Titolo

INTERNACIA SENDEPENDA MAGAZINO. 2010. №6 (188)

Agnieszka Rzetelska

Sur la kovropaĝo estas Agnieszka Rzetelska, kiu komence de majo iĝis prezidanto de la Pola Esperanto-Junularo. (Fotis Marian Zdankowski)

ENHAVO

KOMENTARIO

TEMO

EVENTOJ

TRIBUNO

ARKIVO

KULTURO

MOZAIKO

DIVERSAĴOJ


Redakcie

Parolas Kaliningrado! — Ĉi tiuj vortoj eksonis la 5an de februaro 2008 en la unua Kaliningrada podkasto, kaj la 12an de januaro 2009 ili la 19an fojon malfermis la sonprogramon de Radio Esperanto. Sed sekvis unujara paŭzo, kaŭzita de aĉeto de pli potenca komputilo, kiu montriĝis ankaŭ tro brua por sonregistrado. Fine, ni ekhavis tekokomputilon, kiu ebligis al ni la 7an de marto ĉi-jara rekomenci niajn elsendojn per la 20a sonprogramo.

Al tiuj, kiuj estas eksterteme, ni klarigu, ke podkastado (angle: podcasting) estas pretigado kaj reta distribuado de publikaj sondokumentoj, alivorte, podkastoj. Podkastoj estas riceveblaj per tiucelaj programoj, ekzemple, iTunes, kiuj mem “kaptas” novajn elsendojn el via abonlisto. Jen granda avantaĝo kompare kun radio — oni ne devas atendi fiksitan tempon, la podkastoj mem venas en vian komputilon, kaj vi povas aŭskulti ilin en oportuna tempo, per via komputilo aŭ per portebla sonaŭskultilo.

Ekde la relanĉo ni publikigis kvar podkastojn. En la mallonga 20a programo (14 minutoj kaj 20 sekundoj) Aleksander senkulpiĝas pro la mutado, kaj en la tradicia Kaliningrada felietono Okcidente de Ruslando Halina rakontas pri la “provizora” nuligo de la trajna komunikado inter Kaliningrado kaj Pollando/Germanio. Sekvas prezentado de la februara Ondo kaj la redakcia kolumno el ĝi. La restartan programon finas la kanzono “Jen” de Alejandro Cossavella (Argentino).

Tri semajnojn poste, la 28an de marto, Radio Esperanto eksonis la 21an fojon en pli kutimaj daŭro (27m37s) kaj temaro. Post Okcidente de Ruslando (escepte dediĉita al jarkunveno de la Kaliningradaj esperantistoj), oni konatiĝas kun la marta Ondo, aŭskultas Esperanto-novaĵojn, poemon de Puŝkin kaj prezenton de Metropoliteno; fine Miĥail Povorin kantas sian kanzonon “Bariloj kaj truoj”.

Nia 22a podkasto (35m42s) enmondiĝis je la Kosmotago, la 12an de aprilo. En ĝi Halina leĝere parolas pri siaj aventuraj pendoladoj inter poŝtejoj kaj doganejoj pro ricevo de libropako el Svislando (neniam sendu al ni libropakojn sen interkonsento!). Post rakonto pri du Kaliningradaj ekspozicioj, Esperanto-novaĵoj kaj aprila Ondo, surprize eksonas la voĉo de Paul Gubbins, kiu legas sian prezenton de la romano Kredu min, sinjorino! La programon kronas la kanzono Pli bonas kiun Miĥail Povorin registris kun Nataŝa Gerlaĥ, interŝanĝante voĉpartiojn pere de la reto inter Moskvo kaj Svedio kie Nataŝa loĝas.

Ankaŭ la 23a programo de Radio Esperanto (33m22s) aperis en festa tago — la 1an de majo. Kvankam ankaŭ ĝin komencas la vortoj “Parolas Kaliningrado”, eble “Parolas Svetlogorsk” estus pli adekvate, ĉar ĝi estis registrita en la banurbo Svetlogorsk/Rauschen, kie ni pasigis la festan semajnfinon. En ĝi oni ekscias pri la festivalo Rusa muziko ĉe la Balta Maro, pri la maja Ondo kaj pri niaj redakciaj novaĵoj. István Ertl daŭrigas la ekzemplon de Gubbins kaj mem legas sian prezenton de Vojaĝo al Kazohinio, kaj fine la afrika bando Konga Espero kantas en Esperanto.

Aŭskultu niajn elsendojn rete: http://la-ondo.rpod.ru/; aŭ senpage abonu ilin: http://la-ondo.rpod.ru/rss.xml.

Ĝis reaŭdo!

HaGo, AlKo


Gerhard WalterLa urbestro de la Esperanto-urbo respondas

Unu el plej multe labor-ŝarĝitaj loĝantoj de la germana urbo Herzberg am Harz certe estas ĝia urbestro, Gerhard Walter (GW). Tamen nia Herzberga korespondantino, Małgosia Komarnicka (MK), sukcesis konvinki lin, por ke li trovu iom da tempo kaj respondu kelkajn demandojn speciale por La Ondo de Esperanto.

Ja Gerhard Walter estas la unua urbestro de la unua kaj dume sola Esperanto-urbo en la mondo. Ne nur tio distingas lin. Li estas ĉiam ridetanta, bonkora, amikema; dum oficialaj renkontiĝoj li ĉiam trovas tempon por interparoleti preskaŭ kun ĉiu, sed la plej grava estas tio, ke li lernas Esperanton kaj por la esperantistoj li ĉiam trovas tempon. La unuaj demandoj koncernis Esperanton.

MK: Ĉu vi scias, ke vi estas escepta kaj netipa urbestro? Precipe pro tio, ke vi tiel malferme apogas kaj subtenas Esperanton?

GW: Jes. Mi estas simila al Donkiĥoto. Mi rapide rimarkis, ke multaj inter miaj gekolegoj ne ekkonis, ke Esperanto estas bonŝanco.

MK: Kial vi lernas Esperanton?

GW: Ĉar Herzbergaj gecivitanoj tre engaĝite instruas tiun lingvon kaj propagandas ĝin. Kiel urbestro mi devas tion montri.

MK: Lernante Esperanton vi iagrade jam konas ĝiajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. Bonvolu nomi ilin.

GW: La avantaĝo: rapide lernebla. La malavantaĝo: tro multaj antaŭjuĝoj, kaj mankas helpantoj en signifa pozicio.

MK: Ĉu laŭ vi ekzistas perspektivoj por Esperanto en la estonteco? Ĉu Pollando povas plenumi ian specialan rolon en ĝia evoluigo?

GW: Mi pensas, ke Esperanto ankaŭ post jardekoj restos “hobio”. Imagu, ke la britoj devus morgaŭ veturi dekstraflanke… La strukturoj estas tro firmaj. En Pollando tio povus esti pli facila ol en Germanio. Tie oni povus laŭ mia opinio “ordoni” ke Esperanto estas io pozitiva. Kelkfoje oni devas devigi la homojn al sia feliĉo. Tio estas malfacila en Germanio.

MK: Ĉu laŭ vi Esperanto povus esti “pontolingvo” inter homoj de diversaj nacioj?

GW: Kompreneble. Tion mi travivas ĉiutage en Herzberg. Mi ne estus povinta imagi antaŭ kelkaj jaroj, ke, ekzemple, homoj el Azio kun homoj el Afriko interkomunikiĝas per Esperanto, sed ne angle!

MK: Kio, laŭ via opinio, devus esti la plej grava atuto de internacia lingvo?

GW: Mi argumentas tiel, ke Esperanto estas tre facile lernebla — precipe de tiuj, kiuj jam lernis la latinan, anglan aŭ francan.

MK: Ĉu laŭ vi la ideo de internacia lingvo proksimiganta homojn estas tro idealisma en nia hodiaŭa mondo?

GW: Jes — tiel estas.

MK: Kiel la urbestro de la Esperanto-urbo ofte vi renkontiĝas kun esperantistoj. Kio precipe post tiuj renkontiĝoj restas en via memoro?

GW: Tre amindaj, tre engaĝitaj homoj — bedaŭrinde tro malmultaj en gvidaj pozicioj.

MK: En la Eŭropa Parlamento estas forta malinklino al Esperanto kiel komuna eŭropa lingvo, kvankam Esperanto montriĝis efika internacia komunikrimedo. Kio laŭ vi estas la kaŭzo de tia sinteno?

GW: Ĉiu homo konservas tion, kion li lernis — de kio li dependas. Nur kiam Esperanto en lernejoj estos instruata kiel vera alternativo, la ideo havos ŝancon.

MK: La ideo de Esperanto estas iasence idealisma. Unuopaj homoj per tiu idealismo efektivigas siajn revojn. Politikistoj kaj lingvaj fakuloj trovas argumentojn kontraŭ Esperanto. Kial laŭ vi ne ekzistas konsento pri la valoroj de Esperanto kiel lingvo?

GW: Kiel mi jam diris, ĉiu homo pensas unue pri si mem. Kial ne ĉiuj lernu unue la anglan, hispanan aŭ francan. Esperanto nuntempe ne havas proparolantajn lobiistojn.

Ĉar la urbestro de Herzberg havis ankoraŭ iom da tempo, nia korespondantino decidis demandi lin pri kelkaj neesperantaj aferoj, por proksimigi lian silueton al la legantoj.
MK: Kia estas via vivomoto?

GW: Pozitive sinteni — tiam ni (preskaŭ) ĉion sukcesas.

MK: Kiuj estas viaj fortaj kaj malfortaj flankoj?

