Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2006. № 11 (145)

Fotis Aleksandr Tarakanov

La kovrilpaĝa foto de Aleksandr Tarakanov kaj la dorspaĝaj fotoj de Olga Ŝipovalenko montras, ke en Kaliningrado jam estas aŭtuno, eble la plej bona sezono.

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

LINGVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Vinjeto de Maria Sokolova


Komentario

Kiam ni estas infanoj, ni sentas nin sufiĉe grandaj. Tion aludas nia persona sperto. Ni havas ĉirkaŭ ni certan spacon de tero: ĉambron, domon, straton, ĝardenon. Nin kontaktas homaro: gepatroj, gefratoj, geknaboj. La proporcio kun ĉi ĉio lasas nin gigantoj. Kaj nia volo, nia deziro estas signifa parto de la monda kaŭzeco. Ni soifas, kaj la tuta, aŭ preskaŭ, universo sin organizas por doni al ni kompoton; ni ploras: la homaro sin mobilizas por nin konsoli. Bedaŭrinde, kreskante ni malgrandiĝas. La horizonto forkuras katastrofe, la spaco disvastiĝas infiniten, la homaro iĝas anonima abstraktaĵo, nia volo perdiĝas en miriadoj da universaj kaŭzoj, ni mem perdiĝas en la kosma dezerto ĝis plena orfeco. Kio restas de nia “mi” kompare kun kelkaj miliardoj? Kaj kio iĝas nia vivo kompare kun la eterneco? Malgajaj kantoj pri polvo en la vento estas de nun nia konsolo, kaj ni infanece kroĉas nin al nia intima teritorio por kulturi tie nian ĝardeneton. Miliardoj de plenaĝuloj infanecaj formas tuton, kiu kovras la teron. “Infana raso”…

Sed kreskante ni grandiĝas. Ni akiras la povon forlasi nin por penetri pense kaj image aliteren, ni lernas konsenti kaj kunsenti, kiel kanceraj ĉeloj niaj interesoj cirkulas en la vejnoj de la mondo kaj ekloĝas ie, ofte distance. De tiaj metastazoj naskiĝas la senmorteco.

Tiu drasta konflikto de kresko kaj malkresko nur pliakriĝas en nia enradikiĝo universen. La statistika amaso de faktoj, faktoroj, fortoj kaj vektoroj ŝajnas enterigi la individuan volon, kaj ne nur sur la terenoj de metastazoj, ankaŭ sur la intima spaco de la ĝardeneto. Iam okazas eĉ, ke tiu spaco de la ĝardeneto malaperis senrememore. Mi havas konaton, ne vagulon, nek huliganon, kiu en siaj kvindek jaroj ne havas eĉ propran ĉambron. Li akurate, persiste kaj diligente laboras por iam sidigi sin en prestiĝan apartamenton, en solo, antaŭ televidilo, kiun li tamen ne emas spekti. Tio estas rezignema, kvieta persono, sed ŝajnas, ke li mortis anticipe.

En realo mi ne pensas, ke iom gravas tiu fizika dimensio de disvastiĝo. La daŭro decidas nek tempe, nek space. Peceto tempa kaj spaca ne cedas en valoro al eterno, se tiun valoron ĝi entenas. Sed la restado en si egalas ja vakuon, almenaŭ ĝin proksimas.

En ĉi tiuj aŭtunaj semajnoj mi pensas pri William Auld. Mi pensas, ke li sukcese metastazis en la ĉirkaŭan vivon, en nin, en min. Lia limdato, certe, signifas ion fatalan. Sed ĝuste “ion”, ne ĉion. Neniam tiuj cindroj iĝos “polvo en la vento”, — tiaj transformoj validas nur en fizika stato de ekzisto.

Se ni nepre bezonas celon de la vivo (kaj ni ja nepre ĝin bezonas), ni havigu la tian: preni garantiojn kontraŭ dispolviĝo.

Alen Kris


Novaj muzikaj projektoj

Post la vivaj okazaĵoj ĉi-someraj, priskribitaj en la oktobra Ondo ni transiras al pli virtualaj kaj sekretaj okazaĵoj en la kulisoj de la esperanta muzikkulturo kun diversaj projektoj lanĉitaj kaj evoluantaj.

En la oktobra Ondo mi menciis ke La Pafklik kaj Marteno Minich riveliĝis al la publiko, kaj venos kompreneble pliriĉigi nian projekton de hiphopa kompilo, kiu progresas paŝon post paŝo sed konstante… (ĉu vi ne jam aŭdis iajn similajn vortojn ie?)

Preparas sin La Pafklik el Parizo, same kiel slovako Marteno Minich, finna Dolchamar, brazilanoj Dĵ Roĝer' kaj Antonio Moreira, polo Eterne Rima, ĉiliano La Zinfonia, germano Dĵ Kunar, koreoj Paz et Baka, norvego Bjørn Musubana, kaj ankaŭ aliaj kiuj buntigos plene internacie la kompilon!

Repo certe fariĝas populara ĉe la Esperanto-junularo kiu havas ion por diri al la mondo, kaj tiu projekto estas ankoraŭ malferma al ĉiuj kandidatoj dezirantaj proponi sian prozon aŭ rimojn en la Zamenhofa lingvo!

KD Ekstra de Supernova, elektroroka bando el Brazilo, la unua eldoninta en esperanto muzikvideon, aperis la 19an de oktobro. Baldaŭ vi povos trovi recenzon en La Ondo, sed atendante vi jam povas spekti la muzikvideon ĉe Farbskatolhttp://farbskatol.net

Kaj por aŭskulti fragmenton aŭ mendi: http://www.vinilkosmo.com

Tiel ni jam atingis la projektojn de Vinilkosmo, ĉe kiu, krom la Hiphopa kompilo, Martin Wiese (de Persone) kun sia nova bando en Stokholmo laboras por nova albumo. Jam la muzikoj preskaŭ pretas; kompreneble oni sentos forte la influon de Martin tiom en la muziko kiom en la kantado, kaj ĝi donos al vi impreson pri renaskiĝo de la elektre roka Persone. Martin venos al la studio de Vinilkosmo dum la du lastaj semajnoj de novembro 2006.

Ankaŭ Kore preparas albumon kun kantoj tute novaj en alia pli popa stilo ol en la unua albumo, sed ĝi plezurigos ankaŭ la ŝatantojn de la unua disko per almenaŭ kvar kantoj samstilaj… Registrado de la albumo devis okazi en septembro, sed malfeliĉa akcidento okazinta al la filino de la kantisto (Kris) tion malebligis. La enstudiiĝo de Kore estis prokrastita al komenco de 2007.

Jacques Yvart venis en la studion de Vinilkosmo fine de julio por ekprilabori novan projekton kunlabore kun JoMo kaj lia bando Liberecanoj kaj ankaŭ kun Rikardo Cash por adaptado en esperanto de kelkaj liaj kanzonoj kaj ankaŭ de aliaj famaj artistoj. Kunlaboras ankaŭ Marcelo Redoulez. La projekto enhavos novajn kantojn en esperanto de Jacques sed ankaŭ de Georges Brassens, eble de Georges Moustaki kaj de Jonnhy Cash.. aliaj muzikoj estos reprilaboroj de jam aperintaj muzikoj en disaj albumoj La am' por la am', Mia tero, La kanto de la maro kiu dikiĝas… antaŭvidata periodo por la enstudiiĝo estas printempo 2007.

La katalogo de Vinilkosmo pliampleksiĝis per novaj ruslandaj produktaĵoj — Printempo Bluĵinsa de Mikaelo Bronŝtejn, kaj Verula sezono kaj Revula sezono dudiska kolekto de Mikaelo Povorin, anoncanta veluran sezonon. Tiuj diskoj disponeblas en la paĝaro de Vinilkosmo ĉe www.vinilkosmo.com

Tie ankaŭ baldaŭ vi povos retrovi novan reeldonon de la unua KD de Ĵomart & Nataŝa Valso por amikoj, freŝe remastrigita por la feliĉo de ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne sukcesis ĝin akiri.

Nun pli disaj novaĵoj, sed tamen indaj… En Bruselo kantverkisto Paul Bienbon ĵus aperigis albumon Best of Paul Bienbon: Mens sana kun unu titolo en esperanto inter aliaj titoloj en la franca. La kantoj estas interpretitaj de la bando Rivage kaj de multinstrumentista muzikisto Robert Delhauteur.

La disko haveblas rekte ĉe Paul Bienbon, sprl 33-1 rue Guillaume Lekeu, 1070 Bruxelles, Belgio, aŭ rete: bienbon@hotmail.com

Daŭras persista kaj senĉesa laboro de Vigla Muziko el Kongo, kies kantisto Preso Neno (Fundu Mikatukidi) investas ĉion en la bando kaj komencis registri demon kun kelkaj muzikoj…

Krio de Morto mankis en Arkones, sed, malgraŭ onidiroj, ĝia projekto de tutesperanta albumo pluvalidas.

Flo ch la sonmiksotablo kaj Patrick cht la lumomiksotablo dum FESTO en la koncerto de La Pafklik (Fotis Sylvie Roques)Aliflanke, en Danlando Esperanto Desperado, kiu post la koncerto en IJK 2005 en Zakopane anoncis sian disiĝon, anoncis ke el tiu disiĝo renaskiĝis du novaj bandoj.

Hotel Desperado kun Kim, Helle, Brian kaj la drumisto do fakte la antaŭa konsisto sen Amir. Amir starigis novan bandon sub la nomo Esperanto Desperado, temas pri triopo kun Amir (gitaro kaj kantado), Laurent Fricault (drumo kaj perkutiloj) kaj Karl Maybach (basgitaro, klavaroj kaj trombono).

Informoj pri la bando disponeblas ĉe http://www.esperantodesperado.dk/

Amir, kiu ĵus koncertis en ARKONES, anoncis ke ili preparas novan albumon, sed ke li ankoraŭ ne decidis kia ĝi estos. Li ne plu kredas je la sukceso de muziko sur KDoj, ĉar, kiel vi scias, KD suferas gravan krizon, kaj li pensas ke KD jam estas mortanta… do eble la nova albumo de Esperanto Desperado aperos sur alia formato… Afero sekvinda… Restu atentaj, muzika tekniko evoluas fulmrapide.

Plej muzike vin salutas
Flo


ARKONES-22

La 22aj Artaj Konfrontoj en Esperanto rekonfirmis la reputacion de ARKONES kiel la plej interesa tradicia semajnfina renkontiĝo en la Orienta Eŭropo. Tamen ĉi-jaraj Konfrontoj, okazintaj en Poznań 29 sep – 1 okt 2006, havis du novajn programerojn.

La forpaso de William Auld puŝis la organizantojn al enprogramigo de publika televideska interparolado inter sep fakuloj pri la vivo kaj verkaro de la skota poeto, kaj pri lia signifo por la Esperanta kulturo. La interparolado tute malhavis funebran aŭ formalan aspekton, kiun kelkaj antaŭsupozis, kaj multe da interesaj opinioj katenis la intereson de la publiko dum preskaŭ du horoj. La gvidanto, Zbigniew Galor, instigite de la sukceso intencas okazigi tiajn opiniŝanĝojn pri temoj kulture gravaj por la tuta Esperantujo ankaŭ en la venontaj ARKONESoj.

La dua novaĵo estis publikaj prelegoj pri lingvopolitiko en EU en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM). Post la malferma enkonduko de prof Kreglewski, vicrektoro de UAM, prelegis Małgorzata Handzlik (lingva situacio en EU), István Ertl (tradukproblemoj en EU), kaj Detlev Blanke (solvoj por la EU-komunikado). Sekvis diskuto pri internacia kaj interkultura komunikado kaj lingvistikaj prelegoj de John Wells kaj Michel Duc Goninaz.

