Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2002. № 8–9


Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

En la Malfermo de la 1a Balta E-Forumo (Jelena Chepinoga)

Sur la kovrilpaĝo (de maldekstre dekstren): Edward Kozyra salutparolas en la malfermo, Valentin Melnikov interpretas por la Ĝenerala Konsulo Jarosław Czubiński, Maksim Kejda prezidas, Andrej Malaŝenko (estro de la internacia fako en la urbestraro) aŭskultas interpretadon de la redaktoro de La Ondo. (Fotis Jelena Ĉepinoga)


ENHAVO

REDAKCIE

  • Aleksander Korĵenkov. Redakcie
  • ĈEFARTIKOLO

  • Anna Margareta Ritamäki. La Fortaleza UK: Inspiris la bela sonĝo de l' (h)omaro
  • TRA ESPERANTUJO

  • Stanisław Mandrak. Pola Radio: Esperanto venkis (koste de aliaj lingvoj)
  • Arturo Prent. SAT kongresis
  • Renato Corsetti. Mondfederistoj por Esperanto
  • Ljubomir Trifonĉovski. El la Esperanta Civito
  • Miloslav Šváček. La 55a Kongreso de IKUE
  • Osmo Buller. Asorti esperantigis la Päätalo-semajnon
  • Māra Timermane. Ekologio kaj folkloro
  • Jakvo Schram. SATEB en Barlastono
  • Louis Galindo. Leviĝis la kurteno ĉe la Kvinpetalo
  • Gbeglo Koffi. Esperanto havas ŝancon en Benino
  • David W. Bisset. Skota Kongreso: plezuriga erudicio!
  • Ch. Enkhee. La unua kongreso en Mongolio
  • Tiina Oittinen. Trinivela instruado en Valamo
  • Petko Arnaudov. ISEU: jubilea sesio sen alilandanoj
  • Hamzeh Shafiee. Afganaj rifuĝintoj lernas Esperanton
  • Peter Zilvar. Semajnfina klerigado
  • Milena Makaveeva. Vera festo en Razgrad
  • Renato Corsetti. Esperanto en aviado
  • AlKo. Ankoraŭ unu demisio en Roterdamo
  • Vjaĉeslav Ivanov. OkSEJT-42: lecionoj en arbaro
  • Tatjana Loskutova. IvERo: ĉu jam tradicia?
  • Valentin Melnikov. Pri nia historio
  • Win Posthuma. Jarmeze en Nordio
  • Novaj Honoraj Membroj de UEA
  • Nakamura Daishin. Komuna Seminario en Japanio
  • Jerzy Antoni Walaszek, Adam Vilkus. Triobla jubileo en Sosnowiec
  • Steĉjo Norvell. En Usona Ŝtato de Verdaj Montoj eĥis la Verda Lingvo
  • Paweł Preś. La 36a IEF en familia etoso
  • Llibert Puig. Laŭ spuroj de Jules Verne
  • Transsiberia Vagonaro II
  • Pledo venki religiajn antaŭjuĝojn kaj konfliktojn
  • Kurte (14 informoj)
  • TRIBUNO

  • Dafydd ap Fergus. Tutmonda lingva katastrofo (Vide el Bruselo)
  • Komitatano Z. Kio lezas la Universalan Kongreson? (Vortoj de Komitatano Z)
  • Halina Gorecka. Balta Esperanto-Forumo: ĉu kaj kia?
  • Wolfgang Kirschstein. Jam nun faru krucon en via kalendaro
  • Marc Bavant. Ĝentileco, kiun mi ne atendis
  • Por la lingva demokratio
  • Martí Guerrero i Cots. Esperanto aŭ la kataluna?
  • Henri Masson. Jurij, revenu al ni!
  • Frans Cobben. Pri mono kaj abono
  • Valentin Seguru. Kiu etno? Esperantista
  • Nikolao Gudskov. Mi volonte aliĝas
  • Wim M.A. De Smet. La plej meritaj esperantistoj
  • HaGo. Redakcia komentarieto
  • Kongresa Rezolucio de UK-87
  • João Manoel Aguilera Junior. Kion diri al la mondo?
  • Haszpra Otto. Mizera teksto
  • Aleksander Korĵenkov. UEA: ĉu kresko aŭ malkresko?
  • BIBLIOTEKO

  • Oleg Izjumenko. Zagreba metodo: baldaŭ en la rusa
  • Belartaj Konkursoj de UEA
  • Humphrey Tonkin. Soros kaj Esperanto
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Viktor Alikin. Japana krucenigmo
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (S)
  • DIVERSAĴOJ

  • Kalendaro
  • Anoncetoj
  • Nekrologoj
  • Internacia Fotokonkurso
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Vinjeto de Larisa Jakovleva


    Redakcie

    Mi scias, ke kelkaj partoprenontoj de la unua Balta Esperanto-Forumo dubis pri la eblo okazigi internacian esperantistan renkontiĝon en la “enklava regiono”. Tamen eĉ tiuj skeptikuloj verŝajne forgesis siajn dubojn, kiam la 15an de julio pli ol cent esperantistoj, pluraj ĵurnalistoj kaj Ĝenerala Konsulo de Pollando, ĉeestis la malfermon de la unua Balta Esperanto-Forumo en la urbodomo de Kaliningrad. Kaj en la venontaj tagoj oni povis ekscii pri la Forumo televide, radie, gazete kaj rete.

    Pluraj nomis BEFon “nekutima” kaj “neruslanda”. Tio ne estas senbaza.

    Probable BEF estis la plej internacia el ĉiuj aranĝoj, kiujn organizis ruslandaj esperantistoj. Inter la 123 aliĝintoj (el ili 113 reale partoprenis) el 12 landoj, estis nur dudeko da ruslandanoj — komparu tion kun ĉi-jara UK, en kiu la brazilanoj estis pli multaj ol la alilandaj kongresanoj.

    La programo enhavis kulturajn kaj klerigajn aranĝojn, seminariojn, ekskursojn kaj artajn prezentojn, sed ne movadajn aferojn, kvankam UEA kaj la Civito atentis BEFon per salutmesaĝoj kaj presaĵoj. Oni aŭskultis interesajn prelegojn kaj partoprenis diskutojn, kaj ŝajnas ke neniam la diskutotempo sufiĉis por la scivolemuloj.

    La forumanoj havis ŝancon konatiĝi kun personoj, kies nomojn oni ja konas, sed kiuj malofte vidiĝas en la Movado: Maciej Wnuk, Wolfgang Kirschstein, Stasys Kružinauskas, Aleksej Birjulin kaj eĉ Alen Kris — tiu mistera aŭtoro (kelkaj malŝerce kredis ke temas pri plumnomo) unuafoje (!) partoprenis esperantistan kunvenon.

    En la Forumo estis lanĉita la unua volumo de la kvinvoluma libroserio “Dostojevskij en Esperanto”, kiu fariĝos eble la plej granda beletra eldonprojekto en Esperanto. Du el la tri tradukintoj subskribis la unuajn venditajn ekzemplerojn.

    Pluraj forumanoj petis (eĉ postulis) daŭrigon, kaj iuj eĉ pretis tuj aliĝi al la dua BEF. Ĉu ni kapablos longe rezisti?

    Gravas, ke multaj konstatis, ke antaŭe ili havis pri la urbo kaj regiono neadekvatan imagon, truditan de onidiroj aŭ amaskomunikiloj. Legu jam nun la impresojn de Marc Bavant kaj Wolfgang Kirschstein.

    Interalie, denove pruviĝis la grandega rolo, kiun havas la gazetaro en Esperantujo. Mi mem (ne estas sekreto, ke antaŭ du jardekoj min savis por Esperantujo gazeto — Literatura Foiro) spertis kortuŝajn momentojn, aŭdante plurajn personojn diri, ke ili ne kabeis nur ĉar ili povis realigi sin per La Ondo de Esperanto.

    Dankon, amikoj! Kiel etan donacon, ricevu kvar ekstrajn paĝojn en ĉi tiu kajero.

    Aleksander Korĵenkov


    La Fortaleza UK:
    Inspiris la bela sonĝo de l' (h)omaro

    Mia Brazilo brazila
    Ritmado multperkutila
    Brazil', por mi, Brazil', por mi …
    (Akvarelo de Brazil' de Ary Barroso, trad. Tarcísio Lima) sonis en la malfermo kun vigla partopreno de la publiko, en la arta vespero kunkantata kiel triumfo de la ĉi-jara internacia ĥoro kaj ankoraŭ en la fermo de la 87a Universala Kongreso de Esperanto… kaj daŭre ĝi sonas en la memoroj de ni kunĝuintoj. Ni sentis la ritmojn, la freŝecon kaj la fascinon.

    La nord-orienta brazila urbo kun la belegaj plaĝoj kaj plaĉa varmego mildigita de la oceana vento kaj akompanata de la ĉiam agrablaj brazilanoj donis al la ĵus pasinta kongreso (3–10 aŭg) apartan karakteron. Pli ol 800 aliĝintaj brazilanoj eksterordinare formis kongresanaron kun unulanda majoritato, kongreson kun ĉie ĉeestanta gastamo.

    Tiu granda grupo alvojaĝinta de la tuta vasta lando senteblis de tempo al tempo kiel forta aklamo en la salono. Tiel la brazilanoj salutis siajn lokajn heroojn, la Lokan Kongresan Komitaton, kaj la artistojn je la tonoj de siaj amataj kantoj. Nun tiuj kantoj pli forte apartenas al ĉiuj ni, pli integrite en nia esperantisma kanta trezoro. Plaĉajn memorojn vekas la mardvespera koncerto de brazilaj E-muzikistoj: Tarcísio Lima, Flávio Fonseca kaj la bando Merlin, kiu alvokis similan publikreagon kiel la jam pionira Persone en Eŭropo.

    La ĉeestintoj de la nacia vespero rakontis pri mirinda travivaĵo, pri karnavala etoso. Kontentigis ankaŭ la teatraj prezentoj de la junulara Atlaspatoart de la IJK-urbo Pato Branco (“La domo kiu timigis”) kaj la duopo Vida Jerman kaj Saša Filipović (brazilaj poemoj kaj “Amo per proverboj”). Impona estis la danca spektaklo de la vaste konata ensemblo Edisca. La humanisman edukadon de la Edisca-fondaĵo prezentis portugallingva filmo antaŭ la prezento kun — senantaŭaverte — anglalingva subteksto. Tamen ne estis multaj tiaj etaj konfuzsurprizoj en la kongreso, kiu estis orde organizita ekde rapida transdono de la dokumentoj ĝis komfortaj transportoj, kiuj tamen ne sukcesis plene kompensi la ĝenon de la granda distanco inter la ĉemaraj hoteloj kaj la kongresejo.

    Dum la kongreso ni kleriĝis en prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato, en AIS-kurso kaj alimaniere. La esperantologia konferenco diskutis nian kulturon. La tago de la lernejo estis aparte riĉa kompense al la neokazigo de ILEI-konferenco. “Diverseco — ŝanco, ne minaco” estis la kongresa temo. Menciindas du invititaj gastoj: José Carlos Morales, iniciatinto de la UN-jardeko de indiĝenaj popoloj 1995– 2004, prezidanto de la Monda konsilio de indiĝenaj popoloj kaj de Indiĝenaj Dialogoj, kaj Patrick Gallaud, ĝenerala sekretario de la Monda federacio de UNESKO-kluboj, asocioj kaj centroj.

    Por UEA la kongreso estis ankaŭ signo de nova struktura etapo. Nova ĝenerala direktoro Trevor Steele organizis la landajn salutantojn ĉe la podio, apudis en la komitatkunsidoj kaj estris la kunsidon “CO respondas”, kie li malkaŝe rakontis pri la konsideroj por kaj kontraŭ eventuala translokiĝo de la sidejo. Nova revuoredaktoro Stano Marček sekvis fervore la okazaĵojn, kaj nova libroservisto Ionel Oneţ laboris apud la pensiiĝonta Simo Milojević. La antaŭa redaktoro de la Jarlibro, Francisco Veuthey, partoprenis ĉi-foje ne kiel stabano sed kiel simpla ĝuanto de Brazilo de kleraj, respektemaj homoj — kaj kiel redaktoro de Folioj de Kat-amikaro.

    La Komitato de UEA ricevis de la Estraro promeson pri enrevua apero de korektoj kaj kompletigoj al la Estrara Raporto 2001 — kaj konklude la Komitato akceptis la raporton preskaŭ unuanime (tri sindetenoj). Aliflanke, per 17 voĉoj por kaj 13 kontraŭ, la Komitato akceptis la proponon de Mireille Grosjean, A-komitatanino por Svislando, tuj sendiskute voĉdoni pri la buĝeto 2003, tiel interrompante la demandojn kiujn mi, komitatanino A por Finnlando, jam komencis prezenti. Sekve la buĝeto, kiu interalie malaltigas la sumon por salajroj en la CO de 262045,85 eŭroj (rezulto en 2001) al 211000 por 2003 kun la klarigo ke “en 2003 estos malpli da oficistoj ol en 2001”, rapide estis akceptita de la Komitato.

    Tamen la estraranino pri financoj Ans Bakker-ten Hagen bonvole strebis klarigi la buĝetajn aferojn en la antaŭa subkomitata kunsido dum kiu, bedaŭrinde, mankis tempo. Ŝi ankaŭ faris resuman klarigon sub la tagorda punkto “ceteraĵoj”. Interalie ni eksciis, ke la redaktora laboro ne plu estas buĝetita sub salajroj.

    Elektiĝis nova Elekta Komisiono. Ĝi planas instigi al alelektiĝo de C-komitatanoj kaj al preparo de la estrarelektoj en Pekino 2004. Voĉdonis 41 komitatanoj kun la jena rezulto: elektiĝis Edwige Tantin Ackermann (30 voĉoj), Povilas Jegorovas (29) kaj Takeuti Yosikazu (35); ne elektiĝis Symilde Schenk Ledon (17) kaj Anna Ritamäki (11). Por mi la EK-elektado estis aparte interesa, ĉar mi penis esti kandidatigita laŭ la proceduroj de la elekta regularo. Marde mi transdonis al la EK-prezidanto mian prezentiĝon kaj kandidatigon subskribitan de du komitatanoj. Tamen dum la vendreda komitatkunsido, pro diversaj miskomprenoj, mia kandidatiĝo estis aldonita lastminute. (Nek mi mem nek la EK-prezidanto ĉeestis kiam la tagorda punkto estis ektraktita.)

    Kio do rezultis de la UK krom memore sonoranta brazila muziko kaj stako da kongresaj kurieroj titolitaj La Bela Sonĝo de l'Omaro (honore al la kongres-simbola besto)?

    Restis iu baza sento de samtempe nove freŝa kaj plene tradicia kongreso, inspire fidela al nia historio. Teme tra la tuta kongreso ritmis ankaŭ La Espero de Zamenhof. Ferme kaj malferme ĝi estis kantita en sia kutima marŝa takto. Intertempe ĝi ankaŭ sonis, eĉ trifoje, kun noveca muzikstila freŝo de Lima, kaj, krome, kiel la ĉeftemo de la literaturanaliza prelego de Humphrey Tonkin. Iel, kvazaŭ mirakle, ne plu ŝajnis eksmoda la konvinko pri la efektiviĝo de la bela sonĝo de l'homaro.

    Anna Margareta Ritamäki


    Pola Radio: Esperanto venkis
    (koste de aliaj lingvoj)

    En prestiĝa pola tag-ĵurnalo Rzeczpospolita 31 jul 2002 aperis jena artikolo de Bernardeta Waszkielewicz sub la titolo Esperanto venkis.

    «Maciej Łętowski kaj Bogumiła Berdychowska ne gvidas de hieraŭ la 5an Programon de la Pola Radio, tio estas Radio Polonia. La Estraro de la Pola Radio subskribis kontrakton kun Ministerio pri Eksteraj Aferoj (MEA), laŭ kiu privilegiitaj lingvoj de eksterlanda disaŭdigejo estas nun la angla, germana kaj Esperanto.

    «Łętowski kaj Berdychowska laboris en Radio Polonia dum 7–8 jaroj. En la nova kontrakto estas priskribitaj la novaj tendencoj preferataj de la Ministerio. “Ni sciiĝis, ke ni ne garantias la realigon de tiuj tendencoj”, — diras Łętowski. Li substrekas, ke de 10 jaroj la radio kune kun la Ministerio zorgis pri ekvilibro inter la okcidenta direkto, grava pro la fakto de aspirado de Pollando al NATO kaj EU, kaj la orienta, tio estas la lingvoj de la najbaroj. Laŭ nova kontrakto privilegiitaj estos la lingvoj angla, germana kaj Esperanto. Oni forstrekis el la listo la litovan, ĉeĥan kaj slovakan lingvojn. La ceteraj — interalie, la ukraina, rusa kaj bjelorusa — ricevis malpli altan statuson, kaj lige kun tio malpli da mono por realigi la programojn.

    «Pri planoj de disvastigo de Esperanto, koste de ukrainaj kaj rusaj programoj diris komence de julio ministro Wlodzimierz Cimoszewicz (ĉefo de MEA). Kontraŭ tiuj proponoj protestis, interalie, ruslanda sendependa radio Eĥo de Moskvo, intelektuloj el Ukrainio, bjelorusia opozicio.

    «Nova direktoro de la 5a Programo fariĝis Marek Traczyk, kaj lia anstataŭulo Malgorzata Raczyńska».

    Tradukis Stanisław Mandrak


    SAT kongresis

    SAT kongresis en la Universitato de Alikanto 1–7 jul 2002. La plej grava parto estis la jarkunveno de SAT, kaj la dua estis la lanĉo de la nova PIV. Egale gravaj estis la multaj diskutoj — komunaj, grupaj, kaj privataj — pri la soci-politiko de la mondo.

    Venis informoj pri la multaj lingvoj de Hispanio, kun necesaj klarigoj pri la rilata historio kaj politiko. Diversaj fakoj de SAT kunvenis dum la kongreso, kaj ankaŭ prezentiĝis la Amikeca Reto.

    Por malstreĉiĝi de la laboro, oni vizitis la apudan regionon, kaj ankaŭ vidis iom de la Valencia kulturo.

    Tre stimula kongreso por tiuj kiuj ŝatas uzi Esperanton por pli kleriĝi kaj libere diskuti pri iu ajn aspekto de la vivo en alia loko.

    Arturo Prent


    La 75a Kongreso de SAT, okazinta en Alikanto (ES) 1–7 jul 2002

    konstatas, ke Esperanto estas tute taŭga en batalo por la lingvaj rajtoj kaj informas, ke SAT eldonis novan Plenan Ilustritan Vortaron kiel unu el la rimedoj en tiu batalo;

    konstatas, ke 60 aliĝintoj ne povis partopreni pro rifuzo de vizo, kaj protestas kontraŭ tiu malrespekto de la rajto je libera cirkulado;

    alvokas al batalo kontraŭ ĉiaj limigoj de la libereco individua kaj kolektiva sub la preteksto de ŝtata reago kontraŭ iuj armitaj grupoj;

    apogas la usonajn civitanojn kaj organizaĵojn kiuj batalas kontraŭ la mortpuno;

    alvokas al solidareco kun la palestina popolo kaj ankaŭ kun la israelaj civitanoj, kiuj aktivas kontraŭ la milito.


    Mondfederistoj por Esperanto

    (GK UEA) La 24a Monda Kongreso de la Mondfederista Movado (World Federalist Movement [WFM]), kiu kunsidis en Londono 11–15 jul 2002, akceptis rezolucion pri Esperanto:

    Konsiderante ke: demokrata monda federacio postulas la interŝanĝon de ideoj inter ĉiuj en la monda komunumo,

    Konsiderante ke: la Esperanto-movado subtenas la mondfederistajn idealojn de mondcivitaneco kaj egalaj rajtoj por ĉiuj membroj de la monda komunumo,

    Konsiderante ke: ĉi tiu organizaĵo en la jaro 1977 alprenis rezolucion, kiu indikas ke mondfederistoj devus uzi Esperanton,

    Konsiderante ke: la Mondfederista Movado estas membro de la Koalicio por Internacia Helplingvo,

    Ni rezolucias

    ke la Mondfederista Movado kuraĝigu siajn membrojn lerni la nenacian lingvon Esperanton.


    La laboro por akceptigi ĉi tiun rezolucion pri Esperanto (kiu estas la dua en tiu medio), komenciĝis proksimume antaŭ unu jaro, pro iniciato de konataj esperantistoj-mondfederistoj, Etsuo Miyoshi kaj Ron Glossop. UEA helpis ilin tra la tuta jaro, kaj aranĝis por ili surlokan subtenon fare de la britaj esperantistoj, kaj provizis ilin per materialo por disdoni.

