Titolo

SENDEPENDA ĈIUMONATA REVUO. 2001. №6


Ĉi tiu dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8

La libroservo de UEA en Roterdamo


ENHAVO

REDAKCIE

  • Aleksander Korĵenkov. Redakcie
  • ĈEFARTIKOLO

  • Oszkár Princz. Internacia lingvo — internacia movado — internacia kunlaboro
  • TRA ESPERANTUJO

  • Survoje al Zagrebo
  • UK-87 traktos ekologian turismon
  • Por justa merkato de lingvoj
  • Vicprezidanto de UEA ĉe Unesko
  • UNICEF: atentigo de UEA atentita
  • Atilio Orellana Rojas. La 5a Amerika Kongreso
  • David Bisset. Skotlando: junaj gvidantoj
  • Rubén T. Diaconu Trachenko. Ŝanĝoj en Argentino
  • Reinhard Fössmeier. Seminario pri la Jaro de la Lingvoj en Vieno
  • André Grossmann. En Esperanto pri fakaj temoj
  • Pola printempo
  • Georges Lagrange. La Kvinpetalo
  • AlKo. Membrostatistiko de UEA
  • Stanisław Mandrak. Konkurso pri Esperanto en radio
  • Kurte
  • TRIBUNO

  • Dafydd ap Fergus. Vide el Bruselo: Malklaraj ideoj
  • Johano Petik. Kiu kiun bezonas?
  • Yenovk Lazian. Kvar atentigoj pri Radio Libertaire
  • Yves Peyraut. Tiu supozo estas vera ofendo
  • JUBILEO

    Aleksander Korĵenkov. Gaston Waringhien

    BIBLIOTEKO

  • Alexander Shlafer. Perloj de gramatika inspiro
  • Daniel Luez. Unu el la plej perfektaj verkoj de la tutmonda literaturo
  • Montrofenestro de la Esperanto-Kulturo
  • Josef Schiffer. Mia ŝlosiltruo
  • Gazetoj
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Mozaiko
  • Tatjana Kulakova. Linia krucenigmo
  • Georgo Handzlik. Verdeskaj pensoj (I, J)
  • DIVERSAĴOJ

  • Anoncetoj
  • Kalendaro
  • Internacia Fotokonkurso (Luz Vázquez Souto, Raita Pyhälä, Robert Kamiński)
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Vinjeto de Masha Bajenova (aprilo)


    Redakcie

    En Esperantujo oni ofte planas, sed malofte raportas. Sed “ofte” ne signifas “ĉiam kaj ĉiuj”.

    En 1998 mi akceptis proponon de amikoj kaj kandidatiĝis por B-komitataneco en UEA. Tiam konforme al la regularo, mi prezentis miajn “movadajn celojn”:

    (1) pliefikigo de la informado pri Esperanto, akcentante la realajn valorojn de la esperantisteco; (2) kreado de pozitiva stereotipo pri Esperanto, kiel la lingvo kaj komunumo ligita kun la ideoj de la homaj rajtoj, neperforta paca kunekzistado kaj ekologia mondo; (3) establo de reala kunlaboro inter la esperantistaj asocioj kaj instancoj, redaktoroj, ĵurnalistoj, instruistoj, verkistoj cele de stabiligo de la esperantista parolkomunumo.

    Ĉar 1129 membroj de UEA elektis min komitatano per siaj voĉoj, kaj ĉar inter la voĉdonintoj estis pluraj legantoj de La Ondo, mi uzas ĉi tiun kolumnon por denove danki la subtenintojn kaj por konfirmi, ke dum la tri jaroj mi agis laŭ la proklamitaj direktoj.

    En la du unuaj sferoj (tre proksimaj) mi laboris per artikoloj en la Esperanta gazetaro kaj, precipe, per pluraj ruslingvaj artikoloj en Ruslanda Esperantisto. Estas malfacile taksi la (mal)sukceson de ĉi tiu agado, sed eble ankaŭ dank' al mia modesta kontribuo en la ruslingva gazetaro oni nun malpli ofte renkontas blagojn kaj fantaziojn ol antaŭ kelkaj jaroj.

    Mian koncepton pri la loko kaj rolo de Esperanto en la nuna mondo mi detale formulis en Esperanto post la jaro 2000, kiun UEA eldonis antaŭ la Montpeliera UK. Preskaŭ ĉiuj aperintaj recenzoj estis pozitivaj, kaj en kelkaj kluboj, societoj kaj kongresoj oni efektive diskutis la tekston (precipe kiam mi prelegis pri la temo).

    Pli malfacila estas la tria tasko, sed la atentaj legantoj de La Ondo scias, ke en nia superpartia revuo aperas materialoj malsamtendencaj (sed ne personaj insultoj) kaj informoj el GK UEA kaj HeKo. Modelo de la reala kunlaboro iĝis nia projekto La Esperantisto de la jaro, en kiu partoprenas aktivuloj de la tradicia movado, adeptoj de raŭmismo, gvidantoj de fakaj organizoj, akademianoj kaj ĵurnalistoj.

    Mi firme kredas ke la aferoj, gravaj por la tuta esperantistaro, povas esti farataj per la fortoj kunigitaj preter la rivaleco kaj ambicioj de niaj gvidantoj, kaj preter malsamaj konceptoj de niaj ĉefaj “partioj”. Tian kunlaboron mi provas starigi ankaŭ kiel komisiito de UEA pri Esperanto-Centroj kaj -Kursejoj.

    Ĉi-jare, akceptante la kandidatigajn proponojn mi intencas pluagi laŭ la samaj (iom reformulitaj) direktoj. Mi esperas, ke ĉi tiujn celojn apogos per siaj voĉoj tiuj membroj de UEA, kiuj deziras ke en Esperantujo estu pli da kunlaboro, kaj ke la socia bildo pri Esperanto estu pli adekvata kaj pozitiva.

    Aleksander Korĵenkov

    Ĉiujunie La Ondo donas pli da spaco al aparta temo aŭ persono. Ĉi-foje la ĉefmaterialo estas dediĉita al la centjariĝo de Gaston Waringhien. Dekoj da liaj libroj estas daŭre aĉeteblaj en la libroservo de UEA, kiun montras la kovrilpaĝa foto sendita de Roy McCoy el la Centra Oficejo de UEA.


    Oszkr PrinczInternacia lingvo — internacia movado — internacia kunlaboro

    Oszkár Princz respondas

    Pasintjare estis fondita Mez-Eŭropa Komisiono de UEA. Ĝia prezidanto, Oszkár Princz, afable konsentis rakonti pri ĝi.

    Demando: Bonvolu skizi la ĉefajn celojn de la nova Komisiono.

    Respondo: La ĉefa celo de nia Komisiono estas kunordigi agadojn de la mez-eŭropaj E-asocioj kaj iniciati novajn agadojn. Ni agas laŭ la slogano: Internacia lingvo — internacia movado — internacia kunlaboro. Bedaŭrinde plimulto de esperantistaj agadoj okazas en naciaj kadroj. Pro tio ni bezonas regionan instancon, ja ni havas ne nur lokajn, sed ankaŭ regionajn interesojn, kiujn ni ŝatus kune reprezenti, ĉar ili estas problemoj de internacia kunvivado.

    Demando: Ĉu via Komisiono estos unu el la vico de grizaj komisionoj de UEA, aŭ iom alia?

    Respondo: Verŝajne ankaŭ ĝi similas al la plimulto de la UEA-komisionoj, ja niaj kondiĉoj kaj cirkonstancoj estas la samaj. Ni disponas neniujn rimedojn de UEA kaj de niaj landaj asocioj por plenumi niajn taskojn. Per niaj privataj rimedoj ni ne povas financi pli oftan renkontiĝon ol la dumkonsultiĝan. Grava problemo estas, ke niaj profesioj permesas nun malmulte da tempo por movadaj laboroj.

    Demando: La Komisiono estis proponita en la Konsultiĝo de Mez-Eŭropaj Landaj Asocioj (Zagreb, sep 2000). Kia rilato estas inter ĉi tiuj institucioj?

    Respondo: La fondo de la Komisiono estas unu el la rezultoj de la Konsultiĝoj, kaj estas natura evoluo de nia kelkjara kunlaboro. Unu el la taskoj de la Komisiono estas prepari la Konsultiĝojn.

    Post la soci-politikaj ŝanĝoj okazintaj antaŭ unu jardeko ĉesis la ĝistiamaj kunlaboraj formoj inter la E-asocioj en la iamaj socialismaj landoj. Ni bezonis novan forumon por priparoli niajn komunajn ideojn. Kun Stanisław Mandrak mi revivigis la iamajn konsultiĝojn, tamen ne sur ideologia, sed sur la teritoria bazo, pli precize sur la bazo de la komuna intereso. La bazo de nia kunlaboro estas tio, ke niaj landoj jam aliĝis al Eŭropa Unio (EU), kaj niaj lingvoj ne apartenas al la mondlingvoj.

    EU kun 11 oficialaj lingvoj jam apenaŭ povas funkcii, sed kiam estos preskaŭ dudek lingvoj, la kvanta kresko rezultigos kvalite alian situacion ol estis ĝis nun. Mi opinias, ke ni havas pli gravan argumenton por Esperanto ol la koston de la komunikado — nome la difekton de la baza principo de EU. La fonda dokumento de EU certigas egalrajtecon por ĉiuj ŝtataj lingvoj, sed uzante laborlingvojn EU difektas sian bazan principon. La anoj de mezeŭropaj landoj nun devas batali por certigi la egalrajtecon de niaj lingvoj, ja estas politikistoj ekzemple en Hungario, kiuj pro la kostoj emus rezigni pri la uzado de la hungara lingvo.

    Por informi la hungaran publikon, en 1998 mi iniciatis Societon por Egalrajteco de Lingvoj. Kunlabore kun neesperantistaj organizaĵoj ĝi havis jam du kunvenojn (la unuan kun la landa verkista asocio, la duan kun Universitato ELTE), helpis eldonon de tri hungarlingvaj libroj pri lingvokomunikadaj temoj. Bedaŭrinde en aliaj landoj ankoraŭ mi ne trovis sekvantojn pri tio, kvankam mi jam dufoje lanĉis la temon en la Konsultiĝoj.

    Demando: Kiam okazis la unua Konsultiĝo de ĉi tiu nova serio?

    Respondo: La unua Konsultiĝo de Mez-Eŭropaj Landaj Asocioj okazis en Gliwice (Pollando, 1998), la dua en Budapest (Hungario, 1998), la tria en Liptovský Jan (Slovakio, 1999) kaj la kvara en Zagreb; la kvina okazos en Prago fine de septembro ĉi-jare.

    Demando: Kion konkretan oni faras en la Konsultiĝoj?

    Respondo: La Konsultiĝoj donas okazojn por ekkoni la okazintaĵojn de la membrolandoj kaj kunlabori. En Gliwice mi iniciatis, ke dum la Konsultiĝoj ni prilaboru iun komunan starpunkton pri gravaj aferoj kaj sendu ĝin al niaj ŝtataj gvidantoj. Kiel kutime, la sorto de la iniciatinto estas, ke li devas prilabori la proponon. Tion mi faris por la budapeŝta Konsultiĝo.

    Por sukcesigi la iniciaton mi enkondukigis malgrandan teknikan elementon — kiu bedaŭrinde ne okazas dum UKoj — dum la Konsultiĝoj ni mem tradukas nacilingven la rezolucion kaj eĉ transdonas la precizajn nomojn kaj adresojn de la prezidento, ĉefministro, ministro pri eksterlandaj aferoj kaj de prezidanto de parlamento. La organizantoj tuj post la Konsultiĝo sendas la nacilingvan kaj la originalan esperantlingvan rezolucion al la menciitaj politikistoj.

    Pesimistoj diris, ke niajn rezoluciojn neniuj legos. Feliĉe ne tiel okazis. Ekzemple post la budapeŝta Konsultiĝo venis leteroj el Pollando, Slovakio kaj Hungario. Post la zagreba Konsultiĝo venis letero ekzemple ankaŭ de la nuna prezidento de Hungario Ferenc Mádl, kiu skribis:

    “Kun danko ni ricevis la rezolucion de prezidantoj de mez-eŭropaj landaj asocioj pri la aplikado kaj disvastigo de neŭtrala internacia lingvo esperanto. Plene mi konsentas pri la spirito kaj la aludoj al la komunaj radikoj de mez-eŭropa kulturo. Viajn pensojn mi rekomendos al la koncernuloj de Hungario. Mi deziras al vi pluajn sukcesojn en la profundigo de internacia kompreniĝo kaj amikeco.”

    Dum la Konsultiĝoj ni revarmigis la malnovan ideon fondi komunan revuon kunigante la naciajn, ĉar ni devas scii, kio okazas landnivele, por elekti tion, kio estas pli efike realigebla internaciskale. Tre malfacile eblas orientiĝi sen regiona movada revuo. Kvankam ni ne sukcesis interkonsenti pri la komuna revuo, per la financa helpo de HEA kaj de la redaktoro mem, Johano Petik redaktas kaj eldonas periodaĵon Mezeŭropaj Lumoj, kiu espereble fariĝos komuna revuo de mezeŭropaj esperantistoj.

    Ni planis ankaŭ komunan kongreson, sed ni transŝovis la ideon al la praga Konsultiĝo.

    Demando: Kiuj landoj partoprenas en la kunlaboro?

    Respondo: La nombro de la partoprenantoj kreskas. En Gliwice partoprenis nur Hungario, Pollando kaj Slovakio, sed en Zagreb krom ili estis reprezentitaj ankaŭ Ĉeĥio, Kroatio, Slovenio. Estis invitita ankaŭ Aŭstrio, sed ankoraŭ ili ne sendis siajn reprezentantojn.


    La Kongresa emblemoSurvoje al Zagrebo


    Je la fino de aprilo 1471 kongresanoj el 56 landoj aliĝis al la 86a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo (21–28 jul 2001).

    Kvar landoj konsistigas propran grupon pro granda nombro da aliĝintoj: Francio (188), Kroatio (173), Japanio (151), Germanio (150). Kun longa distanco sekvas Italio (65), Pollando (62), Hungario kaj Nederlando (po 51), Britio (43), Belgio (41), Brazilo kaj Svislando (po 30).

    Rimarkinda estas la ankoraŭ tre malgranda nombro da aliĝintoj el aliaj eksjugoslaviaj landoj: Bosnio-Hercegovino (10), Jugoslavio (8), Slovenio (6) kaj Makedonio (3), same kiel tiu el aliaj balkanaj landoj: Rumanio (18), Bulgario (17), Albanio (3) kaj Greklando (2).

    Apud Japanio kaj Brazilo la plej multnombraj ekstereŭropaj landoj estas Usono (27), Korea Respubliko (22), Israelo (18), Ĉinio (16), Aŭstralio (9) kaj Kubo (8).

    GK UEA


    UK-87 traktos ekologian turismon

    La Estraro de UEA decidis dediĉi la 87an Universalan Kongreson de Esperanto, okazontan 3–8 aŭg 2002 en Fortalezo (Brazilo), al ekologia turismo. La jaro 2002 estos Internacia Jaro de Ekologia Turismo, kaj ankaŭ en tiu jaro la UK daŭrigos la tradicion kontribui al la aktuala tema jaro aŭ jardeko de Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

    La vortumo de la Fortaleza temo tekstas “Diverseco: ŝanco, ne minaco”. Per tio la Estraro de UEA akcentas la neceson kompreni la ekologian turismon pli vaste ol nur en rilato al la naturo. Same necesa kiel konservo de la natura diverseco estas tiu de kultura diverseco. Fundamenta aspekto de la kultura diverseco estas la diverseco de lingvoj.

