Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2010. №2 (184)

Bjalistoko. Zamenhof-Tago 2009 (Fotis Andrzej Sochacki)

Sur la kovrilpaĝo estas bjalistokanoj kaj iliaj gastoj dum la solena ceremonio je la Zamenhofa naskiĝtago en la Zamenhofa naskiĝurbo. (Fotis Andrzej Sochacki)

ENHAVO

KOMENTARIO

INTERVJUO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Alen KrisKomentario

En la dua novjara tago mi veturis bicikle ĝis mia laborloko. Nek vojo, nek vetero promesis facilan promenadon. Kaŝante la nazon enskarpen mi grumblis pri milvoĉe anoncita tergloba plivarmiĝo, kiu tute ne ŝajnis minace aktuala. En dezerta kampo mian biciklon devancis kavalkado de nigraj aŭtoj — fenomeno ne tipa por la loko kaj feria postfesta tago. Baldaŭ mi vidis antaŭe renkontantan nigran aŭtokolonon. La du kolonoj unuiĝis, pasis dekstren, ĝis aparta monteto kun sablejo. La aŭtoj stariĝis, duoncento da nigrevestitaj viroj okupis la pladon de la sablejo. La frosta bildo akiris funebran nuancon; distance ekŝajnis al mi, ke herdo de korvoj surteriĝis inter tomboj. Haltinte por pumpi la radon, mi aŭdis viglajn ekkriojn — la publiko estis en bona humoro.

— La polico, — diris mia kolego en la laborejo, — la polico, certe, konas tiun lokon. Ankaŭ mi ĝin konas, vidis tiujn kunvenojn. Ordinara afero — la fratuloj inspekte paradas. Fakte, la polico ja estas ilia subtaĉmento.

Mi rememoris alian biciklan vojaĝon. Tiu okazis fine de la pasinta jarcento. Mi revenis de la laborejo per marranda vojo. Bonega frusomera vetero harmoniis kun pitoreskaj pejzaĝoj, la deklivo permesis ne turni la pedalojn. Mi min sentis en plena sereneco. Tamen la urbeto, kiun mi eniris akcelrapide ŝajnis kaptita de tute inversa emocio. Duoncento da junuloj (ĉu grupturistoj) kun bierboteloj enmane paŝis blokante la aŭtovojon. Ferocaj krioj kaj minacaj gestoj semis timon kaj panikon. La preterpasantoj cedis la teritorion eskapante ĝis najbaraj stratetoj. La butikistoj hastis fermi la pordojn kaj ŝirmi la vitrinojn. En mallarĝa strateto urborande mi rimarkis polican patrolon. La policanoj sin kaŝis en arbustoj.

Se oni forigos la pejzaĝdetalojn, mi pensis, oni ekhavos en la resto certan simbolon de diferenco inter du epokoj de nia novrusa historio. Ĥaosaj perturboj, hazardo kaj turmentaj perpleksoj de la tempo de Jelcin. Kaj la pacigo, fatalismo, trankvilo kaj ordo de Putin. La preterpasantoj ĉesis paniki, la viktimoj ĉesigis vanan reziston, la fratuloj estas en la leĝo, kaj la polico — trovinta sian modestan niĉon en la nova bilanco de fortoj.

— Ĉu vi volas reveni al la anarĥio de la 1990aj? — demandas emfaze parolantaj kapoj en TV.

Certe, ne. Neniu frenezulo pri tio povus revi.

— Ĉu vi pretas plu toleri la bandokration de la nova ordo? — retorike demandas el siaj legitimitaj rezervejoj oratoroj de opozicio.

Retorike, ĉar tute klaras, ke jes. Samkiel, oni toleris la malbenitan anarĥion, kiu forpasis ja ne pro decidaj pereigaj frapoj deeksteraj, sed pro sia propra neceso, kiun fizikisto nomus leĝo de kresko de la entropio kaj iu “batala frato” eksplikus (se li divenus) per la vortoj el populara kanto de la tutlande amata bardo Aleksander Rozenbaum:

Fratuloj, ne plu interpafu! Ja devas vi vidi:
Nenion, nenion vi havas jam plu por dividi.

Alen Kris


Aleksander KorzhenkovLa redaktoro respondas

Intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2009

Ekde 1998 la redaktoro de La Ondo, Aleksander Korĵenkov, ĉiuvintre intervjuas la Esperantistojn de la Jaro, sed ĉar li ne povas intervjui sin mem, estis decidite, ke la Esperantiston de la Jaro 2009 intervjuu Kalle Kniivilä, la redaktoro de Libera Folio, en kiu la intervjuo aperas samtempe kun La Ondo.

Kia estis via reago, kiam vi eksciis pri via elektiĝo?

Kial kaŝi, ke mi estis tre kontenta?.. Parte pro la natura sento de persono kiu ricevas moralan rekompenson pro jaroj da laboro, sed ĉefe ĉar ĉi-jara elekto emfazas la gravecon de zamenhofologiaj studoj.

Ĉu vi jam pli frue sciis, ke vi estas inter la kandidatoj? Kaj se jes, ĉu iam pripensis rifuzi la kandidatiĝon en konkurso, kiun aranĝas via propra gazeto?

Mi eksciis pri mia kandidateco, kiam la listo de la kandidatoj estis preta. Mi apenaŭ atentis mian nomon, ĉar mi kredis, ke iu alia estos elektita, ekzemple, lige kun la Bjalistoka kongreso, aŭ kun la agado en la reto.

La sekretario de la konkurso estas via edzino. Ĉu ŝi longe povis konservi la sekreton, kiam voĉoj favore al vi komencis amasiĝi?

Ŝi kapablas longe teni sekretojn, mi scias, sed ĉi-foje unu tagon antaŭ la fino de la voĉdonado, serĉante necesan dokumenton, mi trovis hazarde paperfolion kun la nombro de la voĉoj, kaj mi spertis specon de ŝoko…

Je la unua momento mi volis, ke ŝi urĝe admonu la voĉdonantojn, ke ili ne elektu min, ĉar tio eble pensigos kelkajn pri manipulado, sed Halina konsilis, ke mi konsultu pli prudentajn personojn flankajn, kaj agu laŭ ilia konsilo. Nu, tiuj kolegoj, kies honesteco kaj senpartieco estas ekster ĉia suspekto, rekomendis al mi akcepti la rezulton tia, kia ĝi estos, kaj ke mi ne provu influi la voĉdonadon pro la ebla reago de la “kelkaj”, kiuj facile kaj senpretekste trovas kaŭzojn por ĉikani.

Vi ricevas la honorigon pro via ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof. Kio plej fascinas vin en la persono de Ludoviko Zamenhof?

Permesu, ke anstataŭ respondi, mi citu el la Zamenhofa letero al Alfred Michaux, kiun mi metis kiel prologon al Homarano:
… mia tuta vivo, de la plej frua knabeco ĝis nun, prezentas unu konstantan kaj seninterrompan serion da diversaj bataloj: a) interne en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj ĉiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiujn reciproke interkonsentigi estis ofte treege malfacile, kaj tio ĉi multe min turmentadis; b) ekstere mi ofte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj, ĉar neniam miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj.

Aleksander Korzhenkov. HomaranoKion laŭ vi la nuna Esperanto-movado povus lerni de Zamenhof?

Lian koncepton, ke Esperanto ne estas la celo en si mem, nek agrabla ludilo, sed nur parto de pli grandioza ideo pri la unuiĝo de la homaro.

Kiujn tendencojn en la nuntempa Esperantujo vi opinias plej subtenindaj? Kiujn plej negativaj?

Anstataŭ paroli tro ĝenerale pri tendencoj, mi preferas nomi kelkajn konkretajn subtenindajn projektojn, inter kiuj estas la Esperanto-urbo Herzberg, la Interlingvistikaj Studoj en Poznań, Esperanto@Interreto, Varsovia Vento, Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Vinilkosmo… Kutime, tiujn projektojn motoras etaj grupoj de entuziasmuloj kun limigitaj rimedoj, kaj ĉia subteno por ili estas grava.

Ĉu negativaj? Tro da paroĥeco je la loka nivelo, kaj tro da koterieco je la alta nivelo. Se la unuan mi akceptas kiel neeviteblaĵon, mi tute ne povas kompreni tiujn, kiuj uzadas amason da energio kaj scioj — uzeblaj por disvastigo kaj utiligo de Esperanto — por flegado de siaj propraj grupetoj kaj opoziciado al la aliaj.

Kiaj estas viaj personaj planoj kaj la perspektivoj de via revuo, via eldonejo, por la proksimaj jaroj?

En la fino de la 2006a jaro ni estis devigitaj draste ŝanĝi nian vivon. Ni preskaŭ forlasis la instruan kaj la organizan aktivadon lokan kaj malintensigis la libroeldonadon prioritate al la revuo, kaj ĉi tiu prioritato restas. La komprenemo, fido kaj helpo de niaj legantoj instigas nin daŭrigi malgraŭ la komplikaj cirkonstancoj, kaj ni nature serĉas kaj trovas novajn eblojn. Ekzemple, la elektronika abonantaro de La Ondo jam iĝis eĉ finance grava por ni, kaj nun ni esploras la teknikajn kaj merkatajn cirkonstancojn por eldonado de elektronikaj libroj. Krome, ni devos reaktivigi nian podkastan servon…

Kiajn avantaĝojn kaj riskojn vi vidas en la eldonado de e-libroj en Esperanto? Kiel la disvastiĝo de e-libroj laŭ via kredo influos la esperantlingvan libromerkaton?

La avantaĝoj estas tute klaraj, same kiel ekster Esperanto: e-libroj estas pli ekologiaj kaj pli malmultekostaj. Ne nur e-libro kostas oble malpli ol la papera libro, sed ankaŭ librolegilo kostas malpli ol libroŝranko, kaj do oni povas, vojaĝante, kunhavi unu libroforman (kaj libropezan!) legilon kun centoj da libroj en ĝi. La lanĉo de amasa produktado de e-libroj en Esperanto krome solvos la eternan problemon, pro kiu libro, eldonita en Estonio aŭ Makedonio atingas la leganton en Argentino, Mongolio aŭ Benino nur plurajn monatojn post la eldono, ekzemple, en Zamenhof-festo (se ties organizantoj proprariske mendis stoketon). Oni povos aĉeti la libron nemultekoste en la tuta mondo kelkajn minutojn post ĝia apero.

Ja estas problemoj pri malsamaj formatoj, pri piratado k. s., sed la kreskeganta e-libra merkato en Usono kaj Japanio, kaj precipe en Ĉinio, kuraĝigas nin, kvankam ni komprenas, ke la e-libroj iom reduktos nian tradician eldonadon, same kiel okazas pri La Ondo.

Kiel ĉiuj, ankaŭ vi devas respondi al la tradicia demando, elpensita de vi mem: kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, se oni ekzilus vin al neloĝata insulo?

La tutan Originalaron, alivorte: la tri volumegojn de la Iom reviziita verkaro de L.L. Zamenhof.

Intervjuis Kalle Kniivilä

Legu pli pri la projekto La Esperantisto de la Jaro


Jaro 2009: niaj atingoj kaj fiaskoj

Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo la plej tradicia estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiujn Esperanto-eventojn en 2009 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)”.
El la dek kvar demanditoj, dek afable sendis siajn respondojn, kiuj estas ĉi-sube en la alfabeta ordo.


Peter Balaz

Peter Baláž

Slovakio

Kunordiganto de E@I, estrarano de EEU, eldonisto (www.espero.sk)

Plej pozitivaj aferoj de 2009:

— Google-subteno por Esperanto, omaĝe al la 150-jariĝo de la naskiĝo de Zamenhof;
— pluraj EU-projektoj, subtenantaj Esperanto-agadon;
— UK en Bjalistoko;
— IJK en Liberec;
— lanĉo de vendado de MP3-kantoj en Esperanto (http://www.vinilkosmo-mp3.com/);
— sukcesa agado de E@I, ĉefe la organizado de SES, financado far EU kaj novaj projektoj.