GW: Miaj fortaj flankoj estas bona sano, bona memoro kaj pozitiva sinteno al la vivo. Miaj malfortaj flankoj estas dominemo, deziro konvinki aliajn; mi malbone aŭskultas.

MK: Ĉu estas io, kion vi atingis pene?

GW: Mezajn aŭ bonajn notojn je mia abiturienta ekzameno (mi estis nur averaĝa).

MK: Vi havas multajn okupojn. Ĉu vi sukcesas akordigi viajn vivojn privatan kaj profesian?

GW: Nur malfacile. Ju pli longe mi estas urbestro, des pli da taskoj/laboroj atendas min. Tio malutilas al mia libertempo kaj sekve al mia familio.

MK: Kio plej bone malstreĉas vin? Kiel vi pasigas vian liberan tempon? Kio estas via hobio?

GW: Antaŭe ripozigis min aŭskultado de melodia, trankviliga muziko, ekzemple, Amazing Grace de Judy Collins kaj aliaj.

MK: Ĉu vi scivolemas pri la mondo? Kio plej interesas vin en ĉi tiu mondo?

GW: Mi estas iom Faŭsto, tamen preskaŭ mi ne forlasas mian ĉirkaŭaĵon. Domaĝe, se oni estas nur mallonge gasto en ĉi tiu mondo…

MK: Ĉu vi ŝatas legi librojn? Kiun libron vi laste tralegis? Kiun libron vi kunportus al neloĝata insulo?

GW: Mi ne legas librojn. Mia literaturo estas leĝoj, dekretoj, protokoloj ktp. Sur neloĝata insulo estus tro multe da laboro.

MK: Mi ege dankas, ke vi tiom da tempo dediĉis por nia interparolado. Mi deziras al vi sukcesojn!

Intervjuis Małgosia Komarnicka
(kiu dum la tuta intervjuo sentis sin kvazaŭ amike interparolanta kun sia delonga konato, sed ne kun grava persono — tia estas la urbestro de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, sinjoro Gerhard Walter.) 


La unua publika Esperanto-biblioteko ekfunkciis en Pollando

12 maj en Bjalistoko ekfunkciis la unua en Pollando publika Esperanta biblioteko. Ĝi estas filio №14 de la Podlahia Libraro kaj troviĝas en la Centro Zamenhof, strato Warszawska 19.

Blank-ruĝan rubandon komune fortranĉis la vicmarŝalo de la Podlahia vojevodio Jacek Piorunek, la vicurbestro de Bjalistoko Aleksander Sosna, la direktoro de la Podlahia Libraro Jan Leończuk, la direktorino de Bjalistoka Kulturcentro Grażyna Dworakowska kaj la nova bibliotekistino Elżbieta Karczewska.
Foto de Robert Kaminski
Gastoj laŭdis la ideon kaj ĝian sukcesan realigon. Barbara Pietrzak, ĝenerala sekretario de UEA, legis tre varman leteron de Osmo Buller. Robert Kamiński salutis ĉiujn nome de PEA kaj ties prezidantino Halina Komar. Johan Pachter, vicprezidanto de la Berlina Esperanto-Ligo, transdonis salutojn de berlinaj esperantistoj kaj de la urbestro de Berlin-Lichtenberg. Li enmanigis al la direktoro la plej novan eldonon de la germana-esperanta vortaro por la biblioteko. Ankaŭ gastoj el Varsovio, Toruno kaj Lodzo alportis librojn. La solenaĵon partoprenis i.a. la direktoro de la biblioteko de la Pola Akademio de Sciencoj kaj direktoroj de la plej grandaj bibliotekoj en Pollando, Litovio kaj Bjelorusio.

En la ekspozicia salono de la Centro koncertis en Esperanto la juna klezmera kapelo Young Folk Crew, kaj la urbestro regalis la gastojn per grandega torto. La katalogon de la Esperanto-Libraro oni povas legi ĉe www.ksiaznicapodlaska. pl. Legantoj povas viziti la bibliotekon marde-vendrede ekde 12.30 ĝis 17.30. Proponataj estas libroj por lerni kaj instrui, romanoj, dramoj, poemoj, libroj por infanoj kaj junularo, muzikdiskoj kaj revuoj. Lokaj amaskomunikiloj afable raportis pri la evento.

Ela Karczewska


Petrolo-sabloj timigas Eŭropon

Dafydd ab Iago el Bruselo

Naftoprilabora uzino en Grangemouth, Skotlando (Fonto: Vikipedia komunajho)En 2009 la Eŭropa Unio decidis kontraŭstari forcej-efikajn gasojn. La timo, ĉiam pli reala, estas ke tutmondaj emisioj de karbona dioksido de fosiliaj fueloj, ĉirkaŭ 40% pli altaj ol tiuj en 1990, signifos ke la klimata varmiĝo superos 2 C°.

“Eĉ se la emisiado estos stabiligata je la hodiaŭa nivelo, nur 20 jaroj da plia emisiado donos 25-procentan probablecon, ke la varmiĝo superos 2 C°. Ĉiu jaro da prokrasto pliigos la ŝancojn ke varmiĝo superos 2 C°”, — analizas Manfred Westermayer surbaze de laboro de grupo da renomaj sciencistoj. Por kontraŭstari tion, EU pli frue promesis malaltigi CO2-emisiojn je 30%. Ĝi starigis leĝojn ne nur por redukti la emisiojn sed ankaŭ por altigi la uzadon de renovigeblaj energioj.

Spite al la agnosko de la danĝero, aktivuloj timas ke nenio vere ŝanĝiĝas. Emisioj iom malkreskas en Eŭropo kaj Usono, sed plejparte pro la malfortiĝo de la ekonomio. Pli grave, grandaj nafto-kompanioj preparas relanĉon de la ekonomio pere de la esplorado de novaj sed dubindaj nafto-rimedoj.

Eĉ la katastrofa tralikiĝo de nafto al la maro proksime al Usono ne haltigas planojn pligrandigi produktadon de nafto el petrolo-sabloj — unu el la plej diskutindaj manieroj akiri nafton. Restas espero, ke eble nun, post la katastrofo en Usono, oni pli pripensados la danĝerojn. La 4an de majo eĉ la usona prezidento Barack Obama agnoskis, ke la tralikiĝo de nafto en la Meksika Golfo estas “grava defio”. Obama nun promesas, ke la Usona registaro uzos ĉiujn eblajn rimedojn por kontroli kaj superregi la influojn, alportitajn de la tralikiĝo de nafto.

Norde de Usono, en Kanado, la registaro fortigas la produktadon de petrolo-sabloj. Tio estas nafto, trovita en duonsolida formo miksita kun sablo kaj akvo. “Eŭropo riskas fariĝi medi-aĉulo se ĝi ne efike agados kontraŭ la eniro de petrolosabla natfo al eŭropaj merkatoj”, — diras Darek Urbaniak el la asocio Amikoj de la Tero.

“La media damaĝo kaŭzita de petrolo-sabloj estas ekster Eŭropo, sed la spuro de detruo kondukas al ĝia pordo”, — Urbaniak argumentas ke la esploro de petrolo-sabloj ne nur pligrandigas la klimatan krizon, sed ankaŭ malhelpas al Eŭropo redukti la emisiadon.

Laŭ nova raporto de Amikoj de la Tero, Kanado gvidas la evoluon de novaj teknikoj rilate al petrolo-sabloj. Sed la nova produkto-maniero de nafto internaciiĝas. Ankaŭ la Eŭropaj nafto-kompanioj BP, Shell, Total kaj ENI komencas esplori por petrolo-sabloj tutmonde, specife en Kongo, Venezuelo, Madagaskaro, Ruslando, Jordanio kaj Egiptio. Ne nur la medio suferas — la petrolo-sabloj ofte signifas katastrofon kaj finon por lokaj komunumoj.

Laŭ Urbaniak, la nuntempaj eŭropaj leĝoj ne sufiĉe agnoskas la danĝeron de nafto-produktoj kun ege alta nivelo de emisiado. Nafto el petrolo-sabloj povas kaŭzi emisiadon de forcej-efikaj gasoj de trioble ĝis kvinoble pli ol la normala nafto.

La raporto de Amikoj de la Tero atentigas pri la negativaj efikoj pri arbaroj, grandega kvanto de toksaj elĵetaĵoj kaj malŝparo de akvo. Se Eŭropo nun komencos grandskale aĉeti nafton el petrolo-sabloj ĝi nuligos la bonan efikon de emisio-reduktado kaj kreskanta uzado de la renovigeblaj energioj. 


La fenomeno Blanke

La maja kajero de La Ondo de Esperanto faras al mi tro da honoro publikigante (p. 12) eĉ tri reagojn al mia recenzo pri la “tonkinalo”.

Kompreneble kolego Camacho povas aldoni sian nomon al tiuj de la expressis verbis cititaj, ankaŭ geBlanke, Gacond kaj Kiselman, kies kontribuoj ja legindas, sed forprenis de Tonkin la ius primae noctis… Eble oni elaŭskultos la peton de la povra Barandovská-Frank ke “iu festlibreto tute ne malplaĉus al” ŝi. Jen kompil' por GIL…

Detlev reludas sian rolon de komunista moral-teologo kaj forgalopis kun sia filistreco ne povante substancigi la aserton, ke “per mikso de ignoroj, distordoj, ofendoj kaj aliaj impertinentaĵoj” mi prezentis la libron. Gurdi stulton ne transformas ĝin en saĝon…

Kaj cetere: ne mi, sed Tonkin parolis pri la neceso “dresi” Dasgupta…

Plej interesa estis la detalo en punkto 4 de Detlev: laŭ ĝi mia recenzo el 2010 estas la kaŭzo kial en 1995 (pli ĝuste: per letero de 1995-12-07) GIL, t.e. ties (tiama) vicprezidanto, Prof. Dr. Ronald Lötzsch, komunikis al mi, ke la estraro de GIL malakceptis mian aliĝ-peton, sam-tempe sciigante, ke ne ekzistas akcepto-devo kaj ke laŭstatute la decido ne estas motivigenda.

