Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №4


Ĉi tiu dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8

Georgo Handzlik kantas en Peterburgo (marto 2001)


ENHAVO

REDAKCIE

  • Aleksander Korĵenkov. Redakcie
  • ĈEFARTIKOLO

  • Mauro La Torre. Interkultura edukado per Esperanto
  • TRA ESPERANTUJO

  • 12 kandidatoj por la Komitato
  • Christer Kiselman. Internacia simpozio pri lingva planado kaj leksikologio
  • 3a Forumo por la Esperanta Civito
  • Višnja Branković. ILEI pli iniciate kaj multnombre
  • Paul Gubbins. Unuaj paŝoj, unuaj sukcesoj
  • Bogusław Sobol. Oblata renkontiĝo en Varsovio
  • Magdalena Ferfičová. Fervojista skisemajno
  • Amri Wandel. Esperanto en Israelo: Kia strategio?
  • Georges Lagrange. Staĝoj en Kvinpetalo
  • 1161 adresoj en Pasporta Servo
  • Stanisław Mandrak. Pollando: Televide kaj radie
  • Claude Piron. Renkonte al Esperanto
  • Tradicia printempa aranĝo
  • Esperantista domo de kulturo en Razgrado invitas
  • Marian Kostecki. Krakova “Areno”
  • Kurte
  • ESPERANTO EN RUSLANDO

  • Valentin Melnikov. REU kun nova prezidanto
  • Bronislav Ĉupin. SIA en Udmurtio
  • Tatjana Kulakova. Konferenco de UES
  • Boris Kondratjev. Peterburga tradicio
  • TRIBUNO

  • Dafydd ap Fergus. Vide el Bruselo: Pafi angle
  • István Ertl. Piratoj sur la verda maro
  • Sjoerd Bosga. Homaj rilatoj interkulture
  • Franciska Toubale. Denove pri la sama temo
  • Johano Petik. Rimedo kontraŭ “la morto de UEA”
  • BELETRO

  • Grigori Arosev. Interparolo kun subkonscio. Cindra soneto. “Viro de mia revo de mia viv'...”
  • Halina Gorecka. Liro-2001
  • TIEL NI VIVAS

  • Joyce Bunting. OZ: la lando sen problemoj
  • LINGVO

  • Sergio Pokrovskij. Religiaj notoj de aziano (2)
  • BIBLIOTEKO

  • Novaj libroj
  • Paul Gubbins. Restas senco, forestas sento
  • Grigori Arosev. Esperantaj Songazetoj
  • Mine Yositaka. Japanaj eldonaĵoj en 2000
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Tatjana Kulakova. Krucvortenigmo Dometo
  • Moskvo estas …superflua
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (E)
  • DIVERSAĴOJ

  • Anoncetoj
  • Ludmila Orajevskaja. Semjon Vajnblat jubileas
  • Por la nova jarmilo, jen bondezira donaco
  • Nekrologoj
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Vinjeto de Masha Bajenova (aprilo)


    Redakcie

    Eldoni gazeton signifas obei eldon-ritmon. Ekzemple, la matricoj de La Ondo devas esti pretigitaj dimanĉe. Por ne malfrui, mi eklaboras pri la revuo lunde. (Kompreneble, ne nur la revuon mi faras dum la ses tagoj.) Unue mi vidas la staton de la menditaj artikoloj, recenzoj, beletraĵoj, intervjuoj kaj poste esploras la rete ricevitan materialon.

    Ĉi-foje la reto alportis nekutime multajn akrajn mesaĝojn.

    Iu ĉefredaktorino (ŝia revuo rapide perdas abonantojn) denuncis antaŭ iu estraro iun profesian esperantiston pri seksa perforto de iuj esperantistoj kaj ŝanĝo de seksa orientiĝo. Ĉar ĉiu el la nomitaj “viktimoj” rezolute malaprobis la fakton de la krimo oni atendis, ke la estraro apliku konvenan rimedon al la kalumniinto. Sed tio dume ne okazis, kaj amaso da cirkuleroj kaj retleteroj fermitaj kaj nefermitaj estas distribuataj …

    Dek samurbaj aktivuloj subskribis nefermitan leteron al la prezidanto de iu landa asocio, kiu loĝas en ilia urbo sed ne membras en la urba E-klubo. Ili petis lin “nenie prezenti sin ano de nia klubo, ne uzi ĝian nomon por ricevi avantaĝojn financajn aŭ aliajn, ne malhelpi la urban movadon”. Nu, tiu prezidanto jam ricevis la prefiksojn eks- kaj vic-

    Iu latinamerika organizo, uzante la nomon de iu eŭropa (kompreneble, internacia) asocio, anoncis la planon klerigi orient-eŭropajn fraŭlinojn helpe de lokaj profesoroj kiuj havis “ankaŭ geedziĝan intereson”. La asocio distanciĝis de sia transoceana “filio”, kies prezidanto siavice deklaris ke ĝi mem “estas aŭtonoma kaj ne bezonas permeson el Eŭropo por agi” kaj nomis la projekton “kontraŭprostitucia kaj poreduka internacia programo”.

    Daŭras kvereloj pri eksiĝo de iu altpostena akademiano, kaj al tiu diskuto abunde kontribuis iu pli frue suspendita akademiano. Cetere, en la publika listo de tiu plej Zamenhofa institucio oni povas trovi ne nur respondojn de akademianoj al demandoj, sed ankaŭ polemikadon inter neakademianoj dezirantaj klarigi al si kaj al la aliaj, kiu el ili meritas la titolon de “vilaĝa idioto”. (Kaj en la listo destinita por diskuti literaturajn verkojn, kompetentulo simple klarigis, ke “sen rimoj verki poemojn kapablas ĉiu azeno”.)

    Kompreneble ne mankas afablaj informoj pri neplene pagita honorario, neleĝe administrata gazeto, ŝtelitaj tekstoj kaj aliaj senmaskigaj riveloj. Raŭmistoj, pracelanoj, sennaciistoj, etnistoj, klasbatalantoj … Aĥ, kiel ni estas multaj kaj malstultaj.

    Sed sufiĉas… Ni ne intencas pludistribui la nepetitajn polemikaĵojn.

    Jam antaŭ tri jaroj mi skribis en ĉi tiu gazeto, ke se la “spektaklo” daŭros, la ordinaraj esperantistoj sentos sin teditaj, kaj sen iliaj laboro kaj kotizoj niaj prezidantoj kaj ĉefredaktoroj trovos sin en la situacio de la bril-nomaj idistaj “gvidantoj sen gvidatoj” antaŭ 90 jaroj. Efektive, dum tiuj tri jaroj la spektaklo daŭris, la membrokotizoj falis. Kio plu?..

    Aleksander Korĵenkov

    La kovril-paĝa foto montras Georgon Handzlik en lia Peterburga koncerto. Liaj kantoj “Kabeiĝos iam mi…”, “Dek klubanoj” kaj kelkaj aliaj parolas pri la absurdeco de niaj konfliktoj pli elokvente ol via redaktoro ĉi-supre.


    Mauro La TorreInterkultura edukado per Esperanto

    Mauro La Torre, 54-jara scienca esploristo pri Eksperimenta Pedagogio ĉe la Tria Roma Universitato, Romo (Italujo), estas proklamita, kune kun Hans Bakker kaj Jouko Lindstedt, kiel la Esperantisto de la jaro 2000 pro “la projekto Interkulturo, kies kvazaŭlernejo Tibor Sekelj jam ampleksas preskaŭ 100 klasojn el trideko da landoj kun ĉirkaŭ mil lernantoj”. Li afable konsentis respondi al niaj demandoj.

    Demando: Kiel impresis vin la informo pri via laŭreatiĝo?

    Respondo: Unue mi iomete miris, sciante ke nia projekto pri interkultura edukado ne estas tiom vaste konata kaj aprecata tra la Esperanta komunumo. Poste mi ekkomprenis, rimarkante ke la decido estis perata de malvasta pli atentema juĝantaro.

    Demando: La internacia elektantaro laŭreatigis vin pro la projekto “Interkulturo”. Kiel ĝi komenciĝis?

    Respondo: La projekto, nomota poste Interkulturo, naskiĝis el la volo de ILEI aranĝi en la lernejoj, laŭeble kadre de Unesko-organizo, edukan agadon, por kiu la uzado de la Internacia Lingvo estas plej signifa kaj konvena.

    Demando: Kiam vi instruistoj parolas pri “interkultura edukado”, kion vi celas konkrete?

    Respondo: Ni celas ke la lernantoj, ĉiu laŭ sia-aĝa kapablo, eksciu pri la ekzisto de aliaj vivmanieroj kaj vivkonceptoj ol tiuj konataj en la propra lando, ke ili lernu kompreni ties valorojn komunajn kaj specifajn.

    Demando: Kiel tio realiĝis en la lernejaj klasoj?

    Respondo: La klasoj de Interkulturo elektas esplorotan temon (ekzemple povas temi pri la tradiciaj festoj dum la jaro) kaj grupiĝas laŭ malgrandaj “ringoj”, por interŝanĝi pri tio ne nur informojn, sed ankaŭ dokumentajn materialojn (ekzemple: kalendaroj, afiŝoj, fotoj, kantaĵoj, ktp). Surbaze de la kolektitaj materialoj, ili aranĝas komparojn kaj analizojn, por produkti, fine de la lernoperiodo, iajn publikajn ekspoziciaĵojn.

    Demando: Per kiuj lingvoj ili kunlaboras?

    Respondo: La kunlaborantaj klasoj apartenas je plej diversaj landoj kaj lingvaj komunumoj. La labora hipotezo de Interkulturo estas ke ĉiuj lingvoj kaj kulturoj estas principe samrajtaj kaj konindaj. Tial, kiel kunlaborlingvon, ili uzas lingvon “neŭtrale homan”: Esperanton. Pro tio, kompreneble, la lernado de Esperanto estas la karakteriza bazo de la projekto. Aliflanke, la hejmaj lingvoj de la lernejanoj povas esti esplorataj studobjektoj.

    Demando: Se la klasoj troviĝas je grandaj interdistancoj, tra kiu kanalo ili komunikas kaj interŝanĝas?

    Respondo: Unue per poŝto papera kaj reta. Due ili ankaŭ aperas en la Interreta paĝaro (TTT) kvazaŭ ili estus partoj de unu sola lernejo, tial nomata “Kvazaŭa Lernejo Tibor Sekelj”. Tiuj, kiuj disponas je la teknikaj rimedoj por facile aliri Interreton (bedaŭrinde ankoraŭ malmultaj!) komunikas per ĝi. Ili konsultas la Bibliotekon kaj la Lingvan Laborejon, afiŝas en la koridora Afiŝejo, ……, fine elmontras siajn produktaĵojn en la Ekspoziciejo. Simile la klas-instruistoj povas rete “kunsidadi” en la Instruistara Salono.

    Demando: Ĉu tia sistemo bezonas grandan organizan strukturon? Kaj kiu regas kaj mastrumas la sistemon?

    Respondo: La sistemo estas planita fare de ILEI kunlabore (almenaŭ teorie) kun UEA. La funkciado de la tuta projekto, kaj speciale la ĉiutaga mastrumado de la Kvazaŭa Lernejo, bezonus almenaŭ fortikan kernon da centraj prizorgantoj, kiujn en la nuna fazo ILEI kaj UEA ne vere sukcesas garantii. Fakte pluraj partoj de la sistemo nuntempe stagnas ĝuste pro manko de centra organiza teamo. Bedaŭrinde, se oni ne rapide solvos ĉi tiun krizan situacion, la tuta bela kastelo riskas ŝrumpi en nuran revon.

    Demando: Ĉu via esperantista agado malhelpas al via profesia laboro aŭ vi sukcesas utiligi profesie Esperanton?

    Respondo: Mian priesperantan kaj peresperantan agadon mi sukcesas parte kongruigi kun mia profesia laboro, kiu estas eksperimenta esplorado pri pedagogio. Tamen momente — por tia eksperimentado — mi ne trovas grandan (nek entuziasman) subtenon en la edukscienca medio, kiu estas plejparte ravata de la usonema “tutmondigo”, aŭ, kiam ĝi ne estas ravita, ĝi ne kuraĝas reagi je tia kultura poluo, kie la angla fono estas imagata kvazaŭ neŭtre kultura ĉies komunaĵo.

    Demando: Fine, du tradiciaj demandoj. Kiu(j), laŭ via opinio, meritas esti nomita(j) la Esperantisto(j) de la jaroj 1990aj?

    Respondo: Sen statistika esplorado, mi opinias ke homo, kiu plurkiale meritas esti nomata “esperantisto de la jar(dek)o” estas Renato Corsetti, hazarde nia samurbano, kies senlaca klopodado por la vastigo, firmigo kaj profesiecigo de nia lingva movado evidentas por ajna “samideano”, kiu observas la vivon de nia lingva komunumo tra la lupeo de niaj retaj diskutejoj, paperaj gazetoj aŭ fizikaj renkontiĝoj.

    Demando: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, estante ekzilota al neloĝata insulo?

    Respondo: Tikla demando, ĉar mia ĉiutaga vivo estas tiom laborprema, ke apenaŭ mi havas tempon por legi la librojn, kiujn mi naiv-espere daŭre aĉetadas.

    Tial mi tre ŝatus iri al neloĝata insulo, ne nur kun trio, sed kun tricento da volumoj. Pensiga eko povus esti la Ludovikita serio de la Zamenhofa verkaro.


    12 kandidatoj por la Komitato

    Entute 12 kandidatoj konkursos pri 7 lokoj de komitatanoj B en la Komitato de UEA por la periodo 2001–2004. La komitatanoj B reprezentas en la supera organo de UEA la individuajn membrojn.

    La kandidatiĝa periodo finiĝis 28 feb, kiam plej laste la kompleta dokumentaro de ĉiu kandidato devis atingi la Centran Oficejon. La kandidatoj estas:

    Marija Belošević (Kroatio)

    Vincent Charlot (Francio)

    Philippe Chavignon (Francio)

    Christian Darbellay (Germanio)

    Katinjo Fetes-Tosegi (Aŭstrio)

    Aleksander Korĵenkov (Ruslando)

    Lee Chong-Yeong (Korea Resp.)

    Alicja Lewanderska-Quednau (Germanio)

    Atilio Orellana Rojas (Argentino/ Nederlando)

    Leon H. Roijen (Nederlando)

    Amri Wandel (Israelo)

    Wu Guojian (Ĉinio)

    Fetes-Tosegi, Korĵenkov, Lee, Orellana kaj Wandel membris kiel komitatanoj B ankaŭ en la nuna Komitato, kaj Darbellay reprezentis sian landan asocion kiel komitatano A.