    Okazis speciala kongresa evento dum la vespero antaŭ la voĉdono pri “Esperanto kaj Mondfederismo”, kiun proksimume sesdek personoj ĉeestis. David Thornell, Prezidanto de la Londona Esperanto-Klubo, prezidis. Parolojn prezentis Etsuo Miyoshi, David Kelso, Charles Rowe kaj Ron Glossop. Sekvis diskuto pri Esperanto kaj ĝia rilato al la Mondfederista Movado.

    David Kelso (Direktoro de la Brita Esperanto-Asocio) ĉefrolis kiel organizanto de la esperantista partopreno. Sabate Norah Brown kaj David Kelso starigis budon kaj deĵoris en ĝi por informi la kongresanojn pri Esperanto.

    Renato Corsetti


    El la Esperanta Civito

    HeKo pro teknika paneo ne funkciis en junio kaj julio. Ĝi reaperos ekde ĉi tiu monato.

    La Konsulo nomumis provizoran matrikuliston, en la persono de c-ino Alga Guernieri Monteggia. Ŝi eklaboris kaj preparis la fundamenton de la Civitana Registro. La formularo por peti la civitanecon estas preskaŭ preta kaj baldaŭ dissendota.

    La vickonsulo pri kulturaj aferoj anoncis la fondon de Instituto Dietterle, pri historiografio, demografio kaj statistiko de Esperantio.

    La Asembleo de Andaluzia E-Unuiĝo elektis siajn forumanojn.

    Estas proponite al la Konsulo kunvoki la Senaton por la komenco de novembro en Italio (apud Milano), se pretos la Senata Reglamento kaj la leĝo pri la Banko; kaj kunvoki la tutan Parlamenton al Ĉaŭdefono (aŭ Loklo), okaze de la SAT-kongreso (12–18 jul 2003).

    Ljubomir Trifonĉovski


    La 55a Kongreso de IKUE

    20–27 jul 2002 okazis en la urbo Kroměříž [Kromierĵiĵ] en Ĉeĥa Respubliko la 55a Kongreso de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Antaŭe en Ĉeĥio okazis jam tri kongresoj de IKUE: la 14a (Prago, 1929), la 18a (Brno, 1936), la 48a (Olomouc, 1995). La nunan kongreson, same kiel en la jaro 1995, aranĝis IKUE-Katolika Sekcio de ĈEA.

    Kroměříž estis bonŝance elektita kiel kongresurbo kaj la Ĉefepiskopa Gimnazio kiel kongresejo kun tre favoraj kondiĉoj. Ĉio okazis “sub unu tegmento” en kvieta historia parto de la urbo, en najbareco de la Ĉefepiskopa Kastelo kaj Ĝardenoj, kiuj estas proklamitaj kiel Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj de UNESCO.
    La Sankta Meso en la Inauguro de la 55a Kongreso de IKEK
    La inaŭguro okazis dimanĉe (21 jul) en du partoj. Unue en la apuda gotika preĝejo de Sankta Maŭricio sep pastroj — partoprenantoj de la kongreso — celebris la Sanktan Meson en Esperanto (vidu la foton). Dum la Meso en Esperanto predikis helpepiskopo de Olomouc, Mons. Josef Hrdlička, kiu diris: “Esperanto heroldas ne nur iun filologian projekton, sed ĝi proponas multe pli: la spiritan vojon de proksimiĝo, amikeco kaj unueco, kiu estas mallarĝe kunigita kun religia dimensio en la koro de la homo. Ĝi kunigas multajn homojn en multaj nacioj kaj enportas en la Eklezion kaj eĉ en la mondon fortan inspiron kaj sanan energion, kiu pruvas, ke la Eklezio vivas kaj vivos ankaŭ en la nova jarmilo”.

    La dua parto de la inaŭguro okazis en la Ĉefepiskopa Kastelo. La urbestro de Kroměříž, Petr Sedláček, kaj la direktoro de Ĉefepiskopa Gimnazio, Štěpán Bekárek, salutparolis en Esperanto.

    La programo de la kongreso estis varia. Dimanĉe posttagmeze okazis vizito de historiaj vidindaĵoj de Kroměříž. Vespere okazis belega programo de folklora ensemblo Lipina. Lunde kaj vendrede antaŭtagmeze okazis prelegoj pri la kongresa temo: “Malfermu la Pordon al Kristo!” Lunde antaŭtagmeze la urbestro akceptis delegacion de 15 reprezentantoj el ĉiuj ĉeestantaj landoj. Lunde posttagmeze oni vizitis Florĝardenon, kiu ankaŭ apartenas al Monda Natura Heredaĵo de Unesko. Vespere sin prezentis ĉeestantaj polaj E-poetoj.

    Marde antaŭtagmeze okazis vizito de la Ĉefepiskopa Kastelo kaj posttagmeze pilgrimo al Sankta Hostýn, kie kiel ĉefcelebranto de esperantlingva Meso estis la emerita Ĉefepiskopo de Hradec Králové, Karel Otčenášek, kiu ankaŭ prezentis interesan kaj aktualan homilion en Esperanto. Jen ĝia parto: “Nia celo, same kiel estis la idealo de Zamenhof, devas esti — harmonio. Pripensadu tion! Mem la internacia karaktero de la esperantista komunumo povus proksimigi la naciojn ankaŭ el supernacia vidpunkto, universala pentekosta interamikiĝado, kaj ankaŭ kun la Triunua Dio…”

    La merkreda antaŭtagmezo estis destinita por Ĝenerala Kunveno de IKUE. Posttagmeze oni povis viziti Ĉefepiskopajn Vinkelojn, kaj ĵaŭde okazis tuttaga ekskurso al Moravia Karsto. En Baziliko de Křtiny okazis la Meso kaj post ĝi vizito de Grotaro de Punkva kaj Macoĥa. Vendrede, krom jam menciita prelega antaŭtagmezo, okazis la danka Meso en preĝejo de V. Maria en Kroměříž kaj vespere adiaŭa vespero. Sabate post la fermo de la kongreso la kontentaj kongresanoj adiaŭis la kongresurbon.

    Miloslav Šváček


    Asorti esperantigis la Päätalo-semajnon

    Ekde 1979 okazas en Taivalkoski (Finnlando) ĉiusomera festivalo nomita laŭ la verkisto Kalle Päätalo, la plej fama filo de tiu komunumo en Norda Finnlando. El semajnfina aranĝo kreskis iom post iom tutsemajna evento, Päätalo-semajno, kiu ĉiujare altiras almenaŭ 2000 ŝatantojn de la verkoj de Päätalo. Ili aŭdas prelegojn, vizitas lokojn konatajn el la romanoj de la aŭtoro, spektas teatraĵojn, ĝuas koncertojn kaj revidas malnovajn konatojn.

    Esperanto “penetris” la semajnon unuafoje en 2000 per prelego de Osmo Buller pri la minacata pozicio de malgrandaj lingvoj. Samjare la esperantistoj de la vilaĝo Metsäkylä sub la gvido de Aini Vääräniemi vendis produktojn de sia vilaĝo en la “Placa Evento”, kiu tradicie okazas sabate antaŭtagmeze. Oni povis denove renkonti ilian budon en 2001. Cetere, jam de longe ili zorgas pri eta Esperanto-ekspozicio en la montrofenestro de la turisma informoficejo apud la centra placo de Taivalkoski.

    Ĉi-jare Esperanto tamen estis multe pli videbla kaj aŭdebla ol antaŭe, unuavice dank' al la litova ensemblo Asorti, kiu 6 jul koncertis dum unu horo en la Placa Evento. Dum ilia koncerto almenaŭ 600 homoj aŭdis kantojn en Esperanto kaj ankaŭ en aliaj lingvoj. Fine de la prezentado Osmo Buller intervjuis Jelena Piščikienė tradukante ŝiajn respondojn por la finna publiko.

    Jam la antaŭan tagon Asorti prezentis du kantojn en Jokijärvi, la naskiĝvilaĝo de la verkisto, antaŭ 250-homa publiko en la kunveno de la Societo Kalle Päätalo. Kun malpli granda sed des pli entuziasma aŭskultantaro Asorti renkontiĝis en la vilaĝo Metsäkylä. Tie ili prezentis rusajn, litovajn kaj Esperantajn kantojn en du koncertoj: en la natura ZEO “Arbaro de Zamenhof” — kie ili sekvis la tradicion kaj dediĉis arbon al sia lando Litovio — kaj en la trinkejo Arbar-Bar. Ankaŭ la publiko kunkantis kelkajn kantojn el Esperanta kantlibro en tiuj aranĝoj, kiuj fariĝis bona reklamo por Esperanto.

    Osmo Buller


    IEK-12: Plantado de acero EsperantoEkologio kaj folkloro

    La 12a Internacia Esperanto-Kongreso okazis 1–7 jul en Rigo kun 200 partoprenantoj el 10 landoj: Hispanio, Italio, Belgio, Svislando, Danlando, Norvegio, Germanio, Pollando, Latvio, Ruslando. La temo estis “Ekologio kaj folkloro”.

    Dum la kongreso ni konatiĝis kun Latvia naturo, vizitis Naciajn Parkojn, volontullaboris, koncertis por publiko. Okazis koncertoj en Tukums, Sigulda, Salacgriva kaj Rigo.

    Dum la koncertoj prezentiĝis polaj ensembloj: E-koruso Gaja Velo el Gdynia; Maresci, folklora koruso el Kaŝuba regiono, kantis pole kaj kaŝube; Plomienie el la 4a junulara kulturdomo de Bydgoszcz ludis, kantis kaj dancis; Cantare kaj Image el la 5a junulara kulturdomo de Bydgoszcz kantis kaj dancis moderne.

    La latvaj koncertintoj estis: Ilga, ensemblo de kantelistinoj el kulturcentro “Ilguciems”; Tine, folklora grupo de Koknese; muzika kapelo Hagenskalna muzikanti el kulturcentro “Ilguciems”; folklora grupo Milzkalnieki el Tukums; junulara folklora grupo Senlejina el Sigulda.

    La inaŭguro okazis en la Kongresa domo. Post la inaŭguro okazis prelegoj kaj ekspozicioj pri diversaj ekologiaj temoj: ekoturismo en Latvio, homa sano, bonaj-sanigaj produktoj (ni povis gustumi biolakton). La prelegoj estis tradukataj al Esperanto kaj pola.

    En la dua tago ni plantis aceron “Espero” en parko Grizinkalns (vidu la foton sube).

    Posttagmeze ni havis akcepton en la urbodomo. La urbestro promesis subteni sekvontan Esperanto-agadon.

    En la sekvaj tagoj ni multe ekskursis kaj konatiĝis kun ekoturismo en Latvio. Ni promenis en la Nacia Parko de rivero Gauja kaj volontule laboris por komenci konstrui labirinton por meditado apud Krimulda preĝejo. Pliaj ekskursceloj estis nacia parko Kemeri, sabloŝtona roko Sietiniezis, folklora festo en Salacgriva (sur la kastelmonto en Salacgriva sonis ankaŭ Esperantaj kantoj), urbo Sigulda en pravalo de Gauja (ankaŭ tie ni koncertis antaŭ publiko); en Vaidava nin atendis loka esperantisto kaj ekologie pura vespermanĝo.

    Krome, ni vizitis firmaon, kiu produktas polimerajn pavimŝtonojn el duafoje refabrikataj polimeroj en Salaspils. La firmao uzas ejojn, kiujn postlasis la sovetia armeo. Ĉiu kongresano prenis malgrandan peceton de pavimŝtono por kontroli laŭvoje, kie oni uzis betonan, kie polimeran pavim-ŝtonon.

    Mi esperas, ke estas kontentaj ĉiuj: kaj la latva flanko, montrinta eblecon ekologie turismi en Latvio; kaj ni Esperantistoj, ĝuintaj la etoson; kaj la polaj grupoj, prezentintaj la polan kulturon.

    Māra Timermane


    SATEB en Barlastono

    17–19 maj okazis la Kongreso de la Britaj Esperantistoj-laboristoj, pli bone konata sub la nomo SATEB. La Kongreso okazis, je distanco de kelkaj horoj for de Londono, en la vilaĝa pejzaĝo de Barlastono.

    Akurate laŭ angla kutimo, Perlo Simons, prezidanto de SATEB, malfermis la laborkunsidon kiun, ege bedaŭrinde, pro multaj eksteraj kialoj, malmultaj amikoj povis partopreni. Tamen la ĉeestantoj ne montris mankon de laboremo kaj post legado de la raporto, kiu estis aprobita, la diskutoj komenciĝis.

    Post la unua laborkunsido okazis prelego de Jakvo Schram “Klasbatalo-Lingvobatalo en Flandrio” (Federacio en Belgio).

    Ĉiuj havis poste la eblon viziti la novan Esperanto-domon, kiu donas loĝeblon al pluraj personoj.

    La vespero de la unua labortago finiĝis per “distra vespero”, dum kiu pluraj amikoj montris sian kapablon. Post la distra vespero, kelkaj k-doj vizitis tipan anglan trinkejon kaj montris en la vilaĝo, ke Esperanto daŭre vivas.

    La dua labortago similis la unuan, sed notinda estis la tre progresema tendenco kiu regis la tutan Kongreson. La dua prelego de Jakvo, pri Kooperativo Vooruit (Antaŭen) el Gento. Interesa estis la prezento de Paul Hewitt de Esperanto kaj interreto. Precipe interesa estis la paĝoj de Eric Lee kaj Laborstart http://www.labourstart.org/eo/ en Esperanto kun ligoj al kelkaj interesaj E-paĝoj.

    Fine de la Kongreso estis politika debato kie oni pritraktis la temon: “Ĉu la mondo iĝas pli danĝera kaj malafabla?”

    Konkludo pri la SATEB-Kongreso estas ke, kvankam SATEB, same kiel multaj Esperantaj asocioj, malkreskas, la asocio restas grava piliero de progresema penso en Britio. La britoj restas tre grava grupo en kaj favore al SAT.

    Homoj, kiuj ĝis nun ne vizitis la SATEB-Kongreson, devas nepre korekti ĉi tiun eraron. Ĉiuj elementoj ĉeestis por havi agrablegan semajnfinon. Bona manĝo, amika etoso, lerta uzado de nia lingvo, interesa programo kaj karaj k-doj, kiuj scias kion signifas vortoj “socialisto”, “progresemo” kaj “internacia solidareco” — ideoj kiuj bedaŭrinde post la falo de la Berlina Muro iom perdiĝis en la lavango de dekstraj ĝis ekstremdesktraj retorikoj.

    Jakvo Schram


    Leviĝis la kurteno ĉe la Kvinpetalo

    La trian jaron sinsekve la Kvinpetalo en Bouresse (Francio) organizis staĝon pri la teatro sub la titolo Leviĝas la Kurteno. Ĉi-jare Georges Lagrange kaj Serge Sire alportis siajn talentojn por organizi kaj direkti kurson pri elokucio kaj aktorado. Unuafoje ni (12 partoprenantoj) ricevis la taskon verki skeĉojn kaj mem ilin prezenti en nia eta sed ĉiam pli bone ekipita teatro.

    La lastan vesperon niaj pluraj teamoj individue invadis la scenejon por doni al entuziasma publiko (nu, al la laborantoj de la Kvinpetalo kaj ni mem) ne nur la skeĉojn sed ankaŭ tutan krimo-dramon de Serĝo Elgo kaj aliajn spicaĵojn.

    Parkerigi rolojn por aktorado estas, kune kun la necesaj prov-ripetoj, unu el la plej bonaj manieroj fariĝi flua parolanto de lingvo kiun vi deziras lerni, kaj niaj konoj de Esperanto progresis en kiel eble plej agrabla maniero.

    Louis Galindo


    Esperanto havas ŝancon en Benino

    5–7 jul en lernejo CESE-Pilote de la urbo Lokossa (Benino) okazis la unua Benina Esperanto-Kongreso kun la temo “Ĉu Esperanto havas ŝancon en Benino?” Ĝin partoprenis 26 esperantistoj togolandaj, 2 niĝeriaj kaj 61 beninaj.

    Vendrede la estraro de BEF posttagmeze akceptis la kongresanojn. Post la vespermanĝo la kongresanoj interkonatiĝis ĝis la okazigo de la programero “Nekonata amiko”.

    Sabate la programo komenciĝis per la unua parto de la ekzameno A de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando. Sekvis diskutrondo “kial mi lernas Esperanton” enkondukita de Fabossou Christian, prezidanto de BEF. La agrablaj diskutoj ne povis finiĝi, kiam alvenis la invititoj por la inaŭgura ceremonio.

    La urbestro kaj reĝo de Lokossa, ĉirkaŭataj de estraranoj de BEF kaj membroj de la loka kongresa komitato, estis sur la podio. La prezidanto de LKK, d-ro Gbozo Clement, bonvenigis la kongresanojn. Sekvis poste vortoj de Gbeglo Koffi, kiu esprimis sian ĝojon pri la kongreso, kaj kuraĝigis la beninajn esperantistojn daŭrigi siajn klopodojn ege fruktdonajn. La urbestro adresis siajn vortojn, kiujn sekvis legado de salutmesaĝoj senditaj de eksterlandanoj. La reĝo de Lokossa malfermis la kongreson. Li estis ege kontenta pri la entuziasmo de la Esperantistoj, kiujn li kuraĝigis labori plu kaj pli, ke la internacia lingvo enradikiĝu en Lokossa kaj disvastiĝu tra la lando.

    En la posttagmeza ĝenerala asembleo Gbadamassi Latifou, respondeculo pri la kongresa temo, prezentis siajn vortojn, al kiuj aldoniĝis tiuj de kongresanoj. La ĉeestantaro venis al la konkludo, ke Esperanto jam havas ŝancon en Benino pro la aktiveco kaj entuziasmo de la beninaj esperantistoj, kaj nun necesas fortigi tiun ŝancon. Sekvis raportoj pri la vivo de kluboj en Benino. Ankaŭ la niĝeria kaj togolanda delegacioj parolis pri la movado en siaj respektivaj landoj.

    Dum iuj kongresanoj promenis por malkovri la kongresurbon, aliaj partoprenis la E-kurseton, kiun gvidis Fabossou Christian. Vespere okazis la dua parto de la ekzameno. La Esperantista nokto fermis tiun ĉi tagon.

    Dimanĉe post la matenmanĝo la kongresanoj kolektiĝis por informiĝi pri la E-movado en Benino kaj Afriko. Sekvis disdono de atestiloj al la 8 el 13 kandidatoj, kiuj sukcesis en la ekzameno. Post la legado de la kongresaj rezolucio kaj raporto, okazis grupa fotiĝo, kaj la kongresanoj reiris hejmen.

    Gbeglo Koffi


    Skota Kongreso: plezuriga erudicio!

    La 97a Skota E-Kongreso okazis 24–27 maj en la antikva urbo St. Andrews, apud la Norda Maro, sub la prezidanteco de d-ro Chris Gledhill, lekciisto en la universitato. Tial oni atendis historion kaj klerecon; kaj la 40 partoprenantoj ne plendis!

    La kongresejo apudis la cirkaŭmuregon de la katedralo; kaj Chris dum la semajnfino piede gvidis la kongresanojn al tute neatenditaj anguletoj de la urbo de Sankta Andreo por ke oni rigardu kaj ankaŭ edukiĝu!

    Ankaŭ estis abundeco por la gastronomoj per manĝetoj (laŭ Skota difino!) en la kongresejo kaj bankedoj en proksima teatra restoracio. Tia etoso stimulis ŝercadon, viglan konversaciadon kaj eĉ filozofiadon: trajtojn treege skotajn!

    Kaj pri la prelegaro? Abundeco de intelektaj frandaĵoj. Atilio Orellana Rojas klarigis la rolon de Esperanto pri la dorlotado de minacataj indiĝenaj lingvoj, kaj ankaŭ eksplikis la Ĉe-metodon pere de la studentigado de la aŭskultantoj. David Kelso vastskale pritraktis la rolon de dumviva lernado en Skotlando. Don Lord tezis, ke flueco pli gravas ol gramatiko. Ŝajne la plejmulto aprobis la herezaĵon! Hugh Reid elstarege esploris la fizikan bazon de realeco. Graham Blakey kuraĝe kaj pensige esploris la judajn — eĉ cionismajn — radikojn de Esperanto. Kaj la lasta parolado? Nekredeble ambicia prelegego fare de Ed Robertson pri ĉiuj (jes, ĉiuj!) lingvoj de Kaŭkazio.

