Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2007. № 5 (151)

La kovrilpaĝa foto bonvenigas anglalingve du novajn landojn al la Eŭropa Unio. Du pliaj landoj aldoniĝis al tiuj 23 kontinentaj EU-landoj, kiuj ĉiujare pagas plurmiliardan tributon al iuj du insulaj ŝtatoj. Ĉu alia solvo estas ebla?.. La slovaka vicĉefministro Čaplovič pensas, ke jes. Legu pli detale en la 11a paĝo.


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

CIVILIZO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ



Alen KrisKomentario

La prezidentaj elektoj en Francio kiel realaĵo, la parlamentaj kaj prezidentaj elektoj en Ruslando kiel drampromesa perspektivo turnas min nevole al tiu dolora kaj negaja temo de krizo de la reprezenta demokratio.

Neniu aludo pri minaco al la respublikaj institucioj en mia patrio, — tiuj estas fakte konstruaĵoj de burokratara monarĥio nedinastia, kaj en tia kvalito sin gardas sekure de kiu ajn risko de difektiĝo. La reganta klano jam indikis du kandidatojn: “progreseman liberalulon” (vicĉefministro D. Medvedev) kaj “kleran ŝtatiston” (vicĉefministro S. Ivanov), kiuj pedante egalfoje aperas antaŭ la popolo sur la ekranoj kaj tute egalbonkore zorgas pri plej diversaj popolaj bezonoj. Probable iam, iom poste, la klano elektos unu veran kandidaton kaj tiam perfekta ekvilibro de la bonzorgo, bonsaĝo kaj bonmerito rompiĝos bruske kaj fatale. Sed nun preskaŭ skizofrenia perplekso englitas la korojn de la politike reagemaj civitanoj, kiuj komencas sopiri pri la klasika roma respubliko kun ĝiaj du egalrajtaj konsuloj.

La francoj ne riskas tiel forte en la persona miselekto: ilia prezidento ne posedas eĉ dekonon da potenco de la ruslanda. Kompense ili riskas ion perdi kun iu perdo en la meĥanismo de sia reprezenta demokratio. Ĉar nur demagogoj diras, ke pli bone estas havi neniun demokration ol unu tiom ruiniĝan. Ĉiu prudenta civitano devas konsenti, ke eĉ iu kiom ajn ruiniĝa popolrego pli kostas ol neniu. La francoj havas ion por riski, ili obtenis kaj gardis t.n. socian ŝtaton kaj strebas ĝin ne perdi. Malgraŭ la krizo de la reprezenta meĥanismo multo dependas de ilia elekto, kiu signalas la prioritatojn kaj demonstras la kapablon de la mobilizo. Ĝuste tio — lasta — la kapablo de la mobilizo — plej gravas en la prezlisto de la demokratio. Iuokaze la lokon de la misfara respublika aparato okupas sindikato, partio, bloko, kiu ajn organizo — kaj premante en punkto konfronta establas socian bilancon. La socia forto de kapitalo konfrontas la kapitalon de socia forto, kaj la respubliko respiras ekvilibre.

Paradokse, tiu socia elano pezas ankaŭ sur la balancilo de nia interna ruslanda politiko, eble eĉ pli ol la segmento interna en la elekto venonta de la nova plenpotenculo. La potenculoj de nia tipo emas imiti, — kopiemaj, ili sekvas plej modernajn standardojn. Kun certa risko mi povas prognozi: se Francio elektas liberalulon, nia nacia favorito iĝos Medvedev, se gajnas centristo — la popolan fidon rikoltos Ivanov… mi ne povas daŭrigi koncerne la socialiston, — nia klanpropono ne havas tiun koloron en sia spektro.

Alen Kris


Esperanto estas ponto

Probal Dasgupta respondas

La Elekta Komisiono de UEA ricevis antaŭ la limdato (la 31a de marto 2007) 15 kandidatigojn por la ofico de komitatano C kaj 11 por la Estraro.

Barata lingvisto Probal Dasgupta estas la sola kandidato por la posteno de la prezidanto de UEA. Kiel kandidatoj por la vicprezidanteco estas proponitaj Ranieri Clerici (Italio), Claude Nourmont (Luksemburgio-Francio) kaj Amri Wandel (Israelo). Kanadano Yves Bellefeuille kaj polino Barbara Pietrzak pretendas esti ĝenerala sekretario. Aliaj kandidatoj por la Estraro estas Marija Belošević (Kroatio), Loes Demmendaal (Nederlando), Maritza Gutiérrez Gonzales (Kubo), Hori Jasuo (Japanio), José Antonio Vergara (Ĉilio).

La elektado okazos en la 92a UK (Jokohamo). 


Probal DasguptaProbal Dasgupta, la sola kandidato por la prezidanteco en UEA, naskiĝis 19 sep 1953 en Kolkato (Barato), doktoriĝis en Nov-Jorka Universitato pri la genera sintakso de sia gepatra lingvo, la bengala. Honora membro de la Lingvistika Societo de Usono ekde 2004, li instruis la lingvistikon en tri barataj universitatoj. En la universitato de Hajderabado li estis direktoro (2000–06) de tiu Programo por Studi Baraton por fremdaj studentoj, kiu sub li iĝis tutlande konata pioniraĵo pontofaranta inter eŭropaj/usonaj gejunuloj kaj la barata universitata medio. En tiu universitato li estis la dekano pri humanistiko (2001–04).

Ekde aŭgusto 2006 Dasgupta entreprenas en la Barata Statistika Instituto (en Kolkato) leksikajn esplorojn. Esperanto rolas en tiu laboro kiel interleksika glosilo ebliganta novtipan, pedagogie utilan kartografion de la vortokono. Aperis el lia plumo pli ol dek libroj kaj pli ol tricent artikoloj en la bengala, la angla, la franca kaj Esperanto.

En Esperantujo li estas konata kiel verkisto, tradukisto kaj kritikisto. Membro de la Akademio ekde 1983, li iĝis ĝia vicprezidanto en 2001. Al la movada vivo li kontribuas ekde la rejkjavika UK en 1977. Li servis kiel volontulo de UEA (1980), kaj kiel komitatano (1983–86). En UK-oj li estis trifoje reĝisoro de la kongresa temo. Iama prezidanto de sia landa asocio (1987–89) — kiun li kunfondis en 1982 — li nun estas la prezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono. 


Probal Dasgupta volonte konsentis doni siajn unuan kandidat-intervjuon al La Ondo.

Ĉiu kandidato devas deklari sian movadan programon. Kion vi proponis?

Se mi elektiĝos prezidanto de UEA, mi strebos atingi daŭripovajn agordojn bazitajn sur la realaĵoj de la reta epoko. Tio por mi signifas ne nur trovi utilajn aranĝojn por tiuj, kiuj nun lernas Esperanton rete kaj volas funkcii tiuspace sen tradiciaj asociaj kotizoj, kvankam tio ja restas ŝlosila celo. Mi volas kunkonstrui movadon, kie la tradiciaj membroj, kroĉitaj al eventuale ne tre ĝisdataj ideoj pri Esperanto kaj pri la funkciado, ne sentos sin ekskluzivataj. Por efektivigi tian programon, mi laboros kun aliaj esperantistoj, kiuj volas pontofari rilate diversajn breĉojn kaj polusiĝojn ekestintajn en la ĵusaj jardekoj, kaj ekestintajn ne nur en la mikromondo Esperanta.

Tre bone por program-deklaro, sed bonvolu iom detaligi…

Se la fotarto forprenas la portretan funkcion de la pentrarto, tio ne signifas, ke oni ĉesos pentri. Tio signifas, ke oni reinventas la celojn de la pentrado. Simile, se ial sufiĉe multaj homoj ja uzos la anglan por grandegskalaj interligaj celoj, tio ne signifas, ke ĉiuj ĉesos uzi Esperanton, sed ke ni devos reinventi la celojn de Esperanto.

Kio do estas Esperanto en ĉi tiu aspekto?

Esperanto estas io streba — kiel la remado, kiel la biciklado — kaj rekte engaĝas la povojn kaj ŝatojn de la individuoj, kiuj esperantumas. Kiel Claude Piron delongege emfazadis, Esperanto estas lingvo bona por nia persona sano kaj feliĉo.

Ni do devus povi prezenti ĝin — ne nur al “la eksteruloj”, sed al ni mem — kiel tian direktadon de niaj energioj. La hinduismo ekzemple sukcesis apartigi la jogon disde la religia enhavo de niaj vivoj kiel hinduoj; tial multegaj homoj nun senprobleme jogas en siaj landoj laŭ siaj stiloj. Devus esti eble proponi Esperanton al la ĝuoj kaj riskoj de tia mikspota uzo.

