Io devas okazi

Korotkov, Miĥail Gavriloviĉ. Io devas okazi: Rakontoj, fabeloj, pripensoj / Postparolo de Aleksander Korĵenkov. – Kaliningrado: Sezonoj, 2020. – 117 pagoj. – (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2020).

Io devas okazi

Pri kelkaj libroj, ekzemple, krimromanoj, oni ŝatas diri, ke oni ilin legas unuglute, ke oni ne povas ilin lasi antaŭ ol atingi la finon. Pri ĉi tiu mi dirus same, sed pro tute mala kaŭzo: la verko konsistas el dek ok mallongaj noveletoj (parte jam aperintaj aliloke), do oni povas interrompi la legadon post ajna deko da minutoj, ĉar la unuopa rakontofadeno konkludiĝis. Sed ja ne: kiam oni finis unu eron, jen humuran, jen fantastan, jen kortuŝan, jen, jes ja, ankaŭ tute normale senekscitan, oni pensas: “mi legu ankaŭ la postan, ĝi certe plaĉos al mi kiel la antaŭaj”.

Fakte ni renkontiĝas, en ĉi tiu Suplemento, kun Miĥail Korotkov, rusa-ukraina siberiano, elstara rakonta personeco, gajninto de pluraj premioj, malmulte partopreninta en la tiel nomata oficiala Esperanto-movado. Klerulo, multlingvulo (dekojn da lingvoj li mastras diversnivele laŭ verkado kaj tradukado), li trairis plurajn metiojn, ĉar la ŝanĝo de la socia sistemo en Sovetunio, poste Ruslando, kaŭzis malfacilaĵojn eĉ je bazaj vivelementoj kaj postulis adaptiĝon ankaŭ de la pensoj, kaj tio al verkisto ne estas facila: “La vivo por la honestaj homoj iĝis pli ol peniga” diras la postparolo de Aleksandr Korĵenkov.

Se oni aŭdacus detekti ĝeneralan aliron al la vivo el la eroj de ĉi tiu libro, mi dirus, ke la aŭtoro ne fidas, eĉ spitas al politikistoj diversperiodaj kaj same al religiuloj, kaj ke ankaŭ la ĉirkaŭa homaro ne estas invita: drinkado estas konstanta gvidmotivo de liaj rakontoj, estas ĉiam iu ebriulo (“Li haste krucosignis sin per la liva mano, ĉar en la dekstra li havis glason”), kiam du renkontiĝas kaj komencas interparoli, tuj vodko, eĉ ne nepre bonkvalita, kaj zakusko akompanas la babiladon. “Nu, kial vi ĉiam drinkadas kaj vagadas kiel peniso en larĝa pantalono?” Same, violento aspektas io nature kunnaskita kun la homa karaktero: jen murdo minacata, sed eĉ reala, per pugnobatoj, jen trampo kiu pasigis tempon en karcero, jen perforta reago al tute naiva frazo.

Ankaŭ fantasto rolas en la rakontoj. Veturo tra kaj trans la tempoj: morti antaŭ ol naskiĝi, sozioj kiuj interŝanĝas la tempon (la estonteco de unu estas la pasinteco por la alia), tial unu rakontas al la kunulo kio okazos al li, kiu tamen havus tempon por tion preventi. Sed ankaŭ aliloke tempo protagonistas: iu familio konsistas el personoj aspektantaj tre pli junaj ol ili estas (la avino eĉ 106 jaroj), ĉar post revekiĝo el dormado ĉio maljuniĝas. Amo estas nova sperto, sed “li” sin trovas 70-jarulo; aliloke iu eĉ sian edzinon ne rekonas.

Olduloj havas tamen en alia rakonto sian venĝon: en la tro densa ĉirkaŭorbita trafiko, kosma kamiono erarvagas, urĝas ĝin deorbitigi por eviti surteran katastrofon, komputiloj malkapablas, sed malnova, eloficigita kosmonaŭto estas alvokata kiel savanto, ĉar li sola, male al pli junaj kaj modernaj pilotoj, kapablas ankoraŭ fari permanajn manovrojn.

Jes, la homo estas rigardata plurflanke. Homamaso venas al la funebraĵo kaj al la slabo de viro, kiu ion donis al la mondo (mortanto diras ĉiam saĝajn vortojn); lia ekzisto estis io grava por aliaj, kiuj tenas lin viva per konstanta memoro, dum la tombeja gardisto, kiu travivis iele-tiele, priploras la maltrafitan ŝancon esti memorata. Sed la vivo ne ĉiam rekompencas laŭmerite: persono klera, lerta instruisto estas elpelita el la lernejo ĉar li rakontis la veron pri la historio de sia lando.

Ne povas manki en tiom multfaceta rigardo al la homo ankaŭ aludo al sekso (libido malprosperas en la lando, kiel la regantoj kontraŭu tion? Ĉu oni permesu dumpromenan nudecon?); same ne mankas geheno, loko rigardata ne tiel pesimisme, laŭ iuj aspektoj eĉ pli trankvila ol la surtera tro agitita vivo: dramserioj, libroj, poezio, filozofio, meditado… preskaŭ tede.

Ĉi tiu novelkolekto instruas multon pri la homo per stilo leĝera kaj, preter kelkaj kortuŝaj epizodoj, humura: post la legado oni estas pli senstreĉa, tial ĝi estas rekomendinda. Ne temas pri epokfara verko, ĝi certe ne celas tion; sed ĝi estas plaĉa, vere plaĉa, svelta, leginda. Timojn, ke enŝteliĝis, aŭ tamen restis post atenta kribrado, rusismoj, mi ne kunpartumas: al mi la stilo ŝajnas tute flua, kun tre ĉarmaj specifaj esprimoj, vere ĝuinda; ja ne senkaŭze ĝia aŭtoro estis plurfoje premiita. Ni atendu kromon de li.

Carlo Minnaja

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-supl20.htm.