Pri la elektokomisiono la verdikto definitivas: katastrofa. Ĝi estis superregata de Edvige Ackermann, el kies mankantaj kvalitoj diplomatieco estis nur unu. Ĉar la komisiono volis elpaŝi eksteren unuece, ĝi egalis al sia plej fuŝa membro. Estas enigmo, kiel la antaŭa komitato povis reelekti la italan damon por tasko, pri kiu jam en la unua fojo ŝi fiaskis kaj estis forte kritikita. La nova estraro eble rezultus sama ankaŭ sen ŝi en la komisiono, sed la procezo estus pasinta pli elegante kaj, ekzemple, sen aĉa konflikto kun la kroata landa asocio, kiu koleriĝis eĉ pli ol necese pro ŝia insisto estraranigi Marija Beloŝević, kun kiu ĝi malpacas. Unika estis la reago de nia Edvige, kiu pravigis la kandidatigon per tio, ke kiel LKK-ano de UK en Florenco ŝi mem kverelis kun la aliaj kaj demisiis. Pro ŝia obstino la amikino suferis publikan humiligon per draŝa malsukceso en la voĉdonado. Tamen malgraŭ ĉio decas absolvi Edvige kaj transŝarĝi per ŝiaj pekoj tiujn, kiuj dufoje komisiis ŝin pri tasko, kiu superis ŝin.
Kvankam komitatanoj kritikis la stumblojn en la elektoprocezo, pri la rezulto ili ŝajne estis kontentaj. Escepto estis Amri Wandel, kiu eĉ post la UK plu plendis pri sia nereelekto. Laŭ li tio okazis pro la proceduro, sed manko de apogo al lia plendo sugestas ion alian. Por ekstera observanto lia estraraneco pasis nerimarkite, kaj tiel verŝajne spertis ankaŭ komitatanoj. Fakaj asocioj sinkis pli profunden en sia krizo, sed oni ne rimarkis, ke Wandel kiel respondeca estrarano aktive intervenus en tio. Verŝajne li estus senkonsila ĉiukaze, ĉar velkis ankaŭ lia propra astronomia asocio. Ni vidos, ĉu José Vergara kiel lia anstataŭanto iniciatos ion por eliri el la krizo, aŭ ĉu fakaj asocioj estas io, kies tempo senespere pasis.
Interese estos vidi la evoluon de rilatoj inter la estraro kaj la Centra Oficejo, precipe la ĝenerala direktoro. En sia parolado en Jokohamo Dasgupta promesis “aŭskulti la CO-kolegojn”. Kiel iama volontulo li ankaŭ konas la medion de la CO, kio helpas fari la rilatadon pli glata. Siavice Osmo Buller ekparolis publike pri sia deziro ree dungi oficejan direktoron kaj pligrandigi la stabon. Se la anonco de la estraro en 2004 pri la reveno de Buller por kvin jaroj estis fiksita en kontrakto, la nuna estraro devos decidi pri ĝia daŭrigo. Ĉu la deziroj de Buller estos kondiĉoj, jen la demando.
Komitatano Z
En la komitato pri kulturo kaj edukado de la Eŭropa Parlamento Milan Gaľa (Eŭropa Popolpartio) en oktobro demandis la novan respondeculon pri multlingvismo, Leonard Orban: “Mi rimarkas ke estas iniciatoj por enkonduki Esperanton kiel universalan lingvon. Esperanto povas esti uzata kiel universala lingvo en kunvenoj. Kio estas via opinio?”
“Mi estas honesta, — respondis Orban, post kiam oficisto donis al li paperon kun skizo de respondo. — Rilate al Esperanto ni ne volas starigi demandojn pri la nuna lingva reĝimo. Egaleco inter la lingvoj en EU respegulas la egalecon inter la EU-civitanoj… Ne ekzistas vojo, eĉ se homoj volus, kaj ni ne volas, ke iu povu ŝanĝi la nunan lingvan reĝimon en EU. Ni devas alfronti la kreskantan bezonon por tradukado en la Eŭropa Parlamento. La maniero, laŭ kiu ni respondas, devas agnoski la limojn de financaj rimedoj. Ni devas eviti kompletan kreskadon de elspezoj”.
En gazetara konferenco Orban estis eĉ pli honesta. La tradukado kaj interpretado kostas jam 1.1 miliardojn da eŭroj jare. Ĉu universallingvo kiel Esperanto povas esti solvo? “Ne, tio tute ne estas bona solvo. Universala lingvo kontraŭdiras la ideon de EU. Estas avantaĝo, ne nur el kultura sed ankaŭ el socia vidpunkto, multajn lingvojn paroli”, — respondis Orban, kiu estas la unua komisionano respondeca nur pri multlingvismo. Antaŭ 2007 multlingvismo estis aldona respondeco de la nuna Komisionano pri Kulturo kaj Edukado Jan Figeľ. Pro manko de aliaj taskoj, kaj pro netaŭgeco de la homo proponita de Rumanio, la prezidanto de la Eŭropa Komisiono José Manuel Barroso estis devigita doni “nur” multlingvismon al Orban. “Estas grandega avantaĝo por la Unio kaj ĝiaj entreprenoj, ke certaj lingvoj de la EU estas internaciaj lingvoj, — daŭrigis Orban. — La angla, franca, hispana kaj portugala estas gravaj EU-lingvoj kaj, samtempe, mondgravaj. Tiun avantaĝon ni ne volas fordoni”.
Orban sekvas longan tradicion de kontraŭesperantismo. En januaro 2004, EU-komisionanino Viviane Reding en la plenkunsido de la Eŭropa Parlamento klarigis, ke “multlingveco inkludas tiujn niajn lingvojn kiuj ne estas oficialaj, sed certe ne Esperanton, ĉar ni havas sufiĉe da vivantaj lingvoj en malfacilaĵo, por krei, krome, lingvojn artefaritajn”.
En letero al Zlatko Tišljar de la Eŭropa Esperanto Unio (EEU), Jacques Delmoly, ĉefo de la unuo “Politiko de Multlingvismo” en la Eŭropa Komisiono, klarigis la opinion de la Komisiono pri artefaritaj lingvoj, nomitaj ankaŭ kunmetitaj aŭ inventitaj lingvoj: “Nia politiko stimuli lernadon de lingvoj kaj lingva diverseco en la multlingva Eŭropa Unio fontas el la deziro ne nur faciligi komunikadon inter unuopuloj, sed ankaŭ stimuli ŝtatanojn por kompreni kulturojn de najbaroj, tiel ke ili eniru la pensmanieron, kiun esprimas lingvo de najbaro. Kunmetita lingvo tion ne ebligas”.
Delmoly daŭrigis, ke la eŭropa politiko pri lingvoj ankaŭ baziĝas je la postulo, ke civitanoj devas povi kompreni leĝdonadon, kiu ilin koncernas. “La plej bona maniero certigi tion estas publikigi la leĝojn en lingvoj, kiuj estas uzataj en naciaj kadroj. Kunmetita lingvo ne povas kontentigi tiun celon. Se pri ĉiuj aktivadoj de EU ni perforte enkondukus ununuran lingvon, kunmetitan aŭ naturan, tio ekskludus multajn civitanojn el la partopreno en demokratiaj procedoj kaj konsekvence la Unio estus malpli efika, malpli klara kaj malpli leĝobea”, — argumentis Delmoly.
