Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №1


Ĉi tiu dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8

Festa Kovrilbildo

Feliĉan Novan Jaron!
Gajan Kristnaskon!


ENHAVO

REDAKCIE

  • La Esperantisto de la Jaro 2000
  • ĈEFARTIKOLO

  • Aleksander Korĵenkov. Esperanto en 2000
  • TRA ESPERANTUJO

  • Spomenka Štimec. Renkonte al Zagrebo
  • Por kulturo de paco en Parizo
  • Por Esperanto en Eŭropo
  • Nova peranto de UEA en Britio
  • Reinhard Fössmeier. Grava rekono de AIS
  • Augusto Casquero. Sankta Nikolao parolis Esperanton
  • Sjoerd Bosga. Festivalo en Västerås
  • Stanisław Mandrak. Zamenhof denove la unua
  • Magistriĝu per Esperanto
  • Rubén Torres. Kolombia bebo bone fartas
  • Petras Čeliauskas. Pli ol tricent en Kaunas
  • 110 vizitantoj en Roterdamo
  • Detlev Blanke. 10a konferenco de GIL
  • Seminario pri Billy Waldon
  • Kurte
  • ESPERANTO EN RUSLANDO

  • Tatjana Kulakova. Tago de Zamenhof en Uralo
  • Valentin Melnikov. Malgaja datreveno
  • Irina Gonĉarova. Nova klubo
  • Valentin Melnikov. Esperanto kaj “veraj” homoj
  • Sergej Bronov. Jubileo de la Krasnojarska klubo
  • Aleksandr Titajev. Jubileo de Pacifiko
  • TRIBUNO

  • Jouko Lindstedt. La justa solvo
  • Gerrit Berveling. Senvualigi la “misteron”
  • Mato Spekuljak. Hilelistoj renkontiĝos
  • Blazio Wacha. Survoje al konfederacio
  • Leterkesto (Vladimir Bespalov, Hans Burkhard Dietterle)
  • BELETRO

  • Maeve Binchy. La plej bona gastejo de la urbo (Tradukis Wolfgang Kirschstein)
  • Nikolaj Nekrasov. Al Zina (Tradukis Sergej Rublov)
  • BIBLIOTEKO

  • Novaj libroj
  • Alen Kris. Voĉo en krepusko
  • Halina Gorecka. La lasta Liro de l' jarmilo
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • La plej aktiva partoprenanto
  • Tatjana Kulakova, Jevgenij Kostygov. Tri proverboj
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (C, Ĉ)
  • Konkurso
  • DIVERSAĴOJ

  • Niaj jubileoj kaj datrevenoj en 2001
  • Nekrologo
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Vinjeto de Maria Bajenova


    Redakcie

    La Esperantisto de la Jaro 2000

    Surpriza rezulto…

    La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Tiu projekto trovis vastan subtenon, kaj al ĝi aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. La unua laŭreato en 1998 estis skota poeto William Auld; en 1999 lin sekvis aŭstralia juristo Kep Enderby, prezidanto de UEA kaj de Esperanta Jura Asocio.

    En 2000 fare de 9 kandidatigantoj estis proponitaj 20 personoj, el kiuj 9 elektantoj povis elekti po 1 ĝis 3 personojn. La 15an de decembro 2000, je la Zamenhofa Tago, estis anoncita la rezulto de la voĉdonado:

    3 voĉoj Hans Bakker, Mauro La Torre, Jouko Lindstedt

    2 voĉoj Renato Corsetti, Ilona Koutny, Floréal Martorell

    1 voĉo Reinhard Fössmeier, Jerzy Fornal, Stano Marček, Tibor Papp, Andrzej Pettyn, Claude Piron, Katalin Smidéliusz.

    Konforme al la Regularo, Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt estas proklamitaj kiel Esperantistoj de la jaro 2000!

    Hans Bakker (Nederlando) meritis la rekonon pro la sukcesoj en la agado por Esperanto en Afriko.

    Mauro La Torre (Italio) iĝis laŭreato pro la projekto Interkulturo, kies kvazaŭlernejo “Tibor Sekelj” jam ampleksas preskaŭ 100 klasojn el trideko da landoj kun ĉirkaŭ du mil lernantoj.

    Jouko Lindstedt (Finnlando) estas distingita pro la prizorgo de BJA-listo, okazigo de seminario dediĉita al la 20-jariĝo de la Manifesto de Rauma kaj pro la Hejma vortaro, redaktita de li, kiu estis disvendita naŭ monatojn post la eldono kaj represita post la Tel-Aviva UK.

    Proponantoj (Kandidatigantoj)

    Marija Belošević (ekssekretario de ILEI)
    Višnja Branković (posedanto de Orbis Pictus)
    Renato Corsetti (vicprezidanto de UEA)
    István Ertl (redaktoro de Esperanto)
    Edmund Grimley Evans (prezidanto de EAB)
    Judit Felszeghy (direktoro de LF-koop)
    Aleksander Korĵenkov (redaktoro de La Ondo de Esperanto)
    Bruno Masala (gvidanto de AERA ĉe OSIEK)
    Valentin Melnikov (poeto, ĵurnalisto, tradukanto)

    Elektantoj

    Petr Chrdle (estrarano de UEA, posedanto de KAVA-PECH)
    Lee Chong-Yeong (eksprezidanto de UEA, prezidanto de KEA)
    Geraldo Mattos (prezidanto de la Akademio de Esperanto)
    Stefan Maul (prezidanto de TEĴA, ĉefredaktoro de Monato)
    Mine Yositaka (redaktoro de Riveroj)
    Sergio Pokrovskij (sciencisto, tradukanto, eseisto)
    Anna Margareta Ritamäki (aktivulo pri eksteraj rilatoj)
    Roland Rotsaert (kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato)
    Ljubomir Trifonĉovski (ĉefredaktoro de Literatura Foiro)

    Sekretario Halina Gorecka

    Per la unua plurkolora kovrilo en nia historio ni renkontas la unuan jaron de la 3a jarmilo; krome ni deziris, ke la jubilea (jam sepdek-kvina!) Ondo havu iomete pli festan aspekton.


    Esperanto en 2000

    Verkonte revuon de la jara aktivado mi foje pensas, ke eble estus preferinde skribi simile al malnova rusa kronikisto: “En ĉi tiu jaro okazis nenio”. Sed ĉar la organizantoj de la Zamenhofa Tago en Jekaterinburg ĉiujare petas min rakonti pri la plej interesaj eventoj kaj tendencoj en Esperantujo dum la pasinta jaro, mi cedas al ilia insisto. Ja la tradiciaj panoramaj artikoloj similas al la tagĵurnaloj kiuj, laŭ Karel Čapek, “ĉiumatene aperas, eĉ se dum la antaŭa tago okazis absolute nenio”.

    Sed oni ne povas diri, ke okazas nenio en Esperantujo, baze difinebla kiel aro da dise loĝantaj homoj, kiuj fordonas al Esperanto parton de sia libertempo. Kvankam laŭnombre Esperantujo ne superas urbon kun cent mil loĝantoj, ĉiujare en ĝi okazas centoj da diversspecaj renkontiĝoj, funkcias kelkaj miloj da klub(et)oj kaj asocioj, aperas multaj gazetoj kaj libroj.

    Malpli amase

    Malgraŭ la nestabila situacio kaj eventuala bojkoto, UEA decidis kongresi en Tel-Avivo, kaj ĉi tiu kongreso iĝis la malplej amasa UK de la lasta jardeko, eĉ malpli granda ol la Aŭstralia UK (1997). Bedaŭrinde, partoprenis neniu esperantisto el la arabaj landoj, kie UEA provas organizi kampanjon, kaj la postkongresa rebrulo de la konflikto en la regiono verŝajne rapide forgesigis, ke “pacaj batalantoj” ĉi-jare unuafoje kongresis en la Sankta Lando.
     
    Foto: Kvankam la Tel-Aviva kongreso estis vere malgranda, la kongresanoj povis dum ĝi pli facile interkomunikiĝi kaj en la Kongresejo kaj ekster ĝi. (Fotaĵo de CO UEA)
    Malpli grandaj ol kutime estis ankaŭ la kongresoj de TEJO (Hongkongo) kaj SAT (Moskvo), kiuj logis malpli da personoj ol, ekzemple, la fervojista kongreso en Budapeŝto, landaj kongresoj en Brazilo, Japanio kaj Litovio, junulara festivalo apud Venecio kaj ĉiu el la du jar-ŝanĝaj renkontiĝoj en Germanio.

    La magreco de tiuj kongresoj ŝrumpigis la membronombron de la organizintaj asocioj. Unuafoje post 1986 la individua membraro de UEA ne atingis 7 mil. La membraro de TEJO falis sub 700, kaj SAT raportis pri nur 930 anoj. Supozeble en 2001 la kongresoj en pli allogaj landoj (Kroatio, Francio, Hungario) plimultigos la kongresanaron kaj la membraron, tamen la membrokrizo devas atentigi la asociajn responsulojn pri pli adekvata interna politiko.

    Cetere la 4a Eŭrop-Unia kongreso estis sukcesa kaj kvante kaj kvalite — Esperanto plu restas plej disvastigita ĝuste en Eŭropo.

    Kion ni diskutas?

    Efektive, en Eŭropo loĝas pli ol duono da membroj de UEA kaj SAT, ĉi tie kutime okazas iliaj kongresoj. Aliaj internaciaj asocioj, ekzemple OSIEK kaj LF-koop, ankoraŭ neniam okazigis siajn ĉefajn aranĝojn ekster Eŭropo. La agado de ERA, EEU kaj diversaj sendependaj iniciatoj (precipe la informa aktivado de Dafydd ap Fergus) metas en la tagordon la demandojn pri pli kunordigita agado en Eŭropo, interalie pri malfermo de oficejo en Bruselo. Probable pro la Eŭropa jaro de lingvoj (2001) “Esperanto en Eŭropo” plu restos la ĉefa diskuttemo en Esperantujo.

    La alia ofte traktata temo en 2000 estis la evoluo kaj strategio de la esperantista komunumo, kiu devas ŝanĝi sin adapte al la rapide ŝanĝiĝanta mondo, por ne iĝi areto de kuriozaj manietuloj.

    En Tel-Avivo estis lanĉita diskuto pri la nova strategio de UEA, kiu daŭrigos Kampanjon 2000 (ĉu tiu estas plenumita?) Tamen la publikigita projekto apenaŭ serioze konsideras la berlinan proponon de Enderby laŭ kiu UEA iĝus “asocio por la homaj rajtoj, kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus disvastigi Esperanton pli forte ol nun pere de ĉefa pledo pri homaj rajtoj aŭ, se vi permesas, civilaj liberecoj”.

    Se temas pri la homaj rajtoj, la rajtojn de la esperantistoj intencas defendi la Esperanta Civito, kiu fondiĝos en junio 2001. Kvankam ĝuste la Civito estas inspirata de raŭmaj ideoj, la ĉefa omaĝo al la Manifesto de Rauma (1980) okazis en ties naskolando Finnlando kadre de seminario 20 jaroj post Raŭmo preparita de Jouko Lindstedt, unu el la tri kunaŭtoroj de la dokumento, kies tezoj estas diskutataj ĝis nun.

    44 jarojn post la Principaro de Frostavallen, UEA pretigis Gvidliniojn por informado pri Esperanto. Malkiel la antaŭa dokumento, ĝi ne listigas la ĉefajn erarojn en informado, nek donas konsilojn pri insignoj kaj vestaĵoj, sed proponas “konsciigi la publikon pri la ekzisto de lingva neegaleco kaj pri la ekzisto de tutmonda, egalece funkcianta lingvokomunumo, en kiu ĉiuj bonvenas”. Ĉu komenciĝas distanciĝo de “dua lingvo por ĉiu” kaj konceptado de Esperanto kiel la ĉefa komuniklingvo ene de nia malgranda grupo kun propraj tradicioj kaj interesoj?

    Ekstere

    Sendepende de la respondo al ĉi tiu demando UEA daŭrigas sian eksteran agadon, precipe inter neregistaraj organizaĵoj. Ĝi reprezentiĝis, interalie, en Jarmila Forumo de NROj, Konsulta Komitato de Unesko por Lingva Plureco kaj Multlingva Eduko, Kongreso de Internacia Asocio de Edukistoj por Monda Paco kaj en kolokvo “Kulturo de paco: aganta ideo”. Eŭropa Esperanto-Unio lanĉis proponon pri Konstanta konferenco pri la lingvoproblemo en Eŭropo. Esperantistoj (kun)manifestaciis sur stratoj de Parizo kaj San-Paŭlo.

    Sed eble la plej interesaj eksteraj iniciatoj estas projektoj Indiĝenaj Dialogoj kaj Interkulturo (al ĝi aliĝis jam cent klasoj) kaj la movado por “Lingvaj Festivaloj”. Tiujn festivalojn okazigas junularaj Esperanto-grupoj por prezenti diversajn lingvojn kaj iliajn kulturojn — kompreneble, kun emfazo de Esperanto.

    La kultura jaro

    Kvankam la movadaj kongresoj de UEA, SAT kaj TEJO ĉi-jare ne povas esti nomitaj sukcesaj, tiun epiteton meritis la du festivaloj de la Esperanto-kulturo en Francio (KAFE) kaj en Finnlando (KEF). Precipe multajn pozitivajn reagojn vekis KEF 2000 en Helsinki pro la elstara programo muzika, poezia kaj teatra, kaj pro la entuziasmiga etoso reginta dum ĝi. Ĝuste antaŭ la festivaloj Vinilkosmo finrealigis sian projekton Kolekto 2000 de dek K-diskoj kun junulara muziko. Kaj en Moravia filharmonio estis prezentita Esperanta Simfonio de David Gaines por mezsopranulino kaj orkestro.
     
    La finnlanda grupo Dolĉamar en KEF 2000 kantis por esperantistoj kaj por ĉiuj dezirantoj en la urbocentra parko de Helsinki. (Fotaĵo de Sakari Kauppinen)

    Plu aktivas eldonemuloj. Surmerkatiĝis gravaj tradukoj: La lada tambureto de Günter Grass, Resurekto de Lev Tolstoj, La hobito de Tolkien, La ŝaŭmo de l' tagoj de Boris Vian… Inter la originale verkitaj libroj estas menciendaj Surklifa de Serĝo Elgo kaj Neniu ajn papilio de Trevor Steele (laŭreato de OSIEK-premio pro alia libro).

    Tiuj aferoj nun ŝajnas preskaŭ same ordinaraj kiel UKoj, sed ne necesas forgesi, ke en la epoko de “vinilaj diskoj” oni simple ne havis popularan dancmuzikon en Esperanto kaj ke dum 1950–79 (tridek jaroj) estis eldonitaj malpli ol 20 romanoj originale verkitaj en Esperanto.

    Gazete

    Sed la kultura gazetaro ne progresas. Plu falas la abonantaro de Kontakto. Post la malapero de Iltis-Forumo kaj Riveroj ĉesis aperi Kulturaj Kajeroj, kaj aŭtune Esperantujon konsternis informo pri tio, ke ekde 2001 El Popola Ĉinio aperos nur elektronike.

