Ĉu forgesi aŭ pardoni?Dittrich, Sabine. Heredantoj de silentado: Romano / Tradukis el la germana Aleksandro Montanesko. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2017. – 160 p.La romano de Sabine Dittrich estas bone kaj profesie verkita, kun uzo de certaj kliŝoj por sentimentalaj romanoj, sed samtempe kun leĝera ironio pri tiuj kliŝoj. Ĝi legeblas facile kaj sen enuo. La lingvaĵo de la traduko estas preskaŭ senriproĉa, eble kun unu strangaĵo: plena malagnosko de la ekzisto de la prepozicio “da”, anstataŭ kiu ĉiam staras “de”. Preserarojn mi ne rimarkis. Kaj tiom sufiĉas pri la formo kaj stilo de la verko. Gravas ne la ĝenro, kiu estas akcesora afero, sed la temo: deportado de grandaj etnaj homgrupoj dum kaj post la Dua Mondmilito, kaj influo de tio al la postaj generacioj. La ĉefa heroino de la romano apartenas al posteuloj de la sudetaj germanoj, elpelitaj el Ĉeĥio en 1945-47. Sed eĉ pli: reale ŝia patrino estis adoptita de la germana familio, ŝiaj veraj gepatroj estis judoj, translokitaj al nazia koncentrejo por sekvonta ekstermo. Ŝia ĉeĥa amato kaj amanto devenas el la familio, kiu okupis la domon, antaŭe apartenintan al la forpelitoj, kaj, supozeble, mem implikita en tiun kruelan aferon. Kiel tio influu al la interrilatoj de la geamantoj, kiuj longe ne supozis pri tiuj eventoj, sed nun nepre devas enpensiĝi pri la aferoj. La nazia Germanio la militon malvenkis. Ĝi kulpas pri abundego da militkrimoj, pro kiuj oni punis la ĉefajn kulpintojn, kaj pro kiuj oni ja konservas la memoron. Sed la venkintoj dum la venĝo post la liberiĝo tute ne ĉiam kondutis kiel anĝeloj, kaj agis ofte malhomece kaj eĉ pure krime, pri kio oni memori ne emas. Sed ĉu en la memoro de la suferintaj civiluloj, nenion malbonan farintaj sub kiu ajn reĝimo, tiuj maljustaĵoj ne restis? Ĉu krimo, direktita eĉ pro justa venĝa sento, sed direktita al iu, kiu kulpas nur per sia sametna aparteno kun la krimulo, ne estas, tamen, krimo? Plus la forpelitaj sudetaj germanoj en la germana teritorio tute ne ĉiam estis kun ĝojo akceptataj… En la romano ĉiuj tiuj aferoj estas jen pli, jen malpli detale menciataj. Ofte kelkfraza aludo diras pri certa fenomeno pli, ol longa klarigo. Ekzemple, kiam evidentiĝas, ke en grupo de deportataj germanoj, morte lacaj kaj suferantaj, la vorto “antifaŝisto” sonas kiel insulto… Tiaspecaj aludoj multas, kaj ili faras la libron tre pensiga. Kaj tra la historio de unu etna purigo kaj la sorto de la koncernaj homoj oni povas vidi la sortojn de ĉiuj similaj aferoj, ne nur tiamaj, sed ankaŭ intaj kaj ontaj, okazantaj ĝis nun en diversaj partoj de la mondo. Sed kiel la nuntempaj homoj rilatu al iamaj eventoj? Tio estas la centra demando, kiu interesas la aŭtorinon. Ŝi prezentas du eblajn respondojn. La unua, kies adepto estas la patro de la heroino, estas: “ne pensi pri la pasinteco, sed vivi la hodiaŭan vivon kaj konstrui bonan estontecon por si”. Evidente, la aŭtorinon la respondo ne kontentigas, ĉar, laŭ ŝi, ne nur multas homoj, kiuj dum generacioj ne povas forgesi iamajn ofendojn, sed ankaŭ povas influi la homajn interrilatojn ankaŭ nun, malgraŭ unuiĝoj de Eŭropaj ŝtatoj kaj politika trankvilo. La dua eliro, kiun anstataŭe proponas Sabine Dittrich, estas profunda kristana pardonemo, plej efika en kadroj de la romkatolika konfesio, kaj kies portantoj estas ĉefe maljunaj kamparaninoj (egale germanaj kaj ĉeĥaj). Realeco de tiu vojo en la nuna, plejparte laika, Eŭropo povas esti akceptebla ne por vastaj amasoj. Nu, ĉiu trovu sian vojon por repaciĝo ekstera kaj interna, tamen nepre trovu – aliokaze iam povos okazi nova eksplodo de kruelo. Por pli bone klarigi la histrorian situacion, kiu kondukis al la eventoj priskribataj en la romano, ĝin akompanas mallonga historia skizo pri germanaj-ĉeĥaj interrilatoj, inkluzive de la Munkena perfido, okupo de Sudetoj kaj poste – de la tuta Ĉeĥio. La skizo pro la mallongeco estas iom primitiva kaj multon preterlasanta, sed nepre utila por nuntempa leganto, ne profunde konanta la historion. Krome, estas skrupulaj komentoj pri menciitaj en la libro nomoj kaj lokoj, kiuj ankaŭ ŝajnas tro simplaj aŭ superfluaj, sed, konsiderante malaltajn fonajn sciojn de la junaj generacioj pri la historio (pri kio speciale konfesas eĉ la heroino de la romano), verŝajne, bezonataj. Nikolao Gudskov Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton: Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №4 (294). Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-ditric.htm. |