Ĉi tiu dokumento uzas la signaron UTF-8.

Ankoraŭfoje pri Aleksandr Postnikov

Eseo de Anatolij Sidorov

Estas personoj, kiuj penetras historion kvazaŭ meteoro, renversas la kutiman ordon kaj senspure foriras. Tia estis Aleksandr Postnikov: li fondis Ruslandan Esperantistan Ligon (1908), organizis la unuan Ruslandan E-Kongreson (1910) kaj preskaŭ senspure malaperis. Eĉ la Enciklopedio de Esperanto indikis nek lian patronomon, nek la naskiĝdaton [2].

Bernard Golden la unua trovis liajn spurojn kaj artikolis pri Postnikov en Fenomeno kaj en La Ondo de Esperanto [3,4]. Poste en La Ondo de Esperanto aperis artikolo de Igorj Simonov [6]. La esploroj de Simonov finiĝis per la jaro 1917, kaj la legantoj ne sciis, kion faris Postnikov post la liberigo, kio okazis al lia amatino Muza Zike, kaj en kiuj cirkonstancoj li mortis en 1925 — tiun jaron mencias Aleksandr Saĥarov [5] kaj Ernest Drezen [1].

Ĉar Simonov skribis:

Evidente oni povas trovi iujn informojn… en la arkivoj de GPU [6]
mi sendis petleteron al FSB, kiu heredis la aferojn kaj tradiciojn de GPU. Neatendite mi ricevis el FSB stokon da dokumentoj, kiuj ebligas daŭrigi la historion de la car-armea oficiro, kiu poste instruis militarton al ruĝarmeanoj.

La civitana edzino

Pro ĝentileco ni komencu de la virino.

Muza Zike en ruslandaj gazetoj, ekzemple en Rusa Vorto kaj Sonorilo estis nomita respektive “la civitana edzino” kaj “pagamatino” de Postnikov. Tamen ili sukcesis poste oficialigi siajn rilatojn. Kaj post la du juĝprocesoj Aleksandr Postnikov estis enprizonigita en la fortreso de Petro kaj Paŭlo (Peterburgo).

Pri Muza Zike estas mencio en la Raporto de la Petrograda societo Espero [7]. Tiu raporto mencias, ke pri Zike M. oni “vidu Postnikova” (jam!). Kaj pri Postnikova M. oni legas, ke ŝi

estas membro de la Societo ekde 1913, ofertis jaran pagon al la Societo kaj estas membro de la Ligo antaŭ 1911.

Aleksandr Postnikov

Aleksandr Postnikov naskiĝis 23 apr 1880 en Kovno. Lia patro estis ekskolonelo, kiu naskiĝis en Vologda gubernio. En 1897 Postnikov finis la oficirlernejon (kadetskij korpus) en Pskov kaj en 1899 la militistan altlernejon Pavlovskoje. Aleksandr servis en la 1a Orient-Siberia Artileria taĉmento, partoprenis en subpremado de la “boksista ribelo” en Ĉinio, en 1903–1907 li lernis en la Akademio, sed ekde mar 1904 ĝis sep 1905 li partoprenis en la milito inter Japanio kaj Ruslando. Dum la milito li estis unu jaron ĉe la Ĉefa Servo de Kozakaj trupoj kaj tri monatojn en artileria taĉmento. Poste li gvidis roton en regimento Preobraĵenskij ĝis oktobro 1909.

En 1910 Postnikov aliĝis al la Milit-Medicina Akademio kaj oficis tie kiel staba oficiro. Tie li instruis ĝis 10 apr 1911, kiam li estis arestita kaj metita al la fortreso de Petro kaj Paŭlo. Post la juĝprocesoj, pri kiuj detale skribis Simonov [6], A.Postnikov estis lokita en Peterburga prizono, poste en la Vladimira prizono, kie li restis ĝis oktobro 1912. Sekvis Ŝlisselburga fortreso (ĝis dec 1914), Centra prizono Aleksandra en Irkutska gubernio (ĝis okt 1915), etapa prizono en Peterburgo (ĝis apr 1916), denove centra Aleksandra prizono (ĝis okt 1916) kaj fine prizono en Ĉita, kie A.Postnikov renkontis la Februaran Revolucion 1917.

Laŭ dekreto de la Provizora Regisraro pri amnestio de politikaj malliberigitoj, la kazo de Postnikov estis traktita en la Arondismenta tribunalo en Ĉita. La tribunalo konsiderinte prizonajn dokumentojn, dokumentojn de la liganoj, atestojn de politikaj malliberigitoj, kiuj loĝis apud Postnikov, decidis ke li estis politika malliberigito konforme al la Registara dekreto [9].