    Pro la paŭzo de La Brita Esperantisto (eble la plej leginda nacia Esperanto-gazeto en la jaroj 1990aj) la Estraro de EAB decidis ke al la membroj de la asocio estu provizore sendata La Ondo de Esperanto. Dank' al la nova redaktoro, Stano Marček, Heroldo de Esperanto plibonigis siajn enhavon kaj aspekton.

    La movadaj gazetoj evoluas en konkurenco kun la kreskanta ret-informado, per kiu rapide kaj nemultekoste (ofte senpage) estas disvastigataj novaĵoj kaj opinioj. Pli ol du mil esperantistoj jam registriĝis en la publike atingebla adresaro, kaj supozeble pli multaj uzas la reton sen anonci sin (por eviti nebezonatajn informojn). Sed krom kunigi la homojn Interreto ankaŭ disigas ilin. Ekzemple, multaj ret-aktivuloj ne atentas la aliajn aplikosferojn de Esperanto. Krome, nur rete disvastigata materialo (ekzemple, pri kelkaj Esperanto-renkontiĝoj) ne atingas la pli grandan parton de la esperantistaro, kiu ne havas ret-aliron.

    Menciendaĵoj

    — Antaŭ la Tel-Aviva UK, en Amano UEA okazigis sian unuan seminarion por arabaj esperantistoj.

    — En Britio ekagis Esperanto-partio.

    Pasporta servo unuafoje listigis pli ol mil adresojn.

    — Reaktiviĝis Pola Esperanto-Junularo.

    — Kastelo Greziljono kaj Esperanto-redakcio de Radio Aŭstria Internacia sukcesis daŭrigi sian agadon malgraŭ malfavoraj cirkonstancoj.

    — Fondiĝis Astronomia Esperanto-Klubo, kiu jam okazigis fakan seminarion kaj eldonis jaran almanakon.

    — En Toruń (Pollando) okazis la jubilea 20a Internacia renkontiĝo de popolaj orkestroj.

    Yomiuri Shinbun, USA Today kaj The Times of India, ĉiu kun milionoj da legantoj, pozitive informis pri Esperanto.

    — Ekde marto Barbara Pietrzak eklaboris, post Andrzej Pettyn, kiel estro de la Esperanto-redakcio de Pola Radio.

    — William Auld iĝis laŭreato de la 7a Esperanto-Kulturpremio de Aalen.

    — Ne unu, sed tri personoj (Hans Bakker, Jouko Lindstedt, Mauro La Torre) estas proklamitaj kiel la Esperantistoj de la Jaro 2000.

    ***

    Enirante en la trian jarmilon ni memoru pri la samideanoj, kies vivo ĉesis en la pasinta jaro. Por ĉiam forlasis nin Märtha Andréasson, Zsuzsa Barcsay, Ingemund Bengtsson, Stanislava Chrdlová, Rüdiger Eichholz, Thomas A.Goldman, Jiří Karen, Leopoldo Knoedt, Karl Maier, Jan Strönne, Anton Zachariáš kaj aliaj meritplenaj esperantistoj.

    Foriras la malnovaj generacioj, venas la novaj. Laŭ Kep Enderby “eĉ se la revoj de niaj pioniroj pri Rapida Fina Venko ankoraŭ ne realiĝas, oni rajtas honeste kaj memfide diri ke la fenomeno Esperanto sendube sukcesis vivteni sin kaj progresi dum tiu ĉi tumultega jarcento … atendi pli estis utopie kaj tro optimisme”. De ni, nuntempuloj, dependas la estonteco de Esperanto. Se ni faros nenion, pri Esperanto memorigos eble nur muzeoj, bibliotekoj kaj la subneĝa Mesaĝo por venontaj generacioj, metita en Antarkto 27 apr 2000 memore al Monda Scienca Pintkunveno — dank' al aktivuloj de Argentina Esperanto-Ligo unu el la kvin lingvoj de la mesaĝo estas Esperanto.

    Aleksander Korĵenkov


    Renkonte al Zagrebo

    Ministrino pri turismo Pave Zupan-Rusković akceptis 27 nov trimembran delegacion de LKK de la Zagreba UK kaj informiĝis pri preparoj por la kongreso.

    La ministrino konatiĝis kun la kongresa temo, kun turismaj prospektoj pri Kroatio en Esperanto (kvar pri Zagrebo kaj po unu pri la urboj Osijek, Varaždin, Ďurďevac), kun Esperanto-poŝtmarko eldonita en 1997 kaj tiu preparata por 2001 kaj kun la Esperanto-monero. Ŝi promesis helpi pri klopodoj eldoni geografian mapon de Kroatio en Esperanto por la kongresanoj kaj favore traktis aliajn petojn de LKK. Faruk Islamović, LKK-ano pri ekskursoj, informis ŝin pri la ekskursa programo de la 86-a UK.

    La ministrino, kiu mem lernis Esperanton en lerneja tempo en Dubrovnik, akceptis inviton fariĝi membro de la Honora Komitato de UK. Por la Dua Bulteno ŝi kontribuos per bonveniga saluto.

    Spomenka Štimec


    Por kulturo de paco en Parizo

    Pli ol 130 neregistaraj organizaĵoj (NRO) partoprenis 24–25 nov 2000 en kolokvo “Kulturo de paco: aganta ideo”. Ĝi okazis en la Unesko-domo en Parizo kaj estis organizita de la NRO-Ligokomitato de Unesko por revui la agadon de la tutmonda movado por kulturo de paco kaj neperforto. Tiu movado estis lanĉita komence de 2000, Internacia Jaro por la Kulturo de Paco.

    Krom bilanci la agadon de NROoj kaj la atingitajn rezultojn, la kolokvo diskutis ankaŭ kiel plifortikigi kunlaboron inter NROoj kaj Unesko sojle de la Internacia Jardeko por Kulturo de Paco kaj Neperforto por la Infanoj de la Mondo (2001–2010). La kolokvo laboris en plenkunsidoj kaj ok atelieroj laŭ la ok temoj de la agadprogramo de UN pri kulturo de paco.

    Malfermante la kolokvon la ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura, ĝojis pri la sukceso de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, dum kiu NROoj mobiliziĝis por disvastigi Manifeston 2000 iniciatitan de Nobel-premiitoj pri paco. Matsuura aldonis: “Ni povas aserti, ke la alvoko estis aŭdita: 72 milionoj da subskribintoj — pli ol centono de la monda loĝantaro — jam aliĝis al Manifesto 2000”.

    UEA kaj ILEI estis oficiale reprezentitaj de Vincent Charlot kaj Renée Triolle. UEA kaj ILEI partoprenis en kvar atelieroj. Al tiu pri la temo “Subteni plenvaloran komunikadon kaj liberan cirkuladon de informoj kaj scioj”, UEA estis invitita kontribui per prelego. Philippe Berizzi kaj Karine Berizzi-Texier faris la prelegon, por kies preparado oni starigis retgrupon antaŭ la kolokvo.

    La prelego de Karine kaj Philippe Berizzi vekis intereson de la publiko. La fina raporto de la grupo elstarigis kiel ĝiajn specifajn kontribuaĵojn la nocion de lingva malegaleco, la deziron esti komprenita kaj la rifuzon ignori aliulon.

    La raportistino aparte menciis la reton de UEA, precipe la interretan, kaj la komunan lingvon kiel kontribuantajn al respekto de aliuloj kaj al “interŝanĝo kaj dialogo”.

    La ok atelieroj ebligis starigi konkludojn kaj precizajn rekomendojn. Monique Fouilhoŭ, prezidantino de la NRO-Ligokomitato de Unesko, resumis ilin ĉirkaŭ tri ĉefaj aksoj: la necesoj informi, formi kaj fine dialogi. Pri tiu lasta ŝi indikis ke la neceso dialogi kaj interŝanĝi implicas “partoprenigi ĉiun kaj redukti la lingvan malegalecon”.

    GK UEA


    Por Esperanto en Eŭropo

    Laŭ invito de UEA 15 elstaraj agantoj por Esperanto en Eŭropo, precipe ĉe la instancoj de Eŭropa Unio, kunvenis en Roterdamo 25-26 nov 2000 por klopodi kunordigi la plurajn iniciatojn, kiuj okazas en ĉi tiu kampo.

    La ĉefaj priparolitaj temoj estis la agado de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU), la agado de la brusela Laborgrupo pri la Lingva Problemo en EU (tute aparte la projekto NEIGHBOUR), la partopreno de esperantistoj en la Eŭropa Jaro de Lingvoj 2001, kaj ebla starigo de Esperanto-oficejo en Bruselo.

    Multaj ideoj kaj agad-direktoj estis funde analizitaj. Tio helpis ekkompreni la celojn de la malsamaj agantoj, kio estas nepra kondiĉo por kunordiĝi kaj subteni unu la aliajn, anstataŭ konfuzi eŭropajn esperantistojn per kontraŭdiraj mesaĝoj kaj iniciatoj.

    La planoj por la Eŭropa Jaro de Lingvoj 2001 antaŭeniras relative kontentige. La esperantistaro ricevos baldaŭ pliajn informojn pri ĝi per apartaj komunikoj.

    La projekto NEIGHBOUR troviĝas nun en repripensa fazo. Ĝi akiras trajtojn de scienca projekto, kies realigado devos esti en la manoj de neesperantistaj sciencistoj kaj de la eŭropaj instancoj.

    Komenciĝis la esplorado de la eblecoj trovi en Bruselo taŭgan ejon kaj precipe taŭgan deĵoranton por oficejo, kies labor-enhavo restas ankoraŭ pli precize difinenda.

    Pri EEU estis prezentitaj ideoj por doni al ĝi pli da forto en la kampoj de reprezenteco de la eŭropaj esperantistoj, firma kunligo kun la landaj asocioj en EU kaj agad-kapablo ĝenerale.

    Ĉiuj diskutitaj ideoj trovos konkretigon en la venonta periodo, tiel ke oni povas rigardi al la ĵusa kunveno kiel al promesoplena etapo sur la vojo al pli efika agado por Esperanto en Eŭropo.

    La kunveno rekonfirmis la utilon de konsultiĝoj pri specifaj laborkampoj kaj la oportunecon okazigi tiajn lige kun la Malferma Tago de la CO. Unuafoje oni spertis tion en novembro 1999, kiam UEA invitis al simila kunsido lingvopolitikajn fakulojn.

    GK UEA


    Nova peranto de UEA en Britio

    UEA denove havas kotizperanton en Britio. Ekde la kotizjaro 2001 pri tiu tasko zorgas s-ro Geoffrey Sutton, konata al multaj i.a. kiel iama redaktoro de la revuo Esperanto kaj tradukinto de la libro Kio estas demokratio?

    Britaj esperantistoj povas direkti siajn pagojn al la nova peranto je la adreso: Geoffrey H. Sutton, 17 Partridge Road, Aylsham, Norwich NR11 6DQ.

    UEA nun sisteme okupiĝas pri plidensigo de sia reto de kotizperantoj, ne nur en landoj kie peranto mankas. Interesitoj pri la tasko, per kiu diligentuloj eĉ povas iom enspezi, bv. kontakti la Direktoron de la Centra Oficejo.

    GK UEA


    Grava rekono de AIS

    Internacia Asocio de Universitataj Profesoroj kaj Lekciistoj (IAUPL) dum sia jarkunveno (7 okt 2000, Parizo) akceptis AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) San-Marino kiel membron. IAUPL estas prestiĝa asocio kun dekmiloj da membroj kaj havas konsultajn rilatojn kun UNESKO. La akcepto signifas gravan rekonon de AIS ekster la mondo de Esperanto-parolantoj.

    La kunvenon akompanis seminario pri “evoluo de la universitatoj”, al kiu AIS kontribuis per referaĵo pri “virtualaj universitatoj”. IAUPL publikigos nian kontribuon en la aktoj de la seminario.

    AIS lastatempe kontribuis ankaŭ al kongreso pri aŭtomata tradukado, en Exeter (Britio). La referaĵo temis pri aŭtomata rekono de parola Esperanto sur vorta nivelo.

    Sian sekvan studadsesion AIS okazigos jarfine dum la Internacia Festivalo en Treviro (Germanio).

    Reinhard Fössmeier


    Sankta Nikolao parolis Esperante

    1–3 dec, kaj organizita kiel ĉiujare de Esperanto Regiona-Societo de Poprad (Slovakio), laŭ la gvido de ties prezidanto Milan Zvara, okazis en ĉi belega pola vilaĝo Murzasichle Internacia Festo de Sankta Nikolao. Partoprenis ĉ. 30 homoj el Slovakio, Pollando, Britio kaj Hispanio.

    Sabate vespere, la 2an de decembro, alvenis Sankta Nikolao, tre bele ekipita per la tradicia episkopa vestaĵo, bastonego, mitro kaj longa blanka barbo, kaj disdonis amason da donacoj al la ĉeestantoj, kiuj, speciale la infanaro, ege ĝojis pro tio.

    Estas interese klarigi ke tio estis kiel vera miraklo, ĉar en la tempo kiam vivis Sankta Nikolao ankoraŭ ne ekzistis tiaj lernolibroj, li tre flue parolis Esperante. La etoso estis tre agrabla, loko belega (ĉirkaŭata de la belaj Tatraj Montoj). Pere de Esperanto ĉiuj babiladis kaj amikiĝis dum tiuj belaj kaj neforgeseblaj tagoj, kaj adiaŭis, esperante denove renkontiĝi okaze de Sankta Nikolaa Festo.

    Augusto Casquero

    Sankta Nikolao

    Foto: Sankta Nikolao (kiu havis voĉon tre similan al tiu de Milan Zvara) kun helpanta anĝelino kaj samideanoj el Pollando kaj Hispanio.


    Festivalo en Västerås

    Per prezentoj de 28 lingvoj, 5 muzikgrupoj, 3 specialaj manĝoj kaj pluraj prelegoj la unua lingva festivalo en Svedio ofertis abundan programon. Sed pli ol tiuj sekaj faktoj imponis la etoso.

    La organizado de LF estas por loka Esperanto-grupo konkreta agado, kiu ofertas al la membroj la eblecon engaĝiĝi pri agado utila por la socio. La grupo subite ekhavas agadon kiu ebligas, eĉ nepre enhavas, kontaktojn kun lokaj instancoj kaj aliaj organizoj. Tio — nerekte — signifas multon por la Esperanto-movado.

    Ekzakte tio okazis en Västerås — ekestis kontaktoj kun asocioj de enmigrantoj, kun instruistoj de fremdaj lingvoj kaj kun respondeculoj pri kulturo de la loka komunumo. Forte kontribuis al la agado ombrela organizo en kiu membras plej multaj enmigrantaj asocioj — ĝi disponigis ejon kaj financajn rimedojn.

    Dum la festivalo evidentiĝis, ke la loka publiko ankoraŭ ne malkovris la ekziston de la festivalo — preskaŭ ĉiuj ĉeestantoj estis konatoj de la “lingvoambasadoroj”, kaj nur tre malmultaj estis denaskaj svedoj… Sed tio ne malhelpis konatiĝon kun diversaj lingvoj el la tuta mondo, kiel ekzemple japana, nepala, rusa, kurda, tornedalfinna, aimara, somalia, tigrinja.

