Metioj kaj krestomatiojBaza literatura krestomatio, de Aleksander Korĵenkov k.a. (komp. kaj red.), 4a eldono, korektita kaj kompletigita, Sezonoj/Litova Esperanto-Asocio, Kaliningrado/Kaunas, 2019, 368 p. En epoko interreta, vi povas per rapida reta serĉo malkovri la identecon de tiuj “k.a.” apud la nomo de Korĵenkov. Same facile vi trovos recenzojn kiuj varme rekomendas aĉeti la libron. Se vi estas kursano aŭ ekzameniĝonto, ili rekomendas – kaj mi plene konsentas – ke vi ĝin nepre trastudu por bone trempi vin en la minimuma kvanto da tekstoj beletraj el diversaj epokoj. Ĉu tamen mi havas moralan rajton rekomende prediki pri tiu ĉi krestomatio? Endas konfesi ke la unuan eldonon de la antologio pogrande vendis al la klientaj landaj asocioj neniu alia ol mi, kiu ĝuste en 1980 volontule deĵoris en la libroservo de UEA. Mi regule desupris kaj alsupris laŭ la spirala ŝtuparo portante enmane stakojn da Gvidlibro por supera ekzameno aŭ Baza literatura krestomatio. Konstatinte ke la libroj furoras, mi tralegis la gvidlibron. Sed la krestomatio estis defio por la rigidaj kategorioj tiam regantaj mian guston. Mi trovis la verkon nek sufiĉe pedagogia (kiel la Gvidlibro) nek sufiĉe beletra (kiel la Esperanta antologio). En tiu momento mia psiko, krome, estis lumjarojn for de ĉio ekzamena kaj kursa: ĵusa doktoriĝinto, mi plenpulme spiradis la liberan aeron, kvazaŭ elveninta el karcero. Ĉu vi pensas, do, ke post kvar jardekoj en la pedagogia metio nun, fine, mi opinias ke mi staras sur firma grundo kiu rajtigus min taksi tiun krestomation?; Malpli metie, pli pasie; Vi miskomprenas. Mian profesoran metion mi ja ne svingas kiel bazon de aŭtoritato. Tute male, en ĉi tiu eseo mi pledas kontraŭ la metio instrua, por la pasio lerna. Mi pledas, alie dirite, por transiro de la instrua vidpunkto al la memvole-lerna. Fari tian pledon rajtigas la krestomatiitaj aŭtoroj mem. Ekzemple, kiam Emba (Imre Baranyai), en la poemo Mi, diras: “Mi volas esti homo nura,/ libera de la rudimentoj,/ en kiu brulas flame pura/ fratamo al la homaj gentoj” (p. 129), li gestas al tio ke la instrusistemoj estas komplicaj, en ĉiu lando, kun tradicioj de naciopa militemo. Tiu kompliceco evidentas jam sur la “rudimenta” nivelo, lernejkomenca, sed daŭras ĝis la tegmenta nivelo, la universitata. Vi certe scias ke oni nun dediĉas multe da fortostreĉo al la eliminado de la amatoreco el niaj vicoj, al tio kion oni amas nomi la profesieco. Tiu klopodo plibonigas nian funkciadon, kiel konate, sed samtempe kunportas riskojn, aspekto malpli rimarkata. Ju pli oni profesiigas la esperantistajn instruistojn kaj similigas ilin al la nacie trejnitaj profesoroj, des pli niaj iniciatoj sub la virta etikedo Universitata Agado igas ankaŭ nin iugrade komplicaj kun la sama fundamenta premisaro de universala militemo. Kion ni faru por atenti pri tiuj riskoj sen perdi la progreson jam faritan de niaj malamatoroj? Mi dirus ke ni klare alfrontu unu fundamentan demandon, nome: ĉu ni esperantistoj efektive celas refasoni la dialogadon kiel spacon en kiu eblos serioze konstrui kunlaboran etoson, interpopolan amikecon, senbaran interkomprenon kaj pacan mondon? Se tiaj vere estas la celoj, tiam ni devas sisteme kaj senlace direktadi skeptikon al la instrua metio kaj al ĝiaj ŝatataj mobilizkutimoj kiujn ni trovas tiom konvenaj. Kaj? Kaj, anstataŭ la metion de instruita fakularo, ni emfazu la pasion de la konema unuopulo kiu perlernas novan identecon kiel unuopa mondano. La lernema unuopulo