Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2007. № 1 (147)

Bertilo Wennergren

Bertilo Wennergen – la Esperantisto de la Jaro 2006


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Komentario

VergaraDigne prepariĝi al la Zamenhofa Jubileo 2009

La ĵusa okazintaĵo en la Pola Radio abrupte, skue malordigis la glatan etoson de nia Esperanto-mondeto kiu, malgraŭ la flamaj solenaj UK-paroladoj, plejparte vivas trankvile de unu renkontiĝo al alia, de unu klaĉado al alia (“estas ni esperantistoj”, — eblus diri laŭ la konata satiraĵo de Julio Baghy). Nu, forigante tiun elsendon oni krude, malferme, malĝentile demandis, kial ŝtata radio elspezu publikan monon por afero de “hobiuloj”, kaj oni rekte aludis la judecon de la iniciatinto de Esperanto ne precize per tro ŝata sinteno.

Tiu malagrabla sperto denove vekis nin el nia dolĉa sonĝo. Ne nur temas pri tio, ke nuntempe la mondo verŝajne ignoras eĉ la ekziston mem de Esperanto, dum ĝi pene, malekonomie “solvas” per la tutmonda angla la interlingvan demandon pri kiu ni ĉiam insistis, sed plu fariĝas danĝere potencaj kelkaj fortoj kiuj ideologie kontraŭas nin.

Kaj rapide proksimiĝas la 150a naskiĝdatreveno de Zamenhof. Tiel kiel dum 2005 oni festis la Einstein-jaron, 2009 estu la dua Zamenhof-jaro, ne nur en nia aparta movado/komunumo sed precipe ekster ĝi. Ni klopodu, ke Unesko oficiale deklaru tion samkiel antaŭ kvindek jaroj.

Eble pli ol iam, ni ne nur rajtas sed devas sobre (ne hagiografie) tamen fiere elstarigi liajn meritojn kiel idealisto kaj humanisto, genia, energia lanĉinto de praktika iniciato por homaj interkompreniĝo kaj repaciĝo. Tiu etika, idealisma animo estas, kune kun (fakte nedisigeble de) la lingvo mem, nia plej riĉa heredaĵo. Ĉu pravis la tiamaj hontotimaj gvidantoj de la movado, kiuj antaŭ cent jaroj silentigis lin favore al strikte racia, porkomerca, nurlingva komunikilo? Nu, gravaj intelektuloj, kiel Umberto Eco, esprimis admiron por lia morala kaj klera figuro, sugestante ke indus pli bone konigi la fascinan biografion de Zamenhof, la idean flankon de lia agado. Ĉu ĉi-foje finfine aperos filmo pri li, etnolingvaj tradukoj de liaj biografio kaj vortoj (kiel Mi estas homo), specialaj poŝtmarkoj, plurlingva omaĝa retejo, ktp?

La du antaŭaj jubileoj havis sian centran UK-feston en Pollando, ĵus elirante en 1959 el la stalinismaj persekutoj, baldaŭ enironte en 1987 en la orienteŭropan Esperanto-krizon. La decido, kiun la pollanda registaro faris pere de siaj politikaj burokratoj nun potencaj en la radiostacio, decido vere malestima ne nur al nia afero sed aparte al Zamenhof mem kaj al esencaj valoroj tiom karaj al li, devigas nin serioze pripensi: ĉu ni okazigu nian jubilean UK-on tie? Mi scias ke iuj tuj respondos, ke tamen jes, “ni amase venu tien por montri kaj starigi precedencon ke la Esperanto-movado estas forta, maltimema, vivkapabla”, ktp. Mi sincere dubas.

Ja estus bele soleni en Bjalistoko. Sed se la “tergloba vilaĝo”, laŭ la konata metafora bildo de McLuhan, eĉ se moderniĝinta, plene merkatigita kaj mirinde teĥnologia, tamen iel similas al la iama Bjalistoko, vilaĝo kun kvereloj inter la popoloj kaj gettoj kie mizere vivas neŝatataj membroj de la socio (enmigrintoj, malriĉuloj, lingvaj malplimultoj, ktp) ni rezistu ĉiun ajn pogromon. Reen al la noblaj esperoj de d-ro Esperanto!

José Antonio Vergara


Bertilo WennergrenMi havas multajn projektojn…

Intervjuo kun Bertilo Wennergren

Demando: Kiel impresis vin la informo, ke vi iĝis la Esperantisto de la Jaro?

Respondo: Mi tre ĝojis, kompreneble. Ĉiam estas agrable ricevi rekonon de longa kaj pena laboro.

Demando: La internacia elektantaro laŭreatigis vin kiel la aŭtoron de PMEG. Sed ja temas nur pri fino de granda laboro, kiu daŭris pli ol unu jaron. Kial vi ekhavis ideon pri ĝi, kaj kiam ĝi estis ekverkita? Dum kiom da tempo vi laboris pri ĝi?

Respondo: La ideo verki iaspecan gramatiklibron en Esperanto iel ŝvebis en mia kapo jam de kiam aperis mia kompendio de Esperanta gramatiko por Svedoj (Esperantokompendium), sed la konkreta instigo al ekagado venis de Jorge Camacho iam en 1991. Kiam samjare ankaŭ Osmo Buller (krie) demandis al mi, kiam mi verkos mian gramatikon (en — aŭ pli ĝuste trans — la libroservo de la UK en Bergeno), mi decidis komenci la laboron. Se mi tiam scius, kiom da laboro tio postulos, mi kredeble rezignus pri la tuta projekto, sed mi estis juna kaj malsaĝa… La efektiva verkado daŭris ĝis 1995, kiam mi povis publikigi la tuton en la Interreto. Kiom da horoj mi pasigis antaŭ mia komputilo, mi tamen nun ne povas pritaksi. Sed poste mi ankoraŭ multe poluris, korektis kaj iom kompletigis.

Demando: Kiom diferencas la unua reta kaj la libroforma teksto?

Respondo: Nur en kelkaj malmultaj lokoj mi faris vere signifajn ŝanĝojn (ekzemple, pri respondado al neaj demandoj). Sed la multegaj malgrandaj korektoj kaj kompletigoj, kiujn oni rimarkas nur se oni tre zorge komparas, kredeble tamen sume sufiĉe grave diferencigas la unue publikigitan version disde la ĉi-jara libra eldono. Por esti honesta mi devas konfesi, ke la tuto estas tiom kompleksa, ke mi ofte mem perdas la superrigardon. Tial mi fakte ne povas bone respondi tiun demandon.

Demando: Post Jouko Lindstedt kaj Michel Duc Goninaz vi estas la tria esperantisto de la jaro, ricevinta ĉi tiun titolon pro esperantologia laboro. Ĉi tio estas honoro, sed ankaŭ respondeco, ĉu ne?

Respondo: Sendube pezas sur la ŝultroj de farantoj de tiaspecaj verkoj kiel PIV kaj PMEG granda respondeco. Se mi skribas ion eraran en PMEG, kaj se PMEG estos rigardata kiel iaspeca normo, tiam iuj eble mislernos. Mi ĉiam ripetas, ke PMEG ne estas perfekta, kaj ke certe en ĝi estas gravaj eraroj (same kiel en PAG). Legantoj do nepre pensu mem, kaj rigardu PMEG-on kiel fonton de konsiloj. Tia singarda aliro estas konsilinda ankaŭ pri PIV, pri la Hejma Vortaro kaj pri aliaj verkoj Esperantologiaj.