Plej negativaj aferoj de 2009:

— manko de adaptiĝemo de niaj gvidaj organoj de la Esperanto-movado al novaj kondiĉoj kaj ŝanĝiĝanta mondo (ne nur estas afero de la jaro 2009, sed ĝi daŭris ankaŭ en ĝi);
— subtaksita kaj malfeliĉe realigata modernigo de Pasporta Servo;
— ofta amatoreco de la Esperanto-agado, malkapablo de starigo de klaraj celoj kaj strategioj por ilia atingo.

Renato Corsetti

Renato Corsetti

Italio

Prezidanto de Itala Esperanto-Federacio

Plej pozitiva atingo en 2009 estis la afiŝado fare de Google de la Esperanto-flago en la komenca paĝo. Tio abrupte transformis la bildon pri Esperanto ĉe multegaj homoj de mortinta lingva utopio al vivanta strebo en la direkto de lingva egaleco. Tio ankaŭ montris la vojon al aferoj, kiujn la movado devus pli konscie organizi. Mi revas pri tempo, en kiu UEA ne plu aranĝos Belartajn Konkursojn sed almenaŭ ankaŭ Belinformajn Konkursojn.

Plej negativa fenomeno, laŭ mi, estas la preskaŭ absoluta malinteresiĝo de la movado pri la nova labor-plano de UEA. Tio montras, laŭ mi, ke la movadanoj ne plu esperas ion de UEA aŭ de si mem rilate al Esperanto. Ili ja deziras la servojn, sed ne vere pensas, ke oni devus fari ion por alparoli la mondon kaj ŝanĝi la situacion kaj eĉ ne pretas pensi pri tio.


Probal DasguptaProbal Dasgupta

Barato

Prezidanto de UEA

Certe unu plej pozitiva evento en 2009 mi taksas — sendepende de moraj problemoj pri tiu elekto — la aperon de la Zamenhof-biografio Homarano de Korĵenkov. Ĝi ekzemplas solidan kaj gravan laboron, kaj spronos pli da same altkvalita laboro.

La plej negativa evento en mia vidgamo estis la fakto, ke Zofia Banet-Fornalowa sentis sin devigata proteste foriri de la bjalistoka Universala Kongreso. Mi volas publike bedaŭri la fakton, ke — ĉar ŝi menciis al mi, eke de nia unuafoja renkontiĝo, sian intencon momentojn antaŭ tiu protesta foriro, kaj ĉar estis momento festa kiu ligis al mi la manojn — mi mem ne trafis malhelpi la foriron mem, aŭ intervene okupiĝi pri la kialoj (kiujn ŝi ja tute eksplicite klarigis al mi). Enmiksiĝi tiom malfrue kaj deekstere en decidojn rilate la preparlaborojn enlande faritajn estis preter la eblaĵoj je tiu stadio; sed tio ne malpliigas la intensecon de mia bedaŭro.


Vjacheslav IvanovVjaĉeslav Ivanov

Ruslando

Redaktanto de Esperanto-Novosti-Info

Mi nomu nur la plej freŝan eventon, ĉar ĝi ŝokis min.

En decembro okazis ne nur rimarkebla kresko de atento al Esperanto (nelaste pro malavara reklamo fare de Guglo), sed ankaŭ malĝoja por mi evento: la nova tiparo PT Sans, kreita de la renoma moskva firmao ParaType, iĝis senpaga pro la subteno de la Federacia agentejo pri presado kaj amaskomunikiloj. PT Sans speciale celas etnajn lingvojn de Ruslando — probable la unuan fojon en historio aperis tre bonkvalita tiparo uzebla por la ĉuvaŝa, la tatara kaj la aliaj. Kvazaŭ moke, ĝi subtenas la tuton de “larĝigita latina” parto (kun la polaj, ĉeĥaj kaj aliaj literoj), sed ne la Esperantajn.

Mi jam iniciatis oficialan leteron de REU al ParaType pri tio, sed estas malagrable kaj malsekure dependi en tia demando de arbitra volo de la direktoro en ParaType.


Maria SandelinMaria Sandelin

Svedio

Blogposedanto

Kiel ekzemplon pri pozitiva okazaĵo dum la pasinta jaro mi ŝatus mencii la malfermon de la Esperanto-centro en Bjalistoko, kaj precipe la profesiece faritan ekspozicion Bjalistoko de juna Zamenhof. Alia grava kaj laŭdinda iniciato estas la libroserio Scienca penso.

Kiel malsukcesojn mi konsideras ekzemplojn flanke de estra(j) persono(j) silentigi malbonajn novaĵojn, kiel (samkiel en la Roterdama UK) okazis dum la Bjalistoka UK, kie la kongresa kuriero ne rajtis raporti pri la atakoj direktitaj kontraŭ la kongreso. Mi bedaŭras konstati ke ĉi tiu cenzuremo estas tendenco.


Jakvo SchramJakvo Schram

Belgio

Prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT

Valoras diskuton, ĉu fakto ke la socio iom malkreskas pro ŝanĝanta socia vivo, sed ke aliflanke multaj homoj lernas la lingvon pere de interreto. Estas mirinde vidi kiel homoj pere de interreta kurso povas atingi altan nivelon kaj uzadas la lingvon kun vervo. Problemo estas ke UEA, SAT kaj la miloj de lokaj kluboj ne vere povas altiri la novulojn al la kluba vivo. Donas iom da ĉagreno ke ni devas envie rigardi la malkreskon de aktivuloj en lokaj kluboj. Sed tiuj, kiuj agadas pere de interreto por disvastigi Esperanton riparas parte tiun perdon. Necesas do trovi manieron por revivigligi la kluban vivon. La vorto estas al la nova generacio.

Ĉe SAT, post la emeritiĝo de Kreŝimir Barkoviĉ, la aktivuloj decidis, pere de laborforto de volontuloj, mem prizorgi la necesan laboron. Fine de la jaro la Plenum-Komitato de SAT povas konstati ke ĉiuj eventualaj problemoj solviĝis.

La fondiĝo de Eldona Kooperativo montriĝas esti saĝa paŝo antaŭen. Eldoniĝis pluraj novaj libroj, el kiuj “Plano B” estis la plej grava. La studo por eldoni PIV en elektronika formo evoluas pozitive. Kies rezulto devas esti ke PIV estos pli alirebla al pli grandlarĝa publiko.

La incidentoj dum la UK en Pollando devas instrui nin, ke batalo kontraŭ rasismo kaj maltoleremo devas esti unu el la prioritatoj kontraŭ kiu ĉiuj esperantistoj devas batali.

Laŭdon meritas Ipernity kie multaj esperantistoj renkontiĝas virtuale kaj interŝanĝas salutojn, kantojn, poemojn kaj rakontojn. Disvastiĝas kaj populariĝas per ĝi Esperanto en plurlingva medio.


Giorgio SilferGiorgio Silfer

Eŭropo

Verkisto, instruisto kaj organiza konsilisto, nuna Konsulo de la Esperanta Civito

Pozitive:

— La relative bona kulturnivelo de diversaj jubileaj eventojaroj, kun pozitiva eĥo ankaŭ ekstere, interalie la Google-honorigo la 15an de decembro.
— La progreso de la studoj kaj kritikaj analizoj pri Zamenhof kaj lia ideologio, markita per kelkaj libroj kaj la unua Simpozio pri Homaranismo en Svislando.
— La ekspansio de la LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, bazita sur la Komuna Eŭropa Framo de Referenco.
— La kreskanta aktiveco en Afriko, malgraŭ severaj malfacilaĵoj.

Negative:

— La revekiĝo de persekutemo kontraŭ la esperanta popolo, aparte rimarkebla dum UK en Bjelostoko.
— La financaj kaj reputaciaj malfacilaĵoj ĉe pluraj institucioj, jen ĉefe pro la ĝenerala konjunkturo (Esperantic Studies Foundation), jen ĉefe pro malkompetenta administrado (Kastelo Greziljono), jen ĉefe pro manko de ideoj kaj laborfortoj (La Kvinpetalo), jen ankaŭ pro ŝtelo de mono (Internacia Esperanto-Instituto).
— La ridindeco de la kampanjo Change por Obama, kie UEA engaĝis sin ĝis kompromitiĝo.
— La kreskanta tensio inter Roterdamo kaj Afriko, specife inter la ĝenerala direktoro / estraro de UEA kaj ĉefaj afrikaj aktivuloj.


Josef ShemerJosef Ŝemer

Israelo

Sekretario de Esperanto-Ligo en Israelo; eksa Komitatano A de UEA

Sendube la Universala Kongreso de UEA, okazinta en 2009 en Bjalistoko, estis la plej elstare sukcesa okazaĵo en Esperantujo. El ĉiuj 20 UK-oj, kiujn mi partoprenis, ĝi estis eble la plej bona: riĉenhava, bone organizita, vere memorinda. Mi neniam antaŭe partoprenis UK-on, kiun organizis ne nur la lokaj esperantistoj sed ankaŭ la gastiganta urbestraro. Mi opinias ke dank' al tio ni ricevis ĉi-jare tre riĉenhavan kunvenon, multe pli ol kutime. Ekzemple, okazis 38 artaj programeroj. Tio estas kulmino, ĉar en aliaj kongresoj ili nombris maksimume 15.

La plej granda malsukceso de UEA kaj de la aliaj esperantistaj asocioj en la lastaj jaroj estas la fakto, ke malgraŭ la alta nombro de la personoj, kiuj lernas nian lingvon Interrete, nur tre malmultaj fariĝas poste aktivaj esperantistoj. Ekzemple: al Lernu! aligis ĝis nun multaj dekmiloj da homoj. Pri tiuj el ili, kiuj finis la kurson, mi demandas: kie ili estas nun?


Spomenka ShtimecSpomenka Štimec

Kroatio

Verkistino, sekretario de Kroata Esperanto-Ligo

Mi ŝatus, kiel la plej pozitivan eventon de 2009 elstarigi la engaĝiĝon de la urbo Bjalistoko por la sukceso de la 94a Universala Kongreso de Esperanto. Ni havu pluajn tiajn urbojn en kiuj Esperanto hejmas.

La plej fiaska ne venas momente en mian kapon.


Jose Antonio VergaraJosé Antonio Vergara

Ĉilio

Estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado

Estas tre agrable tuj trovi menciindajn pozitivaĵojn laŭ mia propra subjektiva rigardo al la vivo de Esperantujo:

1. la Bjalistoka UK estis aparte bona, precipe pro la emocia reveno al la loko kie Zamenhof vivis kaj revis, kaj ankaŭ pro la malofta sperto senti ke aŭtoritatoj kaj surstrataj homoj opinias Esperanton grava kaj subteninda. Mi esperas ke ĝi efikos por retrovi niajn radikojn kiel socie engaĝita kultura kaj eduka movado, kiu tute ne bezonas la lukson de riĉaj hoteloj kiel kongresejon.

2. la neatendita, belega donaco de Google por la Zamenhof-tago. Tio estis vere ĝojiga kaj efika informocele, kaj pruvas la fakton ke oni inteligente povas trovi rimedojn videbligi nian aferon.

3. la trafa eldono ĉe FEL de Origino de Specioj en la Darwin-jaro, kaj la okazokapto lanĉi per ĝi la serion Scienca Penso.

4. la daŭra kreskado de la Esperanta Vikipedio.

5. la sankcio en la brazila Senato de leĝopropono pri laŭelekta instruado de Esperanto en mezlernejoj, kaj la agado de aktivuloj de UEA kaj Edukado.net ĉe ALTE (KER).

Tre malpozitiva estis la novaĵo pri ŝajna fraŭdo al IEI.

Legu la respondojn al la pli fruaj jar-enketoj de La Ondo

Enketo 2007 | Enketo 2008



Google: Reklami Esperanton … sen esperantistoj

Iuj nomis ĝin “la plej amasa varbado en la tuta historio”. Tamen ne temis pri kampanjo de esperantista organizo, nek necesis presi multegajn afiŝojn aŭ elspezi milojn da eŭroj. Sufiĉis taŭga okazo, eta planado kaj favoro de unu iom pli granda firmao. Tial la 15an de decembro 2009 preskaŭ du milionoj da homoj tra la tuta mondo pro propra scivolemo serĉis informojn pri Zamenhof kaj Esperanto. La eksterordinara rezulto de tiu ĉi Zamenhofa tago ŝuldiĝas plejparte al ununura evento: aperigo de Esperanto-flago sur la ĉefpaĝo de la plej populara interreta serĉilo Google. Okaze de la 150-jara jubileo de Zamenhof ĝi reklamis Esperanton. Senpage.