    En majo la individuaj membroj de UEA ricevos balotilon por elekti siajn reprezentantojn per poŝta baloto. Intertempe komenciĝis ankaŭ la elektado de komitatanoj A, kiuj reprezentas la landajn kaj fakajn asociojn aliĝintajn al UEA. Tiuj asocioj elektas siajn reprezentantojn laŭ siaj propraj reguloj. Krome la junulara sekcio TEJO nomumas du komitatanojn A.

    GK UEA


    Internacia simpozio pri lingva planado kaj leksikologio

    Sub la aŭspicioj kaj kun la subteno de la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj, la Akademio de Esperanto organizos Internacian Simpozion pri Lingva Planado kaj Leksikologio en Zagrebo.

    La malferma ceremonio de la simpozio okazos en la posttagmezo 28 jul, kaj la simpozio finiĝos en la posttagmezo 30 jul 2001.

    Simpoziejo: La Iliria Halo de la Kroata Akademio de Sciencoj kaj Artoj, Opatička 18, HR-10 000 Zagrebo, Kroatio.

    Kontribuaĵoj: La sekvantaj kontribuaĵoj estas akceptitaj por prezento dum la simpozio:

    Ayafor, Isaiah Munang (Freiburg im Breisgau, DE). Language Planning, Flexibility in Lexical Usage and the Status of English in Cameroon.

    Balbin, Julius (New York, US). Language Planning and Planned International Languages.

    Benczik, Vilmos (Budapest, HU). Komunikteoriaj konsideroj pri Esperanto kaj ĝia leksiko.

    Blanke, Detlev (Berlin, DE). Pri la leksikografio de kelkaj planlingvoj. Tipologia kaj bibliografia skizo.

    Fiedler, Sabine (Gordemitz, DE). Frazeologiaĵoj en Esperanto: klasifiko kaj uzo.

    Fu Kin-hung (Hong Kong, CN). Lexical differences in Chinese across the Taiwan Strait.

    Goodall, Grant (El Paso, US). Pri la transitiveco de verboj en Esperanto.

    Haszpra Ottó (Budapest, HU). Kritika trarigardo de la provoj modernigi la Fundamentan alfabeton de la komencoj ĝis 2001.

    Hoffman, Heinz (Radebeul, DE). Komenco de nocisistemigo ĉe fervojo.

    Kiselman, Christer (Uppsala, SE). Kreado de matematikaj terminoj.

    Krouglov, Alexander (London, UK). Ukrainian: Undoing Previous Corpus and Status Planning.

    Kurtböke, Petek (Milano, IT; Melbourne, AU). Schizoglossia, Turkish Language Reform, and Dictionaries.

    Mattos, Geraldo (Curitiba, BR). Analizo kaj Kritiko de Vortaraj Difinoj.

    Salomonné Csiszár Pálma (Budapest, HU). La funkcio de latinidaj prefiksoj en Esperanto kaj en la itala lingvo.

    Wen Jingen (Beijing, CN). Esperanto-vortaro: internacieco kaj facileco.

    Żelazny, Walter (Metz, FR; Rzeszów-Tyczyn, PL) La lingvoplanado favore al la Internacia Lingvo bezonas novan leksikon de la sociaj kaj politikaj sciencoj.

    Partopreno: Personoj kiuj deziras partopreni en la simpozio (eĉ sen prezento de iu verko) estas petataj informi profesoron Christer Kiselman, kiselman@math.uu.se, antaŭ la fino de majo 2001. (p.k. 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio.)

    Christer Kiselman


    3a Forumo por la Esperanta Civito

    Konforme al la decidoj de la dua Forumo en Karolovaro (27–29 julio 1999) la Evolukomisiono de la Pakto por la Esperanta Civito kunvokis la trian Forumon en Sabloneto/Sabbioneta (1–4 jun 2001) laŭ la sekva tagordo:

    1) Promulgado de la Konstitucio de la Esperanta Civito (Ĉarto de Sabloneto);

    2) Plenumoj konsekvencaj al la promulgado.

    La programo de la Forumo

    1 jun. La akceptejo ekfunkcias (14h00); literatura kafejo; interkona vespero; kunsido de la Evolukomisiono.

    2 jun. Inaŭguro; unua sesio de la Forumo; dua sesio de la Forumo / paralele: vizito de la renesanca urbo; subĉiela bankedo en la duka placo (renesancaj menuo, kostumoj, muziko, ludoj).

    3 jun. Ekumena diservo (ĉefpreĝejo); vizito en la sinagogo; publika akto de la promulgado de la Ĉarto de Sabloneto; matineo en Teatro all' Antica (festo de la Esperanta kulturo) kaj fermo de la Forumo; libera vespero.

    4 jun. Tuttaga ekskurso al Mantuo.

    La partopreno en la Forumo kostas 250 svisajn frankojn. La kotizo inkluzivas: du tranoktojn en hoteleto en la renesanca urbo; du tagmanĝojn, unu vespermanĝon kaj la renesancan bankedon; la enirbileton por la matineo kaj la ĉeeston en la sesioj; la vizitojn en Sabloneto.

    La aliĝoj devas atingi la Evolukomisionon de la Pakto por la Esperanta Civito, CP 28, CH-2301 La Chaux-de-Fonds (Svislando), pakto@freesurf.ch. Pagoj al la poŝta ĉekkonto Pro Esperanto 23-4803-0, La Chaux-de-Fonds. Atentu! La litoj je dispono en la hoteletoj de la renesanca urbo estas nur 40. Kiam ili estos ĉiuj okupitaj, eblos mendi en granda kaj moderna hotelo du kilometrojn ekster la muregoj, sed kun suplemento de 30 CHF nokte/persone.

    HeKo


    ILEI pli iniciate kaj multnombre

    35a ILEI-konferenco okazos en ĉi-jara kongreslando (Kroatio), marborde, en pitoreska mezepoka urbeto Lovran, tuj postkongrese (28 jul–4 aŭg 2001).

    ILEI-estraranoj kune kun ĉi-jara loka organizanto (firmao Orbis Pictus el Triesto) firme intencas signife plialtigi la nombron de partoprenantoj, kiu dum lastaj jaroj multe ŝrumpis. Ĉio estas preta por tio: bunta kaj alloga programo, loĝado por diversaj gustoj kaj poŝoj, organizita transporto. Aldonendas kulturaj kaj naturaj belaĵoj de la regiono (Istrio kaj Kvarnero) kiu pioniras en kroata turismo, inaŭgurita meze de la lasta jarcento ĝuste en Opatija kaj Lovran, fare de vienaj korteganoj.

    Sub la titolo “Dialogo al plifortigo de Esperanto-instruado kaj Interkultura edukado” oni pritraktos kvar ĉeftemojn.

    Gvide de la prezidanto de ILEI, Mauro La Torre, okazos seminario pri la projekto “Interkulturo”. Direktoro de Internacia Esperanto-Instituto, populara Cseh-instruisto Atilio Orellana Rojas, gvidos trejnkurson por instruantoj kiuj volas diplomiĝi pri tiu rekta instrumetodo. Estos ankaŭ pritraktitaj novaj ekzamensistemo kaj instruprogramo, kiujn ILEI ĵus aprobigis ĉe UEA-komitato, samkiel novaj iniciatoj pri la universitata agado.

    Trankvilige bela urbeto, montpiede de verda monto Ucka, simbolo de Istrio, estos taŭga loko por sukcese konferenci kaj samtempe bone ripozi en agrabla klimato. La urbo mem riĉas je someraj kulturaj programoj kiuj kompletigos la esperanto-kulturajn.

    Ne malmultos la eblecoj por organizite aŭ memstare ekskursi. Fine de aprilo finiĝas la dua aliĝperiodo, la loĝkategorioj (bonpreza belepoka hotelo / malmultekosta lerneja domo) elekteblas ĝis la elĉerpiĝo.

    Sinproponojn kaj informpetojn direktu al Orbis Pictus (Via Leghissa 6, IT-34 131 Trieste, Italio orbispictus@iol.it.

    Višnja Brankovi


    Unuaj paŝoj, unuaj sukcesoj

    Partoprenis la ĉiuprintempan t.n. Mezlandan Esperanto-Tagon komence de marto ĉe Wedgwood Memorial College, Barlaston, ĉ. 17 homoj. Kunsidis samtempe du studgrupoj: komencanta, gvidata de Ann Morse-Brown, kaj progresanta, gvidata de Paul Gubbins.

    Dum la progresanta grupo diskutis artikolon el Monato, aŭskultis kaj komparis Esperanto-kanzonojn kaj profundiĝis kadre de gramatika forumo en la nuancoj de la internacia lingvo, la komencantoj faris siajn unuajn paŝojn en Esperanto. Almenaŭ unu komencanto, en malrapida sed klara Esperanto, anoncis, ke por la unua fojo li aŭdas, komprenas kaj uzas la Zamenhofan lingvon. Espereble — ĉar jen unu el la celoj de la Mezlanda E-Tago — li estos trovinta memfidon por partopreni la pli rigoran, ja intensivan somerlernejon okazontan en Barlaston 11–17 aŭg 2001.

    Paul Gubbins


    Oblata renkontiĝo en Varsovio

    27 jan varsoviaj kaj aliurbaj esperantistoj kunvenis en preĝejo de s-ta Aleksandro por partopreni ĉiujaran Sanktan Meson en Esperanto.

    La diservon celebris pastro Roman Forycki. Dum la Meso bele kantis la konata E-koruso Muzilo. Bedaŭrinde, ĉi-jare inter ni mankis granda amiko de Esperanto, episkopo Wladysław Miziołek, kiu mortis pasintjare. Post la Meso en la paroĥejo okazis oblata renkontiĝo. La partoprenantoj kun oblato en la mano bondeziris unu al la aliaj kaj kantis Kristnaskajn kantojn.

    Bogusław Sobol


    Fervojista skisemajno

    La 42an Internacian Fervojistan Skisemajnon en Tatra civito Tatranská Lomnica (20–27 jan 2001) partoprenis skiemuloj el Ĉeĥio, Danlando, Francio, Germanio, Hungario kaj Slovakio.
    IFES-42 en Altaj Tatroj
    La unuan vesperon ĉiuj kunvenis ĉe “rabista” teo kaj cimbala muziko. La neskiantoj dimanĉe vizitis lagon Štrbské kun ties skicentro kaj saltejoj kaj ĝuis agrablan promenon ĉirkaŭ ĝi. Lundon ili veturis per telfero de Starý Smokovec al Hrebienok kaj promenis al glacifrostitaj Malvarmakvaj Akvofaloj. Marda ekskurso gvidis al Starý Smokovec kun ties muzeo prezentanta historion de vintraj sportoj kaj porokazan ekspozicion de ikonoj. Tamen al la skiantoj la vetero ne permesis egan ski-diboĉadon.

    Merkredo apartenis al la tuttaga ekskurso. Oni traveturis preskaŭ tutan etŝpuran reton de la Tatra Fervojo, uzis dentradan fervojon, kiu kunligas Tatrojn kun la ĉefa fervojlinio. En Spišská Sobota oni admiris bele rekonstruitan mezepokecan ĉefan placon kun gotikaj, renesancaj kaj barokaj domoj (en unu el ili havas sian bele renovigitan sidejon Esperanto — Regiona Societo) kaj la preĝejon de Sankta Georgo.

    Ankaŭ la vesperoj estis programplenaj. Dimanĉe videobendo prezentis al ĉiuj la pasintjaran IFES-on. La lunda vespero apartenis al karnavalo kun ties kutima bonhumora etoso. Dum la marda vespero atendis ĉiujn la lingva konkuro. Kaj la ĵaŭdo apartenis plene al la konkuroj. Antaŭtagmeze estis slalomaj konkuroj, posttagmezan konkuron por piedirantoj malfavorigis neĝa pluvo. Tamen vespere oni jam povis anonci la rezulton de la konkuroj. La ĉefan IFEF- premion gajnis Erik Mortensen (Danlando). Sed antaŭe konata pupteatristo Tomáš Plaszky memorigis al ni popolan fabeleton pri Janĉjo Pizeto kaj ravis nin per kelkaj sorĉadoj.

    Por la vendredo planita veturado al la pinto Lomnický pro forta vento ne tute sukcesis. Eblis nur veturi ĝis la stacio Starto proksimume trionvoje. Poste la Muzeo de Tatra Nacia Parko ravis ĉiujn per siaj eksponaĵoj rilataj al flaŭro, faŭno kaj vivo de popolo sur ĉi teritorio. Vespere agrabla manĝaĵo je cimbala muziko ĝis la postnoktomezaj horoj donis finan punkton por la 42a IFES.

    Magdalena Ferfičová


    Esperanto en Israelo: Kia strategio?

    9–10 mar 2001 okazis en Arad, proksime de la Morta Maro, seminario “Kia strategio por Esperanto en Israelo?”. Unuafoje israelaj esperantistoj okazigis plurtagan renkontiĝon (“kunloĝado”, se uzi terminon de la japana movado).

    Partoprenis 40 personoj, inter ili dek infanoj kaj gejunuloj. La programo estis varia. La ĉefa ero estis debato pri la temo — kian strategion sekvu la Esperanto-movado en Israelo en la venontaj jaroj, kaj diskuto pri la strategio de UEA.

    Oni diskutis la strategion kiun ELI devas sekvi en la venontaj jaroj. Estis emfazitaj du direktoj: okazigo de kursoj kaj ĝenerala informado. Pri kursoj, post la UK estas multaj informpetantoj, pluraj kiuj ankaŭ volis lerni la lingvon. Unu kurso kun ĉ. 15 lernantoj sukcese kompletiĝis en Tel Avivo. Oni jam lanĉis por ili la daŭrigan kurson kaj nun planas novan bazan kurson. Pri ĝenerala informado oni sugestis pli aktive partopreni en publikaj aranĝoj kiel libro-foiroj por plivastigi la informadon kaj konon pri Esperanto en la publiko kaj ĉe gravuloj.

    Tamen, ne mankis distraj eroj: lingvaj kvizoj, Esperanta filmo Angoroj, kostumado por la infanoj (la seminario koincidis kun la juda kostum-festo “Purim”), kaj duontaga migrado en la dezerta naturo, al fama kaverno kaj monto de Sodomo kun belega pejzaĝo de la Morta Maro.

    La etoso estis tre bona kaj harmonia, kaj almenaŭ pri unu temo ĉiuj tuj unuanime decidis: okazigi pliajn tiajn renkontiĝojn en la estonteco. Ni esperas ke en la venontaj semajnfinaj renkontiĝoj ĉeestos ankaŭ eksterlandaj gastoj!

    Amri Wandel


    Staĝoj en Kvinpetalo

    Daŭras regulaj staĝoj en E-Centro Kvinpetalo (Francio).

    20–24 feb pli ol 20 partoprenantoj praktikis la lingvon je du niveloj; inter ili ĉeestis infanoj 12–13-jaraj. Josée Lafosse sukcesis en kvar tagoj munti etan spektaklon kun siaj lernantoj!