Kaj la enhavo de tiu strebado estas?..

… ke ĝi pontas, kaj ke ĝi eĉ ikone reprezentas la mensan kaj kulturan pontadon mem kiel kategorion. Mi kredas, ke mi sukcesos evoluigi — kun la helpo de multaj kunparolantoj en la membraro de UEA — tute ĝenerale uzeblan prezenton de tiu ĉi “pontada” enhavo de Esperanto. Ĝi pontas inter landoj kaj landoj, inter koroj kaj koroj, inter komprenoj kaj komprenoj, eĉ inter pontoj kaj pontoj.

Unu sekvo de tiu ĉi ponta funkcio estas tio, ke Esperanto ankaŭ konservas siajn pontatojn — ekzemple, helpas konservi la integrecon de la etnaj lingvoj.

UEA en la lastaj jaroj emfazas tiun flankon de nia laboro, sed kelkaj, ekzemple Gary Mickle, trovas ĉi tiun strategion tro proksima al la naciaj dekstroj.

Se oni ne vidas la diferencon inter la konservemo fare de pereo-timantoj (kiuj do konstruas murojn) kaj la konserva efiko de la ponta funkcio, oni povas fari tiun eraron, mislegi la nunan laborfluon de UEA, kiun mi intencas daŭrigi kun eksplicitaj krisignoj por malhelpi tian mislegon.

Kio estas via slogano?

Mi kredas je la slogano de Baghy “Kulturo = homa kompreno”.

La Ondo de Esperanto deziras al samideano Dasgupta, kiu estas nia abonanto kaj okaza aŭtoro, ftuktodonan laboron por la bono de UEA kaj de la tuta esperantistaro!


Amikoj apudas ĉe Volgo

Pli ol tricent personojn allogis la kvara Lingva Festivalo en volga urbo Uljanovsk, kiun 31 mar 2007 kunorganizis la fremdlingva fakultato de la Uljanovska Pedagogia Universitato kaj la urba Esperanto-klubo.

La temo de la festivalo, Apudas amiko, bone kongruas kun la nunaj streboj solvi interetnajn problemojn en la ruslanda socio. Pri la festivalo raportis loka televido.

La partoprenintoj povis viziti kvar el ĉirkaŭ dudeko da lingvoprezentoj, interalie de la romaa, litova, mordva, bafusam, dari kaj aliaj. Funkciis ekspozicio de fremdlingvaj libroj, okazis lingvaj konkursoj kaj renkontiĝoj kun vojaĝemuloj. La bazan programon sekvis duhora internacia koncerto.

Dum la prezentado de Esperanto aperis dezirantoj lerni la lingvon, kaj la unuan lecionon de nova kurso (14 apr) vizitis dek personoj.

Jurij Karcev
Fotis Firija Sultanova
LF en Uljanovsk: prezento de la tatara lingvo (Fotis Firija Sultanova)


Vide el Bruselo

Komenci interregistaran diskuton

Dušan Čaplovič, slovaka vicĉefministro, skribis 26 mar 2007 longan leteron al ĉiuj ministroj de eksterlandaj aferoj kaj al ministroj de Eŭropaj aferoj de membraj kaj kandidataj ŝtatoj de la Eŭropa Unio (EU), kaj al la membroj de la Eŭropa Komisiono.

Dushan ChaplovichLaŭ Čaplovič, la nuna diskutoperiodo pri la estonteco de Eŭropo, sekvinta post la negativa referendumo pri la EU-konstitucio en Nederlando kaj Francio, koncentriĝis sur politikaj kaj instituciaj demandoj. “Tamen, la problemo de politiko pri lingvo kaj kulturo notindas pro sia malĉeesto”, — rimarkis Čaplovič kaj atentigis pri graveco de lingvo, eĉ pro pure ekonomia vidpunkto.

Vicĉefministro Čaplovič respondecas en Slovakio pri sciobazita societo, Eŭropaj aferoj, homaj rajtoj kaj minoritatoj. Li skribis en la angla lingvo ĉar “ĝi estas nuntempe la plej vaste komprenata lingvo en EU” kaj ĉar li kredas ke “la urĝo kaj bezono por efikeco de nia laboro postulas, ke nia subteno por multlingvismo ne malrapidigu nian funkciadon”. Čaplovič havas plurajn demandojn pri la “ofte malklaraj” lingvaj rajtoj. Ĉu ĉiuj oficialaj lingvoj estas egalaj? Kiam kaj kial la pivotaj tekstoj ne ĉiam haveblas en ĉiuj lingvoj? Kiel efike kaj kiom egale funkcias interpretado? Ĉu la EU-lingvosistemo egale bone servas ĉiujn ŝtatojn-membrojn? “La sperto de la novaj ŝtatoj-membroj de EU konfirmas, ke ofte ne”, — respondas Čaplovič al siaj propraj demandoj.

Čaplovič ne menciis Esperanton. Tamen li emfazis, ke la uzo de unusola etna lingvo favorigas kelkajn (anglalingvajn) landojn kaj klare malfavorigas la malgrandajn lingvojn. Čaplovič citis el la raporto de svisa profesoro François Grin, publikigita en oktobro 2005 (http://cisad.adc.education.fr/hcee/documents/rapport_Grin.pdf). Laŭ Grin, la dominado de la angla lingvo en Eŭropo kaŭzas grandegajn kaj daŭrajn financajn transsendojn al du ŝtatoj-membroj: po ĉ. 17 miliardoj da eŭroj jare al Unuiĝinta Reĝlando, kaj proksimume po 4% de tio al Irlando. “Tiom grandegaj financaj transsendoj kaj eblaj minacoj al niaj naciaj lingvoj pro kreskanta dominado de unu lingvo ĉe EU-nivelo, certe meritas nian atenton”, — vicĉefministro Čaplovič atentigis siajn Eŭropajn kolegojn.

“Estas klare ke Eŭropo bezonas efikan kaj egalecan komunikadon. Hodiaŭ ni vidas ke EU sukcese progresas en la ekonomiaj kaj sekurecaj kampoj, — daŭrigas Čaplovič. — Tamen, la tuta kompleksa problemo, lingvo-politiko, kiu estas gravega por plua Eŭropa integriĝo, ankoraŭ ne estas priatentita”. Laŭ Čaplovič, la Konstitucia Traktato ne sufiĉe kovras la problemojn de EU-komunikado spite al la klopodoj de pluraj neregistaraj organizoj.

Laŭ Čaplovič, EU ekfaris nur kelkajn paŝetojn al vera lingva politiko. Li notas ke la Eŭropa Komisiono komencis engaĝi sin pli aktive pri analizado de lingvo-politikaj problemoj kaj elpensi strategiojn por certigi lingvorajtojn, ekzemple, per studo pri kreado de Eŭropa Agentejo por Lingva Diverseco. Čaplovič ankaŭ laŭdas la laboron de komisionano Ján Figeľ, kiu en novembro 2005 prezentis planon pri La Nova Eŭropa Kadra Strategio por Multlingvismo. Ankaŭ gravas, ke ekde 1 jan 2007 EU havas komisionanon kiu respondecas nur pri multlingvismo — Leonard Orban (Rumanio).

Čaplovič substrekas la gravecon de la agado en ŝtatoj-membroj kaj en EU-institucioj por plifortigado de lingvo-diverseco. Li notas, ke plendoj de Eŭropaj civitanoj povas efiki pri lingva uzado en Bruselo. Ekzempla estas la decido de Eŭropa Rajtprotektanto, ke la Konsilantaro rekonsideru la lingvoreĝimon por prezidantaj retpaĝaroj, identigas malbonan administradon kaj lingvan diskriminacion. “Se ni dezirus pliproksimigi la Eŭropan Union al ĝiaj civitanoj, estas klare ke ĉiu prezidanteco de Konsilantaro de Ministroj uzu la oficialajn lingvojn de ĉiuj EU-civitanoj. Oni produktas la Komisionan retpaĝaron en 23 lingvoj — kial la Konsilantaro uzu malpli?” — demandas Dušan Čaplovič.