Temas pri la sama Ronald Lötzsch, pri kiu la novaĵ-magazino Spiegel ĉi-marte raportis, ke li estis Stasi-agento… Sed sendube li posedis “la kapablo(n) ĝentile kaj senkonflikte kunlabori kun aliaj kolegoj”. Efektive Detlev pravas, ke “la sviso [t.e. Tazio Carlevaro — R.H.] estas psikiatro”. Eble eĉ ĉi fenomenon li scius ekspliki.

Reinhard Haupenthal


Publika letero al Reinhard Haupenthal

<…> mi ne diskutos la libron pri Humphrey Tonkin. Mi devas protesti kontraŭ via translimiĝo de la scienco de psikoanalizo kaj la misuzo de terminoj en kalumnia, respektive, ofenda maniero. Vi arogas juĝi pri homoj, kvazaŭ vi estus ĉefinkviziciisto!

Mi esperas, ke ĉio okazis nekonscie, sed mi devas atentigi la legantojn de viaj arogantaj-orgojlaj replikoj, ke temas pri venenaj sagoj, kiujn vi pafas el via memfosita kavo, uzante al vi fremdan sciencon. Ĉar vi ne prijuĝas atingaĵojn kaj sciencajn verkojn de homoj, sed la homojn mem, mi permesas al mi samon fari por vi.

Unue, vi ne priatentis, ke la scienco pri la nekonscienceco por la spertulo reale aperas en siaj . eldiroj kaj agoj. Ne vane Jerzy Lec, konata pola verkisto, diris: “Homoj, ne malkaŝu viajn sonĝojn. Povos okazi, ke la Freudanoj transprenus la regadan potencon”. Kaj la majstro de la analizo, Freud, mem esprimis la potencon de la nekonsciaĵo per la vortoj: “Ni ne estas la mastro en nia mensa domo”.

Mi unue pripensis pri via pseŭdonima epigrafo “Iltis”, kiun vi elektis kiam vi malaperis en via kavo (“Iltis” Esperante putoro, kaj latine Mustela putorius). Pro la ŝanĝoj en la vivomedioj de industriiĝinta mondo, la putoro retiriĝis al nokta aktivado, kie li postlasas en bienoj kaj staloj mortigitajn bestojn, kaj pro fiodoro oni titolis ĝin “mefitigulo”, kion oni povus traduki per la germana vorto Stänker, kaj laŭ Brehms Tierleben, la fiodoro helpas la malaperintan beston, ke oni ne forgesu ĝin.

Due, mi okupiĝis pri la epiteto “uretreca” kiun vi ligas kun “narcisismo”. Tio estas viaj fantaziaĵoj, kiuj science estas multe diskutataj, sed ĝis nun ne estas pruvoj. Kontraŭe al viaj asertoj, la uretrece formitaj homoj vivas kvazaŭ kaŝe kaj ofte estas membroj en fajrobrigadoj. Ili kaŝe ekas fajreton (germane: Zündeler) por poste per propra urino estingi ĝin, kio donas al ili seksan kontentiĝon. Kiam la fajreto pligrandiĝas, tiam ili estas inter la unuaj en la fajrobrigado, kiu alvenos por profesiece estingi. Do, ĉiukaze ili ne estas aktivaj krimuloj, sed estas envere retiriĝemaj personoj, kiuj nur en siaj kavoj serĉas reputacion. Ĉu tiaj ecoj ne pli konvenas por epiteti vin? La rubaĵaj, venenaj sagoj ja pli tipaj estas por vi ol por la preleganta movada aktivisto Tonkin.

Tion, kion vi nuntempe praktikas, estas pregenitala, senseksa ejakulo de nematura knabo! Estonte lasu tiajn eksperimentojn, revenu al la Esperanto-Komunumo.

Tion tutkore deziras al vi
Hans Konrad Eichhorn


Antaŭ cent jaroj

Rememoroj de Roman Sakowicz

En la maja Ondo ni aperigis la paroladon de Zamenhof, kiun li diris la 21an de aprilo (Gregorie: la 4an de majo) 1910 en la 1a Ruslanda Esperantista Kongreso en Peterburgo. Nun ni proponas rememorojn de Roman Sakowicz (1888–1969), kiu en 1910 estis Peterburga studento. Poste li iĝis advokato en Pollando kaj estis vicprezidanto de PEA, kiam Esperanto renaskiĝis en Pollando post la dua mondmilito. Estas interese kompari du versiojn de liaj rememoroj: el la jaroj 1951a kaj 1959a. 

I

Kiam mi ricevis la proponon skribi miajn memoraĵojn pri D-ro L. Zamenhof, denove aperis en mia memoro maja mateno antaŭ pli ol kvardek jaroj, kiam en jaro 1910 mi, kiel juna studento kun grupo de aliaj Peterburgaj esperantistoj prepariĝis por renkonti nian Majstron alvenantan Peterburgon por partopreni en la unua tutruslanda Esperanto-kongreso.

Mi estis tiam preskaŭ sesjara esperantisto sed la unuan fojon en mia vivo mi havis la okazon ĉeesti kongreson kaj krom tio vidi, aŭdi kaj kunparoli la aŭtoron de la lingvo. Malgraŭ mia sufiĉe jam longa esperantista vivo mi estis tro juna por esti “eminentulo” kaj miaj rememoroj estas nur impresoj de junulo, kiu vivis “sub la sankta signo de l' espero”.

La ĉefa gvidanto de la ruslanda esperantista movado estis en tiu tempo kozaka kapitano Aleksandro Postnikov, energia kaj ambicia prezidanto de la de li mem fondita Ruslanda Esperanto-Asocio. Li organizis tiun ĉi unuan kunvenon de ruslandaj esperantistoj kaj se oni atentas la ne tro fortan situacion de la tiutempa movado, li organizis ĝin kun sufiĉa brilo. Jam ĉe la stacidomo mi kun certa estimo rimarkis elegantan duĉevalan kaleŝon, speciale dungitan por nia Majstro.

Sur la persono kolektiĝis la plej konataj esperantistoj de la tiama ruslanda movado: s-ro Evstifejev, aŭtoro de kelkaj esperantaj lernolibroj kaj propagandaj broŝuroj; s-ro Devjatnin, konata esperanta poeto; s-ro V. Lojko, esperantisto de la dua generacio, sekretario de la freŝe mortinta fama societo “Espero”, la unua oficiale registrita societo esperantista al kiu jam en 1892 Zamenhof sendis la unuan esperantlingvan telegramon: “Benitan komencon kreskantan potencon en floro kaj gloro deziras el koro Zamenhof”. Tiun ĉi telegramon mi vidis en la arkivo de la societo “Espero”.

Starante sur la perono, mi modeste rigardis kiel la eminentuloj ĉirkaŭis la malaltan okulvitran homon en uzita tiam malmola ronda ĉapelo, kiu eliris el dua klaso de la rapida vagonaro. Tiun ĉi homon oni povis tuj ekkoni. Li estis tute simila al multaj fotografaĵoj aperantaj en esperantistaj gazetoj.

Komenciĝis ĝenerala prezentado: emociigita, unu el la lastaj, mi premis la manon de la Majstro, balbutante salutvortojn. Ĉiuj direktiĝis al la kaleŝo, kaj D-ro Zamenhof, akompanate de S-roj Postnikov, Evstifejev kaj Lojko, ekveturis, Mi havis honoran gardon, biciklante post la kaleŝo. Kondukinte la kaleŝon ĝis la fina celo mi rapidis prepariĝi por la malfermo de la kongreso.

Kiam venis D-ro Zamenhof kaj komencis sian paroladon (kiun vi povas tralegi en lia Plena Verkaro) mi ne tro atente aŭskultis la enhavon de la parolado, sed streĉe atentis la parolmanieron, la prononcadon de la aŭtoro de la lingvo. Mi memoras la malfermitan o, tute kontraŭan al la, ni diru, germana, gorĝa kaj ronda; i ne similan al la malmola okcidenta kaj eĉ pli firman ol la pola y; meze molan l tute malproksiman de la bulgara malmola sono de tiu ĉi litero.

Sed super ĉio estis la beleco kaj precizeco de la formo. Sonis la plej eleganta esperanta stilo, kiun mi aŭdis en mia vivo. D-ro Zamenhof estis eble la sola aŭtoro (el multaj aŭtoroj de universalaj lingvoj) kiu perfekte posedis la kreitan lingvon. Mi ne bezonas laŭdi la ĉarmon de la lingvo uzita de D-ro Zamenhof, sed mi volas substreki la senton de certeco, ke ĉiu vorto estis ĝuste uzita. D-ro Zamenhof estis vera majstro de sia lingvo.

Alian “materian” memoraĵon mi konservis dum longa tempo post la vizito: la cigaredo, per kiu D-ro Zamenhof regalis min!

Sed nun, grizhara maljunulo, mi bedaŭras, ke mi ne vokis tiam, kiel iu granda poeto: “Momento haltu, estas vi belega!”

(Esperanto, 1951, №12, p. 295–296.) 