Dennis Hwang, tridekjara usona koreo, estas eble la plej fama nekonata artisto en la mondo. Kiel ĉefa retejestro en la firmao Google, li desegnas emblemojn kiujn la serĉilo montras ĉe specialaj okazoj. Google honoras elektitajn datrevenojn per modifo de sia buntlitera emblemo, kutime anstataŭigante kelkajn el ties literoj per similaspektanta grafikaĵo rilata al la temo. Tia emblemo poste dum la koncerna tago montriĝas en loko de la kutima kaj facile kaptas atenton de la uzantoj.

Kelkfoje jare Dennis kunvenas kun eta grupo de Google-teamanoj por decidi kiujn eventojn honori per speciala emblemo. Ekde 1998 estis jam pli ol 700. Paŭzante la muson super la emblemo, scivolemulo povas lerni pri ĝia signifo, kaj klako sur ĝin ligas al Google-serĉo kiu ebligas ekscii pli pri la fenomeno. Multaj el la emblemoj montriĝas nur en unu konkreta lando (ekzemple la “e” ŝanĝita al € por celebri la akcepton de la eŭro en Slovakio la 1an de januaro 2009), sed kelkaj estas internaciaj kaj destinitaj por ĉiuj landaj kaj lingvaj versioj de la retejo. Laste tiel tutmonde festiĝis la naskiĝtago de Isaac Newton (4 jan 2010), la nova jaro (1 jan 2010), kristnasko (serieto ekde 21 ĝis 25 dec 2009) kaj la “150-jara naskiĝtago de L.L. Zamenhof — Fondinto de Esperanto” (15 dec 2009).

En la Zamenhof-taga emblemo aperas anstataŭ la litero “l” en “Google” verda Esperanto-flago. Laŭ la servo Doodlewatch, ĝin aperigis entute 33 landaj retejoj de Google (AM, AR, AT, BA, BG, BY, CH, CL, CN, CO, DE, ES, FR, GR, HK, IL, IT, JP, KR, MD, MX, NL, PL, RO, RS, RU, SE, SI, SK, TM, TW, UA, US); tamen ĝi ne aperis en la ĉefa internacia retejo www.google.com, kaj krome en kelkaj landoj kie Google disponeblas plurlingve nur iuj lingvoj montris ĝin. Ne eblas trovi la kialon, pro kiu ekzemple Brazilo, Ĉeĥio, Hungario aŭ Litovio estis ekskluditaj, sed eblas almenaŭ supozi ke la priskriba teksto simple ne tradukiĝis en la lokan lingvon.

Klakinte sur la emblemon, oni alvenis al la serĉorezultoj pri “Zamenhof” aŭ “Esperanto”. En ili pinte kutime troviĝis la nacilingvaj artikoloj pri Esperanto kaj Zamenhof el la Vikipedio. Flanke aperis ofte ankaŭ reklamo pri la retejo lernu! aranĝita de E@I. Kaj kiam dum la tago gazetaro komencis raporti pri la datreveno, ankaŭ ligiloj al tiaj artikoloj ekaperis apud la rezultoj.

Google mem konkretajn nombrojn ne publikigas, tial eblas nur diveni ke la kunflagan emblemon en ĝi vidis kelkdek milionoj da homoj. Laŭ aliaj statistikoj tamen jam eblas sufiĉe precize mezuri la efikon de tiu varbado.

Kaj la statistikoj de la Vikipedio estas senspirigaj: Dum kutime la anglalingvan (t.e. la plej legatan) vikipedian artikolon “L. L. Zamenhof” legas 330 homoj tage, okaze de la ĵusa Zamenhofa tago ĝi estis legita 850.000-foje! Simile estis ankaŭ ĉe “Esperanto”, kun 170.000 vizitoj tiutage. Entute en la 30 plej grandaj lingvaj versioj de Vikipedio ĉirkaŭ la Zamenhof-tago estis 1.750.000 vizitoj al la artikoloj pri Zamenhof kaj 650.000 al tiuj pri Esperanto. Plej altan kreskon spertis la itala “Lingua esperanto” (100 mil vizitoj) kaj la hispanlingva “Lázaro Zamenhof” (440 mil vizitoj). Efiko de la Esperanto-varbado senteblis eĉ ĉe flankaj temoj kiel “Białystok”, “Neutral Moresnet”, “Petr Ginz”, “Persone”, “Volapük” aŭ “George Soros”. Ne tuton de la sukceso tamen eblas atribui sole al la Google-kampanjo — certan rolon en konkretaj landoj foje ludis ankaŭ unuopaj gazetaraj elpaŝoj.

Pro tiom amasa varbado, pluraj esperantistoj 15 dec kun surprizo ricevis de siaj amikoj gratulojn okaze de la “Esperanto-tago”. Kaj pluraj personoj efektive decidis eklerni Esperanton: La retejo lernu! spertis malfacilan tagon, kiam ĝia servilo subite ekhavis vizitojn de 29 mil homoj el 114 landoj, anstataŭ la kutimaj kvin mil unikaj vizitantoj tage. Pro la eksterordinara ŝarĝiĝo, la paĝoj malfermiĝis tre malrapide, tamen la retejo ne kolapsis. La sekvan tagon, kiam la situacio trankviliĝis, evidente pluraj homoj revenis kaj enprofundiĝis en la studadon, ĉar tiam estis nur 9.000 vizitantoj sed rekorda nombro de 171.000 vizititaj paĝoj. Ankaŭ unuopaj Esperanto-organizoj raportis speciale multajn aliĝintojn al kursoj: ekzemple, en Francio dekobliĝis la vizitoj al la retejo de UFE samkiel aliĝintoj al retaj kursoj, kaj sepoble pli da vizitantoj ricevis eĉ la paĝaro de SAT.

La sukcesego de la Google-kampanjo klare montras la potencon de Interreto en informado pri Esperanto. La situacio iom similas tiun kiu staras malantaŭ la sukceso de la esperanta Vikipedio: se en grava reta projekto estas persono favora al Esperanto kaj se troviĝas sufiĉe da aliaj “simplaj” esperantistoj kiuj la aferon subtenas, oni foje sukcesas atingi por Esperanto honoron neimagitan. Malgraŭ tio, pliaj fortoj plu estas necesaj: La ĵusaj eventoj klare atestis ekstreman neceson de kvalitaj nacilingvaj informoj pri Esperanto kaj Zamenhof en la Vikipedio — dum tie nun pri Esperanto kvalite elstaraj estas nur la artikoloj ĉeĥa, itala, japana kaj kataluna, kaj ankaŭ tiuj kun malaktualaĵoj; el la artikoloj pri Zamenhof elstara estas tute neniu! Celkonscia internacia strebo gvidata de kelkaj fakuloj certe povus ŝanĝi multon ankaŭ pri tio ĉi.

Detalan analizon de la kampanjo, inkluzive de precizaj ciferoj kaj fontindikoj, eblas trovi ĉe la E@I-blogo:
http://blogo.ikso.net

Marek Blahuš

[Ĉi tiu artikolo aperas kiel neplanita ero en la rubriko E@I Informas.]


En la naskiĝurbo de Ludoviko

Antaŭ 150 jaroj, en malgranda ligna dometo ĉe la strato Zielona en Bjalistoko juna virino kriis pro doloro naskante bebon. En siaj plej kuraĝaj revoj ŝi ne supozis, ke la bebo iĝos monda civitano, pioniro de la ideo de unuiĝo de popoloj surbaze de propravola interkompreniĝo.

150 jarojn poste gazetaro informis, ke ne ekzistas en la mondo alia persono, krom Ludoviko Zamenhof, omaĝe al kiu samtempe en diversaj landoj diversaj popoloj festus ties naskiĝdatrevenon.

Ankaŭ nun ĉio komenciĝis per “Mistero de la naskiĝo”. En la Centro Zamenhof pola kaj eksterlanda esperantista publiko spektis teatraĵon de Adam Walny, unu aktoro kaj multaj marionetoj. La spektaklo similis al tradiciaj popolaj mezepokaj teatraĵoj kaj en groteska formo rakontis pri la cirkonstancoj de la naskiĝo de Jesuo, eble Ludoviko? La pupoj estis modestaj kaj ege inventeme faritaj. La aŭtoro provis prezenti ne la tutan veron pri Dio, sed homan imagon pri la mistero.

Vespere la Universitata Biblioteko gastigis 70 poetojn de Podlaĥio, kiuj kun agrabla konsterniĝo unuafoje prenis en la manojn la Esperantan Antologion kun siaj verkoj. Jan Leończuk, la direktoro de la Podlaĥia Biblioteko, elektis verkojn; poste Tomasz Chmielik, Lidia Ligęza kaj István Ertl tradukis ilin. Loka poezio eldonita en la universala lingvo donis ŝancon al la poetoj esti konataj en la mondo. La toruna Studio P prezentis en Esperanto elektitajn verkojn.

Zbigniew Romaniuk estas podlaĥia historiisto, fama inter esperantistoj pro emociigo de legantoj kaj aŭskultantoj. La 12an de decembro li en ege interesa formo, montrante fotokopiojn de arkivaj dokumentoj, prelegante en la Centro Zamenhof, anoncis ke Marko Zamenhof naskiĝis en Suwałki, sed ne en Tykocin. Turismaj gvidantoj, kiuj partoprenis la prelegon, volis certigi sin, ĉu ili bone komprenas. Okazis nekredebla bruego. Tomasz Chmielik, kiu tradukis lian prelegon, subtene aldonis novajn informojn.

Tomasz Chmielik prezentis klezmeran muzikon kaj komentis ĝin aldonante siajn proprajn impresojn ligitajn kun artistoj, kaj samtempe piedoj de publiko ritme “dancis” belegajn judajn dancojn. Surprizis nin la talenta junulara grupo kreita en la Centro Zamenhof speciale por ludi klezmeran muzikon. La unuan fojon la infanoj prezentis sin dum la 10aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kaj ludis kelkajn kantojn. Esperantistoj, starante en granda rondo, lernis paŝojn de ĥasida danco.

Tradicie, la reprezentantoj de la urbestro, bjalistokanoj kaj esperantistoj metis florojn kaj lumigis kandelojn apud la monumento Zamenhof, partoprenis Esperantan diservon por la paco inter la popoloj. Gvidis ĝin la rektoro de la Pastra Seminario.

La plej granda surprizo de la vespero en la kafejo FAMA estis alveno de la animo de Ludoviko. Ĝi ne estis tro babilema dum la teatraĵo, tamen la publiko ridegis kaj aplaŭdis junajn artistojn. 30-kilograman torton por la gastoj fondis la urbestro de Bjalistoko.
En la kafejo FAMA (Fotis Andrzej Socjhacki)
Dimanĉe, dum la Zamenhof-tagoj devas esti ekskurso… Komence buso, poste blankaj ĉevaloj tirante ĉarojn el Dezerta Okcidento je vetkonkuro kun vento kondukis nin tra la Praarbaro de Knyszyn ĝis agroturisma bieno en Suraĵkovo. La ĉevalestro pafis per vipo, la ĉevaloj saltadis, la gastoj kriadis pro timo kaj ĝuado de libereco. Arbara lignofajro, kolbasetoj, kantoj Esperantaj kaj alilingvaj…

Samtage, la 13an de decembro, okazis Ĝenerala Kunveno de la Fondaĵo Zamenhof. Estis elektita nova prezidanto, Brunetto Casini (Italio), kaj nova estro de la Konsilantaro, profesoro de juro el la Universitato en Bjalistoko, Dariusz Kijowski.

La kvaran tagon ni pasigis en la sidejo de la Bjalistoka Esperanto-Societo. Komence junularo ekzercis faradon de judaj paperornamaĵoj. La rezultoj servis poste kiel dekoraĵo de la salono, en kiu okazis solenado de la patrono de la lernejo.