Kvankam Čaplovič ne menciis Esperanton, li atentigis pri la konferenco “Perspektivoj de Lingvo-politiko kaj Lingvaj Rajtoj en EU” (Bratislavo, novembro 2006). Li sugestis ke la raporto de la konferenco povas esti konsiderata kiel kontribuo al la diskuto pri la estonteco de Eŭropo fare de Slovakio kaj la aliaj Viŝegradaj landoj. Laŭ li, la konferencaj konkludoj povus instigi pluan pripensadon je naciaj kaj Eŭropa niveloj. “Venis tempo komenci interregistaran diskuton pri la lingvopolitiko en EU, komence je nivelo de ekspertoj… Mi forte kredas, ke spite al la kultura kaj lingva divers-konsisteco de EU ŝtatoj-membroj, ni povos progresi al la celo de lingva demokratio”, — li konkludas.

Dafydd ab Iago


Fajro, fajro!

Komentario de Wolfgang Kirschstein

Sabato, la 3an de marto 2007. Estis multego da alilandaj ĵurnalistoj en la dana ĉefurbo Kopenhago. Ili estis tie por raporti pri la dua edziniĝo de eksprincino Alexandra kun fotografo Martin Jørgensen. Tiuj ĵurnalistoj povis aldone raporti pri violentaj manifestacioj en la stratoj de Kopenhago. Estis amaso da policanoj en la stratoj. Brulis rubujoj kaj veturiloj, flugis pavimŝtonoj. Buntaj junuloj, kun la arda partopreno de huliganaj turistoj, manifestaciis, ne por faligi lokan diktatoron, sed por konservi la rajton uzi iun domon, la intertempe jam faman domon sur Jagtvej (Ĉasista Vojo) n-ro 69.
 
La domo (Nyhedsavisen) Uzantino observas la malkonstruon de la junulara domo (Nyhedsavisen) Polico (Nyhedsavisen)

Iom da historio

La domo sur Jagtvej 69 estis konstruita kiel Domo de l' Popolo en 1897. Tie okazis gravaj eventoj en la historio de la laborista movado. Lenin gastis tie. Rosa Lŭemburg kaj Clara Zetkin iniciatis en tiu loko la internacian bataltagon de virinoj. La dana sindikato por virinoj estis fondita tie. Sed iam en la 1950aj jaroj la domo estis kvazaŭ eluzita kaj la laboristoj ekhavis sian aktivadon en aliaj lokoj. Sekve en la 1960aj kaj 1970aj jaroj ne okazis multo en tiu loko.

En 1982 la komunumo de Kopenhago aĉetis ĝin kaj transdonis la rajton uzi ĝin al nedifinita grupo, kiun oni nomis “uzantoj de la Junulara Domo”. Tiuj uzantoj havis en la domo la eblecon evoluigi alternativan kulturon kaj provi novajn vojojn ekster la establitaj institucioj.

Ekzemple Björk, la kantistino el Islando — kiu mem nun estas parto de ĝuste tiuj institucioj — elprovis sian stilon koncertante en la Junulara Domo.

Ankaŭ punkoj kaj la tielnomataj “aŭtonomuloj” trovis tie lokon por iliaspeca aktivado. (Aŭtonomuloj estas en la dana politiko neklara grupo de personoj, kiuj perforte manifestacias kontraŭ aro de celoj kaj tendencoj en la socio kaj la mondo, ekzemple, kontraŭ “globaliĝo”, “kapitalismo” kaj “imperialismo”, “naziismo” kaj “rasismo”. Ofte oni jam uzas tiun titolon pejorative, ĉar kiam estas violento, tiam la aŭtonomuloj tre ofte estas proksime.)

En la domo estis brulo en 1996, sed la uzantoj de la junulara domo mem ekriparis la damaĝon. Finfine en 1999 la kopenhaga komunumo decidis vendi la domon. La tiama eraro de la politikistoj estis, ke ili ne faris interkonsenton kun la uzantoj pri iu alternativa loko. En 2001 kristana sekto kun la nomo Faderskabshuset (La Domo de l' Patro) aĉetis la domon, sed la uzantoj rifuzis forlasi ĝin. En 2004 juĝejo deklaris, ke la uzantoj ne plu havas la rajton uzi la domon sur Jagtvej 69. Kelkaj politikistoj klopodis premi la sekton, sed tiu ne cedis, ĉar laŭdire la gvidantino ricevis ordonon rekte de Dio pri tiu aĉeto. Aliflanke la junuloj rifuzis alternativajn lokojn, ĉar ili sentis ke ilia aktivado estis tro intime ligita kun loko kaj ĉirkaŭaĵo de Jagtvej.

“Dialogo” ne eblis en tiu situacio. La 1an de marto 2007 la polico malplenigis la domon. Post kelkaj tagoj la nova posedanto malkonstruis ĝin. Analoge al Ground Zero la (nun eksaj) uzantoj nomas la lokon Ground 69. Intertempe la junuloj okupaciis aliajn domojn (laste la 16an de aprilo). Kelkaj horoj sufiĉis por vandali ilin.

La junuloj argumentas, ke la violento en marto estis necesa, sed nur je la plej ekstremaj maldekstruloj ili sukcesis konservi simpation. Pro la eventoj en marto ili perdis simpation en preskaŭ ĉiuj tavoloj de la socio.

Tiom da historio.

Alternativaj sociaj konceptoj. Kien?

La uzantoj de la tiama Junulara Domo proponis sian agadon kaj sin sub la signo de diverseco. Ili ankaŭ komprenis sin kiel la decan parton de la lando — kontraŭ la koruptaj politikistoj kaj la eĉ pli korupta povo de l' kapitalismo. Ĉiu socio bezonas homojn, kiuj pensas en novaj kaj alternativaj manieroj. En la 1970aj kaj 1980aj jaroj la tiamaj junuloj elpensis konkretajn manierojn por ŝanĝi la socion (ekzemple, ekologie), sed tiu spirito jam longe elvaporiĝis.

La uzantoj de la junulara domo povis manifestacii kontraŭ ĉio, sed apenaŭ estis rimarkebla, kio efektive estis ilia idealo kaj kiamaniere ili intencis atingi ĝin. La junuloj tie deklaris, ke estis bezono por alternativuloj, kiuj aspektas alimaniere, tio estas kun pingloj en ĉiuj aperturoj. Kompreneble, ili pravas, sed ili forgesis, ke tie estis loko nur por tiaj homoj kaj tio ne estas speciale promociiga por la diverseco en la socio. Tiel diverseco fariĝis uniformeco.

Tial tiuj junuloj similas al la danaj plenkreskaj maldekstruloj. Ili ofte havas ege vagajn proponerojn, ekzemple: “pli justa socio”, “pli da atento al naturo”, “protekto de malfortuloj en la socio” (ĉu iu kontraŭus?) ktp, sed ĝenerale ili kapablas nur retorike postuli tion, sen indiki konkretajn proponojn. Komentistoj konstatas ofte, ke la konservativaj kaj liberalistaj (do dekstraj) partioj realigas nun la projektojn de socialdemokratoj, kiuj ankoraŭ ne trovis konkretan strategion kaj ideologian armiĝon por trakti tiun konstelacion.

Ĉu estas same en aliaj landoj? 


Paĝoj el la historio de la Sukcena Lando

de Halina Gorecka

La oka paĝo. Legu la pli fruan tekston

Krepusko de la teŭtona ŝtato

Malvenkoj de teŭtonoj en la 15a jc donis al la eklezia ŝtato ne nur teritoriajn perdojn, sed ankaŭ politikajn. Sur la restinta teritorio (nomata Ordena Prusujo) kruckavaliroj konservis malmulte da sendependeco. Ili devis agnoski la superecon de la pola reĝo; ili ne rajtis memstare kontrakti aŭ ekmiliti. Ĉiu novelektita grandmajstro estis devigata dum ses monatoj post la ekofico veni al pola reĝo kaj ĵuri.

La eksteran politikon de la grandmajstroj post la Toruna packontrakto (1466) karakterizis strebado revizii ĝin. Grandmajstro Friedrich von Sacshen dum dek du jaroj multe klopodis por levi statuson de la teŭtona ŝtato. Sub diversaj pretekstoj li evitis ĵuri al pola reĝo. Li mortis en 1510 sen ĵuri, sed ankaŭ sen atingi siajn politikajn celojn.

En tiu malfacila periodo la ĉefo de la ordeno iĝis 20-jara Albrecht Hohenzollern. La elekto estis bone pripensita politika paŝo. Li estis filo de Friedrich von Hohenzollern, margrafo de Brandenburgio, kaj Sophie, filino de pola reĝo Kazimiro IV Jagełło. Ankaŭ la germana imperiestro Maksimiliano subtenis Albrecht-on, esperante je alianco kontraŭ Jagelonoj en batalo por la ĉeĥa kaj hungara tronoj.