    Pluraj prezentis ankaŭ tipajn manĝaĵojn de sia lando, kaj kompletajn manĝojn ofertis somalia, greka kaj irana asocioj.

    Krom lingvo grava ero de la festivalo estis kulturo. Pluraj “lingvoinsuloj”, la salonoj kie oni prezentis la lingvojn, montris multon de kulturo kaj turismaĵoj de la koncerna lando. Plej impona estis la salono de la rumana lingvo — la rumana ambasado sendis multajn afiŝojn, videobendojn, ktp. Sed “kulturo” ankaŭ signifis muziko kaj danco. Plej sukcesaj estis Nataŝa kaj Oksana, kiuj kantis en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.

    La svedan lingvon reprezentis instruisto de la sveda kiu kutimis instrui al enmigrantoj, kaj tiel povis rakonti interesajn anekdotojn. Reprezentanto de la komunumo surprizis sian publikon per laŭtlegado de poemoj.

    Fine de la festivalo ni firme decidis venontan jaron organizi ĝin denove — verŝajne kun iuj ŝanĝoj, kaj espereble kun pli granda publiko.

    Sjoerd Bosga


    Zamenhof denove la unua!

    Antaŭ kelkaj monatoj ni informis pri la plebiscito kiun organizis Gazeta Wyborcza lige kun elekto de Bialistokano de XX-a Jarcento en kiu venkis Ludoviko Zamenhof.

    Nun ni estis informitaj pri la nova plebiscito kiun organizis alia gazeto Gazeta Wspolczesna (Novtempa Gazeto). Ĝi daŭris preskaŭ unu jaron kaj estis ligita kun la elekto de la plej populara kaj ŝatata persono kiu vivis en la regiono de Podlahio (nord-orienta regiono de Pollando) en la 20a jarcento. Kun granda ĝojo la redakcio informis nin, ke en la plebiscito venkis Ludoviko Zamenhof. La solena anonco de la rezulto okazis la 15an de decembro en la Podlahia Muzeo en Bialistoko.

    La redakcio invitis multajn gastojn kaj ĵurnalistojn el radio kaj televido. Estas invititaj ankaŭ reprezentantoj de Pola Esperanto-Asocio.

    Stanisław Mandrak


    Magistriĝu pri Esperanto

    Eblas fariĝi magistro pri Esperanto, kun kvalifiko de mezlerneja instruisto aŭ filologo de Esperantaj lingvo kaj literaturo post trijara kurso en ELTE-universitato, sen devigo restadi en Budapeŝto, escepte de naŭ tagoj, du fojojn jare. Informas: ELTE, Esperanto-fako, HU-1052 Budapest, Piarista koz 1. hekaszsu@freemail.c3.hu

    HeKo


    Kolombia bebo bone fartas

    Kongresanoj en Armenio

    37 partoprenantoj kunvenis 11–13 nov 2000 en la urbo Armenio, okaze de la 6a Kolombia Kongreso de Esperanto. Varman etoson kreis salutmesaĝoj de UEA, Akademio de Esperanto kaj de diverslandaj esperantistoj, speciale el Respubliko Armenio, kies nomon havas la kongresurbo.

    Profesoro Luis Jorge Santos-Morales per klera prelego enkondukis la neesperantistojn en nian aferon, kaj poste la ĉeestantoj ĝuis la artan vesperon kies ĉefan parton konsistigis la teatraĵo Tragedio en Suda Lando, originale verkita de Ricardo Carrillo kaj bele ludita de gejunuloj de la grupo ABEJA de Bogoto.

    Kelkaj meksikaj kanzonoj de Luis Casas alte levis la entuziasmon de la kongresanaro. La arta vespero finiĝis per kelkaj pensigaj “rakontoj” de Rikardo Carrillo kaj Jimmer Vásquez kaj per la neortodoksa deklamado de Ho, mia kor' fare de Rubén Torres.

    La duan kongrestagon komencis trihora Esperanto-Kurso de profesoro Santos-Morales. Oni spektis la filmon Cent Jaroj de Esperanto kaj aŭskultis prelegon de d-ro Frank William Daza Terapioj de antaŭaj vivoj. Maritza Román, juna reprezentantino de KEL-Tuluo, proponis kreadon de Kolombia Jarlibro kie oni trovu ne nur la nomon kaj telefonnumeron de la kolombiaj esperantistoj, sed ankaŭ pli personan informadon pri ili.

    La Ĝenerala Asembleo de Kolombia Esperanto-Ligo disvolviĝis glate. Post la raportoj de la prezidanto kaj la kasisto, kiu informis ke la kaso de KEL havas ĉirkaŭ $16.000 (8 USD), aliĝis novaj individuaj kaj grupaj membroj. La grupoj KEL-Tuluo, ABEJA, KEL-Bogoto kaj KEL-Kali estis akceptataj kiel membroj de KEL, kio donas al nia Ligo pli solidan karakteron. Por apogi finance la Ligon, oni starigis jarkotizon de $36.000 por ĉiu membro.

    La Asembleo elektis novan estraron: Rubén Torres (prezidanto), Rikardo Carrillo (vicprezidanto), Gloria Granada (sekretariino), Consuelo Polanco (kasistino); kaj Maritza Román, Hernando Maya kaj Rafael Mejía (kunkonsilianoj). Rimarkindas, ke en la nova estraro rolas du junaj membroj: Maritza Román kaj Rikardo Carrillo.

    Lastatage per prelego Homa Genaro Rikardo Carrillo klarigis kelkajn aspektojn pri la projekto kiu ebligis eklegi la kodon de la homaj genoj. Post la aŭskultado de argumentoj pri ĉiu el kvar proponitaj urboj, oni decidis okazigi la 7an Kongreson en Bogoto en 2001 kaj inviti esperantistojn de Medeĝino por ke ili okazigu la 8an Kongreson en 2002.

    La kongresanoj eksciis pri du gravaj literaturaj projektoj: profesoro Santos-Morales reverkas la libron Karlo de Edmond Privat laŭ la gramatikaĵoj hodiaŭ uzataj; kaj profesoro Carlos A. Castrillón preparas antologion de Kolombia poezio.

    La Kongreso dankis la organizintojn (Carlos A. Castrillón kaj Orlando Caicedo) pro tio, ke malgraŭ malfacilaĵoj ili sukcesis doni al la kolombia esperantistaro la ŝancon ĝui rekte nian lingvon kaj diskuti pri nia movado. Per tiu rekono finiĝis nia Kongreso.

    Oni povas konkludi ke la Kongreso plene sukcesis laŭ diversaj vidpunktoj:

    — La movado en Armenio ricevis impulson kaj la organizintoj de la Kongreso planas reaktivigi la lokan movadon.

    — La decido organizi regionan Kongreson en Perejro, kie ekzistas esperantistoj sed ne Esperanto-movado, revivigos nian lingvon en tiu urbo.

    — La fakto, ke ni “malkovris” la laboron de la poeto Carlos A. Castrillón estas sufiĉa kialo por diri, ke la Kongreso sukcesis.

    La kolombia esperantistaro klare konscias la gravecon de pli bona organizado de la movado kaj la ege gravan rolon de la komuna laboro de la lokaj grupoj. Ni scias ke nia movado ankoraŭ estas beba, sed ni scias, ke tiu bebo bone fartas kaj havas fortajn bazojn por kreski esperige.

    Rubén Torres


    Pli ol tricent en Kaunas

    9–10 dec 2000 pli ol tricent esperantistoj el Litovio kunvenis en Kaunasa Universitato de Vytautas la Granda por sia 36a kongreso. La raporto de la prezidanto estis disdonita al ĉiuj partoprenantoj, kaj prezidanto Povilas Jegorovas parolis pri la nuna situacio de Litova Esperanto-Asocio kaj pri ĝiaj perspektivoj. Estis diskutita ebleco organizi en Vilnius Universalan Kongreson en 2004 aŭ 2005.

    Posttagmeze komenciĝis Zamenhofaj Tagoj, al kiuj aliĝis ankaŭ gastoj el la najbaraj landoj: Latvio, Belorusio, Pollando. Partoprenis ankaŭ du samideanoj el pli foraj Koreio kaj Aŭstralio. Trevor Steele, denove loĝanta en Kaunas, rakontis pri siaj spertoj lige kun Esperanto, ekzemple kun lia filo, kiu denaske parolas Esperanton, kaj pri spirita kuracado en Brazilo. Aliaj partoprenantoj rakontis siajn impresojn pri someraj Esperanto-kongresoj. Vespere koncertis ensembloj el Litovio kaj Pollando.

    Dimanĉe la nombro de partoprenantoj reduktiĝis, ĉar multaj forveturis hejmen post la unua tago. La restintoj diskutis pri aktualaj problemoj de Esperanto-movado.

    Petras Čeliauskas


    110 vizitantoj en Roterdamo

    Jam por la 13a fojo pleniĝis de vizitantoj la sidejo de UEA en Roterdamo dum la Malferma Tago la 25-an de novembro. 110 gastoj el 12 landoj ĝuis la programon.

    La ĉefa gasto estis Spomenka Štimec, kiu dufoje prelegis pri sia verkista aktivado kaj aŭtografis siajn librojn. Ĉar ŝi estas sekretario de la Loka Kongresa Komitato de la 86a UK, ŝi uzis la okazon ankaŭ por doni freŝajn informojn pri la kongresaj preparoj.

    La librokulturan funkcion de la Malferma Tago plie emfazis la lanĉo de la Esperanta eldono de “La lada tambureto” de la Nobel-premiito Günter Grass. Ĉeestis kaj la tradukinto Tomasz Chmielik, kiu prezentis ĝin, kaj la eldoninto Georgo Handzlik, kiu regalis la publikon ankaŭ per trobadora koncerto.

    En la plenŝtopita biblioteko de UEA, kiu cetere funkciis kiel kinejo de Esperanto-filmoj, okazis krome prelego de Renato Corsetti, vicprezidanto de UEA, pri la nun preparata laborplano de UEA.

    Por la libroservo de UEA la tago estis aparte laboriga. Libroj kaj aliaj varoj vendiĝis je la suma valoro de 4249,65 eŭroj, kio estas la dua plej bona rezulto en la serio de Malfermaj Tagoj. Pleje furoris murkalendaro dediĉita al la Zagreba UK (28 ekz.), la romano de Grass (16) kaj nederlanda Esperanto-gramatiko (13).

    GK UEA


    10a konferenco de GIL

    Ĉiujare la germana scienca organizaĵo “Gesellschaft für Interlinguistik e.V.” (GIL t.e. la komunutila “Societo pri Interlingvistiko”) okazigas sian fakan konferencon, ligitan al la laŭstatuta jarkunveno de siaj membroj.

    La aranĝoj okazas en la Ĉaskastelo Glienicke en Berlin. Partoprenas ankaŭ nemembroj de GIL, ĉar ĉiu interesato kompreneble rajtas partopreni la aranĝojn de GIL. La konferenca lingvo ĝenerale estas la germana, kvankam neniu statuta paragrafo malpermesas la uzon de alia lingvo. Oni jam prezentis prelegojn en Esperanto, Ido kaj Interlingua. GIL eldonas la bibliografie orientitan bultenon Interlinguistische Informationen (IntI, kvar kajeroj jare) kaj publikigas la prelegojn de la fakprogramoj en kromkajeroj al IntI.

    Ke GIL tre klopodas trakti ankaŭ aliajn planlingvajn sistemojn ekster Esperanto, ĝi plurfoje montris dum siaj konferencoj. Tio aparte sukcesis dum la deka konferenco (17-19 nov 2000). La kadro-temo estis “Pri la strukturo de planlingvoj”. 30 personoj sekvis jenajn prelegojn:

    Latino sine flexione — kompare kun la Latina, d-rino Vera Barandovská-Frank (Paderborn)

    Pri la strukturo de Ido, Günter Anton (Prezidanto di Uniono por la Linguo Internaciona (Ido), Käthen)

    Strukturaj specifaĵoj de Occidental-Interlingue, Prof. d-ro Otto Back (Vieno)

    Pri la strukturo kaj evoluo de Interlingua, Peter Liebig (Representante de Union Mundial pro Interlingua, Leipzig)

    Naturalismo kaj Aŭtonomismo en planlingvoj — prezentita ĉe la ekzemplo de frazeologio, d-rino habil. Sabine Fiedler (Leipzig)

    La lasta instanco — kiu decidas pri la ĝusteco de planlingvaj esprimoj? d-ro Werner Bormann (Hamburg)

    Pri la strukturo de lingvoj de eksterteranoj, d-rino habil. Cornelia Mannewitz (Rostock)

    Strukturkomparo pri Esperantidoj — kion oni kritikas ĉe Esperanto? Claus J. Günkel (Eschweiler)

    La projekto Loglan kaj ĝiaj sekvoj: Logiko, homa menso kaj socia realeco, Ulrich Fellmann (Frankfurt/Main)

    La 11a konferenco de GIL, en la jaro 2001, verŝajne traktos la ideajn kaj kulturajn radikojn kaj tendencojn de planlingvaj movadoj.

    Detlev Blanke


    Seminario pri Billy Waldon

    Sep faktoj, tri tezoj, du demandoj: jen la rezulto de la tre interesa Novembra Monatfino de KCE, dediĉita al la afero Billy Waldon (Sekvojo), la esperantisto en la mortoalo de kalifornia prizono. La diskutojn enkondukis Olivier Tzaut, kiu persone vizitis plurfoje la malfeliĉan samlingvanon. Claudio Marinucci, de la societo Fos.ters, kontribuis per grava dokumentaro.

    La unuanimaj konkludoj de tiu seminario estas:

    — la afero Billy Waldon meritas pozitivan kaj aktivan atenton en Esperantio;

    — kiuj strebas helpi por atingi la revizion de la proceso, tiuj kontaktu Fos.ters (Friends of Sequoyah, Team Research Switzerland);

    — kiuj strebas la valorigon de la kazo interne de Esperantio, tiuj kontaktu la Evolukomisionon de la Pakto por la Esperanta Civito, konforme al la rezolucio de la Forumo en Karolovaro (28–29 jul 1999, tagprezidanto Yves Peyraut, SAT).