Ŝatantoj de la kurtonda radio havis okazon spekti la ekspozicion de centoj da QSL-kartoj ricevitaj post la 94a UK kaj uzi kurtondan stacion por provi kontakton kun la vasta mondo.

Amika rondo ĉe ronda tablo. Tiel oni povas priskribi ludojn proponitajn al gastoj de nia franca volontulo Kristof. Kun plezuro mi observis grandan lingvan progreson de la bjalistoka junularo. La ĉefo de la junulara rondo, Przemek, ofertis al ni malnovajn mutajn filmojn kun Esperantaj surskriboj. Ekstere frostis kaj neĝis, sed en la Esperanta kinejo ni kore ridegis observante aventurojn de indianoj en la Dezerta Okcidento.

Ni partoprenis la solenadon de la patrono de la 51a bazlernejo Ludoviko Zamenhof. Infanoj prezentis mallongajn teatraĵojn, kaj la vicurbestro Aleksander Sosna enmanigis premiojn fonditajn de la komunumo Bjalistoko al grupoj kaj individuaj infanoj, kiuj gajnis en diversaj konkursoj pri Zamenhof.

La 15an de decembro je la 12a horo bjalistokanoj aŭdis de la urba turo La Esperon. Gazeta Wyborcza tiutage aldonis al 15 mil ekzempleroj de sia ĉiutaga eldono la suplementon En 80 tagoj ĉirkaŭ la mondo kaj ĉie Zamenhof kaj Esperanto. Kvar tutpaĝaj ilustritaj artikoloj diversforme rakontis pri Zamenhof kaj lia heredaĵo.

Elżbieta Karczewska intervjuis Roman-on Dobrzyński pri liaj renkontiĝoj kun spuroj de Zamenhof kaj Esperanto en la tuta mondo. Tomasz Wiśniewski proksimigis al legantoj Esperantan vivon en Bjalistoko en la intermilita tempo. Przemysław Wierzbowski rakontis pri Esperanto en la hodiaŭa Bjalistoko. Tomasz Chmielik publikigis artikolon pri la Esperanta literaturo. Sendube la suplemento estis tiutage la plej amasa eldonaĵo en Esperantujo. Zamenhof estus kontenta!

Dek feliĉuloj ricevis premiojn en la konkurso de Gazeta Wyborcza “La 15an de decembro 1859 en Bjalistoko…”

Elżbieta Karczewska


BET-46La urbo Visaginas subtenos BETon

La prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, vizitis la orientlitovian urbon Visaginas lige kun la okazigo de la 46aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-46), kiuj okazos tie 26 jun – 4 jul 2010.

La urbestro de Visaginas, Vytautas Račkauskas, akceptis esti la Alta Protektanto de BET-46, kaj promesis financan helpon al BET. Estis decidite, interalie, ke la urbo proprakoste eldonos informlibreton pri Visaginas en Esperanto por senpage disdoni ĝin al la BETanoj, aranĝos ekskursojn, kaj organizos koncertojn de urbaj artaj kolektivoj por la partoprenantoj. La urbaj retejo, gazetoj, televido kaj radioj regule informados pri la evento.

La prezidanto de LEA vizitis la kulturcentron Banga kie okazos la plej gravaj programeroj (inaŭguro, koncertoj, fermo) se aliĝos multaj personoj kaj renkontiĝis kun d-ro Vytautas Petkunas, direktoro de la urba studcentro pri teknologioj kaj entreprenado, en kiu okazos la laborprogramo de BET-46.

Ĝis la jarfino al BET-46 aliĝis 70 personoj el Litovio, Latvio, Estonio, Ruslando, Slovakio, Ĉeĥio, Germanio, Danio, Finnlando, Svedio, Belgio, Sud-Afriko. Kutime BEToj en Litovio havas 250–300 partoprenantojn, kaj ankaŭ ĉi-jare oni strebos al amasa BET.

Povilas Jegorovas


Nova milito por la franca

Dafydd ab Iago el Bruselo

La franca prezidanto Nicolas Sarkozy volas militi por la franca lingvo. Por atingi pli da respekto al la lingvaj privilegioj, de kiuj profitas franclingvanoj en la Eŭropa Unio, li nomis eksĉefministron Jean-Pierre Raffarin reprezentanto de la prezidanto de la respubliko por la franca lingvo.

RaffarinEn januaro, Raffarin, senatano kaj membro de la konsilio de la Organizaĵo Internacia de la Frankofonio (OIF), venis al Bruselo por renkontiĝi kun la prezidanto de la Eŭropa Parlamento Jerzy Buzek, kun la prezidanto de la Eŭropa Konsilio Herman Van Rompuy, kaj kun la prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso. Krom siajn gepatrajn lingvojn kaj la anglan, Van Rompuy kaj Barroso flue parolas la francan. Nur la polo Buzek ne parolas la francan.

Post la renkontiĝoj, la franclingvano Raffarin miris, ke la portugalo Barroso kaj la flandro Van Rompuy ne uzas la francan en siaj publikaj komunikoj. La eksĉefministro malkontentas ankaŭ pro tio, ke aliaj altranguloj en la Eŭropaj institucioj, perfekte sciante la francan, interkomunikiĝas angle. “La Eŭropa Unio parte havas ankaŭ franclingvan identecon”, — li klarigis al ĵurnalistoj.

“La hodiaŭa situacio de la franca ne estas kontentiga en la Eŭropa Unio”, — konstatis Raffarin. La reprezentanto de Sarkozy volis “sentebligi” la prezidantojn de la Eŭropa Parlamento, Konsilio kaj Komisiono. Tamen li ŝajne ne multe sukcesis ĉe ili. Laŭ Raffarin, Barroso klarigis, ke paroli france foje kreas “kirlobasenojn” en Bruselo ĉe la anglalingvemaj aŭskultantoj. Raffarin replikis, ke paroli nur angle ankaŭ faras la samon.

Raffarin venis kun malmulte da novaj ideoj. Li emfazis la gravecon de la instruado de la franca al EU-funkciuloj laŭ la programo lanĉita — kaj pagita de francaj impostpagantoj — en 2002. Ankaŭ gravas la “politiko de komunikado” en la diversaj eŭropaj administracioj.

La nova milito de Sarkozy kaj lia leŭtenanto Raffarin ne imponas en Bruselo. “La franca prezidanto ŝajne ne komprenas, ke homoj estas la ŝlosilo de la multlingvismo. Se la ĉefo ne parolas la francan, ĉiuj projektoj estas skribataj en la angla, lingvo kiu dissendas aliajn valorojn ol tiuj de la franca”, — rimarkis Jean Quatremer el la franca tagĵurnalo Libération.

Alia malvenko en la politiko de Sarkozy estis la elekto de la unulingva anglino Catherin Ashton kiel estrino de la Eŭropa diplomatio kaj kiel la vicprezidantino de la Komisiono. Raffarin promesas insisti ĉe Ashton por ke ŝi havu “sufiĉan” ĉeeston franclingvan en sia kabineto.

Raffarin donis novan ekzemplon de la nurangleco — la gazetaraj komunikoj de la Komisiono kaj de la unulingva anglino Ashton estis farataj unue nur angle. La franca politikisto ankaŭ timas pri la manko de franclingvanoj kiel porparolantoj de la Komisiono (nur unu francino kaj unu brit-francino). Alia problemo estas, ke la oficejoj de la anoj de la Komisionoj supermezure pleniĝas per anglalingvanoj. “Restas grandega laboro por fari, — diris Raffarin. — Ekde la komenco Eŭropo kultivis francan potencialon kaj al ĉi tio estis aldonita akvo poste”.

“En la Eŭropa Parlamento oni diras al mi, ke ĉion fari angle pli facilas kaj malpli kostas. En la Komisiono oni diras al mi, ke ĉion fari angle pli facilas kaj pli rapidas”, — li plendis.

Raffarin alvokas ŝanĝi la taktikon kaj agi. Li memorigis al ĵurnalistoj la incidenton, provokitan de anglalingvema franco en la ĉeesto de Jacques Chirac. La eksprezidanto de la franca respubliko eliris el debato, ĉar tiama — franca! — ĉefo de la eŭropaj dungantoj, Ernest-Antoine Seillière, parolis angle. “Oni devas organizi ĉi tiun demandon frankofonan. Ne temas pri tio, ke ĉiuj parolu france, sed pri tio, ke estu forta ĉeesto de la franca”, — diris Raffarin.


Denove pri akcento en kunmetitaj vortoj

Tiklis mian atenton la eseo de Ryszard Rokicki pri “akcento en kunmetitaj vortoj” en la januara Ondo. Por solvi tiun problemon la aŭtoro sugestas, ke oni anstataŭigu la dekan regulon de la Fundamenta Gramatiko per “la akcento aperas sur la lasta silabo de la radiko (resp. radikalo)”, kio vekis ĉe mi profundan pripensadon.

(1) Mi ne komprenas la bezonon de la parentezo en la difino. Matematikistoj kutime uzas “resp.” en tekstopeco almenaŭ dufoje, sed eble lingvistoj faras alie. Mi ĉiuokaze preferus reskribi: “la akcento aperas sur la lasta silabo de la radikalo”, kio evidente inkluzivas la okazon de radikalo egala al radiko, ĉar sen afikso.

(2) La aŭtoro preskribas, kiel akcenti kunmetaĵojn, nur per la elipsa direktivo “estas la leganto, kiu decidas, ĉu akcenti la silabon aŭ ne”, kion mi pli konkrete traduku per “en kunmetaĵo la ĉefelemento konservas sian akcenton” (alie oni konsiderus “ór-ĉeno” ĝusta), “kaj la flankelemento, laŭ la bontrovo de la parolanto, povas porti la akcenton preskribitan de la nova 10a regulo, aŭ ne” (do “órĉéno” aŭ “orĉéno” indiferente).

(3) La nova regulo havas la malavantaĝon uzi la terminon “radikalo”, kiun oni povas difini nur, se oni antaŭe difinis la nocion “afikso”, kio povas montriĝi tikla.

(4) La nova regulo malebligas, ke radikalo havu pli ol unu akcenton, kio estas neoportuna ĉe radikaloj kun longa radiko aŭ granda nombro da sufiksoj (ekz-e en “eks-parlament-aĉ-an-in-ét-o” aŭ “eks-fi-ge-ek-mis-kondut-ínt-oj”).

(5) La nova regulo instruas, ke oni akcentu “matenmánĝo” aŭ “maténmánĝo”, sed ne “mátenmanĝo”, kiu tamen uziĝas. Sur kiu bazo oni rifuzu ĉi-lastan? Ja la priskribo de la situacio de tiu vorto en PMEG sufiĉe konvinkas min.

(6) La nova regulo instruas, ke oni akcentu “apúd”, “pretér”, “neniél”, “adiáŭ”, kion espereble neniu faras (krom ŝtipkapaj francoj). Almenaŭ la Fundamento, en Ekzerco N°3 preskribas “neníel” kaj “adíaŭ”.

(7) La nova regulo lasas liberecon akcenti la kunmetaĵojn de la tipo “dudek” kiel “dudék” aŭ “dúdék”, kio mianopinie kontraŭas la kutiman kaj Fundamentan “dúdek”.

(8) Post tiom da negativaĵoj mi konfesu, ke la nova regulo havas unu gravan avantaĝon, nome ĝi ebligas ne perforti la regulon ĉiufoje, kiam oni elparolas eliziitan substantivon: ja “matén'” havas samlokan akcenton, kiel “maténo”, kio laŭ la vera 10a regulo ne devus okazi. Tamen, se oni volas ĉikani, oni observu, ke la “lasta silabo de la radikalo”, nome “tén” ne troviĝas en la vorto “ma-té-no”…

Marc Bavant


Ĉu ĵurnalismo?

En la artikolo pri Literatura Foiro (rubriko Nia trezoro en LOdE, 2009, №11, p. 20) legeblas eĉ ne unu kritika vorto pri tiu revuo. Ĉio estas laŭdoj, kvazaŭ la artikolon verkis avataro de Perla Martinelli mem, aŭ kvazaŭ la aŭtorinon narkotus la jam 40-jara redaktodaŭro. Se la redaktejo de LOdE opinias tian panegiran prezenton ĵurnalismo, ili prefere fermu la butikon.