Malfacilaj rilatoj inter Pollando kaj Ordeno rezultigis militon en 1520–1521, en kiu neniu ŝancis venki. Albrecht packontraktis kun Pollando por kvar jaroj, dum kiuj li penis, senrezulte, trovi aliancanojn en Germanio. La Ordeno estis perdonta la restintan suverenecon kaj iĝonta parto de Pollando.

Albrehto staras en la korto de la Marienburga Kastelo (Fotis HaGo)La Ordeno perdis ĉion

Hazardo intervenis. En 1522 Albrecht konatiĝis en Nurenbergo kun arda predikanto Andreas Osiander kaj iom-post-iom konvertiĝis al Reformismo. Laŭ la konsilo de Martin Luther li decidis sekularigi la teŭtonan ŝtaton kaj fondi heredan princlandon. Post sukcesaj traktadoj kun la pola reĝo Sigismondo (la onklo de Albrecht) Albrecht venis al Krakovo. Ĉi tie 8 apr 1525 estis subskribita kontrakto pri sekularigo de la teŭtona ŝtato en Prusujo kaj pri fondo de Prusa Princlando sur tiu teritorio.

La nova Pruslando restis dependa de Pollando. Formale ĝi estis posedaĵo de la pola reĝo, kiun prusa princo ricevis por portempa hereda posedo. La rajton de hereda posedo ricevis viraj idoj de Albrecht kaj de tri liaj fratoj. Kaze de ĉeso de la vira linio, la princlando aŭtomate iĝus parto de la Pola Reĝlando.

Dum la impona ceremonio Albrecht ĵuris fidelecon al la pola reĝo Sigismondo. Per tio la teŭtona ordeno ĉesis ekzisti, kaj la 37a grandmajstro Albrecht Hohenzollern iĝis princo Albreĥto I (Prusa).

Kenigsbergo iĝis la ĉefurbo de Pruslando. En 1527 Albreĥto edzinigis Dorotean, filinon de la dana reĝo Frederiko I. Protestantismo estis deklarita la ŝtata religio. Post la mezepoka ordena periodo en la Sukcena Lando komenciĝis princlanda periodo, kun kiu venis humanismaj ideoj de Renesanco.

Prusa princlando

La loĝantaro de la nova princlando estis bunta etne kaj religie. Ĉi tie loĝis germanaj koloniintoj venintaj diverstempe, prusoj, litovoj, poloj kaj aliaj etnoj. Apud la ekspansianta luteranismo daŭris romkatolikaj tradicioj. (Inter la 55 fratuloj, restintaj en Prusujo je la momento de sekularigo, sep restis romkatolikaj.) La plimulto de la prusa-litova loĝantaro malkaŝe aŭ kaŝite restis fidela al siaj malnovaj paganaj dioj. (Ekzemple, en 1520, kun permeso de Albreĥto, prusaj kamparanoj de Sambio laŭ la pagana tradicio oferis nigran bovon al siaj dioj por ke tiuj protektu ilin kontraŭ pirataj rabatakoj.)

Por konstruado de la nova ŝtato kun centra potenco kaj unueca religio necesis fidinda aparato de ŝtatoficistoj kaj pastroj. Por kontaktoj kun aliaj ŝtatoj estis bezonataj kompetentaj diplomatoj. Por eduki junularon en la nova spirito necesis nove preparitaj instruistoj. Mankis kuracistoj. Resume: la ŝtato, eklezio kaj eduksistemo bezonis kompetentajn fakulojn.

Antaŭe la Ordeno invitis fakulojn el eksterlando aŭ direktis tien por studoj siajn junulojn (tiuj ne ĉiam revenis). Sed nun necesis pli radikala solvo — propra altlernejo. La tasko estis malfacila por la lando, en kiu mankis intelektaj tradicioj. Klerigado longan tempon ne estis respektinda kvalito inter teŭtonoj — pro senĉesaj militoj soldato pli valoris ol sciencisto. Grandmajstroj ne ŝarĝis sin per aparta klero kaj ne strebis proksimigi al si klerulojn. Escepto estis la antaŭlasta grandmajstro Friedrich von Sachsen, la sola kun universitata klero. Dum lia regado la Kenigsberga kortego akiris pli da eleganteco, ĉi tie formiĝis rondeto da homoj kun progresivaj, humanismaj ideoj.

Albreĥto ĉiam strebis vastigi siajn sciojn. En la junaĝo li akiris modestan kleron, sed volonte kaj interesite li konversaciis kun kleruloj, vizitis sciencajn diskutojn kaj prelegojn. Li korespondis kun multaj elstaraj samtempuloj. Kiel princo, Albreĥto daŭrigis kaj evoluigis la kulturajn tradiciojn de Friedrich. Li invitis al sia kortego klerulojn, stimulis artojn, libroeldonadon, helpis evoluigi eduksistemon. La salonojn de la Kenigsberga kastelo ornamis artaĵoj de lokaj kaj eksterlandaj pentristoj. Albreĥto amikis kun la patro kaj filo Cranach. Lucas Cranach la Maljuna pentris du liajn portretojn (1511, 1528).

La unua presejo en Kenigsbergo estis fondita en 1523 por eldoni luteranan literaturon, ne nur en la germana, sed ankaŭ en la lingvoj pola, litova, prusa. Disvastigo de tiaspeca literaturo kontribuis al firmigo de konfesia unueco de la lando. En 1529, surbaze de la libroj el likviditaj monaĥejoj kaj tiuj de princo, formiĝis la Kastela biblioteko, kiu estis publike alirebla.

Sed la plej granda merito de Albreĥto estis fondo de la Kenigsberga universitato. Post la malfermo de la universitato en 1544, Albreĥto mem ofte vizitis lekciojn aŭ konversaciis kun profesoroj.

(Daŭrigota)

Margrafo (= markgrafo). Titolo de princoj de la Rom-germana Imperio; estro de markio, t.e. regiono  ĉe limo de imperio.


Konatiĝo kun Afriko

Princo Henriko. Festo de beno / Antaŭpar. Gbeglo Koffi. — Lome: ACE, 2006. — 24 pĝ.

Nkwirikiye, Michel. Gasuku, la aventurulo — Lome: ACE, 2006. — 32 pĝ.

Mi ricevis por recenzo du broŝurojn de Afrika Centro Esperantista (ACE). Tre modesta, “samizdata” aspekto — sed indas ĉiam memori pri afrika vivnivelo. En la antaŭparolo Gbeglo Koffi prave plendas, ke eŭropanoj tute ne konas afrikan kulturon, kaj pluraj modernemaj afrikanoj mem neglektas kaj evitas ĝin…

La novelo de Princo Henriko Festo de beno estas evidente adresita al neafrikanoj, do enhavas plurajn klarigojn en la teksto mem kaj aparte librofine. Ĝi rakontas pri okazonta granda vilaĝa festo, dum kiu — laŭ mesaĝo de loka ĉefpastro, kvazaŭ ricevinta sciigon de dioj — iu fremdulo devas morti. Loka gravulo havis malbonan sonĝon pri samo. Oni konkludas averti alvenontajn fremdulojn, ke ili neniakaze eniru la sanktejon, kie lokanoj ricevus benon. Nekredema, eŭropece edukita junulo el alia provinco mokas la superstiĉon… Traleginte duonon de la novelo, oni jam povas konjekti la finon: la aroga fremda junulo ja eniros la sanktejon kaj tie mortos, tio perturbos la riton kaj, onidire, kaŭzos multajn malfeliĉojn por la tuta gento dum proksimaj jaroj. Naiva kaj malverŝajna (el vidpunkto de eŭropano) rakonto tamen lernigas nin pri niĝeriaj vivkutimoj. Preseraroj ne tre multas kompare kun similaj libroj el Eŭropo aŭ Ameriko, nur misaj citilsignoj tre ĝenas legadon kaj komprenon. Foje aperas strangaj esprimoj kiel “ne tuj iris hejmen tuj” (pĝ. 11), sed ankaŭ esprimoj sukcesaj kiel “(vi ne aŭdis) …ĉu mi havas akvon buŝe?” (pĝ. 8), “duope aŭ pliope” (pĝ. 9) aŭ “iu, kies kapo estas en ordo” (pĝ. 12). Troveblas proverbecaj popolsaĝaĵoj: “Bufo ne forkuras vespere senkaŭze: aŭ io postkuras ĝin aŭ ĝi postkuras ion” kaj “kutime serpento, kiun solulo vidis, estas ofte la danĝera pitono” (pĝ. 10). Impresas la frazo: «“Sovaĝa viandaĵo” estas karesnomo por vilaĝaj knabinoj, kiun oni uzas en la lernejoj» (pĝ. 18).