La disputo inter EEU kaj la EU fontas en nura piednoto de la Komunikaĵo pri Multlingvismo. En tiu dokumento, ellaborita en novembro 2005 sub la gvidado de Jan Figeľ, la Eŭropa Komisiono argumentis ke “… kompreno pri aliaj kulturoj venas per lernado de la lingvoj kiuj ilin esprimas; pro tio la Komisiono ne instigas al uzado de artefaritaj lingvoj, kiuj laŭdifine ne havas kulturajn referencojn”. Tiu pensmaniero ankaŭ estis respegulita en la retejo de la Eŭropa Komisiono. Tie estis rubriko Oftaj demandoj, kiu notas en mallonga sekcio pri “lingvo artefarita” ke “… laŭdifine, tia lingvo estas nenies denaska lingvo, kaj vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj”. Post plendoj de esperantistoj, la paĝo estis forigita.
La forta kontraŭo al Esperanto aperas ankaŭ en la Eŭropa Parlamento, alia celo de niaj leterskribantoj. Bela ekzemplo estis amendo 16 al raporto de EP-ano Gianfranco Dell'Alba pri la Parlamenta Regularo de Proceduroj. Tiam, en marto 2004, EP-anoj Michael Gahler kaj Ingo Friedrich argumentis, ke la «ideo de enkonduko de “neŭtrala ponto-lingvo” kiel Esperanto estas rekte kontraŭa al la postulo en la unua parto de la citaĵo: konservi la “diversecon kaj riĉecon de Eŭropo en kultura kaj lingva kampo”. «Estas nedisputebla, ke lingvo subtenas kulturon, kaj la du estas nedisigeble ligitaj, kaj tion ne povas fari artefarita lingvo, kiel la projekto “Esperanto” jam montris…»
Ankaŭ dum vizito en junio en Hispanio, Orban klare rifuzis la eblecon de komuna lingvo, kiu povus faciligi komunikadon inter EU-civitanoj. “Mi estas kontraŭ, ĉar dum ni progresas al integriĝo, ni devas pluteni diversecon. Estas nia riĉeco kaj ni ne devas nin kompari kun Usono”, — klarigis Orban.
“Mi kredas, ke se EEU ne intencas peti akcepton ĉe Orban por defendi la motivojn de Esperanto, eble EDE [Eŭropo Demokratio Esperanto. — d.a.i.] povus fari tion. EDE estas politika partio, kiu ĝuste okupiĝas pri tio,” — konsilis la tiama prezidanto de UEA Renato Corsetti.
Eble la movado ne progresas, kaj en Esperantujo ja ne mankas renkontiĝoj seninteresaj, sed ARKONES-23 estis interesa. Interesega.
Efektive, ĝia programo sufiĉus por semajna, sed ne por semajnfina (21–23 sep) renkontiĝo, ja sep muzikaj koncertoj estis ĝueblaj: Anjo Amika, Zuzanna Kornicka, Marteno Minich, Kim Henriksen, Georgo Handzlik, Jomo kaj Afrika Umba. Kaj Jarlo Martelmonto kun volontulaj aktoroj prezentis sian novan “elbuŝigaron”.
La longa listo de la prelegantoj similas al paĝo en telefonlibro. Elita
telefonlibro, kun Ilona Koutny, Lidia Ligęza, Zsófia Kóródy, Tomasz
Chmielik, István Ertl, Ryszard Rokicki, Edward Malewicz, Stano Marček,
Claude Piron……… entute 22 prelegantoj. Ne ĉiu el ili prelegis nur
unu fojon, kaj kelkaj prezentiĝis ankaŭ alimaniere: Tomasz Chmielik havis
jubilean beneficon, kaj Claude Piron renkontiĝis kun legantoj.
|
|
|
La programon kompletigis filmoj, laborgrupoj, fakaj renkontiĝoj, oratora konkurso, kvizo (de Marian Zdankowski, la kvizmajstro de Esperantujo), movada panel-diskuto (kun delegacio Bjalistoka gvidita de la vicurbestro Sosna), prezentiĝoj de eldonejoj kaj gazetoj, mielvespero, diskoteko, libroservo, ekspozicioj k.m.a.
Ĉi tiuj ARtaj KONfrontoj en ESperanto, kun pli ol 200 partoprenantoj el 25 landoj, havis aŭspicion de la urbestro, Ryszard Grobelny, kaj de UEA, kiun aktive reprezentis ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller.
Mi konfesas, ke nur parteton de la listigitaj (kaj nelistigitaj) programeroj mi partoprenis, ĉar mi jen prelegis, jen prezentis librojn, jen traktis tion kaj alion kun kunlaborantoj, jen babilis kun amikoj, sed — ĉefe — mi akceptadis abonkotizojn. Nova rekordo — 45 abonoj por La Ondo dum unu semajnfino. Mi revenos al Poznań post unu jaro, ĉar ARKONES estas simple la plej bona esperantista renkontiĝo el ĉiuj, kiujn mi konas.
AlKo
La koruso Blua Ponto en sia repertuaro enhavas kantojn en Esperanto. Ĉiujare la koruso prezentas po tri-kvar koncertojn en Esperanto.
Danke al Sankt-Peterburga Interlingvistika Rondo SPIRo (gvidas Slavik Ivanov) estas prespretigita Granda Esperanta-Rusa Vortaro de Boris Kondratjev. SPIRo aktivas ankaŭ rete: la novaĵforumon, gvidatan de Ivanov, legas ĉ. 5000 abonantoj; la retkurson (gvidas Aleksandr Osokin) vizitas 1356 personoj. Oksana Burkina instruas Esperanton en la Sankt-Peterburga Universitato. Laŭ iniciato de SPIRo en Puŝkin okazis Lingva festivalo (vd. LOdE, №150).
La blindula klubo Amikaro (gvidas Anna Fominiĥ) vegetas pro perdo de subvencio de la kulturministerio. Sed en ĝia klubejo okazigas kunvenojn la tuturba societo Espero (gvidas Svetlana Ejst) kun interesaj prelegoj. (Oni scias nenion pri la samnoma Espero, gvidata de Anna Butkeviĉ.)
Peterburganoj partoprenas en Liro kaj en aliaj konkursoj, kunlaboras en La Ondo de Esperanto kaj en aliaj gazetoj, vizitas esperantistajn renkontiĝojn en- kaj eksterlande, akceptas alilandajn esperantistojn. Ĉi-jare televido dufoje prezentis filmetojn pri esperantista agado.
Dum tuturba konferenco de peterburgaj esperantistoj estis diskutita ideo pri okazigo de Ruslanda Esperanto-Kongreso en 2010 en Sankt-Peterburgo por celebri 100-jaran datrevenon de la unua Ruslanda Kongreso okazinta en la urbo en 1910. La kongresanoj povos loĝi, interalie, en hotelo en Boljŝoj prospekt, ĉe kies malfermo Espero kunlaboris, ja esperantistoj tie ĝuas 15-procentan rabaton.