JoMo kantas en Poznan (Fotis Andrzej Sochacki)La cetera programo estis tradicia. Partoprenantoj (228 el 22 landoj) ĉiam povis elekti ion laŭ sia gusto el du-tri paralelaj programeroj. La prelega spektro estis tre bunta: de juda muziko ĝis plena fi(k)vortaro. Pluraj eldonejoj kaj gazetoj prezentis sin, kelkaj novaj projektoj diskoniĝis, trejngrupoj laboris, libroservo funkciis…

Movadaj aferoj kutime restas marĝene de ARKONES, sed ĉi-foje ne estis tiel, kaj la diskuto pri la kongresurbo de la 94a UK preskaŭ iĝis disputo, en kiu resonis emocioj de la antaŭa primovada paneldiskuto.

La muzika programo enhavis koncertojn de Zuzanna Kornicka, Amir Hadziahmetović & Esperanto-Desperado, Georgo Handzlik kaj JoMo.

Por La Ondo la Konfrontoj alportis rekordon: 37 arkonesanoj (re)abonis la revuon. La tuta stoko da Mi estas homo (pli ol 30 ekzempleroj) rapide elĉerpiĝis — en unusemajna UK en Florenco kun dekoble pli da partoprenantoj nur 12 ekzempleroj estis aĉetitaj.

Ni revenos al Poznań post unu jaro.

AlKo

Poznań. Aleksander Korĵenkov, John Wells, Lidia Ligęza, Zbigniew Galor, Tomasz Chmielik, István Ertl kaj Ljubomir Trifonĉovski antaŭ internacia publiko interparolas pri William Auld. (Fotis Andrzej Sochacki)


Interlingvistika sesio en UAM

20 gestudantoj el 10 landoj partoprenis 23–29 sep 2006 la trian semestron de la Interlingvistikaj Studoj de la universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznań. John Wells gvidis kurson pri ĝenerala kaj Esperanta fonetiko. Michel Duc Goninaz prezentis problemojn de Esperanta sintakso. István Ertl traktis ĉapitrojn el la tria periodo de Esperanta literaturo. Michael Farris faris enkondukon al ĝeneralaj leksikologio kaj semantiko.

Małgorzata Nitkowska, pola studentino el la antaŭa grupo, sukcese defendis sian diplomlaboraĵon Propedeŭtika valoro de Esperanto por la lernado de la angla lingvo sub la gvido de Maria Majerczak.

Ilona Koutny


Peterburga Universitato denove!

Sukcese finiĝis kelkjaraj penoj de junaj sciencistoj ĉe la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato pri restarigo de Esperanto-instruado ĉe la filologia fakultato. La nova kurso komenciĝis meze de oktobro, ĝia plena nomo estas “Speciala kurso pri sociologio. Lingvoj de la mondo. Esperanto”. La lecionoj okazas unu fojon ĉiusemajne, la kurso daŭros ĝis la fino de majo.

La specialan kurson gvidas doktoriĝanta studento de la filologia fakultato Oksana Burkina, konata kiel aktiva esperantologo kaj jam sukcese instruinta, interalie, en instrutendaro OkSEJT en la jaro 2003. Krom ŝi la lecionojn de temp' al tempo partoprenos docento Viktorija Gulida de la katedro pri ĝenerala lingvistiko kaj Vjaĉeslav Ivanov, esperantisto kaj instruisto ĉe la katedro pri matematika lingvistiko.

Dum la unua leciono, kiu okazis la 16an de oktobro, kunvenintaj studentoj eksciis bazajn informojn pri Esperanto, ĝia nuntempa stato kaj uzo. Inter la demandoj, kiujn ili direktis al Oksana Burkina, estis ankaŭ amuzaj, ekzemple: “Ĉu post studo de Esperanto ni ne perdos skribkapablon en aliaj studitaj lingvoj?” Kelkaj aliaj antaŭjuĝoj pri Esperanto reliefiĝis ankaŭ en la neformala universitata reta forumo, kie Vjaĉeslav Ivanov metis la anoncon pri la kurso; ekzemple, unu el la forumanoj reagis tiel: “Ĝi ja nenie estas uzata. Ja antaŭe estis iuj konferencoj, sed ne plu”. Restis nekonate, pri kiuj “antaŭe estintaj konferencoj” parolis la lasinta tiun ĉi mesaĝon studentino de la nederlanda lingvo.

La fakto, ke Esperanto estas instruata ĉe la filologia fakultato, helpos pli efike kontraŭstari antaŭjuĝojn pri Esperanto, kiuj bedaŭrinde estas relative disvastiĝintaj inter ruslandaj lingvistoj. Tion eble kaŭzis tre longa interrompo en la akademiaj studoj de Esperanto en Peterburgo. La nova kurso restaŭras la tradicion, kiun komencis poldevena profesoro Baudouin de Courtenay antaŭ preskaŭ cent jaroj. Li multe interesiĝis pri planlingvoj, aparte pri Esperanto, kaj restis rememoroj pri la universitata klubo de Esperanto, kiun li gvidis.

Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov


Vide el Bruselo

Esperanto-batalo pri lingva raporto

Disputo, simila al malgranda asocia civilmilito en Esperantujo, daŭre bruas duonjaron post sendo de letero de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) al eŭropaj parlamentanoj. “Ni pagas €17 miliardojn jare al la Brita Ekonomio!” — skribis al ĉiuj aliaj parlamentanoj Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kaj Séan Ó Riain, prezidanto de EEU.

En la letero, sendita en majo 2006 kaj subskribita ankaŭ de pola EU-parlamentanino Margareta Handzlik, la du prezidantoj citis el raporto de François Grin — profesoro de la Ĝeneva Universitato kaj specialisto pri lingvoekonomiko.

Malsame al la bruo en Esperantujo la raporto estis apenaŭ diskutita en la Eŭropa Parlamento. Nur tri EU-parlamentanoj oficiale petis pritrakton de la Eŭropa Komisiono. Bedaŭrinde, la tri italaj radikaluloj (Marco Pannella, ekskomisionanino Emma Bonino kaj Marco Cappato) ne ĝuas apogon de la du grandaj grupoj de parlamentanoj, la konservativa popolpartio kaj la socialistoj.

La brita ekonomio gajnas 17 mlrd EUR jare, lau EEU“Laŭ raporto de profesoro Grin, komisiita de la Franca Altkonsilio por Lernejoj, Britio gajnas nete ĝis 18 miliardojn jare pro la superregado de la angla, kvankam instruado de Esperanto ebligus tutan Eŭropon ŝpari nete ĝis ĉirkaŭ €25 miliardojn jare”, — emfazis Bonino kaj Pannella. Ili volis scii, kiel la Eŭropa Komisiono (EK) volas sekurigi egalecon spite al la lingva premo de la angla.

La lasta respondo de EK al EU-parlamentano Cappato (E-3653/06 de 9 okt 2006), estis neinforma: «Rilate al lingva politiko, la honora parlamentano konscios, ke sub Artikolo 149(1) de la Traktato, la Komunumo devas plene respekti “la respondecon de la membro-ŝtatoj por la enhavo de edukado kaj la organizado de edukadsistemoj kaj iliaj kultura kaj lingva diverseco”».

Por EK la raporto Grin jam evidente ne plu diskutindas:

«La Komisiono estas plene konscia pri la studoj de profesoro Grin. Pro la komplekseco de lingvaj temoj, li decidis ekzameni tri scenarojn de lingva politiko en ĉi tiu freŝdata laboro: “nurangla”, “multlingvismo” kaj “Esperanto”. Tiuj estas tamen nur malgranda subgrupo de la multaj eblaj lingvaj politikoj kaj estus netaŭge bazi eŭropan lingvan politikon kaj debaton ene kaj inter eŭropaj instancoj sur ĉi tiu specifa kontribuo».

Tamen nun Zlatko Tišljar, sekretario de EEU, devas defendi la leteron al EP de nederlanda esperantisto Johan Derks. “La celo de mia kritiko estas, ke oni se eble ankoraŭ korektu la mankojn en la unupaĝaj resumoj de la raporto Grin, — skribis Derks en la forumo de Libera Folio. — Jam antaŭ tri monatoj mi klopodis eltrovi, kiu estas respondeca pri la redaktado de la teksto, por ke ĝi estu korektita”.

Ekssekretario de EEU Derks sendis artikolon Ŝoka misinformado pri raporto Grin, kaj “klarigajn notojn” por ke esperantistoj estu bone informitaj per la bulteno de EEU. “Sed Zlatko Tišljar ankaŭ nun ne informas la leganton pri tio. Kiam mi proponis la artikolon al Eŭropa Bulteno, la estraro de EEU blokis tion”, — plendis Derks.

“La maniero kiel Derks skribas en sia letero — uzas, ekzemple, la vorton stultaĵo lige al la nomo de Margareta Handzlik — meritas la malakcepton de la redaktorino de Eŭropa Bulteno, — respondis Tišljar. — EEU klopodas konstante informadi EU-parlamentanojn pri diversaj interesaĵoj kiuj iel rilatas al Esperanto. Ni estas ege ĝojaj ke Margareta Handzlik subtenas nian agadon kaj uzas sufiĉe multan tempon por distribui la diversajn leterojn en la parlamento”.

Laŭ Tišljar, leteroj al EU-parlamentanoj devas esti mallongaj, alikaze ili ne estas legataj: “Tial ankaŭ en la kazo de Grin-raporto ni kunmetis minimuman tekston. La tekston ni kune kunfaris dum du monatoj kaj d-ro Grin estis konsultita kaj li konsentis pri la teksto, krom eta rimarkigo”.

Derks ne estas konvinkita: “La vorto stultaĵo laŭ mi estas tute prava. Ĉu misinformo de pli ol sepcent Eŭropparlamentanoj per letero, subskribita de niaj plej gravaj prezidantoj, ne estas stultaĵo? Cetere, pro la rifuzo de Eŭropa Bulteno allasi kritikon, mi informis ĉiujn estrarojn de EU-landaj asocioj pri la eraroj, esperante ke ili ekagos”, — li konkludas.

Dafydd ab Iago


Mi ne perceptis nordkorean venton

Komitatano Z elektis en №8–9 dubindan titolon Nordkorea vento en UEA kaj faris eraran konkludon. Mi ĉeestis la kunsidon de la elekta komisiono kaj ne perceptis nordkorean venton. Ankaŭ mi komprenas, ke la elekta komisiono volas procedi konfidence, tute prave. UEA ne estas politika organizo, sed asocio. En kiu asocio aŭ firmao oni informas pri eblaj kandidatoj por la direkcio? Gazetoj povas klaĉi kaj fari supozojn, ankaŭ Libera Folio. Komitatano Z certe scias, ke ne estas facile trovi taŭgajn kandidatojn por la estraro de UEA manke de interesatoj kaj pro honorofica laborego. Mi fidas, ke la elekta komisiono prezentos la plej bonan eblan solvon. La komitato estas libera akcepti aŭ rifuzi la proponojn.

Bruno Graf


Papa eraro de l' katedro

de Wolfgang Kirschstein

La mondo frenezas. Pro diversaj komprenoj de kelkaj antikvaj tekstoj mortas centoj da homoj. Pro interreligiaj konfliktoj praktikantoj de iu ortodoksio murdas najbarojn, kiuj aliortodokse kredas aŭ praktikas. Por la grandeco de Dio (ĉu ĉiam la sama), por plialtigo de la Dia gloro, pro atribuita malrespekto al dogmoj de iu kredantaro, pro ajnaj kialoj fanatikuloj povas ardigi sin kaj mobilizi amaskoleron laŭbezone. Tiu konflikto evoluas nun en la islama mondo, sed plej ekstremistaj fortoj klopodas eksporti tiun sintenon al neislama mondo. Tio estas minaco ne nur por Eŭropo, sed ankaŭ por la libereco de ĉiu homo, kiu preferas la vivon en malferma socio.

Ni ne volas kaj neniam akceptos dekretojn de ekzemple ŝario en nia sekulara mondo. Sed kion ni efektive volas? Unu el la problemoj kun nia tielnomata “multkultura” socio estas, ke la sola komune akceptata valoro ŝajne estas ne havi valorojn. Estas diversaj ideoj pri homaj rajtoj en la mondo, sed la celo devus esti: mond-etiko, kiu ebligus la pluvivadon de la malferma socio sur tiu planedo.

Konfliktoj pro ideologiaj kaŭzoj helpas nur ekstremistojn de ĉiu flanko. Tion ni vidis en la komenco de ĉi tiu jaro, kiam furiozis la debato ĉirkaŭ la “danaj desegnaĵoj”. Jam tiam silentis la voĉo de prudento, dum fanatikuloj postulis la morton de la desegnistoj, kaj gajnis la politika dekstrularo en Danlando. Ju pli da specialaj rajtoj islamanoj postulas en socio, kiu traktu ĉiujn egale, des pli akriĝos la antagonismoj kaj des pli ni moviĝas en la direkto kun ŝtato, kiu havas paralelajn sociojn — memmortigema strategio, kion eblas observi jam en pluraj landoj de Eŭropo. Ĉu ni vere volas tion? Mi ne!

Apenaŭ eblas trovi solvon per “pacigo” de radikalaj elementoj per cedoj al iliaj postuloj. Tio estus la plej netaŭga strategio. Urĝe bezonatas vojo por trovi manierojn de paca kunvivado de ĉiuj religioj, gentoj, rasoj, konvinkoj kaj vivmanieroj. Ankaŭ islamanoj (ne islamistoj!) en niaj landoj devas vivi kun ni kaj ni devas vivi kun islamanoj en- kaj alilande, sur nia komuna planedo.

Kaj nun pri la papo. En Regensburg la papo faris teologian prelegon pri la rilato inter kredo kaj racio. Laŭ li, en la sekulara socio estas maltro da kredo kaj en la islama mondo maltro da racio. Por substreki tiun tezon li citis tekston, en kiu la bizanca imperiestro Manuelo II debatis kun islama apologeto. Manuelo demandis: “Montru al mi, kion bonan Mohamedo estis alportinta al la mondo … kaj vi trovos nur abomenaĵojn”.

El Courrier internationalTuj venis akra protesto de islamaj teologoj: “La papo ofendis la profeton”. Kaj resonis tra la tuta Oriento: “La papo ofendis la profeton”. Kvankam kelkaj ofenditoj agnoskis, ke ili ne scias ĝuste, kiamaniere la papo ofendis la profeton. Ili tamen postulis, ke papo Ratzinger senkondiĉe pardonpetu. Kaj, kvazaŭ por respondi la demandon de la bizanca imperiestro, okazis denove mobilizado de lokaj huliganoj kun la konataj sekvoj, diversaj bruligoj, itala monaĥino murdita… kaj similaj bubecaj agoj.

La papo eldiris faktajn erarojn kaj estas dubinde, ĉu vere estas invito al samnivela dialogo, se la bazo estas, ke ties ideoj estas neraciaj, sed krom tio la reagoj pli similas al ĉantaĝo ol al dialogo inter civilizacioj.

La mondo ne estas facile dividebla je “Domo de Islamo” kaj “Domo de Milito”, kiel faras tradicia Islamo. Ni ĉiuj devas elteni la ĉeeston de alispecaj homoj. Anstataŭ “respekti” la dogmojn de aliaj, ni devus antaŭ ĉio respekti la homan dignon de tiuj, kiuj havas malsamajn vivkonceptojn.

Kristanoj de la 14a jarcento havis tiun sintenon, sed la nunaj kristanaj kredantoj ofte mem kontribuas arde al la kritiko de la kredo. Filozofo Bertrand Russell verkis la libron Kial mi ne estas kristano, kaj mortis en sia 98a vivojaro en sia lito. Verkisto Ibn Warraq verkis Kial mi ne estas islamano, sed li vivas “subtere” kun protekto de la polico.

Ne estus granda troigo diri, ke la estonteco de nia planedo dependas de la moderaj muzulmanoj.

Hodiaŭ mi ricevis malferman leteron de 38 islamaj kleruloj al Benedikto XVI[6]. La plej grava aspekto estas, ke ili verkis la leteron kaj ke ili kondamnas la koleron de la strato. “Ni esperas, ke ni ĉiuj evitos la erarojn de la pasinteco kaj estonte vivos kune en paco, komuna akcepto kaj respekto”. Ni esperu, ke ili ankaŭ inkluzivas la homojn, kiuj havas sekularajn konvinkojn. Tio estus plia paŝo al tutmonda etiko. Jen nia mondo…

Notoj

1. Vd. La Ondo de Esperanto, 2006, №4-5, pĝ. 27.

2. Versio 1: En 2005 la fi-kredanta ĵurnalo ofendis la nomon de l' Profeto kaj ne nur tiun, fakte ankaŭ la tutan kredantaron, ĉar ili bildigis lin kun bombo en la turbano. Tiel ili diras, ke la islamanoj ĝenerale estas sekvantoj de teroristo. Tio ankaŭ estas blasfemo de la sankta revelacio.

Versio 2: En dana provinca ĵurnalo aperis desegnaĵoj de Mohamedo, la fondinto de la religio Islamo. La adeptoj de tiu religio opinias, ke tiu Mohamedo ne taŭgas kiel ilustraĵo, fari tion estas krimo laŭ iuj ordonoj en ilia leĝaro. Krome la ĵurnalo aŭdacis meti Mohamedon en satiran kuntekston. Por instigi ekscitiĝon delegacio de danaj imamoj veturis al la alta pastro en Kairo. Sekve tiu sukcesis ardigi la feĉon de la regiono, kiu demonstris sian indignon per diversaj bruligoj kaj aklamis: “Mortu ĉiuj, kiuj asertas, ke islamo ne estas pacama”.

3. Vidu ekzemple http://www.slate.com/id/2149863/ aŭ pli profunde: http://www.tnr.com/doc.mhtml?i=20061009&s=nirenberg100906


Scienc-populara verko pri interlingvistiko por ĉiuj popoloj!

Duliĉenko, Aleksandr. En la serĉado de la mondolingvo, aŭ interlingvistiko por ĉiuj / Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2006. — 160 paĝoj, 500 ekz. — (Serio Scio; №7).

La libro memorigas al ni la klasikaĵon de Ernest Drezen Historio de la Mondolingvo: Tri jarcentoj da serĉado (1928). Atentindas, ke en la nova libro, kiu aperis preskaŭ 80 jarojn post la antaŭa, la vorto “serĉado” eniris la titolon el la subtitolo, kie troviĝas nova vorto “interlingvistiko”. Tio vere estas signifa ŝanĝo, ĉar ĝi montras ke jam naskiĝis la nova scienco pri mondolingvo dum ĉi tempodaŭro. Kompreneble, la libro estas atendita, ne nur pro la titola ŝanĝo, sed ankaŭ pro tio, ke ĝin verkis profesoro Duliĉenko, kies Internaciaj helplingvoj (Tallinn, 1990) jam fariĝis deviga referenco por ĉiuj informitaj interlingvistoj.

Evidente, la aŭtoro celas ne nur fari mallongigitan kaj aktualigitan eldonon de la Drezena libro. La libro vere sidas sur sia subtitolo “interlingvistiko por ĉiuj”; alivorte, ĝi estas scienc-populara verko pri interlingvistiko por ĉiuj popoloj. Ĝi estas Esperanta traduko de la originale rusa manuskripto, kiu mem ankoraŭ ne estas eldonita, tamen jam ekzistas du eldonoj en etnolingvoj (litova kaj estona). Menciindas, ke, kvankam la originala verko estas indikita kiel la produkto de 2003, kelkaj informoj en la Esperanta eldono estas aktualigitaj ĝis 2005.

En la antaŭparolo la aŭtoro skize difinas interlingvistikon branĉo de lingvistiko kaj “scienco pri internacia lingva komunikado kaj pri internacia lingvo kiel rimedo de tiu komunikado”. La aŭtoro opinias ke la nuntempa interlingvistiko fokusiĝas sur tiuj ĉi fundamentaj problemoj: “diakrona esplorado de la ideo de la komuna lingvo ekde la antikva epoko ĝis la nuntempo; apero de du ekzistoformoj de la komuna lingvo — internacia helplingvo, kiel bezono de nia tempo kaj de la proksima tempo, kaj tutmonda (universala) lingvo kiel latenta objekto de fora estonteco; esplorado de la problemaro de la socia direktado de la lingvo; prognozado de la monda lingva procezo k.a.” La aŭtoro plu diras “ĝuste al ĉi tiuj kaj al aliaj demandoj estas dediĉita ĉi tiu libro”. Ĉiuj, kiuj havas iom da konoj pri lingvistiko, scias ke la menciitaj demandoj ne estas facile responditaj kaj eĉ diskutitaj. Kiam la aŭtoro volas fari tion en ĉi tiu neampleksa libro, ni povas kompreni, ke la subtitolo de la libro certe pravas: ĝi estas libro por ĉiuj, ne speciale por fakuloj.

Ĉapitro 1, kun la titolo Nova Babelo, aŭ “lingva ĝangalo” de la moderna mondo montras la kompleksan lingvodiversecon en nia planedo ekde la antikva Babelturo al moderna scienc-teknika revolucio. Post kelkaj diskutoj, la aŭtoro provizore konkludas, “ke la loĝantaro de la tero nuntempe uzas ĉirkaŭ kvin mil lingvojn. La nombro 5000 estas proksimuma, kun +500 aŭ -500”. Tie ĉi, mi ne povas taksi ĉu la nombro estas preciza, tamen sendube nia mondo estas multelingva. Kiam lingva diverseco portas al ni la buntecon, ĝi ankaŭ malhelpas interlingvan komunikadon. Por trapasi la lingvajn barojn oni kutime uzas kvar ĉefajn manierojn: 1) tradukado, 2) studado kaj konado de lingvoj, 3) kreado de nova lingvo (novaj lingvoj) kaj ties enkonduko en la praktikon; la kvara maniero kombinas kelkajn el ĉi tiuj solvoj. Tiuj ĉi formas la strukturan kadron de la libro. Tiaj strukturoj ankaŭ bone konkretigas la difinon de interlingvistiko menciitan en la antaŭparolo. La aŭtoro diskutas la tradukadon kiel la solvon ne nur tradicie, ankaŭ per nova tekniko — maŝine. Fakte, maŝina tradukado ludas la gravan rolon en multaj organizaĵoj, ekzemple, maŝinoj tradukis 693.306 paĝojn por Eŭropa Unio en 2004.

En la dua ĉapitro, la aŭtoro tuŝas la interesan demandon: “Kiom da lingvoj oni povas lerni?”. Tio estas intime rilata al la ĵus menciita dua maniero. Laŭ lingvoposeda kapableco, la aŭtoro konstruas jenan ŝtuparon: dulingveco — multlingveco — poligloteco. Se iu scius almenaŭ du pliajn lingvojn krom la propra, ŝli posedas multlingvecon, kiam ŝli regas scion de almenaŭ kvar-kvin lingvoj, ŝli estas poliglota. Evidente, tiuj ne estas facilaj taskoj por ordinaruloj. Tamen, verŝajnas al la aŭtoro, ke dulingveco ne estas malfacila por multaj ordinaruloj. Por mi, se la aŭtoro povus pli multe argumenti pri la ĝenerala praktiko de dulingviĝo, ĝi pli utilas por enkonduki la modelon de ĝenerala dulingva komunikado, ĉar tio estas racia fundamento de la sekvaj ĉapitroj. La aŭtoro citas el Paul Ariste: “Mi ŝatas ĉiujn lingvojn, kiujn mi posedas kaj kiujn mi … ne posedas”. Persone, mi preferas lian alian saĝaĵon “la historio de lingvoscienco montris, ke estas riske fari lingvistikajn prognozojn”.

