Homarano: Nepre havenda libro

Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. – 2a eldono, korektita kaj ampleksigita. – Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2011. – 360 p.; 500 ekz. – (Serio Scio; №8).

HomaranoLa dua eldono de tiu vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof aperis nur du jarojn post la unua eldono de 2009, kio en Esperantujo atestas brilan sukceson de vendo. Jam ĉe la unua apero, la legantaro komprenis, ke la hagiografia tempo forpasis, kaj ke venis tiu de objektiva biografio. Dubindas, ke estonte naskiĝos studo pli kompleta, escepte se aperos nova(j) dokumento(j), afero pli kaj pli neverŝajna, kun la paso de l' jaroj.

La dua eldono de Homarano ne estas nura represo de l' antaŭa: ĝi numeras 360 paĝojn, kaj la antaŭa 320. La titoloj de kelkaj ĉapitroj ŝanĝiĝis; ilia enteno konsideras novajn vidpunktojn, kaj kelkajn eltrovojn aperintajn post 2009; la stilo en pluraj lokoj iĝis, se eble, pli “objektiva” kaj malpli “subjektiva”.

La ĉefa rezulto de tiu preskaŭ definitiva studo, estas montri, ke se ni estas “Esperantistoj”, ni neniel estas “Zamenhofanoj”. La ĉefa ideo de Zamenhof estis lia hilelismo-homaranismo. La lingvo estis en lia animo afero nur flanka, akcesora; la spirita unuiĝo de la homaro per la hilielismo-homaranismo ĉiam restis por li la granda celo (“Hilelismo estas la plej grava el ĉiuj miajn laboroj”).

Kiel lia vivo influis al nia Esperanto, ni povas ekscii, ekzemple, legante ke, se la Unua Libro estus aperinta kelkajn monatojn antaŭe, ni havus verban formon kun ~es por imperfekto kaj ne havus la akuzativon… Tio verŝajne klarigas, kial li facile proponis kaj estis preta akcepti ŝanĝojn en la lingvo: da Esperantoj li sendube havis pli ol dek en la kapo, sed ĉiu speco restis la sama persono sub malsama vesto, t. e. gramatiko simpla, radikoj senŝanĝaj, plejeble internaciaj, leksiko simpligita per afiksoj…

Antaŭ tiu verko, kiu laŭ la ŝablona diro “legiĝas kiel romano”, oni restas senvoĉa, kiam oni konsideras la gigantan laboron kiun ĝi necesigis. Evidente Aleksander Korĵenkov estis “surloke” kompare, ekzemple, kun Gaston Waringhien, kiu eldonis la korespondadon Zamenhofan.

Sed kion signifas “surloke”, kiam centoj kaj miloj da kilometroj disigas bibliotekojn, arkivejojn aŭ dokumentejojn en Grodno, Peterburgo, Moskvo por tiu, kiu vivas en la iama “Emanuel-Kant-urbo”?

Sed malgraŭ tiu taskego, kiu pelis la aŭtoron al la unua rango de la zamenhofologoj, eble eĉ al la trono, ni restas malsataj pri pluraj “misteroj” en la Lazara vivo (Post la legado de la unua ĉapitro oni ne plu emas skribi “Ludoviko”).

Kial li iris studi medicinon je pli ol mil kilometroj de sia hejmo? Ĉu parizano facile irus studi medicinon en Romo? Berlinano en Barcelono? Tio estas proksimume la distanco inter Varsovio, kie staris brila universitato, kaj Moskvo. Ĉu patra deziro forigi lin de la politikemo? Patrina zorgo pri rilato kun netaŭga knabino? Deziro de Lazaro proksimiĝi al alia loko, kaj do al alia persono? (Li komence celis studi en Tartu!). Iu romantika esperantistino iam deklaris al mi: “Amafero, certe amafero!” Ni verŝajne neniam scios. (Amuze estas aldoni, ke la samon ŝi asertis pri Kabe: “Kabe certe kabeis pro amafero!” Je mia miro, ŝi pludiris: “Vidu lian portreton en Esperanto en perspektivo! Kia belulo!” Ni lasu ŝin al ŝiaj imagoj…)

Alia demando, pli grava: kio estis la malsano, kiu dum pluraj semajnoj detenis la knabon Zamenhof for de la lernejo? Se konsideri la severon de lia patro Marko, ĝi devis esti sufero klare videbla, elĉerpiga, febra, daŭra. Je tiuj kriterioj, post elimino de la flava malsano, facile videbla, restas nur unu el la pluraj tifaj febroj, aŭ rikeciozoj, transdonataj de puloj, cimoj sed ĉefe de korpaj pedikoj. Oni nun forgesis, kiel familiaraj kaj abundaj estis homaj parazitoj en la pasintaj jarcentoj. Rikeciozo povas mortigi, precipe infanon (fratineto de Lazaro mortis ankaŭ pro nenomita malsano). Sed pli grave, oni konsideris, ke tifa febro povis sekvaĵe doni al posta plenkreskulo tre gravan arteriton, la malsanon de Bürger (aŭ Buerger), kiu tre oftis en judaj homgrupoj tiutempaj. Mi priprelegis en Bureso, kaj montris histologiajn vidojn pri ĝi. Nuntempe oni simple sin turnu al Vikipedio por spekti tiajn bildojn kaj havi kontentigajn informojn pri la “Buerger-malsano” en multaj naciaj lingvoj. Ĉu Zamenhof suferis tiun tipon de arterito, tiam oftega ĉe orienteŭropaj judoj “helpe” de tabako? Ni neniam scios, ĉar ne ekzistis liatempe arteraj radiografioj. Sed ni neniam forgesu, ke Zamenhof havis du vivojn – la tagan de kuracisto kaj la noktan de esperantisto – aktiveco jam neeltenebla de bonfarta homo; krome li estis tre grava malsanulo, kiu jam en siaj kvardekaj jaroj apenaŭ povis simple paŝi.

Alia demando, flanka; onidiro sufloris en Francujo, ke ankaŭ Alfred Michaux estis juda. Sed nenia skriba aŭ atesta pruvo de tio ekzistas. Estas nun nur unu persono kun tiu nomo en Bulonjo; altelefonita, ŝi respondis, ke nenian rilaton ŝi havas kun tiu advokato, kies sekvaĵo malaperis en Bulonjo. La prezidanto de la loka juda asocio ankaŭ telefone respondis, ke li konas neniun judon kun tiu nomo, kiu cetere ne aspektas juda (Kio nenion pruvas: Klein, Bernard, Wolf, Picard kaj aliaj oftaj francaj familiaj nomoj povas esti judaj aŭ nejudaj). Li aldonis, ke pro la dummilita preskaŭ kompleta bombodetruo de la urbo, ne restas familiaj arkivoj en la Bulonjaj urbodomo aŭ sinagogo.

Resume, kvankam bedaŭrinde restas truoj en la puzlo, ĉio konebla en la vivo kaj idearo de Zamenhof troviĝas en tiu nepre havenda libro. Do senatende mendu ĝin, se vi ankoraŭ ne posedas.

Jean-Luc Tortel (Francio)

La Ondo de Esperanto, 2013, №11 (229).

Legu ankaŭ la recenzon de la unua eldono (recenzis Walter Żelazny).