Borges. La sekreta mirakloJorge Luis Borges

La sekreta miraklo

Serio Mondliteraturo, Volumo 16

Tradukis el la hispana: Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Fernando de Diego, Liven Dek, István Ertl, Higinio García, Kris Long, Gonçalo Neves, Joxemari Sarasua, Francisco Veuthey

Kompilis kaj redaktis: István Ertl

Enpaĝigis: Aleksander Korĵenkov

Korektis: Halina Gorecka

Kovrilo: Semjon Dvorov

Borges, Jorge Luis. La sekreta miraklo: Prozo kaj poezio / Kompilis István Ertl. Tradukis el la hispana Jorge Camacho, Giulio Cappa, Tomasz Chmielik, Fernando de Diego, Liven Dek, István Ertl, Higinio García, Kris Long, Gonçalo Neves, Joxemari Sarasua, Francisco Veuthey; Antaŭparolo de Jorge Camacho; Notoj de István Ertl, Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2008. — 200 paĝoj. — (Serio Mondliteraturo; Volumo 16).

© Traduko en Esperanto, la tradukintoj 2008.
© Notoj kaj aranĝo, Sezonoj 2008.

Enhavtabelo

Antaŭparolo (Camacho)
Tlön, Uqbar, Orbis Tertius (Camacho)
Pierre Menard, aŭtoro de Donkiĥoto (Long)
La loterio en Babilono (Cappa)
La biblioteko de Babelo (Cappa)
La ĝardeno de la disduiĝaj padoj (Chmielik)
Funes, la memoroza (Long)
La morto kaj la kompaso (García)
La sekreta miraklo (Camacho)
Tri versioj de Judaso (De Diego)
La Sudo (García)
Emma Zunz (Ertl)
Deutsches Requiem (Chmielik)
La serĉado de Averoeso (Long)
La skribo de la dio (Camacho)
La du reĝoj kaj la du labirintoj (Liven Dek)
La viro ĉe la sojlo (Liven Dek)
La alefo (Sarasua)
La enigmo de Edward Fitzgerald (Cappa)
La analiza lingvo de John Wilkins (Neves)
Pri la kulto de libroj (Long)
Pri la klasikaĵoj (Cappa)
La faristo (Cappa)
La vualitaj speguloj (Cappa)
Argumentum ornithologicum (Cappa)
La kaptito (Liven Dek)
Delia Elena San Marco (Ertl)
La intrigo (Camacho)
La atestanto (Camacho)
Ragnarok (Cappa)
Borges kaj mi (Cappa)
La evangelio laŭ Marko (Sarasua)
Poemo pri la donacoj (Cappa)
Ŝako (Camacho)
Pluvo (Camacho)
Aludo al la morto de kolonelo Francisko Borges (1833–1874) (Long)
Arto poezia (Ertl, Neves)
Muzeo (Long)
Memorpaĝo por la kolonelo Suárez, venkinto ĉe Junín (Ertl)
Odiseado, dudek-tria libro (Camacho)
La forano (Cappa)
Israelo, 1969 (Ertl)
Du versioj de “Ritter, Tod und Teufel” (Neves, Ertl)
Laŭdo de ombro (Cappa)
Al la unua poeto hungara (Ertl)
Al kato (Veuthey, Ertl)
Notoj
Glosoj
Verkoj de Borges en Esperanto
Pri la tradukintoj
Enhavtabelo

BorgesAntaŭparolo

La argentina verkisto Jorge Luis Borges (1899–1986) elstaras sendube kiel unu el la plej universalaj hispanlingvaj verkistoj de la 20a jarcento. Li iĝis konata ĉefe pro sia prozo, en kiu ne ĉiam eblas distingi fikcion de eseo, fantazion de traktaĵo. Transĝenra estas ankaŭ lia poezio, kiun multaj opinias tro racia kaj intelekta, sed kiu same baziĝas sur kernaj viveroj de la aŭtoro, ekzemple lia blindiĝo aŭ lia ama sindediĉo al libroj. 

En verkoj de grandaj aŭtoroj ĉiu unuopa vorto gravas, kiel en eterna verso de perfekta poemo. Des pli ĉe Borges, kies erudicio ampleksis kaj spegulis plej diversajn lingvojn kaj literaturojn (iamajn, nunajn, untajn). Kvazaŭ Waringhien, anstataŭ versi brile sub la plumnomo Maura, verkintus labirintajn rakontojn aŭ eseojn pri tigroj. Traduki la koncepte densajn verkojn de Borges prezentas do konsiderindan defion, speciale por nia lingvo ankoraŭ juna. Ĉiel ajn, la kvalito de literaturaĵo dependas ne de la uzataj vortoj, sed de tio, kion oni diras, kaj kiel oni esprimas ĝin. 

Liajn perturbe filozofajn rakontojn oni studas en gimnazioj de Hispanujo kiel verkojn de klasikulo. Mi konatiĝis kun ili jam kiel lernejano, hejme, per enciklopedio por sci-avidaj knaboj kaj knabinoj. En 1982, dekkvinjara, per kelka mono zorge ŝparita, mi akiris hispanigon de La insektiĝo de Kafka, kune kun la borgesa rakontaro La alefo. Du jarojn pli frue mi eklernis esperanton. Ambaŭkaze apertiĝis pordo: al novaj mondoj. 

Jorge Camacho
Madrido, printempa ekvinokso, 2008.

Komentojn pri la traduko kaj mendojn por La sekreta miraklo en Esperanto bonvolu sendi al la eldonejo Sezonoj: poŝte (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando) aŭ rete.


Hispana literaturo | Librokatalogo | Hejmo