    Sufiĉe okazis dum la kongreso por forgesigi ĉiujn pri la monde konata fakto, ke St. Andrews estas la naskiĝejo de la golfludo; kaj fari tion vere estis mirakle!

    David W. Bisset


    La unua kongreso en Mongolio

    10 jul 2002 sub aŭspicio de la urbestro de Ulaanbaatar — la ĉefurbo de Mongolio — okazis la unua Mongola Esperanto-Kongreso. La kongreson partoprenis ĉirkaŭ 30 mongolaj esperantistoj, kiuj diskutis disvastigadon kaj progresigon de Esperanto en sia lando.

    Malferman ceremonion de la kongreso partoprenis M.Enkhbold, urbestro de Ulaanbaatar, kaj N.Urtnasan, respondeca sekretario de Mongola Nacia Komisiono de UNESKO. Kiel honoraj gastoj partoprenis Lee Chong-Yeong (vicprezidanto de UEA), Hori Yasuo (prezidanto de KAEM), Kim Ju (estrarano de Korea E-Asocio) kaj Jevgenij Delcov (delegito de REU).

    Estis kelkaj prelegoj: Lee Chong-Yeong “Nuntempa monda lingva problemo”, Hori Yasuo “Esperanto-movado en Azio”, Ch.Dogsuren (prezidanto de la Mongola E-Asocio) “Esperanto-movado en Mongolio”, Ch.Enkhee (sekretario de MEA) “La celo de MEA”. En la kadro de la kongreso okazis kvar fakkunsidoj: junula, virina, pedagogia kaj ekologia.

    La unua Mongola kongreso ludis gravan rolon por kompreni la celon kaj taskojn de Esperanto-movado en Mongolio kaj internacia areno.

    Kvankam MEA nur dum nelonga tempo agadis konatigante siajn celojn al la mongola registaro, koncernaj ministerioj, oficejoj, amas-informiloj kaj mongola publiko, dum la kongreso klare sentiĝis, ke unue, mongolaj esperantistoj devas plibonigi sian scipovon de Esperanto; due, MEA speciale atentu multigi nombron de aktivaj kaj veraj esperantistoj, kiuj estas pretaj penegi diligente kaj vigle por Esperantismo.

    Unu tagon antaŭ la kongreso niaj esperantistoj metis unuajn ŝtonojn de estontaj Esperanto-kolegio kaj -vilaĝo, kies terenoj estis donitaj de la urbestro.

    Ch. Enkhee


    Trinivela instruado en Valamo

    Sukcesaj Esperanto-kursoj okazis en la Civitana Instituto de Valamo, Heinävesi, Finnlando. Ĉi-jare estis tri kursoj: 1–5 jul elementa kaj daŭriga kursoj, kaj 5–7 jul seminario por instruistoj de Esperanto.
    Valamo
    La elementan kurson partoprenis ses gelernantoj kaj ilin instruis Sylvia Hämäläinen. La kursolibro estis Egaleco kaj paco per Esperanto de Lars Forsman, tradukita al la finna de Raita Pyhälä. La partoprennombro de daŭriga kurso estis ok, kiujn Atilio Orellana Rojas instruis per sugestopedia metodo. En la semajnfina seminario partoprenis kvin instruistoj sub gvidado kaj instruado de Atilio. La kursanoj mem rakontos pri sia spertoj en Esperanta Finnlando.

    Venontjare la kursoj okazos 14–18 jul (lunde-vendrede) por ebligi flekseblan daŭrigon al la IJK kaj UK en Svedio.

    Tiina Oittinen


    ISEU: jubilea sesio sen alilandanoj

    La jubilea 20a sesio de Internacia Somera E-Universitato okazis 13–14 jul 2002 en la Komunuma domo en Veliko Târnovo (Bulgario) kun trideko da partoprenantoj.

    Radka Stojanova kaj Ivanka Ivanova inaŭguris la sesion per belsonaj kantoj en Esperanto kaj bulgara lingvo, speciale verkitaj de Radka Stojanova.

    Stanka Ivanova rakontis pri la ĝisnunaj sesioj, notante plurajn el la prelegantoj, inter kiuj eble pli ol duono estis alilandanoj. Sed ĉi-jare unuafoje ne estis alilandaj prelegantoj. Do, estas pri kio pensi kaj por la estraro de BEA kaj por la estraro de UEA, ĉar pri tiaj aranĝoj ili devus speciale zorgi.

    Tre interesa estis la prelego de Petko Arnaudov pri la komunikaj problemoj de la Eŭropa Unio kaj de Radka Stojanova pri la speciala orienta diina masaĝo. Ŝi ankaŭ detale rakontis pri la tri centroj en Bulgario (Varna, Razgrad, Pleven), kie oni praktikas tiun masaĝon.

    Sabate okazis tradicia komuna vespermanĝo, kie regis la konata neforgesebla etoso. Dimanĉe estis bela ekskurso al vidindaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo de Târnovo.

    Petko Arnaudov


    Afganaj rifuĝintoj lernas Esperanton

    La kurso, organizita kadre de la projekto “Lingvo de Paco / Zaban-e Salam”, komenciĝis 15 apr kaj finiĝis 29 maj 2002. La sesioj okazis tri fojojn semajne kaj estis entute 18 sesioj. La kursanoj je la komenco estis 11 personoj, sed pro ŝanĝo de loĝloko kaj laborloko nur 7 povis partopreni la lecionojn ĝis la fino. La entuziasmo de la kursanoj estis tre granda, tiel ke post nur kelkaj tagoj ili esprimis koresponddeziron. Post la diskonigo de ilia preteco korespondi, ili ricevis leterojn kaj poŝtkartojn el diversaj landoj kaj tio multe kuraĝigis ilin. Mi dankas ĉiujn kiuj sendis kuraĝigajn vortojn al la kursanoj.

    Estis bona okazo la vizito de finna esperantisto, kiu turisme venis al Irano kaj povis du foje partopreni la lecionojn kaj respondi la demandojn de la kursanoj kaj praktike komunikigi ilin en Esperanto.

    Bedaŭrinde, pro la manko de la propra loko ni ne povas plani progresantan kurson por ili malgraŭ ilia entuziasmo kaj deziro.

    La menciita kurso okazis en Tehrano; la kursoj en Mashado ankoraŭ same daŭras kaj multaj tie jam finis la komencantan kurson.

    Hamzeh Shafiee


    Semajnfina klerigado

    Je Pentekosto 2000 komenciĝis en Herzberg am Harz (Malsupra Saksio, Germanio), kunlabore kun Internacia E-Instituto (Hago) semajnfina projekto pri klerigado de estontaj instruistoj. Jam okazis 11 studsesioj.

    La studsesiajn semajnfinojn partoprenas 15–30 personoj el Germanio kaj kelkfoje el najbaraj landoj. Ĝis nun instruis, interalie, prof. John C. Wells, d-rino Ilona Koutny, d-ro Detlev Blanke, prof. Martin Haase, d-rino Sabine Fiedler, prof. Helmar Frank k.a.

    Ĉi-jare okazos la 12a (11–13 okt) kaj 13a (29 nov – 1 dec) studsesioj. En novembro estos deciditaj konkretaj datoj por la 14a kaj 15a studsesioj. Ĉiu rajtas partopreni.

    Petu pliajn detalojn ĉe Esperanto-Gesellschaft Südharz (Adreso: Grubenhagenstr. 8, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. Rete: zilvar@t-online.de).

    Peter Zilvar

    Emmerich kaj Zilvar

    En Pentekosto 2002 prezidanto de Germana E-Asocio, Andreas Emmerich (dekstre), enmanigis Zamenhofan medalon de GEA al Peter Zilvar (maldekstre) pro ties pli ol 25-jara aktivado: multenombraj kursoj en diversaj lokoj, organizado de seminarioj kaj renkontiĝoj, gastigado de esperantistoj el pli ol 40 landoj ktp.

    Vera festo en Razgrad

    8–9 jun en Razgrad (Bulgario) okazis la 12a Esperanta Krea Renkontiĝo Abritus kaj la Junulara E-Renkontiĝo.

    Ĉiuj gastoj vizitis la urbajn vidindaĵojn. Tre interese pasis prezentado de la libro La argila kamelo de Georgi Mihalkov, kiu festis sian 50-jaran jubileon dum EKRA. Prezidanto de BEA, P.Todorov enmanigis diplomojn al la kursanoj, kiuj sukcese faris ekzamenon pri Esperanto. Tiu lernojaro estis fruktodona, ĉar multaj gejunuloj aliĝis al la tutmonda familio Esperantio. Kelkaj el ili estas gelernantoj en la urba lingva gimnazio. Antaŭ la solena koncerto Ljubomir Trifonĉovski anoncis la gajnintojn de la literatura konkurso.

    Dum la koncerto prezentiĝis artgrupoj el la Esperanto-kulturdomo D-ro Ivan Kirĉev (Razgrad) — vokala E-grupo Sopiro, infana dancteatro k.a. Hungara kantistino Anjo Amika prezentis novajn kantojn de sia disko Bela revo. La publiko aprobis kaj longe aplaŭdis la ĉarman kaj emocian kantistinon.

    La razgrada amuzvespero pruvis, ke estas tute eble amuziĝi (eĉ bonege) por gejunuloj kun pli aĝaj esperantistoj. Neforgesebla restos ankaŭ la ekskurso al la antikva nekropolo en vilaĝo Sveŝtari!

    Milena Makaveeva


    Esperanto en aviado

    De kelkaj jaroj esperantistoj laboras pri ĉi tiu temo. Kent Jones en Usono iniciatis la aferon. Gilbert Ledon el Brazilo pretigis terminaron en Esperanto pri la temo. Claude Piron vaste disskribis pri la problemo. Kun ili kunlaboris multaj aliaj.

    La estraro de UEA decidis kunordigi la tutan laboron kaj organizi la UEA-parton de ĝi, kiu inkluzivas kontaktadon de instancoj, flugkompanioj kaj individuaj homoj tra la mondo pri ĉi tiu temo. “Esperanto en aviado” estas la provizora nomo de la kampanjo.

    La afero ankoraŭ ne ekfunkcias, ĉar mankas flanke de UEA homo libera kaj preta kunordigi la tuton, korespondi kun ĉiuj kunlaborantoj tra la tuta mondo, ktp.

    Se iu el vi volas gvidi grandan internacian kampanjon, bonvolu kontakti min (Adreso: Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italujo. Rete: renato.corsetti@microelettra.it)

    Renato Corsetti


    Ankoraŭ unu demisio en Roterdamo

    Post dek-jara deĵorado Francisco Veuthey (Argentino) forlasis sian postenon en la CO de UEA fine de junio.

    Li estis redaktoro de la Jarlibro (1992–2001) kaj de Kontakto (1992– 1997), kiun li sukcesis tiom popularigi, ke en la du lastaj jaroj de lia redaktoreco ĝia abonantaro superis 2000. Veuthey prizorgis ankaŭ la grafikan aspekton de libroj kaj aliaj eldonaĵoj de UEA.

    AlKo


    OkSEJT-42: lecionoj en arbaro

    28 jul – 7 aŭg en Niĵnij-Novgoroda regiono (Ruslando) okazis la 42a Okcidenta Somera (eksa Sovetia) Esperantista Junulara Tendaro (OkSEJT). La aranĝon ĉi-jare organizis Rusia Junulara Esperantista Movado (REJM) kaj E-klubo Ĉapelo (Niĵnij Novgorod). La slogano de la tendaro estis: “Vivi sane — pensi sane”. Venis 94 personoj el Ruslando, Ukrainio, Nederlando, Francio. Ĉeestis ne nur junuloj, sed ankaŭ spertaj samideanoj.

    Duono de la aliĝintoj estis komencantoj. Pro tio OkSEJT-42 rezultis tendaro instrua. Ĉiutaga Esperanto-kurso de Aleksej Besĉastnov laŭ la skota metodo donis valorajn rezultojn: fine de la tendaro ĉiuj volonte kaj multe parolis en la Internacia Lingvo. Preskaŭ ĉiuj kursfinintoj sukcesis en la lingva ekzameno de REJM kaj iĝis novaj membroj de la Movado.

    Samtempe kun la kurso por komencantoj, fluparolantaj gejunuloj vizitadis REJM-lernejon (surborde de rivero, inter boatoj). En la lernejo prelegis pli spertaj samideanoj (Anatolo Gonĉarov kaj Aleksandr Blinov), okazis tre utilaj diskutoj. Dum la lastaj du tagoj okazis REJM-konferenco, kie la ideoj, ellaboritaj en la lernejo, oficialiĝis kiel decidoj de nia junulara organizo.

    Interalie, oni decidis fari OkSEJTon tendaro ne por spertuloj (nova RET povos preni tiun taskon), sed por komencantoj. Tamen REJM pretas kunorganizi junularan programon de RET kaj fiksi tempon kaj lokon de OkSEJT tiel, ke post OkSEJT la ekparolintaj gejunuloj povu trafi al la aranĝo por spertuloj — RET.

    Menciindas kelkaj bonaj trovaĵoj de la organizantoj. Oni multe ŝatis la “Malan tagon”, dum kiu okazis multaj strangetaj programeroj: diskutrondo “Kial ne venkos Esperanto”, konkurso pri malbela deklamado de versoj, prelego “Kiel drinki kaj eviti postsekvojn” k.s.

    Ankaŭ dum aliaj tagoj ne mankis distraj programeroj: koncerto de loka grupo Kastoroj (irlanda dancmuziko), amuza konkurso pri historio de Esperanto ktp.

    Laŭ mi, OkSEJT-42 estis plene sukcesa.
     

    Vjaĉeslav Ivanov

    OkSEJT-42 (Fotis V.Ivanov)

    OkSEJT-42. Remas Anna Lisina (Peterburgo) kaj Lena Alopina (Kovrov). (Fotis Vjaĉeslav Ivanov, Peterburgo)

    IvERo: ĉu jam tradicia?

    La 3a IvERo (Ivanova E-renkontiĝo) okazis 6–14 jul en internulejo apud Ivanovo (Ruslando) kun 40 personoj el dek urboj de Ruslando kaj Ukrainio.

    La programo celis diversaĝajn esperantistojn kaj infanojn, kiuj 13-ope ĝuis la apartan programon sub gvido de pedagogo E. Obrezkova kaj studentino M. Loskutova. Ĉi-foje ne nur “niaj” geknaboj sekvis E-kurson (A. Obrezkov), sed ankaŭ lokaj infanoj faris la unuajn lingvopaŝojn kun O.Vasiljev. Pro sufiĉe bona lingvonivelo de la plenkreskaj partoprenintoj funkciis nur la kurso por tradukantoj (T.Loskutova), kiuj ĝuis precizigon de signifo de certaj vortoj en freŝeldonita PIV.

    La serioza programo de kursoj alternis kun same serioze kaj profesie preparitaj prelegoj pri pioniroj de Esperanto en nia lando, pri la esploroj de V.Seguru pri la influo de geesperantistoj al la monda politiko, pri vivoj kaj muzikaj kreaĵoj de Ĉajkovskij kaj Mozart fare de N.Gonĉarova kaj B.Ĉupin k.a.

    Ne malpli seriozaj kaj interesaj estis la koncertoj. Aparte ĉarmis la aŭskultintojn la vesperoj, kiuj “ transportis” ilin al tempo “dum junis ni”, kiuj rememorigis la jarojn de la unua SEJM kun animtuŝantaj kantoj ĉe lignofajro. Tiuj vesperoj dank'al L.Borisov kaj J.Zajdman por longe restos en la rememoroj de la IvERanoj. Kaj ankoraŭ en la programo estis diversspecaj amuziĝoj: interkona vespero kaj tago de naskiĝintoj, sportaj konkuroj kaj kolektado de beroj en la apuda arbaro. La vetero permesis al ĉiuj sunbruniĝi kaj baniĝi.

    Tatjana Loskutova


    Pri nia historio

    En junio la E-klubon en Moskvo vizitis 90-jara Konstantin Behnert, kiu rakontis pri siaj plurjaraj kontaktoj kun Vladimir Varankin en Tverj, kie Varankin instruis kaj Behnert studis, kaj poste en Moskvo, kie ili ambaŭ instruis. Cetere, li menciis, ke Varankin post la danziga UK senpermese vizitis Germanion kaj poste nesingarde menciis pri tio. Ĝuste post tio lin ekatentis la sekurec-servoj en USSR, li estis devigita ĉiumonate prezenti sin por registrado — kaj unufoje ne revenis post tio.

    Behnert, ĝis nun bone parolanta en Esperanto, rakontis multon interesan ankaŭ pri sia vivo en Germanio (kien li sukcesis fuĝi baldaŭ post la milito) — sed tio jam ne koncernis konatajn esperantistojn.

    Valentin Melnikov


    Jarmeze en Nordio

    (Nun). La 17aj Internaciaj Someraj Kursoj en Svedio okazis en tre harmonia etoso semajnon 26 en la konata Esperanto-Kursejo en Lesjöfors. Partoprenis 39 diversaĝuloj en 4 grupoj. La knabinoj sub gvido de Beatrix Svenonius per kantoj multe lernis. Ili ankaŭ prezentis sukcesan teatraĵon en kiu la hundo Tjabo havis aktivan rolon. Torun Jansson brile gvidis la komencantojn. Inter ili estis 6 anoj de la laborbrigado, kiuj dum la 2 sekvintaj semajnoj restis por beligi la kursejon. Du de tiu brigado sekvis jam la daŭrigan kurson sub gvido de Georgo Handzlik. Vespere ni multe konversaciis kaj kantis dank' al Nataŝa Berce kaj Georgo.

    Wim Posthuma


    Novaj Honoraj Membroj de UEA

    La Komitato de UEA en Fortalezo distingis per la titolo Honora Membro de UEA la jenajn geesperantistojn, kiuj faris gravajn servojn al la tutmonda E-movado: Evaldo Pauli (Brazilo), Kathleen Hall (Britio), Kyotaro Deguĉi (Japanio) kaj Hans Bakker (Nederlando).

    (La bela Sonĝo de l' Omaro)


    Komuna Seminario en Japanio

    Komuna Seminario (KS) estas junulara ĉiusomera renkontiĝo, kiun kunorganizas Korea E-Junularo (KEJ), Japana E-Junularo (JEJ) kaj Ĉina Junulara E-Asocio (ĈJEA).

    KS jam havas 21-jaran historion. Nun ĝi fakte ne celas “seminarion”, sed celas interparoligi kaj amikigi trilandajn gejunulojn per la komuna lingvo Esperanto. Privata vojaĝo post seminario estas ankaŭ motivo por partopreni.

    En ĉiu tria jaro venas vico por organizi KS-on en Japanio. Ĉi-jare ni organizis KS-on 1–3 aŭg en Tiba en Japanio. Ni elektis domon en natura medio, kaj planis kuiri ekstere, sporti, kanti, ludi ktp. Partoprenis dek el Koreio kaj dudek el Japanio (bedaŭrinde neniu el Ĉinio). Ni kune sportis kaj promenis en arbaro helpe de mapo kaj kompaso. Kuirado bezonas kunlaboron de ĉiuj, kaj ĝi donis al ni neforgeseblan sperton. Okazis multaj ne-atendataj aferoj pro la manko de nia preparo, kaj aldone pluvo. Sed finfine je 18h30 kareo estis kuirita kaj ni manĝis bonguste.

    Ni ankaŭ klopodis aldoni iom da “seminarieco”; nome ni havis diskuton pri la nuntempa rilato inter Koreio kaj Japanio, kaj seminarion pri interreto, sed ili ŝajne ne tiom sukcesis. Sed ĉiuokaze mi kredas ke ĉiu partoprenanto gajnis karan sperton en KS, inkluzive babiladon en vespero ktp.

    Mi estis zorganto de KS antaŭ tri jaroj kaj ankaŭ ĉi-foje. Sed koreaj partoprenantoj tute ŝanĝiĝis, kaj ankaŭ multaj japanaj. KS estas “junulara” evento, tial rapide ŝanĝiĝas partoprenantoj kaj zorgantoj. Mi ne estos zorganto post tri jaroj. Tiusence KS estas ĉiufoje nova. Ĝi ĉiam ne estas bone aranĝita, pro la manko de sperto de zorgantoj. Sed la zorgantoj certe gajnas propran sperton, kvankam la laboro estas peza. Tia vere estas la KS, kiun junuloj mem kune organizas.

    Nakamura Daishin
    prezidanto de JEJ


    Triobla jubileo en Sosnowiec

    28–30 jun okazis en Sosnowiec (Pollando) kongreso, kiun oni nomis jubilea.