Post tio mi prenis la alian broŝuron, Gasuku, la aventurulo de Michel Nkwirikiye — sed spertis frustriĝon. En la kajeron estas mise envinktitaj la paĝoj kun jam ĵus traktita Festo de beno (plena teksto krom lasta duonpaĝo), sed el la vera Gasuku nur paĝoj 15-22 kaj 33-34. Mi ne scias, ĉu la tuta eldonkvanto estas fuŝita — sed evidente malbonŝancis ne nur mi… Estas pecoj el probable bela kaj instrua fabelo pri papago kaj hundo — certe, por ĝui ĝin oni bezonas havi plenan tekston. Espereble, deca eldono iam aperos. Ankaŭ en Gasuku protagonistoj en siaj interparoloj uzas proverbecajn popolsaĝaĵojn — eĉ multe pli ofte, ol en Festo de beno, po kelkfoje sur ĉiu paĝo, kaj tiuj proverbaĵoj (iuj okcidenteskaj-zamenhofeskaj, aliaj nekutimaj por ni) estas kursivigitaj.

Do, ACE montris al ni afrikan kulturon, kiu ja meritas konon, eĉ se ŝajnas malmoderna. Se oni pretendas tutmondecon de Esperanto — do ankaŭ Afriko estu prezentita, dezirinde en pli digna eldono. Ni esperu sukcesan aperon de pliaj libroj el Afriko.

Valentin Melnikov


Leginda por … distriĝi

Gates, Ronald Cecil. Mortiga ekskurso. — Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2006. — 111 pĝ.

La aŭtoro, Ronald Gates, estas emerita profesoro, kiu post sia emeritiĝo verkis jam relative grandan nombron da krim-noveloj kaj -romanoj. La scenejo en tiuj verkoj estas preskaŭ senescepte imagata universitato aŭstralia kaj la ĉirkaŭanta medio.

Ĝenerale la priskribo de eventoj estas relative leĝera, nur sufiĉa por indiki la etoson, sed sen multaj detaloj. Parolo kaj ago distingas la rakontojn. Tial la leganto ne bezonas cerbumi multe por sekvi la intrigon. Oni ne serĉu lerte kaŝitajn spurojn, por eltrovi la krimulo(j)n. Estas kvazaŭ la leganto akompanas la detektivon aŭ policiston dum la enketado, tiel ke la solvo de la krimo ne estas antaŭvidebla. Tiel estas en ĉi tiu romano. La krimulo estas trovita preskaŭ hazarde, post multe da serĉado farata de la policisto, Komisaro Roberto Elis, kiu pridemandas suspektindulojn. Sed sukcesa identigo de la tute ne suspektita kulpulo ŝuldiĝas al hazarda trovaĵo fare de universitata gardisto Petro Tomson.

La intrigo: Naŭ klasanoj de kurso de botaniko, gvidate de docento Doktoro Marŝman, piknikas kaj esploradas en granda praarbaro proksime de la universitato. Relative tipa medio aŭstralia, kie ekster la urboj la naturo estas ankoraŭ pli-malpli sovaĝa. Dum la ekskurso Doktoro Marŝman vagas for de la grupo, sed neniam revenas. Post serĉo oni trovas lian kadavron: laŭaspekte li falis de la supro de krutaĵo, sed kuglotruo en lia korpo indikas murdon. Lia propra pafilo troviĝas, sed kvankam samkalibra, scienca ekzameno montras ke ĝi ne estis la murdilo.

En la kabineto de Doktoro Marŝman, ĉe la universitato, oni konsciiĝas ke li ne estis tute honesta persono. Li ne malemis postuli subaĉeton, por garantii sukceson al studentoj; ĉantaĝo ankaŭ estis hobio lia. Verŝajne iu viktimo lia lin murdis, sed se tiel, kiu, kaj pro precize kio?

Tion devas elserĉi Komisaro Elis. La romano estas facile legebla kaj nepre distra. Ĝia kvalito estas literature meza: la stilo de la aŭtoro estas ĝenerale bona; ĝi ne tedas, kaj oni deziras plulegi ĝis la fino. La leganto nek anticipas, nek renkontas grandajn surprizojn. Se oni legus pri la eventoj en tagĵurnalo, oni ne miregus. Tiaĵoj ne okazas ĉiutage, sed ili ja kelkafoje okazas.

Kelkaj gramatikaj idiosinkraziaĵoj ĝenis min dum la legado. La aŭtoron influis aŭstralia esperantologo, kiu volas enkonduki uzadon de supersigno en la esprimoj káj … káj kaj áŭ…áŭ por ilin elstarigi; kaj enkondukas du novajn gramatikaĵojn: ante (de) por anstataŭi la esprimojn “farante” kaj “rilate al”; kaj ate (de) anstataŭ “fare de” aŭ simpla “de”. Ankaŭ el de kiam tute sufiĉas simpla “el”. Sed Ronald Gates tre nekonsekvence uzas tiujn esprimojn.

Kelkfoje, sed tre malofte, anglismoj ne estis elsarkitaj. Da komposteraroj estas nemulte. Multe pli malplaĉis al mi la fakto ke dum dua lego de la romano, la gluo kuntenanta la paĝojn kaputis. La kovrilo defalis, kaj aliaj paĝoj minacis kunfali.

Malgraŭ tiuj priplendindaĵoj, la romano estas, ensume, interesa. La stilo ne estas altranga sed akceptebla. Do leginda libro kiam oni volas distraĵon.

Don Broadribb


Arte malambicia, sed psikologie instiga delicaĵo

Štimec, Spomenka. Hodler en Mostar. – Pisa: Edistudio, 2006. – 105 pĝ.

Unue mi ne tro komprenis, kun kiu(j) celo(j) Spomenka Štimec verkis tiun libron. Kiam mi starigis al ŝi tiun demandon, ŝi respondis, ke la celoj estis: “Beletre vivigi unu el la modelinoj de F. Hodler por stimuli legantojn interesiĝi pri la reala Hodler patro kaj Hodler filo. Atentigi ke en Sarajevo, la urbo kiu ege suferis, troviĝas io rilatanta al nia Esperanto-kulturo”. Kun tiuj klarigoj mi kredis, ke mi pli bone komprenos kaj rekomencis legi la libron. Traleginte la tekston, mi tute ne bedaŭris, ke mi prenis la tempon por tion fari. Des pli ĉar en 2006 mi havis la okazon viziti la ĉefurbojn de Bosnio kaj Hercegovino.

Kiel (eble ne ĉiam vaste) konate, Hector Hodler, la fondinto de Universala Esperanto-Asocio en Ĝenevo en 1908, estis la filo de la svisa nacia pentristo Ferdinand Hodler (1853–1918). Sed Hector ludas nur marĝenan rolon en la nova libro de Štimec. Multe pli en la centro de la atento staras Jeanne Charles-Cerani-Ćišić.

Ĉi tiu franca virino, kiu venis el Liono en Svislandon dank' al stipendio, servis al Hodler kiel modelino (kaj amatino) inter 1901 kaj 1916. Tiukaze ŝi kolektis aŭ heredis de li centon da pentraĵoj. Fakte dum longa tempo la vizaĝo de Jeanne ornamis la 50-frankan bileton de la Svisa Nacia Banko.

Post la morto de la muzikisto-dirigento Antoine Cerani, la edzo de Jeanne, kaj de Valentine Godé-Darel (en 1914), kiu estis alia amatino de Hodler, kun kiu li eĉ havis filineton (kiu fariĝis la duonfratino de Hector kaj estis poste adoptita de Berthe Hodler), Jeanne eklaboris kiel flegistino en la hospitalo, kie ŝi devis asisti operaciojn ĉe militviktimoj kaj flegi ilin. Tiuokaze ŝi konatiĝis kun Mehmed Ćišić el Mostar en Bosnio-Hercegovino, al kiu ŝi edziniĝis kaj kun kiu ŝi veturis al Usono kaj Kanado, kie la diplomato reprezentis la jugoslavian registaron. Jen do la interesa konekto inter Hodler kaj Mostar-Sarajevo, kiu kondukis ĉe la kroata verkistino al la ideo skribi la fragmentecan biografion de la Hodler-modelino. Kun sia Meho Jeanne do havis la okazon veturi al Jugoslavio — Beogrado, Mostar, Niš — kaj konatiĝi kun la arkaika mondo de Balkanio, kiu tiutempe ankoraŭ estis forte influita de la turka mentaleco. Štimec uzas en sia rakonto aron da turkaj etnografiaj vortoj, kiuj donas al la teksto eĉ iom ekzotan ĉarmon.

