Post multaj jaroj…

Živanović, Stevan. La sonorilo de Bled: Originale verkita romano. – Ljubljana: Slovenia Esperanto-Ligo, 2020. – 174 p.

Bled

Stevan Živanović (1900-1938) dum sia mallonga vivo multon faris por Esperanto: li gvidis kursojn, redaktis revuojn kaj vortaron, verkis lirikajn poemojn.

Lia romano La sonorilo de Bled, originale verkita en Esperanto ĉirkaŭ la jaro 1925, estis eldonita nur en 1959; en 2017 aperis slovena traduko, nun la teksto estas libere publikigita en interreto.

Laŭ la stilo tuj senteblas la epoko. Temas eĉ ne pri la lingvaĵo (pri ĝi poste), sed pri la etoso mem. Tre similan ni jam vidis en tiutempaj verkoj de Argus, Bulthuis, Forge, Luyken, eĉ en klasikaĵoj de Vallienne: tro longaj (laŭ nuna takso) priskriboj de hom-aspektoj, pejzaĝoj; “internaj monologoj”; filozofiaj konversacioj, mistikaj antaŭsentoj, miraklaj signoj… Certe dum cent jaroj ŝanĝiĝis ankaŭ la socio mem, nun oni povas moki aŭ kompati tiamajn homojn: iliajn morojn, aristokratan etiketon ktp. “Hodiaŭa junularo estas vere malmorala”, – diras unu el la protagonistoj, ĉar fraŭlino boatpromenis duope kun viro. Se ili scius, kiaj moroj regos post jarcento…

La slovena urbeto Bled tiam estis aristokrata ripozejo, kun pitoreska lago kaj preĝejeto sur insulo. Oni kredis, ke la tiea sonorilo havas magian povon, donas feliĉon…

Franca verkisto Miroir venas en Jugoslavion por trovi edzinon – ĉar li kredas, ke jugoslaviaj virinoj estas fidelaj malkiel la francaj. Iom kapricema junulino Ana revas konkeri koron de poeto, kiun jam posedas ŝia amikino. Sukcesa inĝeniero Memo delonge amindumas sinjorinon Julinjon, kiu havas edzon – maljunan kaj malsanan. Bonkora fraŭlino Natalia revas pri amo, sed opinias sin malbela, do ŝi deprimiĝas. Certe rolas Esperanto – samkiel en plejparto de tiamaj originalaj romanoj, kun iom tro emfazaj revoj pri baldaŭa tutmonda paco kaj harmonio. Tamen sen Esperanto apenaŭ eblus longaj sinceraj interparoloj inter franco kaj jugoslavoj… kaj unupaĝe eĉ estas traktitaj la problemoj de la Esperanto-komunumo kaj movado, kiuj ŝanĝiĝis malpli, ol la ĝeneralaj moroj.

La vivo estas pli komplika, ol niaj imagoj pri ĝi. Ĉio evoluas ne tiel, kiel oni supozis. Iuj agoj de la personoj apenaŭ klarigeblas, iuj tute nekredeblas. Poeto Unulo (vere kurioze sonas la familinomoj Unulo kaj Duulo) en la dua parto de la libro vojaĝas tra la mondo, longe restas en Hindio, lernas saĝon de jogano. Poste li en letero rerakontas la instruojn, komparojn inter hinduismo kaj kristanismo kun konkludo, ke ambaŭ religioj asertas fakte la samon, tamen hinduismo estas “pli vera”. Eble interesa filozofiaĵo, sed multe tro longa: la letero okupas dek libropaĝojn… La impresoj el la ekzota lando legiĝas altire, kvankam nun eble ne tiom, kiom antaŭ jarcento, kiam oni havis malmultajn fontojn de informoj…

Kiel decas en malnovaj edifaj romanoj, ĉio finiĝas per du geedziĝoj. Neniu vorto estas pri sekvoj, kvankam tio estus interesa. Ĉu ili kunvivis feliĉe? (Bedaŭrinde, Valano ne verkis romanon kun tia titolo…)

Iom nekutima lingvaĵo, kelkloke malhelpanta komprenon: “esperis” en la senco “supozis” (tute ne temis pri dezirindeco); “akcidento” en la senco “okazo” (ne nepre malfeliĉa); “al ĉiu la dancado ne plaĉas” en la senco “ne al ĉiu(j) plaĉas la dancado”; “senco” anstataŭ “senso” aŭ “sento”; “esti disponita” anstataŭ “havi humoron”; uzo de “unu” kiel nedifina artikolo, nelogika vortordo, senorda mikso de la is- kaj as-tempo… La vorto “glorifiki” – trovebla en vortaroj, sed apenaŭ uzata reale (samkiel “gratifiki”: “Kial grati, kial grati?”. – refrenas rolantoj en frivola novelo de L. Beaucaire…).

Do la libro estas interesa, sed ne por la amasa legantaro. Por la ŝatantoj de psikologio (la moroj ŝanĝiĝis intertempe, sed la homa naturo – apenaŭ), filozofio kaj etiko, kaj eĉ simple de amromanoj.

Valentin Melnikov

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-zivan.htm.