Demando: Sed kiun rolon la Akademio havas?

Respondo: La Akademio havas gravan rolon. En ĉiuj okazoj, kiam la Akademio de Esperanto faris konkretajn decidojn kaj rekomendojn pri gramatikaj aferoj, mi tiujn instruojn zorge enmetis iaforme en PMEG-on. La Akademio plu laboras, kaj tute povas esti, ke estontaj eldonoj de PMEG estos iudetale ŝanĝitaj pro intertempe aperintaj decidoj Akademiaj.

Demando: Kiuj gramatikaj problemoj estas la plej senteblaj nuntempe?

Respondo: Mi multe interesiĝas pri la evoluo de la junulara lingvaĵo. Mi notis kelkajn tendencojn tre interesajn kaj tre diversspecajn. Temas, ekzemple, pri pli libera uzo de rolvortetoj (prepozicioj) antaŭ subfrazoj kaj I-verboj (“Ni parolis pri kiel Esperanto diferencas de naciaj lingvoj”; “Ili diskutis pri eldoni tian gazeton”; “ŝi dankis pro ricevi la donacon”…) — en si mem tute logikaj uzoj, sed ja konfliktantaj kun la tradiciaj normoj; kaj ankaŭ pri aferoj pli ŝokaj kiel ekzemple uzo de “je” por marki objekton aŭ eĉ nova objekta rolvorteto “na” (“Ili admiras je/na Zamenhof”) kaj similaj novaĵoj/herezaĵoj. Tradicie Esperantologoj atentas precipe la skriban uzon. Eble ili maltrafas gravajn fenomenojn aperantajn precipe en parola uzo (sed nun tamen observeblajn ankaŭ en la Interreta paroleca skribado retpoŝta k.s.).

Demando: Ĉu via esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi utiligas profesie Esperanton?

Respondo: Mia nuna profesio naskiĝis rekte el mia laboro pri PMEG. Ĝuste la Reta publikigo de PMEG kaj la posta laboro por flegi kaj evoluigi la Retan PMEG-on kaŭzis, ke mi eklernis kaj plulernis pri programado kaj kreado de TTT-paĝoj. Tial finfine mi povis eklabori ankaŭ profesie tiukampe. Ĝuste nun miaj monenspezoj venas de mia engaĝiĝo en la TTT-ejo Lernu!, kie mi plenumas precipe programadajn taskojn.

Demando: Oni konas vin ne nur kiel la aŭtoron de PMEG kaj kiel influhavan akademianon, sed ankaŭ kiel pioniron de la moderna Esperanto-muziko. Kial vi lastatempe malpli aktivas en ĉi tiu sfero?

Respondo: La nunan malaktivadon de la bando Persone (kiu principe plu ekzistas) kaŭzas simple tio, ke la tri bandanoj nun loĝas tro dise por povi kunludi (en Svedujo, Germanujo kaj Koreujo). Bonŝance tamen Martin (nia ĉefkantisto kaj gitaristo) ĵus registris propran diskon (baldaŭ eldonotan), kiu iele daŭrigas la laboron de Persone. Mi kontribuis per kuraĝigado kaj iom da konsiletoj. Mi certas, ke iam iel Persone denove koncertos, sed kredeble ne tre ofte, kaj kredeble nur akustike (malroke).

Demando: Ĉi tiu intervjuo aperos en La Ondo de Esperanto. Kiun opinion vi havas pri ĉi tiu revuo?

Respondo: Mi havas tre favoran opinion pri La Ondo, precipe pro ĝia multflankeco kaj sentimeco. Mi aparte admiras, ke La Ondo, kiu antaŭ nelonge aperigis tre negativan recenzon de PMEG, nun honorigas min kiel Esperantiston de la jaro ĝuste pro tiu sama verko. Tia malfermeco al diversaj opinioj estu modelo por nia gazetaro.

Demando: Por kiu(j) vi voĉdonus, se vi estus elektanto ĉi-jare?

Respondo: Mi ripetas tiun saman nomon, kiun menciis Jouko Lindstedt en 2000: Floréal Martorell, kiu senlace laboras pri eldonado de Esperanta muziko.

Demando: Ne estas evitebla demando pri viaj planoj.

Respondo: Mi nun konkrete laboras pri nova eldono de PMEG! Ĝi konsistos el nova Interreta versio kun korektoj de kelkaj eraroj kaj kun kelketaj kompletigoj, kaj el folio kun korektendaĵoj por la unua papera eldono. Mi devas krome mencii la Esperantologian TTT-ejon Lingva Kritiko, kiun mi ĵus lanĉis. Cetere mi havas multajn projektojn Akademiajn, ekzemple, 10a Oficiala Aldono (se sukcesos la baldaŭ privoĉdonota 9a OA). Abundas ankaŭ ideoj por plibonigi kaj pliampleksigi la Tekstaron de Esperanto, k.t.p., k.t.p.

Demando: Ĉiu laŭreato devas respondi nian tradician demandon: Kiujn tri Esperantajn librojn vi kunprenus, ekzilote al neloĝata insulo (ironte al kosmovojaĝo k.s.)?

Respondo: Mi ĵus mendis la verkon Lingvaj babilaĵoj de Cherpillod. Se la ekzilo okazos tuj post kiam mi ĝin ricevos, mi do nepre ĝin kunportos. Mi tiam nepre kaptu la okazon iom ripozi de la Fundamento, PIV kaj Lingvo kaj Vivo (kiujn mi daŭre relegas), kaj anstataŭe finfine legos Reguluson de Lorjak. Krome mi kunportos la du papili-romanojn de Trevor Steele (ĉar mi ilin ankoraŭ ne legis), esperante, ke oni ne rimarkos, ke la promesitaj tri libroj fariĝis kvar (kaj ke neniu rimarkos la k-diskon en mia poŝeto kun ĉiuj kvar volumoj de la Fabeloj de Andersen). 


Giorgio SilferGiorgio Silfer: alia Esperantio eblas

Giorgio Silfer estis elektita kiel Konsulo, nome prezidanto, de la Esperanta Civito por 2007–2011 per baloto okazinta samtempe en pluraj kontinentoj, kie kandidatis tri listoj kun propraj simboloj kaj konkurencaj programoj: la gajninta listo, kiun li gvidis, atingis du trionojn de la esprimitaj voĉoj. Kion signifas ĉi tiu sukceso?

Respondo: Unuavice la venkon de la Nova Maldekstro en Esperantio: progresema, ekologiema, sed ne klasbatala. La Alvoko por Nova Maldekstro (aŭgusto 2004) estas fakte la ideologia platformo de la Verda Listo, kies ĉefkandidato mi estis, kaj kiu atingis la de vi menciitan procenton. Vidalvide al la krizo de tio, kio restas el la iama laborista movado, estas probable ke dum la venontaj jaroj firmiĝos nova opinimovado, aktiva per kaj por esperanto en pluraj kampoj (mondialismo, lingvaj minoritatoj, Monda Socia Forumo, Tria Mondo, rajtoj de la virinoj ktp), sed ekster la anarkiisma SAT kaj ekster la politike indiferenta UEA.