Jeanne mortis en 1955 en Mostar, tre baldaŭ post ŝi ankaŭ Meho mem. Postrestis 280 Hodler-pentraĵoj, pri kiuj la direktoro de la Artista Galerio en Sarajevo interesiĝis. En 1966 estis subskribita kontrakto kun la heredantino Emina Korkut pri la aĉeto de la kolekto. En aprilo 1978 parto de la kolekto estis prezentita en la Artmuzeo de Berno, denove en 1998 en alia ekspozicio en Olten. Aperis akompanaj katalogoj (kun interesaj klarigaj tekstoj pri la vivo de Jeanne ktp.). La iom sensacia specifaĵo de tiuj bildoj estas, ke unu triono enhavis intervenojn de la posedantino, do ili evidente estis surpentritaj de Jeanne. Pro ŝia fuŝado Jeanne ne estis aparte ŝatata ĉe la Hodler-amantoj. Kiam en Sarajevo eksplodis la milito en 1992, la Hodler-artaĵoj estis ŝirmitaj. Post la militfino estis rimarkite, ke pluraj pentraĵoj eĉ malaperis. Plurajn bildojn trafis militdamaĝoj, kaj ili devis esti restaŭritaj; oficialaj svisaj instancoj investis duonmilionon da frankoj por la renovigo de la muzeo mem. En 1998 povis esti prezentita en Sarajevo centdudeko da hodleraj verkaĵoj. Tiel la nekutima trezoro fariĝis daŭre alirebla al la interesata publiko.

La biografia-historia-geografia rakonto en 23 ĉapitroj de Spomenka Štimec pri Jeanne Charles-Cerani-Ćišić, kiu portis la animon (aŭ spiriton) de Ferdinand Hodler al Mostar kaj Sarajevo, estas lingve senpretenda teksto, ĉar verkita en iom tro simpleca stilo. Kiel temo ĝi tamen vekas intereson precipe por legantoj, kiuj havas ian rilaton al Ferdinand Hodler kaj ties filo Hector, kiu iel hazarde kaj senkulpe aperis en tiu mondo kiel frukto de unu el multaj pli malpli hazardaj amaferoj de sia patro. Tamen bone ke ekzistis tiuj amaferoj kaj tiuj homoj. Kaj bone ke la sentema zagreba verkistino, kies fokuso celas la virinan psikon, eluzas sian talenton por krei psikologian beletron.

Persone mi dezirus, ke la verkema kroatino altigu sian Esperanto-lingvonivelon, pli forte eksperimentante per la reale ekzistanta Esperanto-vorttrezoro, por ke ŝiaj verkoj fariĝu lingve malpli tedaj kaj por ke oni povu pli facile imagi ŝin kiel indan Nobel-literatur-kandidaton. Ĉar mankas fontindikoj oni ne scias, sur kiuj dokumentoj Štimec baziĝis kaj kio estas realo kaj kio fikcio en ŝia rakonto. Plurajn erarojn (Holder, ridesklopodis, evoluigi — ne evolui — diskutojn, svurvoje k.s.) oni povintus eviti. La traduko de la libro al la franca aŭ germana lingvo estas por mi imagebla.

Andreas Künzli


Ni lernu de lia saĝo

[Lapenna, Ivo]. 2 paroladoj de Ivo Lapenna: Diskoj I, II, III, IV, V. — Kopenhago: Fondaĵo Ivo Lapenna, 2003 kaj 2006.

Estas agrable sidi hejme ĉe komputilo kaj skribi la subajn liniojn. Samtempe mi aŭskultas la mondfaman oratoron Ivo Lapenna, por kiu mi siatempe (1971) interpretis dum liaj juraj prelegoj en la Universitato de Turku.

Apude kuŝas sur mia skribotablo kompaktdiska kovrilo kun trafa foto de liaj konataj vizaĝtrajtoj. La kutima cigaredo — lia fidela akompananto — ricevis lokon en la mano de nia konata jura sciencisto. Trankvila, kolora, tre plaĉa kaj sonora voĉo kondukas min en la pasintajn travivaĵojn, kiuj freŝe revenas en mian memoron. Estas solena kaj silenta momento en la hejmo, el kiu ĉiuj aliaj membroj jam forflugis en la mondon kaj en la ĉielon. Pensflugile mi daŭrigas la dialogon kun profesoro Ivo Lapenna.

Ne eblas flankenmeti la konatan festparoladon, prezentitan en Haarlem 1954 dum la 39a UK. “La fundamento, sur kiu kuŝas la tuta konstruaĵo de Esperanto, estas la lingvo mem. Surbaze de la genia kreaĵo de doktoro Zamenhof, ni sukcesis en nuraj sep jardekoj transformi projekton en vivantan, plene funkciantan lingvon”. D-ro John Wells, prestiĝa fonetikisto el la Londona Universitato, bele akcentas la signifon de tiu ĉi parolado, kiu donas modelan ekzemplon kaj entuziasmigan inspiron al ĉiuj lernantoj de Esperanto sur kiu ajn nivelo. Prof. Wells mem eklernis la lingvon kiel 16-jarulo ĝuste kun la menciita prononca vojmontrilo sur gramofona disko.

Granda ĝojo kaj plezuro plenigas min, ĉar Fondaĵo Ivo Lapenna sukcesis eldoni serion de kvin kompaktaj diskoj kun dek paroladoj de la forpasinta UEA-prezidanto kaj elstara esperantisto. Temas pri oratoraĵoj prezentitaj inter la jaroj 1954 kaj 1987 — pli ol tri jardekojn kovras la menciita tempodaŭro. Nia majstro de retoriko parolas pri komunikado kaj homaj rajtoj ĝis humaneca internaciismo. Lia elokucio elstaras. Tion jam anticipe ni scias, sed reveno al ĉi tiuj diskoj daŭre inspiras kaj vokas al aktiva agado. Vere altrangan kaj signifan kontribuan omaĝon donacis al la Esperanto-movado disĉiploj de la granda filo el la dalmata urbo Split. Varman gratulon meritas la respondeculoj de la menciita fondaĵo — sinjorino Birthe Lapenna frontloke. Ĉi tiel oni pluportas la torĉon ankaŭ al venontaj generacioj. La alta kultura valoro ĉi-kunlige estas senduba.

Iel tre aktuala nun estas la Rezolucio de Unesko en Montevideo 1954. Ekzemple, eksa UEA-prezidanto, prof. Humphrey Tonkin detale traktas ĝiajn erojn en sia nova verko Lingvo kaj popolo (2006). Li trovas en la afero iujn kritikindajn trajtojn. Tamen li konfesas kaj substrekas la valoron de la agado de prof. Lapenna en la urugvaja ĉefurbo antaŭ pli ol kvindek jaroj. Estas ege tikle sekvi sur la tria disko la rakontadon propravoĉan de jurista fakulo pri la streĉaj fazoj dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko en la jam menciitaj loko kaj tempo. Ni rajtas havi diversajn opiniojn, sed ni estu honestaj en la esprimado de niaj pensoj. Volonte mi rekomendas ĉi tiun eron publikigitan en la kvindiska serio.

Reto Rossetti skribis en 1950, kiam aperis la brila libro Retoriko, ke “ĉiu parolado de Ivo Lapenna estas verko de fekunda menso, prezentita kun krea spontano de vera oratoro. Ĉar li amas la Internacian Lingvon, des pli saĝe li ĝin komprenas. Ni lernu de lia saĝo”.

Estas nepre necese, ke vi mem per viaj propraj oreloj ĝuu pri klara esprimado, pri prononco tre proksima al la internacia Esperanta idealo, pri eleganta, sed simpla elekto de vortprovizo, pri perfekte formulita sintakso. Ĉi tiujn erojn emfazas prof. Wells, kiu aldonas kvintesencan detalon jene: “Ivo Lapenna mem flegis sian lingvouzon, kaj per sia ekzemplo montris al aliaj kiel fari same”. Ni sekvu la vojon de li elektitan. Agrablajn momentojn ĉe viaj aŭskultiloj.

Jorma Ahomäki


La Mastro de l' Ringoj reeldonota

La 15an de aprilo Jascha Hoffmann, kunlaboranto de New York Times Book Review, anoncis en la rubriko Comparative Literature, ke ruslanda eldonejo Sezonoj en 2007 reeldonos la Esperantan version de The Lord of the Rings de Tolkien en la traduko de skota poeto William Auld.

