Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2007. №10 (156)

Fotis Salome Hug por Kristana.org

Sur la kovrilpaĝo estas gejunuloj el Ĉeĥio, Hungario, Italio, Francio, Finnlando, Nederlando dum ekskurso al la monto Johano-Paŭlo la Dua en la 18a Ekumena Esperanto-Kongreso. (Fotis Salomé Hug por Kristana.org)


ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

LINGVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ



Alen Kris— Kiu ne estis anarĥiisto, al tiu mankas koro, kiu ne iĝis monarĥisto, al tiu mankas cerbo, — foje iu diris sentence, sed, laŭ mia gusto, tro kategorie. Mi eligis tiun maksimon de la memoro ne pro kelkaj aludoj politikaj pri ebla restaŭro de la monarĥio en Ruslando. Ĝi resonis en la kapo, kiam mi pensis pri mia interna drivo koncerne la nocion de la libero. Tiu ĉiam kara al mi vorto, iam fiera, plenpotenca kaj memsufiĉa, fariĝis dum la jaroj pli kaj pli relativa en mia konsidero; ĉirkaŭplektita per miloj da kordoj de kondiĉoj, ĝi iĝis fine modesta parto de certa sistemo de konceptoj, preskaŭ nesentebla mem de post la aglomeroj de aldonaj sencoj. Cetere, mi ne iĝis monarĥisto, precipe se preni la aferon ne en dekora, ceremonia konsidero. Simple, nek koro, nek cerbo nun kapablas remalkovri la karan figuron en ĝia nudo, — nevidebla, ĝi staras kiel konturo de vako, permeso senpromesa.

Oni ja komprenas, kiun spiritan kaj animan dezerton generas la aŭtokratio, sed antaŭ kelka tempo oni komencis timi la venontan aŭtokration de la spirita kaj anima dezerto. Oni povus rememori la emancipitajn civitanojn de fiera Romo. Hedonismo triumfinta bizare deformis ilian liberon en plej brutan sklavismon.

Mil negativaj kaŭzoj revenigas min al la eterna temo: naneco de la dominanta kultura standardo, sociaj kaj politikaj marasmoj ĉiam kreskaj, etika debiliĝo pseŭdoemancipa. Sed la lasta kaj plej forta kaŭzo estas pozitiva. Ĝi sin kaŝas sub la ruĝa kovrilo de dika libro, kiun mi havas de antaŭnelonge sur mia librobreto. La planlingva svisa enciklopedio de Andreas Künzli rivelas strangan kvazaŭ kontraŭfizikan fenomenon: iu parto aperas pli granda ol la tuto. La enciklopedio donas la impreson de potenca vivo kultura, en la plejvasta senco de tiu vorto; kio evidente kontrastas kun la modesta vegetado teritorie de la granda Esperantujo. Kaj eĉ: la libro demonstras la nemalaltiĝon de la kultura nivelo del kulturproduktoj del estonteco. Oni ne povas supozi iluzion, optikan trukon, aferon de selekto — la kultura produkto (diference de tiu de komerco) ne estas falsebla.

Unu klara fenomeno malkovras la sekreton — diluo erodas la materion de stariĝo. La diluo ŝiras ligojn, ruinigas pontojn, rompas konektojn; ĝi rarigas la aeron per kiu oni spiras, eliminas la oksigenon, kiu movas, ĝi disigas la energion — kaj oni vidas kion oni vidas: en libro, revuo, poemo, debato… Unu krepuska vegeta rezervejo nomita Esperantujo.

Sendube, eblas multaj aliaj impresontaj kondensaĵoj laŭ la tipo de la svisa: la franca, pola, jugoslava, skandinava… Kaj povas esti ke ekzistos unu sola rimedo savi, postvivigi kaj plifortigi la aferon — tiu de kondenso.

Revenante al niaj karaj nocioj ni vidu tiujn du fizikajn substratojn de negativa kaj pozitiva libero: inter diluo kaj kondenso kuŝas la intervalo en kiu permeso iĝas promesa.

Alen Kris


Probal DasguptaFacileco kaj amikeco

La prezidanto de UEA komentas

Skribante en La Ondo de Esperanto, Giorgio Bronzetti instigis nin en UEA eviti la predikemon kaj plitaŭgiĝi al niaj medioj. La predikemon pri la “lingvo de paco” li trovas aparte oscediga, ĉar malkonkreta. Ni konkretigu la ideon “lingvo de amikeco” per fakta strebado por atingi personojn, kiuj bezonegas la tuŝon de amikaj manoj. Pensu pri maljunuloj en epoko de efika medicino kaj longaj vivdaŭroj. Ilian solecan vivon povas lumigi ies helpema kaj agrabla kunesto. Ligu nian lingvon al tia konkreta amikeco, kaj interesu la homojn.

Por esprimi dankon al Bronzetti, mi ĉerpas el tiu atentigo du lernaĵojn. Unue, ne restu ĉe la facilaj amikecoj, sed volonte trovu kaj plenumu urĝajn bezonojn. Portu malpeze la eventualajn sinoferojn kaj sukcesu aspekti interesaj. Due, forĝu ne nur interpersonajn amikecojn ie-tie, sed inkluziveman kaj do kreskantan amikaron. Pentru ja esperantistan bildon pri la tutsocia estonteco. Sed fidu al unuopule ŝoforataj kreskoj, ne al devigoj. Servu sentrude, kaj per tiu servado kresku ĝis tutsocia amplekso.

Malfacila tagordo, kaj pensinstiga. La inkluzivemo estas nekutima socia celo. En preskaŭ neniu lando ĝi anstataŭis la militan kaj ekonomian konkeremojn. Ni devos gimnastiki por lerni fleksi la menserojn laŭ tiu por multaj nova impulso. Mi provas ĉi tie kunfleksi kun vi iujn el la priaj muskoloj.

Nur lastatempe komencis stabiliĝi nova mondomapo de memstaraj landoj. Iuj demandoj de la koloniismo plue atendas pritrakton. Tamen jam postulas atenton demandoj postimperiaj.

En ĉiu hodiaŭa socio, nur malmultajn problemojn oni povus rigardi kiel principe solveblajn per refaro de la interŝtataj limoj sur la mapo (la milito estas nur la plej tradicia metodo redesegni tiujn limojn). Notu, ke eĉ tiuj malmultaj tradiciaj problemoj draste ŝanĝis sian aspekton.

Jes, ie-tie iuj eŭskoj aŭ ĉeĉenoj flegas la klasikan deziron secesii. Sed ĉu estas ĝenerale kredate, ke tia secesio kreos helan estontecon? Pensante pri la eŭskoj, ekzemple, oni demandas sin, kiamaniere la piza kaj bolonja procezoj povas inkluzivi ankaŭ la eŭskojn en la ekestanta Eŭropo. La interlerneja piza procezo kaj la interuniversitata, bolonja, simbolas en ĉi tiu rezonfadeno la gravecon de la edukiĝo. Kial ni tiom atentas ĝin?

Tradicie, la naci-ŝtato edukis siajn infanojn al sianacia civitaneco. Intervenoj ĝuste en tiu sfero refaras la psikan mapon de la mondo rilate la difinojn de la plenkresko. Ni troviĝas meze de granda rekonceptiĝo de la eduko. La klasika unulingva naciŝtato edukis en unika nacia lingvo. Tiu socia realaĵo ŝanĝiĝas — kaj samtempe aliiĝas la respondecoj de nia movado.

Lapenna iam gvidis nin kiel movadon de naciaj asocioj, kies anoj fruaĝe lernis fidele direkti unikan amon al siaj sio-muldaj hejmo, patrujo, naci' (laŭ La tagiĝo) kaj maturaĝe batalas same fidele por neŭtrala interlingvo, kiu kronos la ĝeneralan federaciismon. La epoka doktrino, kiun li inde reprezentis, ja ne renkontis verajn esceptojn ĉe Belgio aŭ Svislando. Iliaj lingvoj okupis diskretajn teritoriojn. Sed ne tiel povas funkcii la hodiaŭa Eŭropo. Ĝi ne nur bazas la ekonomion sur la libera interlanda trafiko de laboremuloj. Ankaŭ en sia remuldo de la eduko kaj de la publika sfero ĝi ekatentas etnojn ne ligeblajn al diskretaj federacieroj — inkluzive de enmigrintoj el foraj mondpartoj.

Ne nur la maljunuloj, sed ankaŭ la somalaj svedianoj, aperantaj en la fikcio de Sten Johansson, bezonas amikecon de tiu malfacila speco, kiu postulas de ni fortostreĉon. Koncepti tian somalon kiel anon de somala diasporo (memvola aŭ ne) ne helpos. Bronzetti petas de ni memremuldon. Kiel nia amikemo fariĝu karakteriza trajto sen troe streĉi niajn personecojn? Ne temas agi surbaze de vota, sinsuferiga fidelemo al altaro. Necesas kreski al tia amikado, kaj konkrete demandi sin, kiel la kresko tien povas okazi graŭ kaj ne malgraŭ la fluo de la ĉiusektora persona maturiĝo. Se ni sane kreskos, ni kapablos esti sindonaj sen ia sinvipema oferegemo.