Jorge Camacho


Pro la reciproka ĵaluzeco

Ja vere pravas la “observanto” en la artikolo La sendanĝera bonhumora ĉefo de EU (LOdE, 2010, №1, p. 10). Tiu elekto de la plej gravaj reprezentantoj de EU aspektas kiel plej malbona kompromiso kaj ne altigos la internacian prestiĝon de EU en la mondo. Sed la elekto estas klara rezulto de la nuna situacio en EU, sendube oni havus multajn bonkvalitajn, lertajn, spertajn kandidatojn el la unua vico de politikistoj, sed la reciproka ĵaluzeco inter la popoloj kaj interesgrupoj ne permesis pli bonan rezulton.

Ekzemple, la propono elekti sinjoron Blair estas same (kiel la baronino Ashton) ne akceptebla. La brita registaro, la brita popolo absolute ne interesiĝas pri Eŭropo, ili kontraŭstaras ĉion, kio venas el la “kontinento”. Laŭ mia scio, ili eĉ ne pagas sian plenan kotizon al EU-kaso, ĉar ili havas “apartajn kondiĉojn”, ili nek enkondukis EU-leĝojn, nek la monon eŭro, nek internaciajn mezurojn… Ili sentas sin ne eŭropanoj, sed tre bonfartas kiel pinto de sia iama imperio. Do, proponi briton/britinon por la pinta posteno de EU jam en si mem estas impertinentaĵo por la EU-parlamento. Sed elektita estas elektita, nun ili agu kaj montru, kion ili kapablos, ofte la kritikistoj eraras.

Verner Pfennig


La Ondo super ĉiuj tendencoj

Mi legis, ke “Aleksander Korjenkov … estas proklamita la Esperantisto de la Jaro 2009 pro la ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof kaj pro tiutemaj verkoj kaj prelegoj, speciale pro la libro Homarano…”

Mi certe ŝatus aldoni, ke vi meritas esti en la listo de la Esperantistoj de la Jaro interalie ankaŭ (se ne multe pli) por la multjara eldona agado rilate al libroj kaj al La Ondo. Mi tre ĝojas, ke vi sukcesas esti per La Ondo super ĉiuj tendencoj kaj simple prezenti faktojn, okazaĵojn kaj opiniojn. Pro tio mi aparte gratulas al vi okaze de via elektiĝo!

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand


Nia poezio

Poemoj de Mao Zifu

Mao ZifuSkribas Jorge Camacho, en sia recenzo pri la poemaro Kantoj de Anteo (Beletra Almanako, 2007, №1, p. 91–97): “En 1985, ĉinan instruiston 22-jaran renversis traktoro stirata de sam-aĝulo. De tiam li, Mao Zifu… rezulte sidas paralizite sur radseĝo. Intertempe li eklernis esperanton kaj fariĝis la plej fruktodona kaj promesplena ĉi-lingva poeto de la nuna jarcento”.

Eĉ: Marc van Oostendorp (everk.it/index.php?id=21,142,0,0,1,0) nomas Kantoj de Anteo “la plej potenca poemaro kiun mi iam ajn legis en Esperanto”, “multe pli bona ol, ekzemple, La Infana Raso de Auld <…> Ĉio estas pli interesa ĉe Zifu: la temaro, multe pli profunda, foje pli sovaĝa, pli despera <…> Kaj precipas ankaŭ la tono, la stilo <…> Senprobleme la poeto ŝaltas de okcidentaj troĥeoj al japane hajkuecaj versoj, de la greka mitaro (Anteo) al hindua filozofio, de libera verso al rimo. Krome li abunde uzas la eblojn de la lingvo”.

Re al Camacho: “…evidentas la absoluta, turnopunkta graveco de la traktorakcidento en la vivo de Mao. Samkiel tagon post tago Sizifo renkontas novan puŝotan rokon, tiel Mao ĉiumatene vekiĝas en paralizitaj korpo kaj ĉambro. Tamen, kial ne Sizifo – sed ja Anteo? Laŭ la greka mitaro, Anteo estis giganto, filo de Pozidono kaj Gea (la Tero); li ĉiam venkis en luktoj ĉar, falinte sur la teron aŭ tuŝante ĝin, lia patrino Gea redonis al li fortojn; por povi sufoki Anteon, Heraklo devis levi lin super la teron. «Anteo sur rulseĝo», skribas Mao. La akcidento kaj lia invalideco (aŭ handikapo) neeviteble iĝas simbolaj. Sed oni prefere rezistu la tro facilan tenton legi ĉion kiel gloson al la maa situacio”.

Sed ne rezistu la tenton legi ĉion kio venas el la klavaro, menso kaj koro de Mao Zifu.

István Ertl

Sonĝoj

tage.
lampo funkcias kiel suno
kaj la ĉelo estas la ĉielo.
sen flugiloj mi flugadas
de la oriento al la okcidento.
tro da racioj kaj logikoj
planigas min pri ebla onto.
mi devu tiel agi ne kiel kutime.
la dua mi ordonas:
trinku akvon sed ne vinon,
spiru aeron freŝan sed ne fumu cigaredon,
parolu kun viroj sed ne kun virinoj,
karesu la vizaĝon sed ne vin masturbu…
la regularo regas kaj la manojn kaj la koron.
frida akvo estingas la fajron.

nokte.
la luno fariĝas la neona lampo
kaj la kaĝo estas kosmo.
senformaj flugiloj portas min
vojaĝi de la okcidento al la oriento.
for de katenoj instinkto
aranĝas paseojn laŭplaĉe.
la unua mi permesas:
drinki ĝis vi forgesos ĉiujn vundojn,
fumi per kamentubo arbaregon por noktizi tagon,
kolombumi kun virinoj tentaj,
karesi iliajn mamojn kaj penetri en ilin…
ribelo ellasas impulson kaj revon.
varma suko akvumas la lagon sekan.

diurne
mi sonĝas pri la du mioj.
ili militas inter karno kaj spirito.
ilin ne povas pacigi ismo, religio kaj moralo.
kiam la suno ne aperos,
kiam la luno iĝos suno,
eble ĉio restos kiel lampo komandebla.
sed verŝajne, nur kiam la sango
ne plu fluos en la korpo
kaj la kapo estos vazo kun sableroj,
la batalo ĉesos kaj la mioj ne alias ol pulvoro.
tamen, ne leviĝu vento!
eĉ se la pulvoro digestiĝos en la maron,
mi pulsos kun la ondoj.

2009-12-24

Amo kaj amoro

Ĉirkaŭ mi troviĝas multe da virinoj.
ili min amas kaj mi amas ilin.
por ni necesas kaj sufiĉas —
babili pri la koro kaj la korpo,
promeni en parkoj kaj sur placo,
viziti manĝejojn kaj bazarojn,
lerni la lingvon, komputikon…
jes, kune, ofte duope.
sed iam manpremi tamen neniam mampremi.
koron ĉe koro,
ŝultron ĉe ŝultro,
la brusto restas for de la brusto.
entuziasmo klimatizas la sezonojn kiel nur printempon.

en interreto mi renkontas iujn inojn.
pro scivolemo aŭ pro zorgo
ili min demandas pri amoro.
koron for de koro
ni iam intervidas la mamparon.
la kameraoj montras nur la karnajn
sed neniel la spiritajn.
tio ja estas amo platona.
la kisoj per la manoj
sentigas nenian varmecon.
la distanco de mil mejloj
ekigas printempon iĝi vintro en sekundo.

kiam venus bela cigno?
niaj karnoj kaj spiritoj kunfandiĝu!
koron ĉe koro
kaj bruston ĉe brusto,
ni interkomuniku kaj varmecon kaj pasion
plenajn de ŝvitoj kaj sukoj.
la kvar sezonoj ŝanĝiĝas ekstere
sed printempo restas ĉiam en la ĉambro.

2009-12-23


Nia trezoro

Viktimoj. Sur sanga tero

Julio BaghyJulio Baghy naskiĝis en 1891 en teatra familio; junaĝe li studis aktoradon, sed kiam komenciĝis la mondmilito li soldatiĝis kaj dum 1915–1920 estis militkaptito en Siberio dum militoj kaj revolucio. Tie li komencis sian agadon kiel Esperanta verkisto, instruanto kaj aktivulo. El tiu periodo fontas multaj el liaj poemoj, noveloj kaj romanoj Esperantaj. Pro la pozicio de Baghy kiel “Paĉjo” de la tuta esperantistaro, tiu medio de militkaptitoj en Siberio iĝis fundamenta parto de la Esperanta literaturo.

La du romanoj Viktimoj (1925) kaj Sur sanga tero (1933) formas rakonton pri aro da kaptitoj civilaj kaj soldataj, rusaj kaj alilandaj, en Siberia mallibereco. La du verkoj legeblas aparte, tamen ili esence formas tutaĵon. Inter la multaj personoj aperantaj la ĉefa protagonisto estas Johano Bardy, kiu iusence rolas kiel alia memo de Baghy.

Kvankam do temas pri du partoj de unu sama rakonto, tamen la du verkoj malsimilas en pluraj manieroj. La unua verko, Viktimoj, estis la unua proza verko de Baghy. Ĝia strukturo estas ege teatra; efektive la romano konsistas el aro da scenoj teatrecaj kun tre malmulte da kunliga rakonta prozo. En Sur sanga tero male superregas rakonta prozo, en kiu enplektiĝas scenoj kaj dialogoj. Evidente, dum la ok jaroj inter la du romanoj Baghy evoluigis sian rakontan teknikon. La teatra karaktero de Viktimoj certe estas sekvo de limigita sperto kaj kompreno pri proza rakontado. Cetere, ankaŭ en Sur sanga tero kelkaj scenoj ŝajnas relative teatrecaj. Baghy, same kiel lia protagonisto Bardy, estis aktoro, reĝisoro, ĝisosta teatristo.

En Viktimoj la aŭtoro maksimume uzas sian talenton de teatristo eĉ ĝis tiu grado, ke la dramaj eventoj ŝajnas okazi plie sur scenejo ol en reala Siberio. Tiu sinsekvo el scenoj tamen dum la tuta verko kaptas la atenton de la leganto. En Sur sanga tero li adoptis tradician romanan teknikon, kiu tamen ne estis lia natura elemento. La rezulto estas, ke inter la rakontaj partoj kaj la scenoj kelkfoje troviĝas breĉo, kiun li ne sukcesas bone transponti.

Dum en Viktimoj ĉefan atenton kaptas la individuaj militkaptitoj kaj iliaj interrilatoj, en Sur sanga tero la perspektivo estas pli vasta. Ĝi priskribas la historian evoluon en orienta Siberio dum la lasta parto de la postrevolucia milito. El tiu ĝenerala perspektivo ni kvazaŭ zome eniras la medion de civilaj malliberuloj, kiuj vivas eĉ pli mizere ol la kaptitaj soldatoj. Ni nun retrovas la protagoniston Johano Bardy inter tiuj civilaj kaptitoj, kies sorto dependas de la milito inter diversaj armeoj enlandaj kaj invadantaj.

Pluraj figuroj en la romanoj estas sufiĉe karikature skizitaj, tamen individuece. Baghy efektive havis nekutiman talenton krei individuajn rolantojn, kiujn oni baldaŭ rekonas kaj memoras, kaj pri kies sorto oni scivolas. La protagoniston Bardy oni kutime identigas kun Baghy. Tamen, se li sola reprezentus la aŭtoron, ĉiuj hezitoj, duboj, konfliktoj en la verkista konscio devus aperi kiel interna pensofluo. En teatro tiaj aferoj devas aperi kiel dialogo inter du personoj sur la scenejo. Do en Viktimoj Baghy kreis “duan alian memon”, Petro Doŝky, kun kiu Bardy senĉese diskutas kaj disputas. Ili estas maloj, tamen plej bonaj amikoj, kaj sendube oni povas rigardi ilin kiel du duonojn de la aŭtoro. En Sur sanga tero tiaj dialogoj okazas inter Bardy kaj pluraj figuroj, interalie la simpatia rusa leŭtenanto Striĉkov.

