Valerij BrjusovBemolo

El la vivo de unu el ĉi tiuj malgranduloj

Novelo de Valerij Brjusov

Tuj post kiam Anna Nikolajevna finis la edukejon, por ŝi estis trovita posteno de vendistino en la papervendejo “Bemolo”. Malfacilas diri, kial la vendejo nomiĝis tiel; verŝajne, antaŭe en ĝi estis vendataj ankaŭ muziknotoj. La vendejo lokiĝis ie en interstrato de bulvardo, aĉetantoj malmultis, kaj Anna Nikolajevna tutajn tagojn pasigis preskaŭ sola. Ŝia unusola helpanto, la knabo Feĉjo, post matena tetrinkado ĉiam kuŝiĝis dormi. Li vekiĝis, kiam necesis kuri en manĝejon por alporti la tagmanĝon, kaj poste endormiĝis denove. Ĉiuvespere por duonhoro venis la mastrino, maljuna germanino Karolina Gustavovna, prenis la enspezon kaj riproĉis la junulinon, ke ŝi ne scipovas allogi aĉetantojn. Anna Nikolajevna ŝin terure timis kaj aŭskultis, ne kuraĝante diri eĉ unu vorton. La vendejo fermiĝis je la naŭa; veninte hejmen, al sia onklino, Anna Nikolajevna trinkis malfortan teon kun malfreŝaj ringbulkoj kaj tuj enlitiĝis.

Komence Anna Nikolajevna pensis amuziĝi per legado. Ŝi akiris ĉie, kie eblis, romanojn kaj malnovajn magazinojn kaj diligente tralegis ilin paĝon post paĝo. Sed ŝi konfuzis la nomojn de herooj en romanoj kaj ne povis kompreni, por kio oni rakontas pri diversaj elpensitaj Jeanne-oj kaj Blanche-oj kaj por kio oni priskribas belegajn matenojn, kiuj ĉiuj similas unu al alia. La legado estis por ŝi ne ripozo, sed laboro, kaj ŝi forlasis la aferon. Strataj amindumantoj ne tre tedis ŝin per sia atento, ĉar ili ne trovis ŝin interesa. Se iu el la aĉetantoj tro longe parolis al ŝi afablaĵojn, ŝi foriris en la ĉambreton malantaŭ la vendejo kaj sendis Feĉjon anstataŭ si. Se oni alparolis ŝin, dum ŝi iris hejmen, ŝi, ne respondante eĉ unu vorton, plirapidiĝis aŭ simple kuris ĝis sia pordo. Ŝi ne havis konatojn, ŝi korespondis kun neniu el siaj edukejamikinoj, kun la onklino ŝi interŝanĝis nur kelkajn vortojn tage. Tiel pasis semajnoj kaj monatoj.

Anstataŭe Anna Nikolajevna amikiĝis kun la mondo, kiu ŝin ĉirkaŭis, la mondo de papero, kovertoj, poŝtkartoj, krajonoj, plumoj, glueblaj, reliefaj kaj eltranĉeblaj bildoj. Tiu mondo estis por ŝi pli komprenebla, ol libroj, kaj rilatis al ŝi pli amike, ol homoj. Baldaŭ ŝi ekkonis ĉiujn specojn de papero kaj plumoj, ĉiujn seriojn de poŝtkartoj, donis al ili nomojn por ne uzi numerojn, parolante pri ili. Unujn ŝi ekamis, aliajn konsideris siaj malamikoj. Siajn favoratojn ŝi metis en plej bonajn lokojn en la vendejo. Al papero de unu Riga fabriko kun akvomarkoj, bildigantaj fiŝojn, ŝi donis la plej novan skatolon, al kies randoj ŝi algluis oran bendon. Glueblajn bildojn, prezentantajn tipojn de antikvaj egiptoj, ŝi lokis en apartan tirkeston, kien krom ili ŝi metis nur plumingojn kun kolombetoj sur la pinto. Bildkartojn, montrantajn “la vojon al la stelo”, ŝi ĉiun aparte ĉirkaŭvolvis per rozkolora papero kaj glufermis per oblato kun neforgesumino. Male, ŝi malamis dikajn vitrajn, kvazaŭ satajn, inkujojn, malamis striitajn linifoliojn, kiuj ĉiam kurbiĝis, kvazaŭ mokante ŝin, kaj volvaĵojn de onda papero por lampŝirmiloj, pufajn kaj fierajn. Tiujn aĵojn ŝi kaŝis en la plej foran angulon de la vendejo.

