Fama klasikaĵo kun iom alia kaj nova enhavo

Ulrich Lins. La danĝera lingvo: Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto: Nova, reviziita eldono. Rotterdam: UEA, 2016. 375+24p.

La danĝera lingvo

La libro de Ulrich Lins La danĝera lingvo havas longan historion. La unua versio aperis en 1973, malgrandkvante eldonita kiel broŝuro ĉe la eldonejo L’ omnibuso en Kioto. Unu jaron poste ĝi fariĝis ĉapitro en la epokfara paradigmeca verko Esperanto en perspektivo. Post 13-jaraj esploroj ampleksa kaj renovigita versio aperis en 1988 en la eldonejo Bleicher (Gerlingen, Germanio) – tiel UEA maskis sian partoprenon en la eldono, por ne inciti sovetiajn aŭtoritatojn.

Sed en tiu momento la epoko ŝanĝiĝis, kaj jam en 1990 represo (kun aldonaj komentoj de Detlev Blanke kaj Sergej Kuznecov) aperis en Moskvo ĉe la eldonejo Progreso. Poste venis tempo por tradukoj al naciaj lingvoj – la japana (1975, de la unua broŝurforma eldono), germana (1988), itala (1990), rusa (1999), litova (2005), korea (2013), angla (2016, jam de la nova eldono).

En 2016 (sur la kopirajto tamen estas indikita 2015) aperis ĉe UEA nova, reviziita eldono. Ĝi signifoparte ripetas la eldonon de 1988, sed samtempe ĝi havas kelkajn gravajn diferencojn.

Do, pri kio temas la libro? Ĝi estas “Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto”, diras la subtitolo. Fakte, temas pli pri persekutoj kontraŭ esperantistoj, ol pri persekutoj kontraŭ la lingvo mem, sed distingi inter iuj fenomenoj estas ne ĉiam facile – ja la lingvo ekzistas nur per siaj portantoj… En ĝi estas prezentitaj kaj simplaj burokrataj malhelpoj por disvastigi la lingvon, malpermesoj ĝin uzi, kaj persekutoj kaj reprezalioj kontraŭ esperantistoj. Iuj tiaj eventoj, kiel malpermeso de propagando, okazis ankaŭ en “demokratiaj” landoj (kiel en Francio en la 1920aj), sed ĉefe en la landoj, kiujn oni nomas totalismaj – unuavice, en la Hitlera Germanio kaj en la Stalina Sovetunio. Plejparto de la libro estas dediĉita ĝuste al eventoj en tiuj landoj, kaj pri la persekutoj de esperantistoj en Sovetunio temas en, proksimume, du trionoj de la libro (kaj, se konsideri ankaŭ priskribon de persekutoj en la Rusia Imperio en la unua ĉapitro, la ĉefa enhavo de la libro estas pri rusiaj eventoj!).

Kompreneble, sovetiaj esperantistoj sciis pri la persekutoj en la jaroj 1937-38 (kaj ĝis la mezo de 1950aj) sufiĉe bone. Same bone sciis pri la naziaj persekutoj esperantistoj en Germanio. Tamen, la scioj estis nesistemaj, ofte bazitaj sur onidiroj kaj misinformoj; oni parolis pri la temo ĉefe nur mallaŭte. La ĉapitro en Esperanto en perspektivo kaj poste la monografio de U. Lins starigis la scion sur precizan histori-sciencan grundon kaj permesis labori sur la tereno plu. Malgraŭ relativa grandeco de la libro, en ĝi ne estas sensencaj rezonadoj, ĝi estas plene bazita sur dokumente pruvitaj faktoj. Tial ĝia valoro ne supertakseblas.

Post la apero de la libro en 1988 malkovriĝis novaj faktoj kaj estis entreprenitaj gravaj esploroj pri la epokoj de persekutoj en Germanio kaj Sovetunio. En Sovetunio en la fino de 1980aj jaroj malfermiĝis multaj arkivoj de sekretaj servoj, kaj esploristoj ekhavis eblecojn ekscii la precizajn faktojn pri sorto de pluraj esperantistoj (gravan rolon en tiuj esploroj ludis N. Stepanov). Ĉi tiuj faktoj devis esti reflektitaj, kaj ili eniris la novan eldonon de la libro, kaj ĝi fariĝis tiurilate pli dokumentita kaj ampleksa.

Ekzistas ankaŭ aliaj diferencoj inter la antaŭaj kaj la nova eldonoj de La danĝera lingvo, kiuj ŝuldiĝas al ŝanĝo de la konceptoj de la aŭtoro – nu, la homoj ŝanĝiĝas, kaj kun paso de la tempo ŝanĝiĝas ankaŭ iliaj opinioj. Tiel en la nova eldono plene malaperis la iama 3a ĉapitro pri la persekutoj de esperantistoj en Orienta Azio. La afero estas, ke Esperanto kiel tia neniam estis malpermesata kaj persekutata en Japanio, Ĉinio kaj aliaj orientaziaj landoj, sed esperantistoj jes ja – sed nur pro ilia politika agado. Esperanto reale estis ĉiam populara en laboristaj kaj maldekstraj medioj, kaj esperantistoj-anarkiistoj, socialistoj ktp. estis persekutataj kaj eĉ ekzekutataj ĝuste pro tio, ne simple pro ilia esperantisteco. Do, U. Lins ekskludis tiun ĉapitron.