    27 feb–3 mar ni studis nuntempajn aŭtorojn de Iberia el Katalunio, Hispanio kaj Portugalio (Miguel Fernández, Jorge Camacho, Liven Dek, Gonçalo Neves) kaj aparte Poemon de Utnoa de Abel Montagut.

    Printempe okazos kvar staĝoj.

    8–12 apr. Preparado al ekzameno Kapableco (Gvidas Pierre Royer kaj Georges Lagrange). 17–22 apr. Historio de la lingvo: didaktikaj konsiloj al Esperanto-instruantoj kaj studantoj. (Gvidas Claude Gacond). 28 apr – 1 maj. Botaniko (Gvidas Philippe Pellicier); 24–27 maj. Piedmigrado (Gvidas Monique Dussenty, Thérèse Pinet).

    Adreso: Rue du Lavoir, FR-86410 Bouresse, Francio.

    Rete: kvinpetalo@club-internet.fr

    Georges Lagrange


    PS1161 adresoj en Pasporta Servo

    La ĉi-jara adresaro de la plej fama servo de TEJO, Pasporta Servo, nombras 1161 gastigantojn en 80 landoj. En 2000 la reto de gastigantoj konsistis el 1075 adresoj en 76 landoj. En du jaroj la reto kreskis preskaŭ je unu kvarono, ĉar en 1999 ĝi ampleksis 945 adresojn.

    Francio okupis la unuan lokon kun 103 gastigantoj kaj Germanio la duan kun 94. Ruslando, kie en 2000 estis plej multe da adresoj, havas 87 gastigantojn. Aliaj landoj kun multaj adresoj por vojaĝantaj esperantistoj estas Pollando (63), Britio (52), Usono (49), Ukrainio (48), Brazilo (46), Japanio (41), Nederlando (36), Hungario (35), kaj Bulgario kaj Irano (po 34).

    En la bele presita 198-paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj kaj aliaj informoj pri la gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri ĉiuj lokoj kun gastigantoj, tiel ke eblas facile plani sian vojaĝon. Enestas ankaŭ reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo kaj aliaj utilaj adresoj.

    Esperantistoj, kiuj membras en la Pasporta Servo, rajtas senpage tranokti ĉe la gastigantoj. Membro de Pasporta Servo estas ĉiu kiu posedas la adresaron. Gastigantoj ricevas la libron senpage, aliaj povas aĉeti ĝin.

    La ideon pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, prezentis la argentinano Ruben Feldman Gonzalez en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj troviĝas inter la gastigantoj ankaŭ en la plej nova eldono. La nuna administranto de la servo estas Derk Ederveen el Nederlando.

    La adresaro estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA. La prezo estas € 10,80 plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton.

    GK UEA


    Pollando: Televide kaj radie

    Ĝenerala sekretario de Pola E-Asocio (PEA), Aleksander Zdechlik, 2 mar 2001 dum vespera programo de TV Katowice (spektata en suda Pollando) estis intervjuita pri Esperanto kaj E-movado.

    Interesa estis fakto, ke la ĵurnalistino kiu intervjuis Aleksandron menciis, ke ŝi iam lernis Esperanton. Ŝi eĉ elparolis kelkajn vortojn el la versaĵeto kiun ŝi rememoris. Aleksander tre interese kaj kompetente rakontis pri nia movado, montris kelkajn librojn kaj esperantaĵojn.

    Tri tagojn pli frue al radio FAN (urbo Knurów, proksime de Gliwice) estis invitita prezidanto de PEA, Stanisław Mandrak. Dum la intervjuo kiu daŭris ĉirkaŭ horduonon oni interparolis pri la E-movado en Pollando kaj en la mondo.

    Ĉefredaktoro de la radio per intence “provokaj” demandoj volis elvoki intereson al internacia lingvo inter aŭskultantoj. Stanisław Mandrak klarigis interalie pri propedeŭtikaj valoroj de Esperanto, pri diferencoj inter planita kaj arta lingvo, informis kie oni povas lerni Esperanton ktp.

    Post la intervjuo la ĉefredaktoro de radio FAN proponis prepari konkurson pri Esperanto en ĉi tiu radiostacio.

    Ĝi okazos dum tri sinsekvaj sabatoj. Demandojn kaj valorajn donacojn por la konkurso preparis la Ĉefa Estraro de PEA. Ĉiu konkursonto povos elekti la ĝustan respondon el tri eblecoj. Dum du sabatoj okazos duonfinaloj kaj en la tria sabato okazos finalo. Do, dum tri sabatoj antaŭtagmeze (bona tempo por promocio de nia lingvo) oni aŭdos pri Esperanto. Tio influos al la pli granda kono pri Esperanto en la regiono kie funkcias de kelkaj jaroj la Ĉefa Estraro de PEA.

    Oni devas aldoni ke de kelkaj jaroj kabla televido de Knurów informas pri Esperanto kaj kontakt-eblecoj kun E-organizaĵoj.

    Stanisław Mandrak


    Renkonte al Esperanto

    Malofte Urbo plene subtenas, finance kaj organize, serion da diversaj agadoj eksplicite destinitaj diskonigi Esperanton.

    Tion faris la urbo Namur (Belgio) 16–19 feb 2001. La urba kultura “skabeno” estis entuziasmigita pri la lingvo post kontaktoj kun la loka Asocio por Esperanto. Li decidis organizi tutan semajnon da agado por konsciigi la urbanaron pri la problemo de lingva komunikado kaj pri la valoro de la internacia lingvo. Li sukcesis konvinki siajn kolegojn en la urba registaro, kaj la aranĝo estis decidita.

    Jam komence de la jaro estis organizita konkurso por afiŝoj anoncontaj la eventon, kies oficiala titolo estis “Renkonte al Esperanto, la internacia lingvo”. Pluraj interesaj projektoj estis prezentitaj, kiujn oni poste povis admiri en la Kulturdomo. La premiita afiŝo en februaro videblis ĉie en la urbo.

    En la loka kultura revuo Confluent (Kunfluejo, aludo al la loko kie, en Namur, Mozo kaj Sambro kunfluas) aperis tutpaĝa artikolo tute favora al Esperanto. Alia periodaĵo Coup d'Oeil (Ekrigardo), kies legantaro estas lernejanoj, publikigis tutan dosieron pri la lingvo, kun “pedagogia suplemento” konsistanta el demandoj pri lingva komunikado kaj Esperanto, per kiu eblas kontroli, ĉu la lernanto atente legis kaj komprenis la dosieron. Krome, ampleksa informdosiero estis disdonita al la gazetaro.

    Du okazaĵoj preskaŭ fiaskigis la tutan aferon. Okazis elektoj, kaj la nova urba registaro ne aperis tiel favora kiel la antaŭa al tiu tamen multekosta projekto. Kaj Michel Gilles, la skabeno, kiu plej aktive dediĉis sin al la preparo de la aranĝo, subite mortis pro kor-infarkto je la aĝo de 46 jaroj.

    Tamen la Urbo ne forlasis la projekton. La nura ŝanĝo estis, ke la planita tuta semajno da aktivecoj reduktiĝis al nur kelkaj tagoj.

    La 16an posttagmeze en la Kulturdomo estis oficiale inaŭgurita tute profesie farita ekspozicio, kun mallongaj paroladetoj de reprezentantoj de la urbaj instancoj, kaj de la verkanto de ĉi tiu raporto, Claude Piron, kiu estis honora gasto de la Urbo (li vivas en Svislando kaj estas svisa civitano, sed naskiĝis en Namur). Ĉampano donacita de la Urbo fluis je la sano de nia lingvo.

    Samloke standoj proponis diverslandajn frandindaĵojn, kion aranĝis la esperantistoj kunlabore kun la “Provinca Centro pri Interkultura Agado”. Post la inaŭguro de la ekspozicio, diapozitivoj faritaj de Denis Flochon, Ghislaine Tilleŭ kaj Marcel Delforge montris al la ĉeestantoj ĉiaspecajn aspektojn de esperantistaj renkontiĝoj kaj kongresoj.

    La sekvantan tagon informaj aŭ distraj eroj plu sekvis unu la alian: legado de poemoj en la franca kaj en Esperanto; prelego pri Moresnet, regiono ĉe la landlimoj inter Nederlando, Belgio kaj Germanio, kie estis projekto uzi Esperanton kiel oficialan lingvon; rimarkinda programo de Nikolin', kiu dulingve prezentis esperantajn kantojn, kun disvastiĝema korvarmo kaj kabareda profesiuleco, kiu ege plaĉis al la ducenthoma publiko…

    Tuj post ĝi sursceniĝis Claude Piron, kiu komencis sian duonhoran babiladon en la loka dialekto de la valona. Tio ege surprizis la publikon, kaj la parolanto mem estis tre surprizita konstati, kiel atente oni aŭskultas lin, ĉar li imagis, ke tiun lokan lingvon neniu plu sciis. Transirante al la franca, la surscenulo skize prezentis la mondan kaj eŭropan lingvan problemaron kaj Esperanton, post kio okazis debato pri la samaj temoj, en kiuj partoprenis universitataj profesoroj Joseph Orszagh, Marc Demonty, Christine Jaminon, Thierry Sterck, Manfred Peters kaj Claude Piron. La publiko per siaj demandoj manifestis grandan scivolemon, kaj neniu parolis agrese. La sola kontraŭulo al Esperanto, prof. Peters, ne pruvis sin tre konvinkita pri la propraj starpunktoj (li aperis pli favora al Esperanto ol la organizintoj imagis). Pluaj manĝaĵoj, tipaj pri plej ekzotikaj landoj, ree proponiĝis al la publiko. Okazis ankaŭ folklora dancado el la tuta mondo, fare de la grupo Vitri Folk.

    Ofte mi partoprenis en esperantistaj aranĝoj, sed neniam mi travivis ion tiel ampleksan, tiel bele aranĝitan de neesperantistaj instancoj.

    Gratulon al la Urbo Namur!

    Claude Piron


    MTTradicia printempa aranĝo

    Monda Turismo kaj AIS invitas al tradicia printempa aranĝo en Bydgoszcz (Pollando) — 28 apr – 6 maj samtempe okazos Internacia kurso por E-vojaĝgvidantoj, 26aj E-Tagoj de Bydgoszcz kaj 19a Pola Studadsesio de AIS. Al la riĉa programo kontribuos ankaŭ Kujavia-Pomerelia Filio de PEA, Internacia kultur-turisma centro “Kujavio kaj Pomerelio”, Vojevodia Kulturcentro kaj aliaj. Al la aranĝo aliĝis jam pli ol 150 diverslandaj gestudentoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) — klerigejo de AIS.

    Al fina ekzameno por vojaĝ-gvidantoj eblas prepariĝi ankaŭ aŭtodidakte aŭ en unu el la konsultejoj de ISTK: en Ŝiauliai, Visaginas aŭ Panevėžys (Litovio), Rigo (Latvio), Karlovo (Bulgario), Tirano (Albanio), Fortaleza (Brazilo) kaj Istanbulo (Turkio).

    Adreso: M.Skłodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando

    Rete: andreo@rubikon.net.pl.


    Esperantista domo de kulturo en Razgrado invitas

    Programo

    1 kaj 20 mar. Koncertoj de la artkolektivoj funkciantaj ĉe la domo de kulturo.

    28 apr. Prezento de la libro Literaturaj konfesoj de Georgi Mihalkov.

    15 maj. Ekzamenoj de esperanto.

    9–10 jun. Internacia krea renkontiĝo “Abritus” kun internacia literatura konkurso EKRA.

    23 okt. Vespero dediĉita al la 110-jariĝoj de Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay.

    20 nov. Vespero je la temo “Mi parolas esperanton”.

    11 kaj 13 dec. Koncertoj de la artkolektivoj funkciantaj ĉe la domo de kulturo okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo.

    Esperantista Domo de Kulturo D-ro Ivan Kirĉev Adreso: str. Sveti Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario.

    HeKo


    Krakova “Areno”

    Kulturdomo de Krakova Urbocentro kaj Krakova societo Esperanto inaŭguris la Esperantan teatran scenon Areno por konatigi la loĝantaron kun artista kaj verkista agado en Esperanto. Areno signifas laŭsence diversecojn de artista verkado, t.e. de surscenigitaj monodramoj kadre de la Esperanta Unuaktora Teatro fondita en 1964 de Jadwiga Gibczyńska.

    La literaturaj, muzikaj kaj belartaj prezentadoj de profesiaj aktoroj, kiuj samtempe estas spertaj esperantistoj, okazos plejparte pollingve kun fragmentoj en Esperanto, ĉar la prezentadoj estas destinitaj por neesperantista publiko. La prezentadoj okazos ĉiun unuan lundon de la monato en la sidejo de la Urbocentra Kulturdomo (strato Mikołajska 2) je 18h00. La eniro estas senpaga.

    En februaro kaj marto la programo enhavis respektive monodramon de Karol Wojtyła Signaloj en la plenumo de Jadwiga Gibczyńska kaj junularan muzik-kanzonan forumon Hip anh Hop fare de Igor Wasilewski.

    Proksimaj aranĝoj:

    2 apr. Kanzon-recitalo (pole kaj Esperante) de Jadwiga Dzięgielewska kun akompano de Grażina Nazarko.

    7 maj. Aŭtora vespero de Lidia Ligęza, krakova poetino kaj esperantistino.

    4 jun.” Kiel oni kreas la bildon”: prelego kaj prezentado de krakova artpentristo Andrzej Kołpanowicz.

    Marian Kostecki
     


    Vide el Bruselo

    Dafydd ap Fergus, 32-jara kimra ĵurnalisto, vivanta en Bruselo, afable konsentis regule informi nin pri la lingva situacio en Eŭropo.

    Pafi angle

    Usona kapitano Jean Pyzyk el la 440a aerdivizio estas ege kontenta instrui la anglan al orienteŭropaj soldatoj. “Estas ŝanco iom ŝanĝi la mondon”, — diras Pyzyk. La poldevena kapitanino lastatempe instruis la oficialan lingvon de la Partnereco por Paco kaj NATO al tri litovoj, du estonoj kaj dek ses ĉeĥoj. “La rezulto estis mirinda”, — diras Pyzyk. — “Ĉi tiu instruprogramo havos signifan kaj daŭran efikon pri landoj de la Partnereco por Paco”. Ankaŭ ĉeĥa soldato Peter Langer ĝojas pri la angla: “Ni studu la anglan. Ni nepre klare interkomunikiĝu kaj kunagadu kun aliaj landoj de Nordatlantika Traktata Organizo”.