    HeKo


    Kurte

    La prelegaro de la Internacia Kongresa Universitato okupis la unuan lokon en la furorlisto de la kongresa libroservo ankaŭ en la Tel-Aviva UK — ĝi vendiĝis en 48 ekz; la dua plej populara verko estis Pri internacia lingvo dum jarcentoj de Isaj Dratwer (38 ekz.) La suma rezulto de la vendoj estas 21500 eŭroj. (GK UEA)

    Post trijara kompetenta sekretariado de la premio La Verko de la Jaro, s-ino Mari-Roza Vilain de Wolf petis esti liberigita de la posteno. (HeKo)

    Anstataŭ la demisiinta Ciprian Jauca ekde 22 nov la prezidantan postenon en Kanada Esperanto-Asocio transprenis Brian Kaneen. (Interredaktore)

    Kvin beninaj esperantistoj ĉeestis 17 sep en Niĝerio la oficialan inaŭguron de Badagry Esperanto-Movado. (Esperanto)

    Profesoro Mario Miranda ĉiutage gvidas kursojn de Esperanto al diversaj grupoj, ĉefe gejunulaj, ĉe Esperanto-Asocio de Buenos Aires. (Argentina Esperanto-Vento)

    28 sep Georges Lagrange, kiel prezidanto de Societo Yvonne Martinot, subskribis aĉetkontrakton de plia domo por Kvinpetalo; la domo ricevis la nomon Jeannine Vincent. (SES Informas)

    Esperantistoj okazigis standon kun sloganrubando antaŭ tribunalo en urbo Millau (Francio) okaze de juĝproceso pri konstruado de rapidmanĝejo MacDonald's. (SAT-Amikaro)

    Association charentaise d'espéranto ĉeestis 20 sep la tagon de la eldonistoj k zorgis pri budo en kolegio Pierre Bodet en Angoulême. (Franca Esperantisto)

    Estrarano de Litova Esperanto-Asocio Algimantas Piliponis estas honorigita per medalo Integra humanismo en la 3a renkontiĝo de kulturagantoj de Litovio k Pollando. (Litova Stelo)


    Viktor KudrjavcevTago de Zamenhof en Uralo

    Dudeko da jekaterinburganoj kaj gastoj de la urbo kunvenis en Jekaterinburg 17 dec okaze de la lasta ĉi-jarmila esperantista aranĝo en Uralo — tradicia Tago de Zamenhof.

    La programo estis tradicia. La prezidanto de Urala Esperantista Societo (UES), Viktor Kudrjavcev (sur la foto), rakontis pri la agado de UES; Halina Gorecka prezentis novajn librojn de Sezonoj; Aleksander Korĵenkov revuis la esperantistan aktivadon en la jubilea jaro.

    La kunvenintoj per aplaŭdoj akceptis la rezultojn de Liro-2000, volonte partoprenis en la konkursoj, babilis ĉe la festa tablo. Urala libro-servo per belaj rabatoj memorigis, ke la Zamenhofa Tago estas ankaŭ la Tago de la Esperanta libro.

    Dum la antaŭa semajno regiona televidkanalo OTV trifoje montris kadre de la kleriga programo 6- . specialan programeron pri Esperanto, kun prezento de la lingvo, intervjuo de Halina Gorecka kaj fragmentoj de videofilmo de Sergej Fedotov.

    Tatjana Kulakova


    Malgaja datreveno

    28 nov okaze de 60-jara datreveno de la sekreta instrukcio de NKVD, kiu anoncis esperantistojn kaj filatelistojn malamikoj de la popolo, la programo Nova malnova apartamento (televidkompanio RTR) okazigis 15-minutan elsendon pri Esperanto. Estis invitita Nikolaj Zubkov, la sola en Moskvo viva atestanto de la kontraŭesperantistaj reprezalioj, sed li neatendite ekmalsanis.

    Anstataŭ li venis gvidanto de la klubo Lev Tolstoj Nikolao Gudskov, kiu estis intervjuita pri historio kaj la kaŭzoj de la reprezalioj, ideologio de la Esperanto-movado, karaktero de la lingvo, rilato al Esperanto de Lev Tolstoj ktp. Gudskov interalie diris, ke nun, dum la anglalingva tutglobiĝo, la signifo de Esperanto principe kreskas.

    Bedaŭrinde la elsendo okazis en neoportuna tempo 1300 labortage), do ne multaj sukcesis ĝin spekti.

    Valentin Melnikov


    Nova klubo

    Post du gastvizitoj de esperantistoj, en Roslavlj (Smolenska regiono) 25 nov estis fondita junulara Esperanto-klubo. La ĉ. 20-homa membraro estas diversaĝaj studentoj de la Roslavla Filio de Moskva Ŝtata Industria Universitato (RF MGIU), tre esperantemaj kaj agemaj. La fonto de la entuziasmo estas la aprila semajna vizito de profesoro Helmar Frank kaj lia nova eventuala veno kun Esperanto-kurso pri kibernetiko. Krome, la gejunuloj aspiras novajn lingvajn sciojn, deziras varii la vivon, vojaĝi kaj komunikiĝi. Bv sendi gratulojn, invitojn, korespond- kaj aliajn proponojn rete al la kluba kunordiganto Vitalij Sidorov (raa@sci.cmolensk.ru, dlja Vitalija Sidorova) kaj normalpoŝte al Jelena Nikolajeva: 216500, Smolenska obl., Roslavl, ul. Respublikanskaja, 12-7.

    Irina Gonĉarova


    Esperanto kaj “veraj” homoj

    Dum pli ol dek jaroj mi observas la adeptojn de t.n. “Teorio de feliĉo”. Iuj opiniis ilin honesta bonfara societo, propagandistoj de sana vivmaniero — kaj protestis, kiam mi rekte parolis pri la totalisma sekto kun faŝisma ideologio (LOdE. 1994/3-4; 2000/8-9; 2000/12). Ja, du “feliĉuloj” estas membroj de SAT, kaj la grupo eĉ finance subtenis ties kongreson en Moskvo!

    Ni lasu al konscienco de SAT-aktivuloj tiun strangan kunagadon (miaopinie, ĝi pruvas nur la idean bankrotiĝon de SAT), kaj vidu nur la objektivajn faktojn.

    La “Teorio de Feliĉo” — kelkcent paĝoj da nebulaj vortoj — fine resumiĝas en la tezo: ĉiuj homoj disdivideblas inter “veraj” kaj “malveraj”; feliĉa povas esti nur “vera” homo, kaj la “malveraj” devas prizorgi tion, laborante por li. Nenio esence nova — ĉu ne la samon predikis Hitler, kiu same kiel la “veraj homoj” ne fumis kaj ne drinkis?

    Ĉiu novico devis kelkfoje mane reskribi la “Teorion”, do ĝi plene okupis lian cerbon kaj forpuŝis de tie ĉiujn proprajn pensojn (por plifortigi la efikon, la teksto estis poezieska, ritmo kaj ripetoj lulis la konscion). Krome li devis respondi centojn da demandoj pri si — do la gvidanto ricevis plenan informon pri “malfortaj lokoj” kaj povis ilin uzi.

    Ankaŭ la aliaj “edukmetodoj” estis tipaj por totalismaj grupoj: peza sensenca laboro kun la celo lacigi la homon, ke li jam ne povu pri io pensi. Forigo de ajna individueco: uniformo kaj samaj ekzercoj por ĉiuj. Ĉiu devis kuri semajne 100 km (sendepende de sanstato), ĉiutage verki versaĵon (temo kaj kvalito neniun interesis), kaj — lerni Esperanton.

    Ankaŭ tio celis nur balastigi la kapojn — eĉ la gvidantoj de la sekto ne povas normale paroli. Sed, bedaŭrinde, ili deklaris sin esperantistoj (do, kreis negativan reputacion de Esperanto por ekstera publiko) kaj aperadis en Esperanto-aranĝoj por reklami sin kaj varbi novicojn. Esperanto-aranĝoj en Zmijov (Ukrainio) eĉ tute ĉesis, sisteme perturbataj de “feliĉuloj”.

    Politike ili ĉiam subtenis la naziojn de Barkaŝov.

    Venis logika kaj justa fino: 7 dec la ĉefaj “feliĉuloj” estis arestitaj. De la “Malfermita akcia societo por helpo al pensiuloj kaj handikapuloj” oni konfiskis ĉ. 20 diversajn pafilojn kaj pli ol 300 kartoĉojn; krome la polico liberigis 4 neplenaĝulojn, kiujn “feliĉuloj” ekde aŭgusto uzis kiel senpagan laborforton kaj multfoje turmentis. En apuda hangaro troviĝis kelkdek kontraŭleĝaj enmigrintoj el ekssovetiaj respublikoj, kiuj tie loĝis kaj laboris po 16 horojn tage. (Defendantoj de la laboristaj rajtoj el SAT, aplaŭdu!).

    Bedaŭrinde, estis rete dissendita “al ĉiuj honestaj esperantistoj” histeria kaj mensoga “alarmo”, kun alvoko “fari demandojn al ambasadoj de Rusio en siaj landoj: kio okazis al J.Davydov kaj aliaj”.

    Tamen ĉiu vere honesta esperantisto povas deklari publike, ke Esperanto kiel lingvo kaj movado havas nenion komunan kun tiu koterio!

    Valentin Melnikov


    Jubileo de la Krasnojarska klubo

    Jubileo en Krasnojarsk
    Pasis jam 25 jaroj post 24 nov 1975, kiam la buroo de la Krasnojarska urba komitato de komsomolo (Komunisma Unio de Junularo) oficiale decidis krei Krasnojarskan urban esperantistan klubon, sed kunvenintaj 25 nov 2000 por la festo 55 krasnojarskaj esperantistoj, kelkaj el kiuj ĉeestis tiun pasintan karmemoran momenton, ĝis nun restas nemaljunaj kaj pretas ĝisvivi pluajn jubileojn.

    Nia klubo dum sia historio kelkfoje sanĝis la formalan nomon kaj agadterenon: Krasnojarska urba esperantista klubo, Krasnojarska Centra klubo de esperantistoj, Krasnojarska Regiona Societo de Esperantistoj, Krasnojarska Regiona Filio de ASE. Surbaze de la klubo estis fonditaj ankaŭ distriktaj kaj eninstitutaj kluboj, kiuj estis en la sistemo de la Klubo. Pro tio la nuna festo estas festo de Krasnojarska Esperanto-Klubo — kiel komuna ĝeneraliga nomo de la Krasnojarska Esperanto-movado.

    La tabloj en la kluba Salono (unu el sep klubaj ĉambroj) estis plen-plenaj de ĉampano, dolĉaĵoj kaj fruktoj. Granda torto kun la konvena surskribaĵo estis ornamita per 25 brulantaj kandeletoj, kiuj estis en la certa momento estingitaj fare de la plej malnovaj klubanoj. Grandeco de la torto permesis al ĉiu ĉeestinto formanĝi iom da Kluba 25-jaraĝo. Estis festaj paroladoj, kantoj de Sergej Bozin, Evelina Sokolova, Olga Bozina, Vlad Ŝĉebenkov kaj Sergej Miĥajlin. Komuna kantado daŭris preskaŭ du horojn — tiom da kantoj dum 25 jaroj iĝis ŝatataj de la klubanoj! Ekspozicio de la klubaj arkivaĵoj (nia historio estas konservata en multnombraj fotoalbumoj kaj paperujoj) vekis karajn rememorojn de la esperanto-dinosaŭroj. La fotaĵplakatoj, preparitaj de Alla Jaĥina, rakontis pri nuntempa vivo de la Klubo.

    Sed plej multe impresis la fakto, ke en la festo regis Esperanto, kiun ne forgesis eĉ tiuj, kiuj forlasis la Klubon antaŭ dek-dudek jaroj. Antaŭ la festo multaj personoj, kiujn mi kontaktis por inviti al la festo, avertis min iom hezite, ke eble ne povos normale komuniki en esperanto, rezervinte por si la rajton paroli ruse. Sed tio ne necesis, ĉar post nur kelkaj minutoj en la klubejo jam regis iama lingva etoso.

    La Klubo ricevis pli ol 20 gratulojn de niaj amikoj el Ruslando kaj eksterlando. Dankegon, karaj amikoj, memorantaj pri la fora klubo en Siberio!

    Prepariĝo por la festo okupis dum preskaŭ tuta monato la nunajn klubanojn, el kiuj multaj esperantistiĝis antaŭ kelkaj jaroj kaj nur aŭdis (eble kun ioma dubo) pri potenca krasnojarska esperantistaro.

    La evento pruvis, ke ili apartenas al io reale ekzistanta kaj inda. Krasnojarskaj esperantistoj progresis ne nur en la movado kaj la lingvo, sed ankaŭ en siaj profesiaj agadterenoj. Nun en nia komunumo estas deko da sciencistoj kun sciencaj gradoj, inkluzive doktoran, oni laboras en administracioj kaj universitatoj, justico kaj medicino, kio ofte helpas por klubaj aferoj.

    Certe, ankaŭ nian Klubon trafas multaj problemoj, kaj por solvi ilin necesas streĉe labori.

    Gravas konscii, ke malgraŭ la sanĝoj kaj ioma individuiĝo de la movado, en Ruslando la kluboj plu restas la sola rimedo por konstantaj vivaj interhomaj kontaktoj. Interreto ne povas nuligi ilian signifon. Iĝante grava informejo (aparte utila por la dissemita esperantistaro), Interreto ne permesas al siaj uzantoj komune kanti, premi manon de la amiko, brakumi kaj regali per speciale bakita torto dum naskiĝtago.

    Kaj por la ekstera publiko niaj kluboj plu estas simboloj de la esperanto-kulturo, reprezentantoj de nia komunumo. Ĝuste pro tio ni elspezis multe da fortoj kaj mono por konservi la Klubon, kvankam ne ĉiam tio estis facila, precipe dum la ok postsocialismaj jaroj.

    En la sekva artikolo mi provos prezenti kaj analizi historion de nia Klubo. Tio, eble, estos interesa por la legantoj de LOdE.

    Sergej Bronov
    Prezidanto de KEK, d-ro, profesoro


    Jubileo de Pacifiko

    21 okt Vladivostoka Esperanto-klubo Pacifiko festis sian 20-jariĝon. Kvankam la klubo estas relative juna, la historio de Esperanto en Fora Oriento kaj Vladivostok estas pli longa kaj riĉa: ĝi estas preskaŭ 110-jara. La unua societo de esperantistoj, gvide de Fjodor Postnikov, estis fondita ĉi tie en 1891 kaj funkciis ĝis 1937.

    La nuna klubo daŭrigas la tradiciojn de la unua societo, kaj strebas al agnosko de Esperanto kiel rimedo de internacia interkomunikado. En 1997 la klubo ekhavis la rangon de la Unesko-klubo. Inter la novaj membroj estas studentoj de la Teknika Universitato, kiuj studas Esperanton kiel nedevigan studobjekton, kaj kursanoj de la Supera popola lernejo.

    Al la jubileo de la klubo venis multaj gratuloj. Trifoje la ĉefa loka radio informis pri la jubileo kaj samtempe gratulis la klubon. La samon faris la ĉefa loka ĵurnalo Vladivostok. La festo pasis en la Societo de La Esploro de la Amura Regiono, kie nun situas la klubo. Okazis ekspozicio, prelego kaj multaj muzikaj kaj versaj gratuloj inter kaj dum la teumado.

    9–14 okt 2001 la klubo organizos la sekcion “Esperantologio kaj Interlingvistiko” en la 4a Internacia Studenta Kongreso kaj samtempe festos la 110-jariĝon de la Esperanto-movado en Fora Oriento.