Teo Jung iam diradis, ke Esperanto estas facila por komencantoj kaj malfacila por progresintoj. La amika sinteno estas parto de tiu malfacileco. Homo finlernanta Esperanton interalie tenas sin en la pozicio de kreanto de faciligoj. Kun Bronzetti, ni aplaŭdu tiun amikeman Renaton Corsetti, kiu insistas, ke ĉiu el ni uzu lingvaĵon maksimume amikan al koreaj aŭ indoneziaj komencantoj. Li neniam petis, ke tion farante ni martiru dentogrince. Renato evidente ĝue uzas simplajn vortojn, kaj ekzemplas por ni modelon, laŭ kiu maturaj lingvouzantoj suple manipulas la lingverojn kaj tiel esprimas gastamon al novaj enirintoj.

Bronzetti certe rimarkis, ke estas io profunde amikema en tiu vivlonga stila fideleco de Renato al facilaj, gastamaj hejmo, patrujo, naci' — io amikema en la malfacila konservado de tiu struktura diafaneco. Esperantistoj ofte aranĝas kongresojn. Ni bone scias, ke la unusemajnan restadon de nove venintaj homoj faciligas lokanoj, kiuj volontulis vivi en fortostreĉo monatojn aŭ jarojn. Ni scias ankaŭ, ke bonetosa kongreso konstatigas al la multe laborintaj gastigantoj, ke valoris la penon. Temas streĉi tiun nian kutiman, simplalingvan, kongresaranĝan manon, al la neverduloj, kiuj pro nia tro interna ideo ofte ne spertas nian donemon; temas tiamaniere finlerni nian lingvon. Mi, kiu patologie kutimas skribi malfacile, esperas finlerni ĝin kun vi.

Probal Dasgupta


Esperanto, la ekumena lingvo

21–28 jul en la idilia urbeto Pelplin (Pomerio, en la norda parto de Pollando) okazis la 18a Ekumena Esperanto-Kongreso sub protektado de la urbestro Andreo Stanuch.

La kongreson kunorganizis kristanaj esperantistaj asocioj IKUE (romkatolika) kaj KELI (evangeliisma), helpe de la Koĉevia Filio de PEA kaj Esperanto-Klubo Kastelo (Malborko). Partoprenis ĉ. 240 geesperantistoj el dudek landoj, inkluzive de la 18-persona junulara grupo.

La ĉefa temo de la kongreso estis: “…Dio estas la amo. La ĉefa donaco de Jesuo — kaj ni…?” Okazis multaj prelegoj, ekz-e, “Ortodoksa vido de la kristana amo” (prof. Boĵidar Leonov, Bulgario), “Pri la kristana amo” (sac. Bernhard Eichkorn, Germanio), “La ĉefaj pensoj de papo Benedikto la 16a pri amo” (d-ro Roman Forycki, Pollando), “Pri agado de Jacques Tuinder: Evidente — praktika amo de blinduloj” (Siegfried Krüger, Germanio), “Pri Konstanteno Dominik, episkopo kaj esperantisto” (d-ro Eligiusz Sitek, Pollando), “Pri la aŭtoritato en Protestantaj Eklezioj” (Philippe Cousson).

En la riĉa arta programo partoprenis, interalie, Koĉevia folklora ensemblo Modraki (Cejanoj) kun riĉa Esperanta repertuaro, Kaŝubia infana kant- kaj danc-ensemblo Słunôszka (Sunetoj) kun regalo de snuf-tabako, klarnetisto Marko Marczewski, knabina Esperanto-grupo Kvarope el Pelplino. Okazis ankaŭ koncerto de aŭstralia koruso en la Pelplina katedralo kaj orgena koncerto en la katedralo en Oliwa dum ekskurso en Gdansko kaj Sopoto.

Miloslav Šváček, kiun oni reelektis kiel la prezidanton de IKUE, dum la Sankta Meso en la Pelplina Katedralo ricevis solenan benon de 11 sacerdotoj.

En la tria kongres-tago estis inaŭgurita obelisko Por la paco en la mondo en la Parko de la Mondo en Malborko. La obelisko — donaco de la Esperanto-Societo de Seattle (Usono) — enhavas surskribon “Paco regu sur la Tero” en ses lingvoj: Esperanto, pola, angla, germana, rusa kaj franca. Ĝi estas jam la 35a ZEO en Malborko. La obeliskon kuninaŭguris honora civitano de Usono profesoro Georgo Dobrzyński, prezidanto de IKUE Miloslav Šváček kaj prezidanto de KELI Philippe Cousson, en ĉeesto de la urbestro de Malborko, Dariusz Denis, kaj de la prezidanto de la urba konsilantaro, Tadeusz Woźny. Poste la kongresanoj vizitis la Malborkan Kastelon, kiu estas la plej granda brika mezepoka kastelo en Eŭropo.

La seminariejo, Collegium Marianum kaj la 14-jarcenta katedralo, donis al la kongreso kreivan etoson kaj spiritan atmosferon, kaj dum sep tagoj fariĝis por kongresanoj vera Esperantujo. Multaj esperantistoj volonte promenadis en florabunda episkopa ĝardeno.

Vinjo Maciejczak, Eduardo Kozyra


Jubileo de Bona Espero

Du tute novaj ankorau analfabetaj lernantinoj de BONA ESPERO embarasite rigardas la grandan amason da festantojEn 1957 Bona Espero estis fondita de brazilaj esperantistoj, kaj ek de tiam ĝi akceptas infanojn el socie riskaj situacioj por protekti, nutri, eduki kaj instrui, donante al ili ŝancon senti sin civitanoj kun homaj rajtoj. Precipe tiu agado estis necesega en la kampara regiono, kie mankis sociaj strukturoj por sanservoj kaj lernejoj.

Certe Bona Espero ne savos Brazilon, sed ĝi donis signifan kontribuon por helpi al kelkcentoj da infanoj, kiuj intertempe plenkreskis, laboras kaj zorgas por sia propra familio en dignaj kondiĉoj.

Kaj ĉio sub la signo de Esperanto, per la laboro de volontulaj Esperanto-parolantoj kaj per la financa kontribuo de multaj esperantistoj el pluraj landoj.

Oni povas diri, ke la nuna institucio kun mil-hektara tereno kaj ok domoj, kun centoj da fruktoarboj kaj bone funkcianta strukturo de akvo kaj energio, estas propraĵo de la tutmonda esperantistaro, administrata de kvinpersona estraro, kiu, estante publik-utila institucio, respondecas antaŭ la brazila ŝtato.

1 jul 2007 Bona Espero invitis siajn ekslernantojn kaj geamikojn por kune festi la kvindekjaran jubileon. La festparoladon faris unu el la ses fondintoj, inĝ. Machado Nunes, kiu venis speciale por tio el la fora nordoriento de Brazilo. Same plu vivas en Recife, sinjorino Neuza Esteves Araujo, sed pro troa aĝo (89 jaroj) ne povis veni.
Festo en Bona Espero
La feston partoprenis pli ol 200 gastoj, inter kiuj eksaj lernantoj, kiuj iam antaŭ 30 jaroj lernis legi en Bona Espero kaj tiuj lernantoj kiuj nun studas en universitato.

Ursula Grattapaglia


Vide el Bruselo

La angla venkas dank' al Sarkozy

La nova franca prezidanto Nicolas Sarkozy preparas la vojon al plia venko de la angla kiel scienca lingvo.

Kelkajn semajnojn post sia prezidantiĝo, sub la premo de angligitaj francaj grandentreprenoj, Sarkozy signalis akcepton de la Londona Interkonsento. Laŭ tiu dokumento necesos traduki eŭropajn patentojn nur anglen, ne plu nacilingven. Kvankam la Londona Interkonsento malaltigos la kostojn por la eŭropaj patentoj, ĝi konfirmos la statuson de la angla kiel la sola internacia scienca lingvo. Ĝis nun, sub la prezidanto Chirac, Francio rifuzis subskribi la Interkonsenton.

“La interkonsento, subskribita en Londono la 17an de oktobro 2000, starigas tradukreĝimon por eŭropaj patentoj, kiuj estas malpli kostaj, — notis mallonge la franca registaro, prezentante sian leĝoproponon al la Nacia Asembleo. — Ĝi ne ŝanĝas la statuson de la franca, kiu restas unu el la tri oficialaj lingvoj de la Eŭropa Patentoficejo”. Debato kaj voĉdono okazos verŝajne fine de novembro en la parlamento tute kontrolata de la registara partio. Tio signifas ke la Interkonsento povos ekvalidi en marto 2008.

Landoj, kiuj subskribas la Londonan Interkonsenton, ne plu postulas ke eŭropaj patentoj estu tradukitaj al siaj propraj naciaj lingvoj. Sufiĉos unu el la tri oficialaj lingvoj de la Eŭropa Patentoficejo (EPO) — la angla, la franca aŭ la germana. Efektive tio signifas, ke firmaoj povos elekti nur la anglan. Por esti valida, la Interkonsento devis esti subskribita kaj ratifita de almenaŭ ok landoj inkluzive de Britio, Francio kaj Germanio. Pro tio Francio, sub la prezidanteco de Chirac, malebligis realigon de la Interkonsento dum sep jaroj.