Ĝi elĉerpiĝis baldaŭ post la eldono, kaj ĉi tiu plej populara beletra libro de la 20a jarcento (laŭ BBC) denove aperos en nia libromerkato. Ĉi tio iĝis ebla danke al la prunto de la fondaĵo FAME. Zorga kontrolado fare de kelkaj provlegantoj ebligis elsarki plurajn erarojn, kiuj enŝteliĝis en la unuan eldonon. La Mastro de l' Ringoj estos lanĉita en BET-43 en Šiauliai, ĉar ĝi estos presita en Litovio kun kovriloj de Kaŭna libroartisto Vladimiras Beresniovas. La projekt-gvidanto, Aleksander Korĵenkov, poste prezentos la libron en Arta Lumo (Finnlando, julio), en Sukcena Ondo (Kaliningrado, aŭgusto) kaj en ARKONES (Poznań, septembro).

Telefoni al vi

de Lenke Szász

La telefono sonoris. Mi atendis kun tremanta koro vian voĉon. Tiun varman baritonon. La telefono sonoris ie, malproksime. En via ĉambro.

Mi ne havis telefonon, mi telefonis de sur la strato, el surstrata telefonejo. Mi enigis la unuan moneron en la aparaton kaj atendis. Vian voĉon, kiu vibrigis mian koron.

Okazis, ke mi trakuris stratojn por trovi nedifektitan, funkciantan aparaton, kaj mi ĝojis, se mi trovis unun. Falis la unua monero. Vi levis la aŭskultilon. La strato mergiĝis, la urbo mergiĝis, estis nur via voĉo en la tuta universo.

Bildo de Maria SokolovaLa moneroj falis unu post la alia en la kesteton de la malnovmoda aparato. Subite ili elĉerpiĝis. Kaj via voĉo eksilentis. Mi eliris el la telefon-niĉo. Kapturniĝe, sur tremantaj kruroj mi aliĝis al la preterpasantoj.

Kiel malfacile estis por mi ne kanti, ne saltadi sur unu piedo pro la feliĉo!

Kial? Kion vi diris? Neniam mi povis memori precize, eĉ post tri monatoj. Nur via voĉo, tiu unika, plenigis mian koron kiel muziko. Kaj mi ne povis imagi la finon de tiu feliĉo…

Kiel flugis la jaroj! Pli ol jardeko pasis. Mi havas nun porteblan telefonon. Surstrate estas modernaj aparatoj.

Telefoni al vi…

En sonĝo mi ofte vagadas en via urbo. Sed tiu sonĝa urbo apenaŭ similas la vian. Estas mallumo, la tuta urbo estas en mallumo. Sed mi memoras la lokojn, kie estas publikaj telefonoj. Kaj emocie serĉas. Mi trovas unun! Sed mankas aŭskultilo… Alian telefonon mi serĉas, mi volas telefoni… Sed mi ne memoras vian numeron. Mi forgesis ĝin.

Mi nepre volas vidi vin! Mi volas esti kun vi. Mi devos venki mian dignosenton kaj viziti vin sen esti invitita. Tion mi faros.

Mi estas antaŭ via dombloko. Batas mia koro. Sed … la ŝtupetaro estas falinta, detruita kiel post tertremo.

Kiel supreniri sur la kvinan etaĝon?

Mi komencas grimpi sur la restaĵoj de la ŝtupoj, sur danĝeraj randoj. Mi timas.

Sed fine mi estas antaŭ via pordo. Mi frapetas, la pordo malfermiĝas. Nekonato diras malamike: li ne loĝas ĉi tie. Mi staras embarasite kaj sentas teruran mankon.

Multfoje mi havas tiun sonĝon. Ne eblas telefoni, ne eblas aŭdi vian voĉon, ne eblas esti kun vi.

Mi vekiĝas, apud mi estas portebla telefono. Antaŭ jardekoj ni eĉ ne imagis tian miraklon. Mi povas telefoni al iu ajn urbo, en iun ajn landon. Bona telefono estas, ĝi perfekte funkcias.

Sed vi ne plu estas…

Pro ĉi tiu novelo rumanino Lenke Szász ricevis laŭdan mencion en Liro-2005, en la branĉo Originala prozo.


Antaŭ 50 jaroj

Antaŭ kvindek jaroj, la 16an de majo 1957, naskiĝis Nikolai Lozgaĉev… Estas malfacile skribi pri proksima amiko. La amikeco kaj amaro pro la tro frua vivofino tentas min skribi tre personece. Sed lia signifo por niaj movado kaj kulturo neeviteble elvokas kliŝajn formulojn pri multtalenta poeto kaj tradukanto, pri kanzonisto kaj lingvovirtuozo, pri recenzanto kaj redaktoro, pri la unua (kaj la sola) prezidanto de Ruslanda Esperanto-Asocio kaj de la Rondo Kulturo. Malfacilas elekti. Se vi havas liajn librojn kaj kasedojn, legu kaj aŭdu mem. Aŭ, legu almenaŭ ĉi-suban fragmenton el lia membiografio kaj unu el liaj poemoj. (AlKo)
Nikolai Lozgachev

«Mi estas klasika kampardevena ruso, kvankam laŭ la sekundaraj trajtoj mi trovas en mi mem malproksiman eĥon de tataroj. Min ĉirkaŭas la arbaraj montetoj (parma komie), riveroj kun komiaj nomoj: Sylva, Lysjva, Obva, Kolva, Siva, Ĉusovaja ktp. Fiero de Permo estas komiaj lignaj skulptaĵoj je evangeliaj temoj. En mia konscio de perma intelektulo ĉiam miksiĝis nordaj komioj, sudaj tataroj kaj baŝkiroj, kun rusoj, dividintaj ilin per kojno, trabatanta la vojon trans Uralon al Siberio. Ruso ne povas ne esti internaciema, eĉ pli — li estas universema, kaj lia universeco realiĝas en lia ortodoksa kristanismo, kiu subkonscie varmigis mian animon, kiun nun mi komencas konscii…»
 

* * *

La temploj, de la tempo mezuriloj,
truantaj per la krucoj la ĉielon,
montrantaj senespere foran celon,
fieraj kapoj de la kampaniloj…

Mi vagas tra la urbo, sed maltrova
sencele gapas al la stumpaj domoj…
Sen la eterno ankaŭ vivas homoj,
sen la ekzekutita mond' malnova…

Nuntempon ree freŝa vent' sieĝas, —
post kia ajn renverso aŭ perturbo
al siaj rondoj la reven' laŭleĝas.

Aŭrore post la tempo-aksa kurbo
mi vidas vian gloron, kaj mi preĝas
je vi, senkapigita mia urbo.


Esperanto en muziko: ne nur en Esperantujo

La tria parto

Parto 1 | parto 2

Ŝajnas, ke ĉi tiu rubriko estas senfina, ĉar esperanto inspiras artistojn el ĉiuj mondopartoj, kaj, kiel vi jam konstatis, bandoj kun la nomo Esperanto ja sukcesis “preskaŭ” famiĝi. Ni ne scias pri la estonteco. Eble finfine iu Esperanto fariĝos famega bando aŭ albumo… aŭ eĉ, kiu scias, lingvo…

Myspace estas vastega ĝangala informminejo, kie eblas trovi amason da interesaj muzikaj informoj… Dankon al Sara kaj Donald pro traduka helpo. En la tria parto de via sendube plej ŝatata muzika serio ni prezentas Esperanton, !Esperanton kaj eĉ eZperanton. Tre malsamaj, ili estas prezentataj kune, ĉar, unue, temas pri muzikistoj el limregionoj, kaj due, ĉar virinoj grave rolas en ĉiu el la tri projektoj.
 

Vivanta sonĝo el Tirolo

EsperantoLa rokbandon Esperanto el Kufstein (aŭstria Tirolo) kunfondis en 2004 drumisto Bernhard Hinterndorfer kaj gitaristo Mario Edinger. Ili eksperimentis kun diversaj muzikistoj ĝis formi perfektan grupon. En 2005 kantistino Sandra Staindl aliĝis al la bando kaj alportis bonegan sonon de sia tre personeca voĉo. La kvara membro de la bando estas basisto Tobi Huber, kiu aniĝis en marto 2006. De tiam Esperanto estas kompleta kaj preta por rokumado! La muziko de Esperanto — kolora kiel la naturo kaj kiel la lingvo — ricevis multegajn influojn el roko.

