Evidente, la aŭtoro celas ne nur fari mallongigitan kaj aktualigitan eldonon de la Drezena libro. La libro vere sidas sur sia subtitolo “interlingvistiko por ĉiuj”; alivorte, ĝi estas scienc-populara verko pri interlingvistiko por ĉiuj popoloj. Ĝi estas Esperanta traduko de la originale rusa manuskripto, kiu mem ankoraŭ ne estas eldonita, tamen jam ekzistas du eldonoj en etnolingvoj (litova kaj estona). Menciindas, ke, kvankam la originala verko estas indikita kiel la produkto de 2003, kelkaj informoj en la Esperanta eldono estas aktualigitaj ĝis 2005.
En la antaŭparolo la aŭtoro skize difinas interlingvistikon branĉo de lingvistiko kaj “scienco pri internacia lingva komunikado kaj pri internacia lingvo kiel rimedo de tiu komunikado”. La aŭtoro opinias ke la nuntempa interlingvistiko fokusiĝas sur tiuj ĉi fundamentaj problemoj: “diakrona esplorado de la ideo de la komuna lingvo ekde la antikva epoko ĝis la nuntempo; apero de du ekzistoformoj de la komuna lingvo — internacia helplingvo, kiel bezono de nia tempo kaj de la proksima tempo, kaj tutmonda (universala) lingvo kiel latenta objekto de fora estonteco; esplorado de la problemaro de la socia direktado de la lingvo; prognozado de la monda lingva procezo k.a.” La aŭtoro plu diras “ĝuste al ĉi tiuj kaj al aliaj demandoj estas dediĉita ĉi tiu libro”. Ĉiuj, kiuj havas iom da konoj pri lingvistiko, scias ke la menciitaj demandoj ne estas facile responditaj kaj eĉ diskutitaj. Kiam la aŭtoro volas fari tion en ĉi tiu neampleksa libro, ni povas kompreni, ke la subtitolo de la libro certe pravas: ĝi estas libro por ĉiuj, ne speciale por fakuloj.
Ĉapitro 1, kun la titolo Nova Babelo, aŭ “lingva ĝangalo” de la moderna mondo montras la kompleksan lingvodiversecon en nia planedo ekde la antikva Babelturo al moderna scienc-teknika revolucio. Post kelkaj diskutoj, la aŭtoro provizore konkludas, “ke la loĝantaro de la tero nuntempe uzas ĉirkaŭ kvin mil lingvojn. La nombro 5000 estas proksimuma, kun +500 aŭ -500”. Tie ĉi, mi ne povas taksi ĉu la nombro estas preciza, tamen sendube nia mondo estas multelingva. Kiam lingva diverseco portas al ni la buntecon, ĝi ankaŭ malhelpas interlingvan komunikadon. Por trapasi la lingvajn barojn oni kutime uzas kvar ĉefajn manierojn: 1) tradukado, 2) studado kaj konado de lingvoj, 3) kreado de nova lingvo (novaj lingvoj) kaj ties enkonduko en la praktikon; la kvara maniero kombinas kelkajn el ĉi tiuj solvoj. Tiuj ĉi formas la strukturan kadron de la libro. Tiaj strukturoj ankaŭ bone konkretigas la difinon de interlingvistiko menciitan en la antaŭparolo. La aŭtoro diskutas la tradukadon kiel la solvon ne nur tradicie, ankaŭ per nova tekniko — maŝine. Fakte, maŝina tradukado ludas la gravan rolon en multaj organizaĵoj, ekzemple, maŝinoj tradukis 693.306 paĝojn por Eŭropa Unio en 2004.
En la dua ĉapitro, la aŭtoro tuŝas la interesan demandon: “Kiom da lingvoj oni povas lerni?”. Tio estas intime rilata al la ĵus menciita dua maniero. Laŭ lingvoposeda kapableco, la aŭtoro konstruas jenan ŝtuparon: dulingveco — multlingveco — poligloteco. Se iu scius almenaŭ du pliajn lingvojn krom la propra, ŝli posedas multlingvecon, kiam ŝli regas scion de almenaŭ kvar-kvin lingvoj, ŝli estas poliglota. Evidente, tiuj ne estas facilaj taskoj por ordinaruloj. Tamen, verŝajnas al la aŭtoro, ke dulingveco ne estas malfacila por multaj ordinaruloj. Por mi, se la aŭtoro povus pli multe argumenti pri la ĝenerala praktiko de dulingviĝo, ĝi pli utilas por enkonduki la modelon de ĝenerala dulingva komunikado, ĉar tio estas racia fundamento de la sekvaj ĉapitroj. La aŭtoro citas el Paul Ariste: “Mi ŝatas ĉiujn lingvojn, kiujn mi posedas kaj kiujn mi … ne posedas”. Persone, mi preferas lian alian saĝaĵon “la historio de lingvoscienco montris, ke estas riske fari lingvistikajn prognozojn”.