Anna Nikolajevna ĝojis, kiam oni aĉetis ŝiajn ŝatatajn aĵojn. Sed kiam tiu aŭ alia speco de tiaj aĵoj preskaŭ elĉerpiĝis, ŝi komencis maltrankviliĝi kaj eĉ kuraĝis peti de Karolina Gustavovna kiel eble plej baldaŭ enstokigi pli. Foje neatendite forvendiĝis stoko da malgrandaj leterpesiloj, kiujn oni malofte aĉetis kaj kiujn Anna Nikolajevna ekamis pro ilia malfortuneco; la lastan vendis vespere la mastrino mem, kaj ŝi ne volis mendi ilin denove. Post tio Anna Nikolajevna ploris du tagojn. Sed kiam estis vendataj neŝatataj aĵoj, Anna Nikolajevna koleris. Kiam oni aĉetadis po tutaj dekduoj aĉajn kajerojn kun blua svaga ornamo sur la kovriloj aŭ aĉe presitajn poŝtkartojn kun portretoj de aktoroj, al ŝi ŝajnis, ke ŝiaj favoratoj estas ofenditaj. En tiaj okazoj ŝi tiel insiste deadmonis de la aĉeto, ke multaj for- iris el la vendejo, aĉetinte nenion.

Anna Nikolajevna kredis, ke ĉiuj aĵoj en la vendejo ŝin komprenas. Kiam ŝi foliumis sian ŝatatan paperon, ĝiaj folioj susuris tiel afable. Kiam ŝi kisis kolombetojn sur plumingpintoj, ili tremetis per siaj lignaj flugiletoj. Dum kvietaj vintraj tagoj, kiam neĝis malantaŭ la prujnkovrita fenestro kun malbelaj rondoj de lampoj, kiam dum tutaj horoj neniu eniris en la vendejon, ŝi havis longajn konversaciojn kun ĉio, kio staris sur bretoj, kio kuŝis en kestoj kaj skatoloj. Ŝi atente aŭskultis senvortan paroladon kaj interŝanĝis ridetojn kaj rigardojn kun konataj aĵoj. Kaŝe ŝi dismetis sur la vendotablo siajn ŝatatajn bildojn — anĝelojn, florojn, egiptojn — rakontis al ili fabelojn kaj aŭskultis iliajn historiojn. Fojfoje ĉiuj aĵoj kantis al ŝi ĥore apenaŭ aŭdeblan lulkanton. Anna Nikolajevna aŭskultis ĝin, forgesante ĉion tiomgrade, ke enirantaj aĉetantoj malice subridis, pensante, ke ili vekis dormeman komizinon.

Antaŭ Kristnasko Anna Nikolajevna travivadis pezajn tagojn. Aĉetantoj venis aparte ofte. La vendejo estis plenŝtopita per arego da akrakoloraj, okultranĉaj kartonaĵoj, per malbelegaj petardoj kaj orkoloraj fiŝoj en aĉe gluitaj skatoloj. Sur la muroj oni pendigis ŝirfoliajn kalendarojn kun portretoj de grandaj homoj. Estis homplene kaj nekomforte. Sed kompense Anna Nikolajevna ripozis somere. La komerco preskaŭ ĉesis, nemalofte tago pasis sen eĉ kopeko da enspezo. La mastrino forveturis el Moskvo por tutaj monatoj. En la vendejo estis polve kaj sufoke, sed kviete. Anna Nikolajevna dismetis ĉie siajn ŝatatajn bildojn, en montrofenestroj metis antaŭen siajn ŝatatajn krajonojn, plumingojn kaj frotgumojn. El kolora silka papero ŝi eltranĉis mallarĝajn bendojn kaj ĉirkaŭvolvis per ili la trivitajn ŝrank-kolonetojn. Ŝi laŭtflustre parolis kun siaj favoratoj, rakontis al ili pri sia infanaĝo, pri sia patrino kaj ploris. Kaj ili, kiel ŝajnis al ŝi, konsolis ŝin. Tiel pasis monatoj kaj jaroj.