Antaŭ komenci la diskuton de la tria maniero, kreanta novan lingvon, la aŭtoro unue argumentas pri socia reguligo de la lingvo (la tria ĉapitro). Multaj interesaĵoj estas prezentitaj tie, tamen se la aŭtoro povus eltiri pli multajn atingojn el la scienco “lingva planado kaj lingva politiko”, eble la respondo estos pli bona kaj pli trafa al la demando, ĉu la lingvo povas esti planata, aŭ ĉu homo povas konscie influi la strukturon kaj evoluadon de la lingvo? Mi ĝoje legis, kiel oni esprimas pianon piĝine: “unu granda objekto, iel ligita kun muziko: se oni premas ĝiajn dentojn, aperas sono”. Ĉar tio elmontras grandan similecon al la esprimo “a white root that makes eyes full of water” (askalono) en Basic English. La kvara ĉapitro preludas la serĉadon de mondolingvoj (racia lingvo, artefarita lingvo).

La kvina ĉapitro revuas multajn mondkonatajn homojn, kiuj partoprenis en la serĉado de filozofia lingvo. Pri tio la aŭtoro prave konkludas: “Ne estas troigo diri, ke verŝajne neniu grava filozofo kaj sciencisto en la 17a jarcento ignoris ĉi tiun problemon (pri la universala lingvo)”. La serĉintoj de la ideala logika-filozofia lingvo kredas ke “la vivaj lingvoj estas neregulaj kaj nelogikaj. Tio malhelpas perfektigi la homan menson. Por la pensado necesas alia lingvo”, kiu surbaze de logiko “respegulus la realan mondon kaj rilatojn inter la objektoj de la mondo”.

En la sesa ĉapitro ĉefrolas Juraj Križanić, kiu estis kroato laŭ la deveno kaj tutslava klerigisto laŭ la misio. “Estas grave, ke la lingvistika eksperimento de Križanić anticipis la direkton en kiu poste evoluis la internacilingva teorio — aposteriora lingvoprojektado, kiu en la moderna interlingvistiko estas konsiderata kiel la plej perspektiva”.

Bildaj lingvoj estas la ĉeftemo de la sepa ĉapitro. Pazigrafiaj sistemoj por internacia uzado ekaperis en la 17a jarcento, kaj dum preskaŭ kvar jarcentoj diverslandaj entuziasmuloj publikigis centon da tiaj projektoj. Tio estas vere interesa. Cent pazigrafioj dum kvar jarcentoj! la aŭtoro demandas sin: “Kial ne unu, aŭ almenaŭ ne kelkaj? Kial provoj krei perfektan pazigrafian sistemon ne ĉesas ĝis nun? Kion novan trovas aŭtoroj de ĉiu sekvanta pazigrafia projekto? Ĉu ĉiuj cent sistemoj estas originalaj strukture?” Se vi volas scii la respondojn de tiuj ĉi demandoj, legu la libron! En la paĝo 62 estas la ekzemplo de la ĉina signo “viro”, kiu konsistas el du signoj, se la aŭtoro ankaŭ donus la signifojn de ĉi du signoj, estos pli bone. Tial, oni povas kompreni “viro = kampo + forto” = “fortulo por kampaj laboroj”. La aŭtoro ankaŭ mencias “ĉiu signo estas unu vorto” (en la ĉina lingvo) en la 64a paĝo. Mi ne klare konas la fonton de la aŭtoro, ĉar en la moderna ĉina lingvo, la vorto ofte konsistas el du signoj. Cetere, “putonghua” ne nur estas literatura lingvo, ĝi ankaŭ estas parola lingvo ĉiutaga por multaj ĉinoj.

Solresol muzikis la lingvon en la oka ĉapitro. Kvankam “per tiu ĉi lingvo oni povis skribi, paroli, oni povis ludi ĝin per iu muzikinstrumento” (E.Drezen), Rasmus Rask pravas ke la universala lingvo “devas havi nenion novan kompare kun etnaj lingvoj, por ne pezigi senbezone la homan memoron per novaj signoj”. Tiuj diraĵoj bone resumas: “en la dua duono de la 19a jarcento ĉiam pli klare eksmodiĝis la ideo pri tio, ke universala lingvo finfine devos kvazaŭ anstataŭi la ekzistantajn etnajn lingvojn. Progresis la ideo pri tio, ke arte kreita lingvo devos primare esti nur helprimedo de komunikado”.

“Menade bal — püki bal!” (Al unu mondo — unu lingvon!) estas ne nur slogano de la kreinto de Volapuko — Johann Martin Schleyer. La praktiko de Volapuko unuafoje en la historio pruvis, ke lingvo kreita de unu homo, povas transformiĝi je reale funkcianta lingvo, je reala komunikilo inter diverslingvanoj.

En la deka ĉapitro, la aŭtoro provas kondensi 120 jarojn da esperoj kaj agoj de Esperanto en 14 paĝoj, tio ne estas facile plenumita tasko, tamen feliĉe, ni havas multajn verkojn por komplementi ĉi-flankajn konojn pri la sola planlingvo laŭ socilingvistika kriterio. Laŭ la aŭtoro, “la 120-jara praktikado de Esperanto montras, unuflanke, objektivan bezonon de internacia komunikilo por la homaro, dividita je landoj, popoloj kaj lingvoj; aliflanke, ĝi demonstras principan eblon realigi la ideon de konscie kreita lingvo”. Sendube, li pravas. Tamen, kiel Esperanto fariĝas la sola vivanta planlingvo, la respondoj ankoraŭ estas atenditaj.

Ĉapitro 11 montras la lukton inter skemismo kaj naturalismo en lingvoprojektado, tiu diskuto estas utila, ĉar “tia lingvokreado senĉese daŭras. Tamen ofte sen necesa scio pri tio, ke multon oni jam faris pli frue…” La 12a ĉapitro daŭrigas la temon kaj donas interlingvistikan statistikon de la antikva epoko ĝis la nuna tempo. Bedaŭrinde, la datumado aktualiĝis nur ĝis la 1973a jaro. Ĉapitro 13 temas pri la problemo de etnaj lingvoj kiel internacia lingvo.

La konkluda ĉapitro havas la titolon Kiel aperos la komuna lingvo? La aŭtoro respondas laŭ kvin direktoj: «La unua vojo estas promociiĝo de unu aŭ kelkaj etnaj (naciaj) lingvoj al la rolo de la komuna lingvo. La dua vojo estas tutmonda kunfluiĝo de etnaj lingvoj, kiu devos okazi post la venko de komunismo en la mondo, kiam malaperos limoj inter la nacioj, kaj la homaro vivos kiel unu socia organismo. La tria vojo estas kreado de tutmonda helplingvo etne neŭtrala aŭ preskaŭ neŭtrala por ĉiu popolo en la mondo kaj samtempe pli logika kaj perfekta ol la “naturaj lingvoj”. La kvara vojo estas “teknika”, konsideranta uzadon de komputila teknologio. La kvina vojo kombinas la suprenomitajn, do: unu el la etnaj lingvoj + artefarita lingvo + “aŭtomata tradukilo” ktp».

La aŭtoro finas sian verkon jene “la lingvo estas dialektike kontraŭdira fenomeno: ĝi estas samtempe ponto kaj muro. Kiel ponto ĝi unuigas la samnacianojn; sed unuigante la homojn interne de unu nacio, ĝi estas muro, kiu disbaras la popolojn. Tamen forlasante sian internan etnan aplikadon, lingvo iĝas ponto, kuniganta naciojn — tiaj estas internaciaj, aŭ `mondaj' lingvoj…” Kiel interlingvisto, mi ĝojas, ke nia tasko trovas (aŭ konstruas?) la plej belan ponton por la homaro.

En la fino de la libro troviĝas rekomendata literaturo, prezento de la aŭtoro, nomindekso kaj detala enhavtabelo. Ŝajnas al mi, ke prefere estu donitaj la titoloj de la Esperantaj eldonoj de la libroj de Eco kaj Janton. Ankaŭ la temindekso estas bezonata.

Resume: la aŭtoro plenumas sian taskon, instruante interlingvistikon por ĉiuj. La tradukanto kaj eldonanto ankaŭ altakvalite tradukas kaj aperigas ĝin por Esperantaj parolantoj, por kiuj la libro estas plene signifa, ĉar nia lingvo mem naskiĝis el interlingvistiko kaj ankaŭ perfektigas la sciencon. Do, senhezite, mendu ĝin tuj, ĉar la libro estas presita en nur 500 ekzempleroj!

Liu Haitao (Ĉinio)


Amaraj provoj

Recenza eseo de Alen Kris

Wennergren, Bertilo. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. — El Cerrito: ELNA, 2005. — 696 paĝoj; jaketo.

Aŭtente, la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG, aŭ Pomego) estas ambigua verko. Jam la sukoplena pomego sur la kovrilo kontrastas kun la pragmata seko de scienca traktaĵo, kaj la titolo “manlibro” tute neglektas la parametrojn de sepcentpaĝa volumo, kies portebleco similas tiun de briko. Pri aliaj — pli esencaj — kontrastoj kaj kontraŭdiroj mi parolos, iom post iom, en tiu ĉi recenzo, kiu, konsiderante la objekton de nia studo, bezonas certan spacon.

Du aspektoj interesos nin speciale: didaktika, ĉar ni havas antaŭ ni lernolibron, t.e. tekstaron kun intensa konsekvenca mesaĝo kaj konkreta adresato, kaj propre lingvistika, ĉar ni sondos la materialon de la mesaĝo por laŭeble ekzameni ĝian sciencan identecon.

En la enkonduka ĉapitro B.Wennergren karakterizas PMEG-on kiel provon “klarigi la lingvon en facila maniero” al “ordinaraj Esperantistoj”. Pro tio li forlasas “la kutiman Eŭropan perspektivon de multaj lernolibroj”. Sed li deklaras sin fidela al la lingva Fundamento kaj Zamenhofa lingvaĵo. Lia papera versio de PMEG estas riĉe prilaborita kaj korektita verko, aperinta rete komence de la 1990aj jaroj. Ĝi inkluzivas tri diversampleksajn partojn: skribo kaj elparolo, gramatiko kaj vortfarado, sekvatajn de pluraj aldonoj. Mi diru anticipe, ke malgraŭ la proklamita forlaso de la kutima perspektivo la aŭtoro restas sur la eŭroptradicia spaco gramatika, komencante per vortospecoj, pasante al frazpartoj por atingi rekte aŭ oblikve la terenojn de la sintakso. Tia refleksa tradiciismo, miaopinie, savas lin de eventuala plonĝo en la ĥaoson de amorfeco, ĝi donas certan skeleton al lia konstruo, kiu riskis resti amaso de unuopaj sencaj blokoj.

Post tiuj antaŭvojaj rimarkoj ni pasu kun laŭebla pacienco al nia ekskurso.

SKRIBO kaj ELPAROLO

La unua kontraŭdiro insidas la leganton en la fragmento pri majuskloj kaj minuskloj. Informinte pri kelkaj normoj de la majuskla-minuskla uzado la manlibro asertas: “Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj” (p. 15). Feliĉe, PMEG tamen devigas sin strikte uzi tute konkretajn regulojn, kiuj devias de la normo nur en la okazo de la popolnomoj (pp. 510–511). Iom subita estas ankaŭ la aserto, ekskludanta la majusklojn el la listo de normalaj literformoj (p. 15).

Post la priskribo de la literoj sekvas paragrafo pri helposignoj; ve, tro kurta, ĉar ĝi estas la sola loko en la libro, kiu traktas la interpunkcion. Kvin linioj pri la komo (p. 16) evidente ne sufiĉas por tiel ampleksa gramatiko (por komparo: al la neoficiala sufikso -ik- PMEG prezentas tutan paĝon, pp. 616–617).

