Averto pri murdo

Modest, Julian. Averto pri murdo: Krimromano originale verkita en Esperanto. – Partizánske: Espero, 2018. – 100 p.

Modest

De preskaŭ tridek kvin jaroj la bulgaro Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov) kontribuas al nia literaturo per noveloj, romanetoj, teatraĵoj kaj priliteraturaj eseoj. Per sia rakonta prozo li kreis apartan “Modestan” mondon, uzante sian propran stilon. En 2018 aperis de lia mano pluraj romanetoj, interalie la krimromaneto Averto pri murdo.

La tekstojn de Modest kutime karakterizas simpla rakontado, ofte en tono meditema, iom melankolia, en etoso ekstertempa aŭ leĝere eksmoda. Kelkfoje oni trovas troan naivecon, ĝene edifan intencon kaj – eble plej tipe – superfluan emon eksplicite klarigi kaj interpreti tion, kion leganto normale sagaca jam delonge mem komprenis. Jen kaj jen oni trovas ankaŭ kritikajn vidpunktojn pri la moderna socio.

La mondo de Modest estas plejparte la menso kaj sentoj de ordinaraj homoj, kiuj malofte plenumas rimarkindajn agojn aŭ travivas grandajn aventurojn. La rilatoj inter liaj roluloj ofte impresas kvazaŭ barus ilin vualo el soleco. Ofte li sufiĉe trafe prezentas la psikologion de ordinaraj homoj en situacioj ĉiutagaj aŭ esceptaj.

Tiujn kutimajn trajtojn de liaj verkoj oni retrovas ankaŭ en Averto pri murdo. En ĝia ĉefa fadeno la privata detektivo Sinapov serĉas malaperintan personon. Aperas ankaŭ du aliaj fadenoj, el kiuj unu tamen ne rilatas al la ĉefa intrigo. La detektiva serĉado estas prezentata detale eĉ pri negravaj agoj. Kiel kutime en la verkoj de Modest forestas dramaj eventoj. Bedaŭrinde, forestas plejparte ankaŭ ekscito kaj suspenso. La agado daŭras trankvile ĝis atendata fino. La sola drama ago estas raportata en tiu fadeno, kiu ne rilatas al la ĉefaj okazaĵoj. Do la konstruo de la intrigo ne estas tre lerte farita por krimromano. Tamen oni facile sekvas la rakonton, kaj la ŝanĝoj de scenejo inter la ĉapitroj estas lerte kaj efike faritaj. Modest per kelkaj vortoj prezentas ĉiun novan scenon en maniero klara kaj talenta.

Dum sia serĉado Sinapov fojfoje meditas pri la vivo ĝenerale, iom tro supraĵe kaj naive, sen klara rilato al la okazaĵoj. “Ni serĉas la homon kun kiu ni pasigu la vivon en konkordo kaj amo, sed pli ofte ni ne trovas tiun ĉi homon kaj ni restas profunde ofenditaj de la vivo, sentante la amaran guston de niaj malbonaj rememoroj. Senĉese ni demandas nin kial ni ne povas esti feliĉaj, kial ni ne renkontas la homon pri kiu ni revas kaj pri kiu ni sonĝas en niaj plej belaj sonĝoj. Ĉiam ni opinias, ke ni estas malfeliĉaj kaj la aliaj homoj ĝuas belegan kaj agrablan vivon”. (p. 41)

Krome aperas simile banalaj konstatoj, kiuj ŝajnas esti de la aŭtoro aŭ rakontanto. “Forflugas ĉio kio okazis, kaj neniu scias kiaj estos la novaj tagoj, ĉu ili alportos bonon aŭ malbonon”. (p. 67)

La plejparto de la teksto tamen prezentas konkretajn agojn de Sinapov kaj aliaj, kun ampleksaj dialogoj, kaj tiuj partoj estas klaraj, simplaj kaj facile kompreneblaj. La stilo estas rekta, senartifika, kaj la lingvaĵo kutime senerara kaj facila. Laŭ mia kompreno la libro do funkcius sufiĉe bone kiel legaĵo por homoj lingve ne tre spertaj.

Multaj verkistoj de fikcio ŝatas uzi realajn detalojn inkluzive de nomoj por ke tiuj kvazaŭ pruntedonu al la intrigo kredindon kaj realismon. Aliaj preferas neŭtralan medion ne identigeblan. Inter Esperantaj verkistoj ial la dua sinteno estas ofta, kaj en ĉi tiu verko ĉiuj nomoj de lokoj estas Esperantaj. La personnomoj tamen havas koloron leĝere bulgaran aŭ almenaŭ sud-slavan. Aperas iom da detaloj pri sociaj cirkonstancoj, sed ili impresas ne tre precizaj. La rakonto povus okazi preskaŭ en ajna loko kaj tempo.

Al la stilo de Modest apartenas kelkaj apartaĵoj. Li ne donas ampleksajn priskribojn de medioj kaj personoj, sed ofte etajn detalojn. Tipa estas lia menciado de nekutimaj okulkoloroj. Ĉi-verke aperas okuloj “mielkoloraj” (p. 36) kaj “laktobluaj” (p. 49). Jam tradicia estas la “ĉokoladkolora kostumo” (p. 6), kiu devas aperi en ĉiu Modesta verko. Alia ŝiboleto estas la vorto “nesenteble” (p. 63, 76), kiu en proksimuma senco de “nerimarkeble” aŭ “iom post iom” aperas en ĉiuj liaj verkoj.

Inter nekutimaj esprimoj mi plu notis “fortreni” (p. 21) en la senco “forkapti” kaj “mensogi ŝin/min” (p. 55, 68) anstataŭ “al ŝi/mi”. Fine aperas unufoje klasika slavismo: “Kun Damjan ni estas gekuzo” (p. 79) = “Damjan kaj mi estas gekuzoj”. Tamen tiuj apartaĵoj estas esceptoj en cetere tute normallingva teksto.

Resume la libro ne tre konvinkas kiel krimromano, sed kiel facile legebla rakonto sen grandaj dramoj aŭ surprizoj, ĝi prezentas plaĉan legadon.

Sten Johansson

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №7 (285).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-modes1.htm.