    Same kiel en preskaŭ ĉiuj landoj de Orienta Eŭropo kaj Meza Azio, ankaŭ en la naskiĝlando de Zamenhof, Pollando, malmulta kono de la angla lingvo estas malfacileco. “Estas vera problemo”, — diras Philip Gordon de la Internacia Instituto por Strategiaj Studoj. — “Necesas tempo kiam vi traktas, ekzemple, kun kvardekjara oficiro kiu konas nur sian propran lingvon kaj la rusan. Ne estos facile”. Por Jerzy Krawczyk evidentas ke polaj soldatoj nun lernu la anglan. “En NATO ĉiuj interkomunikiĝas angle. Se vi scipovas la francan, germanan kaj danan, sed ne la anglan, vi konas malmulton”, — klarigas la pola kapitano. Krawczyk estas ĉefo de la armea lingvolernejo en Lodzo. Studentoj, de serĝentoj ĝis generaloj, havas 550 horojn da intensa lingva trejnado dum kvin monatoj en la lingvolernejo. “La angla estas ege grava por iliaj karieroj. Ĝi estas vidata de ili kiel la vojo antaŭen al NATO kaj al la estonteco”, — diras Mark Crossey el British Council.

    Tamen la estonteco ne estas roza por tiuj polaj soldatoj kiuj ne bone lernas la anglan. Pollando, same kiel multaj landoj de la Partnereco por Paco, strategie “investas” en multkostajn altteknologiajn armilojn el Usono. Pro tio la malriĉa lando rapide malaltigas la nombron de la soldatoj. Venontjare Pollando havos 180 mil armeanojn kompare al 450 mil antaŭ dek jaroj. Tiuj kiuj ne lernas la anglan jam serĉas aliajn laborlokojn.

    Aliflanke usonaj instru- kaj armilfirmaoj alfrontas rozan estontecon. “Iom post iom kreskanta aro de homoj, trejnitaj en la angla lingvo, gvidos la armean reformon en la lando”, skribas la usona komercministrejo. Ĝi esperas je pli da profitoj, kvankam Pollando pro manko de mono nuntempe dediĉas al defendado nur 2.1% el sia nacia produkto. Dank' al la membreco de Pollando en NATO oni esperas, ke la armea sektoro alportos novajn okazojn por investado…

    “Post la membriĝo de Pollando en NATO, la bezono por armeaj dungitoj parolantaj la anglan plu kreskas”, — rimarkas la usona komercministrejo. — “Pollando daŭre havos konstantan bezonon je lingva trejnado … estas tre verŝajne ke la armeo serĉos aliajn usonajn lingvotrejnadajn ilojn”.

    Dafydd ap Fergus
     


    Kurte

    Vizitantoj de italaj urboj Milano k Parma havas la eblecon utiligi profesian ĉiĉeronon en E-to; sufiĉas sin adresi al la oficejo de la urba Turisma Entrepreno (Azienda Promozione Turismo) k peti E-ĉiĉeronon laŭ la kutimaj kondiĉoj. (Milana E-Klubo)

    Societo de Maltaj Poetoj honoris e-iston, d-ron Carmel Mallia, kiel sian honoran membron pro lia poezia kontribuo en la malta k aliaj lingvoj, ankaŭ en E-to. (Heroldo de Esperanto)

    8 jan telefonis al la oficejo de SAT el malliberejo de St. Quentin (Usono) Billy Waldon (N.I. Sequoyah) — indiana esperantisto kondamnita al morto. (Sennaciulo)

    Laŭ la programo de Bulgara E-Asocio, BEA agados por stabiligo de la nuna nombro de membroj (500), ties plialtigo k por atingo de almenaŭ 300 abonantoj de Bulgara Esperantisto. (Bulgara Esperantisto)

    Kataluna grupo Kaj tiel plu k Gianfranco Molle publike koncertis en Tuluzo okaze de la Zamenhofa Tago. (Franca Esperantisto)

    Naŭ E-organizoj el la pariza regiono Ile-de-France aranĝis komunan Zamenhof-feston en Choisy-le-Roi kun 200 personoj; dum arbo-plantado ĉe Zamenhof-busto festparolis la urbestro Daniel Davisse k senatanino Hélène Luc. (Esperanto)

    Pli ol 200 e-istoj kunvenis en Trier (Germanio) okaze de la jarŝanĝa 17a Internacia Festivalo kun la ĉeftemo “Esperanto kaj infanoj”. (Esperantolehti)

    En decembro 2000 estis elektita 11-kapa estraro de Japana E-Instituto (landa E-Asocio, aliĝinta al UEA); la prezidanto restis Sibayama Zyun'iti. (La Revuo Orienta)

    En la biblioteko de Litova E-Asocio en Kaunas estas registritaj 3591 libroj k jarkolektoj de gazetoj. (Litova Stelo)

    Sekretario de UFE (franca sekcio de UEA) translokiĝis al Pollando, tamen li daŭre sekretarias por UFE k ĉeestas la estrarajn k komitatajn kunvenojn. (Franca Esperantisto)

    La estraro de Norvega E-Ligo decidis malfondi societon “Amikoj de Esperanto”, malmultekostan asocian membrokategorion por neesp-istoj. (Heroldo de Esperanto)

    En la memorlibro de la mondfama operkantisto Kim Borg (forpasinta antaŭ unu jaro) estas jena opinio: En la mondo evoluas nun “natura Esperanto” la angla. Ŝajnas nun amuze se iu reklamas pri Esperanto. Ĝi estas simila fanatismo kiel vegetarismo, miniaturfilmado kaj baletomanio. (Vekilo)


    REU kun nova prezidanto

    4–11 mar en Serovo (proksime al Peterburgo, loko konata laŭ Internacia Junulara Kongreso en 1995) okazis Ruslanda E-kongreso kaj tuj senpaŭze la 13a festivalo EoLA (Esperanto — Lingvo Arta). La decido kunigi du aranĝojn evidentiĝis sukcesa: ne ĉiu konsentus veturi mil kilometrojn pro tritaga renkontiĝo; plena semajno estas alia afero. Do venis rekorda kvanto da partoprenantoj: ĉ. 200 el 11 landoj.

    En la konferenco de REU kadre de la kongreso estis elektita nova estraro de REU (prezidanto G.Kokolija, vicprezidanto A.Grigorjevskij, membroj N.Gudskov, I.Gonĉarova, Ju.Karcev, A.Blinov), faritaj statut-amendoj. Paralele okazis konferenco de REJM; ankaŭ ĝi ricevis novan prezidanton — N.Grigorjevskaja. Ĉeestis estrarano de UEA K.Kniivila kaj reprezentantino de ĉi-jara UK I.Barac. Oni multe parolis pri eblo organizi UK-on en Ruslando kaj fine decidis esplori la situacion por 2007, tamen oficiala dokumento pri tio dume ne aperis.

    La festivala programo estis abunda kaj varia. Koncertis JoMo, G.Handzlik kaj pluraj nialandaj bardoj — sur podio kaj en barda kafejo. Okazis KGS, intelektaj ludoj kaj “divenu melodion”. Tamen alta nivelo de majstraj elpaŝoj nur emfazis palecon de la konkursa parto. Laŭ la regularo, laŭreato de antaŭaj EoLA-j ne plu rajtas konkursi en la sama branĉo, kaj novaj talentoj lastatempe ne aperadis… Nur la originala poezio ĉi-foje estis sufiĉe interesa; tamen en la ĵurio forestis poetoj kaj tial la distribuo de la premioj estis, laŭ mi, stranga. Traduka poezio estis prezentita per unu subnivela konkursaĵo; nekutime malmultis ankaŭ teatraĵoj kaj “ajna distro”: tial du lastaj branĉoj estis kunigitaj.

    Dum la aranĝo okazis ankaŭ ekzamenoj de ĉiuj niveloj. Sukcesis pluraj, sed ne ĉiuj: ĉe la elementa ekzameno unu knabino malbone memoris kaj iom miksis la sufiksojn, do al la demando “Kion signifas la sufikso -in-?” respondis (ruse): “Nu, estas tio, en kion oni ion enigas”…

    Spite al kalendaro, regis vintraj frostoj. Hejtado apenaŭ funkciis, feliĉe oni disdonis elektrajn radiatorojn — do vivi eblis, tamen dum kunsidoj kaj koncertoj ĉiuj surhavis paltojn kaj jakojn. Tepideta akvo en kranoj aperadis nur laŭ horaro, dum cetera tempo ĝi glacie malvarmis. Ĝenerale la kondiĉoj estis kutime-tolereblaj por ekssovetianoj kaj ekzotikaj por alilandanoj; tamen la organiza flanko senriproĉa, ĉiuj problemoj estis rapide solvataj. La aranĝon menciis kelkaj peterburgaj gazetoj kaj televido.

    Dum lasta tago okazis tre bona ekskurso tra Peterburgo kaj poste koncerto, principe destinita por “ekstera” publiko, tamen, kiel ĉiam en similaj situacioj, en la halo ĉeestis (preskaŭ) nur esperantistoj.

    Oni taksis la sperton pri kunigo de du aranĝoj sukcesa, do probable ankaŭ venontjare REK kaj EoLA estos kunigitaj.

    Valentin Melnikov


    SIA en Udmurtio

    Okaze de la Semajno de Inernacia Amikeco (SIA) lernejanoj, membroj de E-klubo Verda Elefanto en Iĵevsk, ĉefa urbo en Udmurtio, rakontis pri Esperanto en siaj lernejoj. Kantensemblo de la klubo plenumis du E-kantojn en koncerto okazinta en la Domo de junulara kreado. La klubanoj uzis la Semajnon por sendi amikajn mesaĝojn al E-kluboj en Usono, Kanado, Pollando k.a. kun kiuj ni havas amikajn rilatojn.

    Bona preteksto por informado pri Esperanto estis la eldono de la unua lernolibro de Esperanto por udmurtoj, kiun verkis Bronislav Ĉupin kaj eldonis Ruslanda Esperantisto helpe de FAME-fondaĵo.

    La lernolibro estis donacita al multaj bibliotekoj, interalie al tiu de la Udmurta universitato, al redakcioj de respublikaj kaj distriktaj udmurtlingvaj gazetoj, al kelkaj sciencistoj…

    Respublika porinfana ĵurnalo Ĝoĉbur aperigis tutpaĝan artikolon de Aleksandr Laptev pri la lernolibro kaj Esperanto.

    23 feb Laptev estis intervjuita de la respublika radio. La duhora udmurtlingva programo estis enhavoriĉa. En ĝi partoprenis ankaŭ filologo el la Udmurta universitato, Pjotr Voroncov, kiu montris intereson pri Esperanto.

    Bronislav Ĉupin


    Konferenco de UES

    Komitato de Urala Esperantista Societo (UES) invitas al sia ĉiujara Konferenco, kiu okazos 22 apr 2001 en Jekaterinburg. La programo de la konferenco enhavos jenajn erojn:
    1. Raporto de la Komitato
    2. Raporto de la Revizia Komisiono
    3. Elektoj de la Prezidanto, Komitato kaj Revizia Komisiono
    4. Pri la estonta agado de UES
    5. Diversaĵoj.
    La Konferencon rajtas partopreni ĉiu deziranto, sed la elektorajton havos nur la membroj de UES pagintaj la 40-rublan kotizon por 2001. Oni povas kotizi (kaj aliĝi al UES) en la Konferenco aŭ poŝte (620077, Екатеринбург-77, аб. ящик 67, Галине Романовне Горецкой). Pli detalan informilon pri la Konferenco petu ĉe nia redakcia adreso.

    Tatjana Kulakova
    sekretario de UES


    Peterburga tradicio

    Esperanto-koncertoj en Peterburga gimnazio №271 iĝis tradiciaj. Kvankam ilin vizitas preskaŭ ekskluzive gepatroj de la lernantoj, la propaganda efiko estas pli granda ol tiu de la ordinaraj E-koncertoj antaŭ neesperantista publiko, ĉar ĉiuj vizitantoj restas simpatiantoj de la lingvo. Kelkaj gepatroj eĉ decidis mem studi Esperanton. La 10an kaj 16an de februaro okazis vicaj koncertoj (vidu la foton).

    Boris Kondratjev
    Foto de Oleg Ciganov
     


    Grigori kaj Jelena (Foto de Jurij Pasechnikov)Poemoj de Grigori Arosev

    INTERPAROLO KUN SUBKONSCIO

    Ŝtorma vento malrapide nin konkeras,
    plibeliĝas la natur' aŭtuniĝonta.
    Ĉu, Helena, nia vivo efemeras?
    “Jes, sed ne pli ol la strio horizonta”.

    * * *

    Am' knabina estas virto kaj dorloto.
    Ĝi samtempe estas virto kaj prudento.
    Kial peko? Tia estas Dia doto.
    Kial virto? Ĉar ĝi estas vera sento.

    Pro svelteco de l'talio am' venena
    min trapikas ĝis la koro kvazaŭ sago.
    Kiel softa estas viv' sen vi, Helena!
    Ajna pens' pri vi — malbeno, sakro, plago.

    * * *

    Forveturus mi al nordo de Meksiko,
    vivus tie mi sen ajna dialogo —
    estus bele! Sed ne povas mi, amiko.
    Tro kutimas mi al mia eta drogo.

    Vivi sola! Ambiciojn kaj aplombon —
    ĉion for! Kaj laŭ la viv' senhaste flosi.
    Nur domaĝe ke necesas propran tombon
    anticipe kaj per propraj manoj fosi.

    Tia fino iusence jes, genias.
    Tamen kien propran ĉerkon eblas movi?
    Ho Helena, ĉu vi ne samopinias?
    “Jes, verŝajne. Por pli certi — indas provi”.

    * * *

    Iu graf' dronigis sin en acidkremo.
    Ĉu ĉi tio estas bele por priskribo?
    Poezio estas viv' sen iu temo,
    kaj popol' sen poezio estas tribo.

    Kie trovi temojn? Ĉu en pluvo splena?
    Aŭ en reloj, kiuj kuras ambaŭflanken?
    Ĉu konsilon povas doni vi, Helena?
    “Temo estas nur vi mem”. “Amuze, dankon”.

    Mi atendas (ankaŭ vi) nur noktomezon,
    tiam homoj vivas vere kaj senteme.

    * * *

    Ĉiu homo nepre havas sian prezon.
    Ĉiu homo aĉeteblas senprobleme.

    Nur necesas havi certan monan kvanton,
    kaj post tio la amikon la amiko
    Brave vendos (ricevinte nur kontanton),
    kaj perfidos lin ĝis tria kokeriko…

    * * *

    Tuŝas min de via pluvo varma guto,
    vi brakumas min per viaj du riveroj.
    Sonas vi simile al fabela fluto,
    haladzigas vi min per la efemeroj.

    Tempo mankas por priskribi, tempo mankas.
    Kroman tempon Dio, ve, neniam donas.
    Ho Helena, kial l'vivo ne nur blankas?
    “Ĝoju vi ke nia viv' ne unutonas”.

    Suno ial ne laciĝas vagabondi,
    ĉiam lun' komencas sian sekvan fazon.
    Ho Helena, ĉiam pretas vi respondi…
    “Mi ne volas ke vi diru lastan frazon”.

