Albumo pli muzika, ol kanta

Kjara. Blua horizonto: KD. – Rimini: Musica di Seta, 2019.

Kjara

La recenzata disko estas la unua Esperanta albumo de la itala kantistino kaj aŭtorino Chiara Raggi, alpreninta la Esperantan kromnomon Kjara. Laŭ la konfeso, trovebla sur la oficiala paĝaro de la kantistino, Esperanto estis elektita kiel aldona esprim-maniero pro sia beleco kaj pro la ideoj pri egaleco kaj libero, propraj al la lingvo. La albumo konsistas el dek pecoj, ĉiuj aŭtoritaj de la kantistino mem (kelkfoje pri muziko kunaŭtoris ankaŭ Dario Chiazzolino). En la registrado partoprenis pli ol deko da invititaj muzikistoj. La rezulto ege belas sone, sed apenaŭ eblas nomi la prezentitajn muzikaĵojn “kantoj”, ĉar la teksta elemento estas tro nebula.

Pri la nebuleco de la tekstoj eble respondecas la tro riĉa intimplena simboleco de la originaloj, eble kulpas iom senzorga tradukado (la Esperanto-tekstojn prizorgis Renato Corsetii kaj Gianfranco Molle; interalie, ĝuste al ĉi tiu lasta estas dediĉita la tuta albumo); verŝajne diversgrade ĝustas ambaŭ klarigoj. La tekstoj plejparte prezentas iun “fluon de konscio”, amason da impresoj kaj asocioj. Ĉiuj tekstoj estas verkitaj libere, sen ritmo kaj rimoj; ofta manko de interpunkciaj signoj en la tekstolibreto faras la frazojn eĉ pli malklaraj.

Por doni ekzemplon, jen fragmento de unu el la kantoj: “De malproksime ekvoĉo min vokas, / temas pri valso ludata minore. / Unu, du kaj tri / Kiu eniris bone / La aliaj for. / Unu du kaj tri / … ek de nun vicas mi”.

Malgraŭ la relativa teksta libereco oni ne sukcesis eviti mislokitajn akcentojn kaj eĉ evidente “hakitajn” frazojn, ekzemple: “Kiam iam en la viv’ / ludas ni je ŝtelo, / min kaŝetos iom pli, / eble vi ne trovos” (kiu do kulpas pri la kaŝeto?). Jen plia ekzemplo: “Se la naturo plurobla estas / mi kredas jam foruzi ĉion / kaj la konfuzo de emocio / ne programita ĝi min surprizis”. Foje aperas eĉ strangetaj gramatikaj formoj kiel “la vivo kune vin” (supozeble temis pri “la vivo kune kun vi”); troveblas kelkaj superfluaj akuzativoj. Laste, la senco de la tekstaj frazoj tute ne ĉiam koincidas kun la muzika frazado, kio eĉ pli disŝiras la lingvan bazon de la kantoj.

Konkludindas do, ke la tekstoj (almenaŭ en la Esperanta versio) estas neniel atentindaj. Feliĉe, en la prezentita albumo ili ne vere gravas: la muzikoj prezentas sufiĉe liberajn son-bildojn, en kiuj la voĉo de la kantistino kaj la sonado de la Esperanto-vortoj kunplektitas en iun nekutiman, sed allogan miksaĵon: la nebuleco de la tekstoj iel mirinde kunfandiĝas kun libereco de la muzikoj por fine krei mirindan kaj agrablan harmonion!

La ĝenerala sono priskribeblas kiel ekstere leĝera, sed funde riĉa kombino de populara muziko kaj ĵazo kun iom da bosanovaj elementoj. La muzika realigo estas perfekta; la muzikaranĝoj estas unustilaj, sed ne tedaj. La voĉo de la kantistino tre agrablas, la kantado senriproĉas; eblas kritiki nur ioman “platecon” de la plenumado: ne malhelpus iom da dinamikaj kaj emociaj nuancoj. Ankaŭ la prononco bonas, kvankam en kelkaj lokoj iuj konsonantoj ja perdiĝis kaj iuj vokaloj iom misformiĝis. Ĉiuokaze, kiel jam estis dirite, kompreni la faktan sencon de la tekstoj sufiĉe malfacilas eĉ helpe de la tekstolibreto, do pli facilas akcepti la voĉon nur kiel aldonan (kaj nedisigeblan!) muzikan elementon. Rezultas tre belaj, riĉaj, emociaj kaj ensorĉaj muzik-tekstaj vivpentraĵoj, ĉiu – iom unika kaj enigma…

Por resumi, mi diru, ke mia ĝenerala opinio pri la albumo estas tre pozivita. Esperanto (eĉ malgraŭ la certagrada plumpeco kaj nebuleco de la tekstoj) vere sonas tre imprese en la prezentitaj komponaĵoj. Albumo kunportas tre agrablan kaj pozitivan etoson, ĝi certe plaĉos al la ŝatantoj de iom romantika kaj leĝera muziko. La albumo sone kaj enhave estas iom mistera, lasante al ĉiu aŭskultanto malkovri tiun misteron laŭ sia propra maniero…

Paŭlo Moĵajevo

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-kjara1.htm.