Demando: Renato Corsetti, elektita en 2001 kiel prezidanto de UEA fare de kelkdeko da komitatanoj laŭ unu sola, blokita listo, difinis sin “la prezidanto de ĉiuj esperantistoj”. Kaj vi?

Respondo: Mi estas esperantisto, kaj Corsetti neniam estis mia prezidanto, se escepti la monatojn (en 1972– 1973) kiam li prezidis TEJOn kaj mi estis TEJO-ano. Jure, la Konsulo estas la prezidanto de ĉiuj individuoj kiuj havas la Esperantan civitanecon, inkluzive de tiuj kiuj ne voĉdonis por li kaj lia programo.

Demando: Kiun lokon en tiu programo okupas la rilatoj kun UEA?

Respondo: Temas pri segmento ene de la rilatoj kun la establoj uzantaj esperanton, pri kiuj ne okupiĝos rekte la Konsulo, sed la Vickonsulo, sen. Marie-France Conde Rey: ŝi interalie vizitas ofte la UEA-kongresojn, kiel korespondanto de Heroldo de Esperanto. La Konsulo okupiĝos specife pri la rilatoj kun subjektoj ekster Esperantio.

Demando: Bone, sed ĉu vi povus klarigi ion pri la strategio de la Civito vidalvide al Universala Esperanto-Asocio?

Respondo: UEA estis invitita al ĉiuj forumoj kiuj kondukis al la promulgado de nia Konstitucio: 1998, 1999 kaj 2001. Alvenis neniu oficiala reprezentanto kaj neniu kontribuo, male ol faris SAT, kiu eĉ prezidis du el tiuj forumoj. La sinteno de la Civito al UEA dependos de UEA mem. Mi opinias ke kun la UEA-anaro kaj la landaj asocioj ne ekzistis kaj ne ekzistos problemoj. Samtempe mi konscias ke en Internacia Esperanto-Ligo (rebaptita kiel Universala Esperanto-Asocio en 1947) ekzistas du malgrandaj cirkvitoj, kiuj klopodas stiri ĝin laŭ la propraj interesoj. La unua estas la heredantoj de la tradicia finvenkismo, kiuj strebis modernigi la strategion de UEA, ekde la Deklaracio de Tyresö ĝis la Manifesto de Prago. Kiel raŭmisto mi opinias (kaj la faktoj konfirmas) ke ili eraras, sed mi respektas generacion, kiu kapablis produkti vidpunkton. Dua malgranda cirkvito konsistas el homoj iom pli junaj, kiuj tamen produktis neniun vidpunkton, krom la opinio ke la centra oficejo estas pli grava ol la Estraro kaj la Komitato (mi uzas la majusklojn inverse ol ili). Temas pri cirkvito, kiu estas tre konfliktema, ankaŭ laŭ la eventoj en UEA dum 2001–2004. Kaj se Afriko turnis la dorson al UEA en 2006, tio estas “merito” de tiu cirkvito. Evidente ĉi-lastan cirkviton mi ne respektas, ĉar ĝi faris kaj faras nenion pozitivan por Esperantio ĝenerale kaj por UEA aparte. Fakte UEA bezonas tute novan generacion, trian cirkviton kiu kapablus regeneri ĝin. Sed tian mi ne vidas; ĉu vi?

Demando: La “polaj eventoj”, pri kiuj la Civita Senato starigis esplor-komisionon, kaj aliaj faktoj ŝajnas indiki, ke laŭ la Civita medio UEA havas ion por honti en sia ĵusa pasinteco. Ĉu tio ne povas influi negative al la dialogo, same kiel influas negative aliaj pure personaj antaŭjuĝoj, ĉe la de vi formulitaj cirkvitoj?

Respondo: Ne temas pri kvazaŭa suspekto, sed pri efektiva certeco, bedaŭrinde. Vi do tuŝas realan problemon, kiu ne fontas el personaj antaŭjuĝoj, sed el faktoj. Laŭ la erara supozo, ke la divido en blokoj daŭros almenaŭ dum la tuta vivo de la koncernatoj, la Tyresö-generacio parte kompromitiĝis kun la iamaj orienteŭropaj reĝimoj. Kaj notu bone, ke ne temas pri la akuzoj de Lapenna en la 1970aj, sed pri eventoj en la 1980aj, eĉ nekonataj de Ivo Lapenna. Siaflanke, la raŭmistoj ne petas lustracion, sed almenaŭ la historian veron. Zamenhof difinis la internan ideon antaŭ cent jaroj en Ĝenevo, “Frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj”; li ne uzis la vorton “paco”, kiu por multaj nunaj esperantistoj (ekzemple, la nuna redaktoro de la UEA-organo) estas sinonimo de ajna trankvilo, eĉ je la prezo rezigni pri justeco kaj vero. Ĉi tie situas fundamenta etike-kultura diverĝo inter finvenkismo kaj raŭmismo, fakte. Neniu dialogo eblas, sen la supero de ĉi tiu diverĝo.

Demando: Kelkaj bedaŭras, ke vi utiligos vian tempon por la Civito anstataŭ verki. Kion vi opinias?

Respondo: Kelkaj nek rimarkas ke mi daŭre verkas, ne nur esperantlingve (certe, se ili traspuras nur “blogojn” en la reto, anstataŭ legi presaĵojn…), nek volas ke mi disvastigu esperanton, evidente. En la unua kazo, ĉe kelkaj mankas okulvitroj; en la dua kazo, ĉe la samaj malsufiĉas la amo al nia lingvo.

Demando: Kiu estas, laŭ la nova Konsulo, la plej urĝe solvenda problemo en Esperantujo ĝenerale kaj en la Civito aparte?

Respondo: En la malnova Esperantio, kie la individua plejmulto estas finvenkisma, jam mankas la fido en la fina venko, sed neniu kuraĝas diri: “ni eraris” — ŝajne oni preferas administri la lastan etapon ĝis la “fina malvenko”. En la nova Esperantio, kie ĉiuj individuoj estas raŭmistoj, temas pri kuro kontraŭ la tempo: ĉu sufiĉe rapide ekzistos tio, kio garantios la transvivon de esperanto en la nuna jarcento? Ja finfine la Civito ekestis tiucele. Bonvena estas ĉiu deziranta helpi por plenumi tiun celon. 


Vide el Bruselo

Kune ekde 1957

La Eŭropa Komisiono lanĉis grandiozan programon por pliproksimigi la Eŭropan Union al civitanoj. Kiel por ĉiuj programoj de EU, la Komisiono elpensis bonegan sloganon, nuranglalingvan, kompreneble: “Together since 1957”.

Tradukite la slogano signifas “Kune ekde 1957” kaj memorigas la kvindekan datrevenon de la subskribo de la Traktado de Romo. Tiu traktado efektive signifas la komencon de la Unio kiel ni ĝin nun konas. Plie, laŭ la respondeca eŭropa gravulo Margot Wallström, la slogano “Together since 1957” sonas multe pli bone en la angla ol en la aliaj oficialaj lingvoj de la Unio.
En Romo antau 50 jaroj
Kompreneble, ne ĉiuj en Bruselo samopinias kun sinjorino Wallström. Hispana socialista deputito Carlos Carnero González eĉ konsideras ke maltaŭgas uzi sloganon en unu sola EU-lingvo, nome la angla. “La elekto de tiu slogano kontraŭas la Unian principon de lingva plureco, kiu estas unu el la fundamentaj demokrataj principoj sur kiuj estas bazitaj eŭropa integriĝo, — diris Carnero González. — Tutcerte en tempo de krizo, ne pravas diskriminacii kontraŭ lingvoj kaj tio kaŭzos perdon da fideco en la Uniaj institucioj”.