Antaŭ komenci la diskuton de la tria maniero, kreanta novan lingvon, la aŭtoro unue argumentas pri socia reguligo de la lingvo (la tria ĉapitro). Multaj interesaĵoj estas prezentitaj tie, tamen se la aŭtoro povus eltiri pli multajn atingojn el la scienco “lingva planado kaj lingva politiko”, eble la respondo estos pli bona kaj pli trafa al la demando, ĉu la lingvo povas esti planata, aŭ ĉu homo povas konscie influi la strukturon kaj evoluadon de la lingvo? Mi ĝoje legis, kiel oni esprimas pianon piĝine: “unu granda objekto, iel ligita kun muziko: se oni premas ĝiajn dentojn, aperas sono”. Ĉar tio elmontras grandan similecon al la esprimo “a white root that makes eyes full of water” (askalono) en Basic English. La kvara ĉapitro preludas la serĉadon de mondolingvoj (racia lingvo, artefarita lingvo).
La kvina ĉapitro revuas multajn mondkonatajn homojn, kiuj partoprenis en la serĉado de filozofia lingvo. Pri tio la aŭtoro prave konkludas: “Ne estas troigo diri, ke verŝajne neniu grava filozofo kaj sciencisto en la 17a jarcento ignoris ĉi tiun problemon (pri la universala lingvo)”. La serĉintoj de la ideala logika-filozofia lingvo kredas ke “la vivaj lingvoj estas neregulaj kaj nelogikaj. Tio malhelpas perfektigi la homan menson. Por la pensado necesas alia lingvo”, kiu surbaze de logiko “respegulus la realan mondon kaj rilatojn inter la objektoj de la mondo”.
En la sesa ĉapitro ĉefrolas Juraj Križanić, kiu estis kroato laŭ la deveno kaj tutslava klerigisto laŭ la misio. “Estas grave, ke la lingvistika eksperimento de Križanić anticipis la direkton en kiu poste evoluis la internacilingva teorio — aposteriora lingvoprojektado, kiu en la moderna interlingvistiko estas konsiderata kiel la plej perspektiva”.
Bildaj lingvoj estas la ĉeftemo de la sepa ĉapitro. Pazigrafiaj sistemoj por internacia uzado ekaperis en la 17a jarcento, kaj dum preskaŭ kvar jarcentoj diverslandaj entuziasmuloj publikigis centon da tiaj projektoj. Tio estas vere interesa. Cent pazigrafioj dum kvar jarcentoj! la aŭtoro demandas sin: “Kial ne unu, aŭ almenaŭ ne kelkaj? Kial provoj krei perfektan pazigrafian sistemon ne ĉesas ĝis nun? Kion novan trovas aŭtoroj de ĉiu sekvanta pazigrafia projekto? Ĉu ĉiuj cent sistemoj estas originalaj strukture?” Se vi volas scii la respondojn de tiuj ĉi demandoj, legu la libron! En la paĝo 62 estas la ekzemplo de la ĉina signo “viro”, kiu konsistas el du signoj, se la aŭtoro ankaŭ donus la signifojn de ĉi du signoj, estos pli bone. Tial, oni povas kompreni “viro = kampo + forto” = “fortulo por kampaj laboroj”. La aŭtoro ankaŭ mencias “ĉiu signo estas unu vorto” (en la ĉina lingvo) en la 64a paĝo. Mi ne klare konas la fonton de la aŭtoro, ĉar en la moderna ĉina lingvo, la vorto ofte konsistas el du signoj. Cetere, “putonghua” ne nur estas literatura lingvo, ĝi ankaŭ estas parola lingvo ĉiutaga por multaj ĉinoj.
Solresol muzikis la lingvon en la oka ĉapitro. Kvankam “per tiu ĉi lingvo oni povis skribi, paroli, oni povis ludi ĝin per iu muzikinstrumento” (E.Drezen), Rasmus Rask pravas ke la universala lingvo “devas havi nenion novan kompare kun etnaj lingvoj, por ne pezigi senbezone la homan memoron per novaj signoj”. Tiuj diraĵoj bone resumas: “en la dua duono de la 19a jarcento ĉiam pli klare eksmodiĝis la ideo pri tio, ke universala lingvo finfine devos kvazaŭ anstataŭi la ekzistantajn etnajn lingvojn. Progresis la ideo pri tio, ke arte kreita lingvo devos primare esti nur helprimedo de komunikado”.