Julio Baghy. Sur sanga teroLa du romanoj prezentas la militon en Rusio kaj la kondiĉojn de la militkaptitoj tre draste kaj senvuale. Homoj mortas kaj mortigas, malhonoras kaj estas torturataj. Tamen ĉi dramaj eksteraj eventoj ne estas la baza temo de la verkoj. Baze la du Siberiaj romanoj de Baghy ne temas pri Siberio, pri milito kaj revolucio, sed pri la internaj dilemoj kaŭzataj de homaj rilatoj. Kulpo, sinakuzoj, konsciencriproĉoj, jen kelkaj el la veraj temoj. Precipe temas pri rilatoj de la ĉefaj viroj al virinoj proksimaj kaj foraj. Pri tio grandparte temas la disputoj de Bardy kaj Doŝky, sed ankaŭ ĉe aliaj roluloj ofte ĉeestas ĉi tiu temo.

Se la ĉefaj viraj rolantoj de la libroj ofte estas plurdimensie elformitaj, la samon ne eblas diri pri la virinoj. Ili estas aŭ demono aŭ anĝelo. En Viktimoj la du ĉefaj virinoj estas la oficiredzino Katja kaj la mistraktita knabino Fiza. Ambaŭ amas Johanon Bardy, sed dum la unua volas posedi kaj pereigi lin, la amo de la dua estas “pura” kaj rezignema. Ankaŭ en Sur sanga tero ĉi tiu temo restas, ĉefe en formo de la rilato amika-ama inter Bardy kaj Poliena, kiu perdis siajn edzon kaj infaneton. Sed ankaŭ tie aperas Fiza, nun en alia rolo, tamen ankoraŭ kun sia senespera amo, kaj ankoraŭ, laŭ la vortoj de Bardy, “anĝelkora ĉiesulino, en kiu la partia disciplino ne povas tute subpremi la virinon”.

La rilato inter Johano Bardy kaj Poliena estas prezentata kiel amo neebla, neplenumata. La obstakloj al ilia amo konsistas ĉefe en iliaj vivoceloj. Poliena volas resti en Rusio agante por la revolucio, dum Bardy sentas devon reveni al sia hejma Hungario, kiam tio eblos. Finfine tiu intenco ankaŭ realiĝas, sed la dilemo restas en lia interno, kaj la libro finiĝas per lia sindemando: “Poliena, ĉu estis inde reveni?”

Baghy estis ankaŭ humuristo. Precipe en la unua el la du verkoj multaj scenoj plenas de milda humuro, en kiu ofte kaŝiĝas profunde pensigaj temoj. Tio validas interalie pri la figuro Izor Steiner, Transilvania judo prezentata kiel kliŝa judeto, malkuraĝa sed ruza, kiu tamen iom post iom montriĝas tre saĝa porparolanto de paco kaj toleremo. En la dua verko aperas alia humura figuro, la hungara tajloro Mihok, konata ankaŭ el la novelo Kiam Mihok instruis angle, eble la plej fama humura novelo en Esperanto.

Ne facilas trovi konvenan finon de tiel granda verko kiel la du Siberiaj romanoj. Post tre drama kaj ekscita kulmino kaj fino de la ĉirkaŭaj militagoj, aperas iom tro da koincidoj inter la rolantoj. Escepte de tiuj detaloj, la fino de la verko tamen estas bona kaj logika, kun elstarigo de la ĉeftemoj: interhomaj rilatoj kaj internaj homaj dilemoj.

La du romanoj kune formas klasikaĵon en la Esperanta literaturo, kiu facile, plezure, pensige kaj ĝue legeblas ankaŭ hodiaŭ.

Sten Johansson


Nia libroproduktado en la jaro 2009

Ĉiujarajn statistikojn pri la libroproduktado ni stafete reprenis en 1991 de Hungara Vivo, uzante informojn el la rubriko Laste aperis de la revuo Esperanto. Ĉi tiu rubriko listas ĉiujn librojn, kiujn la libroservo de UEA ekvendis dum unu plena jaro, sendepende de la eldonjaro. Ĉar ne ĉiu eldonita libro estas vendata de UEA kaj ĉar ne nur freŝe eldonitajn librojn ĝi ekvendas, ni aperigas ne nur jartabelojn, sed ankaŭ resumajn tabelojn, kiuj estas pli reprezentaj.

La tabelojn akompanas nur mallongaj komentoj, ĉar ili estas ĉiujare preskaŭ samaj, sed post unu jaro la komentoj estos pli multaj, kaj enestos komparo de la jardekoj 1991–2000 kaj 2001–2010.

Dum 2009 surmerkatiĝis 158 libroj, plej malmulte en la lastaj jaroj, kun entute 24 mil 272 paĝoj. En 2008 estis 201 libroj kun 25 mil 381 paĝoj. La malkresko okazis ne pro velko de la eldonado, sed pro neeblo aperigi ĉiujn informojn en la revuo Esperanto, kiu en la Zamenhofa jaro estis troŝarĝita de zamenhofologio. Jam en la januara Esperanto (2010) menciiĝis pluraj libroj, notendaj tuj post la kongreso. Interesa fakto: dum la magra jaro aperis rekorde multaj originalaj beletraĵoj (27).
 
 
1991–2000
Sume aŭ averaĝe*
2001
2002
2003
2004
2005
2006
2007
2008
2009
Nombro de libroj en/pri Esperanto
2107
222
174
224
183
159
204
184
201
158
Suma paĝonombro de ĉiuj libroj
251.276
31.520
26.451
28.424
27.295
23.780
30.078
31.183
25.381
24.272
Nombro de la eldonintoj
650
109
95
133
103
87
114
93
104
88
Averaĝa paĝonombro de unu libro
*120.3
142
152
127
149
149
147
169
126
153
Averaĝa prezo de unu libro (EUR)
*8,22
11,2
11.6
10.3
10.8
12,7
11.7
12.0
10.2
11,8
Lernolibroj, vortaroj, informiloj pri E-to
296
32
43
42
25
19
32
36
29
17
Originala beletro
258
21
18
24
21
14
23
23
23
27
Traduka beletro
458
57
18
32
45
40
35
36
28
20
Planlingvistiko kaj esperantologio
229
26
19
15
13
22
21
21
32
26
Esperanto (historio, kulturo, movado)
241
21
42
33
32
27
29
28
26
23
Politiko, historio, filozofio
166
22
11
28
21
22
29
13
28
25
Scienco kaj tekniko, fakaj terminaroj
182
17
8
16
10
4
10
8
8
6
Religio
105
6
10
17
6
6
13
9
13
7
Aliaj temoj
172
20
4
17
10
5
12
10
14
7

Post du jaroj da “ĉampioneco” de Stano Marček, kiu eldonadis multajn lingvajn versiojn de sia lernolibro, ĉi-jare la liston unuafoje malfermas MAS (Monda Asembleo Socia), prizorgata de Vilhelmo Lutermano, kun 14 libr(et)oj politikaj kaj sociaj de maldekstraj aŭtoroj klasikaj (kelkaj de Markso) kaj modernaj, kiujn plejparte li mem tradukis.
 
2009. Libroj 2009. Paĝoj
MAS (Francio)
14 
FEL 2519
Impeto (Ruslando)
10 
Ĉina Fremdlingva Eldonejo  1976
FEL (Belgio)
Impeto 1877
W.Nüesch (Svislando)
MAS 1790
Kataluna E-Asocio (Hispanio) 
Litova E-Asocio (Litovio)
839
Ĉina Fremdlingva Eldonejo (Ĉinio)
W.Nüesch
722
Edition Iltis (Germanio)
Sveučilišna knižara
688
Mondial (Usono)
Mondial
680
Riveroj (Japanio)
Sezonoj (Ruslando)
632
UEA (Nederlando) k.a.
4
Riveroj
560

La resumaj libro- kaj paĝo-listoj por 19 jaroj restis preskaŭ la samaj kiel por 18 jaroj kun nur kelkaj lokŝanĝoj inter la eldonejoj. Nur unu ŝanĝo estas grava: la eldonejo de la Flandra Esperanto-Ligo ekgvidis la paĝoliston, danke al la ĉefverko de Darvino kaj aliaj “dikaj” libroj eldonitaj ĉi-jare.
 
 
1991-2009. Libroj 1991-2009. Paĝoj
UEA
138 
FEL 18075
Libro-Mondo (Pollando) 
130 
Libro-Mondo 16914
FEL
106 
UEA 15993
Fonto (Brazilo)
81 
Fonto 12734
Impeto
77 
Sezonoj 12570
Sezonoj
76 
Arĥivaro E.Privat (Svislando)  12553
KAVA-PECH (Ĉeĥio)
62 
Impeto 12494
Edition Iltis
60 
Ludovikito (Japanio) 12085
Bero (Nederlando)
58 
Ĉina E-Eldonejo 11796
Ĉina E-Eldonejo (Ĉinio) 
53 
KAVA-PECH 11284

La landlisto eble ŝajnas surpriza pro la nealta loko de la kongreslando, sed pluraj ĉirkaŭkongresaj eldonaĵoj ne estis registritaj pro la menciitaj cirkonstancoj en la revuo Esperanto.
 
2009. Libroj 2009. Paĝoj
Francio
28 
Francio 3221
Germanio
15 
Belgio 2865
Ruslando
13 
Ruslando 2509
Belgio
11 
Ĉinio 2395
Japanio
10 
Usono 1444
Pollando
Germanio 1277
Ĉinio
Litovio 1257
Nederlando
Japanio 1187
Slovakio
Hungario 1176
Svislando, Usono
Kroatio 1106

En la resuma laŭlanda librolisto restis la samaj landoj. En la paĝolisto malaperis Italio kaj Ĉinio aperis. Ni vidos, ĉu Francio devancos Germanion post unu jaro.
 
1991-2009. Libroj 1991-2009. Paĝoj
Germanio
357 
Germanio 42891
Francio 355 Francio 40869
Pollando 296 Japanio 37412
Nederlando 270 Ruslando 34290
Ruslando 229 Pollando 34045
Japanio 205 Nederlando 29577
Brazilo 204 Brazilo 29160
Usono 171 Svislando 23121
Italio 149 Belgio 22488
Belgio 143 Ĉinio 21392

En 59 libroj estas indikoj pri tradukiteco. Plej multaj tradukoj estas el la germana (16) kaj el la franca (13), kaj nur 3 el la angla, sed la angla lingvo konservas la unuan lokon en la resuma tabelo (137 libroj) sekvate de la franca (135) kaj la germana (126).

Aleksander Korĵenkov


2010 – abunda jaro por Esperanto-muziko

Kvankam grava diskokrizo frapas kaj ŝanĝas la muzikpejzaĝon kaj la kutimojn de la homoj, 2009 estis grava jaro por muziknovaĵoj en Esperanto. Multaj projektoj realiĝis kun la eldono de neridinda kvanto da albumoj: Fek al Esperanto de La Pafklik, La ruĝa albumo de Ĵomart & Nataŝa, Aventur' de Kapriol'!, Carina kantas por vi en Esperanto de Carina (Filino de Ĵomart & Nataŝa), Esperante de Espo Despo, Repe, ritme, sone… de Tone, Sur placen venu vi de Kaj Tiel Plu, La Hiphopa kompilo Vol.1 (HHK Vol.1).

Krom la diskeldonado, io grava venis por riĉigi la muzikan elekton kun la starigo de la elŝutretejo www.vinilkosmo-mp3.com de Vinilkosmo, kiu devis adaptiĝi al la evoluo de la novaj teknikoj por distribuado de muziko kaj tiel kompensi la malkreskon de la intereso por la fizika sonportilo (disko, vinilo, KD kaj MD aŭ ankaŭ sonbendo, kaj kasedo).