Kompilis Anatolo Sidorov (Peterburgo, Ruslando)
Mi ne vere havas multon por komenti pri la artikolo de Giorgio Bronzetti [krom tio, ke li uzas la neoficialan radikon “old-”, kaj pro tio li havos multajn problemojn en la tago de la lasta juĝo. Vidu: http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_O]. Pri sia eŭropemo ĉiu respondecas mem.
Sed, pri iom pli seriozaj aferoj: la ideoj de Giorgio pri tio, ke oni devas iri al la normala homo kaj konvinki lin pri la praktikaj avantaĝoj de Esperanto, trovas min tute malfermita. Eventuale Giorgio iom subtaksas la malfacilaĵojn realigi tiujn ideojn, por kies realigo ĝis nun ne troviĝis unu (mi substrekas: unu) aktivulo preta labori senpage por aranĝi transsiberian vojaĝon kun Esperanto aŭ dumsomera instruado de Esperanto sur la plaĝoj de la mondo. Sed estas oportune, ke li subtaksas, ĉar tiel li entuziasme antaŭeniras kaj eble iu en la fino konvinkiĝos.
Pri la fakto, ke mi volas plibonigi la mondon per Esperanto, tio estas konata. Mi kredas, ke apud la praktika agado, pri kiu parolas Giorgio, la idealisma ankaŭ devas resti. Se generacioj de esperantistoj tenis la lingvon vivanta tra unu jarcento, tra militoj kaj aliaj teruraĵoj, tio certe ne ŝuldiĝis al la praktikaj avantaĝoj de Esperanto sed al la misiisma sinteno de la esperantistoj. Giorgio mem estas bona ekzemplo de tiu misiismo. Li senpage (alivorte page de li mem) laboras por Esperanto multe pli ol se oni pagus lin.
Aliflanke, la profitantoj de la praktikaj utilaĵoj de Esperanto, pri kiuj parolas Giorgio kaj aliaj, ne estas homoj, kiuj senpage laboras por alies praktika utilaĵo. La plej granda krizo en la evoluintaj landoj estas krizo de “vokiĝoj”. Homoj volas nek iĝi pastroj nek iĝi volontulaj aktivaj esperantistoj. Tion certe ne povas solvi la estraro de UEA.
Mi volas kapti la okazon por reaserti mian fidon je la nova estraro kaj je ĝia prezidanto. Mi kredas ke la kritikoj al li, kiujn mi legis, estas efektive senbazaj.
Cetere, se vi permesas, mi apartenas al tiu pensoskolo, kiu pensas, ke ne Hitler sola, sed la germanoj kaj amaso da eŭropanoj en aliaj landoj, murdis la judojn kaj faris aliajn malbonaĵojn. Alivorte estas malmulto, kion la estraro povas fari kaj multo, kiun devas fari ni mem.
Renato Corsetti (Italio)
Mi konsentas kun Giorgio Bronzetti kaj Ivo Durwael ke “oni alcelu la normalan homon”. Nuntempe, kiam normalaj homoj vojaĝas pli kaj pli, la nekono de aliaj lingvoj sentiĝas pli kaj pli. La turisma komerco ebligas turistojn vojaĝi tra landoj kun minimuma konversado kun la loĝantaro. Unufoje mi vojaĝis aŭtobuse tra Italio kun grupo de usonaj turistoj. La hotelpersonaroj kaj la gvidistoj, ĉiuj tre gastigemaj, parolis angle. Ni vizitis multajn vidindaĵojn, kaj aŭdis klerajn informojn de la bone informitaj, angleparolantaj gvidistoj, sed post nelonge la aŭtobuso fariĝis speco de kokono el kiu mi malofte eliris.
Granda kontrasto al la vojaĝo, kiun mi faris antaŭ jaroj en Meksiko kaj Centra Ameriko, kie mi povis paroli kun ĉiuj, ekzemple la kamionisto en Nikaragvo, kiu klarigis ke la truoj kaj fajrodamaĝo ĉe lia kamiono okazis kiam li transportis provizaĵojn por la sandinistoj, kaj proksime eksplodis fosfora grenado. Tian konversadon oni malofte havas kun turismogvidisto.
Do, pli bone ol Esperanton estus regi la tiean lingvon. Sed oni ne povas lerni ĉies lingvon. Por la normalaj homoj, kiuj ne povis loĝi longtempe en Britio aŭ Usono, la angla servas nur iomgrade kaj malprofunde.
Por atingi tiujn normalajn homojn, la artikoloj diras ke esperantistoj “normaliĝu”. Mi estas novulo, sed ŝajnas al mi ke Esperantujo ne inkluzivas pli da stranguloj ol aliaj grupoj. Fakte, komparita kun multaj movadoj, Esperantujo estas insulo de ekvilibro. Sed jes, esperantistoj kondutu normale, amike, kaj honeste.
Honeste, esperantistoj agnosku ke la lingvo ne havas ekonomian aŭ politikan potencon, ne estas laŭmoda aŭ “sexy”. Esperanto ne estas misio aŭ ekskluziva klubo. Ĝi estas lingvo kiu povus solvi multajn komunikadproblemojn, sed ne ĉiujn. Studi Esperanton ne signifas ke oni ne devas studi aliajn lingvojn. Ĉiam estos bezono kaj volo studi naciajn lingvojn.
Amiko mia iam diris ke “per fremdlingvoj plej gravas konversadi”. La normalaj homoj volas konversadi. La plej grava aliro de Esperanto estas tio ke ĝi bone taŭgas por la konversado. La plej grava avantaĝo estas ĝia facileco. Neesperantistoj eble grumblos pro la laboro lerni eĉ unu fremdlingvon, memorante la licean frustracion, sed Esperanto estas ege pli facila, kaj tial pli pragmata. Oni povas interparoli kun fremdlingvanoj sen pasigi jarojn en la klasĉambro aŭ monatojn en tiu lando. Do, la venontan fojon ke vi trovas vin parolante anglan (aŭ alian lingvon) Boratmaniere, demandu al via kunparolanto: ĉu li/ŝi parolas Esperanton. Se ne, demandu kial ne. Neniu ĝin parolas? Mi ĝin parolas. Ne pragmata? Ĝi estus tre pragmata en la nuna situacio.
Eble unu tagon fama supermodelino anoncos ke ŝi parolas Esperanton kaj ĉeestos la venontan UK kun ĉiuj siaj paparacoj. Tio pliigus intereson pri Esperanto... eble. Ĝis tiam ni dependu de normalaj homoj.
Scott Page (Usono)
Per la vorto “Boratmaniere” mi aludas al la filmo Borat, kiu aperis antaŭ unu jaro. Ĝi estas komedio (laŭ kelkaj) kaj temas pri stranga raportisto, nomita Borat, el Kazaĥstano. Li estas vestita per malbelegaj, tute eksmodaj kompletoj, kaj vojaĝas tra Usono. Tie li ekkonas kaj uzas, la unuan fojon, klozeton, mikro-ondan fornelon, elektron kaj aliajn inventaĵojn, kiuj ŝajne ne haveblas en Kazaĥstano (aŭ en aliaj malriĉaj, ekzotikaj landoj). La celo estas satirigi kaj la senpripensan, provincisman, usonan, konsumeman socion kaj la adoron de malriĉa, ravita fremdlandano por ĉiuj facetoj, aparte la plej ridindaj, de la usona vivmaniero.