prioritate kultivas sian mondanan individuecon. Tia individuo nur duavice plenumas la praktikan devon aparteni al specifa nacio kaj traŝtupi ties kutiman pedagogion – sed ne plene akceptas ĝin. Se vi volas kompreni kial mi diras ke estas malprudente de profesiegemaj esperantistoj ĉiutrajte imiti la metodojn de la naciaj universitataj pedagogioj, eble vi konsentos unue iom detale pripensi kun mi pri la pli elementa demando ĵus tuŝita. Nome, kial do memkonscia mondano havas la principan devon ne plene akcepti la kutiman pedagogion de sia nacio?; Naciaj pedagogioj – misa modelo; Serioza mondano konscias pri la ĉeesto de veneno ene de ĉiu nacia pedagogio. Temas pri venena diskriminaciemo, prezentata kiel tradicia kaj evidenta devo diskriminacii, kontraŭ diverstipaj “aliuloj” (jen alilandanoj, jen virinoj, jen enlandaj malplimultanoj). Plene akcepti nacian pedagogion signifus volonte trinki mem tiun venenon kaj trinkigi ĝin al aliaj. Estas la devo de ĉiu mondano laŭpove agi kontraŭ la venena flanko de sia nacia pedagogio. Ne nepre oni senescepte klopodu heroe martiriĝi, kompreneble. Efike rezisti socian venenon signifas pacience trovi kaj apliki la loke-tempe plej taŭgajn metodojn por malhelpi ĝian transdoniĝon tra la generacioj. Heroaj martiriĝoj nutras la operojn, sed malofte sukcesas ŝanĝi la socikulturajn agordojn. La strebado estas eduka; kaj oni devas unuavice klerigi sin mem. Probal – diros mia kritikanto – vi denove gurdas vian kaĉon. Kiu diris al vi ke ene de ĉiu lando ne ekzistas jam tute pretaj sociaj movadoj? Ke mankas rimedoj kaj strategioj? Ke la homoj ne scipovas jam propraforte kaj en la propraj lingvoj batali por sendiskriminacia socia etoso kaj por forigi la venenon pri kiu vi elokventas? Precize kian specifan utilon de Esperanto vi volas krisigni? Se tion vi ne diros klare kaj nemaltrafeble, kial en la nomo de ĉiuj demonoj vi verkas en tiu ĉi almanako pri la temo, anstataŭ daŭrigi vian bengallingvan predikadon al via propra publiko? La himno montras al ni la vojon: nia “lingvo arta” (kiel Zamenhof nomis ĝin) ne portas peze, ŝvite, anhele sian malvolontan ŝarĝon iel-tiel toleri aliulojn kies ĉeeston ni ja ne deziras. Tute male, Esperanto “per flugiloj de facila vento” flugas de loko al loko, kun la celo faligi jarmilajn murojn kaj fari en konsento unu grandan rondon familian. Lerni ĝin signifas ricevi tiujn flugilojn donace. Ni devas ĝiskreski ĝis la kapablo plenkomprene akcepti tiun donacon. Jes, estas vere ke post la luda komenco de nia lingvolerna sperto ni alfrontas la bezonon kutimiĝi al la rigoro de la gramatiko de Esperanto. Tiufaze ja necesas iom ŝviti (kvankam signife malpli ol ĉe la etnaj lingvoj). Tamen post la akiro de la gramatika ilaro, atinginte pli altan ebenon de flua funkciado, ni denove trovas nin ludantaj per la lingvo. Tiu ludado, kunfluga kun la facilaj ventoj, ne havas la lokan odoron de provincaj gustoj, de limigitaj personoj ne spertintaj la diversan mondon. En tiu supera ludado mem situas la altgrada rigoro, sen apartaj reguloj. Senrigoraj birdoj ne travivus la migran interveturadon inter la nordo kaj la sudo. Sed rigardu ilin dum ili flugas. Ili ne donas al vi la impreson de anhela fortostreĉado, ĉu ne? Se vi lernos birde intermigri inter lokoj tre foraj, tre fremdaj inter si, tiam per la libera kaj luda flugado mem vi scipovos maldiskriminacii, malŝovinismi. Jen la sekreto ne disponebla al viaj aliancanoj en la etnalingvaj kulturoj. Tiuj aliancanoj salutinde laboregas kontraŭ la veneno en la naciaj kulturaj kaj edukaj materialoj. Se vi ne kunagos kun ili sur la nacia nivelo, vi neglektos gravan devon. Tamen ili ne havas la ŝlosilon al via kastelo. Antaŭ ol tro entuziasme klopodi varbi ilin por “nia afero” kiun vi mem ankoraŭ ne vere bone konas kaj ne povos defendi kontraŭ eksterulaj atakoj, unue provu mem uzadi la ŝlosilon kaj konatiĝi kun la sennombraj ludejoj en tiu kastelo. Provu mem kleriĝi pri “nia afero”.; Nia lernejo, la beletro; La beletro estas dekomence la ĉefa kleriĝejo por esperantistoj. Certe agnoskindas ke ĝi estas ankaŭ loko kies rimedojn instrukapablaj personoj uzas por klerigi nin. Evidente ni ĝoju ke tiuj amikaj instruantoj laboras por nin helpi. Ilin ni kompreneble braveu, danku, apogu; ni havas multon por lerni de ili. Pledante por transiro de klerigo-centra aliro al kleriĝo-centra aliro, mi neniel subtaksas la laboregon de instruantoj kiuj respondas demandojn; kiuj sensuflore liveras riĉajn respondojn al pli interesaj demandoj; kiuj sendas al cent fekundaj direktoj la scivolemon pri la lingvo kaj la beletro. Pledi por pli da memstara kleriĝado signifas, por mi, tri aferojn. Unue, treege simple, tute ne temas diri ke la mobiliza klerigado ĉesu – nur ke vi ne tro dependu de ĝi. Due, same simple, mi emfazas ke la pedagogoj plej longperspektive servas al la komunumo per la eldonado kaj ĝisdatigado de krestomatioj, vortaroj, referencaj gramatikoj. Tiuj disponaĵoj helpas al ni helpi nin. Per referenciloj eblas aŭtodidakti pluen. Trie, iom pli malnaive kaj tial pripensado-instige, mi petas vin konsideri iom nekutimajn proponojn pri la enhavo de tiu “pluen”. La bildo de pribeletra kleriĝado en via gepatra lingvo (aŭ en la fremda lingvo kiun vi plej rigore studas) tro forte, laŭ mi, influas la idealojn de aŭtodidakto kiu jam legas beletrajn verkojn en Esperanto kaj volas progresi. Mi pensas ke nur ĝis certa grado tiu influo estas akceptebla. Kial do? En etna lingvo, la ligiteco al geografie specifebla kulturo signifas ke vi, volante plivastigi vian legan gamon, rajtas esperi plene kompreni tion kion vi legas. Sendube ekzistas reliefaj esceptoj al tiu principo; ni nepre konsideru ilin. Iuj regionaj apartaĵoj, ekzemple, defias vian kapablon ĝisfunde empatii. El la vidpunkto de la “ĉefa fluo” de tiu lingvo/literaturo, eventuale vi kiel leganto devas agnoski nepovon plene eniri la etoson de regiono kiun vi malbone konas. Tamen tia escepta sento de forbariĝo estas kuriozaĵo relative izolita; ĝi nek severe forbaras vin de la samkulturana kompreno, nek efikas sur vian bildon pri la vojo kiun vi devas sekvi pro via deziro spirite kreski. Draste malsame estas en nia interpopola lingvo. Kiel komencanto vi povas resti en la zono de viaj komfortaj konoj por ne distri vin de la precipa tasko pligrandigi vian vortprovizon kaj pliakutigi vian gramatikan kaj stilan percepton. Se vi estas progresinto jam preterpasinta tiujn ŝtupojn, tamen, vi alfrontas novan taskon. Necesas eliri el tiu via zoneto kaj trempi vin – ĉu per legado de tradukoj en Esperanton, aŭ de originalaj esperantaĵoj el la priaj landoj – en beletran materialon de popoloj radikale fremdaj al vi. Vi certe rajtas ŝviti por maksimumigi vian komprenon de tiuj tekstoj. Sed jam anticipe vi scias (aŭ devus scii) la ŝlosilan fakton. Nome, vi neniam plene komprenos la fonon de tiu fremda kulturo kiun vi renkontas en la specifa teksto legata de vi. Vi fortostreĉas por transponti la distancon, tamen kun neta konscio pri garantiita