“Se eŭropaj firmaoj povos fari patentojn nur angle, ili ŝparos milionojn da eŭroj jare en patentkostoj”, — klarigas Charlie McCreevy, membro de la Eŭropa Komisiono respondeca pri la interna merkato (kaj do pri patentpolitiko). Li argumentas, ke Eŭropo ne povos konkurenci kun Usono, Japanio kaj Ĉinio sen malpli kosta kaj malpli komplika patento-regularo. En 2005 nur 63 mil 650 eŭropaj patentopetoj estis faritaj, multe malpli ol en Japanio kaj Usono.

Europo pli malofte protektas esploradon per patentoj ol Usono kaj Japanio (Foto de Europa Audvidservo)La tutangligo de eŭropaj patentoj estos bona novaĵo por burooj de patentadvokatoj, precipe por tiuj en Londono kaj Novjorko. Ili kalkulas, ke ili povos kapti la patentmerkaton en plejparto de Eŭropo. Antaŭe naciaj patentadvokatoj havis klaran rolon por patentigi inventaĵojn en siaj respektivaj landoj kaj lingvoj. Nun anglaj kaj usonaj advokatfirmaoj esperas anstataŭigi ilin per tuteŭropa nurangla servo.

Jacques Myard, deputito el la prezidanta partio UMP, avertas ke francaj firmaoj, kiuj komercas internacie, uzos nur la anglan por patentpetoj. Tiel ili evitos eblajn petojn traduki francajn patentdokumentojn anglen. “De ekonomia vidpunkto, oni ne devas sintrompi: la turno al la tutangleco, kien ni direktiĝas, fariĝos plia handikapo. Ni scias, ke la francoj estas tre malproksime de perfekta kono de la lingvo de Ŝekspiro, precipe kiam temas pri teknikaj esprimoj kun jura subtileco”, — diras Myard. Li ankaŭ dubigas la argumentadon de la registaro, ke malgrandaj francaj firmaoj profitos de la ŝanĝo. Tradukoj, laŭ Myard, reprezentas ĉ. 10% de la totala kosto por seslanda patento valida dum dudek jaroj. La plej grandan parton, ĉirkaŭ 75%, starigas impostoj de diversaj eŭropaj kaj naciaj patentoficejoj.

Ankaŭ deputito Jean-Luc Préel, el la Novcentra Partio, rimarkigas: “Tiun Interkonsenton volis multnaciaj firmaoj por realigi signifan ŝparon. Tamen ĝi maltrankviligas malgrandajn firmaojn, kiuj ne disponas pri interna tradukservo, kaj tradukantojn, kiuj timas pri siaj postenoj. La Londona Interkonsento ne ŝajnas korekti la deficiton de Francio rilate al la nombro de patentoj. Tute kontraŭe, ĝi faras la taskon pli malfacila kaj pli kosta por francaj malgrandaj firmaoj”.

Jean-Loup Cuisiniez, proparolanto de la franca grupo “Rajto Labori France” kaj sindikatisto (CFTC), vidas negativajn sekvojn por dungitoj: “Ni vidas la malaperigon de la franca en Francio. Laboristoj frontos instrukciojn en la angla, kiun ili ne majstras, kaj tio kondukos al problemoj de sekureco, al malkulturiĝo kaj suferoj”.

Alian opinion esprimas Laurence Parisot de la franca entreprenasocio MEDEF. Li gratulas la francan registaron pro la “forta signalo” en la teknologia kampo. “En multaj ŝrankoj de francaj malgrandaj entreprenoj estas patentoj ne protektataj internaci-nivele pro tio, ke la tradukkostoj estas tro altaj. Ekde nun, malgrandaj firmaoj povos multobligi la starigon de patentoj”.

Alison Brimelow, la prezidanto de EPO, kontente diras: “Franca ratifado estus tre bonvena, ĉar ĝi permesus la efektiviĝon de la Londona Interkonsento. Ĝi profitigus la eŭropan ekonomion kaj farus pli alloga la eŭropan patentsistemon por malgrandaj firmaoj. Ĝi ankaŭ profitigus la francan ekonomion, konkurencokapablon kaj novpensadon en Francio”.

Dafydd ab Iago


Ivo DurwaelUEA ne okupiĝu pri informa laboro, sed gvidu la edukadon de la informadantoj

Kun plezuro kaj granda interesiĝo mi legis la artikolon de Giorgio Bronzetti, Nerezignebla renovigo en La Ondo de Esperanto de septembro 2007. Mi esperas ke Bronzetti sendis kopion de sia teksto al la novaj estraranoj de UEA. Ne nur la prezidanto estas konvinkenda pri tiu bezono je renovigo, sed la tuta estraro.

Al mi plaĉis la frazo “Oni alcelu la normalan homon”. Por alceli la normalan homon necesas unuavice ke la personoj, kiuj okupiĝas pri la informado pri Esperanto “normaliĝu”. Nuntempe homoj, kaj precipe intelektuloj, estas ĝenerale pli bone informitaj kaj sekve ankaŭ pli skeptikaj. Sed dum informado multaj aktivuloj, kiujn mi vidis kaj aŭdis, fariĝas sufiĉe fantaziemaj kaj uzas la samajn aŭ similajn argumentojn, kiujn ili aŭdis de siaj prauloj.

Mi jam plurfoje spertis, ke multaj delegitoj de UEA tute ne respondas al leteroj, eĉ se oni, laŭ la regularo, aldonas membromarkfolion. Kaj tamen dum informado ni laŭdas la delegitan reton, kvazaŭ ĝi estas io mirakla, dum ekzistas nuntempe tiom da profesiaj retoj, kiuj funkcias multe pli bone kaj fidinde ol nia kolekto da delegitoj en la jarlibro.

Pro propra sperto mi ankaŭ konstatis, ke en la adreslibro de Pasporta Servo troviĝas adresoj de homoj, kiuj ne plu volas akcepti gastojn. Ĉi somere, mi skribis al kvin adresoj en Bulgario kaj ricevis nur unu respondon. Mi jam foje dormis en cirkonstancoj, kiuj ne plu estas tolereblaj en la nuntempa socio, kaj amikoj rakontis similajn spertojn. Sed tiaj adresoj, kiuj povus forpeli novulojn por ĉiam, aperadas denove kaj denove, malgraŭ plendoj. Kaj ĝuste tiu servo ŝajnas iu el la plej fortaj argumentoj, pri kiu informantoj fanfaronas.

Jam okazis ke mi eksentis krampojn en mia ventro, kiam mi aŭdis fervorulon, kiu asertas, ke post kelkaj jaroj Esperanto fariĝos la lingvo de la Eŭropa Unio, dum en tiu sama loko la Esperanto-klubo konsistas el manpleno da maljunuloj, kiuj foje kunvenas en iom obskura kunvenejo. Ĉu tiu fervorulo efektive kredas, ke li kaj lia grupeto ŝanĝos la lingvopolitikon de EU? Per tiu ekzemplo, mi tute ne volas malaprobi la utilan informadon de Eŭroparlamentanoj kaj aliaj politikistoj, sed oni faru tion per trafaj argumentoj.

Ŝajnas al mi evidente, ke “normalaj homoj” pensas, reage al tiaj kredoj: “povraj naivuloj” kaj enpense klasifikas la Esperantistojn ĉe la revemuloj, kiuj perdis kontakton kun la realo. Same evidentas, ke tiel oni povas varbi nur homojn, kiuj estas facilkredemaj kaj englutas fanfaronaĵojn senkontrole.

Kaj tiajn asertojn iuj faras por diskonigi la lingvon, kiu permesus pli bonan komunikadon surbaze de egaleco! Mi foje havas la impreson ke iuj propagandemuloj pensas, ke ili “havas la veron”, dum la neesperantistoj estas stultaj. Sed vera komunikado nur eblas kiam partneroj sentas sin egalvaloraj. Eble multaj Esperantistoj uzas troigojn kaj falsadon por iel kompensi la ĝeneralan nerekonon de la valoro de tiu ĉi lingvo.

Malgraŭ multaj organizaj mankoj en la movado, mi tamen trovas ankoraŭ sufiĉe da motivoj por aktivi en ĝi kaj ĉiutage uzi ĝin. Por mi la allogaĵo de Esperanto estas la simpla fakto, ke la kontaktoj kun alilingvanoj pere de Esperanto estas ĝenerale pli riĉaj, pli fluaj kaj precipe pli intimaj kaj amikaj ol tiuj pere de aliaj fremdlingvoj. Se mi, dum informa laboro, parolas de homo al homo, malferme rekonas la organizajn malfortojn kaj mankojn en la Esperanto-movado, sed klare priskribas la avantaĝojn por mi, la ŝanco por havi veran kontakton kun “normala homo”, kaj akiri ties simpation kaj eventuale interesiĝon fariĝos supozeble pli granda ol per la disvastigo de mitoj.

Mi ja konscias, ke en reklamo oni sukcese uzas troigojn kaj trompojn. Sed mi havas du argumentojn por ne imiti tion. Reklamo efikas proporcie al la financaj rimedoj, kiujn ni tute ne havas. Kaj plie, la celo de Esperanto ne estas ludi la ludon de la potenco. Ni ja deziras alternativan lingvouzadon surbaze de egaleco, anstataŭ surbaze de la potenco de nacia aŭ ekonomia superforto.