Kiu scias, kia estas la ekumenismo de gejunuloj? Ĉu en sia animo la konfesiaj malsamecoj estas vidataj senvaloraj kaj senmotivaj, aŭ jam ili fine sentas, ke diverskonfesianoj povas reciproke estimi kaj ami sin kaj kunlabori, sendepende de sia konfesia kredo? Kristanoj ja povas ĉiam frate kuniĝi, puŝitaj de la komune ĉie konfesata kredo en la Triunuo kaj dieco de Jesuo. Ĉu en la animo de ekumeniĝantaj gejunuloj fine malaperis la memoro pri luktoj kaj malamikecoj, kaj oni komprenis ke eblas koni la aliulan konfesian kredon sen ĝin batali kaj misformi, eĉ ĝin simpatii, sen rezigni la sian?
Ĉion tion mi esplorintus ĉeeste. Mi perdis la okazon. Mia kulpo, mia gravega kulpo! Ĉu diligentaj ĉeestantoj spertis, ke eblas respondi la supran demandon?
Armando Zecchin (Italio)
La historia sorto kaj la geografia situo inter la balta-slava oriento kaj la germana okcidento donis al Albertina apartan rolon ne nur en scienco, sed ankaŭ en teologio kaj politiko.
La plej (mis)fama iĝis la kazo Osiander. Ĝia centra figuro estis nurenberga predikanto Andreas Osiander (1498–1552), sub kies influo Albreĥto transiris al reformismo. En 1549 Osiander iĝis profesoro de la Kenigsberga universitato kaj estro de la teologia katedro (li forlasis Nurenbergon pro dogmaj diverĝoj kun la rigoraj luteranoj).
La opinio de Osiander pri kelkaj dogmoj de luteranismo diverĝis de la luterana doktrino kaj vekis kritikon de la lokaj teologoj. Osiander kun la tuta ardo de sia temperamento defendis sian propran vidpunkton. La disputo forlasis la akademiajn murojn, skismigante ne nur ekleziulojn kaj universitatanojn, sed ankaŭ multajn urbanojn. Albreĥto subtenis la partion de Osiander, kaj la konflikto akiris politikan karakteron. Parto de profesoroj kaj studentoj forlasis la universitaton.
La senkompataj disputantoj malbenis siajn kontraŭulojn de katedroj, en urĝe presitaj folioj kaj en teologiaj verkoj. Post la morto de Osiander la konflikto daŭris pli ol dek jarojn. La finon metis speciala komisiono de la pollanda reĝo, kiun iniciatis malkontentaj nobeloj. Laŭ ĝia verdikto en 1566 estis ekzekutitaj tri konsilistoj de Albreĥto gvidantaj la Osianderan partion.
Skalich estis kroato. Li studis en Vieno kaj Bolonjo. En la aĝo de 18 jaroj li iĝis doktoro de teologio, post du jaroj li iĝis kortega predikisto de la reĝo Ferdinando I. Kulpigita pri herezo Skalich trovis azilon en Wittenberg, el kie li venis al la kortego de Albreĥto.
La dudeksesjara intrigulo sukcesis dum mallonga tempo ĉarmi la maljunan princon per rafinitaj manieroj, vigla spirito kaj, precipe, per okultaj seancoj. Skalich iĝis potenca favorato, li enoficigis kaj eksigis konsilistojn de la princo. Li ricevis donace teron kaj domojn.
Dum la teologia konflikto Skalich prudente aliĝis al la Osiandera partio. Nobeloj kaj urbanoj estis malkontentaj pro lia tute arbitra regado. Ankaŭ en Albertina li havis malamikojn. Sen havi formalan akademian oficon, li, kun aprobo de la princo, lekciis pri filozofio, atakante la regantan Aristotelan instruon. Studentoj ŝatis la lekciojn de Skalich, sed profesorojn ili incitis. Antaŭ la alveno de la pollanda komisiono Skalich subite malaperis. La tuta malkontento pri liaj intrigoj trafis la princon.
Psike rompita pro la ekzekuto de siaj partianoj, ŝarĝita per pezo de la travivitaj jaroj, la maljuna princo post 1566 praktike forlasis la aferojn. Albreĥto mortis 20 mar 1568 en la kastelo Tapiau; samtempe en Neuhausen mortis lia dua edzino, la 36-jara Anna Maria.
Tiel finiĝis la longa kaj maltrankvila vojo de la lasta, tridek-sepa grandmajstro de la Teŭtona Ordeno, la unua princo de Pruslando, la fondinto de la Kenigsberga universitato — Albreĥto Brandenburga.
La tradicio pluvivas. Meze de oktobro 2007 kaliningradaj viandistoj pretigis sian Longan Kolbason. Sed tio estas tute alia historia paĝo.
Halina Gorecka
(Daŭrigota)
En 1900, okaze de la Universala Ekspozicio en Parizo, la franca logikisto kaj matematikisto Louis Couturat (1868–1914) fondis Delegacion por la Adopto de Internacia Help-Lingvo kiu trovis eĥon pli favoran ol la antaŭa agado de Amerika Filozofia Societo (1888). Inter la atutoj de la laboro de Couturat estis la ampleksa Histoire de la langue universelle (1903, ²1907) kun ties suplemento el 1907 Les nouvelles langues internationales en kunlaboro kun la matematikisto Léopold Leau (1868–1943) per kiu li bilancis la klopodojn de la plan-lingva kreado.
Diversaj kunvenoj kaj societoj elektis kadre de la Ekspozicio delegitojn kiuj devus okupiĝi pri la demando de plan-lingvo. La 17an de januaro 1901 ili subskribis deklaron kun informo pri la celo kaj la proceduro. La alvoko ligita al ĉi deklaro havis grandan sukceson: ĝis oktobro 1907, 310 korporacioj, inter ili multaj kun pli ol 1000 membroj, deklaris konsenton pri enkonduko de plan-lingvo sen garantio, ke temos pri unu el la tiam ekzistintaj. Al la 12-kapa Komitato elektita de la Delegacio apartenis la jenaj personecoj:
1. Manuel C. Barrios (1845– 1920), prezidanto de la senato de Peruo;
2. Jan Baudouin de Courtenay (1843–1929), lingvisto en Peterburgo,
vic-prezidanto;
3. Emile Boirac (1851–1917), rektoro de la universitato de Diĵono,
prezidanto de la esperantista Lingva Komitato;
4. Charles Bouchard (1837–1915), profesoro pri medicino en Parizo;
5. Loránd Eötvös (1848–1919), membro de la Hungara Akademio de
Sciencoj;
6. Wilhelm Foerster (1852–1921), germana astronomo en Berlino, kiel
honora prezidanto;
7. George Brinton McClellan Harvey (1864–1928), redaktoro de
North
American Review;
8. Otto Jespersen (1860–1943), lingvisto en Kopenhago, la posta aŭtoro
de la plan-lingvo Novial (1928), vic-prezidanto;
9. Spiridion Lambros (1851– 1919), historiisto kaj rektoro de la
universitato de Ateno;
10. Constantin Le Paige (1852–1929), belga matematikisto;
11. Wilhelm Ostwald (1853–1932), germana kemiisto kaj Nobel-premiito
(1909), prezidanto;
12. Hugo Schuchardt (1843–1927), romanisto en Graz.
En la decida kunveno de oktobro 1907 ĉi komitato propra-move alelektis:
1. Gustav Rados (1862–1941), membro de la Hungara Akademio de Sciencoj,
kiel anstataŭanto de Eötvös;
2. William Thomas Stead (1849– 1912), ĵurnalisto, editoro de
Review
of Reviews;
3. Giuseppe Peano (1858–1932), itala matematikisto, aŭtoro de la
planlingva projekto Latino sine flexione (1903).
kaj la duopo Couturat kaj Léopold Leau.
Sendis anstataŭantojn: Bouchard per Paul Rodet (1854–?), Harvey per pastro Ernest Dimney (1866–1954), Stead per Paul Hugon kaj Boirac per la artileria generalo kaj posta pacifisto Gaston Moch (1859–1935).
La Komitato kunsidis en oktobro 1907 en Collège de Paris kaj decidis principe akcepti Esperanton, sed kun la modifoj elmontritaj en la Konkludoj kaj entenataj en la anonima projekto de Ido. Pri tio ne konsentis la esperantista Lingva Komitato, okazis rompo. La nova projekto Ido, kies precipa aŭtoro estis Couturat mem, kvankam unue kiel pajlo-homo figuris Louis de Beaufront (1855–1935), komencis iri sian propran vojon. Por Esperanto, antaŭ la unua mond-milito, ĝi fariĝis konkuranto pli granda ol Esperanto mem siatempe por Volapük.
En sia komence menciita verko Waringhien aludas “dikan raporton” presitan de Couturat kiu servu al la Komitato “kiel gvidilo en ĝiaj laboroj”. Ne temas pri la Konkludoj, ĉar ili prezentiĝas kiel broŝuro nur 31-paĝa. Waringhien kiu eble vidis la “dikan raporton” ne donis precizigajn indikojn. Sed en la Konkludoj legeblas, ke tiu raporto estis esence konfidenca kaj rezervita al la membroj de la Komitato. El alia dokumento de la Delegacio ni ekscias, ke la mistera Raporto estis produktita en nur 25 ekzempleroj kaj ne publikigita. Sendube ĝin ricevis la supre menciitaj 17 personoj kaj certe ankaŭ Zamenhof. Pri la ceteraj sep ekzempleroj regas neklareco.
Post vastaj esploroj mi sukcesis retrovi du ekzemplerojn. Dank al ili povas publikiĝi la teksto de la dokumento okaze de la cent-jara jubileo de Ido, kies gloraj tagoj pasis jam delonge. La sorton de Ido sigelis en 1999 la Bibliografio di Ido verkita de Tazio Carlevaro kaj mi mem. Dezirindas la apero de detal-studoj pri Ido kaj ties ĉefaj protagonistoj.
Reinhard Haupenthal
2. COUTURAT, Louis; LEAU, Léopold. Compte rendu des travaŭ du comité (15–24 octobre 1907). Coulommiers: Brodard 1907. 32 p.
— Jes, la ĝusta speco de okuloj, transdonantaj sentojn al la malĝusta speco de cerbo, — diris d-ro Frayley, kun rideto.
— Dankon; oni ŝatas vidi plenumita sian atendon; mi supozis, ke vi havos la ĝentilecon doni ĝuste tian respondon.
— Pardonu min. Sed vi diris, ke vi scias. Tio estas diri multon, ĉu ne? Eble vi ne avaros la penon diri, kiel vi eksciis.
— Vi nomos ĝin halucino, — diris Hawver, — sed tio ne gravas.
Kaj li rakontis la historion.
« La pasintan someron mi iris pasigi la varman veteron, kiel vi scias, en la urbo Meridiano. La parenco, en kies domo mi intencis gasti, estis malsana, do mi serĉis alian loĝejon. Post iom da malfacilaĵoj mi sukcesis lui vakan domon, kiun antaŭe okupis ekstravaganca kuracisto kun la nomo Mannering, kiu foriris antaŭ jaroj — neniu sciis, kien, eĉ ne lia agento. Li mem konstruis la domon kaj vivis en ĝi kun maljuna servisto dum ĉirkaŭ dek jaroj. Lian praktikadon, neniam tre ampleksan, li post kelkaj jaroj plene rezignis. Ne nur tiel, sed li ankaŭ retiriĝis preskaŭ tute el la socia vivo kaj iĝis homevitulo. Min informis la vilaĝa kuracisto, preskaŭ la sola persono, kun kiu li havis ian rilaton, ke post sia retiriĝo li dediĉis sin al unu sola studvojo, kies rezulton li elmetis en libro, kiu ne rekomendis sin al la aprobo de liaj profesiaj kolegoj, kiuj fakte ne konsideris lin mense tute sana. Mi ne vidis la libron kaj ne povas nun memori ĝian titolon, sed oni informis min, ke ĝi elmetis iom konsternan teorion. Li argumentis, ke eblas ĉe multaj homoj en bona sano antaŭdiri ilian morton precize, plurajn monatojn antaŭ la okazo. La limo, mi pensas, estis dek ok monatoj. Estis lokaj rakontoj, kiel li aplikis sian povon de prognozo, aŭ eble vi nomus ĝin diagnozo, kaj oni diris, ke en ĉiu okazo la homo, kies amikojn li avertis, mortis subite en la antaŭdirita tempo, kaj pro nenia rekonebla kaŭzo. Tamen, tio neniel rilatas al la afero, kiun mi rakontas; mi pensis nur, ke ĝi eble amuzos kuraciston.
« La domo estis meblita, ĝuste kiel li loĝis en ĝi. Ĝi estis iom melankolia loĝejo por iu, kiu estas nek homevitulo nek studento, kaj mi pensas, ke ĝi transdonis al mi iom el sia karaktero — eble iom el la karaktero de sia antaŭa loĝanto; ĉar ĉiam mi sentis en ĝi certan morozon, kiu ne apartenas al mia natura temperamento kaj ankaŭ ne ŝuldiĝas al soleco, mi pensas. Mi havis neniun serviston, kiu dormis en la domo, sed mi ĉiam ŝatis, kiel vi scias, la propran socion, kiel iu, kiu multe emas legi, kvankam mi malmulte emas studi. Kio ajn estis la kaŭzo, la efiko estis deprimo kaj sento pri okazonta malbono; tio speciale validis en la kabineto de d-ro Mannering, kvankam tiu ĉambro estis la plej luma kaj malplej sufoka en la domo. Vivgranda oleoportreto de la doktoro pendis en tiu ĉambro, kaj ŝajnis plene superregi ĝin. En tiu bildo estis nenio malkutima; la viro estis evidente iom belaspekta, aĝanta ĉirkaŭ kvindek jarojn, kun fergrizaj haroj, glatrazita vizaĝo kaj malhelaj, seriozaj okuloj. Io en la bildo ĉiam tiris kaj tenis mian atenton. La aspekto de la viro konatiĝis por mi, kaj iom “hantis” min.
