Sesdek ok

Johansson, Sten. Sesdek ok: Originala romano. – Novjorko: Mondial, 2020. – 185 p.

Sesdek ok

Mi longe ne tro atentis la literaturon en Esperanto. Iel mi havis nek tempon nek pacon por sidi kviete “en angulo kun libro” kiel iam Thomas à Kempis. Nun tamen iu pandemio kaj aliaj cirkonstancoj donis al mi pli ol sufiĉe da tempo por denove ekĝui nian beletron, ja du romanoj de Sten Johansson aperis en mia poŝtkesto, unu historia kaj unu samtempa. Do bela okazo por gustumi la literaturon en Esperanto.

Sten Johansson, ricevinto de Premio Grabowski, apenaŭ bezonas apartan laŭdon. Certe ĉiu parolanto de Esperanto, kiu kapablas legi, iam dum sia lingva kariero plezure legis almenaŭ fragmentojn de liaj verkoj, ĉu facillingvaj, ĉu normallingvaj.

Libro, kiu priskribas eventojn de la 1968a jaro estas por multaj legantoj jam historia romano. Por ili kaj ankaŭ por tiuj, kiuj havas memoron de tiu tempo, Sten rekreas la etoson de tiuj jaroj. Li rakontas el perspektivo de okcidentulo. Björn. La mi-rakontanto de Sesdek ok havas intereson pri lingvoj kaj kulturoj. Dum kongreso de SAT en la sudsveda urbo Malmö il amikiĝas kun Dani, ĉarma, senzorga, sed ankaŭ iomete naiva franca knabino. Kiam Björn ricevas la okazon daŭrigi siajn studojn en Parizo, li denove konatiĝas kun Dani. Dume lia sveda amikino plu studas en alia sveda urbo, kie ŝi politike radikaliĝas en maŭista politika sekto kaj klopodas komplete distanciĝu de la socio.

La plej granda parto de la romano temas pri la travivaĵoj de Björn en Parizo, lia sperto pri la urbo kaj pri la homoj tie. La instrumetodoj de la profesoroj apenaŭ tuŝas la bezonojn de tiamaj studentoj – la intelektuloj postulas drastajn ŝanĝojn en la socio. Nur foje Björn vizitas Esperanto-klubon, kies gvidanto ŝajne estas iom fremda en la mondo. La plej proksiman kontakton al francoj li havas per la renovigita amikeco kun Dani. La plej grava evento estas la ribelo de la studentoj en Parizo, la majo de 1968, kaj la longa striko poste. Ni konatiĝas kun malsamaj politikaj orientiĝoj. Sed ĉiam Björn restas observanto, ne tro malsimpatia, sed neniam aktiva. La plej granda parto de la libro tamen estas priskribo de ĉiutaga vivo.

Sten Johansson kapablas kun malmulte da vortoj krei simpatiajn personojn, aŭ pli bone: la personoj kreas sin mem per siaj vortoj. Plej ofte ilia vivo estas malplena je eventoj, sed Sten fidas, ke liaj personoj estas sufiĉe fortaj, ke ili havas ion interesan por diri al ni. Samtempe li aldonas sufiĉe da spico por daŭre teni la atenton de la leganto. (Ĉu ni iam malkovros la sekreton de Dani?) Björn skribas sian rakonton kiel leteron al sia sveda amikino. Jen kiel li finas:

 

Mi klopodos skribi ĉion, kion mi memoras, se ne pro alia kialo, do almenaŭ por povi mem ĉion tralegi kaj rekonsideri.

Eble verkante tiun historion aŭ poste legante ĝin, mi komprenos ion plian pri tio, kiel mi agis, kion mi travivis, kaj kion rakontis vi.

Mi kredas ke mi bezonas verki ĉi tiun rakonton.

Se vi volos legi ĝin, do tre bone. Se ne, mi povos nenion plian fari.

Aliajn homojn ĝi certe ne interesos.

 

Jen li tamen eraras. Almenaŭ mi sekvis lian historion kun granda intereso. Sendube vi ankaŭ.

Wolfgang Kirschstein

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-johan9.htm.