    CINDRA SONETO

    Mi renkontis vin aŭguste, dum malvintro.
    Aŭgusteco estis forta malobstaklo…
    Ekde tiam tagoj brulas kvazaŭ cindro,
    sed vi restas — multe pli ol nur miraklo.

    Ekde tiam en pasia incendio
    fajras vi… Sed ne sufokas tiu pezo.
    “Ne eskapu, — kun admon' susuras Dio, —
    ne eskapu, estas ŝi pli ol frenezo!”

    Profundego de okuloj min strangolas,
    via man' donaco estas kaj korupto.
    Mi vin amas — tial vivas — tial folas,
    estas vi dorlot' por menso kaj volupto.

    Vi vespertas tra la nokt'… Vi mare lestras…
    Flugas jaroj cindre… Sed vi sola restas.

    * * *

    Viro de mia revo de mia viv'.
    Strangas konsci' ĉi tiu — ĉu estas lud'?
    Ĉu por la rev' ekzistas kial', motiv'?
    Mi fluas peĉe, vakse pro la apud'.
    Ĉio leĝere glitas en nia kun',
    mi vin karesas ĝue sen ajna dev'.
    Ĉio palpeble glatas en nia nun',
    viro de mia vivo de mia rev'.
    Amo de mia vivo de mia rav' —
    ĝi, atendata ĉiam, mem estas rar'.
    Ĝi, mensoganta ofte, mem estas prav',
    ĝi, oferata kore, mem estas kar'.
    Vivo de mia revo de mia ver',
    dankon pro la ĉeesto en mia am'.
    Vi estas mia dolĉa amara ber',
    vi ŝajnas la alio, sed estas sam'.
    Vento de mia monto de mia rur'.
    Mi ne kliniĝas dekstren, ĉar estas liv'.
    Mi tre feliĉas — jen estas mia nur',
    viro de mia revo de mia viv'.

    Pro ĉi tiuj poemoj Grigori Arosev iĝis laŭreato de “Liro-2000” en la branĉo “Originala poezio”.
     


    Liro-2001

    Vinjeto Liro
    Urala Esperantista Societo (UES) kaj la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en tradicia literatura konkurso Liro-2001.

    Liro-2001 havas ses branĉojn.

    1. Originala prozo: ne pli ol 30 mil literojn longa
    2. Originala poezio: la amplekso ne estas limigita
    3. Traduka poezio el la rusa lingvo: poemo de Nikolaj Gumiljov “Шестое чувство”
    4. Traduka prozo el la rusa lingvo: fabelo de Pavel Baĵov “Серебряное копытце”
    5. Traduka prozo el la angla lingvo: novelo de O Henry “The Cop and the Anthem”
    6. Recenzo de “Rusaj amnoveloj” (senpaga suplemento al La Ondo de Esperanto en 2000)
    En ĉiu el la originalaj konkursoj oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj. Bonvolu sendi tri tajpitajn, komputile kompostitajn aŭ tre klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaĵo al la sekretario de Liro-2001 (RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando). La konkursaĵoj devos atingi la organizantojn antaŭ 15 sep 2001.

    Subskribu vian konkursaĵon per pseŭdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aŭ premiitaj en aliaj konkursoj.

    La originalajn tekstojn de la tradukendaj verkoj petu ĉe la sekretario poŝte kontraŭ afrankita koverto (por Ruslando) aŭ internacia respondkupono (alilandanoj), aŭ rete (sezonoj@mail.ru).

    La laŭreatoj de Liro-2001 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago. La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2003 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 mar 2002.

    Halina Gorecka
    sekretario de Liro-2001


    Homaj rilatoj interkulture

    En nia movado homaj rilatoj estas plejparte agrablaj, pacaj, kaj bazitaj sur reciproka respekto kaj egaleco. Diferencoj lingvaj, religiaj, seksaj, devenaj, seks-orientiĝaj k.a. kontribuas al la riĉeco de la movado. Tamen, rilatoj ne ĉiam glate funkcias. Foje iu konscie aŭ nekonscie rompas ies limojn, ofendas, aŭ eĉ turmentas. Temas pri reala problemo, pri kiu ni konsciiĝu kaj komune trovu solvojn.

    TEJO nun planas organizi seminarion kadre de vasta temo “Homaj rilatoj interkulture”. En tiu kadro i.a. eniras: manieroj por saluti, manieroj por komuniki, diferencoj inter virinoj kaj viroj, kiel pace solvi konfliktojn, kiel konsciiĝi pri sia propra seksa orientiĝo kaj kiel ĝin komuniki, diferencoj de percepto, kiel reciproke unu la alian respekti.

    Ni nun serĉas kunlaborantojn por ellabori la temon kaj organizi la seminarion. Interesatoj bonvolu kontakti la kunordiganton de preparteamo, Enĉi Barkoviĉ encibar@yahoo. com aŭ paper-poŝte al CO en Roterdamo.

    Sjoerd Bosga
    prezidanto de TEJO


    Denove pri la sama temo

    Unue mi dankas vin pro la regula sendado de via revuo — kiun kun intereso mi legas… Vi plurfoje aperigis reagon de Marcel Hardy kaj Valentin Melnikov, koncerne la grupon “Teorio de Feliĉo”.

    Mi samopinias kiel Marcel: dum la SATkongreso en Moskvo kontentigis min renkonti la helpemajn, ridemajn gejunulojn, kiuj apartenis al tiu grupo. Ili klarigis sian celon: labori kaj kleriĝi ekzemple per lernado de la lingvo Esperanto kaj helpi tiujn, kiuj bezonas helpon, interalie ekssoldatojn (laŭ mia kompreno). Ili neniam provis trudi al mi ke ilia pensmaniero estas pli ĝusta ol alia. Mi tute ne komprenis kial Valentin Melnikov taksas ilin faŝistaj.

    En la januara numero de Sennaciulo (mi ricevas ilin ege malfrue) mi legis pri la ago de la policanoj kontraŭ tiu grupo. Kion signifas tio? Ĉu Valentin bonvolas pli detale klarigi sian opinion? Kiel estus tiu grupo malutila, danĝera.

    Franciska Toubale (Aŭstralio)

    Ĉar Valentin Melnikov jam kelkfoje respondis pri ĉi tiu temo, nun ni ne reagas publike. Valentin observas la evoluon de la proceso, kaj li raportos pri ties rezulto. LOdE


    Rimedo kontraŭ la “morto de UEA”

    En la intervjuo al Giorgio Silfer (LOdE. 2001: 3, pĝ. 13) ni povis iom depriman aŭguron legi pri UEA. La aŭguro (laŭ kiu, se nekapabla fari ŝanĝon en sia strukturo, la asocio — eĉ se “ne nepre kaj ne tuj” — mortos), kiel ajn funebro-flara, en mi elvokis plie surprizon ol bedaŭron, eĉ se ĉia prudenta pensado povus sole ĉi tion konkludi, kaj eĉ se sen simila tegmenta organizaĵo nian aferon atendus fina malvenko anstataŭ tia venko.

    G.Silfer tutcerte konas multe pli bone la trajtojn de nia movado ol mi, mi do havas nenian kaŭzon kontesti la kredeblecon de lia aŭguro.

    Estinta ĝia individua membro dum tempo nur mallonga, mi min sentas ne tute kompetenta juĝi pri UEA, miaj spertoj kaj la mizera stato mem de nia afero tamen dirigas, ke UEA vere bezonas seriozajn ŝanĝojn.

    Mia opinio diferencas en tio disde tiu de G.Silfer, ke laŭ mi la asocio bezonas ŝanĝojn ne nur en sia strukturo (se ĝi ĉi tiun entute bezonas), sed ankaŭ kaj precipe en siaj statutaj, precipe strategiaj celdifinoj. Kaj s-ano Silfer, kaj s-ano Aleksander Zdechlik (pĝ. 12) proponas aferon konsiderindan, sed mi trovis neniun proponon sufiĉe radikala kaj esenca por malfermi revolucie novan padon en la direkto de nia celo. Malsupre mi skizas la esencon de tiu koncepto, kiun mi imagas sufiĉe radikala kaj esenca por atingi revolucie pli altajn ŝancojn por nia afero.

    Laŭ mi, niaj movadaj fiaskoj klarigeblas per tio, ke nia movada strategio tiajn taskojn ne enhavas, per la plenumo de kiuj ni povus krei sufiĉe favorajn cirkonstancojn en (kaj ĉi tio estas la plej grava!) la ĉiutaga vivo por scipovi konvinki la makrosocion pri la uzebleco kaj (sekve) pri instruindeco de Esperanto.

    Niaj ĝisnunaj asertoj pri uzebleco de Esperanto estas tro teoriaj por esti kredeblaj.

    La plej oportuna kampo por ĉi ties realigo mi trovas tiun de la internacia turismo. Esperanton, ekde nun ni instruu (instruigu) ne al iu ajn, sed al dungitoj de laborlokoj (servoj) kun plej strikta rilato al la inernacia turismo (kie do la dungitoj estas plej interesitaj pri rego de nia lingvo). Ili estus: policanoj, ĉiĉeronoj en muzeoj, galerioj, informistoj en magazenoj, en stacidomoj de la publika transporto k.t.p.

    Atinginte sufiĉan nivelon de lingvoscio ĉe ili, ni zorgu (kun financa helpo de niaj asocioj) ankaŭ pri starigo de informtabuloj pri uzebleco de Esperanto en la koncernaj lokoj. Vidante sufiĉe multloke niajn tabulojn oni (ankaŭ “supre”) iĝus multe pli facile konvinkeblaj per niaj argumentoj ol nun. La ĉefan kondiĉon de ĉi tio prezentas anticipa establo de internacia porcela organizaĵo (ni diru, kia estas DESKF kun pliampleksigita celaro) kaj paŝ-post-paŝeco (ni devus en Meza Eŭropo komenci la kunlaboron). Kondiĉon prezentas ankaŭ la ekzisto de samideanoj emaj entrepreni la supre skizitan laboron…

    Evidente, mi prezentis ne panaceon. Ni ja devas konsideri, ke la eksteraj kondiĉoj (prezentantaj la malhelpojn eble plej gravajn) por akceptigo de Esperanto dume estos apenaŭ ŝanĝitaj. Sed la rajton akuzi la makrosocion pri “malracieco” aŭ indiferenteco ni havos nur farinte ĉion eblan starantan je nia dispono por la antaŭenigo de la afero de la Internacia Lingvo.

    Johano Petik (Hungario)


    Istvan ErtlPiratoj sur la verda maro

    Intervjuo al István Ertl

    En malpli ol kvin monatoj ni legis tri gazetarajn komunikojn el la plumo de István Ertl pri aŭtor-rajta delikto kiun — li asertas — “Esperanto” Radikala Asocio kulpis kontraŭ li.

    Demando: Ĉu ne sufiĉas unufoje deklari sian veron?

    Respondo: Bedaŭrinde, ne. Post mia unua komuniko ERA aperigis plumpan provon je refuto, kiun mi devis rebati. Fine kaj — mi esperas — laste, mi igis publika tre konkretan pruvon, kiun eĉ tribunalo pretus konsideri.

    Demando: La koncerna teksto estas Esplorvojaĝo, roman-komenco de Jules Verne, kies daŭrigon li kunportis al sia tombo. En ĉi tiu teksto Esperanto ludas signifan rolon. Kiu do esperantigis la roman-stumpon?

    Respondo: Mi mem, vintre de 1993/94, nur monatojn post la premiera franclingva apero de la teksto. Mi proponis mian tradukon al Unuiĝo Franca de Esperanto, kaj redaktoro Hervé Gonin aperigis ĝin kiel literaturan numeron de Franca Esperantisto, en aprilo 1994.

    Demando: Sed en la eldonaĵo de ERA, ses jarojn poste, eble aperas alies traduko?

    Respondo: Laŭ mistera aserto de ERA, ili “enplektis en la italan kaj Esperantan tradukojn ja 6 personojn, el kiuj almenaŭ 3 perfekte scipovas Esperanton.” Komparu kun tio ateston de Nicolino Rossi, nia granda poeto Napola: li ricevis de ERA komputile tajpitan tekston de Esplorvojaĝo, svarman je “ortografiaj eraroj kaj mistajpaĵoj”, kiujn li devis laŭ-pete korekti kun grandaj peno kaj pacienco. Mi konjektas ke ĉe ERA, malŝparante laborforton, oni retajpigis mian tradukon al ne-scipovanto de Esperanto, kaj poste senhonte misuzis la talenton de elstara beletristo simple por rekrei la tekston — kiun ili estus povintaj ricevi de mi per simpla peto.

    Demando: Ricevi: ĉu kontraŭ pago?

    Respondo: Ideale, ankaŭ en Esperantujo eldonistoj devus pagi al homoj kiuj liveras al ili rezultojn de sia intelekta laboro. Tamen, se ERA tiam petus de mi publikigan rajton, mi ja estus doninta ĝin senpage, por la bono de nia kulturo.

    Demando: Kial do vi insistas nun? La libro, prizorgita de Giorgio Pagano, estas bela, kaj la trilingva (franca, itala kaj Esperanta) eldonaĵo eĉ propagandas nian lingvon ĉe la grandnombraj ŝatantoj de Jules Verne. Nia kulturo riĉiĝis, dank' al vi kaj al ERA.

    Respondo: Mi devas insisti, ĉar pirati ies plum-frukton sen ties permeso kaj poste eĉ nei sian misfaron estas konduto duoble neakceptebla. Tial mi postulas ke ERA min morale sendamaĝigu, publike agnoskante ke ĝi aperigis mian tradukon senpermese, sen mencio de mia nomo.

    Demando: Koincide, en la lasta Heroldo, Nicolas Vanof — pseŭdonimo pruntita ĝuste el Esplorvojaĝo — donas sian opinion pri aŭtor-rajtaj konfliktoj. Li ne mencias nomojn; ĉu temus pri via kazo?

    Respondo: Videble, ne. Li ja parolas pri homoj kiuj “nutras sian kverelemon”, “kaŝas sian pasintecon”, aŭ estas ĝenataj de konkurenco. Neniu el tiuj estas mia kazo. Per mia protesto mi precipe kaj principe celas atentigi niajn samkulturanojn ke ili protektu sin kontraŭ friponoj: scipovo de Esperanto ankoraŭ ne garantias altan moralan nivelon.

    Demando: Vi parolis pri “piratado”. Sed, denove laŭ Nicolas Vanof, tio ne estas la ĝusta vorto ĉi-kaze, ĉar “pirati” signifas “vendocele faksimiligi alies eldonaĵon”.

    Respondo: La deĵoranta orakolo de Heroldo povus eĉ pravi — jurismaj vortmanipuloj ne estas mia tereno. Al mi plene sufiĉas la difino de PIV, kies piratan eldonon iranan mi posedas: “pirato” estas “homo, kiu alproprigas al si aliulan posedaĵon”. Mi sopiras la tempon kiam ni povos trankvile kaj pace navigi sur la verda maro, sen ĝeno de piratoj.


