Vsevolod Garŝin
La ruĝa floro
La mallonga vivo de Vsevolod Garŝin (Всеволод Гаршин, 1855–1888)
estis eventoriĉa: familia dramo, volontula armea servo en la Balkana Milito
(1877), vundo, frekventado de universitataj lekcioj, socia polemikado,
hereda mensmalsano kaj frenezulejo, kontorista servo, emociiĝoj kaj depresioj,
tolstojanismo, kaj fine suicida salto. Kaj nur du novelaroj, kiuj tamen,
laŭ Gleb Uspenskij, “elĉerpe entenas la tutan enhavon de nia vivo”.
La ruĝa floro, verkita en 1883 kelkajn monatojn post la feliĉa
edziĝo, estas lia plej fama novelo. Ĝi estis longe kaj malsame diskutata
de literaturistoj kaj publicistoj. Ili trovis en ĝi ideojn filozofiajn,
politikajn, sciencajn kaj mitologiajn, strebon ŝanĝi la mondon per sinofero,
eternan kontraŭstaron de la Donkiĥota kaj Hamleta ecoj de la homo, kaj
ne ĉiam adekvate taksis ĝian estetikan valoron. (AlKo)
Memore pri
Ivan Sergejeviĉ Turgenev
I
— Je la nomo de lia imperiestra moŝto, sinjoro imperiestro Petro la
Unua, mi anoncas revizion de ĉi tiu frenezulejo!
Tiuj vortoj estis diritaj per laŭta, akra, sonora voĉo. La malsanuleja
skribisto, kiu estis registranta la malsanulon en granda trivita libro
sur tablo, makulita per inko, ne povis reteni rideton. Sed ne ridis du
junuloj, akompanantaj la malsanulon. Ili apenaŭ staris surpiede post du
diurnoj, pasigitaj sen dormo kun la frenezulo, kiun ili ĵus alveturigis
fervoje. En la antaŭlasta stacio la paroksismo de frenezo plifortiĝis.
Ie oni trovis trudkitelon kaj, vokinte ĝendarmon, metis ĝin sur la malsanulon.
Tiel oni alveturigis lin en la urbon, tiel oni venigis lin ankaŭ en la
malsanulejon.
Li aspektis terure. Super griza vestaĵo, ŝirita ĝisĉifone dum la
lasta paroksismo, jako el kruda veltolo kun larĝa surbrusta malfermaĵo
strikte kovris lian korpon. La longaj manikoj alpremis liajn krucitajn
brakojn al la brusto kaj estis ligitaj malantaŭe. En la inflamaj larĝe
malfermitaj okuloj (li estis maldorminta dek diurnojn) brulis senmova arda
brilo. Nervoza konvulsio tremigis la randon de lia malsupra lipo. La taŭzitaj
krispaj haroj ĉevalvoste kovris la frunton. Li iris je rapidaj pezaj paŝoj
el unu angulo de la oficejo en alian, scivoleme rigardante malnovajn ŝrankojn
kun paperoj kaj seĝojn, tegitajn per laktolo, de tempo al tempo rigardante
al siaj akompanantoj.
— Konduku lin en la fakon. Dekstren.
— Mi scias, scias. Mi estis jam ĉi tie kun vi pasintjare. Ni inspektis
la malsanulejon. Mi ĉion konas, kaj trompi min estos malfacile, — la
paciento diris.
Li turniĝis al la pordo. La gardisto malfermis ĝin antaŭ li. Li eliris
el la oficejo same rapide, peze kaj senhezite, levinte alten la frenezan
kapon, kaj preskaŭ kure direktiĝis dekstren, en la fakon de mensmalsanuloj.
La akompanantoj apenaŭ sukcesis sekvi lin.
— Sonorigu. Mi ne povas. Vi ligis miajn brakojn.
La pordisto malfermis la pordon, kaj la vojaĝantoj eniris la malsanulejon.
Ĝi estis granda ŝtona domo, konstruita antaŭ longe kontraŭ ŝtata
mono. La suban etaĝon okupis du grandaj salonoj: unue, manĝejo, due,
komuna ejo por trankvilaj pacientoj; larĝa koridoro kun vitra pordo, kondukanta
en ĝardenon kun florbedoj, kaj ĉirkaŭ dudeko da apartaj ĉambroj, kie
loĝis la pacientoj. Samloke estis du mallumaj ĉambroj: unu tapetita per
matracoj, la dua — per tabuloj. La ĉambroj estis destinitaj por furioze
kondutantaj malsanuloj. Krome, estis grandega tenebra ĉambro kun volboj:
banejo. La supran etaĝon okupis virinoj. De tie aŭdiĝis senorda bruo,
interrompata de hurloj kaj kriegoj. La malsanulejo estis aranĝita por
okdek personoj, sed, ĉar ĝi servis por kelkaj najbaraj gubernioj, en
ĝi lokiĝis ĝis tricent. En la malvastaj ĉambretoj staris po kvar kaj
eĉ kvin litoj. Vintre, kiam oni ne ellasis la malsanulojn en la ĝardenon,
kaj ĉiuj fenestroj estis hermetike fermitaj, en la malsanulejo iĝis neelteneble
sufoke.
La novan pacienton oni kondukis en ĉambron, kie troviĝis bankuvoj.
Eĉ sanan homon ĝi povus impresi peze, sed homon kun malorda, ekscitita
imagipovo ĝi efikis precipe peze. Ĝi estis granda ĉambro kun volboj,
lumigata tra sola fenestro, farita en angulo, kaj havis gluecan ŝtonan
plankon. La muroj kaj volboj estis farbitaj per malhelruĝa olefarbo. En
la planko, nigriĝinta pro malpureco, samnivele kun ĝi estis enmuntitaj
du grandaj ŝtonaj bankuvoj, kiel du ovalaj kavoj, plenigitaj per akvo.
