Vica Belarta Rikolto

Belarta rikolto 2016: Premiitaj verkoj de la Belartaj Konkursoj de Universala Esperanto-Asocio. Nov-Jorko: Mondial, 2016. 139 p.

Belarta Rikolto

Aperigo de literaturaĵoj, premiitaj en Belartaj Konkursoj de UEA, ekhavis la plej racian kaj stabilan formon. Ja multe pli oportunas legi ĉiujn verkojn, distingitajn samjare, en unu bela volumo, ol dise tra revuaj paĝoj, aŭ eĉ en Beletra Almanako, serĉante inter verkoj senrilataj al la konkurso. Jam aperis la kvara jarlibro-antologio. Ĉi-foje ĝi estas 139-paĝa – pli ampleksa, ol ĉiu el la tri antaŭaj.

La unuan premion pri poezio ricevis Antonio Valén (delonge konata en Esperanto) kun “Paralele”. Kiel ĉiam ĉe hispanoj, distranĉita ne tre kohera vortfluo, ial pretendanta nomiĝi poezio… La duan premion ricevis eĉ pli konata Benoît Philippe kun “Matthias”. Poemeto (tamen mi daŭre ne komprenas, kial oni nomas senriman-senritman tekston poemo? nur ĉar la aŭtoro ne scipovas verki alimaniere?) konceptita kiel tragika, tamen ne vere profunde impresanta.

Mi tre ĝojas pro la nova sukceso de Aleksandro Mitin (3a premio), kiu ĉiufoje trovas novajn, nekutimajn poemformojn. Ĉi-foje ĉiu lia strofo – el unu kaj duona linio – sonas proverbece… Ankaŭ mi post multjara hezito riskis partopreni la poezian branĉon kaj ricevis la Honoran Mencion.

Ĉiuj prozaj verkoj, premiitaj ĉi-jare, venas de konataj aŭtoroj, kun jam rekoneblaj stiloj. Jesper Jacobsen en “La paradiza turo” rakontas pri lumtur-deĵorantino, adoptinta knabon orfiĝintan pro incendio. Mirinda lingvaĵo!.. Tute ĉarma fabelo (tamen, ne porinfana!) de Lenke Szász “La heliko kaj la lacerto”…

Ĉi-jare por la proza branĉo venis 25 verkoj de 18 aŭtoroj, pli multe ol iam en 2011-2015. Ĉu vere la 20 nedistingitaj prozaĵoj ne atingas la nivelon de “Malbenitaj skaraboj” (Ewa Grochowska)? Iomete amuza, sed tute pala kaj malverŝajna pseŭdodetektivaĵo… Multe pli impresas la novelo-dramo de Amir Naor “Anĝela” pri geedzoj travivintaj tertremon. La bela novelo de Steven D. Brewer “Krepusko sub fago” ial aperis sen kelkaj finaj alineoj: la aŭtoro atentigis pri tio en Facebook kaj laŭpete disponigis al interesiĝantoj la kompletan tekston.

La esea branĉo ĉi-jare kaŭzis skandalon: Suso Moinhos, meritinta la 3an premion kaj Honoran Mencion – rifuzis ilin, ĉar la 2a premio estis aljuĝita al Jorge Camacho, kiu laŭregule ne rajtis konkursi ĉi-jare en la esea branĉo, estante ĉefpremiito tiubranĉa en 2013. La sinpravigoj de la komisiono (ke Camacho en 2013 ricevis la premion “Luigi Minnaja” ne sola, sed disdividite) ne konvinkas, ja Suso prave skribas, ke sur la diplomo oni skribas ties gradon, sen mencio pri divido. La ĵurio evidente ne sciis, kies eseon (signitan per pseŭdonimo) ĝi taksas, sed konscia aŭtoro simple ne sendus sian verkon al konkurso, sciante, ke li ne rajtas konkursi tiujare. Camacho provis iel klarigi ĉion en BA27, sed rezultis nur kutimaj insultoj al ĉiuj, kiuj dubas pri lia genieco… Mem la eseoj estas tre altnivelaj, kvankam la ĉefe premiita – “La influo de Esperanto en la verkaro de João Guimarães Rosa” estas iom tro longa kaj eble interesos ne multajn.

La teatra branĉo magras kiel kutime – la kaŭzojn oni jam delonge menciis plurfoje. Jes ja, ni ne povas havi konstantan profesian teatron en Esperanto, kaj spektakloj sporade prezentataj en UK-oj kaj grandaj landaj kongresoj “ne faras veteron”, tial niaj aŭtoroj ne emas verki por teatro. Sed ja nun oni povas facile kaj malmultekoste krei videojn de spektakloj, por poste disvastigi per DVD aŭ simple tra interreto… kial tiu vojo ne estas atentata? Ĉi-jare por la konkurso venis nur tri teatraĵoj, du el ili estas distingitaj – tamen se “La situacio” de Amir Naor levas gravan temon (eĉ se iom naive), ja “Teleskopoj ne sufiĉas” de Raffaele del Re estas vera absurdaĵo kaj fuŝaĵo.

La libro finiĝas per tradiciaj jarraportoj pri Belartaj Konkursoj – ĉi-jara de la ĝisnuna prezidanto Humphrey Tonkin kaj fragmentoj el plifruaj raportoj de la eksa prezidanto Baldur Ragnarsson. Oni povas pripensi evoluon de la konkursoj dum lastaj jardekoj…

Valentin Melnikov

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №1 (267).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-br16.htm.

La Ondo de Esperanto, 2017, №1 (267).