Aliroj al Esperanto estas mirinda libro

Aliroj al Esperanto / Red. Christer Kiselman, Renato Corsetti, Probal Dasgupta; Antaŭpar. Christer Kiselman. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2018. – 229 p.

Aliroj al Esperanto

Aliroj al Esperanto estas mirinda libro, nepre havinda en biblioteko de ĉiu esperantisto, kolektiva verko de kelkaj eminentaj esperantistoj.

Javier Alcalde aŭtoris skizon de la historio de pacmovado kaj la provon aljuĝi pacpremion Nobel al Zamenhof, Detlev Blanke superrigardis interlingvistikon ĝenerale, Cyril Brosch prezentis juran aliron al la Fundamento kaj la Bulonja deklaracio, Probal Dasgupta tuŝis komplikan temon de Esperanta sintakso, Sabine Fiedler rakontis pri frazeologio de nia lingvo (kaj ĝia graveco por instruado), Federico Gobbo trovis la nepre havendajn gramatikajn trajtojn por ĉiu homa lingvo kaj komparis Esperanton al kelkaj (eĉ ekstereŭropaj) lingvoj, Kimura Goro Christoph esploris la internan ideon de Esperanto kaj la disputojn ĉirkaŭ ĝi, Ilona Koutny montris la lokon de Esperanto en tipologia sistemo de lingvoj, Liu Haitao mezuris Esperanton kaj montris ĝiajn distribuajn kurbojn (kiuj ne aspektas tre nenature surfone de similaj kurboj por aliaj lingvoj), Carlo Minnaja rememorigis pri (o)nia nescio de la Esperanta literaturo, Hirosh Nagata kunlabore kun Renato Corsetti esploris la influon de la gepatra lingvo al la preferata vortordo de E-parolantoj, Orlando E. Raola rakontis pri esperantismo vidpunkte de hedonismo, Giorgio Silfer analizis du leterojn de Zamenhof por konkludi ke “raŭmismo indikas la respondon”, kaj Humphrey Tonkin rakontis pri historiografio de Esperanto, ĝiaj misoj kaj mankoj.

Kelkaj temoj estas tute novaj por mi, kiel la skizo pri la pacmovado, aliajn mi pli frue jam esploris (ekzemple, la statistikan distribuon de Esperantaj vortoj — sed mi menciu, ke Liu Haitao tre bone klarigas la malfacilan temon). La kontribuoj de Gobbo kaj Koutny estis la plej atentokaptaj por mi (kadre de mia intereso al lingvistiko kaj lingva diverseco), sed certe ĉiu leganto trovos sian preferatan aŭtoron kaj povos daŭrigi legadon de la respektivaj verkoj.

La antaŭparolo enhavas aludon al skandalo en la Akademio, pri kiu mi pli frue ne sciis kaj ne scias plu ion krom la aludo kaj duvorta citaĵo (“kadavra veneno”, tiel nomas sin en citiloj akademiano Kiselman). Mi preferus aŭ legi pri tio alineon aŭ tute neniom — por ne pripensi interalie, ĉu ĉiuj aŭtoroj sukcesis konfirmi sian partoprenon en la libro de nova statuso aŭ iu verkis por ĝi kiel por projekto de la Akademio.

Mi rekomendas la libron al ĉiu esperantisto kun profunda intereso al la lingvo kaj ĝia historio, al ĉiu, kiu foje demandas sin: kio igas Esperanton speciala inter la aliaj planlingvoj kaj homaj lingvoj ĝenerale. Mi esperas, ke la dua eldono, se ĝi iam okazos, unuecigos la kontribuojn (kelkaj havas resumon antaŭ la teksto — aliaj ne, la titoloj de kelkaj parolas por si mem — de la aliaj restas enigmo ĝis eklego).

Fine de ĉiu kontribuo estas listo por pli profunda legado kaj biografieto de la aŭtoro. Tiel eblas iom pli proksime “konatiĝi” kun la aŭtoroj, inter kiuj multaj estas tre videblaj aktivuloj en la movado.

Vjaĉeslav “Slavik” Ivanov

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №10 (300).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-aliroj.htm.