Grandega kupra forno kun cilindra kaldrono por varmigi la akvon kaj kun
tuta sistemo de kupraj tubetoj kaj kranoj okupis angulon kontraŭ la fenestro.
Ĉio ĉi estis eksterordinare tenebra kaj fantaziveka por la senorda kapo.
Kaj la gardisto, kiu estris la banejojn, dika, ĉiam silentanta ukraino,
per sia tenebra fizionomio plifortigis la impreson.
Kiam oni alkondukis la pacienton en ĉi tiun teruran ĉambron por bani
lin kaj (laŭ la kuracsistemo de la malsanuleja ĉefkuracisto) glui sur
lian nukon grandan plastron, lin kaptis hororo kaj furiozo. Absurdaj pensoj,
unu pli monstra ol alia, ekmoviĝis en lia kapo. Kio ĝi estas? Ĉu inkvizicia
torturejo? Ĉu loko de sekreta ekzekuto, kie la malamikoj decidis likvidi
lin? Ĉu, eble, la infero mem? En lian kapon finfine venis la penso, ke
eble tio estas ia elprovo. Oni senvestigis lin malgraŭ lia obstina rezisto.
Kun forto duobla pro la malsano li facile elŝiris sin el la manoj de kelkaj
gardistoj, per tio faligante ilin sur la plankon. Finfine kvarope oni surplankigis
lin kaj, kaptinte je la brakoj kaj gamboj, mallevis lin en varman akvon.
Ĝi ŝajnis al li bolanta, kaj en la freneza kapo fulmis malkohera fragmenta
penso pri elprovo per bolakvo kaj inkandeska fero. Misglutante la akvon
kaj spasme baraktante per la brakoj kaj gamboj, je kiuj la gardistoj firme
tenis lin, li, anhelante, kriis malkoheran parolon, pri kiu ne eblas havi
imagon, ne aŭdinte ĝin reale. Ĝi enhavis kaj preĝojn, kaj anatemojn.
Li kriis ĝis kiam elĉerpiĝis liaj fortoj, kaj finfine mallaŭte, kun
varmegaj larmoj, eldiris frazon tute malkonforman al tio, kion li diris
antaŭe:
— Sankta granda martiro Georgo! Al vi enmanigas mi korpon mian. Sed
la spiriton — ne, ho, ne!..
La gardistoj plu tenis lin, kvankam li trankviliĝis. La varma banado
kaj glacio, metita sur la kapon, efikis. Sed, kiam lin, preskaŭ svenintan,
oni elprenis el la akvo kaj sidigis sur tabureto por alglui la plastron,
la restintaj fortoj kaj frenezaj pensoj denove kvazaŭ eksplodus.
— Pro kio? Pro kio? — li kriis. — Mi al neniu deziris malbonon.
Pro kio mortigi min? Ho-o-o! Ho, Dio! Ho, vi, martiroj, kiuj antaŭis min!
Vin mi petegas, liberigu, savu…
La bruliga tuŝo ĉe la nuko igis lin senbride konvulsii. La servistoj
ne kapablis obeigi lin kaj ne sciis kion fari.
— Nenio fareblas, — diris soldato, faranta la proceduron. — Ni
forviŝu.
Tiuj simplaj vortoj tremigis la pacienton. “Forviŝu!.. Kion forviŝu?
Kiun forviŝu? Min!” — li pensis kaj fermis la okulojn en mortiga teruro.
La soldato prenis je du randoj krudan viŝtukon kaj, forte premante, glitigis
ĝin sur la nuko, forŝirante de sur ĝi kaj la plastron, kaj la supran
tavolon de la haŭto kaj lasante nudan ruĝan skrapvundon. La doloro pro
tiu proceduro, neeltenebla eĉ por sana homo, ŝajnis al la malsanulo la
fino de ĉio. Li furioze impetis tutkorpe, elŝiriĝis el la manoj de la
gardistoj, kaj lia nuda korpo ekruliĝis sur la ŝtonaj slaboj. Li pensis,
ke oni forhakis lian kapon. Li volis ekkrii, sed ne povis. Oni forportis
lin sur liton en sveno, kiu transiris en profundan kaj longan dormon.
II
Li rekonsciiĝis nokte. Estis plena silento. El la najbara granda ĉambro
aŭdiĝis spirado de dormantaj pacientoj. Ie malproksime monotone, stranga-
voĉe parolis kun si mem paciento, lokita por nokto en malluma ĉambro,
kaj supre, en la virina fako, raŭka kontralto kantis iun sovaĝan kanton.
La paciento fikse aŭskultis tiujn sonojn. Li sentis teruran malfortecon
kaj lacegon en ĉiuj korpopartoj. Lia kolo tre doloris.
“Kie mi estas? Kio okazis al mi?” — la penso venis en lian kapon.
Kaj subite kun neordinara klaro li imagis la lastan monaton de sia vivo,
kaj li komprenis, ke li malsanas, kaj kio estas la malsano. Plurajn absurdajn
pensojn, parolojn kaj agojn li rememoris, kaj tio tremigis lin tutan.
— Sed tio estas finita, dankon al Dio, finita! — li flustris kaj
denove ekdormis.