Carnero González ŝajne volas, ke ĉiuj civitanoj estu egale reprezentitaj per slogano, ne nur tiuj kiuj parolas la anglan. “Pro tio, mi sugestas anstataŭigi la sloganon per simbolo kiu reprezentus nin ĉiujn, sen lingva aŭ alia distingo”. Laŭ Carnero González la Komisiono devas respekti kaj subteni la principon de multlingvismo.

Alia deputito, kiu multe pripensas la lingvan demandon, estas maldekstrulo Erik Meijer de Nederlando. Li volas interkonsenton kun estontaj membro-ŝtatoj de Eŭropa Unio en eks-Jugoslavio por eviti, ke EU traduku kvarlingven. La lingvoj de Kroatio, Serbio, Montenegro kaj Bosnio estas ege similaj, kaj de multaj homoj estas konsiderataj kiel la sama lingvo, la serba-kroata.

“La reorganizado de la landlimoj instigis la kultivadon kaj akcentadon de lingvaj diferencoj, kiuj ekzistis antaŭ 1918. Tamen uzantoj de tiuj lingvoj ankoraŭ povas kompreni unu la alian sen interpretistoj kaj tradukistoj”, — diris Meijer. Li volas ke la Komisiono, pro la fakto ke Kroatio aliĝos al EU antaŭ la aliaj eksjugoslaviaj ŝtatoj, jam nun pripensu kion fari: “Se oni nun ne faras akordojn, tio signifos ke la kroata fariĝos aparta oficiala lingvo de EU ekde eniro, sen konsidero de ĝia proksimeco al aliaj lingvaj variantoj”.

Meijer timas ke la Komisiono, ignorante la problemon, kondukos al situacio en kiu estos tradukistoj kaj interpretistoj por la bosna, serba, kroata kaj montenegra. La sola ĝisnuna respondo de la Komisiono ne diras multe: “La Komisiono konscias pri la lingva situacio en tiuj ŝtatoj kaj agnoskas la koncernon rilate al la ebla estonta efiko pri eŭropaj tradukaj kaj interpretadaj servoj”, — diris Olli Rehn, membro de la Komisiono respondeca pri pligrandiĝo. “La Komisiono ankaŭ estas konscia pri la sentebleco de la ligo inter lingvo kaj ŝtateco. La difino de oficialaj Komunumaj lingvoj por novaj membro-ŝtatoj estas demando por alirnegocadoj”, — notis Rehn.

Dafydd ab Iago


Aŭtuno estas eble malserena

Tamen:

Ĝangalo estas en kriza situacio, sed klopodas vendi sin aŭ iel savi sin. Fonto ne malaperas, sed nur paŭzas, kaj estas studata reaperiga plano. La Esperanto-redakcio de Radio Polonia estas en danĝero, sed eblas plubatali kontraŭ ĝia malapero.

Kompreneble se ni rezignemas, se ni mem ne klopodas laŭ niaj rimedoj rebonigi la situacion, certe estas grandaj riskoj, ke ĝi restos malbona. Sed ni ne simple konstatas la problemojn, ni reagas! Defetismo ne helpas. En la historio ĝenerale, kaj en la historio de la Esperanto-movadoj, el iuj krizoj povas naskiĝi io nova kaj pli bona. Kondiĉe ke ni ne restu spektantoj, sed estu agantoj.

Estu printempo en la aŭtuno.

Claude Nourmont


Tri groŝoj en la poŝoj

Post tiom da argumentoj kontraŭ PMEG mi rajtis atendi iom da objektaj obĵetoj, almenaŭ ion, kio klarigus (aŭ deklarus) la principojn, indikus la teorian bazon, pravigus la metodon (se ĉio-ĉi ekzistas). Bedaŭrinde, miaj oponantoj preferis eviti rektan disputon. Mi ne neas, ke tia taktiko povas havi efekton, sed nur konstatas ilian faktan kapitulacon en ĉiuj centraj punktoj de miaj akuzoj.

PMEGAntaŭ ĉio, du vortoj pri “rabia kaj insulta” tono de mia eseo. Laŭ s-ro Wennergren ĝi apogeas en dufoja ripeto de la termino “demenco”. Temas pri evidenta miskompreno. Per tiu aflikta vorto mi karakterizas ja ne la aŭtoron, sed staton de l' menso de la leganto, kiam li kontaktiĝas kun iuj strangaĵoj de la teksto. Efektive, kiam oni legas duoncentan liston de verboj kun certaj komentoj, ekzemple, “morti — perdi la vivon”, “danci — sin movi dance”, oni sentas sin idioto.

“Kris ne estas kompetenta por recenzi tian verkon kiel PMEG”, — konkludas la aŭtoro de la gramatiko el tiu sola fakto, ke mi preferas la formon “gastumi” al “gasti”. Ĉi-lastan kaj similajn ja uzis Zamenhof, do mi ne konas la Zamenhofan lingvouzon.

“Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas”, — citas s-ro Wennergren, instruante min pri la klasika stilo. Knabaĝe, 10-jarojn antaŭ la esperantistiĝo de s-ro Wennergren, mi recitis la samajn versojn de Zamenhof, fascinite de la bela poezio kaj sentis la sekvontan “Hodiaŭ ni preĝas” sufiĉa por pravigi la poetan elekton. Ĝis nun mi tiel pensas, sed samtempe vidas logikon en la iama kritiko de malfortuna Couturat.

Tiel, nominte min profano, s-ro Wennergren forlasas la kampon de batalo ne trovinte tie dignan rivalon.

La sagaca alegorio de s-ro Espondo aludas pri mia inkvizitora pedanteco, kiu senkolorigas la gamon de la lingvo. Ĉu aŭtente hazarda kunŝmiro de la koloroj promesas belan gamon? Kion do signifus tiuokaze la averto de poeto:

Confusion will be my epitaph?
La repliko de Kalle Kniivilä rivele indikas alian fundamentan mankon de la recenzanto — nome orienteŭropan originon.

— Kial PMEG devas mencii rusan gramatikan kategorion [tiun de aspekto — AK] kiu, laŭ la rusa recenzanto eĉ ne ekzistas en Esperanto? — demandas s-ro Kniivilä kun konjektebla afekcio, ĉar li tute preterpasas ĝuste la ĉi-koncernan respondon tre detalan. Hindeŭropane al nehindeŭropano mi rediru al mia oponanto, ke temas ne pri unike slava, sed tute grandfamilia kategorio kies manko en Esperanto, ve, reale kaŭzas al la hindeŭropa lernanto certajn embarasojn. Mi ne kompetentas pri la finna, sed povas sen granda risko supozi, ke la aspekta kategorio tiel aŭ alie esprimeblas ankaŭ en ĝi. Simple ĉar tio estas esenca, ontologia, ekzista kategorio. Orienteŭropane al eĉ plia orienteŭropano (geografie Finnlando estas ja pli orienta ol Kaliningrado) mi diru ankaŭ, ke mia oponanto ŝajnas forgesi sian iam tre nemalbonan rusan kaj maltrafe fantazias ne nur pri “Orienta sistemo” de respondoj, sed ankaŭ pri rusaj radikoj de la atribuita al mi “seksismo”. Tute kontraŭ lia aserto, la rusoj ĉiam diras pri virino “doktoro Ivanova, profesoro Petrova”.

