Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Zamenhof Historia manuskripto de Zamenhof

Preskaŭ tuj post la aperigo de Historio de Esperanto mi ekricevis reagojn, i.a. tre valorajn de Nora Caragea kaj Reinhard Haupenthal, kiujn mi utiligos ĉe pretigo de la dua eldono.

Sed la 3an de oktobro 2005 Norman Divall en la diskutlisto pri la historio de Esperanto petis la tekston de unu el la lastaj artikoloj de Zamenhof, al kiuj mi referencis. Ĉar du tagojn poste ankaŭ Christian Lavarenne interesiĝis pri ĝi, mi decidis publikigi la tekston en nia retejo. Ĉi tiu artikolo unuafoje aperis posteume en la revuo “Esperanto” (1971. №12), kiun tiutempe redaktis V.Sadler.

Estas konate, ke Zamenhof plurfoje proponis reformi la lingvon, kaj kelkaj liaj reform-proponoj estis ripetataj preskaŭ ĉiufoje. En la suba teksto li supozeble aludas denove pri ili. Oni facile trovas la Zamenhofajn reform-proponojn en liaj presitaj verkoj kaj … en dekoj da reformprojektoj de Esperanto, kiuj, kun efemera escepto de Ido, restis nuraj lingvaj kuriozaĵoj neniam aplikitaj en uzado.

Aleksander Korĵenkov


HISTORIA MANUSKRIPTO DE ZAMENHOF

Okaze de la Zamenhof-Tago

Kiam mortis d-ro Zamenhof en 1917, sur lia skribotablo postrestis kelkaj nefinitaj manuskriptoj. La vidvino donis ilin al prof. Privat, kaj tiu en 1962 donacis unu el ili al Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno (IEMW). Dank' al la deĉifra laboro de s-ro A. Holzhaus (Usono) kaj la kunlaboro de IEMW, ni povas nun publikigi grandan parton de tiu manuskripto, verkita, kiel el ĝia teksto evidentiĝas, en 1915. Sendube sub la influo de la Ido-skismo kaj la multaj aliaj reformprojektoj en la frua historio de la lingvo, Zamenhof antaŭvidis “porĉiaman revizion de Esperanto”, tamen sub la kondiĉo, ke ĉiu ŝanĝo rilatu ne al “punkto disputebla” sed al “maloportunaĵo senduba”, kaj ke decidan voĉon havu la Lingva Komitato. Hodiaŭ, pli ol duonjarcenton poste, la vivo jam postlasis tiajn ideojn. En lingvo enradikiĝinta eĉ kiel familia lingvo oni ne venas al ideo fari “reviziojn”. Tamen, malgraŭ sia malaktualeco, la manuskripto havas, kiel ĉiuj vortoj de Zamenhof, grandan historian kaj stile-lingvan intereson.


Ĉi tiu mia artikolo, pro sia unuamomenta impreso, facile povos esti malĝuste komprenata kaj ŝajnigi, kvazaŭ mi intencas elpaŝi kun ia reformado de nia lingvo. Tial mi antaŭ ĉio insiste petas la legantojn, ke ili juĝu ne laŭ la unua impreso, sed laŭ la esenco, kiun ili estas petataj bone pripensi kaj klarigi al si.

Mi atentigas tuj en la komenco, ke mia opinio pri la evoluo de nia lingvo neniom ŝanĝiĝis, sed restis absolute tute sama, kia ĝi estis de la Bulonja Kongreso ĝis nun. Mi intencas fari absolute nenian atencon kontraŭ la “Fundamento de Esperanto”, sed mi volas nur proponi provon de praktika apliko de tiuj ideoj, kiuj estas teorie elmontritaj en la Antaŭparolo al la “Fundamento”, kaj kies apliko pro diversaj cirkonstancoj dum longa tempo estis ne farebla.

La demando pri “perfektigoj”

De la unua momento de la apero de Esperanto nian movadon konstante akompanis teda ombro, kiu jam kaŭzis al mi tre multe da malagrablaĵoj kaj malhelpoj: tio estas la demando pri “perfektigoj”. De tempo al tempo tiu demando elŝoviĝas akre kaj eĉ minace, poste ĉio trankviliĝas, sed eĉ la ŝajne plej granda trankvileco ne donas al ni garantion, ke baldaŭ la malfeliĉa demando ne eksplodos denove, eble tute neatendite, aŭ ne komencos sian kaŝitan mordetadon.

Pro la stato de milito, kiu regis en nia afero, mi dum la lastaj jaroj nenion parolis pri la demando de perfektigoj; ĉar en tempo de maltrankvileco la unua ordono estas: stari forte. Sed nun, kiam dank' al la fideleco de la tuta esperantistaro la tumulto pli aŭ malpli pasis, kiam ni ne bezonas plu timi, ke trankvila teoria analizado vekos diversajn “apetitojn”, kiam la sento de disciplino tiel forte penetris en la konscion de ĉiuj esperantistoj, ke ni ne bezonas plu timi diversajn ribelojn, nun ni povas trankvile paroli.

En tia afero, kiel nia, la ekzistado de la demando pri plibonigoj estis per si mem tute natura kaj neevitebla. Estas vero, ke en la nuna tempo la grandega plimulto de esperantistoj konscias, ke ni devas labori ne por la akirado de ia (cetere tute neatingebla) “absoluta perfekteco” de la lingvo internacia, sed por la plena fortikigo de la ekzistado de nia lingvo; ke ni povas atingi nian celon nur per severa konstanteco, sed ĉiu (eĉ plej malgranda) ŝanĝo en la lingvo ruinigos nian tutan aferon; ke se ni komencos fari eĉ plej malgrandajn ŝanĝojn, ni neniam povos halti; ke nia lingvo vivos nur tiam, kiam ni respektos ĝin kiel lingvon vivantan kaj ne permesos al ni iajn eksperimentojn tiel same, kiel ni tion ne permesas al ni kun ĉiu alia vivanta lingvo. Tamen ne ĉiu (esperantisto) mondolingvisto estas absoluta konservemulo.

Pacienco kaj konstanteco

Ni ne parolas pri tiuj, kiuj rigardas novan lingvon kiel nur naskiĝantan, kiuj senorde kaj sendiscipline penas ĝin ŝanĝi ĉiu laŭ siaj ideoj; en tia senfina reciproka kritikado kaj “plibonigado”, kiu jam delonge estus pereiginta la tutan mondolingvan ideon, se ni ĝin ne gardus per nia pacienco kaj konstanteco, ili ekstermos sin mem, kaj ni trankvile iros nian vojon ĝis ni plene atingos nian celon. Sed eĉ inter la plej fervoraj respektantoj de la vivo kaj rajtoj de nia lingvo troviĝas personoj, kiuj, eble ne tute senprave, diras jenon:

“Ni plene konscias, ke en lingvaj aferoj la ĉefaĵo kaj la conditio sine qua non estas plena unuformeco kaj konstanteco; ni plene konscias, ke ĉia eksperimentado sur vivanta organismo estas danĝera por ĝia vivo, kaj ke ni devas uzi Esperanton tian, kia ĝi estas, aŭ tute ĝin ne uzi.”

Praktika elprovado

Sed ĉiu vivanta organismo havas partojn, kies blinda netuŝado estus tute malprava kaj donus al ni nur sencelajn maloportunaĵojn (ekzemple se ni timus tranĉi niajn harojn aŭ ungojn, por ne fari ian “kontraŭnaturaĵon”). Ni uzas nun Esperanton en tiu formo, kiun donis al ĝi ĝia aŭtoro post longa laborado en kabineto antaŭ ol ĝin sufiĉe elprovis larĝa vivo praktika. Depost la momento de ĝia apero Esperanton ĉiuflanke elprovis la vivo;tre multaj miloj da homoj dum multe da jaroj kaj en la plej diversaj statoj uzis ĝin kaj elprovis ĝin praktike; la lingvo montriĝis tute vivipova, tamen dum la multejara kaj multehoma praktika elprovado certe ne povis ne montriĝi, ke ekzistas en la lingvo tiu aŭ alia maloportuna bagatelo, kies maloportunecon la kreinto de la lingvo ne povis bone rimarki en sia kabineto, sed kiu poste en la praktika vivo montriĝis kiel io tre ĝenanta kaj samtempe tre facile forigebla; kial do ni ne forigu tion? Kial ni tute sencele devigu ĉiujn estontajn uzantojn de la lingvo eterne treni kun si la ĝenantan maloportunaĵon (kiu restis en la lingvo simple nur pro nerimarkiteco kaj) kiu povas facile esti forigita absolute sen ia danĝero aŭ maloportuneco por la lingvo?

Ĉu ni devas timi, ke se ni hodiaŭ forigos iun punkton, morgaŭ montriĝos aliaj forigindaj punktoj kaj ni devos senĉese rekonstrui la lingvon? Ne, absolute ne!