La malfermita fenestro kun feraj kradoj rigardis al malgranda strateto
inter grandaj domoj kaj ŝtona barilo. Tiun strateton oni neniam eniris,
kaj ĝi estis dense kovrita de iu sovaĝa arbustaro kaj siringoj, pompe
florantaj tiusezone… Malantaŭ la arbustoj, rekte kontraŭ la fenestro,
nigris alta barilo. Altaj arbopintoj de granda ĝardeno, surverŝitaj kaj
trapenetritaj de luna lumo, rigardis el trans ĝi. Dekstre altis la blanka
konstruaĵo de la malsanulejo kun lumigitaj elinterne fenestroj kun feraj
kradoj. Maldekstre — blanka, hela pro la luno, senfenestra muro de kadavrejo.
La luna lumo falis tra la fenestra krado en la ĉambron, sur la plankon,
kaj prilumis parton de la lito kaj la elturmentitan, palan vizaĝon de
la paciento kun fermitaj okuloj. Nun ĝi tute ne estis freneza. Tio estis
profunda, peza dormo de elturmentita homo, sen sonĝoj, sen plej eta moviĝo
kaj preskaŭ sen spiro. Por kelkaj momentoj li vekiĝis plenkonscie, kvazaŭ
sana, por ellitiĝi matene la sama frenezulo.
III
— Kiel vi fartas? — la doktoro demandis lin sekvatage.
La paciento, ĵus vekiĝinte, ankoraŭ kuŝis sub la litkovrilo.
— Bonege! — li respondis, salte ellitiĝante, surmetante ŝuojn
kaj kaptante negliĝan mantelon. — Bonege! Nur sole: jen!
Li montris sian nukon.
— Mi ne povas turni la kolon sen doloro. Sed tio ne gravas. Ĉio bonas,
se oni komprenas. Kaj mi komprenas.
— Ĉu vi scias, kie vi estas?
— Certe, doktoro! Mi estas en la frenezulejo. Sed ja, se oni komprenas,
tio tute ne gravas. Tute ne gravas.
La doktoro fikse rigardis liajn okulojn. Lia bela dorlotita vizaĝo
kun bonege kombita orkolora barbo kaj kvietaj bluaj okuloj, rigardantaj
tra la oraj okulvitroj, estis senmova kaj senemocia. Li observis.
— Kial vi tiel fikse rigardas min? Vi ne legos tion, kio estas en
mia animo, — la paciento daŭrigis, — sed mi klare legas, kio estas
en la via! Por kio vi faras la malbonon? Por kio vi kolektis tiun amason
da malfeliĉuloj kaj tenas ĝin ĉi tie? Por mi tute ne gravas: mi ĉion
komprenas kaj trankvilas. Sed ili? Por kio tiu sufero? Por homo, kiu atingis
staton, kiam en lia animo estas granda penso, universa penso, por li tute
ne gravas, kie loĝi, kion senti. Eĉ ĉu vivi aŭ ne vivi… Mi ja pravas,
ĉu ne?
— Eble, — la doktoro respondis, sidiĝante sur seĝo en angulo de
la ĉambro tiel ke li povu vidi la pacienton, kiu rapide iradis el angulo
en angulon, plaŭdante per la grandegaj ŝuoj el ĉevala ledo kaj svingante
la baskojn de la negliĝa mantelo el kotona ŝtofo kun larĝaj ruĝaj strioj
kaj grandaj floroj. Akompanantaj doktoroj, asistanto kaj inspektisto daŭre
staris en atenta streĉo ĉe la pordo.
— Kaj mi havas ĝin! — la paciento eksklamaciis. — Kaj, kiam mi
trovis ĝin, mi eksentis min renaskiĝinta. La sentoj iĝis pli subtilaj,
la cerbo funkcias pli bone ol antaŭe. Kion mi antaŭe povus atingi per
longa vico de silogismoj kaj konjektoj, nun mi ekkonas intuicie. Mi reale
atingis tion, kion produktis filozofio. Mi travivas en mi mem grandiozajn
ideojn pri tio, ke la spaco kaj tempo estas fikciaĵoj. Mi vivas en ĉiuj
jarcentoj. Mi vivas ekster la spaco, ĉie aŭ nenie, kiel vi preferas.
Kaj pro tio por mi ne gravas, ĉu vi tenos min ĉi tie aŭ ellasos min,
ĉu mi estas libera aŭ ligita. Mi rimarkis, ke ĉi tie estas ankoraŭ
kelkaj tiaj homoj. Sed por la cetera amaso tiu stato estas terura. Kial
vi ne liberigas ilin? Kiu bezonas…
— Vi diris, — la doktoro interrompis lin, — ke vi vivas ekster
la tempo kaj spaco. Tamen ne eblas ne konsenti, ke ni kaj vi estas en tiu
ĉi ĉambro kaj ke nun, — la doktoro elprenis horloĝon, — estas duono
post la deka, la 6-a de majo 18**. Kion vi opinias pri tio?
— Nenion. Por mi tute ne gravas, kie esti kaj kiam vivi. Se por mi
tute ne gravas, ĉu tio ne signifas, ke mi estas ĉie kaj ĉiam?
La doktoro rikanis.
— Rara logiko, — li diris, ekstarante. — Verŝajne vi pravas.
Ĝis revido. Ĉu vi deziras fumi?
— Mi dankas. — Li ekstaris, prenis cigaron kaj nervoze formordis
ĝian pinton. — Tio helpas pensi, — li diris. — Tio estas la mondo,
la mikrokosmo. Ĉe unu ekstremo estas la alkaloj, ĉe la alia — la acidoj…
Tia estas ankaŭ la ekvilibro de la mondo, en kiu neŭtraligas unu la alian
antagonismaj elementoj. Adiaŭ, doktoro!
La doktoro iris plu. Plejparto de la pacientoj atendis lin, rekte kaj
streĉe starante ĉe siaj litoj. Neniun ĉefon tiel respektas la subuloj,
kiel kuraciston-psikiatron respektas ties mensmalsanuloj.