« Unu vesperon mi trapasis tiun ĉambron survoje al mia dormoĉambro, kun lampo — mankas gaso en Meridiano. Mi haltis, kiel kutime, antaŭ la portreto, kiu ŝajnis en la lampolumo havi novan esprimon, malfacile nomeblan, sed forte maltrankviligan. Ĝi interesis, sed ne perturbis min. Mi movis la lampon de unu flanko al alia, observante la efikon de la ŝanĝita lumo. Tiel okupite, mi sentis impulson turniĝi. Kiam mi tion faris, mi vidis viron, kiu moviĝis tra la ĉambro rekte al mi! Kiam li sufiĉe proksimiĝis, ke la lampo lumigis lian vizaĝon, mi tuj konstatis, ke li estis d-ro Mannering mem; estis, kvazaŭ la portreto marŝus!
« — Mi pardonpetas, — mi diris, iom malvarme. — Tamen, se vi frapis, mi ne aŭdis.
« Li preterpasis min, je longo de brako, levis la dekstran montrofingron, kvazaŭ averte, kaj senvorte eliris el la ĉambro, kvankam mi vidis lian eliron same malmulte, kiel mi vidis lian eniron.
« Kompreneble, mi ne devas diri al vi, ke ĉi tio estis io, kion vi nomus halucino, kaj mi nomas aperaĵo. Tiu ĉambro havis nur du pordojn, el kiuj unu estis ŝlosita; la alia kondukis al dormoĉambro, el kiu ne estis eliro. Kiel mi min sentis, konstatinte tion, ne estas grava parto de la incidento.
« Sendube ĉi tio ŝajnas al vi tre kutima ‘fantomrakonto’ — unu konstruita sur la regulaj linioj desegnitaj de la malnovaj mastroj de la ĝenro. Se tiel estus, mi ne rakontus ĝin, eĉ se ĝi estus vera. La viro ne estis mortinta; mi renkontis lin hodiaŭ en la Unia Strato. Li preterpasis min en homamaso.»
Hawver finis sian rakonton, kaj ambaŭ viroj silentis. D-ro Frayley malatente tamburis la tablon per la fingroj.
— Ĉu li diris ion hodiaŭ? — li demandis. — Ion, el kio vi deduktis, ke li ne estis mortinta?
Hawver gapis kaj ne respondis.
— Eble, — daŭrigis Frayley, — li faris signon, geston — levante fingron, kvazaŭ averte. Ĝi estis artifiko ĉe li — kutimo, kiam li diris ion seriozan — anoncante la rezulton de diagnozo, ekzemple.
— Jes, li faris tion — ĝuste kiel faris lia aperaĵo. Sed, je Dio! Ĉu vi iam konis lin?
Hawver ŝajnis nervoziĝi.
— Mi konis lin. Mi legis lian libron, kiel iam faros ĉiu kuracisto. Ĝi estas unu el la plej frapaj kaj gravaj kontribuoj al medicina scienco de ĉi tiu jarcento. Jes, mi konis lin; mi flegis lin en malsano antaŭ tri jaroj. Li mortis.
Hawver saltis de sia seĝo, videble perturbite. Li paŝegis tien kaj reen tra la ĉambro; poste li aliris sian amikon kaj diris per voĉo ne tute firma:
— Doktoro, ĉu vi havas ion por diri al mi — kiel kuracisto?
— Ne, Hawver; vi estas la plej sana viro, kiun mi iam konis. Kiel amiko mi konsilas al vi iri al via ĉambro. Vi ludas la violonon kiel anĝelo. Ludu ĝin; ludu ion leĝeran kaj viglan. Forĵetu de via menso ĉi tiun malbenitan aferaĉon.
La sekvan tagon oni trovis Hawver mortinta en lia ĉambro, kun la violono ĉe la kolo, la arĉo sur la kordoj, kaj lia muzika kajero malfermita antaŭ li ĉe la funebra marŝo de Ŝopeno.
Tradukis Edmund Grimley Evans
Pro ĉi tiu traduko Edmund Grimley Evans iĝis laŭreato de Liro-2006 en la branĉo Traduka prozo.
La vivo de Lessing komenciĝis antaŭ 88 jaroj en Kermanŝah, nun en Irano. La patro servis por la kolonia administracio, la patrino estis flegistino. Lessing estis ankoraŭ knabineto, kiam la familio translokiĝis al Rodezio (nun Zimbabvo). La vivo tie estis malfacila, do la revo pri idilia terkultivado inter sovaĝuloj ne realiĝis. Ĉiam Lessing revenas literature al la “nigra kontinento”. Dum multaj jaroj, kiam ŝi loĝis en Anglio, Zimbabvo kaj Suda Afriko tamen estis fizike neatingeblaj, ĉar la reĝimoj tie deklaris ŝin nedezirata individuo: tro akre Lessing malkaŝis la abomenindaĵojn en tiuj landoj.
En 1949 Lessing migris al Anglio. En 1950 ŝi priskribis afrikan tragedion en sia unua romano La herbo estas kantanta. Lessing ĉiam havis ribeleman spiriton. Fine de la dua mondmilito ŝi edziniĝis kun germana komunisto. Ĝis 1956 (Ĥruŝĉov, Hungario) ŝi estis membro de la komunista partio, sed neniam ŝi estis ortodoksa kredanto de tiu doktrino. Nu, probable estis pli amuze esti komunisto en Londono ol en Moskvo. Kontraste al aliaj maldekstremaj intelektuloj ŝi neniam forgesis la viktimojn de la komunistaj diktaturoj. Stalin povintus instrui Hitleron.
Lessing konsideras la realan vivon ĥaoso: socie, kulture, politike la homo spertas splitiĝon. Ni povas aŭ freneziĝi aŭ rekonstrui ion novan el la stumperoj — tio estas tre ĝenerale la temo de La ora notlibro. Ĉiuj konsentas, ke tiu estas la plej grava libro de Lessing, samtempe ĝi fariĝis la “Biblio de Feministoj”. Tamen Lessing prave atentigas, ke la temo estas pli ampleksa ol nur inista. Sed feministoj ofte ne ŝatas kritikon: Inistoj ne laboras por [egalaj ŝancoj, egala salajro por sama laboro]. Tio estas dura laboro kaj signifas skribi al gazetoj, krei komitatojn, eniri parlamenton. Oni ne ŝanĝas aferojn kunsidante kaj kriante al viroj. Tio estas nura sindorloto.