    GK UEA


    Por justa merkato de lingvoj

    3 maj 2001 en Novjorko kunsidis deko da reprezentantoj de diversaj neregistaraj organizoj (NRO-oj) por priparoli la agadprogramon de la Koalicio por Internacia Helplingvo (angle CIAL), premgrupo iniciatita de UEA antaŭ kelkaj jaroj.

    CIAL grupigas dudek tre diversajn NRO-ojn homrajtajn, religiajn, junularajn k.a. Ĝiaj celoj estas duflankaj: unue, entagordigi la demandon pri internacia lingvo ĉe Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj aliaj interŝtataj organizoj; due, konsciigi NRO-ojn pri lingvaj problemoj kaj diversaj rimedoj por solvi ilin, inkluzive de Esperanto.

    La kunsidon enkondukis referaĵoj de Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes. Tonkin evidentigis la akrajn kontraŭdirojn inter la lingva reĝimo de UN kaj la principoj fiksitaj en ĝia Ĉarto kaj aliaj gravaj dokumentoj de la internacia juro: egaleco, inkluziveco, diverseco, kaj sendiskriminacieco. Fettes turnis sin al la lingvopolitiko de NRO-oj, montrante kiel manko de planado submetas ilin al “libera merkato” de lingvoj, kontraŭe al la principoj de “justa merkato” kiujn ili subtenas sur aliaj kampoj.

    En la posta diskuto, gvidita de Fettes, la ĉeestantoj rekomendis la aperigon de la du prelegoj en presita formo; pli vastan distribuon de la CIAL-novaĵletero; kaj kreon de CIAL-retpaĝo kiu konstante informu pri la lingva situacio ĉe UN kaj la agado de CIAL, kaj instigu al kundiskutado.

    La kunsido decidis ke CIAL provu krei laborgrupon kadre de KONGO (Kunordiga Komitato de NROj ĉe UN) kaj esploru la eblecon okazigi pli regulajn CIAL-kunvenojn en Novjorko, inkluzive de intensa instruado de Esperanto por interesitaj NRO-aktivuloj kaj UN-dungitoj.

    La laboron surloke en Novjorko plu kunordigos la Novjorka Oficejo de UEA, sub la gvido de Rochelle Grossman kaj Ulrich Becker.

    GK UEA


    Vicprezidanto de UEA ĉe Unesko

    Vicprezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti, vizitis la sidejon de Unesko en Parizo 24–25 apr. Akompanis lin Vincent Charlot kaj Philippe Berizzi — konstantaj reprezentantoj de UEA ĉe Unesko.

    Tre interesan diskuton la delegacio de UEA havis kun s-ino Kaisa Savolainen, direktorino de la Sekcio pri Humanisma, Kultura kaj Internacia Edukado. Ŝi aparte aprezis la esperantigon de Unesko-eldonaĵoj fare de UEA. En la renkontiĝo ĉeestis ankaŭ s-ro Matoko. Sub lia aŭtoritato estas la projekto Linguapax, kaj Corsetti informis lin pri la nuna stato de Interkulturo, komuna projekto de UEA kaj ILEI.

    Kun s-ino Monique Fouilhoŭ, prezidantino de la Komitato de Unesko por Ligoj kun NRO-j, oni bilancis la Unesko-aktivadon de UEA en 2000. En ĝi elstaris la kolektado de subskriboj por la Manifesto 2000, en kiu UEA atingis la 14an lokon inter NRO-j rilate la kolektitan nombron. UEA partoprenis ankaŭ en du programkomisionoj, “Homaj rajtoj kaj toleremo” kaj “Komunikado kaj novaj teknologioj”, kaj kontribuis per prelego al la novembra kolokvo pri la Kulturo de Paco. S-ino Fouilhoŭ alte taksis la aktivecon de UEA, esperante, ke ankaŭ ĝiaj landaj asocioj pli aktive rilatos kun la naciaj Unesko-komisionoj.

    Plia kunsido okazis kun s-ino Liselotte Andersson el la Divizio Kulturo de Paco. Temis pri laborkunsido por klarigi la celojn de la Internacia Jardeko por la Kulturo de Paco kaj Neperforto por la Infanoj de la Mondo (2001–2010) kaj la funkciadon de la TTT-ejo de Unesko pri la Kulturo de Paco.

    GK UEA


    UNICEF: atentigo de UEA atentita

    Laborgrupo de NRO-j havantaj konsultajn rilatojn kun UNICEF, la Infan-Fonduso de UN, pretigis dokumenton pri la realigo de infanaj rajtoj en la unua jardeko de la tria jarmilo por transdoni ĝin al speciala sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN dediĉota al infanoj.

    UEA subskribis la dokumenton, sed ĝi atentigis pri tre grava manko en ĝi, nome ne-mencio de la rajto de la infanoj esti edukataj en la propra denaska lingvo, almenaŭ en la elementa nivelo.

    La interveno de UEA donis fruktojn: en la reviziitan version de la dokumento eniris mencio pri “akcelado de gepatralingva instruado en la fruaj jaroj de la elementa lernejo”.

    UEA havas la statuson de konsultaj rilatoj kun UNICEF ekde 1993.

    GK UEA


    La 5a Amerika Kongreso

    En Meksikurbo, la iama ĉefurbo de la Azteka Imperio, efektiviĝis 15–21 apr 2001 la 5a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE). 169 aliĝintoj el 29 landoj kaj 4 kontinentoj meze de varma printempo ĝuis la akceptemon kaj gastamon de la lokaj Esperantistoj.

    La malfermo efektiviĝis en la sidejo de la Deputita Ĉambro. Per kortuŝa indiĝena ceremonio oni bonvenigis nin meze de plurkoloraj petaloj, buntaj maizospikoj, kukurboj kaj sonoj de jarmila konka muziko kaj la beleco de la naŭatla lingvo. Ĉeestis la Alta Protektanto de TAKE, deputito Yolanda Torres Tello; la Honora Prezidanto de TAKE, D-ro Miguel Leon-Portilla; reprezentanto de la Urbestro de Meksikurbo, Pablo Yanes Rizo kaj eksdeputito Virginia Jaramillo Flores, kiu mirigis ĉiujn per sia flua Esperanto iam lernita dum kurso en Budapeŝto. Fine de la ceremonio ĉiu landa reprezentanto enmetis floron en florvazon meze de la podio kreante tiel simbolon de unuiĝo de ĉiuj landoj en nia terglobo.

    La temo de la Kongreso, “Ameriko: unu kontinento, diversaj historioj”, estis prezentita de Mark Fettes kaj al ĝia analizado kaj pripensado kontribuis diskutsesio gvidita de la konata mondvojaĝanto Amanda Higley. Certe elstare brila estis prezentado de la meksika verkisto Miguel Leon-Portilla, kies verko Tra l' okuloj de l' venkitoj estis tradukita en Esperanton de D-ro Juan Jacobo Schmitter-Soto kaj prezentita kun samtempa traduko en la unua tago de la Kongreso.

    Pri la historio de la E-Movado en Ameriko prelegis Rubén Torres (Kolombio), Fidel Figueroa (Meksiko), Juán Ramon Rodríguez Gomez (Kubo) kaj Hugo Mora Poltronieri (Kosta-Riko).

    Dum TAKE ni povis konatiĝi kun la meksika kulturo per prelegoj kaj ekskursoj. En Xochimilco tra la aztekaj kanaloj, kiuj iam irigaciis la kultivejojn de Tenochtitlan (la malnova nomo de Meksikurbo), ni veturis per plenkoloraj boatoj speciale pretigitaj por ni kun la nomoj Esperanto, Klara, Ludoviko kaj MEF (Meksika E-Federacio), al Teotihuacan kaj estis tempo por promenado kaj konatiĝo kun la plej granda urbo en la mondo.

    La distraj programeroj konatigis nin kun la muziko kaj dancoj de Meksiko kaj dum prezentado de la ĥoro Gepatroj kaj geamikoj ni muzikstile celebris la datrevenon de 2 kongresanoj per la fama Mañanitas.

    Rilate al instruado, efektiviĝis fulma kurso gvidita de Alberto Gracia Fumero, prezentado de la ekzamena sistemo de ILEI/UEA kaj sekve sesio de la internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA (El 5 kandidatoj 4 sukcesis), filmo Esperanto, pasporto al la tuta mondo (Lucille Harmon). Realiĝis A-Seminario pri Cseh-metodo kun 7 kandidatoj kaj cetere, eblis lerni la naŭatlan lingvon.

    La 5a TAKE donis la okazon aŭskulti la kontribuon de James Resende Piton pri filatelo kaj kiel la retaj rimedoj kontribuas al Esperanto, de Franklin Montenegro pri medicino, Julie Regal pri la baha'a kredo en la amerika kontinento, Ricardo Carrillo pri la homa genaro aŭ Detlef Meier pri la doktrino de Bruno Gröning. Pli primovadaj estis la prezentadoj de Michela Lipari, Bill Maxey, Vladka Chvátalová kaj Johano Bachrich.

    La UEA-Komisiono por Ameriko okazigis diversajn sesiojn (junularo, informado, instruado, aplikado, financoj, strategia plano) kiam aktivuloj pridiskutis la nuntempon de Esperanto en Ameriko kaj kiel subteni la laboron en landoj, kie ekburĝonas la E-movado (Honduraso, Panamo, Paragvajo).

    En la diskutado pri junularo denove pli klare vortiĝis la fenomeno, ke en la plejmulto el la amerikaj landoj la gejunuloj laboras kune kun la maljuna parto de la movadanoj kaj ne estas sentata la bezono krei kaj vivigi TEJO-Sekciojn en la kontinento.

    Venis interesaj proponoj, kiel:

    — vastigi la amplekson de AktivAmeriko, tiel, ke ĝi iĝu la voĉo de la Movado en landoj, kie Esperanto ne estas ankoraŭ firme ankrita;

    — kadre de la sekvaj Amerikaj Kongresoj okazu Lingva Festivalo por tiel eliri la fermitecon de la E-rondo kaj prezenti sin tiel antaŭ alia medio;

    — kontakti respondeculojn de retpaĝoj pri vojaĝoj por konigi la eblecojn vojaĝi malaltkoste pere de Esperanto;

    — kreado de datumbazo pri ĝemelaj rilatoj inter amerikaj urboj kaj urboj en aliaj partoj de la mondo (informojn pri amerikaj urboj kaj iliaj ĝemeloj, bv sendi al la Amerika Komisiito, Atilio Orellana Rojas);

    — starigi reton de kontribuantoj, kiuj regule kontribuos strukture al la Fondaĵo “Ameriko” de UEA por tiel konsistigi kapitalon por ĝi;

    — starigi en baldaŭa estonteco Hispanlingvan Sekcion de ILEI.

    Dum la Kongreso aperis kvar numeroj de Kuriero de la Nova Mondo sub la respondeco de James Resende Piton.

    Antaŭ la Kongreso, LKK sukcesis aperigi 2 artikolojn en la loka gazetaro kaj dum ĝi en Excelsior, unu el la plej malnovaj ĵurnaloj de Meksiko, aperis kvarona paĝo kun foto pri la Kongreso. Cetere, kadre de la Kongreso okazis konkurso por infanoj kaj gejunuloj “Kiel mi vidas mian landon” kaj la konkursaĵoj estis ekspoziciitaj en la deputitejo kaj en kafejo proksima al la kongresejo… kies nomo estis Esperanto kaj kie la kongresanoj estis akceptitaj de la estro.

    La ferma ceremonio estis la momento por invito al la sekva TAKE okazonta en Kubo en la jaro 2004.

    Atilio Orellana Rojas
    UEA-Komisiito por Ameriko
    TAKE-5
    La esperantistaj boatoj en la kanaloj de Xochimilco [socimilko]. La boatoj estis speciale alinomitaj por la E-ekskurso. (Foto de James Rezende Piton)


    Skotlando: junaj gvidantoj

    46 partoprenantoj el 8 landoj kunvenis en Motherwell okaze de la 96a Skota E-Kongreso (4-7 maj). Oni kongresis en Bentley Hotelo, Motherwell, iama hejmo de ŝtalestro kiu nun estas trejnejo por la hotelindustrio. Gastronomie ĉiu manĝo estis bankedo, kaj frandaĵoj ne mankis en la programo.

    Estis aŭdaca decido de la LKK elekti industrian historion kaj la kontribuon de enmigrintoj kiel la kongrestemojn; tamen, la eksperimento sukcesis, kaj la partoprenantoj edukiĝis kaj poluris sian Esperanton. La nivelo de la prelegoj estis elstarega enhave kaj lingve.

    Prezidanto Charlie Dornan faris pensigan enkondukon por skizi la kialojn de la rapidega industriiĝo de Motherwell dum la 19a jarcento kaj la genezo por grandskala enmigrado de Irlando kaj Litovio. Mia Casey, profesia geografo, brile klarigis la signifon de karbo kaj fererco rilate al la ŝtalurbo kaj surprizis nin per la aserto ke meza Skotlando iam troviĝis ĉe la ekvatoro! Jack Casey prelegis pri la vivo de Keir Hardie, fondinto de la Laborista Partio kiu naskiĝis en la urbo. Li forviŝis kelkajn mitojn, sed konkludis ke Hardie estis homo kiu plene meritas nian respekton. David Kelso, nova Direktoro de la Esperanto-Asocio de Britio, trafe kaj sprite pritraktis la fruktodonan kontribuon de la italoj al la urbo emfazante la perfektan integriĝon de skoteco kaj italeco.

    Ĉiuj ekskursoj aldonis ion al la kongresa temo. Oni vizitis la industriajn muzeojn en Motherwell kaj apuda Coatbridge; kaj pilgrimejon starigitan de homoj el Irlando, Litovio, Ukrainio kaj Pollando dum la senlaboraj dudekaj jaroj. La lastan tagon de la Kongreso estis ekskurso al la belega valo de la rivero Clyde, loko kiu estis antaŭe eskapejo por la laboristoj en peza industrio.

    Estis du prelegoj ekster la kongresa temo: Princo Henriko Oguiye klarigis la nunan situacion en Niĝerio; kaj Don Lord ridigis la kongresanaron per siaj anekdotoj rilate al amuzaj incidentoj kaj eksterordinaraj homoj en Esperantujo.

    Ankaŭ estis forta muzika flanko: Girvan kaj Maire McKay kantis, ludis kaj ŝercis irlandece, kaj Elena kaj Aleksandr Danko distris nin popolkante kaj akordione.

    Mi aldonu ke sunis tuttempe; kaj ke Mia Casey administris finance kaj Jean Bisset elstarege organizis la tuton! Finfine, la nova prezidanto de la Esperanto-Asocio de Skotlando estas d-ro Chris Gledhill kaj la nova vicprezidanto — Duncan Thomson: ambaŭ estas junaj homoj!

    David Bisset


    Ŝanĝoj en Argentino

    14 apr 2001 okazis jarasembleo de Argentina E-Ligo.

    La asembleo analizis la ĝeneralan malbonan situacion de la argentina E-movado dum la lastaj jaroj. Ni rimarkis mankon de profesiaj instruistoj kaj ke ni ne havas kurson aŭ programon por profesoroj de E-o. Ni ne sukcesis okazigi ĉi-jare nacian kongreson.

    Oni proponis ŝanĝi iomete la strukturon de AEL kaj aktivadi nur kun “grupoj” (asocioj) kaj ne havi “individuajn membrojn”. Por instigi la progresadon de profesoroj oni organizos elementan kurson gvidatan de novaj instruistoj kaj la nunaj instruistoj trejniĝos por superaj kursoj.

    La oficiala organo de AEL Argentina E-Vento ankoraŭ ne solvis la problemon pri komputilo por la redakcio. Pro rezigno de Diego Cossavella, antaŭa respondeculo de Argent-EJO, la taskon reprenis Carlos F. Ortiz.