Tri argumentoj po unu de ĉiu: profano, pedanto, orienteŭropano. Ĉu ne riĉe? — En iu senco, tute sufiĉe.

Alen Kris


Leif Nordenstormttt.mondplibonigo.org

Novelo de Leif Nordenstorm

1.

Mi amas la homaron. Homoj estas mirindaj estaĵoj. Plenaj de kreemo kaj inventemo. Ne ekzistas muzikilo, kiu havas pli bonan sonon, ol la homa voĉo. Ne ekzistas pli belaj artaĵoj ol tiuj, kiuj bildigas la homan korpon. La progreso en la kampoj de scienco kaj teĥniko en tia tempo estas senkompara kaj atestas pri la mirindeco de la homa cerbo. Pri la samo atestas la literaturo kaj la muziko, kiuj povas ridigi, timigi aŭ malĝojigi homojn.

Mi amas la homaron. Malĝojigas min nur ke tiom da problemoj turmentas ĝin. Sangon soifantaj glavoj dum jarmiloj suferigis sendefendajn civilulojn. Tial la homaro ne sukcesis forigi malsaton, malgraŭ la progreso en scienco kaj teĥniko. Se ne estus militoj ni povus venki ĉiujn malsanojn. La homaro povus vivi tute feliĉe. Se ne estus eternaj bataloj inter la homoj, ni povus havi harmonian socion.

Alia problemo estas diskriminacio. Oni rifuzas la homajn rajtojn al kelkaj homoj. Tio estas skandalo. Oni devas tuj forigi diskriminacion ĉiaspecan. Seksan, rasan, lingvan, religian.

La homaro jam atendis dum jarmiloj por ke iu okazu. La tuta mondo ĝemadis kaj sopiradis ŝanĝiĝon. Kial neniu faris ion? Kial la registoj ne estas agipovaj? Kial nenio okazas? La problemoj restas la samaj. Mi ne havas esperon. Kion fari?

Tial mi publikigas tiun ĉi retpaĝon. Ĉu iu el vi havas iun ideon?

2.

Dankon al tiuj, kiuj respondis al mia retadreso. Vi redonis al mi penson ke ankoraŭ estas espero. Sed tion mi sciis jam antaŭe. Mi amas la homaron. Homoj estas mirindaj estaĵoj. Plenaj de kreemo kaj inventemo. Sangon soifantaj glavoj dum jarmiloj suferigis sendefendajn civilulojn, sed nun estas tempo forigi ĉion malbonan. Mi ne obeos al tiuj el vi, kiuj invitis min aliĝi al diversaj organizaĵoj. Mi ja scias kiom da malbono ekzistas en la organizaĵoj. Politikistoj nur utiligas siajn privilegiojn por havigi al si avantaĝojn. Ne ekzistas organizaĵo sen skandaloj. Mi ne amas organizaĵojn, sed mi amas la homaron. Ni bezonas ion tute novan por krei harmonian socion.

Multaj el vi komprenis la samon. Ne utilas partopreni en ekzistantaj organizaĵoj. Ni devas krei ion tute novan, kio ne devas treni malnovan balaston.

Estas pli bone lumigi kandelon ol malbeni la mallumon. Ĉu ne? Tion diris iu saĝa homo. Mi ne plu memoras kiu. (Dankon al vi, kiu donis tiun citaĵon.) Ĝi donis al mi esperon. Mi volas fari ion signifan por la homaro. Ni bezonas mondplibonigon. Tuj ni povas realigi tion, kion la homaro sopiris dum jarmiloj.

La homoj povas aliĝi al nia idearo respondante al mia retadreso.

3.

Mi amas la homaron. Homoj estas mirindaj estaĵoj. Plenaj de kreemo kaj inventemo. Mi komprenas ke multaj el vi planas respondi al mia alvoko, sed ankoraŭ ne trovis tempon. Tamen kvar homoj respondis kaj ili nun kune kun mi formas proparolantaron. Ni ne havas estraron, ĉar ni neniel volas estri aliajn homojn. Ni nur volas esti proparolantoj de ĉiuj niaj apogantoj, kiuj ankoraŭ ne aliĝis al nia organismo. Ne, ni ne estas organizaĵo, ĉar organizaĵoj estas plenaj de nehonestaj trompuloj. Ni estas organismo, kiu konsistas el la tuta homaro. Ne ĉiuj konscias ke ili estas membroj de la tuthomara organismo. Tial niaj proparolantoj devas paroli ankaŭ por ili, same kiel la buŝo parolas por la tuta korpo.

Mi estas la cerbo kaj interreto estas la nervoj, kiuj konektas min kun vi. Nur alklaku ttt.mondplibonigo.org kaj vi trovos min. La progreso en la kampoj de scienco kaj teĥniko en tia tempo estas senkompara kaj atestas pri la mirindeco de la homa cerbo. Tial mi amas la homaron. Malĝojigas min nur ke tiom da problemoj turmentas ĝin. Sangon soifantaj glavoj dum jarmiloj suferigis sendefendajn civilulojn. Baldaŭ tio ĉesos. Baldaŭ venos la liberigo.

4.

Mi amas la homaron kaj la homaro amas min. Mi ĵus legis en gazeto ke la gerilo en suda Peruo subskribis interkonsenton pri paco kun la centra registaro. Nia mondplibonigo jam komenciĝis. Niaj proparolantoj devas rakonti pri la sukceso al tiuj homoj, kiuj ne legas nian retpaĝon. Sangon soifantaj glavoj dum jarmiloj suferigis sendefendajn civilulojn, sed nun ili estos reforĝitaj je plugiloj.

Mi alvokas al la tuta homaro kolektiĝi sur siaj lokaj foiroj je la sesa morgaŭ vespere por festi la pacon en suda Peruo. Ĉiu kunportu blankan floron. Mia ideo estas ke blanka floro estu la simbolo de nia organismo. Tiun ideon mi nun komunikas al vi. Oni ne portu ian insignon de iu organizaĵo, ĉar la organizaĵoj estas danĝeraj. Oni tamen povas kunporti la insignojn por ĵeti ilin en riveron aŭ lagon survoje al la vesperaj festoj. Multaj el vi jam komprenis. Ne utilas partopreni en ekzistantaj organizaĵoj. Ni devas krei ion tute novan, kio ne devas treni malnovan balaston.

Mi amas la homaron. Homoj estas mirindaj estaĵoj. Plenaj de kreemo kaj inventemo. Pri la samo atestas la literaturo kaj la muziko, kiuj povas ridigi, timigi aŭ malĝojigi homojn. Mi legis plurajn librojn, sed nur nun mi komprenas ke ili profetis pri la mondplibonigo. Mi vidas aludojn pri interreto en arĥaikaj pratekstoj, aŭ pli ĝuste pri tio ke la mondplibonigo okazos helpe de io, kio povas esti interreto.