nepovo plene sukcesi. Siaflanke ankaŭ la tradukinto aŭ verkinto proponas al vi kelkajn detalajn helpilojn. Nur legantoj de kroataj tekstoj, ekzemple, bezonos scii kio estas opank/o (leda vilaĝa ŝuo). Estus principa eraro atendi ke la PIVoj registru ĉiujn lokajn apartaĵojn. Tiajn informojn liveru la glosaro de unuopa libro. (La redakcia teamo de nia krestomatio forgesis glosi la vorton “sefo” aperantan sur p. 71 – manketo malgrava.) La ofte ekscesa atento al tiu lingva flanko, tamen, distras nin de nia respondeco ne nur kompreni ĝis la limoj de nia kapablo sed ankaŭ akcepti la gravecon de tiuj limoj. Alfrontu la fakton, homoj. Kie ekzistas radikala abismo inter vi kaj la alia kulturo, via kompreno restos fragmenta. Kun iom da bonvolo vi faros allasojn kaj fantaziajn supozojn, sciante ke sendube vi mise direktas la allasemon kaj supozojn.; Kial tion ligi al krestomatio; Nun vi vere gratas al vi la kapon, kompatinda leganto. Kial Probal tion diras lige kun antologio emfazante proponanta la minimuman legporcion al homoj ne nepre havantaj apetiton ĝislegi centojn da tekstoj? Kial ne direkti ĉi tiun predikon ekskluzive al la erudiciemaj elitanoj kiuj havas tian ambicion? La normala publiko bezonas normalajn servojn. Ĉu Probal malemas plenumi sian devon liveri tiujn servojn? Estimataj, vi ne estas normala publiko, vi estas esperantistoj. Ĉesu iluzii vin, mi petas. Eble via beletrolega apetito limiĝas al tricent paĝoj. En ordo, karaj. Neniu plendos se vi legos nur ĉi tiun krestomation – kaj eĉ ne la tuton. La plimulto el ni devos funkciadi sur tiu nivelo. Povi legi pli vaste estas lukso, efektive. Ankaŭ ĉe homoj havantaj materian aliron al tiu lukso, ofte mankas intelekta kaj morala volo. Denove: en ordo, karaj. Ne vipu vin angore, demandante, “Kion do mi farus se mi atingus la gloran celon legi milojn da paĝoj da Esperanta beletro jare?” Jen konvena devizo: eks pri fantaziaj miloj! ek al la praktikaj iloj! Se vi ne komencos jam ĉe la krestomatioj uzi la praktikajn ilojn kun tia pasio sen kiu lamus la flugiloj de la facilventa lingvo (kaj jes, kuraĝe etendi la sencon de “lami” flugilen), tiam eĉ alfrontante monton de mil tekstoj vi tragike, peze kaj venentolere paŭsados la grimpan stilon de la etnaj literaturoj – anstataŭ flugi al la pinto. La pasion de la kuraĝa unuopa aŭtodidakto apogu specifa avangarda metio ene de la instruista tendaro, mi preĝas. Mi revas varbi instruistojn al tiu metio – al la metio kultivi arenon de malŝovinismo sporteska; arenon kie la pasiaj aŭtodidaktaj legantoj ĝuste per la leĝero de ludemo agos nutre al la kreskanta interpopola apetito, kaj samtempe agos kurace kontraŭ la universala veneno de diskriminaciemo. En ĉi tiu recenzo mi ekzemplos unu praktikan ilon principe utiligeblan por tia kultivado. Ni estas, tamen, diversa komunumo. Se al mi io ŝajnos praktika kaj utila, tre povas esti ke vi, male, trovos ĝin galimatia. Mi tamen estos farinta servon ankaŭ al vi, se mia (viatakse) maltaŭgega propono spronos vin elhaki proprajn kultivilojn. Bonvolu permesi ke mi sincere antaŭlaŭdu ilin.; Mia konkreta propono; Legi altkvalitan beletran verkon kaj aprezi spektaklon havas komunajn trajtojn. Ne ĉiuj povas altnivele danci, sporti, ludi instrumenton, kanti en opero. Sed ĉiuj kapablas spekti kun admiro kaj kun kreskanta kompreno pri la atingoj de specifa individuo kiu spektaklas. Ĉu en tiu via kreskanta kono rolas nur lernado de la gramatiko de tiu sporto, tiu arto, tiu fako? Evidente ne; la regulojn