Kaj la paciento, restinte sola, impete paŝis plu el angulo en angulon
de sia kamero. Oni alportis por li teon. Li, sen sidiĝi, duglute eltrinkis
la grandan trinkpoteton kaj preskaŭ unumomente formanĝis grandan pecon
da blanka pano. Poste li eliris el la ĉambro kaj dum kelkaj horoj senhalte
iradis je sia rapida kaj peza paŝmaniero tra la tuta domo el unu ekstremo
en alian. La tago estis pluva, kaj la malsanulojn oni ne ellasis en la
ĝardenon. Kiam la asistanto komencis serĉi la novan pacienton, oni montris
al li la finon de la koridoro. Tiu staris tie, tuŝante pervizaĝe la vitron
de la ĝardena pordo, kaj fikse rigardis la florejon. Lian atenton turnis
al si neordinare ruĝa floro, speco de papavo.
— Bonvolu veni por pesado, — la asistanto diris, tuŝante lian ŝultron.
Kaj, kiam tiu turniĝis vizaĝe al li, li preskaŭ retiriĝis ŝancele
pro timo: tiom da furioza kolero kaj malamo brilis en la frenezaj okuloj.
Sed, vidinte la asistanton, li tuj ŝanĝis la mienon kaj obeeme sekvis
lin sen diri eĉ solan vorton, kvazaŭ trempita en profundan pensadon.
Ili eniris la doktoran kabineton. La paciento mem stariĝis sur la plato
de malgranda pesilo. La asistanto, pesinte lin, notis en libro apud lia
nomo: 109 funtoj. La sekvan tagon estis 107, la trian — 106.
— Se tio daŭros plu, li mortos, — la doktoro diris kaj ordonis
manĝigi lin laŭeble plej bone.
Sed malgraŭ tio kaj la nekutima apetito de la paciento li maldikiĝis
ĉiutage, kaj la asistanto ĉiutage enskribis ĉiam pli kaj pli malgrandan
kvanton da funtoj. La paciento preskaŭ ne dormis kaj tutajn tagojn pasigis
en senĉesa moviĝado.
IV
Li konsciis, ke li estas en frenezulejo. Li konsciis eĉ, ke li estas malsana.
Kelkfoje, kiel la unuan nokton, li vekiĝis meze de silento post tuta tago
da vigla moviĝo, sentante doloron en ĉiuj korpopartoj kaj teruran pezon
en la kapo, sed plenkonscie. Eble la foresto de impresoj en la nokta silento
kaj duonlumo, eble la malforta funkciado de la cerbo de la ĵus vekiĝinta
homo kaŭzis tion, ke en tiaj minutoj li klare komprenis sian staton kaj
estis kvazaŭ sana. Sed post tagiĝo, kune kun la lumo kaj vekiĝo de la
vivo en la malsanulejo lin denove onde superverŝis impresoj. La malsana
cerbo ne povis venki ilin, kaj li denove estis freneza. Lia stato estis
stranga miksaĵo de ĝustaj rezonadoj kaj absurdo. Li komprenis, ke ĉirkaŭ
li ĉiuj estas malsanaj, sed samtempe en ĉiu el ili li vidis iun sekrete
kaŝiĝantan aŭ kaŝitan vizaĝon, kiun li konis antaŭe aŭ pri kiu li
legis aŭ aŭdis. La malsanulejo estis loĝata de homoj el ĉiuj tempoj
kaj ĉiuj landoj. Ĉi tie estis kaj vivantoj, kaj mortintoj. Ĉi tie estis
famuloj kaj fortuloj de la mondo, kaj soldatoj, mortigitaj dum la lasta
milito kaj renaskiĝintaj. Li vidis sin en iu magia, sorĉita rondo, akumulinta
en si la tutan forton de la tero, kaj en orgojla ekstazo li opiniis sin
la centro de tiu rondo. Ĉiuj ili, liaj malsanulejaj kunuloj, ĉi tie kunvenis
por plenumi aferon, kiun li svage imagis giganta entrepreno, celanta ekstermi
la malbonon de la mondo. Li ne sciis, kio ĝi estos, sed li sentis en si
sufiĉajn fortojn por plenumi ĝin. Li povis legi la pensojn de aliaj homoj.
Li vidis en objektoj tutan ilian historion. Grandaj ulmoj en la malsanuleja
ĝardeno rakontis al li longajn legendojn pri tio, kion ili travivis. La
domon, efektive konstruitan antaŭ sufiĉe longe, li opiniis kreaĵo de
Petro la Granda kaj certis, ke la caro loĝis en ĝi dum la epoko de la
Poltava batalo*. Li legis tion sur muroj, sur forfalinta stukaĵo, sur
pecoj de brikoj kaj kaheloj, kiujn li trovis en la ĝardeno. La tuta historio
de la domo kaj ĝardeno estis skribita sur ili. Li loĝigis la malgrandan
konstruaĵon de la kadavrejo per dekoj kaj centoj da jam delonge mortintaj
homoj. Kaj li fikse okulumis fenestreton, rigardantan el ties subteretaĝo
al angulo de la ĝardeno, vidante en malebena respegulaĵo de la lumo en
la malnova iriza kaj malpura vitro konatajn trajtojn, kiujn li vidis iam
en la vivo aŭ sur portretoj.
Intertempe venis serena, bona vetero. La malsanuloj pasigis tutajn tagojn
en freŝa aero en la ĝardeno. En ilia fako de la ĝardeno, ne granda,
sed dense kovrita de arboj, ĉie, kie eblis, estis plantitaj floroj. La
inspektisto devigis labori en ĝi ĉiujn almenaŭ iom laborkapablajn pacientojn.