5.

Tio ŝokis min. Ŝokis min la nealveno de la homoj en la pasinta vespero. Unue mi dubis ĉu mi vere menciis la planitajn surfoirajn festojn en mia lasta interreta letero. Sed poste mi komprenis ke la organizaĵoj trompis la homojn. Ili envias nin. Ili envias ke nia mondplibonigo kondukis al paco en suda Peruo. Tial ili malamas min kaj la mondplibonigon. Kiu malamas min, tiu malamas la tutan organismon. Kiu malamas la organismon, tiu malamas la tutan homaron.

Ĉar ili envias nin, la organizaĵoj malebligis al la homoj veni al la festoj. Eble ili ankaŭ malebligis al multaj homoj legi miajn mesaĝojn sur la retpaĝo. Vi, kiuj ĝin povas legi, komuniku la enhavon al la aliaj. Ni devas savi la mondon. Mi amas la homaron. Homoj estas mirindaj estaĵoj. Plenaj de kreemo kaj inventemo. Ne ekzistas muzikilo, kiu havas pli bonan sonon, ol la homa voĉo. Ne ekzistas pli belaj artaĵoj ol tiuj, kiuj bildigas la homan korpon. La progreso en la kampoj de scienco kaj teĥniko en tia tempo estas senkompara kaj atestas pri la mirindeco de la homa cerbo.

La gazetoj ne skribas tion, kion mi komunikas al ili. Ili rifuzis miajn artikolojn. Ili obeas al la organizaĵoj. Tial oni ne legu la gazetojn. Oni legu nur ttt.mondplibonigo.org ĉar tie oni trovas la veron.

Mi amas la homaron. Same niaj tri proparolantoj amas la homaron. Ni amas vin ĉiuj. Aparte ni amas la infanojn, ĉar ili ankoraŭ ne estas trompitaj. Mi havas blankan jakon kun la teksto: “Mi amas la homaron.”

6.

Ni organizos manifestacion ekster la oficejo de unu organizaĵo. Se vi sendos mesaĝon al mia retadreso mi informos vin pri loko kaj tempo. Ilia malico estas tro granda. Ili sabotis nian feston pri la sudperua paco. Mi telefonis al ilia estro nur por demandi kial ili sabotis nian feston. Li diris ke li eĉ ne aŭdis pri iu paco en suda Peruo. Kiam mi klopodis klarigi pri la senlima influo de la mondplibonigo, li eĉ ridis pri ni.

Mi volis pardoni lin, sed poste mi komprenis ke ni devas savi la homaron. Tial ni manifestacios ekster ilia oficejo por protesti kontraŭ ilia malico. Ni devas averti la homojn por ke ili ne trompiĝu.

Ne estos manifestacio kontraŭ iu homo, sed por la homaro kaj por la paco. Mi amas la homaron. Sangon soifantaj glavoj dum jarmiloj suferigis sendefendajn civilulojn. Tial la homaro ne sukcesis forigi malsaton, malgraŭ la progreso en scienco kaj teĥniko. Se ne estus militoj ni povus venki ĉiujn malsanojn. La homaro povus vivi tute feliĉe. Se ne estus eternaj bataloj inter la homoj, ni povus havi harmonian socion. Nur tial ni devas protesti pri tiuj homoj, kiuj ne volas pacon, sed kiuj volas daŭrigi la teruran nejustan socion.

Kunportu viajn blankajn florojn. Kunportu insignojn por forĵeti ilin. Komuniku tion ĉi al ĉiuj homoj. Se ĉiu el vi komunikos al nur dek homoj, la tuta homaro certe scios.

7.

La manifestacio estis ege sukcesa. Ĉiuj tri gazetoj de nia urbo skribis pri ĝi, sed ili tute miskomprenis nin. Ili skribis ke ni manifestaciis kontraŭ tiu partio, sed tio ne estas vera. Ni manifestaciis por monda paco, ĉar ni amas la homaron. Ni tute ne atakis ilin, sed nur pace staris antaŭ ilia pordo. Tio atestas pri amo, ĉar ni ne perdis la esperon pri ili, sed ankoraŭ atendas ke ili aliĝos al ni. Bedaŭrinde ili ne volis kompreni la veron. Tial ili volis nur preterpasi nin sen aŭskulti, sed nia amo estis tiel granda ke ni klopodis haltigi ilin, ĉar ni ne perdis la esperon pri ili, sed tiu virino komencis krii pri polico, kaj tial ili kaptis nin kaj metis nin ambaŭ en polican aŭton.

Nur pri tio skribis la gazetoj, kaj ne pri tio ke ni amas la homaron, sed tamen nun ĉiuj homoj en nia urbo scias ke nia organismo ekzistas kaj en la televida novaĵelsendo oni aŭdis ke mi alvokis la homojn batali por paco. Do, nun baldaŭ la homaro aliĝos al ni. Mi amas la homaron. Malĝojigas min nur ke tiom da problemoj turmentas ĝin. Sangon soifantaj glavoj dum jarmiloj suferigis sendefendajn civilulojn. Tial la homaro ne sukcesis forigi malsaton, malgraŭ la progreso en scienco kaj teĥniko.

Mi havas esperon pri la polico, ĉar la policistoj fine komprenis ke ili faris eraron kaj liberigis nin. Tial mi jam nun povas denove alvoki vin ĉiujn, kiuj legas nian retpaĝon, ĉar vi aŭdis nian alvokon en televido.

Ni ne povas malkovri al vi niajn novajn planojn, sed ili estas ellaborataj. Baldaŭ vi scios. Ĝis tiam: “Amu la homaron!”

8.

Mi amas la homaron. Homoj estas mirindaj estaĵoj. Plenaj de kreemo kaj inventemo. Ne ekzistas muzikilo, kiu havas pli bonan sonon, ol la homa voĉo. Ne ekzistas pli belaj artaĵoj ol tiuj, kiuj bildigas la homan korpon. La progreso en la kampoj de scienco kaj teĥniko en tia tempo estas senkompara kaj atestas pri la mirindeco de la homa cerbo. Pri la samo atestas la literaturo kaj la muziko, kiuj povas ridigi, timigi aŭ malĝojigi homojn.

Mi ricevis ankaŭ novan ateston pri la mirindeco de la homo. Al nia organiz… organismo aliĝis tri novaj proparolantoj post la manifestacio. Kvankam la ĵurnalistoj nenion komprenis, multaj homoj komencas kompreni.

Ankaŭ mi tro malfrue komencis kompreni. Mi estis tro naiva, ĉar mi supozis ke ĉiuj homoj baldaŭ komprenis kio estas la plej bona. Tamen montriĝis ke nur malmultaj vere komprenas, ĉar la perfiduloj trompis tiom da homoj. La plejmulto ne komprenas kio estas la plejbono. Tial mi nun konsciiĝis ke oni unue devas likvidi la estrojn de la organizaĵoj. Nur poste oni povas krei justan sendiskriminacian socion.

Pli detale mi ne povas priskribi la planojn. Tial mi ankaŭ prokrastis la publikigon de tiu ĉi plano. Kiam vi legas tion ĉi, io jam okazas. Baldaŭ vi scios. Ĝis tiam: “Amu la homaron!”

9.