II

… Postnikov sukcesis aranĝi la unuan tutruslandan Esperanto-kongreson en Peterburgo kun ĉeesto de d-ro Zamenhof. Tiutempe mi estis jam delegito de UEA, nomita de neforgesebla Hodler, kaj kun kelkaj aliaj samideanoj mi venis renkonti d-ron Zamenhof ĉe la stacidomo.

La unuan fojon mi vidis nian Majstron. Li aspektis preskaŭ same, kiel ni vidis lin fotografita: malalta, kun tiu konata malmola, nigra ĉapelo, tre modesta homo, li tuj konkeris la korojn de la samideanoj. Por Zamenhof estis preta malnovstila kaleŝo kun du ĉevaloj, kiu veturigis la Majstron kun kelkaj eminentuloj al hotelo. Mi, kiel delegito de UEA, postsekvis biciklante, sed por turni atenton de la Majstro al mi, pedalante pli vigle mi alproksimiĝis al d-ro Zamenhof kaj demandis: “Ĉu vi havas iajn ordonojn por la delegito de UEA?” Zamenhof havis neniajn ordonojn por delegito de UEA, sed mi restis tre kontenta, opiniante, ke mi sukcese ludis mian gravan delegitan rolon.

Dum malfermo de la kongreso Zamenhof faris grandan paroladon — vi povas ĝin legi en la “Originala verkaro”, sed min interesis ne la enhavo de la parolado, sed la prononcado.

Kiam mi legis raportojn pri la unua internacia kongreso en Bulonjo, mirigis min, ke la tuta unua kunsido estis dediĉita nur al demandoj de prononcado: Zamenhof klarigis al la kongresanoj, kiamaniere oni devas prononci literojn kaj vortojn en Esperanto.

Mi kun granda streĉo aŭskultis la prononcadon de nia lingvo en la buŝo de ĝia aŭtoro. Mi memoras, ke estis klara influo de la rusa elparolado, precipe en la litero “i”, sed la ĝenerala moligo de Esperanto-sonoj al mi tre plaĉis.

La salonego, kun granda Esperanto-standardo, estis plenplena, venis multaj gapuloj kaj interesiĝis aŭdi kiel sonas tiu nekonata “artefarita” lingvo kaj kiel aspektas ĝia aŭtoro.

Bedaŭrinde Zamenhof ne partoprenis aliajn kunvenojn de la kongreso, kiuj okazis en la salonoj de “nobela domo”. Duan fojon mi vidis lin denove en la stacidomo, forveturantan. Estis jam pli granda grupo de adiaŭantoj. Kiam la rapida vagonaro ekmoviĝis, Zamenhof estis tre mirigita, ke du junaj samideanoj kune kun li eniris en la vagonon: mi kaj la alia, jam forpasinta, samideano.

Ni decidis akompani la Majstron ĝis la unua haltiĝo kaj la vojaĝo daŭris pli ol unu horon. En la malhela lumo de kandelo (rusaj vagonaroj tiam ne havis gason nek elektran lumon) ni vigle babilis kaj mi memoras, ke mi demandis la Majstron, ĉu estas vera jena okazintaĵo dum la Bulonja kongreso, pri kiu mi legis en Esperanto-gazeto: Zamenhof, aĉetante dum la kongreso gazeton ĉe franca bubo, alparolis lin france, sed la bubo ekkriis: “sinjoro, parolu Esperante!” Zamenhof, ridetante respondis al mi, ke tio estas bonega gazeta “anaso”.

La tempo rapide forflugis kaj, kiam ni adiaŭis, mi vidis, ke Zamenhof estis tre kontenta pro nia akompanado.

(Pola Esperantisto, 1959, №6, p. 6–7.) 


Aloha Oe

de Jack London

Neniam estas tiaj foriroj kiel tiuj de la doko de Honolulo. La grandioza transporta ŝipo restis plenvapora, preta ekveturi. Mil homoj estis sur la ferdekoj; kvin mil staris sur la varfo. Supren kaj suben la longan pasejon iris indiĝenaj geprincoj, sukerreĝoj, kaj la altaj funkciuloj de la Teritorio. Pretere, en longaj linioj, ordigataj de la indiĝena polico, estis la kaleŝoj kaj aŭtomobiloj de la Honolula aristokrataro. Sur la varfo la Reĝa Havaja Bando ludis Aloha Oe, kaj kiam ĝi finis, enŝipiĝinta korda orkestro el indiĝenaj muzikistoj ekludis la samajn ploretajn sonojn, la voĉo de la indiĝena kantistino birde soris super la instrumentoj kaj la bruo de la foriro. Ĝi estis arĝenta anĉo, sonante ties klaran, nekonfuzeblan noton en la granda fonbruo de adiaŭo.

Antaŭe, sur la malalta ferdeko, malantaŭ la gardrelo staris ses vicoj de kakivestitaj junuloj kies bronzitaj vizaĝoj montris trijaran kampanjon sub la suno. Sed la adiaŭo ne estis por ili. Nek estis por la blankvestita ŝipestro, sur la alta turponto, remota kiel la steloj, rigardanta la tumulton sube. Nek estis la adiaŭo por la junaj oficiroj pli malantaŭe, revenintaj el la Filipinoj, nek por la blankvizaĝaj, klimatvelkitaj virinoj apude. Tuj malantaŭ la pasejo, sur la promenadferdeko, staris dudeko da usonaj senatanoj kun siaj edzinoj kaj filinoj — la senata ekskursogrupo kiu dum monato estis gastigita, supersatigita per statistikoj, trenita laŭ vulkana monto kaj lafovaloj por ekvidi la gloraĵojn kaj materialojn de Havajio. Estis la ekskursogrupo por kiu la transporta ŝipo alvenis al Honolulo, kaj estis la ekskursogrupo al kiu Honolulo adiaŭis.

La senatanoj estis girlanditaj kaj ornamitaj per floroj. La dika kolo kaj korpulenta brusto de Senatano Jeremio Sambrooke estis ŝarĝataj per deko de florkronoj. El tiu amaso da kronoj kaj floroj elstaris lia kapo kaj la plejparto de la freŝe sunbruligita kaj ŝvitanta vizaĝo. Li taksis la florojn abomenaĵo, kaj dum li rigardis super la homamaso sur la varfo per statistika okulo, kiu vidis neniom da beleco, sed taksis la laborpovon, la fabrikojn, la fervojojn, kaj la bienojn kiuj restis malantaŭ la homamaso kaj kiujn la homamaso esprimis. Li vidis materialojn kaj pripensis evoluon, kaj tro okupiĝis pri revoj de materiala atingo kaj imperio por rimarki sian filinon apude, parolantan kun junulo en eleganta somera kompleto kaj pajla ĉapelo, kies avidaj okuloj estis nur por ŝi kaj neniam lasis ŝian vizaĝon. Se Senatano Jeremio rimarkus sian filinon, li vidus ke, anstataŭ la juna knabino dekkvinjara, kiun li portis al Havajio antaŭ nur unu monato, li nun forprenis kun si virinon.

Havajio havas maturigan klimaton, kaj Dorotea Sambrooke jam spertis ĝin sub aparte maturigaj cirkonstancoj. Svelta, pala, kun bluaj okuloj iomete lacaj pro legadi la paĝojn de libroj kaj klopodi trastumbli ĝis kompreno de la vivo — tia ŝi estis la pasintan monaton. Sed nun la okuloj estis varmaj anstataŭ lacaj, la vangoj estis tuŝitaj de la suno, kaj la korpo montris la unuajn indikojn kaj promeson de plenkreskantaj konturoj. Dum tiu monato ŝi lasis la librojn, ĉar ŝi trovis pli grandan ĝojon legante el la libro de la vivo. Ŝi rajdis ĉevalojn, ascendis vulkanojn, kaj lernis surfotabuladon. La tropikoj jam eniris ŝian sangon, kaj ŝi ardis pro la varmo kaj koloro kaj sunlumo. Kaj dum monato akompanis ŝin viro — Stefano Knight, atleto, surfotabulisto, bronzita dio de la maro, kiu mastris la kraŝantajn ondojn, saltis sur iliajn dorsojn, kaj rajdis ilin ĝis la plaĝo.

Dorotea Sambrooke ne konsciis la ŝanĝiĝon. Ŝia konscio estis ankoraŭ tiu de juna knabino, kaj ŝin surprizis kaj maltrankviligis la konduto de Stefano je ĉi tiu horo de adiaŭo. Ŝi lin konsideris sia kunludinto, kaj dum la monato li estis ŝia kunludinto; sed nun li ne adiaŭis kiel kunludinto. Jen li parolis ekscitite kaj malkontinue, jen li silentis. Kelkfoje li ne aŭdis kion ŝi diris, aŭ se li ja aŭdis, ne respondis kutimmaniere. Ŝin perturbis la maniero per kiu li rigardas ŝin. Ŝi ne sciis antaŭe ke li havas tiajn ardajn okulojn. Io en liaj okuloj ŝin timigegis. Ŝi ne povis ilin alfronti, kaj ŝiaj propraj okuloj ĉiam falis antaŭ ili. Sed estas ankaŭ io alloga en ili, kaj ŝi kontinue rerigardis por ekvidi tiun ardan, ordoneman, sopirantan ion, kiun ŝi neniam antaŭe vidis en homaj okuloj. Kaj ŝi mem estis strange mistifikita kaj ekscitita.

