... Okazis hazarde, ke antaý dek jaroj, øuste kiam la unuaj truoj aperadis en la muro de la honto, mi troviøis en Berlino, ankaý por aferoj de Esperanto, invitite de Helmar Frank al AIS-kunveno æi tie. Mi tiam travivis vere solenan momenton. En la etoso øenerala, ene de la aro de entuziasmuloj, mi frapadis per marteleto, ie trovita, kontraý la muro, konvinkita kontribui tiamaniere al la "dissalto de obstinaj baroj..." Observante la falon de la muro mi havis la impreson esti vida atestanto de la fino de epoko kaj de la naskiøo de nova, pli feliæa jarcento alproksimiøanta, kvankam la vorto "tutmondiøo" ne loøis ankoraý en mia cerbo.Tamen mi baldaý komprenis, ke la gravaj problemoj kiuj ekaperas, aý reaperas, en tiu feliæa estonto, fariøinta seniluziiga nuntempo, postulas tutmondskalajn solvojn. Æu tiaj solvoj, æu la "tutmondiøo" estas "þanco por paco"? Mia respondo estus: "ne!" -- øi ne estas þanco por paco, øi prezentas al paco kondiæon necesan!
Æar se hodiaý ne plu ekzistas muro inter iama Oriento komunista kaj Okcidento kapitalista, tamen limo ekzistas inter Nordo riæa kaj Sudo malsatanta. Do la dissalto de tiu baro ene de mondskale organizota ekonomia ekvilibro estas kondiæo de paco, æar daýra paco ne estas antaývidebla inter satulo kaj malsatulo. Tiel etnaj konfliktoj, kiel religiaj, bezonas solvon pere de mondskala organizo. Kaj la senlaboreco en nia kontinento, samtempa al grava manko de laborenergio por protekti landojn kontraý naturaj katastrofoj aliloke; æu tio ne bezonas mondskalajn solvojn? Same kiel protektado de la kulturaj diversecoj, protektado de lingvoj, eæ tiuj parolataj de etaj grupoj, vehikloj de tia diverseco, lingvoj al kies konservado la neýtrala lingvo internacia devas kontribui. Kaj fine, sed eble plej grave, la protekto de nia medio, kondiæo necesa al la daýrigo de ekzisto de nia mondo, certe ja bezonas tutmondskalan disciplinon!
... Esperanto, vehiklo de la universala toleremo, fundamenta valoro de interhomaj rilatoj, toleremo signifanta respekton de la diverseco, de la alieco, tial do necesa faktoro de sukcesa funkciado de la tutmondiøo.
Bona estis, post tuta serio de palaj informiloj, la kongresa kuriero Pordego al Kongreso akurate raportinta ne nur pri la kongresaj aferoj, sed ankaý pri la eventoj en la "granda mondo" kaj donis aktualan veterprognozon.
Bona ideo pri la kulturetaøo Forge ebligis en neformala etoso øui multajn
muzikajn prezentojn. Klasika muziko æefrolis, kaj mi konvinkiøis pri la
praveco de la fama Berlina melodio "Berlinanoj þatas muzikon". La plaæe
kunmetita programo de la Nacia vespero, kiun lerte gvidis Martin Haase,
lumbilde konatigis la kongresanojn kun la urbo kaj ties æirkaýa¼o, dum
alternis muziko, kantoj kaj dancoj. Plezurigis min satira cita¼o de Kurt
Tucholski pri Berlino kaj du kanzonoj de Bertold Brecht plenumitaj de Barbara
Kellerbauer germane kaj Esperante. Cetere, enirante en la salonon æiu ricevis
la programon de l' vespero, kiu helpis bone sekvi la erojn kaj konservi
ilin en la memoro.
Efektive, ekskursoj pli gravas ol laborkunvenoj por multaj el la kongresanoj, kaj oni povis vidi homojn kun la kongresaj insignoj en Reichstag kaj Egipta Muzeo, apud la Brandenburga Pordego kaj Kurfürstendamm, en la Kastelo de Charlottenburg kaj en Erotika Muzeo, en Postdamo kaj Dresdeno. Tri ruslandaj kongresaninoj el nia grupeto eæ uzis la Þengenan vizon por viziti Amsterdamon, timante rearanøon de la "fera kurteno" pro la nestabila situacio en Ruslando.
Dum promenoj eblis konstati, ke la reunuiøinta Berlino estas ne nur plena je historio, sed ke øi estas rapide evoluanta moderna metropolo.
La komitato de UEA -- speco de Esperantuja parlamento -- laboris kelkkunvene dum entute 14 horoj. Asocioj de Kostariko kaj Kartvelio estis akceptitaj kiel aliøintaj landaj asocioj, kaj nun da tiuj en UEA estas jam 62.
Tatuo Huzimoto iøis estrarano pri landa agado kaj kulturo, kaj Stefan MacGill komisiito pri IIK. Argentina E-Asocio ricevis la trofeon Fine. La 85a UK okazos sekvontjare en Tel-Avivo (Israelo) kun la æeftemo "Lingvo kaj kulturo de Paco", kaj poste nin atendos Zagrebo (Kroatio, 2001) kaj Fortalezo (Brazilo, 2002), respektive Azio, Eýropo kaj Ameriko -- cetere, praktika ekzemplo de tutmondiøo.
Halina Gorecka
en Berlino, Germanujo, de la 31a de julio øis la 7a de aýgusto 1999, kun 2712 partoprenantoj el 65 landoj;
Debatinte
pri la temo "Tutmondiøo -- þancoj por paco?";
Konstatinte
ke la celo de la Internacia Lingvo Esperanto ekde la plej fruaj tempoj estas liveri al la mondo egalecan formon de komunikado, kiu konservas la etnajn lingvojn por ties utiligo interne de la diversaj regionoj, nacioj kaj etnoj, kaj per tio certigas eblon de egaleca partopreno por æiuj popoloj en la tutmondiøa procezo, kaj samtempe þirmas la kulturan multkolorecon de nia terglobo;
Analizinte
la aktualan, æiam pli rapidan disvolviøon de la tutmondiøo, kiu tamen realiøas laý modelo, kiu kuntrenas la elæerpon de la naturaj rimedoj de nia planedo, tio estas de nia hereda¼o al la postaj generacioj, kaj kiu alprenas en multaj rilatoj la formon de super-regado fare de la plej prosperaj landoj de la mondo, kaj sekve elvokas la fortiøon de naciismo kaj apartiøemo multloke, kio siavice endanøerigas pacon;
Notinte
-- ke la internacia komunumo komencis alfronti tiun problemaron ekzemple per la Konferenco de Unuiøintaj Nacioj en Rio-de-¬anejro en 1992, en kiu partoprenis la Esperanto-movado,
-- ke Unuiøintaj Nacioj, Unesko kaj la aliaj instancoj de Unuiøintaj Nacioj devas pluhavi centran rolon en la komuna klopodo por ekologia sekureco, homaj rajtoj kaj justeco en la mondo;
Alvokas
-- al Unuiøintaj Nacioj, al ties instancoj, al æiuj internaciaj forumoj, al la ne-registaraj organiza¼oj kaj al la uzantoj kaj parolantoj de Esperanto tra la mondo, doni gravan atenton al tiuj æi aspektoj de tutmondiøo, kaj klopodi direkti la procezon tiel, ke æiuj homoj de la terglobo profitu el øi. Tio povas okazi nur æe senkondiæa respekto de æiuj homaj rajtoj, inkluzive de la rajtoj je lingva kaj kultura diverseco;
-- al la ekonomie prosperaj kaj politike fortaj þtatoj celi ne asimilon
de la cetera mondo sed unuiøon kun øi surbaze de reciproka kompreno, respekto
kaj reciprokaj avantaøoj, æar nur tia tutmondiøo povas garantii por la
homaro solidan pacon en vera feliæo.
Hodiaý la monda tagordo postulas de la þtatoj novajn ideojn, novajn rimedojn, novajn politikajn engaøojn. Pli kaj pli ofte montriøas, ke la problemoj komunas. Inter la minacoj troviøas kelkaj bone videblaj: terorismo, tutmondaj epidemioj, amasarmado. Aliaj insidas kaþe: klimata þanøo, narkot-komerco, la "lavado" de þtelita mono. Æiuj ignoras landlimojn; ili estas "problemoj sen pasportoj". Neniu lando sola kapablas ilin forbari. Tial æiu lando bezonas Unuiøintajn Naciojn.
En tia æiam pli interplektita mondo, konstrui la pacon -- kaj batali kontraý minacoj al la paco -- postulas la partoprenon de æiu civitano kaj æiu lando. Diversmaniere kontribuas al tio la registaroj, ne-registaraj organizoj, komercaj entreprenoj, akademiaj institucioj, sindikatoj, virinaj asocioj kaj multaj aliaj. En la lastaj jaroj, tiaj diversaj fortoj de la civila socio -- la socio, en kiu neniu rajtas sola kaj senkontrole decidi pri komunaj aferoj -- montris sin æiam pli aktivaj je la nacia kaj internacia skaloj. Tio estas tre pozitiva evoluo, æar øi helpas respondecigi la registarojn kaj instigas homojn al kundecidado pri temoj, kiuj rekte tuþas iliajn vivojn.
Æe Unuiøintaj Nacioj, æiuj æi kunrolantoj povas kuniøi en komuna klopodo: por ekologia sekureco, por homaj rajtoj, por justeco, kaj tiel plu. UN daýre prezentas malfermitan pordon al vivinda estonteco, praktikan forumon por la efika kunsolvado de mondaj problemoj, surbaze de la universalaj idealoj listigitaj en la Æarto. Kiel instruas afrika proverbo: "La Teron ni ne posedas, sed prizorgas por la posteuloj". Je æi tiu historia momento, plena de esperigaj ebloj, mi dediæis min al la konstruado de nova fundamento el paco, progreso kaj evoluo, en la kadro kaj per la helpo de Unuiøintaj Nacioj. Tian devon, al la nuntempo kaj la estonto, nun frontas ni æiuj. En tiu spirito, mi deziras al vi plenan sukceson.
Kofi Annan
(La lasta frazo de la cetere anglalingva mesaøo estis skribita en Esperanto.)
La plej gravaj informoj el Metz:
La nova prezidanto de OSIEK estas s-ino Mantha Christou (Grekio), direktoro de la internaciaj rilatoj en la Banko de Grekio. Komunikema, kulturþatanto, þi estas membro de OSIEK ekde la komenco kaj fidela partoprenanto de la Internaciaj E-Konferencoj. Eugène de Zilah plu laboras kiel vicprezidanto.
23 jul 99 estis atribuita la 10a premio de OSIEK al Xie Yuming, kiu tradukis unu el la plej gravaj klasikaj beletra¼oj de la æina literaturo "La Ruødoma Sonøo". Tiu romano prirakontas la socian kaj spiritalan vojadon de juna nobelo en la 17a jarcento. Tiu romano estas escepta pro multaj kialoj: amplekso (3x600 paøoj je la eldono de Æina E-Eldonejo), aýtobiografieco, diverseco da interpretoj ktp. La tradukinto, Xie Yuming, 56jara, el la provinco Fujian, loøas de pluraj jaroj en Pekino.
La sekva konferenco okazos 15-21 jul 2000 en Motovun, Istrio (Kroatio) kun la temo "Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado".
Bruno Masala
AIS-IKU 1999 konsistis el tri universitataj kursoj; du estis prezentitaj de la AIS-profesoroj Eichhorn kaj Fössmeier pri psikiatrio kaj komputila sekureco. La trian "kurson" konsistigis la unuopaj prelegoj kadre de IKU, kiujn grandparte prezentis docentoj de AIS. La germanaj profesoroj Selten kaj Krause gvidis la aranøon kiel rektoroj. Kadre de la sesio kunsidis ankaý la senato de AIS, kaj danke al la helpo de prof. Wickstroem, senatano de AIS, povis okazi diskuto pri la identeco de AIS en ejoj de la Berlina Humboldt-Universitato.