    Estis elektita nova Estraro. Prezidanto: Prof. Rubén Teofil Diaconu Tkachenco; vic-prezidanto: Prof. René Arce; sekretario: Inĝ. Alcides Pieter Wentinck k.a.

    Nova adreso de AEL: Calles 119 y 122, AR-H3700 FTT Pcia. R. Sáenz Peña, Cho, Argentino.

    Rubén T. Diaconu Tkachenco
    prezidanto de AEL


    Seminario pri la Jaro de la Lingvoj en Vieno

    Vendrede, 20 apr 2001, la impona konstruaĵo de la Viena Instituto pri Astronomio gastigis seminarion aranĝitan okaze de la Eŭropa Jaro de la Lingvoj de jenaj organizoj: Pola Instituto de Vieno, Aŭstria Esperanto-Federacio, Lingvistika Instituto de la Universitato de Vieno kaj Radio Aŭstria Internacia.

    Reprezentis tiujn organizojn kaj parte salutis la aranĝon ambasada konsilisto d-ro Jaczek Burasla, direktoro de la Pola Instituto, d-ro Cezary Kruk, ĝia vicdirektoro, prof. d-ro Hans Michael Maitzen, prezidanto de AEF kaj AEM, prof. d-ro Heiner Eichner, Roland Machatschke, intendanto de Radio Aŭstria Internacia kaj Katinjo Fetes-Tosegi, redaktorino de la E-redakcio.

    La programo konsistis el tri prelegoj ĉirkaŭ la kadra temo “Eŭropa lingvodiverseco kaj la Eŭropa unuiĝa procezo”, kiuj temis pri la Eŭropa lingva situacio, eblaj efikoj de la Universala Reta Lingvo UNL kaj lingvopolitikaj aspektoj de la interlingvistiko, respektive de prof. d-ro Maitzen, d-ro Fössmeier kaj prof. d-ro Eichner. En la publiko, kiu vigle kundiskutis, troviĝis mag. Zdzisław Piotr Gwozdz, reprezentanto de la Instituto por la Danuba Regiono kaj Mezeŭropo, pluraj ĵurnalistoj kaj profesiaj tradukistoj.

    La seminarion, kadritan de violona muziko, finis bufedo kaj la ŝanco supreniri en la kupolon de la instituto por vidi kaj eĉ manipuli ties 90-centimetran teleskopon, kun fokusdistanco de 10 metroj.

    Reinhard Fössmeier


    En Esperanto pri fakaj temoj

    Plensukcese disvolviĝis la TAKE-IKEF-seminario kun uzo de Esperanto en priprofesiaj prelegoj okazinta en orienta Francio kadre de la tradiciaj staĝoj de Orientfranca Esperanto-Federacio 20-22 apr 2001.

    La aranĝon majstre organizis André Grossmann kaj Roberto Kueny. Kursojn gvidis Erwin Kretz, Catherine Gallego kaj Stano Marček. La aranĝo allogis okdekon da esperantistoj el 10 landoj.

    Dek prelegoj pri fakaj temoj estis prezentitaj de 9 kunlaborantoj de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia fakgrupo) kaj TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj) el 5 landoj (Franz Josef Braun, Fabien van Mook, Zoltán Kőnives, Peter de Breems, Rainer Kurz, André Grossmann, Roberto Kueny, Peter Hauser kaj Violette Walther).

    Pri la distra parto zorgis kun novaj kaj ankaŭ intaj sukcesoj la itala kantisto Gianfranco Molle kaj la deklamisto Roberto. Per diapozitivoj vojaĝigis al Laponio Raita Pyhälä. Vizito de muelejo produktanta juglandan oleon fermis la aranĝon.

    Pro tiu sukceso, pluaj tiatemaj kunvenoj estas planataj. Resumoj de la prelegoj estos legeblaj en la julia numero de La Domo, la revuo de la profesioj kaj de la servoj.

    André Grossmann


    Pola Printempo

    En Bydgoszcz (Pollando) 28 apr–6 maj 2001 Monda Turismo organizis 26ajn Esperantajn Tagojn de Bydgoszcz kaj 19an Polan Studadsesion de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS).

    Partoprenis pli ol 150 gestudantoj kaj gastoj el 15 landoj de Eŭropo, Afriko, Azio kaj Ameriko.

    El inter 23 seminarioj kaj kursoj, kiuj okazis dum la sesio, plej grandan intereson vekis tiuj de OProf. Wim M.A. De Smet (Belgio), ADoc. Johann-Andreas Pachter (Germanio), Margit Evva (Hungario), Edvige Tantin-Ackerman (Italio) kaj triparta seminario pri ekologio en norda, centra kaj suda Eŭropo, kiun gvidis Mara Timermane (Latvio), Milan Zvara (Slovakio) kaj Augusto Casquero de la Cruz (Hispanio). OProf. Remigiusz Mielcarek (Kanado) interese rakontis pri siaj esplor-vojaĝoj tra Sud-Ameriko kaj sud-orienta Azio, kaj el Pollando la programon riĉigis i.a. prof. Marian Dobrzyński el la Varsovia Universitato, OProf. Adam Sudoł el la Akademio de Bydgoszcz, Barbara Pietrzak de Radio Polonia kaj Teresa Nemere de la Etnografia Muzeo en Toruń.

    Tradicie la 3an de majo, okaze de la nacia festo, okazis Pola vespero, dum kiu ensembloj Baby Jagi kaj Rytmix el Toruń, Ensemblo de Elektronika Muziko de la Junulara Palaco kaj ensembloj de Junulara Kulturdomo №5 en Bydgoszcz, popola grupo Senior-Kujawy el Włocławek kaj koruso Inwencja el Solec Kujawski prezentis siajn programojn, ricevante invitojn al la 11a Internacia E-Kongreso en Budapeŝto, 11a Eŭropa E-Forumo en Rigo, Poprad kaj Valencio kaj 70a Itala E-Kongreso en Triesto.

    Porokazajn programojn en Esperanto prezentis ankaŭ Urszula Tupajka el Bydgoszcz kaj Jadwiga Gibczyńska el Krakovo.

    El inter pli leĝeraj programeroj mencion indas interesa posttagmezo en la Ceramika Laborejo de la Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, kun rigardado de ekspozicio okaze de 5-jariĝo de la laborejo, kaj komuna vespera ekskurso ekster la urbon, kun bivak-fajro, preparado kaj gustumado de Valencia popola manĝaĵo — paeljo.

    La programo finiĝis per ekzamenoj por gestudantoj de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo de Monda Turismo dezirantaj fariĝi vojaĝgvidantoj (1a studjaro), turismaj ĉiĉeronoj (2a studjaro) aŭ bakalaŭroj de AIS pri turismiko aŭ kulturo (3a studjaro).

    Monda Turismo akceptas nun aliĝojn al la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz — klerigejo de AIS — por la studjaro 2001/2002, kiu komenciĝos per la 24a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS en Bydgoszcz kaj Poznań 21–29 sep 2001. Pliaj informoj riceveblas ĉe MT: Adreso: M.Skłodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: turismo@bydg.pdi.net.

    MT


    La Kvinpetalo

    Ĝenerala Asembleo de Societo Yvonne Martinot okazis 22 apr 2001. La rezulto de la pasintjara agado estis tre pozitiva: 19 novaj membroj, pli ol 200 partoprenintoj en la 16 staĝoj en La Kvinpetalo (neniu nuligita) kaj pli ol 3700 manĝoj servitaj!

    Plia pruvo pri la fido de la membraro al nia skipo: por aĉeti la plian, najbaran domon, ni devis peti de “la Amikoj de SYM” monhelpon. Nu, en nur kelkaj semajnoj ni ricevis (prunte aŭ donace), multe pli ol ni efektive bezonis (200 000 FRF).

    Tial ni povis jam aranĝi garaĝon por la gastoj kaj komencis la instaladon de tualetĉambro.

    Tiu plia domo, nomata “Jeannine Vincent” ebligos fine disigi la privatan domon disde la Kultura Centro. Ne mankas la projektoj! Ni atendas nur pli junan skipon por repreni la torĉon.

    La komitato decidis plilarĝigi la konsilantaron kaj proponis tri pliajn membrojn, kiuj estis elektitaj kun pli ol 90% de la esprimitaj voĉoj, kio pruvas, plian fojon, ke la anaro fidas nin. La novaj konsilantoj estas: Janine Dumoulin; Jean-Luc Tortel, membro de Franca Esperanto-Instituto; Brian Moon, bone konata en la movado.

    Dankon al ĉiuj geamikoj de SYM.

    Georges Lagrange
    prezidanto de SYM


    Membrostatistiko de UEA

    Laŭ informo de la Centra Oficejo de UEA, post 13-jara periodo kun pli ol 7 mil individuaj membroj (IM) de UEA, en 2000 ilia nombro restis sub tiu limo. La nombro de 6580 individuaj membroj estas je 495 (7%) sub tiu en 1999.

    Unuafoje post 1987 kreskis la nombro de aligitaj membroj (AM), t.e. tiuj anoj de la aliĝintaj landaj asocioj kiuj ne membras individue en UEA. En 1999 ili estis 12096; en 2000 je 426 pli multaj — nome 12522. Tio preskaŭ kompensis la perdon de individuaj membroj, tiel ke la tuta membraro de UEA dum 2000 malkreskis nur per 69 — de 19171 al 19102.

    La nuna statistiko montras la staton je 20 apr 2001. La definitivaj nombroj aperos en la Estrara Raporto pri 2000 en la junia Esperanto.

    jaro AM IM sume

    1987 36351 7291 43642
    1988 35945 7203 43148
    1989 32474 7355 39829
    1990 25224 7645 32869
    1991 19146 8071 27217
    1992 18808 7783 26591
    1993 16041 7272 23313
    1994 14495 7018 21513
    1995 13808 7237 21045
    1996 13314 7284 20598
    1997 13035 7122 20157
    1998 12812 7360 20172
    1999 12096 7075 19171
    2000 12522 6580 19102

    Plej multe da IM perdis Brazilo (-58) kaj Usono (-37), dum ili pleje plimultiĝis en la kongreslando Israelo (+16) kaj Hungario (+14). El ĉiuj individuaj membroj 489 aliĝis unuafoje en 2000. El ili 182 estis junaj, t.e. 30% de la tuta individua membraro de TEJO.

    En 17 landoj (20 en 1999) estis almenaŭ 100 individuaj membroj: Francio 651 (falo de 35), Germanio 572 (-15), Brazilo 493 (-60), Japanio 389 (-20), Usono 352 (-37), Nederlando 337 (-12), Svedio 238 (-17), Italio 223 (-30), Finnlando 222 (-12), Britio 207 (-23), Ĉinio 186 (-1), Belgio 164 (-21), Hispanio 157 (-33), Pollando 138 (-12), Hungario 136 (+14), Ruslando 135 (-35) kaj Svislando 128 (-6).

    Inter la aligitaj membroj plej rimarkinde kreskis Brazilo (+642) kaj Francio (+230). La plej grandan falon registris Germanio (-411) kaj Svedio (-245).

    La revuo Esperanto havis en diversaj kategorioj 4729 pagintajn ricevantojn, t.e. je 161 (3,3%) malpli ol en 1999 (4890). Pli forte perdis Kontakto, kies paginta ricevantaro falis de 1558 en 1999 al 1246 en 2000 (-312, t.e. 20%).

    AlKo


    Konkurso pri Esperanto en radio

    Kiel ni jam informis (LOdE. 2001: 4) la Ĉefa Estraro de Pola E-Asocio kune kun radio FAN organizis konkurson pri Esperanto.

    Post dusemajna konkursado restis kvar personoj, kiuj en la finalo batalis por valoraj premioj (inter alie senpaga partopreno en E-kurso kaj moderna radioricevilo). Oni devas substreki ke finalanoj estis bone preparitaj kaj ege atente aŭskultis dum la pasintaj semajnoj la konkurson. Dum tri semajnoj ĉiutage en la radio multfoje estis ripetataj la vortoj “Esperanto” kaj “Pola E-Asocio” dum la informoj pri konkurso. Iom da homoj reagis al la konkurso, kvankam ne multe deklaris partopreni la E-kurson. La finalan disaŭdigon aŭskultis estraranoj de PEA, kiuj kunsidis ĝuste tiutempe en Gliwice. La konkurso estas surbendigita kaj povas esti uzata kiel helpilo dum diversaj kunvenoj kaj kiel instrumaterialo.

    Stanisław Mandrak


    Kurte

    Prezidanto de Kultura Asocio E-ista José María Galofré Domingo, samtempe vicprezidanto de Hispana E-Federacio, ricevis de la Ekscelenca Magistratejo de Sabadell Medalon de Honoro, kiel rekonon k rekompencon de lia altnivela laborado por la urbo dum la lastaj 27 jaroj. (Augusto Casquero)

    Direkcio de Estona Radio ĉesigis E-elsendojn, kiuj okazis ĉiusemajne dum la lastaj 12 jaroj. (Litova Stelo)

    129 personoj (inter ili 30 neesp-istoj) kunvenis 27 jan 2001 en Tokio por la simpozio de Japana E-Instituto kontraŭ la ideo fari la anglan lingvon la dua oficiala lingvo de Japanio. (La Revuo Orienta)

    Franca komitatano de Eŭropa E-Unio, Claude Longue-Epée, reprenis de Germain Pirlot la taskon kolekti deklarojn de eŭroparlamentanoj, kiuj esprimis simpation al E-to. (Esperanto aktuell)

    En Ekstremaduro (Hispanio) okazas oficiala 42-hora E-kurso por instruistoj patronita de la Centro de Instruistoj kaj Rimedoj de Don Benito-Villanueva de la Serena. Komenciĝis kurso pri Esperanto en la Fakultato pri Filologio de la Universitato de la Laguna. (Boletín)

    21 apr por la 14a fojo okazis la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kun 55 vizitantoj el sep landoj; d-ro Werner Bormann faris trifoje prelegon pri “La faka lingvo kaj Esperanto”. La libroservo enkasigis dum la tago 1768,11 eŭrojn. (GK UEA)

    50-jariĝis Kansaja Ligo de E-Grupoj (Japanio), fondita en Oosaka en marto 1951; nun al KLEG apartenas 20 grupoj kun 450 membroj k 90 individuaj membroj; la monata gazeto de KLEG, La Movado, jam atingis sian 600an numeron, aperas en la kvanto super 800 ekz-oj. (La Movado)

    Antaŭnelonge oni ŝtelis monumenton de Zamenhof en Dimitrovgrad, Bulgario. (Bulgara Esperantisto)

    En 2000 Norvega E-Ligo havis 332 membrojn (342 en 1999), inter kiuj 104 estas membroj de la E-Klubo en Oslo. (Norvega Esperantisto)

    Reza Kheir-khah, konata E-aktivulo, ses monatojn post la ekloĝo en Tajvano komencis gvidi du kursojn de E-to. (R.K.K.)

    27 apr okazis festeto en la Centra Oficejo de UEA por omaĝi la emeritiĝon de Rob Moerbeek post lia 32-jara laborado kiel oficisto de la Asocio. Moerbeek zorgis pri la ekspedofako de la CO, provlegado de la Esperanto k aliaj eldonaĵoj de UEA, prizorgis la Bibliotekon Hector Hodler k la arkivon de la CO. (GK UEA)
     


    Vide el Bruselo

    Malklaraj ideoj

    “Vi ja perfekte scipovas la anglan. Kial do vi interesiĝas pri lingva egaleco?” — demandis bulgara profesorino. Kiel respondi al tia demando? Mi rapide diris ion pri pola ĵurnalisto kiu lastmonate serĉis laborlokon ĉe la Konsilio de Eŭropo. La posteno de gazetara oficisto, kvankam “malfermita” al ĉiu civitano de lando membranta en la Konsilio de Eŭropo, estas “teknike” nur por denaska parolanto de la angla. Ĉu homo vidante diskriminacion ne agu?