La fajfilego de la ŝipo elblovis surdige, kaj la florkronita homamaso impetis pli proksimen al la flanko de la doko. La fingroj de Dorotea Sambrooke ŝtopis la orelojn; kaj dum ŝi faris grimaceton pro la malagrabla ŝoko de bruego, ŝi rimarkis denove la ordoneman, sopirantan ardon en la okuloj de Stefano. Ŝin li ne rigardis, sed ŝiajn orelojn, delikate rozajn kaj travideblajn en la klinantaj radioj de la posttagmeza suno. Kurioze kaj fascinite, ŝi rigardis tiun strangan ion en liaj okuloj ĝis kiam li vidis ke ŝi lin kaptis. Ŝi vidis liajn vangojn ruĝiĝi malhele, kaj aŭdis lin paroleti malkohere. Li estis embarasata, kaj ŝi mem konsciis embarason. Stevardoj nervoze iris tien kaj reen, petante al nevojaĝantaj homoj elŝipiĝi. Stefano etendis la manon. Kiam ŝi sentis la tuŝon de la fingroj kiuj jam milfoje tenis ŝiajn sur surfotabuloj kaj lafomontetoj, ŝi aŭdis la vortojn de la kanto per nova kompreno dum tiuj ploretis en la arĝenta gorĝo de la havaja kantistino:

Ka halia ko aloha kai hiki mai,
Ke hone ae nei i ku'u manawa,
O oe no kan aloha
A loko e hana nei.
Stefano jam instruis al ŝi la melodion kaj vortojn kaj signifon — tiel ŝi pensis, ĝis ĉi tiu momento; kaj je ĉi tiu momento de la lasta manpremo kaj varma kontakto de polmoj ŝi divenis unuafoje la veran signifon de la kanto. Ŝi apenaŭ vidis lin iri, nek povis lin rimarki sur la homplena pasejo, ĉar ŝi estis mergita en labirinto de memoroj, revivante la ĵus pasintajn kvar semajnojn, relegante okazojn en la lumo de rivelo.

Kiam la senata ekskursogrupo alteriĝis, Stefano estis membro de la gastiga komitato. Estis li kiu prezentis al ili la unuan montradon de surfotabulado sur la strando Waikiki, pagajigante sian mallarĝan tabulon maren ĝis kiam li iĝis malaperanta peceto, kaj poste, subite reaperante, leviĝante kiel mardio el la tumulto de ŝaŭmo kaj kirliĝanta blanko — rapide leviĝante pli kaj pli, ŝultroj kaj brusto kaj lumbo kaj kruroj, ĝis kiam li staris ekvilibrite sur la fumanta kresto de potenca, mejllonga ondego, piedoj mergitaj en la fluganta ŝaŭmo, flugante stranden je la rapido de eksprestrajno, kaj paŝante trankvile sur la sablon ĉe iliaj surprizegitaj piedoj. Jen estis ŝia unua ekvido de Stefano. Li estis la plej juna ano de la komitato, junulo mem, dudekjaraĝa. Li ne distris per prelegfarado, nek brilis orname ĉe akceptoj. Estis en la ŝaŭmondoj de Waikiki, en la sovaĝa bovarpelo sur Manna Kea, kaj en la malsovaĝigejo de la Haleakala Ranĉo kie li prezentis sian parton de la distrado.

Al ŝi ne plaĉis la senfinaj statistikoj kaj eterna prelegfarado de la aliaj komitatanoj. Nek al Stefano. Kaj estis kun Stefano ke ŝi ŝteliris for de la subĉiela bankedo ĉe Hamakua, kaj for de Abe Louisson, la kafbienegisto, kiu parolis pri kafo, kafo, nenio krom kafo, dum du fatalaj horoj. Estis tiam, dum ili rajdis inter la filikarboj, ke Stefano instruis al ŝi la vortojn de Aloha Oe, la kanto prezentita al la vizitantaj senatanoj je ĉiu eliro el ĉiu vilaĝo, ranĉo, kaj bienego.

Stefano kaj ŝi estis kune dekomence. Li estis ŝia kunludinto. Ŝi ekposedis lin dum ŝia patro okupiĝis pri la ekposedo de la statistikoj de la insula teritorio. Ŝi estis tro milda por tirani sian kunludanton, sed ŝi regis lin tute, escepte en kanuo, aŭ sur ĉevalo aŭ surfotabulo, je kiuj fojoj li ekkomandis kaj ŝi obeis. Kaj nun, je ĉi tiu lasta kantado de la kanto, kiam la ŝnuroj estis malligitaj, kaj la granda ŝipo komencis retroiri malrapide de la doko, ŝi sciis ke Stefano estas al ŝi io pli ol kunludinto.

Kvin mil voĉoj kantadis Aloha Oe, — “Mia amo estu kun vi ĝis kiam ni renkontiĝos,” — kaj je tiu unua momento de amo konata ŝi eksciis ke ŝi kaj Stefano disŝiriĝas. Kiam ajn ili renkontiĝus? Tiujn vortojn li mem instruis al ŝi. Ŝi memoris sian aŭskultadon dum li kantadis kaj rekantadis ilin sub la haŭ arbo ĉe Waikiki. Ĉu estis profetaĵo? Kaj ŝi admiris lian kantadon, ŝi diris ke li kantis kun milte da esprimo. Ŝi ridis laŭte, histerie, je la memoro. Per tiom da esprimo! — kiam li estis elverŝanta sian koron per la voĉo. Ŝi sciis nun, kaj estis malfrue. Kial li ne parolis? Tiam ŝi ekkonsciis ke knabinoj de ŝia aĝo ne edziniĝas. Sed knabinoj de ŝia aĝo ja edziniĝas — en Havajio — ŝi tuj pensis. Havajio maturigis ŝin — Havajio, kie la karno estis ora kaj ĉiuj virinoj estas maturaj kaj sunkisitaj.

Vane ŝi trarigardis la densan homamason sur la doko. Kien li iris? Ŝi sentis ke ŝi povus pagi ajnan prezon por ekvidi lin nur unu fojon pli, kaj ŝi preskaŭ esperis ke iu mortiga malsano trafu la solan ŝipestron sur la turponto kaj prokrastu la foriron. La unuan fojon en la vivo, ŝi rigardis sian patron per kalkulema okulo, kaj farinte tiel ŝi notis per novega timo la liniojn de volo kaj rezoluteco. Estus terure kontraŭi lin. Kaj kiun ŝancon ŝi havus en tia lukto? Sed kial Stefano ne parolis? Nun estis malfrue. Kial li ne parolis sub la haŭ arbo ĉe Waikiki?

Tiam, kun granda sinkado de la koro, venis al ŝi ke ŝi sciis kial. Kion ŝi aŭdis iun tagon? Ho, jes, estis ĉe la tekunveno de Sinjorino Stanton, tiun posttagmezon kiam la sinjorinoj de la Misiista Kliko gastigis la sinjorinojn de la senata grupo. Estis Sinjorino Hodgkins, la alta blondulino, kiu demandis. La sceno revenis al ŝi brile — la larĝa lanai, la tropikaj floroj, la senbruaj aziaj servistoj, la zumo de la voĉoj de la multaj virinoj kaj la demando de Sinjorino Hodgkins en la grupo apud ŝi. Sinjorino Hodgkins loĝis fore sur la ĉeftero dum jaroj, kaj evidente demandis pri malnovaj amikoj de sia juneco. “Kio pri Sunjo Maydwell?” — estis ŝia demando. “Ho, ni neniam plu vidas ŝin; ŝi edziniĝis kun Vilĉjo Kupele”, — respondis alia insulloĝantino. Kaj la edzino de Senatano Behrend ridis kaj volis scii, kial edziniĝo influis la amikaron de Sunjo Maydwell.

— Hapa-haole, — estis la respondo; — li estis miksrasa, vi scias, ke ni de la Insuloj devas pensi pri niaj infanoj.

Dorotea turnis sin al la patro por pruvi sian supozon.

— Paĉjo, se Stefano iam venus al Usono, ĉu li ne povus veni kaj viziti nin?

— Kiu? Stefano?

— Jes, Stefano Knight — vi lin konas. Vi ĵus adiaŭis lin antaŭ nur kvin minutoj. Ĉu li, estante en Usono iun tagon, ne povus viziti nin?

— Certe ne, — Jeremio Sambrooke respondis bruske. — Stefano Knight estas hapa-haole kaj vi scias kion signifas tio.

— Ho, — Dorotea diris malforte, dum ŝi sentis malakran malesperon enŝteliĝi en la koron.

Stefano ne estis hapa-haole — ŝi sciis tion; sed ŝi ne sciis ke kvarona stamo da tropika sunlumo fluis en liaj vejnoj, kaj ŝi sciis ke tio sufiĉis por apartigi lin ekster la edziĝolimo. Estis stranga mondo. Jen Lia Moŝto A. S. Cleghorn, kiu edziĝis kun malheleta princino de familio Kamehameha, sed la viroj konsideris honoro koni lin, kaj la plej ekskluzivaj virinoj de la ekskluzivega Misiista Kliko vidiĝis ĉe liaj tekunvenoj. Kaj jen Stefano. Neniu malaprobis ke li instruis al ŝi rajdi surfotabulon, nek ke li kondukis ŝin per la mano tra la danĝeraj lokoj de la kratero Kilauea. Li povis vespermanĝi kun ŝi kaj ŝia patro, danci kun ŝi, kaj esti membro de la gastiga komitato; sed ĉar estis tropika sunlumo en liaj vejnoj li ne povis edzinigi ŝin.