La centra temo, la fenditeco de la individuo, estas rekonebla ankaŭ en Memoroj de Survivintino de 1974. Lessing provis verki scienc-fikciaĵojn por apliki tiun trukon: se ni rigardus nian mondon de ekstere, ni povus pli amplekse karakterizi ĝian putrecon. Vidate de ekstere, komplete frenezaj estuloj loĝas sur tiu planedo. […] Jen vulgara kaj nekontentiga planedo, plena de brutaj bestoj, kies nura celo estas trovi pretekston por kiel plej eble rapide murdi unu la alian. (Sed la SF-ĝenro ne havas altan reputacion ĉe literaturaj moŝtuloj. Maliculoj supozis, ke pro tiu ekskurso al laŭdire pli ebenaj teritorioj ŝi ne ricevis la Nobel-premion pli frue.) Ankaŭ iuj ŝiaj legantoj ne tre ŝatis tion, kaj ili ĝojis, kiam Lessing revenis al pli akceptita verkmaniero, la romano pri socia indigno, kotopo. Ankoraŭ freŝa en la menso, Lessing tamen sentas la limojn de la aĝo: nun ŝi povas skribi nur tri horojn tage. Verkante ŝi vivas, pritrakti vortojn estas ŝia ŝatokupo. Lessing observas kun zorgo la nunan mondon. Ŝi sentas optimismon por la individuo, sed pesimismon por nia socio. Mi kredas, ke venos plia mondmilito. Mi kredas tion, ĉar ni uzas enormajn masojn da mono por prepari la militon, kaj do ĝi venos. Antaŭ la dua mondmilito estis dise voĉoj kiuj diris: “Ne, ne eblas, ke ni havu ankoraŭ unu militon. Tio estus tro terura”. Sed fakte ni preparis ĝin, kaj tiam ĝi okazis. Kaj mi kredas, ke la tria mondmilito okazos. Ni ĉiuj scias, kio probable okazos dum la sekvonta milito; ni ne bezonas kristalan bovlon por antaŭvidi tion, ĉu?
Wolfgang Kirschstein
Ses el la noveloj de la nova libro estis premiitaj aŭ honore menciitaj en Belartaj Konkursoj de UEA.
Sten Johansson en la antaŭparolo prave skribas, ke Lena Karpunina, samkiel aliaj aŭtoroj de la ĉefa fluo de la moderna novelarto, “prezentas homojn, agojn kaj situaciojn kvazaŭ atestante, sen juĝi pri ili”. Kaj ke specife ŝi prezentas eĉ strangajn kaj fiajn homojn tiel, ke la leganto akceptas kaj eĉ ekŝatas ilin.
Ĉio estas verkita en mi-formo, la rakonto fluas vigle. Iam tiu “mi” estas (preskaŭ) la aŭtorino mem (en Neokazinta amo kaj La demando de emancipiĝo rolas esperantistoj), iam tute ne similas ŝin — kelkajn rakontojn prezentas viro-malliberulo de la 1940-aj jaroj. Forestas truda moralo, kiu ofte ĝenas ĉe aliaj novelistoj kiel Rosbach aŭ de Seabra.
Iuj rakontoj tre versimilas kaj probable transdonas tute realajn okazojn, aliaj — apenaŭ (eble la aŭtorino rerakontas ion aŭditan de siaj konatoj). Precipe malversimilaj aspektas la noveloj pri vivo de malliberuloj kaj ties fuĝo-provoj. La linko, Pro savo de homo, Ili estis sesope kaj Mirt tro similas inter si, eĉ iuj frazoj ripetiĝas — do apenaŭ indis verki kvar apartajn novelojn…
Multo estas sufiĉe interesa. Tamen ĝenerale la novelaro impresas tro sentimentala, mi dirus eĉ — speciale “dezajnita” por elvoki larmojn de sentemaj, troemociaj legant(in)oj. Aliajn specojn de legantoj la novelaro, plejverŝajne, ne impresos. Tuj senteblas, ke tion verkis virino. Evidente, ankaŭ legos tiajn novelojn plejparte aŭ nure virinoj. Nu — ili ja konsistigas du trionojn de la Esperanto-komunumo, almenaŭ en Ruslando, kaj certe ankaŭ ili devas havi sian literaturon; en la vivanta riĉa lingvo ekzistas ĉiuj specoj de literaturo…
Rimarkeblas kelkaj faktaj eraroj/ elpensaĵoj. En Trovi kaj perdi — temas pri Moskvo — «ili loĝis en la distrikto “Arĝenta pinarbaro” sur la strato Siringa Bulvardo». Sed reale tiuj strato kaj distrikto situas en tute diversaj urbopartoj, kaj en tiu distrikto estas nur parko, plaĝoj kaj nenia loĝdomo — kaj la priskribo de tiu loko estas tute fantazia. Plie, en Moskvo ne estas metrostacio “Ĉertanovo”, kaj la stacio “Ĉertanovskaja” neniam estis la fina. Eble tio estas bagatelo kaj tute ne rimarkeblas por aliurbanoj — sed tio lezas la fidon al la aŭtorino. Alia miso estas en La Siberia parencaro — la protagonistino mencias, ke “kiam la aviadilo <…> surteriĝis en Sverdlovsk, jam malheliĝis. Estis duhora tempodiferenco antaŭen, ĉar ni flugis orienten.” (pĝ. 61), sed ili ja flugis el Duŝanbe, do norden, kaj la reala tempodiferenco estas unu horo malantaŭen; sur pĝ. 81 ŝi mem diras: “laŭvice ni renkontis la taĝikan Novan Jaron, poste la lokan”… Eble, preferindus uzi eĉ pure fantaziajn geografiajn nomojn — tre bele sonas siberia urbo Ursujsk (pĝ. 49).
Plurfoje estas citataj kantoj. En La Siberia parencaro sur pĝ. 75 laŭ kruda proza traduko tuj rekoneblas Xxxxxx de Vladimir Visockij. Oni povas nur bedaŭri, ke la protagonistinon impresis ĝuste tiu kanto, sed ne iu alia similtema — tiakaze eblus uzi brilan tradukon far Nikolai Lozgaĉev… Alia kanto de Visockij, kiun mi tamen ne sukcesis rekoni (pĝ. 117) estas tradukita ritme-rime, kvankam subnivele. La rusan popolkanton pri frosto (pĝ. 85–86) kaj same ciganan kanton (pĝ. 132) eblus tute facile traduki kun necesa ritmo (la rimoj en la originalo malmultas kaj trivialas).
Klasikstila fundamenta lingvaĵo, sen iaj “eksperimentoj”, bone portas la enhavon. Tamen, rimarkeblas kelkaj ĝenaj rusismoj: “gvidante” (pasigante) sian vivon (pĝ. 70), okupiĝis pri sia(j) haro(j) (pĝ. 74), “malliberulaj tendaroj” (pĝ. 76), kaj plej okulfrapa — “ludi sur gitaro” (pĝ. 136–140). La familinomo Visockij estas diverse transskribita sur pĝ. 75–76 kaj 117.
Komposteraroj preskaŭ ne estas, krom unu amuza: “oni pagas por ĝi cent dolorajn pli” (pĝ.92). Ial konstante perdiĝas supersignoj de “ĵ” en propraj nomoj: “Gjegoj” anst. Gĵegoĵ (pĝ. 11–22), “Nijnij” anst. Niĵnij (pĝ. 61–62), “Serjoja” (pĝ. 72). Ne enordas la piednotoj: jen la noto por pĝ. 12 situas sur pĝ. 11, kaj por pĝ. 137 — sur pĝ. 138, jen tute mankas notoj sur pĝ. 23 kaj 90, kaj certe ne necesis ripeti tute saman tekston sur pĝ. 131 kaj 133, resp. pĝ. 140 kaj 144.
Fine de la libro troviĝas deko da tute malplenaj paĝoj…
Valentin Melnikov
En la dua ĉapitro estas prezentita klasifiko laŭ pluraj kriterioj. La gazetoj estas i.a. internaciaj, movadaj, sendependaj. Aldonas la bildon sekva ĉapitro pri Ĝeneralaj magazinoj.
