Supozeble ĉio fidele priskribas la realon, nur kun ioma troigo. La tuto estis verkita ĵus antaŭ la Unua Mondmilito; dum preskaŭ jarcento poste la mondo grave ŝanĝiĝis, tamen — vi nepre rekonos en nunaj esperantistoj kaj “amikoj de Esperanto” similecon al ties prauloj.
La unua eldono de Babiladoj de Bonhumora Zamenhofano aperis en 1922, la dua en 1924, la libro estis tre varme akceptita. L. Totsche skribis en Literatura Mondo: “la libro apartenas al la plej bonstilaj verkoj de l' Esperanta literaturo kaj tial ĝi estas tre rekomendinda ankaŭ por komencantoj volantaj sin ekzerci en la lingvo” (mi aldonu: tiuj komencantoj bone pripensu la aferojn, por ne ripeti fuŝojn de la protagonistoj).
Nun la eldonejo Hejme redonis al ni tiun kortuŝan raraĵon. Kvin felietonoj kun la aŭtora antaŭparolo okupas nur iom pli ol duonon de la libreto; sekvas eseo de Tomasz Chmielik kaj fragmentoj el rememoroj de Felicja Raszkin-Nowak (nevino de la aŭtoro, la sola el la familio, kiu elvivis dum la Dua Mondmilito) pri Jakobo Ŝapiro. Ni ekscias, kion li faris por Esperanto kaj kia li estis en ordinara vivo, kia tragika sorto lin atendis. Indas dankeme rememori lin apud lia samsortano Izrael Lejzerowicz, kies Verda Biblio estis reeldonita samloke unu jaron pli frue.
Por ni, kiuj vizitas Bjalistokon, aŭ legas ion el multaj raportoj pri ĉi-jara UK, certe memorfiksiĝos ne nur majstro Zamenhof, sed proksime al li ankaŭ Jakobo Ŝapiro — sidanta surfenestre en danda pozo, kun ĉapelo sur piedpinto, sed kun profunda tristo en la okuloj…
Valentin Melnikov (Ruslando)
La Ondo de Esperanto. 2009. №12 (182)