Dum tutaj tagoj ili balais vojetojn kaj ŝutis sablon sur ilin, elsarkis
herbaĉojn kaj akvumis fositajn de ili bedojn kun floroj, kukumoj, akvomelonoj
kaj melonoj. Parton de la ĝardeno dense kovris ĉerizarboj. Laŭlonge
de ĝi etendiĝis aleoj de ulmoj. Meze sur malgranda artefarita monteto
estis aranĝita la plej bela florejo en la tuta ĝardeno. Sur la randoj
de la supra placeto kreskis helkoloraj floroj, kaj en la centro pompis
granda kaj rara dalio, flava kun ruĝaj makuletoj. Ĝi konsistigis ankaŭ
la centron de la tuta ĝardeno, altante super ĝi, kaj oni povis rimarki,
ke multaj malsanuloj atribuis al ĝi ian misteran signifon. Al la nova
paciento ĝi same ŝajnis io ne tute ordinara, paladio de la ĝardeno kaj
domo. Ankaŭ floroj apud ĉiuj vojetoj estis plantintaj de malsanuloj.
Ĉi tie estis plej diversaj floroj, troveblaj en ukrainiaj ĝardenetoj:
altaj rozoj, helaj petunioj, arbustoj de altaj tabakplantoj kun malgrandaj
rozkoloraj floroj, mentoj, taĝetoj, tropeoloj kaj papavoj. Samloke, proksime
al la perono, kreskis tri papavaj arbustetoj de nekutima speco. Ili estis
multe pli malgrandaj ol la kutimaj kaj distingiĝis de ili pro la eksterordinara
heleco de la skarlata koloro. Ĝuste tiu floro mirigis la pacienton, kiam
li la unuan tagon post la veno en la malsanulejon rigardis la ĝardenon
tra la vitra pordo.
Elirinte unuafoje en la ĝardenon, li antaŭ ĉio, ankoraŭ starante
sur la ŝtupoj de la perono, rigardis tiujn helajn florojn. Ili estis nur
du. Ili hazarde kreskis aparte de la ceteraj kaj sur nesarkita loko. Densa
atriplaro kaj iaj altaj herbaĉoj ĉirkaŭis ilin.
La malsanuloj unu post alia eliris tra la pordo, apud kiu staris gardisto
kaj donis al ĉiu el ili dikan blankan ĉapon, trikitan el kotono, kun
ruĝa kruco sur la frunto. Tiuj ĉapoj trapasis militon kaj estis aĉetitaj
en aŭkcio. Sed la malsanulo, memkompreneble, atribuis al tiu ruĝa kruco
specialan, misteran signifon. Li demetis la ĉapon kaj rigardis la krucon,
poste la papavajn florojn. La floroj estis pli helaj.
— Ĝi venkas, — la paciento diris, — sed ni vidos, kio okazos.
Li descendis de sur la perono. Ĉirkaŭrigardinte kaj ne vidinte la
gardiston, kiu staris malantaŭe, li transpaŝis bedon kaj etendis la manon
al la floro, sed ne kuraĝis pluki ĝin. Li sentis varmegon kaj pikan doloron
en la etendita mano, kaj poste ankaŭ en la tuta korpo, kvazaŭ intensa
fluo de nekonata por li forto radius el la ruĝaj petaloj kaj trapenetrus
tutan lian korpon. Li moviĝis pli proksimen kaj etendis sian manon tre
proksime al la floro, sed al li ŝajnis, ke la floro defendis sin, radiante
venenan, mortigan spiron. Li sentis vertiĝon. Li faris lastan senesperan
streĉon kaj jam kaptis la tigon, kiam peza mano malleviĝis sur lian ŝultron.
Estis la gardisto, kiu kaptis lin.
— Ne licas pluki, — la maljuna ukraino diris. — Kaj sur la bedon
ne paŝu. Multas ĉi tie vi, frenezuloj: ĉiu po unu floron, la tutan ĝardenon
vi detruos, — li diris konvinke, ĉiam tenante lin je la ŝultro.
La paciento rigardis lian vizaĝon, silente liberiĝis de lia mano kaj
maltrankvile iris laŭ la padeto. “Ho, kompatinduloj! — li pensis.
— Vi ne vidas, vi blindiĝis tiel, ke vi protektas ĝin. Sed estu kio
ajn, mi ekstermos ĝin. Se ne hodiaŭ, do morgaŭ ni vidos, kiu pli fortas.
Kaj se mi pereos, ĉu ne estas tute egale…”
Li promenis en la ĝardeno ĝis la vespero, konatiĝante kun homoj kaj
strange interparolante, dum kio ĉiu el la interparolantoj aŭdis nur respondojn
al siaj frenezaj pensoj, esprimataj per absurde-misteraj vortoj. La paciento
iris jen kun unu kamarado, jen kun alia, kaj ĝis la fino de la tago li
eĉ pli konvinkiĝis, ke “ĉio pretas”, kiel li diris al si mem. Baldaŭ,
baldaŭ disfalos la feraj kradoj, ĉiuj ĉi malliberuloj eliros de ĉi
tie kaj kuregos al ĉiuj partoj de la mondo, kaj la tuta Tero ektremos,
forskuos de sur si la kadukan ŝelon kaj aperos en nova mirakla belo. Li
preskaŭ forgesis pri la floro, sed, forirante el la ĝardeno kaj leviĝante
sur la peronon, li denove vidis kvazaŭ du ruĝajn karbojn en la densa
malheliĝinta herbaro, kiun jam komencis kovri roso. Tiam la paciento postrestis
el la homamaso kaj, stariĝinte malantaŭ la gardisto, atendis oportunan
momenton. Neniu vidis, kiel li transsaltis la bedon, kaptis floron kaj
haste kaŝis ĝin sur sia brusto sub la ĉemizo. Kiam la freŝaj roskovritaj
folioj tuŝis lian korpon, li morte paliĝis kaj en hororo larĝe malfermis
la okulojn. Malvarma ŝvito aperis sur lia frunto.