La unuopajn prelegojn æeestis aýskultantaro de inter 100 kaj 200 kongresanoj. Eæ al la ok-lecionaj kursoj regule aperis æirkaý 80 kursanoj, tiel ke necesis meti kromajn seøojn en la 50-personan kursæambron. Pluraj dekoj akiris ateston de AIS, kiu estis skribita en Esperanto kaj la loka (germana) lingvo, cele uzadon en kaj ekster AIS. Juna studento el Svedio (kiu, pretere, atingis la plej bonan rezulton) tuj anoncis, ke pere de la atesto li povos pruvi, ke helpe de Esperanto eæ eblas lerni ion dum la ferioj.
AIS-IKU 1999 estis la kvina komuna aranøo de UEA kaj AIS San-Marino, samtempe la kvina studadkonferenco de AIS en tiu æi jaro. Sekvos almenaý unu plia AIS-konferenco, jam fine de aýgusto, en la itala urbo Rimini. Tiu konferenco okazos sub la patroneco de la komunumo de Rimini, de la provinco de Rimini kaj de la Regiono Emilia-Romagna, eksplicite pro sia "alta kultura valoro", kaj komenciøos je la 28-a de aýgusto. Aliøojn akceptas la Senata Sekretario de AIS, ADoc. Joanna Lewoc, Karl-Schwarzschild-Weg 6/317, DE-37077 Goettingen, Germanio (rete: blewo1@hrz.uni-paderborn.de)
Reinhard Fössmeier,
informofico de AIS
Partoprenis æ. 350 kongresanoj el 14 landoj. Prelegis, ege interese, elstaraj esperantistoj el Britio, Germanio, Hispanio, Litovio, Slovakio kaj Ukrainio. La honora prezidanto de la du aranøoj estis la æefministro de Hispanio José Maria Aznar.
Belegaj artaj prezenta¼oj okazis, æefe fare de polaj folkloraj ensembloj, kiuj prezentiøis ankaý en kelkaj apudaj urbetoj, farante grandan reklamon pri Esperanto, æar ili estis prezentantaj en Esperanto kun samtempa traduko al la hispana.
Kompreneble, kial jam estas tradicio en la E-aranøoj en la valencia regiono, æiuj æeestantoj havis la plezuron senpage ricevi "paeljon" kuiritan en granda ujo por 500 homoj.
Augusto Casquero de la Cruz
En la 3a Somera E-Lernejo 16--22 jul 1999 25 personoj ricevis diplomojn (10 en 1998, 12 en 1996). La kursojn gvidis Miodrag Kociæ kaj Radojica Petroviæ el E-Instituto Beograd kaj Vukaþin Æutiæ el Banja Luka. Dutagan porinstruistan seminarion gvidis Radojica Petroviæ.
La lernejon sekvis 23--24 jul la 4a E-renkontiøo de Serba Respubliko kun la æeftemo Praktika uzado de Esperanto en la mondo. Du subtemoj -- Esperanto kaj tradukado kaj Esperanto-instruado -- estis traktitaj en la formo de ronda tablo. En la enkonduka prelego Boriþa Miliæeviæ, direktoro de E-Instituto Beograd, prezentis bibliografion de E-tradukoj el beletro de Serba Respubliko. La tria subtemo Esperanto kaj teatro enhavis teatran prezenta¼on Donacado de fajro de la Teatro DIS el Banja Luka.
Aparte øojiga estis partopreno de 16-membra grupo de mezlernejanoj el Pale æe Sarajevo, kiun gvidis la instruistino Nada Ævoro. Ilia apero signifas revivigon de tiu E-centro, iam konata pro la somera E-lernejo en Stambulæiæ æe Pale.
La 5a renkontiøo okazos post unu jaro en Pale.
Radojica Petroviæ
La kvar sesioj de la Forumo por la Esperanta Civito, sub la prezido plejparte de Yves Peyraut (prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT), kunigis la delegitojn de ok el la dek unu øisnunaj aliøintoj al la Pakto, nome: Universitato ELTE Budapest, Esperanta PEN-Centro, Kultura Centro Esperantista, Kooperativo de Literatura Foiro, E-Societo Charente (Francio), redakcio de Literatura Foiro, redakcio de Heroldo de Esperanto, Itala Interlingvistika Centro, kaj la observantojn de Sennacieca Asocio Tutmonda, Akademio de Esperanto, Esperantista Kulturdomo de Razgrad (Bulgario). La observantoj havis preskaý la samajn rajtojn de la delegitoj: ili povis libere interveni kaj eæ proponi amendojn, sed ne voædoni (krome, ili restadis je propra kosto en la SAT-kongresejo).
La Konstitucia Æarto konsistas el 33 artikoloj, dividitaj laý kvar æapitroj. Øi estas tre proksima al la origina propono, pri kiu responsas la Evolukomisiono, asistita de juristoj.
La tuta teksto de la Konstitucia Æarto aperos en Literatura Foiro kaj estos ankaý rete disponigebla. Per tiu rimedo øi atingos kiel eble plej vastan publikon. Dum du jaroj la Evolukomisiono flegos la debaton pri la projekto, kolektante rimarkojn, sugestojn, kritikojn, amendoproponojn de kiu ajn bonvola, sincera kaj objektiva E-parolanto. La tria Forumo por la Esperanta Civito aprobos definitive la projekton kaj fiksos la daton de la ekvalido de la Konstitucio.
Se konsideri la nunajn nombrojn, la membroj kaj abonantoj de la paktintaj establoj estas æirkaý 3600; kun tiuj de la observantoj temus pri okmilo da personoj kiuj rajtus individue peti la civitanecon.
La Forumo aprobis unuanime ankaý etan modifon en la teksto de la Pakto, per kiu la proceduro pri eksiøo estas pli klara (kaj facila). Krome øi elektis la novan Evolukomisionon: Jean-Thierry von Bueren, Judit Felszeghy, Marco Picasso, Ljubomir Trifonæovski kaj Walter Zelazny; kaj ratifis la internan regularon de la Evolukomisiono mem.
La Forumo kompletigis sian strukturon, elektante ankaý la konfliktokomisionon aý Kortumon: Zofia Banet-Fornalowa, Paolo Bonomi kaj Giorgio Silfer.
Fine, la Forumo adoptis la deklaron de la Esperanta PEN pri la milito en eksa Jugoslavio kiel bazon por la raporto pri la stato de Esperantio en 1999 (prezentota jarfine fare de la Evolukomisiono).
Estis ankaý aprobita la apogo al du specifaj iniciatoj de SAT: la reeldono de PIV kaj la peto pri revizio de la proceso kontraý Billy Waldon (N.I.Sequyah), kies sesjaran kaptitecon en la mortoalo de kalifornia prizono malkaþis al Esperantio la artikolo en Heroldo de Esperanto 1998: 1.
HeKo
William Auld, 75-jara en novembro, estis honorita per la titolo "La esperantisto de la jaro 1998" fare de La Ondo de Esperanto, pro la granda e¶o kaýzita de lia kandidatigo al Nobel-premio. Lia nuna ofico helpos trovi pliajn apogojn, fare de neesperantistoj, unuavice aliaj PEN-centroj.
Esperanta PEN-Centro havas 23 membrojn, el kiuj 19 en ordo kun la kotizoj. Øi estas neneýtrala verkista asocio, æar øi aliøas al la Æarto de PEN Internacia. Krome la Esperanta PEN aliøis al la Pakto por la Esperanta Civito. Organo de la asocio estas la revuo Literatura Foiro. La Esperanta PEN estas nek aliøinta nek en kunlaboraj rilatoj kun UEA.
Por komparo: laý kongresa raporto de Spomenka Þtimec, sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio, EVA havas 70 membrojn, sed nur 17 en ordo kun la kotizoj. EVA estas neýtrala verkista asocio, inkluzivas ne nur profesiulojn kaj estas aliøinta al UEA.
HeKo
Rete: eab@esperanto.demon.co.uk
Telefone: +44 (0)1473 727221
Eric Walker
Honora sekretario de EAB
8 aýg, post la vizitado de Bydgoszcz kun E-æiæerono, la kongreso estis inaýgurita en la Vojevodia Kulturcentro. En ties korto prezentiøis polaj folkloraj kaj artaj ensembloj Senior-Kujawu, Wokalistki k.a. La bunta prezento kanta kaj danca en bona vetero estis vere agrabla, kaj plian agrablon post la prezentoj donis la fama valencia paeljo; muziko, dancoj kaj babiloj daýris øis malfruo.
La sekvan tagon oni kunvenis en la Muzeo de Diplomatio. Tie okazis la 11a Øenerala Kunveno de Monda Turismo kun raportoj de la estraro, revizoroj kaj landaj reprezentantoj pri la trijara agado. Estis elektitaj novaj estraro kaj revizoroj por 1999--2002 kaj honoraj membroj de Monda Turismo.
Poste okazis multaj ekskursoj, interalie al Torun kaj al la Triurbo (Gdansk-Sopot-Gdynja), kun E-æiæeronoj. Estis demonstritaj videofilmoj.
La 10a IEK okazos sekvont-jare en Bulgario-Turkio.
Halina Gorecka
Profesoro Ottó Haszpra partoprenis kiel reprezentanto de UEA en mondkonferenco de 2500 sciencistoj de la tuta mondo "Scienco por la dudekunua jarcento -- nova engaøiøo", kiun 26 jun.--1 jul. en Budapeþto aranøis UNESCO k Internacia Konsilio por Scienco. (Esperanto)
29--30 maj Kataluna E-Asocio okazigis en Barcelono seminarion "La lingva problemo en la Eýropa Unio" kun partopreno de divers-partiaj politikistoj, verkistoj k lingvistoj. (Kataluna Esperantisto)
Ekde jan 1995 øis apr 1999 okazis 359 finkursaj ekzamenoj pri interlingvistiko k esperantologio en la Torina universitato (Italio) æe kiu laboras prof. Fabrizio Pennacchietti; komparo kun aliaj lingvoj: araba 127, hindia 91, pola 248, rumana 187, rusa 243, hungara 37 ktp. (l' esperanto)
En Berlino estis elektita nova "trojko" de Eýropa E-Unio: prezidanto Umberto Broccatelli (Italio), kasisto Hans ten Hagen (Nederlando), sekretario Katinjo Fetes-Tösegi (Aýstrio). En EEU membras 13 landaj asocioj el la 15 landoj de EU. (Pordego al Kongreso)
Itala E-Federacio eldonis 93-paøan itallingvan verkon Esperanto: dati e fatti, kiu estas disdonota al bibliotekoj, ¼urnalistoj, kleruloj k opinigvidantoj. (l' esperanto)
Germana E-Asocio okazigis sian jarkunvenon kadre de UK-84. D-ro Rainer Kurz iøis prezidanto de GEA post Frank Stocker. (Pordego al Kongreso)
La 30a Somera E-Kursaro okazis æe San-Franciska Þtata Universitato 6--23 jul kun 44 studantoj je 4 niveloj el Ameriko, Eýropo k Azio. (Ellen M. Eddy)
Miko Sloper, direktoro de CO de ELNA sendis printempe al preskaý 5000 bazlernejaj instruistoj en Florido k Kalifornio informojn pri E-to. (Esperanto)
Japana-Tanzania Amika E-Grupo Kokosa Klubo per vendado en Japanio de koloraj bildkartoj de tanzaniaj artistoj kolektis monon por aæeti kokosolean rafin-maþinon, kiun uzu Pangani-Virina E-Grupo en Tanzanio. (Riveroj)
La estraro de E-Asocio de Finnlando seræos instruiston por E-kurso,
kiun organizos civitana instituto æe mona¶ejo Valamo. (Esperantolehti)
Dum la konferenco estis diskutitaj, inter ceteraj, problemoj de pliaktiviøo de la organiza¼o surbaze de kunlaboro kun SEJM. En la konferenco estis elektita nova estraro:
Abdura¶man Junusov (Ma¶aækala): prezidanto; Viktor Aroloviæ (Moskvo): vicprezidanto; Jurij Karcev (Uljanovsk): vicprezidanto, reprezentanto de SEJM; Igorj Fejgin (Samara); Elena Þevæenko (Moskvo): estraranoj.
La konferenco rekomendis al la estraro koopti laýeble aldonajn estraranojn: Aleksandr Blinov (Æeboksari), Grigorij Arosjev (Moskvo), Viktor Kandalinskij (Ti¶vin).