Anna Nikolajevna eĉ ne pensis, ke en ŝia vivo io povas ŝanĝiĝi. Sed foje aŭtune Karolina Gustavovna, reveninte en Moskvon aparte kolera kaj kverelema, anoncis, ke estos ĝenerala inventarado. La sekvan dimanĉon sur la pordon estis algluita afiŝeto kun la surskribo “Hodiaŭ la vendejo estas fermita”. Anna Nikolajevna angore rigardis, kiel la mastrino per siaj dikaj fingroj rekalkulis ŝiajn elektitajn glueblajn bildojn, tiajn delikatajn kaj fajnajn, fleksante la randojn, kiel ŝi krude ĵetis sur la tablon ŝiajn plej ŝatatajn plumingojn kun kolombetoj. En la varlibro, plenigita per singarda kaj pala skribo de Anna Nikolajevna, la mastrino faris krudajn notojn kun longaj strekoj kaj inkŝprucoj. Iel Karolina Gustavovna trovis mankanta multon: tutajn rismojn da papero, kelkajn grocojn da krajonoj kaj diversajn apartajn aĵojn — stereoskopojn, lupeojn, kadrojn. Anna Nikolajevna estis konvinkita, ke ŝi neniam eĉ vidis ilin en la vendejo. Poste Karolina Gustavovna elkalkulis, ke la enspezoj ĉiumonate konstante malgrandiĝas. Tion ŝi insulte riproĉis al Anna Nikolajevna, nomis ŝin ŝtelistino kaj diris, ke ŝiaj servoj ne plu bezonatas kaj ŝi estas maldungita.

Anna Nikolajevna foriris plorante, ne kuraĝante kontraŭdiri eĉ unu vorton. Hejme ŝi devis, certe, aŭskulti skoldadon ankaŭ de la onklino, kiu jen nomis ŝin nenifaranto, jen minacis ekprocesi kontraŭ la germanino por ne permesi ofendi la nevinon. Sed Anna Nikolajevna ne tiom maltrankviliĝis pro la perdo de la laboro kaj ne tiom turmentiĝis pro la maljusteco de Karolina Gustavovna, kiom suferis pro la disiĝo de la amataj aĵoj el la vendejo. Anna Nikolajevna pensis pri la reliefaj anĝeletoj, balanciĝantaj sur nuboj, pri la ĉarmaj kapoj de Mary Stuart, pri la papero kun akvomarkoj, bildigantaj fiŝojn, pri la konataj skatoloj kaj kestoj kaj ploregis senĉese. Ŝi rememoris la antaŭvesperan horon, kiam oni jam lumigis lampojn, rememoris siajn senvortajn konversaciojn kun la amikoj, la apenaŭ aŭdeblan ĥoron, sonantan de la bretoj, kaj ŝia koro disŝiriĝis pro malespero. Ĉe la penso, ke ŝi neniam, neniam plu povos intervidiĝi kun siaj favoratoj, ŝi ĵetis sin vizaĝaltere sur sian malgrandan liton kaj petegis la dion pri morto.

Post monato kaj duono la onklino bonŝance trovis por Anna Nikolajevna novan laborlokon, denove en papervendejo, sed en vigla, homplena strato. Anna Nikolajevna iris al sia nova laborejo kun korprema angoro. Krom ŝi, tie laboris ankoraŭ unu fraŭlino kaj junulo. Ankaŭ la mastro plejparton de la tago pasigis en la vendejo. Aĉetantoj multis, ĉar apude estis kelkaj lernejoj. La tutan tagon Anna Nikolajevna devis esti antaŭ la okuloj de aliaj homoj, priridantaj kaj malestimantaj ŝin. Siajn antaŭajn favoratojn ŝi ĉi tie ne trovis. Oni mendis ĉion tra aliaj perantoj de aliaj fabrikantoj. Papero, krajonoj, plumoj — ĉio ŝajnis ĉi tie senviva. Kaj kvankam estis kelkaj aĵoj samaj, kiel en “Bemolo”, ili ne rekonis ŝin, kaj ŝi vane, trovinte minuton, flustris al ili iliajn plej tenerajn nomojn.