En la malsanulejo oni ŝaltis lampojn. Atendante vespermanĝon, la plej
granda parto de la pacientoj kuŝiĝis sur litoj, krom kelkaj maltrankviluloj,
kiuj haste paŝis en la koridoro kaj ĉambregoj. La paciento kun la floro
estis inter ili. Li iradis, spasme kunpreminte la brakojn kruce sur la
brusto. Ŝajnis, ke li volis dispremi, frakasi la planton, kaŝitan tie.
Renkontante aliajn, li malproksime ĉirkaŭiris ilin, timante tuŝi ilin
per basko de sia vesto. “Ne aliru, ne aliru!” — li kriis. Sed en
la malsanulejo malmultaj atentis tiajn kriojn. Kaj li iradis ĉiam pli
kaj pli rapide, faris paŝojn ĉiam pli kaj pli grandajn, iradis horon,
du horojn en ia furiozo.
— Mi lacigos vin. Mi strangolos vin! — li parolis obtuze kaj malice.
Kelkfoje li grincigis la dentojn.
Oni alportis la vespermanĝon en la manĝejon. Sur la grandajn tablojn
sen tablotukoj oni metis po kelkajn lignajn farbitajn kaj oritajn bovlojn
kun maldensa milia kaĉo. La pacientoj sidiĝis sur benkoj. Oni disdonis
al ili po pecon da nigra pano. Ili manĝis per lignaj kuleroj preskaŭ
okope el la sama bovlo. Al kelkaj, kiujn oni nutris pli bone, manĝaĵo
estis donita aparte. Nia paciento, rapide englutinte sian porcion, alportitan
de la gardisto, kiu vokis lin en lian ĉambron, ne kontentiĝis per tio
kaj iris en la komunan manĝejon.
— Permesu al mi sidiĝi ĉi tie, — li diris al la inspektisto.
— Ĉu vi ne vespermanĝis? — la inspektisto demandis, verŝante
aldonajn porciojn da kaĉo en bovlojn.
— Mi tre malsatas. Kaj mi bezonas multe refortigi min. Tuta mia subteno
estas en la manĝaĵo. Vi scias, ke mi tute ne dormas.
— Manĝu, karulo, por bona sano. Taras, donu al li kuleron kaj panon.
Li sidiĝis ĉe unu el la bovloj kaj formanĝis ankoraŭ enorman kvanton
de la kaĉo.
— Nu, sufiĉas, sufiĉas, — la inspektisto diris fine, kiam ĉiuj
ĉesis vespermanĝi, sed nia paciento ankoraŭ sidis, kliniĝinte super
la bovlo. Li ĉerpis el ĝi per unu mano la kaĉon, kaj la alian forte
premis al la brusto. — Vi tromanĝos.
— Aĥ, se vi scius, kiom da forto mi bezonas, kiom da forto! Adiaŭ,
Nikolaj Nikolajeviĉ, — la paciento diris, ekstarante de sur la seĝo
ĉe la tablo kaj forte premante la manon de la inspektisto. — Adiaŭ.
— Kien do vi? — la inspektisto demandis kun rideto.
— Mi? Nenien. Mi restas. Sed eble morgaŭ ni ne renkontiĝos. Mi dankas
vin pro via bonkoreco.
Kaj li ankoraŭ foje forte premis la manon de la inspektisto. Lia voĉo
tremis, en la okuloj aperis larmoj.
— Trankviliĝu, karulo, trankviliĝu, — la inspektisto respondis.
— Kial tiom mornaj pensoj? Iru, kuŝiĝu kaj profunde ekdormu. Vi bezonas
pli multe dormi. Se vi dormos bone, vi baldaŭ resaniĝos.
La paciento ploregis. La inspektisto forturniĝis por ordoni al la gardistoj
rapide forpreni la restaĵojn de la vespermanĝo. Post duonhoro en la malsanulejo
jam ĉio dormis krom unu homo, kuŝanta vestite sur sia lito en angula
ĉambro. Li tremis kvazaŭ pro febro kaj spasme premis sian bruston, plene
trasorbitan, kiel ŝajnis al li, per nekredeble mortiga veneno.
V
Li ne dormis la tutan nokton. Li estis plukinta tiun floron, ĉar vidis en
tiu konduto heroan agon, kiun li devis fari. Ĉe la unua rigardo tra la
vitra pordo la skarlataj petaloj altiris lian atenton, kaj al li ŝajnis,
ke ekde tiu minuto li plene konsciis, kion ĝuste li devas efektivigi en
la mondo. En tiu hela ruĝa floro akumuliĝis la tuta malbono de la mondo.
Li sciis, ke el papavoj oni produktas opion. Eble tiu penso, kreskante
kaj ricevante monstrajn formojn, igis lin krei teruran halucinan fantomon.
La floro laŭ lia imago enkorpigis en si la tutan malbonon. Ĝi ensorbis
la tutan senkulpe verŝitan sangon (ĝuste pro tio ĝi tiom ruĝis), ĉiujn
larmojn, la tutan galon de la homaro. Ĝi estis mistera, terura estaĵo,
antagonisto de Dio, Arimano, ricevinta modestan kaj senkulpan aspekton.