    Antaŭ cent jaroj Sosnowiec ricevis urborajtojn. Same antaŭ cent jaroj esperantisto el Sosnowiec Henryk Margulies sendis simplan poŝtkarton kun teksto en Esperanto al itala esperantistino Elda Ottolenghi. Dank' al ĉi tiu poŝtkarto la esperantistoj de Sosnowiec povis festi sian centjaran jubileon kun honora protektado de la urbestro en la klubejo de Jan Kiepura, kies centan naskiĝdatrevenon oni ankaŭ solene festis dum nia kongreso.

    Edukan kaj popularigan valoron havis prelego de d-ro Antoni Tabacki el Katowice, kiu per temo Medito pri Esperanto, prezentis kontraŭajn vidpunktojn pri Esperanto kiel lingvo, ideo kaj movado. Sekvaj prelegoj pri centjara Esperanto-Movado en Sosnowiec, centjara historio de la urbo kaj centjariĝo de Jan Kiepura — mondfama operkantisto, nomata “knabo el Sosnowiec” — estis dividataj de arta programo piana, kantista kaj korusa.

    Jarosław Wewióra (studento de vokalista fakultato) prezentis en Esperanto popularajn kanzonojn de Jan Kiepura. Prezentiĝis ankaŭ Esperanto-koruso de nevidantoj el Tychy (sub la gvido de Danuta Tudaj) kaj junulara ensemblo Instigo el Gorzów Wielkopolski (sub artista gvido de Ludwina Nowicka).

    Al la kongreso alvenis multaj esperantistoj el diversaj polaj regionoj kaj el Germanio. Inter la partoprenantoj estis Jan Górnik — la unua polo, kiu sukcesis maturan ekzamenon en Esperanto.

    Okaze de la centjara jubileo de la E-movado en Sosnowiec estis eldonita la unua en Pollando Esperanta telefonkarto.

    Jerzy Antoni Walaszek
    Adam Vilkus


    En Usona Ŝtato de Verdaj Montoj eĥis la Verda Lingvo

    La 33a ĉiujara NordAmerika Somera Kursaro (NASK) pri Esperanto okazis 8–24 jul 2002.

    Kvankam la kursaro okazis en San-Francisko, ĉe la pacifika marbordo, en la antaŭaj 32 someroj, ĉi-somere ĝi troviĝis aliflanke de Usono en la Verda Montaro de la Ŝtato Vermont. La kursloko estis ĉe la bela tereno de la Lernejo por Internacia Trejnado, super pentrinda valo kaj inter montoj tegitaj de arboj. Ĉeestis entute 25 studantoj, 3 instruistoj kaj 2 aliaj stabanoj.

    Instruis Ilona Koutny, Alexander Melnikov kaj Roberto Resende. La studantoj venis de Usono, Japanio, Kanado, Francio, Britio, Ganao kaj Brazilo. La studantoj variis de altlernejanoj ĝis mezaĝuloj, homoj kun tre diversaj vivspertoj kaj kompetentecoj.

    La studantoj dividiĝis laŭ kapablo en Esperanto en kvar niveloj. Esperanto estis la sola lingvo de la kursaro, krom kelkaj vortoj en la angla en la komenco por helpi tiujn en la unua nivelo. Kaj ne nur de la kursaro. Nia verda lingvo eĥis en la koridoroj, en la manĝejo, en la dormoĉambroj de la studantoj, en la vesperaj kulturaj kaj literaturaj prezentoj, eĉ en la arbaraj vojetoj dum semajnfinaj ekskursoj.

    Elstaraĵo de la kursaro estis la ĉiumatena apero de la kursara bulteno, la NASKa Fasko. Ties kvar ĝis ok paĝoj plenplenis de ne nur anoncoj sed de spritaj artikoloj, eseoj, poemoj, ŝercoj, desegnaĵoj, bildoj, enigmoj kaj gramatikeroj. La abundaj ĉiutagaj kaj libervolaj kontribuaĵoj bone elmontris la entuziasmon de la kursanoj.

    Elektitaj eroj de NASKa Fasko nun troviĝas ĉe: http://www.medialabinc.net/temp/fasko/NASK2002/

    Steĉjo Norvell

    NASK-33

    Eddy Ellen, kiu kunordigas la programon de NASK, sendis al ni la grupan foton, kiu estis farita je la unua tago de la 33a NASK.

    La 36a IEF en familia etoso

    28 jun – 7 jul en Międzygórze (Pollando) okazis la 36a Internacia Esperantista Feriado. La aranĝon, kiu iam arigadis centojn da esperantistoj, ĉi-foje partoprenis nur 20 esperantistoj el ses landoj. Sed la malgranda nombro havas avantaĝojn — la feriadanoj sukcesis krei tre familian etoson en kiu, dank' al ofta babilado kaj facilaj kontaktoj, rapide kreskis riĉa uzado de la lingvo internacia. La partoprenantoj havis plezuron festi eĉ la jubileon de 20-jariĝo de geedza paro, Christiane kaj Norbert Karbe. Disvolvis nian lingvouzadon ankaŭ ĉiutagaj lecionoj de Volodimir Pacjurko.

    Pro la ĝusta miksaĵo de lecionoj kaj ripozo, la aranĝo montriĝis tre sukcesa. Bona, suna vetero permesis al ni multe promenadi. Dimanĉe ni pilgrimis al la sanktejo “Maria la Neĝa” sub la montopinto Igliczna, kie estis celebrata la sankta meso en la lingvoj pola kaj Esperanta.

    Ni denove (kaj kelkaj unuafoje) ĝuis la belecon de Kłodzka regiono, kaj precipe de urbo Kłodzko mem. Ni vizitis la grandan fortreson meze de la urbo kaj de tie admiris panoramon de la urbo kaj de vasta Kłodzka Valo ĉirkaŭita de montoj. Ni vizitis ankaŭ Esperanto-parkon kun memorŝtono omaĝe al la centa datreveno de Esperanto.

    Krom babilado kaj ekskursado okazis ankaŭ kelkaj interesaj prelegoj. S-ro Karbe parolis pri dudekjariĝo de Ĉeĥaj-Saksaj Tagoj kaj s-ro Jačka prezentis belegan urbon de sia deveno, Kroměříž, kiu du semajnojn poste gastigis partoprenantojn de IKUE-kongreso. La belecon kaj sekretojn de la ĉielo malkaŝis al ni spertulo pri astronomio.

    Kelkaj plendis pro neebleco maldikiĝi, tamen aliaj ĝuis abundecon de bongustaj manĝoj. Pro la tre bona prizorgo la organizantoj planas la venontan feriadon aranĝi en la sama loko.

    Paweł Preś

    IEFanoj sur la insulo Esperanto

    Sur la foto. IEFanoj sur la insulo Esperanto en Międzygórze. Ĝi estis tiel nomita en 1974 okaze de la 10a IEF. (Fotis Paweł Preś)

    Laŭ spuroj de Jules Verne

    Membro de Kataluna E-Asocio, Manel Vinyals, el La Sènia kun sia amiko Joaquim Marcoval preparas mondvojaĝon dum 80 tagoj, inspiritaj de la romano de Jules Verne. Kompreneble la vojaĝon ili realigos per trajnoj, busoj kaj ŝipoj, kiel en la fama romano.

    Ili foriros 10 aŭg al Londono kaj de tie ili vojaĝos al Roterdamo por viziti la UEA-sidejon. La vojaĝo sekvos tra Francio, Germanio, Hungario, Rumanio, Bulgario kaj Turkio. El Istambulo ili sekvos tra Azerbajĝano, Turkmenio, Uzbekio, Taĝikio kaj Ĉinio. De tie ili saltos al Japanio aŭ Ruslando kaj de tie al Alasko, Kanado kaj Usono kaj en Nov-Jorko enŝipiĝos cele al Southampton kaj trajne al Londono por fini la vojaĝon ĝuste post 80 tagoj de la foriro.

    Ili entreprenas tian kolosan vojaĝon por diskonigi la ekziston de Esperanto kaj samtempe turismi. Tiucele ili petas la survojan helpon de ĉiuj samideanoj por faciligi la kontakton kun la amaskomunikiloj, ĉar kio gravas estas ke la ĝenerala publiko informiĝu pri la utilo de nia internacia lingvo.

    Ili interkonsentis kun elektronika ĵurnalo www.vilaweb.com aperigi ĉiutage la vojaĝimpresojn en la kataluna por la neesperantista publiko kaj tion ni devus fari ankaŭ en Esperanto en nia kataluna, eŭropa kaj aliaj internaciaj listoj.

    Llibert Puig


    Transsiberia Vagonaro II

    Konata korea esperantisto, prof. So Gilsu, eksestrarano de UEA kaj nun delegito de UEA en Seulo, fine de 1989 travojaĝis Siberion kaj verkis la libron Transsiberia Vagonaro en 1990.

    Ĉi-somere, por verki novan libron, profesoro So denove vojaĝis per trajno tra Siberio kaj Uralo. En pluraj urboj, de Vladivostok ĝis Moskvo, li renkontiĝis kun ruslandaj esperantistoj, kiuj konatigis al li la historion kaj nuntempon de siaj urboj. La vojaĝo daŭris preskaŭ du monatojn. Ni atendu la libron venont-jare.
    So Gilsu en Uralo

    Sur la foto. So Gilsu (en la centro), Vladimir Terjoĥin kaj Tatjana Kulakova ĉe la limo de Eŭropo kaj Azio, apud Jekaterinburg (20 jul 2002).

    Pledo venki religiajn antajuĝojn kaj konfliktojn

    Manifesto direktita al la religiaj gvidantoj de la mondo far la internacia bahaa gvidorgano

    Hofheim, 21 jul 2002
    Per urĝa apelacio venki religiajn antaŭjuĝojn kaj konfliktojn la Universala Domo de Justeco, la gvidorgano de la tutmonda bahaa komunumo, sin turnis al la mondaj religiaj gvidantoj. La bahaaj komunumoj tutmonde tiun apelacion pluperas al la sialandaj religiaj gvidantoj kaj tiel ilin alvokas estingi per decidaj paŝoj religie bazitan maltoleremon kaj fanatikecon.

    La pluekzistadon de religiaj antaŭjuĝoj la okpaĝa manifesto konsideras esti serioza minaco de paco kaj prospero. “Kun ĉiu pasanta tago kreskas la danĝero, ke la etendiĝantaj flamoj de religiaj antaŭjuĝoj ekbruligos mondskalan incendion kies konsekvencoj estas neimageblaj”, skribas la Universala Domo de Justeco; kaj plu: “Tragike estas ke la institucia religio, kies ekzistokialo estas la starigo de frateco kaj paco, kondutas tro ofte kiel unu el la plej grandegaj obstakloj sur tiu vojo; ni citu nur unu aparte doloran fakton: ĝi longe pruntis sian kredindecon al fanatikismo. Kiel gvidanta organo de unu el la mondreligioj, ni sentas nin responsaj postuli seriozan pripensadon de la defio al kiu tio submetas la religiajn gvidantojn”.

    La manifesto de la internacie elektita konsilio, kiu gvidas la kvinmilionmembran bahaan komunumon, konstatas ke la pasinta jarcento vidis neimageblajn progresojn. Tiuj kondukis al tio ke por pensantaj homoj fariĝis neakcepteblaj antaŭjuĝoj seksaj, rasaj aŭ naciaj, kaj ke malgraŭ ilia pluekzistado regas forta tendenco al ilia kompleta abolicio. Religiaj antaŭjuĝoj male regas plu tiom forte ke ili kondukis al serioza krizo kiu devus religiajn gvidantojn devigi “rompi la murojn de la pasinteco same decidofirme kiel tiuj, kiuj malfermis la vojon al la superado de antaŭjuĝoj pri raso, sekso kaj nacieco.”

    La mesaĝo ofertas la asiston de la bahaa komunumo entrepreni paŝojn al religia unueco, kiajn jam la interreligia movado alstrebas, kaj ĝi deklaras per siaj finaj vortoj: “Tamen, al niaj partneroj en tiuj komunaj klopodoj ni devas klare sciigi ke nia konvinko, ke la interreligia diskurso, se ĝi volas signife kontribui al la kuracado de la malsanoj kiuj turmentas malesperan homaron, devas nun trakti honeste kaj sen pluaj elturniĝoj la konsekvencojn de la plenampleksa vero, kiu estigis tiun movadon: ke Dio estas unu kaj ke, spite al ĉiuj diversecoj de kultura esprimiĝo kaj homa interpretado, la religio same estas unu”.

    La origina anglalingva mesaĝo alireblas ĉe http://www.bahaiworldnews.org kune kun tradukoj al pluraj lingvoj. La esperanta traduko baldaŭ aperos ĉe http://www.bahai.de/bahaaeligo/ kaj mendeblas ĉe BEL.

    Bahaa Esperanto-Ligo


    Kurte

    Komence de aŭgusto Ĝenerala Asembleo de Hispana E-Federacio aprobis inviton de UK al Valencio (Hispanio) por la jaro 2006; UK jam okazis en Valencio en 1993. (Augusto Casquero de la Cruz)

    La venontjara Internacia Junulara Kongreso okazos 19–26 jul 2003 en la E-domo en Lesjöfors (inter Stokholmo, Oslo kaj Gotenburgo); la temo estos “Al Libera Kulturo” (ALKO). (TEJO-Aktuale)

    4 jun ĉe la E-fako de universitato ELTE (Budapeŝto) Dániel Lariko Golden ricevis diplomon de referento pri la fako lingvo kaj literaturo de Esperanto; Pálma Salomonné Csiszár atingis la titolon de mezlerneja instruisto pri la fako lingvo kaj literaturo de Esperanto. (Heroldo de Esperanto)

    Okaze de la 115a datreveno de Esperanto en Kinshasa (D.R. Kongo) estis organizita Kultura Tago pri Esperanto kun ekspozicio kaj prelegoj, kiun partoprenis, interalie, Bagalama ka Yange ĝenerala sekretario ĉe la Ministerio pri Informado, prezidantoj de diversaj NROj, ĵurnalistoj kaj studentoj. (Emile Malanda)

    La estraro de UEA aprobis la starigon de la Fondaĵo Eŭropo, kiu kolektos kontribuojn de esperantistoj, kiuj aparte aprobas la agadon en Eŭropo kaj ĉe eŭropaj instancoj; la subteno ĉefe iros al la Komunikad-Centro en Bruselo. (GK UEA)

    En 2001 TEJO havis 557 individuajn membrojn, kompare kun 610 en 2000 kaj 688 en 1999; je 8 maj 2002 TEJO havis 326 membrojn. (Jarraporto de TEJO)

    En 2001 Germana E-Asocio havis 1171 membrojn (1150 en 2000) kaj Germana E-Junularo 95 membrojn (107 en 2000). (Esperanto aktuell)

    11 aŭg en Ĉikago kelkaj esperantistoj ĉeestis filmadon de Missing the Sunrise, kiu enhavas scenon en E-Foiro. (SCE)

    La humura filmeto Que sera, que sera pri la jarkunveno en fiktiva E-Asocio gajnis en la filmfestivalo en Grimstad Jameston-premion. (Norvega Esperantisto)

    En la Adresaro de rete atingeblaj esperantistoj kaj E-organizoj en julio 2002 estis registritaj 3089 adresoj de 2135 personoj el 94 landoj; 763 hejmpaĝoj, 580 landaj/lokaj organizoj/gazetoj, kaj 80 internaciaj.

    Aperis en la slovena lingvo Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia de Zamenhof kun komentoj de Vinko Ošlak, Tim O. Wuster kaj Mark Fettes pri la (ne)aktualeco de la argumentoj de Zamenhof; la tekston tradukis Vinko Ošlak. (Nun)

    Premio de OSIEK ĉi-jare estas atribuita al Kreŝimir Barkoviĉ pro la traduko de 7000 tagoj en Siberio de Karlo Stajner, eldonita de SAT en 1983. (OSIEK)

    En la voĉdono por la Premio La Verko de la Jaro Havenoj de Mauro Nervi ricevis 7 voĉojn; sekvas Marionetoj de Carmel Mallia kun 3 voĉoj kaj Simptomoj de Gonçalo Neves kun 2. (Literatura Foiro)


    Vide el Bruselo

    Tutmonda lingva katastrofo

    En aŭgusto, en la brazila urbo Fortaleza preskaŭ 1500 esperantistoj el pli ol 60 landoj vigle diskutis — sen interpretistoj kaj sen la angla — la minacon de lingva katastrofo. Enkondukante la temon de la 87a Universala Kongreso, “Diverseco: ŝanco, ne minaco”, Humphrey Tonkin agnoskis la premon de la plej potenca lingvo: “La angla lingvo kvazaŭ forglutas tutajn aliajn lingvojn kaj kulturojn.” Tonkin, uson-brita profesoro, esprimas la timon de milionoj da homoj tra la mondo ke ĝis 90% el la ses mil parolataj lingvoj verŝajne ne travivos la jarcenton. Pro lingva malegaleco tra la mondo, unu lingvo formortas ĉiun duan semajnon.

    “Ĉiuj lingvoj havas sian propran kompleksan sistemon de sonoj, signifoj kaj gramatiko”, — diras Koichiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro de Unesko. — “Tro ofte en nia ĉiutaga vivo, ni ignoras la lingvon aŭ lingvojn kiujn ni parolas. Lingvo estas esenca parto de niaj vivoj kaj identecoj, ja eĉ de la manieroj laŭ kiuj ni pensas kaj agas”. Unesko kalkulas, ke duono el la ses mil lingvoj estas parolataj de malpli ol dek mil homoj. Lingvistoj konsideras, ke lingvoj kun malpli ol 100 mil parolantoj ne havas multajn ŝancojn travivi.

    Eŭropo ludas gravan rolon en la morto de lingvoj. Nuntempe en la okcidenta kaj meza Eŭropo, proksimume 50 eŭropaj lingvoj riskas malaperi por ĉiam. En Siberio (Ruslando) malaperas preskaŭ ĉiu el la 40 lokaj lingvoj pro premo de la rusa. En Francio, la bretona, korsika, kataluna, flandra kaj aliaj lingvoj frontas gravan minacon de la enlande potenca franca lingvo. Eŭropo ankaŭ eksportis lingvajn problemojn. En Afriko, 600 el la 1400 lingvoj riskas malaperi pro la premo de “grandaj” eŭropaj lingvoj. Nur 20 lingvoj en Aŭstralio ankoraŭ vivas, spite al la potenco de la angla, el la 250 lingvoj parolitaj je la fino de la 18a jarcento. En Barato, pli ol duonjarcenton post malkoloniiĝo, la angla — parolata de malpli ol 2% da baratanoj — ankoraŭ premas al la pli ol 1600 enlandaj lingvoj, kaj eĉ al la hindia, lingvo parolata de ĉ. 500 milionoj da homoj. Kaj en landoj de Suda Ameriko, la portugala kaj hispana mortigas la 375 “neoficialajn” aliajn lingvojn.

    Laŭ barcelona profesoro Lluis de Yzaguirre i Maura, la esenca minaco al lingva diverseco estas malegaleco. “La homoj forlasas sian lingvon, kiam ili devas elekti inter la prauloj kaj la posteuloj, inter fideleco al tradicia heredaĵo aŭ alloga estonteco por la filoj” — diras la kataluna lingvisto, kiu ankaŭ parolas Esperanton. Por atentigi eŭropanojn pri la valoreco de la “multlingveco” kaj “plurlingvismo”, la Konsilio de Eŭropo proklamis la 26an de septembro Eŭropa Tago de Lingvoj. Oficiale, dum la Tago, eŭropaj politikistoj sendube oficiale parolos pri lingva diverseco, same kiel ili faris dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj. Kaŝe, tiuj samaj politikistoj batalas por forigi la aliajn neanglalingvajn lingvojn kiel oficialajn EU-lingvojn kaj konservi la oficialecon de la propra lingvo.

    Estas paradokse ke politikistoj parolas pri lingva diverseco. Lluis de Yzaguirre i Maura rimarkas ke la vortoj “la lingva egaleco” malofte estas uzataj. Eŭropaj politikistoj, kaj ankaŭ profesoroj, preferas la vortojn “multlingveco” kaj “plurlingvismo”. Kial? “Estas multaj antaŭjuĝoj, kiujn ili ne kuraĝas aŭ ne deziras kontraŭdiri”. Sed ĉu konkrete internacia kaj neŭtrala lingvo povas helpi protekti la lingvan diversecon? “Jes. Kondiĉe, ke ĉiuj estu konvinkitaj, ke la lingva diverseco estas grava riĉeco por la homaro. Ankaŭ Esperanto povus esti lingvomortiga se elektita por monda unulingvismo”.
     

