Moderna lernilo por moderna mondo

Owen, Tim; Meyer, Judith. Complete Esperanto. – London: Hodder & Stoughton, 2018. – 344 p., il.

Complete Esperanto

Finfine, amasmerkata lingva eldonejo publikigis novan anglalingvan lernilon pri Esperanto. Ŝajne tia evento ĝis nun okazas nur unufoje en generacio: en 1957 aperis la klasikaĵo Teach Yourself Esperanto de John Cresswell kaj John Hartley, kaj en 1987 aperis reeldono de la originalo, reviziita de James H. Sullivan. Ĉi tiu nuna verko Teach Yourself: Complete Esperanto de Tim Owen kaj Judith Meyer estas tute nove verkita, kaj ne baziĝas sur siaj antaŭuloj. Tim Owen estas direktoro de edukado kaj evoluigo por la Esperanto-Asocio de Britio, kaj lia kunaŭtoro Judith Meyer estas konata kiel iniciatinto de la Polyglot Gathering kaj teamano de la apo “Amikumu”.

Mi havis altajn atendojn pri ĉi tiu libro, kaj mi absolute ne desapontiĝis. Ankaŭ kvante la verko malavaras. Ĝiaj 344 paĝoj, 18 lecionoj kaj 3 reviziadsekcioj celas alporti la lernanton ĝis kapablo ĉe nivelo B2 de la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER), kaj ĉiu leciono klare indikas kiujn postulojn de KER ĝi celas kontentigi. Lernantoj povas libere aŭskulti aŭdmaterialon por la lecionoj publike haveblan en la retejo de la eldoninto, aŭ en ĝia apo. La verko estas dizajnita por la hodiaŭa mondo, kaj ne nur laŭformate. Ĝi estas por ĉiu, kiu volas akiri bonan komprenon pri Esperanto kaj la kapablon memfide komuniki kun aliuloj. Ĉiuj ŝlosilaj lertoj – legado, skribado, parolado kaj aŭskultado – estas kuraĝigataj.

Ankaŭ pedagogie ĝi estas freŝa, kaj ĝia “malkovrad-metodo” estas nova ideo komuna inter ĉiuj lingvokursoj de la eldonejo. Ĉi tio kuraĝigas la lernanton cerbumi kaj konsciiĝi pri kiel funkcias Esperanto, kaj tio helpas ŝin aŭ lin memori pri tiklaj punktoj, kiuj estas lernendaj. Ĝi plenas je realismaj konversacioj, konstruado de vortprovizo, klarigoj pri gramatiko, memtaksiloj por konsciiĝi pri propra progreso, kaj ĝisfunda praktikado. Teach Yourself Complete Esperanto ekipas la lernanton per la praktikaj lertoj kaj lingvaj konsiloj necesaj por uzi Esperanton en gamo de realismaj modernaj situoj kaj okazoj

Dume ĝi konstante evoluigas la kulturan konscion de la lernanto. Ĉe la komenco la tekstoj estas parte en la angla, kun kreskanta proporcio de Esperantaj vortoj kaj esprimoj, kaj ĉiutagaj konversacioj, kiuj donas veran guston de parolata Esperanto. Same kiel la konsiletoj pri la lingvo, sporade aperas kulturaj konsiletoj. La lecionoj konsistigas enkondukon al la moderna Esperanto-mondo, en kiu internacia vojaĝado estas normala, kaj kulturaj notoj skizas la modernan etoson de Esperantio. La verko taŭgas por tiuj, kiuj volas memfide progresi tra la niveloj, aŭ memlernante, aŭ kun instruisto, aŭ en klaso, aŭ kiel refreŝiga kurso.

Studinte ĉi tiun kurson, la lernanto posedos solidan progresintan bazon en legado, skribado, parolado kaj aŭskultado, kaj kapablos baldaŭ komuniki memfide kaj kompetente. Kaj finfine, la prezo de la libro tre akcepteblas, konsiderante, ke ĝi haveblas ege (50%!) rabatite de la Esperanto-Asocio de Britio:

https://esperanto.org.uk/news/shop/complete-esperanto-complete-bargain/

Ed Robertson

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2019, №5 (295).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-owen.htm.