Mi do samopinias kun Bronzetti ke necesas renovigo de la kontaktoj kun la ekstera mondo. Ne sufiĉas, ke la estraro de UEA estu konvinkita pri tio. Por sukcesi UEA ankaŭ gvidu tiun renovigon. Malforta punkto de la Esperanto-movado estas la manko de organiza iniciato de UEA. Mi kuraĝas formuli jenan sugeston pri informadopolitiko. UEA ne okupiĝu pri informa laboro, sed gvidu la edukadon de la informadantoj. Ekzemple: parto de la gajno de Universalaj Kongresoj estas dediĉita por Propaganda Kaso. Ĝis nun oni uzis tiun monon por plej variaj celoj, sen havi koheran politikon. Oni uzu tiun kapitalon por (re)eduki kiel eble plej multe da personoj, kiuj okupiĝas pri informado. Tio povus okazi pere de seminarioj dum Universalaj Kongresoj. Sed aldone ankaŭ okazu lokaj seminarioj. Ties gvidantoj estu indikitaj de la estraro de UEA por iom post iom akiri koherecon kaj pli da profesieco en la informa politiko. Ĉiuokaze la estraro antaŭvidu la necesan monsumon por tia konstanta agado.

Mi konscias, ke facilas verki artikolon kaj lanĉi ideojn. Kiel estrarano pri Informado de 1989 ĝis 1992 mi mem havis eblecon por realigi tiujn ĉi pensojn. Kaj nur parteton de tio, kion mi nun relanĉas, mi sukcesis realigi. Mi do honeste konfesas, ke mi konsideras la taskon, kiun mi tiam akceptis, malsukcesinta!

Feliĉe intertempe aperis Esperanto sen Mitoj de Markus Sikosek/Ziko van Dijk, kiu fariĝis furora libro. Kaj ĵus aperis Informado Praktike de la sama aŭtoro (du libroj legendaj de ĉiu, kiu okupiĝas pri informa laboro!). Mi nur povas esperi, ke sekve la nuntempa generacio de aktivuloj estas pli konscia pri la bezono je renovigo kaj do, ke la ŝanco ke ĝi realiĝu fariĝis pli granda.

Ivo Durwael (Belgio) 


Miroslav MalovecĈu ni havas strategion?

En La Ondo de Esperanto 8-9/2007 kaptis mian atenton la artikolo de Giorgio Bronzetti Nerezignebla renovigo, kiu kritikas la nesufiĉan adaptiĝon de UEA rilate al la moderna mondo kaj novaj teknologioj. Mi metis al mi demandon: kiajn konkretajn paŝojn nia movado preparas por realigi siajn ideojn kiel informado, instruado, utiligo, levo de prestiĝo, demokratio, transnacia edukado ktp., por ke la pozicio de Esperanto estu en la jaro 2017 multe pli favora ol en 2007?

La agoj de esperantistoj donas rezultojn momentajn (ekzemple, renkontiĝoj) kaj daŭrajn (ekzemple, libroj). La momentaj helpas aktivigi kaj amikigi esperantistojn, la daŭraj puŝas la movadon antaŭen. En 2008 UEA festos sian centjariĝon, sed la membronombro post cent jaroj ankoraŭ ne kreskis. Diferenco kompare kun 1908 tamen ekzistas: la nuntempa Esperanto havas multe pli riĉan literaturon, libran kaj gazetan, beletran kaj fakan, dokumentan kaj turisman, multe pli riĉan vortostokon leksikografie prilaboritan, detale trakomprenitan gramatikon, multajn fakajn terminarojn, multe pli riĉan oferton de turismaj aranĝoj kaj de reta korespondado kaj en la interreto kreskas virtuala Esperantujo, tage kaj nokte disponebla al miloj da uzantoj kaj milionoj da scivolemuloj.

Ĝuste tiuj scivolemuloj juĝas la forton kaj signifon de Esperanto laŭ tio, kion ili trovas en la reto. La “mileniuloj” (gejunuloj naskiĝintaj post 1982, kiuj atingis plenaĝecon en la milenia jaro) jam preferas elektronikajn fontojn antaŭ la fontoj paperaj kaj tiu tendenco verŝajne ankoraŭ kreskos en la futuro. Esperanto-uzantoj apenaŭ multiĝos, se interesatoj ne trovos en la reto sufiĉe da aplikoj de la studota lingvo. Nun plejparto de novaj varbitoj forkuras, post kiam ili konstatas, ke la lernitaĵon ili ne povas utiligi.

Fremdajn lingvojn oni lernas ne nur por komunikado, sed ankaŭ por akirado de informoj. La interreto estas fakte tutmonda enciklopedio, en kiu oni povas ricevi informojn preskaŭ pri ĉio ajn imagebla, en diversaj lingvoj, precipe en la angla. Esperanto fariĝos por la retanoj interesa lingvo tiam, kiam ankaŭ en ĝi estos troveblaj valoraj sciaĵoj.

En 2005 la Eŭropa Komisiono publikigis alvokon, ke oni kreu en la interreto diĝitajn bibliotekojn en ĉiuj lingvoj, por konservi kaj disponigi al la vasta publiko la kulturan heredaĵon de ĉiuj nacioj. La alvoko supozas, ke en la reto aperos milionoj da libroj (kompreneble ne plu blokataj de aŭtoraj rajtoj) kaj ankaŭ bildoj, fotoj, filmoj, sonoj, simple ĉio enkomputiligebla. Universitatoj jam enkondukas la konstruadon de elektronikaj bibliotekoj kiel novan studobjekton.

Speciale gravaj ili estas por Esperanto, ĉar niaj “paperaj” bibliotekoj ne troviĝas en ĉiu vilaĝo, eĉ ne en ĉiu granda urbo, sekve plejparto de nia kulturo estas por esperantistoj (ne nur por novuloj) neatingebla, kvazaŭ ĝi ne ekzistus. La interreto povas revenigi al la legantoj la malnovan literaturon, kaŝitan en niaj muzeoj, kaj povas fari ankoraŭ multe pli. Ekzemple:

Multo jam estas farita. Kelkaj miloj da beletraj kaj fakaj esperantlingvaj tekstoj, eĉ tutaj libroj, nun troveblas en la reto. En la reta enciklopedio Vikipedio aperas apud ĝeneralaj temoj ankaŭ turismaj informoj, biografietoj de gravaj esperantistoj kaj aliaj informoj pri la movado. Kursoj, vortaroj, terminaroj, fotoj, muzikaĵoj, videoj, babilejoj ne mankas.

Tamen ĉio kreskas sovaĝe, nesisteme, laŭ personaj gustoj de entuziasmaj privatuloj. Multaj laboroj eĉ perdiĝas, ĉar ili estas dissemitaj tra la tuta planedo kaj dependas de unuopuloj. Mankas oficiala tutmovada pilota projekto, al kiu la retanoj povus sendi siajn laboraĵojn por konservado kaj por envicigo en komunan sistemon. Mankas movada arkivo de elektronikaj materialoj. En 2017 la virtuala Esperantujo sendube proponos al interesatoj riĉan sortimenton, sed estas demando, ĉu nur kiel pelmelon de duonbakitaĵoj fare de unuopuloj, aŭ ankaŭ kiel sisteme konstruatan institucion de UEA.

Miroslav Malovec (Ĉeĥio) 


Por realismaj argumentoj

En La Ondo №8–9 Giorgio Bronzetti postulas renovigon de UEA. Mi legis tiun artikolon kun granda intereso kaj principe samopinias. Tamen ni ne akuzu Renato Corsetti, kiu faris multe por vigligi la movadon. Li tre agadis sur la baza nivelo kaj eble malpli sur la strategia, kvankam li prezentis strategian planon, kiu por mi estis bona metodiko. Ĉiu prezidanto havas sian stilon. Siatempe Tonkin lanĉis strategian planon, sed post lia foriro el la estraro ĝi estis forgesita.

Ankaŭ mi opinias, ke oni ne argumentu nur idealisme. Mi havas penon diri al neesperantistoj, ke Esperanto plibonigas la mondon. Plibonigantoj de la mondo estas suspektindaj, bedaŭrinde. Mi preferas realismajn argumentojn, ekzemple la maljustecon de la internacia lingva ordo, la nepre necesan simpligon de la komunikado por ŝpari energion kaj monon, ktp. La internacia lingvoproblemo ekzistas, spite de la vasta uzado de la angla lingvo, ja ĝi akriĝas pro la tutmondiĝo.

Mi iom dubas, ke Probal Dasgupta provos kaj povos renovigi UEA. Ĉu li ne staras kun unu kruro en Ebura Turo? Sed entute kion povas fari honorofica prezidanto, honorofica estraro? Ankaŭ tiurilate ni estu realistoj. Post unu jaro ni scios pli.

Bruno Graf (Svislando) 


La nova prezidanto: ĉu “leader”

La fina frazo de la artikolo de Giorgio Bronzetti (“Laŭ mi estas tempo por renovigo kaj por prezidanto pli entreprenema”) estas certe skribita antaŭ la Universala Kongreso en Jokohamo.

Mi dum la solena fermo same pensis kaj vane serĉis en mi la fajron, kiun iamaj kongresoj postlasis en mi. Burokrateca podio, kiu eĉ ne bone estis gvidata, ĉar la nova prezidanto tute publike montriĝis malkapabla esti tia, kia kaŝiĝas sub la angla nocio leader. Mi kredas, ke ne troviĝas taŭga traduko en Esperanto, sed certe multaj legantoj komprenas la karakterizajn trajtojn de tia gvidanto, kia forkondukas homojn al celoj, kia atingas la korojn kaj flamigas ilin. Tia, ankaŭ nia nova prezidanto ŝajne ne estas. Tio malpotencigas la movadon kaj lamigas la emon aktivi. Unue li alvokis al harmonio. Bone, bone! Sed kiucele? Ĉu li ne volas batali kontraŭ lameco, burokrateco, fermiteco kaj stagnado de nia movado?