    Dafydd ap Fergus

    Bush

    La angla, la gepatra lingvo de la plej potenca homo en la mondo, George Bush, minacas ĉiujn aliajn 6000 lingvojn sur la planedo. (Foto kompleze de la Blanka Domo)

    Vortoj de Komitatano Z

    Kio lezas la Universalan Kongreson?

    Universala Kongreso estas unika fenomeno. Por tiu, kiu partoprenis ĝin pli ol unufoje, la plej unika restas la unua UK. Antaŭ sia unua UK neniu havis tiom da Esperanto-parolantoj ĉirkaŭ si. La unuan sperton de la Bulonja miraklo neniu forgesas.

    Ke la ĉi-jara UK estis jam la tria malgranda sinsekve, estas maltrankvilige. La malgrandeco de Tel-Avivo ŝajnis klarigebla per tio, ke ĝi okazis en malpaca regiono kaj ke la maldekstremaj esperantistoj pli emas al la palestina flanko en la tiea konflikto. Multe malpli facile estis klarigi, kial en Zagrebo apenaŭ duone plenumiĝis la atendoj de LKK kaj KKS, kiuj en intervjuoj kaj komunikoj anticipis 3000 kongresanojn.

    Kun 1484 aliĝoj Fortalezo fariĝis plia elreviĝo. La brazila UK en 1981 kolektis 1749 aliĝintojn, kio ŝajnis facile superebla nun, kiam transoceanaj flugoj kostas malpli kaj la brazila movado laŭdire pli fortas ol antaŭ 20 jaroj, kiam ĝi estis kverelema kaj dividita.

    Post tri seniluziiĝoj la estraro de UEA kaptiĝis de pesimismo. Laŭ ĝia buĝeto por 2003 la UK en Gotenburgo liveros al la kaso de UEA nur tiom da enspezoj kiom la UK en Tel-Avivo. Oni do oficiale aŭguras, ke Gotenburgo enviciĝos apud Tel-Avivo kaj Adelajdo en la grupo de etaj UK-oj. Dio gardu, ke tio ne iĝu memrealiĝonta prognozo! Se vivus Lapenna, li tondrus kontraŭ tia defetismo.

    Ne povas esti hazardo, ke ekde la jaro 2000, kiam la individua membraro de UEA komencis rapide malkreski, ankaŭ la UK-oj eĉ ne proksimiĝas 2000 aliĝojn. Ambaŭ estas simptomoj de sama plago: ŝrumpanta allogo de UEA.

    Ankaŭ el la aparta allogo de UK-oj io perdiĝis. Ili ne plu havas siajn iamajn imponon, fascinon kaj magion. La solena inaŭguro, kiu difinas ilian etoson kaj kiu ĉiujare devus esti la plej impona aranĝo de Esperantujo, degeneris en fuŝe gvidatan tedan legadon el papero, kies malsolenecon kompletigas surpodie inter si babilantaj kaj fotantaj estraranoj. Mankas stilo kaj gusto, kiuj ankaŭ estas ingrediencoj de kompetenteco.

    Multaj sopiras la festparoladojn de Lapenna, kiuj sorĉe plenigis la publikon per elano sufiĉa ĝis la sekva UK. Tonkin montris sin inda disĉiplo de Retoriko, sed en la lastaj jaroj la brilo tute malaperis. Prezidanto de UEA ne nepre estu oratoro, se li havas aliajn kompetentojn, sed se li ne scias oratori kaj stumblas lingve, pri festparoladoj oni tasku iun alian. Kial tio de longe ne okazas, dum eĉ Tonkin pro vario foje cedis tiun rolon?

    Kelkfoje oni aŭdas, ke la koncepto de UK malnoviĝis, ke ĝia programskemo devus esti rearanĝita kaj eĉ ĝia nomo devus esti ŝanĝita. Ne estas surprize, ke tiel emas kredigi ĝuste tiuj, kiuj mem forte lezis la funkciadon de elprovita koncepto. Vidi trabon en la propra okulo estas malfacile.

    Komitatano Z

    Halina GoreckaBalta Esperanto-Forumo: ĉu kaj kia?

    Parolado de Halina Gorecka ĉe la solena malfermo de la unua BEF 
    en la Urbodomo de Kaliningrad

    En la julia Ondo Louis Ferdinand von Wunsch-Rolshoven konstatis, ke planante la novjaran renkontiĝon apud Berlino la organizantoj frontis la demandon: “Ĉu aldoni plian renkontiĝon?”

    La germana samideano helpe de statistiko montris, ke plia renkontiĝo estas necesa, ja la unusemajnaj internaciaj renkontiĝoj en Germanio kreskis de 50 partoprenantoj en 1970 al ĉ. 700 tridek jarojn poste.

    Ĉi tiu tendenco estas observebla plurloke, kvankam mankas observemuloj. Gvidantoj de preskaŭ ĉiuj esperantistaj organizaĵoj preferas paroli pri malinteresiĝo, stagnado kaj krizo, sen atenti ke, ekzemple, en la lasta jardeko oni vidis aperon de kontinentaj kongresoj: Afrika, Azia, Amerika, Aŭstralia, Eŭropa — kiuj ne ekzistis antaŭe. Ĉiam pli multaj renkontiĝoj okazas ekster la influsferoj de la landaj asocioj kaj de UEA.


    Pripensante la koncepton pri la Balta Esperanto-Forumo ni strebis konsideri la aspektojn geografian, tempan kaj teman.

    El la vidpunkto geografia en la Balta regiono regule okazas kelkaj tradiciaj aranĝoj. BET (Baltaj Esperantaj Tagoj) estas la plej konata el ili. BET okazas ĉiujare laŭvice en Latvio, Estonio kaj Litovio kun 200–300 partoprenantoj. Ĝiaj organizantoj ne planas okazigi BETon ekster tiuj landoj, kvankam la pollandaj partoprenantoj ofte estas la plej multenombraj se oni ne konsideras la gastigantan landon.

    Kultura Esperanto-Festivalo okazis sep fojojn ekde 1986, kiam oni unuafoje KEFumis en la universitata sveda urbo Upsalo, ĝis la Festivalo en Helsinki, kiu kunvenigis antaŭ du jaroj pli ol ducent partoprenantojn. Tamen la partoprenantaro de KEF venas plejparte el skandinaviaj landoj, Germanio, Nederlando kaj Francio.

    En Pollando ĉiujare okazas Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno (jam 24 ĈEToj), sed ĝi estas pli regiona ol internacia renkontiĝo, kvankam venas gastoj el Germanio kaj aliaj landoj.

    Kvankam ArKonEs (Artaj Konfrontoj en Esperanto) ne estas balta renkontiĝo (ĝi jam 17 fojojn okazis en Poznań), ni mencias ĝin, ĉar ĝi altiras multajn esperantistojn el baltaj landoj.

    Ĉi tiuj renkontiĝoj ne koincidas tempe: ĈET okazas en junio, BET en julio, KEF en aŭgusto kaj ArKonEs en septembro.

    Ankaŭ teme ili estas diversaj. BET similas al UK kaj al kontinentaj kongresoj kun prelegoj, ekskursoj, folkloraj vesperoj kaj tradicia etoso, iom maljunuleca. KEF estas junulara festivalo, kies kernon formas skandinaviaj kaj franciaj rok-bandoj, bardoj kaj aliaj artistoj; kadre de KEF okazas ankaŭ publikaj koncertoj por neesperantistoj. ĈET estas ripoza renkontiĝo en bela banurbo. ArKonEs enhavas koncertojn kaj prelegojn, sed ĝia programo estas malpli avangarda ol tiu de KEF.


    Nia Forumo geografie estas oportuna por esperantistoj de Litovio, norda Pollando, norda Germanio, Danlando, suda Svedio, suda Finnlando, Kaliningrada regiono de Ruslando. La tiel difinita areo ankoraŭ ne havas komunan renkontiĝon, kvankam ĝi havas komunan historion (rememoru pri Hanso kaj kruckavaliroj) kaj komunajn problemojn (ekologia stato de la Balta Maro k.a.).

    Verŝajne, laŭ la tempa vidpunkto, nia Forumo devas antaŭi aŭ sekvi BETon — la plej grandan aranĝon en Baltio. Tio ebligos partopreni ambaŭ aranĝojn, kaj jam ĉi-jare ni vidas ke tio funkcias.

    Iom pri la temaro. Ni ŝatus daŭrigi la tradiciojn de La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj, kiuj akumuliĝis en Uralo kaj Siberio dum la lastaj du jardekoj. Tial la Balta Esperanto-Forumo havos klaran kultur-klerigan profilon, ne strikte ligitan al la movado. Tiusence ĝi estas koncepte proksima al ArKonEs, Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK kaj Internacia Literatura Forumo.

    “Proksima” ne estas “identa”. Interalie, ni ne havas “patronan asocion”, kies rolon por la tri menciitaj aranĝoj plenumas, respektive: Pola Esperanto-Junularo, OSIEK kaj LF-koop. Ni ne traktos en BEFoj organizajn aferojn, almenaŭ ne nun, kvankam naskiĝis ideo pri KABE — Kultura Asocio de Baltlandaj Esperantistoj.

    Ni volas doni eblon al aktivuloj de la menciita regiono en agrabla etoso libere interkomunikiĝi kaj kunlabori en la sferoj de kulturo kaj klerigo, kaj diskuti en la Zamenhofa lingvo problemojn de la regiono kaj la rolon, kiun Esperanto kaj la esperantistoj povas ludi en solvado de tiuj problemoj.

    La kunlaboro komenciĝis en la pasinta decembro, kiam je la Zamenhofa Tago al Kaliningrad venis esperantistoj el Litovio, Svedio kaj Pollando.


    La kunlaborkampo estas vasta, ĉar surloka aktivado estas interesa. Ne tuŝante la tradician kluban agadon, ni menciu kelkajn aferojn, kiuj meritas estimon kaj diskonigon.

    Grava kaj multrilate unika estas la esperantista agado en Malbork. En tiu negranda urbo estas E-klubo Kastelo kun ĉ. 40 membroj, aperas multaj artikoloj pri Esperanto, funkcias E-fako en publika biblioteko Bona Novaĵo, ĉiumonate okazas Diservo en Esperanto… La ses malborkaj ZEOj kaj pluraj memorŝtonoj kaj memorarboj en la skvaro Esperanto (la Parko de la Mondo) sentigas al la urbanoj realan ĉeeston de Esperanto.

    Ne mankas bone planita publika agado kaj ZEOj ankaŭ en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Zamenhof. Sed plej grave, tie funkcias internacia fondaĵo Ludoviko Zamenhof, kiu kune kun la esperantista societo posedas propran grandan lokalon, kie oni povas senti sin hejme, t.e. en Esperantujo.

    Tamen la plej granda E-domo en nia regiono situas en Kaŭno, strato Zamenhof, ĝi estas trietaĝa, kaj en ĝi lokiĝas klasĉambro, kunvenejo, turisma firmao, libroservo, redaktejo de Litova Stelo, loĝoĉambro por la plentempa oficisto de LEA kaj gastoĉambro. Eble danke al la urbocentra E-domo en Kaŭno estas intensa Esperanto-instruado.

    LEA havas oficejon kaj oficiston ankaŭ en Vilno, la urbo kiu post 3 jaroj akceptos Universalan Kongreson de Esperanto. Jam nun en la organizadon engaĝiĝis pluraj personoj, kiuj sukcesas teni bonajn rilatojn kun altaj funkciuloj de Litovio, inkluzive de la prezidanto Adamkus kaj ĉefministro Brazauskas.

    Proprajn oficejojn havas ankaŭ la E-Asocioj de Finnlando kaj Svedio, niaj nordaj najbaroj. La esperantista agado en ĉi tiuj landoj estas serioza kaj profesinivela. Same kiel en Litovio, ĝi grandparte okazas kadre de la landaj asocioj, tamen pluraj valoraj iniciatoj okazas surloke, ekzemple en la Esperanto-Gården en Lesjöfors, E-fako de la Karlskoga Popola Altlernejo (ambaŭ en Svedio), bieno Pro Esperarto apud Lahti kaj Päätalo-Instituto en Taivalkoski (ambaŭ en Finnlando).

    Gloran historion kaj interesan nuntempon havas la esperantistoj en Berlino, kiuj nun pretiĝas al la centjariĝo de Esperanto en la germana ĉefurbo. Tie antaŭ nelonge fondiĝis Esperanto-Kultur-Centro Lichtenberg aldone al Esperanto-Centro Berlin (Ina Tautorat) kaj Esperanto-Centro kun libroservo de Hermann Behrmann, migrinta el Paderborno.

    La listo estas daŭrigebla, tamen mi kredas ke mi jam bone montris ke la esperantista vivo en nia regiono estas vigla kaj varia.


    Tia ĝi ekfariĝas ankaŭ en Kaliningrad, kien pasint-jare venis eldonejo Sezonoj kaj revuo La Ondo de Esperanto. Malfacila estis nia situacio, tamen iom post iom ni sukcesis aperigi plurajn artikolojn pri Esperanto en loka gazetaro, iomete vigligis la urban esperantistaron kaj starigis personajn kontaktojn kun esperantistoj el najbaraj landoj.

    En la lastaj monatoj ni renkontiĝis kun esperantistoj kaj prelegis en Varsovio, Gliwice, Poznań, Bydgoszcz, Pelplin, Malbork, Bjalistoko, Olsztyn, Vilno, Kaŭno, Helsinko, Lahti, Raŭmo kaj Turku. En Kaliningrad okazis la unua internacia esperantista renkontiĝo, Zamenhofa Semajnfino, kaj nun ni estas ĉe la malfermo de la unua BEF.

    Kial en Kaliningrad? Mi ne rakontu la historion de la urbo, kies internaciecon pruvas tio, ke ĝin konsideras sia germanoj, poloj, litovoj kaj ruslandanoj. Vere, Gdansko estas pli facile atingebla, Berlino pli komforta, Kaŭno pli trankvila… Tamen se oni forumus en tiuj urboj, oni forumus sen ruslandanoj, aŭ nur kun du-tri kaliningradanoj. Kurioza konstato: la eteco de la kaliningrada esperantistaro garantias internaciecon — ja forumante en Kaŭno ni estus nur kelkaj dekoj inter du centoj da litovaj samideanoj.


    Revenante al la celo de nia kunveno, mi proponas ke ni diskutu la problemojn de la balta kunlaboro kun aparta atento al la nuna stato kaj estonteco de Kaliningrad kaj ties regiono, kiu estas samtempe Ruslanda kaj Eŭropa. Al la diskuto hodiaŭ jam kontribuis la Ĝenerala Konsulo de Pollando kaj reprezentanto de la urbestraro.

    Nia kultur-kleriga programo enhavos interesajn prelegojn, interalie pri Vladimir Varankin kaj ties Metropoliteno kaj pri la plej fama rusa literatura verko, Eŭgeno Onegin de Puŝkin, kies novan tradukon vi ĝuos baldaŭ. Redakcianoj de La Ondo respondos viajn demandojn. Seminarion pri literatura kritiko gvidos nia redakciano Wolfgang Kirschstein. Jam hodiaŭ Sezonoj prezentos la unuan volumon de la verkaro de Fjodor Dostojevskij en Esperanto.

    Mi esperas, ke dum ekskursoj kaj en programaj paŭzoj vi konatiĝos kun nia urbo kaj ripozos ĉe la maro. La urbo enhavas amason da terasaj refreŝiĝejoj, kie oni povas agrable babili ĉe kruĉo da biero.


    Fine mi traktu ion, kio bedaŭrinde restis preskaŭ neatentita en Esperantujo. La 5an de aŭgusto 1999 Kep Enderby en Berlino faris gravan paroladon.

    Li menciis, interalie, ke organizoj kiel Greenpeace kaj Amnestio Internacia sukcesas ĉar ili akiris sufiĉe grandan niĉon en la tutmonda publik-interesa merkato por siaj varoj: protektado de la natura medio kaj, respektive, protektado de politikaj malliberuloj kaj postulo de justeco por ili. La niĉo por nia varo, Esperanto, ŝajnas tute eta kompare kun tiuj de Greenpeace kaj Amnestio Internacia. En la okuloj de aliaj ni estas nur homoj kiuj volas solvi la “mondan lingvan problemon” per lernado kaj uzado de ankoraŭ unu apenaŭ uzata lingvo! Ne multaj homoj interesiĝas pri tio.

    Por plibonigi la situacion, Enderby alvokis pligrandigi tiun niĉon, nian porcion de la havebla merkato.

    Laŭ lia konstato, dum ni koncentriĝas al la solvo de la lingva problemo per Esperanto, ni tro malmulte atentas nelingvajn aferojn. Tial ni ne vekas intereson inter tiuj, kiuj ne havas saman lingvan orientiĝon kiel ni. Al ili ni ofte aspektas kiel stranga sekto lingva.

    Enderby demandis:

    Ĉu UEA devas resti organizo unuavice lingva-kultura, kiel Goethe-Instituto, Alianco Franca aŭ la Brita Konsilio, aŭ ĉu ĝi devas engaĝi sin pli kaj pli en la aferojn de la aktuala mondo, aliance kaj kunlabore kun aliaj organizoj kaj, specife en la kazo de eksteraj rilatoj, kun aliaj NROj de Unesko havantaj similajn bazajn celojn, eĉ se per tio ni riskas partopreni en diskutoj — tiom neŭtrale kiom eblas — pri sociaj kaj politikaj problemoj?

    Se la lingva problemo en si mem, al kiu ni ofertas Esperanton kiel ties solvon, ne sufiĉas kiel bone vendebla varo por logi aĉetantojn kaj gajni pli grandan niĉon en la tutmonda kultura merkato, kie UEA devas konkurenci kun multaj aliaj NROj kaj interesoj, kion do ni devas fari?

    Ĉu nia afero prosperus pli bone, se Esperanto estus “vendata” en pakaĵo komuna kun nuntempe pli bone vendeblaj “varoj”, ekzemple homaj rajtoj?

    La eksteraj rilatoj kaj Unesko-eca eldonado de UEA, laŭ Enderby, ne estas sufiĉa socia aktivado. En Berlino li publike proponis: “ke UEA, pli senambigue ol nun, direktu sin al la protekto kaj progresigo de la homaj rajtoj ĝenerale”. Laŭ li “Se UEA irus laŭ tiu vojo, UEA povus pli ol nun diskoniĝi en la mondo, kun reputacio de asocio por homaj rajtoj kaj sociaj liberecoj, anstataŭ la nuna reputacio de nur lingva asocio. UEA iĝus asocio por la homaj rajtoj, kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus disvastigi Esperanton pli forte ol nun pere de ĉefa pledo pri homaj rajtoj aŭ, se vi permesas, civilaj liberecoj”.

    UEA antaŭ tri jaroj ne akceptis la proponon de Enderby, sed lastatempe ĝi lanĉis kampanjon Lingvaj Homaj Rajtoj, kiu proponas Esperanton kiel ilon de justeco, eventuale ankaŭ sed ne nur kiel ilon de efikeco.

    La koncepto pri Lingvaj Homaj Rajtoj estas relative nova, kaj eble la esperantista kontribuo al ĝi povos esti grava. La Ondo de Esperanto jam antaŭ la lanĉo de tiu kampanjo eklaboris en tiu tereno, per la rubriko de Dafydd ap Fergus.

    Ĉu tiu temo estas grava por ni, loĝantoj de la mikskultura kaj mikslingva balta regiono?

    Halina Gorecka
    Kaliningrad, 15 jul 2002


    Jam nun faru krucon en via kalendaro

    La dua ŝanco

    Mia unua vizito al Kaliningrad en 1994 estis fiasko, preskaŭ ĉio misis, kaj mi havis malbonan imagon pri tiu urbo kaj promesis al mi, ke mi neniam plu revidos tiun aĉan urbon.

    Tiam mi venis de Litovio. Antaŭe mi vidis Pollandon kaj Belorusion, kie ĉio iris glate. Ankaŭ la vizito al Litovio bone funkciis, sed tie jam komenciĝis la cerbolavado: “Atentu bone, kial vi iras tien? Vi estas kuraĝa. Tie loĝas rabistoj. Estas multe da krimoj, precipe evitu taksiŝoforojn”, — kaj tiel plu, kaj tiel plu. Tio certe havis sian influon, sed tiam ankaŭ la urbo mem konfirmis ŝajne la antaŭan misfamigon. Estis griza tago, grizaj domoj, grizaj homoj… Iom post iom ankaŭ miaj pensoj griziĝis, kaj mi ĝoje forveturis post diurna malsukcesa vizito.

    La jaroj pasis, homoj akiras novajn spertojn kaj foje eĉ la horizonto vastiĝas.

    Profunde estas la puto de l'pasinteco

    En germanaj gvidlibroj estas multaj komparoj kun la antaŭmilita Königsberg. Kompreneble nun estas nova urbo. Königsberg ekzistas nur en la memoro de tiuj, kiuj loĝis tie antaŭ 1945 — kaj eventuale subgrunde en fundamentoj. Sed eĉ sen la milito la urbo ŝanĝiĝus. Sen iu ajn bezono ankoraŭ la germana urbestraro decidis pri la forigo de la naskiĝdomo de Kant. Tion la gvidlibroj malofte mencias, sed ili notas ĉiun ŝanĝon, kiu okazis post 1945 — tro ofte en didaktike pedanta maniero.

    Mi povas iel kompreni, ke la sovetiaj aŭtoritatoj post 1945 klopodis forigi simbolojn. Bedaŭrinde, tiuj simboloj estis ofte kulture valoraj. La plej granda peko kontraŭ la kulturo estis la eksplodigo de la malnova kastelo. Kvankam tiam la loĝantoj jam protestis kontraŭ la komunista vandalismo — tamen la partio ĉiam pravas, tial la “putra dento” estis forigita kaj anstataŭe kreskis nova simbolo pri la malefikeco de la “reala socialismo”.

    La ĉefa kialo por reveni al Kaliningrad estis la unua Balta Esperanto-Forumo. Tial mi volis denove veturi al tiu “grandioza kaj primitiva lando sen logiko kaj principo” (Herman Bang).

    Post la enhoteliĝo mi estis libera fari, kion mi volis. Mi venis tro malfrue por la ekskurso tra la urbo — precipe pro tio ke oni indikis al mi malsamajn direktojn sur la ĉefa strato. Mi do uzis la tempon por flari la etoson de Kaliningrad.

    Laŭ Durkheim, krimo estas tute normala fenomeno en socio, kies tradiciaj normoj dissolviĝas. Ĉu mi do vidas sennorman kaj senleĝan socion? Ĉiam estas agrable vidi la konfirmon de antaŭa scio, sed foje estas eĉ pli agrable, se tio ne okazas. Kaliningrad ne povas atingi sian fifamon.

    Multo certe ne funkcias optimume, tamen la misfunkciojn mi povus trovi ankaŭ en aliaj partoj de Ruslando.

    Priskribi la normalan vivon ne estas interese. Mi ŝatus sidi en angulo — aŭ, prefere, en kafejo — kaj lasi la rusojn preterpromeni — kaj observi ĉu regas anomio. Tio pli konvenus al mia profunde enradikiĝinta pigreco. Mi vidas unue la ĉefstraton — Leninskij prospekt. Jen plia anakronismo, samkiel aliaj stratnomoj kiel Krasnooktjabrjskaja (Strato de la Ruĝa Oktobro). La kolosa statuo de Kalinin sur la stacidoma placo ankaŭ demonstras la malsamtempecon en tiu urbo.

    Jen virinoj, kiuj vendas tre belajn bukedojn, kaj jen bubo, kiu aĉetas por sia amatino. Jen oldulino vendas kvason. La librovendejo Scio estas rekonstruata. Poste ĝi havos bonan situon sur la ĉefa strato. Pluraj proviantvendejoj, kelkaj tute etaj — poste mi provizos min, ĉar la hotelo ne donas matenmanĝon. Kelkaj domoj jam ricevis iom da farbo, kio malhelpas la impreson, ke la urbo baldaŭ estos forfalinta. Jen la longa ponto super Pregel, tie la kulturpalaco — iama Borso — kaj jen la Katedralo. Baldaŭ la rekonstruo estos finita. Jam nun la impreso estas bona. Transe estas parko kaj vasta vakuo, kie devus esti la koro de la urbo. La idilia parko kaŝas la fundamentojn de la kastelo. Mi legis, ke estonte la fundamento estos montrata kiel subĉiela muzeo. Tio eble donos iom da vivo al la centro. Mi povus promeni dum horoj, ne ĉasante vidindaĵojn — jam dum la germana epoko ne restis multaj — sed por ensuĉi la etoson de la loko, la genius loci de tiu mistraktita urbo. Certe ĝi ne kreskis kiel Fenikso el la cindroj, sed ĝi fariĝis multe pli ol malbela anaseto.

    Mi devojiĝas kaj devas rerapidi al la kulturpalaco por atingi mian unuan BEF-eron. La organizantoj de la Forumo ne ŝatas laŭdojn, sed spite al tio ili meritas. BEF tre plaĉis al mi, ĉar estis bonaj programeroj kaj interesaj homoj. Dum UK oni preskaŭ perdiĝas, sed tiuj ne tro grandaj aranĝoj tre taŭgas por mi. Pri la programeroj mi ne volas paroli ĉi tie. Sed se mi estus vi, mi jam nun farus krucon en la kalendaro por la sekvonta BEF.

    Mi ĉiam klopodas renkonti normalajn homojn — esperantistoj ofte ne estas normalaj, sed pozitive aŭ negative ekster la tagordo — kaj dum la lasta tago mi finfine sukcesis. Ne nur esperantistoj havas siajn retojn! Vadim estas denaska kaliningradano, programisto kaj havas multflankajn interesojn. Ni babilas dum horoj en iu kafejo, kiu pli kaj pli pleniĝas de fumo, bruo kaj homoj. Tiam ni forlasas la lokon kaj daŭrigas la babiladon en alia loko. Ju pli da impresoj, des pli bone. Por fini la tagon mi veturas hejmen en neoficiala taksio — tiel mi venkis la traŭmon de 1994.

    La maro… la maro!

    Du fojojn ni vidis la maron. Estas agrable vidi la du banurbojn, kiuj havas tradician famon. Ankoraŭ la turismo ne estas amasa — kaj tio estas bona, ĉar ni povis vere ĝui la maron. Iam la kaliningrada regiono vere fariĝos parto de Eŭropo kaj tiam mi timas komercigitan strandon.

    La duan fojon ni vidis ankaŭ la faman Terlangon. Oni devus pagi ekologian imposton, sed feliĉe ni trovis taksiiston, kiu loĝas tie kaj tial ne bezonas pagi. Dum la veturado li rakontas sian vivhistorion. Unu el la homoj, kiuj spertis multon kaj ankoraŭ estas spertantaj. Nia ŝoforo krozis en maroj kaj estis fine de la 1950aj jaroj en Kubo. Nun li, emerito, komercetas diversmaniere, ĉar oni ja devas rigardi antaŭen. Certe, mia kapitano, vi pravas.

    Wolfgang Kirschstein (Danlando)


    Ĝentileco, kiun mi ne atendis

    Estas tre malfacila tasko klarigi miajn sentojn (precipe en publikigebla formo) pri la vizito de Kaliningrad, ĉar ili fontas same grave en la urbo mem kiel en mia propra historio kaj subjektiveco.

    Ekzemple mi konservis nostalgion de miaj lernej-aĝaj vojaĝoj al Sovetunio kaj delice rimarkas la spurojn de la sovetia sistemo en la hodiaŭa epoko. Kompreneble, mi bone scias, ke la realo ne reduktiĝas al tiaj spuroj kaj, krom la signojn de “moderneco”, kiuj tamen restas sufiĉe diskretaj de estetika vidpunkto, mi aparte frandas la ankoraŭ freŝajn arĥitekturajn spurojn de la germana urbo. Ili igas la historion preskaŭ tuŝebla kaj male al tio, kion mi povis legi, mi subflaris respekton de la venkintoj al la kulturo de la venkitoj. Tion bone respegulas ankaŭ la ĉi-tema ekspozicio en la Historia Muzeo.

    Ankaŭ influis mian mensostaton la rememoroj pri la Berlino de antaŭ la falo de la muro. La urbo tiam estis kompleksa, plurtavola, histori-riĉa. Nun pro la unueciga efiko de la financa kulturo kaj pro la klopodoj restarigi la imperian urbon ĝia allogo por mi multe perdiĝis. Mi do nepre deziris viziti Kaliningradon, antaŭ ol ĝi plene fandiĝos en la eŭrop-unian mason (mi ne certas, ke tio okazos, sed temas pri prognozebla okazaĵo).

    Pli klasika allogaĵo estis por mi la Sukcena Muzeo. Antaŭ tio mi ne aparte ŝatis sukcenon, trovis ĝin iom simila al plasto… sed mi ŝanĝis la vidpunkton dum la vizito. Estas tiom da specoj, tiom da manieroj prilabori ĝin. Cetere mi malice ĝuis ĝissate foti la ekspoziciaĵojn, atendante ke maljunulino harpie min riproĉos por svingi la rajtigan kvitancon antaŭ ŝia nazo (denove la sovetiaj plezuroj).

    Mi ĝuis ankaŭ uzante tramojn, trolebusojn, busojn. Ne estis tre facile prognozi, kien ili direktiĝas, sed ja tempon mi havis. En ili aparte rimarkindaj estis junaj konduktorinoj, akrokulaj kaj lertapaŝaj, kiuj tre efike kaj profesie plenumis sian oficon, tamen kun vizaĝo afabla eĉ se ne nepre ridetanta. Tiajn knabinojn mi preferas al la meleagrinoj, kiuj ĉe ni prezentas la imitindan modelon.

    La homoj ĝenerale estas plaĉaj. Certe ne maloftas ebriuloj en la stratoj, vespere, sed mi ne sentis timon.

    Malsekureco verŝajne ne estas nura elpensaĵo de amaskomunikiloj, sed por mi ĝi ne estis sentebla — verdire, mi ne estas tre fidinda ĉi-kampe, ĉar havas specialan kapablon senti min imuna je ĉio, eĉ se mi jam spertis, ke tiel ne estas. Ankaŭ la diroj pri malriĉeco estas malfacile takseblaj. De unu flanko la malbona stato de la vojoj kaj de la loĝdomoj ne povas ne trafi en la okulon, sed aliflanke la loĝantaro aspektas sana kaj bonstata.

    Prave, mi rimarkis ĉe la stirantoj ĝentilecon, kiun mi ne atendis. Oni povus interpreti tion (kaj pli ĝenerale la nekutiman afablecon), dirante ke la loĝantoj transprenis de la Germanoj ne nur la teron kaj la domojn, sed ankaŭ ian civilizacian heredaĵon.

    Mi finu per la allogeco de la kaliningrada kamparo, kiun mi povis ĝue sperti en Medvedevo (proksime de tiu vilaĝo situas la bieno de Alen Kris, kiun Marc Bavant vizitis. — LOdE): tre verda, maldense loĝata, kun malmultaj signoj de agrikultura laboro, ĝi donas impreson de granda natureco kaj tio estas aparte miriga en regiono, kiun mi antaŭopiniis pli industriigita.

    Marc Bavant (Francio)
    BEF-2002 (Fotis marc Bavant)

    Kvankam la programo de la unua Forumo estis tre streĉa, en terasaj refreŝiĝejoj apud la forumejo oni povis aŭdi paroladon en Esperanto. (Fotis Marc Bavant)

    Por la lingva demokratio

    La subskribintoj rimarkas, ke

    — Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Hispana Esperanto-Federacio uzadas nur la hispanlingvan nomon “Alicante” kaj ties esperantigon “Alikanto” por aludi al la urbo gastigonta siajn kongresojn julie, respektive aŭguste;

    — ke ili uzadas ekskluzive hispanajn formojn por nomoj de aliaj urboj, vilaĝoj, stratoj, bankoj, ktp. de la kongreslando;

    atentigas, ke

    — la Valencia Komunumo estas oficiale dulingva, en kiu la valencia lingvo estas

    1) parolata de plimulto de la loĝantaro;

    2) multaspekte en minoritata situacio pro malhelpoj, ĉikanoj kaj malpermesoj de la diversaj regantaroj preskaŭ seninterrompe dum la lastaj tri jarcentoj;

    — kaj konkrete en la kongresurbo

    1) la valencia estas historie la ĉefa lingvo; 2) la oficialaj nomoj estas kaj la valencia Alacant kaj la hispana Alicante;

    substrekas, ke

    la Esperanto-movado subtenas kaj favoras la lingvan diversecon, laŭ la Manifesto de Prago;

    konsideras, ke

    la esperanto-movado, kiel lingva movado kontraŭanta ĉiajn lingvajn perfortojn kaj favoranta la lingvajn demokration kaj diversecon, devas decide subteni la plej malfavoratajn kaj malfortajn homgrupojn kaj sekve lingvojn;

    memorigas, ke

    simila situacio okazis ankaŭ dum la preparlaboroj de la Universala Kongreso en Valencio en 1993, kio vekis diversajn protestojn;

    kaj aparte plej bedaŭras,

    ke la esperanto-movado sidas antaŭ simila problemo dek jarojn poste, sen alpreno de progresemaj starpunktoj, sed simple akceptas la leĝon de la plej forta, eĉ en lingvaj aferoj, kie la esperantistoj estas laŭdire pli sentemaj kaj avangardaj;

    kaj pro tio petas, ke

    — la loknomoj uzataj en la diversaj informiloj kaj revuoj estu la originalaj kaj oficialaj, nome Alacant, Valencia k.s.; okaze de esperantigo de loknomo, ĝi estu el la originala, nome Alakanto k.s., almenaŭ dum la esperant-lingvaj institucioj kaj la plej prestiĝaj vortaroj ne rekomendas aliajn eblecojn;

    — ke Sennacieca Asocio Tutmonda kaj Hispana Esperanto-Federacio, same kiel ĝenerale la tuta Esperanto-movado, decide alpaŝu kaj alprenu firman starpunkton por la defendo de la plej malfavorataj homgrupoj, des pli en lingvaj aferoj.

    Kataluna Esperanto-Asocio; Majorka Esperantistaro; Hektor Alos, Lluis Aragay, Pako Belmonte, Karles Berga, Pau Climent, Joan Inglada, Ferriol Macip, Xavier Margais, Neus Moly, Ramon Perera, Llibert Puig, Mateu Vic


    Esperanto aŭ la kataluna?

    Mara Timermane skribis en la marta Ondo, ke Nora Kinna prezentis opinion de lingvistoj en EU pri la kataluna kiel la solvo de la problemo de unu komuna lingvo en Eŭropo. Tio estas miskompreno, ĉar neniu esperantisto en Katalunio eĉ neniu neesperantisto pensas pri tiu absurdaĵo. Eble Nora Kinna volas ke katalunoj ne postulu ke la kataluna lingvo havu en EU kaj Eŭropa Parlamento la saman rajton kiel la aliaj eŭropaj lingvoj. Kompreneble la katalunaj esperantistoj pledas por ke Esperanto estu akceptata ĉie kiel internacia lingvo.

    Martí Guerrero i Cots (Katalunio)


    Jurij, revenu al ni!

    Mi vere bedaŭras la kabeon de Jurij Finkel (LOdE. 2002: 7). La premego de la angla reprezentas precize la plej grandan minacon kontraŭ la etna kaj kultura diverseco kiun li deziras defendi. Tiu minaco ŝvebas ankaŭ sur lingvoj kun granda parolantaro kaj prestiĝa kulturo kiel la rusa, la hispana, la japana, la ĉina, la franca…

    Lingvoj kaj kulturoj formortas ĝuste pro tio ke homoj freneziĝas pro la angla: ili blinde foroferas ĉion al ĝi sen antaŭvidi la konsekvencojn.

    En Koreio, gepatroj decidas elspezi multe da mono por operaciigi siajn infanetojn je la lango kun espero ke ili pli bone prononcos la anglan, kaj la fenomeno etendiĝas al Ĉinio. En Malajzio la registaro lanĉis kampanjon por ke ŝtataj oficistoj parolu nur angle ĵaŭde; ĝi ne sukcesis, ĉar oficistoj ne kutimas paroli angle en Malajzio. Saman kampanjon ĝi starigis poste por devigi la policanojn paroli nur la anglan, sed lunde! En pli riĉaj landoj, jam antaŭ kelkaj jaroj aperis provoj instrui la anglan al infanoj kiam ili estas ankoraŭ en la patrina utero. Ĉarlatanismo havas belegajn perspektivojn! Mi pensas ke en tiaj aferoj, kiuj plimultiĝas, estas abunda materialo por verki burleskan teatraĵon.

    La nura racia klarigo, kiun mi vidas en la sinteno de Jurij Finkel, kuŝas en lia sendube tro granda laceco. Mi ja scias ke la vivo en Ruslando estas nun, bedaŭrinde, tute ne ripoziga por la preskaŭ tuta loĝantaro. Ĝi estas paradiza nur por eta minoritato de funde malhonestaj individuoj.

    Mi deziras ke Jurij trovu la eblecon ripozi, pripensi. Li observu, kaj li konstatos ke malutilo kuŝas en rezigno funde esplori la eblecojn kiujn prezentas Esperanto por ke “obstinaj baroj” malaperu inter la popoloj, sed kreiĝu por malhelpi la nunan negativan evoluon. Esperanto donas al la popoloj de la tuta mondo la adekvatan rimedon por orienti la tutmondiĝon en direkto kontraŭa al tiu en kiu obskuraj potencoj volas konduki la mondon.

    Krei kaj plifortigi la murojn kaj barojn kondukas al plimultiĝo de kolizioj ĉiam pli katastrofaj. Kiam oni vidas kiom facile la nuna sola superpotenco manipulas naciojn kaj etnojn unuj kontraŭ la aliajn — Talibanojn por malfortigi Sovetion kaj poste Ruslandon, Turkojn por submetigi Irakon, Israelanojn kontraŭ Palestinanojn, ktp ŝajnigante pacperantecon — ni povas jam demandi: kiuj estos la sekvantoj en la vico. Ju pli multaj kaj fortikaj estos la baroj, des pli facila estos tiu strebo vasaligi la popolojn. Esperanto estas la fadeno kiu ebligos al la homoj konscii ke ilia sorto estas kunligita.

    La nuntempo ne estas brila. Se ni ne komprenos ĝustatempe, la estonteco riskas esti treege malluma.

    Jurij revenu al ni kun granda, tute renovigita forto!

    Henri Masson (Francio)


    Pri mono kaj abono

    Ĉar mi perdis mian laboron, mi nun devas serĉi novan laboron. La senlaboreca pago estas nur 70 procentoj de la antaŭa salajro. Tio lasas al mi malmulte da tempo kaj mono por Esperanto.

    Via revuo kreskis bone dum la lastaj jaroj. La revuo havas multajn okcidentajn legantojn. Tial mi fidas, ke la fino de mia abono ne faros grandan diferencon.

    Ne dubu pri la kvalito de via revuo. En la 7a numero de 2002 mi trovas Tra Esperantujon interesa, ĉar mi ŝatas legi pri la laboro kaj penado de aliaj esperantistoj.

    La konfeso de Jurij Finkel ŝokas min. Li forĵetas nian lingvon, ĉar li malakceptas la internan ideon de Esperanto. Sed Zamenhof diris pri la interna ideo en la 2a UK (Ĝenevo, 1906):

    ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto…
    Frans Cobben (Nederlando)

    Kiu etno? Esperantista

    Ĉi-aŭtune en Rusio okazos granda ŝtata aranĝo — popolnombrado. Laŭ Nezavisimaja gazeta (22 jul 2002) en la anonima enketilo, kun kiu la ŝtataj nombristoj vizitos ĉiujn hejmojn en la lando, povos foresti la tradicia demando pri la gepatra lingvo. Tamen restos la demando pri la etna aparteno.

    Do, mi proponas, ke ĉiuj esperantistoj respondu al la demando pri etno: esperantisto.

    Se tamen reaperos la demando pri la gepatra lingvo, ni skribu “Esperanto”.

    Ĉi tiuj proponoj ne celas (aŭ ne nepre celas) iujn ideologiajn aferojn, kiel, ekzemple, aprobon de Esperanta Civito aŭ iujn similajn. Mi nur celas altiri la publikan atenton en la tuta lando al nia Movado. Ja nun estas la unika ebleco senpage esti aŭdata kaj de la tuta grandega Rusio kaj de ĝia fortega elito. Estas eksterordinara ebleco aperi (senpage) en la oficiala ŝtata statistiko. Tio dependas de ni mem, de nia unueco, unuanimeco kaj aktiveco. Ni devas esti kiel eble plej multaj en la statistiko — ja kvanto transformiĝas al kvalito laŭ la dialektika leĝo. Altiru ni al tiu ĉi aktivado niajn familianojn, parencojn, amikojn kaj najbarojn. Konsideru tion kiel tre valoran utilegan reklamkampanjon.

    Valentin Seguru
    prezidanto de la kontrol-revizia komisiono de REU,
    politologo


    Mi volonte aliĝas

    Mi volonte aliĝas al la alvoko de Valentin Seguru. Estas tre bona ebleco montri, ke esperantistoj ekzistas. Tute ne nepras, ke oni agnosku ekziston de esperantista etno aŭ nacieco, tute ne nepras esti raŭmisto, civitisto aŭ sennaciisto por partopreni tiun kampanjon — temas nur pri atentigo pri nia ekzisto per trafo de la vortoj Esperanto kaj esperantisto en la oficialan statistikon, kio nepre estas utila afero.

    Tiuj, kiuj tute kontraŭas la ideon pri la ekzisto de esperantista etneco, kaj zorge gardas sian etnan identecon (rusan, tataran, baŝkiran, ĉuvaŝan kaj ajnan alian) povas resti trankvila, ĉar: 1) la enketilo estas anonima; 2) esperantistoj dume tiom malplimultas kompare al la rusoj, tataroj, baŝkiroj, ĉuvaŝoj ktp., ke nia respondo, favora al Esperanto, neniel damaĝos interesojn de niaj veraj etnoj.

    Nikolao Gudskov
    estrarano de REU respondeca pri publikaj rilatoj


    La plej meritaj esperantistoj

    De tiu ĉi jaro mi estas abonanto de via revuo, kaj mi ne bedaŭras tion. La kvalito de via revuo estas vere super la meza nivelo de tiom da aliaj Esperanto-revuoj; ĝi cetere ankaŭ havas bonan informadan valoron.

    Kun intereso mi konstatis vian Arkivon kun “100 eminentaj esperantistoj”.

    Por via informo mi jen havigas al vi la raporton de enketo, farita en 2000, pri la plej meritaj personoj en la Esperanto-movado en 1950–2000. La studgrupo Perspektivo, starigita en 1996 por sendepende esplori la nunan staton kaj evoluon de internaciaj lingvoj, kaj specife tiujn de Esperanto, decidis okazigi enketon pri la opinioj, kiujn Esperanto-aktivuloj havas pri la kontribuoj de kelkaj personoj al la progreso de la Esperanto-afero en la dua duono de la 20a jarcento.

    Kvankam mi havigis tiujn rezultojn al kelkaj Esperanto-revuoj, ŝajne neniu revuo vidis ion speciale en tio (aŭ eble preferis eviti postajn diskutojn). Laŭ mia scio nenio estas publikigita.

    Se vi vidas ion interesan en tiuj ĉi rezultoj, vi rajtas uzi ilin.

    [Ĉar la rezulto de la enketo okupas 6 paĝojn ni publikigas ĉi tie nur la esencajn informojn. — LOdE.]

    La metodo

    La studgrupo havas nek la ambicion nek la financajn fontojn por entrepreni enketon laŭ la profesiaj metodoj. Temas pri simpla pridemandado.

    Membroj kaj eksteraj konsilantoj de Perspektivo estis petitaj havigi liston de personoj (en kaj ekster la Esperanto-movado) kiuj havas meritojn danke al siaj (rektaj aŭ malrektaj) kontribuoj al la progreso de la Esperanto-afero iam en la periodo inter 1950 kaj 2000. Entute 65 nomoj estis menciitaj.

    Montriĝis ke, inter tiuj 65 nomoj, 20 estis skribitaj de pluraj partoprenantoj, tiuj 20 servis por la enketo, kvankam kelkaj tre meritaj personoj elfalis el la listo.

    La 20 selektitaj nomoj estis alfabete listigitaj kun kadro kaj kolumnoj por ke respondantoj povu indiki sian preferon por 10 inter ili. (La unua ricevos 10 poentojn, la dua — 9, ktp.)

    400 folioj estis presitaj kaj disdonitaj, interalie, al ĉiuj partoprenantoj de la 4a Eŭrop-Unia E-Kongreso (Ostendo, Belgio) kaj donitaj aŭ senditaj al aliaj homoj. 29 jun 2000 estis ricevitaj 50 respondoj.

    Poste la ricevitaj demandiloj estis pritraktitaj kaj la rezulto estis poentigita.

    Laŭ la nombro de citoj

    En la 50 respondoj (kelkaj estis nekompletaj, kaj unu eĉ komplete blanka) 9 personoj akiris la preferon de pli ol la duono de la respondintoj. W.Auld kaj G.Waringhien troviĝas pinte per 41 mencioj, sekvas E.Privat (38 mencioj), I.Lapenna kaj C.Piron (37), A.Cseh kaj K.Kalocsay (33), H.Tonkin (32) kaj J.Baghy (28).

    Andreo CsehLaŭ la poentoj

    Andreo Cseh 229
    William Auld 227
    Gaston Waringhien 225
    Edmond Privat 222
    Ivo Lapenna 213
    Claude Piron 208
    Kálmán Kalocsay 191
    Humphrey Tonkin 188
    Julio Baghy 175
    Juan Régulo Pérez 88
    Ada Fighiera-Sikorska 86
    Tibor Sekelj 80
    Ulrich Lins 79
    Edward Symoens 68
    Johano-Paŭlo II 61
    Detlev Blanke 60
    Victor Sadler 51
    Uwe Moritz 49
    István Szerdahelyi 47
    Giancarlo Fighiera 21

    Krome, per propono de la respondintoj ricevis poentojn ankaŭ eksterlistanoj: Grégoire Maertens (18), Fernando de Diego, Marjorie Boulton (po 10), Hugo Röllinger (6), Karolo Piĉ, Raymond Schwartz, Ismael Gomes-Braga (po 5), Andrea Chiti-Batelli (4), Miyamoto Masao (1).

    Laŭ la unualokeco

    Cseh okupis la unuan lokon en la preferoj de 7 respondintoj. Sekvas Kalocsay (6 unuaj lokoj), Lapenna (5), Tonkin (4), Baghy kaj Privat (po 3), Auld, Fighiera-Sikorska kaj Waringhien (po 2), Lins, Moritz, Piron, Régulo Pérez kaj Sekelj (po 1). Sep merituloj en neniu respondo estas je la unua loko.

    Estas rimarkinde, ke oni havas sian preferon ne tiom por respondeculoj de la movado, sed multe pli por tiuj kiuj multe kontribuis al la instruado (Cseh) aŭ al verkado de valoraj tekstoj (Auld, Waringhien, Piron, Kalocsay, Baghy…). Eĉ pli rimarkinde: personoj kiel Privat (mortis antaŭ kvar jardekoj) kaj Cseh (mortis antaŭ kvarona jarcento) restas ege admirataj.

    Wim M.A. De Smet
    prezidanto de Perspektivo


    Redakcia komentarieto

    Tiajn esplorojn oni faris plurfoje, interalie en Eŭropo-Azio'97 (Jekaterinburg, 9–17 aŭg 1997). Tiam 31 personoj el 50 ricevintoj redonis la demandilojn. La 39a demando estis pri “la plej estimindaj esperantistoj”. Respondis 25 personoj — duono de la responditaro de Perspektivo.

    Ludoviko Zamenhof ricevis 12 voĉojn, Aleksander Korĵenkov 9, Halina Gorecka 8, Ivo Lapenna 7, Kálmán Kalocsay kaj Edmond Privat po 4, Gaston Waringhien 3; 5 personoj ricevis po 2 voĉojn, kaj pliaj 24 personoj estis menciitaj unufoje.

    Pro la malgranda samplo la rezulto ne estas reprezenta. Se oni esceptas la du uralanojn, kiuj aktivis dum Eŭropo-Azio (en aliaj kongresoj multajn voĉojn ricevus aliaj loka guruoj), oni vidas, ke Zamenhofon sekvas Lapenna, kies ideoj imponas la respondintojn.

    Ĉu en Esperantujo estas fakuloj por scienc-nivele verki demandojn kaj proponi la metodikon de la esplorado? Ĉu necesas antaŭprepari liston por elektado, aŭ oni prenu la nomojn “el la kapo”? Ĉu ni sciu nur la plej popularajn personojn, aŭ ankaŭ librojn, gazetojn, kanzonojn, organizaĵojn kaj kongresojn? Kiu(j) financos la enketadon?

    La materialo, prezentita de Nikola Rašić en La Rondo Familia, ja montras, ke oni povas fari fidindajn esplorojn.

    La Ondo volonte kunpartoprenus en pli reprezenta sociologia esplorado, precipe se en ĝi partoprenus diversaj branĉoj de la esperantistaro: UEA, SAT, Civito, sendependaj gazetoj kaj instancoj, organizantoj de tradiciaj renkontiĝoj, lokaj kaj retaj aktivuloj.

    HaGo


    Kongresa Rezolucio de UK-87

    La 87a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Fortalezo (Brazilo) de la 3a ĝis la 10a de aŭgusto 2002 kun 1484 partoprenantoj el 58 landoj, kun la temo “Diverseco — ŝanco ne minaco”,

    Konstatas, ke la daŭranta integriĝo tutmonda kondukis al pozitivaj rezultoj, ekzemple internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj, sed ankaŭ al malegalecoj kaj al la ĉiam pli rapida perdiĝo de malgrandaj lingvoj kaj kulturoj,

    Gratulas UNESKOn pro ties agado sur la kampo de lingva kaj kultura diverseco, ekzemple per la Tago de la Patrina Lingvo je la 21a de februaro ĉiujare, kaj aparte bonvenigas, ke la Ĝenerala Konferenco alprenis je la 2a de novembro 2001 Universalan Deklaracion pri Kultura Diverseco,

    Konstatas, ke la principoj kaj celoj de UNESKO en tiu kampo kongruas kun la idealoj de la movado por Esperanto, kiu celas per neŭtrala komunikilo transponti la kulturojn, tiel kreante forumon por egaleca interŝanĝo de kulturaj valoroj,

    Atentigas en tiu kunteksto pri la graveco de la lingva dimensio de kultura diverseco, kaj substrekas la pretecon de la Esperanto-movado kunlabori kun ĉiuj organizaĵoj, kiuj okupiĝas pri la kultura dimensio en internaciaj aferoj.


    Kion diri al la mondo?

    La kongresa rezolucio de la UK-87 “Gratulas UNESKOn pro ties agado sur la kampo de lingva kaj kultura diverseco…”

    Ŝajnas al mi ke pro tio ke UEA ne plu havas ion novan por rezolucii, ĝi ripetadas eternajn kliŝojn kaj gratulojn al Unesko (UN), institucio kiu estas je la servo de la plej potencaj kaj imperiismaj landoj de la mondo. UN kaj Unesko havas la plej diskriminacian lingvan politikon, ĉar ili mem uzas nur la lingvon de la plej potencaj landoj.

    UEA kaj Unesko ŝatas trompi unu la alian kaj ili ambaŭ (kune) ŝatas trompi la esperantistaron. Ni povus diskuti pri la deveno de tia trompaĵo: ĉu fakte la esperantistoj estas tiel naivaj? Estu kiel ajn, la decidoj de la UK estas ĉiam decido ne de la tuta esperantistaro, sed nur de elito kiu alkroĉiĝis al la administra maŝino de UEA jam de jardekoj.

    La kongresa rezolucio konstatas, ke “la movado por Esperanto … celas per neŭtrala komunikilo transponti la kulturojn, tiel kreante forumon por egaleca interŝanĝo de kulturaj valoroj”.

    Esperanto ne estas neŭtrala komunikilo. Ĝis kiam oni ripetados ĉi tian mensogon? La volo de la esperantistoj estas ŝanĝi la nunan mondan ordon kiu ĝis nun nur helpis la mondan eliton angl-parolantan. Unesko ne estas neŭtrala organizo: ĝi estas lakeo de Usono. Ĉu oni noman tion “neŭtraleco”?

    Estus pli bone se la UK ne plu havos kongresajn rezoluciojn ĉar verŝajne, la esperantistoj ne havas ion novan por diri al la “ekstera” mondo.

    João Manoel Aguilera Junior (Brazilo)


    Mizera teksto

    Mi estas 74-jarulo, laboranta por kaj per Esperanto de 43 jaroj, sed tiel platan, sennivelan, bedaŭrindan, kompatindan, mizeran tekston, sen sekvindaĵoj, sen celoj, sen novaĵoj, sen konvinkivo, sen emociigo, sen entuziasmigo, sen movadeco… fakte kontraŭesperantan, kia estas la Kongresa “rezolucio”, mi neniam legis.

    Kun sincera bedaŭro, tamen ĉiam kun espero

    Haszpra Otto (Hungario)


    UEA: ĉu kresko aŭ malkresko?

    Nur en julio — ne plu printempe — aperis membrostatistiko de UEA, kiu montras ke malgraŭ la daŭra malkresko de la Individua Membraro la suma membraro kreskis de 19 mil 105 membroj al 21 mil 317 — tiel multajn membrojn UEA ne havis ekde 1994.

    Jaro  AM    IM    Sume

    1987 36351 7291 43642
    1988 35945 7203 43148
    1989 32474 7355 39829
    1990 25224 7645 32869
    1991 19146 8071 27217
    1992 18808 7783 26591
    1993 16041 7272 23313
    1994 14495 7018 21513
    1995 13808 7237 21045
    1996 13314 7284 20598
    1997 13035 7122 20157
    1998 12812 7360 20172
    1999 12096 7075 19171
    2000 12522 6583 19105
    2001 14889 6428 21317

    Tamen la kreskon kaŭzis la plimultiĝo de la aligitaj membroj, t.e. tiuj anoj de la aliĝintaj landaj asocioj kiuj ne membras individue en UEA. Precipe granda kresko estis en Litovio, kie la landa asocio pagis 1003 kotizojn kompare kun 78 antaŭ unu jaro. Interalie, asocio kun pli ol mil kotizoj rajtas havi duan Komitatanon A.

    En la listo de la plej grandaj (kotizemaj) aliĝintaj asocioj tri unuaj lokoj apartenas al neeŭropaj asocioj: Brazilo 1074, Japanio 1072, Ĉinio 1050, Litovio 1003, Ĉeĥio 880, Italio 856, Germanio 649, Svedio 600, Belgio 550, Britio 506.

    Plej multaj individuaj membroj de UEA estas en Francio — 675; sekvas Germanio 555, Brazilo 517, Usono 371, Japanio 363, Nederlando 321, Italio 218, Finnlando 204, Svedio 195 kaj Britio 193.

    El la 6428 IMoj pasint-jare 961 aliĝis al UEA senpage — danke al la Fondaĵo Canuto (FC).

    En la statistiko mankis la kutima “Laŭkategoria resumo” kun la abonantaro de Esperanto kaj Kontakto (ne aperis ankaŭ la libroserva statistiko, kiu espereble portis novan rekordon pro la debitado de la multaj propraj eldonaĵoj). Sed jam nun estas klare ke la pasint-jara kresko de AM estas finance ekvivalenta al nur 47 IM-kotizoj (plejparte, ne el A-landoj), kaj ĝi ne sukcesis kompensi la perdon de 155 IMoj.

    Ŝajnas, ke la malkreskotendenco ne ĉesas ĉi-jare. Je 1 jul 2002 en UEA estis 5365 IMoj (612 kotizojn ĉi-jare pagis FC); je la sama dato de 2001 ili estis 6127.

    La statistiko, aperinta en la julia-aŭgusta Esperanto, jam estas dubigata en la reto, interalie, pro nekoincido kun la spezokonto (eble kaŭze de tro (mal)fruaj pagoj). Ve, la revizoroj ne povis kontroli tion, ĉar la statistiko estis publikigita post la reviziado.

    Aleksander Korĵenkov


    Zagreba metodo: baldaŭ en la rusa

    Roger Imbert, Ivan Špoljarec, Spomenka Štimec, Zlatko Tišljar. Esperanto: Udžbenik Međunarodnog jezika. Osnovni stupanj. — 9a eld. — Zagreb: Kroata Esperanto-Ligo; Izvori, 2002. — 85 paĝoj.

    Mi estis interesata de la rekta metodo de kiam mi eklernis la anglan kaj Esperanton (tio okazis proksimume je la sama tempo). Atestinte kelkajn “rektajn” ludkursojn, mi konvinkiĝis je multe pli granda efikeco de la tiel nomata gramatika metodo. Nur ĝi, kredis mi, povas doni klaran kaj tutan imagon pri strukturo de la lingvo. Krome, ĝi funkciis tre bone por mi, kaj evidente ne ekzistas pli taŭga metodo por instrui la lingvon al internacia kursanaro.

    Mi sukcesis konatiĝi kun kelkaj tiaj metodoj, sed la zagreba iel restis inter ankoraŭ ne malkovritaj de mi. Do aŭdinte pri la venonta apero de la “zagreba” lernolibro en la rusa, mi decidis ke nun estas ĝusta tempo por finfine konatiĝi kun la metodo. Tion mi faris per la kroata eldono. Ĝi estas jam la naŭa prilaborita eldono, kaj ĉi tio signifas sumon de multaj spertoj de ĝiaj pluraj aŭtoroj, lingvosciencistoj, instruistoj kaj lernantoj mem.

    Krom en la kroata, la libro estis trifoje eldonita en la germana kaj slovena; dufoje en la itala, kataluna kaj franca; kaj unufoje en la angla, hispana, portugala, japana, korea, finna, bulgara, malta, kirunda, baska, makedona, nederlanda kaj hungara lingvoj.

    Espereble la rusa eldono konsideros laŭdojn kaj kritikojn ricevitajn de alilingvaj eldonoj kaj sukcesos bazi sin sur rezultoj de la plej lastaj eksperimentaj lingvokursoj, psikologiaj esploroj, kaj la plej novaj metodoj de instruado.

    Mi ĝoje rimarkis ke la libro taŭgas kaj por memstara, kaj por koresponda, kaj por ĉeesta kursa studado. Supre mi jam rimarkigis ke la studantoj povas esti malsamlingvanoj — je ĉi tiu kazo instruisto provizu ĉiun lernanton per la vortlistoj kaj eksplikoj de gramatikaĵoj en lingvo, parolata de ŝi aŭ li. Cetere, mi ne havis iujn ajn precipajn malfacilaĵojn konatiĝante kun la recenzata libro en la kroata — ja la radikoj de ĉi tiu kaj mia denaska lingvo (la rusa) estas la samaj.

    Surbaze de la vortprovizo en la libro oni povas ekzerci bazan parolkapablon, kiun plua lernado povos nur perfektigi kaj stilriĉigi, donante lertecon en pli komplikaj frazstrukturoj. Studinte ĝin, la lernanto povas provi akiri ateston pri la baza A-grada kono — la vortprovizo kaj gramatikamplekso de la libro estas tute sufiĉaj por tiu nivelo.

    Ĉiu ĉapitro de la libro komenciĝas per la prezento de novaj vortoj (poste ili ĉiuj aperas en la suplementa vortaro). Ĉapitro enhavas ĉiam plu komplikiĝantajn tekstojn, bone ilustritajn, mi devas diri, gramatikajn eksplikojn (de la alfabeto kaj elparolo ĝis pli komplikaj aferoj), kaj finiĝas per ekzercoj (en kiuj lernanto traduku, respondu kaj kompletigu la frazojn).

    La tekstoj estas sufiĉe facilaj por komencantoj, sufiĉe amuzaj por ne tediĝi, kaj bazitaj sur ordinarvivaj situacioj konataj en ĉiuj modernaj industriaj socioj (oni tamen konsideru drastan adaptadon de la tekstoj, aŭ verkadon de tute novaj por, ekzemple, iu afriklanda eldono). La tekstoj estas ne nur simplaj frazaroj (ekzemple, “Marko estas mia amiko. Li estas lernanto kaj sportisto” ktp.), sed fine de la libro inter ili aperas ankaŭ partetoj de la veraj beletraĵoj — ĉu vi ŝatus elprenaĵojn el la romano de J. F. Cooper aŭ Claude Piron en via lernolibro?

    La ĉapitrojn suplementas kantoj (kantindaj post kelkaj speciale indikitaj lecionoj), tabelo de korelativoj, skemo de participoj (tre oportuna por ekhavi bonan imagon pri kio ili efektive temas) kaj multaj listoj de: gravaj esprimoj, la nombroj, jarsezonoj, tagoj de la semajno, monatoj, koloroj, mono, afiksoj, konjunkcioj kaj subjunkcioj, korelativoj kaj…

    Ho Dio, mi ŝatus havi ĉi tiun lernolibron kiam mi estis studanta Esperanton! Tre valora parto por neofito nomiĝas “Kiel daŭrigi?”, kaj en ĝi oni rakontas pri manieroj plustudi la lingvon, eblecon trovi kaj mendi librojn, muzikon kaj filmojn en Esperanto, ekaboni iun periodaĵon kaj aŭskulti Esperanto-radion, vojaĝi per Pasporta Servo, kontakti lokan klubon aŭ nacian asocion… Estas pluraj adresoj de E-societoj, kluboj kaj aliaj amikaroj. En Kroatio, tute nature, — do ĉi tiu parto bezonos plenan readapton por ĉiu aparta nacia eldono.