La teamo de Vinilkosmo pasigis grandan parton de la jaro por surpiedigi tiun novan retejon por disponigi laŭ leĝa elŝutado Esperanto-albumojn laŭ MP3 kaj OGG formatoj en la reto. Tial aperis la unuaj virtualaj albumoj en Esperanto eldonitaj kaj distribuataj en la reto. Tiel la albumoj Revolucio en pajleraro de Ale Kosabela kaj la reeldono de 62 Minutoj de Persone (la kasedo, aperinta en 1987, estis ciferecigita kaj remastrigita) nun estas disponeblaj laŭ MP3 sed ankaŭ laŭ la kvalita senperda formato FLAC en la elŝutretejo de Vinilkosmo.

Tio do malfermis ankaŭ la pordon al aliaj provoj kiel ekzemple Eterne Rima kiu aperigis virtualan kvartitolan albumeton Por la rep' (eldonita kaj libere elŝutebla por varbi la aperontan albumon) aŭ ankaŭ la virtuala Hiphopa kompilo disponebla libere en la reto.
 

En septembro 2009 Vinilkosmo aliĝis al “cd1d” (federacio de sendependaj eldonejoj) kaj malfermis tie paĝon http://www.cd1d.com/vinilkosmo-m-144.html por disponigi elekton de siaj eldonitaj albumoj de Esperanto-artistoj laŭ la formato FLAC kaj por tiel ankaŭ veki intereson al Esperanto-muziko en la ekstera sendependa muzikmovado. Tio certe kontentigos tiujn, kiuj postulas apartan kvaliton kiun ne povas doni MP3 aŭ OGG, kiuj estas perdaj formatoj…

La pasinta jaro do preparis la grundon por estontaj muzik-projektoj. 2009 estis ĉefe eksperimenta fazo… Kiu vidis ankaŭ gravajn muzikeventojn kiaj KEF, UK kun grava investo de la Bialistokaj artistoj per la Verda disco, IJK kaj FESTO. Sen forgesi ke EUROKKA/ Vinilkosmo estis premiita per la premio Onisaburo Deguĉi pro sia agado per muziko por la paco kaj solidareco…

Ĉio ĉi stimulis kaj tiklis la Esperanto-muzikkulturon kaj ebligis lanĉi instigojn kaj novajn projektojn por la sekva jaro.

Pro tio ankaŭ 2010 anoncas sin kiel abunda jaro por Esperanto-muziko kaj muzikprojektoj kiuj dormis aŭ estis en preparo; ili reaktiviĝis, ekzemple, la Afrika kompilo kiu estis relanĉita per la preparado de Kongaj artistoj (Denizo Rock Tamba, Viktor Lufimpu kaj Junior Ngangu) kunigitaj sub la nomo Konga Espero kaj danke al la kunlaborado inter Théophile Mayoma Diankembo kaj JoMo. La Afrika kompilo finprepariĝos en la studio de Vinilkosmo en februaro 2010.

Ankaŭ Eterne Rima vekiĝis kaj dek jarojn post sia unua repa demo-albumo neniam eldonita Finfine decidiĝis eldoni hiphop-krunk-albumon Samideano aperonta ĉe Vinilkosmo printempe 2010.
 
Konga Espero
Eterne Rima

Dolchamar kiu ĵus memeldonis plurlingvan albumon, interkonsente kun Vinilkosmo preparas sian trian tutesperantan albumon Trajn' nenien, ankaŭ ĉi-printempe.

La itala grupo Rêverie ĉi-jare finpreparos sian tutesperantan albumon, same kiel Zhou-Mack kaj Krio de Morto, ankaŭ Inicialoj DC.

La nova versio de la Hiphopa kompilo HHK Vol.1 + prezentos du novajn titolojn (kun la jam fama JES JES JO laŭdante pri la nova novjara junulara rekontiĝo JES kaj FESTO) fare de Platano (de La Pakflik) kaj Emĉjo de Azaŭak.

Grava projekto por reeldono de la disko de kantoj de Georges Brassens kantitaj de Jacques Yvart ĵus startis per tradukado kaj adaptado de novaj Brassensaj kantoj kiuj estos aldonitaj al la jam ekzistantaj por pli ampleksa albumo, sed ĝi verŝajne aperos pli malfrue kaj estos prezentata en Sète je Pasko 2011.

Ne eblas fini sen paroli pri la ambicia prokjekto Ĝenerala Kanto (Canto General) starigita de Franjo, la korusestrino de Meven. Temas pri fama verko de la Ĉilia poeto Pablo Neruda, ĥora kaj instrumenta epopeo pri liberecaj kantoj de la sudamerikaj civilizacioj, kun muziko de la greka komponisto Mikis Theoderakis. Franjo turneas tra la tuta Francio por laborigi kaj trejni la diversajn ĥorgrupojn, partoprenontajn la projekton. Premiero de tiu ĉi granda spektaklo kun preskaŭ 100 korusanoj okazos dum la SAT-Amikara kongreso en Hiliono (Bretonio) je Pasko 2010, eventuale ankaŭ en la 95a UK en Kubo. En Hiliono la koncerto estos registrita vive por eldoni albumon de tiu grandioza verko ankoraŭ neniam prezentita en Esperanto.

Elstara muzika programo ankaŭ estas antaŭvidata por FESTO, okazonta dum aŭgusto en Tuluzo…

La jaro sin anoncas bunta kaj riĉa je Esperanto-kulturaj kaj muzikaj eventoj ĉie. Ideoj, originaleco, aŭdaco, persisto, projektoj vigle ŝprucas el la Esperanto-artistoj. Tio vivigos la Esperanto-muzikkulturon en 2010 pli ol iam ajn…

Evoluo, diverseco, ŝanĝiĝoj, plivastigo, k.s. estas faktoj kiujn Esperanto-muziko spertas nuntempe. Tio povas signifi, ke komenciĝas nova mutacia periodo por Esperanto-muziko, kiu grave influos ĝian estontecon…

Ni restu vekaj…

Flo!


Beletra Almanako, 2009, №6

Jam la trian fojon BA publikigas premiitajn verkojn de la Belartaj Konkursoj de UEA. Ĝuste tio plaĉas ne al ĉiuj legantoj, pro tio estiĝis nova rubriko Debatoj, en kiu parolas la legantoj, krom la konkursoj ankaŭ pri revuoj kaj poezio.

Tiu ĉi BA estas ekskluzive originala, sen tradukoj. Ĝin malfermas prozaĵo Niaj fantomoj de Tim Westower. Mauro Nervi artikolas pri la Akademio Literatura de Esperanto kaj Jorge Camacho pri Ordinaraj viktimoj de l' militoj. Paul Gubbins en La sonĝo de la kursgvidanto — 50-jaraĝa pledas por kongresa uzado de riĉa drama heredaĵo origine Esperanta. Ana Monero rakontas pri la starigo de la biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio, kreado de ĝia katalogo, evoluigo de retaj servoj. Sten Johansson revuas dudek ses jarojn de Fonto. Lingvo kaj literaturo en Andaluso estas teksto de prelego, prezentita de Ricardo Albert Reyna en Kordovo novembre 2008.

Bjørn A. Bojesen recenzas la K-diskon Fek al Esperanto de La Pafklik. Li ankaŭ analizas la romanon de Anna Löwenstein Morto de artisto.

Post la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2009, sekvas premiitaj verkoj. En proza branĉo Viola de Julia Sigmond kaj Ranoj de Sten Johansson. En la poezia branĉo eminentas Nicola Ruggiero kun de tiu ĉi ĝarden' Narnia kaj Esja, Jean-Marie Ries kun Tro rapide kaj Folke Wedlin (premio “Juna Talento”) kun Ĥodapro: En tarda sorpotempo.

Lena Karpunina eseas pri la Esperanto-literaturo, ĝiaj legantoj kaj eldonejoj; Lingvo kaj dialekto estas esea temo de Geraldo Mattos. Ambaŭ premiitaj teatraĵoj rerigardas en pasintecon: Papilio de Luiza Carol kaj Preludo de la milito de Lena Karpunina. Kompletige aperas la raporto de la prezidanto de BK, Humphrey Tonkin, kiu resume prezentas ne nur statistikon pri la konkursaĵoj, opiniojn de juĝ-komisionanoj, sed ankaŭ pledas por “sinklerigo pri la kulturaj produktoj en Esperanto”.

Tiun ĉi eldonon de la Beletra Almanako ornamas tolbildoj de Amparo de la Sota.

Halina Gorecka


Nepraĵo por daŭrigaj studoj

Schmidt, Johann. Volapük-Bibliographie / Neu herausgegeben und mit einem Vorwort versehen von Reinhard Haupenthal. — Saarbrücken: Edition Iltis, 2008. — 75 p. — (Schriften zur Esperantologie und Interlingvuistik; Heft 5).

Laŭ Tazio Carlevaro estas la komuna sorto de la planlingvoj formorti kaj malaperi. Restas tamen ilia historia substrato en formo de libroj kaj revuoj. La tasko de la historia interlingvistiko estas indeksi kaj registri ĉi substraton en formo de bibliografioj. Carlevaro kaj Haupenthal tion faris por la planlingvo Ido.

Antaŭ mi kuŝas plena (pli-malpli) bibliografio de Volapük kompilita de unu el la plej profundaj esploristoj de la lingvo de Schleyer: la germana muzikisto Johann Schmidt (1898–1977) kiu posedis la plej grandan kolekton de Volapük-materialoj.

Schmidt dupartigis sian verkon: en la monografia parto li kunigas 941 erojn, en la parto pri revuoj 124 erojn. Por realigi sian laboron li uzis la stokojn de la propra biblioteko, sed traserĉis ankaŭ librojn menciitajn en revuoj. Ĉefe rilate ĉi lastajn liaj indikoj estas ofte mankohavaj, kaj la ortografio de nomoj kaj titoloj lingve fremdaj por Schmidt disfoje lamas. Malgraŭ ĉi difektoj kaj mankoj neniu serioza interlingvisto povas ignori la pioniran verkon de Schmidt. Sur ĝi baziĝas eĉ la Volapük-bibliografio de Haupenthal kiu, laŭeble, aldonis bibliotekajn trovlokojn.

Eĉ supraĵa trarigardo montras, ke la grandan plimulton de la Volapük-presaĵoj konsistigas lernolibroj, propagandiloj kaj vortaroj, multe malpli abundas tradukoj, preskaŭ mankas originala beletro.

La enkonduko de Haupenthal resumas la aktualan staton de la “volapükologio” kaj ĝin dokumentas per kvarpaĝa (p. 5-8) bibliografio. La verkon aperintan kiel n-ro 5 en la nova serio de la eldonejo “Broŝuroj pri esperantologio kaj interlingvistiko” devus akiri sciencaj bibliotekoj, ĉar por daŭrigaj studoj ĝi estas nepraĵo.

Didier Lesage (Francio)


Japana Esearo

Japana Esearo. N-ro 4 / Red. Syozi Keiko. — Tokio: Libroteko Tokio, 2008. — 98 p.

Post kvin-jara paŭzo Libroteko Tokio aperigis la kvaran volumon de la libroserio Japana Esearo, lanĉita en 1994.

Konsiderante, ke la ĉefa celo de tiaj libroj estas helpi al alikultura legantaro pli bone kompreni realaĵojn de aliaj landoj, montri deinterne ties vivon, la Japana Esearo sukcese realigis la taskon. Pli ol duono de ĉi-volumaj aŭtoroj liveris siajn verkojn por la antaŭaj libroj de la serio. La volumo konsistas el 13 eseoj dividitaj je 2 partoj. Tiuj el la unua parto priskribas diversajn facetojn de nuntempa japana vivo — de protesto kontraŭ la plifortiĝanta militismo (eseoj 1 kaj 2) ĝis rakonto pri populara speco de la japana humura teatraĵo Rakugoo akompanata de vere ridinda ekzemplo kun plensence japaneca saporo (eseo 5). La eseoj el la dua parto estas ligitaj kun Esperanto; ili koncernas primovadajn aferojn en Japanio kaj Azio aŭ tuŝas teoriajn demandojn de la lingvo.

Mi elektis kelkajn eseojn por pli detala priskribo.