Ne plu estas granda personaro, kiun li devus movi. Sed tiu personaro indas havi bataleman prezidanton, kiu forpelas la rezignemon, kiu denove malfermas pordojn al la mondo, kiu ŝajne forgesis nin.

Kie restas la salutoj de UN kaj UNESCO? Kie restas la ĵurnalistoj? Kial la scienca vivo pere de Esperanto okazas sen surlokaj sciencistoj? Kial eĉ la Oratora Konkurso dronas sub amatoreca gvido? Kie restis la kriterioj por la juĝoj, ĉu entute ekzistis kriterioj? Kial la ĵurio ne estis antaŭe prezentita? Kial oni ne partoprenigas la aŭskultantaron kundecidi? Ktp, ktp. Pri la trompa, multekosta bankedo mi eĉ ne volas paroli. Ne estis grandaj la okcidentaj stomakoj. Estis la troa vendado de enirbiletoj! Mi do sentas la neceson por tre urĝa renovigo de nia plej ĉefa organizo UEA. Sed tiu devas komenci per estraro, kiu reprezentas la ecojn de leader. Tian estraron mi ankaŭ ĉi-jare ne vidas.

Prof. d-ro Hans Eichhorn (Germanio)
membro de UEA depost 1963
gajninto de Oratora Konkurso 1969 ktp 


Problemoj en TEJO

Ĉi-somere en la 63a Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Hanojo devus esti elektitaj novaj estraro kaj prezidanto de TEJO. Sed pro manko de la kvorumo, la Komitato de TEJO ne povis fari laŭstatutajn elektojn. Unu monaton post IJK-63 la prezidanto de TEJO, David-Emil Wickström, anoncis sian demision “pro laboraj kaj familiaj kialoj”.

Haris SubasicLa nova prezidanto, Haris Subašić, naskiĝis 28 mar 1981. Li loĝas en Bosnio kaj Hercegovino kaj estas studento pri komputiko kaj ekonomiko, programisto, instruisto. En la nuna estraro restas Chuck Smith (informado, UEA-rilatoj), François Hounsounou (landa agado, ILEI-rilatoj), Katja Ignatieva (kasistino), Valentina Sidorova (ĝenerala sekretario).

La elekto de la nova estraro eble okazos ĉi-jarfine. Sed la malnova estraro ankoraŭ devos decidi, kie okazos IJK-64. Haris Subašić afable konsentis respondi pri tio.

Kie okazos la 64a IJK?

Pri tio mi ankoraŭ ne povas diri iom pli, pro la konfidenco kaj egaleco inter kandidatoj. Jam anonciĝis 2–3 kandidatoj, sed ni atendas ke aliaj sendos dokumentojn antaŭ la 15a de septembro. La kutima limdato estas la 15a de decembro, sed nun temas pri dua rondo. Kiam la kongres-urbo estos elektita?

Ni esperas havi ĉiujn dokumentojn de ĉiuj kandidatoj meze de septembro, tiel ke la estraro povu decidi ĝis la fino de la monato.

Kiuj proponoj venis por la 65a IJK?

La limdato por ricevi proponojn por 2009 estas la 15a de decembro 2007. Ĝis tiam estas nur ideoj, interesitoj kaj aludoj. Nuntempe pli gravas interkonsenti kaj finplani la 64an IJK, kaj poste ni rigardos iom pli antaŭen.

AlKo


Rusa Antologio

Aleksandr SumarokovPoemoj de Aleksandr Sumarokov

En la julia Ondo per poemoj de Lomonosov, ni komencis la ciklon Rusa Antologio, kiu celas konatigi la Esperantan legantaron kun la rusa poezio. La dua paĝo de nia Antologio estas dediĉita al Aleksándr Petróviĉ Sumarókov (1718–1777), unu el la kunfondintoj de la rusa klasikismo. Sed dum Lomonosov famiĝis per odoj, la kreado de Sumarokov estis pli vast-gama.

Li verkis la unuajn rusajn tragediojn (entute, naŭ), pro kiuj li ricevis la kromnomon “la norda Racino”, dek du komediojn, dek satirojn, pli ol tricent fablojn, multajn epigramojn, cent kvindek amkanzonojn, plurajn eklogojn kaj la unuajn rusajn elegiojn.

La vorto “unua” ne estas evitebla en prezento de Sumarokov. En 1756 li iĝis la unua direktoro de la Ruslanda Teatro, kaj en 1759 li fondis la unuan privatan ruslandan revuon Trudoljubivaja pĉela (Laborema abelo), kiu estis ankaŭ la unua literatura revuo en la rusa lingvo. Ne estis lia kulpo, ke nur kvin jarojn li direktis la teatron, kaj ke nur unu jaron la Abelo zumis…

Krome, li profundigis la rusan poetikon, aldonis al la Lomonosova “ŝtata sublimo” simplecon, naturecon kaj klarecon de la poezia lingvo, kaj riĉigis la rusan poezion per pliaj metrikaj rimedoj.

Sed por ni hodiaŭ li estas rusa poeto. (AlKo)

STRIGO KAJ RIMULO

Ekfanfaronis Strig'.
La sango bolis pro fier', malic' konstantis.
Jen liaj vortoj por instig':
“Unua inter birdoj mi ĉi-boske kantis,
Sed nun pro tio mi — kun mia vana plor' —
Post kantoj estas el la bosk' ĵetita for:
Pro dolĉa voĉo mi dolorojn suferantis”.
Respondis al la Strigo iu Versplektant',
Rimul' de ĉia vant':
“Frateto! Saman mi honoron ja akiris,
Ke la unua en la urb' per rimoj ekdeliris.”

VULPO KAJ DORNARBUSTO

Jen staris Dornarbust'.
La Vulp' friponi kutimiĝis,
Kaj plej spertiĝis.
Sciencon de ŝtelado regas li kun ĝust'.
Samkiel filo hunda
Sciencon pri forbar',
Aŭ oficulo sen honest' profunda.
Allogas Vulpon dolĉaj beroj sur branĉar',
Kaj provas kapti li branĉetojn man-etende —
Samkiel oficist' al koruptaĵ' pretende.
L' Arbusto plene
Provizis sin kaj bere, kaj alene,
Kaj pikas. Vulp' koleras multe,
Ke liaj provoj fiaskadas senrezulte.
La Vulpo diras al Arbusto: “Ho kanajl'!
Vi min pikadas pro malico, kvazaŭ najl'”.
Respondis la arbust': “Insulto ne efikas:
Ne mi vin pikas, vidu, sed vi mem vin pikas.”
Legant'! Ĉu scias vi, por kio mia dir'?
Tielas Dornarbust', tutsamas la satir'.

EPIGRAMOJ

***

Ŝi forte amas vin, kaj vin obeas ŝi,
Sed estas tridekop' — ŝi ilin amas pli.
 

***

Ŝi estas via nun, sed ja ne por ĉiam':
Dum ne renkontis homon, indan je la am'.


***

Tutkore amas mi, kaj brulas en pasi',
Nur tamen ne al vi.
 

***

Milon' por longe de l' edzino forveturis,
Sed por adiaŭ diri, baldaŭ reen kuris.
Eĉ ne supozis ŝi en tristo kaj angor',
Ke li revenos hejmen post nelonga hor',
Tri horoj je semajn' impresis ŝin subite,
Kaj pro sopir' — alian ŝi akceptis lite.
Vidinte l' gaston, la veninto preskaŭ svenis.
L' edzino kriis: “Edzo, kio vin ĉagrenis?
Pasiojn bridu vi kaj regu vin sentime:
Kun li mi korpe estas, sed kun vi anime.”


***

Vidvino plendis pri ofendo de l' honor',
Sed sciis la juĝist' pri vera ŝia mor'.
Demandis: “Kiel?” — “Ĉe najbar' en tago nuna, —
Rakontis ŝi, — okazis babilado kuna.
Gastin' mensogis tie krude, en maldec',
Ke mi kvar idojn kvazaŭ naskis dum vidvec'.”
Juĝisto diris do: “Neglektu ĉi malbonon;
Jen tia mondo, ĉiam plusas ĝi duonon”.

GLORO

Homo, rememoru plu,
Ke nelongas vivo-flu'.
Forpasos la riĉec', amuzo kaj honoro,
Kaj restos en la mondo sole via gloro.


Tradukis el la rusa Valentin Melnikov


Donaci la reton

Goes, Heidi. Afero de espero: Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko. — Rotterdam: UEA, 2007. — 86 pĝ., il.

Verdire la nigra kontinento, el vidpunkto de evoluo de Esperanto, por la eŭropanoj ĉiam estis “blanka makulo” t.e. “terra incognita”. La makulon forviŝis Heidi Goes per sia konciza libreto. En la libro estas prezentitaj dekoj da afrikaj landoj en kiuj ĝermis Esperanto-movado. La sekan tekston bone kompletigas fotoj de la aktivuloj kaj titolpaĝoj de la unuaj Esperanto-periodaĵoj.