vi lernis jam en la komenca fazo de via spektado. Vi lernas admiri la stilon per kiu la ikonaj spektaklantoj faras ion pli ol sekvi la regulojn. Legante la beletron, vi lernos aprezi tiajn pliaĵojn jen tra la prismo de “poezia licenco” jam uzata kiel kriterio, jen tra nova prismeto kiun mi lanĉos en la dua duono de ĉi tiu sekcio. Kio ja estas la poezia licenco? Temas pri principo kiu rajtigas verkistojn rompi regulon tie kie arta bezono kreas neceson por tia devio. Oni subkomprenas ke tiun privilegion oni rezervas por aŭtoro jam demonstrinta bonegan scipovon de reguloj gramatikaj kaj stilaj. Kvankam la regulara bazo de nia lingvo sin limigas al “dek ses permesoj” (fama komento de Auld pri la fundamenta gramatiko), evidente suplemente al ili evoluis stilaj reguloj konataj de la verkistoj kaj konendaj de ĉiu progresinta aprezanto de la bona verkado. Unu klara ekzemplo de stila regulo, ekstera al la gramatiko, estas la neuzebleco de rimoj adasismaj (nome, de rimoj kiel trovadas / blovadas, kun ripeto de adas – tial la nomo; sed atentu ke la anatemo malpermesas sufiksajn ripetojn tute ĝenerale; do ankaŭ heliĝos / beliĝos estas tabua). La poemo Sur unu kordo de Grabowski atestas ke jam en 1913 la verkisto kreinta tiun anatemon povis kalkuli pri la vasta konateco de lia termino (li demandas sur p. 22: “Tial zumi/ Kaj tinti adasiste mem/ Mi devas?”). Tamen Hilda Dresen, verkante dek ok jarojn poste, permesas al si ankoraŭ uzi tian rimon, meblar’ / klavar’ (p. 110). Kiel do reagu sperta leganto? Evidente per akcepto de tiu apliko de poezia licenco. Dresen, aŭtoro majstra, bonege konis la regulojn. Per tiu peko kontraŭ la anatemo ŝi sendube signas la opinion ke la lingvosento jam traktas la vorton klavaro kvazaŭ unuradikan. Oni do ja ne aŭdas en tia rimo adasisman ripeton de signifa elemento, ĉar la vortero ar ĉesis por spertaj legantoj percepteble roli en klavaro. Ni venigu la problemon al la scenejo lerna; ja ne simplan antologion ni traktas, sed krestomation. Imagu, do, ke vi estas kursgvidanto. En via kurso aperas ne tre sperta konanto de la lingvo kiu lernis la anatemon pri adasismoj, kiu rimarkis ke en tiu poemo Dresen tamen adasismas, kaj kiu levas la manon kaj demandas vin ĉu tio estas eraro. Estas via respondeco unue gratuli la kursanon pro aglaj okuloj. Poste, klarigu la kategorion “poezia licenco”, eventuale uzante iun version de ekzegezo pri funkcia paliĝo de la afikso en klavaro. Ĉu vi diros al la kursanoj ke indas pro la poezia licenco pardoni al Saint-Jules Zee gramatikan eraron en la tekstero “Potencas volo, ĝi liberas eĉ inter kateno” (p. 132), kie gramatikisto preskribas la pluralan “katenoj”? Se vi havos la feliĉon trovi kursanon kiu levas tiun demandon, vi havos okazon senhonte prediki (se vi similas al mi kaj amas prediki). En la afero Esperanto – vi diros plej papeske – temas konstrui amikecan vojon al pacaj agordoj kulturaj. Tiu laboro devigas imagi kiel do la mondo eventuale aspektas al la draste aliaj homoj kun kiuj vi dancas parolpartnere. Tiun kapablon vi povas plej efike flegi per ĉiam pli atenta legado de la beletro. La ŝparemo pri esprimrimedoj igas vin pensi: kian laboron faru la plurala finaĵo “j” en “katenoj” en tia frazo? Konsentite ke en la ordinara lingvouzo ni tie rigardu “j” kiel devigan. Sed la poezio rajtas, ĉu ne, en magia spaco for de la ĉiutagaj neproj, doni okazon por demandosigni la neceson de “kateno-j” senescepte ĉie? Atentu ke – se vi kaj/aŭ via kursano estas eksterazia – tre