Kaj li ne montris ĝin. Nur dirite oni scius. Kaj li estis tiel bonaspekta. La bildo de li formiĝis en ŝia imago, kaj antaŭ ol ŝi eksciis ŝi ĝojis pri la memoro de la gracio de lia belega korpo, de liaj grandiozaj ŝultroj, kaj de la povo ene de li, kiu ĵetis ŝin leĝere sur ĉevalon, portis ŝin sekure trans la tondraj ŝaŭmondoj, aŭ tiris ŝin per montbastono supren la severan laffirston de la Domo de la Suno. Ion pli subtilan kaj misteran ŝi memoris, kaj kiun eĉ tiam ŝi ĵus komencis kompreni — la aŭron de la maskla estaĵo kiu estas viro, tute viro, vireca viro. Ŝi ekkonsciis hontŝoke pri la pensoj kiujn ŝi havis. La vangoj koloriĝis per la varma sango, kiu rapide retiriĝis kaj lasis ilin palaj pro la penso ke ŝi neniam denove vidos lin. La steveno de la ŝipo estis jam en la fluo, kaj la ferdeko pasis apud la fino de la doko.

— Jen Stefano, — ŝia patro diris. — Mansvingu adiaŭe al li, Dorotea.

Stefano ŝin rigardis per avidaj okuloj, kaj li vidis en ŝia vizaĝo kion li antaŭe ne vidis. Pro la fluego de ĝojo al lia propra vizaĝo, ŝi sciis ke li scias. La kanto pulsadis en la aero:

Mia amo al vi.
Mia amo estu kun vi ĝis kiam ni renkontiĝos.
Ne necesas parolo por rakonti ilian historion. Ĉirkaŭ ŝi, pasaĝeroj ĵetadis siajn girlandojn al amikoj sur la doko. Stefano etendis siajn manojn kaj liaj okuloj petegis. Ŝi demetis sian propran girlandon, sed ĝi interplektiĝis kun la koliero de aziaj perloj, kiun Mervin, maljuna sukerreĝo, surmetis ĉirkaŭ ŝian kolon kiam li veturigis ŝin kaj ŝian patron al la ŝipo.

Ŝi baraktis kun la perloj alkroĉiĝintaj al la floroj. La ŝipo movadis pluen. Stefano jam estis sube. Jen la momento. Venontmomente li estos pasinta. Ŝi ekploris, kaj Jeremio Sambrooke ekrigardis ŝin demandante.

— Dorotea! — li kriis akre.

Ŝi intence rompis la fadenon, kaj, meze de disŝutado de perloj, la floroj falis al la atendanta amanto. Ŝi rigardis lin, ĝis kiam la larmoj ŝin blindigis kaj ŝi enigis la vizaĝon al la ŝultro de Jeremio Sambrooke, kiu forgesis siajn amatajn statistikojn pro mirego pri knabinetoj kiuj insistas plenkreski. La homamaso daŭre kantadis, la kanto estis forfadanta en la distancon, sed ankoraŭ fandiĝanta per la sensama langvoro de Havajio, la vortoj mordantaj ŝian koron kiel acido pro ilia malvero.

Aloha oe, Aloha oe, e ke onaona no ho ika lipo,
Ama brakumo, ahoi ae au, ĝis kiam ni renkontiĝos.
Tradukis el la angla Scott Page

Pro ĉi tiu traduko Scott Page fariĝis laŭreato en la branĉo Traduka prozo en la konkurso Liro-2008.


Literatura konkurso Liro-2010

La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro-2010. Ĉi-jare estas proponitaj du originalaj kaj tri tradukaj branĉoj:

1. Originala prozo
2. Originala poezio
3. Traduko el la angla lingvo: The man who lived for others de Jerome K. Jerome
4. Traduko el la franca lingvo: L'ami Joseph de Guy de Maupassant.
5. Traduko el la rusa lingvo: Amerikanec de Arkadij Averĉenko.
En la originalaj branĉoj (1, 2) oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj, en la tradukaj branĉoj (3, 4, 5) — nur per unu verko.

La originaloj de la tradukendaj tekstoj estas elŝuteblaj en la retejo de La Ondo de Esperanto.

Sendu kvar tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la sekretarion antaŭ la 1a de decembro 2010.

Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso.

Oni povas sendi la tekstojn kaj slipojn rete, en apartaj mesaĝoj, al la adreso sezonoj@yahoo.com. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La organizanto ĝis la 1a de januaro 2013 havos la ekskluzivan rajton de la unua publikigo de la ricevitaj konkursaĵoj en La Ondo de Esperanto kaj elektronike. La kopirajto restas ĉe la aŭtoro, kiu konsentas cedi ĝin senpage al la organizanto en okazo de libroforma eldono.

Bonŝancon!

Halina Gorecka
sekretario de Liro


Nia trezoro

Kiel akvo de l' rivero

Kiel akvo de l' riveroKiel akvo de l' rivero estas la plej signifa romano originale verkita en Esperanto de la franca aŭtoro Raymond Schwartz (1894–1973) kaj publikigita unuafoje en 1963. Ĉi tiu verko troviĝas sur la listo de bazaj legindaĵoj. kompilita de William Auld, kio interalie signifas, ke ĝia kono kaj kompreno estas deviga en Esperanto-kursoj kaj -ekzamenoj. La libro estis plurfoje reeldonita (Danlando 1977, Iltis 1987, Edistudio 1991).

Raymond Schwartz lernis Esperanton jam antaŭ la unua mondmilito, en 1912 li publikigis siajn unuajn poemojn kaj en 1913 fondis Esperanto-klubon en sia naskiĝurbo Metz. En 1920 Schwartz, kiu elpaŝis ankaŭ kiel humuristo-satiristo, fondis la Esperanto-kabaredon La Verda Kato, kiun li gvidis ĝis 1926, kaj en 1949 li retroviĝis inter la kunfondantoj de la grupo Tri Koboldoj, kiu ekzistis ĝis 1956. En 1933 li eldonis la satiran revuon La Pirato. Al liaj ĉefaj verkoj apartenas krome Anni kaj Montmartre (romaneto, 1930), La Stranga Butiko (poemoj, 1931), La Ĝoja Podio (poemoj, 1949), Vole… Novele (noveloj, 1971), Kun siaspeca spico (eseoj, 1971).

Kiel akvo de l'rivero estas historia romano kun aŭtobiografiaj elementoj, kiu traktas la vivspertojn de juna franco Pierre Touchard, kiu vivas komence de la dudeka jarcento en Alsaco-Loreno, pli precize en Autrecourt, vilaĝo en la eksfranca provinco aneksita de Germanio post la milito de 1870/71, do en la kamparo sude de la urbo Metz, kie ankaŭ la romanaŭtoro Schwartz mem havas siajn radikojn.

Post la nekutima geedziĝfesto de la pli aĝa frato, Pierre forlasas sian familion por konatiĝi kun la vasta mondo. Tra Parizo, kie li partoprenas en adiaŭa festeno de abiturientoj, li trafas Berlinon, kie lin volonte akceptas iu familio Geist, kie regas la ordema prusa reĝimo, Pierre perfektigas sian germanan scipovon kaj eĉ laboretas per franclingva instruado. Lia aperta karaktero permesas renkonti multajn novajn geamikojn, precipe junaĝajn. Neeviteble aldoniĝas amaj aventuroj kun iuj damoj kaj fraŭlinoj, dum kun la burŝoj trejniĝas sofistikaj ritoj kaj ekzerciĝadas ekscesaj studentaj ceremonioj kiel la arto trinki bieron.

Kiel franco en Berlino Pierre estas preskaŭ ekzotulo, sed ŝajnas, ke li pli kaj pli forgesas sian traŭmaton vekitan pro la specialaj sentoj akiritaj en la limzono, kie ambaŭflanke vivas parencoj, kiuj bone scias kion limo signifas. Meze de la amuza berlina diboĉado kaj senzorga bonvivado subite eksplodas la Granda Milito (t.e. la unua mondmilito), la idilio de la Kaiser-epoko rompiĝas, Germanio kaj Francio estis puŝitaj en la militon kaj Pierre fuĝas el Berlino, dum li ankoraŭ sigelas la reciprokan kaj eternan amon kun Annemarie, kaj reiras hejmen al Alsaco-Loreno, en la fifaman limzonon, kie li konatiĝos kun alispecaj spertoj — tiuj kun la milito. La fadeno ŝiriĝas kaj nia protagonisto reaperas dudek jarojn poste, kiam eksplodas nova milito, kiun li devas partopreni en soldata uniformo, kvankam kontraŭ sia propra volo.

En ĉio tio Pierre devas lerni, ke vide al la sorto la homo estas tute malgrava estaĵo, fakte nur guteto en la akvo de l'rivero, kiu ne mem elektas la propran fluadon, kaj neniu povas iri kontraŭ la fluado… Komenciĝas la pri- kaj kontraŭ-milita filozofio. La amrakonto finiĝas tiel, ke Pierre revidas en Marsejlo, kie sub la pseŭdonomo Bouchardelle li partoprenas la rezistan movadon, Annemarie Balkenwirth, nuntempe sinjorinon Bastrow, pri kiu mankis al li informoj dum longaj tri jardekoj, kaj kiu havas filon, kiu estas ankaŭ la filo de Pierre. Kiel Pierre ankaŭ ŝi konfliktis kun la nova politika reĝimo kaj fuĝis de ĝi al suda Francio. Malfeliĉe, Annemarie estas kaptita de Gestapo, dum ŝia propra filo, kiu estas ĝisosta nazio, organizas ŝian ekspedon en la koncentrejon, kie ŝi pluvivas. Kaj post nova paso de jaregoj Pierre kaj Paul, patro kaj filo, renkontos ŝin en mizerula hospitalo, kie ŝi laboras kiel flegistino.