Mikaelo Æertilov
sekretario de REU
La kondiæoj estis modestaj: lignaj domoj kun 2- kaj 8-litaj æambroj, sen varma akvo ktp. Nutra¼oj bonaj sed apenaý sufiæaj kvante. Rekorde malaltaj kostoj: egalvaloro de 30 USD por dektaga loøado en 2-loka æambro kun trifoja manøado. Belega varma lago en pina arbaro. Kuloj øenis malpli ol oni antaýsupozis.
La programo estis abunda kaj varia. E-kursoj de 4 niveloj: ekde "startuloj" (honta eýfemismo: ja kiu startis, tiu moviøas antaýen, sed ne restas eterne æe la nulo!) øis "aplikantoj" (pretiøantaj al instrurajtiga ekzameno; fine sukcesis 8 personoj). Interesaj seminarioj -- pri solvado de inventaj taskoj, komputiko, junulara E-movado. Kluboj laý interesoj -- estis anoncitaj æ. 10, sed reale funkciis 2-3. Koncertoj æiuvespere. Konkurso de beleco. Neforgesebla festo de Ivan Kupala (Johanfesto): oni iris nokte æirkaý la lago, dumvoje plenumis taskojn por fine ricevi premia¼on, kaj æio æi -- sub terura pluvego kaj fulmotondro, kiu komenciøis kaj finiøis precize sammomente kun la marþo. Vespere-nokte funkciis "barda" kafejo.
Lignofajroj ne okazis pro malpermeso: estis 30-grada varmego, la arbaro sekis.
Tamen la programon plenigis æefe aranøoj neniel rilatantaj Esperanton: masaøo, "aerobiko", æina gimnastiko, rolludoj, kaj veraj stranga¼oj kiel "dancterapio", "artterapio", "korporientiøo" kaj "libera spirado". Æion æi gvidis homoj tute ne parolantaj E-on, kiuj fakte dominis en la tendaro. Laý postulo de normalaj esperantistoj la ruslingva¼oj formale ne eniris la oficialan programon, do okazis post noktomezo. Rezulte la amaso de ties partoprenintoj preskaý ne dormis kaj ne povis normale aktivi tage.
Krome, la gvidantoj de tiu "libera spirado", dubnivelaj psikologoj venintaj al Esperantujo nur por akiri kobajojn por siaj eksperimentoj, eæ minacis: oni ne rajtas forlasi la kurson antaý la fino, aliel nenia responso pri la sekvoj. Ili cinike diris, ke ili ne donis la ¼uron de Hipokrato, kaj tial ne bezonas obei la æefan ties principon. La danøero estis granda ankaý æar nokte la homa subkonscio estas pli facile influebla...
Do oni amase vizitis la ruslingvajn kaj "senlingvajn" (sportajn ks.) aranøojn, sed por io postulanta intelekton kaj lingvoposedon kunvenis malpli ol po dek personoj.
Ekskursoj al lokaj vidinda¼oj estis organizitaj tute fuþe: ne estis speciala ekskursa tago, oni devis veturi per loka buso je neoportuna tempo, preterlasante aliajn programerojn.
Tamen la øenerala impreso restis bona. Aperis pluraj junaj novicoj, jam libere parolantaj kaj aktivaj en la movado. En loøæambroj iam sonis interparoloj en Esperanto -- delonge mi tion ne aýdis. Oni amase venis eæ el foraj Krasnojarsk kaj Tomsk, ankaý el eksterlando.
Espereble la psikologiuma morbo pasos same senspure kiel pli frue pasis la "Teorio de feliæo" (vd. LOdE. 1994: 3-4, p.16) kaj "ÞÆK¦lando" (vd. LOdE. 1995: 6, p.20).
Valentin Melnikov
Þian nomon oni konis ne pro meritoj literaturaj aý movadestraj. Þi øuis amon de la esperantistoj pro la granda animo, komprenemo kaj helpemo. Kaj nur malmultaj el ni, þiaj samtempuloj, vizitante Leningradon-Peterburgon evitis viziton al onklino Barbara kaj þian regalon.
Barbara Cvetkova naskiøis la 4an de majo 1910 en Peterburgo. La teruroj de la revolucio kaj interna milito en Peterburgo kaj Ukrainio ne forprenis þian entuziasmon, kaj en 1928 þi eklernis Esperanton, kiun þi ne forlasis øis siaj lastaj tagoj.
Multajn profesiojn þi provis (purigisto, produkta¼-kontrolisto, majstro) øis ricevi pentristan diplomon en 1940. En la tempo de la naýcent-taga sieøo þi laboris en Peterburgo kiel vartistino (kaj tial þi ricevadis laboristan, ne oficistan manøokarton).
Post la renaskiøo de Esperanto, þi revenis al aktiva esperantista vivo: þi kune kun la filino gvidis ekskursojn, akceptis gastojn kaj æiel helpis al esperantistoj aliurbaj. Sed nur je sia sesdeka jaro Barbara Cvetkova la unuan fojon sukcesis partopreni en Universala Kongreso (Vieno), dank' al la invito de þia unua korespond-amiko el Aýstrio, mirakle rekontaktinta þin post tiom da jaroj.
Je la 85-jariøo la popolan amon, sekvis oficiala distingo -- la Komitato de UEA en Tampereo unuanime elektis þin Honora Membro de UEA, cetere la sola en Ruslando laý la lastaj Jarlibroj.
Energia kaj humurplena, helpema kaj bonkora, implikita en neniu movada konflikto kaj amata de æiu kiu konis þin, tia onklino Barbara æiam restos en nia memoro.
LOdE
Æi-sube estas la teksto de lia Berlina parolado, iomete redaktita por gazeta aperigo.
La æefa, kvankam ne la sola celo de UEA, laý la statuto, estas lingva:
"3a. Disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto".
Tamen UEA havas ankaý aliajn celojn:
"3c. Plifaciligi la æiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraý diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aý lingvo;
3æ. Kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi æe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj."
Ni æiuj scias ke iuj partoprenantoj de la Forumo emfazas la poresperantan aspekton de niaj laboroj, dum aliaj emfazas la aspekton peresperantan. Ambaý grupoj kredas -- mi certas pri tio -- ke efektivigo de ilia celo antaýenigus, interalie, la pacon en la mondo.
Unue ni devas øuste kompreni la veran esencon de la malfacila¼oj kiuj malhelpas ambaý grupojn.
Se Esperanto estas bona ideo, la demando devas esti: kial la tutmonda esperantistaro, malgraý multaj jaroj da heroa strebado, ne pli bone sukcesigis øin?
Ni æiuj konas diversajn kialojn: unu el ili estas antaýjuøo kontraý la E-ideo mem, kiun multaj komprenas kiel ideon preskaý nur lingvan. Æar nur malmultaj homoj interesiøas pri lingvoj aý eæ pri kontaktoj kun alilandanoj, malmultaj venas al Esperanto.
Inter la aliaj kaýzoj mi volas provi identigi -- nur por stimuli debaton -- tiujn kiuj estas ne ofte diskutataj, eæ iomete tabuaj. Æi tiujn ni devus pli atenti, æar ili forte bridas kaj ege malhelpas nian agadon.
UEA estas tegmenta organizo, kiu laý sia povo kunordigas la aferojn
en tiuj partoj de la E-komunumo pri kiuj øi respondecas. Tamen UEA ne havas
monopolon, æar SAT kaj aliaj organizoj, realaj kaj proponataj, ankaý rolas
en tiu komunumo.
Mi mencios nur du NROjn: Greenpeace kaj Amnestio Internacia. Ambaý estas bonaj laýdindaj organizoj, same kiel UEA. Ambaý daýre sukcesas propagandi siajn meritojn kaj gajnas publikan atenton. Ree ni demandu: kiel?
Kvankam Esperanto estas afero multe pli kleriga kaj kultura ol komerca, por ilustri mian tezon mi helpos min, analogie kaj metafore, per ekonomikaj esprimoj.
Oni povas diri ke organizoj kiel Greenpeace kaj Amnestio Internacia (de kiu mi estas membro) sukcesas æar ili kaptas sufiæe grandan porcion, aý niæon, de la tutmonda publik-interesa merkato por siaj propraj varoj: protektado de la natura medio, resp. protektado de politikaj malliberuloj kaj postulo de justeco por ili.
La niæo por nia varo, la lingvo Esperanto, þajnas ne sufiæe granda kompare kun la allogo de la varoj de Greenpeace kaj de Amnestio Internacia. Por plibonigi nian entreprenon, UEA kaj ni æiuj devos pligrandigi nian niæon, nian porcion de la havebla merkato. Mi revenos al tio.
Alia parenca faktoro estas ke anoj de la E-komunumo ne malofte donas la falsan impreson ke, uzante apartan lingvon, ili volas apartigi sin de aliaj.
Þajnas al mi ke æi tie kuþas la kerno de nia problemo. En la okuloj de aliaj, ni estas grupo de homoj kiuj volas solvi almenaý la lingvan problemon de la mondo pere de lernado kaj uzado de nova, ne multe uzata lingvo! Ne multaj homoj, bedaýrinde, volas akcepti tion.
Laý mia konstato, dum ni koncentriøas al la solvo de la lingva problemo pere de Esperanto, ni donas tro malmultan atenton al nelingvaj aferoj. Tial ni ne vekas intereson inter tiuj kiuj ne havas saman lingvan orientiøon kiel ni. Al ili ni ofte aspektas kiel stranga sekto lingva.
Tian sintenon mi ofte renkontis, ekzemple, kiam en marto mi vizitis la oficejon de Unesko en Parizo. Poste eminenta oficisto skribis al mi, formale dankante UEA pro øia intereso evoluigi la rilatojn de UEA kun Unesko kaj kun la aliaj NROj ligitaj al Unesko. Li indikis kiel problemon -- pli ol implice -- la uzon de Esperanto fare de UEA, kvankam la aliaj NROj, kun kiuj UEA volis kunlabori, preferas iujn el la plej ofte uzataj naciaj lingvoj.
Kompreneble, se ne estas alternativo, ni devas akcepti kaj toleri tian malfacila¼on en nia daýra laboro por atingi niajn celojn. Tamen, ni demandu: æu estas alternativo?
Mi opinias ke unu alternativo estus þanøi la emfazon en nia laboro,
ne por redukti la lingvan flankon de nia laboro, sed por agi pli amplekse
pri aliaj temoj, kiuj fundamente estas la kialoj pro kiuj ni uzas Esperanton.
Alivorte, ni þanøu la emfazon inter la celoj poresperanta kaj peresperanta.
Pri neýtraleco temas paragrafo 5 de la statuto de UEA, skribita antaý multaj jaroj pro tiutempaj historiaj kialoj -- kiujn ni devus ne forgesi, æar tiu kiu forgesas sian historion riskas reokazigi øin.
Problemo estas ke, fakte, la statuto de UEA estas ambigua. Nome, paragrafo 5 rilatigas la neýtralecon ankaý al "sociaj kaj politikaj problemoj". Paragrafo 5 ankaý kaj egale grave diras ke "respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj... estas por la laboro de UEA esencaj kondiæoj".
Jen la ambigueco: UEA devas agi neýtrale rilate al sociaj kaj politikaj problemoj, kaj samtempe strebi al atingo de la celoj en la paragrafoj 3c kaj 3æ, kaj æiam celante plibonigon de homaj rajtoj æie. Sed la paragrafoj 3c kaj 3æ kaj demandoj pri homaj rajtoj ofte kuntrenas sociajn kaj politikajn problemojn æe kies pritrakto oni ne povas facile æiam resti neýtrala.
Iuj timas ke, se UEA -- laý paragrafoj 3c kaj 3æ -- komentus kaj agus
rilate al "sociaj kaj politikaj" kaj hom-rajtaj problemoj, aldone al la
lingva problemo, tio povus krei polemikon, æagrenon, eble splitiøon de
la movado kaj eæ de UEA mem.
Æu helpus aý malhelpus UEA en la aktuala mondo havi siajn manojn iomete pli liberaj?
Dum la lastaj jaroj UEA pli kaj pli asertas sin parto de la tutmonda pacmovado, kaj neniu plendas ke tio kontraýas la neýtralecon. Øi eldonas librojn favore al paco kaj homaj rajtoj, temoj ne æiam kaj ne æie favorataj de æiuj. Servante sian nuntempan politikon, øi intencas pli kaj pli engaøi sin en programoj kiel Kulturo de Paco de Unesko ktp.
Mi devus ne fini tiun parton de mia kontribuo al nia diskuto sen aludo al la katastrofo kiu okazis kaj ankoraý okazas en Balkanoj.
Iuj diras ke UEA ne rajtus dum tiuj teruraj eventoj diri ion ajn, æar tio kontraýus øian neýtralecon; ke diri ion ajn certe ofendus tiun aý alian kampon. Aliaj senpacience atendis ke UEA diru ion, kaj kiam mi donis komentojn, tuj ege laýdis tiujn komentojn, æar ili kondamnis la militon.
La unua sinteno, ke UEA diru nenion, kvankam komprenebla, ne malhelpis al Ivo Lapenna, en la 1950aj jaroj, nome de UEA kondamni faþismon.
Ero en la aktuala politiko de UEA, pri kiu mi mem respondecas, estas
atingi pli proksiman kunlaboron kun aliaj NROj æe Unesko. Kiel fari tion
utile, se nia interpreto de la neýtraleco malhelpus tion? Kiel respondece
prizorgi la eksterajn rilatojn de UEA, se ni devus konstante eviti
polemikon? Paco interne de UEA estas ege dezirinda, sed, kiel mi diris
en mia malferma parolado, æu tia paco devas esti la paco de la tombejo?
Ni devos decidi kie desegni aý enmeti la linion inter tio kio helpas nin kaj tio kio malhelpas nin. Prudento devus regi, sed prudento kunigita kelkfoje al aýdaco.
La mondo pli kaj pli komplikiøas, kaj la demando kiun mi invitas vin
konsideri estas: æu UEA devas resti organizo unuavice lingva-kultura, kiel
Goethe-Instituto, Alianco Franca aý la Brita Konsilio, aý æu øi devas engaøi
sin pli kaj pli en la aferojn de la aktuala mondo, aliance kaj kunlabore
kun aliaj organizoj kaj, specife en la kazo de eksteraj rilatoj, kun aliaj
NROj de Unesko havantaj similajn bazajn celojn, eæ se per tio ni riskas
partopreni en diskutoj -- tiom neýtrale kiom eblas -- pri "sociaj kaj politikaj
problemoj"?
Kiel juriston, ege interesas min kaj la internacian juran mondon øenerale, la kriminalaj procesaj akuzoj farataj nun de la Registaro de Hispanio kontraý eksprezidento de Æilio, generalo Pinochet, kaj la similaj akuzoj de UN kontraý prezidento de Jugoslavio, Miloþeviæ. La polemiko leviøas el tio ke la apliko de daýre evoluanta nova internacia juro estas relative nova evento en la internacia jurisprudenco, kaj kontraýa al aliaj pli tradiciaj konceptoj pri la rajtoj de suverenaj þtatoj kaj ties estroj.
EJA -- kiun mi prezidas -- estas faka asocio kunlaboranta kun UEA (ne
aliøinta al øi), kaj sekve øi, aý mi kiel EJA-prezidanto, rajtas esprimi
kian ajn opinion pri æi tiuj temoj. Sed æu mi, kiel prezidanto de UEA,
devigu min ne fari komentojn pri æi tiuj problemoj sociaj kaj politikaj,
æar tiaj ili ja estas?
Æu nia afero prosperus pli bone, se Esperanto estus "vendata" en paka¼o komuna kun nuntempe pli bone vendeblaj "varoj", ekzemple homaj rajtoj? Alivorte: æu ni donu pli da emfazo al la peresperanta aspekto de niaj laboroj?
Kiel rilati al la aliaj varoj sen forlasi nian neýtralecon, estas alia ege malfacila afero. Ekzemple la varoj de UEA devige malsamas tiujn de SAT. Æiu devas zorgi pri sia specifa komerca¼o.
Tamen, seræante la plej konvenan kulturan merkatan niæon por UEA, memorante ke tiu kiun mi proponos, jam estas en la statuto de UEA, mi proponus ke UEA, pli senambigue ol nun, direktu sin al la protekto kaj progresigo de la homaj rajtoj øenerale. Celoj de civilaj liberecoj, se vi preferas tiel nomi ilin. Kompreneble, tio inkluzivus la egalecon de lingvaj rajtoj kaj la rolon de Esperanto en ilia egaligo.
Se UEA irus laý tiu vojo, UEA povus pli ol nun diskoniøi en la mondo, kun reputacio de asocio por homaj rajtoj kaj civilaj liberecoj, anstataý la nuna reputacio de nur lingva asocio. UEA iøus asocio por la homaj rajtoj, kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus disvastigi Esperanton pli forte ol nun pere de æefa pledo pri homaj rajtoj aý, se vi preferas, civilaj liberecoj.
Tion mi sugestas.
Kep Enderby
"Ni renkontiøu post kvin jaroj kaj ekvidu, kiu pravis", -- skribis Valentin Melnikov en la æefartikolo de Ruslanda Esperantisto 1994: 3 pri la tiam planata unuiøo de la du landaj E-Asocioj. Kion li pensas pri la posta evoluo?
Sergej Pa¶omov (Ruslando)
Respondo
Kiam okazas grava evento, kutime troviøas iu asertanta, ke li tion prognozis -- sed ne troveblas referenco aperinta antaý la evento. Aý male, oni aperigas prognozon kaj, kiam øi ne realiøis, modeste forgesas pri øi. Tamen mi þatus nun honeste plenumi la promeson -- renkontiøi kun la legantoj post 5 jaroj. Æiu povas relegi mian artikolon en RE kaj kompari...
Pasis la tempo, iam-tiam þanøiøis la nomo de la asocio (ASE-SEU-REU) -- sed øin plu estris la samaj personoj. Kiu foje akiris gravan postenon en la estraro -- restis tie dumvive (certe, se volis). Sporade aperis iuj komisionoj, kutime konsistantaj el sola estro kaj nenion farantaj. Por kio, ekzemple, E-asocio bezonis la ekologian komisionon? Certe, nur por nutri ambiciojn de ties gvidanto... Oni plu agis laý sovetiaj tradicioj -- nur þajnigante laboron. Kunsidoj, planoj... Sed en nunaj kondiæoj tio apenaý iun interesas kaj allogas.
Estis provo principe þanøi labormetodojn, liberiøi de burokrateco kaj æefurba snobismo. Certe, la malnova strukturo tuj forte ekrezistis. Oni ne hontis eæ rekte kalumnii -- ke "REA estas nur listo de homoj, kiuj konsentis registri sin pro malaltigo de abonpago al Ruslanda Esperantisto". Tamen se estis tiel -- kial REU tiom strebis al unuiøo?..
Malgraý avertoj kaj admonoj, la unuiøo okazis laý la kondiæoj de REU. La malgrasa voris la grasan, sed neniom grasiøis... Laý la membrokvanto en la respektivaj landaj asocioj Ruslandon nun superas eæ Luksemburgio! (UEA-statistikon vidu en "Esperanto" 1999:4). Certe, REU bezonas multajn membrojn -- kiuj pagus kotizojn kaj laýeble ne enmiksiøus en la agadon de la estraro kaj silente aprobus øin. Tial, unuflanke, øi insiste alvokas malspertulojn (vd. LOdE 1999:4), aliflanke, provis en 1996 likvidi la kategorion de dumvivaj membroj. Ne pli ol 20 plej aktivaj esperantistoj kun multjara sperto (akcepto de novaj dumvivaj membroj estis æesigita komence de 1992) pagis iam sufiæe grandan sumon, sed øi estas delonge disipita, kaj nun "la dumvivaj membroj kaýzas al REU nur malprofiton" (intima konfeso de estrarano), do indas ilin likvidi, spite ke ili (eble nur ili) siatempe plene fidis kaj subtenis la organizon. Feliæe por REU, tiu hontinda propono fiaskis.
Ordinara esperantisto ne vidas sencon membri en REU -- æar tio al li nenion donas. Vojaøi, aboni, mendi librojn ktp oni povas sen la asocio. La Bulteno de REU aperas neakurate kaj enhavas nenion interesan. Ankaý bagatela rabato por partopreno de landaj kongresoj -- kie okazas nenio krom tedaj kunsidoj kaj iam-tiam skandaloj -- allogas neniun...
Æion æi-supran mi skribis printempe, taksante la situacion ekzakte 5 jarojn post la antaýa analizo -- tamen mi ne rapidis publikigi. Baldaý okazis konferenco de REU en Ti¶vin (10-11 jul 1999), post kiu ekbrilis iom da espero: oni sukcesis elekti la malplej malbonan vojon...
La prezidanto de REU Junusov konservis sian postenon -- ni esperu, ke almenaý ne estos pli malbone ol antaýe. Mi kun granda peno sukcesis konvinki onin ne reelekti Ananjin, sub kies gvido antaý 5 jaroj REU forglutis REA-n kaj ekglitis al la nuna krizego (li kulpas ankaý pri subpremo de E-lingva programo flanke de impertinentaj krokodiloj en OkSEJT-39, kadre de kiu REU konferencis; fakte li æiam subtenas la detruajn fortojn kaj ne toleras ies malkonsenton).
Unuafoje en la Estraron trafis novaj, (relative) junaj aktivuloj el diversaj urboj. Moskvanoj restis por uzi la sperton, traktante kun la oficialaj instancoj. Estas likviditaj la nefunkciantaj sekcioj/komisionoj aý þanøitaj ties estroj. Æiuj konsentas, ke Ruslando bezonas fortan E-asocion, sed mankas la ideoj -- kiel tion atingi, per kio allogi novajn membrojn.
La vicprezidanto Karcev (nova, juna) tute serioze opinias en la dokumento Al REU-aktivuloj, ke
Homoj, precipe junaj, þatas aparteni al iu forta organizo. Eblas rememori pri komsomolo. Sed por tio REU devas ... aspekti forta,kaj la plej grandan alineon en sia cirkulero li dediæas al la aspekto de membrokarto, kiu
... devas esti bonkvalita kaj bela, por ke tio estu ankoraý unu kialo por membriøi. Homo estu fiera, ke li/þi membras en REU kaj havas tiun membrokarton. Li/si montru øin al siaj amikoj kaj instigu ankaý ilin membriøi...La sama persono bedaýras:
Se informo estas publikigita en Interreto, øi momente trafas kaj membrojn, kaj nemembrojn de REU, sen iu diferenco. Kaj ne publikigi informojn ni ankaý ne povas -- troviøos homoj, kiuj faros tion.kaj proponas "por gajni konkuradon kun Interreto" fondi amason de lokaj-fakaj "kuneldona¼oj" -- nu, oni memoras la enhavnivelon, eldonkvanton kaj preskvaliton de E-bultenetoj en 1970-80aj jaroj...
Bedaýrinde, plu vakas gvidpostenoj de Pedagogia sekcio kaj Libroservo. Tamen, kie estas saøaj kaj laboremaj homoj -- tie la aferoj progresas. Ja modele funkcias la Æefa Atesta kaj Lingva Komisiono, bonordas la ekstera informado. Lastatempe pliaktiviøis la junularo -- kaj SEJM interesiøas pri serioza kunlaboro kun REU, eæ estonta unuiøo (ni esperu, ke øi ne similos la mison-1994!). Espereble, øuste el SEJM venos la bezonataj novaj fortoj. Æu ni atendu pliajn 5 jarojn?..
Valentin Melnikov
28--29 jul TRP mobilizis æiujn siajn fortojn (inkluzive de ERA) por lanæi dudekon da referendumoj, parte kontraýsindikataj kaj kontraýsocialaj, sub la anglalingva nomo "Referendum Days".
La Radikala Partio naskiøas en Italio en 1956, kiel skismo el la Liberala Partio. Dum tri jaroj (1958-61) øi havas balotan aliancon kun la malgranda Respublikana Partio, la sola kaj maldekstra kaj nemarksisma en la tiama Italio. Poste la Radikala Partio izoliøas kaj preskaý malaperas.
Sub la gvido de Marco Pannella øi elmergiøas kadre de la kampanjo por la enkonduko de divorco. La referendumo pri divorco en 1974 (kiun la katolikoj malgajnas je 40,1% kontraý 59,9%) definitive relanæas la radikalulojn. En 1976 ili finfine eniras la nacian parlamenton (kun kvar deputitoj). En tiuj jaroj la partio sin prezentas kiel maldekstreman: øia simbolo mem (rozo en pugno) estas kopiita el la okcidenteýropaj socialistaj partioj (la itala uzas dianton kaj libron). La radikaluloj nomas sin "kamaradoj". Eæ la itala komunista partio iomete financas ilin. Diferencigas la radikalan de la aliaj partioj la jena fakto: dum la maldekstro øenerale kredas ke la politika strategio devas doni la prioritaton al ekonomiaj reformoj (kompreneble kun internaj diferencoj en la tuta paletro de la diversaj partioj), la radikaluloj donas la prioritaton al moraj reformoj -- divorco, aborto, libera uzo de narkota¼oj ktp. En tiu kunteksto ili lanæas temojn ofte avangardajn, por tiuj jaroj, ekz. la ekologiajn kaj la etnismajn. Ankaý la maniero organizi balotkampanjon diferencigas ilin de la ceteraj partioj: ofte ili koncentriøas je unu temo (ekz. la antiprohibiciismo), anstataý prezenti artikitan programon. Krome, ili utiligas, jen sukcese jen fiaske, la armilon de referendumoj (ekz. kontraý la publika financado de la partioj).
Meze de la 80aj jaroj, Pannella ludas la karton de la transnacieco: la partio iel/ial internaciiøas, kvankam finfine øi restas nur itala fenomeno. En tiu kunteksto ekaperas esperanto, pri kiu Giordano Falzoni persvadas la partiestron. Naskiøas ERA ("Esperanto" Radikala Asocio), kies rilatado al la cetera Esperantio estos ne malpli turmenta kaj kontraýdira ol la rilatado de la tuta partio al la cetera politikistaro.
En la 90aj jaroj la partio iom post iom dekstreniøas: en 1994, okaze de la unua balotado kun la nova elektoleøo, Pannella aliancas al Berlusconi, Fini (postfaþistoj) kaj Bossi (federalistoj/sendependistoj). La koalicio gajnas super la maldekstro, sed baldaý Bossi forlasas Berlusconi, kiu demisias de æefministra posteno.
En 1996 venkas la maldekstro kaj la radikaluloj redimensiiøas. La aktivismo
de Emma Bonino æe la EU-Komisiono relanæas la partion okaze de la eýropaj
balotoj en junio 1999. La Radikala Partio restas en la dekstra fronto,
eæ formas parlamentan grupon kun la ekstremaj dekstruloj.
Daniel Glass (Usono)
Mi dankas al s-ino Birthe Lapenna pro þia afabla atento pri miaj vortoj. La demando pri la situigo de Ivo Lapenna rilate al la historio de Esperant(i)o ne koincidas kun la demando pri la situigo de la lapennismo, aý de tio kion la esperantistaro perceptis pri lia ideologio. Interesan analizon pri la lapennismo donis lastatempe Ziko Marcus Sikosek (esperantisto ekde 1987) en sia verko Esperanto sen mitoj (paøoj 244--251). Estus aldoninda fakte unu grava detalo: lapennismon transformis al povorega teorio ne nur Lapenna, sed ankaý la lapennistoj mem, inkluzive tiujn kiuj poste distanciøis de li, persone, psikologie, emocie, sed ne ideologie. Inter ili mi alkalkulas, ekzemple, tiun TEJO-generacion kiu helpis renversi lin en Hamburgo.
Giorgio Silfer (Eýropo)
Samideano Vilmoþ estas 70-jara emerita inøeniero pri mekaniko. Lia gepatra lingvo estas hungara, kaj li vivas en nord-orienta parto de Jugoslavio. Li havas tri gefilojn kaj ses genepojn. La gefiloj loøas ne en Senta: unu en apuda urbo, la alia en Hungario, kaj la tria en Kanado, kaj neniu el ili povas zorgi pri li kaj lia edzino, kaj ili ofte vizitas la gefilojn kaj genepojn.
Vilmoþ estas tre bonhumora kaj þercema. Ekzemple, li trarakontis la fabelon pri Ruøkufulineto kaj la lupo, sed fine de la fabelo la knabino kaj la lupo kune manøis la kukojn kaj kune trinkis la vinon, kiujn la knabino portis al sia avino. Vilmoþ kaj Ilona loøas en bela familia domo, kaj ili havas belan øardenon, en kiu li laboras tre multe. Tamen lia hobio estas fotografio, kaj ofte li faras belajn fotojn.
Emerita junulo, ordinara homo en nia æirkaýa¼o, li -- kvankam sepdek-jara kaj neriæa -- multe laboras kaj vojaøas. Li volonte renkontiøas kun amikoj kaj rakontas pri sia vivo, kiu estas ekzemplo por junularo -- øi instruas nin ne perdi bonan humoron eæ en tre malbonaj kondiæoj kaj en granda malfeliæo. Cetere, dank' al li ni æiuj legas vian gazeton, kaj øi tre plaæas al ni.
Magdolna Rövid (Jugoslavio)
En 1840--46 li eldonis la satiran semajn¼urnalon La Korsaro.
Senkompate li mokis æiujn aýtoritatojn, speciale antisemitismon, kiu kaþis
sin sub la masko de liberalismo. Konstante kaj malprave li polemikis kontraý
Kierkegaard.
Post 1846 li vojaøis multe tra Eýropo. En la 1850aj jaroj li eldonis
alian (sensukcesan) ¼urnalon Nordo kaj Sudo, kiun li plenigis preskaý
sole.
Interalie aperis en øi felietone la ampleksa romano Senhejme.
Nur dum la lastaj vivojaroj la kritiko agnoskis, ke li estis unu el la plej gravaj reprezentantoj de poezia realismo en Danlando.
Mi pensis: "Tion øi meritas! Eble øi estas unu el tiuj, kiuj pikis min, dum mi dormis tagmeze". Por mallongigi la agonion, mi skuis la karafon, sed daýre øi tenis sin supre. Tiam mi lasis øin kaj komencis legi.
Sed la zumado en la karafo øenis min kaj subite mia koro moliøis, kaj mi ekhavis strangan penson: "Tie estas vivanta estulo en mortminaco. Eble øi imagis por sia vivo ankoraý multe da øojo. Se tiu estus vi, naøanta en oceano?"
Tiel monologante mi nevole leviøis kaj proksimiøis al la karafo. La muþo daýre faris siajn mallertajn klopodojn, sed jam malpli vigle, æar unu øia flugilo jam malsekiøis. Por helpi øin mi klinis la karafon, tiel ke kelkaj gutoj falis surplanken, sed la stulta besto konservis sian lokon meze en la karafo. Tiam mi metis en la karafon stangeton por sigeli leterojn, sed øi estis tro mallonga, kaj mi nek per vortoj, nek per gestoj kapablis igi øin salti por atingi la stangeton. Finfine, æar mi ne havis alian savilon, mi iris al mia edzino por prunti du trikilojn kaj pere de ili mi sukcesis levi la kompatindulon. Mi portis øin al la fenestro kaj post kelkaj minutoj øi vigliøis kaj flugis straten.
Kelkajn jarojn poste mi mortis.
Mia animo venis al loko, kie estis nur muþoj kaj rigardante min mem, mi rimarkis, ke ankaý mi fariøis muþo. Dum mia vivo mi æiam kutimis en fremda loko turni min al gravaspektulo kaj demandi laý la modelo de la heroa epopeo: "Diru samlandano, kiaj leøoj, registaro, polico, religio kaj kredo estas æi tie æe bonuloj loøantaj sur tiu æi insulo".
Tion mi do faris ankaý tie kaj ekbabilis kun grava kaj digna muþo, kiu sidis apude kun brulumitaj flugiloj, kaj kiun mi taksis lernejestro. Øi sidis kaj suæis pecon da griza papero, sur kiu iam estis sukero, kaj tre øentile øi cedis la lokon, kiam mi proksimiøis. Olduloj þatas raporti pri propraj difektoj kaj por starigi la babilon mi komencis kompattone demandi pri øiaj brulumitaj flugiloj.
-- Jes, -- diris la muþo, skuante la kapon, -- estis vera miraklo, ke mi tiam saviøis. Kune kun multaj aliaj mi jam kuþis sur la þtiparo, kiu jam estis ekbruligita, sed nia partio venkis kaj rapidis -- laýdatu la profeto! -- øustatempe por savi nin de la malhonora morto.
-- Æu estis intercivitana milito, revolucio? -- mi demandis fervore.
-- Ne, estis dum la religia kverelo. Æu vi ne aýdis pri øi?
Kompreneble mi devis konfesi mian malklerecon.
-- Tiel kreskas la junularo, -- diris la maljuna muþo, -- mi devas raporti vin al la preposto, kiu kondamnos vin al deviga lernado.
-- Pli bone vi instruu min, -- mi petis, -- kaj vi vidos, ke mi estos tre lernema.
-- Nu, certe vi legas la libron pri religio kaj konas la instruon de la sankta profeto?
-- Ne, -- mi diris time.
-- Ve, vi obstina pagano. Se mi traktus vin laýmerite...
-- Ho, saøulo, -- mi petis, -- elþutu la trezoron de via scio, tiel, ke mi fariøu instruita kaj kredanta!
Tiuj vortoj mildigis la maljunan muþon kaj øi karesis per la malantaýaj piedoj la reston de siaj flugiloj, turnis æiujn okulojn æielen kaj diris:
-- Nia granda profeto vivis antaý multe da generacioj. Kiel infano kaj junulo li estis muþo kiel vi kaj mi, sed poste oni elektis lin Profeto de la Popolo per jena mirinda maniero. Iam, kiam li flugis æirkaýe sur flugiloj de frivoleco kaj amindumis kun senprudentaj virinoj, li sentis la æeeston de senfina povo; æio kirliøis æirkaý li, æio malheliøis; kaj kiam li rekonsciiøis, li estis ¼etita en travideblan oceanon, kiu þajne estis enkadrita en vitra mondo. La tempesto kuris super la lavangoj; nigraj kaj minacaj ili baýmis kun þaýmantaj pintoj kaj minacis subakvigi lin al la fundo. Tiam li konsciis la malplenecon de sia antaýa vivo, la Nenio turmentis tra lia animo kaj penteme li preøis: "Granda Spirito, savu min el la danøero kaj mi dediæos mian tutan vivon al la disvastigo de Via honoro, laýdos Vian grandan favoron kaj kompaton!" En tiu momento la tempesto æesis, la ondoj trankviliøis, kaj la oceano ekkuþis milda kaj ridetanta kvazaý infano. Post kelkaj momentoj el la nuboj venis lumradio, kaj li aýskultis majestan voæon, kiu ordonis al li sidiøi sur la lumradion. Sed li ne povis atingi øin, per propra forto li ne kapablis leviøi el la profundo. Tiam venis kolosa giganto el la æielo, giganto el fero, kaj la giganto prenis lin per siaj ferbrakoj kaj levis lin al la Paradizo, kie la suno brilas eterne. En senlima beateco li kuþis tie, duonsvene aýdante la ordonojn, kiujn li devis porti al sia popolo. Ili estas skribitaj en Liaj sanktaj libroj, kiujn vi øis nun sendie neglektis legi, sed mi certe batos ilin en vin. El ili vi spertos la kvalitojn de la fergiganto kaj vi lernos la preøojn, kiujn vi preøu kiam vi petos Lian helpon en mizero. La unua dogmo estas, ke Liaj brakoj estis el þtalo, sed la partio, kiu volis bruligi min, instruis, ke Liaj brakoj estis el simpla fero, sed tiu instruo nun estas hereza kaj æiuj, kiuj kredis øin estas bruligitaj.
Mi tuj memoris mian aferon kun la muþo, mia transformiøo al muþo frapis min kaj mi kriis:
-- Jes, tiun historion mi konas. Mi eæ partoprenis en øi. Estas terura troigo. Estis mi, kiu batis la malsupren en mia karafo kaj suprentiris lin per la trikiloj de mia edzino.
-- Æu vi ne deziras manøi sukerpecon, -- demandis la maljuna muþo afable.
Mi ne povis rezisti la muþkarakteron en mi kaj eksuæis avide la grajneton, kiun la oldulo alþovetis.
-- Je via sano, -- li diris, -- mi bezonas foriri por komisieto. -- Kaj kun tiuj vortoj li þanceliøis for.
Post kelkaj minutoj li revenis kun aro da muþoj en vicoj kiel soldatoj, kaj sen diri unu vorton ili prenis min inter si kaj foriris kun mi. Ili portis min al loko, kie multe da grandaj nigraj briletantaj muþoj sidis cirkloforme kun seriozaj mienoj, kaj oni diris al mi, ke tio estis la spirita inkvizicio, kaj oni akuzis min pri ateismo, herezo kaj sakrilegio.
La sekretario alpaþis kaj voælegis la akuzon, en kiu estis detale listigite, kion mi diris al la maljuna ruza fripono, kiu denuncis min. Æiuj rigardis al mi, kvazaý ili ne kapablus kompreni, kiamaniere juna persono kia mi jam povis atingi tiom grandan malmoralecon.
Tiam mi koleriøis kaj vokis:
-- Æu vi kredos, se mi montros al vi?
Ili flustris inter si kaj la plej maljuna, kiu estis digna griza viandmuþo diris al mi:
-- Junulo, via obstino aspektas ege granda, sed ni intencas montri paciencon, do: montru la vojon kaj ni sekvos vin.
Tiam mi kondukis ilin al mia estinta hejmo, montris al ili la karafon, la oceanon, sigelstangon similan al tiu, kiu agis kiel fulmstrio, la du trikilojn de mia edzino kaj ankaý la lokon æe la fenestro, kie la profeto estis en paradizo.
-- Revelacio! -- æiuj vokis unuvoæe, -- jen estas la sankta loko, kiun ni seræis tiom longe, kaj pri kiu oni skribis dikajn librojn! Tien æiuj muþoj pilgrimos estonte.
-- Kaj vi, -- diris la plej maljuna al mi, -- se vi silentos kaj ne øenos la infanan kredon de la popolo, vi estos honorita kiel profeto de la dua klaso kaj la publika kaso pagos por vi æiutage pecon de blanka sukero, kaj tiel vi povos fariøi riæeta viro por via tuta vivo.
Unu momenton mi konsideris la martirkronon, sed la oferto estis alloga. La tento estis tro granda, kaj mi faris kiel multe da muþoj antaýe: mi lasis la muþojn kredi, ke la akvo en la karafo estis la oceano kaj rekompence mi ricevis æiutage mian sukerpecon kaj kun øi mi sidas nun kaj fartas bone.
Tradukis el la dana
Wolfgang Kirschstein
Esperantistojn ne disigas la landlimoj. Tamen ni mem ofte volas disiøi de la malagrabla neesperantista mondo, amuziøi en niaj propraj rondoj kaj plendi pri la eksteruloj, kiuj ne komprenas nin, kiuj ignoras nin, aý ofte eæ dubas pri nia ekzisto -- sed samtempe ni forgesas ke oni atentas pri ni nur se ni faras ion atentindan, kaj faras tion ne sekrete, sed publike.
Esperanto. 1999: 7-8
... interpretistoj ricevas altajn sumojn kaj tial ili disvastigas terurajn kalumniojn pri Esperanto. Usono dissendas bone salajratajn instruistojn de la angla tra la mondo. Kaj ni? Kaýras kaj atendas miraklojn, kiujn por ni faros la bona Dio ...
Starto. 1999: 3
Kio estas Esperanta Civito, mi ne scias. Mi ne trovis klarigon kaj la difino de "civito" en la vortaro ne helpis...
Kaj, kion celas la Pakto?
a) "firmigi la rilatojn inter la paktintoj". Kiajn rilatojn oni ne diras.
b) "formi la kernon de la Esperanta Civito". Sed oni ne scias, kio estas Esperanta Civito.
c) "solvi eventualajn konfliktojn per arbitracio". Æu konfliktoj estas celo de pakto? Pri kiaj konfliktoj oni skribas?
... æu Esperanto estas grava por tiu Pakto? Jes? En la lasta aparta¼o oni povas legi "Por æiu dokumento ... la æeflingvo estas Esperanto"; jen la sola aludo.
Kataluna Esperantisto. 1999: 2
Estas vere bedaýrinde, ke aliøis al la kongreso [de SAT] nur 150 kongresontoj kaj al la U.K. pli ol 2000. Kiel ni komprenu tion? Æu la neýtraleco estas pli altira? Æu eblas resti indiferenta antaý la mondaj okaza¼oj kaj la daýraj maljusta¼oj en la mondo?
Sennaciulo. 1999: 7
Pri la nombro de niaj membroj ni povas ripeti la samon, kion ni diris lastjare. Øi daýre ne estas kontentiga. Pluraj eæ malnovaj gekamaradoj ne plu pagis sian kotizon kaj ni devis konsideri ilin kiel eksiøintaj. La kialojn ni daýre ne konas ... En preskaý æiu numero de Sennaciulo la redaktoro invitas vin al kunlaboro, al la sendo de aktualaj artikoloj pri la laborista, socia vivo en viaj landoj. Bedaýrinde tiuj invitoj estas ofte vanaj.
Sennaciulo. 1999: 6
Post du jaroj li renkontis grandstaturan vagantan aktoron, kiu tre similis la iaman "senditon de l' æielo", kiu instigis lin elekti la pastran karieron. Evidentiøis, ke lin dungis la patro de Wolf por influi la filon. La trompo tiom frapis la 11-jarulon, ke li por æiam þiris rilatojn kun la religio, kaj por multaj jaroj -- kun la gepatroj. Li kaþe forlasis la lernejon, þtelis kelkajn groþojn kaj iom da manøa¼oj kaj sidiøis en la trajnon veturantan al Berlino, tutcerte sen bileto.
En la trajno la unuan fojon malkovriøis liaj talentoj. Li kaþis sin sub benko, sed enirinta kontrolisto trovis lin tie. Li kun trema espero montris anstataý bileton iun ¼urnalpeceton. La kontrolisto diris: "Kial vi, junulo, havante bileton, veturas sub benko? Ja estas lokoj!" En Berlino Wolf dum kelkaj monatoj servis kiel kuriero en butikoj kontraý mizera pago. Foje pro malsato li svenis surstrate. Oni portis lin al malsanulejo, kaj de tie al kadavrejo, æar li ne montris vivsignojn. Hazarde iu studento rimarkis, ke la knabo ankoraý vivas, kaj forportis lin al profesoro Abel, fama neýropatologo. Abel ne nur savis la vivon de Wolf, sed ankaý malkovris æe li elstarajn kapablojn gvidi sian organismon, kaj li multon klarigis kaj instruis al la knabo.
Dank' al Abel, Messing komencis sian artistan karieron en Berlina panoptiko, kie li dum tri jaroj æiusemajne demonstris katalepsion, kiu daýris po 3 tagnoktoj. Poste li eklaboris en cirko, kie prezentis pli variajn numerojn, ekzemple nesenteblon al doloro (oni trapikis per pinglo lian kolon ks.), seræadon de perditaj objektoj ktp. Ekde 1915 liaj prezentoj iøis memstaraj psikologiaj eksperimentoj, kaj li faris ilin øis la fino de sia vivo.
Dum la unua turneo de Messing en 1915 en Vieno pri li ekinteresiøis Einstein, kiu invitis lin hejmen. Tie æeestis ankaý Freud, kiu faris kun li specialajn eksperimentojn. Freud eksperimentis kun Messing ankaý poste. Post la milito venis gastroloj en diversaj partoj de la mondo, inkluzive Japanion, Argentinon, Brazilon, Hindion (tie li renkontiøis kun Gandhi) ... Ekde 1921 li konstante loøis en Varsovio, forlasante øin nur por gastroloj kaj por servado en la Pola Armeo. Tamen eæ dum lia soldatservo lin foj-foje invitadis diversaj gravuloj, por ke li demonstru siajn talentojn, unufoje tio estis Estro de pola regno Jósef Pilsudski.
La eksperimentoj plej ofte celis diveni fremdajn pensojn, tamen foj-foje Messing permesis al si aýguri. Foje en 1937 en plenplena varsovia teatro li diris, ke Hitler nepre rompos la kapon, kiam li turnos orienten, kaj en Berlinon venos sovetiaj tankoj. Hitler eksciis pri tio kaj anoncis la profeton sia "persona malamiko". Por lia kapo estis destinita premio je ducent mil markoj!
Kaj kiam post du jaroj la nazioj venis en Varsovion, oni komencis æasi Messingon. Kaj hazarde kaptis. Tamen li, uzinte sian kapablon, sukcesis fuøi el karcero, sugestiinte al la prizonistoj resti tie anstataý li. Kaj li fuøis en Sovetunion.
En Sovetunio li daýrigis sian agadon, koncertante kun la psikologiaj eksperimentoj. Baldaý pri tio eksciis Stalin kaj invitis lin al Kremlo. Stalin mem kontrolis liajn talentojn, kaj restis tre kontenta. Ekzemple, al Messing oni ordonis preni en la þtata banko grandan monsumon. Li sukcesis preni la monon de kasisto, montrinte al tiu malplenan paperon. La kasiston, kiam la þerco estis malkovrita, trafis korinfarkto (poste li, feliæe, resaniøis), kaj Messing ne plu ripetis ion tian. La alian fojon li devis foriri sen permesilo el kabineto de unu el kremlaj gravuloj, kaj al la gardistoj estis speciale ordonite ne ellasi lin... Messing sukcesis.
La koncertoj estis æiam sukcesaj, kaj li perlaboris multe da mono. Kiam komenciøis la dua mondmilito, li en 1941 kaj 1943 el siaj honorarioj donacis al la Ruøa Armeo du militaviadilojn. Li æiam fieris pri la danka telegramo de Stalin al li.
En Sovetunio li restis øis la fino de la vivo, demonstrante siajn kapablojn. Lia populareco estis en Sovetunio ne malpli granda, ol de la plej famaj estradaj gesteluloj. Kiam oni veturigis lian korpon por entombigi, la trafiko sur unu el la centraj moskvaj stratoj Jakimanka survoje al la tombejo estis æesigita.
Messing volonte kunlaboris kun sciencistoj, kiuj volis kompreni la naturon de liaj kapabloj, kaj interesiøis pri homoj kun similaj talentoj. Sed li tre malþatis mistifikulojn, kiuj surpodie demonstris diversajn superpsikajn fenomenojn, uzante artifikojn, spiritistojn ktp. Li opiniis, ke tiaj homoj subfosas seriozajn studojn de la fenomenoj, kiuj vere ekzistas, tamen ne estas sufiæe esploritaj.
Wolf Messing mortis antaý 25 jaroj, la 8an de novembro 1974.
Estas diversaj onidiroj pri la realaj fakultoj de Wolf Messing. Tamen li sendube neniam povis transformiøi je iu besto kaj neniam komunikiøis kun mortintoj -- spiritismon li neniam kredis kaj æiam mokis. Do, li mem klasifikis siajn kapablojn je tri sekvaj grupoj.
a) Hipnoto kaj sinhipnoto
Pri la ekzemploj de lia sugestia kapablo estas skribite supre: la biletkontrolisto, kiu prenis la paperpecon je bileto, kasisto, kiu donis grandan monsumon kontraý malplena papero ktp.
La sinhipnoto, aý regado de la propra korpo, ankaý estas videbla kapablo de Messing: li povis forþalti æe si la dolorsenton, elvoki katalepsion ktp. Fortaj sugestiantoj ofte estas bonaj psikoterapeýtoj. Messing kapablis je tio, sed tre malofte uzis. Li povis sugestii æeson de dentodoloro, al siaj konatoj li sugestiis æesi fumi aý drinki... Li evitis terapion, kvankam, havante taýgan kleron kaj inklinon, li povus fari tiukampe elstaran karieron.
b) Telepatio
Legado de pensoj estis la æefa afero, kiun Messing demonstris dum siaj psikologiaj eksperimentoj.