    La demando de la profesorino bone montras la malklarajn ideojn pri lingvoj en Bruselo. Lingvo, laŭ la plejparto de homoj en la eŭropa ĉefurbo, estas nura teknikilo kiun oni ekhavas per studado, prefere en lando kie la koncerna lingvo estas parolata. Plie, kelkaj bonŝanculoj denaske parolas la “plej gravan” lingvon, la anglan. Ĉiuokaze, laŭ tiaj ideoj, oni ne povas ŝanĝi la dominantan lingvan ordon. Sendube pro tio la bulgara profesorino, esplorante la manieron kiel ŝtatoj aŭ regionoj produktas, uzas kaj plutenas “edukitajn” homojn, nur malklare scias, kiom gravaj estas lingvoj en la tutmonda batalo por intelekta kapitalo. Sed oni bedaŭrinde ne esploras la konkretajn faktojn de la problemo, pri kiu oni apenaŭ konscias.

    Tiuj konkretaj faktoj de la lingva malegaleco estas ĉiam pli gravaj. Ne temas pri kelkaj malbonŝancaj nedenaskaj parolantoj de la angla kiuj ne ekhavas bone pagitajn postenojn ĉe internaciaj organizoj. Por multaj en Eŭropo la angla lingvo fariĝas esenca por profesia sukceso. Ĉefe pro tiaj lingvaj kialoj, Usono jare altiras 515 000 eksterlandajn studentojn kaj 13,7 miliardojn da eŭroj. Britio altiras 220 000 eksterlandajn studentojn kaj 5,8 miliardojn da eŭroj. Ankaŭ pro la lingvaj kialoj, Eŭropo havas jardeficiton de pli ol 10 miliardoj da eŭroj pro la vendado kaj aĉetado de usonaj muzikaĵoj kaj filmoj. Ekzemple, la unuaj 19 plej vizititaj filmoj pasintjare en Hispanio estas usondevenaj!

    La efikoj de la lingva malegaleco estas soci-ekonomiaj. En la tutmonda “batalo” por la intelekta kapitalo Eŭropo perdas. Ĝi ne plu ofertas alternativon al la anglalingva kaj usona hegemonio. En la eŭropa politika debato, Esperanto, fakte ekzistanta alternativo, ne ludis eĉ simbolan rolon. Komence de junio en Prago 29 eŭropaj edukadministroj kunvenos por gratuli sin pro la progreso al la usona-brita universitatsistemo de “bachelors” kaj “masters”. Tia sistemo de universitatkursoj, kaj pli da “internaciaj” kursoj en la angla, estas la “solvo” en la batalo kontraŭ la anglalingvaj universitatoj. Niaj karaj edukadministroj ankoraŭ ne aŭdis pri pli bona solvo: lingva egaleco. Tiel malklare ili konscias pri la lingva malegaleco, ke la greka edukadministro eĉ ne sonĝas pri peti financan ekvilibraĵon de la angla ministro, al kies pluva lando 30 000 grekaj studentoj jare flugu por perfektigi la anglan. Nur tiel, en la nuna lingva ordo, eŭropaj junuloj povas esperi je internacia laboro.

    Dafydd ap Fergus
     


    Kiu kiun bezonas?

    Corsetti parolas pri la Akademio de Esperanto (LOdE. 2001: 5) kiel pri “sendependa” lingva institucio. Sed ĉu tio ke AdE, anstataŭ aktive enplekti sin en la opajn kampojn de lingvoevoluo de Esperanto, prefere sekvas la “evoluon” kaj klopodas “restigi la lingvon en la origina plano” pruvas ne la dependecon de AdE (nome: tiun de la okcidentaj lingvaj preferoj, precipe ĉar li samtempe agnoskas la ekziston de “super-pezo” de ĉi tiaĵoj) ol ĝian sendependecon?

    Plue. Corsetti unuflanke parolas pri la tasko “gvidi la pluplanadon” de la lingvo, aliflanke (kiel menciite), esence pri bremsado de la evoluo. Tio ĉi ŝajnas eĥi la Majstron, kiu (simile) unuflanke parolis pri granda diferenco inter la nuna Esperanto kaj tiu de post multaj jarcentoj, aliflanke (kaj samloke…) pri “Nenie rompiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj nova.”

    Plue. Kiel Corsetti (kaj Zamenhof) imagas (-is) la evoluon de Esperanto, se la Fundamento estas por ĉiam netuŝebla? Lingva evoluo, laŭ mi, interpretendas pli kiel forigo de plej okulfrapaj lingvaj kontraŭdiroj, makuloj ol kiel abundiĝo de la terminoj en la opaj lingvoj (ĝi do estas nocio plie kvalito- ol kvanto-rilata). Ĉar la Fundamento esence servas kiel modelo por solvoj de tiuj kvalito-rilataj problemoj, ĉu deklarante ĝin netuŝebla ni esence ne malebligas la lingvan evoluon? Ja eĉ paroli pri la gramatikaj (kvalitaj) problemoj de Esperanto ankoraŭ ĉiam estas ago tabua. Ĉu ne estus pli oportune limigi la sencosferon de la netuŝebleco de la Fundamento je tiu de ĝiaj opaj eldonaĵoj? Ĉu estus nura ĥimero tiel imagi la lingvan evoluon, ke AdE vere direktus la lingvan evoluon (laŭ la opaj konsiderindaj konsiloj-proponoj) kaj la novaj eldonoj de Fundamento ĉiam servus kiel mejloŝtonoj, reprezentantoj de Esperanto sur la aktualaj evoluniveloj, lezi kies normojn oni ne rajtus? Per la modernaj komputiloj ni povus facile efektivigi tiun ĉi “freŝigon”, “aktualigon”.

    Corsetti konstatas kun bedaŭro, ke AdE plenumas “malmulte” sian funkcion, ĉefe pro “manko de rimedoj”. Verŝajne ĉi tiel estas, sed la ĉefa demando estas: ĉu forigi tiun ĉi mankon AdE entute volas aŭ ne.

    La bezonatecon de AdE Corsetti i.a. motivas per la “danĝero” de influo de lokaj lingvaj kutimoj. AdE tamen faras malmulte por la forigo de tiu “danĝero” (la gradojn de la “danĝero” ĝi ŝajne tre specife interpretas, ekzemple: ne plu, kvankam kontraŭdira al la fundamentaj vortordaj reguloj, estas nedanĝera, ĉar originanta el hindo-eŭropaj lingvoj; sed la afero de evoluigendeco de fraza vortordo estas kvazaŭ tabua, ĉar en la gepatra lingvo de la plimulto de la akademianoj la vortordo estas rigida).

    Corsetti nomas ĉiujn anojn de AdE “tre kompetentaj pri la internacia lingvo”, sed ĉu estas kompetentaj tiuj akademianoj, kiuj povas nur malobjektive, en kelkaj kazoj manke de la necesa rego de la koncernita lingva problemo, respondi al la lanĉitaj demandoj. (Tio ne estas malestimo de la tuta AdE, ĉar la multjaran laboron de Bernard Golden mi taksas de modela valoro).

    Estus en ordo, se AdE-anoj eldonadus siajn verkojn kun la celo influi tiumaniere la lingvan evoluon. Sed, laŭ mi, tiu akademia agadmaniero servas pli ilian profitĉasadon ol la lingvan evoluon mem, ĉar ilia devo unuavice devus esti publika, objektiva pritraktado, eksplikado de la opaj lanĉitaj problemoj. Tio ĉi koncernas modifojn kaj “korpohavajn”, kaj “senkorpajn”. Krome, ĉu estas en ordo, ke nur por ekscii ion pri la agado de AdE oni estas trudita aĉeti la verkojn de akademianoj, eĉ se eventuale ili estas neindaj je monelspezo?

    Ŝajnas, ke ne ni bezonas AdE-on, sed inverse: AdE bezonas nin (t.e. nian monon pro iliaj verkoj).

    Johano Petik (Hungario)


    Kvar atentigoj pri Radio Libertaire

    Multaj primovadaj informoj similas nigrablankajn fotojn sen ia subskribo aŭ klarigo. En la marta numero de LOdE oni legas, ke Pariza liberecana radio (Radio Libertaire) ĉiusemajne disaŭdigas Esperantajn elsendojn. Kvankam la fakto estas vera, sciigi nur tiom estus nesufiĉe.

    Unue, neniu elsendo estas pretigita antaŭe. La elsendanto antaŭ la mikrofono trafoliumas iun (ĉiam ĵusricevitan kaj tial ne jam-legitan) Esperanto-eldonaĵon kaj tuj, surloke decidas laŭtlegi iun aŭ tiun artikolon.

    Due, ekde antaŭlernejo ni scias, ke unu metro enhavas 100 centimetrojn kaj unu horo 60 minutojn. La unu horo ĉe la liberecanoj daŭras ne 60 minutojn, sed nur 45 aŭ eĉ 35, depende de la malfruo de l' elsendisto.

    Trie, la temo ĉiam maĉata, sed neniam englutota, estas la klasbatalo. En unu el someraj elsendoj la parolisto diris: la libertempo komenciĝas, niaj aŭskultantoj baldaŭ disveturos feriumi, por revenonte plifortigi la batalon kontraŭ kapitalismo. Kaj kiel bonvojaĝa deziro eksonis “Po dolinam i po vzgorjam…”

    Kaj kvare, la lingvo estas fuŝega, la prononco lama. Oni ofte aŭdas: “ĵis la venonta”, “ŝefurbo”, “akseptu”, “li parkuris la lando”. La elpensaĵo de kapitalistoj — la malbenita akuzativo — estas tute forĵetita: “nia amiko skribis letero”, “vi aŭdis kanzono” k.t.p.

    Ĉion Esperante diritan oni po kelkaj frazoj tuj tradukas francen. Mia edzino ĉiam ripetas: “Kial ci aŭdas ĉiujn ĉi mizeraĵojn?” Ŝi scias Esperanton nur malmulte kaj ne komprenas, ke neniu laŭnorma franca traduko kapablas konservi la ĉarmon de l'originalo.

    Yenovk Lazian (Francio)


    Tiu supozo estas vera ofendo

    En la 5a paĝo de numero 3/2001 de via revuo, vi aperigis artikolon de Jozefo Cardozo pri la Socia Forumo de Porto-Alegre. Via redaktoro presigis akompanan foton kun la sekva komento: “Sed li (J.G.) konstatas ke nek UEA, nek SAT, nek la Civito estis tie inter la miloj da forumanoj. Kial? Ĉu eble tiutempe ili lobiis por Esperanto en Davos?”

    Pri tio ni ne reagos nome de UEA nek de la Civito. Tiuj asocioj eventuale reagos propranome. Sed koncerne SAT vi povus imagi ke ĝi ne partoprenis oficiale tiun forumon pro simplaj kialoj kiel:

    — manko de mono por sendi delegitojn

    — nesufiĉa atento pri la graveco de la okazintaĵo,

    ktp.

    Sed ne, vi “imagas” ke SAT “eble lobiis en Davos”… Tio signifas ke viaj legantoj povus supozi ke SAT sentas sin pli proksime de la kapitalistoj kunvenintaj en Davos ol de laboristoj ĉeestintaj la Socian Forumon. Kiam oni konas (kaj tion vi bonege scias) la sintenon de SAT kaj tiun de la SAT-membroj jam de 80 jaroj, sine de la Monda laborista E-movado, tiu supozo estas vera ofendo, kiu komplete malvalorigas vian gazeton.

    Yves Peyraut
    prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT


    Gaston Waringhien

    Omaĝo de Aleksander Korĵenkov

    Se la entuziasmon de la unuaj kelkaj jaroj ne konkludas ĝisrevido pro familiaj aŭ profesiaj kaŭzoj, pro natura seniluziiĝo, aŭ pro nova hobio, kutime sekvas trankvila vizitado de klubkunvenoj, kongresumado, korespondo, legado…

    Parto de esperantistoj krom ĝui sian esperantistecon kontribuas al iu sfero — lingvistiko, instruado, organizo, literaturo — kaj agas en ĝi dum jardeko aŭ pli longe, per tio ricevante renomon kaj prestiĝon (kaj kritikon) en sia fako kaj/aŭ lando.

    Iuj faras Esperanton sia profesio kaj sukcesas vivteni sin propralabore aŭ helpe de la dunginta organizo, kvankam la konstanta zorgo pri “mono, mono kaj mono” (laŭ Hans Jakob) ebligis al neniu “profesia esperantisto” plene realigi sin intelekte per Esperanto. (Cetere, la “profesiuloj” havas malpli da libera tempo por Esperanto kiel hobio, ol la amatoroj, ĝue revenantaj al sia ŝatata okupo post la okhora labortago.) Nur tre malmultaj sukcesis elstare aktivi dum jardekoj en kelkaj sferoj, ekzemple, Edmond Privat, kaj nur unu el la esperantistoj brile elstaris en pluraj sferoj de nia Esperantujo ekde la fino de la Unua Mondmilito ĝis la falo de la komunismaj reĝimoj en Eŭropo.

    Dank' al la belaj okuloj

    Kompreneble, temas pri Gaston Waringhien. Ja li konatiĝis kun Esperanto en 1916, apenaŭ 16-jara, dank' al la belaj okuloj de la filino de la helpkasisto de la bulonja UK Gaston Lephay, laŭ Roger Bernard, longtempa amiko kaj “vatsono” de Waringhien1. Sed lia intereso al Esperanto ne estis nur lirika, kvankam Duonvoĉe poste montris lin poeto elstara kaj unika, ĝi estis aŭtente lingva, ĉar filologio estis la estonta fako de la juna Gastono.

    Naskita 20 jul. 1901 en Lille, en la familio de fremdlingva instruisto, li jam en sia 19a jaro estis licenciato pri literaturo, 20-jara li ricevis diplomon pri historio de la religioj kaj 22-jara li iĝis agregaciulo pri filologio — la plej alta grado en la franca instrusistemo. Kaj li neniam ŝanĝis sian fakon, plu laborante kiel profesoro pri la lingvoj kaj literaturo en liceoj de Lille, Turo kaj Parizo, kaj ekde 1953 profesoro pri literaturo en la Brita Instituto (ĉe la Pariza Universitato). Waringhien estis rekonita aŭtoritato en la franca leksikologio kiel membro de Office de Vocabulaire Français kaj kunlaboranto de Larousse.

    Ke Waringhien neniam ŝanĝis sian fakon, ne signifas, ke li ĉiam profesoris. En 1939 li estis mobilizita kiel stab-oficiro pri ĉifrado. En 1940 li estis militkaptita en Alzaco kaj en 1942 kondamnita pro “kaŝaŭskultado de la anglaj radiodissendoj” kaj restis en koncentrejo de Lubeko ĝis 2 maj. 1945.2 En 1962 Waringhien emeritiĝis kiel honora profesoro kaj en 1963 elektiĝis prezidanto de la Akademio de Esperanto.

    15 mil 250 artikoloj sur 3 mil 285 paĝoj

    Sed ni komencu de l' komenco de lia kariero esperantista, ne de unu el la kulminoj, kvankam ĝuste akademie li komencis: nur 24-jara li estis elektita membro de la Lingva Komitato, la prototipo de la nuna Akademio de Esperanto.

    Kiel filologo, li havis pli bonan bazon por la praktika Esperantologio ol kuracistoj, inĝenieroj kaj natursciencistoj. Kaj li baldaŭ engaĝis sin en laboro pri la du plej gravaj branĉoj de Esperantologio — gramatiko kaj leksiko.