Esperanto eldonis diskon Living dreams. En ĝi Sandra kantas en la germana, angla kaj hispana. Ĉu iam ankaŭ en esperanto? Nu, se iu instruos ŝin.

Por malkovri la bandon vi povas akiri la diskon Living dreams aŭ aŭskulti kelkajn titolojn ĉe http://www.esperanto-band.com/ kaj http://www.myspace.com/esperantomusic.

!Esperanto el limurbo

La bando The Reeds konsistis unue el eksaj membroj de The Pantease: Ruby Jade (kantistino/gitaristino) kaj Erik (drumisto). La alveno de Cassey (kantistino) kreis ion atentindan. Kun la aldonita en 2005 talento de Anthony (basisto) la bando reformiĝis kun nova sono kaj nova nomo — !Esperanto.

!Esperanto (Foto: B B macias)!Esperanto naskiĝis en El Paso, Teksaso, je duminuta distanco de Juarez en Meksiko. Kelkaj bandanoj havas meksikajn gepatrojn kaj parencojn. Ĉi tiu urbo estas tre bunta, ĉar ĝi estas proksima al Meksiko kaj al granda armea bazo Fort Bliss kun homoj de ĉiuj usonaj ŝtatoj. Ĉirkaŭita de Franklin montaro, El Paso estas la sola urbo en Teksaso kun montaro.

Ĉi tiu diverseco kaj miksaĵo de homoj, originoj, kulturoj kaj eĉ de la natura etoso en El Paso donis al ili la ideon de la internacia lingvo esperanto, kreita de juna Zamenhof en Bjalistoko. Jes ja! El Paso tiusence povus esti komparita al la tiama Bjalistoko. Tial !Esperanto fariĝis la nomo de la bando.

Nun !Esperanto estas registronta sian unuan disketon (EP) kiu titoliĝos provizore Honey Trap. Dum ĝi prepariĝas, eblas aŭskulti demon kaj trovi pliajn novaĵojn ĉe http://www.myspace.com/esperantorocks kaj en la paĝo de Cassey http://www.myspace.com/rubysfairy.

eZperanto el Kebekio

“Sublima, Grandioza, Brilega, Emocia…” — diras pri koncertoj de MarimuZ eĉ tiuj, kiuj ne estas fanoj de la klasika muziko.

MarimuZMarimuZ (Marie-Josée Choquette) el Granby (en orienta Kebekio, Kanado) estas talenta pianistino, kiu enskribas siajn ĝojojn kaj dolorojn sur linifoliojn.

Ŝi estas juna pianprofesoro en la kebeka konservatorio Vincent d'Indy. Ŝi realigis muzikon por du dokumentaj filmoj kaj aspiras komponi kaj aranĝi muzikon por longdaŭraj filmoj…

MarimuZEn 2006 MarimuZ eldonis sian unuan ko-diskon eZperanto. “Tiu albumo instrumenta aludas pri esperanto… temas pri tiu lingvo parolata iom ĉie en la mondo”, — ŝi klarigas.

MarimuZ diras, ke ŝiaj komponaĵoj kaj muzikaj aranĝoj estas “muzika lingvaĵo universala kiun ĉiuj povas kompreni, muziko kiu transiras la landlimojn kaj promenas ĉie…” eZperanto estas disko kinematografia kiu vekas multnombrajn bildojn ĉe la aŭskultanto. La muziko de MarimuZ en tiu disko celas melodion por ĉiuj. Ĝi estas tutsimple unika, ununura kaj aŭtenta… Same kiel en ŝiaj koncertoj, en la disko estas miksitaj harmonie kaj akorde sub orkestrado de MarimuZ instrumentoj diversaj: piano, violono, violonalto, violonĉelo, akordiono, elektra basgitaro, drumo kaj flugelkorno (buglo).

MarimuZ revas prezenti sian muzikon ĉie en la mondo, precipe ĉe sia kuza lando — Francio…

Mendu aŭ aŭskultu kelkajn muzik-verkojn de eZperanto ĉe ŝia paĝo http://www.myspace.com/marimuz, aŭ legu pli ĉe ŝia koncert-agentejo http://www.agencemcmusic.com/artistes.php?art_no=4.

plukadis por via rubriko
Flo!

Liro: VinjetoLiteratura konkurso Liro-2007

La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro.

Liro-2007 havas kvin branĉojn:

1. Originala prozo
2. Originala poezio
3. Traduka poezio: Poemoj de Saŝa Ĉjornyj (Aleksandr Glikberg), okaze de lia 75a mortodato
4. Traduka prozo (el la rusa lingvo): Аптекарша de Anton Ĉeĥov
5. Traduka prozo (el la angla): Eveline de James Joyce (el novelaro Dubliners)
En la branĉoj 1–3 oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, abon. jaŝĉik 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 15a de oktobro 2007.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn ankaŭ rete, en apartaj mesaĝoj, al la adreso sezonoj@yahoo.com. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu ĉe la sekretario kontraŭ afrankita koverto (por Ruslando) aŭ internacia respondkupono. La elektronikaj tekstoj estas elŝuteblaj ĉe: http://Esperanto.org/Ondo/Liro2007.htm.

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago 2007. La organizanto ĝis la 1a de januaro 2010 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizanto en okazo de libroforma eldono.

Legu pli pri Liro.

Sukcesojn!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2007

Ricevitaj libroj

Gates, Ronald Cecil. Mortiga ekskurso. — Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo, 2006. — 111 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Johansson, Sten. La krimo de Katrina: Facila rakonto kun klarigoj de la malfacilaj vortoj kun aldono en la angla kaj japana lingvoj. — 2a eld., rev. — Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 2007. — 40 pĝ. — [Donaco de JEL].

Johansson, Sten. Katrina malfruas: Facila rakonto kun klarigoj de la malfacilaj vortoj kun aldono en la angla kaj japana lingvoj. — 2a eld., rev. — Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 2007. — 52 pĝ. — [Donaco de JEL].

Johansson, Sten. Vojaĝo kun Katrina: Facila rakonto kun klarigoj de la malfacilaj vortoj kun aldono en la angla kaj japana lingvoj. — 2a eld., rev. — Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 2007. — 56 pĝ. — [Donaco de JEL].

Klag, Walter. Peter Altenberg. Vivo kaj verkoj. Unua kajero. — Vieno: eldonejo Klag, 2006. — 16 pĝ., il. — [Donaco de Walter Klag].

Nkwirikiye, Michel. Gasuka, la aventurulo. — Lome: Afrika Centro Esperantista, 2006. — 32 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Princo Henriko. Festo de beno / Antaŭpar. Gbeglo Koffi. — Lome: Afrika Centro Esperantista, 2006. — 24 pĝ. — [Recenzoekzemplero].

Štimec, Spomenka. Hodler en Mostar. — Pisa: Edistudio, 2006. — 107 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero]. 


Ridu kun poloj

En ŝakturniro 75-jara Petro venkis 76-jaran Paŭlon. Kiam oni demandis lin pri la rezulto, li respondis:
— La juneco venkis!

* * *

Ege ebria viro diras al taksiŝoforo:
— Ĉu vi estas libera?
— Jes!
— Nu, ĉu ni dancu?

* * *

— Iu ŝtelis ĉiujn miajn kreditkartojn, sed mi ne volas informi pri tio policon, ĉar la ŝtelinto elspezas malpli multe ol mia edzino.

* * *

— Kio okazos se oni trinkos tro multe da vodko?
— Estos postmorgaŭ.

Tradukis el la pola
esperantistoj el Olsztyn (Pollando)

Internacia Fotokonkurso

Post naŭ sukcesaj konkursoj (1998–2006) la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la deka Internacia Fotokonkurso.

Rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15×20 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La fotoj devos atingi la sekretarion de la konkurso antaŭ la 1a de decembro 2007.

La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata estu enmetita slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo, poŝta adreso kaj retadreso (se estas) de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj jam premiitaj aŭ publikigitaj.

Juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj:

1. 50 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto en 2008.
2. 25 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto en 2008.
3. abono de La Ondo de Esperanto en 2008.
Speciala premio (50 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto) por la plej bona foto pri la temo Festoj.
Ĉiu premiito ricevos diplomon. La rezulto estos anoncita en La Ondo de Esperanto. La organizanto de la konkurso havos ĝis la 31a de decembro 2009 ekskluzivan rajton uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. Poste la publikigo-rajton havos kaj la organizanto kaj la aŭtoroj.

Legu pli pri la Fotokonkursoj de La Ondo.

Halina Gorecka
sekretario

La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

2007. № 5 (151)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2007:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2007.
Subtitolo