La prezidinto de REL rericevis liberon.

Post la Oktobra Revolucio: arestoj kaj postenoj

Simonov skribis, ke “Post la Oktobra Revolucio (1917) li alvokis subteni bolŝevistojn”. Tamen ĝuste dum la bolŝevista regado li estis kvarfoje arestita: 5 jun 1919, 13 dec 1919, nov 1921, kaj fine 28 feb 1925 laŭ ordono de OGPU, kiun subskribis komisaro Skvorcov.

Tamen A.Postnikov ne nur restadis en bolŝevistaj prizonoj kaj koncentrejoj, li ankaŭ laboris — ja li estis fakulo pri militarto. Li instruis la militarton, kaj pro tio li jam en 1917 ricevis la kolonelan rangon.

La kariero de la kolonelo estis kalejdoskopa. En dec 1917 Postnikov servis sub la gvido de ĉefkomandanto Krylenko en la stabo de Petrograda armea arondismento. En Petrogrado, la Ligo de Socialistoj-Universalistoj (LSU) elektis lin al la Petrograda Soveto.

En 1918 Postnikov estis inspektisto de la fervojoj en la Petrograda arondismento. En januaro 1919 li eklaboris en Moskvo kiel la ĉefo de la Stabo pri gardo kaj defendo de ĉiuj fervojoj de la respubliko.

Post la liberigo el la Ivanova koncentrejo, 23 okt 1920 Postnikov estis sendita al la stabo de la Okcidenta fronto en Smolensk, de tie li venis al la stabo de la 16a armeo en Mogiljov. Tie Postnikov dum du monatoj estis komandanto de la 10a fusilista divizio, kaj poste ĝis novembro 1921 li servis en la Stabo de Laborist-Kamparana Ruĝa Armeo.

En novembro 1921 Postnikov estis arestita kaj kondamnita al dujara bagnado en Nova-Pskova koncentrejo. Sed 8 maj 1922 li estis liberigita. Poste li laboris kiel pedagogo en la Centra klubo de Komsomolo (distrikto Sokoljniki). Ekde oktobro 1924 li perdis la laboron, registriĝis en laboroficejo, sed restis senlabora ĝis la lasta aresto, kiu okazis 28 feb 1925.

Oni povas konstati, ke li klopodis prezenti sin instruisto, ĉar li sukcese finis la oficirlernejon (1897), militistan altlernejon (1899), Akademion de la Ĝenerala Stabo (1907) kaj eĉ Arkeologian instituton (ĝusta jaro ne estas konata). Krom la militarton, Postnikov instruis la francan lingvon kaj Esperanton.

Dum la enketado li indikis siajn parencojn:

Edzino — Muza Maksimiljanovna; frato — Fjodor Postnikov, ekde 1905 loĝas en Usono; fratino — Anna Aleksejevna (48 j.), loĝas ĉe mi; bopatrino — Augusta Karlovna Zike (70 j.), ankaŭ ŝi loĝas ĉe mi; nevo — Anton Petroviĉ Markoviĉ, inspektisto ĉe Militista aŭtomobila deponejo; [nevo] Boris Petroviĉ Postnikov estas ĝenerala konsulo en Afganio.

Postnikov kaj lia Ligo

25–28 feb 1925 OGPU arestis 14 membrojn de LSU inkluzive de A.Postnikov mem. Ĉiuj arestitoj, escepte de Muza Postnikova, estis viroj. El la 14 arestitoj pli ol duono estis cararmeaj oficiroj aŭ finintoj de militistaj lernejoj.

Ĉar en LSU dominis viroj kaj oficiroj, oni supozis ke la Ligo estas kontraŭsovetia organizaĵo, kiu intencas kapti la potencon en la lando.

Aleksandr Postnikov bone komprenis la danĝeron, kaj klopodis konvinki la enketiston, ke la vera celo de la Ligo ne estis damaĝi la sovetan potencon. Por tio li jene klarigis la ekziston de la Ligo:

