Liro: VinjetoLiro-2004

Je la Zamenhofa Semajnfino en Kaliningrado estis anoncita la rezulto de la tradicia belarta konkurso Liro-2004, organizita de La Ondo de Esperanto.

La seppersona juĝkomisiono (Aleksej Birjulin, Sten Johansson, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Alen Kris, Valentin Melnikov, Petro Palivoda) ricevis 43 konkursaĵojn de 21 aŭtoroj el 14 landoj -- Brazilo, Britio, Francio, Hispanio, Germanio, Italio, Kroatio, Luksemburgio, Malto, Pollando, Ruslando, Ukrainio, Usono, Uzbekistano. La geografia reprezento estas rekorda.

La rezulto de Liro-2004

Originala prozo

Laŭreato: Christian Rivière (Francio) pro "Rimorso".

Laŭdaj mencioj: Christian Rivière (Francio) pro "Disigo";
Paulo Sergio Viana (Brazilo) pro "Rendevuo".

Originala poezio

Laŭreato: Jean-Marie Ries (Luksemburgio) pro "Omaĝo al L.E."

Laŭdaj mencioj: Nicolino Rossi (Italio) pro "L' ombro";
Paulo Sergio Viana (Brazilo) pro "Kampara rakonto";
Ricard S. Güell (Hispanio) pro "Meditado".

Traduka poezio el la rusa (Александр Блок "Незнакомка")

Laŭda mencio: Pavel Moĵajev (Ukrainio)

Traduka prozo el la rusa (Иван Тургенев "Бирюк")

Laŭreato: Pavel Moĵajev (Ukrainio).

Traduka prozo el la angla (Edgar Allan Poe "The Devil in the Belfry")

Laŭreatoj: Jean-Luc Tortel (Francio);
Russ Williams (Usono).

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo la organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 1 jan 2007 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2004


Liro-97 | Liro-98 | Liro-99 | Liro-2000 | Liro-2001 | Liro-2002 | Liro-2003 | Indekso de Liro