Pli malpli detalajn recenzojn aperigis inter alie Edward Ockey en Esperanto (11/1963), Poul Thorsen en Norda Prismo (4/1963), Oldřich Kníchal en Panoramo/Starto (1980), William Auld en sia Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979), kaj kompreneble ankaŭ Geoffrey Sutton mencias ĝin plurloke en sia brilega anglalingva literatur-enciklopedio de la jaro 2008.

Kiam la romano Kiel akvo de l'rivero reaperis en 1991 ĉe Edistutio, Sten Johansson relegis ĝin kaj verkis atentindan kompozician strukturkritikon. Laŭ la opinio de la svedo la plej sukcesa parto de la romano de Schwartz estas la komenca epizodo, kiu ludas en Loreno: “Jen oni rimarkas, ke Schwartz estis en sia hejma medio. Lia humuro aldonas tre plaĉan spicon al bona kaj suka sceno el iama vilaĝa vivo”. Laŭ la recenzanto ankaŭ la rakonto pri Berlino estas plejparte bona kaj interesa, tamen oni tie rimarkas, ke kvankam la aŭtoro ja konis la medion, tamen ĝi ne estis vere lia propra: “Ĉi tie en Berlino Schwartz farĉas la rakonton per sterilaj vortludoj, kio post nelonge iĝas terure teda, kvankam li prezentas ilin kiel la ĵargonon de iuj rolantoj en la rakonto”. Poste oni saltas trans dudek kvin jarojn ĝis la komenco de la nova milito, la dua mondmilito, kaj tiu ĉi drasta salto tamen kaŭzas al la aŭtoro iom da problemoj por konstrui kredindan intrigon, sed ankaŭ tion li mastras pli-malpli kontentige, konkludis la recenzanto. En la lasta kvarono de la verko komenciĝas ĝiaj gravaj mankoj, Johansson taksis, ĉar temas pri la problemo kiel kunnodi ĉiujn fadenojn: “Schwartz tre domaĝe faras tion per serio da ekstreme malprobablaj koincidoj [sekvas ekzemploj, — A.K.]. La lasta kaj plej draste stulta de tiuj koincidoj okazas nur tri paĝojn antaŭ la librofino. Oni vere sentas, ke Schwartz post ege ambicia kaj lerta laboro jam plene malesperis pri kiel fini ĝin, kaj fatale decidis fini ĝin tuj, je ĉiu ajn kosto”.

Sed malgraŭ tiu malsukcesa fino, Kiel akvo de l' rivero restas laŭ Sten Johannson grava, interesa kaj legebla kun granda ĝuo: “Ĝi havas tiom da bonaj ecoj, belajn, detalriĉajn kaj buntajn priskribojn kaj scenojn el malsamaj medioj, ankaŭ ĉarman etoson el la epoko antaŭmondmilita. Ĝia temo devus esti plej grava al ĉiu esperantisto. Kaj ĝia lingvaĵo estas tutsimple modela. Legu ĝin!”

Andreas Künzli


Rusa antologio

Poemoj de Miĥail Lermontov

Kutime en la Rusa Antologio ni kelkfraze skizas la vivon kaj kreadon de ĉiu prezentata poeto, sed, same kiel en la kazo de Puŝkin, estus strange memorigi la vivojarojn kaj la ĉefajn verkojn de Mihaíl Júrjeviĉ Lérmontov. Ni nur menciu, ke fine de la 1980aj jaroj, post kolekto de antaŭmendoj en la tuta Sovetunio, oni eldonis lian duvoluman verkaron (1424 paĝoj) en la fantasta eldonkvanto 14.000.000 ekzempleroj. Legu kelkajn el liaj plej popularaj versaĵoj en novaj tradukoj de Valentin Melnikov.

AL STULTA BELULINO

Amur' demandis min iame,
Ĉu min allogas lia vin' –
Mi tiam ne soifis ame,
Sed trinkis ĉiom, ĝis la fin'.

Nun vane mi estingi penas
Soifon de brulanta buŝ' –
Pokalo de l' pasi' malplenas,
Samkiel via kapo-fuŝ'.

STANCOJ

Per menso atentinte re
La ĉenon, kiu l' vivon ligis, –
Mi ne sopiras pri l' pase':
Ĝi min neniom kontentigis.

Al ĝi, samkiel al nun-est',
verŝiĝis de pasioj ŝpruco,
Surŝutis ĝin malic-tempest'
Samkiel neĝ' sur stepa kruco.

Respondon al la sento-flam'
Ne trovis la soif' anima,
Kaj se mi kantas pri la am' –
Ŝi estis mia rev' intima.

Al mi, samkiel meteor',
Brilinte en mallum' vespera,
Ŝi estis ĉio por la kor',
Kaj trompis, kiel ĉio tera.

KIAL

Mi tristas, ĉar mi amas vin, kaj scias nun,
Ke misas sorto por floranta via jun' –
Ja ne indulgos ĝin monduma klaĉ' turmenta.
Pro ĉiu hela tag', aŭ pro dolĉec' momenta
Per larmoj kaj sopir' vi pagos al destin'.
Mi tristas… ĉar gajeco ne forlasas vin.

ENUO KAJ TRISTO

Enuo kaj tristo, sen mano amika. Sopir'
En hor' de anima malhelo…
Deziroj!.. ĉu indas eterna kaj vana dezir'?..
Kaj jaroj forpasas – plej bonaj, sen celo!

Ĉu ami… Sed kiun? Portempe – sensencas la pen',
Kaj ami eterne ne eblas.
Rigardi en sin? Ĉio pasis, kaj regas malplen':
Kaj ĝoj', kaj turmentoj, kaj ĉio tro feblas…

Pasioj? Sed frue aŭ tarde la dolĉa dolor'
Degelos pro vort' de racio;
Kaj viv', esplorita kun frida atenta rigor' –
Ja estas nur ŝerco sen sprit', plu nenio…

Tradukis el la rusa Valentin Melnikov


Ankaŭ infano estas homo

Korczak, Janusz. Reguloj de vivo / Tradukis el la pola Tomasz Chmielik. — Czeladź: Hejme; Świdnik: Libro-Mondo, 2009. — 95 p.

Korczak, Janusz. Reĝo Maĉjo la Unua / Tradukis el la pola Tomasz Chmielik. — Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2009. — 176 p.; il.

En Varsovio en la juda tombejo estas monumento: maljuna viro, ĉirkaŭata de infanoj, tenas sur la brakoj la plej malgrandan knabeton.

La monumento estas dediĉita al Janusz Korczak (lia vera nomo estas Henryk Goldŝmit), kuracisto kaj edukisto, dum lia lasta en la vivo vojo al la gasĉambro en Treblinko. Inter la 5a kaj la 8a de aŭgusto 1942 li iris kun siaj edukatoj al vagonaro, forportonta ĉirkaŭ 4000 infanojn kun edukistoj el ĉiuj orfejoj al Treblinko, ĉar li ne povis fari aliel. Li ne povis lasi siajn gelernantojn en malfacilaj minutoj.

Tio okazis al Janusz Korczak tute nature, ja li ekde la infanaĝo estis Homo, ne estonta kaj ne edukonta, sed nuna Homo, kiu mem se ĝuste ne sciis, do li multe pripensis, kio estas bono kaj kio estas malbono, kaj serĉis vojon, kion fari, ke ĉiuj homoj, precipe infanoj, vivu en bono. Li jam tiam sciis, ke en la vivo, bedaŭrinde, ne ĉiam bono venkas malbonon. La vivo ne ĉiam estas justa, kiel ni volus. Iam okazas maljusto.

Plejparte la vivo maljustas al neplenkreskaj homoj, kiujn multaj plenkreskuloj traktas kiel ulojn, kiuj ne rajtas mem deziri, voli, scii ion, pensi pri io, fari ion sen permeso de plenkreskuloj. Se plenkreskuloj ion malpermesas al infanoj sen klarigo kaj sen atenti la kaŭzon de infanaj deziroj, do, la infanoj ne faros la malpermesitan dum infanaĝo, sed havos kaŝitajn revojn fari tion, kiam ili elkreskos. Krom tio la infano alkutimiĝas ne respondeci pri siaj agoj, ĉar li (ŝi) uzas ne la propran konscion, sed permeson de plenkreskuloj.

Janusz Korczak estas aŭtoro de kelkaj sciencaj traktaĵoj pri pedagogio, inter kiuj estas la libro Reguloj de vivo, tradukita al Esperanto de Tomasz Chmielik. En ĝi la aŭtoro ne donas pretajn receptojn aŭ postulojn de tio, kion devas fari edukantoj aŭ edukatoj, sed proponas al sia leganto memstare trovi eliron el certa problemo kaj vidi la situacion ambaŭflanke — de plenkreskulo, kiu edukas, kaj de infano, kiu estas edukata. La libro konsistas el ĉapitroj, kies nomoj mem diras pri la enhavo: Kiuj estas plej proksimaj, Domo — hejmo, Plenkreskuloj hejme, Korto — ĝardeno, Strato, Lernejo, Distroj, Riĉa — malriĉa, Pensoj — sentoj, Sano, Kapabloj, Agrabla — malagrabla, Avantaĝoj — malavantaĝoj, Knaboj — knabinoj, Pasinteco — estonteco. Tra la tuta libro trairas la ĉefa penso de la aŭtoro — neplenkreskulo estas la sama homo kiel plenkreskulo, nur li (ŝi) ne povas vortumi siajn pensojn kaj ne havas ankoraŭ sufiĉan vivosperton. Ne hazarde enkadrigas la libron Antaŭparolo kaj Tri aldonoj al ĉi tiu libro, en kiuj tiu penso estas eldirita pli forte kun la plej elstaraj ekzemploj el lia pedagogia agado.