Mi amas la homaron. Homoj estas mirindaj estaĵoj. Plenaj de kreemo kaj inventemo. Ne ekzistas muzikilo, kiu havas pli bonan sonon, ol la homa voĉo. Ne ekzistas pli belaj artaĵoj ol tiuj, kiuj bildigas la homan korpon. La progreso en la kampoj de scienco kaj teĥniko en tia tempo estas senkompara kaj atestas pri la mirindeco de la homa cerbo. Pri la samo atestas la literaturo kaj la muziko, kiuj povas ridigi, timigi aŭ malĝojigi homojn.

Mi amas la homaron. Malĝojigis min nur ke tiom da problemoj turmentis ĝin. Sangon soifantaj glavoj suferigis sendefendajn civilulojn. Tial la homaro ne sukcesis forigi malsaton, malgraŭ la progreso en scienco kaj teĥniko.

Sed nun estas tempo por io nova. Nun estas tempo por harmonia socio. Nun neniu diskriminacio okazos.

Nun ĝi okazis. La tirano mortis. Mi amas la homaron. Tial mi devis malami la tiranon. Ne, fakte mi ne malamis lin, mi amis ankaŭ lin, ĉar mi amas la homaron. Tio, kio okazis, estas necesa. Mi kaj la ceteraj proparolantoj decidis pri tio ĉi, kaj ni ja proparolas la homaron. Do, ĉio okazis ĝuste kaj juste.

Mi tamen devas sciigi al vi ion teruran. Du el la proparolantoj, kiuj apartenis al nia organismo preskaŭ ekde la komenco, perfidis nin. Ili mensogis pri ni al la polico. Do, nun mi ne scias kio okazos al ni. Se vi nenion aŭdos de mi tamen neniam perfidu la homaron. Ĝis tiam: “Amu la homaron!”

10.

Restas por mi malmulte da tempo. La policistoj diras ke ili baldaŭ rompos mian pordon. Tial mi volas doni al vi miajn lastajn vortojn por tiu ĉi fojo: Mi amas la homaron. Homoj estas mirindaj estaĵoj. Plenaj de kreemo kaj inventemo. Ne ekzistas muzikilo, kiu havas pli bonan sonon, ol la homa voĉo. Ne ekzistas pli belaj artaĵoj ol tiuj, kiuj bildigas la homan korpon. La progreso en la kampoj de scienco kaj teĥniko en tia tempo estas senkompara kaj atestas pri la mirindeco de la homa cerbo. Pri la samo atestas la literaturo kaj la muziko, kiuj povas ridigi, timigi aŭ malĝojigi homojn.

Neniam lasu la aferon. Alia proparolanto daŭrigos la komunikadon kun vi. Mi a

Laŭda mencio en Liro-2005


SupernovaPovus superbjodli, sed estas ne…

Supernova: K-Disko. — Donneville: Vinilkosmo, 2006.

Ĵus deflorinte la polietilenan volvŝelon del' vica novica esproka ultrakvikmodkulto, mi tuj eksentis senmotivan antipation al ĉi ĉurĉiza gitarpopa produkto, trudita far' DĴ Roĝer (sufiĉe torturinta enkadre del' Elektronika Kompilo) dum la tri lastaj jaroj martiri la kakektajn brazilajn Ikarĉjojn per finance tropeziga transoceana trampstudiumo kaj trasputnikaj trafiktorentaj tranctrejnoj, cele kirli mucidajn Black Sabbath kaj The Cure en la same figustan koktelon, kiel miloj da similstilaj (rusoj komparu kun la urala Agata Christie, des pli Rogener Pavinski amuze kakatuas la narkoneŭrozojn del' fratoj Samojlov).

Tiu romantika porjunulara Persone kun viskoza proleta demonismo pretendas okupi la niĉon de Dolchamar kaj atutas per la muzikvideo Pasio En Katen', brureklamita kiel pionira en Espio — buĝeta kaj televidinda, distinge del' du jarojn pli aĝa debuta volapuka klipo (Kimödip pidömiK de Piĉismo (kial mi ĉiam unuafojas?!) — tro bakĥanala eĉ por interreto.

Bedaŭrinde, mi laŭdemus nur la kanton Stela Nokto, do por ke la sekva albumo sukcesu: pli detale ellaborotu la koncepto, la ritmsekcio pli viglu, la melodioj adaptiĝu al gustoj de dancsoifaj juninoj, ne plu adasismu en la lirikoj, pli furiozu la grizaĵo enkrania kaj neniam brilu verda stelo superbrove!!

Glebo Malcev


Uzinda, espereble uzota

Cherpillod, André. Etimologia vortaro de la propraj nomoj. — Roterdamo: UEA, 2005. — 10 + 229 pĝ.

Estas samtempe facile kaj malfacile recenzi etimologian vortaron, precipe se oni faras tion senpere post longa kritika studado de ampleksa lernolibro. Facile, ĉar la tasko de la vortaro estas simpla kaj konkreta, kaj ne prezentas iun problemon al la aŭtoro aŭ al la leganto. Facile ankaŭ, ĉar natura dankemo de tiu lasta determinas pozitivan tonon de la apreco. Malfacileco konsistas en la neceso penetri la specifon de la aŭtora laboro, sintezi ion konkludan el la panoramo de unuopaj mikrokomentoj, dum la strukturo de la libro aŭtomate supozas atomecon, aŭtonomion, ofte memsufiĉon de ĉiu bloko.

Mi komencis konatiĝon kun la libro de André Cherpillod kun bedaŭra sento de perdita ŝanco. Mi tute malkonis la ekziston de lia Konciza etimologia vortaro (Roterdamo: UEA, 2003), pri kiu la aŭtoro rimarkas amare, ke ĝi “ne ĝuis grandan sukceson ĉe la esperanta publiko, al kiu grandparte mankas la scivolemo esplori ĝisfunde sian lingvon”. Ve, s-ro Cherpillod, foje eĉ ne intelekta pigro, sed simpla manko de propono, do malforto de la servaj mekanismoj en la Esperanto-komunumo provokas tiun ĉagrenan nerespondon. Al mi persone tia vortaro ege taŭgus kiel informilo en tre multaj kaj diversaj okazoj…

Etimologia vortaro de la propraj nomoj estas ĝuste la fina parto de la menciita libro. En klara, iom ironia maniero la aŭtoro eksplikas antaŭparole la sencon de sia laboro kaj donas necesajn informojn teknikajn.

Kiel oni povas diveni, li ne strebas al ambicia celo fari iom memsufiĉe fundamentan, li ne volas ripeti tion, kio jam estas sub la mano de scivolema esperantisto, ekzemple, PIVon, kies paralelan konsulteblon li simple markas en ĉiu konforma bloko. Sed, se oni kapablas iom levi la kapon oni vidas taskon pli subliman kaj vere pli ĝeneralan, — al tiu intencas servi Cherpillod. Ne temas pri ripetoj, temas pri plenigo de vakuo, kiu restas en certaj spacoj de la Esperanta kultura tavolo. La aŭtoro de la vortaro ne serĉas originalecon, li volonte imitas ĉion, kion li trovas konvena el analogaj laboroj de siaj kolegoj. Tamen li havas sian propran stilon kaj metas siajn originalajn akcentojn en la elekto de la materialo. “Mi energie rifuzas rigardi Eŭropon kiel la umbilikon de l' mondo”, — deklaras la aŭtoro kaj aktive referencas ne nur la “imperiajn” lingvojn, sed multajn aliajn, ekz. la katalunan, la belorusan, la svahilan, eĉ, sufiĉe ofte, Volapukon.