Lia kutima prezento pasis tiel. Iu homo el la publiko skribis taskon surpapere kaj donis øin al komisiono el kelkaj personoj -- jen hazardaj, jen sciencistoj. Li prenis la homon je mano kaj plenumis la taskon, perceptante liajn pensojn; kaj li æiam sukcese plenumis tiajn taskojn! Ne mirindas, ke li facile divenis, kiu diras veron, kaj kiu mensogas, kaj tio helpis al li kapti þtelistojn, trovi perditajn a¼ojn ktp. Fojfoje tio permesis al li bone perlabori, tamen, same kiel pri psikoterapio, li neniam speciale kunlaboris kun polico. Li diris, ke por percepti alies pensojn li ne nepre devas teni la homon je mano, kaj ke li libere perceptas la pensojn de æiuj æirkaýantoj. Tamen li neniam dum la prezentoj montris senkontaktan telepation. Do, la plej populara klarigo de liaj kapabloj far sciencistoj estis tio, ke li perceptas kaj senkonscie interpretas fajnajn "ideomotorajn" movojn aý biokurentojn. Tamen la vereco de tio ne estis definitive pruvita dum sciencaj eksperimentoj. Almenaý, la kontakta telepatio æe Messing donis bonege reprodukteblajn rezultojn, la senkontakta -- ne tre bone reproduktiøis. Tamen mem Messing kaj kelkaj el eksperimentintaj kun li sciencistoj supozis, ke temas pri lia kapablo percepti iujn kampojn, ne nepre elektromagnetajn...
Por Messing ne gravis la lingvo, en kiu pensis la homo, kies pensojn Messing perceptis. Li perceptis ne vortojn, sed imagojn. Li ne povis per vortoj klarigi, kion øuste li perceptis, sed diris, ke ne eblas al blindulo klarigi, kio estas koloroj.
c) Klarvido kaj aýguroj
Pri sia kapablo je klarvido Messing mem parolis ne sufiæe elokvente. Li rakontis, ke palpante ies leteron li povis senti, æu la homo øin skribinta vivas aý mortis k.s. Tamen pri tio ne estis faritaj reprodukteblaj eksperimentoj, kaj se li volonte rakontis pri certaj sukcesoj, li povis prisilentadi evidentajn malsukcesojn... Ankaý la adoranta publiko facile forgesis malsukcesojn por admiri la sukcesojn. Do, eblas supozi, ke liaj rezultoj tiukampe devenas de lia sentebleco al homaj traviva¼oj kaj artisma talento pli ol de iu reala kapablo.
La samon oni povas diri pri kelkaj liaj famaj aýguroj de la estontaj eventoj. Krom la jam priskribita aýguro, kiu faris lin "persona malamiko" de Hitler, famas lia aserto, farita en Novosibirsk somere de 1943, ke Germanio kapitulacos plejverþajne dum la unua semajno de majo 1945. Al kelkaj konatoj li same sukcese antaýdiris kelkajn estontajn eventojn, ekzemple Tatjana Longina rememoras, ke li diris, ke þi iam transloøiøos al Usono.
Þajnas, ke signifo de tiaj profeta¼oj, faritaj plej ofte dum prezentoj antaý entuziasma publiko, estas troigata. Kiu memorus, ke Messing aý-guris sovetiajn tankojn en Berlino, se ili tien vere ne estus venintaj? Kaj en kalkulo far sagaca homo de proksimuma tempo, necesa por fino de la milito, estas nenio malebla. Sed la famo pri tiaspecaj aferoj multe plivastigis la popularecon de Messing, kaj kreskigis kvanton da legendoj, kiuj æirkaýis lian nomon. Sed senkonsidere pri tio, lia elstara sugestia talento kaj lia unika kapablo percepti alies pensojn (sendepende de la mekanismo) faris lin la plej elstara psika fenomeno inter æiuj en la 20a jarcento!
Wolf Messing legis la pensojn de æiuj homoj sendepende de la lingvo, en kiuj la homoj pensis, sed li sciis kvin lingvojn: la polan, germanan, rusan, biblian hebrean kaj Esperanton.
"Pri Esperanto mi ekinteresiøis jam delonge kaj facile øin ellernis, -- rakontis Messing al moskvaj esperantistoj en Kulturdomo de medicinistoj, kie en la 1960aj jaroj lokiøis Esperanto-klubo. -- Dum mia gastrolado kun miaj psikologiaj eksperimentoj mi traveturis preskaý la tutan mondon, renkontiøis kun multaj homoj kaj øoje mi vidis, kiel disvastiøas æie la lingvo Esperanto, kreita de mia persona konato kaj samlandano d-ro Zamenhof (Mi konis lian familion. El rememoroj de Wolf Messing pri d-ro Zamenhof kaj lia familio // Bulgara Esperantisto. 1972: 11. P. 5-6).Messing, laý liaj vortoj, konatiøis kun Zamenhof antaý la unua mondmilito, kiam Adamo, la filo de la Majstro, invitis lin hejmen post iu publika prezento. Kun familianoj de Zamenhof li renkontiøis kelkfoje ankaý poste, la lastan fojon en Varsovio en 1945. Aleksandr ¦arjkovskij rememoras, ke li konis la moskvan parencinon de Zamenhof -- prof. Zoja Zamenhof, kaj eæ savis þin de vivdanøera operacio, kiam þi estis grave malsana. (Vestnik: Baltimore, 1994: 5, P. 41--44)
Estas fakto, ke kun kelkaj moskvaj esperantistoj Messing estis konata kaj demonstris al ili almenaý minimuman konon de Esperanto.
Þajnas, ke eksterordinaraj psikaj talentoj kaj scio de Esperanto estas parencaj aferoj. Certe pli facilas ellerni Esperanton ol trejni toleremon al doloro, sugestiokapablon kaj des pli ekposedi telepation. Tamen inklino al la internacia lingvo kaj kulturo nuntempe renkonteblas ne pli ofte ol kapablo al telepatio... Amasa scio de Esperanto kaj amasa pensolegado ambaý apartenas al malproksima estonteco. Do, ne hazarde la homo, kiel Messing, ne havis antaýjuøojn pri Esperanto kaj øin posedis.
Nikolao Gudskov
Simenon, Georges. Maigret hezitas / Tradukis el la franca Daniel Luez; Antaýpar. Aleksander Kor¼enkov. -- Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. -- 128 paøoj. -- (Serio Mondliteraturo. Vol. 7).En krimromanoj rimarkeblas -- kiel en æiu alia literaturo -- diversaj tendencoj. Iuj prezentas intrigon lerte elpensitan de kvazaý superhoma fikrimulo. Venki tian abomenulon signifas moralan venkon de la socio, venkon de la bono super la malbono.
Aliaj krimromanoj tamen strebas al psikologia vereco, la karakteroj estas rekoneblaj kiel homoj, la laboro de la polico estas priskribita en realisma maniero.
Al tiu lasta kategorio apartenas la romanoj de Georges Simenon. Lia æefrolulo, komisaro Maigret, ne estas dotita per specialaj povoj aý kapabloj. Li estas tute ordinara oficisto de la pariza polico, kiu nur havas apartan homkonon kaj intuicion. Pere de tiuj kapablaj li eltrovas krimulojn. Tiuj krimuloj ne estas fiuloj en la tradicia signifo ("la malbono en persono") -- sekve la malnodigo de la intrigo tute ne signifas etikan venkon de la bono super la malbono.
Tiujn tendencojn la leganto povas sekvi ankaý en Maigret hezitas de 1968. Simenon verkis tiun romaneton preskaý je la fino de sia kariero.
Trafe li kaptas per kelkaj vortoj la etoson de printempo en Parizo:
"Verdire, la suno restis iom acida, la æiela bluo malfirma, sed estis gajeco en la aero, en la okuloj de la preterpasantoj, speco de kompliceco en la vivøojo kaj en la retrovo de la frandinda odoro de matena Parizo." (P. 7)
Dum tiu bela tago Maigret ricevas leteron, skribitan sur ekskluziva papero, kiu anoncas baldaýan murdon. La legantoj sekvas la esplorlaboron de la polico, kiu baldaý eltrovas de kie venas tiu letero. Ni devas tamen atendi øis paøo 80 por scii, æu vere okazos iu murdo (leganto de tradiciaj krimromanoj neniam eltenus tian streæon) kaj nur 44 paøoj sufiæas por trovi la murdanton.
La romanoj de Simenon estas dialogriæaj. La personoj karakterizas sin per sia maniero rakonti aferojn -- aý ne rakonti ilin. La leganto estas invitata solvi la enigmon kune kun Maigret, æar ni, la legantoj, neniam scias malpli ol Maigret. Sed Maigret -- estante akra observanto -- registras æiun reagon kaj kombinante intuicon kaj observadon li eltrovas la malbonfaranton.
Legantoj, kiuj frandis la Æashundon de la Baskerviloj (Jekaterinburg: Sezonoj, 1998) eble rimarkis, ke Sherlock Holmes estas preskaý ekzakte la kontraýo. Li scias æion, memoras eæ la plej etan noticon en la gazetaro kaj finfine li kapablas prezenti la krimulon al gape miranta legantaro pro siaj elstaraj kapabloj kaj konoj. Simenon vivis pli malfrue, kiam la "leøoj" de krimromanoj jam estis pli bone fiksitaj. Æio estas pli subtila en la romanoj de Simenon.
Mi jam aludis, ke lingvo ludas gravan rolon en la romanoj de Simenon. Pro tio ne estas mirinde, ke la tradukinto kaj la eldonejo petis komentojn de la legantoj.
Æi tie ne estas la loko por diskuti specifajn detalojn. Kelkfoje mi tamen havis la impreson, ke la tradukinto, Daniel Luez, klopodis imiti tro fidele la francan modelon, ekzemple en tiu frazo:
"Li estis surprizita, øenata, duonhoron poste, þovante la pordon de sia oficejo, trovante tie Lapointe en fotelo." (P. 77) -- sed tio ne makulas la øenerale bonan impreson.
Mi æiam favoras notojn: ju pli multaj des pli bone. Ekzemple, æu æiu leganto scias, ke "nigra butero" (ankaý P. 77) estas saýco el varmigita butero, kiun oni -- laý Alexandre Dumas -- servas kun fritita petroselo.
Cetere mi ne plene komprenas la strategion de Daniel Luez rilate al nomoj. Foje li tradukas, eæ personajn nomojn (fraýlino Svaga nomiøas Vague en la franca). Tio ja eblas, sed mi ne vidas iun principon. Lucas -- facile esperantigebla -- tenas sian nomon, Ferdinando tamen havas esperantan veston. Maigret laboras æe Quai des Orfèvres, sed promenas foje laý la Elizeaj Kampoj.
Tio tamen ne forprenu de vi la plezuron de tiu teksto. Nomoj ja estas de tempo al tempo temo por ardaj kaj foje eæ pasiaj diskutoj en Esperantujo. En la kadro de la recenzata romano ili estas nur periferia¼o. La plej grava afero estas, ke Daniel Luez redonas la æiutagan lingva¼on en adekvata maniero. Luez rekreas eæ subtilajn nuancojn de la originalo.
Ni bezonas facile digesteblajn verkojn en nia tradukita literaturo, verkojn, kiuj tamen ne celas nur komencantan aý postkursan leganton.
Tiu verko portos en vian hejmon la flaron de printempa Parizo, la etoson de la stratkafejoj kaj stardrinkejoj -- legu øin frandante, kaj imagu ke vi iras kune kun Maigret sur strato de la Cirko kaj avenuo Marigny por kapti murdanton. Mi certas, ke vi ne bedaýros.
Wolfgang Kirschstein
1. James Leslie Mitchell. Spartako (1993). Tradukis William Auld. 224 pø. 11 eýroj.
2. Wenceslao Fernández-Flórez. La malica komizo (1993). Tradukis Fernando de Diego. 168 pø. 7 eýroj
3. John Ronald Reuel Tolkien. La kunularo de l' Ringo (1995, 2a eld. 1997). Tradukis William Auld. 544 pø. 24 eýroj.
4. John Ronald Reuel Tolkien. La du turegoj (1996). Tradukis William Auld. 432 pø. 20 eýroj.
5. John Ronald Reuel Tolkien. La reveno de la Reøo (1997). Tradukis William Auld. 400 pø. 20 eýroj.
6. Arthur Conan Doyle. La Æashundo de la Baskerviloj (1998). Tradukis William Auld. 176 pø. 8 eýroj.
7. Georges Simenon. Maigret hezitas (1999). Tradukis Daniel Luez. 128 pø. 7 eýroj.
Mendu æe nia redakcia adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77 p.k..67, Ruslando.