La dua speco de verkoj de Janusz Korczak estas beletraĵoj. Ĉiuj ili prezentas la mondon de neplenkreskuloj. Ni foliumu la romanon Reĝo Maĉjo la Unua, tradukita de la sama Tomasz Chmielik. En tiu romano la aŭtoro rakontis pri siaj infanaj pensoj, pri tio, kion li mem volis efektivigi ekde la infanaĝo. Reĝa filo Maĉjo orfiĝis en tre juna aĝo. Li poiomete komencis kompreni, kiel malfacile estas regi la landon. En la libro estas multe da aventuroj de la juna heroo, sed pli multe da liaj pensoj pri gravaĵoj, sen kiuj la vivo entute kaj precipe la infana vivo ne estus feliĉa. Maĉjo faras reformojn, kiujn mem Korczak volis fari en sia infanaĝo. Li organizis Infanan sejmon (parlamenton), kiu okupiĝas pri demandoj, ligitaj kun malplenkreskuloj, Infanan gazeton, kiu informis ĉiujn infanojn pri novaĵoj en la sejmo kaj en la infana medio. Certe, ne ĉio estis sukcesa, ĉar tio estis la unua sperto en tiu sfero. La vivo ne estas fabelo. Ni volas, ke ĉiu komprenu, ke la homoj povus esti feliĉaj, se ili subtenus ĝustajn infanajn revojn. Sed fine tio okazas nek en la romano, nek en la vivo de Janusz Korczak. En la realo tiu sistemo, pri kiu pensis la edukisto, post multaj jaroj estis kreita de li en orfejoj, kie estis kaj propra informtabulo, kaj leterkesto, kaj infangazeto, kaj komunaj kunsidoj kun infanoj, kaj komuna deĵorado, kaj infana tribunalo. Sed denove ĉion forstrekis la milito.

Mi ne scias, ĉu ekzistas Esperanto-traduko de alia romano de Janusz Korczak, Reĝo Maĉjo sur insulo senhoma, ĉar al mi tiu heroo estas tre simpatia kaj mi volus denove renkontiĝi kun li en la daŭrigo de la libro.

Tomasz Chmielik faris grandan kaj gravan laboron per la traduko de la libroj. Certe, kaj plenkreskuloj — edukistoj kaj simplaj homoj — kaj neplenkreskuloj ricevos ne tiom plezuron pro legado de la libroj, kiom eblecon vidi la mondon de infanoj de alia flanko kaj pripensi multon en niaj interrilatoj kun infanoj. Des pli ke la libroj estas bele eldonitaj kun ilustraĵoj el infanaj pentraĵoj (Reĝo Maĉjo la Unua) kaj fotoj (ambaŭ eldonaĵoj).

Irina Mironova
doktoro pri pedagogio 


Ricevitaj libroj

Franko, Ivan. [Elektitaj verkoj] / Komp., antaŭpar. Viktor Pajuk; Trad. el la ukraina Mikaelo Bronŝtejn, Andreo Rogov, Sergeo Zikejev, Nikolaj Danovskij, Nadija Andrianova-Hordijenko, Aleksandr Koroleviĉ, Marina Aleksejeva, Denteto. — Lucjko: Xxxx'x, 2008. — 80 p.; 250 ekz. — (La biblioteko de “Helianto”; Vol. 1]. — [Donaco de Anatolij Sidorov].

Korczak, Janusz. Reĝo Maĉjo la Unua / Trad. el la pola Tomasz Chmielik. — Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2009. — 176 p.; il. — [Recenzoekzemplero].

Korczak, Janusz. Reguloj de vivo / Trad. el la pola Tomasz Chmielik. — Czeladź: Hejme; Świdnik: Libro-Mondo, 2009. — 95 p. — [Recenzoekzemplero].

Vidman, Čestmír. Sedmnáct slabik = Dek sep silaboj: [Dulingva poemaro] / Komp., trad. el la ĉeĥa Jaroslav Krolupper; Postpar. M.<|>Turková — Praha: Petr Dvořák, 2009. — 86 p., il.; 400 ekz. — [Donaco de Jiří Patera].

Vondroušková, Ljubov. Iluzio = Xxxxxx: [Dulingva poemaro] / Trad. el la rusa Jaroslav Krolupper; Postpar. Ivo Pospíšil. — Brno: Onufrius, 2009. — 60 p., il. — [Recenzoekzemplero].

Линцбах, Яков Иванович. Принципы философского языка: Опыт точного языкознания / Закл. ст. И. И. Ревзина. Изд. 2-е, доп. — М.: Книжный дом “ЛИБРОКОМ”, 2009. — 248 с. — (Серия “История лингвофилософской мысли”). — [Donaco de Tatjana Korĵenkova]. 


Ricevitaj gazetoj

Bulteno de Esperantista Klubo en Praha, 2010/1;
EAB Update, 2010/49;
Esperanta Finnlando, 2010/2;
Esperanto, 2010/4;
Esperanto aktuell, 2010/2;
Esperanto en Danio, 2010/2;
Gazeto Esperanto, 2010/72;
Ĝenerala Informilo, 2010/160;
Heroldo de Esperanto, 2010/3,5;
Homarane, 2010/1;
Juna Amiko, 2009/3;
KAE-Informilo, 2010/70;
Konstru-Forumo, 2010/20;
Kontakto, 2010/1;
La Gazeto, 2010/147;
La Ondo de Esperanto, 2010/5;
La Revuo Orienta, 2010/3;
Le Monde de l'Espéranto, 2010/573;
Monato, 2010/5;
Okazas, 2010/573;
REGo, 2010/2;
Svisa Esperanto-Societo Informas, 2010/2. 

Juda humuro

Li ridos nur hejme

Kelkaj judoj sidis en gastejo, rakontis ŝercojn kaj multe ridis.

Kiam Berl rakontis sian ŝercon, ĉiuj ĉeestantoj ridis, escepte de Pinje.

Oni demandis lin: “Kial vi ne ridas?”

Pinje respondis: “Mi estas en kverelo kun Berl kaj tial mi ridos hejme”.

Volas/povas

Abrahamo: “Kalman, ĉu vi volas pruntedoni al mi 100 florenojn?”

Kalman: “Jes, mi volas, sed ne povas”.

Abrahamo: “Do eble vi povas prunti al mi 10?”

Kalman: “Tio estas alia afero. Tion ĉi mi povas fari, sed ne volas”.

El la kolekto de Josi Ŝemer


Internacia Fotokonkurso de La Ondo

Post dek du sukcesaj konkursoj (1998–2009) la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la 13a Internacia Fotokonkurso.

Rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15×20 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj, senditaj elektronike, ne estas akceptataj.

La konkursaj fotoj devas esti senditaj al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando). La fotoj devos atingi la sekretarion de la konkurso antaŭ la 1a de decembro 2010.

La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo, poŝta adreso kaj retadreso (se estas) de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj jam premiitaj aŭ publikigitaj.

Juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj:

1. 50 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto en 2011.
2. 25 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto en 2011.
3. abono de La Ondo de Esperanto en 2011.

Speciala premio (50 eŭroj kaj abono de La Ondo de Esperanto) por la plej bona foto pri la temo Familio.

Ĉiu premiito ricevos diplomon. La rezulto estos anoncita en La Ondo de Esperanto. La organizanto de la konkurso havos ĝis la 1a de januaro 2012 ekskluzivan rajton uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj. Poste la publikigo-rajton havos kaj la organizanto kaj la aŭtoroj.

Halina Gorecka
sekretario


La Ondo de Esperanto

SENDEPENDA INTERNACIA ĈIUMONATA MAGAZINO, 2010, №6 (188)

Aperas ĉiumonate
Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
Refondita en 1991
Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
Redaktas: Aleksander Korĵenkov
Konstantaj kunlaborantoj: Peter Baláž, István Ertl, Dafydd ab Iago, Wolfgang Kirschstein, Aleksej Korĵenkov, Alen Kris, Glebo Malcev, Floréal Martorell, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Aloísio Sartorato, Serge Sire, Andrzej Sochacki
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Elektronika adreso: sezonoj@kanet.ru
Telefono: (4012) 656033
Hejmpaĝo: Esperanto.Org/Ondo
Abontarifo por 2010:
— Internacia tarifo: 38 eŭroj
— Orienteŭropa tarifo: 20 eŭroj
— Ruslanda tarifo: 590 ruslandaj rubloj
— Aerpoŝta aldono: 5 eŭroj
— Elektronika abono: 12 eŭroj
Konto ĉe UEA: avko-u
Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
Eldonkvanto: 600 ekzempleroj
Anonctarifo:
— Plena paĝo: 100 EUR (3000 rubloj)
— Duona paĝo: 60 EUR (1800 rubloj)
— Kvarona paĝo: 35 EUR (1050 rubloj)
— Okona paĝo: 20 EUR (600 rubloj)
— Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 15 rubloj por 1 cm²
— Kovrilpaĝa kolorplena anonco kostas duoble.
Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA.

Oni povas represi tekstojn kaj bildojn el La Ondo de Esperanto nur kun permeso de la redakcio de la aŭtoro kaj kun indiko de la fonto.

© La Ondo de Esperanto, 2010.