“Menade bal — püki bal!” (Al unu mondo — unu lingvon!) estas ne nur slogano de la kreinto de Volapuko — Johann Martin Schleyer. La praktiko de Volapuko unuafoje en la historio pruvis, ke lingvo kreita de unu homo, povas transformiĝi je reale funkcianta lingvo, je reala komunikilo inter diverslingvanoj.
En la deka ĉapitro, la aŭtoro provas kondensi 120 jarojn da esperoj kaj agoj de Esperanto en 14 paĝoj, tio ne estas facile plenumita tasko, tamen feliĉe, ni havas multajn verkojn por komplementi ĉi-flankajn konojn pri la sola planlingvo laŭ socilingvistika kriterio. Laŭ la aŭtoro, “la 120-jara praktikado de Esperanto montras, unuflanke, objektivan bezonon de internacia komunikilo por la homaro, dividita je landoj, popoloj kaj lingvoj; aliflanke, ĝi demonstras principan eblon realigi la ideon de konscie kreita lingvo”. Sendube, li pravas. Tamen, kiel Esperanto fariĝas la sola vivanta planlingvo, la respondoj ankoraŭ estas atenditaj.
Ĉapitro 11 montras la lukton inter skemismo kaj naturalismo en lingvoprojektado, tiu diskuto estas utila, ĉar “tia lingvokreado senĉese daŭras. Tamen ofte sen necesa scio pri tio, ke multon oni jam faris pli frue…” La 12a ĉapitro daŭrigas la temon kaj donas interlingvistikan statistikon de la antikva epoko ĝis la nuna tempo. Bedaŭrinde, la datumado aktualiĝis nur ĝis la 1973a jaro. Ĉapitro 13 temas pri la problemo de etnaj lingvoj kiel internacia lingvo.
La konkluda ĉapitro havas la titolon Kiel aperos la komuna lingvo? La aŭtoro respondas laŭ kvin direktoj: «La unua vojo estas promociiĝo de unu aŭ kelkaj etnaj (naciaj) lingvoj al la rolo de la komuna lingvo. La dua vojo estas tutmonda kunfluiĝo de etnaj lingvoj, kiu devos okazi post la venko de komunismo en la mondo, kiam malaperos limoj inter la nacioj, kaj la homaro vivos kiel unu socia organismo. La tria vojo estas kreado de tutmonda helplingvo etne neŭtrala aŭ preskaŭ neŭtrala por ĉiu popolo en la mondo kaj samtempe pli logika kaj perfekta ol la “naturaj lingvoj”. La kvara vojo estas “teknika”, konsideranta uzadon de komputila teknologio. La kvina vojo kombinas la suprenomitajn, do: unu el la etnaj lingvoj + artefarita lingvo + “aŭtomata tradukilo” ktp».
La aŭtoro finas sian verkon jene “la lingvo estas dialektike kontraŭdira fenomeno: ĝi estas samtempe ponto kaj muro. Kiel ponto ĝi unuigas la samnacianojn; sed unuigante la homojn interne de unu nacio, ĝi estas muro, kiu disbaras la popolojn. Tamen forlasante sian internan etnan aplikadon, lingvo iĝas ponto, kuniganta naciojn — tiaj estas internaciaj, aŭ `mondaj' lingvoj…” Kiel interlingvisto, mi ĝojas, ke nia tasko trovas (aŭ konstruas?) la plej belan ponton por la homaro.
En la fino de la libro troviĝas rekomendata literaturo, prezento de la aŭtoro, nomindekso kaj detala enhavtabelo. Ŝajnas al mi, ke prefere estu donitaj la titoloj de la Esperantaj eldonoj de la libroj de Eco kaj Janton. Ankaŭ la temindekso estas bezonata.
Resume: la aŭtoro plenumas sian taskon, instruante interlingvistikon por ĉiuj. La tradukanto kaj eldonanto ankaŭ altakvalite tradukas kaj aperigas ĝin por Esperantaj parolantoj, por kiuj la libro estas plene signifa, ĉar nia lingvo mem naskiĝis el interlingvistiko kaj ankaŭ perfektigas la sciencon. Do, senhezite, mendu ĝin tuj, ĉar la libro estas presita en nur 500 ekzempleroj!
Liu Haitao (Ĉinio)
La Ondo de Esperanto. 2006. №11 (145)