Nenifar': iom monotona, sed nepre atentinda albumoArmide, Guillaume. Nenifar': Bitalbumo. Donneville: Vinilkosmo, 2019. La recenzata albumo estas persona projekto de la franca esperantisto Guillaume Armide (en Esperanto – Gijom' Armide): li aŭtoris ĉiujn tekstojn kaj muzikojn, mem kantis kaj pianludis. Kompreneble, ne eblis fari la tutan laboron sole, do kelkaj pliaj personoj aranĝis la teknikan laboron (kaj eĉ pli kelkaj subtenis la tutan aferon), sed rezultis la albumo esence solista, respegulanta kaj la krean manieron de la artisto, kaj ties mondrigardon. Nepre indas atentigi, ke la aŭtoro subtenas la ideon pri tio, ke la muziko devas esti libera; tial la tuta albumo aŭskulteblas, ekzemple, en la koncerna vikipedia paĝo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Nenifar%27). Entute temas pri 14 pecoj (unu el ili estas senteksta, nurmuzika). La plimulto uzas nur pianan akompanon kaj unuvoĉan kantadon; nur en du pecoj kromaperas fluto, en unu plia – drum-partio; sporade sonas kelkvoĉa kantado (plenumata de la aŭtoro mem). La dominantan ĝenron de la kantoj oni eble povus nomi “balado”, tamen temas pri baladoj sufiĉe intimaj kaj kun iom da fantazio kaj eĉ mistikemo. La diskreta malriĉeco de la instrumenta partio faras bonan impreson pri “viva prezentado”, la voĉo de la aŭtoro estas tre agrabla, la prononco tre klaras kaj (krom nur unuopaj misetoj) preskaŭ perfektas. La pli multaj tekstoj temas pri personaj sentoj kaj intimaj psikaj travivaĵoj. Certe, temas ankaŭ pri la amo, sed kun iom novaj (almenaŭ por mi, se temas pri la Esperanta muziko) akcentoj: foje malkaŝe sonas la ideoj de pluramemo (samtempa amrilatado kun pluraj personoj) kaj “sekse neklasikaj” amligoj. Tiujn ne tro kutimajn temojn subtenas ankaŭ la uzo de la “genre neŭtrala triapersona” pronomo ri, kiun la aŭtoro tamen uzas iom ŝpare kaj, fakte, nur lige al la prezentata temaro (ne temas do pri “senbrida riismo”, la menciita pronomo aperas nur en tri tekstoj, eblas rigardi ĝin nur arta rimedo). Iom apartas la kantoj La plej granda (unuavide – apologio de feminismo, sed komprenate pli vaste ĝi prezentas brilan satiron pri la nuntempaj politiko kaj socio: “Malnovas tiu mondo, kie venkas la plej granda *aco”, la asteriske prezentitan literon divenu mem) kaj La fabela rakonto pri milda Dudu... (kiu prezentas iom naivan, sed ja kortuŝan fabelon pri la plibonigo de la mondo; la refreno de tiu kanto estas eble la plej bela kaj kulmina parto de la tuta albumo). Troveblas trafaj kaj impresaj pensigaĵoj, kiel “Vi kredas, ke vi estas via menso; tio estas iluzio, la ilo [la menso] kaperis vin” (ĉi-foje, fakte, temas pri la ideoj de Eckhart Tolle, iom fama mens-trejnisto) aŭ “Se okazas, ke mia nudec’ estas al vi malomaĝo, [do] ne admonu min al pli da dec’: daŭre vastas la pejzaĝo”. Lingve la tekstoj estas verkitaj en sufiĉe bona kaj eĉ freŝa Esperanto; multas vortokreaj impovizoj (ekzemple, “nereĝojigeblulo”, “morgaŭen”) kaj atentokaptaj metaforoj (ekzemple, “milda kiel parasaŭrolofo”); evidentaj eraroj nur kelkas. Tamen versteknike la tekstoj estas iom krudaj: la aŭtoro preskaŭ ĉiam zorgis fari bonajn rimojn, sed la plimulto de la tekstoj estis verkitaj per tre varia metro. La metrovarieco estas neniel malbona per si mem; sed agacas, ke eĉ ĝi ne sukcesis savi la aŭtoron kontraŭ la mislokitaj akcentoj (ja iom mildigataj per la liber-ritma kantado, sed klare sentataj); multaj rimoj estas “ŝiritaj” (rimiĝas nur iuj vorto-partoj, kiuj apartenas al diversaj versaj kaj muzikaj linioj). Iomaj deflankiĝoj de la klasikaj kutimoj ja povas impresi kiel “siaspeca spico”, sed tro da spico malutilos al ĉiu plado. Mi sincere aplaŭdas la poeziajn sentojn kaj strebojn de la aŭtoro, tamen ne povas eviti la kritikon de la verstekniko; la troabundo da licencoj ja rompas la tutan sistemon, dum ne temas pri la kreo de io principe nova. La muziko de la kantoj estas sufiĉe bela kaj varia, eĉ malgraŭ la instumenta malriĉeco. La pianaj aranĝoj estas diversaj ritme kaj akompane, kvankam kelkfoje aŭdeblas ioma “malpleneco” de la harmonioj (“malplenaj” kvintoj sen apogo de la akord-fara trito). Ege bedaŭrindas, ke tra la tuta albumo superregas iom deprima minoro, kiu faras la tutan “vivan prezenton” (eĉ se perfekte realigitan de la teknika vidpunkto) melankolie monotona: ĉiu aparta kanto sonas pli-malpli interese, sed la sonado de pli-ol-hora minoro iom malfaciligas la digeston de la albumo. Resume: malgraŭ ĉiuj miaj kritikoj la albumo estas tutcerte atentinda: pro iom nekutima sincereco (kaj muzika, kaj teksta), pro la freŝa lingvaĵo, pro iom nebanala temaro. La albumo certe pli impresos la junularon, ol la “malnovskolanojn”. Estos ege interese observi la pluan krean evoluon de la artisto, kiu post ioma laboreto pri la pure teknikaj aferoj ja povus, laŭ mia opinio, iĝi vera stelulo de nia Esperanto-mondo. Paŭlo Moĵajevo Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton: Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №2 (308). Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-armid.htm. |