    Aleksandr Titajev
    prezidanto de Pacifiko


    Jouko LindstedtLa justa solvo

    La eseo de Ziko Sikosek La Jarcento de Esperanto (LOdE. 2000: 12) vekis retan polemikon en Bja-listo. Ni publikigas, kun la permeso de la aŭtoro, reagon de d-ro Lindstedt, kiu estas, same kiel aliaj du personoj, La Esperantisto de la jaro 2000.
    Ofte mi malsamopinias kun Ziko Sikosek, kaj mi timas, ke li iĝis kvazaŭ kaptita de sia propra rolo de la “prezidanto de la opozicio”, de la ĉefa kritikanto de la movado; al mi ŝajnas, ke la kontraŭulo, la tradicia Esperanto-ideologio TEI, kiun li tiom ŝatas ataki, estas efektive konstruita de li mem. Sed estus neprudente simple preteratenti lian kritikon, ĉar li konas bone la historion de la Esperanto-movado kaj strebas al analizoj senantaŭjuĝaj.

    Ziko skribas:

    Oni povas defendi la tezon, ke ĉio jam tiam estis dirita kaj ke apenaŭ io nova poste aperis en Esperantio. Niaj ĉefaj trajtoj:
    1. La tri-ŝtupa argumentado por planlingvo trovis la finan formon. Unue, la “monda lingvo-problemo” kaŭzas malfeliĉon kaj obstaklojn al certaj bonoj kaj valoroj; due oni povas solvi la lingvo-problemon “kun ĉiuj pozitivaj kromefikoj” (Ivo Lapenna); trie la solvo estas ĝuste esperanto.
    Mi ŝatus subdividi la porEsperantan argumentadon iom alimaniere: unue, Esperanto estas justa solvo, ĉar ĝi ne estas la propra lingvo de iu ajn nacio aŭ ŝtato; due, Esperanto estas racia solvo, ĉar ĝi estas — relative! — facila.

    La dua argumento konfesinde fariĝis malforta en la nuna mondo, ĉar temas ne nur pri tio, kiel facile oni povas lerni certan lingvon, sed ankaŭ per tio, kion oni atingas per tiu lernoinvesto: kvankam la angla lingvo postulas pli da lernoinvesto (tempon k.a.) ol Esperanto, oni povas atingi per la angla tiom multoblan informaron kaj kontaktaron, ke tiumaniere kalkulite ĝi fakte estas multe pli racia elekto kiel lernota lingvo — nun kaj en la senpere antaŭvidebla estonteco.

    La argumento pri justeco estas tute valida, kaj tion oni vidas ankaŭ per tio, ke oni ofte uzas ĝin por la angla. Ekzemple, multaj finnlingvaj finnoj preferus uzi la anglan kun la svedoj anstataŭ la sveda, ĉar tiumaniere neniu en la komuniksituacio parolus sian gepatran lingvon. La nova granda finna-sveda-dana-norvega banko Nordea (en Finnlando Merita, en Svedujo Nordbanken, en Norvegujo Christiania) decidis ŝanĝi la internan lingvon for de la sveda al la angla, kaj unu el la argumentoj estis ĝuste la interna justeco. Se oni uzas tiun argumenton rutine por la angla, evidente ni ne estas frenezuloj uzante ĝin por Esperanto. Ni nur postulas, ke la argumento validu ankaŭ en la rilatoj kun la landoj anglalingvaj.

    Krome, laŭ mi la Esperanto-ideologio, ankaŭ la tradicia, havas ankaŭ trian parton, ne menciitan de Ziko. La esperantistoj sentas kiel sian devon antaŭenigi internaciajn toleremon kaj egalecon, kaj lige kun tio ili kredas, ke la Esperanta kulturo estas la embrio de la venonta vere tutmonda kulturo. Tiumaniere Esperanto estas identec-forma per tute alia maniero, ol la angla.

    Tiu “tria motivo”, por kiu la tradicia nomo estas “interna ideo”, estas certe parto de la tradicia Esperanto-ideologio. (“Interna ideo” kompreneble estas termino miskomprenata kaj eĉ primokata; eble ni devus simple paroli pri “la tria motivo” ĝis iu trovos pli bonan priskriban nomon.) La ĉi-supra formulo fare de Ziko simple ne estas adekvata kaj sufiĉa por priskribi TEI; ĝi respondas nur al la certa fluo en la “ekstera politiko” de la movado post la dua mondmilito, sed neniam kovris la tutan idean mem-difinon de la Esperantaj movado kaj komunumo.

    Se la aliaj internaciemuloj akceptis la anglan, kaj ni esperantistoj ankoraŭ kontraŭas tiu-uzan anglan kaj postulas
    “defendi” la naciajn lingvojn, ĉu la kontraŭ-internaciemuloj ne fariĝas aŭtomate niaj alianculoj?
    Tie Ziko laŭ mi rezignas sian analizemon — kiuj estas “la internaciemuloj”?

    Estas vere, ke naskiĝis nova generacio de “internaciemuloj” en certaj okcidentaj socioj, sed ilin interesas ĉefe la blankula, teknike evoluinta okcidenta mondo; maltoleremo, antaŭjuĝoj kaj perforta rasismo tute ne malaperis.

    Estas vere, ke multaj “internaciemuloj” uzas la anglan, sed ne estas vere, ke ili ĉiam vidas tion kiel tute senprobleman evoluon. Mi konas multajn homojn, kiuj opinias, ke ekzemple la uzo de la finna en la universitata instruado kaj scienco postulas defendadon, kvankam ili ne estas esperantistoj nek verŝajne trovas nian lingvon solvo realigebla.

    Mi mem uzas la anglan ĉiutage en miaj profesiaj kontaktoj, publikigis science ĉefe nur en la angla, konstante konsilas al doktoriĝantoj eldoni en la angla kaj pli bone lerni tiun lingvon. Samtempe mi estas ĉiutaga hejma uzanto de Esperanto, miaj Esperant-lingvaj TTT-paĝoj estas pli vizitataj ol la anglalingvaj, kaj nia familio vojaĝas eksterlanden preskaŭ nur al Esperantaj renkontiĝoj.

    La problemo en la argumentado de Ziko estas, ke ĝi kvazaŭ sugestus, ke homo kiel mi estas interne nekonsekvenca aŭ kontraŭdira. Tute male, mi sentas min mense sana, vivanta kaj en la realo kaj en la eventualo, kiel la homo devas fari.

    Ziko prenas kiel realan alternativon, ke pro la poluado oni estontece limigos certajn transportmanierojn. Iu ekonomiisto povus konsideri lin tiukampe “idealisto” — ĉar “kompreneble” ĉiuj homoj deziras nur pli da aŭtomobiloj kaj pli da malmultekostaj flugoj, alia alternativo estus idealisma ĥimero. Ziko tamen akceptas la alternativon, ke la racio venkos tiukampe. Kial ne ankaŭ lingve? Kaj eĉ se ni ne povas esti certaj pri tio, kial honti pro la valoroj kiujn ni jam kreis per Esperanto?

    Jouko Lindstedt


    Senvualigi la “misteron”

    Iom mirigis min la kovrilpaĝa indiko “Akademiaj problemoj” (LOdE. 2000: 11). Mi tuj scivolis: Ĉu eble okazis io nova, io grava? Je paĝo 6 mi tamen konstatis, ke temas [nur] pri la konata [sed ja bedaŭrinda] demisio kiel vicprezidanto de s-ro Michel Duc Goninaz el la Akademio de Esperanto. Tiun sian paŝon li motivis per iom nebulaj asertoj, kiujn la Akademia estraro senkaŝe publikigis kaj kiujn citas ankaŭ s-ino Martinelli. Sed supozeble la leganto postrestas kun dubaj demandoj: kio okazis do?

    Eble helpas iom senvualigi la “misteron”, se vi aldonas la jenon: la ĉefa “problemo” inter s-ro Duc Goninaz kaj la aliaj estraranoj temis pri tio, ke AdE decidis okazigi okaze de l' venonta UK en Zagrebo iun “Internacia Simpozio pri Lingva Planado kaj Leksikologio”. Tio estas aranĝo komuna de du akademioj: Hrvatska Akademija Znanosti i Umjetnosti kaj la Akademio de Esperanto.

    Oni do devis decidi pri la laborlingvoj de la simpozio. Proponite estis, ke la laborlingvoj estu la kroata, esperanto, la angla kaj la franca. Kaj tion s-ro Duc Goninaz ne akceptis: laŭ li, se kunlaboras AdE, devus esti nur esperanto. Jen la problema punkto.

    Miatakse, la estraro de AdE decidis laŭ la sola eblo: akcepti la kvar proponitajn laborlingvojn.

    Gerrit Berveling


    Hilelistoj renkontiĝos

    Hilelismon Zamenhof pripensis kiel universalan religietikan ponton inter homoj naskiĝintaj, edukitaj kaj vivantaj en diversaj kulturaj, religiaj, naciaj etosoj. Esperanto estas lingva parto de tiu multe pli ampleksa kaj ambicia Zamenhofa projekto. Fine de la aŭgusto 2000 hilelismon, en iom modernigita formo, renaskigis Hilelista Esperanto-rondo.

    La 1a Hilelista renkontiĝo okazos 23–26 jul 2001 en Zagrebo, tiusemajna ĉefurbo de Esperantujo. Ĝin povos partopreni ankaŭ nemembroj de la rondo, nur sen rajto voĉdonadi. Dum ĝi, laŭplane, estos iniciatita fondiĝo de Tutmonda Hilelista Asocio, kaj estos proklamitaj Statuto de THA kaj Hilelista religietika principaro. Ne estas antaŭvidita kongreskotizo.

    La hilelistoj celas nek rivali, nek kontraŭstari al iu ajn jam ekzistanta Esperanto-asocio. Hilelistoj havas parte proprajn celojn kaj idealojn, sed ili pretas kunlabori kun aliaj esperantistoj por kiel eble pli sukcesa disvastigado de Esperanto tra la tuta mondo.

    Bonvolu kontakti la kunordiganton de Hilelista Esperanto-rondo Mato Spekuljak letere (Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio) aŭ rete (mato.spekuljak@zg.tel.hr).

    Mato Spekuljak


    Survoje al konfederacio

    Je la unua decembra semajnfino okazis la 5a Esperanto-Konferenco ĉe Ronda Tablo kun Balo.

    En Zalaegerszeg (kromnomo Zego) kunvenis reprezentantoj de jure registritaj Esperanto-organizaĵoj: Hungaria Esperanto-Asocio, Kultura Esperanto-Asocio, Prospera Linio-Unuiĝo (Zalaegerszeg), teriroriaj asocioj el Tatabánya kaj Pécs kaj individuoj aŭ reprezentantoj de organizaĵoj, kiuj ne plenumas ĉiujn kondiĉojn por eniri la konfederacion. Sendis leteron Debrecena Esperanto-asocio.

    La Zalaegersega teamo de Jozefo Baksa estis preparinta la renkontiĝon bonege, kaj Jozefo Baksa ankaŭ gvidis la diskuton kun prudenta ekvilibro.

    Oni interkonsentis pri posta planado kaj fondado de tegmenta organizo por la reprezentataj (kaj aliaj) organizaĵoj. Do nun ekzistas, ŝajne, komuna intenco. Tio ne inkludas pretan kaj detalan projekton de la farota tegmenta organizaĵo (konfederacio).

    Montriĝis simptomoj de pli frua streĉo inter Kultura Esperanto-Asocio kaj Hungaria Esperanto-Asocio, tamen la reprezentantoj de tiuj organizoj plurfoje substrekis siajn reciprokajn toleremon, bonvolon kaj kunlaboremon.

    Estas reemfazite, ke instruante esperanton oni devas la kursanojn ankaŭ kapabligi trovi kontaktojn kun la esperantistaj movado, kumunumoj, vivo, praktiko.

    La postulo pri faka nivelo de la instruado restas evidenta. Estas, krome, konfirmite, ke oni informas (almenaŭ esperantistojn men) pri Esperanto-aferoj kun rimarkinda reguleco. Evoluas ankaŭ informado alekstera. Certe oni provos kaj povos atingi, ke la poresperantista informado restu sendependa kaj laŭeble multfonta. Tio, laŭ mi, estas dezirinda.

    Géza Felsó ekster-tagorde anoncis pripensadon kaj preparadon de negranda organizo, kies celo estus laborado por celoj porEsperantaj, kun reciproka kontrolado kaj taksado ene de malgranda grupo. Estis agrable vidi relative grandan partoprenon de la junularo.

    La kunveninta societo evidente ĝuis la balon kaj la vesperan programon, priĝojis donacojn kaj amikan kunestadon.

    Dankon kaj redankon al la organizintoj!

    Blazio Wacha


    Leterkesto

    Kara Redakcio!

    Esperanta klubo Laro arde gratulas vin okaze de la sukcesa eldono de la lasta LOdE en ĉi jarcento kaj jarmilo kaj el la tuta koro deziras al vi pluajn sukcesojn en la nova jarmilo.

    Kiel pri atesto de nia fido kaj ŝato al la periodaĵo ni informas vin, ke ni jam sendis abonon por la 2001a jaro — sume 10 ekzemplerojn. Tio estu nia kontribuo por la Tago de Zamenhof, la 15a de decembro, kaj la Tago de la Esperanta Libro.

    Nome de la klubanoj
    Vladimir Bespalov


    Mi deziras al vi ĉion bonan por la venonta Kristnaskfesto kaj la nova jaro 2001. La Ondo de Esperanto estis ankaŭ dum la jaro 2000 tre interesa por mi kaj garantiis kontinuan kontakton kun la problemoj de nia movado kaj donis bonan orientiĝon por mi.

    Hans Burkhard Dietterle


    La autoroLa plej bela gastejo de la urbo

    Novelo de Maeve Binchy

    Ili devintus ŝati unu la alian, la patrinoj. Finfine ili estis kiel samspecaj parademaj plumbirdoj. Plenaj de nocioj, plenaj de tio, kio laŭ ilia pensmaniero estis stilo. Sed ili malamis unu la alian ekde ilia unua renkontiĝo antaŭ 18 longaj jaroj, kiam iliaj respektivaj filo kaj filino fianĉiĝis en 1970. La patrino de Noel, kiu post unu jaro fariĝis Avinjo Dunne, havis lipon kiu krispis per si mem sen pliaj instrukcioj; kaj la patrino de Avril, kiu fariĝis Avinjo Byrne, havis longan vicon de sonoriletaj ridoj, kiu povus frostigi la sangon. Dum la geedziĝo ambaŭ havis edzojn, kiuj metis la feliĉon de la infanoj antaŭ siaj propraj teritoriaj luktoj, sed eĉ la komuna sperto de la vidvineco ne kunigis ambaŭ virinojn. Ili renkontiĝis unu tagon dum la jaro kaj tio estis la Kristnaska tago. Ili renkontiĝis por terorigi kaj detrui tion, kio povus esti sufiĉe eltenebla familia Kristnasko.

    Noel nomiĝis Noel, ĉar li estis Kristnaska bebo. Avinjo Dunne neniam laciĝis rakonti tion. Kiel la doloro venis dum la Kristnaska manĝo. Pri la visko kaj ilekso kaj paperstrioj ĉie en la akuŝeja ĉambro. “Ho, tiam oni sciis, kiamaniere festi Kristnaskon”, — ŝi diris akuze al Avril, kvazaŭ akuŝejo en 1950 estus pli malpli kiel la Balo de Versajlo kompare kun la regalo kiun oni ofertis al ŝi dum tiu ĉi tempo.

