Prilingve el Nitro

Prilingve en Nitro: Politike, historie, teorie, instrue: Fakaj prelegoj prezentitaj kadre de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto / Redaktis Stanislav Košecký. Roterdamo: UEA, 2016. 232 p.

Prilingve el Nitro

Mi estas lingvemulo, havas lingvistikan kleron kaj organizas ĉiujaran lingvan festivalon en mia urbo – verŝajne pro tio la redakcio elektis ĝuste min por verki recenzon pri la nova artikolkolekto Prilingve en Nitro. Mi estas feliĉa kaj sentas min tre bonŝanca – ja estis ĝuo tralegi la libron.

La libro unuigas sub unu kovrilo kelkajn temojn. La unua kaj eble la plej prestiĝa parto estas la raportoj faritaj en la lingvopolitika konferenco “Perspektivoj de internacia komunikado de EU” (okazis en Nitro) kaj la rezolucio de la konferenco. Ĝi alvokas “krei eŭropanojn” kaj serioze esplori, “kiu fremdlingvo plej verŝajne kuraĝigos postan lernadon de pliaj lingvoj”. Inter la konferencaj raportoj mi ŝatis tiun de doktoro Ildikó Vančo, kiu rakontis pri lingvaj minoritatoj (speciale en Slovakio) kaj la specialaĵo de kleriga politiko pri la minoritatoj. Vytenis Andriukaitis, prezentita kiel simpatianto de Esperanto, faris optimisman, sed ne precizan mencion de Esperanto en sia teksto: “la propedeŭtikaj kvalitoj de Esperanto, kiuj estis ofte testataj en praktiko”. Laŭ mia scio, tiuj testoj nek estas oftaj, nek multaj, eĉ se plejparto el ni kredas je la propedeŭtika valoro de nia lingvo. Andriukaitis ankaŭ diras, ke Esperanton mencias Hitler en Mein Kampf (kio facile pruveblas) kaj ke Stalin “komprenis, ke la rekta internacia komunikado, kiun ebligas Esperanto, povus rapide subfosi lian propran propagandon” (kio estas neniel pruvebla, la persekutoj kontraŭ Esperanto estis versimile persekutoj kontraŭ SAT kaj “faŝistoj” kaj okazis fone de aliaj persekutoj en la samaj jaroj de la “Granda Purigo”; kion opiniis pri Esperanto persone Stalin, neniu scias).

La dua parto de la libro priskribas la lingvan situacion en Slovakio el la historia vidpunkto, ekde la tempoj de Granda Moravio. La kontribuo de Slavomír Ondrejovič prezentas ankaŭ la aktualan staton de la slovaka lingvo kaj de la slovakaj lingvistikaj esploroj. Li mencias interalie la “lingvajn mitojn” pri la slovaka, ke ĝi estas “la plej belsona” aŭ “la vera mezo inter la slavaj lingvoj”, tiu parto kaj ankaŭ kritiko kontraŭ kelkaj puristoj estas kaj interesa, kaj por multaj medioj eble rekonebla.

Multajn esperantistojn certe interesos la tria parto de la libro, dediĉita al lingvoprojektoj, bazitaj sur la slavaj lingvoj (“Slava interlingvistiko”). La plej interesa en ĉi tiu sekcio estis por mi la kontribuo de la finna slavisto Jouko Lindstedt pri la slavona (ankaŭ konata kiel “preĝeja slava”) lingvo. Ankaŭ la artikolo de la konata interlingvisto Aleksandr Duliĉenko “Pravigo de la slava interlingvistiko...” estas menciinda, ĉar ĝi donas superrigardon pri la tuta fako. Kelkajn plej freŝajn slavajn lingvoprojektojn priskribas kaj komparas Jan van Steenbergen.

Materialo de la esperantologia konferenco, okazinta en la 101a Universala Kongreso de Esperanto, konsistigas apartan sekcion de la libro. Eble ĉar esperantologiaj diskutoj en Esperanto oftas, mi ne vere trovis ion revelacian en tiu parto. La artikolo de Maria Rosaria Spanò pri “la rolo de la judeco de Zamenhof en la historio de Esperanto” estas menciinda, ĉar ĝi denove pensigas leganton pri la kialoj de la apero kaj sukceso de Esperanto, ankaŭ fone de ĉiam aktuala diskuto, kiom pola estis “la pola okulisto”, kiun ofte mencias la popularaj rakontoj pri Esperanto.

La artikolkolekton kronas du gravaj praktikaj tekstoj – pri la renovigita paĝaro lernu.net (inter la aliaj projektoj de E@I) kaj pri la apero de Esperanto ĉe la lingvoinstrua platformo Duolingo. Estas grava legaĵo por vi, se vi aŭdis bruon pri tio, sed ne povis esplori la aferon mem; la aŭtoroj bone klarigas, pri kio temas.

Iom haste kompostita, la libro enhavas multajn mistajpojn. Tamen ne temas pri seriozaj aŭ nedeĉifreblaj eraroj. La tiparo, la kvalito de la papero, la prezentomaniero estas tre bonaj. Ĉiu teksto estas en Esperanto, kun resumoj en Esperanto, la angla kaj la slovaka. Tiel oni povas montri ĝin al neesperantistoj aŭ lerneti la slovakan pere de la paralelaj tekstoj de la resumoj (por serioza studado de la lingvo E@I kreis paĝaron slovake.eu/eo, tiun fakton la libro enhavas).

Mi kore rekomendas la kolekton Prilingve en Nitro al ĉiuj, kiuj ŝatas lingvan diversecon, interesiĝas pri la novaj atingoj de nia movado, amuziĝas pri nekutimaj lingvoprojektoj; ankaŭ al tiuj, kiuj prezentas Esperanton antaŭ publiko, kie necesas montri, ke la lingvo funkcias kiel internacia perilo kaj medio por sciencaj diskutoj.

Vjaĉeslav “Slavik” Ivanov

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №12 (278).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-nitra.htm.