Temas pri propraj nomoj en la plej larĝa senco: geografiaj (realaj kaj fikciaj), homaj (de konkretaj realaj aŭ mitaj personoj, ĝenerale doneblaj), dinastiaj, aĵaj, libraj, festaj ktp — sume 4313 vortoj en tre riĉa diapazono de la homa kulturo. Certe, ilia traktado ne povas esti egalnivela. “En tiel ampleksa verko, — rimarkas la aŭtoro, — estus granda miraklo, se ne enŝoviĝus pluraj eraroj… Evidente, miaj diversaj fontoj povas erari, aŭ mi povas miskompreni ilin: ĉiakaze mi respondecas pri la eraro, se mi kopiis ĝin sen sufiĉa kontrolo”.

La funkcio de recenzanto devigas min indiki feblajn (laŭ mia kompreno) lokojn de la vortaro. Mi diru anticipe, ke, miavide, ili estas maloftaj kaj tute ne nocas la komunan intereson.

Al mi ŝajnas, ke la aŭtoro vane prenis y por transdoni la sonon j (“por eviti konfuzon kun la angla j, prononcata ĝ). La angla j povus provoki konfuzon ene de iu anglosigna sistemo, dum y reale kaŭzas konfuzon ene de la sistemo de la vortaro, ĉar per tiu signo estas erare (sur la paĝo 41) transdonata la prononco de la rusa malmola i. Foje la elekto de la referencoj ŝajnas al mi iom arbitra. Foje la ekspliko simple ne estas ĝusta (Peterburgo portas la nomon ne de la caro Petro, kiu ĝin efektive fondis, sed tiun de Sankta Petro).

Malgraŭ tiuj etaj misaj epizodoj la verko produktas la impreson de solida, tuteca, kompetenta kaj konciza kreaĵo kaj ŝajnas al mi vera kontribuo al nia kulturo (ne nur Esperanta, — mi malhavas sur miaj librobretoj simil-kvalitan vortaron de tiu tipo en iu nacia lingvo).

“Dum jardekoj, mia sola celo estis servi al la esperantistaro laŭ mia kompetenteco”, — diras André Cherpillod. Lia vortaro atestas, ke li ne estas fanfaronulo. Iom da scivolemo por ni ĉiuj, por ke ni estu sur la nivelo de liaj klopodoj.

Alen Kris


Liro: VinjetoLiteratura konkurso Liro-2006

La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2006 (Aleksej Birjulin, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 38 konkursaĵojn de 21 aŭtoroj el 16 landoj — Belgio, Britio, Brazilo, Danlando, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Pollando, Rumanio, Ruslando, Serbio, Svedio, Ukrainio, Usono.

Neniam pli frue konkursaĵoj venis el tiel multaj landoj.

La rezulto de Liro-2006

Originala prozo

Laŭreato

Katarzyna Tempczyk (Pollando) pro Kiamaniere mi venkis beleckonkurson, aŭ kiujn sukcesojn ofertas la malsukcesaj planlingvoj

Laŭdaj mencioj

Leif Nordenstorm (Svedio) pro Ŝanco por Johano, ŝanco por Nikolao
Tim Westover (Usono) pro Plumo kaj Mia bestoĝardeno

Originala poezio

Laŭreato

Dimitrije Janičić (Serbio) pro Matene

Laŭdaj mencioj

Christian Rivière (Francio) pro La keglo-ludo
Ludmila Orajevskaja (Ukrainio) pro Sur arbo jam tremas la lasta foli...
Blazio Vaha (Hungario) pro Estas superflue

Traduka prozo el la rusa lingvo

La konkurso ne okazis

Traduka poezio el la rusa lingvo (Poemoj de Agnija Barto)

Laŭreato

Klara Ilutoviĉ (Ruslando) pro La desegnaĵo.

Traduka prozo el la angla lingvo (Ambrose Bierce. Diagnozo de morto)

Laŭreato

Edmund Grimley-Evans (Britio).

Laŭdaj mencioj

Peter Warren (Britio)
Russ Williams (Usono).

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2009 havas ekskluzivan rajton publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Legu pliajn informojn pri Liro, ankaŭ la liston de la pli fruaj laŭreatoj.

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2006

Ricevitaj libroj

Cherpillod, André. Etimologia vortaro de la propraj nomoj. — Roterdamo: UEA, 2005. — 10 + 229 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Franquin, André. Gastono 1: [Bildrakontoj] / Tradukis el la franca Dávid Hromada. — Paris: Espéranto-Jeunes, 2005. — 48 pĝ., il. — [Aĉeto].

Gällmo, Gunnar. Wolfgangerl: Monodramo pri Wolfgang Amadeus Mozart. — Varsovio: Espero, [s.j.]. — 16 pĝ., il. — [Donaco de Jerzy Fornal].

[Hagège, Claude]. Esperanto kaj lingva diverseco: Intervjuo de Claude Hagège kun François Lo Jacomo. — Rotterdam: UEA, 2006. — 16 pĝ. — (Esperanto-Dokumentoj; 40E). — [Donaco de UEA].

Krause, Erich-Dieter. Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch. — Hamburg: Helmut Buske Verlag, 1999. — 14 + 882 pĝ. — [Donaco de Werner Pfennig].

Mekys, Antanas. Pardonu min Muzo: [Originala poemaro]. — Vilnius: A.Mekys, 2000. — 56 pĝ., il. — [Donaco de LitEA].

Plena ilustrita vola püg: [Bildrakontoj]. — Paris: Espéranto-Jeunes, 2004. — 40 pĝ., il.; 1500 ekz. — [Aĉeto]. 


Bonvolu pardoni la prokraston

Duafoje dum la 15-jara eldonado La Ondo de Esperanto atingas la legantojn kun malfruo.

La unua prokrasto okazis somere 2001 pro la transiro de la redakcio el Uralo al Baltio. La nunan prokraston, same dusemajnan, kaŭzis sanproblemoj.

HaGo, la eldonanto, reveninte hejmen post Arkones, dum tri monatoj preskaŭ seninterrompe restas en hospitalo. Sed post la decembra operacio, kiu ebligos hejman memflegadon, ŝi rehejmiĝos meze de januaro kaj rekomencos la administradon de la revuo kaj de la eldonejo Sezonoj.

AlKo, la redaktoro, tuj post la pretigo de la decembra kajero pro akcidento havis gipsitan kruron kaj, kvankam ne per kruro li komputilumas, la redaktado stagnis dum pli ol unu monato. Nun li jam preskaŭ senprobleme premas klavojn kaj esperas reatingi la normalan eldonritmon jam en februaro.

Ni petas pardonon pro la prokrasto kaj kore dankas dekojn da niaj amikoj en ĉiuj loĝataj kontinentoj, kiuj kuraĝigis nin dum la tre malfacila periodo!

Ĝis la sekva Ondo post kvar semajnoj!

HaGo, AlKo 


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2007. № 1 (147)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Alen Kris, Viktor Kulakov, Gleb Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2007:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 750 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2007.
Subtitolo