    Avinjo Byrne neniam malsukcesis klarigi, ke Avril havis tiun nomon, ĉar ŝi estis naskita en aprilo. Tre aminda monato, plena de sunbrilo kaj freŝaj floroj kaj ŝafidetoj kaj ĉio plena de espero. Tiutempe. Estus malgaja, frostiga ridtinto kaj malica rigardo al Noel. La impliko estis facile komprenebla. La vivo perdis la printempan impeton, ĉar ŝia filino edziniĝis kiam ŝi havis 19 jarojn, forĵetante poreterne ĉiun esperon.

    Noel kaj Avril triumfis super la komuna malŝato de siaj patrinoj. Fakte tio cementigis ilin pli profunde unu al la alia post tiom da jaroj. Ili diris, ke ili estis feliĉaj, ĉar la pesilo estis en ekvilibro. Por ĉiu trumpetado de Avinjo Dunne estis reciproka salvo de Avinjo Byrne. Kaj ili zorge samtraktis ĉiun patrinon, tiel ke ne eblis fari komparojn. Dum la unua dimanĉo en ĉiu monato ili vizitis unu patrinon aŭ la alian. La tri infanoj ŝatis la domon de Avinjo Dunne, ĉar ŝi havis akvarion kaj tiun de Avinjo Byrne, ĉar ŝi havis manksan katon kaj libron pri manksaj katoj, kiun ili legis ses fojojn dum la jaro kun kompleta fasciniĝo.

    Ne, por la infanoj ne estis problemo viziti la domon de ajna avinjo. Por Noel kaj Avril ĉiam estis defio. Avinjo Dunne havis striktan argumentadon kontraŭ katoj, kiuj disvastigis malsanojn, kaj cetere ĉu ne estis perverse havi kompatindan, stultan beston, kiu estis bredita misforme** kaj elmontris la malsupran parton. Avinjo Byrne ĉiam sukcesis mencii, kion ŝi pensis pri homoj, kiuj havis varman akvujon plenan da malfreŝa akvo kaj en ĝi frenezajn oranĝkolorajn fiŝojn, kiuj senespere ĉirkaŭnaĝis kun la nura celo plezurigi iun neŭropaton.

    Avinjo Byrne diris kutime, ke estis mirinde, ke Avril tiom bone sukcesis sen ĉiuj modernaj aparatoj, kiujn la plej multaj edzoj nuntempe aĉetis por siaj edzinoj. Avril simple grincigis la dentojn kaj premis lian manon por montri, ke ŝia patrino ne elbuŝigis ŝian malkontentecon. Aŭ Avinjo Dunne diris kun tiom krispita lipo, ke eĉ ŝanĝo de ventdirekto ne povus malkrispigi ĝin, ke ŝi vere admiris junajn virinojn kiel ŝia bofilino, kiuj ne tro okupiĝis pri ŝminkado kaj konvena vestado nur por plezurigi sian edzon aŭ por aldoni laŭdon al li. Nun estis la vico de Noel por manpremi. Ili konsentis, ke ili devis ĉiam rekonfirmi unu al la alia kiom ili amis sin reciproke, nur por reagi kontraŭ la efikoj de ambaŭ patrinoj kaj tio en si mem ne estis malbone.

    Ili nomis siajn infanojn Ann, Mary kaj John reage kontraŭ siaj propraj artifikaj nomoj. Ambaŭ patrinoj opiniis tiujn nomojn triste malkreivaj kaj ĉiu akuzis la infanon de la alia pro manko de vizio kaj stilo.

    Ann havis dek sep jarojn kaj devis prizorgi la distran programon dum Kristnasko. Ann bone studis komputilojn en la lernejo, kio estis granda helpo, ĉar organizi la distradon de la avinjoj fariĝis pli kaj pli komplike. La problemo estis la kresko de televidaj programoj kaj la havebleco de vidbendoj. Ĉi-foje estis tro granda elekto. Ann klarigis serioze al siaj gepatroj, ke estis pli simple en la malnovaj tagoj kiam estis nur La Sono de la Muziko kaj poste la kutimo de Papo kaj Reĝino. La patrino de Avril, Avinjo Byrne, opiniis, ke ĉiu kun ioma sento pri kvalito spektis la mesaĝon de la reĝino — ne temis pri porbrita aŭ anglama aŭ io simila, simple estis io, kion oni faris. La patrino de Noel diris, ke neniam estis parto de ilia kulturo spekti la reĝan familion. Sed nun ŝi memoris, ke efektive antaŭ longa tempo la servantoj en la domo ja ŝatis legi frandaĵetojn pri la regantaro, do jes eble estis fascine por iuj. Parolante pri si mem, spite ke ŝi ne akceptis ĉiun unuopan econ de Papo Johano Paŭlo, ŝi opiniis ke estis mizera katoliko, kiu ne trovis tion en sia koro: fleksi la genuojn dum unu tago el tricent sesdek kvin.

    Noel kaj Avril estis prudentaj kaj enkadrigis ambaŭ moŝtojn en la Kristnaska Tago. Estis kromaj ingrediencoj, kiel bone saniga promenado post la Papo kaj antaŭ la sekfruktaj tortetoj kaj la donacoj. Ili konsentis, ke estus tro peze por la vespermanĝo, se ili restus la tutan tagon endome. Eĉ dum pluvo aŭ neĝo ili devis montri sin surstrate kaj apudstrande. Ili promenis preter aliaj familioj, kaj Noel kaj Avril ofte demandis sin: ĉu ili vere estis feliĉaj aŭ ĉu ĉiu familio estis kiel ili, pulvobarelo, vulkano, kolekto de atendotaj katastrofoj?

    Kaj tiam post la fortaj kokteloj, kiuj venis kune kun la Reĝino, estis la Kristnaska Manĝo kaj Seriozaj Rigardoj kombinitaj kun “Dio mia, jam tiom malfrue? Ĉu tason da agrabla teo antaŭ ol ŝofori vin hejmen?”

    La vidbendmaŝino faciligis la vivon, ĉar nun ne plu necesis ŝanĝi kanalojn aŭ decidi surloke. Dum la lastaj jaroj la familio studis anticipe la Kristnaskan programon intense kvazaŭ temus pri la invado en Normandion. Popkanzonaj programoj estis ekster la debato pro la torento de insultoj, kiujn ili liberigus. Estis dubo pri komedioj. Ne valorus la flankrigardoj kaj miro, ĉu Avinjo Byrne kaptis la pintumon kaj ĉu Avinjo Dunne estus dironta, ke en ŝia tuta vivo ŝi ne kapablus kompreni kial iuj homoj ofendiĝas pro nenio. Ne eblis antaŭprogramigi la avinojn. Unu jaron unu havis altan moralon kaj la alian ŝi estis frivola, sed oni neniam sciis anticipe kiam estis kies vico. Estis simile al Kristnaskaj donacoj: festo aŭ malsato. Dorlotu ilin dum ili estas junaj aŭ donu al ili senton pri proporcioj.

    Ann sentis, ke la elekto de la distrado estis grava, sed ŝi konfesis, ke estis multaj problemoj. Se ili registrus Revenon al la Estonteco en unu kanalo dum la tagmanĝo, ĝi estus preta por spekti je la kvina, sed ĉu la avinjoj pretis spekti tempomaŝinon?

    La infanoj ŝatus vidi, laŭ la raporto de Ann, filmon La Imperio rebatas. Ili esperis, ke ŝi kapablus envicigi ĝin en la surbendigan programon. Sed ĝi daŭris de la kvara ĝis la sesa kaj ili verŝajne bezonos vidi ion tiutempe, probable ion jam surbendigitan, kio signifis, ke ili ne povos surbendigi samtempe.

    Ann miris, ĉu eblis surbendigi Tempestan knabon, kies titolo sonis pli oportune por tutfamilia spektado ol Enamiĝanta. Ili ne sciis, pri kio temis Enamiĝanta, sed kiam Meryl Streep kaj Robert De Niro partoprenis, eble estus ioma palpumado kaj neniu sciis la eblan reagon de la avinjoj al surekrana karesado.

    Noel kaj Avril observis la seriozan vizaĝon de sia filino ĵonglanta kun la programoj. Jo Maxi Show, kiun Mary kaj John ŝatis, estis ekster la debato, ĉar la avinjoj ne toleris ion tian. Ludi la Ludon estis priskribita kiel Kristnaska Petolo, kaj ĉiam estis malsaĝa supozo, ke petolo povus plezurigi s-inon Dunne aŭ s-inon Byrne. Glenroe, evidente je la oka, sed ne necese la Senpaŭza Kristnaska Programo, kiu estis tro varia por la avinjoj. Eble ili ŝatus la knaban ĥoron de Dublin, sed ĉu vere indus pro la riproĉoj, kiuj povus erupcii ĉe Johnny Logan aŭ Dingbats?

    Ann diris, ke ŝi denove konsultos la pli junajn: devos esti eliro. “Ĉiuj familioj certe havas la saman problemon dum tiu tempo de la jaro, — ŝi diris saĝe, — estis nur tio, ke la etuloj plublekis pri Popkanzonaj pintoj kaj aliaj aferoj, kiuj estis ekster la debato. Ŝajne Kristnasko ne celas infanojn”.

    La koroj de Avril kaj Noel pleniĝis per tristeco. Ilia filino estis sen ajna aludo de ironio. Dum sia tuta vivo ŝi pensis, ke Kristnasko temis pri la avinjoj kaj pri kontentigo de ili tiom, kiom ili mem permesis.

    Avril mordis sian lipon, kiam ŝi memoris tion kio estis tiom longa kiel mil Kristnaskaj tagoj, kiam Avinjo Dunne rigardis ŝin supren kaj malsupren kaj demandis, kiam ŝi alivestiĝos kaj poste kun lipkrispo petis pardonon kaj diris, ke kompreneble ŝi jam alivestiĝis kaj kiom prudenta ŝi estis ne surmeti ion elegantan.

    Ŝi memoris aliajn milojn da festoj kiam Avinjo Byrne ekzamenis la etikedon de la supermarkta vinbotelo kaj demandis Noel'on pri la nomo de ilia vinkomercanto kaj ĉu ili elektis ion specialan tiujare. Noel palpserĉis ŝian manon sub la tablo. “Ne gravas, — li diris al ŝi. — Ni ĉiuj havas nian propran vivon”.

    Certe, sed iliaj infanoj ne havis la Kristnaskfeston, kiun ili devus havi.

    Se ne estus avinjoj, imagu kiel povus esti. Imagu.

    Avril dorlotis sin. Ili povus ellitiĝi pli malfrue. Ili povus matenmanĝi en matena robo. Unu tason da teo post alia ili povus spekti la vidbendon kun La Freneza Hotelo. La epizodon kun la rato de Manuelo. Ĉiuj ŝatis ĝin. Ne estus kaŝaj rigardoj al la du bonaj foteloj por vidi, kiamaniere ĝi estis perceptita.

    Ili povus promeni mallonge en malnovaj vestaĵoj, iri al lokoj kun koto kaj montri aĵojn unu al la alia kaj ridi. Kiel ili faris dum normalaj tagoj. Ne iri kun avinja rapideco kaj sen ekzamenado kaj poent-disdonado.

    Ili ne bezonus spekti Papon kaj Reĝinon. Ilia Kristnaska mesaĝo estus enfamilia.

    La meleagro gustus pli bone sen analizado, eksplikado kaj bedaŭrado. Ili povus manĝi grekan jogurton kune kun Kristnaska pudingo, kion ili pli ŝatis ol fari brandumitan buteron por la elmontrado. La infanoj povus laŭte ekridi pri la ŝercoj en la kukoj anstataŭ kapklini saĝe kun la avinjoj, ke aĉeti kukojn de tiom neinda kvalito estas peko krianta al la ĉielo por venĝo.

    Noel sentis rankoron kontraŭ siaj du fratoj kaj fratino, kiuj neniam pripensis inviti la Patrinon. Eĉ unu fojon ili ne invitis. “Estas tradicio, ke ŝi vizitas Noel'on kaj Avril'on”, — ĉiuj diris kun granda kulpa trankviliĝo kaj donis al ŝi botelojn da ŝereo, ŝaflanajn botelojn por varmega akvo kaj etajn skatolojn da likvora ĉokolado, kiujn ŝi gardu por si mem, kion ŝi faris.

    “Kaj ĉu ne la fratino de Avril en Limerick povus preni s-inon Byrne? Nur unu fojon, nur dum tiu jaro? Kial devis esti tradicio? La maljunaj vespertoj eble ŝatus ŝanĝon, iom da varieco”, — Noel pensis senespere.

    Sed estis tro malfrue pripensi tion dum ĉi jaro. Planojn oni devus fari tre anticipe kaj neniam devus aspekti kiel, nu kiel ĝi estis.

    Avril kaj Noel rigardis unu la alian kaj por la unua fojo ili ne manpremis unu la alian por rekonfirmi, memorigi unu la alian pri la tuta komuna vivo, por substreki, ke unu tago ne estis granda cedo. Por la unua fojo ŝajne estis tro. Tiu tago estis por ĉies ĝuo. Kaj ilia familio serioze kredis, ke tiu tago estis por la infanoj.

    La sento daŭris pliajn tagojn kaj kondukis ilin al Kristnasko. La infanoj sciis, ke io ne estis en ordo. Iliaj patrino kaj patro, kiuj antaŭ Kristnasko kutime estis plenaj de petoj, alvokoj kaj instigoj, ŝajne iel perdis la Kristnaskan spiriton.

    Ili eĉ ne havis tiujn embarasajn mezaĝulajn ĉirkaŭbrakojn kaj manpremojn kiel kutime. Kiam Ann aŭ Mary aŭ John demandis pri iliaj planoj por la avinjoj, ili ricevis malabundajn respondojn.

    — Ĉu ni alportu la ŝirmilon, se Avinjo Byrne sidos en trablovo? — demandis Ann.

    — Do ŝi sidu en trablovo, — diris ŝia patrino neatendite.

    — Kie estas la lupeo por la televida gazeto? — demandis John. — Avinjo Dunne ŝatas havi ĝin ĉemane pro la malgrandaj literoj.

    — Do ŝi surmetu siajn damnajn okulvitrojn, kiel ni ĉiuj, — diris lia patro.

    Tiam la infanoj zorgis pri ili.

    Ann pensis, ke la patro eble havis masklan menopaŭzon. Mary demandis sin, ĉu ŝia patrino travivis mezaĝan krizon. Ŝi ne sciis, kio estis tio, sed estis programo en la televido kun multaj blankvizaĝaj virinoj en la aĝo de ŝia patrino, kiuj diris, ke ili ĵus travivis ĝin. John pensis, ke ili simple estis malbonhumoraj, kiel instruistoj, kiuj en la lernejoj malbonhumoriĝis por la duono de la lernojaro. John esperis, ke la gepatroj venkos ĝin, ĉar estis tre malgaje kiam ili “formordis la kapon” de ĉiuj.

    La tagon antaŭ Kristnasko ĉiuj sidis apud la kameno. Ĉiuj deziris vidi la saman filmon, post kelkaj minutoj ili donus sin al James Stewart. Ne estis plendumaj sentoj, pri kiu sidis kiel, pri la honora pozicio pli proksime al la fajro aŭ al la aparato. Neniu ĉasis lupeon aŭ trablov-forigilon.

    Noel kaj Avril ĝemis.

    — Mi bedaŭras pri la avinjoj! — Avril diris subite.

    — Estus agrable, se vi ĉiuj povus havi normalan Kristnaskon, kiel ĉiuj infanoj, — diris Noel.

    La tri infanoj rigardis ilin nekredeme. Tio estas la unua fojo de bedaŭro iam ajn. Kutime ili diris, kiom feliĉaj ili estis pro tio, ke ili havas du avinjojn kiuj eĉ vizitas ilin dum Kristnasko.

    Neniam ili kredis tion, kompreneble, tio estis kiel: “krustoj estas bonaj kaj rapidmanĝadejoj malbonaj”, — ili aŭdis kaj akceptis, kiel ion, kion oni diras. Ili jam diris tion tiom longe, ke ĝi nun estis parto de la enscenigo. Estis pli simple aŭskulti kaj forgesi ol tiu nova maltrankvileco inter iliaj gepatroj kaj tiu nova revelacio ke avinjoj finfine tamen ne estis tiom Bona Afero.

    Ann kaj Mary kaj John ne ŝatis tion. Tio ŝanĝis la naturan ordon de la aferoj. Ili ne ŝatis ŝanĝon de aferoj. Kaj nepre ne dum Kristnasko.

    “Estas ja via tago, vi scias,” diris Avril.

    “Pli via ol ilia, efektive,” la vizaĝo de Noel impetis al klarigo.

    En la fajrolumo la tri infanoj rigardis ilin. Ili ne estus aŭskultontaj klarigon. Neniu akuzo pri geonkloj, kiuj ne transprenis sian parton. Ne vortoj kiel “ŝarĝo” aŭ “ĝeno”. Certe ne dum Kristnaska tempo.

    Ili devis paroli rapide, por eviti ke ili diru nedirendajn aferojn.

    — Ni pensis, ke eble ni surbendigu Stelvojo Tri kaj donu al ili iusencan ĝisdatigon pri kiu estas kiu, vi scias: Kirk kaj Spock kaj Scotty, — diris John.

    — Kaj eble Avinjo Byrne estas en spiritstato rememoriganta pri Drakula kaj Frankenŝtejn, — diris Mary esperoplene.

    Ann, kiu maturiĝis dum ĉi tiu Kristnasko, komprenis preskaŭ ĉion. Subite ŝi diris mildvoĉe:

    — Kaj ne povus esti multe da loko por ili en iu alia gastejo, ĉar tiuokaze ili estus irintaj tien, do ili estas feliĉaj, ĉar ĉi tie estas la plej bona gastejo de la urbo.

    Tradukis el la angla Wolfgang Kirschstein


    Notoj de la tradukinto

    * En la franca lingvo Noël estas Kristnasko, kaj avril estas aprilo.

    ** Manksaj katoj estas senvostaj.

    Maeve Binchy (1940–) estas irlanda ĵurnalistino kaj verkistino. En ŝiaj rakontoj kaj noveloj temas pri la vivo en irlandaj vilaĝoj kaj urbetoj, kies enloĝantojn ŝi portretas kun akra, sed bonhumura observemo. En 2000 ŝi anoncis la finon de sia literatura kariero.
     


    RublovJubileo de Sergej Rublov


    Sergej Grigorjeviĉ Rublov naskiĝis 14 jan 1901 en Odeso. Esperantistiĝis 17-jara kaj baldaŭ iĝis unu el gvidantoj de la movado en Odeso; membro de CK SEU; ekde 1929 membro de Internacia Lingva Komitato. Aŭtoro de Struktura, Laŭsona kaj Sistema vortaroj de Esperanto, kiuj restis manuskriptaj. Grandan sukceson havis lia lernolibro “Esperanto-rondeto”.

    Sed unuavice li estas fama kiel tradukisto. Li tradukis en Esperanton pli ol 600 verkojn de rusaj poetoj — plej konataj estas la fabloj de Krilov.

    Li rimarkis: “Laŭ siaj poeziaj eblecoj Esperanto estas mirinda lingvo”. Li opiniis ke poezio estas muziko kaj tiun muzikon oni ne devas rompi. Kiel por tradukisto, por li gravis ekzakte respeguli la nuancojn, transpeni harmonion kaj sonon de la verso. Tiel aperis lia specifa, tuj rekonebla stilo.

    Nikolaj Nekrasov

    Al Zina

    Vi ankoraŭ rajtas pri la vivo,
    Sed treniĝas mi al morta fin'.
    Lasas min la glor' sur viv-deklivo,
    Estu tiel — ne bedaŭru ĝin.
    Ĝi ne brilos longe kun fatalo
    Apud mia nomo en senfort':
    Por poet' malhelpis min batalo,
    Por batal' malhelpis versa vort'.
    Kiu servas al justec' kaj vero,
    Vivon sian donas tute for
    Al batal' por frato en mizero,
    Tiun nur postvivas vera glor'…

    (1876)

    Tradukis el la rusa Sergej Rublov (1901-1978)


    Novaj libroj

    Turisma Esperanto-Kalendaro 2001 / Red. Andrzej Grzębowski kaj Tomasz Jan Kudrewicz. — Bydgoszcz: Monda Turismo, 2000. — 24 pĝ., il.

    Turisma Esperanto-Kalendaro estas unu el la plej popularaj konsultlibroj en Esperantujo. Monda Turismo eldonis 3000 ekzemplerojn ankaŭ por 2001. La kalendaro enhavas adresaron de personoj, vojaĝoficejoj kaj organizoj en pluraj landoj kaj liston de la plej gravaj Esperanto-aranĝoj en la mondo. Pluraj kunlaborantoj ricevis ĝin senpage, kaj dezirantoj mendu ĝin en Bydgoszcz kontraŭ bagatela prezo 1 USD.


    Стен Бергман. По дикой Камчатке / Пер с эсп. А.Натинь. -- Петропавловск-Камчатский: Камчатский печатный двор; Кн. изд., 2000. -- 166 с., ил.

    Esperanto en Tra sovaĝa Kamĉatko de Sten Bergman rolas kiel pontlingvo. La libron pri la sveda ekspedicio de 1920–22, elsvedigis Birger Gerdman; ĝi estis eldonita en 1932. Post preskaŭ 70 jaroj Andris Natinj tradukis ĝin el Esperanto en la rusan lingvon. Interesa teksto, bona uzo de Esperanto; sed kelkaj el la malnovaj fotoj estas preskaŭ ne distingeblaj.

    La vorto Esperanto estas trifoje menciita, kaj komence de la libro inter la dankatoj estas ĝenerala direktoro de UEA Osmo Buller.


    Esperanta-rusa vortaro / Kompilis Aleksander Korĵenkov. — 3a eld. — Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, 32 pĝ.

    Malofte Esperantaj libroj estas reeldonataj. Tamen ĉi tiu vortareto, unue eldonita komence de 1997 vendiĝis tiel rapide, ke jam aŭtune 1998 sekvis la dua eldono, kiu same rapide elĉerpiĝis. La 3a eldono aperis en septembro 2000.

    La vortareto entenas ĉ. du mil vortojn. La bazo de la vortaro estas 706 radikoj de la unuaj kvin oftec-grupoj de la Baza Radikaro Oficiala de la Akademio de Esperanto, al kiuj estas aldonita la leksika materialo de la elementa kurso de UES. Krome, la vortaro enhavas iom da vortoj, lastatempe vaste ekuzitaj en la parolo, literaturo kaj en la gazetaro.


    Recenzo

    Voĉo en krepusko

    Ĉiriĉ, Zoran. Vespermesaĝoj. — Varna: Bambu, 2000. — 68 paĝoj.

    Tiuj vespermesaĝoj de Zoran Ĉiriĉ provokas min tuj uzi la metaforon pri voĉo en krepusko. Vespero en Eŭropo sin manifestas nun en fenomeno, trafe nomita “humanitara katastrofo”. Oni revenu al tiu printempo en Jugoslavio. Ĉu vi memoras? — amasa fuĝo de albanoj el Kosovo, aeraj atakoj de NATO, pacaj iniciatoj de diplomatoj…

    Mi memoras ankaŭ miron kaj ŝokon: en nia kontinento kun la konsento de la civilizita mondo oni dekumadis popolon pro kulpo de la ŝtatestro.

    La sekvintaj monatoj klarigas iom la aferon: la pasioj pri Kosovo nutriĝis de eksterbalkana fonto, tamen la esprimo “humanitara katastrofo” neniom perdis la sencon. Antaŭ pli ol unu jarcento rusa verkisto proklamis, ke la tuta homara harmonio ne pezas larmon de unu infano: ĉiuokaze kaj absolute klaras, ke eĉ por la plej ĝenerala feliĉo oni ne rajtas oferi eĉ unu vivon. Tiam neniu kuraĝis kontesti tiun etikan postulaton. Nun, por la “valoroj de la civilizo” oni oferas sen kalkuli. 43 kadavroj ilustris la “lecionon de la demokratio” en Niŝ, la urbo de Ĉiriĉ. Temas do ne pri simpla falo de la moralo. Temas pri aŭtenta humanitara katastrofo. Bonvolu aŭskulti la logikon de la punantoj: oni murdis en Kosovo, do oni murdu kompense en Serbio! — ĉu tio ne estas parolo de kria konscio?!

    Franca ĵurnalistino rakontis, ke virino el germana vilaĝo postulis monkompenson de NATO, kies aviadiloj frustris ŝiajn bovinojn per la bruo, kaj la aŭtoritatoj trovis tion natura. Ĉu oni neniom frustriĝas sub la bomboj? Evidente inter la egalrajtaj civitanoj de la Unuiĝantaj Nacioj de Eŭropo loĝas iuj, kiuj estas pli egalaj ol la aliaj. La licoj de bovo superas tiujn de Jovo, sed la unua paŝtiĝas sur kampoj de Turingio, kaj la dua loĝas en Beogrado.

    Vespermesaĝoj estas dokumento de ties stranga milito. Kuraĝa junulo de la tegmento de sia domo observas la aerajn atakojn kaj iom poste ĉe la ret-servilo atestas pri la okazintaĵoj. Sirenoj, eksplodoj, detruoj, mortoj, mankoj (“lastatempe nur bomboj ne mankas”), konstanta risko, solvita en la viva rutino: la mondo de Orwell enkarniĝas sur la stratoj de Niŝ. Unu sola diferenco: la spirito de la homoj ne estas rompita.

    “Atakoj kontraŭ tabak-fabrikoj. Ĉu NATO zorgas pri la sano de la nacio?” — ironias la aŭtoro de la mesaĝoj.

    Cetere, ne nur tabak-fabrikoj estas celataj. Oni bombadas pontojn, trajnojn, hospitalojn, elektrajn instalaĵojn, petrolujojn. Oni celas la ŝtatan televidon, ĉar “ĝi mensogas”. Ĉi lasta argumento vere fajne sonas. Mi estis en Parizo en januaro, marto kaj aprilo 1999: tiam la franca televido praktikis tipan propagandon, sen mezuro kaj ekvilibro. Minutoj de malamo kontraŭ “krima popolo”, laŭ Orwell. — Ĉu iu aŭtoritata instanco ekpensis ataki la francan televidon?

    Zoran Ĉiriĉ skribas pri la amara sperto de la milito: “Ĉu vi scias kiel oni trapasas stratojn en Beogrado? Oni unue rigardas maldekstren, dekstren kaj poste supren…”

    Malgaja ŝerco. Des pli, ke oni estas en la stato de la homoj en buso, pri kiu Ĉiriĉ rakontas en sia unua informo: alarmo, bombatako, kaj la buso haltis je vojkruciĝo antaŭ la ruĝa trafiklumo.

    Do ni legu. Tiuj vesperaj mesaĝoj de Ĉiriĉ estas por ĉiuj, kiuj kapablas adekvate reagi al la signaloj de alarmo. Kaj — krome — la krepusko ne estas pure loka fenomeno.

    Alen Kris
    1991

    La nuna milito en Balkanoj komenciĝis ne en 1999, kaj ne pro Kosovo. La arkiva foto montras serban armeanon antaŭ dek jaroj.


    Vinjeto LiroLa lasta Liro de l' jarmilo

    Je la Tago de Zamenhof en Jekaterinburg (17 dec 2000) estis anoncita la rezulto de la tradiciaj belartaj konkursoj Liro-2000, kunorganizita de Urala Esperantista Societo kaj La Ondo de Esperanto.

    La kvarpersona juĝkomisiono (Aleksej Birjulin, Aleksander Korĵenkov, Viktor Kudrjavcev kaj Valentin Melnikov) ricevis 42 konkursaĵojn de 20 personoj el 11 landoj — Belarusio, Ĉeĥio, Finnlando, Hungario, Italio, Jugoslavio, Kroatio, Ruslando, Urugvajo, Ukrainio, Usono. La geografia reprezento estas la plej granda en la historio de Liroj.

    La rezulto de Liro-2000

    1. Originala prozo

    Laŭreato: Zora Heide (Kroatio) pro La reveno
    Laŭdaj mencioj: Grigori Arosev (Ruslando) pro Nerekonebla; Zecchn Armando (Italio) pro Komerca reprezentanto.

    2. Originala poezio

    Laŭreato: Grigori Arosev (Ruslando) pro Cindra soneto, Interparolo kun subkonscio, kaj Viro de mia revo de mia viv'.

    Laŭdaj mencioj:Helena Melnikova (Ruslando) pro Eks-promte, Mi dum tuta nokt' hodiaŭ solas… kaj La penso; Klara Ilutoviĉ (Ruslando) pro Kun kaj sen kaj Du aŭtunaj tagoj; Ludmila Orajevskaja (Ukrainio) pro Mezo de somero.

    3. Traduka prozo (Anton Ĉeĥov. Сапоги)

    Laŭreato: Miĥail Maĥnaĉ (Ruslando)

    Laŭdaj mencioj: Aleksandr Uljanov (Ruslando); Jozefo Horváth (Hungario).

    4. Traduka poezio (Sergej Jesenin. Устал я жить в родном краю…)

    Laŭreato: Aleksandr Uljanov (Ruslando)

    Ĉiu laŭreato ricevos diplomon kaj valoran librodonacon. Konforme al la regularo de Liro, la organizantoj rezervas al si la rajton ĝis 31 dec 2002 publikigi la ricevitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto aŭ en aparta eldonaĵo, kondiĉe ke ili avertos pri tio la aŭtoron ĝis 1 feb 2001.

    Dankon pro la partopreno!
    Gratulon al la laŭreatoj!

    Halina Gorecka
    sekretario de Liro-2000

    Gazetoj

    Ruslanda Esperantisto. 2000: 5-6

    Ruslanda Esperantisto estas dumonata ruslingva ĵurnaleto pri Esperanto, eldonata por senpaga dissendo al neesperantistaj amaskomunikiloj, bibliotekoj, universitatoj kaj aliaj instancoj.