verŝajne iugrade temas pri duboj ĉu aziano kapablas regi la Esperantajn regulojn same bone kiel eŭropano. Multaj akceptas la premison ke la lingvo estus unuavice posedaĵo de Eŭropo. Por nete disteni la demandon de poezia licenco disde tiu hegemonia kredo, instruistoj atentigu pri jena tekstero el Grabowski – “Aŭtun-arbar’ iĝanta dormi” (p. 22). La gramatiko de Esperanto allasas “iganta dormi”, sed ne “iĝanta dormi”. Tiu poeto igas miri pri tiu limigo. Li mem staras antaŭ tiu latenta eblo en la Esperanta repertuaro, petante nin admire rigardi ĝin, sur la poezia podio. Kaj Grabowski, diference de Saint-Jules Zee, estas eŭropano. Kursgvidanto foje sentos bezonon klarigi ke Grabowski per tiu esprimo ja ne intencis lanĉi reformon de niaj reguloj kaj principoj. Lian plenan akceptadon de la kernaj gvidiloj de Esperanto ni vidas en lia cetera lingvouzo. Precipe en la poezio, oni devas legi eksterkatene por pli suple kompreni la potencialojn de la lingvo; sen tiu fono foje maleblas trafi la intencojn de poeto en specifaj teksteroj. Ĉu la nocio “poezia licenco” adekvate traktas la liberan lingvouzon de majstraj verkistoj? Oni delonge scias ke ne. Ĉi tie mi proponas koncepton najbaran al la “licenco”: mi nomas ĝin, neologisme, koherezo – kombino de la vortoj “kohero” kaj “herezo”. Malsame ol la poezia licenco, la koherezo ne eliras el la regulara kadro, sed ekzemplas konsterne elastan uzon de la lingvaj laboriloj. Ekzemple, Lajos Tárkony, tradukante poemon de Attila József, skribas “Kiel infano jam ripozi vola/ kaj jam kuŝanta en la lito mola” (p. 116). La entutan kompreneblecon de “ripozi vola” ni ŝuldas al la gramatikista ekvacio “ripozema = ripozi ema”; en la ordinara lingvouzo neniu efektive dirus “ripozi ema” aŭ “ripozi vola”. Kial la tradukinto elektis tiun herezan (nekutiman kaj nur marĝene interpreteblan) esprimon? Evidente por estigi koheron (krei frapan rimon). Jen la ingrediencoj en la kuirarto de la koherezo. La poeto Newell, apostrofe alparolante tramon, uzas la koherezan “vi ŝoviras” por estigi simile atentokaptan rimon kun “ŝiras”. Denove, ja ne estas erara la kunmetita vorto “ŝoviri”, sed oni devas ĝirafe streĉi la kolon por atingi tiun folion de la lingva arbo. Ne petu de mi ekzaktan limon inter licenco kaj koherezo, mi petas. Se en la jam citita traduko Lajos Tárkony permesas al si “Kiel Castorp tra korp’ de dam’ Chauchat,/ tiel ni vidu nin mem tra kaj tra”, devigi nin verdikti pri la gramatika statuso de tia uzo de prepozicio portus nin minimume al la diskuto en Lingvo stilo formo de Kalocsay, kaj al la fakto ke oni kutimas elekti adverbon en “Ni parolos prie” (kaj ne pri) sed prepozicion en “Mi voĉdonos kontraŭ” (kaj ne kontraŭe). En revuo beletra, ne lingvistika, mi ne rajtas tro longe okupi vin pri tia demando; bonvolu kredi min kiam mi deklaras ke ĝi koncernas tre delikatan regionon, ne facile pakeblan en pedagogiajn skatolojn. Vi konstatas ke Tárkony elektas “tra kaj tra” pro rimaj konsideroj. Se vi opinias tion gramatike erara, nomu ĝin apliko de licenco; alie, ĝi fariĝas kohereza; bonvolu ne tro harfendi pri la limregiono inter la du specoj de libereco. Tamen ja ne pro konsideroj rimaj Reto Rossetti skribas en novelo “Pardonu, Marius, mia bonuĉjo, sed nepras” (p. 155). Kvankam plene regula, tiu karesformo estas sufiĉe eksterkutima. Mi emus nomi ĝin kohereza. Vi sendube konas Karolon Piĉ pro la piroteknikaĵoj tiel abundaj ke la ujo “licenco” ne sukcesas enteni ilin. Tamen ankaŭ li kapablas en sia