Koncerne la fakon Elparolo oni povas konstati, ke PMEG aspektas pli simpatie, ol la klasika PAGE de Kalocsay kaj Waringhien, kvankam konfuzaj momentoj iom fuŝas la tuton. Foje oni renkontas sufiĉe strangajn konsilojn, ekzemple, ne prononci J kiel Ĵ (p. 27), kaj foje oni glutas tute krudajn “klarigojn” pri la prononco de L aŭ Ĥ (pp. 25, 27).

Ĝenerale, oni ne sukcesas multon konkludi surbaze de tiu parteto de la libro. Estas klare, ke la aŭtoro preferas priskribon kaj konsilon al kategoriaj formuloj. La esenca, propre gramatika materialo sin koncentras en la sekva parto.

GRAMATIKO en epizodoj

Problemoj komenciĝas de la komenco de la unua paragrafo. Laŭaŭtore, ĝi “klarigas, kiel nomiĝas la diversaj specoj de vortoj” (p. 35). Tiu neglekta vortkombino, bedaŭrinde, restos tipa por la tuta verko. Normale estus diri “…nomas diversajn specojn…” Tuj oni ekkonas fundamentan esencan dividkriterion de la gramatiko: ĝi partigas la vortojn en du klasojn — finaĵvortojn kaj vortetojn (p. 35).

Kiel oni povas diveni, la dua grupo inkluzivas prepoziciojn, pronomojn, numeralojn, konjunkciojn, senfinaĵajn adverbojn kaj interjekciojn. Tuj ni renkontas tiun ĉi liston, sed ha! — en kiuj vestoj! La prepozicioj estas markitaj per la nomo rolvortetoj, la numeraloj iĝis nombraj vortetoj, la konjunkcioj/subjunkcioj — kunligaj kaj frazenkondukaj vortetoj, la senfinaĵaj adverboj — diversaj E-vortecaj vortetoj. Pro stranga kaprico la aŭtoro indulgis nur la pronomojn, kiujn ja li povus titoli personaj vortetoj aŭ similinĝenie.

Konjekteble, la termino vorteto originas de relativa teoria mallongeco de vortoj senfinaĵaj, sed io en mi protestas, kiam mi devas asocii vorteton kun la silaboriĉaj anstataŭneniom.

Alian, pli seriozan riproĉon inspiras la didaktiko. PMEG proklamis sin facilmaniera instruilo por ĉiuj. Oni ne bezonas la aŭtoritaton de Jespersen kaj de Wahl por konsenti, ke “facila estas tio, kion oni jam konas”. Estas fakto, ke la klasika elementa gramatika terminaro bone konatas al ĉiu adresato de sinjoro Wennergren. Pro kio do oni entreprenis tiom radikalan, mallertan kaj penigan renomadon? Mi riskas supozi, ke la kaŭzo estas laŭmoda reformismo. Ĉi tie do mi bezonas eldiri la plej seriozan riproĉon al la sistemo de PMEG.

Estas neniu peko, se oni deziras esplori lingvan materialon per novaj sondmetodoj kaj laŭ novaj, nekutimaj aspektoj. Aldone tion instigas la pli ĝenerala, ne pure eŭropcentrisma karaktero kaj spirito de Esperanto. Sed tia tasko estas koncepta, serioza, tute neformala. Ĝi aludas studon de la naturo de signo, pli — la teknikon de la signokombino. Ĝi supozas analizon de la origino de gramatikaj signifoj kiel plej ĝeneralaj signelementoj… Neniu ekbrilo de tia temlumigo videblas en teorisimilaj obstrukcoj de PMEG. Nin ne trompu nova terminaro — ĝi estas nura kaj pura renomigo laŭ la jam ekzistanta gramatika anatomia skemo, aŭ — kio estas eĉ pli misa — ĝi estas nomaro de infanecaj anatomiaj ekzercoj tute naivaj.

Tia estas la divido de la gramatika materialo en du specojn, kiun PMEG prezentas kiel bazon.

Kio koncernas la renomigon, ĝia sola konsekvenco estas konfuzo. La leganto bezonas tempon por adapti sin al tiuj rolvortetoj kaj iliaj kunfratoj. Kiel obstina leganto mi pretas diri, ke tio estas atingebla. Sed kiel ano de la principo de neceso kaj sufiĉo mi diru, ke la entrepreno fuŝiĝis dekomence. Oni bezonas minimuman inventemon por nomi predikaton ĉefverbo kaj epiteton — priskribo. Ne estus malfacile renomi pli ĉirkaŭprene: punkton — pikmakulo, komon — vosteto: la rezulto restus sama, kosmetiko priservas surface.

Fininte la aferon signo — vorto sen iom ĝin komenci, PMEG rapidas engaĝi sintaksan elementon. Tio fariĝas per difino de la frazo. “Frazo estas vico de vortoj, kiuj kune esprimas penson” (p. 36).

Por niaj celoj tute ne gravas konvencia termina diferenco inter frazo kaj propozicio, kiujn ni perceptu sinonime. Gravas, ke la difino de PMEG (1) plene preterpasas la gramatikan aspekton de la problemo, dum (2) neniu konsidero de antaŭfraza signa kombinado ankoraŭ aperis en nia vido. Ambaŭ mankoj devenas de unu: manko de gramatika semantika analizo.

Ĉiu, kiu prove resintezis signajn elementojn de la lingvo, devis rimarki nesufiĉon de simpla kombinado: por funkcii la sistemo bezonas certan enkondukon en la realon, ĝuste tiu konsistigas la esencon de la frazo. La nomita esenco estis perfekte konsciata de la klasikaj antikvaj gramatikistoj, kiuj ja donis al la enkondukata kombino la sencoportan nomon propozicio (propono). Unu simpla vorto propozicio entenas pli da senco, ol legio da aforismoj de la klaso, al kiu apartenas la difino de PMEG.

Ne estas facile komenti la fragmenton, kiu sekvas post la difino de la frazo. Ĝi estas sintaksa skizo, kie la predikato nomiĝas ĉefverbo, predikativo — perverba priskribo kaj vokativo — alvoko. Ĉi-foje indulgitas la subjekto kaj objekto. Bedaŭrinde, ne indulgitas la logiko. Ne nur logika, fizika prioritato de la subjekto estas evidenta. Se ne estus tiel, oni havus nenion por “enkonduki en la realon”. Malaperus la substrato de la frazo. Sed PMEG ne dubas krondekori la ĉefverbon. La priskriba difino de tiu “plej grava frazparto” (“vorto kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS…”) kompletiĝas per la nocia: “Ĉefverbo montras, pri kia ago aŭ stato temas” (p. 36). Tuj oni aprecas la signifon de la averto pri finaĵoj. Ja sen ĝi, laŭ PMEG, oni decidus, ke en la frazo “Temas pri kanto” kanto estas ĉefverbo.

Ne malpli misgvidas la difino de alvoko. Ĝi estas “frazrolo, per kiu oni alvokas tiun, al kiu oni volas paroli” (p. 38). Fakte tio signifas, ke en la frazoj “Hej, venu!” kaj “Petro, legu!” hej kaj Petro ambaŭ prezentas la saman klason de vokativo.

De la sintakso PMEG denove zigzagas al morfologio kaj leksiko. Sekvas difino de la substantivoj (O-vortoj), kiuj hazarde, sed bonŝance markiĝas, kiel nomoj (p. 41), kaj stariĝas la temo de seksa signifo de O-vortoj.

La lernolibro sufiĉe prudente traktas la malfacilan temon, evitante ekscesojn de la populara kontraŭseksismo. Kvankam, eble, ne sen ties influo, ĝi tendencas al neŭtraligo de radikoj kaj metas en unu vicon la vortojn homino kaj studentino (p. 43). Ĉi-objekte mi konsilus al la leganto detalajn komentojn en Lingvaj respondoj de S. Pokrovskij (Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, 1999).

La paragrafo pri la adjektivoj (A-vortoj) sin prezentas relative bonstata fragmento de la libro. Tiu poioma akumulo de pozitivo jam klinas al pli favora pritakso de la tuto, sed ne porlonge… La difino de la adverboj — “E-vortoj montras manierojn, lokojn, tempojn, kvantojn k.s.” — rekte ignoras ilian gramatikan sencon.

— Ĉu tiel? — diros Ordinara Esperantisto, adresato de PMEG. — Sed tago montras tempon, tri montras kvanton…

Samignoranta estas la termino rektaj priskriboj, kiun la lernolibro proponas anstataŭ la normalaj suplemento kaj epiteto. Ĝi aperas en la paragrafo “Frazpartoj” (p. 53), traktanta pri vortkombinoj. Videblas, ke la aŭtoro ne konceptas la aktivan specifon de la frazo. Epiteto ne egalas al priskribo, ĉar tiu lasta portas procesan (frazan) nuancon. Siavice vortkombinoj logike ĉeestas en la lingvo antaŭ la proceso de parolo, do, la termino frazpartoj misnomas la aferon.

Cetere, PMEG utile ekskursigas inter diversaj epitetoj kaj suplementoj… ĝis nova hibrido el priskriboj kaj nociaj difinoj. Ĉi-foje (p. 63) tiu traktas pri unu-nombro kaj multe-nombro, eleganta parafrazo de singularo kaj pluralo.

— Radiko per si mem ne esprimas nombron, — konstatas PMEG. Kaj ĝi pravas, sed nur en gramatika dimensio, pri kiu ĝi eĉ ne aludas.

— Pardonu, — diros Ordinara Esperantisto, — ekzistas radikoj mil, kaj mult, kaj ar.

Kaj daŭrigos relative glate la ekskurson, ĝis la paragrafo pri difiniloj.

DIFINILOJ

La paragrafo komenciĝas per kurta difino de la difina artikolo: “Ĝi montras, ke oni parolas pri certa afero konata de la alparolato (p. 73). La fina parto estas emfazita per la aŭtoro, kaj tre trafe, ĉar ĝi helpos al ni kompreni tro abundajn misuzojn, tuj aperontajn sur nia horizonto. Tiel mallonga difino havas avantaĝon de lakonismo, kaj PMEG ne deziras iujn aldonojn, sed por konservi la kurtecon ĝi bezonas aron da komentoj. Kaj baldaŭ ni vidos, per kio pagiĝas tiu mallongo.

La nesufiĉo de la difino sin manifestas per plej tipa frazo, ekzemple: “Lin forlasis la edzino”. La alparolato povas koni tiun edzinon, sed povas ŝin ne koni. Tamen la artikolo devas esti uzita (nature, se ne temas pri haremo). Kontraŭe, en la ekzemplo de PMEG “La multaj gastoj restis ĝis noktomezo” (p. 75) la tuto sonas normale senartikole (komence, sed artikole en la fino): “Multaj gastoj restis ĝis la noktomezo”.

Per aro da komentoj la aŭtoro de PMEG defendas sian reduktismon, kaj povas ŝajni, ke la nelerta komenca difino ne minacas je io pli serioza, ol epizoda konfuzo. La iom longa, sed elokventa ekzemplo de la paĝo 76 klarigas la situon.

— Ĉiuj sonoriloj de la preĝeja turo sonorvokis en la preĝejon, la homoj estis orname vestitaj kaj iris kun la kantolibro sub la brako, por aŭskulti la predikon.

La aŭtoro de PMEG komentas: «La uzo de la-oj do diras al la leganto kvazaŭ: “Vi ja scias, ke tiaj aferoj kutime okazas en vilaĝoj dimanĉe”. Se oni rakontus tion ĉi al homo, kiu eble ne scias ĉion tion, oni ne uzus la» (p. 77).

Tute kontraŭe, oni nepre uzus la en tiu ĉi okazo, se oni zorgus pri la identeco de la fragmento. Mi pardonpetas pri banalaj eksplikoj, sed mi disputas kun membro de la Akademio de Esperanto kaj devas esti sufiĉe pedanta.

La sonoriloj “de … preĝeja turo” signifus, ke en la urbeto estas pluraj turoj, kiuj sonorvokas, verŝajne aludus pri multkonfesieco de la loko; “en … preĝejon” signifus — ne nepre en la sian; “… homoj estis orname vestitaj” signifus “iuj homoj, aliaj — ne”; “iris kun … kantolibro” igus pensi pri certa nefirmeco en demandoj de kredo; pri la samo atestus la fina “por aŭskulti … predikon”.

Ni vidas la situon grave deformita sole pro hazarda nescio de hazarda priparolato…

La sveda lingvo havas artikolan difinadon, do ni ne povas suspekti sinjoron Wennergren pri iu intuicia surdeco ĉi-kaze; verŝajne temas pri ekscesoj de simpligo, kiuj foje puŝas nin sur trompajn vojojn.

Disvolvante la temon, la aŭtoro traktas pri la anstataŭ ĉiuj apogante sin sur tia ekzemplo: “Ĉi-vespere la Angloj prezentos teatraĵon en la kongresejo”. Sekvas la interpreto: “La Angloj [=] ĉiuj Angloj. La situacio (kongreso) tamen limigas la sencon de ĉiuj Angloj. Temas pri (pli-malpli) ĉiuj Angloj, kiuj partoprenas en la kongreso, kaj ne pri ĉiuj Angloj de la mondo” (p. 81).

Mi ĝojas pri la angloj de la mondo, kiuj devus certe iom nervoziĝi antaŭspektakle. Sed eĉ pli. Probable, multaj angloj de la delegacio ankaŭ ne partoprenus en la prezento; la kvanto tute ne gravas en nia kunteksto. Se du aŭ tri personoj el kvindek prezentus sin kiel aktoroj, ankaŭ tiuokaze oni rajtus diri — la angloj. Ĉar niaokaze oni volas diri, tute sen akcenti kvanton, ke la venonta spektaklo estas de la angla delegacio.

“En literaturo oni ofte uzas la tuj en la komenco de rakonto, kvankam la leganto tute ne scias pri la aferoj”, — miras la gramatikisto de PMEG kaj pravigas tian “nenormalan uzon” per konsideroj de arta efekto. La citaĵo por ilustri estas: “La urbestro staris ĉe la malfermita fenestro” (p. 83). Oni povas imagi kolektive administritan urbon kaj aldone urbestron en la stato, kiam li ne rekonas la lokon de sia ĉeesto. Sed oni konsentu, ke la efekto estus komika.

Foje oni ekvidas tutan fakon (ekzemple, “Imagata difiniteco”, p. 83), kiam ŝajnas, ke la aŭtoro ŝercas mistifikante la leganton per parodia diskurso.

Ceteraj sekcioj de la paragrafo ne provokas precipajn obĵetojn, sed iom malaperas en la ombro de la fundamenta fuŝo. Oni povas konsenti kun la aserto pri troa simpligo de la reguloj de la uzo de la antaŭ propraj nomoj (p. 84). Ŝajne, la fragmento pri la artikolo kun propraj nomoj estas la plej bone prilaborita kaj sukcesa parto de la libro.

ROLMONTRILOJ, VORTETOJ kaj iom plu

La plua ekspono ne ĉesas surprizi per kontrastoj. Pli-malpli ekvilibraj paragrafoj: pri la apostrofo (pp. 97–98), pronomoj (pp. 99–116), fragmentoj, kiel “N por mezuro” (pp. 124–132) kaj “Da” (pp. 144–150), staras najbare kun groteskaj konstruaĵoj, inter kiuj sin distingas la traktato pri rolmontriloj.

Rolmontriloj estas specialité de la cuisine de PMEG. Fakte ĝi estas originala parafrazo prisintaksa, kie “rolmontrilo” signifas tri servajn elementojn de la vortkombino: la finaĵon N, la prepoziciojn (rolvortetojn) kaj la pozician (“nenio”). Pri ĉi-lasta PMEG donas tre svagan ideon, kvankam — malgraŭ forta influo de la akuzativo — Esperanta sintakso aktive uzas pozician indikon. Anstataŭ “Mi dankas lin” ni rajtas diri “Lin dankas mi”. Sed “Mi dankas al li” jam ne permesas sen ŝanĝo de senco pure pronoman interŝanĝon. Prepozicio subkomprenas postpozicion, — la nevola kalemburo demonstras firman logikon de la klasika terminaro. Ĝenerale, Esperanta frazordo ofte postulas fiksitan lokon por tiu aŭ alia gramatika funkcio, kion sporade kaj senkonscie devas konstati ankaŭ PMEG.

Koncepta amorfeco kaj taŭtologia deveno de la rolmontrila doktrino estas abunde drapirita per diversaj elpensitaj klasifikoj ĉi-koncernaj. Sur la paĝoj 162–163 la lernolibro en naŭ subparagrafoj traktas pri multaj — plejparte fantaziaj — diferencoj en la sencouzo de la “rolvorteto” inter. Sur la pp. 198–202 flua vortabundo dissolvas la sufiĉe unuecan sencon de la prepozicio kun kaj tuj poste (pp. 202–204) tiun de laŭ.

Intertempe nova termina bizaraĵo sin prezentas al la spekto. En sia tipa “facila maniero” PMEG klarigas al Ordinara Esperantisto: “Ofte E-vorto kunlaboras kun rolvorteto aŭ N-finaĵo. La tuto estas kiel unu rolmontrilo… Oni povas nomi tiajn esprimojn rolvortaĵoj” (p. 218). Temas pri adverbo kun prepozicio. Baldaŭ (p. 229) ĝin akompanos senca analogo de radika adverbo sub la nomo E-vorteca vorteto.

Serio de radikaj adverboj pasas parade tra la paĝoj 229–279. Inter la ceteraj — la tabelvortoj. Mi konjektas, ke Ordinara Esperantisto preferus vidi ilin unutrupe, t.e. tabele. Ĉiuokaze, la didaktiko pri tio insistas, precipe se oni strebas al facila lernebleco. Ve, ili aperas poparte; krome, iuj el ili ja estas O-vortecaj kaj A-vortecaj vortetoj (pp. 281–297).

Tiu defilado ne estas glatvoja. Dum la prezentado de apenaŭ kaj preskaŭ PMEG instruas, ke ili “estas ofte similaj. La diferenco estas, ke apenaŭ havas negativan nuancon. Ĝi emfazas, ke io ne estas atingita, ke ĝi ne sufiĉas. Preskaŭ havas pozitivan nuancon. Ĝi emfazas, ke mankas nur iomete, ke io tamen povas sufiĉi” (p. 263). Por vere senti la nuancon, mi proponas taksi du frazojn: “Li apenaŭ sukcesis envagoniĝi” kaj “Li preskaŭ sukcesis envagoniĝi”. Nia dua li restas sur la kajo kun tre klara negativa nuanco.

La prezentado de nur, sekcita en ses diverssencajn pecojn, daŭras sur tri paĝoj (268–270).

Tra tiu ĉi palisaro de klasifikoj ŝajnas hanti unu sama malsano, kiu igas ĥaosa ĉiun analizon, ĝi estas koncepta blindeco, nekapablo de klara distingo, fermanta la vojon al normala ĝeneraligo.

Fluas relative normalaj paragrafoj pri kunligaj, kombinitaj, ekkriaj, komparaj kaj neoficialaj vortetoj (pp. 299–326), kaj PMEG denove perdas la linion.

La fragmento pri Neado intermitigas taŭtologiojn (“Neado en subfrazo validas nur ene de la subfrazo”, p. 327) kun eraroj (“Se oni uzas NENI-vorton, kaj aldonas ankaŭ la vorton ne, la frazo fariĝas pozitiva” (p. 328). La ĉi-okaza ekzemplo mem kontestas tiun aserton: “Ĝi ne estas nenies propraĵo”. Nenies signifas senmastra.).

La fragmento pri demandoj kaj respondoj entenas traktadon pri Okcidenta kaj Orienta sistemoj de respondo al negativaj demandoj (pp. 333–335), kiu prezentiĝas tute fantazia. Laŭ PMEG, al la demando “Ĉu vi ne volas kafon?” en konfirma okazo okcidente oni respondus Ne, kaj orienteJes. Kaj inverse, al la sama demando en dementa okazo okcidente oni respondus Jes, kaj orienteNe.

Certe, oni bezonas ĝustigi la geografiajn terminojn. Ne malpli certe, orienteŭropa ruso sin esprimas kiel okcidenta franco: Ne — en la konfirma okazo. Koncerne la inversan (dementan) okazon, la franco dirus Si (analogo mankas en Esperanto samkiel en la rusa), kaj la ruso dirus “(mi) volas”.

Tamen ambaŭ povus logike respondi Jes en la konfirma varianto, tio signifus konfirmon de la tuta frazo. “Estus bone, se nur unu sistemo ekzistus en Esperanto”, — bondeziras PMEG. — Nereala propono. La parolanto mem elektas adreson de sia neo.

La sufiĉe bonstata paragrafo pri la numeraloj, nemiskompreneble nomitaj nombroj, finiĝas per la fako pri horoj, ve, ne tute bonstata momento en praktika Esperanto. De unu flanko oni ne povas nei, ke la komenca horo de la diurno estas la unua kaj la fina — la dudek kvara, de kio sekvas, ke 2:50 signifas kvindek minutojn de la tria. De alia flanko, ekzistas certa tradicio nomi 3:00 la tria, de kio rezultas, ke 2:50 signifas dek minutojn antaŭ la tria. Ĉi-koncerne PAG de Kalocsay-Waringhien konsilas ne uzi la unuan (tute racian) sistemon, kiun ĝi titolas germana (fakte multe pli ĝenerala). Mi opinias, ke reveno al la logiko, neniom pekanta kontraŭ la Fundamento, estus bona kontribuo al Esperanto, sed mi ne povas kondamni PMEG pro ĝia tradiciemo ĉi-rilate (pp. 357–358).

Sekvas eklektika paragrafo pri kvantaj vortoj, kie altiras atenton subita ataketo kontraŭ “tiom-kiom-ismo” (p. 364). PMEG koleras pro trouzo de la modelo “tiom forta, kiom vi” kaj zorgas, ke oni ne forgesu la dueton “tiel-kiel”. Psikologie tiu gramatika segmento moligas novan kontraston: la venonta paragrafo reforlasas la morfologion pro la sintakso. Ĉi-foje temas pri “specialaj priskriboj” (predikativoj, apozicioj ktp). Denove oni renkontas miskomprenon. PMEG kategorie ne vidas diferencon inter antaŭpropoziciaj kaj propoziciaj vortaj konstruoj, kvankam tio estas baza sintaksa divido vortokompleksa. La komplekso monato Majo (vidu p. 372) ne estas propre fraza (propozicia) konstruo, alivorte, ĝi ne estas priskribo.

VERBOJ kaj PARTICIPOJ, SINTAKSO

Fidela al sia kutimo, PMEG ne donas gramatikan difinon de la verbo, sed priskribas ĝian fizikan surfacon kaj proksimuman leksikan areon (“farado de ago aŭ estado en stato”, p. 379). La samo rilatas al la verbaj formoj kaj kategorioj. En kutima atmosfero de sistema ĥaoso PMEG pritraktas diversajn specialajn aŭ komunajn verbouzojn, el kio pacienca lernanto, certe, ĉerpos utilajn informojn (koncerne Ordinaran Esperantiston mi dubas, ĉu li estas ankoraŭ kun ni en nia longa vojo). Intertempe, ni atingas la kazon de la participoj kaj tuj stumblas je misformulo: leganta — tia, ke oni ankoraŭ legas (p. 397). Klaras, ke tiu karakterizo pli konvenas ne al aktiva, sed al pasiva participo: “… — tia, ke oni ankoraŭ legas ĝin”. Probable, la aŭtoro volis diri “tia, kia legas”, sed la eraro ripetiĝas kun -int- kaj -ont-.

Cetere PMEG kontentige interpretas la temon kaj trafe indikas etan sed veran problemon de Esperanto-gramatiko koncerne “O-finaĵojn participajn” (p. 401). Efektive, la formulo “komencanta kurso” povas signifi kaj komencan kurson, kaj tiun de komencanto. Similaj gramatikaj kongruoj ofte okazas en plej diversaj lingvoj, precipe en la analizaj, kia la angla, aŭ Occidental, de kie oni foje citas:

Un pantere amnestiat
Mult mutones condamnat,
— tradukata ordinare: “Unu pantero amnestiita multajn ŝafojn kondamnis”, — sed rajtas havi ankoraŭ kvin malsamajn tradukojn.

Pli serioza problemo de Esperanto estas tiu de pasivaj participoj it-at-formaj, pri kiuj PMEG traktas sur la pp. 405–406, 413 favore al la itisma solvo. Ĉi-koncerne mi povus aprobe ripeti replikon de Jouko Lindstedt, adresitan al PAG (Planlingvistiko, 1982, №1, p. 18), ke la praktika venko de la itismo havas ne menciitan en PAG originon: aspektan momenton, esprimitan per sufikso -it-.

Oni vane serĉas en PMEG eĉ mencion pri la gramatika kategorio de la aspekto. La plej grava problemo de Esperanto estas, ke en sia verba sistemo ĝi imitas slavan tritempan konstruon sen heredi la aspektan kategorion de slavaj verboj. Alternativo troviĝas en la latina dualismo Infectum-Perfectum, praktikata en la ĝermanaj kaj romanaj lingvoj. Tiu manko, tuj sentebla, provokis, de la tempo de Zamenhof, spontanan substituon de la perfekta kategorio per la simpla it-formo participa. Tiamaniera uzo de la it-formo iom pekas kontraŭ la logiko, sed iugrade solvas la problemon.

Ankoraŭ unu didaktika riproĉo kontraŭ la lernosistemo de PMEG koncernas ĝuste tiajn fundamentajn mankojn de la konsidero. La lernolibroj de la tipo de PMEG ne povas esti panoramoj deinternaj. Ili celas lernantojn, kiuj havas lingvajn stencilojn denaskajn, havas siajn ŝablonojn, bezonojn de esprimo, modelojn, diktatajn de la naskiĝlingvo. Do oni devas trakti Esperanton deekstere, anticipante eblajn nekomprenojn, klarigante alternativojn kaj avertante misuzojn. Ekzempla libro de tia destino estas franca “Les bases de l'espéranto” de Marc Bavant (Prague: KAVA-PECH, 2002). Libroj de la PMEGa amplekso povus ĝeneraligi kelkajn bazajn problemajn momentojn por prezenti ilin kun eblaj respondoj kaj rekomendoj. La aspekto estas ĝuste tia momento, antaŭmodelita en la menso de ĉiu hindeŭropano.

La paragrafo pri verboj kaj frazroloj komenciĝas per entuziasma himno al la ĉefverbo (predikato):

“Ĝi regas la gramatikon de la tuta frazo… estas kvazaŭ manuskripto de teatraĵo. Ĝi decidas, kiaj rolantoj povas aperi kaj kiajn rolmontrilojn ili havu” (p. 417). Konsternita de tiu vere animisma memdeterminado de ĉiopova ĉefverbo, Pacienca Leganto devas ege respekte studi la sekvontajn listojn de diversaj verboj.

Post la unua — triverba — sensubjekta listo situas vortaro de senobjektaj verboj, kiun komencas la verbo morti, akompanata de tia teksto: “La subjekto estas tiu, kiu perdas sian vivon” (p. 418), kaj finas la verbo danci, komentata: “La subjekto estas tiu, kiu sin movas dance”. Tuj oni vidas novan liston (de objektaj verboj): “vidi. La subjekto estas tiu, kiu perokule rimarkas ion. La objekto estas tio, kio estas rimarkata”.

Pasas pli ol duoncento da similaj glosoj, kiuj faras iom demencan impreson. Aŭ la aŭtoro petole ŝercas, aŭ Pacienca Leganto (kaj mi samkompanie) estas rigardataj kiel duonidioto(j), ĉe kiu(j) mankas plej elementaj konceptoj.

En ĉiu okazo konstateblas lista kaj glosa hipertrofio, kvankam iuj verboj efektive indas komenton.

Kun la komenco de propre sintaksa parto (p. 443) ni denove havas sub la piedoj pli-malpli firman grundon, en kiu tamen ne mankas marĉaj lokoj. Sur la paĝo 452 PMEG konstatas fatalece, ke “la vorteto ke ne vere montras ian signifon” kaj prezentas amason da specialaj uzoj de tiu subjunkcio. Pro kuriozo mi rigardis PIVon, kiu sin montris same dispersa. Ĉu oni vere ne rimarkas simplan komunaĵon: la subjunkcio ke enkondukas subfrazon, tutece respondantan al la demando kio(n)?

En la komentoj por kvazaŭ (pp. 488–489), modernigante la frazon de Zamenhof “Ili … faris mienojn, kvazaŭ ili laboras”, PMEG proponas tian analogon: “Ili faris mienojn, ke ili kvazaŭ laboras”. Ŝajne la modernigo ŝanĝis la sencon. Por ĝin revenigi oni devas forĵeti kvazaŭ.

Kiomgrade mallerta komputila skemeco obstrukcas la komprenon, oni povas vidi per la traktoj ĉirkaŭ antaŭmetado de KI-vorto el subfrazo (pp. 496–497). Havante la originan frazon “Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis domon al Elizabeto” PMEG penas solvi embarason de transformo, aperantan kun la aldono “Elizabeto baldaŭ ekloĝos en la domo…” La diskutotaj daŭrigoj estas absurdaj: “… kiun Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis al ŝi” kaj “… pri kiu Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis ĝin al ŝi”. Denove spirito de demenco…

VORTFARADO

La paragrafoj pri propraj nomoj apenaŭ meritas ĉi-kuntekstan kritikon. Ili estas relative firmaj terenoj de la libro. Nova marĉo sin malkovras en necerta areo de vortfarado.

Antaŭ cent jaroj ĝuste la ĉirkaŭleksika disputo provokis la skismon en la Esperanto-movado. En certaj momentoj la elekto, al kiu sin klinis la adeptoj de origina Esperanto ne estis optimuma. La tento havi la simplan paron piloto-piloti malfermas la vojon al aliaj simplaj paroj, kies verbaj duonoj (homi, patrini, tabli) apenaŭ havas sencon.

Alia solvo, kiu neŭtraligus la kritikon de Couturat, ne neglektas la Fundamenton. Ĝi proponas la uzon de -um-: pilotumi, orumi ktp. Tiu solvo restas ĝis nun legitima, kaj mi ĝin rekomendas al adeptoj de pli konsekvenca lingvaĵo.

En la esenco, la disputo, ĉu la substantivo broso per simpla fakto de transiro en la kategorion de verbo ŝanĝas al la aga la substancan naturon de sia “ideo”, estas disputo pri la signifa volumeno de la kategorio de verbo. La angla lingvo donas ĉi-direkte kuraĝigajn ekzemplojn, sed mi ne trovas ilin imitendaj por Esperanto kun ĝia pli racionalisma leksika sistemo.

Fakte piloti nur ŝajnas pli kurta kaj oportuna formo, ĉar ĝi postulas la varianton pilotado (kun la monstra pilotadado logikperspektive), la dissencon en la formoj pilota kaj pilote (ĉu rilate al piloto, ĉu al piloti?) ktp.

PMEG ignoras la verajn problemojn de Esperanto-leksiko, ĝi kreas siajn proprajn.

“La vortelementoj O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas vortklasaj finaĵoj”, — asertas la lernolibro (p. 517), eĉ sen suspekti la ekziston de paradigmoj (O, A, E, I, estas vortklasaj finaĵoj, AS, IS, OS, US, U — paradigmaj).

“Kelkaj radikoj montras homojn, personojn… — glosas PMEG populare, — Aliaj radikoj montras bestojn… Aliaj estas kreskaĵoj.., iloj. Multaj radikoj estas nomoj de agoj…” (pp. 517–518).

Figursence gramatikaj radikoj povas ion montri. Sed ili ne povas esti kreskaĵoj. Kaj nomoj de agoj ili iĝas nur en certaj gramatikaj vestoj. (La lastan nuancon PMEG aludas en la fragmento “Kiel eltrovi la propran signifon de radiko” (p. 518), cetere, tipe konfuza epizodo.)

La konfuzo kun “verba” alfiksado signifa de certaj radikoj reproduktiĝas en PMEG “per klasika ekzemplo de la radikoj komb kaj bros” (pp. 518–519). Preterpase la lernolibro kritikas vortarojn (interalie NPIVon) pro nekonsekvenca prezento de radikoj: “Demonstraci aperas kiel O-vorto, sed demonstr kiel verbo, kvankam … ambaŭ estas agaj kaj preskaŭ samsignifaj” (p. 519). — Sed, jes, agaj … ne malpli agaj estas revolucitromb.

Listo de “verboj el neagaj radikoj” (pp. 524–526) povus ilustri embarason de komencanto (ne nepre de azia aŭ afrika origino), kiu ekdezirus racie koncepti, kial, ekzemple, hundi signifas “… agi kiel hundo”, sed fiŝi — “provi kapti fiŝon”. Samrajte li povus ja imagi la inversan. Feliĉe, tiu “ekonomia” vortfarado ankoraŭ ne tro abundas en Esperanto-parolado. Quod licet Jovi non licet bovi. La angla povas permesi al si hazardan derivadon, tiu estas apogata sur pluraj faktoroj de forto. Esperanto devas sin apogi sur aliaj faktoroj.

Parcelon de firma grundo ni trovos sur la tereno de vortigo de frazetoj (normalparole — de vortaj grupoj) kaj plu, ĝis la fino de la paragrafo (pp. 532–538), kie temas, interalie, pri “ŝajnaj kunmetaĵoj”, kurioza — bumeranga — konsekvenco de la principo de unusignifeco.

PMEG ne meritas akuzojn pro la galimatio, kiu iĝis, ve, tradicia ingredienco de rezonoj ĉirkaŭ Esperanta afiksado. Oni kutimas defendi puran aglutinecon de la vortfarado, kio supozigas kunmetadon de sencoj. Ankoraŭ Zamenhof preferis radike interpreti la afiksojn, kaj tio donas necesan aŭtoritaton al la nunaj aglutinistoj. Ŝajnas tamen, ke Zamenhof parolis pri radikoj iom figure, en instruaj celoj, por akcenti riĉan kombinkapablon kaj grandan liberecon de sia afiksa sistemo.

PMEG prudente solidariĝas kun la oficiala doktrino ĉi-koncerna (p. 539) kaj pasas al pli konkretaj aferoj. Se Ordinara Esperantisto descendos paraŝute ĉi-terenen (pp. 540–601) kun freŝaj atento kaj menso, li povos utile ekskursi informata pri sufiksoj, eble en tro malekvilibra maniero (tro detalige pri -ej-, -em-, sed tro mallonge pri -end-), kun iuj misglosoj (-er- markas ne konsistigan “parton”, sed konsistigas unuon; -eg- kaj -et- ne portas la sencon de plej, sed tiun de tre), sed ankaŭ bone instruata (pri -ig-, -ism-, -ist-, -an-).

Novtradicie, PMEG ne ŝatas la sufikson -um- en la okazoj, kiam “simpla sensufiksa verboformo … bone taŭgas”: ne butonumi, sed butoni, ne salumi, sed sali. Pri tiu “bona taŭgo” mi jam parolis supre.

