Entombiga numero de Esperantologio

Esperantologio = Esperanto Studies: EES. Kajero 8 (2018). / Red. Christer Kiselman. – Dobřichovice: KAVA-PECH, 2018. – 70 p.

Fischer-Kotowski

En aprilo 2018 aperis la 8a kajero de Esperantologio / Esperanto Studies (EES), laŭ la memprezento “internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilatantaj al esperanto”. Fine de la jaro estis publikigita ankaŭ ĝia reta versio, kiu – simile al la antaŭaj numeroj – estas senpage konsultebla ĉe http://www.cb.uu.se/esperanto. Temas pri la lasta eldono de ĉi tiu scienca revuo, kion eĉ pli emfazas ĝia enhavo: ĝi estas grandparte dediĉita al la mortintaj esperantologoj. La rememorojn akompanas tri recenzoj (ĉiuj el 2016) kaj ĉi-foje neniu originala studo. Temas pri fermo.

Kelkajn monatojn antaŭ sia forpaso Paul Gubbins recenzis la verdan brikon, t. e. Historio de la Esperanta literaturo de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer. Li rekomendas ĝin al ĉiu eĉ duonserioza adepto de la Zamenhofa lingvo, tamen li prilumas ankaŭ la malavantaĝojn de la verko, specife en la kampo de la Esperanta teatro, kiun li intencis mem trakti en aparta libro. Sekvas germanlingva recenzo de Klaus Schubert pri la unuopa numero de la anglalingva revuo INDECS el 2015, plene dediĉita al la “fenomeno de Esperanto”. INDECS estas mallongigo de Interdisciplinary Description of Complex Systems (Interdisciplina Priskribo de Kompleksaj Sistemoj). En la koncerna numero, redaktita de Humphrey Tonkin kaj Veronika Poór, aperis 12 kontribuaĵoj pri diversaj aspektoj de Esperanto. La recenzan parton kompletigas la plej longa, okpaĝa, teksto de Leif Nordenstorm pri la reeldono de La danĝera lingvo de Ulrich Lins. Fakte, temas pri konciza resumo de la libro kun valoraj komentoj kaj klarigoj de la recenzanto.

La dua parto de la kajero estas iom pli ampleksa. Temas pri nekrologoj kaj rememoroj pri kvin gravaj esperantologoj, el kiuj la unuaj du membris en la redakta komitato de EES. Tri tekstoj estas dediĉitaj al Michel Duc Goninaz, mortinta la 26an de marto 2016. Lian plurkampan agadon prezentis la duopo Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor, emfazante ke li okupiĝis ne nur pri PIV, kiu donis al li plej grandan famon en Esperantujo. Pri tiu ĉi lia laborkampo rakontas en la sekva artikolo lia kunlaboranto Claude Roux. Mallonge rememoras lin ankaŭ Jacques Le Puil, redaktoro de La KancerKliniko, kun kiu Duc Goninaz estis ligita ekde la 4a numero per sia rubriko “El la taglibro de nekuracebla optimisto”. Pliaj tri tekstoj estas dediĉitaj al Detlev Blanke, unu el la plej gravaj interlingvistoj, kiu subite forpasis la 20an de aŭgusto 2016. Lian vivresumon verkis Sabine Fiedler kaj Cyril Brosch. Personajn rememorojn pri Detlev Blanke prezentis en la angla Michael D. Gordin, usona historiisto de scienco. Omaĝis lin ankaŭ Haitao Liu, kiu nomas Blanke sia “interlingvistika patro”. En la kajero aperas tri pliaj nekrologaj tekstoj. Probal Dasgupta mallonge rememoras pri Paul Gubbins (mortis la 6an de aŭgusto 2016) – paralele en Esperanto kaj la angla, Carlo Minnaja rakontas pri la vivo kaj agadoj de la redaktoro, tradukisto kaj eldonisto Reinhard Haupenthal (mortis la 29an de septembro 2016), kaj Jukka Pietiläinen honoras Zbigniew Galor (mortinta la 27an de januaro 2017), kun kiu li kunaŭtoris libroforman studon pri la sinteno de esperantistoj al UEA.

Dum 19 jaroj aperis ok kajeroj de la revuo, kun sume 793 paĝoj. La origina intenco estis aperigi novan kajeron ĉiujare, sed en la praktiko ili aperis neregule – nova eldono venis de du ĝis kvar jaroj post la antaŭa. Dum sia ekzisto EES publikigis entute 35 originalajn studojn kaj 21 aliajn tekstojn: recenzoj, notoj, nekrologoj. Plejparto estis en Esperanto, sed aperis ankaŭ kontribuaĵoj en la angla (11), germana (4) kaj franca (1). La revuon ekde la komenco redaktis Christer Kiselman, kiu tiel celis daŭrigi la tradicion de la iama Esperantologio de Paul Neergaard (1949-1961). Por komparo, la antaŭa Esperantologio aperis en ses numeroj dum 12 jaroj, sur 424 paĝoj.

En Salutvorto de la redaktoro Kiselman konstatas: “Inter la revuo de Paul kaj la komenco de la nuna aperis paŭzo de tridek ok jaroj. Eble nun estos nova paŭzo de tridek ok jaroj, t.e. ĝis la jaro 2018+38 = 2056 ...” Mi esperas, ke iuj kompetentaj kuraĝuloj troviĝos pli frue.

Bitversioj de ĉiuj aperintaj numeroj de EES estas senpage elŝuteblaj en la retejo de Kiselman: http://www.cb.uu.se/esperanto/

Paweł Fischer-Kotowski

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №3 (293).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-elogo8.htm.