Ĉar ni parolas ja ne pri punktoj disputeblaj (kiujn tuŝi ni ne devas), sed nur pri maloportunaĵoj sendubaj, kiuj restis en la lingvo sole nur pro manko de sufiĉa praktika elprovo. Sed kio restis kaŝita por unu homo en la daŭro de kelke da jaroj kaj ĉe laborado unuflanka, ne povis ja resti kaŝita al dekmiloj kaj centmiloj da homoj en la daŭro de 28 jaroj kaj ĉe elprovado ĉiuflanka. Ekzistas sekve nenia eĉ plej malgranda dubo, ke maloportunaĵoj, kiuj ne estas trovitaj en la lingvo ĝis nun, estos trovitaj en ĝi neniam. Ni sekve povas esti tute certaj, ke se ni nun per plej vasta enketo kaj unuanima interkonsento revizios la tutan lingvon kaj forigos el ĝi ĉion, kio post multejara, multehoma kaj ĉiuflanka elprovado montriĝis kiel sendube maloportuna kaj samtempe facile forigebla, ni poste jam neniam devos ripeti la saman laboron. La lingvo tiam ricevos sian tute definitivan, oportunan kaj nedisputeblan formon por ĉiam; kaj tiam por ĉiuj homoj, kiuj efektive respektas la vivon kaj rajtojn de nia lingvo, la malfeliĉa demando pri plibonigoj, kiu kaŝite mordetas la koron eĉ de la plej fidelaj esperantistoj, malaperos por ĉiam.

Tiam malaperos por ĉiam la glavo de Damoklo, kiu konstante pendas super nia lingvo, kiel ajn ni kovris antaŭ tio niajn okulojn, tiam la lernanto havos plenan certecon, ke li neniam devos ion relerni; tiam ĉiu verkisto havos plenan certecon, ke liaj verkoj neniam fariĝos senvaloraj. Ni deziras do, ke oni unu fojon por ĉiam faru detalan revizion de nia tuta lingvo, kaj — tuŝante nenion, kio estas disputebla, oni forigu el la lingvo por ĉiam ĉion, kio montriĝis kiel sendube maloportuna kaj sendanĝere forigebla.

Tiel parolas (aŭ almenaŭ kaŝite pensas en sia interno) multaj tre fervoraj kaj fidelaj esperantistoj. Ĉia malpermesado aŭ terorisma sufokado de tiuj vortoj aŭ pensoj kondukas al nenio. “Kial ni konservu en nia lingvo tiujn kelkajn bagatelojn, kiuj estas simple frukto de teoria nerimarkeco, kiuj ĉiujn nin konstante ĝenas kaj tamen povas esti tre facile forigataj?” Ĉi tiun tute naturan demandon, kiu nin konstante tedados, ni devas ne perforte kaj senrezulte sufokadi, sed ni devas doni al ĝi ian solvon, ĝis ni fine donos al ĝi ian solvon. [Tiel en la manuskripto. — Red.]

La fama fabla urso

Agante propravole, ni povas doni al tiu demando solvon tre facile, en tempo kaj maniero plej oportunaj; sed se ni perforte nur sufokados tiun naturan demandon, ĝi pli aŭ malpli frue eksplodos kontraŭ nia volo (kiel ĝi faris jam kelkfoje) en tempo kaj maniero tre maloportunaj kaj eble tre danĝeraj por nia afero. Se ni, esperantistoj, la solaj kompetentuloj en la aferoj de nia lingvo, ne solvos tiun demandon konforme al nia sperto kaj al nia profunda amo al la afero, tiam povos okazi, ke iam la registaroj, decidinte akcepti nian lingvon, transdonos ĝian korektadon al personoj, kiuj havos famajn nomojn, sed absolutan senspertecon en nia afero, kaj ĉi tiuj agos simile al la fama fabla urso, kiu, intencante mortigi muŝon sur la frunto de sia gvidanto, frakasos lian kapon.

Ni devas do trovi solvon por malfeliĉa demando, kiu konstante pendos super nia lingvo kiel la glavo de Damoklo. Ni devas (unu fojon por ĉiam) tre atente kaj detale revizii nian tutan lingvon…* La revizio devas esti farata en maniero plej lojala; decidan voĉon devas havi nur nia Lingva Komitato** kaj nur tion, kion la Lingva Komitato akceptos, ni ĉiuj devas rigardi kiel akcepteblan. Kiel ajn!


Notoj de V.Sadler

* Zamenhof ne finis poluri la frazon kaj en la originalo troviĝas notetoj “Ne timu! Mi ne volas proponi al vi ian lingvan revolucion, kiu en aliaj aferoj eble povus utili, sed en afero de lingvo internacia estas absolute nepermesebla.” (red.)

** Lingva Komitato fondiĝis dum la 1a UK en 1905; ĝia membraro konsistis el 102 personoj el 28 nacioj. Iom post iom ĝi metamorfozis sin en la nunan Akademion de Esperanto. (red.)

Esperanto. 1971. №12 (792), paĝoj 202–203.

Pretigis por la reta eldono Aleksander Korĵenkov


Al la indekso pri la historio de Esperanto | Al la ĉefa enirpaĝo