    Kvankam fine de la 1920aj jaroj ekzistis pluraj dulingvaj vortaroj, mankis bona unulingva vortaro de Esperanto, kiu havus superan aŭtoritaton por la ordinaraj lingvouzantoj, kaj servus kiel bazo por la esperantistaj leksikologoj kaj leksikografoj. La antaŭmilitaj vortaroj de Boirac, Vérax kaj Kabe jam eksmodiĝis kaj postrestis de la postmilita lingvoevoluo kaŭzita de la ekapliko de Esperanto en la socio (SAT) kaj scienco kaj de la vigliĝo de la literatura vivo (Literatura Mondo). Estis danĝero por la juna lingvo, ke kompilantoj de dulingvaj vortaroj kaj de la lernolibroj ne havis ĝisdatan unuecan leksikan bazon.

    Tion bone konsciis la fondinto de SAT Eŭgeno Lanti. Li konvinkis en decembro 1927 la direktoron de la Akademia Sekcio pri la “Komuna Vortaro” profesoron Emile Grosjean-Maupin ekzorgi pri la vortaro, kiu “estu oportuna, praktika gvidilo por la ordinaraj esperantistoj”.

    Waringhien, precipe post la malsaniĝo de Albert Esselin fariĝis la ĉefa kunlaboranto de Grosjean-Maupin. Plena vortaro de Esperanto aperis en oktobro 1930 kaj en julio 1934 aperis la dua eldono, funde reviziita kaj aktualigita. Ĝi entenis ĉ. sep mil artikolojn kun multaj frazoj kaj tipaj ekzemploj kolektitaj kaj kribritaj de Grosjean-Maupin kaj Waringhien.

    La vortaro havis kolosan sukceson kaj estis dek-foje reeldonita de SAT, servante kiel enspezo-fonto por ĉi tiu klasbatala organizaĵo.

    Lanti antaŭvidis evoluigi PVon al ilustrita enciklopedieto laŭ modelo de Petit Larousse Illustré. Liberiĝinte el la kaptiteco Waringhien sola ekentreprenis la taskon, kontrolante la ekzemplojn kaj trakribrante novajn librojn kaj vortarojn, kaj ekserĉante kunlaborantojn por la scienc-teknika leksika materialo.

    “Ĉar la cirkonstancoj ne favoris en tiu tempo la eldonon de granda vortaro” Waringhien decidis uzi la akiritan materialon en Esperanta-franca vortaro, kiu estis “kvazaŭ la ĝenerala provado de la P.I.V.” Grand Dictionnaire Espéranto-Français aperis en oktobro 1957, samtempe kun la unua sovetia sputniko, kaj por triona jarcento estis la plej bona Esperanta-nacilingva vortaro — nur en la jaroj 1990aj estis eldonitaj pli ampleksaj vortaroj.

    Intertempe Waringhien preparis Suplementon al PV, kiu aperis en junio 1954 kun 966 artikoloj, sed li konfesis, ke “la redaktado de tiuj du verkoj evidentigis la neeblon daŭrigi sola tiel ampleksan laboron”.

    La helpantoj estis trovitaj, kaj en aprilo 1960 Waringhien komencis la redaktadon de la manuskripto de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. La definitiva tajposkripto ampleksis 15 mil 250 artikolojn sur 3285 paĝoj.
     

    La fama foto, afable sendita de CO UEA, prezentas profesoron Waringhien kun la manuskripto de PIV 
    antaŭ transdoni ĝin al la eldonejo (jul 1966).

    La pli ol 1300-paĝa PIV aperis en 1970 kaj signis la novan fazon de la lingvoevoluo — ĝi fariĝis la ĉefa referencilo por la esperantistoj, kio ne sukcesis fariĝi la fundamenta Universala Vortaro.

    En 1987 aperis la Suplemento al PIV, kiu kronis lian leksikografian laboron — ĝin stafete reprenis Michel Duc Goninaz, ricevante konsilojn de Waringhien ĝis ties vivofino.

    Gramatikon li ja konas …

    Nur la vortarista laboro sufiĉus por eternigi Waringhien en Esperantujo. Sed nek eternigon, nek sufiĉecon li alstrebis. La vortaro nur donas la lingvan materialon kiun la gramatiko vivigas.

    Ĉiu kursfininto, ekdaŭriginta la lingvostudojn, scias ke la notoraj 16 reguloj — iam vaste propagataj de la entuziasmaj esperantistoj — neniel estas la gramatiko de Esperanto. Oni bezonas pliajn klarigojn. Ĝuste per gazetaj klarigoj pri gramatikaj problemoj Waringhien komencis, kaj en 1935 aperis ĉe Literatura Mondo la unua eldono de la Plena Gramatiko de Esperanto kunverkita de Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay.

    La maniero de la kreado de PG similis al tiu de PV — registrado de la lingvaj tradicioj, unuavice de la Zamenhofa lingvouzo, kribrado, sistemigado kaj prezentado en la formo laŭeble komprenebla.

    Sed tiu laboro montriĝis pli komplika ol la leksika, ja la kunaŭtoroj ne disponis pri bone ellaborita terminologia aparato, per kiu oni povus priskribi la lingvon. Rezultis volumo impona, sed multe pli komplike uzebla ol PV. Cetere, eble tiel devus esti, ja la vortaroj estas multe pli ofte uzataj ol gramatikoj. Se en la koncerna lingvo ekzistas fidinda nacilingva priskribo de Esperanto aŭ bona lernolibro, la averaĝa lingvouzanto ne bezonas pli plenan gramatikon, kiu estas pli necesa por la Esperantologoj, verkistoj, tradukistoj kaj redaktoroj3. Tamen la unua eldono estis rapidege elaĉetita, eble ĉar iujn el la aĉetintoj motivis neceso havi, sed ne nepre uzi ĝin.

    En 1938 sekvis la dua eldono, en kies prefaco Kalocsay kaj Waringhien devis respondi al la kritikoj. La tria eldono sekvis en 1958–64, kaj la kvara titolita Plena Analiza Gramatiko de Esperanto estis eldonita en 1980, post la forpaso de Kalocsay.

    PG kaj PAG, kiel menciite, ricevis abundan kritikon, foje justan, sed pli ofte nekompetentan, sed ĝis nun nek la Akademio, nek aparta(j) aŭtoro(j) sukcesis verki pli bonan gramatikon. Kaj estas malfacile dubigi la vortojn de Waringhien: “malgraŭ la neeviteblaj mankoj, ĝi efike kontribuis, kaj — mi esperas — kontribuos plu, same kiel la Plena Ilustrita Vortaro sur alia tereno, al la stabiligo kaj unuecigo de nia lingvo…”

    La plej aŭtoritataj Esperantaj vortaro kaj gramatiko de la plej grava inter la esperantologoj (jam estis menciite, ke li prezidis la Akademion de Esperanto en 1963–79) ne estis liaj solaj lingvistikaj verkoj. La jam menciitan GD, kompletigas liaj didaktikaj verkoj por francaj lernantoj de Esperanto — ja li estis profesoro kaj fondinto de la Franca Esperanto-Instituto (en 1934) — eble la plej grava el tiuj estas lia lingvopriskribo por “la uzo de la beletro-ŝatantoj” (1946).

    Kun Kalocsay li kunaŭtoris ankoraŭ unu fundamentan konsultverkon. Temas pri la Parnasa gvidlibro (1932, 2a eld. 1968, 3a eld. 1984), kiu estas ĝis nun la ĉefa metia libro por la komencantaj poetoj.

    La Montaigne de Esperanto

    En la multaj artikoloj kaj recenzoj Waringhien poluris sian doktan stilon, ĝis li fariĝis, laŭ Fernando de Diego, “nia unua originala eseisto … senrivala dum ankoraŭ multaj jaroj”, ni diru, la Montaigne de Esperanto.

    En la eseoj Waringhien belstile meditas pri la problemoj de la kulturo, historio kaj lingvo, montrante eminentan erudicion, penetremon kaj, ofte, humuron. Jen li rolas kiel enketanta ĵurnalisto, jen kiel mistifikanto, jen kiel skeptikulo.

    Liaj eseoj estis eldonitaj per kvin apartaj volumoj.

    Eseoj 1. Beletro estis lia unua esearo. Ĝin eldonis en 1956 alia elstarulo — Juan Régulo-Perez en la serio Stafeto. En ĝi Waringhien prezentas kelkajn gravajn verkojn: La Biblio, Hamleto, Infero kaj aliaj. Sekvas literaturaj portretoj de Grosjean-Maupin, Lanti, Helmi Dresen, kaj librofine troviĝas alitemaj literaturaj eseoj, kiel Sprito kaj humuro, La detektivromano, La kiso, Best-albumo de poetoj. La dua eldono sekvis en la jubilea jaro 1987 kiel Beletro, sed ne el katedro.

    Lingvo kaj vivo, eldonita en 1959, fariĝis eble la plej grava esearo en nia kulturo4. La trafaj, kelkloke paradoksaj, konstatoj de Waringhien iom post iom fariĝas parto de nia baza sciaro, speciale, se temas pri la praEsperanto de Zamenhof. Kial la lingvo fariĝis tia, kia ĝi fariĝis, sed ne tia, kia Zamenhof planis ĝin? Kial ĝi ne fariĝis “la facila lingvo”? Kio pri la landnomoj, pasivo kaj neologismoj? Ĉu estas fidinda la teksto de la Originala Verkaro? Fine mallonga, sed tre valora, “Historia skizo de la esperanta movado”.

    “Homo estas la sola besto, kiu konscias, ke ĝi mortos. Kaj tiu ideo estas tiel senkuraĝiga, ke, por ŝirmi sin kontraŭ pereiga malespero, la homa raso elpensis tiujn ekranojn, kiaj estas la religio, la arto kaj la scienco”, — antaŭparolas Waringhien en Ni kaj ĝi, kiu memorigas, ke Waringhien studentaĝe okupis sin pri historio de religioj. Religio kaj arto, kaj kristanaj dogmoj estas la temo de tiu volumo. Pilgrimo al la fontoj kaj kritiko sen mallaŭdo — jen la recepto de ekvilibro.

    1887 kaj la sekvo… aperis en 1979 (reeld. 1990) kiel kolekto da eseoj Esperantologiaj, speciale pri Zamenhof. Tio ne estas hazarda, ĉar Waringhien ne malpli elstara zamenhofologo5 ol Holzhaus, Dietterle kaj Maimon. Ankoraŭ en 1948 li editoris duvoluman kolekton Leteroj de Zamenhof, kiujn li mem eltrovis. Plue, li saĝe editoris Lingvajn respondojn (1962) de la unua esperantisto. Verŝajne, same kiel Lingvo kaj vivo tiu esearo “devas” esti tralegita de ĉiu konscia esperantisto, speciale La ideologia dramo de L.L.Zamenhof, kaj La inkunabloj de Esperanto, kaj Kulisaj manovroj (kiu dokumente malkovras la konspiron de la estontaj idistoj) kaj … fakte, necesas listigi la tutan enhavtabelon. La alia duono de 1887 pritraktas la lingvon, speciale la vortarojn kaj lian metodon en la leksikografio, kiu rezultigis al ni PIVon.

    La kvina volumo Kaj la ceter' — nur literaturo (1983), same kiel la unua, traktas literaturon, per nuancita maniero. La unuaj du partoj prezentas memoraĵon pri Kalocsay — la “verkofrato” de Waringhien. La tria parto pritraktas la esperantan literaturon, precipe la traduk-literaturon. La lasta parto profundigas la kompar-literaturan tradicion de Beletro sub la rubrika titolo Vizite ĉe najbaroj.

    Eble tiu lasta volumo primeditas malpli akrajn problemojn, sed ĝuste en ĝi la stilo de Waringhien atingas sian plejon, ekzemple, en la ĝuinda Fantomsimpozio pri la mirfabeloj kuniganta opiniojn de reale malrealaj Suzaneta, Arieh ben Guni kaj G.E.Maura, per tio memorigante — kvankam alidimensie — la literaturajn eseojn de Borges.

    Nia kulturarkivo

    Lia rilato al la eseoj estas konstatebla ankaŭ en La Nica Literatura Revuo (1955–62), kiun William Auld prave titolis “kulturarkivo”. Kvankam en La Nica aperis gravaj beletraj verkoj originalaj kaj tradukaj, nuntempe oni relegas precipe la recenzajn eseojn kaj la lingvohistoriajn studojn, speciale tiujn pri Zamenhof de Naftali Cvi Maimon, kiuj en 1978 aperis libroforme kiel La kaŝita vivo de Zamenhof formetinta la tabuon pri la cionismo de la iniciatoro de Esperanto.

    La revuo de Waringhien, kiun finance sponsoris modestega Raymond Fiquet, fariĝis evento en la esperanta kulturo, kun kiu laŭ la graveco revuokampe povas esti komparebla eble nur Literatura Mondo (en kiu Waringhien kompreneble kunlaboris, kaj poste li kunlaboris en Norda Prismo, Horizonto, Iltis-Forumo, Literatura Foiro).

    Post la eleganta fermo de La Nica Waringhien daŭre redaktoris, kompiladis, antaŭparolis kaj editoris, sed ne plu revuojn, kies aperritmo estas kateno tro strikta.

    Ankaŭ ĉi-sfere li montris emon al gravaj kulturaj verkoj, la Leterojn kaj Lingvajn Respondojn sekvis Fundamenta Krestomatio, posteume eldonita de UEA, kun antaŭparolo kaj notoj de Waringhien.

    Versoj, versoj…

    Se oni bone konas Waringhien praktike kiel la aŭtoron de PIV kaj de PAG, kaj multaj almenaŭ iomete scias pri liaj eseoj kaj La Nica, lia poezio, precipe la originala, restas malmulte konata.

    Sed tio estas komprenebla, ja eĉ Kalocsay, la plej granda el la esperantaj poetoj, longe restis en ombro de la malpli profunda, sed pli populara “popola” poeto Julio Baghy. Oni devas esti preparita por ĝui verkojn intelektajn.

    Waringhien tradukis plejparte francan poezion, kvankam oni konas liajn tradukojn el la persa de Omar Kajam (poste Auld tradukis robaiojn de Kajam el la anglaj versioj de Eduard Fitzgerald, pli konataj en la eŭropa tradicio), el la germana — Heinrich Heine Kantoj kaj romancoj (kun Kalocsay), kaj el la itala — Dekamerono!

    Ne kvante, sed precipe kvalite elstaris liaj tradukoj el La floroj de l' malbono de Charles Baudelaire (estas simbole, ke tradukoj de Waringhien komencas kaj finas la volumon).

    Estus lacige listigi ĉiujn librojn, en kiuj traduke partoprenis Waringhien, sed oni ne povas ne diri pri la mirinda kvar-voluma poezia antologio Tra la parko de la franca poezio6 kun iom malpli ol mil paĝoj, kun poemoj zorge elektitaj kaj tradukitaj de Gaston Waringhien, kaj ĝuinde prefacitaj de li.

    Eble la kvara el la volumoj, La romantika periodo, estas la plej signifa — ja la envolumaj poemoj de la 19-jarcenta franca poezio estas integra parto de la ĝenerala homa kulturo, kiel la fama Aŭtuna Kanto de Paul Verlaine (por la ruslingvaj legantoj mi aldonas la krestomatian rusan tradukon).
    Paul Verlaine

    Paul Verlaine

    Chanson d' Automne

    Les sanglots longs
    Des violons
        De l'automne
    Blessent mon coeur
    D'une langueur
        Monotone.

    Tout suffocant
    Et blême quand
        Sonne l'heure,
    Je me souviens
    Des jours anciens
        Et je pleure;

    Et je m'en vais
    Au vent mauvais
        Qui m'emporte
    Deçà, delà
    Pareil à la
        Feuille morte.