    Bildo AustraliaOz: la lando sen problemoj

    Praktikaj konsiloj de Joyce Bunting

    En Aŭstralio (Oz) la homoj ŝajnas sufiĉe kontentaj. Ili al ĉio respondas: “Nenia problemo!”

    Kial? Ĉu Oz estas vera Edeno?.. Tamen oni diras, ke en ĉi tiu kontinento estas pli da venenaj animaloj ol en iu ajn alia. Ĉu tio estas komploto por fortimigi fremdulojn de Paradizo? Je ĉiu angulo io atendas por ataki vin.

    Do, post loĝado ĉe mia frato mi proponas propraspertajn konsilojn al vizitonto de arbaro en norda Kvinslando.

    Lernu kaj rekonu pik-arbon, kaj neniam tuŝu ĝin! Ĝi jukas multe pli ol urtiko. Pikiloj estas kvazaŭ vitraj kaj venenaj.

    Alkutimiĝu al la ĉiea liano, kiun Ozanoj nomas “Atendu Momenton”. Ĝi pendas de arboj kaj rampas surtere. Miloj da ŝirlokoj sur la branĉoj skrapvundos vian haŭton kaj vestaron kaj malrapidigos vian progreson. Se en la arbara mallumo vi zorgas pri la vizaĝo, la liano eble kaptos vin je la piedoj, pro tio Ozanoj nomas ĝin ankaŭ “Jurista Liano”.

    Ne tro longe staru senmove en la malseka arbaro. Hirudo fiksos sin sur via haŭto. Ne paniku, kiam oni proponas forbruligi ĝin. Cindro de bruligita papertuko efikos, aŭ salo, aŭ sablo, aŭ alkoholo. Vi eble bezonos alkoholaĵon poste. Nenia problemo!

    Eble tropika ĝardeno estas sekura loko por senkuraĝulo. Sed ne leku malbelan kan-bufon, ĝi portas surdorse venenan glandon! Bonŝance vi haluciniĝus, malbonŝance vi mortus.

    Verdaj formikoj en arbusto kunkudras sian neston el folioj. Sed ne ĝenu ilin ĉar ili mordas kaj rapidege postkuras trudanton.

    Papervespoj pendigas sian neston pli alte. Zorgu, kiam vi plukas frukton aŭ tondas gazonon, ne perturbi ilian arbon, aŭ vi eble suferus koleran amas-pikadon, kiel iam spertis mia frato.

    Serpenton vi renkontos. Prudente retiriĝu, aŭ prefere restu senmova ĝis ĝi forrampos. Memoru, ke serpento malvolonte atakas homon, sed ĝi ne estas senfine pacienca. Do, se vi vagadas, iru la unua, ĉar serpento kutime mordas la duan aŭ trian en la viclinio. Multaj aŭstraliaj skvamuloj estas tre venenaj, sed la venen-dentoj estas mallongaj. Pro tio la veneno post la mordo eble ne eniros vian sangon. Kunulo bandaĝu firme la morditan kruron aŭ brakon kaj malpermesu al la viktimo (vi) movi tiun korpoparton por ke la veneno ne atingu la koron. Rapidu hospitalen. Kion vi farus, se vi sidiĝus sur serpenton, mi tute ne scias.

    Admiru grandajn brilkolorajn papiliojn sed ne karesu ties vilajn larvojn pro venenaj haroj.

    Se Ozano invitos vin al nokta promenado kun forta lampo, akceptu, ĉar estos ege interese. Eble vi vidos valabion. Aŭ eble vidiĝos paramelo — longnaza ratsimila marsupiulo. Ĝi estas fetora kaj portas pulojn. Aliaj marsupiuloj kaj diversaj ranoj videblos en lamp-lumo, se vi estos bonŝanca. Granda fruktvesperto eble flugos el arbo. Sed atentu: ĝi ĉiam abunde fekas, kiam ĝi ekflugas.

    Ciklono foje atakas la nordon de Kvinslando. Nepre ne staru dum ventaj tagoj sub kokosujo. Ne nur kokosoj, sed eĉ folioj estas pezaj.

    Do, ne timu, estu kuraĝa! Se la pluvarbaro kaj ĝardeno ne mortigis vin, eniru veprejon. Tie ni ne menciu formikojn, termitojn aŭ vagantajn virbovojn. Sed atentu pri manko de akvo, grandaj distancoj sen benzinejo, drinkejo, hospitalo k.s. Prefere vojaĝu per kvar-rad-stira aŭto, kaj evitu malsekan sezonon, kiam pluvo kaj inundo kutime forlavas vojojn. Kaj se la vojo subite iĝas onduma, kaj la dentoj klakas en la kapo, iru pli rapide, por ke la radoj tuŝu nur la ondopintojn.

    Antaŭ la elaŭtiĝo ĉiam rigardu teren. Povas esti sunbananta serpento ĝuste tie, kien vi volas meti la piedon.

    Vizitu riveron, sed protektu vin kontraŭ moskitoj. Ili portas danĝerajn malsanojn. Oni diras, ke manĝado de ajlo bone protektas — certe ĝi efikas kontraŭ geamikoj.

    Nepre estu singarda pro flosanta krokodilo, aparte proksime al estuaro. Ĝi manĝas malofte, sed vi ja ne volas esti ties postfasta matenmanĝo. Oni konsilas nek tendumi tro proksime nek naĝi dum varma vespero post iom tro da vino aŭ biero. Alkoholo ne efikas kontraŭ krokodilo!..

    Rigardu belajn vastajn plaĝojn kaj admiru. Ŝarko en la profundo, blua polpo kaj venena meduzo minacas laŭ sezono. Ne miru, ke plaĝoj restas preskaŭ senhomaj.

    Do, ŝirmu vin en la domo. Mi esperas, ke vi ne estas araneofoba. Eble vi ne vidos la fifaman “ruĝdorsulon” en bankuvo, aŭ sub neceseja sidloko. Matene rigardu en la ŝuojn. Sed ne timu grandan rapidan araneon sur la muro. Ĝi povas esti ĉasisto, kaj eble vi vidos ĝin kun noktopapilio en la buŝo.

    Sed kontraŭ ĉiu ebla danĝero bilancu la belecon, trankvilon, vastan sovaĝejon, abundan naturon, malstreĉan vivstilon kaj mankon de frosta vintro. Kaj enviu, enviu, enviu la landon “sen problemoj”.
     


    Religiaj notoj de aziano (2)

    La unua parto aperis en la marta kajero

    Eklezio

    1eklezi/o

    1 POL REL Religia organizaĵo posedanta dogmaron, kulton kaj hierarkion (ofte kun disdivido en klerikaron kaj laikojn): lamaisma, romkatolika, evangelia eklezio.

    2 KRI La tuta kristanaro estanta en mistika unuiĝo kun Dio: la eklezio estas la korpo de Kristo, la fianĉino de Kristo; Kristo estas kapo de la eklezio [Efes 5:23]; la eklezio militanta (sur la tero); la eklezio triumfanta (en la ĉielo); jam komence de la 2a jc s-ta Ignaco de Antioĥio deklaris ke ne gravas la aritmetika plimulto, sed ke “kie estas Kristo, tie estas la katolika eklezio”.

    Rim.: Tiu mistika senco estas alternativo al la administracia interpreto de la nocio katolika, identiganta eklezion 1 kun eklezio 2, laŭ la PV-aj difino kaj ekzemplo: “2 KAT La katolika eklezio: la papo estas la estro de l' eklezio”.

    Tiusenca Eklezio iom similas la idealan Esperantujon, kaj la PVa ekzemplo aspektas kiel identigo de Esperantujo kun UEA. Alia provo materiigi Esperantujon en palpeblan strukturon estas la iniciato pri Esperanta Civito.

    3 Klerikaro.
    ekleziuloz Kleriko.
    ekleziano Ano de eklezio (kleriko aŭ laiko aŭ monaĥo).

    Tradukoj:

    Greke (klasike) εκκλησία.
    Ruse ~o: церковь ~ulo: церковник ~ano: член церкви. ~o militanta: церковь воинствующая ~o triumfanta: церковь торжествующая.


    Katolika

    1katolik/a
    1 KRI Konforma al la tuto de la kristanismo: ni kredas je unu sankta katolika kaj apostola eklezio.
    Rim. 1: Tiusence tiu adjektivo aperas en la oficiala nomo de diversaj kristanaj eklezioj: la rusa ortodokse katolika eklezio, ktp. Ekleziologie la vortoj “katolika” 1 kaj “ortodoksa” estas do sinonimoj. Tial oni egalsence povas diri ke la arianismajn imperiestrojn sekvis imperiestroj katolikajla arianismajn imperiestrojn sekvis imperiestroj ortodoksaj.

    Rim. 2: “Konforma al la tuto” estas interpretata diversmaniere. La romkatolikoj plej ofte aplikas “la tuton” al la kredantaro — kiel kredon ĉiaman, ĉiean, ĉiesan (quod semper, quod ubique, quod ad omnibus creditum est, Vincento de Lerino, 434).

    Laŭ la orienta kristanismo “la tuto” aŭ “la universala” ĉi tie koncernas plurajn aspektojn: 1. malloka kaj kuna; 2. doktrine integra, sen deprenoj aŭ aldonoj; 3. universale adaptita al la bezonoj de ĉiaj homoj; 4. morale kaj spirite perfekta (s-ta Cirilo de Jerusalemo, 348).

    2 KAT POL Romkatolika.
    Rim.: La Roma eklezio pretendas esti la katolika eklezio, tial nomi ĝin simple katolika estas tiom malĝentile rilate al la aliaj sampretendaj konfesioj, kiel estas aldoni la limigan rom- rilate al ĝi mem.
    katoliko KAT POL Ano de la romkatolika konfesio.
    Rim.: Historie kaj ekleziologie, ĉi tiu nocio devus esti derivaĵo de la adjektivo “katolika” tamen tio donus derivaĵon katolikulo aŭ simile. La internacia formo “katoliko”, pli konforma al politiko ol al la religio, estas pli forta ol la gramatiko de Esperanto; oni devas do rigardi la adjektivon “katolika” kaj la substantivon “katoliko” sendependaj kaj malkoheraj pruntoj.
    katolikismo Romkatolika doktrino, dogmaro.
    romkatolika KRI POL Propra al la Roma eklezio, kies estro estas la papo: romkatolika dogmo, kredo, preĝejo, eklezio, pastro.

    Tradukoj:

    Angle ~o: Roman Catholic; rom~a: Roman Catholic.
    Ĉeĥe ~o: katolík.
    Germane ~a 1: katholisch; ~a 2: römisch-katholisch, katholisch; ~o: Katholik; ~ismo: Katholizismus; rom~a: römisch-katholisch, katholisch.
    Greke (klasike) ~a 1: καθολικός.
    Nederlande ~a 1: katholiek; ~a 2: katholiek; ~o: katholiek; ~ismo: katholicisme; rom~a: Roomskatholiek.
    Ruse ~a 1: кафолический, соборный; ~o: католик; ~ismo: католичество, католицизм; rom~a: римо-католический, католический. la rusa ortodokse ~a eklezio: Русская православно-кафолическая церковь.


    Laiko

    3laik/o
    1 REL Ekleziano kiu ne estas kleriko aŭ monaĥo. Vd. profanulo, ekleziulo, religiulo.
    2 Homo, ne havanta apartan kompetentecon; nefakulo, malspertulo: laiko en lingvistiko ofte ne konscias la alilandan devenon de esprimo, kiun li uzas.
    Rim.: La metaforo implicas ke la klerikoj estas pli kleraj; tio certe malveras en (ekz-e) ortodoksismo, kie la laikoj partoprenas en la ekleziaj aferoj (inklude la konciliojn), profesoras en pastraj altlernejoj ktp; absolute maleblas uzi la rusan “мирянин” por diri “diletanto” oni prefere uzu por tio la vorton profanulo (ankaŭ Zamenhof uzis la “profan”-vortojn por implici nekompetenton). Kp. diletanto.
    laika
    1 Havanta karakteron de laiko 1: laika lernejo, instruisto.
    2 POL (Evitinda) Kontraŭklerikala.
    Rim.: Evitinda francaĵo. Tiusence devus esti “laikiga” aŭ “laikisma” aŭ simile.
     

    Tradukoj:

    Ruse ~o 1: мирянин ~o 2: профан ~a 1: светский.

    Sergio Pokrovskij

    Foto de Robert Kaminski

    Kongresa ekskurso en UK-85:
    Monaĥo en butiko de la ortodoksa parto de la Kristnaska Baziliko en Betlehemo
    (Fotis Robert Kamiński).


    Novaj libroj

    Binjeto de Maria Bajenova
    Lucien Bourgois. Kvarlingva proverbaro. — Thaumiers: La KancerKliniko, 2000. — 28 pĝ.

    La KancerKliniko ĉiujare aperigas suplementon. La lasta 20-jarcenta suplemento estas franca-angla-germana-Esperanta kolekto de 482 proverboj.

    Iu diris, ke oni povas koni la popolon per ties proverboj. Nu, konu la verdan popolon per jenaj proverboj Zamenhofaj:

    Plej kuirita kampulo ĉiam restos krudulo. Kiu konsilas kaj rezonas, tiu helpon ne donas. Faru aferon, Dio zorgos ceteron. Malfermita kelo tentas al ŝtelo. Saĝa tenas aferon, malsaĝa esperon. Donacetoj subtenas amikecon. Kiu havas nenion, estas nenio. Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon. Perdiĝas per pruntedono amiko kaj mono. Ne ekzistas ofico sen benefico. Neniu ago fariĝas sen pago.

    Eliza Orzeszko. Marta / Tradukis el la pola L.L.Zamenhof. — 5a eld. — Bielsko-Biała: KLEKS, 1999. — 256 pĝ.

    Tre malmultaj beletraĵoj en Esperanto havas kvin eldonojn; Marta estas unu el ili. Ĉu nur dank' al la nomo de la tradukinto? Aŭ pro la interesa enhavo?

    Se temas pri la enhavo, jen la komenco:

    La amo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas amuziĝado, ŝercas aliaj …
    kaj jen la fino:
    La rado de la grandega veturilo frakasis la bruston de Marta kaj elpelis el ĝi la vivon. Ŝia vizaĝo restis netuŝita, kaj per la vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelpelan ĉielon.
    Kaj intere estas rakonto pri nefacila vivo de juna vidvino Marta.


    Sándor Takáts. La granda Thúry György / Tradukis el la hungara István Takács. — Nagykanizsa: Tibor Szabadi, 1996. — 101 pĝ.

    Ĉi tiun libron eble kun intereso legos la partoprenontoj en la 74a Kongreso de SAT, ja temas pri unu el la herooj de la kongresregiono, kies fortikaĵon li estis defendanta kontraŭ turka armeo.