Trafoliumante paĝojn de La Esperantisto, ni trovas la unuan mencion pri la unua esperantisto en Afriko. En La Esperantisto (1890, №11, pĝ. 55) en la rubriko Respondoj al la amikoj ni legas:

Al s-ro C. en Cape-Town (Suda Afriko). Per poŝta karto mi siatempe respondis al Vi je Via letero, sed post kelka tempo la poŝto redonis al mi la karton kun la surskribo, ke por Via lando poŝtaj kartoj ne estas akceptataj. Tiam mi sendis al Vi jam leteron kovritan kaj mi petas Vin sciigi min, ĉu Vi ĝin ricevis.
Bedaŭrinde, ni ne scias kiu li/ŝi estis. En la sama fonto estas ankoraŭ unu-du mencioj pri afrikaj esperantistoj. Kvankam La Esperantisto ne estis sur la labortablo de Heidi Goes, ŝi faris grandegan laboron; ŝi, mi dirus, verkis “Koncizan Enciklopedion de la Esperanto-movado en Afriko”!

La verko prezentas informojn ekde la izolitaj esperantistoj ĝis la Afrikaj Esperanto-Kongresoj. Afriko postiras laŭ itinero kiun trairis eŭropaj esperantistoj antaŭ 80 jaroj. Tiam la eŭropanojn neniu helpis. Hodiaŭ ni povas helpi niajn samideanojn en Afriko. Kiel? Sufiĉas okazigi UK en iu el la afrikaj landoj. Ja ĉiuj scias, ke UK-oj plivigligas Esperanto-movadon en la kongres-lando. Ekzemple kiam UK en 1986 okazis en Pekino, en 1987 (en la jubilea jaro) 500 mil ĉinaj lernantoj ekstudis Esperanton! Tian eksplodan efikon ni ne havos en Afriko, sed se 500 aktivaj esperantistoj venos al la afrikaj Esperanto-vicoj, ni povus taksi la rezulton bela kaj kontentiga.

Estas konata proverbo: “Se vi volas helpi solulon, donacu fiŝon; se vi volas helpi al la tuta vilaĝo, donacu fiŝkaptan reton”. Ni devas donaci la reton.

Anatolo Sidorov


Instrui internacian lingvon per universala metodo

Manlibro pri instruado de Esperanto / Red. Katalin Kováts. — Represo de la 2a eld., korektita. — Hago: ILEI, Partizánske: Espero, 2006. — 152 pĝ., il. — 300 ekz.

La recenzata Manlibro kreiĝis kadre de “Flugiloj de Malfacila Vento”, projekto por plivastigi kaj subteni inter la junuloj instruadon de Esperanto. Kováts starigas la celojn de la libro:

«plibonigi organizadon kaj gvidadon de Esperanto-kursoj per trejnseminarioj, manlibro kaj starigo de kontaktreto/komunumo; altigi la lingvonivelon de junaj Esperanto-parolantoj per perfektigaj kursoj kaj ekzamenoj; iom post iom grandigi la nombron de junaj Esperanto-parolantoj per kursoj, nova materialo kaj “multobliga efiko”».

En la unua ĉapitro pri celoj de lingvolernado, bazite sur kelkaj verkoj pri lingvolernado, oni ankaŭ ĝenerale enkondukas la komponantojn de lingvokono, la sukcesan lernanton kaj aliajn atentindajn aferojn dum la lingvolernado. Kelkaj specialaj punktoj pri instruado de Esperanto ankaŭ estas prezentataj. Tiaj strukturoj estas taŭgaj, ĉar la lernado kaj instruado de Esperanto okazas kadre de ĝeneralaj teorioj kaj metodoj pri la lingvoj, tamen, kiel sole funkcianta planlingvo, la instruisto kaj lernanto ankaŭ devas rimarki kelkajn trajtojn de Esperanto nesame al naciaj lingvoj. Fakte, la aŭtoroj de la libro pene sekvas la principojn por trovi la solvon inter ĝeneraleco kaj aparteco de la instruita lingvo — Esperanto.

En la dua ĉapitro Esperanta didaktiko Stefan MacGill resumas la demandaron de lingva didaktiko ĝenerala kaj Esperanta. Unu malkompleta listo de la tiklaj (aŭ malfacilaj) punktoj dum instruado de Esperanto estas prezentata: falsaj amikoj, transfero, interfero, prononco, transitiveco de verboj, la difina artikolo “la”, refleksivo, prepozicioj kaj negativoj, lingva kulturismo. Rimarkindas, ke Esperanto estas interkultura (plan)lingvo, tial “estas danĝere kaj limige alproprigi Esperanton ene de la limoj de via propra kulturo kaj lingvo-regiono”. (pĝ. 24).

La tria ĉapitro Instrumetodoj enhavas historian trarigardon de la metodoj kaj iomete detale enkondukas kelkajn gravajn instrumetodojn, ekz-e: la gramatika-traduka, la rekta, la aŭda-parola, la situaci-komunika kaj cerbamikaj metodoj. Esperanto-specifaj metodoj, la Cseh, Zagreba kaj aliaj metodoj, ankaŭ resumitas.

Post mallonga enkonduko de lernomodelo, la aŭtoroj respondas kelkajn interesajn demandojn pri instru- kaj lernomaterialoj, ekz-e: kial cel-lingvaj lerniloj? Kiel trovi taŭgan lernilon? Kiaj lerniloj estonte? La roloj de filmoj, komputilo, reto kaj aliaj helpiloj en la instruado ankaŭ estas diskutitaj. Instruiloj estas gravaj elementoj en instruado, ĉar “bona instruisto por bona laboro uzu saĝe bonajn ilojn”. (pĝ. 68)

En la sesa ĉapitro estas kelkaj ĝeneralaj konsiloj pri lingvo-instruado. Por bona laboro necesas konscie kaj bone preparita plano, kio estas ĉeftemo de la sepa ĉapitro. La celo de lingvo-instruado estas evoluigi lingvajn kapablojn de la lernantoj. Kutime, oni akiras ilin per ekzercoj kaj aktivaĵoj, kiuj celas praktikadon en certaj kampoj de la instruprocezo. Tial, lingvoekzercoj fariĝas gravaj rimedoj por konstrui la lingvo-kapablojn de la lernantoj. La aŭtoroj tuŝas la temon en la oka ĉapitro per multaj konkretaj ekzemploj.

Kiel taksi la rezultojn de lernantoj? kio estas Eŭropa lingva dokumentujo Lingva Pasporto? Tio estas temo de la naŭa ĉapitro. Ĉi tie la ekzamensistemo de UEA kaj ILEI ankaŭ priskribitas. Kiel trovi lernantojn? Kiel organizi kursojn? Kiel instigi al envolviĝo kaj plulernado? Kiel pritaksi kurson kun la lernantoj? Se vi bezonas helpojn el instruorganizoj, informojn pri ili vi povas trovi en la dekunua ĉapitro.

En la apendico troviĝas kelkaj artikoloj pri verboj en Esperanto, -ig- kaj -iĝ-, situacioj kaj gramatiko, k.a. La aŭtoroj emfazas multfoje la gravecon de la verbo por Esperanto. Tamen verbo gravas ne nur por Esperanto, ankaŭ por aliaj lingvoj. Do, lerni ion el lingvistiko eble ankaŭ utilas al lingvo-instruistoj, kiuj esperas konstrui pli bonan sistemon por efike instrui la uzon de la verbo. La apendico ankaŭ listigas kelkajn specimenojn de kursoplanado pri intensa internacia kurso.

Resume, la libro donas bonan superrigardon pri la metodologio, informas pri praktikaj demandoj, kiuj rilatas al aktualaj kaj modernaj Esperanto-helpiloj. Sendube, la verko tre utilas por ĉiuj instruemuloj, kiuj esperas pli efike kaj bone instrui la internacian lingvon.

Liu Haitao


Manlibro praktika kaj utila

Vikipedio: Praktika manlibro / Red. Yves Nevelsteen. — 2a eld. — Partizánske: Espero, 2007. — 39 pĝ., il. — 1000 ekz.

La aŭtoroj de la manlibro celas allogi esperantistojn kunlabori en la libera reta enciklopedio, Vikipedio. Tiu celo estas inda, interalie ĉar Vikipedio nun havas signifan influon al “retanoj”, do la esperantlingva parto povas esti unu el iloj por disvastigi la internacian lingvon kaj montri ĝian realan uzon. Sed ankaŭ grave estas konatigi esperantistojn kun libereca koncepto al kiu apartenas licencoj GPL, LGPL, GFDL (laŭ tiu permesilo estas disponigita la manlibro), Creative Commons k.a., kun vikio kaj enkonduki al komuna kunlaboro.

Laŭ la manlibro mem, «Vikipedio ne estas enciklopedio kiel oni komprenas tiun vorton tradicie… Vikipedio ne estas “stato”, ĝi estas “procezo”. Procezo de kunlaboro de … homoj». Unu enciklopediisto kaj akademiano (aŭ dek) ne estas vera(j) vikipediisto(j) — ĉar por krei vere altkvalitan artikolon ofte necesas multfoja redaktado por korekti erarojn, mistajpojn kaj aktualigi la informon. Do ĉiu esperantisto povas kontribui al la reta enciklopedio.