Endis pluki kaj mortigi ĝin. Sed tio ne sufiĉos: endis ne lasi ĝin dum
la morto elverŝi tutan sian malbonon en la mondon. Jen kial li kaŝis
ĝin sur sia brusto. Li esperis, ke ĝis la mateno la floro perdos tutan
sian forton. Ĝia malbono transiros en lian bruston, en lian animon, kaj
tie ĝi estos venkita aŭ venkos — tiam li mem pereos, mortos, sed mortos
kiel honesta batalanto kaj kiel la unua batalanto de la homaro, ĉar ĝis
nun neniu kuraĝis batali samtempe kontraŭ la tuta malbono de la mondo.
— Ili ne vidis ĝin. Mi sukcesis vidi. Ĉu mi povas lasi ĝin vivi?
Pli bonas morto.
Kaj li kuŝis, senfortiĝante pro la fantoma, neekzistanta batalo, tamen
senfortiĝante. Matene la asistanto trovis lin apenaŭ viva. Sed malgraŭ
tio post iom da tempo la ekscitiĝo venkis, li salte ellitiĝis kaj, kiel
antaŭe, komencis kuradi tra la malsanulejo, parolante kun pacientoj kaj
kun si mem pli laŭte kaj malkohere ol iam ajn. Oni ne lasis lin veni en
la ĝardenon. Vidante, ke li malpeziĝas kaj neniam dormas, sed ĉiam paŝadas,
la doktoro ordonis injekti sub lian haŭton grandan dozon da morfino. Li
ne rezistis: feliĉe, tiumomente liaj frenezaj pensoj iel koincidis kun
tiu procedo. Li baldaŭ ekdormis. La furioza moviĝado ĉesis, kaj la laŭta
melodio, konstante akompaninta lin, kreita el la takto de liaj impetaj
paŝoj, malaperis el la oreloj. Li senkonsciiĝis kaj ĉesis pensi pri
ĉio, eĉ pri la dua floro, kiun endis pluki.
Tamen li plukis ĝin post tri tagoj, antaŭ la okuloj de la maljunulo,
kiu ne sukcesis preventi tion. La gardisto ekpersekutis lin. Kun laŭta
jubila krio la paciento enkuris la malsanulejon kaj, ĵetinte sin en sian
ĉambron, kaŝis la planton sur la brusto.
— Hej, kial vi plukas la florojn? — demandis la alkurinta gardisto.
Sed la paciento, jam kuŝanta sur la lito en la kutima pozo kun la krucitaj
brakoj, ekparolis tian absurdon, ke la gardisto nur silente demetis de
sur li la ĉapon kun la ruĝa kruco, forgesitan en la hasta fuĝo, kaj
foriris. Kaj la fantoma batalo rekomenciĝis. La paciento sentis, ke el
la floro elrampas la malbono, kiel longaj, serpentosimilaj torentoj. Ili
ĉirkaŭvolvis lin, kunpremis la membrojn kaj trasorbis la tutan korpon
per sia terura enhavo. Li ploris kaj preĝis al Dio dum paŭzoj inter malbenoj,
adresataj al sia malamiko. Ĝis la vespero la floro forvelkis. La paciento
tretis la nigriĝintan planton, levis la restaĵon de sur la planko kaj
portis en la banĉambron. Ĵetinte la senforman buleton de verdaĵo en
fornon, inkandeskan pro ŝtonkarbo, li longe rigardis, kiel lia malamiko
siblis, ŝrumpis kaj finfine transformiĝis en neĝe blankan buleton de
cindro. Li blovis, kaj ĉio malaperis.
La sekvan tagon la paciento ekfartis pli malbone. Terure pala, kun enfalintaj
vangoj, kun brulantaj okuloj, profundiĝintaj en la okulkavoj, li, ŝanceliĝante
kaj ofte stumblante, daŭrigis sian furiozan paŝadon kaj parolis, parolis
senĉese.
— Mi ne volus apliki perforton, — la ĉefkuracisto diris al sia
asistanto.
— Sed ja necesas haltigi tiun laboron. Hodiaŭ li pezas naŭdek tri
funtojn. Se tio daŭros, li mortos post du tagoj.
La ĉefkuracisto enpensiĝis.
— Ĉu morfinon? Ĉu kloralon? — li diris duondemande.
— Hieraŭ morfino jam ne efikis.
— Ordonu ligi lin. Tamen mi dubas, ke li restos vivanta.
VI
Kaj oni ligis la pacienton. Li kuŝis, vestita per trudkitelo, firme ligita
al la feraj rungoj de sia lito per larĝaj tolbendoj. Sed la furiozo de
liaj movoj ne malpliiĝis, prefere kreskis. Dum multaj horoj li obstine
penis liberigi sin de la ligiloj. Finfine foje per forta impeto li disŝiris
unu el la bendoj, liberigis la gambojn kaj, elglitinte el sub la ceteraj
bendoj, komencis kun la ligitaj brakoj paŝi en la ĉambro, kriante sovaĝajn,
nekompreneblajn vortojn.
— Ho, vi, damnita!.. — la enirinta gardisto ekkriis en la ukraina
lingvo. — Kiu diablo vin helpas! Gricko! Ivan! Venu rapide, ĉar li malligis
sin.
Ili triope ĵetis sin sur la pacienton, kaj komenciĝis longa luktado,
laciga por la atakantoj kaj turmenta por la sindefendanto, kiu estis elspezanta
la reston de sia elĉerpita forto. Finfine oni faligis lin sur la liton
kaj ligis eĉ pli firme ol antaŭe.
— Vi ne komprenas, kion vi faras! — la paciento kriis, anhelante.