    La legemajn nekongresanojn en la libro (abunda je miskompostaĵoj) eble interesos la lingvaĵo, precipe en la suplementa kroniko. Nu, en ordo pri bejoj, ĉefbejoj, janiĉaroj, paŝaoj, kaj grandveziroj. Sed estas aro da pli ekzotikaj vortoj, ekzemple: akĉeo, ĉorbaĝio, ejaleto, ĝebeĝibaŝio, ketkudo, muteferiko, seferagao, seĝbanbaŝio, zarbuzano.

    Vane vi serĉos glosaron, kaj restos al vi sekvi jenan ekzemplon:

    la malnobla malamikaro kapitulacis kontrakte (pĝ. 83).


    La Hobito: KovriloRestas senco, forestas sento

    Tolkien, John Ronald Reuel. La hobito, aŭ tien kaj reen: Fabelo / Tradukis el la angla Christopher Gledhill kaj William Auld (poemoj). — Jekaterinburg: Sezonoj, 2000. — 224 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo, Volumo 9).

    Mi konatiĝis kun la originala, angla versio de La hobito, kiam mi havis ok aŭ naŭ jarojn.

    Kvankam tiam mi interesiĝis pli pri trajnoj, bicikloj kaj vakeroj ol pri elfoj, drakoj kaj sorĉistoj, min tamen allogis la ĉiama, ĉiea etoso de la Tolkiena mondo. Des pli mi nun ĝojas, ke tiu ĉi moderna klasikaĵo — apartenanta ne al unu popolo, unu socio, unu generacio, sed al ĉiuj, preter landlimoj, ismoj kaj aĝoj — haveblas ankaŭ al esperantistoj, dank' al la traduko de Christopher Gledhill kaj William Auld. Tiel riĉiĝas la infana — kaj ne nur! — literaturo de Esperanto.

    Por mi la aparta ĉarmo de La hobito konsistas ne nur el la imagpovo de la aŭtoro, el la priskriboj pri fantaziaj regnoj kaj pri plej teruraj bataloj, sed ankaŭ — kaj ĉefe — el la karaktero de la kontraŭvola heroo hobita, Bilbo Baginzo. Bilbo estas ja vi aŭ mi: estaĵo, kiu sopiras sian hejmon, sian ordon, sian trankvilon, sed kiu, frontante al plej krizaj, plej minacaj situacioj, tamen trovas en si mem kuraĝon kaj kapablon por savi sin kaj ankaŭ siajn amikojn. Heroo malgraŭ si: jen la kerno de la Tolkien-a fabelo.

    Kerno, kiu unualege konvinke kaptiĝas en traduko flua kaj forta. Neniel sterile stumble impresas la verko, malgraŭ fojaj anglismoj (ekzemple, mi preferus, anstataŭ “komfortigus”, “konsolus” — pĝ. 138), kaj krom la unusola preseraro, kiun mi rimarkis (“pastlasis” anstataŭ “postlasis” — pĝ. 141).

    Gratulindas la tradukintoj — aparte Auld, kiu elegante, elokvente peris la poemojn — ke ili tiel nature liveras la sencon de la originalo, ke leganto apenaŭ scius, ke pri traduko temas.

    Tamen sencon liveri ne ĉiam signifas senton liveri. Kaj verdire, ju pli mi esploris, ju pli mi kontrolis tradukon kaj originalon, des pli io juketis. Estis, mi konstatis, kvazaŭ la tradukinto de la ĉefa, proza parto de La hobito surgrimpus monton kaj tiom avidus la majestan rokon de la pinto, ke li survoje preteratentis la buntajn ŝtonetojn de la pado. Alivorte: kvankam la senco restas, la sento — la nuancoj, la subtilaĵoj de la prozo — foje mankas. Tio ne signifas, ke la traduko fiaskas: laŭokaza, fotela leganto, mergiĝante sendube kun plezuro en la aventuroj de Bilbo Baginzo, plej verŝajne nenion rimarkus.

    Sed foje, enirinte butikon kaj ricevinte ŝanĝmonon, oni poste malkovras, ke tamen forestas moneroj. Aŭ ke la butikisto ruze enmanigis monerojn de alia valuto. Oni sentas sin etete trompita. Kaj tiel rilate La hobiton.

    Mankas spaco por detale analizi: sufiĉu du pli malpli hazarde elektitaj partoj por indiki ja karakterizajn truojn en la traduko kaj por ilustri ke, kie restas senco, forestas sento.

    Oni legas (pĝ. 179): “Tiam trumpetoj sonis kaj resonis apud la rokaj bordoj”. Tamen en la angla oni trovas, ke temas pri “alarm-trumpetoj” (“warning trumpets”) kiuj “subite sonis, kaj eĥiĝis” (“suddenly sounded, and echoed”) laŭ la rokaj bordoj. Kvankam “sonis kaj resonis” ja kaptas la anglan, mankas indikoj pri alarmo aŭ pri subiteco. Iom poste (sampaĝe) oni trovas similan lakonecon: “…antaŭ ol la draka tondro alproksimiĝis”. La angla originalo multe pli timigas: “…antaŭ ol laŭtiĝis la rorado de la terura proksimiĝo de Smaŭgo” (“before the roar of Smaug's terrible approach grew loud”). Kaj (sampaĝe) lamas: “…kiu malplaĉis al li, ĉar ĝi [la akvo] estis tro profunda kaj tro malvarma”. En la angla troviĝas tri adjektivoj por priskribi la akvon, ne du: “…too deep and dark and cool for his liking”. Kaj, en la angla, aliteracio: eventuale “…al li tro senlima, tro senluma, tro malvarma”.

    Tuj poste preskaŭ biblie riĉa frazo en la angla povrigita en Esperanto: ”…vaporo kaj sufoka nebulo kovrus la tutan landon dum tagoj”. En la originalo legiĝas: “…a vapour and a steam would arise enough to cover all the land with a mist for days” do “…leviĝus nebulo kaj vaporo sufiĉaj por vuali dum tagoj la tutan landon” (tiu ĉi frazo prezentas apartajn problemojn al tradukonto pro la malfacilo distingi en Esperanto inter la anglaj “vapour” kaj “steam” plue tiklas la parenca nocio pri “mist”, nebuleto).

    Klare: facilas kritiki, diablas traduki. Mi, kiu neniom Esperanten tradukis krom lingvo-ekzercoj kaj kiu ankoraŭ ne kuraĝas praktiki — laŭ Auld — ĉi tiun arton plej malfacilan, apenaŭ rajtas verŝi mizeran recenzanto-galon super tiun, kiu ja kuraĝas, kiu ja grandparte sukcesas. Kiel supre dirite: La hobito legindas. Ĝi meritas lokon ne nur sur la bretaro de ĉiu Esperanto-familio sed ankaŭ, pli grave, inter la manoj de ĉiu Esperanto-infano (kaj malinfano).

    Do brave, sinjoro Gledhill, traduke ekgrimpu denove! Sed ĉi-foje, survoje al parnasa pinto, malpli impete. Profundiĝu en la lingva panoramo, plenigu la pulmojn per freŝaj frazoj, flaru la apudpadajn idiomojn — kaj tiel, lante, lante al la supro!

    Paul Gubbins


    Esperantaj Songazetoj

    Esperanta Songazeto. № 9, 10, 11. — Kooperativo de Literatura Foiro, 1991– 1993.

    En la komenco de la 1990aj jaroj ajna muzika esperantlingva produktaĵo estis se ne unika, do almenaŭ mirinda. La kooperativo de Literatura Foiro (Svislando) tiam estis eldonanta Esperantajn Songazetojn.

    Estas iom malfacile pritaksi similaĵojn nuntempe, ĉar nun ĉiu deziranto povas ekhavi preskaŭ ajnan (muzikan) varon. Sed kiam ne estis tiaj eblecoj, la Esperantaj Songazetoj, kompreneble, estis tre valoraj, ja ili enhavis po iom de ĉiuj literaturaj aŭdeblaj branĉoj. Por la recenzado estis proponitaj la numeroj 9a, 10a kaj 11a de la Songazetoj.

    Ĉiujn tri kasedojn malfermas (post konciza enkonduko) iu muzikaĵo. Temas respektive pri la muzikbando Kajto, fragmentoj el la unuaj KDoj en Esperanto (La koro-sutro de Lou Harrison kaj Esperanto de Ryuichi Sakamoto), kaj “Osborne la kontraŭtenoro”.

    La duan flankon de ĉiu Songazeto malfermas iu voĉlegita teatraĵo. En la menciitaj numeroj oni povas aŭdi La paneon de Serĝo Elgo, Triptikon de Giorgio Silfer kaj La ĉampionegojn de Dino Buzzati (tradukita de Giorgio Silfer).

    La reston de la kasedoj plenigas diversaĵoj: jen voĉlegata poezio de Attila József (ESG-9), jen tiel nomita “rara sondokumento el la 1950aj” kiu prezentas al ni malnovan italan kanzonon (ESG-10), aŭ jen iuj primovadaj aĵoj (parolado de Raymond Schwartz en iu kunveno kaj intervjuo kun István Szerdahelyi en ESG-11).

    Oni ne povas certe diri ĉu similaj songazetoj estus utilaj nuntempe, kiam multaj povas ĝui muzikajn avantaĝojn de komputilo kaj interreto.

    Verŝajne kompilantoj de modernaj songazetoj devus elekti iun alian sistemon por elektado de sonmaterialoj, ĉar eĉ kvazaŭ plonĝante en la tempon kiam la menciitaj songazetoj estis aperigataj, oni interesiĝas ne pri ĉiuj prezentataj eroj. Kvankam entute la songazetoj, kiel la movada fenomeno, estas interesaj.

    Grigori Arosev


    Japanaj eldonaĵoj en 2000

    Unu el plej menciindaj eldonaĵoj estas tiu de Osaka E-Societo, kies membroj post malfacila strebado realigis la propran eldonon de Vortareto de kombineblaj vortoj, parto A-K de Matubara Hatiro. La verko estas la unua parto de la multjara kolektado kaj studado de la aŭtoro. Ankaŭ Japana E-Instituto eldonis verkon de alia eminenta studanto de la lingvo: Esperantaj sinonimoj por japanlingvanoj de Saka Tadasi. Tiuj du verkoj estas utilegaj helpiloj al japanoj, kies lingvo estas tre malproksima de Esperanto.

    La sola eldonaĵo en 2000 de Japana E-Librokooperativo, librofako de KLEG, estas Kvar fabeloj de Miyazawa Kenzi de Konisi Gaku.

    Libroteko Tokio eldonis la trian kajeron de Raportoj el Japanio de Hori Yasuo. Ĝi kaj la du unuaj kajeroj estas aĉetataj ankaŭ de japanaj legantoj, kiuj supozeble bezonas gvidilojn por trafe esprimi japanaĵojn en Esperanto. De la sama eldonejo aperis la 8a suplemento de Etimologia vortareto pragmata de Esperanto (1991) de Yamasaki Seikô. Estas notinde, ke Fonto eldonis novan verkon de la akademiano Yamasaki Enkonduko en la japanan.

    Okaze de la Japana E-Kongreso en Kumamoto oni eldonis du broŝurojn de tieaj samideanoj. La unua estas plejparte japanlingva Artikolaro de Bun'ichi Ishizaki, kaj la alia estas Lernolibro de Intersteno de F. de Kunovski kompilita de Hukahori Yoshifumi por japanlingvanoj.

    Hokkajda E-Ligo eldonis broŝuron Raportoj de la karavano al For-Orienta Rusio. En ĝi oni dulingve raportas pri la aktivaj interŝanĝoj de la Ligo kaj Vladivostoka E-Klubo. La eldonon financis ekstermovada fonduso por internacia interŝanĝo de la nordaj regionoj en Hokkajdo.

    Jarfine eldonejo Riveroj aldonis novan broŝuron al sia japanlingva serio de E-movado: Nakahara Syuzi kaj lia tempo verkita de bedaŭrata Nozima Yasutaro. Temas pri pioniro de Esperanto en Kioto, kiu eldonis monatan, nemovadan gazeton Tempo en la malfacila periodo antaŭ la dua mondmilito, kies redaktoro estis la aŭtoro mem.

    Mine Yositaka

    (Ĉi tiu artikolo samtempe aperas en la japana revuo La Movado.)
     


    Gazetoj

    Literatura Foiro. 2001: 189

    La unua numero en la nova jarmilo estas vestita per bela plenkolora kovrilo prezentanta Jerusalemon, kadre de ĉi-jara serio pri la ideala urbo, interalie en la imagoj de homoj. Kvazaŭ por akcenti tiun temon, Zlatoje Martinov proponas tradukojn de pecoj el la interesa liriko de Milan Orlić, kies inspiro estas precize La Urbo.

    Novjara salutmesaĝo de la prezidanto de LF-koop Marc Hiltbrand, artikolo de Giorgio Silfer pri la malfondita Gastejo Edmond Privat kaj la printempa programo de la progresanta Kultura Centro Esperantista estas parto de la “svisaj” paĝoj en la numero. Aldoniĝas al ili ankaŭ la uvertura poemo de Conrad Ferdinand Meyer tradukita de Willy Nüesch.

    La baldaŭa promulgado de la Konstitucia Ĉarto okazonta 2 jun 2001 en Sabloneto kaj artikolo de Leen C. Deij kovras la kulturpolitikan temon, kiu tradicie ĉeestas en la revuo.

    Carlo Minnaja recenzas libron de André Cherpillod pri Gaston Waringhien, kies centjaran datrevenon ni omaĝas en 2001.

    La literaturo, kiel kutime, okupas plej multe da spaco. Sian novan originalan rakonton, Hema mankos al ni, proponas Julian Modest. Sabine Trenner recenzas la esperantan tradukon de la libro La mirinda sorĉisto de Oz, kaj Armando Zecchin kun Luciano Mantaut analizas la romanon La ŝtona urbo de Anna Löwenstein.

    En la numero estas la voĉdonilo por la Premio La Verko de la Jaro, por kiu ĉi-jare kandidatas ses originalaj prozaj verkoj surmekatigitaj en la periodo 1999–2000.

    La tria parto de la eseo de Daniele Vitali pri la literaturaj lingvoj en Eŭropo post la jaro 1989 aperas en la lingvopolitika rubriko. Al la demando “Kiam kie komenciĝis la Nova erao?” respondas Dimitar Haĝiev. Pri la tria orelo skribas Radosław Nowakowski.

    HeKo


    El Popola Ĉinio en la reto

    Kun ĝojo ni informas vin, ke la reta El Popola Ĉinio jam aperis. Ĝi estas legebla ĉe www.chinareport.com.cn aŭ www.espero. com.cn. La nova EPĈ estas enhavoriĉa kun diversaj rubrikoj: Novaĵoj, Kulturo, Socio, Esperantujo, Inter ni, Homaro kaj naturo, Turismo, Ekonomio, Scienco kaj tekniko, Arto, Kuirarto, Sur nia librobreto ktp.