Bazajn agojn en Vikipedio eblas ĉerpi el la manlibro — kiel oni povas redakti artikolon, krei novan, aldoni ŝablonon, bildon aŭ foton, aldoni kategorion ktp. En la manlibro oni povas trovi multege da ilustraĵoj klarigantaj, paŝon post paŝo, la proceson. Ankaŭ estas facile troveblaj multaj uzindaj konsiloj, kiuj faciligas konatiĝon kun Vikipedio. Tamen estas sufiĉe grave, ke Wikimedia fonduso ankaŭ subtenas kromajn projektojn: Vikivortaro, Vikilibroj (biblioteko de senpagaj lernolibroj), Vikiversitato (liberaj studiloj kaj aktivaĵoj), Vikicitaro, Vikifontoj (senkostaj fontaj dokumentoj), Vikispecioj, Vikinovaĵoj kaj aliaj.

Kun ĉ. 88 mil artikoloj la Esperanta Vikipedio estas en la 17a loko en la laŭlingva statistiko pri la nombro da artikoloj:
 
1. Angla
2.003.106
2. Germana
636.891
3. Franca
555.620
4. Pola
423.525
5. Japana
411.607
15. Volapuko
111.926
16. Turka
91.161
17. Esperanto
88.617
18. Slovaka
81.044

Aleksej Korĵenkov

Pri la kialo de la sukceso de Volapuko legu ĉi-sube.


Kial Volapuko “superis” Esperanton?

Yves Nevelsteen, la redaktoro de la recenzita broŝuro, afable konsentis respondi al ni pri la kazo “Volapuko”, menciita de nia recenzanto.

LOdE: Kial la libera ret-enciklopedio en Volapuko tiel rapide progresis?

YN: La Volapuka Vikipedio antaŭ nelonge subite kreskis de 797 al preskaŭ 112000 artikoloj, larĝe superante Esperanton kaj aliajn pintajn lingvojn. Per roboto, eta komputila programo, Sergio Meira aŭtomate tradukis centmilon da geografiaj artikoloj de la anglalingva Vikipedio. La artikoloj ŝajnas bonege verkitaj, kun amaseto da informoj, mapoj kaj kun aldono de kategorioj.

LOdE: Ĉu ankaŭ esperantistoj uzu ĉi tiun manieron?

YN: Esperantistoj jam sukcese per roboto amaskreis ekzemple 8000 artikolojn pri italaj urboj en februaro 2006. En la vikipedia diskutejo multaj homoj kontraŭis tion. Ekestis problemo pri la samnomeco de municipoj kaj ordinaraj Esperanto-vortoj; tia unufoja amaskreado ĉiam kaŭzas multe da kontrollaboro de la kontribuantoj. Laŭ multaj vikipediistoj absolute ne indas havi informojn en enciklopedio "pri ĉiuj etaj vilaĝetoj".

Mi persone opinias ke necesas nepre koncentriĝi je la kvalito de artikoloj kaj je artikoloj kiuj iel rilatas al Esperanto: pri la historio de Esperanto (ekzemple http://eo.wikipedia.org/wiki/Historio_de_UEA), pri aŭtoroj kies verkoj estas tradukitaj al Esperanto (ekzemple http://eo.wikipedia.org/wiki/Tolkien) kaj pri urboj kiuj ludas gravan rolon por esperantistoj (ekzemple http://eo.wikipedia.org/wiki/Bialystok)

Pliajn detalojn pri la kazo de Volapuko oni povas trovi en jena paĝo.

Ekzemplo de aŭtomate kreita artikolo pri vilaĝo.

Yves Nevelsteen


La kovrilpagho de la unua volumoSpirhaltiga libro

13 sep 2007 en la reta dissendolisto UEA-membroj aperis jena komento de Roy McCoy el Roterdamo:
Mi ĵus preterpasis kelkajn stakojn da nove alvenintaj libroj en la UEA-Libroservo — tute kutima okazaĵo, tamen mi estis aparte kaptita de tiuj ĉi, kaj haltis momente por rigardi. “La Mastro de l' Ringoj”, — mi legis. “Ĝi estis elĉerpita, kaj nun iu reeldonis ĝin?” — mi konfirmpetis de Ionel Oneţ kiu sidis ĉe sia normala laborloko. Li respondis ke jes, kaj mi plu rigardis.

Temis pri ne unu sed ĉiuj tri volumoj de tiu verko, kunigitaj de larĝa, egale bele presita kartona rubando. Tio ĉi ne estas nur la plej bona Esperanta eldonaĵo kiun mi estas de longa tempo vidinta, ĝi estas unu el la plej belaj aferoj kiujn mi ie/iam ajn vidis. Iom ŝokite, mi demandis al Ionel: “Kiu faris tion?” Mia unua suspektato estis Petro Chrdle, pro la kovrila beleco — sed ne, Ionel diris: “Korĵenkov.”

Gratulegon do al li. Mi evidente ne estas senvorta, sed vortoj tamen ne komunikas la impresegan kvaliton de tiu ĉi eldonaĵo. Ĝi haltigas spiradon.

Dankon al Roy pro la gratulego, sed pli ol mi, nur kunordiganto de la projekto Tolkien en Esperanto, la gratulegon meritas:

Brian Drake, Andreas Emmerich, William Harmon pro la atenta provlegado;

Halina Gorecka pro la korektado kaj pro la pacienco;

Bertilo Wennergren pro la traduko de du aldonaj tekstoj;

Hoss Firooznia, Edmundo Grimley Evans, Aleksandr Osokin pro valoraj konsiloj kaj proponoj;

FAME-Fondaĵo kaj nia anonima amiko pro senintereza prunto;

Vladimiras Beresniovas pro la arte farita kovrilo;

Povilas Jegorovas, Zenonas Sabalys, Juratė Pupštaitė pro la helpo en presado kaj ekspedo;

Libroservoj, kiuj kuraĝe antaŭmendis;

kaj plej grave: John Ronald Reuel Tolkien kaj William Auld, sen kiuj ni ne havus la libron kiu, laŭ Roy, estas “unu el la plej belaj aferoj kiujn mi ie/iam ajn vidis”.

AlKo


Muzik-festa somero en Francio

Jam en julio en la apudpariza SAT-kongreso oni ĝuis kelkajn koncertojn, kiuj antaŭanoncis la aŭgustan FESTOn. Kaj unu monaton poste, inter la 20a kaj 27a de aŭgusto FESTOn gastigis la agrabla urbeto Montoire sur Loir, fama pro sia muzika muzeo kaj pro sia popolmuzika festivalo.

Tuj post la fino de tiu grandega popolmuzika festivalo komenciĝis la Esperanta festivaleto FESTO, inaŭgurita per brila parolado de la esperantista vicurbestro. La festivalo disvolviĝis en amika etoso internacia kun partoprenantoj kaj aŭskultantoj el 12 landoj.

Dum la tri unuaj tagoj pluvegis, kaj la ekskursa tago transformiĝis je tuttaga duŝo. Sed la festivalejo estis granda kaj oni povis fari tie diversajn aktivadojn: atelierojn, ludojn, prelegojn, danckursojn kaj, nature, tie sonis muziko dum ĉiuj vesperoj ĝis malfrunokte. Ĉiumatene, kvankam homoj enlitiĝis ege malfrue, okazis danckursoj de la juna rusa knabo Daniil Arbekov (Ĉaĉaĉa) kaj de Julia Bajborodina (ventrodanco).

Ekde la unua vespero ekis prezentadoj kun improvizita programo de la interkona vespero.

Muzika kvizo: Flo kaj Autojdek (Fotis Aleks Kadar)Marde vespera spektaklo prezentis la francan kantiston Tifen (gitaro kaj kanto) kun tre engaĝitaj acidmordaj kaj humuraj kanzonoj en Esperanto kaj en la franca. Ben ludis akordionon kaj laste Melono per piano ludis ĵazon. Post la koncerto la salono en kelkaj sekundoj tuj transformiĝis je diskoteko.

Post la merkreda tuttaga duŝo koncertis la febre atendita Pafklik'. Ili dancigis la homojn per gangstera repo kaj jam antaŭ la koncerto sukcesis arigi fanojn, inter kiuj estis elektitaj kvar knabinoj por koruskanti kun la steluloj en unu kanto.

La Pafklika koncerto varmigis la koncertejon por la bando Nigra Flago kiu unuafoje koncertis sursceneje antaŭ publiko — la tri junuloj el Liono vigle elĵetis el siaj gitaroj viglan anarkipunkan muzikon… kaj vomaĉis krudajn kantojn, kiuj timigis la knabinetojn. Jen vera konkurenco al la plej fama Esperanta punkbando Piĉismo! La nokto finiĝis per punka kaj repa diskoteko.

Ĵaŭde posttagmeze okazis primuzika prelego prezentita de EUROKKA, kaj vespere JoMo kaj Liberecanoj etosigis kaj dancigis ĉiujn.

Vendrede Kasia kaj Aleks prezentis TEJOn, kaj Tifen prezentis KoToPon (ejo en Liono en kiu li laboras). La vizitado de la muzika muzeo devis okazi per du grupoj, ĉar estis tro da dezirantoj.