Kiel Kep Enderby, prezidanto de UEA, diras en sia enkonduko, Auld kaj Boulton "havas grandegan meriton en tio, ke Esperanto fariøis lingvo moderna en æiuj sencoj". Pluraj el la kontribua¼oj prilumas diversajn aspektojn de la verkista kariero de la brita duopo aý analizas iliajn verkojn. Aliaj eseoj pritraktas aktualajn temojn de la movada kaj kultura vivo de Esperantujo, ofte kun referencoj al la jubileantoj, konataj ne nur kiel verkistoj sed ankaý kiel aktivaj movadaj agantoj.
Al Lingva arto kontribuis entute 23 aýtoroj: Vilmos Benczik, Gerrit Berveling, Werner Bormann, Jorge Camacho, Probal Dashgupto, Sabine Fiedler, Paul Gubbins, Tacuo Huøimoto, Reginald Jaderstrom, Edwin de Kock, Aleksander Kor¼enkov, Laulum, Mao Zifu, Geraldo Mattos, Stefan Maul, Abel Montagut, Sergio Pokrovskij, Baldur Ragnarsson, Manuel de Seabra, Giorgio Silfer, Humphrey Tonkin, Ljubomir Trifonæovski kaj John Wells. Aldonitaj estas ankaý la bibliografioj de Auld kaj Boulton, kompilitaj de Christian Cimpa. La belan grafikan veston de la libro prizorgis Francisco Veuthey.
GK UEA
Inter la aliaj foira¼oj atentindas zamenhofologia eseo de François Degoul,
omaøo al la idista poeto Andreas Juste (Tazio Carlevaro), unua parto de
la artikolo pri Mickiewicz (Zofia Banet Fornalowa), Koboldoj kaj feoj
en norda Eýropo de Raita Pyhälä kaj originala novelo de Sten Johansson
Se mi nur... Kiel kutime, abundas recenzoj kaj diversspecaj informoj.
La grafika aspekto estas senriproæa.
Æar krom la primovada materialo kun pluraj fotoj, en la unua dudekpaøa ES oni trovas kelkajn tradukojn kaj krucvortenigmon, oni rajtas esperi, ke la sespersona redakta teamo (redaktorino estas Lucia Fedorová) intencas reatingi la altan nivelon, kiun havis la revuo antaý kelkaj jaroj.
Adreso: ES P.O.Box B-152, SK-01241, Zilina, Slovakio
Rete: redakcio@esperantisto.sk
Respondoj:
A. ale', buf'; B. -, la; C. dio, kub'; Æ. rilato, -; D. amik', arde'; E. -; F. ont, da, leon'; G. Or', tol', -; Ø. Io, kor'; H. -, arme', on; ¦. Devi, ov'; I. Ebena, kio, ero; J. Nocio, lun'; ¬. Aforismo, domo; 1. Øardeno, freþa; 2. Du, Rio; 3. Salato, ordeno; 4. Et', amant', tenor'; 5. Artisto, ovaci'; 6. At, ok, li, is; 7. Led', id', kom'; 8. Emi, agordi,; 9. Povra, ol; 10. Ba, od', lakeo; 11. Kreteno, velo; 12. Flut', odro, rum'; 13. Abomena, neono.
Proverbo:
Øustatempa vorto estas granda forto.
La unua kvadrato: 1. Plaæivola; 2. Sof'; 3. Maltrankvilega; 4. La plej ofta an' de E-kluboj; 5. Takso; 6. Specialist' de korpopartoj.
La dua kvadrato: 1. Neordinara; 2. Narkota¼'; 3. Rubando; 4. Sporta, plastika material'; 5. Renovigi; 6. Leter' sen subskribo.
La tria kvadrato: 1. Podi' por artistoj; 2. Klara, hela, luma; 3. Nombro; 4. Verkad' de revuo; 5. Enkorpig'; 6. Dolæa, suda frukt'.
La kvara kvadrato: 1. Strebi; 2. Inter bicikl' kaj motorcikl'; 3. Granda kaliko; 4. Eýropanin'; 5. Konfesi', kred'; 6. Mokado.
La kvina kvadrato: 1. Troa bagaø'; 2. Ne komune; 3. Juda vira antaýnomo; 4. Tera nuks'; 5. Nokta birdo; 6. Vira antaýnomo.
La respondoj atingu la redakcian adreson antaý la 15a de oktobro.
Bonþancon!
Tatjana Kulakova
-- Ja mi estas doktoro, kaj nun mi rapidas al ... malsanulo.
La konflikto estis elæerpita, kaj la sciencisto øustatempe venis al la konferenco.
Adaptis kaj pentris Gennadij Þlepæenko
En elita gimnazio instruistino demandas lernantojn pri la oficoj de iliaj patroj:
-- Mia patro estas direktoro de asekura kompanio.
-- La mia estas bankestro.
-- Kaj la mia estas borsisto.
-- Sed la mia estas inøeniero en projekta instituto.
La tuta klaso ridegas. La instruistino komentas:
-- Infanoj, æesu ridi. Ja via kunlernanto havas grandan malfeliæon.
Nova ruso kontrolas la hejmtaskon de la filo.
-- Kiom estas duoble du?
-- Sep, -- respondas Peæjo.
-- Ne sep, sed kvar...
-- Mi ja scias, sed estas deziro iom maræandi.
-- A¶, kiaj moroj... -- nova ruso plendas al la filo. -- Æu oni povas bone elekti edzinon per komputilo!..
-- Sed kiel vi, paæjo, renkontiøis kun panjo?
-- Nu, mi honeste gajnis þin en kartludo.
Instruistino plendas al nova ruso:
-- Via filo havas nek kapablon pri matematiko, nek memoron.
-- Mi ne kredas... Diru, Steæjo, kiom da mono vi havas en la poþo?
-- 250 rublojn. Tio estas 10 usonaj dolaroj, aý 18 germanaj markoj, aý 6 britaj pundoj, aý 13 kanadaj dolaroj, aý 86 svedaj kronoj, aý 63 francaj frankoj, aý 20 nederlandaj guldenoj.
Plukis kaj tradukis Halina Gorecka
Tel-Avivo, fondita en 1909, estas la plej moderna urbo de Israelo, hejmo de komerco, kulturo kaj distro, urbo vigla tage kaj nokte, kiu pravigas sian devizon "la senpaýza urbo". Tel-Avivo estas feria metropolo, kun longaj, puraj, facile atingeblaj sablaj strandoj, marborda promenejo, ja¶t-haveneto kaj intensa gamo de marbordaj aktivadoj, kreitaj por kompletigi la øuon de la tepida maro, kiu ebligas naøi, sunumi aý simple ripozi en la freþa maraero dum la plejparto de la jaro.
Kongresejo. La hotelo kaj kongrescentro Dan Panorama, æe la mediteranea marbordo, kun belegaj pejzaøoj de la antikva Jafo kun ties pitoreska haveno en la sudo, la turisma marbordo de Tel-Avivo en la nordo, kaj la apudaj parkoj kaj nova komerca centro.
Ruslandaj dezirantoj aliøi al la kongreso bonvolu plenigi la kunsendatan kongresan aliøilon (pliaj haveblas æe la redakcio) kaj pagi la kongreskotizon, prefere jam nun laý la plej favora kotizperiodo, kiu daýras øis la jarfino. Poste la kotizo kreskos.
1. Individua membro de UEA (krom Membro kun Gvidlibro) 82 EUR
2. Ne individua membro de UEA 103 EUR
3. Kunulo (samadresa kun la æefaliøinto), junulo (naskiøis inter 1970
01 01 kaj 1979 12 31), handikapulo
(kies handikapo postulas akompananton, kaj kiu pruvis tion per kuracista
atestilo),
mem individua membro de UEA 41 EUR
4. Kunulo, junulo, handikapulo, ne individua membro de UEA 62 EUR
Æiuj kotizoj estas indikitaj en eýroj.
Atentu, ke la kongreskotizo plus membrokotizo al UEA (kategorio MJ: nur 10 eýroj) kostas 92 EUR -- malpli ol nura aliøo al la kongreso de nemembro de UEA (103 EUR).
La pagojn akceptas peranto de UEA por Ruslando Halina Gorecka persone, poþtmandate (620077, Jekaterinburg-77, p.k. 67) aý banke (petu la bankajn datumojn). Moskvanoj pagu al Oksana Kostousova (hejma telefono 4987212). Oni povas pagi dolaran aý rublan ekvivalenton de la eýra kotizo.
Estas planate aæeti grupan ir-revenan bileton (por havi rabaton). Detalaj
informoj pri la vojaøo, loøado kaj ekskursoj estos konigitaj vintre.
Dezirantoj partopreni post øi la 85an Universalan Kongreson de Esperanto en Israelo povos flugi al Tel-Avivo post øia fino per grupa bileto.
Kongresa kotiztabelo
Kategorio FRF RUR
SAT-membro 300 450
SAT-geedzoj 480 700
SAT-junul(in)o, øis 30 jaroj 150 250
nemembro de SAT 400 600
geedzoj, nemembroj de SAT 630 900
junul(in)o, nemembro de SAT 200 350
FRF: aliøkotizo en francaj frankoj pagendaj al SAT
RUR: rubla aliøkotizo por ruslandanoj
Infano øis 15 jaroj, veninta kun gepatro(j), aliøas senkotize.
Post 31 dec 1999 la aliøkotizo kreskos, kaj por aliøi surloke necesos pagi pli ol je unu triono de la menciita sumo.
Ruslandanoj pagu la kotizon al Nikolaj Lvoviæ Gudskov (ab. ja. 57, 105318 Moskva).
Nemembroj de SAT petu la kongresajn aliøilojn je la sama adreso.
Alilandanoj pagu al sia peranto aý rekte al la poþtkonto SAT, n-ro 1234-22
K Paris (kun indiko 73-a Kongreso).
Þi jene rakontas pri sia esperantistiøo:
Unuafoje mi aýdis pri Esperanto en la milita jaro 1941. Tiam mi estis lernantino. Mia kuzino transloøiøis al Kazanj (la æefurbo de Tatarstano), kaj baldaý en la jam sieøata Leningrado mi ricevis þian leteron kun la adreso: "Kazanj, strato Esperanto". Mi ne atentis tion, sed mia panjo diris al mi, ke doktoro Esperanto inventis ian lingvon. Post la terura vintro en Leningrado, en julio 1942 ankaý ni estis evakuitaj al Kazanj, kaj nia unua vizito tie estis al la strato Esperanto.
Post la milito oni nomis øin strato ¬danov. Sed dum la perestrojko la strato rericevis la nomon Esperanto.
La lingvon mem mi eklernis en 1956, leginte priesperantan artikolon en la revuo Smena. Interalie, dank' al tiu artikolo en la peterburgan movadon venis multaj personoj, kiuj poste fariøis bonaj esperantistoj; kelkaj el ili aktivas øis nun.
Þi tre modeste parolas pri si mem, sed mi povas aserti, ke sen þi la agado de la societo Espero estus tute paralizita. En tiu æi jaro aperis þia verko pri la talenta E-aktoro Nikolaj Rytjkov. La materialo estis kolektata dum kelkaj jaroj, kaj la libro evidentiøis interesa ne nur por esperantistoj (parto de la ekzempleroj havas paralelan rusan tekston). Specialan amon Meri Abolskaja havas al poezia deklamado. Tia þin prezentas la supra foto, farita antaý iom da jaroj. Poste þi ne deziris esti fotata por, laý þiaj vortoj, "resti tia en la memoro de la geamikoj".
Boris Kondratjev
La tuta amika teamo de La Ondo volonte aliøas al la gratuloj kaj kore deziras al samideanino Abolskaja multajn jarojn kaj multajn sukcesojn!