— Vi pereas! Mi vidis la trian, ĵus ekflorintan. Nun ĝi jam pretas.
Lasu min fini la aferon! Endas mortigi ĝin! Mortigi! Mortigi! Tiam ĉio
estos finita, ĉio savita. Mi sendus vin, sed fari tion povas nur mi. Vi
mortus pro sola tuŝo.
— Silentu, juna sinjor', silentu! — la maljuna gardisto diris kaj
restis deĵori ĉe la lito.
La paciento subite eksilentis. Li decidis trompi la gardistojn. Oni
tenis lin ligitan dum la tuta tago kaj lasis en tiu stato por la nokto.
Nutrinte lin per vespermanĝo, la gardisto sternis ion apud la lito kaj
kuŝiĝis. Post unu minuto li profunde dormis, kaj la paciento komencis
la laboron.
Li fleksiĝis tutkorpe por tuŝi la feran laŭlarĝan rungon de la lito
kaj, trovinte ĝin palpe per la mano, kaŝita en la longa maniko de la
trudkitelo, komencis rapide kaj forte froti la manikon kontraŭ la fero.
Post iom da tempo la dika veltolo cedis, kaj li liberigis la montrofingron.
Poste la afero rapidiĝis. Kun lerteco kaj elasto tute nekredeblaj por
sana homo li malligis malantaŭ si la nodon, kiu kuntenis la manikojn,
malŝnuris la kitelon kaj post tio longe fiksaŭskultis la ronkadon de
la gardisto. Sed la maljunulo dormis profunde. La paciento demetis la trudkitelon
kaj malligis sin de la lito. Li estis libera. Li ekzamenis la pordon: ĝi
estis ŝlosita elinterne, kaj la ŝlosilo probable kuŝis en la poŝo de
la gardisto. Timante veki lin, li ne kuraĝis esplori la poŝojn kaj decidis
foriri el la ĉambro tra la fenestro.
Estis kvieta, varma kaj malluma nokto. La fenestro estis malfermita.
Steloj brilis en la nigra ĉielo. Li rigardis ilin, distingante konatajn
konstelaciojn kaj ĝojante pro tio, ke ili, kiel al li ŝajnis, komprenas
lin kaj kunsentas kun li. Palpebrumante, li vidis senfinajn radiojn, kiujn
ili sendis al li, kaj la freneza decidemo kreskis. Li bezonis fleksi flanken
dikan stangon de la fera krado, rampi tra la mallarĝa breĉo en la strateton,
kovritan de arbustoj, transgrimpi la altan ŝtonan barilon. Tie estos la
lasta batalo, kaj poste — venu eĉ morto.
Li provis fleksi la dikan stangon permane, sed la fero ne cedis. Tiam,
plektinte ŝnuron el la fortikaj manikoj de la trudkitelo, li kroĉis per
ĝi lancon, forĝitan ĉe la fino de la stango, kaj ekpendis sur ĝi tutkorpe.
Post senrezulta streĉo, preskaŭ elĉerpinta la restaĵon de lia forto,
la lanco fleksiĝis. La mallarĝa elirejo estis malfermita. Li puŝis sin
tra ĝi, skrapvundante siajn ŝultrojn, kubutojn kaj la nudajn genuojn,
trapenetris la arbustaron kaj haltis antaŭ la muro. Ĉio silentis. La
lumo de noktaj lampoj lumigis elinterne la fenestrojn de la grandega domo.
Neniu estis videbla en ili. Neniu rimarkos lin. La maljunulo, deĵoranta
ĉe lia lito, verŝajne, dormis profunde. La steloj tenere palpebrumis
per la radioj, penetrantaj en la profundon de lia koro.
— Mi venas al vi, — li flustris, rigardante la ĉielon.
Falinte post la unua malsukcesa provo, kun forŝiritaj ungoj, sangantaj
manoj kaj genuoj, li komencis serĉi oportunan lokon. Tie, kie la barilo
kuniĝis kun la muro de la kadavrejo, el ĝi kaj el la muro estis elfalintaj
kelkaj brikoj. La paciento palpe trovis la breĉojn kaj uzis ilin. Li surgrimpis
la barilon, kaptis la branĉojn de ulmo, kreskanta transe, kaj senbrue
malsupreniĝis laŭ la arbo sur la teron.
Li ĵetis sin al la konata loko ĉe la perono. La kapeto de la floro,
kunmetinta la petalojn, klare kaj kontraste malhelis en la rosa herbo.
— La lasta! — la paciento flustris. — La lasta! Hodiaŭ estos
venko aŭ morto. Sed por mi jam tute ne gravas. Atendu: mi baldaŭ estos
kun vi, — li diris, rigardante la ĉielon.
Li elŝiris la planton, dispecigis ĝin, ĉifis kaj, tenante ĝin enmane,
revenis samvoje en sian ĉambron. La maljunulo dormis. La paciento, tuj
post kiam li venis al la lito, falegis sur ĝin svene.
Matene oni trovis lin malviva. Lia vizaĝo estis kvieta kaj serena.
La konsumitaj trajtoj kun la maldikaj lipoj kaj profunde enfalintaj fermitaj
okuloj esprimis fieran feliĉon. Kiam oni metis lin sur brankardon, oni
provis malfermi lian manon kaj elpreni la ruĝan floron. Sed la mano rigidiĝis,
kaj li forportis sian trofeon en la tombon.
Tradukis Miĥail Povorin
Pro ĉi tiu traduko Miĥail Povorin iĝis laŭreato de Liro-2005 en la branĉo Traduka prozo el la rusa lingvo.
La Ondo de Esperanto, 2006, №12 (146).
|