Sekvas — samnivele — la serio de prefiksoj kaj plu — tre utila fragmento pri afiksecaj elementoj (pp. 601–610). Estas tamen momento, kiu surprizas. La tre moda kaj tre agresema kontraŭseksismo puŝas cedeman publikon adopti senmaske humiligajn vortformojn. Jen apud la vorto hundino aperas homino (p. 571), jen post virkato ekstaras virhomo (p. 603). Modere laŭmoda PMEG indulgemas al tiu bruteca frateco novleksika. (Tiu ekspansio de zoologia terminaro, certe, flatus al hundoj kaj katoj, kaj jen — ĝi flatas al iuj homoj.)

La gramatiko finiĝas per la paragrafo pri neoficialaj afiksoj — sendube utila kaj sendube tre demokratia (pp. 611–632). La libron akompanas riĉa aro de aldonoj, inter kiuj menciindas Gramatiko en la Fundamento kaj du gramatikaj vortaretoj, vere necesaj por traduki el la novparolo de PMEG.

Epiloge

Malgraŭ ampleksa kritiko, kiun mi prezentis ĉi-supre, mi ne povas plene kaj tute malaprobi la verkon de sinjoro Wennergren. Estas iom absurde legi sepcentpaĝan libregon sole por diri, ke ĝi tion ne meritas. Eble, sen esti recenzanto, mi preterlasus iujn epizodojn kaj ne tro atentus aliajn. Sed la enhavindekso povas tuj konduki al necesa loko ankaŭ tiun, kiu ne havas tempon aŭ intereson por konsumi la tuton. Kaj ne nur specialistoj, ankaŭ ordinaraj legantoj trovos en la volumo ion kuriozan kaj sufiĉe ofte — instruan.

Tamen mi bezonas diri mian suman juĝon, kaj ĝi estas negativa.

1) PMEG ne solvis sian didaktikan taskon de komunikado kun Ordinara Esperantisto, ĉar parolis konfuze kaj nekompreneble pri svagaj kaj nekomprenitaj aferoj. Serio de neologismoj, kiujn ĝi enkondukis pseŭdonovece, aldone ŝirmis la sencon kaj kreis problemojn, tute superfluajn por la bezonoj de “facilmaniera” lernado.

2) PMEG ne sukcesis adopti la gramatikan materialon de Esperanto, ne scipovis trafe prezenti ĝian sistemon, videbligi ĝiajn nodajn plektojn. Eĉ pli. Ĝi montris sin ignoranta aŭ miskompreniga en kelkaj gravaj gramatikaj momentoj, inter kiuj — la uzo de la artikolo kaj la aspekta problemo.

La pomego ne maturiĝis.

Fine mi dirus ankaŭ, ke, kontraŭ la intenco de la aŭtoro, la libro sin montris plej interesa por tiu neordinara leganto, kiu pretas lerni en malfacila maniero per eraroj de la aliaj.

Ŝajne, tio estas la lasta, resuma kontraŭdiro de PMEG. 


“Fonto” ne aperos en 2007

Bedaŭrinde, la eldonisto kaj redaktoro de Fonto sin vidas devigitaj interrompi la aperadon de la revuo por 2007. Por nia kulturo tio certe estas grava perdo. Pluraj aliaj revuoj ja de temp' al tempo ankaŭ aperigas literaturon, sed — male al Fonto — tio ne estas ilia ĉefa enhavo. Krom tio kelkaj revuoj, ekzemple Literatura Foiro, estas klare ligitaj al nur unu difinita (lingvopolitika aŭ alia) ideologio. Delonge nia revuo Fonto estas bedaŭrinde la sola vere sendependa periodaĵo pure literatura en Esperanto.

Kialoj por la interrompo estas interalie la giganta kresko de l' sendokostoj, la lastatempa falo en la nombro de abonantoj, la ĉi-jare tro malakurata aperoritmo (parte ankaŭ pro problemoj ekster nia influo). Ni tamen esperas estonte reaperigi la revuon por la bono de nia tutmonda publiko.

Nia monata revuo aperis ekde oktobro 1980 en 306 numeroj. Aperis en ĝi literaturaĵoj originalaj kaj tradukitaj, sendiskriminacie de kiu ajn literatura skolo (ni diru: de Rikardo Ŝulco ĝis Reinhard Haupenthal, de Jorge Camacho ĝis Vinko Oŝlak). Dum la lastaj jaroj la revuo pli emfaze aperigis ankaŭ verkaĵojn de ekstereŭropaj talentuloj, kiujn en Eŭropo tro facile oni emas pretervidi: Probal Daŝgupto, Shi Chengtai, Mao Zifu, Yamasaki Seikô, Dao Anh Kha, Guozhu k.s.

Dum la unuaj sep jaroj Fonto estis redaktata de William Auld. Post Auld, kvin jarojn redaktis ĝin Daniel Luez (1988–1992) kaj depost tiam Gerrit Berveling (1993–).

Entute aperis en la revuo laŭtakse milo da noveloj, pli ol du mil poemoj, krome multe da teatraĵoj kaj eseoj — foje eĉ tutnumeraj — kiuj sen nia revuo certe restus ne publikigitaj.

Ekde 1986 multaj verkoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA aperadis en Fonto, kaj en 1990 UEA kaj Fonto interkonsentis, ke laŭeble ĉiuj premiitaj verkoj aperos en Fonto. Foje iuj tro ampleksaj teatraĵoj kaj eseoj ne povis trovi lokon en la revuo, sed kutime ĉio aperis. La premiitaj verkoj kutime plenigas du ĝis kvar tutajn numerojn jare.

Gerrit Berveling/
redaktoro de Fonto


PamukOrhan Pamuk!

La nobela komitato elektis denove indan laŭreaton por la literatura premio. Orhan Pamuk plene meritas la premion pro sia ampleksa verkaro kaj pro la “homarana” tendenco de sia verkaro.

Turkaj naciistoj diras sensencaĵojn pri “politika decido”; saman blagadon ni aŭdis de iuj proksimaj intelektuloj, laŭ kiuj tiu premio “konstante havas koloron kaj beletran kaj politikan”. Nu, ŝajnas, ke la facetoj facile estas disigeblaj, almenaŭ por tiuj, kiuj kapablas legi.

Jam en La blanka fortikaĵo Pamuk enkondukas sian centran temon — oriento kaj okcidento. Ambaŭ havas distorditajn konceptojn unu pri la alia. Pamuk ludas kun tiuj konceptoj kaj fine ni vidas, ke oriento kaj okcidento estas pli similaj ol ni anticipe imagis.

La nova vivo (la titolo estas aludo al Dante): “Iam mi legis libron kaj mia tuta vivo estis ŝanĝita”, kaj por ni komenciĝas vojaĝo tra la sensoj, esploro de revoj, sopiroj kaj deziroj — kaj ni komprenas, ke okcidento kaj oriento havas profunde la samajn idealojn.

La nigra libro: Juna advokato serĉas sian edzinon kaj vagadas tra Istanbulo kaj la multkultura historio de tiu urbo. Li ekkredas, ke tekstoj en ĵurnalo havas valorajn aludojn, kaj serĉante purajn fontojn de sia ekzisto, li devas sperti, ke li ĉiam renkontas miksaĵojn. La eroj de malsamaj kulturoj estas intime interligitaj.

Neĝo priskribas la multajn facetojn de la turka vivo en eta mikrokosmo.

Liaj verkoj provokas en Turkio, ĉar Pamuk kritikas senkompate la letargion de siaj samlandanoj, sed Pamuk ankaŭ provokas en okcidentaj landoj, ĉar li skurĝas nian — tro ofte — sennuancan koncepton pri Turkio. Çok güzel!

Legu pli ampleksan omaĝon en la sekvonta eldono de la “Ondo”.

Wolfgang Kirschstein 


Milan Kundera kaj Esperanto

Miroslav Malovec informis min pri artikolo en La Ondo de Esperanto (2006, №2), kiu traktas la verkon de Milan Kundera Neelportebla malpezeco de la ekzistado. En la teksto de AIKo estas interalie: “ĝi meritas tradukon kaj eldonon en Esperanto”.

Mi pasintjare komencis tradukadi lian ĉeĥlingvan eldonon de tri eseoj pri Leoš Janáček kaj petis permeson pri la traduko kaj eldono. La respondo estis bedaŭrinde negativa.

“Sinjorino Věra Kunderová, kiu zorgas pri la aŭtoraj rajtoj por la verkoj de Milan Kundera, min petis, ke mi komuniku al vi la realon, ke la aŭtoro ne elektis Esperanton inter lingvojn, en kiujn liaj romanoj kaj eseoj estas tradukataj. Tiel restos ankaŭ por la futuro. Mi mesaĝas saluton al la afabla leganto, de la aŭtoro kaj ankaŭ el la redakcio”.
Jitka Uhdeová” (2 maj 2005).


Jan Werner


Ricevitaj libroj

Ankevičius, Stasys. Forege malantaŭ Uralo: Memoraĵoj de ekzilito Siberion 1941–1958 / Tradukis el la litova Telesforas Lukoševičius. — Panevėžys: Panevėžio spaustuvė, 2002. — 116 pĝ.; 300 ekz. — (Panevežysa biblioteko de Esperanto; №14). — [Donaco de LitEA].

Duliĉenko, Aleksandr. En la serĉado de la mondolingvo, aŭ interlingvistiko por ĉiuj / Tradukis el la rusa Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2006. — 160 pĝ.; 500 ekz. — (Serio Scio; №7). — [Donaco de Sezonoj].

Puŝkin, Aleksandr. Boris Godunov: Dramo / Tradikis el la rusa Vladimir Edelŝtejn. — Moskvo: Impeto, 2005. — 112 pĝ., il.; 300 ekz. — [Aĉeto].

Samodaj, Vladimir. Konfesoj: Poeziaj provoj. — Moskvo: Eŭropa Jura Universitato Justo, 2005. — 120 pĝ., il.; 200 ekz. — [Aĉeto].

Wennergren, Bertilo. Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. — El Cerrito: ELNA, 2005. — 696 pĝ.; jaketo. — [Recenzoekzemplero].

Yamasaki Seikô. Enkonduko en la japanan. — Chapecó: Fonto, 2000. — 184 pĝ., il. — [Donaco de Yamasaki Seikô].

Мельников, Александр Сергеевич. Эсперанто для дотошных. Грамматика эсперанто (о серьёзных вещах и не очень). Ч. 1. Алфавит. Правила чтения и письма. Имена существительные. — Ростов-н-Д.: Изд-во РИНЯЗа, 2006. — 167 с.; 300 экз. — [Aĉeto].

Vort-klarigo

— Paĉjo, kion signifas la vorto “pacpropono”?

— Ĉion eblan, mia fileto. De florbukedo ĝis peltmantelo.

En kafejo

Petro: Diru, amiko, kial vi rigardas konstante al la vesthokaro?

Paŭlo: Mi observas mian surtuton. La via jam estas for.

La edziĝo

— Diru, amiko, se dum viaj malplenaj horoj vi rememoras pri via fraŭla vivo, ĉu vi ne bedaŭras, ke vi edziĝis?

— Kara amiko, post la edziĝo ne ekzistas malplenaj horoj!

El La Praktiko (jaro 1936) plukis Halina Gorecka


Ni sendas gratulojn al

Ingeborg van Dijk kaj Ziko Marcus Sikosek (nun Ziko van Dijk), kiuj geedziĝis la 7an de septembro 2006. La paro loĝas en Varsseveld, orienta Nederlando.

Profesoro Aleksandr Duliĉenko okaze de la 65-jariĝo, kiun li kaj liaj kolegoj kaj amikoj festas la 30an de oktobro. 


Du aŭtunaj fotoj de Olga Ŝipovalenko

Por vidi la pli grandajn fotojn bonvolu klaki la miniaturojn.


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2006. № 11 (145)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Alen Kris, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2007:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (2000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1200 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (700 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (400 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 10 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2006.
Subtitolo