    Poèmes Saturnies
    1866

    Aŭtuna Kanto

    Pro l' plora son'
    De l' violon'
        Aŭtuntona,
    Min en la kor'
    Lezas langvor'
        Monotona.

    Sufoksentum'
    Kaj palo, dum
        Hor' sonoras,
    Memoras mi
    Tagojn kun ŝi,
        Kaj mi ploras;

    Kaj vagas plu
    Laŭ ventosku'
        Sen alia
    Malbona cel'
    Ol tiu de l'
        Mort' folia.

    Tradukis
    Gaston Waringhien

    Осенняя песня

    Осень в надрывах
    Скрипок тоскливых
        Плачет навзрыд,
    Так монотонны
    Всхлипы и стоны —
        Сердце болит.

    Горло сдавило,
    Пробил уныло
        Тягостный час.
    Вспомнишь, печалясь,
    Дни, что промчались, —
        Слёзы из глаз.

    Нет мне возврата,
    Гонит куда-то,
        Мчусь без дорог —
    С ветром летящий,
    Сорванный в чаще
        Мёртвый листок.

    Tradukis
    A.Reviĉ


    Kiam ni, la rusoj, havos almenaŭ iomete similan antologion en Esperanto?

    Estas bedaŭrinde, ke nur malmultajn poemojn originalajn Waringhien postlasis, kaj sub tiuj aperis la nomoj de panamano (!) Georgo Stefano Maura kaj Georgo Peterido Peneter. Sed eĉ tiu malmulto sufiĉis por esperantistiĝo kaj poetiĝo de la perma artisto Pavel Pavlov traleginta en la novlernita lingvo eseon pri la poezio de Waringhien far Michel Duc Goninaz en la 112a Literatura Foiro7, precipe per la mildaj erotikaĵoj, kiel la tristrekaj miniaturoj de la “filo” de Peter Peneter:

    Dorsturne al gapanto
    knabino ellasas sian pilkon
    kaj ĝin levas — genustreĉe

    Super la altaj kalkanumoj
    kuspiĝas kaprica pugo
    kiel de kuniklet'

    Sub la somera robo
    apenaŭa ombret'
    — blonda aŭ bruna?

    Spirataj ŝtuparoj
    de la knabinliceo —
    spirhaltigaj perspektivoj!

    Fandiĝanta kis'
    kaj la langeto
    vibranta pistil'

    Ĉiuj muskoloj rigidaj
    ŝiaj femuroj laŭre
    kronis miajn tempiojn

    Pro la erotikeco (laŭ kelkaj pornografio), pli konata ol Maura estas Georgo Peterido Peneter per La travestiita muzo en La libro de amo (1965), kie li denove kunlaboris kun Kalocsay — Peter Peneter, la aŭtoro de la Sekretaj sonetoj. (Plia mistifikaĵo, la prefacon verkis la jam menciita Arieh ben Guni — anagrame Baringhien, kaj eldonis l' Akacio en Byblos en la fantazia dato 1969.)

    Kaj evidente pravas Duc Goninaz, ke “Waringhien superis sian modelon kaj kolegon Peneter-Kalocsay sur tiu elektita tereno, kiu ankoraŭ grandparte restas neesplorita teritorio en la puritana Esperantujo”.

    * * *

    Ĉio havas la finon. Ankaŭ la longega vivo de Gaston Waringhien, konservinta viglajn menson kaj korpon ĝis la lasta momento.

    La 19an de decembro 1991 Perla Martinelli, tiam redaktorino de Literatura Foiro, de la mateno estis en la apartamento de la 90-jara profesoro, ĝis tagmeze priparolante la korektojn en la presprovaĵo de Dekamerono. Sekvis tagmanĝo en pariza restoracio kun esperantistaj amikoj kaj la sekva rendevuo estis fiksita por la venonta tago. Sed ĝi ne okazis, kaj la redaktorino devis repreni la lasitajn materialojn el la domo, kie “li matene kuŝis en sia lito kun la serena mieno de dormanto, neniel tuŝita de zorgoj aŭ ĉagrenoj”.

    La lasta skribaĵo de Gaston Waringhien estis lia aliĝdeklaro al la Esperanta PEN, fondita tri semajnojn antaŭe. Sian deklaron li akompanis per bonhumora emfazo, ke “verkinte pli ol sesdek librojn, certe mi povas plenrajte eniri tiun klubon de profesiuloj”.

    Des pli, se inter tiu sesdeko estis pluraj ĉefverkoj de nia kulturo!


    Uzita literaturo8

    Duc Goninaz M. Gaston Waringhien // Esperanto. 1992: 2.

    Duc Goninaz M. La poezia verkaro de Gaston Waringhien // Literatura Foiro. 1988: 112.

    Li kaj ni: festlibro por la 80a naskiĝtago de Gaston Waringhien / Ed. R.Haupenthal. — Antverpeno; La Laguna: TK; Stafeto, 1985

    Martinelli P. Kun Waringhien en lia lasta tago // Literatura Foiro. 1991: 134.

    Neergard P. Gaston Waringhien // Esperantologio. 1961: 1.
     


    Notoj

    1. Pri tio Waringhien skribis ankaŭ mem:
    «Mia interesiĝo ne estis pure filologia: certe min altiris la aspekto de “sekreta lingvo”, pri kiu tiel ofte revas la knaboj, sed eble ankaŭ la ĉeesto de lia filino, kiu, pli aĝa ol mi, estis ornamita de longa, nigra hararo»
    (Kaj la ceter' — nur literaturo. pĝ. 11)
    2. Cetere, post la liberiĝo li rifuzis realiĝi al la socialista partio (li aliĝis al ĝi en 1931 kaj en 1935 elektiĝis magistratano en Lille) kaj al la framasona loĝio (li aliĝis en 1933 al loĝio “La homa rajto” kaj estis departementa sekretario de la franca “Ligo por la homaj rajtoj”), ĉar neniu el tiuj organizaĵoj helpis siajn militkaptitajn membrojn kontraste kun la esperantista movado, kiu estis same malpermesita. (laŭ Roger Bernard en Li kaj ni, pĝ. 26)

    3. Kiel redaktoro, mi devas konfesi, ke mi ĉiutage plurfoje uzas PIVon, Esperantan Bildvortaron de Eichholz kaj la vortarojn de Bokarev, kelkfoje en semajno aperas bezono pri vortaroj anglaj, francaj kaj germanaj — precipe ĉe tradukado kaj redaktado de tradukoj — kaj pri diversfakaj enciklopedioj kaj leksikonoj, sed nur kelkajn fojojn monate mi malfermas PAG, kiu aspektas multe malpli trivita ol PIV.

    4. En la Kolektiva E-Biblioteko, funkciinta en Jekaterinburg (1982– 1999) ĝi estis unu el la plej legataj libroj, se escepti lernolibrojn kaj vortarojn. Ŝajnas, ke ĝin jam tralegis ĉiu el la malmultaj uralaj kaj siberiaj esperantistoj kulture aktivaj. Tial mi kelkfoje estis embarasita, ĉar mi ne povis ĉebezone konsulti ĝin, kaj finfine mi sukcesis aĉeti la esearon.

    5. Oni pardonu min pro la herezo, sed Privat kaj Drezen, laŭ mi, ne konsidereblas kiel zamenhofologoj, iliaj verkoj estas finfine periferiaj; kaj Ito Kanzi estas pli eldonanto ol editoro, eĉ se ĉiel admirinda pro la giganta laboro.

    6. Mi sukcesis aĉeti ĝin ĉe siberia esperantisto elmigronta al Usono, kontraŭ sumo tute bagatela. Mi dankas al la foririnto.

    7. Ĝi aperis ankaŭ en Li kaj ni.

    8. Ĉi tiu teksto estis verkita antaŭ kvar jaroj, por la prelegociklo Eminentaj esperantistoj (ĝi estis prezentita ankaŭ en Eŭropo-Azio '97). La dulingva monografio de André Cherpillod pri Waringhien aperis en 2000, kaj mi volonte citas el ĝi la opinion de Ivo Rotkvić pri Ni kaj Ĝi:

    “… eĉ se nur por ĝin tralegi, plenvalorus ellerni Esperanton”.


    La ĉefaj libroj de Gaston Waringhien

    Plena vortaro de Esperanto (kun aliaj, 1930)

    Parnasa gvidlibro (kun K.Kalocsay, 1932)

    Plena gramatiko de Esperanto (kun K.Kalocsay, 1935)

    Pripensoj aŭ Sentencoj kaj primoraj maksimoj (La Rochefoucauld, 1935)

    Duonvoĉe (1939)

    ABC d'Espéranto à l'usage de ceŭ qui aiment les lettres (1946)

    Leteroj de L.-L. Zamenhof. La tragedio de lia vivo rivelita de lia ĵus retrovita korespondo kun la francaj eminentuloj (1948)

    Poemoj (O.Kajam, 1953)

    Eseoj I. Beletro (1956)

    Grand dictionnaire espéranto-français (1957)

    La floroj de l' malbono (C.Baudelaire, kun aliaj, 1957)

    Lingvo kaj vivo (1959)

    Libro de amo (kun K.Kalocsay, 1965)

    Kantoj kaj romancoj (H.Heine, kun K.Kalocsay, 1969)

    Plena ilustrita vortaro de Esperanto (1970)

    Ni kaj ĝi (1972)

    La ĥimeroj (G.de Nerval, 1976)

    La trofeoj (J.M.de Heredia, 1977)

    Tra la parko de la franca poezio (4 volumoj, 1977—1984)

    1887 kaj la sekvo… (1979)

    Plena analiza gramatiko de Esperanto (1980)

    Kaj la ceter' — nur literaturo… (1983)

    La robaioj (U.Kajjam, 1984)

    Beletro, sed ne el katedro (1987)

    Plena ilustrita vortaro de Esperanto. Suplemento (kun R.Levreaud, 1987)

    Francaj kanzonoj malnovaj kaj modernaj (kun R.Bernard, 1991)

    Dekamerono. Unuaj tri tagoj (G.Boccaccio, kun P.Martinelli, posteume en 1995)


    Perloj de gramatika inspiro

    Mattos, Geraldo. Apartaj mondoj: verboj kaj participoj. — Chapecó: Fonto, 1999. — 88 pĝ. — (Lingva Kolekto; №2).
    La celo de la recenzata libro estas iom ambicia — klarigi la esperantan verban kaj participan sistemon. La fakto, ke ĝin verkis Geraldo Mattos, la prezidanto de la Akademio de Esperanto, sendube devas pliigi la intereson al tiu ĉi verko pri la temo, generinta tiom viglajn kaj emociajn diskutojn (kaj eĉ seriozajn konfliktojn) en la antaŭa historio de provoj lingvistike kohere priskribi (kaj preskribi) la strukturon de Esperanto. Mi ne kaŝos, ke mi estis aparte interesita, ĉar siatempe mi profesie okupiĝis pri la temo.

    La aŭtoro opinias la temon tiom grava, ke li malfermas la libron per jena aserto:

    La verba sistemo de Esperanto estas tiel originala, ke ĝi profunde diferencas de tiuj de ĉiuj etnolingvoj kun la malagrabla rezulto, ke ĝi estas senescepte malfacila por ĉiuj esperantistoj, kvankam en diversaj gradoj.
    Mi plene konsentas, ke kompleta kaj ekzakta priskribo de la verba sistemo de nia lingvo estas defia kaj ankoraŭ ne finita entrepreno, tamen mi iom mildigus la aserton, ke la uzado de Esperantaj verboj kaj participoj estas senescepte malfacila — laŭ mia impreso ĉiuj iom spertaj rusaj esperantistoj nature kaj praktike senriproĉe uzas kompleksajn verboformojn kaj esperantajn participojn. Konjekteble tion klarigas pli forta (genetika) influo de la rusa lingvo al la Esperanta gramatiko ol oni kutime agnoskas. Unu faceton de tia influo kaŭzas la nocio de verbaj aspektoj kaj rilataj semantikaj kategorioj, kiun ruslingvaj esperantistoj perceptas kaj uzas tute nature dum por alilingvanoj ĝi ŝajnas enigma kaj stranga specialaĵo de esperanta verbosistemo.

    Geraldo Mattos aplikas profunde kaj detale konceptitan metodologion. La distingon inter signifo kaj senco la aŭtoro enkondukas (pĝ. 8) per koncizaj klarigoj kaj konsekvence uzas tra la libro. (La samloka klarigo pri la diferenco inter plursenceco kaj ambigueco tamen profitus per same utila distingo inter plursenceco kaj elasteco de la signifo, neeviteble grava en Esperanto.) Same grava estas distingo inter la agoj kaj faktoj (pĝ. 10). Gravas, ke la aŭtoro ne nur enkondukas, sed ankaŭ tre konsekvence aplikas la difinitajn nociojn.

    La kvintesenco de la libro estas en la ideo, ke la senco de la t.n. “kompleksaj verbo-tempoj” (ekzemple, “estos lavita”) estas derivebla el la sendepende difinitaj signifoj de la finitivaj verbo-formoj (estos) kaj la participo (lavita), traktataj kiel libere kombinitaj kopulo kaj predikativo. La tuta verko estas dediĉita plejparte al difino de la sencoj de la verboformoj kaj participoj konforme al tiu ĉi doktrino.

    Ĝenerale tio sukcesas, kaj mi kun plezurego legis kaj relegis la libron plurfoje por detale kaj precize kompreni la rezonadon kaj argumentadon de la aŭtoro. La teorio skizita en la libro estas interne kohera kaj plejparte adekvate priskribas la observeblajn lingvajn faktojn.

    Mi tamen devas diri, ke iuj asertoj de la aŭtoro ne ŝajnis al mi konvinkaj, aŭ ili ne estis sufiĉe motivitaj, dum la apogo de la kunteksto ne estas sufiĉa por precize kompreni la intencitan sencon. Parte tio klarigeblas per la vasteco de la temo kaj amplekso de materialo en tiu ĉi kompakta verko. Aliflanke, miaopinie kelkaj interpretoj en la libro iom tro absolutigas cetere interesajn lingvajn observojn kaj etendas ilin ekster la sferon de ilia aplikeblo. Tiel, la kritiko de la antaŭaj teorioj, inkluzive la ĝisnunan akademian doktrinon, bazitan sur la verbaj kategorioj de daŭro kaj rezulto, evoluas al la interpretoj, kiuj konfliktas kun la ekzemploj ĉerpitaj el la Fundamento. Mi admiras la sintenon de Geraldo, kiu havas sufiĉe da intelekta kuraĝo kaj konsekvencemo por insisti, ke la Zamenhofa uzado en tiaj Fundamentaj ekzemploj estas erara, sed mia persona reago estus rekonsideri kaj rafini la teorion, se ĝia predikto konfliktas kun la lingva realo.

    Feliĉe tiaj konfliktoj koncernas la periferiajn gramatikajn ideojn de la libro, kiuj ne malpliigas la valoron de la tuto. Ekzemple, mi ne dubas, ke la ruslingvaj esperantistoj, kiuj alproprigis la nocion kaj sencojn de verbaj aspektoj kune kun la patrina lakto, opinias la klarigon de Zamenhof pri la formo “mi estas okupita” konvinka, natura kaj preskaŭ memevidenta, dum Mattos (sekvante multajn aliajn lingvistojn en Esperantujo, devenantajn el “aspekto-mankaj” lingvaj regnoj) serĉas alternativajn eksplikojn aŭ kontestas tiun ĉi formon (Mattos citas William Auld, dirintan “mi estas okupata”). Mi havas la impreson, ke fojfoje en la libro la aprioraj teoriaj konstruoj superregis la devon akcepti la realajn faktojn de la normala lingvouzo, kiel ilustras lia analizo kaj kategoria malakcepto de la frazo “Tiu libro estos presita en Parizo” (pĝ. 53-54), la entuziasma aprobo de la Zamenhofa frazo “Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita …” (pĝ. 54), kun la aspekta senco de participo simila al tiu de kontestata formo “okupita”, aŭ la analizo de la formo “estos prezentita” (pĝ. 55).