    Kiel deserto la kursfininton atendas artikoloj (en nacia lingvo) pri Esperanto kaj esperantistoj, antaŭaj projektoj de la tutmondaj helplingvoj, historio kaj evoluo de Esperanto, valoro de nacie kaj kulture neŭtrala lingvo en la nuna mondo, kaj bondeziroj de eminentaj kroataj esperantistoj. Mi kun intereso atendas kies artikoloj kaj nomoj aperos en la respektiva parto de la rusa eldono…

    Miaj impresoj pri la lernolibro estas nur pozitivaj. Mi rekomendus ĝin al ĉiu interesato de Esperanto, firme decidinta lerni la lingvon. Kaj sciu… mi envias lin/ŝin, ĉar tiaj lerniloj donas ne nur sciojn, sed ankaŭ ĝojon! Sukceson al la eldonejo Sezonoj, pretiganta la lernolibron por la rusa eldono, kaj mi deziras ke ili konservu ĝian spiriton, kiu stimulas pluan studadon kaj aliĝon al la mondo de la Esperanto-kulturo.

    Oleg Izjumenko


    Belartaj Konkursoj de UEA

    En la Bela Sonĝo de l 'Omaro, la Kongresa Kuriero de la Fortaleza UK, estis anoncita la rezulto de ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj de UEA, kiujn sekretarias Georgo Handzlik.

    Infanlibro de la jaro – 3 konkurintoj.
    Unua premio: Kuniberto kaj Kilevamba (G. Pausewang, tradukis Nora Caragea).

    Prozo – 18 konkuraĵoj.
    Unua premio: Sekretoj (Paulo Sérgio Viana, Brazilo); Dua Premio: Malsukceso (Dani Spielhofer, Aŭstrio) kaj Pro savo de Homo (Lena Karpunina, Germanio).

    Teatraĵo – 3 konkuraĵoj.
    Premioj ne aljuĝitaj.

    Poezio – 46 konkuraĵoj de 17 poetoj.
    Unua premio: Floraj haikoj (Anatole Taras Lubovich, Usono); Dua premio: Kio okazis? (Anja Karkiainen, Finnlando); Tria premio: Arte fari (Marie-France Conde Rey, Francio).

    Eseo – 5 konkuraĵoj.
    Unua premio: nealjuĝita; Dua premio: Mezuro de informo-kvanto (Christian Rivière, Francio); Tria premio: Diverseco: defio, ne minaco (István Ertl, Belgio).

    Kanto.
    Unua premio: Preĝo el inter ruinoj (Anatole Taras Lubovich, Usono); Dua premio: Homarano (Alejandro Cosavella, Argentino); Tria premio: Jula enigmo (muziko: Christian Spitzer, teksto: Christian Rivière, Francio).

    Vidbendo.
    Unua premio: Plurspecaj eroj (Sylla Chaves, Brazilo); Honora Mencio: Felix Romuliana (E-grupo de Zajeĉar, Serbio).


    Soros kaj Esperanto

    (GK UEA) Nova biografio de la usona financisto kaj filantropo George Soros, verkita de Michael T. Kaufman (Soros: The Life and Times of a Messianic Billionaire, New York: Knopf, 2002), abunde dokumentas la ligojn inter tiu familio kaj Esperanto.

    La patro, Tivadar, estis aktiva esperantisto kaj unu el la fondintoj de la revuo Literatura Mondo en Budapeŝto en 1922. “Esperanto enkorpigis kaj respegulis la internaciismon, kontraŭsektismon kaj kosmopolitecon, kiujn Tivadar estimis”, — skribas Kaufman. — “Tiun ĝeneralan vidpunkton ankaŭ George Soros poste montris en la propra pasio al ‘malfermaj socioj', kvankam sen la entuziasmo de la patro pri lingvoreformo.”

    La verko de Kaufman utiligas kiel ĉefan fonton de informoj pri tiu ĉi temo la novan eldonon de Maskerado ĉirkaŭ la morto, la memuaro de Tivadar Soros, eldonita de UEA en 2001, sub redakto de Humphrey Tonkin.

    La nova eldono de Maskerado estis ankaŭ tradukita de Tonkin el Esperanto en la anglan lingvon, kaj aperis en Britio (Edinburgh: Canongate) kaj Usono (New York: Arcade Publishing). Aperis ankaŭ tradukoj en la rusan kaj turkan, kaj estas en preparo germana, hungara kaj ĉeĥa tradukoj.

    La gazetara reeĥo pro tiu ĉi eldona aktiveco estas granda, kun oftaj mencioj de Esperanto en tute pozitivaj kuntekstoj.

    Humphrey Tonkin


    Ricevitaj gazetoj

    Berlina Informilo. 2002/7;
    EAB Update. 2002/18;
    Esperanto. 2002/7;
    Esperanto aktuell. 2002/4;
    Esperantolehti. 2002/3;
    Fonto. 2002/5,6;
    Heroldo de Esperanto. 2002/8,9;
    Humanitas. 2002/6;
    Kataluna Esperantisto. 2002/322;
    Komencanto. 2002/3;
    Kontakto. 2002/4;
    La Movado. 2002/6,7;
    La Ondo de Esperanto. 2002/7;
    La Revuo Orienta. 2002/6,7;
    Le Monde de l'Espéranto. 2002/534;
    Literatura Foiro. 2002/197;
    Monato. 2002/6,7;
    Norvega Esperantisto. 2002/3;
    SAT-Amikaro. 2002/570;
    Scienco kaj Kulturo. 2002/3;
    Scottish Esperanto Bulletin. 2002/2;
    SEBa Kandelo. 2002/3,4;
    Вестник эсперанто. 2002/1.

    Mozaiko

    Ni ricevis 21 solvojn de la maja enigmo Faŭno kaj flaŭro. Du el ili ne estis solvitaj ĝis la fino, ĉiuj ceteraj estis tute ĝustaj. Ilin sendis: Ludoviko De Donecker (Belgio), Mary Najbaro, Malcolm Jones (Britio), Etienne De Saint-Laurent, Jean Claude Vritone (Francio), Hans-Burkhard Dietterle (Germanio), Antanas Grincevičius (Litovio), Bård Hekland (Norvegio), Hanna Skalska (Pollando), Alcino Alves (Portugalio), Valentina Artemova, Igorj Belousov, Svetlana Konjaŝova, Valentin Puŝkarjov, Sergej Sergejev, Viktor Alikin, Gennadij Turkov (Ruslando), Eric Castell (Svedio), Ludmila Orajevskaja (Ukrainio). Andrzej Kołpanowicz (Pollando) kaj Erkki Kemppainen (Finnlando) solvis ĝuste, sed ne nomis la du finajn vortojn.

    La libropremion loto donis al Antanas Grincevičius.

    Ni gratulas!

    La solvo de la enigmo:

    Faŭno: 1. Najtingalo; 2. Elefanto; 3. Lutreolo; 4. Akcipitro; 5. Bazilisko; 6. Ornitorinko; 7. Petromizo; 8. Testudo; 9. Erinaco; 10. Rinocero; 11. Ondatro; Balenoptero. Flaŭro:1. Zingibro; 2. Ilicio; 3. Rafaneto; 4. Kalendulo; 5. Amaranto; 6. Nimfeo; 7. Tamariko; 8. Erioforo; 9. Medikago; 10. Oksikoko; Krizantemo.


    Japana krucenigmo

    Premu por vidi la krucenigmon

    Necesas pentri bildon laŭ numeraloj, kiuj estas maldekstre kaj supre de la kvadratoj. La numeraloj montras, kiom da grupoj de kolorigitaj kvadratoj situas en la indikita linio kaj kiom da kunligitaj kolorigitaj kvadratoj enhavas ĉiu grupo. Ekzemple, numeraloj 6, 3, 8 montras, ke en ĉi tiu linio estas tri grupoj, konsistantaj: la unua — el ses, la dua — el tri, la tria — el ok kolorigitaj kvadratoj. La grupoj estas dividitaj per almenaŭ unu malplena kvadrato. Malplenaj kvadratoj povas esti ankaŭ komence kaj fine de linioj.

    Solvu la krucenigmon kaj sendu la bildon poŝte (RU-622049 Niĵnij Tagil, Sverdlovskoj obl., ab. ja. 71, Ruslando) aŭ rete (family@vychegzhaniny.unets.ru) antaŭ 10 nov 2002. Inter la solvintoj ni lotumos libropremion. Bonŝancon!

    Kompilis Viktor Alikin


    Verdeskaj Pensoj
    de Georgo Handzlik

    Eroj el la aperonta libro

    A (LOdE-73)
    B (LOdE-74)
    C, Ĉ (LOdE-75)
    D (LOdE-76)
    E (LOdE-77)
    E (LOdE-78)
    F, H (LOdE-79)
    I, J (LOdE-80)
    K (LOdE-81)
    L (LOdE-82)
    L (LOdE-84)
    M (LOdE-86)
    M (LOdE-87)
    N (LOdE-88)
    N (LOdE-89)
    O (LOdE-90)
    P (LOdE-91)
    P (LOdE-92)
    R (LOdE-93)

    S

    Samideano? — troigo! Li estas nur senideano.

    Saĝulon agnoskos la historio, stultulo estas rekonebla tuj.

    Scienca progreso naskiĝas el profunda kompreno de la problemo aŭ pro la hazardo.

    Se batalas malklero kontraŭ antaŭjuĝoj kutime venkas la forto.

    Se ĉiuj parolus esperante ne okazus militoj. Ĉu vere? Ne, tiam oficiroj ordonus en la internacia lingvo.

    Se du batalas inter si ne miksiĝu tuj… atendu ĝis iu perdos la forton.

    Se el cent eroj ĉiuj funkcias ĝuste, la ĉeno estas solida; se nur unu rompiĝas, la aliaj estas tute neuzeblaj.

    Se esperanto ne estus ĉies propraĵo, iu certe farus por ĝi sufiĉan reklamon.

    Se homo ne komprenas vin, lasu lin vivi trankvile.

    Se homoj devenas de simioj, do kie perdiĝis la inteligenteco.

    Se homoj vin laŭdas, vi eraras aŭ estas riĉa.

    Se iu batas vian vangon, prezentu al li ankaŭ la duan, tiel via vizaĝo ŝvelos simetrie.


    Anoncetoj

    Bjalistoka Esperanto-Societo deziras dum Zamenhof-tagoj organizi grandan ekspozicion de E-poŝtkartoj. Ni petas ĉiujn posedantojn helpi nin. Bonvolu sendi E-salutojn uzante E-kartojn al nia adreso (PL 15-282 Białystok uł. Piękna 3 skr. poczt. 67, Pollando).

    (Ela Karczewska prezidantino de BES)


    La redakcio de La Ondo de Esperanto serĉas informojn pri la esperantista agado en Königsberg kaj en Orienta Prusio.

    Adreso: RU-236039, Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando.


    La 28an de julio 2002 naskiĝis Christina Yali Matthias, filino de Nan Matthias-Wang kaj Ulrich Matthias.

    Ni gratulas!

    Christina Yali Matthias

    Nekrologoj

    En la aĝo de 94 jaroj forpasis veterano de Esperanto

    Jeraĥmiel Giladi (1908-2002)

    naskiĝinta en Bjalistoko, li dum 70 jaroj estis aktiva membro kaj Komitatano de Palestina Esperanto-Ligo kaj Esperanto-Ligo en Israelo, israelano kiu vizitis la plej grandan nombron de Universalaj Kongresoj (ĉirkaŭ 25).

    8 jul 2002 forpasis

    Bruno Vogelmann (1909-2002)

    esperantisto ekde 1926, honora membro de UEA, kunaŭtoro de “Internacia Ekonomika Fakvortaro” kaj aŭtoro de “La Nova Realismo” (tradukita el Esperanto en 25 naciajn lingvojn), laŭreato de premioj Deguĉi (1992) kaj FAME (1993).

    19 jul 2002 forpasis


    Nikola Aleksiev (1909-2002)


    honora membro de UEA, eksprezidanto de MEM, aŭtoro de pluraj libroj, tradukanto, redaktoro, aktiva sociaganto.


    Kalendaro

    2002

    7–8 sep. Dunblane (Skotlando).
    Skota Studrondo.
    Adreso: Jean Bisset: 47 Airbles Crescent, Motherwell, ML1 3AP, Britio.
    Rete: Jean@bisset100.freeserve.co.uk.

    14–21 sep. Jánské Lázné (Ĉeĥio).
    4a Kongreso de Esperantistaj Handikapuloj.
    Adreso: Na Okrouhlíku 953/21, CZ-530 03 Pardubice, Ĉeĥio.
    Rete: josef.hron@vakpce.cz.

    21–22 sep. Taivalkoski (Finnlando).
    Aŭtunaj Tagoj de EAF.
    Adreso: Aini Vääräniemi, Vääräjärventie 26 A, FI-93590 Vanhala, Finnlando.
    Rete: aini.vaaraniemi@pp.inet.fi.

    21–29 sep. Bydgoszcz (Pollando).
    28a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo.
    Adreso: uł. Skłodowskiej-Curie 10, PL 85-094, Bydgoszcz, Pollando.
    Rete: andreo@rubikon.net.pl.

    26–29 sep. Logarska Dolina (Slovenio).
    13a Montkabana Renkontiĝo.
    Adreso: Vanja Radovanović, Horvacanska 31, HR-10 000 Zagreb, Kroatio.
    Rete: vanja.radovanovic@etk.ericsson.se.

    27–29 sep. Poznań (Pollando).
    ARKONES-18.
    Adreso: Paweł Janowczyk, uł. Zawady 2/7, PL-61-002 Poznań, Pollando.
    Rete: janowczykpawel@poczta.onet.pl.

    4–6 okt. Elspeet (Nederlando).
    Faulhaber-Semajnfino.
    Adreso: Sally Krombeen-van Aartsen, Vijverstr. 3, NL-4421 AW Kapelle, Nederlando.
    Rete: ten.hagen.esperanto@wxs.nl.

    19–26 okt. Cambrils (Katalunio, Hispanio).
    10a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo.
    Adreso: Santiago Torné Grau: Apartat 423, ES-08200 Sabadel, Hispanio.
    Rete: luis_serrano@e-milio.com.

    1–3 nov. Sóller (Majorko, Hispanio).
    31a Kataluna kaj 4a Transpirenea Kongreso de Esperanto.
    Adreso: KEA: Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Hispanio.
    Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org.

    8–10 nov. Prago (Ĉeĥio).
    Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko.
    Adreso: Anglická 878, CZ-25229 Dobřichovice, Ĉeĥio.
    Rete: KAEST@kava-pech.cz.

    13–15 dec. Bjalistoko (Pollando).
    Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.
    Adreso: 15-282 Białystok uł. Piękna 3, skr. poczt. 67, Pollando.
    Rete: elakarczewska@interia.pl.

    14–15 dec. Kaliningrad (Ruslando).
    Zamenhofa Semajnfino.
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando.
    Rete: sezonoj@gazinter.net.

    27 dec – 3 jan. Borken (Germanio).
    19a Internacia Festivalo.
    Adreso: Hans-Dieter Platz: Postfach 1148, DE-34303, Niedenstein, Germanio.
    Rete: HDP@internacia-festivalo.de.

    27 dec – 3 jan. Fürstenberg (Germanio).
    Novjara Renkontiĝo.
    Adreso: Lu Wunsch-Rolshoven: Wiclefstr. 9, DE-10551 Berlin, Germanio.
    Rete: Lu@EsperantoLand.org.

    27 dec – 3 jan. Trier (Germanio).
    46a Internacia Seminario.
    Adreso: Martin Sawitzki, Max-Plack-Ring 8d/L 56, DE-98693 Limenau, Germanio.
    Rete: admin@esperanto.de.

    2003

    26 jul – 2 aŭg. Gotenburgo (Svedio).
    88a Universala Kongreso de Esperanto.
    Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
    Rete: uea@inter.nl.net.

    Ruslandanoj petu pliajn informojn kaj aliĝilojn pri la Gotenburga UK ĉe Halina Gorecka, Kongresa Peranto por Ruslando (je nia redakcia adreso).


    INTERNACIA FOTOKONKURSO

    Post kvar sukcesaj konkursoj (1998, 1999, 2000, 2001) la redakcio de La Ondo de Esperanto invitas al partopreno en la kvina Internacia Fotokonkurso.

    La konkurso ne estas ligita al deviga temo.

    En la konkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 10×15 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj.

    La konkursaj fotoj devas esti senditaj unuekzemplere al la sekretario de la konkurso, Halina Gorecka (RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando). La fotoj devas atingi la sekretarion antaŭ la 15a de decembro 2002.

    La konkursaĵoj devas esti subskribitaj per pseŭdonimo. En aparta koverto kunsendata devas esti slipo kun la pseŭdonimo, aŭtenta nomo kaj poŝta adreso de la aŭtoro. Oni povas aldoni titolon aŭ klarigan noton al la fotoj, sed tio ne estas deviga. En la konkurso ne rajtas partopreni fotoj, kiuj jam estis premiitaj aŭ publikigitaj.

    Tripersona juĝkomisiono aljuĝos premiojn al la laŭreatoj:

    1a premio: 50 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto

    2a premio: 25 eŭroj kaj abono al La Ondo de Esperanto

    3a premio: abono al La Ondo de Esperanto

    Specialan premion (libroj de Sezonoj kontraŭ ekvivalento de 50 eŭroj) ricevos la plej bona foto teme ligita kun Esperanto.

    Ĉiu premiito ricevos diplomon.

    La organizantoj rezervas al si la rajton ĝis la 31a de decembro 2004 uzi la ricevitajn fotojn en papera kaj elektronika formo kaj en ekspozicioj.

    Sukcesojn!


    Premu kaj vidu kelkajn fotojn el pli fruaj konkursoj

    Robert Kamiński (Pollando): Vidu! Kiel grandaj kaktoj

    Anna Skudlarska (Pollando): Pacienco

    Nora Caragea (Germanio): Parkejo

    Sandra Burgues Roca (Urugvajo): Nia nacia danco


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    ARGENTINO: Rubén Teofil Diaconu Tkachenco, Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho.
    Rete: crispin@sp-ipci.com.ar

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016
    Rete: libroservo@ans.com.au

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    Rete: apmarks@ping.at

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: retbutiko@fel.esperanto.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    Rete: bel@brnet.com.br

    BRITIO: Paul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

    BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800, Nykoping F.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11212, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    Rete: esperantofrance@esperanto.org

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
    Rete: behrmann@snafu.de
                          Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Strasse 9, DE-55129 Mainz

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    Rete: juazvi@terra.es
                        Luis Serrano Pèrez, Font Nova 32, ES-08202 Sabadell
    Rete: luis_serrano@mixmail.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest
    Rete: esperantohea@matavnet.hu

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    Rete: noviresp@eircom.net

    ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
    Rete: f.esp.it@infinito.it
                  Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34129 Trieste (ankaū por Kroatio kaj Slovenio)
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Paul Hopkins, 52 Crescentwood Drive, St. Katharines, Ontario, Canada L2N 4L2
    Rete: phopkins@cymfony.com

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    Rete: kea-kasisto@esperanto-ct.org

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
    Rete: mbelosev@public.srce.hr

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    Rete: ritavalc@takas.lt

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: G. David Dewar, 4 Harlech Mews, Avonside, Christchurch, NZ-8004
    Rete: gddewar@ihug.co.nz

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, uł. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                          Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Rete: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая, 236039, Калининград, абон. ящик 1248
    Rete: sezonoj@gazinter.net

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    Rete: ch_scheidegger@bluewin.ch

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2002. № 8-9 (94-95)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Dafydd ap Fergus, Wolfgang Kirschstein Boris Kondratjev, Alen Kris, Viktor Kulakov, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Vladimir Vyĉegĵanin
    Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1248, Ruslando
    Elektronika adreso: sezonoj@gazinter.net
    Telefono: (0112) 566033
    Hejmpaĝo: http:/Esperanto.Org/Ondo
    Abontarifo por 2003:
        — Internacia tarifo: 25 eŭroj aŭ 25 usonaj dolaroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        — Ruslanda tarifo: 220 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 1100 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (1500 rubloj)
        — Duona paĝo: 60 EUR (900 rubloj)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (525 rubloj)
        — Okona paĝo: 20 EUR (300 rubloj)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 7 rubloj 50 kopekoj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2002.
    Subtitolo