Pri la kaŭzoj de nazia malamo al Esperanto ĉio estas pli-malpli klara, ĉar la internaciisma ideo por nazioj estas absolute malamika (eĉ sen konsidero de la juda deveno de Zamenhof kio elvokis apartan incitiĝon, la rezulto estus sama), sed pri stalinismo la problemo estas pli komplikita – ĝi ja asertis, ke ĝi baziĝas sur marksismo, kiu havas principe internaciisman karakteron! Tial U. Lins entreprenis esploron pri interrilatoj inter socialisma teoriumado kaj ideo de Esperanto. La fontoj por tio estas abundaj, sed mi ne dirus, ke tiu esploro venigis al definitiva respondo. Eĉ se iuj teorioj konkludis pri sensignifeco aŭ senvaloreco de Esperanto, por ĝiaj persekutoj tio ne donis sufiĉan bazon, ĉar neniam ekzistis pri ĝi forta oficiala opinio. Pri tio, cetere, atestas relativa florado de la movado en USSR en la 1920aj jaroj. Alia afero, ke Esperanto estis netolerebla por la reĝimo, kiam tiu fariĝis definitive totalisma kaj fermita rilate al la cetera mondo.

Kiel resumis U. Lins en sia intervjuo al Libera folio, «La diktatoraj reĝimoj timis, ke Esperanto peras nekontroleblajn pensojn kaj kontribuas al malfirmigo de la nacia lojaleco. Precipe en Soveta Unio, Esperanto iĝis “danĝera”, ĉar ĝi ebligis al korespondemaj civitanoj rigardi eksterlimen kaj iom kompari inter la enlanda propagando kaj la kondiĉoj en aliaj landoj» (http://www.liberafolio.org/2016/09/26/novaj-detaloj-pri-persekuto-de-esperantistoj-trovitaj/). Se temas pri la fakta malpermeso de Esperanto en la landoj de Varsovia pakto en 1950-55, tio devenis de la obeo de tieaj registaroj al la imperiismema disvastigo de la rusa lingvo, kiel “internacia interkomprenilo”.

Foje en privata letero Ulrich Lins skribis al mi jenon: “Mi konscias, ke la persekutoj ne havis radikon en la marksisma teoriaro. Mi tamen klopodis esplori la rilaton inter tiu teoriaro kaj la sorto de Esperanto. Iom gravis la opinio de Gramsci, ĉar ĝi estis malfavora. La sovetiaj esperantistoj multe okupis sin pri teoriaĵoj, unue defensive (ĉar Buĥarin kaj aliaj atakis ilin aŭ, pli ĝenerale, pro la prisilento de Eo), poste ofensive (ĉar ŝajnis, ke la oficiala politiko pri naciecoj fine donos lokon al Esperanto). Fine, ili rezignis, komprenante ke la tuta temaro estas tro danĝera tereno”.

En la nova eldono la esploroj pri interrilatoj inter socialismaj teorioj kaj Esperanto estas signife reduktitaj, ĉar tiuj ideologiaj bataloj ne plu estas vere aktualaj. Tamen la donitaĵoj, kolektitaj pli frue, havas netan historian intereson, sekve, la antaŭaj eldonoj ne perdis sian signifon pro la apero de la nova.

Aparte estas interesaj la finaj partoj, kie estas rakontata la historio de la renaskiĝo de la movado en Orienta Eŭropo kaj en Sovetunio ekde la mezo de 1950aj jaroj. Por la orienteŭropanoj tio estas edifa ekkono pri si mem, pri tio, kiel oni vidas ilin deekstere. Akcentoj pri certaj eventoj estas aliaj, ol donas loĝantoj de tiuj landoj, kaj tiu komparo donas interesan stereoskopian bildon de la tuto. Bedaŭrinde, Lins tute ne tuŝas la evoluon de la movado en ties rilatoj kun aŭtoritatoj en la plej lasta jarcentkvarono, pasinta post la pli fruaj eldonoj de lia libro, en komparo kun la pli frua periodo, sed tio estas jam tute alia historio.

Se paroli pri pure tipografiaj trajtoj de la nova eldono, rimarkindas la nova aranĝo de la libro: ilustraĵoj ne plu estas en la teksto, sed troviĝas sur engluitaj glaceaj folioj. Malgraŭ ioma pliboniĝo de la kvalito de la ilustraĵoj, la oportuneco de la legado malpliiĝis. En la nova eldono iom ĝenas la leganton tro etaj literoj – preferindus pli dika libro, ol rompado de la okuloj.

La libro de U. Lins delonge fariĝis klasikaĵo pri la historio de Esperanto, kaj la plej granda esploro pri la interrilatoj de la movado kun la ekstera mondo. Ĝi apartenas al la libroj, kiuj konsistigas nepran kulturan fonon de ĉiu konscia esperantisto. Tial la nova eldono, kun pliĝustigita kaj pliampleksigita fakta fundamento estas tre grava por la edukado de la novaj generacioj de esperantistoj, kiuj ne sufiĉe bone konas la antaŭajn eldonojn. Tamen, ĉar io interesa el tiuj eldonoj estas en la nova versio forĵetita, mi konsilas ne forgesi ankaŭ ilin kaj, post atenta tralego de la nuna, preni la eldonon de 1988 (aŭ 1990), kaj tralegi tiujn forlasitajn lokojn.

Nikolao Gudskov

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9 (274-275).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-lins2.htm.