Vespere, tute surprize, JoMo koncertis kun Kim el Hotel Desperado. Ili dancigis la homojn per ŝatataj kantoj kun la gitara kaj akordiona akompano. La salono estis varmega, sed ne nur pro la unua suna tago… Kulpis ankaŭ Zhou-Mack & la Fabo alportintaj la varmajn ritmojn el Afriko kaj Jamajko.

Zhou-Mack & la Fabo (Fotis Armelle Piolat)Zhou-Mack & la Fabo iĝis la revelacio de la festivalo — vere profesia bando kun bonkvalita muziko… Homoj dancegis dum la tuta duhora koncerto, laŭ regeo kaj miksaĵo de afrika muziko kaj bonega kantado ĝis la dua horo nokte. La publiko ne lasis ilin foriri… ili revenis kanti kvar-foje, kaj fine ili rekantis Internacian amon, kiun ĉiuj kunkantis.

La nokto estis tiom varma, ke pluraj homoj, ankaŭ Zhou Mack kaj la Fabo-anoj, iris bani sin al proksima naĝejo. Imagu banadon je la tria horo nokte sub plenstela ĉielo! Post banado multaj restis ĉirkaŭ fajro ĝis la sunleviĝo, gitarludante kaj kantante…

Sabate la tago denove estis suna — trafa etoso por la prelego de Karsten pri alternativa energio kaj por ŝargado de baterioj. Posttagmeze estis malferma prezento al ekstera publiko pri bicikla vojaĝo ĉirkaŭ la mondo.

La sabata vespero estis grava vespero por Vinilkosmo, ĉar Kore devis prezenti sian novan diskon Tielas vivo, sed Kore nuligis sian koncerton ĉar la kantisto Kris dum turneo kun alia bando ŝiris siajn voĉkordojn kaj devos ne kanti dum pluraj monatoj… Lastmomente EUROKKA sukcesis trovi alian artiston, kaj Inicialoj DC el Frankfurto koncertis vespere post la kantoj de Martin (sen La Talpoj, sed kun akustika gitaro). Inicialoj DC (unupersona bando) por multaj estis vera surprizo… Inicialoj DC utiligas ĉiujn teknikajn rimedojn por sia muziko, gitaron, komputilon kaj videon… tre nova kaj originala maniero muziki kiu alportas ion freŝan.

Dum la tuta FESTO funkciis video-ateliero por fari muzikfilmeton … por tio estis elektita muziko de la disko Pli ol nenio de Martin kaj La Talpoj, kaj la dimanĉan matenon eblis vidi la provon. Kiam la filmo estos finmuntita vi povos spekti ĝin ĉe http://farbskatol.net/
Bonega FESTO. Jes, la publiko estas laca sed ja kontenta (Fotis Aleks Kadar)
La lasta tago… Ĝin kronis la internacia vespero — bonkvalita kaj tre varia kun multaj artistoj diversspecaj. Kaj dum la finfina karaokeo teknikistoj (Melono kaj Flo) ekmalmuntis la materialon (lumoj kaj sono). Ĉio finiĝis je la 4a matene.

Kia bonega FESTO! Laciga sed elstara! Certe ni revenos!

Somerfestumis por vi Flo!


Simenon. La flava hundoLa kvara libro pri Maigret en Esperanto

Fine de aŭgusto la kaliningrada eldonejo Sezonoj aperigis la libron La flava hundo de Georges Simenon. Ĝi estas la kvara libro pri komisaro Maigret en Esperanto post Maigret hezitas (1999), Maigret kaj la maljuna damo (2002) kaj Amiko el la junaĝo de Maigret (2004). Ĉiuj kvar libroj estas tradukitaj de franca esperantisto Daniel Luez.

La flava hundo estas unu el la fruaj romanoj pri Maigret. Ĝi estis eldonita en 1931, kaj sekvajare ĝia filmoversio kun Abel Tarride en la rolo de Maigret, estis spektebla en kinejoj (aliaj filmaj versioj diverslingvaj aperis poste). La eventoj disvolviĝas en havenurbo Concarneau, kie ĝis nun funkcias la restoracio Admiralo (L'Amiral) en kiu la intrigo komenciĝas.

Ĉar kelkaj realaĵoj en la romano eble ne estas facile kompreneblaj por nuntempuloj, precipe por nefrancoj, ili estas klarigitaj en Notoj. Estas aldonita ankaŭ proksimuma prononco de kelkaj francaj nomoj, renkontataj en la romano. La libro estas presita en Kaŭno (Litovio). La kovrilon faris Larisa Jakovleva.

La flava hundo aperis kiel la 14a volumo en la libroserio Mondliteraturo, en kiu venont-jare aperos novelaro La sekreta miraklo de Jorge Luis Borges, romano Ĉirkaŭ la mondo dum okdek tagoj de Jules Verne, kaj novelo La hunda koro de Miĥail Bulgakov.

La flava hundo estas mendebla kontraŭ 12 eŭroj ĉe pluraj Esperantaj libroservoj. La abonantoj de La Ondo povas mendi ĝin rekte ĉe la redakcia adreso je favoraj kondiĉoj.

Agrablan legadon!

HaGo


Gazetoj

Nia gazetaro sub lupeo

La broŝuro Ankoraŭfoje pri la Esperanta gazetaro de Aleksander Korĵenkov, aperinta ĉi-somere en la serio Sed ne el katedro enhavas, interalie, tabelon pri la eldon- kaj abon-kvantoj. La tabelo ne apartigas sendependajn gazetojn disde membro-gazetoj. Sed, ekzemple, inter 4089 abonantoj de Esperanto estas nur 174 abonantoj, kaj preskaŭ kvar mil diverskategoriaj membroj de UEA.

Internaciaj gazetoj

Titolo Eldonkvanto Abonkvanto
Esperanto
5500
4089
Monato
1900
1700
Heroldo de Esperanto
1100
1000
Kontakto
1100
893
Sennaciulo
1000
850
Literatura Foiro
850
750
Juna Amiko
1100
700
Espero Katolika
1000
675
TEJO-Tutmonde
800
626
Internacia Pedagogia Revuo
800
596
La Ondo de Esperanto
700
545
La Kancerkliniko
300
?
Femina
500
200
Naturista Vivo
90
90

Landaj gazetoj

Titolo Lando Eldonkvanto Abonkvanto
La Revuo Orienta Japanio
1800
1315
Esperanto aktuell Germanio
1400
1000
L'esperanto Italio
?
950
La Lanterno Azia Koreio
1000
835
Le Monde de l'Espéranto Francio
1000
700
Starto Ĉeĥio
670
600
La Espero Svedio
?
550
Horizontaal Belgio
600
400
Tempo Kroatio
550
352
Esperanta Finnlando Finnlando
400
350
Bulgara Esperantisto Bulgario
320
300
Pola Esperantisto Pollando
300
280
Litova Stelo Litovio
600
245
REGo Ruslando
250
210

La redakcioj (redaktoroj) de aliaj gazetoj ne respondis. 


Ricevitaj libroj

Musklaku por vidi la tutan liston
  1. Gdańsk: [Gvidlibro]. — Gdańsk: Departemento de Promocio de la Urbo. — 32 pĝ., il. — [EEK-18].
  2. Goes, Heidi. Afero de espero: Konciza historio de la Esperanto-Movado en Afriko / Enkond. Renato Corsetti. — Rotterdam: UEA, 2007. — 86 pĝ., il. — [Recenzoekzemplero].
  3. Kongresa informilo: 18a Ekumena Esperanto-Kongreso. 21–18 jul 2007, Pelplin / Red. Jadwiga Wasiuk; Trad. el la pola Edward Kozyra. — Pelplin: [LKK], 2007. — 27 pĝ., il. — [EEK-18].
  4. Kozyra, Edward. Vortaro Esperanto-angla-pola. — Malbork: Wo-To, 2007. — 160 pĝ. — [Donaco de Edward Kozyra].
  5. Manlibro pri instruado de Esperanto / Red. Katalin Kováts. — Represo de la 2a eld., kor. — Hago: ILEI; Partizánske: Espero, 2006. — 152 pĝ., il.; 300 ekz. — [Recenzoekzemplero].
  6. Rutkauskas, Romualdas. “Ruto” levis esperon: En la litova kaj en Esperanto. — Šiauliai: Eskpresyvus kontaktas, 2007. — 160 pĝ., il.; 800 ekz. — [Donaco de LitEA].
  7. Sankta Meso: La 15-a ordinara dimanĉo. — [Kaunas]: Litova Esperanto-Asocio, 2007. — 18 pĝ. — [BET-43].
  8. Šiauliai: Turisma gvidilo / Trad. el la litova Zenonas Sabalys. — Klaipėda: Druka, 2007. — 63 pĝ., il.; 500 ekz. — [BET-43].
  9. Tekstoj de litovaj kantoj / Trad. el la litova Petras Čeliauskas. — [Kaunas]: [Litova Esperanto-Asocio], [2007]. — 8 pĝ. — [BET-43].
  10. Vikipedio: Praktika manlibro / Red. Yves Nevelsteen. — 2a eld. — Partizánske: Espero, 2007. — 39 pĝ., il.; 1000 ekz. — [Recenzoekzemplero].

La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA MAGAZINO

2007. №10 (156)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Tatjana Auderskaja, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Maria Sokolova
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2007:
— Internacia tarifo: 32 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 18 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 390 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2007.
Subtitolo