj ĉi tie estas honestegaj.

Inter geedzoj

Ŝi: Kial vi ne estas tia viro, kia sinjoro Petersen estas? Hieraŭ li diris al sia edzino: “Iru en la urbon kaj rigardu ĉapelon de kvardek guldenoj”.

Li: Ĉu mi iam malpermesis al vi rigardi multekostajn ĉapelojn?

Ĝuste tial!

— Estas strange, ke vi, sinjoro, ne ŝatas muzikon, kvankam ĉiuj viaj kvar filinoj muzikas.

— Tute ne strange! Se ankaŭ vi havus kvar muzikantajn filinojn, ankaŭ vi malŝatus la muzikon!

En la apoteko

— Mi petas ian bonan dormigilon por mia edzo.

— Jen, sinjorino, ĉi tiu rimedo estos taŭga por du semajnoj: poste mi donos alian.

— Jes, sed mi ne volas, ke li dormu dum du semajnoj!

Plukis Halina Gorecka


Aktorino Vida Jerman kun Anna Ritamaeki post la malfermo en Florenco kie la saluton de Finnlando akompanis  sorche brila invito al Arta Lumo. (Fotis Carola Antskog)Arta Lumo logas al Finnlando

Arta Lumo — jen la nomo de internacia arta festivalo, kiun la sekvajare 100-jariĝanta Esperanto-Asocio de Finnlando organizos de 27 jul ĝis 1 aŭg 2007 en Kuopio, urbo fama pro sia altkvalita muzika oferto. La invito al la festivalo estis lanĉita en Florenco kaj la informo disvastiĝis ankaŭ dum aliaj someraj eventoj.

Per abunda, altkvalita programo EAF celas allogi vastan, internacian publikon. Klasika muziko kaj roka, poezio kaj palindromkreado, teatro kaj danco estas nur ekzemploj pri la vasta gamo de arta kreado en esperanto. La festivalaj organizantoj jam havas multajn ideojn kaj diskutis kun pluraj artistoj, sed daŭre volonte akceptas viajn konsilojn.

Verŝajne realiĝos komuna vojaĝo al la 92a Universala Kongreso. Helsinko estas unu de malmultaj urboj en Eŭropo de kiu iras rektaj flugoj al Japanio. Eblas ekflugi de Kuopio kun alveno ĵaŭde matene en la urbo Nagojo. Ni jam kontaktis japanajn esperantistojn, kiuj pretas helpi nin organizi interesan programon antaŭ la pluvojaĝo al Jokohamo.

Adreso: Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530, Helsinki, Finnlando
Rete: ArtaLumo@esperanto.fi

Anna Ritamäki,
Prezidanto de EAF


Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrado

La Ondo de Esperanto kaj la Ĝenerala Konsulejo de Pola Respubliko en Kaliningrado denove invitas al Kaliningrado por la tradicia Zamenhofa Semajnfino.

8 dec 2006 (vendrede) en la Konsulejo okazos malfermo kaj akcepto kun partopreno de diplomatoj, lokaj aŭtoritatoj, sociaj organizoj, ĵurnalistoj, esperantistoj. Reprezentiĝos Esperanto-Asocioj el Germanio, Litovio kaj Pollando. Pliaj asocioj estas bonvenaj.

9 dec 2006 (sabate) en la Marista Kulturpalaco (eksa Kenigsberga Borso) disvolviĝos esperantista programo kun i.a. festprelego de Aleksander Korĵenkov pri la ideologia heredaĵo de Zamenhof. En la vespera bankedo estos anoncita la rezulto de Liro-2006.

10 dec 2006 (dimanĉe) oni ripozos kaj ekskursos.

Atenton! Loĝantoj de preskaŭ ĉiuj landoj devas havi ruslandan vizon. Bonvolu ĝustatempe viziti konsulejon.

Bonvenon al Kaliningrado!

Adreso: RU-236039 Kaliningrad ab. ja. 1205, Ruslando
Telefono: (4012) 656033
Rete: sezonoj@gazinter.net
http://www.esperanto.org/Ondo/ 


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2006. № 8–9 (142–143)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2007:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2006.
Subtitolo