    La decembra numero (5/6) estas tradicie duobla. Sur la aldonaj paĝoj estas konsultebla kronologia historio de Esperanto kun pluraj ilustraĵetoj. La lasta RE en ĉi tiu jarmilo enhavas ankaŭ la ĝeneralan parton de la Gvidlinioj por informado pri Esperanto, liston de UKoj, fragmenton el la Malferma Parolado de Kep Enderby en la Tel-Aviva UK, movadan diĝeston, Esperanto-kalendaron kaj bibliografion Esperanto en Ruslanda gazetaro.

    Donacoj por RE estas bonvenaj ĉe UEA-konto avko-u. Oni povas helpi ankaŭ per subtena abono — nur 6 eŭroj jare. Ruslandaj abonantoj de La Ondo por ricevi RE simple sendu al la redakcia adreso 15 rublojn per poŝtmarkoj.


    Ekzakte. 2000: 1

    Inter la nuntempaj ruslandaj Esperanto-gazetoj Ekzakte estas la plej longe seninterrompe eldonata periodaĵo. Ĝi estis fondita somere 1982 kaj nun estas eldonata de Urala Esperantista Societo (UES), kies jar-raporto estas la ĉefa materialo de la 65a kajereto de Ekzakte. Krom tio oni povas trovi en ĝi aliajn oficialajn informojn de UES kaj artikoleton pri alilandaj esperantistoj, kiuj vizitis Uralon.

    Ekzakte ne estas abonebla; ĝin ricevas kontraŭ sia kotizo la membroj de UES. Tamen abonantoj de La Ondo povas ricevi ekzempleron kontraŭ 10 rubloj (per poŝtmarkoj) ĉe nia redakcia adreso.
    Reklamo de Monato


    Ricevitaj gazetoj

    Argentina E-Vento. 2000/1;
    Debrecena Bulteno. 2000/121;
    Ekzakte. 2000/1;
    El Popola Ĉinio. 2000/11;
    Esperanto. 2000/10,11;
    Franca Esperantisto. 2000/522;
    Heroldo de Esperanto. 2000/9,13;
    Kontakto. 2000/6;
    La BELmonda Letero. 2000/2-3;
    La Ondo de Esperanto. 2000/12;
    La Revuo Orienta. 2000/11;
    l'esperanto. 2000/8;
    Le Travailleur Espérantiste. 2000/253;
    Litova Stelo. 2000/4,5;
    Monato. 2000/11;
    Norvega Esperantisto. 2000/5;
    SAT-Amikaro. 2000/555;
    Sennaciulo. 2000/11;
    Spiritisma Esperanto-Informilo. 2000/111;
    Svisa Esperanto-Societo Informas. 2000/5;
    TREFO. 2000/4;
    Ruslanda Esperantisto. 2000/5-6;
    Trampo. 2000/3.
     


    VychegjhaninMozaiko

    La plej aktiva partoprenanto

    La plej aktiva mozaikano en la jaro estas Vladimir Vyĉegĵanin el Niĵnij Tagil (Ruslando). Li sendis respondojn al ĉiuj konkursoj de la 2000a jaro kaj ĉiuj liaj respondoj estis tute ĝustaj. En la Zamenhofa Tago Vladimir ricevis donace La hobiton, kies protagonisto Bilbo brile solvadis la enigmojn de Golumo. Tre aktivaj estis ankaŭ Oleg Vasiljev el Uljanovsk kaj Miĥail Maĥnaĉ el Smolensk.

    Koran gratulon!


    Ni ricevis 5 solvojn de la plektita krucvortenigmo el la oktobra Ondo. Preskaŭ ĉiuj estis tute korektaj, nur unu havis eraron. La nomoj de la ĝuste respondintaj legantoj: Vladimir Vyĉegĵanin (Ruslando), Hans Burkhard Dietterle (Germanio), Oleg Vasiljev (Ruslando). La libropremion gajnis Margaret Trethowan el Britio. Ni gratulas!

    La ĝustaj solvoj:

    Horizontale: 1. Dinamometro (tensiometro); 9. San'; 10. Amant'; 13. Ano; 16. Puding'; 17. Dek ses; 21. Iri; 23. Krono; 24. Ran'; 28. Manuskripto.

    Vertikale: 2. Naŭ 3. Oceano; 4. Tub'; 5. Kosmopolito; 8. Protestanto; 14. Avida; 15. Lakto; 19. Slovak'; 26. Vin'; 27. Lip'.

    Ronde: 6. Akra; 7. Uson'; 10. Asociit'; 11. Malv'; 12. Nuda; 14. Abrupta; 15. Lacerto; 18. Daŭr'; 20. Tron'; 22. Razi; 23. Kanajlo; 25. Aŭdi.
     


    Verdeskaj Pensoj

    de Georgo Handzlik

    A (LOdE-73)

    B (LOdE-74)


    C

    Centfoje ripetitan eraron oni agnoskas la vero; ĉu tio rilatas ankaŭ al la akuzativo?

    Ĉ

    Ĉiam post pinto aperas descendo. Kio okazos post la Fina Venko?

    Ĉiu esperantisto el la tuta mondo rajtas diri al mi “samideano”, eble nur krom kelkaj uloj el la klubo de nia urbo.

    Ĉiu estos via amiko, ĝis kiam vi pagos la tagmanĝon.

    Ĉiufoje finfine venkas la vero, tamen tro ofte post la morto.

    Ĉiuj homoj laŭleĝe estas egalaj, tamen la povohavaj kaj la riĉaj kreas la leĝon.

    Ĉiuj virinoj estas belaj, tamen kelkaj pli.

    Ĉiun tempeston finas kvieto, tamen ankaŭ inverse.

    Ĉu en neoficialaj leteroj oni rajtas uzi oficialajn radikojn?

    Ĉu la malplena kapo povas akcepti pli da pensoj?

    Ĉu translokiĝi al Esperantujo? Dependas de la impostoj.

    Ĉu rajtas stiri aŭtomobilon ŝoforo ebria je feliĉo?

    Ĉu riĉulo povas kompreni malsatan homon? — Dependas de lia prononco.
     


    Tri proverboj

    Provu deĉifri la tri subajn proverbojn:

    La unua proverbo

    1,2,3,4  5,3,6,2,6  3,7,8,  3,5,9,10,2,6  6,3,7,8.

    Helpvortoj

    Komenca formo de l' embrio, reproduktonta vegetaĵon aŭ beston: 7,9,10,4,8.

    Kultura terpeco: 1,3,4,5,8.

    Tuŝo per la lipoj: 1,2,6,8.


    La dua proverbo

    1,2  2,3,4,5,3  6,7,2,8,7,9,5,1,4,10  11,10,12,2,13,10  5,12 9,5,14,8,5,1,4,10.

    Helpvortoj

    Kantbirdo: 1,5,14,4,7,1,13,5,12,10.

    Kredo, ke realiĝos tio, kion oni deziras: 2,3,6,2,9,10.

    Granda laŭ la tria dimensio, kiu estas nek larĝeco, nek longeco: 8,7,11,5.


    La tria proverbo

    1,2,3,4,5,6  5,7,6,2,8,2,9  6,10 1,11,12,5,  9,10,13  12,11,12,5.

    Helpvortoj

    Besto: 11,7,9,5.

    Ĉefprofesoro de universitata fakultato: 13,10,12,2,6,5.

    Manĝaĵo: 12,5,4,3,2,9,5.

    Aro da ludantoj por sporta konkurso: 1,10,2,8,5.

    La respondoj atingu la redakcion antaŭ 10 mar 2001 poŝte al la redakcio aŭ rete al la rubrikestro kulakova@akb.mplik.ru.

    Inter la respondintoj ni lotumos libropremion.

    Kompilis Tatjana Kulakova kaj Jevgenij Kostygov (Kazaĥstano)
     


    K o n k u r s o!

    Sur la dorspaĝo de ĉi tiu revuo estas ok urbopejzaĝoj. La konkurstasko estas identigi la urbojn kaj respondi al la demando: kiu el la ok urboj estas superflua? Kial?

    Respondoj atingu la redakcion antaŭ la 10a de marto.

    Sukcesojn!

    1 5
    2 6
    3 7
    4 8


    Foto: Marian Zdankowski el Olŝtino (Pollando) en Esperantujo estas konata kiel gvidanto de interesaj konkursoj kaj kvizoj, kiujn li okazigis en FREŜOj kaj en aliaj esperantistaj aranĝoj, ekzemple en GRUPE-4 (Gliwice, novembro 2000), kie lin fotis Andrzej Sochacki.
    Foto de Andrzej Sochacki


    Niaj jubileoj kaj datrevenoj en 2001

    1851. (Antaŭ 150 jaroj) Naskiĝis Emile Boirac.

    1866. (145) Naskiĝis Carlo Bourlet.

    1881. (120) Zamenhof pretigis la duan version de sia projekto.
    Kalocsay
    1891. (110) Fondiĝis societo Espero (Sankt-Peterburgo). Naskiĝis Hendrik Adamson, Julio Baghy, Georgo Deŝkin, Nikolao Hohlov, Hans Jakob, Kálmán Kalocsay.

    1896. (105) Naskiĝis Hilda Dresen. La unua teatra prezentado en Esperanto.

    1901. (100) Naskiĝis Isaak Ĥoves, Izrael Lejzerovicz, Sergej Rublov, Gaston Waringhien. Aperis la unua studo pri la hilelismo de Zamenhof. Kontrakto kun Hachette pri eldono de Esperanto-literaturo. Mortis Wilhelm Heinrich Trompeter.

    1906. (95) Fondiĝis Germana Esperanto-Asocio. Ekaperis La Revuo k Pola Esperantisto. Aperis Dogmoj de Hilelismo k Homaranismo (L.Zamenhof). Deklaracio pri neŭtraleco de la UKoj.

    1911. (90) Fondiĝis Kristana Esperantista Ligo Internacia. Aresto k juĝo de Aleksandr Postnikov; fermo de Ruslanda Esperantista Ligo k de Ruslanda Esperantisto. Kabe forlasis Esperanton. Ekaperis Kovno-Esperanto k Bakua Stelo.

    1916. (85) Naskiĝis Konstantin Gusev. Pereis Harold Bolingbroke Mudie.
    SEU
    1921. (80) Asista Ĝenerala Sekretario de Ligo de Nacioj, Inazo Nitobe, verkis pozitivan raporton pri Esperanto. Ruĝa Kruco rekomendis disvastigi lernadon de Esperanto. Fondiĝis SAT k SEU. Naskiĝis Johan Hammond Rosbach. Aperis Mondo kaj koro (K.Kalocsay). Ekaperis Sennacieca Revuo. En Parizo ekfunkciis la unua Esperanto-kabareto Verda Kato. Mortis Antoni Grabowski k Timofej Ŝĉavinskij.

    1926. (75) 6a Kongreso de SAT en Leningrado. Aperis Malnova Testamento.

    1931. (70) Naskiĝis Claude Piron k Endre Tóth. Aperis Printempo en la aŭtuno (J.Baghy) k Streĉita kordo (K.Kalocsay). Komenciĝis la dua periodo de Literatura Mondo. Mortis Theophile Cart k Vladimir Ŝmurlo.

    1936. (65) Dissolvo de Germana Esperanto-Asocio. Skismo en UEA kaj fondo de IEL.

    1941. (60) Fondiĝis Argentina Esperanto-Ligo. Naskiĝis Detlev Blanke. Mortis Leo Belmont.

    1946. (55) Ekaperis Esperantisto Slovaka.

    1951. (50) Fondiĝis Ĉina Esperanto-Ligo. Munkena deklaracio pri la celo de la Esperanto-movado. Aperis Kredu min, sinjorino (C.Rossetti).

    1956. (45) Malsukcesa refondo de SEU. Eksiĝo de EANA el UEA. Aperis Infana raso (W.Auld) k Beletro (G.Waringhien).

    1961. (40) Fondiĝis Internacia Naturista Organizo Esperantista. UEA aĉetis domon en Roterdamo. Ekaperis Hungara Vivo k Internacia Ĵurnalisto. Mortis Petro Stojan.

    1966. (35) Peticio de UEA al UN. Fondiĝis SEJM. Ĉesis Monda Kulturo. Aperis Rusa-Esperanta vortaro de Jevgenij Bokarev.

    1971. (30) Mortis Jevgenij Bokarev.

    1976. (25) Aperis Transe (Lorjak) k Ĉu vi kuiras ĉine? (J.Valano). Ekaperis La Kancerkliniko. Mortis David Armand k Kálmán Kalocsay.
    Litomisla Tombejo
    1981. (20) La unua UK en la Suda hemisfero (Brazilo). Aperis La litomiŝla tombejo (K.Piĉ) k Tutmonda sonoro (K.Kalocsay). Mortis Hilda Dresen, Gurgen Sevak k Endre Tóth.

    1986. (15) 71a UK en Pekino. Aperis Varmas en Romo (C.Tavanti). Mortis Ints Ĉaĉe k Grigorij Demidjuk.

    1991. (10) Fondiĝis Esperanta PEN-Centro k Monda Kunagado. La unua Afrika Esperanto-Kongreso (Togolando). Reaperis La Ondo de Esperanto k Ruslanda Esperantisto. Aperis La majsto kaj Margarita de M.Bulgakov (tradukis S.Pokrovskij). La unua Eŭropo-Azio en Jekaterinburg. Mortis Gaston Waringhien.

    1996. (5) La unua Azia Esperanto-Kongreso (Ŝanĥajo). SAT denove kongresis en Peterburgo. Manifesto de Prago de la movado por la internacia lingvo Esperanto.


    Nekrologo
    La 5an de septembro 2000 forpasis

    Rüdiger Eichholz

    (1922-2000)

    membro de la Akademio de Esperanto, fondinto de la Magnetofona Servo de UEA, aktiva eldonisto kaj terminologo, direktoro de Esperanto-Press, aŭtoro de la Pekoteko kaj Esperanta Bildvortaro, nia granda amiko.

    Ni kondolencas al liaj filinoj Suna kaj Brila kaj al la kanadaj esperantistoj.

    LOdE


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: fel@mail.agoranet.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970

    BRITIO: Peul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

    BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800, Nykoping F.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11215, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
                          Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Str. 9, DE-55129 Mainz
                          Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
                        Luis Serrano Pérez, Font Nova 32, ES-08202
    Rete: luis_serrano@mixmail.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W

    ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
                  Višnja Branković, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sidney, BC, Canada V8L 3S6

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: Gwenda Sutton, 12c Herbert Gardens, 186 The Terrace, Wellington, NZ-6001

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                          Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Reto: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая RU-620077 Екатеринбург-77, аб. ящик. 67
    Rete: sezonoj@mail.ru

    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2001. № 1 (75)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Baĵenova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Wolfgang Kirschstein
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 281711
    Telefakso: (3432) 775252 Esperanto 281711
    Elektronika adreso: sezonoj@mail.ru
    Hejmpaĝo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2001:
        — Internacia tarifo: 24 eŭroj aŭ 24 usonaj dolaroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        — Ruslanda tarifo: 145 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 999 ekzempleroj (ĉi tiu kajero 1100 ekzempleroj)
    Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (1000 rub.)
        — Duona paĝo: 60 EUR (600 rub.)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (350 rub.)
        — Okona paĝo: 20 EUR (200 rub.)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 5 rubloj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2001.
    Subtitolo