    Kelkfoje pli konvinka estis la tre specifa kritiko de aliaj teorioj, ol la alternativaj solvoj proponitaj en la libro (ekzemple, rilate la kategoriojn de daŭro kaj rezulto, kaj rilate ilian aplikon en Plena Analiza Gramatiko, kompare kun nebula klasado de verboj kiel kontinuaj kaj diskretaj kaj ilian sencon por agaj kaj stataj faktoj).

    La libro estas zorge eldonita kaj havas ĝeneralan aspekton, kiu vekas leg-apetiton. Preseraroj estas malmultaj, la stilo — flua, klara, kun la personece varma tono, kiun mi konas el persona korespondado kun Geraldo. Kiel mi menciis antaŭe, mi preferus plian ekzaktecon kaj kompletecon de argumentado, sed mi ja konscias, ke mi apartenas al la subspecio de gramatikaj pedantuloj kaj, krome, mi konscias, ke tiam temus pri libro de alia ĝenro kaj amplekso …

    Resume, leganto trovos multajn klarvidajn observojn kaj perlojn de gramatika inspiro, malavare disŝutitajn tra la libro, kiuj povas sproni plian esploradon de la temo kaj … pliajn diskutojn, kiuj (kiel mi forte esperas) forĝos estontan koheran kaj ekzaktan priskribon de tiklaj titol-temaj gramatikaĵoj. Mi forte rekomendas tiun ĉi enhavoriĉan kaj penso-stimulan libreton al ĉiu gramatikemulo — kaj kiu serioza esperantisto ne estas tia?

    Alexander Shlafer
    aere inter San Francisco kaj Los Angeles


    Unu el la plej perfektaj verkoj de la tutmonda literaturo

    Gogol, Nikolaj. Malvivaj animoj / Tradukis el la rusa Vladimir Vyĉegĵanin; Enkond., notoj Aleksander Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 224 paĝoj. — (Serio Oriento-Okcidento; Vol. 32).
    Kiam, preskaŭ nenion scianta pri la rusa literaturo, mi legis en librolisto, ke Gogol verkis Les âmes mortes (laŭ franclingva titolo), mi imagis, ke temas pri “mortintaj animoj” aŭ eble “animoj de la mortintoj”, kaj kredis, ke temas pri iu funebra libro, kaj pro tiu impreso tute ne havis emon legi ĝin! Sed kiam mi legis en La Ondo de Esperanto prezenton de tiu verko, mi komprenis mian eraron kaj ekhavis fortan deziron legi tiun romanon en ĝia Esperanta versio: Malvivaj animoj.

    Kiam oni petis min verki recenzon pri tiu verko, mi entuziasme konsentis, ĉar la tristaj fantomoj, kiujn mi imagis dum tiom da jaroj, komplete malaperis el mia menso. Kun granda ĝojo mi komencis la legadon kaj komprenis, ke temas pri tre sprita verko en kiu oni trovas multajn okazojn rideti kaj eĉ ridi. De Gogol mi konis nur lian faman verkon La Revizoro, en la perfekta traduko de nia Majstro Zamenhof. Mi konvinkiĝis, ke Malvivaj animoj rivelas la saman komikan inspiron, kiel la fama teatraĵo de la sama aŭtoro.

    La intenco de la aŭtoro estas kritiki la morojn de Rusujo en lia epoko. La kritiko estas la ĉefa celo de Gogol, same kiel en La Revizoro kaj en la teatraĵoj de Molière kaj en noveloj de Voltaire.

    Ekde la unuaj paĝoj la legado estas agrabla kaj facila, dank' al la perfekta stilo en Esperanto, kiu redonas al ni la stilefektojn de la originala verko. La tradukinto meritas laŭdojn pro tiu flua Esperanto, kaj ankaŭ pro la giganta laboro, al kiu li dediĉis probable milojn da horoj. Vladimir Vyĉegĵanin estas esperantisto de 1991, kaj la laboro de tiu “novebakita” samideano estas nekredeble perfekta. Ŝajnas neeble, ke tiu homo eklernis nian lingvon antaŭ nur dek jaroj! Al li gratulojn kaj dankon, ĉar li riĉigis nian tradukan literaturon per ĉefverko!

    Io tre speciala en tiu verko, estas la interveno de la aŭtoro mem, kiu kvazaŭ dialogas kun sia leganto, aŭ almenaŭ esprimas siajn personajn ideojn. Li estas kvazaŭ reĝisoro, kiu aperus el malantaŭ la kulisoj por paroli al la spektantoj. Tiel Gogol mem klarigas multajn aferojn kaj pravigas tion, kion li verkas.

    Mi konfesas, ke estas io por mi nekomprenebla. La aŭtoro nomas sian verkon: “poemo”.

    Kompreneble la verko estas en prozo. Tamen povas esti poezio en proza teksto, pro la elekto de la vortoj aŭ pro la nobleco de la sentoj de la personoj. Sed en tiu verko, tio tute ne ekzistas. Preskaŭ ĉiuj estas fiuloj, kaj pro tio nemoralaj homoj. Ili trompas, mensogas. (Sed tamen estas simpatiaj al la leganto!) La leganto estas pli malpli kunkulpulo de Ĉiĉikov, la ĉefa persono de la verko, kiun oni sekvas ĉien. Sed kie estas la poezio en ĉio tio? Sed, poemo aŭ ne poemo, la leganto forte ĝuas la legadon de tiu “romano”!

    La heroon Ĉiĉikov ni sekvas en lia akirado de “senvivaj animoj” ĉe multaj diversaj homoj. Temas pri listoj de nomoj de servutuloj (jam mortintaj, sed ankoraŭ ne registritaj depost la lasta censo, do tute kontraŭleĝa afero), kiujn li proponas aĉeti. La leganto sekvas lin dum la vizitoj al multaj homoj, al kiuj li faras sian proponon, kaj strange deziras, ke li sukcesu…

    La unua, kiun li renkontas estas Manilov, ĉe kiu li nur parte sukcesas. Poste li vizitas maljunan malspritan virinon Koroboĉka, ĉe kiu li tranoktas kaj sukcesas akiri animojn. Poste gravas la vizito ĉe Nozdrjov, kun la stranga damludado dum kiu ili interbatalas, kaj fine Ĉiĉikov devas forkuri pro alveno de la distrikta policestro, veninta por aresti Nozdrjovon.

    En la 5a ĉapitro temas pri la renkonto kun bela junulino, kiu revigas Ĉiĉikovon, kaj pri la vizito al unu el la plej strangaj personoj de la verko: Sobakeviĉ, kies “parolanta nomo” elvokas hundon (ruse: собака) kaj kiu similas al urso.

    Poste Ĉiĉikov renkontas Pluŝkinon la avarulon.

    Tre interesa estas la sceno ĉe la oficistoj, kiujn la heroo vizitas por legitimi la aĉetkontraktojn, kaj tiam intervenas denove Nozdrjov, kiu agas kontraŭ Ĉiĉikov por malkaŝi lian neleĝan agadon.

    Oni scias, ke Gogol intencis verki tri partojn de sia “poemo”, kaj ke en la aliaj partoj li volis montri pli honestajn homojn, sed li mem forbruligis tion, kio devis sekvi la unuan parton. Sed tamen oni retrovis kelkajn paĝojn malnetajn, kiuj ne estis publikigitaj.

    La kunlaboro inter la fama verkisto de la rusa literaturo kaj la meritplena tradukanto al Esperanto de tiu fama verko donas al la esperantistaro unu el la plej legindaj libroj de nia literaturo.

    Mi tamen rimarkis kelkajn (malgravajn) erarojn. Ekzemple (pĝ. 79) anstataŭ “…personoj, je garnado de kiuj naturo ne tro cerbumis”, devus esti: “personoj, je kies garnado naturo ne tro cerbumis”.

    Kelkloke estas rusismoj, kiel la uzo (pĝ. 80) de “rekomendi” anstataŭ “prezenti”. Alia influo de la rusa lingvo, kiu aperas kelkloke, estas la uzo de la refleksiva pronomo “si”, kiam temas pri alia persono, ol la tria. Ekzemple (pĝ. 87) “mi ne povas klarigi al si” anstataŭ “mi ne povas klarigi al mi”.

    Sed tio tute ne ĝenas la legadon! Kaj la prezento de tiu bone kartonita kaj preskaŭ perfekte presita libro, kaj ankaŭ la multaj klarigaj notoj sur sep paĝoj ĉe la fino devus doni al ĝi tre merititan sukceson. Nepre aĉetu tiun mirindan libron, dank' al kiu vi pasigos, kiel mi mem, multajn horojn de tre interesa legado kaj tiel ekkonos unu el la plej perfektaj verkoj de la tutmonda literaturo.

    Daniel Luez


    Montrofenestro al la Esperanto-kulturo

    La impona nombro de 4387 titoloj troviĝas en la ĵus aperinta 189-paĝa katalogo de la Libroservo de UEA. Pli ol 4100 el ili estas libroj, dum la resto konsistas el diskoj, kasedoj, vidbendoj, insignoj k.a.

    La nova katalogo, titolita simple Esperanto-katalogo kaj eldonita en 7500 ekzempleroj, havas 40% pli da titoloj ol la antaŭa, aperinta en 1994, kiu havis 3150 erojn. Ĝi ne estas nura prezlisto, sed la varoj estas koncize priskribitaj, krom se la titolo mem estas sufiĉe priskriba. La katalogo estas dividita en 32 fakojn. Ĝian uzon plifaciligas ankaŭ indekso de la aŭtoroj, entute 375, kiuj estas reprezentataj per pluraj titoloj. Al la informa valoro kontribuas ankaŭ multaj reklamoj de Esperanto-eldonejoj.

    Plenkolora kovrila foto pri la libroserva butiko en la Centra Oficejo (vidu ĝin sur la kovrilpaĝo de ĉi tiu Ondo) faras el la katalogo tre allogan eldonaĵon, kiu certe ne povos manki en iu ajn ekspozicio pri Esperanto. Apud la Jarlibro de UEA kaj la adresaro de Pasporta Servo de TEJO ĝi montras la vivantecon de Esperanto kaj ĝia movado.

    La katalogo estas sendita senpage al la dumvivaj membroj kaj delegitoj de UEA, al la klientoj de la Libroservo kaj al la Membroj-Abonantoj en pagipovaj landoj. Poste ĝin ricevos ankaŭ tiuj, kiuj ankoraŭ ĉi-jare aliĝos al UEA en la kategorio Membro-Abonanto, kaj la novaj klientoj.

    Eblas ankaŭ aĉeti la katalogon. Ĝia prezo estas 4,50 eŭroj (plus afranko kaj, por EU-civitanoj, imposto de 6%). Se oni samtempe aĉetas minimume tri ekzemplerojn, la prezo estas 3,00 eŭroj. Tiuj kiuj pagas la plenan prezon de 4,50 eŭroj, rericevos ĝin (escepte de sendokostoj) lige kun sia unua mendo ĉe la Libroservo de UEA. Tiu favoraĵo validos tri monatojn ekde la aĉeto de la katalogo.

    GK UEA


    Mia ŝlosiltruo

    (HeKo) Mia ŝlosiltruo de Josef Schiffer, estas germanlingva broŝuro enhavanta kompletan malgrandan E-kurson kaj ampleksan informmaterialon pri Esperanto.

    Pro ĝia eksterordinare alta eldonkvanto de 10 000 ekzempleroj la vendoprezo de la broŝuro estas treege malalta. Unu ekzemplero kostas nur 1,50 DM aŭ 0,75 eŭrojn, ekde 3 ekzempleroj oni ricevas 10%an rabaton. Tial oni povas grandkvante aĉeti Mian Ŝlosiltruon kiel bonegan varbilon kaj disdoni ĝin al germanlingvanoj. 52 paĝoj, formato DIN A 5.

    Pliaj informoj kaj mendoj ĉe la aŭtoro:

    Adreso: Wilstorfstr. 58, 78050 Villingen-Schwenningen

    Rete: Josef.Schiffer@esperanto.de.

    Josef Schiffer
     


    Gazetoj

    Literatura Foiro. 2001: 190

    La aprila Literatura Foiro havas belegan kovrilon: la fama fresko de Ambrogio Lorenzetti, en la Publika Palaco de Sieno (Italio): “La rezultoj de la bona regado enurbe” (1338).

    Okaze de ĝia centa datreveno, LF reaperigas la leteron de Zamenhof al Abraham Kofman el la jaro 1901, kie Zamenhof unuan fojon tuŝas la temon pri la lingvo hereda por la esperantistoj. Giorgio Silfer komentarias. La Zamenhofan temon pliriĉigas recenzo pri la libro La familio Zamenhof de Zofia Banet-Fornalowa.

    Per la kvara parto finiĝas la artikolo de Daniele Vitali “Eŭropo post 1989: ĉu pli aŭ malpli da literaturaj lingvoj?”. En la etno-rubriko aperas prezento de Raita Pyhälä pri la sameoj kaj ilia literaturo kaj kulturo.

    Literaturo okupas, kiel kutime, pli ol duonon de la numero: originala poemo de Leen C. Deij, traduko de Carmel Mallia el la poezia heredaĵo de Pawlu Aquilina, la unua ĉapitro de la romano Ĉu vi konas Blaise Cendrars? de Manuel de Seabra kaj ĝia prezento per literatur-kritika artikolo de Marie-France Borot (en traduko de Marie-France Conde-Rey), recenzoj de Jordan Todorov kaj Valentin Melnikov, reagoj pri faktoj el la aktuala literatura vivo en Esperantio.

    Daniele Vitali recenzas la libron de Marco Picasso pri la falsaj amikoj por italoj, José Antonio Morales prezentas la kompaktan diskon Sojle de la klara temp'. Radosław Nowakowski meditas pri la tembro (ne nur) en muziko, Nikola Uzunov prezentas la libron La vivovojo de Jesuo Kristo.


    Eventoj ree krizas

    En papera formo aperis ĉi-jare nur du numeroj de Eventoj. En marto kaj en aprilo ne aperis la gazeto. Hungaraj abonantoj informas pri tiu ĉi fakto. Al la plendoj Szilvási ne reagas.

    Ankaŭ la retpoŝta versio de Eventoj spertis perturbojn. Inter 16 jan kaj 2 maj 2001 aperis entute 5 anstataŭ 8 retnumeroj. “Pro la antaŭaj teknikaj problemoj en ret-info ne estis dissenditaj la retpoŝtaj versioj de la gazeto”, — diras komuniko de la eldonisto.