La sola plezuro por Anna Nikolajevna iĝis alproksimiĝi vespere, dum la vojo hejmen, al la fenestroj de sia antaŭa vendejo, fermiĝanta pli malfrue. Ŝi fiksrigardis tra la polva vitro en la konatan ĉambron. Malantaŭ la vendotablo staris nova vendistino, linda germanino kun bukloj sur la frunto. Anstataŭ Feĉjo estis alta junulo, ĉirkaŭ dekkvinjara. Aĉetantoj eliris el la vendejo ridante: ili bonhumoris. Sed Anna Nikolajevna kredis, ke ŝiaj konataj bildoj, plumingoj kaj kajeroj memoras ŝin kaj amas ŝin, kiel antaŭe, kaj tiu kredo konsolis ŝin.

Longe Anna Nikolajevna revis, ke ŝi eniros ankoraŭfoje en la vendejon, rigardos denove al la malnovaj ŝrankoj kaj vitrinoj, montros al siaj favoratoj, ke ankaŭ ŝi memoras ilin. Ŝi kelkfoje promesis al si, ke ŝi faros tion hodiaŭ, sed ĉiam hezitis, aparte timante renkonti la mastrinon. Sed foje vespere ŝi vidis, ke Karolina Gustavovna eliris el la vendejo, prenis droŝkon kaj forveturis. Tio kuraĝigis la junulinon. Ŝi malfermis la pordon kaj eniris kortreme. La germanino kun bukloj sur la frunto jam preparis ĉarman rideton, sed, taks-rigardinte la aĉetantinon, nur iom klinis la kapon.

— Kion vi deziras, sinjorino?

— Donu al mi… donu skribpaperon… du dekduojn… kun fiŝoj.

La germanino degne ridetis, divenis, pri kio ŝi estas petata, kaj iris al la maldekstra ŝranko. Anna Nikolajevna perplekse kaj angore sekvis ŝin per la okuloj. Pli frue tiu papero kuŝis en skatolo kun orkolora rando. Sed la tiamaj skatoloj jam malestis; ilin anstataŭis aĉaj nigraj kestoj kun surskriboj: “4-a: 20 kop.”, “Ministreja: 40 kop.” En ŝrankoj en antaŭajn lokojn estis metitaj vitraj inkujoj. Amaso da onda papero okupis la tutan malsupran breton. Poŝtkartoj kun portretoj de aktoroj estis multloke ventumil-simile alnajlitaj al la muroj. Ĉio estis movita, translokita, ŝanĝita.

La germanino metis antaŭ Anna Nikolajevna la paperon, demandante: “Ĉu tiun?” Anna Nikolajevna avide prenis en la manojn la belajn foliojn, kiuj iam scipovis respondi al ŝiaj karesoj; sed nun ili estis rigidaj, kiel kadavroj, kaj same palaj. Ŝi sopire ĉirkaŭrigardis: ĉio estis morta, ĉio estis surda kaj muta.

— Bonvolu pagi 35 kopekojn, sinjorino.

Eĉ la prezo estis ŝanĝita! Anna Nikolajevna pagis kaj eliris en la malvarmon, premante en la manoj la kunrulitan paperon. La oktobra vento penetris ŝin tra la mallonga eluzita palto. La lumo de lanternoj disfluis grandmakule en nebulo. Estis malvarme kaj senespere.

Tradukis el la rusa Anna Pentus kaj Mati Pentus

Laŭda mencio en Liro-2008

La Ondo de Esperanto, 2009, №4 (174)


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo