90 jaroj da plena vivo kun doloroj, sed ankaŭ kun feliĉo

Sigmond, Júlia. Júlia Sigmond 90. – Cluj-Napoca: Exit, 2019. – 128 p.

90

Ĉi tiu volumeto sin trovis sur mia skribotablo recenzota, kiam alvenis trista sciigo pri la forpaso de Júlia Sigmond en hospitalo de Piacenza (Italio). Ŝi sendis la libron kun la ena slipo, kiu tekstis:

Jen, mia lasta E-libreto!

Kun amikeco

2019, somero

kaj la manskibita nomo Júlia.

Sian lastan libron Júlia dediĉis al sia edzo Filippo Franceschi, Filippeto (konata en Esperanto kiel Sen Rodin), postvivinta ŝin je nur kvar tagoj. Finas la libron La lasta letero, verkita de Júlia okaze de la dekjara geedziĝa festotago, okazinta simbole 09.09.2009. Ili renkontiĝis en tre matura (metuŝelaĥa, kiel ŝi epitetas) aĝo kaj travivis kune siajn plej feliĉajn jarojn, montrante ekzemplon, ke “neniam oni perdu esperon”. Simbole, malfermas la volumon ŝiaj Pensoj pri la amo: “Se ni vivas en amo, ni sentas ties varmon, trankvilecon, certecon, ties bonodoron… Se ni vivas en amo, ni pli similas al elegante fluganta belega papilio, ol al pezmove lamanta, kolosa olda elefanto. Nia vivo estas multe pli facila, se ni povas ami…”

Ĉiuj verkoj de Sigmond, laŭ ŝia aserto, estas je 90% el la “vera vivo”, tial en ili estas priskribo de unuavide bagatelaĵoj, ja la vivo konsistas el ĉeno de ordinaraj agoj kaj eventoj, sed ankaŭ de homaj suferoj, kaj ankaŭ de sonĝoj, kiujn ŝi ŝatas rakonti. Ĉio ĉi estas vivo!

Júlia Sigmond 90 kiel vivresuma rakontokolekto enhavas mozaikon el la veraj vivokazintaĵoj, kiuj lasis en la memoro de Júlia profundajn spurojn (mi admiras ŝian memoron!). Multaj epizodoj en ŝiaj rakontoj estas ligitaj kun la familianoj: la gepatroj, kiujn ŝi nomas Dolĉapatrino kaj Dolĉapatro, la gefratoj. “Maljuna, oni ŝatas paroli pri la infanaj memoraĵoj”, – asertas Júlia.

Dise tra la rakontoj oni povas elpluki erojn por ŝia biografio. Ankaŭ pri sia esperantistiĝo, kiun kaŭzis korespondemo, kaj pri la verkado Júlia rakontas en “La skribistino” konsiderante sin ne verkistino, sed skribistino.

La modernaj teknologioj helpis Júlia daŭrigi korespond-kontaktojn per la reto, kaj iam ŝi komencis praktiki monatajn leterojn al siaj amikoj, rakontante pri diversaj vivokazaĵoj, pri siaj literaturaj planoj. Tiel en januaro 2018 ŝi estis zorgoplena pri malrapida progresado de rumana traduko de la romano Libazar, forte dezirante, ke ĝi aperu rumanlingve antaŭ ŝia morto. Fine de siaj monatleteroj ŝi kutimis aldoni iujn personajn vortojn, eĉ se nur “kiel vi kaj viaj familianoj fartas, kara Halina?”

Halina Gorecka

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2020, №1 (303).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-sigm5.htm.