    HeKo


    Ricevitaj gazetoj

    Bulgara Esperantisto. 2001/2
    Debrecena Bulteno. 2001/123
    Esperanto. 2001/3
    Esperanto aktuell. 2001/1
    Esperantolehti. 2001/2
    Esperanto USA. 2001/2
    Fonto. 2001/243,244
    Juna Amiko. 2001/1
    Kataluna Esperantisto. 2001/314
    Komencanto. 2001/3,4
    Kontakto. 2001/2
    La Blanka Rozo. 2000/219
    La Movado. 2001/4
    La Ondo de Esperanto. 2001/5
    La Revuo Orienta. 2001/4
    l'esperanto. 2001/3
    Literatura Foiro. 2001/190
    Litova Stelo. 2001/2
    Monato. 2001/4
    Norvega Esperantisto. 2001/2
    REGo. 2001/2
    Sennaciulo. 2001/4


    Mozaiko

    Ni ricevis 23 solvojn de la marta krucvortenigmo. Ĉiuj, krom du, estis tute ĝustaj. La ĝustajn respondojn sendis: Vladimir Vyĉegĵanin, Jurij Kivajev, Oleg Sevruk, Vadim Oparin, Svetlana Konjaŝova, Sergej Paĥomov, Viktor Alikin, Vjaĉeslav Roĵdestvenskij, Boris Nebesnyj (ĉiuj el Ruslando), Malcolm Jones, Alwyn Kind, Vilĉjo Walker, D. B. Kershaw, Polly Brown (ĉiuj el Britio), Pascal Vilain, Jacqueline Huberdeau (ambaŭ el Francio), Hans-Burkhard Dietterle (Germanio), Mario Machlik (Norvegio), Hanna Skalska (Pollando), Tatjana Auderskaja & Kostja Konovalov (Ukrainio).

    Ni lotumis libropremion kaj ĝin gajnis Jack Warren el Britio. Ni gratulas!

    La ĝustan solvon prezentas la suba bildo:


    Linia krucvortenigmo

    1. Eksplodema substanco; 2. Solida substanco dispecigita en subtilajn erojn; 3. Kuiri manĝaĵon, elmetante ĝin al varmego; 4. Stango, per kiu oni manipulas aŭton (R); 5. Havi inter si ian ajn ligitecon aŭ interefikon (R); 6. Certigi fakton, kiel vidinto, aŭdinto aŭ eksciinto; 7. Alte taksi ies moralan aŭ spiritan valoron; 8. Translokiĝi en alian restadejon (R); 9. Plaĉa per facilaj kaj harmoniaj movoj (R); 10. Havanta akran guston, kiel tiu de vinagro aŭ citrono; 11. Preciza tempo de ia okazaĵo; 12. Vegetaĵo (R); 13. Atinginta sian plenan kreskadon (R); 14. Besto; 15. Sezono (R); 16. Sfero de vendo, kampo de komerca agado pri aparta branĉo; 17. Besto.

    Kompilis Tatjana Kulakova

    La respondojn sendu tiel, ke ili atingu la redakcion poŝte aŭ rete antaŭ 10 aŭg 2001. Inter la sendintoj de la ĝustaj respondoj ni lotumos libropremion.

    Mozaiko invitas al kunlaboro ĉiujn, kiuj verkas diversspecajn enigmojn, vortludojn, humuraĵetojn. Ni bezonas ankaŭ karikaturistojn. Anoncu vin ĉe la redakcio.


    Verdeskaj Pensoj
    de Georgo Handzlik

    Eroj el la aperonta libro

    A (LOdE-73)
    B (LOdE-74)
    C, Ĉ (LOdE-75)
    D (LOdE-76)
    E (LOdE-77)
    E (LOdE-78)
    F, H (LOdE-79)

    I

    Idioto: homo, kiu opinias malsame ol mi.

    Ili bezonis komunan lingvon por kompreni, ke ili havas nenion komunan krom la lingvo.

    Ili pace kunvivis, kiel du kreitaĵoj de unu Dio: la kato kaj hundo.

    Imposto: laŭleĝa ŝtelo.

    Insulo: truo en la maro.

    Intelekto de la homo estas senlima, li ĉiam povas trovi kulpantojn de la propraj eraroj.

    Inter ĉiuj libroj en la mondo plej ofte staras sur la bretoj la Biblio, tamen plej ofte uzata estas la ĉeklibreto.

    Internaciaj gastoj en hoteloj plej ofte nur kapklinas kaj ridetas. Trudi al ili komunan lingvon signifus kvereligi ilin.

    Iu radioprogramo diskonigis nur bonajn informojn. Iufoje mi aŭdis nur “Bonan tagon”.

    Iuj bezonas komunan lingvon por prisilenti aferon.

    J

    Ju pli da interhomaj kontaktoj, des pli da miskomprenoj.

    Ju pli granda vizitkarto, des pli malgrava posedanto.

    Ju pli ofte vi pravas, des pli multajn malamikojn vi havas.

    Ju pli rapida iro, des pli necesas bremsoj.

    Ju pli vi rapidas, des pli multaj homoj volas paroli kun vi.

    Justa milito estas kiam aviadile oni ĵetas la bombojn sur la popolon kaj buŝe kritikas la diktatoron.

    Justeco estas blinda — tial oni ofte prezentas la aferojn al ĝi permane.


    Anoncetoj

    Ĉiu vorto en la rubriko “Anoncetoj” kostas unu rublon por la ruslandanoj. Por la alilandanoj kvin vortoj kostas unu respondkuponon. La pagon sendu al Галина Романовна Горецкая je la redakcia adreso.

    La redakcio de LOdE serĉas malnovajn kajerojn de La Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto kaj aliajn librojn kaj gazetojn, kiuj estis eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio antaŭ la dua mondmilito.

    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando.


    Emerito el Britio serĉas samidean(in)on kun kiu li povus korespondi pri ĉiutagaj aferoj.

    Geoffrey Ball Adreso: 107 Ingrave Road, Brentwood, Essex, CM15 8BA, Great Britain


    Kiu povas sendi al mi la rusan tekston de la kanzono Koro, kies komenco estas jena:
    Vi volas scii, kial ĝojas mi
    pro kio brilas la okuloj
    kial kanzono sonas,
    al mi multan ĝojon donas?
    Mi tre ŝatus kanti ĝin en la rusa originalo.

    Władysław Burszta Adreso: uł Sosnowa 9, PL 41-808, Zabrze, Pollando.


    En la ĉeĥa urbo Poděbrady loĝis kaj kreis fama ĉeĥa gliptikisto Ladislav Havlas (1907-1988). Per metodo de gliptiko (arto gravuri sur gemoj kaj kristaloj) li kreis portretojn de eminentaj personoj. En 1983 li faris por eksterlanda kliento ankaŭ intaglion (= gliptikaĵon) de L.L. Zamenhof, pri kio konserviĝis nur foto. La Apud-Elba Muzeo en Poděbrady klopodas kompletigi informojn pri la verkaro de Ladislav Havlas kaj bezonas scii, por kiu la portreto de Zamenhof estis farita, ĉu ĝi ankoraŭ ekzistas kaj kie ĝi troviĝas. Tial la muzeo turnas sin al la esperantistaro kun peto pri iu ajn informo koncernanta la verkon.

    Marie Klára Prchalová, Polabské muzeum Adreso: CZ-290 55 Poděbrady, Ĉeĥio.


    Samarkandaj esperantistoj preparas la internacian letervesperon en aŭgusto 2001, okaze de la 10-jariĝo de la proklamo de la sendependeco de Respubliko Uzbekistano. Ĉiuspecaj tiutemaj materialoj (salutleteroj, reeĥoj, vojaĝimpresoj, nacilingvaj gazetartikoloj, libroj, turismaj broŝuroj, kantoj, poemoj, dokumentoj, fotoj, desegnaĵoj ktp) pri Uzbekistano, fakte ĉio ajn pri la temo (eĉ fotoj de vialandaj vendejoj kaj restoracioj kun la nomoj “Samarkando”, “Buĥara” ks) estas tre bonvenaj kaj atendataj. Ĉiuj senditaĵoj estos eksponataj en la speciala muzea ekspozicio. La plej interesajn materialojn ni publikigos ankaŭ en nialanda nacilingva gazetaro. Krome, la plej aktivaj kontribuintoj ricevos specialajn uzbekiajn memoraĵojn, la noveldonitan esperantlingvan broŝuron Samarkando por Turistoj kaj la unuan uzbeklingvan E-lernolibron.

    Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro Adreso: P.O. Box 76, UZ-703000 Samarkando, Uzbekistano


    Kalendaro

    1–10 jun. Mielno (Pollando). 23a Ĉebalta Esperantista Printempo. Adreso: PEA, Filio en Koszalin, skr. poczt. 30, PL 75-016 Koszalin-1, Pollando.


    7–10 jun. Beogrado (Jugoslavio). Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo (DESKF-5). Adreso: Terazije 42, YU-11000 Beograd, Jugoslavio. Rete: radp@ptt.yu.


    21–23 jun. Moskvo (Ruslando). Internacia Simpozio pri problemoj de transcendentala sintezo de klerigado. Rete: ejusto@dol.ru.


    7–15 jul. Kaunas (Litovio). 37aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-37). Adreso: p.k. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio. Rete: ritavalc@takas.lt.


    11–17 jul. E-centro Kvinpetalo (Francio). “Leviĝas la Kurteno”: Staĝo pri aktorarto kaj aktorado. Adreso: Rue du Lavoir, FR-86410, Bouresse, Francio. Rete: kvinpetalo@club-internet.fr.


    14–19 jul. Valencia (Hispanio). 11a Eŭropa Esperanto-Forumo Adreso: Avenida Burjasot, 29, A-31. 46009 Valencia, Hispanio. Rete: a.casquero@eresmas.net.


    14–20 jul. Nagykanizsa (Hungario). 74a Kongreso de SAT. Adreso: Tibor Szabady, pf 66, HU-8800 Nagykanizsa, Hungario. Rete: esptibor@pro.hu.


    14–20 jul. Strážnice (Ĉeĥio). 14a Internacia E-Konferenco. Temo: Karolo Piĉ-Onesork kaj liaj mondoj. Adreso: p.k. 36, CZ-696 62 Strážnice, Ĉeĥio. Rete: Vlada_hasala@iol.cz.


    17–24 jul. Slovakio, Hungario, Italio, Aŭstrio. 11a Internacia E-Kongreso. Renkontiĝo de Folkloro. Adreso: M.Skłodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: andreo@rubikon.net.pl.


    21–28 jul. Zagrebo (Kroatio). 34a Internacia Infana Kongreseto. Adreso: Bethlen G. u. 2, HU-2030 Erd, Hungario Rete: stefan.macgill@galamb.net.


    21–28 jul. Zagrebo (Kroatio). 86a Universala Kongreso de Esperanto. Adreso: Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando Rete: uea@inter.nl.net.


    28 jul–4 aŭg. Lovran (Kroatio). 35a ILEI-Konferenco. Adreso: Orbis Pictus, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Rete: orbispictus@iol.it.


    29 jul–5 aŭg. Strasburgo (Francio). 57a Internacia Junulara Kongreso. Adreso: JEFO, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75014 Paris, Francio. Rete: jefo@esperanto.org


    31 jul–20 aŭg. La Chaux-de-Fonds (Svislando). 4a Plurnivela Internacia Kursaro (somera sesio). Adreso: KCE, CP 311, Postiers 27, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando. Rete: kce.esperanto@bluewin.ch.


    1–10 aŭg. Tjumeno (Ruslando). OrSEJT-33. Adreso: Gennadij Basov, RU-634055, Tomsk-55, ab. ja 2289, Ruslando. Rete: esperanta@mail.ru.


    13–23 aŭg. Uljanovsk (Ruslando). OkSEJT-41. Adreso: RU-432063 Uljanovsk-63, ab. ja. 4716, Ruslando Rete: yuka@chat.ru.


    25–26 aŭg. Kyongsan (Koreio). 33a Korea Kongreso de Esperanto Adreso: Esperanto, Naewoe Bldg 4F, 588-43 Bongduk 1-dong, Taegu, 705-021, Koreio. Rete: Taeguesperanto@hanmail.net.


    21–30 sep. Bydgoszcz, Poznań (Pollando). 27a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo. Adreso: M.Skłodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Pollando. Rete: andreo@rubikon.net.pl.


    Internacia Fotokonkurso

    En nia tria Internacia Fotokonkurso patroprenis 18 aŭtoroj per 62 fotaĵoj. Ni daŭrigas aperigi la plej interesajn konkursaĵojn.

    Ĉi-foje ni proponas tri fotoverkojn:

    Robert Kamiński (Pollando)
    Jaffo.

    Raita Pyhälä (Finnlando)
    La suno en la lafo de Aŭtunaj folioj.

    Luz Vázquez Souto (Hispanio)
    La lasta provkanto.


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AŬSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg

    AŬSTRALIO: Libroservo de AEA, Esperanto-domo, 143 Lawson St., Redfern N.S.W. 2016

    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    Rete: fel@mail.agoranet.be

    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970

    BRITIO: Peul Hewitt, 26 Highfield Road, North Thoresby, Grimsby, DN36 5RT
    Rete: paul@esperanto.freeserve.co.uk

    BULGARIO: Ljubomir Trifonĉovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    Rete: ljubcho@bitex.com

    ĈEĤIO: Vladislav Hasala, A.Dvořáka 1, CZ-696 62 Strážnice
    Rete: vlada_hasala@iol.cz

    DANLANDO: Frederik Eriksen, Finsensgade 10, DK-4800, Nykoping F.
    Rete: frederikeriksen@post.cybercity.dk

    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-11215, Tallinn

    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300

    FRANCIO: Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris

    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
                          Wolfgang Schwanzer, Pfarrer-Seeger-Str. 9, DE-55129 Mainz
                          Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn

    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
                        Luis Serrano Pérez, Font Nova 32, ES-08202
    Rete: luis_serrano@mixmail.com

    HUNGARIO: Hungaria Esperanto-Asocio, pf 193, HU-1368 Budapest

    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W

    ISRAELO: Aleksandr Mikiŝev, 20/1 Hameleh-Amacja-str. IL-77484 Aŝdod
    Rete: mikisal@math.tau.ac.il

    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
                  Višnja Branković, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    Rete: orbispictus@iol.it

    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    Rete: jei@mre.biglobe.ne.jp

    KANADO: Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sidney, BC, Canada V8L 3S6

    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio

    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    Rete: keast@soback.kornet21.net

    KROATIO: HES, Sveti Duh 130, HR-10000, Zagreb
    Rete: mbelosev@public.srce.hr

    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C

    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    Rete: uea@inter.nl.net

    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo
    Rete: esperanto@online.no

    NOV-ZELANDO: Gwenda Sutton, 12c Herbert Gardens, 186 The Terrace, Wellington, NZ-6001

    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    Rete: nepo@eletkron.pl
                          Pola Esperanto-Asocio, p.k. 21, PL-44-101 Gliwice
    Reto: staman@ka.onet.pl

    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa

    RUSLANDO: Галина Романовна Горецкая RU-620077 Екатеринбург-77, аб. ящик. 67
    Rete: sezonoj@mail.ru

    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad

    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby

    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen

    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530
    Rete: elna@esperanto-usa.org


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO

    2001. № 6 (80)

    Aperas ĉiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Saĥarov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Korĵenkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Baĵenova, Dafydd ap Fergus, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Wolfgang Kirschstein
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 281711
    Telefakso: (3432) 761719 Esperanto 281711
    Elektronika adreso: sezonoj@mail.ru
    Hejmpaĝo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2001:
        — Internacia tarifo: 24 eŭroj aŭ 24 usonaj dolaroj
        — Orienteŭropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        — Ruslanda tarifo: 145 ruslandaj rubloj
        — Aerpoŝta aldono: 4 eŭroj aŭ usonaj dolaroj
    Konto ĉe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 999 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla ĉe nia elektronika adreso kontraŭ 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        — Plena paĝo: 100 EUR (1000 rub.)
        — Duona paĝo: 60 EUR (600 rub.)
        — Kvarona paĝo: 35 EUR (350 rub.)
        — Okona paĝo: 20 EUR (200 rub.)
        — Malpligrandaj: 0.50 EUR aŭ 5 rubloj por 1 cm²
        — Kovrilpaĝa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj ĉe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aŭ ĉe nia konto avko-u ĉe UEA (devizoj).

    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.

    © La Ondo de Esperanto, 2001.
    Subtitolo