La fina tasko de la Ligo estas fondo de internacia laborista asocio en la tuthomara skalo. Ni planis konstrui ĝin per du vojoj; unue, per armita okupado de necivilizitaj kaj maldense loĝataj teritorioj, kaj en civilizitaj landoj per fondo de akcia kooperativa komisiono, kiu devus formi ĉelojn. Tiun internacian gvardion ni intencis organizi el internacia senhava aventurema junularo, kiu havas nenion por perdi. La gvardio povus ekzisti nur dank' al Sovetia registaro [10].
Postnikov jene klarigis la diferencon de LSU disde Ruslanda Komunista Partio (bolŝevista):
Niaj programaj diferencoj en la ĝenerala parto estas jenaj: ni, unue, estas oponantoj de la mortpuno; ni estas kontraŭ pure formala divido de la loĝantaro laŭ la klasoj kaj ankaŭ kontraŭ privilegioj kiujn oni donas laŭ la skema aparteno al la certa klaso; ni ne konsentas ke RKP(b) ne iniciatis demandon pri la internacia lingvo; ni estas subtenantoj de la libero de la vorto kaj de la gazetaro, de la klerigo, de la ribelo, de la transloĝiĝo; ni estas kontraŭ la nuntempa formo de la solvo de la nacia problemo kaj aperigo de aŭtonomaj naciaj respublikoj; laŭ nia opinio la Ligo de Socialistoj-Universalistoj devus en la ĉefa kerno esti kompletigata de laborista intelektularo [10].

La verdikto

Fine de la enketado Postnikov kategorie neis, ke la ĉefa celo de la Ligo estis kontraŭbatali la Sovetan potencon. Tiun supozon pravigas la sufiĉe molaj punoj, kiujn ricevis la arestitoj.

2 personoj el la 14 estis ekzilitaj al Zyrjana teritorio (nun Komia Respubliko), 6 personoj — ankaŭ Muza Postnikova — ricevis trijaran bagnadon en koncentrejoj. 5 personoj perdis por tri jaroj la rajton loĝi en la grandaj urboj (Moskvo, Kievo, Odeso, Ĥarjkovo, Leningrado kaj Rostov-ĉe-Dono) kaj en ties gubernioj. Nur unu persono estis kondamnita al mortpafo — Aleksandr Postnikov.

Li estis mortpafita 19 jun 1925. Kolonelo A.Postnikov estis enterigita en teritorio de Jauza malsanulejo en Moskvo [8]. Ĉiuj kondamnitoj estis rehonorigitaj en 1993.

Ni laboru

Sed malgraŭ la supre listigitaj faktoj, multaj demandoj restas sen respondoj.

Kio okazis al la ekzilitoj kaj bagnuloj post la fino de la punperiodoj? (La liberigitoj ne rajtis loĝi en la supre menciitaj urboj kaj regionoj.) Kio okazis al Muza Postnikova? La laborkampo ne estas finplugita. Necesas labori, labori, labori.

Mi pretas kunlabori kun ĉiuj, kiuj havas intereson pri la historio de Esperanto en Ruslando. Dezirantoj notu mian adreson: RU-167031, Komi resp., Syktyvkar, ab. ja. 1316, Ruslando.

Referencoj

1. Drezen E.-W. Historiaj studoj. Jekaterinburg: Sezonoj, 1992. P.154.
2. Enciklopedio de Esperanto. Budapest: HEA, 1986. P.451.
3. Golden B. Fjodor Postnikov // La Ondo de Esperanto. 1996. №6. P.17-19.
4. Golden B. La tri Postnikovoj // Fenomeno. 1993. №2. P.11.
5. Saĥarov A. Rememoroj de centprocenta esperantisto. Moskvo: Impeto, 1993. P.99.
6. Simonov I. Aleksandr Postnikov // La Ondo de Esperanto. 1995. №1. P.14-20.
7. Otchjot Komiteta Petrogradskogo Obŝĉestva “Espero” za 1913, 1914, 1915 kaj la unua jarduono 1916. Petrograd, 1916.
8. Pisjmo-otvet iz FSB RF ot 22 aprelja 1996 №10/A-C-544.
9. Protokol doprosa ot 16 marta 1925. Cenraljnyj arĥiv FSB RF. Delo №R-45424, l. 104-105 ob.
10. Protokol doprosa ot 26 maja 1925. Cenraljnyj arĥiv FSB RF. Delo №R-45424, l.197-199 ob.
Foto el Universala Ĵurnalo
Sur flaviĝinta foto el la unua (kaj la sola — ĝi aperis en aprilo 1911!) kajero de Universala Ĵurnalo, redaktita de Muza Zike, estas la Organiza Komitato de la 1a Ruslanda Esperantista Kongreso (Peterburgo, majo 1910). Sidas: A.Ivanickij, V.Barabanova, A.Postnikov, P.Vasilkovskij, M.Zike; staras: V.Beringer, A.Dadajev, E.Nozikova, S.Petrov.

La Ondo de Esperanto. 2000. №7 (69).


Al la indekso pri la historio