Kiel supre menciite, la temo de la du komencaj eseoj estas kontraŭmilitisma agado en Japanio. En la unua eseo Huzimaki Ken'iti rakontas kiel li, posedanto de negranda entrepreno, ĉiujare dum impostpago forigas 6% de pagenda sumo, kio estas proksimume tiom, kiom Japanio elspezas ĉiujare el sia buĝeto por sia armeo. Do, li simple rifuzas pagi sian parton de tiu mono. Tiu ago estas akompanata de letero skribita al la loka impostoficejestro, kie li argumentas sian decidon. Ĝi baziĝas sur la 9a artikolo de la Japana konstitucio malpermesanta al la lando havi armeon sed nur memdefendan korpuson. Li detale priskribas la malavantaĝojn kaj danĝerojn de la senĉesa armigado, kio tute ne sendanĝerigas la landon, sed male kondukas al kresko de armeelspezoj de najbaraj landoj. Tiu, laŭvorte de la aŭtoro, “mikroprotesto” donas bonan ekzemplon kion povas fari simpla homo por la solvo de tiu vere grava problemo de la tuta homaro. La dua eseo rakontas pri landskala movado de “Societo de la 9a artikolo” kiu ankaŭ akcelas bremsi la dezirojn de la Japana registaro nuligi tiun punkton de la konstitucio, kiun oni traktas kiel simbolon de Usona supereco altruditan postmilite. Tiuj du eseoj iusence detruas la kliŝon pri leĝobeemaj japanoj.

Ankoraŭ unu kliŝon (almenaŭ de mi) detruas eseo de Isikawa Tieko pri lastatempaj skandaloj ligitaj kun manĝoproduktado en Japanio: jen unu firmao uzas difektiĝantan viandon por siaj produktoj kaj gvidas tiajn aĉaĵojn ĝia ĉefdirektoro, jen alia firmao vendas siajn manĝaĵojn kun malĝusta produktodato kaj uzas degeligitajn produktojn anstataŭ la freŝajn ktp. Aspirante al pli kaj pli granda profito, produktejoj ne hontas uzi diversmanierajn ruzaĵojn. Ĉu vere nia mondo tiagrade difektiĝas? Por multaj homoj el diversaj landoj “japana” signifas “bonkvalita”, almenaŭ tiel estis antaŭnelonge. Kien, do, ruliĝas nia mondo se eĉ en Japanio okazas tiaj fiagoj!?

Layla, Lisa kaj Kitty de Tahira Masako unuavide ne tuŝas mondskalajn problemojn sed estas iom sentimentala kaj ege kortuŝa kaj trista rakonto pri la rilatoj inter homoj kaj katoj. Se necesus elekti de la libro plej bonan eseon, mi donus sian voĉon ĝuste al tiu.

Eseo de Kitagawa Hisasi el la dua parto prezentas rememorojn pri la unua komuna seminario de junaj japanaj kaj koreaj esperantistoj en 1982. Li priskribis la impresojn de loĝanto de industrie tre evoluinta lando pri la ripozo en kampara regiono de Koreio, pri sperto de reciproka interkompreno: “… mi mem sentis min pli kaj pli malfermita al la aliaj. Ĉia mensa singardemo kontraŭ unuafoje renkontitaj alinacianoj degelis for”. Dum tiu evento okazis diskutado pri antaŭnelongaj eventoj de Japana-Korea historio, nome: la mondmilito kaj okupacio kaj provo de Japana edukadministerio falsi la veron pri tio en la lernolibroj. La aŭtoro skribas: “Neniu alia grupo de japanoj kaj koreoj ekster la vicoj de esperantiskoj ŝajne kuraĝis entrepreni similan provon… Kaj kion ni atingis post la diskutado! Ne ian formalan konkludon kun grandaj frazoj, nek rezolucion… Kaj tamen, post la diskutado eble balbutema sed certe serioza… ni ja sukcesis atingi ion laŭ mi multe pli esencan… tio estas reciproka transnacia konfido inter ni ĉiuj seminarianoj”. La ĉefa ideo de tiu eseo estas ke la interkomprenemo kaj bonaj rilatoj inter simplaj homoj en tiu la plej “malsupra” nivelo pli gravas por la paco en nia “komunloĝejo” ol ĉiuj multekostaj konferencoj de altrangaj mondaj elituloj.

Fine malgranda riproĉo al la eldonistoj pro neregula latinigado de la japanaj propraj kaj geografiaj nomoj. Laŭdindaj estas ekzemploj de uzado de “Esperantaj” ĉapelitaj literoj, kio ebligas al scivolema alilanda leganto ĝuste ilin prononci. Tamen iam eĉ en la sama eseo uziĝas kelkaj sistemoj de transskribo de la sama japana silabsigno, ekzemple: shi, si; cu, tu; hu, fu; ji, zi. Certe ne ĉiuj silabsignoj estas facile esperantigataj, sed estus bone tion laŭeble ordigi.

Tio estas ununura negativa rimarko pri la libro kiu certe trovos siajn dankemajn legantojn.

Nikolaj Penĉukov


Liro: VinjetoLiteratura konkurso Liro-2009

La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2009 (Sten Johansson, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis 28 konkursaĵojn de 21 aŭtoroj el 9 landoj: Brazilo, Britio, Francio, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio, Kazaĥstano, Ruslando. (Pasintjare partoprenis 36 konkursaĵoj de 26 aŭtoroj el 15 landoj, sed tiam estis kvin branĉoj).

La rezulto de Liro-2009

Originala prozo

Laŭreato

Jozefo Kiss (Hungario) pro Ŝipo sur la Traka maro.

Laŭdaj mencioj

Horst Vogt (Germanio) pro Grava Tago;
Miĥail Smotrickij (Ruslando) pro Kaviaro.

Originala poezio

Laŭreato

Svetlana Konjaŝova (Ruslando) pro “Mia humoro hodiaŭ estas splena…” kaj “Ne eblas verki verson…”

Laŭdaj mencioj

Neide Barros Rego (Brazilo) pro Kial, florbela;
Elias Antunas (Brazilo) pro L' alia.

Recenzo

La konkurso ne okazis, ĉar neniu recenzo estis ricevita.

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo, la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2012 havas ekskluzivan rajton publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Legu pliajn informojn pri Liro, ankaŭ la liston de la pli fruaj laŭreatoj.

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2009

Ricevitaj libroj

Irving, Washington. Rip Van Winkle: [Novelo] / Tradukis el la angla Ionel Oneţ. — Thaumiers: La KancerKliniko, 2009. — 20 p. — (La KromKancerKliniko; №24). — [Donaco de La KancerKliniko].

Japana Esearo. N-ro 4 / Redaktis Syozi Keiko. — Tokio: Libroteko Tokio, 2008. — 100 p. — [Recenzoekzemplero].

Jubileo de Esperanto-disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia: [Fotoalbumo en la ĉina kaj Esperanto]. — [Pekino]: [ĈRI], 2009. — 32 p.; il. — [Donaco de ĈRI].

Katalogo. Novembro 2009. — [Antwerpen]: [FEL], 2009. — 48 p., il. — [Donaco de FEL].

Korĵenkov, Aleksander. Zamenhofologio. Aktualaj problemoj kaj taskoj: Prelegoteksto. — Kaliningrado: Sezonoj, 2009. — 16 p.; 300 ekz. — (Serio Sed ne el katedro; №5). — [Donaco de Aleksander Korĵenkov].

Schmidt, Johann. Volapük-Bibliographie / Neu herausgegeben und mit einem Vorwort versehen von Reinhard Haupenthal. — Saarbrücken: Edition Iltis, 2008. — 75 p. — (Schriften zur Esperantologie und Interlingvuistik; Heft 5). — [Recenzoekzemplero].

Vidindaĵoj de Gdansko / Tradukis el la pola Henryk Kosicki. — Gdańsk: Departemento pri Promocio de la Urbo, [2009]. — 32 p.; il. — [Donaco de Edward Kozyra].


Ricevitaj gazetoj

Bazaro. 2009/3;
Beletra Almanako. 2009/6;
EAB Update. 2010/48;
Esperanta Finnlando. 2009/6;
Esperanto aktuell. 2009/6;
Femina. 2009/20;
Ĝenerala Informilo. 2009/157,158;
Heroldo de Esperanto. 2009/15;
Informa Bulteno. 2009/4;
Informilo por Interlingvistoj. 2009/71;
Internaciisto. 2009/4;
KAE-Informilo. 2010/69;
Komencanto. 2009/3,4;
La Gazeto. 2009/145;
La Merkato. 2009/98;
La Movado. 2009/12;
La Ondo de Esperanto. 2010/1;
La Revuo Orienta. 2009/11;
La SAGO. 2009/60;
Litova Stelo. 2009/3,4,5;
Mikrofone. 2009/27;
Monato. 2009/12;
Norvega Esperantisto. 2009/6;
REGo. 2009/6;
Scienco kaj Kulturo. 2009/6;
Tempo. 2009/3;
Verda Saksofono. 2009/25.

Juda humuro

Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenuz

Malriĉa juda vilaĝano veturis al la granda urbo. Tie li venis al la hejmo de sia riĉa parenco kaj petis de li monhelpon. La parenco donacis al li grandan monsumon sed tuj diris al li: “Mi petas vin reveni nur kiam okazos ĉe mi granda ĝojfesteno!”

La judo foriris sed post kelkaj horoj revenis.

Riĉulo: “Sed mi petis de vi reveni nur kiam okazos ĉe mi ĝojfesteno!”

Malriĉulo: “Jes, sed dumvoje mi ekpensis, ke nun vi kaj via edzino ĝojfestas pro tio, ke mi foriris kaj ne restis ĉe vi por la nokto, do mi decidis reveni…”

Kie la judoj ploras

Al usona judo vizitonta Israelon, amiko konsilis viziti en Jerusalemo la Okcidentan Muron (Muro de Plorego), “kie la judoj ploras”.

Veninte en Jerusalemo la turisto forgesis la nomon de la loko. Li haltigis taksion kaj diris al la ŝoforo: “Bonvolu veturigi min tien, kie la judoj ploras”.

Ili ekveturis. Antaŭ la impost-oficejo la ŝoforo haltis.

El la kolekto de Josi Shemer


12a Internacia Fotokonkurso

La Ondo de Esperanto organizis en 2009 la 12an Internacian Fotokonkurson. Partoprenis 65 verkoj de 14 aŭtoroj el 11 landoj: Brazilo, Ĉilio, Ĉinio, Hungario, Germanio, Italio, Kanado, Pollando, Rumanio, Ruslando, Serbio.

La 9an de januaro 2010 la juĝkomisiono (Andrej Budnik – prezidanto; Aleksander Korĵenkov, Olga Ŝipovalenko – membroj) kunsidis kaj anoncis la rezulton.

1a premio (€ 50 kaj abono de La Ondo de Esperanto)

Barbara Chodera (Pollando) pro En bicikla speguleto.

2a premio (€ 25 kaj abono de La Ondo de Esperanto)

Xu Jing Ke (Ĉinio) pro Rivero sub la lunbrilo zigzagas.

3a premio (abono de La Ondo de Esperanto)

Joaquim João Mariano (Brazilo) pro Disĵetita akvofalo;
Geoffrey Greatrex (Kanado) pro Eiĥŝtata klostro;
Vladimir Merkulov (Ruslando) pro Korteto en Montenegro.

Laŭdaj mencioj

Lenke Szász (Rumanio);
Iván Mättig Catalán (Ĉilio) pro La hieraŭo reflektita en la hodiaŭo.

Speciala premio (€ 50 kaj abono de La Ondo de Esperanto) pro la plej bona foto pri la temo Infanoj

Vilhelmo Arnold (Serbio).

Laŭdaj mencioj

Joaquim João Mariano (Brazilo) pro Infana rideto;
Zhang Yilan (Ĉinio) pro Gaja rajdosoldateto.

Laŭ la regularo de la konkurso, la organizantoj ĝis la 31a de decembro 2011 havas ekskluzivan rajton uzi ĉiujn ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

Dankon al la partoprenintoj!
Gratulon al la laŭreatoj!
Halina Gorecka
sekretario de la konkurso
Legu pli pri la Internaciaj Fotokonkursoj.

La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2010, №2 (184)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Viktor Kulakov, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2010:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 700 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2010.