Ceteraj ĉapitroj orientas la legantojn pri landaj kaj kulturaj Esperanto-gazetoj. La aŭtoro mencias pri vakaj revuoj, ĉar ne ekzistas sportaj, muzikaj, erotikaj, modaj Esperanto-periodaĵoj. Mi aldonus, ke bezonatas revuo pri fiŝkaptado kaj ties metodoj. Mi aŭguras sukcesan vivon al la revuo, ĉar la fiŝkaptistoj loĝas en ĉiuj teranguloj.
Kaptas atenton retrorigardo al Esperantaj gazetoj en socialismaj landoj kaj evoluo post forfalo de la socialismo mem. La ĉapitro donas precizajn nombrojn da abonantoj kaj eldonkvantoj nuntempe.
Fine de la verko estas konsiloj de la sperta ĵurnalisto ĉu por legantoj, ĉu por dezirantoj instali Esperanto-periodaĵo(j)n.
Jen surtabla libro por ĉiu konscia esperantisto, ĉar sen la Esperanto-gazetaro oni ne povus vivi.
Anatolo Sidorov
La maniero de la kanto-prezento en la dua disko de Anna Osmakowicz similas tiun en la unua: same bela malalta voĉo de la kantistino kunas kun elektromuzika akompano aranĝita de Leszek Gryczka, sed en kelkaj kantoj kun Anna Osmakowicz kunkantas la dua (vira) voĉo (Dormu Jesueto, La kristnaska tempo) aŭ ensemblo (La betleĥema lumo).
La Esperantan tradukon de la kantoj kaj de la komentaro farita de Anna Osmakowicz produktis Irena Łowińska. Ne havante la originalan tekston de la kantoj, mi nenion povas diri pri la koincido de la polaj kaj Esperantaj kantotekstoj, sed la komentara traduko montras la krean manieron de la teksta traktado. La tradukistino eĉ aldonis al la teksto kelkajn frazojn por plia ĝustigo de la aŭtoraj pensoj.
La kantoj, same kiel en la antaŭa disko, estas bele prezentitaj dank' al grafika prilaboro de Adam Bolesta kaj preso de Vegart Sp. z o.o. La kovrilpaĝoj en blanka-blua koloroj kreas la kristnaskan vintran humoron por la aŭskultanto. Sur la unua kovrilpaĝo estas prezentita la foto de la kantistino mem sur fono de la neĝkovrita abio (fotis Czesław Czapliński).
El la 18 kantoj de la disko 12 havas indikitajn aŭtorojn (aliaj havas nur rimarkon, en kiu jarcento aperis la melodio). Plejparton de la tekstoj verkis A. Warecka, po unu kanto havas vortkreantoj St. Rzętkowski kaj J.A. Gwoździowski. Inter la muzikaŭtoroj estas J. Wierzbica, T. Woźniakowski, A. Seroczyński, Z. Noskowski, A. Prejzner, R. Szeremeta.
Preskaŭ ĉiuj kantoj havas popolan karakteron sendepende de la aŭtoreco. La belaj, trankvilaj, harmoniaj melodioj ne povas lasi indiferenta iun ajn aŭskultanton.
Denove, same kiel en la antaŭa disko, la teksta suplemento enhavas ankaŭ muziknotojn de ĉiu prezentita kanto.
Ĉu tio estas bona? Sendube, jes. Sed la kvalito de la notaro povus esti multe pli bona, se oni pripensus la celon de la notpublikigo kaj ties utilon por la uzontoj. Krom tio necesus komisii la notarkreadon al profesiulo. (La notarkreanto ne estas indikita. Mi povas proponi por la sekva simila disko helpon de miaj lernantoj en la lernokurso “Muzika informadiko”.)
La literatura Esperanta teksto ne ĉiam koincidas laŭ silaba kvanto al la nota teksto (Dormu Jesueto, Kristabia festo, Ho, bonvenon stelo, La kristnaska tempo), iam ne koincidas silabaj kaj muzikaj akcentoj (Ho, Etul', Etuleto, Dormu Jesueto, La plej bela horo, Anĝeloj rekte el ĉielo), povas esti paŭzo en la nota teksto meze de la vorto (La betleĥema lumo) ktp.
La prononco de la kantistino estas sufiĉe klara kaj komprenebla, sed iam dezirindas ne moligi la vokalojn en la vortoj “alia” (“alija” en Jesuo Etuleto), “ĉia” (“ĉija” en Jen stal' mizera) k.s.
Malgraŭ mankoj, neeviteblaj en tiaj diskoj, mi rekomendas al ĉiuj, kiuj ankoraŭ ne sukcesis konatiĝi kun la disko, nepre fari tion kaj ricevi grandan plezuron de bona muziko en bona plenumo.
Irina Mironova
Dezirantoj havi belan Esperanto-muzikon dum la Kristnasko povas aĉeti ŝiajn diskojn Kristabia Festo kaj En Kristnaska Hor' ĉe Pola Esperanto-Asocio
skr. poczt. 21, PL 44-101 Gliwice, Pollando
staman@esperanto.pl aŭ staman@ka.onet.pl
Drlík, Marcel. Ĉeĥa kuracisto en koro de Afriko / Tradukis el la ĉeĥa Olga Glendová k.a. — Praha: Aventinum, 2006. — 192 pĝ., il. — (Donaco Bernhard Eichkorn).
Esperante kaj ekumene: Fest-libro por la 75a naskiĝ-tago de Adolf Burkhardt / Editoris Irmi Haupenthal, Reinhard Haupenthal. — Schliengen: Edition Iltis, 2004. — 368 pĝ. — (Donaco de Bernhard Eichkorn).
Karalius, Vytautas. Sizifo sen ŝtono: Pensoj kaj aludoj / Tradukis el la litova Palmira Lukoševičiene, Telesforas Lukoševičius. — Panevėžys: Panevėžio spaustuvė, 2005. — 80 pĝ.; 300 ekz. — (Panevežis'a biblioteko de Esperanto, №16). — (Donaco de LitEA).
Karpunina, Lena. Neokazinta amo: [Originala novelaro] / Antaŭparolo de Sten Johansson. — Antverpeno: FEL, 2007. — 149 pĝ. — (Serio Stafeto; №31). — (Recenzoekzemplero).
Klag, Walter. Peter Altenberg. Vivo kaj verkoj: Dua kaj lasta kajero. — Vieno: Klag, 2007. — 16 pĝ., il. — (Donaco de Walter Klag).
Klag, Walter. Sat.iroj el Aŭ.strio: Dua kajero. — Vieno: Klag, 2007. — 16 pĝ., il. — (Donaco de Walter Klag).
Simenon, Georges. La flava hundo: Krimromano / Tradukis el la franca Daniel Luez; Antaŭparolo de Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2007. — 120 pĝ.; 500 ekz. — (Serio Mondliteraturo; №14). — (Donaco de Sezonoj).
Sipoviĉ, Valerij. Sekreto de la patrino: Novelo. — M.: Impeto,
2006. — 112 pĝ.; 300 ekz. — [Aĉeto].
El La Praktiko (jaro 1937) plukis Halina Gorecka