prozo koherezi: “Jen necesas apogi la frazritmon, jen disjungi du vortojn, kiuj malakordas” (p. 181).; Ligi lingveran proponon al ideaj celoj; La kerna problemo de la Esperanta beletra legado estas nia ekscesa atento al la lingveroj. La lingveran proponon suplementi la “poezian licencon” per tiu nocio “koherezo” necesas eksplicite jungi al via idea ĉaro. Ĉar mi bedaŭrinde ne konas vian guston, mi estas devigata konkretigi la aferon surbaze de la mia. Laŭ mi, la idea tagordo de iu uzanta la krestomation por sin klerigi devus elvoki la flugilojn de la himna “facila vento”, devus “de loko flug[i...] al loko”. Tiucele bonvolu lerni atenti la lokojn inter kiuj la vento flugu. Foje la tasko estas ege malfacila. Kiam poemon de Attila József pri Thomas Mann tradukas Lajos Tárkony, la versoj “estos kiu sole/ rigardos vin kun ĝoj’ en la okuloj,/ vin, eŭropanon inter blankhaŭtuloj” (p. 116) signas deziron de hungaroj elvoki per la figuro de Mann senton de interlanda solidareco; tiu sento prenas la formon de la ideo “Eŭropo”. Blankhaŭtuloj en tiu sia humoro, parolante inter si, por momento flankenmetas la fakton ke esperantigon legos ankaŭ malblankhaŭtuloj. Legantoj malblankaj, kiel mi, devas fari apartan fortostreĉon por eviti la senton ke en tiu flankenmeto kaŝus sin ia rasa superecismo. En la tekstero citita, la hungaraj poeto kaj tradukinto angore priveas la fakton ke eĉ homoj blankaj, samrasaj, restas nacie dividitaj, kaj ke la nacioj etmense, senkulture militas inter si; en tiu angoro ili volas elvoki la majestan alton de Thomas Mann, figuro kapabla voki tiujn nur samrasajn sed senkonsciajn homojn al eŭropa unueco. Se Tárkony vidus min leganta lian tradukon, li dirus al mi: “Probal, vi sendube komprenas ke unue almenaŭ eŭropanoj kapablu sin levi super la militantaj naciaj apartenoj al komuna eŭropaneco – esprimata, ekzemple, per Esperanto – por ke per la elano de tiu unua atingo ili akiru la moralan rajton duaŝtupe kunagi kun aliaj kontinentoj en la monda tasko formuli praktike imageblan kaj efektivigeblan idealon de tuthomara unueco. Vi sendube vidas ke mi, aŭ mia tradukato, ne povus samspire mencii malblankulojn kiel vi sen perdi la fadenon de tiu nia specifa penso. Bonvolu pardoni nin se vi sentis vin ofendita; ne tio estis la intenco.” Mi ne nepre konsentus kun li. Sed mi komprenus lin. Kaj tio estas la unua ŝtupo. Foje la teksto premas eksplicite lingvan klavon. Sur p. 98 Hohlov skribas: “Antikvaj krimoj pete al mi etendas manojn/ Kaj forgesitaj lingvoj malbenas la tiranojn”. Proponite kiel solvo unuavice al la lingva baro sentata en la deknaŭa jarcento, Esperanto dekomence atentigas pri la lingvoj kiel grava fenomeno en si mem, kiel socia fakto kunplektita kun aliaj faktoj kaj doloroj. Mi ne povas facile imagi ke en alia lingvo la versoj de Hohlov same serioze resonus. Vi vidas ke miaj ekzemploj estas ne precize lingveraj. Por trovi lokojn kie efektive ĝuste la lingveroj rolas, necesas eliri el la krestomatio. Sur p. 10 de La nova vivo (romano de Ivan G. Ŝirjaev, ed. H. Mayer, Vieno: Pro Esperanto, 1993) ni legas: “La maljunulo [...] ne nur unufoje riproĉis al li la trouzadon de abomenindaj insultaĵoj, kiujn Ipato uzis ĉiam en sia parolo, tute ne rimarkante tion kaj kvazaŭ opiniante tion necesaĵo kaj neanstataŭebla elemento, sen kiu lia parolo perdus sian ĝustecon kaj precizecon, – unuvorte, la insultaĵoj ludis por li la saman rolon, kiun ludas la artikoloj en kelkaj lingvoj.” Mi vetas ke tre malmultaj lingvoj donus