    Redakcio de EPĈ


    Franca Esperantisto adiaŭas

    Laŭ la redakcia artikolo de Hervé Gonin en la februara kajero “Ekde marto Franca Esperantisto ĉesos sian aperon, ĝin anstataŭos nova revuo, kun nova skipo, nova aspekto, nova redakto-politiko”. Gonin redaktis la organon de UFE ekde la 273a numero.


    Ricevitaj gazetoj

    Bulgara Esperantisto. 2001/1;
    Esperanto. 2001/2;
    Esperanto aktuell. 2000/6;
    Esperantolehti. 2001/1;
    Fonto. 2001/241,242;
    Franca Esperantisto. 2001/525;
    Heroldo de Esperanto. 2001/1,2;
    Internaciisto. 2001/2;
    Kal-Ĉi Dokumentaro. 2001/1;
    Kataluna Esperantisto. 2000/313;
    Kontakto. 2001/1;
    La Gazeto. 2001/92;
    La KancerKliniko. 2001/97;
    La Ondo de Esperanto. 2001/3;
    La Revuo Orienta. 2001/2;
    La Travailleur Espérantiste. 2001/254;
    Literatura Foiro. 2001/189;
    Litova Stelo. 2001/1;
    Monato. 2001/2;
    Norda Stelo. 2000/4, 2001/1;
    Oomoto. 2001/445;
    SAT-Amikaro. 2001/558;
    Sennaciulo. 2001/2;
    Vekilo. 2001/1;
    Venu kaj Vidu. 2001/18,19.


    Mozaiko

    Ni ricevis 24 solvojn de la Tri proverboj el la januara Ondo. Preskaŭ ĉiuj estis tute korektaj, nur tri havis erarojn. La ĝustajn respondojn sendis Jurij Kivajev, Svetlana Konjaŝova, Ivars Barŝevskij, Sergej Paĥomov, Vladimir Denisov, Vadim Oparin, Viktor Alikin, Vladimir Vyĉegĵanin, Jelena Katajeva & Grigori Arosev, Valentin Melnikov, Oleg Sevruk (ĉiuj el Ruslando), A.P. Warren (Britio), Dieter Rocke (Svislando), Erkki Kemppainen (Finnlando), Könczöl Ernő (Hungario), Milan Smely (Ĉeĥio), Ludmila Orajevskaja, Tamara Popova (ambaŭ el Ukrainio), Hans-Burkhard Dietterle (Germanio), Donald J. Harlow (Usono). La libropremion lote gajnis Nikolaj Neĉajev el Irkutsk (Ruslando). Ni gratulas!

    La ĝustaj solvoj:

    1. Kiam pasis aĝo, aperis saĝo. (ĝermo, kampo, kiso).
    2. Ne estas piediranto kolego al rajdanto. (najtingalo, espero, dika).
    3. Tablon ornamas ne tuko, sed kuko. (urso, dekano, kolbaso, teamo).


    Moskvo estas … superflua!

    La januara urbokonkurso estis pli komplika ol la proverbo-konkurso. El la dek du ricevitaj respondoj nur du estis ĝustaj. Unu el ili faris Jacqueline Huberdeau el Francio. Sed la libropremion la loto donis al Jurij Kivajev el Kiĉier (Ruslando).

    Sur la bildoj estis: Berlino, Parizo, Moskvo, Kopenhago, Prago, Seulo, Vaŝingtono kaj Londono. La superflua estas Moskvo, ĉar ĉi tie neniam okazis Universala Kongreso de Esperanto.

    Moskvo


    KrucvortenigmoKrucvortenigmo “Dometo”

    Ĉi-foje ne necesas sendi al ni la tutan krucvortenigmon. Solvu ĝin kaj kalkulu: Kiom da literoj “T” estas en la krucvortenigmo? La respondoj atingu nin antaŭ 10 jun 2001 poŝte aŭ rete (kulakova@akb.mplik.ru). Inter la sendintoj de la ĝustaj respondoj ni lotumos libropremion.

    Horizontale: 2. Liberigi iun el danĝero (R); 4. Malnova mezurunuo por areoj; 6. Forigi, malaperigi, malakcepti; 8. Prepozicio; 9. Mallongigo de imperativo; 11. Artikolo; 12. Sufikso; 13. Scienco pri la monumentoj kaj artoj de la antikva epoko (R); 16. Ĥemia elemento n-ro 10; 17. Ne simila al aliaj kaj iom stranga.

    Vertikale: 1. Teorio pri la medikamentoj kaj ilia uzo (R); 2. Longaj lignaj tabuloj, per kiuj oni sportas (R); 3. Ekkrii plendojn pro malfeliĉo; 4. Diferenca, malsama (R); 5. Persona nedifinita pronomo; 6. Trompiĝi, malpravi (R); 7. Supozi, fantazii (R); 8. Supra interna parto de ĉambro; 10. Unuaranga, unuagrada; 14. Eligi voĉmodulitajn harmoniajn vortojn aŭ sonojn; 15. Impresanta la flarsenton.

    Kompilis Tatjana Kulakova


    Verdeskaj Pensoj
    de Georgo Handzlik

    Eroj el la aperonta libro

    A (LOdE-73)
    B (LOdE-74)
    C, Ĉ (LOdE-75)
    D (LOdE-76)
    E (LOdE-77)

    E

    Egalrajteco de la seksoj: ankaŭ viro rajtas babili telefone la tutan tagnokton.

    En la negoco la komuna profito pli gravas ol la komuna lingvo.

    En la nuntempa mondo malkreskas nombro da analfabetoj kaj kreskas nombro da homoj, kiuj ne legas pro propra plezuro.

    Erinacon ne piedfrapu … nudpiede.

    Esperantistoj similas maristojn: ŝipanoj en ĉiu havenurbo, esperantistoj en ĉiu kongresurbo havas “edzinojn”.

    Esperanto-aranĝo: renkontiĝo, dum kiu samlingvanoj parolas Esperante pri neniu temo.

    Esperanto helpas la instruadon de fremdaj lingvoj malgraŭ la fakto, ke ĝia celo estis ĝuste nuligi la bezonon mem.

    Esperanto: ilo por kaŝi pensojn antaŭ internacia publiko.

    Esperanto ne estas morta lingvo, ĝi evoluas: mia lando iam apartenis al la nepagipova kategorio ĉe UEA, nun oni nomas ĝin kategorio B.

    Esperanto rejunigas homojn, kelkaj iĝis jam infaneskaj.

    Esperanto similas al religio, ĉiam troviĝas homoj, kiuj volas disvastigi ilin eĉ perforte.

    Espero: bona se komence, mizera se fine.

    Eternaj komencantoj havas grandan rolon en la movado: ili plibonigas la statistikon pri unuagradaj kursoj.


    Nekrologoj

    La 21an de decembro 2000 forpasis

    Tomislav Mitroviĉ (1934-2000)

    esperantisto ekde 1956, aktivulo de E-societo en Niŝ (Jugoslavio), kunlaborinto de multaj E-gazetoj, ĉefe per ilustraĵoj.


    La 29an de decembro 2000 en Devon, Anglio, post Kristnaska festo kun sia familio forpasis

    Margaret Trethowan (1922-2000)

    ŝi eklernis Esperanton en 1982 kaj fariĝis fidela membro de Chippenham-a E-grupo kaj reprezentanto por EAB en la urbo. Kiel regula leganto ŝi ofte partoprenis en Mozaiko.


    La 24an de februaro 2001 post longa kaj tre suferiga malsano je sia 56a jaraĝo forpasis doktoro de teknikaj sciencoj

    Kiril Velkov (1944-2001)

    membro de la Esperanta PEN Centro, honora membro de BEA, vicprezidanto de E-societo Sukceso, eksvicprezidanto de BEA, aŭtoro de Esperanto por komencantoj, kunaŭtoro de Ek al la leg' kaj Tabuaj vortoj en Esperanto.

    Ni funebras kaj kondolencas.


    Anoncetoj

    Ĉiu vorto en la rubriko “Anoncetoj” kostas unu rublon por ruslandanoj. Por alilandanoj kvin vortoj kostas unu respond-kuponon. La pagon sendu al Галина Романовна Горецкая je la redakcia adreso.

    Komencanta instruanto de Esperanto serĉas esperantistojn-filatelistojn en la tuta mondo (krom Litovio) por interŝanĝi poŝtmarkojn.

    Vjaĉeslav Vasiljev Adreso: UA-91005 Lugansk, Osipenko 10-2, Ukrainio.


    43-jara esperantisto deziras korespondi.

    Stanislav Meĥniĉev Adreso: RU-610035 Kirov, Maklina, 46-39, Ruslando.


    Mi serĉas opiniojn pri la instruado de lingvoj kaj aliaj fakoj per Esperanto; la kurso EKU! ofertas bazon por tio.

    Annice Szrajbman Adreso: 37 Graham Road, Mitcham, CR4 2HB, Britio.


    33-jara rumana tradukistino deziras korespondi kun esperantistoj en la tuta mondo pri diversaj temoj, ekzemple: pri religio, turismo, haiku-poemoj, diversaj vivmanieroj.

    Isaulă Gabriela Adreso: OP 13, CP 26, Bukuresto, Rumanio.


    Bulgara esperantisto deziras korespondi tutmonde kaj interŝanĝi bildkartojn.

    Stanislav P. Stojkov Adreso: BG-5100 Gorna Orjahovica, ul. Druĵba, 5-B-13, Bulgario.


    La redakcio de LOdE serĉas malnovajn kajerojn de La Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto kaj aliajn librojn kaj gazetojn, kiuj estis eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio antaŭ la dua mondmilito.

    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando.


    Semjon Vajnblat jubileas

    La 30an de marto 2001 prezidanto de E-klubo Verda akacio (Odeso, Ukrainio), tradukanto de kantoj kaj poemoj, Semjon Vajnblat festas sian 65-jariĝon.

    Esperantisto ekde 1977, li instruis Esperanton al pli ol 1000 personoj en Odeso kaj gvidis paroligajn kursojn en Baltio, Ruslando kaj Armenio okaze de esperantistaj aranĝoj. Semjon Vajnblat estis vicprezidanto de UkrEA kaj gvidanto de ties instru-metodika sekcio.

    Sed plej konata li estas pro tradukado de pli ol 500 rusaj, ukrainaj kaj moldovaj kantoj. En 1996 estis eldonita lia kantareto Kantoj pri Odeso kaj anekdotoj.

    Odesaj esperantistoj, multaj el kiuj estas liaj lernantoj, deziras al la jubileanto sukcesojn en disvastigo de Esperanto, inspiron por verkado kaj tradukado, sanon kaj feliĉon.

    Ludmila Orajevskaja (Ukrainio)


    Por la nova jarmilo, jen bondezira donaco

    Esperanto Desperado
    Esperanto Desperado estas dana/pola/bosnia grupo kiu kantas ritmajn, humoristajn kaj orelfrapajn kantojn origine verkitajn en Esperanto.

    La lastajn jarojn la muzikistoj ludis en diversaj konstelacioj, en diversaj aranĝoj. Sed en la somero 2000, kiam ili ludis dum la festivaloj KAFE kaj KEF, ili vere serioze iĝis bando kaj finfine estis pretaj por eldoni la unuan kompaktdiskon.

    Plejparte la kantoj estas de Amir Hadziahmetoviĉ kaj Kim J. Henriksen. Ili renkontiĝis kune kun Helle Eble Cleary, kiam Amir venis kiel rifuĝinto al Danio de Bosnio fine de 1992. Sur la kompaktdisko li por la unua fojo prezentas tekstojn en Esperanto. Kim J. Henriksen, certe ĉiuj rememoras la orkestron Amplifiki por kiu li verkis la kanton Sola (el la kasedo Tute ne gravas).

    Ĝuste malnovaj Amplifiki-kantaĵoj estis la bazo de la repertuaro en la komenco. Tial la grupo tiam nomis sin Brokantaĵo, kaj tiel daŭrigis la vortlud-tradicion de la unuaj rokbandoj kiuj kantas en Esperanto.

    Tiutempe ili ludis en danaj kafejoj por neesperanta publiko. Ĉar la nomo “Brokantaĵo” ĉiam estis misprononcita kaj neniam komprenita, ili en la printempo 1997 ŝanĝis la nomon al Esperanto Desperado, kaj tuj Dana Radio invitis ilin al populara posttagmeza programo, kaj tie ili vive ludis 2 kantaĵojn.

    Ĝis la somero 2000 ili kutime ludis pli aŭ malpli akustike. Ofte kun akordiono, fluto kaj gitaro, kaj dum periodo kun kongasoj. Sed printempe Brian Laustsen revenis de unujara mondvojaĝo kaj kune kun li kaj drumisto Tomas Crawfurd, Kimo kaj Amiro (Helle ne povis) koncertis en KAFE kaj KEF 2000.

    Kaj nun jen ilia unua kodisko!

    Tiu disko (referenco VKKD 34) disponeblas ĉe la kutimaj libroservoj aŭ rekte ĉe Vinilkosmo, po 85 FRF (13 Eŭroj) + 20 FRF (€ 3,05) por sendokostoj al Eŭropo (aliaj landoj, por pliaj kvantoj konsultu nin).

    Mendojn de diskoj, Rok-gazet'-abonojn, inform-kaj katalogpetojn direktu al Vinilkosmo *Esperanto-Muzik-Prod.*

    Adreso: FR-31450 Donneville, Francio

    Rete: vinilkosmo@esperanto.org, aŭ rok-gazet'@esperanto.org


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: fel@mail.agoranet.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970

    BRITIO: Peul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

    BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800, Nykoping F.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11215, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
                          Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Str. 9, DE-55129 Mainz
                          Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
                        Luis Serrano Pérez, Font Nova 32, ES-08202
    Rete: luis_serrano@mixmail.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W

    ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
                  Višnja Branković, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sidney, BC, Canada V8L 3S6

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
    Rete: mbelosev@public.srce.hr

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: Gwenda Sutton, 12c Herbert Gardens, 186 The Terrace, Wellington, NZ-6001

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                          Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Reto: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая RU-620077 Екатеринбург-77, аб. ящик. 67
    Rete: sezonoj@mail.ru

    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2001. № 4 (78)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Baĵenova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Wolfgang Kirschstein
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 281711
    Telefakso: (3432) 775252 Esperanto 281711
    Elektronika adreso: sezonoj@mail.ru
    Hejmpaĝo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2001:
        — Internacia tarifo: 24 eŭroj aŭ 24 usonaj dolaroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        — Ruslanda tarifo: 145 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 999 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (1000 rub.)
        — Duona paĝo: 60 EUR (600 rub.)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (350 rub.)
        — Okona paĝo: 20 EUR (200 rub.)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 5 rubloj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2001.
    Subtitolo