al siaj verkistoj kaj legantoj la eblon percepti humuron en tia ŝerco. Por kompreni la komparon, oni devas koni almenaŭ unu artikolan kaj unu senartikolan lingvojn. Krome helpas, se oni scias ke nia Fundamento permesis al senartikolaj komencantoj plene eviti tiun tiklan punkton en sia frua aktiva lingvouzo. Ekster la dialogo inter okcidentaj kaj orientaj eŭropanoj estus tre malfacile interpreti tiun permeson de la Fundamento. Kiam iuj anglalingvanoj propagandis simpligitan version de la angla, Basic English, ili ja ne konsideris la eblon permesi senartikolecon al komencantoj aŭ aliaj uzantoj. Ne nur pri eŭropanoj temas, kompreneble. Atenta leganto rimarkos ankaŭ en alikontinentaj tekstoj esperantistan zorgon pri la delikataj rilatoj inter diversnaciaj orientazianoj, inter diverskategoriaj afrikanoj ktp. Pardonu ke mi ne elpoŝigas pli da ekzemploj; mankas spaco. Memoru krome ke la facila vento devas flugi ne nur interloke sed ankaŭ intertempe. La frua lingvo tre malsame aspektis; ni lernu rekoni vortoformojn: epoĥ/o, oficer/o (p. 18), verven/o (p. 45); kaj sintaksajn trajtojn: “Ĝi estas kompreneble per si mem, ke la juna homo brulis egale de l’ ama fajro” (p. 18). Denove, ni nin liberigu de la lingvera obsedo. Sur p. 100-101, la klasika poemo “Esperanto, ekesto kaj malapero” de Schwartz flugigu nin de tiu tempo al la nuna, kaj pensigu al la tre malsama itinero de esperantisteco en la niatempanaj vivoj. Rigore dirite la interteksteco estas alia temo, sed ni ĝin metu sub la rubrikon de intertempeco: “ĉu la celon ni gustumas /ĉu la celon ni datumas” (p. 244, Berveling) kreas efekton per aludo al Auld. Nur lige kun la plej ikonaj pratekstoj oni povas provi tiun ludon, ĉar nia komunumo ne tre legas.; La neeviteblaj misoj; Se mi ne mencios kelkajn erarojn presajn aŭ dresajn, vi rifuzos agnoski min kiel recenzanton; bonvolu indulgi min dum ankoraŭ unu alineo. Mi estas kontenta raporti ke mi trovis nur malmultajn. P. 6, “litaraturhistoria” > literaturhistoria. P. 33, en “Sed li atendis ankoraŭ dum duono da horo, por ke ŝia suferontino havu la tutan tempon necesan por ekdormi”, > lia suferontino. P. 63, “kaj senarmile ŝturmis” > sturmis. P. 69, “ekkaptis la dorsapogilon de la saĝo” > seĝo. P. 85, “momentbiliono”, malkongruas kun p. 87, kie aperas “momentbilionono”; metrika ekzameno konstatigas ke tiu lasta devintus aperi ankaŭ sur p. 85. P. 122, en la poemtitolo, “pprintempo” > printempo. P. 156, “Via gamboj” > Viaj. P. 230, “sed iu, trans simbolvualo” > sed iu, eble, trans simbolvualo (mi komparis kun la originalo). P. 231, “la varieta spektaklo” > varietea. P. 362, titole, El la “Verda Bibio” > Biblio.; Fino de misio; Se vi legis ĉi tiun recenzan eseon kaj do komprenas ke mi agnoskas la Esperantan vivon kiel interpopolan konversaciaron kies ĝenran specifecon ĝiaj legantoj devas lerni rigore identigi, tiam mi ne bezonas prediki al vi pri la malvalideco de proponoj pri la unuopa popoleco de la esperantujanoj. Ni funkcias en spaco serioze interpopola. Por reveni al la recenza interparolo, espereble vi jam aĉetis aŭ baldaŭ aĉetos la krestomation. Agrablan legadon. Vi certe scias ke legi krestomation estas multe malpli laborige ol legi min. Ĝis la re...toriko! Probal Daŝgupto Ĉi tiu recenzo unue aperis en Beletra Almanako, 2020, №39, p. 123-134. Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton: Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307). Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-blk-pd.htm. |